·
LA 35-A FESTIVALO DE GEJUNULOJ 2024 „MLADIFEST“
OKAZINTA EN
MEDJUGORJE, BOSNIO · ĈU NI VERE SCIAS, KIO ESTAS LA SANKTA MESO? · ENCIKLIKO DE LA PAPO EN LA MONDA ESPERANTO-KONGRESO OKAZINTA DE LA 3-A ĜIS LA 10-A DE AŬGUSTO 2024 EN TANZANIO · ALMOZULO KAJ FORTO DE LA VORTO · FESTO DE LA DIA MIZERIKORDO – SLAVKOVICE (ĈEĤIO) · ANTAŬ 55 JAROJ ĜOJA KOMENCO KAJ DUM LA NAŬA TENDARO MALĜOJA FINO · ROZARIO VENKAS SUPER BOKO HARAM · LA DIA REGNO ĜERMAS KAJ KRESKAS SINSEKVE · LA MIRAKLO DE LA FATIMA DIPATRINO SUR LA PLACO DE LA SANKTA PETRO
·
LA DOMO POR
STIRANTO KAJ LA BUDO POR VI · DIPATRINO JACKOWA EN LA URBO PRZEMYŚL · KRISTNASKA BONDEZIRO - VÁNOČNÍ PŘÁNÍ · ĈU ALPORTAS DONACETOJN AL INFANOJ JESUETO? NE EĈ JES. · DIO BENU
LA 35-A FESTIVALO DE GEJUNULOJ 2024 „MLADIFEST“ OKAZINTA EN MEDJUGORJE, BOSNIO
En la fama Maria-pilgrimloko en Medjugorje okazis de la 30-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2024 jam la 35-a Festivalo de Junularo „Mladifest“. Partoprenis ĝin pli ol 50 mil gejunuloj el 70 landoj de la mondo. Dum ĝi okazis preĝoj de rozario, litanio al la Virgulino Maria, la sanktaj mesoj kaj adoradoj de la Plejsankta Sakramento. La sanktajn mesojn ĉiam kuncelebris kelkaj episkopoj kaj pli ol 500 sacerdotoj el la tuta mondo. En Medjugorje senĉese sonas la aktuala alvoko de la Virgulino Maria: „Pacon, pacon, pacon!“ Eble foje dumtempe estas konvene enpensiĝi pri tio, kio fakte estas paroĥo, kiajn taskojn ĝi havas kaj kiel ĝi devus vivi. Antaŭĉio ĉiu paroĥo estas konsistaĵo de la universala Eklezio. Kaj tio ne estas nur ia societo, sed estas tio komunumo de homoj, kiun fondis la Filo de Dio mem. La ĉefa tasko koncernanta paroĥon eĉ ĉiun kristanon, estas adoro de Dio kaj servo al homo. La paroĥo ne estas nur mem por si, ĝi devas alparoladi eĉ tiujn, kiuj estas al Dio kaj kredo malproksimaj. Ni pli proksime rigardu la unuan taskon de la paroĥo, kiu estas la diservo. La sankta meso devas esti centro de la vivo de la paroĥo. Estas ankaŭ necese ĉiam pli multe enpenetradi en la enhavon de nia kredo, por ke ni bone sciu, kion ni fakte kredas kaj kial, kiaj estas motivoj de nia kredo, por ke ni ne estu kredantoj nur iel elkutime. Devus esti neniu, kiu ne legus regule iun bonan religian literaturon, librojn aŭ gazetojn. La reverencinda papo Pio la Dekdua diradis, ke la plej granda malamiko de katolikoj estas malklereco. Apud klerigado en la instruo estas ankaŭ bezonata klerigado de la koro. Ni devas ne nur legi kaj ekkompreni tion, kion ni legas, sed poste la verojn de la kredo ni devas akcepti en meditado, en la preĝo, danki pro la savplano, kiun por ni la ĉiela Patro preparis. Ni estas invititaj al la persona preĝo, la baza estas regula komuna preĝo en familioj. Ni ĉiuj estas alvokitaj, por ke ni surveturu profundaĵon. Survoje al la savo ni devas komenci per puriĝo, klopodi pri konvertiĝo, pentofaro, abnegacio, kaj pri batalo kontraŭ la peko, kiu nin malproksimigas de Dio kaj neniigas liajn planojn por savo de homoj. Estas treege grave, ke ni profunde komprenu, kio fakte dum la meso okazadas. Kelkfoje iu diras, ke iu sankta meso estis bela. Jes, iam la ekstera okazigo de la diservo povas esti pli bela ol aliam, sed ĉiu sankta meso estas fakte senlime bela, ĉar en ĝi al ni descendas la Ĉiopotenca Dio mem, ja eĉ Li fariĝas manĝo de nia animo. Sed ankaŭ iu iam diris: „La hodiaŭa santa meso min neniel alparolis, nenion mi el ĝi forportis.“ Certe povas okazi, ke iu aŭ io dum ĝi ĝenas. Sed ni eĉ ne devus tiel demandi, kiel la hodiaŭa sankta meso plaĉis al mi, sed kiel plaĉis al Dio mia ĉeesto de ĝi! Kun kia respekto mi ĝin travivis, kun kia pieco, kiel la Sinjoro akceptis mian laŭdon por ĉio, kion Li donas al mi, kun kia fido mi prezentis miajn petojn, kun kia amo mi prezentas tion, kion mi volus kunigi kun la ofero de Jesuo, kun kia bedaŭro mi rigardas miajn misfarojn, por kiuj la Sinjoro dum ĉiu sankta meso sin oferas. Ni ne povas vizitojn de la preĝejo kompari kun la vizito de kinejo, kie ni atendas, ke ni estos amuzataj, ke ni tie travivados ekscitiĝon aŭ emocion. Kompreneble validas, ke el la sankta meso ni forportas multegajn donacojn de Dio, sed unue devas esti ni mem, kiuj alportas nian kredon, esperon kaj amon! Sac. Mgr. Jaroslav Jirásek (RC Monitor 2/2024) ENCIKLIKO DE LA PAPO EN LA MONDA ESPERANTO-KONGRESO OKAZINTA DE LA 3-A ĜIS LA 10-A DE AŬGUSTO 2024 EN TANZANIO Tanzanio gastis la 109-an kongreson de la esperantistoj el la tuta mondo. Gravan intereson kaŭzis tradukoj de la encikliko „Laudato si“ kaj de la apostola ekshortigo „Laudate Deum“, kiujn prezentis al la kongresanoj Marija Belošević - la prezidantino de IKUE. Ĉeĥio: La naivpentrista artisto Josef Bouchal kreis originalajn krucstaciajn bildojn, kiuj estas lokigitaj sur la arbara vojo en Ĉeĥio de Žirovnice al Počátky. Ĝia unikeco troviĝas en tio, ke la bildoj de la unuopaj stacioj estas signitaj per la internacia lingvo Esperanto. Verŝajne temas pri la unikaĵo aliloke nekonata. Se ie en Eŭropo aŭ la mondo ekzistas en la naturo esperantlingva krucvojo, bv. afable informi redakcion de Dio Benu (m.svacek@seznam.cz). Sac. Max Kašparů LA TUTA KREDO EN UNU MANO En lastaj monatoj antaŭ sia morto la kardinalo Joachim Meisner renkontiĝadis kun ĵurnalistino Gudrun Schmidt, kies tasko estis noti liajn vivrememorojn. La emerita ĉefepiskopo de Kolonjo al ŝi rakontis pri diversaj travivaĵoj kaj aventuroj kaj manuskripton de la libro, kiu tiel estiĝis, li mem ankoraŭ aŭtorizis, pli frue ol li la 5-an de julio 2017 neatendite mortis. El la menciita libro devenas la sekva mallonga okazintaĵo. „Sabaton antaŭ la Pentekosto en la jaro 1975 en la katedralo de Erfurto okazis mia episkopa konsekro kaj tuj en la pentekosta dimanĉo mi en la katedralo celebris la sanktan meson. El ĉiuj solenoj de tiuj tagoj restis en mia memoro unu okazintaĵo. Tiudimanĉe mi inter la ĉeestantoj ekvidis grupeton da homoj, kiuj estis evidente fremdaj. Tiel tio al mi ŝajnis laŭ iliaj vestaĵoj. Ĉiukaze mi volis ekscii, kiuj tiuj homoj estas. Post fino de la solena liturgio mi rapidis en sakristion por demeti la ornaton kaj eliri eksteren por elserĉi ĉi tiujn homojn. Kaj fakte – mi ilin trovis, elkore mi ilin salutis kaj mi eksciis, ke ili estas el Kazaĥstano. »Hodiaŭ ni la unuan fojon post tridek ses jaroj eniris preĝejon kaj ĉeestis la sanktan meson,« ili diris kun larmitaj okuloj. »Tiel ege ni sopiris pri la Dia vorto.« Al Erfurto ili venis kun pli granda grupo, sed en la dimanĉa mateno ili deiĝis de ĝi por povi partopreni la sanktan meson. »Kiujn kredverojn ni instruu al niaj infanoj, por ke ili atingu la eternan savon?« demandis min kelkaj el viroj. Tian prudentan kaj inteligentan demandon al ni antaŭe neniu diris. Mi proponis al ili donaci la Novan Testamenton kaj katekismon. Sed ili malĝoje rifuzis. »Preni la religian literaturon en Ruslandon estus pli malbone ol kontrabandi armilojn,« ili obĵetis. Mi do ilin demandis, ĉu ili povas kunpreni rozarion: »Jes, ni povas ĝin pendigi sur kolon kiel juvelon.« Atenteme ili aŭskultis mian parolon. »Je komenco de la rozario pendas kruco. Kun ĝi ni preĝas Kredkonfeson. Ĝi enhavas la tutan kredinstruon, tio estas ĉio, kion ni bezonas kredi. Poste sekvas tri malgrandaj perloj. Ĉi tie ni preĝas pri la donaco de la kredo, espero kaj amo. Tio estas ĉio, kion ni devas vivi. Kaj poste sekvas, kvazaŭ per sekreta skribo ĉifrita, la tuta Novtestamento: la realeco de Krista enkorpiĝo en la ĝoja rozario, la realeco de la elaĉeta suferado de Kristo en la dolora rozario kaj nia kulmino en la glora rozario« Nun tiu viro prenis en la manon la rozarion kaj ekkriis: »Nun mi do tenas en la manoj la tutan nian katolikan kredon!« Do la unua faro en mia ofico de la nova helpepiskopo post la pentekosta sankta meso estis havigi rozariojn por tiu ĉi grupo el Kazaĥstano.“ La kardinalo Meisner en sia originaleco ŝatis nomi la rozarion ankaŭ „la fera rezervo de nia kredo en la poŝa formato“ aŭ „la preĝa ĉeno, sur kiu estas per sekreta skribo ĉifrita evangelio kaj eblas ĝin palpe trovi nur per la preĝantaj manoj“. Li sciis, pri kio li parolas, kiel multe tiu ĉi sperta batalanto kaj fervora paŝtisto de la animoj dum la tuta sia vivo la rozarion ŝatis! Ĉiam li ĝin kunportadis kaj preĝis ĝin ĉiutage, ĝis fino de sia vivo, ĉiujn dudek misterojn. „Sur nia vivpilgrimo ni bezonas kunulon, kiu konas vojojn,“ li diradis, „la apogon, je kiu ni povas fidi; la vojon, kondukantan al la celo. Tion ĉion ni trovas en la rozario. Ĝi povas akompani nin laŭvorte de la lulilo ĝis la tombo.“ En homilio dum la pontifika sankta meso en la katedralo de Kolonjo la 12-an de majo 2013 okaze de la proksimiĝanta festo de la Virgulino Maria la Fatima Joachim kardinalo Meisner diris: „Kiam mi iun tagon mortos, venos kanonikoj, deprenos mian episkopan ringon, prenos ankaŭ mian brustokrucon kaj paŝtistan bastonon. Nenion el tio mi bezonos. Sed en la testamenton mi skribis: »La rozarion vi devas al mi restigi!« Mi volas ĝin kunpreni en la ĉerkon kaj montri ĝin al la Virgulino Maria, por ke ŝi al mi post tiu ĉi suferado montru Jesuon, la benatan frukton de sia sino. Ĉiutage mi preĝas preĝalvokon de unu konvinkita katoliko el la 17-a jc., la komandanto de la imperiestra armeo Tilly. Ĉiam li preĝis tiel: »Kiam ne plu estas apogo, la mano de la Patrino instigas al ni ĉiuj savon pere de la rozario. Tiel kiel al Kristo en la plej malfacila momento – estu ankaŭ al ni konsolo ŝia kara rigardo. Amen.«“ El Víťazstvo Srdca 158/2024 Karaj gefratoj, la internacia grupo de katolikaj esperantistoj ĉiutage jam la kvaran jaron vespere renkontiĝas por kune preĝi la rozarion. Instigu vin ekzemplo de la karmemora kardinalo Joachim Meisner, kiu ĉiutage preĝadis la rozarion, kaj aligu vin al la internacia grupo de la rozariaj preĝantoj por elpeti ĉielajn benojn kaj gracojn pere de la Virgulino Maria. Do ne hezitu kaj aliĝu ĉe: ikue.reto@gmail.com. Mi ĝojatendas vin vidi kaj aŭdi plej baldaŭ inter ni. Tre kore vin invitas kaj instigas via frato Miloslav.
al la indekso ALMOZULO KAJ FORTO DE LA VORTO Sur strata randŝtono sidadis blinda viro. Ĉe piedoj li havis ĉapelon kaj pecon da kartonpapero kun surskribo: „Mi estas blinda, helpu min, mi petas!“ Hazarde preteriris tie reklama agento, pro scivolemo li haltis kaj li rimarkis, ke en la ĉapelo estas nur kelkaj senvaloraj moneroj. Li do kliniĝis enĵetinte tien moneron de pli granda valoro kaj poste li prenis la kartonpecon, turnis ĝin kaj sur la dorsan flankon li skribis iun informon. Posttagmeze li revenis por kontroli, ĉu io ŝanĝiĝis. Kaj li vidis, ke la ĉapelo estas plena da moneroj. La nova surskribo nome tuŝis la korojn de la preterirantoj vekiĝinte en ili kompaton: „Ekstere estas hodiaŭ printempo, kaj mi ne povas tion vidi!“ Pino Pellegrino (El Milujte se n-ro 40) FESTO DE LA DIA MIZERIKORDO – SLAVKOVICE (ĈEĤIO) Dimanĉon la 7-an de aprilo 2024 oni solenis en la pilgrimloko de la Dia Mizerikordo en Slavkovice (Ĉeĥio) feston dum ĉeesto de multaj pilgrimantoj ne nur el Ĉeĥio, sed ankaŭ el eksterlando. La antaŭtagmezan sanktan meson celebris nia kara frato IKUE-ano sac. Max Kašparů. Jen sekvas partoj tradukitaj el lia ĉeĥlingva homilio. „Kun la Dia mizerikordo ni unue renkontiĝas en ĉiu pekkonfeso kaj due ĉe mortado. En ĉiu pekkonfeso ni ricevas Dian gracon por la surtera vivo kaj en la momento de mortado ni travivas Dian mizerikordon por la vivo eterna. Nuntempe ankoraŭ multaj katolikoj opinias, ke la savon ili por si mem meritos, kiam ili vizitos ĉiujn pilgrimlokojn, hejme ili pendigos ĉiujn sanktajn bildetojn, se ili observos fastojn, kiujn ili mem por si difinis. Kvazaŭ ili volus la savon por la eterneco mem krei. Sed la kredo al ni diras, ke la Dia graco por la savo estas necesa. Nia fido ne estas en nombro da diservoj, sed ĝuste en la Dia mizerikordo. En la libro de Apokalipso de la sankta Johano ni legas severan admonon al episkopo de Laodikea: „Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega. Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo.“ (Apo 3, 15-16) Kiam ankoraŭ hieraŭ mi legis la hodiaŭajn legaĵojn, mi observis, ke en du legaĵoj kaj en la evangelio dek kvin fojojn ripetiĝas la vorto „kredo“. Naŭ fojojn en la evangelio. Kaj tial ni ĉe tiu ĉi nocio – kredo – haltu kaj demandu, kio estas la kredo? Eble imagu, ke vin revene el la pilgrimo haltos ĵurnalisto, kiu demandos vin: „Ĉu vi estas kredanto?“ Vi respondos: „Jes“. Kaj li plu demandos: „Kio do estas la kredo?“ Ĉu la kredo estas vizitado de preĝejo? Ne. Aŭ tio estas la bona rilato kun la sinjoro paroĥestro? Aŭ la kredo estas la ripetado de io jam ripetade ripetada? Ankaŭ ne. La difino de la kredo estas tre simpla. Estas tio rilato inter homo kaj Jesuo. Se tiu ĉi rilato estas fakte kontaktigita, ni povas diri, ke ni havas ĝustan kredon. Ĉar ekzistas ankaŭ la malĝustaj kredoj. Tiel proponas sin arda demando: kiom da nuntempe estas ardaj kristanoj, kiuj vere kredas kaj vivas kiel infanoj de Dio? Se ili estus multaj, ili devus konverti la mondon... Kaj kiom da estas tiuj malvarmaj? Ĉu ne similas la hodiaŭa situacio, kiun ni ĉiuj sentas tre bone, al la tempoj antaŭ la diluvo? Kaj tio estas demando pri nia kredo, braveco kaj pureco. Ekzistas objektoj, kiuj servas al ni por nia utilo (ekz. tondilo, tranĉiloj, teleroj), kaj la objektoj, kiuj servas kiel niaj ornamaĵoj (ekz. bildoj, statuoj). Kaj kio la kredo? Ĉu ĝi estas por nia utilo, aŭ ĝi estas nur por nia ornamo? Ĝi eble estas por ni ornamo, kiam ni iras preĝejon, sed kiam ni revenos hejmen, la kredo estas tute por nenia nia utilo. Mi havas tian impreson, ke por la antaŭaj generacioj, kiuj ĉi tie estis antaŭ ni, la kredo estis por fakta ilia utilo. Ili sin apogadis per kredo. La kredo donadis al ili esperon. Kaj mi supozas, ke la nuntempa homo pri la kredo dirus, ke ĝi estas ŝarĝo. Tiel do por unu generacio ĝi estas fortigo, por la dua ŝarĝo. Sed tiuj unuaj havis la puran kredon, kaj ni havas ian tian mikson. Tian ĉion kune. Kaj tio ne povas homon edifi. Male, tio estas kredoj batmortigantaj homon. Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas Mesio, estas naskita el Dio kaj tio estas la venko, kiu venis sur tiun ĉi mondon, amikoj, ĝuste en formo de kredo. Vi scias, ke en kuirejo ekzistas tielnomataj duonpretaj manĝoj, kaj tia neplenmatura afero estas nia kredo. Fakte, nia kredo ofte estas tia kuireja duonprodukto. Kaj por ni tio sufiĉas. Sed por kio estas la duonpreta manĝo? Ja por tio, ke ĝi estu finpretigita. Nia kredo do estas duonproduktaĵo, sed ne estas tio tiel facila, kiel ĉe duonpreta varo, kiun ni post dek kvin minutoj havas sur telero. La kredo estas neniam finpreta. Pri ĝi oni devas dum la tuta vivo labori. Kaj tio estas unu el la kaŭzoj, kial la kristana kredo estas tiel pretenda. Iu diros: „Mi kredas je io.“ Tio estas bela, sed kiam vi homo havas por tiu „io“ respondecon? Tre ofte ni povas renkonti tion, ke homoj diros: „Jes, mi estas kredanto, sed mi ne bezonas Jesuon. Por mi sufiĉas kartdivenistino, horoskopo, la kredo pri reenkarniĝo.“ Mi diros al vi unu tian travivaĵon. Dum renkonto de la kunlernantoj alparolis min unu kunlernantino dirante: „Mi aŭdis, ke ian rilaton vi havas al preĝejo...“ Mi diras: „Nu, ankaŭ ofte.“ Kaj ŝi diris al mi: „Mi ankaŭ estas kredanta.“ Tiel mi al ŝi diras: „Tio estas bela. Kaj per kio vi diferenciĝas disde tiuj nekredantoj?“ Kaj ŝi diras: „Nu, mi venadas al noktomeza meso.“ Mi diras: „Ĉu nur?“ Kaj ŝi: „Kaj ĉu vi tien iradas pli ofte?“ „Jes, mi tien iradas tre ofte, iam eĉ ĉiutage.“ Kaj ŝi diras: „Mi devus esti fanatikulino.“ Kaj tiel mi ŝin demandas: „Bonjo, kaj ĉu vi havas edzon?“ „Jes, mi havas.“ „Kaj kiel ofte li venadas hejmen?“ „Nu, ja ĉiutage.“ Kaj mi do diras al ŝi: „Kaj ĉu eble li ne estas iu fanatikulo? Ĉu ne sufiĉus, ke li vin vizitus tiel unufoje en la jaro, ekvidi vin?“ Kaj tiajn kredantojn ni havas. Sed eble iu diros, sed mia kredo estas neskuebla! Ĉu vere? La belan lecionon donis al ni apostoloj, kiuj sin turnas al Jesuo kun peto: „Sinjoro, donu al ni pli da kredo!“ Ja estas tio bela, kiam iu konfesas, ke lia kredo estas malforta, ke li bezonas pli da kredo. Per tiu ĉi konfeso li envicigas sin inter disĉiplojn, kiuj humile kaj sincere alvenas, starante antaŭ la Sinjoro kaj petante pri la kredo. La fenomenon de la kredo oni povas nuntempe dividi en kvin sekvajn kategoriojn: 1. La kredo je io („ Nu sciu, io estas super ni“), ne estas tio kredo je iu, sed je io. Kaj tial, ĉar tio ne estas kredo je iu, sed je io, ne estas tio la kredo kristana. 2. La kredo je „kio ajn“. En tiun kategorion apartenas konfesantoj de kio ajn, en pli bona kazo ili kredas tute je ĉio. Chesterton diris, ke kiam la kristanan kredon vi elpelos tra la pordo, per la fenestro tien eniros dek aliaj religioj. Ni en ĉi tiu nacio entombigis la kredon, ni entombigas la amon, sed neniam ni devas entombigi esperon. Ĉar tiel grandan tombon ankoraŭ neniam iu elfosis. En tiu ĉi kategorio povas esti kio ajn ebla: spiritismo, nigra kato trairanta ŝoseon. Tio estas ankaŭ la kredo, sed ne estas kristana. 3. La kredo „kiel kiam“. Kiam mi preparis gefianĉojn antaŭ la kristana geedziĝo, mi ilin demandis, ĉu ili estas kredantaj. Li silentis kaj ŝi diris: „Jes, kiel kiam“. Ŝi kredas marde kaj ĵaŭde, sed lunde kaj vendrede ŝi ne kredas. Se vi tiujn homojn renkontos en la preĝejo, do estas tio naŭdekprocente dum bapto, geedziĝo kaj entombigo. 4. La kredo „kiel kio“. La kredo por tiuj homoj estas kiel sveda tablo. Vi prenas teleron, irante kaj elprenante el la tablo, kio estas bongusta por vi kaj kio por vi konvenas. Tion mi kredas – tion mi ne kredas. Tion mi respektas – tion mi rifuzas. Sed la kredo ne estas sveda tablo. 5. La kredo „kiel kie“. Mi havas paroĥon kaj en unu preĝejo mi rimarkis eble dek novajn homojn. Mi demandis, de kie ili venis, kaj ili respondis, ke ili ĉi tie brigadas, devenantaj el la najbara lando kaj ke tie oni vizitas preĝejon, tial ili alvenis. Post kelkaj monatoj ili ne plu venis. Hazarde mi renkontis unu virinon, kiu al ili apartenas. Kaj mi demandas: „Do vi transloĝiĝis, ke vi ne plu vizitadas preĝejon?“ Ŝi respondis: „Ne, ne. Sed ĉi tie ne estas kutimo la preĝejon vizitadi, tial ankaŭ ni ĝin ne vizitas. Sed kiam ni revenos en nian landon, tie ekzistas la kutimo vizitadi, do tie ni denove la preĝejon vizitados.“ Gefratoj, tiu ĉi hodiaŭa renkontiĝo pli antaŭe nomiĝis „Blanka dimanĉo“, ĉar tiutage la novbaptitoj demetadis la blankan robon, kiun oni ricevis dumbapte en la Blanka sabato. Ankaŭ la dimanĉon oni nomis „tomaseca“ laŭ s-ta Tomaso. Mi persone opinias, ke la s-ta Tomaso ne estis nekredanta. Li estis skeptika kredanto. Li kredis, sed tamen li por tio bezonis iun pruvosignon. Grave estas, kion li konfesis: „Mia Sinjoro kaj mia Dio“. Eĉ por ni estas tiu ĉi frazo principa por ĉiuj tagoj de nia vivo.“ Tradukita el la ĉeĥlingva prediko de la sac. Max Kašparů, aperinta en la revuo Apoštol Božího Milosrdenství (Apostolo de la Dia mizerikordo) n-ro 2/2024. ANTAŬ 55 JAROJ ĜOJA KOMENCO KAJ DUM LA NAŬA TENDARO MALĜOJA FINO Antaŭ 55 jaroj, do en la jaro 1969, la junaj membroj de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio komencis organizi en la vilaĝo Herbortice Katolikajn E-Tendarojn. Tiama ĉefepiskopo de Prago Mons. František Tomášek sendis al la tendaro novpastron - esperantiston sac. Ladislav Škrňa, por celebri por la tendaranoj la sanktajn mesojn. La tendaro disfamiĝis ankaŭ eksterlande, tial ĝin partoprenis ankaŭ eksterlandaj gastoj, inter ili en la jaro 1973 pastroj Battista Cadei (maldekstre) kaj Arturo Bellini (dekstre) el Bergamo el Italio, meze kun frato Láďa Mlejnek kaj pastro Smištík. El Nederlando venis Piet Buijnsters, el Hungario Lajos Csépai, kelkaj pluaj gepoloj Ryszard Sąsiadek, Maria Zarzycka, Lucyna Kokot, Anna Szmyrka, Zbigniew Bodecki, Ewa Kaczyńska, pastroj Franciszek Smalcerz, Stanisław Płachta kaj Józef Zielonka. Kaj el Litovio ĉeestis Angelė Judickienė. La partopreninto de la tendaroj estis ankaŭ Antonín Basler, la nuntempa helpepiskopo de la diocezo Olomouc. La nombro de la partoprenantoj el 70 en la jaro 1969 kreskis ĝis 130 en la jaro 1977. La tendaro okazis ĝis la jaro 1977, kiam ĝin perforte likvidis fifama komunista sekreta polico.
LA SANKTA VIRGULINO
ROZARIO VENKAS SUPER BOKO HARAM La kristanoj estas la plej persekutata religia grupo en la mondo, kaj rilate al la nombro de mortigitaj viktimoj inter ĉiuj landoj la fifaman unuan lokon okupas Niĝerio. Kiel asertas la katolika episkopo el ĉi tiu lando Daŝe Doeme, en la jaro 2014 aperis al li Sinjoro Jesuo kaj informis lin, ke la rozario estas la defendilo, kiu venkos Boko Haram, la plej kriman islaman organizon agantan en Niĝerio. La organizo Boko Haram estis establita en la jaro 2002 en Maiduguri, en la nord-orienta Niĝerio, fare de Muhamedo Yusuf. Ĉi tiu movado evoluiĝadis de la unuavice paca serĉado kaj anoncado de la anstataŭiga maniero de la ekzistado de islamanoj ĝis la kruelaj atakoj kontraŭ preĝejoj, registaraj institucioj, bankoj kaj privataj firmaoj. Maiduguri mem estis tre kvieta urbo ĝis la jaro 2006, kiam tie okazis la flamiĝema reago je la kontraŭstaraj karikaturoj de Mahometo publikigitaj en la dana gazeto. Estis tiam organizitaj la tujaj demonstracioj. Tri jarojn pli poste, en la jaro 2009, komencis jam la vera krizo, kiam la estro de Boko Haram estis arestita kaj mortigita fare de soldataro. La sekto tiam komencis la teroran ampleksan agadon, unuavice orientitan al neniigo de ĉio, kio estas kristana kaj „okcidenta“. Ĝi organizis serion da bombaj atencoj kaj atakojn kontraŭ preĝejoj, kaj laŭvice forkaptoj kaj murdoj, same de la kristanoj, kiel ankaŭ la moderaj islamanoj. Boko Haram sin komparas al afganaj taliboj kaj la loka loĝantaro tiel ĝin nomas. En la piko de sia ekspansio la fanatikuloj kontroladis teritoriojn kalkulitaj je 50 000 kvadratkilometrojn, indikante ĝin kalifato kun sia flago. La tieaj loĝantoj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn kaj kaŝiĝi en arbaroj por eviti mortigojn fare de la manoj de teroristoj. La tendaroj de fuĝintoj tiutempe kreskadis – kiel tio ĉiam okazas en la periodoj de la interna teroro – la plej nombraj viktimoj estis virinoj kaj infanoj. Komence de la jaro 2018 la nombro de la viktimoj atingis jam dudek mil, kaj la nombron de la devigitoj forlasi siajn hejmojn kreskis je 2,6 da milionoj. La kaptitoj estis plej ofte murditaj aŭ vivaj homoj bruligitaj. Nur en Maiduguri estis forbruligitaj 50 el 52 lokoj de la kristana kulto. En tiaj cirkonstancoj en la jaro 2009 estiĝis la episkopo de Maiduguri Oliver Daŝe Doeme. La unuiga afero, kiu subtenadis la episkopon en ĉi tiu malfacila periodo, estis la konscio de Dia estado, kiu – kiel li diras – gvidadis lin tra „malhela valo“. Ĉi tiu profunda konvinkiĝo kaj espero estas ĉiam videblaj sur lia vizaĝo, kiam li rakontas publike pri la miraklaj okazintaĵoj en lia diocezo, kujn li atribuas al la rozaria preĝado. Boko Haram malaperis! En februaro 2014 Niĝerio estis konsternita precipe pro brulmortigo de vivantaj 59 knaboj dum la terora atako kontraŭ edukejo en Buni Yadi en la ŝtato Yobe, kaj en aprilo Boko Haram forkaptis 276 knabinojn el la lernejo en Ĉibok en la diocezo de Majduguri. Malmultaj el ili havis iun ajn esperon je la savo... Tamen estiĝis io neatendita! La episkopo Daŝe Doeme asertas, ke iuvespere, kiam li preĝis la rozarion, aperis antaŭ li Sinjoro Jesuo tenanta glavon. Dum ĉi tiu revelacio Jesuo la glavon donis al la episkopo, kaj kiam li la glavon de Jesuo prenis, ĝi en mirakla maniero transformiĝis je rozario! Kiam la episkopo jam tenis la rozarion-glavon en la manoj, Kristo ekrigardis lin trifoje dirante: „Boko Haram malaperis! Boko Haram malaperis! Boko Haram malaperis!“ Neniu katoliko devus havi malfacilaĵojn ekkompreni ĉi tiun mesaĝon. Tiujn malfacilaĵojn certe ne havis la episkopo de Maduguri. Post la ricevo de tiu ĉi sugesta instrukcio, li komencis disvastigi la rozarian preĝadon en sia diocezo. En multaj intervjuoj li rememorigas siajn travivaĵojn kaj informas aŭskultantojn pri sia interpreto de tio, kio okazis: „Kiam mi ricevis la glavon, ĝi ŝanĝiĝis je rozario. Mi ne bezonis iun ajn profetulon, ĉar mi ricevis klarigon. Estis klare, ke danke al rozario ni povos forpeli Boko Haram-on. Dum la sama monato mi celebris la solenan konsekron de la diocezo al la Plejsankta Koro de Maria kaj de tiu tempo ni faras tion ĉiujare.“ Li ankaŭ aldiras: „Mi utiligis tion kiel la okazon por rakonti al homoj pri la bezono de la rozaria kulto. Mi publikigis la animzorgan leteron je la temo de rozario kaj bezonoj de multaj rozariaj procesioj en la tuta diocezo, en paroĥoj kaj en familioj − ĉar ĉi tiu preĝado kaŭzis jam tiom da mirakloj en la tuta mondo...“ La tuta diocezo ekkomencis preĝi la rozarion kaj... okazis la vera miraklo! La 13-an de oktobro 2016 dekoj da forrabitaj junulinoj estis tuj liberigitaj fare de Boko Haram. En majo 2017 estis liberigitaj ceteraj knabinoj. Laŭvice, la 3-an de julio 2017 700 membroj de Boko Haram formetis armilojn kaj transdonis sin en la manojn de niĝeria ŝtatpovo. Kaŭze de diversaj kialoj ĉiam pli la teroristoj ekkverelis en siaj grupigoj kaj ili grandparte ekokupiĝis pri siaj internaj problemoj. Miloj da fanatikuloj de Boko Haram forlasis sian organizon kaj kreis la propran organizon nomatan Okcidentafrika Provinco de Islama Ŝtato. Bonfartaj armeaj kompanioj finfine faris, ke la grupo perdis la plimulton de la pli frue kontrolita teritorio. En la jaro 2019 la prezidento de Niĝerio Muhammadu Buhari eĉ asertis, ke Boko Haram estis „teknike venkita“ ‒ kvankam ĉi tiu organizo plu ekzistas kaj la atakoj iunombre ĝis nun plu daŭras. Nevideblaj sub la ŝirma mantelo de Dipatrino La episkopo Daŝe Doeme multe atestas pri tio, kiel la katolikoj en lia lando tre dankas al la rozaria preĝado. Kiel miraklon oni povas rekoni almenaŭ tion, ke ekde la komenco de la krizo neniu el pastroj estis mortigita, kaj li mem ne estis atakita. Mi publike portas sutanon, kiam mi eliras el la sidejo de diocezo, kaj mi restadas sen damaĝo. (...) En la mondo estas multaj demonoj, Boko Haram estas demona, sed estas ankaŭ la demonoj en Okcidento, precipe la sekularigo. La eklezio devas ekstari super la alteco de la tasko. Ni devas disvastigi la kulton por Dipatrino. Maria estas la solvo por la nuntempa mondo. Konvenas
rememorigi la eldiron de la beata Papo Pio la Naŭa: Paweł Kot El katolika revuo Apostoł Fatimy n-ro 5 elpoligis Stanisław Śmigielski al la indekso LA DIA REGNO ĜERMAS KAJ KRESKAS SINSEKVE „La Dia regno similas al homo, kiu ensemas la semon en la teron; li estu dormanta aŭ maldormanta, tage aŭ nokte, la semo burĝonas kaj kreskas, li eĉ ne scias kiel. La tero de si mem alportas fruktojn: unue grentrunketon, poste spikon, kaj poste maturan grajnon en la spiko.“ (kp. Mar 4,26-29) Ĉu vi ekmemoras, kiam vi kiel infanoj ensemis fazeolojn aŭ grenon kaj poste vi observis, kiel ili ĝermas kaj kreskas? Kiel vi senpacience venadis kontroli, ĉu jam io okazas, kiel vi estis seniluziigitaj, se dum certa tempo nenio okazis, kaj poste sekvis ekzaltiĝo, kiam aperis la unuaj ĝermoj. Ĉu vi ekmemoras, kiel vi miregis pri tio, kiel la kreskaĵpartoj sinsekve disvolviĝas kaj poste kiel ili kreskas kaj fortiĝas, pri tio, ke tiu eta semeto havas en si ĉion, por ke el ĝi elkresku nova kreskaĵo, ke sufiĉas, ke ĝi estu donita en la teron, kaj okazos miraklo? La simila miraklo okazas, kiam la evangelio eniras la homan koron. Povas tio aspekti, ke nenio okazas, sed kiam ni pacience atendas, ni ekvidas, ke el ĝi komencas ĝermi kaj poste kreski la Dia vivo. Kiel sacerdoto mi tion observas je tiuj, kiuj sin preparas por bapto. Ofte ili eĉ ne scias, kiel tio okazis, sed sinsekve ili komencas atenti ŝanĝojn, kiuj en ilia vivo, perceptado, pensado kaj simile aperas. Simile kiel ĉe semetoj tio bezonas certan tempon, la malpecienca ektirado donas pli da malutilo ol utilo. Ĉu mi elmetas min al evangelio, por ke eĉ en mi povu kreski Dia regno kaj donadi siajn fruktojn? Kaj kion mi dissemas ĉirkaŭ mi, en korojn de miaj proksimuloj? Sac. Pavel Semela, www.vira.cz, 15.6.2024 LA MIRAKLO DE LA FATIMA DIPATRINO SUR LA PLACO DE LA SANKTA PETRO La elekto de Johano Paŭlo la Dua por la Petra Seĝo en la jaro 1978 serioze maltrankviligis la estrojn en la moskva Kremlo. La sovetiaj potenculoj timis, ke la papo devenanta el Pollando kun la escepta vervo kontraŭbatalos la blokon de la ateismaj ŝtatoj dominantaj fare de Sovetunio. Ili rigardis lin kiel la malfacilan kontraŭulon, ĉar li perfekte konis realecojn, kiuj dominis malantaŭ la fera kurteno kaj ili do ne povis kalkuli pri tio, ke ili facile lin trompos. La seriozaj malfacilaĵoj por komunistoj komencis iom pli ol unu jaron post la vizito de la papo en la Patrujo (de la 2a ĝis la 10a de junio 1979). En aŭgusto 1980 eksplodis la ondo de strikoj, kiuj ŝanceligis la strukturojn de Pola Popola Respubliko. Johano Paŭlo la Dua solidariĝis kun la samlandanoj batalantaj por libereco apogante ilin. Kiel manifeston konfirmantan la kunligon de la papo kun la strikantoj estis prezentitaj liaj portretoj sur la teritorioj de la ekribelantaj entreprenoj, kaj pli poste sur la burooj de Sendependa Memstara Laborsindikato Solidareco (Solidarność). Ekzemple en aŭgusto 1980 la granda portreto de Johano Paŭlo Dua estis pendigita sur la enirejo al Gdanska Ŝipfarejo, kaj la tiama estro de la sindikato Solidarność Lech Wałęsa la dokumenton de aŭgustaj interkonsentoj subskribis pere de la granda globkrajono kun la portreto de la papo – polo. La sovetiaj altranguloj observantaj kun granda maltrankvilo fluon de la eventoj decidis liberiĝi de ĉi tiu maloportuna kontraŭulo. Atenco Bedaŭrinde, ĝis nun ne estas konataj kulisoj de la atenco kontraŭ Johano Paŭlo Dua. La pli posta esploro malkaŝis la kontaktojn de atenculo kun specialaj servoj de Bulgario, kio indikas, ke ordondonintoj, kaj almenaŭ inspirantoj de la provo mortigi la posteulon de la Sankta Petro estis en Kremlo. Sen la ordono kaj la konsento de Moskvo bulgaroj ne decidus okazigi tiun ĉi paŝon. Por murdi Johanon Paŭlon la Duan oni dungis krimulon, la membron de la terorisma organizo Grizaj Vulpoj ‒ Mehmeton Ali Ağca. Por lin helpi sin disponigis Oralo Celik, ankaŭ turko. La 13-an de majo 1981, post la 17-a horo, la malfermita aŭtomobilo portanta la Sanktan Patron, enveturis sur la placon de la Sankta Petro. En la homamason atendanta la ĝeneralan aŭdiencon enmiksiĝis kun pafiloj armitaj atenculoj. Celik havis ĉe si ankaŭ grenaton. En la kazo de bezono li planis ĝin eksplodigi por estigi inter homoj timegon, kaj tiel ebligi al si kaj la kolego Ali forkuron. Je la horo 17:19 la papo prenis en siajn manojn de la juna virino etan knabinon Sara-n ekkisante ŝin. Kiam li redonis ŝin al la patrino, Ağca dufoje ekpafis direkte al la papo. Feliĉe, la pafilo ne plu permesis al li okazigi pluajn pafojn. Tiumomente la papo malsuprenglitis en la manojn de la sekretario ‒ la pastro Staniław Dziwisz. La unua el kugloj trairis la dekstran brakon pli supre de kubuto (ankaŭ vundinte virinon). La dua kuglo trafis la papon en la montrofingron, kaj poste ĝi trairis lian maldekstran korpo-flankon, farante ruinigon en la ventro. Estas eble, ke estis farita ankaŭ la tria pafo fare flanke apud Ağca staranta dua atenculo. Tamen tio ne estis sufiĉe nerifuteble klarigita. Mi celis ekzakte Se Celik efektivigis forkuron, Mehmeto Ali estis arestita fare de polico. Ebligis tion la konscia reago de la devenanta el Usono fratulino Letizia, kiu sin ĵetis kontraŭ la turko, kaj tiamaniere malebligante al li efektivigi forkuron. La Sankta Patro estis tuj transportita al malsanulejo troviĝanta en Vatikano. Tie post konsultiĝoj kun la persona papa kuracisto, estis decidite transporti Jonanon Paŭlon Duan al la roma kliniko Gemelli. Ambulanco dumvoje moviĝis efike. Kiel konfirmis pastro Dziwisz, la traveturo de tiu ĉi vojo bezonanta almenaŭ duonhoron, tiu ĉi kaze daŭris ok minutojn. Kaj grava estis tiam ĉiu sekundo. La sanstato de la sanganta papo senprokraste malboniĝadis kaj en la momento de la alveno de la ambulanco al hospitalo ĝi estis jam preskaŭ kritika. Johano Paŭlo la Dua perdis du trionojn de sango. Dum la operacio ekestis la momento, kiam lia organismo ne reagis je la penadoj de kuracistoj. Unu el kirurgoj eliris el la kirurgejo kaj anoncis: Ĉio estas vana. Dum ĉiu tiu tempo la katolikoj el la tuta mondo preĝadis por la savo de la Posteulo de la Sankta Petro. Feliĉe la kriza stato pasis. Entute la operacio daŭris ses horojn. Okazis, ke la kuglo preterpasis nur kelkajn milimetrojn la ĉefan arterion. Nur tiel malmulte tiam deigis Johanon Paŭlon la Duan de la morto. Post la savo de la vivo de Johano Paŭlo la Dua, la troviĝanta Mahmet Ali Ağca en malliberejo estis konsternita, li multfoje pli poste ripetadis: „Mi scias, ke mi celis ekzakte“. Prizorgantino el Fatimo Dum la procedo de la kuracado la papo ekkonis la supernaturan aspekton de suferoj, kiujn li spertis. Dum la dua duono de julio li ekorientiĝis, ke la atenco kontraŭ lia vivo okazis ekzakte en la 64-a datreveno de la unua revelacio de la Virgulino Maria en Fatimo. Por Johano Paŭlo la Dua, kiu ekde infanaĝo havis la grandan estimon al Senmakulino, estiĝis klare, ke lia pontifkado estis kvazaŭ enskribita en la fatima mesaĝo. La Sankta Patro trastudis la historion de la revelacioj kaj publikigis la trian fatiman misteron. Li decidis plenumi la volon de la Senmakula transdonitan al fratulino Lucia dos Santos dum la privata revelacio, tio estas konsekri Rusion al la Senmakula Koro de la Plejsankta Maria. Li rekonis do, ke estas tio la ŝlosila afero por la kontraŭbatalo de ateismo. Finfine la 25-an de marto 1984, lige kun la aliaj episkopoj de la mondo, la papo realigis la akton de la konsekro de la tuta mondo al la Senmakula Koro de la Plejsankta Patrino. Kvankam ne estis tio tute konsente kun la deziro de Maria, kiu postulis la konsekron de Rusio al ŝi, tamen baldaŭ Dio faris miraklojn: la malfortigita ekonomie kaj morale Sovetunio disfaliĝis. Kaj kvankam la rusia socio ĝenerale ne konvertiĝis, tamen la ŝtato tre ŝanĝiĝis. Antaŭ ĉio ĝi limigis disvastigadi ateismon. En la jaro 2000 Johano Paŭlo la Dua malsekretigis la enhavon de la tria fatima sekreto. Ĝi enhavas la vizion de la atenco kontraŭ la papo fare de malamiko. Ĉu tio estis la antaŭdiro de la sufero de Johano Paŭlo la Dua? Malfacile estas unusignife tion deklari. La mistikaj vizioj havas sian specifikon. Ke la papo Karolo Wojtyła la atencon transvivis eble povas esti, ke la Mizerikorda Dio ŝanĝis la antaŭanoncitan en la profetaĵo fluon de la eventoj responde al la preĝado de la Eklezio... Tamen estas neniaj duboj, ke la eventoj el la 13-a de majo 1981 estas la parto de la mistero de Fatimo, kiu nin gvidas al la triumfo de la Senmakula Koro de Maria de ŝi en Fatimo antaŭdirita. Ĝi venu plej rapide! Adam Kowalik El la revuo Apostoł Fatimy n-ro 5 esperantigis Stanisław Śmigielski LA FIŜHOKO KUN LOGMANĜAĴO Unu fiŝo eksplikas al la alia: „Ĉu vi vidas tiun belan lumbrikon? Tiel atenton antaŭ ĝi! La lumbriko estas sur fiŝhoketo, kaj fiŝhoketo estas sur hokŝnureto, la hokŝnureto sur fiŝkaptilo, kiun tenas per la mano fiŝkaptisto. Kiam vi la lumbrikon ekmordos, la fiŝhoketo enhakos en vian buŝon, la fiŝkaptisto vin eltiros el la akvo kaj vi finos sur la fritilo...“ „Ha, ha,“ ridas la dua fiŝo. „Do tiun ĉi fabelon por malgrandaj malsaĝaj fiŝetoj pri la fiŝkaptisto kaj fritilo jam rakontis al mi mia avino.“ „Nu, nur ke vi ne miru,“ diras la unua fiŝo. „Sensencaĵo, mirrakontaĵo...,“ ridas la dua fiŝo. „Neniun fiŝon mi konas, kiu revenus el fritilo por povi tion atesti. Kiam tiun lumbrikon ne volas vi, mi ĝin formanĝos...“ Kaj ĝue ĝi ekmordis la lumbrikon. La fiŝkaptisto ĝin enhakis, eltiris el la akvo kaj la fiŝo finis sur la fritilo. Kaj ankaŭ ĝi ne revenis, por ke ĝi povu al iu pri tio rakonti. *** La eternan vivon, ĉielon, inferon iuj priridas: „Ankoraŭ de tie neniu revenis...„ Nia fido sin apogas pri atesto de tiu, kiu por ni surkruce mortis, kaj la trian tagon Li revenis. Kaj al siaj disĉiploj Li diris: „Estas donita al mi ĉia aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero. Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito kaj instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo!“ (Mat 28, 18-20) Kolektita de Sac. Pavel Zahradníček El Milujte se n-ro 38 LA AFRIKA RECEPTO La Eklezio estas profunde enŝovita en laŭvican krizon, kiun ĝi spertis jam kelkfoje dum sia ekzisto. Laikigo, dubindaĵoj en instruado, skandaloj, deprivacio... Oni tamen ne devas seniluziiĝi. Estas sciate, ke inferpordegoj ne superfortos ĝin kaj la Sinjoro Dio jam laŭvican fojon donas la impulson por ĝia renovigo kaj renaskiĝo. Ĉu vere ĉikaze tiu impulso povas eliri el Afriko? La sankta meso daŭras jam la trian horon kaj por neniu ĝi tro daŭras. Diverskolore vestitaj, ridetantaj homoj kantas, alportas donacojn... La plimulto da membroj de la komunumo estas aktivaj kaj engaĝigitaj en la vivo de la Eklezio. Ili vizitas gevidvojn, gvidas katekizadon, konstruas sian modestan kapeleton. Ili dividas sian tempon, laboron kaj modestajn ilojn por vivi. Tio ne estas la parafrazo de apostolaj historioj, sed la bildo de la juna Eklezio en Afriko. En Pollando la plimulto de katolikoj venas al pretaĵoj... En dimanĉoj oni povas partopreni en sanktaj mesoj, enĵeti en ujojn donacetojn por malriĉuloj, en la oportuna momento utiligi la sakramenton de pento kaj konkordiĝo. Sen la pli granda peno oni povas esti la profitanto kaj la pasiva fidelulo. Ĉiam ĉio estas pretigita fare de malgranda grupo da personoj frunte kun la pastro paroĥestro. Tio estas certe oportuna, sed ĉu tio ne mortigas la respondecon pri la Eklezio? Engaĝiĝintaj fideluloj En Afriko nenio okazas implicite. La plimulto da vilaĝoj en la paroĥo unufoje, eble dufoje en la jaro estas vizitataj flanke de la sacerdoto. Tio tamen ne signifas, ke por ĉiu tago tiam ne vivas la religia vivo kaj ĉiuj nur atendas kun krucigitaj manoj. La komunumo mem konstruas, purigas kaj ordotenas la kapeleton. La akredita persono prizorgas la Liturgion de la Vorto. La sankta meso estas nur je Kristnasko kaj Pasko, sed ĉiudimanĉe la tuta kredantaro ariĝas por aŭdi Dian Vorton kaj kantadi. Lokaj laikuloj ‒ malriĉaj kamparanoj, gvidas kateĥizadon, klarigas dum la sabata posttagmezo en la ombro de anakardia arbo la kredverojn. Infanoj kaj junularo fervore aŭskultadas. Post kelkaj jaroj ili estas enskribigitaj en la liston, ke ili estas jam tiomgrade plenkreskaj kaj konsciencaj katolikoj, ke ili povas veni al sakramentoj. Okazas, ke la persono samtage akceptas bapton, ricevas unuafoje sanktan komunion kaj geedziĝas. La malriĉuloj ne estas subtenataj helpe de iu loka MOPS (urba centro de socia helpo) aŭ alia organizo de Caritas. Jen sur la ŝultroj de kristanoj, motivigataj per la instruado de Kristo, kuŝas la respondeco pri gevidvoj kaj malsanuloj. Kiam al iu malkonstruiĝis la modesta el argilo konstruita dometo, tiam iu alia tiun malfeliĉulon akceptas sub sian tegmenton, kaj la fideluloj organizas sin kaj en la „asocia agado“ konstruas la novan hejmon. Unuj amas aliajn kaj ili ne esprimas tion per dekalkulo de 1,5 procentoj el sia imposto, sed ili tre peze ĉe tio laboras kaj mem vizitas la bezonulojn. Esti elektita por repezenti sian vilaĝon en paroĥaj renkontoj, tio estas honoro, sed ankaŭ la granda respondeco. La plimulto el ĉi tiuj personoj eĉ ne posedas propran biciklon, eĉ ne menciante motorciklon aŭ aŭtomobilon. Por veni al renkonto la homoj marŝas iam du tagojn en varmego kaj penego, ĉar ili volas aŭdi Bonan Novaĵon, kiun ili poste portos al siaj gefratoj. La ununura gajno por ili estas la simpla tagmanĝo el majzgrajno, nomata tie „xima“, kaj manplato da kuiritaj fazeoloj. Tiel la centojn kaj milojn da tiuj ĉi atestantoj apogas la Eklezion en Afriko. Sacerdoto estas unu, iufoje du por la granda teritorio. La animzorga laboro, la katekiza kaj sociala, devas apogi sin je laikoj. Kaj ĉi tiuj personoj sentas, ke tio estas ilia Eklezio, ke ili estas la aktiva parto de la komunumo, kiun ili kunkreadas. Sen ilia aktivado la paroĥo ne povus funkcii. Tia risko ne okazas. Homoj volonte enaĝiĝas, tio ilin nobligas kaj montras al ili, ke malgraŭ la malbonfarto kaj fruntŝvite de la ĉiutaga vivo, malleviĝanta sub la pezo de malriĉeco kaj suferoj, ili estas gravaj kaj bezonaj. Por ĉiu homo la sento esti grava kaj bezona motivigas kaj donas la impulson por la pli bona vivo, kaj la Eklezio en Afriko garantias tion al siaj fideluloj. La Eklezio ‒ espero kaj rifuĝejo La vivo en afrika provinco estas peza: malsanoj, subnutrado, troa laborado, varmegoj, virulentaj insektoj kaj bestoj, neniigantaj ciklonoj, ŝtelistaro, manko da laborejoj, la registaro ne interesiĝanta pri siaj civitanoj. Unike nur la Eklezio estas por ĉi tiuj homoj la espero kaj la sekura haveno. Tio ilin altiras kaj inspiras por ŝanĝoj. Ili prenas tion, kion la Eklezio kaj la instruado de Kristo ofertas, tion ili ne prokrastas. Ili volas samtempe esti aktivaj membroj de ĉi tiu komunumo, engaĝiĝante en ĝi kaj aktivadi. La Eklezio en Eŭropo povas multe ellerni de la Eklezio en Afriko. Dum ĉe ni la porpastraj seminariejoj estas fermataj pro la manko de interesatoj, en Mozambiko daŭras la plua konstruo de la formaciaj hejmoj, ĉar alikaze oni devus fari la solidan selekcion jam dum la unuaj tagoj. Rekte mankas sufiĉa kvanto da litlokoj por la seminarianoj... Entuziasmo kaj simpleco Krom la engaĝiĝo, la distingilo de la Eklezio en Afriko estas entuziasmo. Ne nur esprimata per kantado kaj dancado, kio kompreneble estas la konstanta koloreco de la tieaj diservoj, sed ankaŭ per la koraj ridetoj kaj procesioj kun donacoj, kie la partoprenantoj de diservoj volas oferdonaci kapron, lavpulvoron, manplaton da ternuksoj aŭ la paron da kolomboj en la ligna kaĝo. La liturgio de la vorto aŭ la sankta meso estas la okazo por la renkontoj kun la Plejaltulo, kaj do la vera festo plena da ĝojeco! Krome en engaĝigado kaj entuziasmo estas la simpleco. Biblio, katekizado kaj sakramentoj ‒ la spirita vivo apogiĝas je ĉi tiuj tri elementoj. Ne ekzistas diversaj partoj de laŭtemaj preĝantaj grupoj aŭ de diservoj krom la rozario kaj krucvojo. Neniu subfosas kaj ne maldensigas la instruadon de la Eklezio. Ĝi estas akceptata sen grumblado. Ne estas serĉoj de pli populara pastro aŭ de „pli interesa“ liturgio, ĉar homoj estas humilaj kaj fidoplenaj; ili bone pritaksas tion, kion ili havas. Kompreneble ili prizorgas sian paroĥejon, sian ofte tre modestan kapelon kaj siajn malriĉulojn. Ili sentas sin por tio respondecaj. En la landoj de la okcidenta Eŭropo ĉiam pli ofta vidaĵo estas la pastro afrikano. La misia direkto renversiĝis kaj jen estas Afriko, komencanta sendadi siajn sacerdotojn, por reevangelizadi Malnovan Kontinenton. Povas esti, ke dum mallonga tempo nin atendos ankaŭ tia situacio en la polaj preĝejoj kaj la nigrahaŭtaj sacerdotoj montros al ni, ke ni ne devas nur „vizitadi la preĝejojn“, sed komune kreadi la Eklezion kun la entuziasmo kaj simpleco. Bartłomiej Tumiłowicz La aŭtoro estas laika missiisto. Li servadis interalie en Mozambiko, kunpartopreninte en la konstruado de tri kapeloj, kiuj estis konstruitaj danke al Amikoj kaj Bonfarantoj de la Asocio de Pastro Piotr Skarga. El la katolika revuo Przymierze z Maryją, n-ro 136/2024 esperantigis Stanisław Śmigielski LA DOMO POR STIRANTO KAJ LA BUDO POR VI La konata predikanto Elias Vella rakontas dum siaj seminarioj de la spirita vivo tiun ĉi okazaĵon: Iu riĉa komercisto eniris ĉielon. La sankta Petro iras akompani lin en lian novan ĉielan loĝejon. La komercisto jam de malproksime vidas iun grandan vilaon kun baseno ĝojante: „Ha, do tio estas por mi?“ „Ne, ne,“ respondas la sankta Petro, „tio ĉi estas por via purigistino.“ „Nu, belan tion ŝi havas...,“ pensas la komercisto. „Kaj kio do nur atendas por mi!“ Poste ili aliras vilaon ankoraŭ iom pli grandan. „Kaj ĉu do tio estas por mi?“ demandas la komercisto. „Ne, tio estas preparita por via ŝoforo,“ respondis la sankta Petro. „Bela, vere bela...“ diras la komercisto kaj ankoraŭ pli forte li ĝojatendas, kio do verdire estos por li. Kaj poste ili alvenas al iu kreviĝanta budo garnita per truplena ondolado. „Kaj kio do estas tio?“ „Tio estas por vi,“ respondas la sankta Petro. La komercisto tion rigardas, kaj rigardas antaŭ ol eniri internen, por ke la tia tuto ne falu sur lin. Poste li nekomprenante demandas la sanktan Petron: „Kiel eblas, ke mia purigistino kaj mia ŝoforo havas tiel belegajn grandajn vilaojn kaj mi ĉi tion...?“ „El tiu malmulto, kion vi dum via surtera vivo al ni ĉi tien donis, ni vere nenion pli bonan sukcesis konstrui.“ malĝoje levis la ŝultrojn la sankta Petro. „Tiel tio finiĝas kun tiu, kiu amasigas trezorojn, sed ne estas riĉa antaŭ Dio.“ Jesuo Kristo (Luk 12, 21) * * * Dio diris al li: „Ho senprudentulo!“ Kaj tiun ĉi okazaĵon, ankaŭ por enpensiĝo, rakontis al siaj aŭskultantoj la Sinjoro Jesuo. Dokumentis ĝin por ni evangeliisto la sankta Luko (Luk 12, 16-21), kune kun multaj pluaj de Jesuo „okazintaĵoj por enpensiĝo“ aŭ paraboloj: „La bieno de unu riĉulo donis abunde kaj li konsideris, dirante: Kion mi faru, ĉar mi ne havas lokon, kie mi povas amasigi miajn fruktojn? Kaj li diris: Jen kion mi faros: mi disbatos miajn grenejojn kaj konstruos pli grandajn, kaj tie mi amasigos mian grenon kaj miajn posedaĵojn. Kaj mi diros al mia animo: Animo, vi havas multajn posedaĵojn, provizitajn por multaj jaroj, ripozu, manĝu, trinku, estu gaja. Sed Dio diris al li: Ho senprudentulo! ĉi tiun nokton oni postulos de vi vian animon; kies estos tio, kion vi preparis? Tia estas tiu, kiu kolektas por si trezoron, kaj ne estas riĉa rilate Dion. La okazaĵojn kolektis La okazaĵojn kolektis Sac. Pavel Zahradníček
Vastskale konata estas la kulto honore al Maria de la sankta Hiacinto (pollingve Jacek). Lia misia fervoro posedis esprimplenan marialan karakteron. Lia populara evidentigo estas legendeca okazintaĵo priskribita en komunikaĵo pri la forporto de la Plejsankta Sakramento kaj la statuo de la Dipatrino el la brulanta Kievo. Tio atestas, ke tiu ĉi unua pola dominikano disvastigadis honoron de la Eŭkaristio kaj la Dipatrino. Kiam li venis al Krakovo, li pasigadis noktojn preĝante antaŭ la Plejsankta Sakramento. Dum unu el tiuj ĉi noktoj li ekvidis la proksimiĝantan Maria-n. „Ĝoju, filo mia, Hiacinto, ĉar agrablaj al mia Filo estas viaj preĝoj, kaj kion ajn vi petos pere de mi, ĉion vi ricevos“ – certigis lin la Plejsankta Virgulino. Ŝi aldiris, ke kiam maturiĝos la tempo, Ŝi mem por li venos. Vere, la sankta Hiacinto famiĝis dum sia vivo kiel granda miraklofaranto. Lia morto fariĝis la specifa konfirmo el la ĉielo, ĉar li mortis la 15-an de aŭgusto 1257, en la festotago de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria. Verŝajne ne estas troiga la aserto, ke la sankta Hiacinto „edukis la Popolon de Maria“. Certe liamerite ekestis vivigo de la Maria-kulto kaj la alligiteco de poloj al rozaria preĝo. Tri jarojn post la morto de la sankta Hiacinto (Jacek) denove en Polujon invadis tataroj. Ĝuste tiam, en unu el la fonditaj monaĥejoj fare de ĉi tiu sanktulo – en la urbo Sandomierz – martirece perdis sian vivon beata Sadok kun 48 monaĥoj kunfratuloj. Ne multe estas sciate pri ili, sed mem la mortigo de ĉi tiuj dominikanoj estas la atesto de ilia martireco. La kronikisto Johano Długosz en Liber beneficiorum memorigas, ke pere de la murdadoj fare de tataroj mortadis monaĥoj, glorante Maria-n per la kanto Salve Regina. „La interrompitan kanton al la Dipatrino Virgulino ili spite de la morto plu kantas irante ĉielon, kaj iliaj voĉoj kuniĝas tiel dolĉe, ke la voĉoj de mortuloj neniam scipovus tiel ekkanti“ – skribis la dominikana hagiografo Abrahamo Bzowski vivanta sojle de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.
Franciszek Kucharczak El revuo Gość Niedzielny,
n-ro 18/2024 DIPATRINO JACKOWA EN LA URBO PRZEMYŚL En la antikva centro de la urbo Przemyśl en Pollando, en la ĉefkatedrala baziliko de la Ĉielenpreno de la Plejsankta Virgulino Maria kaj la Sankta Johano Baptisto, honorata estas precipe la bildo de Maria, la Dipatrino Jackowa, la malfrugotika, alabastra figuro prezentanta Maria-n sidantan sur la trono. Sur la dekstra mano ŝi tenas Diinfaneton, kiu rigardante la vizaĝon de sia Patrino, ludas per la fingreto de la mano; kaj sur la maldekstra mano kuŝas la malfermita Sankta Skribo. Tio estas la verko tre malnova, atingante la historion de mezepoko, kaj kiel tio ofte okazas per ĉi tiuj ekzemploj, ne estas konata ĝia kreinto. Laŭ la treadicio la figureton translokigis al Przemyśl sankta Jacek Odrowąż – la apostolo de slavoj – en la jaro 1240, fuĝante el Kievo for de tataroj. La statuo laŭ ĝia nomo estis titolita Jackowa (apartenanta al Jacek), estis proklamita mirakla fare de la ĉefepiskopo Vaclavo Hieronimo Sierakowski la 28-an de julio 1760 kaj la 15-an de aŭgusto 1766 kronigita per papaj kronetoj fare de kanceliero de la katedrala kapitulo la episkopo Ignacio Krzyżanowski. Komence ĝi estis honorata en la preĝejo de fratuloj dominikanoj, post ĝia ruinigo fare de aŭstroj en la jaro 1786 ĝi estis translokigita al la romkatolika katedralo de Przemyśl. Dum jarcentoj Dipatrino Jackova estis (kaj estas!) apogo por loĝantoj de la urbo Przemyśl kaj la Przemyśl-a teritorio dum diversaj tragikaj eventoj, kiuj tuŝadis ĉi tiun teritorion. La figureto mem mirakle saviĝis el brulego de la katedralo, kiu eksplodis la 25-an de junio 1941, kiam retiriĝanta Ruĝa Armeo antaŭ germanoj bombardis la urbon Przemyśl per la peza artilerio. Valoras rememorigi, ke en la preĝejo de fratuloj dominikanoj en Krakovo ankaŭ troviĝas la figuro nomata Dipatrino Jackova, translokita el Lvovo post la dua mondmilito. Ĝi estas la kopiaĵo de la dua statuo savita fare de la sankta Jacek, kiun li postlasis en la loko Halicz en Rusio. De tiam ĝi estis transportita al Lvovo, kie la originalon oni trovis nur en la jaro 2006 en Lvova Muzeo de Historio de Religio. Oni opinias ĝin kiel la plej malnovan sakralan antikvaĵon. Marcin Więckowski El dumonata revuo Przymierze z Maryją (Alianco kun Maria), n-ro 135/2024 Elpoligis Stanisław Śmigielski
El libreto Dek paŝoj al ĝojo, 2020, de la aŭtoro Sac. D-ro Max Kašparů Mirego. Tiu ĉi homa propreco ien malaperas kaj estas sinsekve anstataŭata per admiro. Iu ĉasisto aĉetis ĉashundon. Jam pli aĝan, do estis tio neniu hundido. Por verigi ĝiajn ĉaskapablojn, li kun la hundo iris al lago. Kiam ekflugis unu sovaĝa anaso, la ĉasisto ĝin pafe faligis, kaj kiam ĝi falis en la lagon, li sendis por ĝin alporti sian novan hundon. La hundo ekkuris, li kuris sur la akva nivelo, prenis la ĉasaĵon kaj denove surakve ĝi revenis bordon. La ĉasisto ekmiregis. Tio eble nur ŝajnis al mi. Li atendis, ĝis elflugos plua anaso, kiun li denove pafe faligis, kaj kiam ĝi falis en rojon, li sendis por ĝin alporti sian hundon. La hundo kuris surakve, prenis la anason kaj denove surakve ĝi reen revenis. La ĉasisto denove miregis. Li opiniis, ke lin iluziigas lia vidpovo. Tial li revenis en la vilaĝon kaj petis sian najbaron, ke li kun li kaj kun hundo iru al la lago. Kiam elflugis plua sovaĝa anaso, la ĉasisto ĝin pafe faligis kaj sendis por ĝin alporti sian hundon. Tiu kuris sur la akvonivelo, ekprenis ĉasaĵon kaj surakve ĝi denove reen revenis. „Ĉu vi tion vidis???“, demandis la ĉasisto sian najbaron. „Mi tion vidis, tian hundon mi ne volus havi, ĝi estas bela fuŝaĵo, ĝi ja tute ne scipovas naĝi.“ * * * La diferenco inter mirego kaj admiro estas granda. La ekkono direktas al admiro kaj la amo direktas al mirego. Admiro estas afero de cerbo kaj la mirego estas afero de koro. Ideala devus esti ekvilibro. Sed kiel ĝin atingi? Ni estas tro trafitaj per teknokratia pensado senkonsidere al plena laŭvida kono de la mondo. Se ni volas plenecon atingi, ni devas vidi la mondon per tridimensia optiko. La unua estas la rigardo de la okuloj, kiuj sciigas al ni, kiel la objekto estas granda aŭ kian koloron ĝi havas. Per la dua prismo la cerbo rigardas respondante la demandon, kiajn ecojn la objekto havas kaj kiucele ĝi utilas. La tria estras rigardon de la koro. Ĝi nin informas pri morala kvalito, vereco kaj belo. Kaj ĝuste en la tria agadkampo okazas tutarea epidemio de blindeco. Per tio ni ĉesas vidi limojn inter belo kaj malbelo, bono kaj malbono, vero kaj mensogo. Ni imagu al ni infanon en la ĉareto. Alie lin vidas kuracisto, alie instruisto kaj alie patrino. La kuracisto povas admiri ĝian sanstaton, la instruisto povas admiri ĝian intelekton, sed nur la patrino povas super liteto de sia fileto miregi. Ni ellernu vidi la mondon, homon kaj eventojn ĉirkaŭ ni tridimensiece kaj ni ne anstataŭigu miregon per admiro. Kiel diris Albert Einstein: „Kiu ne kapablas miregi, tiu estas kvazaŭ morta.“ Ni ellernu tion. Por nia propra ĝojo. HUMURO DE MAKSO VILAO KAJ MERCEDESO „Dio volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj,“ ni legas en la Sankta Skribo (1 Tim 2,4). Sed kiel estas ebla, ke iu povus esti damnita? Iu knabo demandis sian paroĥestron: „Patro, mi jam solvis tion, kia tio estos en la ĉielo.“ „Ĉu vere?“ reagis la sinjoro paroĥestro estante scivolema, kion denove tiu ĉi knabo elpensis. Dimanĉe vi diris, ke la Eklezio instruas, ke ne ĉiuj estos en la ĉieloj same feliĉaj. Ke iuj estos ankoraŭ pli feliĉaj ol la aliaj. Laŭ tio, kiel bone ili vivis, kiel ili ĉi tie surtere akiradis „riĉaĵon por la ĉielo (kp. Mat 6, 20). Kaj mi jam scias, kiel tion la Sinjoro Dio aranĝos. Tute simple... – Al ĉiuj Li donos la samon!“ „Kaj en kio do estos la diferenco?“ demandis scivoleme la sacerdoto – kaj ŝajnis, ke li jam komencas almenaŭ nebulece konjekti la poenton. „Simple Li donos al ĉiuj en la ĉielo la samon – ni diru, ke la grandan domon kun baseno kaj remizo. Kaj en remizo ĉiu havos lastan specon de mercedeso. Ĉiuj la saman, la plej bonan...“ Laŭ mieno de la sinjoro paroĥestro estis videble, ke precipe la mercedeso en la ĉielo al li iel ne konvenas, sed la knabo parolas plu: „Kaj nun tio okazos: Kiu estas bona, tiu ĝojos. Li havas grandan domon, basenon, remizon kaj mercedeson. Kaj li pro tio ĝojegos! Kiu estas ankoraŭ pli bona, tiu ankoraŭ pli multe ĝojos: li ĝojos ne nur pro sia havaĵo, sed li ankaŭ havos en la koro grandegan ĝojon, ke ankaŭ ĉiuj ceteraj havas domon, basenon, remizon kaj mercedeson. Ju pli bona kaj pli favorema koro, kiu kapablas ĝoji eĉ el ĝojo de aliuloj, des pli granda ĝojo.“ La pastro ridetante aŭskultis. Sed je la knabo estis videble, ke li havas rezervitan ankoraŭ iun atuton. „Kaj patro, ankaŭ kaptis min ideo, kia estos la infero: Ankaŭ tiu, kiu venos al Dio kun malbona koro, plenigita per malamo, egoismo kaj kolero, ke ĉiuj ceteruloj havas la same grandan domon kaj la same bonan mercedeson kiel li. Vivi tie estos por li vera infero...“ • • • Ni estas ĉi tie surtere – ofte multajn jardekojn –, por ke ni eklernu ami. Tio estas la ĉefa, kion ni bezonos por la eterna vivo. Ami signifas voli bonon al aliuloj. Kiel mi jam progresis en tiu ĉi „baza sperto“, kiu decidos pri la tuta mia eterneco? P. Pavel Zahradníček: Věčnost bez lásky je peklo… (La eterneco sen amo estas infero)El Milujte se 40/2017 NI MALPERMESU NEĜULON Neĝis dum la tuta nokto. Mi konstruis neĝulon. Feministino el najbareco preteriris kaj demandis, kial mi prefere ne konstruis neĝulinon. Mi do konstruis neĝulinon. La najbarino feministino revenante hejmen plendis, ke la malmodesta brusto negative influigos ceterajn neĝulinojn, kiuj tiel pridonacitaj ne estas. La „geedzeca“ duopo de samseksuloj, loĝanta apude kaj preteriranta eksiblis, kial mi prefere ne konstruis du neĝulojn. Transgenderulo demandis min, kial mi prefere ne konstruis personon nur unu, sed kun ŝanĝebla seksorgano. Vegana familio el fino de la strato min kulpigis pro malŝparemo kaj plendis, ke la karoto estas manĝo kaj ne por tio, por ke per ĝi oni ornamu figuron el neĝo. Antaŭ momento iu min nomis rasisto, ĉar la du neĝuloj estas blankaj. La islamano, loĝanta en apuda strato, ordonas, ke la neĝulino nepre devas havi burkon. Alvenis polico sciigante, ke iu telefonis, ke miaj neĝuloj ofendas ilin. La najbarino feministino venis eksteren ordonante, ke mi nepre devas tiun balailon forigi, ĉar iu povus tion kompreni tiel, ke la virino devas esti en hejmmastrumado. Antaŭ momento venis referanto el urba oficejo, zorganta pri la seksa egalrajteco minacante, ke mi povas eĉ esti de ĉi tie elloĝigita. Ĵus alvenis televido. Ili demandis, kiel oni povas distingi diferencon inter neĝulo kaj neĝulino. Mi diras, ke laŭ tiuj neĝogloboj. Mi do estas indikita kiel seksisto. En posttagmezaj televidraportoj mi estas prezentita kiel suspektinda elemento, potenciala teroristo, rasisto, homofobo, sensenta delikvento rilate al videblaj minoritatoj, kiu intencis eluzi malfacilan meteorologian situacion por kaŭzadi sociajn konfliktojn. Mi estas demandita, ĉu mi havis iujn krim-helpantojn. Alveturis iuj el socialoficejo kaj forveturigis miajn infanojn. Ekstreme maldekstraj demonstrantoj, ofenditaj per ĉio, kion mi faris, nun tramarŝas nian straton postulante mian senprokrastan areston, kondamnon kaj severan punon. La morala instruo: tiu ĉi evento havas neniun. Ĝi estas nur rebrilo de la mondo, en kiu ni nuntempe vivas kaj evidente tio fariĝos ankoraŭ pli malbona. Esperantigita el RC Monitor, 5.1.2024 LA SPIRO DE LEONO Iam vivis unu leono, kiu manĝegis, kaj tial al ĝi netoreleble fiodoris el ĝia faŭko. Ĝi renkontis azenon dirinte al ĝi: „Metu la kapon en mian faŭkon kaj diru, ĉu mia spiro bonodoras.“ La azeno obeis, sed pro granda fiodoro ĝi rapide deturnis la kapon. La leono ekscitegis: „Kion do? Ĉu vi permesas al vi min ofendi?“ Kaj apenaŭ ĝi tion findiris, la karan azenon ĝi formanĝis. Post kelkaj tagoj pli poste ĝi renkontis lupon kaj ĝi metis al ĝi la saman demandon. La lupo respondis, ke ĝia spiro ege bonodoras. La leono tuj ekkriegis: „Kiel vi nur aŭdacas tiel mensogi!“ Kaj sekve ankaŭ la lupon ĝi formanĝegis. Fine ĝi volis ekkoni ankaŭ opinion de vulpino. Sed la vulpino ne lasis sin enlogi en kaptilon. „Tre mi pardonpetas,“ ĝi diris al leono. „Mi estas malvarmumita havante fortan nazkataron, tial mi sentas tute nenion.“ Kaj ĝi iris pluen. Kaj la instruo? Kelkfoje estas pli bone eviti la diskutojn kaj disputojn... Ne ĉiam por ili estas konvena momento! Pino Pellegrino (El Milujte se n-ro 40)
KRISTNASKA BONDEZIRO - VÁNOČNÍ PŘÁNÍ
ĈU ALPORTAS DONACETOJN AL INFANOJ JESUETO? NE EĈ JES. Eble ĉiu, kiu havas kiel mi infanetojn, devas iufoje kun proksimiĝanta kristnaska tempo solvi la demandon, kiel al ili adekvate interpreti familian kristnaskan „ceremonion“ de transdonado de la kristnaskaj donacetoj apud la kristnaska arbeto. La problemo estas la demando: „Ĉu alportas al infanoj la kristnaskajn donacetojn Jesueto?“ Kiel do konvene respondi, por ke ne suferu nia verdireco, sed ankaŭ ne la romantikeco de Kristnasko? Unu el provoj respondi estas ankaŭ tiu ĉi nia konsidero. Estas tio propradire kutima kaj bone intencita – sed iom maldeca, eble eĉ ne tute honesta ludo: kamufli al siaj infanoj, ke al ili la donacetojn sub la kristnaskan arbeton alportas propramane Jesueto. Instigi ilin skribi beletajn leterojn „al Jesueto“ kun petoj pri la donacoj. Ludi al la infanoj ritan teatraĵeton, post kiu la donacoj „magie“ aperos sub la arbeto. Kion eble la infano sentas, kiam ĝi post kelkaj jaroj ekscias, ke tio ĉio ne estis vero? Ne ĉiam nur elreviĝon kaj dolorigan perdon. Krome la veron infanoj ofte ekscias en lernejo de siaj kunlernantoj ofte eĉ per sensenta ridindiga maniero. Tiu ĉi „malfermigo de okuloj“ eĉ post jaroj subkonscie senvalorigas Kristnaskon per certa kromgusto de la elreviĝo kaj degradas ĝin je iu infaneca fabela folkloro. Tio certe ankaŭ plifortigas senton, ke „la tuta religio estas eble simila al (origine bone intencita) trompo“. Kiel do al infanoj ne mensogi kaj dume ne senigi ilin de specifa ĉarmo de la kristnaskaj tradicioj? Surprize mi malkovris, ke la tradicio de la kristnaskaj donacetoj sub la kristnaska arbo povas evidente havi sian kaŝitan logikan signifon, konsistantan en ĝuste komprenita simbolo. Kaj ke la bela kristnaska ceremonio de akceptado de la donacoj de Jesueto-Jesuo povas havi sian pli profundan sencon. Kiel do tion kun kristnaskaj donacetoj de Jesueto povas esti? Certe oni povas rajtigite argumenti tiel, ke ĉiu bono (la donacetoj eĉ mem la amo al infanoj kaj proksimuloj) per sia motivo devenas de Dio-Jesuo-Jesueto. Kaj tiusence estas ĉiuj donacoj fakte de Jesueto. Tamen tio ĉi la kristnaskan tradicion de la donacetoj sub la arbeto ne tro trafe (precipe el infana vido) klarigas. Eble ĉi tie ekzistas alia ebla ekspliko. Kristnasko ja estas antaŭ ĉio festo de la naskiĝo de Jesuo. Kaj estas nature aligi sin al betlehemaj paŝtistoj kaj magoj, kaj ankaŭ Jesueton pridonaci per siaj donacoj. Tion oni povas fari simbole eĉ praktike – per meto de niaj donacoj sub la kristnaskan arbeton. La donacetoj estas tiel donacitaj al Jesueto – kune kun la peto pri la sekva ilia transdono al finaj akceptantoj. Poste sub la kristnaska arbeto dumkante de la kristnaskaj kantoj okazos la „ceremonio de ŝanĝo“. El donacoj por Jesueto fariĝos la donacoj de Jesueto-Jesuo. Dum tiel komprenita ceremonio de la kristnaska vespero ni do vere ricevas donacojn de Jesueto. Tiu ĉi kristnaska ceremonio: alportado de donacoj al Dio – ilia transformiĝo – kaj ilia disdonado kaj akceptado al la ĉeestantoj, havas sian liturgian modelon. Ĝi estas soleno de la eŭkaristio dum la katolika diservo. Mi opinias, ke la kristnaskvespera ceremonio povas kaj devas esti ĝia rebrilo. Mi kredas, ke tiel komprenata kristnask-vespera ceremonio estas komprenebla eĉ por infanoj: La donacetojn ni donas al Jesueto petante, ke Li mem ilin donacu al niaj proksimuloj (al finaj akceptantoj, kies nomoj estas sur la donacetoj skribitaj). Kaj post la familia ceremonio ni tiel la donacetojn de Jesueto ricevas. Krome ni tiel povas niajn infanojn instigi, ke ili mem la donacetojn por siaj proksimuloj pretigu – kaj ili ne estu nuraj iliaj pasivaj akceptantoj. Mi opinias, ke la plejmulto de homoj (eĉ ne kristanoj) iun misteron de la kristnaska transformo de la donacetoj subkonscie antaŭsentas. Ili sentas, ke la ceremonio apud la kristnaska arbeto estas io pli ol la ordinara interŝanĝo de donacoj. Ni enpensiĝu pri tio, kion ni al la infanoj antaŭ Kristnasko diros. Mi kredas, ke decido pri la elekto de konvene interpretita vero ĉiam estas avantaĝa. Kun deziro de bela Kristnasko Jiří Kolář (www.katolik.cz) Kiam birdo vivas, ĝi manĝas formikojn, sed kiam ĝi mortas, la formikoj manĝas ĝin. Cirkonstancoj povas iam ŝanĝiĝi. Ne malestimu iun, ne vundu iun dum via vivo. Vi eble estas potenca hodiaŭ, sed memoru, ke la tempo estas pli potenca ol vi. Analizu ĉi tiun simbolon: „Arbo povas esti uzata por fari milionojn da alumetoj, sed kiam venos la tempo, sufiĉas unu alumeto por bruligi milionojn da arboj. Do ne forgesu fari bonon ĉirkaŭ vi, ĉar morgaŭo povas por tio ne plu aparteni al vi. Pensu do pri la tago... Pri eblo primediti aŭ pripensi ĉi tiun ideon. Honoré Sebuhoro el DR Kongolando
|