Dio Benu numero 135 3/2024

al la arkivo de jarkolektoj 1991 2024

· LA UNUA MONDA TAGO DE LA INFANOJ

· La dekunua datreveno de la pontifikado de la papo Francisko

· La tento

· La papo: Ni bonvenigu Maria-n, kiam Ŝi ekfrapos nian pordon

· Paŝtistoj kaj dungitoj

· La episkopo mons. Josef Kajnek 75-jariĝis

· Mi estas la vojo

· La granda mistero

· La historia retrorigardo al reapero de la Katolika Sekcio de la

   Ĉeĥa Esperanto-Asocio

· La tria milita Pasko en Ukrainio. La ĉefepiskopo Ŝevĉuk Demandas,

   Kie estas Dio?

· La Sankta Spirito mi senkulpiĝas, sed mi ne tro ŝatas Vin...

· Humilaj Litanioj

· Prediko pri la amo al Dio

· Kio estas vivo?

· La atesto de Jana
· Lia amo venu al vi

· Al Maria

· Ĉiutago

· Ĉu Francio reakiras kredon?

· HUMURO DE MAKSO

· Libereco, egaleco, murdeco

· Maljuneco – ĉu la tempo bonfarta?

· juneco

· „Ĉi tie ni akceptas nur donacitan monon!“

· Deprimo, angoro, malemo vivi, sindromo de elĉerpiĝo...

· Mi estas la vojo

· La tragedia stato de la potenca reĝo de la arbaro: „La leono“

· La rozo

· La morto estas la tago de la naskiĝo por la dua, la plej grava
   parto de la vivo

· Preĝo post la manĝo

· Kiu igos min liberi

· DIO BENU

 


 LA UNUA MONDA TAGO DE LA INFANOJ

„JEN, ĈION MI KREAS NOVAN“

Sub devizo „Jen, ĉion mi kreas novan“ okazis sabate la 25-an de majo 2024 historie la unua Monda Tago de Infanoj en Romo. La papo Francisko interparolante kun infanoj instigis ilin, ke ili ne timu doni al gepatroj malsimplajn demandojn kaj ke ili ankaŭ adresu ilin al Dio.

Sabaton la 25-an de majo la papo Francisko sur la olimpia stadiono sin turnis al pli ol 50 mil infanoj el cent landoj kaj li kun ili parolis pri la espero kaj paco: „En vi, la infanoj, ĉio parolas pri la vivo kaj estonteco. La eklezio vin kiel patrino bonvenigas kaj ameme akompanas al la espero.“ Li klarigis, ke la ideon okazigi la Mondan Tagon de la infanoj sugestis al li la naŭjara knabo antaŭ komenco de la pasintjara Monda Tago de junularo, kiu lin demandis, ĉu povas ekzisti ankaŭ simila renkontiĝo de la infanoj.

al la indekso


 La dekunua datreveno de la pontifikado de la papo Francisko

La papo Francisko festis la 13-an de marto 2024 la dekunuan datrevenon de la pontifikado. La argentina jezuito Jorge Mario Bergoglio iĝis la ĉefo de la katolika eklezio la 13-an de marto 2013 en sia 76-a jaraĝo kiel la unua papo el amerika kontinento.

La papo Francisko festis la 13-an de marto 2024 la dekunuan datrevenon de la pontifikado. La argentina jezuito Jorge Mario Bergoglio iĝis la ĉefo de la katolika eklezio la 13-an de marto 2013 en sia 76-a jaraĝo kiel la unua papo el amerika kontinento.

Jorge Mario Bergoglio naskiĝis la 17-an de decembro 1936 en Buenos-Ajreso al italaj enmigrintoj kiel la plej aĝa el kvin infanoj. Li finis studon de la kemia-industria lernejo kaj en sia 21-a jaro li eniris jezuitan ordenon. Pli poste li abiturientiĝis en filozofio kaj teologio en San Miguel apud Buenos-Ajreso. Li sacerdotiĝis en la jaro 1969. En la jaroj 1973 ĝis 1979 li agadis kiel provincialo de la jezuita ordeno por Argentino; ekde la jaro 1980 ĝis la jaro 1986 li estis rektoro de la jezuita fakultato de filozofio kaj teologio en San Miguel. La episkopan konsekron li akceptis en la jaro 1992 kaj ekde la jaro 1988 ĝis sia papa elekto li estis ĉefepiskopo de Buenos-Ajreso kaj primaso argentina. Kiel kardinalo li estis nomumita fare de la papo Johano Paŭlo la Dua en la jaro 2001. En la jaroj 2005 ĝis 2011 li estis prezidanto de la Argentina Episkopara Konferenco. Inter favoruloj por la papa posteno apartenis Jorge Bergoglio jam en la jaro 2005, kiam estis elektita nun jam mortinta Joseph Ratzinger kiel Benedikto la Deksesa.

La papo Francisko iĝis la unua jezuito frunte de la eklezio kaj la unua kun la nomo Francisko. La ekstereŭropan papon havis la eklezio lastfoje en la oka jarcento. La nomon Francisko li akceptis honore al la itala sanktulo kiel de homo de malriĉeco kaj paco. Li emfazas, ke la eklezio estas por ĉiuj senescepte kaj ĝi devas servi antaŭ ĉio al senhavuloj kaj homoj vivantaj rande de la socio. Eliru el izoliteco de siaj preĝejoj kaj predikejoj kaj servu al malriĉuloj, li elvokas pastrojn kaj ekleziajn rangulojn.

Kaj li mem tiucele estas la ekzemplo. Jam en la unuaj jaroj de la ofico li estigis proksime de Vatikano lokojn, kie la senhejmaj homoj povas duŝiĝi, razi sin kaj lasi tondi siajn harojn. Li organizis por ili privatan trarigardon de la Siksta Kapelo kaj en la novembro 2017 li invitis 7000 senhejmulojn al festeno en Vatikano. Dum la unua Pasko de sia pontifikado li celebris la sanktan meson de la Sankta Ĵaŭdo en reeduka malliberejo por gejunuloj en antaŭurbo de Romo kaj dum la ceremonio li lavis kaj kisis la piedojn de 12 delikventoj, el kiuj du estis junulinoj, kio estis el flanko de la papo la unuan fojon. Rilate al rifuĝinta ondo en duono de la pasinta jardeko la papo ofte parolis pri neceso helpadi al homoj forfuĝintaj el siaj hejmlandoj. Printempe 2016 li mem disponigis loĝigon al kelkaj familioj, kiuj forfuĝis antaŭ milito en Sirio.

La papo Francisko vivas en Domo de S-ta Marta, kien li transloĝiĝis post forlaso de Buenos-Ajreso. En Romo li sentas sin bone, kiel mem li diras. Pri rezignacio li ne pensas, sed li eksplikas, kio lin povus al rezignacio devigi: „Laceco, kiu ne permesas vidi la aferojn klare. Manko de la klara prijuĝo de la situacio. Eble ankaŭ fizikaj problemoj. Ĉiam mi pri tio demandas kaj mi lasas min konsili. Kiel la aferoj evoluiĝas? Ĉu vi opinias, ke mi plu daŭrigu?... Mi demandas homojn, kiuj min konas, ankaŭ iujn inteligentajn kardinalojn. Kaj tiuj diras al mi veron: Daŭrigu, bone tio okazas. Sed mi petas: kriu ĝustatempe.“ Li diras, ke la vundigo de la genuo estis por li fizika humiliĝo, pro la invalida seĝo li iom hontis, sed la genuo nuntempe bone resaniĝas.

Dum adiaŭo li ĉiam petas pri la preĝo. „Mi estas certa, ke ĉiuj preĝas. Al nekredantoj mi diras: preĝu por mi, kaj se vi ne preĝas, sendu al mi bonajn ondojn. Unu amiko ateisto al mi do skribis: ...kaj mi al vi sendas bonajn ondojn. Estas tio do pagana preĝmaniero, sed ĝi estas amplena. Kaj ami la aliulon estas la preĝo.“

Fontoj: Ĉeĥa Presagentejo, Vatican News, Vikipedio www.cirkev.cz

al la indekso


 LA TENTO

La Spirito pelis Jesuon for en la dezerton. Kaj Li estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano; kaj Li estis kun la sovaĝaj bestoj, kaj la anĝeloj servis al Li. (Mar 1,12-13)

Iuj kristanoj havas fiksan imagon, ke kiam iu estas pia kaj lasas sin konduki fare de la Sankta Spirito, tial tiun la tentoj ne koncernas. Kiam ili poste la tentojn spertas, ili havas senton, ke ili devis malproksimiĝi de Dio, ke ili ion faris malbone. La sperto de Jesuo rilate al la tento en la dezerto montras al ni, ke tio estas erara imago kaj la kulposento estas nur plua ruzaĵo de la Malbonulo. La tento nome ne estas peko. Kaj eble tio do estas tiel, ke ju pli multe ni lasas nin gvidi per Dia spirito, des pli ni estos eksponitaj al la tentoj.

En la evangelio de s-ta Marko ni legas, en kio la tentoj kuŝas. Eble Marko volis substreki, ke Jesuo estis tentata fare de satano. Tiu ĉi hebrea nomo de la tentanto signifas „tiu, kiu malestimigas, kalumnias“. Tiu kalumnias Dion, dubigas lian bonecon, lian amon al ni. Tiu malestimigas ankaŭ nin en niaj propraj okuloj, por ke ni senkuraĝiĝu, rezignu sekvadi vojojn de Dio, ekkredu tion, ke Dio ne povas nin uzi, kaj fine, ke Li eĉ ne povas nin ami. La satano celas atingi tion, ke ni perdu kuraĝon fari tion, al kio nin la Sankta Spirito invitas kaj por kio Li volas nin kapabligadi.

Ĉu vi spertas tentojn? Plej verŝajne vi estas sur la ĝusta vojo.
De kio la satano klopodegas vin deturni? Eble tio estas precipe grava.
En forto de la Sankta Spirito vi povas la tenton superi kaj plenumi sian mision.

Aŭtoro: Pavel Semela www.vira.cz

al la indekso


 La papo: Ni bonvenigu Maria-n, kiam Ŝi ekfrapos nian pordon

La papo Francisko en videomesaĝo sin turnas al itala dioceza komunumo en Molise, kiu dum pilgrimo akceptis bildon de la Virgulino Maria Fatima, kaj li alvokis ĝin, ke ĝi malfermu siajn hejmojn kaj korojn al ŝia ĉeestado.

„Estu atentemaj, kiam la Virgulino Maria ekfrapas vian pordon“, diras la papo Francisko en sia videomesaĝo, adresita al paroĥo Termoli „okaze de soleno de la signifa vizito“ de la Virgulino Maria. En diocezo Molise oni sin preparis al pilgrimo de la bildo de la Virgulino Maria Fatima, kiu okazis ekde la 27-a de aprilo ĝis la 5-a de majo.

Vi povas diri „bonvolu eniri“, aŭ „hodiaŭ mi ne povas vin enlasi“.

La Virgulino Maria alvenas en paroĥon, hejmojn kaj familiojn, diras la papo, sed ŝi estas tre ĝentila. La Virgulino Maria, ne eniras perforte, ne... ŝi frapetas la pordon. Ĉiu el vi poste povas al ŝia frapeto respondi“. Eblas al ŝi diri: „Bonvolu eniri!“, aŭ: „Hodiaŭ mi ne povas lasi vin eniri, venu morgaŭ,“ kaj tion eblas ripeti ĉiun pluan tagon. Estas necese atenti, avertas la papo, kaj kiam ŝi ekfrapetos, „malfermu la pordon al la Virgulino Maria“ dirante:
„Eniru, la Patrino: Vi pli bone scias ol mi, kion mi faris, kiajn problemojn mi havas...“.

Kuraĝon, Dio pardonas ĉion!

La papo en la videomesaĝo denove memorigas diskretan ĉeestadon de Maria, kiu frapetas la pordon de familioj, hejmoj, koroj. Kaj li ripetas:

Mi rekomendas - pripensu ĉiuj: „Hodiaŭ estas la Virgulino Maria kun ni. Ŝi frapetas multajn pordojn, ja eĉ pordon de mia koro. Kiel mi respondu?“ Kuraĝon! Dio pardonas ĉion. Antaŭen kaj kuraĝon!

Adriana Masotti - Vatican News 24.4.2024

„Homoj ne komprenas, kiel grava estas la preĝo. Ili diras, ke tio estas malfacila. Sed mirigas, ke ili ne emas tion ellerni. Multaj kun memkomprenebleco dediĉas ses jarojn de sia vivo por preparo de sia profesia okupo, sed ili opinias kiel absurdaĵon ellerni preĝi.“

S-ta Terezio de Avila

Noto: Alie la s-ta Terezio diras: „Ĉiuj problemoj dumpreĝe devenas el tio, ke ni malmulte konsciiĝas, ke la ĉeestanta estas la Sinjoro.“

„Kiam vi vivas inter homoj – eĉ se ili estus sanktuloj – neniam supozu, ke vi ne trovos sur ili erarojn.“

S-ta Vincento de Paulo www.milujtese.cz n-ro 69/2024

al la indekso


 Paŝtistoj kaj dungitoj

Fascinis min iu historio ligita kun Patro Pio. La juristo Alberto Del Fante el Bolonjo estis sur la 33-a grado de la framasona inico. Ĉio ruiniĝis, kiam lia edzino malsaniĝis je kancero. Morto estis certa kaj proksima. Malesperigita, li strebadis prizorgigi ŝin en malsanulejo kiel eble plej bone. Iutage, plorante, ŝi petis lin, por ke li venu al San Giovanni Rotondo, al Patro Pio, por petegi lin pri la favora interveno temante la miraklon. Ŝi sciis, ke ŝia edzo estas framasono kaj antiklerikulo, sed tio estas la lasta espero. La juristo komence ekreagis per kolero kaj rikano, asertante, ke la virino instigas lin por ludi je loterio en la temo de ŝia sano, sed la kunsento venkis. Surloke li decidis veni al la matena sankta meso, post kiu li starigis sin en la grandan vicon antaŭ la konfesejo de la Patro Pio. Kiam alvenis lia vico, li diris al la monaĥo, ke li volas kun li interparoli. „Vi junulo, ne misprofitu mian tempon!“ – li ekaŭdis el la konfesejo. „Kiucele vi ĉi tien venis – ĉu por ekludi loterion? Se vi volas pekkonfesi, genuiĝu, se ne, permesu pekkonfesi tiujn malriĉajn homojn, kiuj atendas“. La juristo estis interne kortuŝita, aŭdinte, kiel la Patro Pio ĝuste ripetas la vortojn, kiujn du tagojn pli frue li mem diris al sia edzino. Krome la tono ne permesis iun ajn diskuton. Laŭreflekse li surgenuiĝis. Dum la momento li sentis sin kiel malplena paperfolio. Li timis, por ke la konfesprenanto ne diru denove per la sama tono.

„Intertempe, kiam mi jam genuiĝis“ – rakontis Del Fante – „la sacerdoto ŝanĝis voĉon, ĝi estiĝis dolĉa kaj patreca. En la formoj de demandoj iomgrade li malsekretigadis antaŭ min ĉiujn pekojn el mia ĝisnuna vivo, kaj mi havis ilin multe. Mi aŭskultis kun la klinita kapo kaj je ĉiu demando mi respondadis: „jes“. Finfine la Patro Pio demandis min: „Ĉu vi havas ankoraŭ iujn pekojn por eldiri?“ „Ne“ ‒ mi respondis. „Ĉu vi ne hontas?“ ‒ li komencis kun la malesperiga malafableco. „Ĉi tiu juna virino, kiun antaŭnelonge vi sendis al Ameriko, naskis filon. En ĉi kreitaĵo fluas via sango. Kaj vi, malfeliĉulo, forlasis kaj la patrinon kaj la filon“. Ĉio tio estis la vero. Nenion mi aldiris, nur mi ekploregis je la nekontrolebla maniero. Mi ne povis la ploron ĉesigi. La Patro Pio delikate metis al mi la manon sur brakon kaj li ekflustris en mian orelon, ankaŭ plorante: „Filo mia, por vi mi pagis per tio, kio estas en mi la plej bona!“ Aŭdante ĉi tiujn vortojn mi eksentis, kvazaŭ mia koro rompiĝas je du partoj, kvazaŭ ĝin trapikus la dolĉa klingo. Mi ploris klinita: „Patro, pardonu, pardonu, pardonu!“ La dolĉa paco traiĝadis mian spiriton. La monaĥo diris per la delikata voĉo: „Vi apogu min en la helpado al aliaj“, post kio li aldiris: „Salutu vian edzinon!“. Kiam mi revenis hejmen, mia edzino estis sana.

La bona paŝtisto redonas sian vivon por la ŝafoj. Por ĉi tiu amo neniu povas sin senti devigita. Nur tiam ne ektimigas lin vulpoj kaj ilia timigado, kiam ekregas en li la sento de libereco, kiu permesas eluzi la tempon, sanon, kapablecojn, kaj eĉ riski la vivon, por nur savi la ŝafon. Dungisto preparas la detalan programon kaj kostoplanon por agadi, la bona paŝtisto donas sin mem, ne rimarkante la perdojn, por nur savi la amatan ŝafidon, por kiu mortis Kristo mem.

Pastro Robert Skrzypczak, dogmisto El Gość Niedzielny, n-ro 16-21/2024
esperantigis Sławomir Helicumski

 al la indekso


 La episkopo mons. Josef Kajnek 75-jariĝis

La ĉeĥa episkopo Mons. Josef Kajnek naskiĝis la 18-an de aprilo 1949 en Kutná Hora. Nunjare la 18-an de aprilo li 75-jariĝis. Inter la jaroj 1992 - 2023 li estis helpepiskopo de la diocezo Hradec Králové kaj ankaŭ ĝia ĝenerala vikario.

En la historion de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa E-Asocio) la episkopo Mons. Josef Kajnek enskribiĝis per kvarfoja vizito de la Katolika E-Tendaro, kiun la sekcio organizis inter la jaroj 1991-2005 en la vilaĝo Sebranice apud Litomyšl en la diocezo Hradec Králové, celebrinte tie en la tendara kapelo por la tendaranoj la sanktajn mesojn. La episkopajn servojn li praktikadis en sia diocezo Hradec Králové kun la ĉefepiskopo Karel Otčenášek, la longjara patrono de la Ĉeĥa Katolika E-Sekcio, kiu la tendaron de la sekcio en Sebranice vizitis sep fojojn, ankaŭ tie celebrinte la sanktajn mesojn en la tendara kapeleto de la Fatima Madono. La vilaĝo Sebranice, kie la tendaroj okazis, apartenas al la diocezo de Hradec Králové. Menciinde estas, ke la tendaron dufoje vizitis ankaŭ la episkopo Josef Hrdlička el la diocezo Olomouc, ankaŭ celebrinte tie en la tendara kapeleto por la tendaranoj la sanktajn mesojn.

La tendaroj en Sebranice estis organizataj kiel sekvado de la tendaroj okazintaj en la jaroj 1969-1997 en la vilaĝo Herbortice, tiam perforte likviditaj fare de la fifama komunista sekreta polico.

Okaze de la 75-jariĝo de la episkopo Josef Kajnek la Ĉeĥa Katolika E-Sekcio deziras al li multajn benojn de Dio kaj konstantan ŝirmon de la Virgulino Maria.

al la indekso


 Mi estas la vojo

Jesuo promesis, ke Li porĉiame restos kun la pilgrimanta Dia popolo. Li diris: „Mi estas kun vi dum ĉiuj tagoj ĝis la fino de la mondo.“ Li estas nia Paŝtisto, kiu iras antaŭ sia grego, Li estas nia Pontifiko, kiu deprenas el ni premantan kulpon, Li estas la Vojo, laŭ kiu ni devas iradi kiel pilgrimuloj, Li estas la Pordego, tra kiu ni povas eniri en la ĉielan regnon. Jesuo estas nia ĉio! Kiam dumvoje aperos obstakloj, ni ne devas malesperi. Ni povas kanti psalmon 32: „Vi, mia ĝojo, savu min el manoj de tiuj, kiuj min ĉirkaŭigas.“ Tio estas la vera jubilo, tio estas la vera soleno: la venko kontraŭ malbono.

Tiel vivis sanktuloj, kiuj kune kun Jesuo iradis sur ĉi tiu vojo. Ili travivis tutan sian vivon en Dia ĝojo. Ili atingis veran liberecon kaj nun ili solenas en la ĉielo feston de sia venko. Ili ĝojegas pro sia unika pilgrimo en surtera regno de tenebro. Nun ili estas en la eterna lumo. Mi demandas vin: Kiun vojon ni proponu? Kiun ni havas kiel akompananton? Vi ja tion scias: ni havas neniun alian vojon, nur nian Sinjoron Jesuon Kriston. Li diris al ni: MI ESTAS LA VOJO. Bone ni rigardu! Ĝis kiam ni ĉi tie vivas, ni devas vivi kiel en antaŭĉambro de la ĉiela Jerusalemo. Tiun „antaŭĉambron“ oni komprenas, ke ni povas en tiu ĉi surtera vivo simile kiel apostoloj ĉion forlasi kaj sekvi Jesuon.

S-ta Atanazio (†373)

al la indekso

ROZARIO
kunpreĝado per ZOOM
por IKUE, por la paco en Ukrainio
kaj la mondo, por fino
de la pandemio. Aldone prelegetoj.
Ĉiutage je la 20:15 horo (UTC+2)
Aliĝu ĉe: ikue.reto@gmail.com


 La granda mistero

Onidire tio okazis dum totalismo. Unu sinjorino instruistino priridis kredon de la kristanoj, ke ili kredas je Triunua Dio kaj tiel ŝi sur tabulon skribis 1+1+1=1 kaj ŝi aldonis mokinde: „Ja tio estas tri!“ Unu el lernantoj kuraĝiĝis, iris al la tabulo, kaj anstataŭ plusoj li skribis punktojn. Tio havis logikon.

Estas vero, ke la Plejsankta Triunuo estas granda mistero, sed tio ne estas kontraŭ racio. Se ni enpensiĝas pri tio, tio verdire estas mistero, super kiu haltas la spiro, sed la racio antaŭ tio ne haltas.

Kiel Dio la Patro estas perfekta Boneco, ĉio, kion Li kreis, estas tre bona. La Filo estas perfekta Vero, ĉar Li atestas pri la Patro, poste la Sankta Spirito estas perfekta Beleco. Kie la Boneco kaj Vero renkontiĝas, ekestas io belega...

Dio la Patro ĉion kreis, sed bedaŭrinde homo tion difektis kaj tial Dio enkarniĝis, Li iĝis homo por pruvi al homoj sian amon kaj ilin revenigi. Kaj kiam Li finis sian mision kaj post krucumo Li resurektis, Li promesis, ke Li restos kun ĉiuj, tial Li iris en la ĉielon al sia Patro por sendi la Sanktan Spiriton. Kaj la Sankta Spirito restos surtere kun tiu, kiu sin kun Li perpreĝe kuniĝos.

Kiam la sankta Patriko predikis al paganoj en Irlando, ili ne kapablis ekkompreni misteron de la Plejsankta Triunuo. Li do deŝiris folion de trifolio demandante ilin: „Kion vi opinias, ĉu tio estas tri folioj aŭ nur unu?“ Kiam sankta Aŭgusteno pripensis la Plejsanktan Triunuon, irinte surborde de la maro li ekvidis knabon, kiel li transverŝas akvon en kaveton. „Kion vi faras?“, li demandis. „Mi transverŝas la maron!“ respondis la knabo. „Tio je ne eblas“, respondis Aŭgusteno kaj la knabo ekridete diris: „Mi pli facile transverŝos la maron en la kaveton, ol vi ekkomprenos misteron de la Plejsankta Triunuo.“

Pri la amo oni diras, ke ĝi estas akordo de la amo, vero kaj belo. Kiam do la Dio Patro estas la BONECO, Dio la Filo, la Sinjoro Jesuo estas la VERO kaj Dio la Sankta Spirito estas la BELECO, tiel do la Plejsankta Triunuo estas la AMO. Kaj la sankta Johano, kiu aŭdis pulson de la koro de Jesuo ja diris: „DIO ESTAS LA AMO!“ Kaj li ne eraris.

Sac. Mgr. Jakub Berka OPraem

Konfesas sin la sesjara knabeto: „Mi postulis edzinon de mia proksimulo.“
„Kion?“
„Nu, mi disŝiris mian pantalonon kaj timante, ke mi estas punota, tial mi petis edzinon de nia najbaro, ke ŝi kudroriparu tion.“

al la indekso


 La historia retrorigardo al reapero de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio

KELKAJ ENKONDUKAJ VORTOJ

En la jaro 1969 dum la Konstitucia Kongreso de la Ĉeĥa E-Asocio en Brno, merite de la frato Aleš Berka estis fondita Katolika Sekcio de ĈEA. Li estis elektita ĝia prezidanto. La organizado de junularo kadre de la sekcio estis konfidita al frato Miloslav Šváček. La sekcio kun multnombra ĝia junulara grupo jam ekde la jaro 1969 komencis organizi Katolikajn E-Tendarojn en Herbortice, kiuj estis ĉesigitaj per invado de la komunista ŝtata polico en la jaro 1977. Pro la spirita enhavo de la tendaroj estis en la jaro 1979 en juĝproceso kondamnitaj ĝia gvidanto Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna. Sekvis ankaŭ definitiva likvido de la sekcio. Fine venis jaro 1989, kiam okazis falo de la komunista sistemo en tiama Ĉeĥoslovakio, kiu ebligis renovigon de la aktivadoj de la katolikaj esperantistoj en nia lando. Ni iom ekmemoru tiamajn komencojn de la aktivadoj de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj.

LA JAROJ 1989-1990

Falo de la komunista sistemo en la jaro 1989 ebligis al la katolikaj esperantistoj eliri el katakombaj kondiĉoj kaj plene renovigi siajn aktivadojn. Ekestis kelkaj traktadoj de komuna komisiono (IKUE kaj KELI) pri eventuala fondo de Ekumena Kristana Sekcio de ĈEA. Frunte de la katolikaj esperantistoj (IKUE-anoj) la traktadojn partoprenis Miloslav Šváček, la evangelianajn esperantistojn (KELI-anojn) reprezentis D-ro Rudolf Horský. Dum la marta komuna kunsido en Prago frato M. Šváček anoncis, ke por la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj ne estas akceptebla fondo de la komuna, do Ekumena Sekcio de ĈEA, ke la katolikaj esperantistoj oficiale fondos la Katolikan (IKUE) Sekcion de ĈEA. Tiu definitiva decido aperis ne nur post konsultado de la afero kun estraro de IKUE, sed precipe post longa pripenso kaj peto al la Sankta Spirito. Tiu decido fine montriĝis kiel ĝusta, permesanta plene disvolvi la aktivadojn surbaze de la katolikaj fundamentoj.

La 7-an de aprilo 1990 la plenumkomitato de ĈEA kunveninta en Prago oficiale aprobis refondon de la Katolika Sekcio de ĈEA. La fonda konferenco de la sekcio okazis la 19-an de majo 1990 en Česká Třebová, dum kiu estis kiel prezidanto elektita Miloslav Šváček. La fondan konferencon partoprenis ankaŭ sekretario de IKUE Carlo Sarandrea el Romo.

De la 30-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 1990 okazis en la urbo Třebíč la 6-a Kongreso de ĈEA. La kongresanojn nome de la Katolika Sekcio alparolis ĝia prezidanto per jenaj vortoj:

Estimataj gesamideanoj!
Mi salutas vin kiel landa reprezentanto kaj komitatano de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj kiel prezidanto de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio per Krista saluto: „Pacon al vi!“. Per tiu ĉi Krista saluto mi celas pruvi, ke mi kiel reprezentanto de la katolikaj esperantistoj, venis ĉi tien alportante pardonon, repaciĝon kaj amon. Dek kvar jarojn estis necese atendi, por oficiale dum tiu ĉi plej grava kunveno de la asocio diri al vi tiun ĉi mesaĝon de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj pri la pardono, repaciĝo kaj amo.

Mi ripetas ĉi tie vortojn diritajn dum la printempa kunveno de la asocia plenumkomitato okazinta la 7-an de aprilo en Prago. La katolikaj esperantistoj ne postulas satisfakcion kaj rehonorigon pro diskriminacia sinteno de la iama asocia estraro. Likvidon de la katolika sekcio kaj diskriminacion rilate al kelkaj katolikaj esperantistoj la iamaj ĉefgvidantoj de la asocio ne faris tute propravole, sed ili sindone plenumis volon de la ŝtata polico kaj de tiuj ŝtataj instancoj, kiuj celis likvidon de ĉio, kio montris iun rilaton al religio. Kompreneble, la nigran makulon ili postlasis sur la ŝildo de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio, ĉar ili pro sia malbrava sinteno piedpremis sanktajn idealojn de la esperantistoj. Dek kvar jarojn la katolikaj esperantistoj vegetadis en la katakombaj kondiĉoj. Malgraŭ tio estis trovita kanalo, per kiu ili dum tiu ĉi malhela periodo ricevadis el Romo de niaj ŝtataj instancoj malpermesitan revuon „Espero Katolika“.

Karaj gesamideanoj! La Katolika Sekcio denove ekzistas kaj ĝi povas libere aktivadi. Pro tio mi nome de la katolikaj esperantistoj proklamas pardonon kaj repaciĝon pro diskriminacia sinteno de la iamaj asociaj ĉefgvidantoj, al kiuj ni kiel kristanoj pardonis tuj, jam antaŭ 14 jaroj. Pro tio la katolikaj esperantistoj ne postulas de la asocio rehonorigon kaj satisfakcion. La Katolika Sekcio, kiu havas 200 membrojn, proponas al la asocio ne nur bonan kunlaboron, sed ankaŭ moralan apogon.

Mi petas ĉiujn delegatojn de la kongreso, ĉiujn reprezentantojn de la asociaj sekcioj, kluboj kaj rondetoj, bonvolu informi ĉiujn esperantistojn pri reekzisto de la katolika sekcio, kies membroj ili povas fariĝi, kaj pri la ebleco aboni revuon Espero Katolika, kiu estas unu el la plej malnovaj Esperantaj revuoj.

Estimataj gesamideanoj, mi finigas la parolon per la samaj vortoj, per kiuj mi ĝin komencis: „Pacon al vi, ĉiuj!“.

Kadre de tiu kongreso de ĈEA okazis ankaŭ kunveno de la katolikaj esperantistoj. La kongreso kaj la kunveno okazis en iama distrikta palaco de “ĉionpotenca” komunista partio. La muroj de ĉi tiu palaco, kie oni komplotis intrigojn kontraŭ kristanismo, estis tiam sanktigitaj per la preĝo de la katolikaj esperantistoj. Estis tie akceptita decido, ke ekde la jaro 1991 komencu aperadi la sekcia gazeto sub titolo Dio Benu, proponita de fratino Marie Bartovská el Frýdek-Místek.

Respekto antaŭ Dia efikado

Teologo kaj verkisto Christoph Schmid iufoje iris tra kampo, sur kiu maturiĝis greno. Dumvoje li renkontis terkulturiston irantan sub ardo de la suno sen ĉapelo. Kiam al li la sacerdoto rekomendis, ke li ŝirmu sin kontraŭ sunfrapo per ĉapelo, la terkulturisto respondis: „Se mi iras tra miaj maturiĝantaj kampoj, mi ne surmetas ĉapelon, homo ja devas havi respekton antaŭ mistera Dia efikado, kiu ĉi tie kviete realiĝas.“

al la indekso


  La tria milita Pasko en Ukrainio. La ĉefepiskopo Ŝevĉuk Demandas, Kie estas Dio?

La kredantoj, kiuj festas la Paskon laŭ julia kalendaro, kolektiĝadis en la tuta Ukrainio, por preĝi por la paco kaj festi la resurekton de Kristo, kaj tion dum la ekzistanta milito, kie mortis kaj estis vundigitaj centmiloj da homoj.

Ĉar la milito kontraŭ Rusio daŭras jam la trian jaron, homoj enmetas esperon en evangelion, precipe en Kievo, kie homamasoj da ortodoksaj kredantoj preĝis por la paco kaj komune solenis Paskon en la katedralo de la sankta Volodymyr (Vladimiro). La ukrainiaj soldatoj ricevis almenaŭ benojn, ĉar dum la paskaj festotagoj multaj el ili batalas kontraŭ antaŭiĝantaj rusaj trupoj en oriento de Ukrainio.

Ankaŭ ukrainiaj grekkatolikoj dimanĉe solenis la Paskon. La ĉefepiskopo Svjatoslav Ŝevĉuk (Святослав Шевчук), la ĉefulo de la kvinmiliona ukrainia grekkatolika eklezio, diris, ke „ĉiutage verŝajne estas mortigitaj 200 ukrainianoj. Kiam en tiu ĉi situacio ploras juna vidvino ĉe la tombo de sia edzo mortigita en la milita kampo, kie estas Dio? Tiu ĉi demando estas tre grava kaj profunda religia demando,“ li diris.

Vidi Kriston en vundoj de homoj

„Sed Dio estas kun ni,“ respondis la ĉefepiskopo. „Jesuo Kristo estas hodiaŭ [siamaniere] krucumita korpo de Ukrainio. Kaj Li estas kun vundoj de la simpla popolo,“ klarigis Svjatoslav Ŝevĉuk, ke kvankam Pasko celebras la resurekton de Kristo, tiu sama Kristo komprenas suferadon de la homoj en milito. „Tre ofte, kiam mi vizitadas hospitalojn kaj vidante tiujn junajn soldatojn kaj junajn civitanojn kun amputita korpomembro – ĝuste nun ni havas en Ukrainio 1500 amputoj – trafulmas mian kapon: Sinjoro, tiuj vundoj estas la vundoj viaj.“

Kaj la nombro da vunditoj kreskas. Dum lastaj semajnoj la rusaj trupoj transprenis kontrolon super ukrainia vilaĝo Oĉeretyne (Очеретине), el la vilaĝo restis nur ruinoj. La ukrainia aviadistaro informis, ke Rusio dumnokte ellasis 24 senpilotajn aviadilojn Shahed, 23 el ili estis fare de Ukrainio pafe faligitaj.

Fonto: Vatican News, angla sekcio, 6.5.2024 (www.cirkev.cz)

„Mi dankas vin!“

Kiam Mahátmá Gándhí unuan fojon vizitis sudafrikan Natal, li en restoracio de la dua klaso mendis por si tagmanĝon. Poste li paginte diris al kelnero: „Mi dankas vin por via afabla priservo.“ „Sinjoro“, respondis tute surprizegita kelnero, „neniam mi vin forgesos. Dum mia dudekkvin-jara servo eĉ ne unu fojon mi aŭdis vorteton de dankemo.“

* * *

Rompitaĵoj, kiujn ne eblas kungluigi, ni enmetu en Diajn manojn. Li kapablas eĉ el niaj frakcioj krei grandiozan objekton.

 al la indekso


  La Sankta Spirito mi senkulpiĝas, sed mi ne tro ŝatas Vin...

Kiam Petro estis eniranta Cezarean, la pagano Kornelio lin renkontis, falinte antaŭ liaj piedoj. (...) Petro malfermis sian buŝon, kaj diris: „Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn, sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li.“ Dum Petro parolis tiujn vortojn, la Sankta Spirito falis sur ĉiujn, kiuj aŭdis la diron. (kp. Agoj 10,25.34.44)

Lastatempe en unu grupo de gejunuloj ni interparolis pri tio, kiu do estas la Sankta Spirito. Apud Jesuo, kiu iradis sur ĉi tiu tero resanigante malsanulojn, nome la Sankta Spirito efikadas per iom neekkaptebla impreso. La junulino Klara antaŭ nelonge ja eĉ diris, ke ŝi pardonpetas Lin, ke ŝi Lin ne tro ŝatas, ĉar tio estas kun Li tia tute abstrakta. Ke al ŝi sufiĉus nur Jesuo. Kaj eĉ iuj aliaj en la grupo kunkonsente kapbalancis.

Mi deziras, ke la biblia okazaĵo pri Petro kaj Kornelio helpu al Klara kaj al la ceteraj trovi la rilaton al la Sankta Spirito. En ĝi oni do ne diras, kiel aspektas la Sankta Spirito, sed videblas, kion Li estas kapabla.

Kornelio estis pagano kaj Petro la tutan vivon opiniis kiel grava peko estas komune manĝi ĉe la tablo kun pagano. La aferoj estis klare starigitaj, la muro inter ambaŭ personoj ŝajnis esti nedetruebla. Kaj poste sursceniĝis la Sankta Spirito. Li instigis Petron, ke li faru tion, kion li dum la tuta vivo opiniis kiel nepran pekon, do eniri en la domon de Kornelio kaj manĝi ĉe la tablo kun li. Kaj Kornelio superis defundamente sian vivon, li ekkredis la evangelion de Jesuo kaj estis plenigita per la sama Sankta Spirito kiel Petro.

Kaj subite ne plu ekzistas muro! Malgraŭ tio, ke ne estas eble la Sanktan Spiriton unusence ekkapti, subite estas klare, ke Li estas Iu, kiu kuraĝigas fari tute novajn aferojn, ekirigi la novajn vojojn, formeti la timon pro eraroj kaj la timon pro la pekoj, Li forigas murojn kaj disigojn, Li donas vivon, kunigas homojn, kreas la rilatojn...

La Sankta Spirito povas tion fari ankaŭ en la vivo de Klara, kaj en la mia eĉ en la via vivo. Eĉ se tio eble ne tuj eblos klare ekkapti. Mi preĝas por tio.

www.vira.cz

Gardu vin antaŭ fermo de la infana koro por ne fari ĝin nealirebla por pozitiva eduko. La puno povas nek humiligi, nek incitigi, por ke ĝi ne instigu al ribelo. Ĝi ne povas esti maljusta kaj senprudenta. Ĝi devas efiki je koro de infano. Ne punu publike. Ne uzadu kolektivajn punojn, se vi ne povas elserĉi kulpulon. La puno estas tiam bonfaraĵo, kiam la infano en momento de la puno komprenas ĝian justecon. Por juna homo povas esti ĉio puno. Nedonita laŭdo, kiun li meritis, mallaŭdo, kiun oni forgesis, estas ofte vera rekompenco aŭ puno. Bonkora patrino kapablas puni per malĝoja vizaĝo, per malĝoja rigardo, per kaŝita mano. Neniam punu dum tumulto da kolero. Mallaŭdu ĉiam per maniero al racio akceptebla.

S-ta Johano Bosco

 al la indekso
 


  Humilaj Litanioj

Sinjoro, kompatu nin! Sinjoro, kompatu nin!
Kristo, elaŭdu nin! Kristo, elaŭdu nin! Kristo, elaŭskultu nin! Kristo, elaŭskultu nin!
Ĉiela Patro, Dio, kompatu nin!
Filo, Elaĉetinto de la mondo, Dio, kompatu nin!
Sankta Spirito, Dio, kompatu nin!
Jesuo, kun milda kaj humila koro, faru niajn korojn laŭ via koro!
De deziro esti respektataj, savu nin, Jesuo! De deziro esti amataj, savu nin, Jesuo!
De deziro esti glorataj, savu nin, Jesuo! De deziro esti konsolataj, savu nin, Jesuo! De deziro esti rekonataj, savu nin, Jesuo! De deziro esti famaj, savu nin, Jesuo!
De timo esti humiligitaj, savu nin, Jesuo! De timo esti malŝatataj, savu nin, Jesuo! De timo esti venkitaj, savu nin, Jesuo!
De timo esti kalumniitaj, savu nin, Jesuo! De timo esti forgesitaj, savu nin, Jesuo! De timo esti primokitaj, savu nin, Jesuo! De timo esti suspektitaj, savu nin, Jesuo! De timo esti maljuste traktitaj, savu nin, Jesuo!
Ke aliaj estu pli amataj ol ni, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
Ke aliaj estu pli estimataj ol ni, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
Ke aliaj estu elektitaj, kaj ni flanken lasitaj, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
 

Ke aliaj estu pli laŭdataj, kaj ni nerimar-kitaj, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo! Ke en okuloj de la mondo kresku la aliaj, kaj ni malgrandiĝu, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
Ke aliaj havu privilegion antaŭ ni pri ĉio, donu al ni gracon tion deziri, Jesuo!
Ke aliaj iĝu pli sanktaj ol ni, kaj ke tio nin igu sanktaj laŭeble, donu al ni tiun gracon, Jesuo!

Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l´ mondo, indulgu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l´ mondo, elaŭdu nin, Sinjoro.
Ŝafido de Dio, kiu forigas la pekojn de l´ mondo, kompatu nin, Sinjoro.

Ni preĝu:

Sinjoro Jesuo Kristo, Vi diris: „Petu kaj vi ricevos, serĉu kaj vi trovos, frapu kaj oni malfermos al vi!“ donu al ni, ni petas Vin, Dian amon, plenkore kaj plenbuŝe kaj age ami Vin kaj neniam ĉesi Vin laŭdi.

Donu al ni, Sinjoro, ke ni timu Vian Sanktan nomon kaj samtempe ĝin amu, ĉar Vi neniam ĉesas gvidi tiujn, kiujn per Via amo Vi fortigas. Kiu vivas kaj regas eterne. Amen.

Ĉi tiun litanion verkis Patrino Tereza

„Fine, fratoj, preĝu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastiĝu kaj estu glorata, kiel ankaŭ ĉe vi; kaj ke ni forsaviĝu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; ĉar ne ĉe ĉiuj estas la fido.“ (2 Tes 3,1s)

Preĝu senĉese; pri ĉio donu dankon; ĉar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi. Ne estingu la Spiriton.“ (1 Tes 5,17 ss)

al la indekso


 Prediko pri la amo al Dio

Nia korpo estas fragila ujo. Ĝi estas objekto destinita por morto kaj vermoj. Kaj tamen ni pli multe strebas, ke ni prizorgu ĝin, ol pri tio, ke ni zorgu pri riĉigo de nia animo, kiu estas tiel granda, ke ne eblas imagi ion pli grandan, verdire nenion! Ni ja scias, ke Dio, gvidata per ardo de la amo, nin ne volis krei similajn al bestoj, sed Li kreis nin laŭ sia bildo kaj laŭ sia similo. Ho, kiel granda estas homo. Homo kreita el amo ne povas vivi sen amo. Li amas aŭ Dion, aŭ amas sin mem aŭ mondon.

Karaj infanoj, rigardu: Mankas al ni nur la kredo. Se homo ne havas kredon, li estas blinda. Tiu, kiu ne vidas, ne ekkonas. Tiu, kiu ne ekkonas, ne amas. Tiu, kiu ne amas Dion, amas sin mem aŭ siajn voluptojn. Li alteniĝas per sia koro sur objektoj, kiuj disiĝos kvazaŭ fumo. Li konas nek veron, nek ion bonan. Li povas koni nur mensogon, ĉar li ne havas lumon kaj vivas en nebulo. Se li havus lumon, certe li vidus, ke ĉio tio, kion li amas, al li povas alporti nur la eternan morton. Tio estas antaŭĝuo de infero.

Karaj infanoj, vi vidas, ke krom Dio estas nenio daŭra, nenio, nenio! La vivo neniiĝos! La feliĉo malaperos. La sanstato malboniĝos. Bona nomo estadas malpurigita. Ni pelas nin for kiel vento. Ĉio fuĝas galope. Ĉio sin pelas pluen. Ah, mia Dio, mia Dio! Kiel multe estas necese ami tiujn, kiuj per siaj inklinoj sin turnas al ĉiuj ĉi tiuj aferoj. Ili turnas sin al ili, ĉar ili tro amas sin mem. Sed ili ne amas sin per prudenta amo, sed ili amas sin per la amo al si mem kaj al la mondo, kaj tial ili serĉas kreitulojn pli multe ol Dion. Kaj tial ili neniam estas kontentaj. Neniam ili ĝuas trankvilon. konstante ili estas plenaj de maltrankvilo. Konstante ili estas en embarasa kaj angora maltrankvilo, konstante maltrankviligataj.

Rigardu, karaj infanoj, la bona kristano veturas survoje de ĉi tiu mondo per bela triumfa veturilo. La veturilon tiras anĝeloj kaj direktas ĝin nia Sinjoro mem. Kontraŭe al tio la mizera pekulo estas jungita al la veturilo de la vivo, la diablo sidas sur koĉerbenko pelante ĝin antaŭen per fortaj vipbatadoj.

Karaj infanoj, ago de la kredo, espero kaj amo en si enhavas ĉiun feliĉon de la homo surtere. Per la kredo ni kredas tion, kion Dio promesis al ni. Ni kredas, ke ni foje Lin ekvidos. Ni kredas, ke ni foje Lin spertos kaj ke ĉe Li ni foje restos poreterne. Kun espero ni atendas plenumon de ĉi tiuj promesoj. Ni esperas, ke ni pro ĉiuj bonfaroj, bonaj ideoj kaj bonaj inklinoj estas rekompencotaj, ĉar Dio nenion neglektas. Kion ni ankoraŭ bezonas por esti feliĉaj?

En la ĉielo ne plu estos kredo eĉ ne la espero, ĉar malaperos nebuloj, kiuj malserenigas nian menson. Nia spirito ekkonos aferojn, kiuj estas por ĝi ĉi tie surtere kaŝitaj. Ĝi ne plu esperos, ĉar ĉion ĝi havos. Neniu esperas pri ricevo de trezoro, se li ĝin jam posedas. Sed tie estos la amo. Per ĝi ni fakte estos ekzaltitaj. Ni estos ĉirkaŭotaj per oceano da Dia amo kaj la nemezurebla amo de la Koro de Jesuo. La amo do estas ankaŭ antaŭĝuo de la ĉielo. Se ni ekkomprenus ĝin, sentus kaj ĝuus, kiel ni estus feliĉaj. Malfeliĉaj ni estas nur tial, ke ni Dion ne amas.

Ni diras: „Mi kredas, mia Dio, mi firme kredas, sen iu ajn dubo, sen iu ajn difekto.“ Ah, ke ni bone ekkomprenu ĉi tiujn vortojn: „Mi firme kredas, ke Vi estas ĉeestanta, ke Vi min vidas, ke mi estas antaŭ via vido, ke ankaŭ mi foje rigardos vin vid-al-vide, ke mi havos partoprenon je ĉio, kion Vi en la eterneco promesas! Mi esperas, mia Dio, ke vi rekompencos min pro ĉio, kion mi faris, por plaĉi al Vi! Mi amas Vin, mia Dio, mi havas koron por Vin ami!“ Ah, kiel ĉiopotenca estus tiu ĉi esprimo de la kredo, kiu estas ankaŭ esprimo de la amo. Se ni vere ekkonus nian feliĉon en tio, ke ni povas Dion ami, ni estus plenigitaj de mirego. Tio similas, kvazaŭ princo aŭ imperiestro lasus alvoki unu el siaj subuloj dirante: „Mi volas vin igi feliĉa. Restu kun mi kaj eluzadu ĉion, kion mi havas. Sed atentu, ke vi ne faru ion, kio ne plaĉas al mi. Tion evitu, kiel ajn vi povas.“ Kiel zorgeme kaj fervore tiu ĉi subulo strebadus pri tio, en ĉio plaĉi al la princo. Kaj vidu, ĝuste tian proponon disponigas al ni Dio. Kaj ni tiel malmulte zorgas pri lia amikeco, tiel malmulte ni ŝatas liajn promesojn. Ah, kiel nekomprenebla estas tiu ĉi blindeco.

El. A. Monnin: Predikoj de s-ta Johano Maria Vianney, la paroĥestro de Ars

La Eternulo estas via gardanto, la Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano. En la tago la suno vin ne frapos, nek la luno en la nokto. La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon. La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne. Psa 121,5-8

al la indekso


 Kio estas vivo?

Estis bela somera tago kaj en la arbaro ĉirkaŭ tagmezo ekestis silento. Birdoj kaŝis kapojn sub flugilojn kaj ĉio ripozis.

Subite fringilo rektigis kapeton demandante: „Kio estas vivo?“

Rozeto, kiu ĵus malfermadis sian burĝonon kaj singardeme rektigis unu florfolieton post la alia diris: „La vivo estas disvolviĝo, evoluo.“

Papilio ne plu estis tiel agordita je filozofia noto. Ĝi gaje flugetis de floro al floro kaj frandis dolĉan sukon. Ĝi diris: „Ĉu vivo? Tio estas pura ĝojo kaj sunbrilo.“

Profunde sub ĝi la formiko trenis grentrunketon, dek foje pli longan, ol estis ĝi mem. Ĝi eldiris: „La vivo estas nenio alia ol klopodo kaj penego...“

Jam jam ili proksimiĝadis al granda kverelo, se subite ne ekpluvus. Kaj milda pluveto ekmurmuretis: „La vivo, tio estas larmoj kaj nenio alia ol larmoj...“

Alte super ĉiuj majeste rondflugis aglo jubilante: „La vivo - estas sopiro pri kapturnaj altoj.“

Ekestis nokto. Iu viro revenis tra senhomaj stratoj hejmen. Li iris el iu amuzo kaj li mem por si murmuris: „La vivo? Tio estas senhalta pelado por akiro de feliĉo kaj ŝnuro da elreviĝoj.“

Post longa nokto finfine komencis mateniĝi kaj la rozkolora aŭroro ekflustris: „Kiel estas mi, aŭroro, komenco de la tago, tiel estas la vivo komenco de la eterneco.“

 Sveda fabelo

al la indekso


 La atesto de Jana

Ĉu pri tio, kiel mi en mia 28-jariĝo renkontis Dion? Okazis tio en iu bela somera tago, kiam mi kaj mia amikino vojaĝis el Prago al Budapeŝto. Ni veturis jam kelkajn horojn peraŭtomobile kaj ni interbabilis pri ĉio ajn, precipe pri viroj. Estis al ni dum tio tre agrable kaj unumomente dum nia konversacio ni aludis „malsanojn“ de la nuna mondo. Ni parolis pri vundita amo, pri kulposento, ofendoj ktp. Ni rememoris ankaŭ terapeŭtikajn centrejojn, kiuj iĝas popularaj. Tiumomente diris al mi la amikino pri unu el siaj interparoloj kun sacerdoto. Ŝi estis katolikino. Ankoraŭ hodiaŭ sonas en mia kapo ŝiaj vortoj ‒ ŝi diris: „Tio estis, kvazaŭ mi parolus rekte kun Dio“. Mi konis ĉi tiun knabinon eble du jarojn. Juna, bela, inteligenta knabino kaj iel tio al mi ne eniĝis inter miajn imagojn pri la eklezio kaj religio. El tempo, kiam min patrino kondukadis kun si en preĝejon kiel malgrandan knabinon, mi memoris nur maljunajn avinojn en florornamitaj kaptukoj, genufleksantaj en lignaj benkoj. Nenion plu, eble nur saketon da bombonoj, kiujn patrino kunportadis, por ke mi tie nepre eltenu. Ĉar miaj gepatroj estis katolikoj, la komunista ideologio faris dum lernojaroj en mia menso sian efikon.

Iun tagon mi tamen vizitis preĝejon, pri kiu al mi tiu ĉi mia amikino rakontis. Post pli longa hezitado mi tamen prenis kuraĝon kaj aliris konfesejon, kiun mi ĝis nun konis nur el filmoj. Post longa interparolo kun monaĥo kaj post tio, kiam li min aligis al kurso de kateĥismo, mi revenis en la preĝejon. Mi sidis en la benko kaj mi aŭdis diri min mem: „Ho Dio, mi ne sciis, ke vi vere ekzistas.“ Kaj tio estis mia unua, almenaŭ unua konscia parolo kun Dio. Malgraŭ tio, ke de tio pasis nur unu jaro, hodiaŭ mi ne kapablas imagi vivon sen kredo.

Mi konsciiĝis, ke mi en la vivo havis multajn okazojn „renkonti Dion“. Kial mi do Lin ne aŭdis? Dio estas konstante kun ni, sed ne kiel homo. Pro la amo Li donas al ĉiu tiom da libereco, kiom ni nur volas. La kredo estas granda donaco, kiun ni povas akcepti nur se ni al tiu ĉi amo malfermiĝos. Por ĉiu homo tio okazas alimaniere. Por mi tio estis vortoj de la amikino, kiun mi plene respektis kaj fidis al ŝi. Ŝi per sia kompatema konduto rilate al ceteraj homoj atestis pri beleco kaj vereco de la vortoj de Jesuo. Al ĉiuj ateistoj, kiuj argumentas per malbona pasinteco de la eklezio, mi dezirus renkonti iun tian, modelon de la viva kredo.

Mia vivo sencopleniĝis. Ĉiam mi estis entute kontenta kaj gaja homo. Sed io al mi mankis. Mi vojaĝis ĉirkaŭ la mondo, perlaboris monon, mi lernis novajn aferojn kaj lingvojn, mi havis multajn geamikojn. Sed kio ĉi ĉio estas kompare al la kredo? Kaj tial Dio estas en la tuta centro de mia vivo. Ne sur ĝia rando kaj ne nur kiam „estas tempo“, sed konstante kun mi. Ĝuste LI estas en mia vivo neanstataŭebla kaj konstanta. Ke ankaŭ mi servu kiel ekzemplo de lia amo.

Jana (www.katolik.cz)

Se ni volas likvidi iun nacion, ni unue devas likvidi ĝian moralecon. Poste ĝi falos en nian sinon kiel matura frukto.

Vladimir Iljiĉ Lenin

al la indekso


 Lia amo venu al vi

„Firme kuraĝu kaj esperu al Sinjoro“ – tio estis moto de Renkontiĝo de Junaj Familioj en Pöllau en la jaro 2014. Tiujn vortojn el psalmo 27 analizis en la renkontiĝo Sac. Luc Emmerich CSJ. En revuo VISION 2000 estis publikigita jena eltiraĵo el lia prelego, elsendita per Radio Maria de Aŭstrio.

Por ke ni povu esperi al la Sinjoro, ni devas ekkoni lian amon. Ĉe tio gravas rememoriĝi pri la valoro, kiun ni havas antaŭ Dio, pri la intenco, kiun Li havas kun nia vivo. Jam la fakto, ke mi ekzistas, estas signo de la Dia amo. Ĉar nia ekzisto estas neniukaze memevidenta. Tiu ununura, kiu vere ekzistas, estas Dio – de ĉiam kaj por eterne. Li bezonas neniun pluan estulon por esti feliĉa. Li estas mem en si perfekte feliĉa.

Sed Li volas, ke ekzistu ankoraŭ iu aliulo feliĉa krom nur Li. Kial? Por ke Li sian feliĉon disdonadu. Kaj tial Li kreis kreaĵojn – ankaŭ homon, vin. Tial, ke vi estu feliĉa, kun Li, por ke inter Li kaj vi ekzistu amikeco. Kaj por vi Li ankaŭ ĉion kreis: tiun ĉi planedon, naturon – ili estas por vi! Donaco de Dio por vi. Li tion aranĝis optime. Ni ekpensu pri la akvo: Se la Tero estus pli proksima al la suno, la akvo vaporiĝus. Se ĝi estus pli malproksima, la akvo glaciiĝus. Ĝi do ekzistas ĉi tie por vin freŝigadi.

Kaj la plej granda verko de Dio estas homa animo. En vi vi havas animon, kiu estas nemortebla. Jes, ĝi estis kreita en certa momento – sed ĝi ne havos ekzistfinon, ĝi daŭros poreterne. Via korpo estas templo de via animo.

Ĉar ni estas estuloj kun la animo, certagrade ni estas kiel Li. Kaj tiel Li volis doni al ni siajn vortojn, por revelacii al ni, kion Li volas. Do Li donis al israela popolo siajn leĝojn. Sed tio ne estis ankoraŭ sufiĉa. La Dio do faris pluan paŝon kaj diris: „Mi venos kaj iĝos tia, kia estas vi.“ Dio iĝis homo tia, kia estas vi, ne do ekzemple kiel anĝelo. Kaj nur tio al Li ne sufiĉis. Li mortis pro vi surkruce, por ke per homo difektita amikeco de Dio estu kun vi renovigita. „Mi donos al vi novan vivon.“

Sed tio al Dio ankoraŭ ne sufiĉis, ĉar ni konstante ankoraŭ ne komprenis, ke Dio nin amas. Ni ne ĉeestis tion, kiam antaŭ du mil jaroj Li mortis surkruce. Pro tio „ke mia amo al vi venadu, mi iĝos por vi Pano, por ke mi ĉiutage povu venadi al vi.“

Enprofundiĝi en tiun amon de Jesuo havas fundamentan signifon. Ni neglektas tion, ofte tion forgesas. Tial estonte, kiam ni estos nervoziĝitaj, furiozaj, malĝojaj, kiam ni pensos, ke nia vivo estas fuŝita, tiam ni almenaŭ iom ekmemoru tion, kion ni ricevis.

Ni vivas ofte simple tiel laŭ ni, ni rimarkas nur niajn impresojn, emocioj difinas nian sensivecon. Sed ni devas eviti tion, ke ni perdiĝu en tiuj emocioj. Nia spirito devas esti vigla. Kaj nia spirito estas vigla tiam, kiam mi konsciiĝas, kiu mi estas, kiucele mi estas ĉi tie, kio estas la vivo, de kie ĝi venas, kia estas Dia intenco. Tial rememoru pri la amo de Kristo, pri lia ĝojo, ke vi ekzistas!

Jes, estas bele rememoriĝi, ke mi estis kreita pro granda amo de Dio. Ne forgesu pri ĝojo de Dio, kiun Li havas pro vi! Ĉar nia malĝoja mondo provas tiu ĝojon en ni estingi.

Kial Dio volis, ke nasko de la infano per korpa kuniĝo de viro kaj virino estu kunigita kun sperto de ĝojo? Povus tio esti ankaŭ alie, iel instinktece. Tiu ĝojo el kuniĝo de viro kaj virino estas bildo de la ĝojo, kiun Dio havis ĉe via nasko. Teologio de la korpo de Johano Paŭlo la Dua tion esprimas. Do la genero de iu persono estas ĉiam ĝojo, kiel ĉiam ankaŭ devas esti. Ĉar via vivo estas ĝojo. Tion ni devus al ni konstante rememorigi.

El VISION 2000, 6/2014

al la indekso


 Al Maria

Maria, vin ami, ĝojego por mi,
ĉar Dio donacis la gracon al vi:
Spirito la Sankta, en vin, virgulin‘,
fluegis, vi iĝis la Diopatrin‘.

Por la Plejaltulo la amplena kor‘,
kaj tial anĝelon vi ne sendis for;
vi aŭdis la vorton kaj diris al li:
mi nur servistino, mi servos al Di‘!

Ho donu la manon, ĉiela reĝin‘,
kaj nin akompanu ĝis la vivofin‘!
Por viaj infanoj nun petu, Mari‘,
kaj via fileto, Li helpu al ni!

Sac. H. Kindler (EK 1976)

al la indekso


 Ĉiutago

Terpomoj bolis jam ĝis mol‘!
Ĉi forno! ‒ Ŝi kutime plendis,
ĝi estos foje ŝia mort‘.
Sed forno milde varmon sendis.

Kredu, ne estis ĝi koler‘,
panjo nur malfruiĝi timis.
Por ŝi tro pezis la sitel‘,
kiam levonte ŝi sin klinis.

Poste ĉagrenis ŝin gladfer‘,
ĉar estingiĝi forn‘ insistis,
al kel‘ ŝi iris kun kandel‘,
tiam elektro ne ekzistis.

Kaj ŝi dufoje en monat‘
sur la balkon‘ tolaĵon lavis.
Kaj poste manojn de lavad‘
plorige lesivitaj havis.

Donu la sapon! Malpuraĵ‘
nun restas sur la plank‘ lavenda.

Kaj la ĉifonon! Ĉi tolaĉ‘
kiel flugilo triste penda.

Je ĝi apoge volis ŝi
kelkmetrojn alten el misfarto.
‒ Stariĝu, knabo, tie ĉi,
ne tretu en lavata parto.

Krepuske tag‘ dum cedis for
kaj ŝi kudrilon nur nun prenis,
surfadenigi mankis fort‘.
Manoj laŭ korpo lace svenis.

‒ Preskaŭ noktiĝas je refoj‘
kaj plenas jen lavuj‘ vazara!
Kaj tra fenestro de relvoj‘
blovis sambuk-odor‘ amara.

Jaroslav Seifert

El la ĉeha poemaro PANJO
 tradukis Jiří Kořínek (EK 1958)

al la indekso


 Ĉu Francio reakiras kredon?

La Eklezio en Francio, post la trapaso de ĉiuj tiuj skandaloj komencis kompreni, ke anstataŭ al homoj ion komandadi, oni devas al ili klarigadi. Kaj des pli komencante ekde ilia feliĉo ‒ diras fratulino Danuta Maria Ernst, benediktino NSPJ el Montmartre el Laghet apud Nico.

Przemysław Kucharczak: La kredo en Francio estas en forturno, malmultaj homoj tie praktikadas, paroĥoj estas malmultnombraj. Malgraŭ tio el freŝaj informoj estas sciate, ke apud la rivero Sejno rapide kreskas la nombro da baptoj inter plenkreskuloj kaj gejunuloj. De kie estiĝas ĉi tiu kresko?

F. Danuta Maria Ernst: Ha! Ni ankaŭ pri tio cerbumas en Francio. Iuj diras, ke se temas pri la spirita flanko, lante ni komencas ektuŝadi fundon, tiel ke enfali pli malalten oni jam ne povas. Aliaj asertas, ke nia mondo, kiu estas ĉiam pli malmola, ĉiam pli senhomeca, komencas estiĝi por homoj en Francio la problema. Ili serĉas do ion alian, precipe dum momentoj, kiam ili renkontas la malfacilecojn en siaj vivoj. Kiam estas pli malfacile, kiam la senco forlasas la homon, li pripensas, al kio sin apogi. Ili serĉas lokon, en kiu ili povus sin senti konsoliĝitaj kaj akceptitaj kaj kiaj ili estas. Iutempe ili asertas, ke ĝuste la Eklezio, malgraŭ ĉiuj tiuj skandaloj, estas ĉi tiu loko. Ili ne scias sufiĉe bone, kion ili volus en ĝi trovi, sed ili kredas, ke ion tie oni povas serĉtrovi.

La parto de junularo, kiu petas la bapton, apogiĝas je atestoj de siaj kredantaj geamikoj. Kie ili ĉi tiujn amikojn renkotas?
Se temas pri la junularo pli aĝa, en la aĝo de 18-30 jaroj, tiucele la bona iniciato estas la serio de la vesperaj renkontiĝoj EVEN. Gejunuloj ektrovadas tie la enkondukon en la kredon, lekciojn de katekismo, ili preĝas komune. Ili venadas semajnon post semajno je la horo 20:30. Kiam en la jaro 2016 mi foriris el Parizo, ĉi tiuj renkontiĝoj estis nur en unu paroĥo. Ĉimomente ili efektiviĝas en dekkvar! Mi pensas, ke tiaj iniciatoj alportadas fruktojn. Pro tio gejunuloj, kiuj petas la bapton, estas ĉiam pli multaj. Ĉe ni en Nico, dum nunjaraj Paskofestoj la bapton akceptis 89 personoj, el kio 71 estis malpli ol 40 jaraj.

Kaj kion pli juna junularo? Dum nunjara Pasko en la tuta Francio la bapton akceptis 5025 personoj en la aĝo de 11 ĝis 17 jaroj. Unu jaron antaŭe estis 2861.
Pri kio la gelernantoj aŭdas en lernejoj? Pri la estiĝo de gendero – ĉu oni povas elekti esti knabo aŭ knabino, ke la sekson oni povas ŝanĝi aŭ ke estas egale, kian sekson ili hodiaŭ difinos. Ĉiuj tiuj ideologismaj absurdaĵoj estas lokigitaj en iliajn kapojn tro ofte, tiel do iam okazas, ke iutage tio por ili jam estas troa. Tiam ili mem starigas al si demandojn: „Kaj kiel tio vere estas?“ Kaj ili komencas serĉadi. Kompreneble iuj estas enprofundigitaj en siaj poŝtefonoj neelŝovante nazojn, sed estas ankaŭ tiuj, kiuj rimarkas, ke kamarado okupiĝas pri io alia.

Ekzemple la amiko, kiu estas la membro de Skoltoj de la Eŭropo. Malgraŭ la granda malkresko de la nombro da kredantoj, vi konserviĝis en Francio surprize fortan kaj multnombran katolikan skoltaron, la medion de la viva kredo.
Jes, la adoleskantoj observas unu la alian. Dum du jaroj mi kunlaboris kun la virina branĉo de la Skoltoj de la Eŭropo, kiuj estas brigadaninoj, verdire ili posedas la kapablojn por transdonadi valorecojn. Helpe de ili en la skoltaj ludoj, en interparoloj ĉio tio efikas je iliaj amikinoj.

Kion pensas pri tio la gepatroj de ĉi tiu junularo?
Ĉiam pli multaj familioj en Francio proklamas, ke ne plu ekzistas iuj religiaj tradicioj. Kaj la kredo estas por ili indiferenta, tial ili ne protestas, se iliaj infanoj interesiĝas pri ĝi. Je principo: „Se ili volas, do ili iru“. En iuj familioj estas ankoraŭ avino, kiu vizitas preĝejon. Ŝi estas ŝatata persono, kun kiu eblas interparoli. Tio helpas al gejunuloj meti la demandojn.

Jes ja! Ekmiris min, ke multaj gejunuloj, kiuj petas en Francio pri la bapto, rememoras la atestojn de siaj avinoj.
Jes, tio havas la grandan signifon. La kandidatoj, kiujn mi preparadis por la bapto en Parizo, ofte rememoradis, ke avino en tio estis eminentulino. Ŝi rakontadis pri la kredo, ŝi vidigadis la sencon de la vivo, ŝi ekinstruis la primaran preĝon – iutempe tre facilan, por starigi kandeleton aŭ eniri la preĝejon, se vi devas preteriri ĝin. Tiel malgrandaj gestoj, kiuj ne devigas kredi, sed malfermadas la vojon al ĝi.

Kiamaniere vi alvenas kun Evangelio al homoj, kiuj de ĝi foriris?
Mi ne scias, kiel tio nun en Pollando aspektas, sed en Francio ekde majo 1968 estas malpermesite malpermesadi. Ĉio tio, kion oni volis ordoni, estis eksentita kiel la enmiksiĝo en liberecon kaj ofte forĵetita. Malrapide la Eklezio en Francio, post la trapaso de ĉiuj tiuj skandaloj, ekkomencis kompreni, ke anstataŭ ion al homoj ordonadi, oni devas al ili klarigadi. Kaj kio koncernas ilin mem. Tio signifas ekde ilia feliĉo. Klarigadi: „En la mondo, en kiu oni devas elŝiri sian eron, ĉar se ne, tiam vi estos tretita, estas Dio, kiu amas vin kaj volas vian feliĉon“. Pli poste oni diros pri Dio pli, sed komenci oni devas ekde la bazo.

Kvin procentoj el petantoj de bapto estas islamanoj. Multaj el ili asertas, ke Jesuon ili renkontis unue en sonĝoj. Ĉu vi, fratulino, konas tiujn personojn?
Tre multajn. Ni, eŭropanoj, ne opinias niajn sonĝojn serioze. En la spirita tradicio, kian islamanoj portas el hejmo, en sonĝo estas transdonataj la veroj, kiuj estas super ni. Se io en ĝi ilin ektuŝis, ili serĉas klarigon.

Ĉu eble konsidere kun tio ili estas pli malfermitaj spirite kompare kun ni? Ĉu kiel la sankta Jozefo, al kiu la anĝelo ankaŭ parolis dum sonĝo?
Islamo estas, kia estas, sed la personoj el ĉi kultura medio estas malfermitaj je la homecaj valoraĵoj. Ili ne estas „tromanĝitaj“ per ĉio tio, per kio ni estas. Por ili familio, oldulo, vivo – tio estas la valorecoj, per kiuj oni ne povas ludi. En Francio, kie abortigo estis enskribita en konstitucion, ĉi tiuj homaj valorecoj, bedaŭrinde kune kun kristaneco malaperas. Ne povas esti alie, ĉar kia estas la bazo de tiuj valorecoj, se Dio ne ekzistas? La venantoj el islamo kontraŭe scias, ke Dio estas granda, kaj pro tio oni devas prikonsideri ĉi tiujn valorecojn, kiujn transdonadas religio.

Kaj kion la homoj el Okcidento?
En ilia evangelizado oni devas komenci laŭvice el alia flanko – ne ekde valoraĵoj, ĉar tiuj valoraĵoj havas neniun apogon, se Dio malekzistas, nur ekde rilatoj kun Jesuo. Ne ekde religieco, sed ekde rilatoj! Nur tiam la valoraĵoj povas por tiuj homoj akiri la sencon.

Vi, fratulino, preparadis plenkreskulojn por baptoj ĉe la baziliko Sacre-Coeur en Parizo. Kiamaniere ĉi tiuj personoj malkovradis Dion?
Ekzemple la 21-jara junulino, kiu estis islamanino, diris al mi, ke ŝi faris abortigon. Ŝi konfesis, ke ŝi venis al ni, ĉar ŝi aŭdis, ke nia Dio povas pardoni ĉion. Dum en islamo la abortigo ne estas pardonebla. Ŝi akceptis la bapton. Alia sinjorino, ĉirkaŭ 30-jaraĝa hindino, komence tre malbone parolis franclingve. Okazis, ke ŝi ekde unu jaro ĉiuĵaŭde venadis al la baziliko Sacre- Coeur, eksidadis en la navo kaj restadis tie dum du tri horoj. En la preĝejo daŭradis la adorado de la Plejsankta Saramento, sed ĉi sinjorino ne sciis pri tio. Pro kio do ŝi venadis? Ĉar ŝi sentis, ke io tie estas, kvazaŭ iu atendadis ŝin, kaj tio estis por ŝi bone.

Sian certecon ŝi trovis en la senco de la adorado...
Jes, kaj aldone dirite ŝi tute ne sciis, ke tio estas la adorado. Ŝi sciis, ke homoj sidas, same kiel ŝi. Nur ĉe la preparo por la bapto ŝi komencis malrapide malkovradi, ke pro tio estis al ŝi bone, ĉar Iu kun ŝi ĉeestadis. Iu tie atendis ŝin. Dum la bapto ŝi akceptis la nomon Sophie, do Saĝeco. Ŝi havis komence iom da malfacilaĵoj kun sia familio, kiu ne komprenis ĉi tiun ŝian decidon. Pli poste tamen ŝi enskribis sian filon al la kristana lernejo, kaj li post du jaroj ankaŭ akceptis la bapton.

Ĉu vi, fratulino, plu daŭrigas la kontaktojn kun ĉi tiuj konvertiĝintoj?
El la jaroj, kiam mi preparadis plenkreskulojn por la bapto, plej ofte mi memoras la momentojn, kiam mi kun ili ploris kaj ridis pro ĝojo. Mi ne estis iu, kiu ion enmetis en iliajn kapojn. Rekte „mi iradis kun ili“. Estis ankaŭ la islamanino el la antaŭurba kvartalo, kiun mi dum la tuta tago de Pasko ĝojigadis kaj mi donadis al ŝi naztukojn, ĉar ĵus venis el Tunizo la novaĵo, ke mortis ŝia fratino. Ŝi ne decidis tiam foriri el islamo, sed iutempe telefonis al mi kun deziroj por la Tago de Patrino. Post kelkaj jaroj ŝi surprizis min, kiam ŝi venis kaj eltiris el mansaketo... legitimilon de kristanino.Ŝi akceptis la bapton en sia paroĥo.

Ĉu vi ofte, fratulino, preparadis enmigrantojn?
Jes, ĉar tio apartenas al specifa servo de la baziliko Sacre-Coeur. Gefrancoj estas ankaŭ multaj, sed multajn ni sendis por la preparo al iliaj paroĥoj. Mi memoras unu junulon kun la antaŭnomo Alexandre, kiu estis sin preparanta al la doktora disertacio el filozofio. En lia grupo de katekumenoj estis ankaŭ Viktoria el Niĝerio, kiu ne scipovis skribi kaj legi. Alexandre diris al mi dumrenkonte: „Fratulino, mi petas Sinjoron Dion, por ke estu al mi donite tiel rekte preĝadi al Dio, kiel preĝadas ĉi tiu Viktoria“.

Fratulino Danuta Maria Ernst Benediktanino NSPJ el Montmartre el Sanktejo en Laghet apud Nico. En la jaroj 1995-2016 ŝi vivis en la monaĥejo ĉe la baziliko Sacre-Coeur en Parizo. Ŝi preparadis tie plenkreskulojn por la bapto kaj dum 8 jaroj ŝi tie estis priorino. Ŝi devenas el la urbo Mysłowice, Pollando.

Intervjuon faris Przemysław Kucharczak El semajnrevuo Gość Niedzielny (Dimanĉa Gasto), n-ro 16/2024
Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 HUMURO DE MAKSO

al la indekso


 Libereco, egaleco, murdeco

Mi spektis la transmision el la franca Parlamento. Malofte ariĝas ĉi asembleo – nur por akcepti aŭ forĵeti ŝanĝojn en konstitucio. Versaille – oni povas diri. Kaj eĉ oni devas, ĉar la Kongreso laŭtradicie debatas en la palaco de francaj reĝoj. Eleganteco franceco. Belegaj historiaj ejoj, orumitaĵoj, belaĵoj, skulptaĵoj, desegnaĵoj de eminentaj pentristoj. Kaj jen, ĉi tiu parado, ho, ho – preskaŭ unu mil parlamentanoj. Sinjorinoj en kreitaĵoj, sinjoroj en garnituraj vestoj – kiel sciate, oni devas estimi la institucion de la parlamento, adaptiĝi per aspekto al la grado de la evento. Kaj ĉi tiuj plenaj de patoso paroladoj, tiuj fieraj ekrigardoj, finfine ĉi fulmotondra aplaŭdo je la ovacio, ke 780 geparlamentanoj voĉdonis por, kaj nur 72 kontraŭ. Tiamaniere estis akceptita decido pri la enskribo en la francan konstitucion... la rajto por abortigado.

Kiam la homo rigardas ion tian, tiam li ekpensas: „Tiel multe da elegantuloj, spertuloj kaj kapabluloj ne povas erari. Tiel estimata institucio ne povas esti en eraro: ilia decido devas esti bona“. Kaj jen tiel same pensas la franca popolo – 82 procentoj da civitanoj apogis la projekton por la abortigado kiel „nerefuteblan“. Pro tio ĝojo estis kaj en la Parlamentejo, kaj same en la lando. Kiam mi tiel rigardis la ĝojantajn homojn en Versajlo kaj vivĝuantajn sub la Eiffel-turo, mi ekpensis, ke tio estas la modela ilustraĵo de la trompo de peko. Ni akceptas malbonon anstataŭ bono, ĉar ĝi estas bele priservita, bele privestita kaj „ĉiuj“ ĝin laŭdas. Ĉar ĝi estas prikovrita per la sublima teorio kaj paroltedita per larmigaj historietoj.

Sed tio estas nur pakumo – la skatolo plibeligita per la falsa oro, kaj ene estas teruro. La vero estas tia, ke la elegantaj sinjorinoj kaj la belstaturaj sinjoroj en la belega konstruaĵo voĉdonis pri la terura decido: ili solene enbetonigis la proceduron de la mortigado de la plej junaj en la majesto de juro. Ion similan ne kuraĝis iu ajn en la mondo. Nun tamen iuj estos kuraĝigitaj – laŭ la ekzemplo de Francio certe sekvi la saman decidon, ĉar tiaj faroj estas infektantaj. Multaj volos ripeti ĉi tiujn standardojn, por ke jam poreterne ili signu la direkton de la disvolvo de la homaro.

Sed kia estas la disvolvo per stabiligado de la krimo? Kio ajn iu diros, tio ne ŝanĝos la fakton, ke rezulte de la abortigado ne ekrigardis kaj ne ekrigardos sunradiojn milionoj da homoj, kiuj povus ĉi tiun mondon plibonigi. Per tio, kio estis farita al ili kaj per kio tio rezultiĝas en la animoj de la krimintoj, la mondo iĝos pli malbona.

Oni povas sin trompadi, ke temas pri la bono por la virinoj, sed ankoraŭ neniu virino per la abortigo de la infano ion ekprofitis. Oni povas al si mem sugestadi, ke nenio malbona okazas, ĉar post la abortigitaj etuloj ne restas ŝuetoj kaj ludiloj, ne restas tombetoj kaj eĉ iuj ajnaj mencioj en dokumentoj... La pereigaj rezultoj por la identeco de la nacio, estas tamen neeviteblaj.

Ĉu nun iu iluziiĝas, ke la abortigemaj medioj prikontentigos socion per iu ajna „kompromiso“ ankaŭ en Pollando? Nu jes, ni en la lando pri tio kverelas, sed tamen estas pro kio. Defendu nin Dio antaŭ samopinieco por rekonigi la malbonon kiel la bonon. Tio estas la ununura „konsento“, por kies legaligo strebas infero.

Franciszek Kucharczak El semajnrevuo Gość Niedzielny n-ro 11/24
esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 Maljuneco – ĉu la tempo bonfarta?

 Oldaj homoj helpas al ni pli saĝe rigardi diversajn eventojn, ĉar danke al la vivspertoj ili akiris saĝecon kaj maturiĝon. La maljuneco estas la natura kaj senevita etapo de la vivo, ĝi estas la tempo de novaj defioj kaj samtempe ĝi mem estas la tasko. La vivperiodo okazigas diversajn bildigojn, ĉar homoj oldaj estas tre diversigita grupo lige al la vivkapableco, sanstato, mondkocepto kaj konfesitaj valorecoj. La kreskanta ekinteresiĝo pri la problemo de maljuneco ligiĝas kun la fakto de la rapidtempa prosperiĝanta maljuniĝado de socioj de la plej disvolviĝantaj landoj de la mondo, inkluzive de Pollando. La signifon akiradas la konvinko, ke la oldeco estigas tiel same sencohavan etapon de la vivo, kiel ankaŭ ĉiu alia, kaj ĉiam pli montriĝas ne nur limigoj de la oldaj personoj, sed ankaŭ iliaj eblecoj. Malgraŭ la kresko de la interesiĝo pri tiu ĉi vivperiodo el la pozitiva flanko, tamen ĉiam oni ankaŭ rimarkas la okazigojn negativajn: ekskluzigadon de la olduloj el la socia kaj familia vivo, forfuĝadon de la temoj de sufero kaj morto kaj inklinante la kulton de la eterna juneco kaj beleco.

La eklezio ĉiam ĉirkaŭigadis pli oldajn personojn per la precipa estimo, rekonigante ilin kiel trezoron el la vidpunkto homa kaj socia, kiel ankaŭ religia kaj spirita. La papo Johano Paŭlo la Dua en la letero „Al miaj Fratinoj kaj Fratoj – la homoj en granda aĝo“ (nunjare pasas la 25-a datreveno de ĝia aperigo) substrekas la pozitivan vizion de ĉi tiu vivperiodo en la Sankta Skribo. Homoj oldaj same en Malnova kiel ankaŭ en Nova Testamento estas la modelo de la servo al Dio kaj respektado de la juro de Dio (Tobija, Simeono, Anna, Nikodemo). En maljuneco Dio benatas per idoj Abrahamon kaj Saran, Zaĥarjon kaj Elizabeton, La historio de bibliaj personoj atestas ankaŭ pri tio, ke ankaŭ en oldeca aĝo oni povas ekfaradi grandajn Diajn verkojn, kreadi la savhistorion (Abrahamo, Moseo). En la papa letero oni legas: „En la lumigo de la biblia instruado kaj terminaro la oldeco do okazigas kiel la tempo bonfarta, en kiu pleniĝas la hommezuro; konsente kun la Dia ideo vidalvide de ĉiu homo ĝi estas la periodo, en kiu ĉio kunagadas al tio, por ke la olduloj povu kiel eble plej bone ekkompreni la sencon de la vivo kaj akiri „korsaĝecon“. La oldeco, tio estas la lasta etapo de la homa maturiĝo kaj la signo de la beno de Dio“ (n-ro 8).

Oni do povas diri, ke la oldeco estas la precipa periodo de graco, en kiu Sinjoro Dio ŝajne renovigas sian aliancon kun homo kaj refojas sian vokiĝon: vokigas la geoldulojn al gardado kaj transdonado de la kredo, vokigas al preĝado (precipe al la propeta preĝado por familianoj), vokigas por estado proksime al tiuj, kiuj estas en bezonoj. Personoj en maljuneca aĝo scipovas ekkompreni la plej malfacilajn situaciojn, kaj kiam ili preĝas en ĉi tiuj intencoj, ilia preĝado estas arda kaj plena de kredo.

La oldaj homoj helpadas al ni pli saĝe rigardi diversajn okazintaĵojn, ĉar danke al la vivspertoj ili akiris saĝecon kaj plenaĝecon. Ili estas „memorgardantoj“, posedantaj do la precipan rajton por esti esprimantoj de idealoj kaj valorecoj. La ekskluzivigo de ili el socio signifas ĉiukaze la detranĉigon de pasinteco, en kiu do havas la komencon nia nuntempo.

Mi konas multajn oldajn homojn. Ili estas bonaj kaj belaj. Radias el ili la ne kutima forto – ne, ne la fizika, sed spirita. Kian do feliĉon havas la gejunuloj, flanke de kiuj vivas la homoj oldaĝaj! Ofte estiĝas ili la mallaŭtan, spiritan bazon por grandaj kaj spektaklaj agadoj. Ili ĉirkaŭigas per la ĉenaroj de preĝoj ĉiujn laborantojn kaj luktantojn sur la mond-arenoj. En la kvieteco de siaj ĉambretoj ili elpetas al gejunuloj la benon de Dio.

La olda aĝo ne estas la aĝo perdita. La geolduloj, vi povas fari tiel multe! Vi povas diri al gejunuloj, ke la vivo sen amo estas malplena. Vi povas diri al gejunuloj plenaj de ektimoj, ke la timon antaŭ estonteco oni povas venkigi. Vi povas ekinstrui la gejunulojn tro ekrigardantajn en sin mem, ke pli da ĝojeco estas en donado ol en prenado. Vi povas montradi al gejunuloj, ke la vera beleco de la homo estas kaŝita en la profundo de ilia koro. Vi povas diri al junaj homoj, ke la mezuro de la vera amo estas sindediĉo kaj oferdono. Vi povas ekmontri, ke via forto fluas el la kredo kaj el la preĝo.Vi povas ekstari transverse de la galopanta mondo kaj konvikigi ĝin, ke la nova brakumado inter gejunuloj kaj geolduloj estas ebla!

Renata Katarzyna Cogiel El Monatrevuo Apostolstwo Chorych (Apostolado de Malsanuloj), n-ro 1/2024. Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 juneco

Juneco, kara juneco,
Tempo de rido kaj ĝojo,
Kiu prikantos vian belecon,
Kiu prikantos viajn vojojn?

Vi estas hela kiel suno
Kaj serena kiel printempa vesper‘.
Junecon ni travivas fojon unu
Sur tiu ĉi belega ter‘.

Poste ni vin nur mencias
Kaj vivas per via rememoro.
Komparas oni kaj ekscias,
Ke vi pli kara ol oro.

Ke vi pli kara ol trezoroj
De l´ tuta vasta mondo.
Ĉu ne ĉion superas la horoj
Trapasitaj en juneca rondo?

Juneca horo, horo de feliĉo,
Horo de semo kaj plantado,
Kiel estus homo malriĉa,
Se li ĝin pereigus per fiagado.

Pro tio, frato, ne forgesu,
Ke vi trezoron havas en la manoj,
Kaj nek agi nek semi ĉesu,
Ke estonta vivo ne estu vana.

Jozefo Zasas

al la indekso


 „Ĉi tie ni akceptas nur donacitan monon!“

Estis riĉulo, kiu dum horo de sia morto pensis nur pri tio, pri kio li pensis eĉ antaŭ tio dum la tuta sia vivo: pri sia mono. Per lasta forto li el kolo deprenis ŝnureton kun ŝlosilo, li ĝin donis al servantino ordonante ŝin, ke ŝi malfermu keston apud la lito kaj donu al li kune por la lasta vojo sakon da ormoneroj, kiun ŝi en la kesto trovos.

En la ĉielo li poste ekvidis grandan tablon, surmetitan per nuraj bongustaĵoj. „Kiom kostas tiu ĉi paneto kun salmo?“ li demandis. „Unu kopekon“, sonis respondo, „ĉio kostas unu kopekon“. La riĉulo ekridetis por si mem pensante: “Kiel malmultekosta, kiel estas ĉio ĉi tio mirige malmultekosta!“ Tial li elektis la tutan de bongustaĵoj plenigitan pladon volante pagi per sia ormonero. Sed la vendisto ĉe la tablo la moneron ne akceptis dirante: „Malmulte vi tion, maljunulo, dum la vivo ellernis!“ „Kion tio signifas?“ murmuris maljunulo. „Ĉu eble mia ormonero ne estas por vi sufiĉe bona?“ Kaj jen li aŭdis respondon: „Ĉe ni oni akceptas nur tiun monon, kiun iu disdonis.“

Rusa legendo

al la indekso


 Deprimo, angoro, malemo vivi, sindromo de elĉerpiĝo...

„Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon, tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi. Kiam mi kuŝiĝas, mi diras: Kiam mi leviĝos? Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de maltrankvileco ĝis la tagiĝo. Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, kaj pasis, lasinte nenian esperon.

Memoru, ke mia vivo estas bloveto, ke miaj okuloj ne plu revidos bonon.“ Ijob 7,2-4.6-7

Deprimo, angoro, malemo vivi, sindromo de elĉerpiĝo... La vortoj de Biblio ofte priskribas tion, kion homo travivas. Antaŭ kelkaj monatoj la ĉeĥa socio estis konsternita per esploro, laŭ kiu pli ol duono de infanoj de la dua grado suferas pro diversaj psikaj malsaniĝoj.

Kaj tiurilate la biblia Ijob rakontas pri tio, kiel li sentas sin totale elĉerpita, kiel li sopiras pri ombro, kiel li travivas maltrankvilajn noktojn, kiam li ne povas dormi, kiel liaj tagoj pasas sen ĝojo kaj sen espero, kiel ŝajnas al li, ke ne plu estas ebla, ke li iam denove estu plena de vivo kaj feliĉo.

Kion mi faru, se mi sentas min simile?

Eble, ke ankaŭ mi travivas profundan procedon de la metamorfozo kiel la biblia Ijob. La obskuro do povas krei cirkonstancojn kaj kondiĉojn por alikonstrui mian internon eĉ medion, eĉ se temas pri la nokta pilgrimo tra la malhela oceano, sed el kiu mi revenos ŝanĝita, kaj simile kiel Ijob mi estos fine de la okazaĵo transformita.

Kaj kiel mi povas konkrete reagi? Mi povas plani simplajn paŝojn, kiel reveni en la vivon: Ellitiĝi dum unua eksonorigo de la vekhorloĝo, multe aerumi, ordigi liton, noti la tagtaskojn, promeni, iom ĝue gimnastiki, ĝoji pro partaj sukcesoj, forstreki negravaĵojn en taglibro...

Kaj eble mi povas same kiel Ijob paroli pri mia travivado kun iu aliul(in)o. Eble sufiĉos peti iun proksimul(in)on, ke li aŭ ŝi venu por kafumi, eble mi elserĉos iun spiritan akompanadon, eble mi krios en mia preĝo al Dio kaj mi ne timos al Li riproĉi lian silenton, kaj eble estos bone, se mi ĉion priparolos kun psikoterapiisto aŭ kun mia kuracisto.

La vortoj de la Biblio ofte direktas la celon. Kiam ni ĝin legos kiel tutaĵon, ni konstatos, ke ĝi ne priskribas nur tion, kion mi sentas, sed ke ĝi proponas ankaŭ direkton, kiel pensi pluen: ke ne estas bone resti en la afero sola, ke en la vivon apartenas same kiel jubila ĝojo, tiel ankaŭ profunda doloro, kaj ke en ĉio tio estas eble esperi pri delikata ĉeestado de Dia forto kaj amo. Ne tial, por ke mi per manklako ĉion solvu...

Mi deziras al vi ĉiuj, kiuj ĉi-momente ne sentas sin bone, ke vi trapasu tiun ĉi periodon de via vivo transformiĝitaj.

 3.2.2024 MJ www.vira.cz

al la indekso


 Mi estas la vojo

Jesuo promesis, ke Li porĉiame restos kun la pilgrimanta Dia popolo. Li diris: „Mi estas kun vi dum ĉiuj tagoj ĝis la fino de la mondo.“ Li estas nia Paŝtisto, kiu iras antaŭ sia grego, Li estas nia Pontifiko, kiu deprenas el ni premantan kulpon, Li estas la Vojo, laŭ kiu ni devas iradi kiel pilgrimuloj, Li estas la Pordego, tra kiu ni povas eniri en la ĉielan regnon. Jesuo estas nia ĉio! Kiam dumvoje aperos obstakloj, ni ne devas malesperi. Ni povas kanti psalmon 32: „Vi, mia ĝojo, savu min el manoj de tiuj, kiuj min ĉirkaŭigas.“ Tio estas la vera jubilo, tio estas la vera soleno: la venko kontraŭ malbono.

Tiel vivis sanktuloj, kiuj kune kun Jesuo iradis sur ĉi tiu vojo. Ili travivis tutan sian vivon en Dia ĝojo. Ili atingis veran liberecon kaj nun ili solenas en la ĉielo feston de sia venko. Ili ĝojegas pro sia unika pilgrimo en surtera regno de tenebro. Nun ili estas en la eterna lumo. Mi demandas vin: Kiun vojon ni proponu? Kiun ni havas kiel akompananton? Vi ja tion scias: ni havas neniun alian vojon, nur nian Sinjoron Jesuon Kriston. Li diris al ni: MI ESTAS LA VOJO. Bone ni rigardu! Ĝis kiam ni ĉi tie vivas, ni devas vivi kiel en antaŭĉambro de la ĉiela Jerusalemo. Tiun „antaŭĉambron“ oni komprenas, ke ni povas en tiu ĉi surtera vivo simile kiel apostoloj ĉion forlasi kaj sekvi Jesuon.

S-ta Atanazio (†373)

 

Bonkonduta filo

 - Ve, kiajn zorgojn kaŭzas la modernaj infanoj! Ĉu vi havan infanojn?
- Jes, unu filon.
- Ĉu li multe fumas?
- Li tute ne fumas.
- Ĉu li multe elspezas por Esperanto-korespondado?
- Li tute ne korespondas.
- Ĉu li ofte vizitas kafejojn kaj kinejojn?
- Li ĉiam estas hejme kaj tuj post la vespermanĝo ekdormas.
- Sed ĉu li ne atentas la ĉarmulinojn?
- Nur sian patrinon.
- Mi vere envias vin pro tia bonkonduta filo. Kian aĝon li havas?
- Trimonatan.

(el Nederlanda Esperantisto)

 al la indekso 


 La tragedia stato de la potenca reĝo de la arbaro: „La leono“

La potenca reĝo malrapide malaperas. Ĝi ne plu kapablas manĝi la manĝaĵon, kiun ĝi kutimis manĝi en la pasinteco. La egoismo de la reĝo finiĝis.

Morala rekomendo: Kiam vi estas juna, rompu la oston, dum vi estas ankoraŭ juna. Sed prefere evitu tion.

Kaj Dio vin ŝirmu ne nur antaŭ manko da manĝo, sed ankaŭ antaŭ troa manĝado.

Kiam vi manĝas, pensu ankaŭ pri tiuj, kiuj portos vian ĉerkon.

Ricevita de Honoré Sebuhoro, DR Kongo

 al la indekso 


 La rozo

La okazaĵo estas kvazaŭ malgranda ŝranketo – vi malfermos ĝin, metos internen la manon, vi trovos tie kaŝitan semeton. Dediĉu al ĝi atenton kaj lasu ĝin ĝermi en via animo.

La germana poeto Rilke loĝis dum certa tempo en Parizo. Ĉiutage, kiam li iris al universitato kun sia franca amikino, li trairadis unu tre bruoriĉan straton. Sur unu stratangulo li ĉiam vidadis almozulinon petantan preterirantojn pri almozo. La virino sidis senmove kiel statuo ĉiam sur la sama loko kun etendita mano kaj la okuloj falfermitaj teren. Rilke neniam al ŝi ion donis, dum ŝia kunulino ĉiam donacis al ŝi moneron. Al la juna francino tio ŝajnis esti stranga, kaj tial ŝi foje demandis la poeton: „Kial vi al tiu mizerulino neniam ion donas?“ „Ni devus pridonacadi koron, ne la manojn,“ respondis la poeto. Venontan tagon venis Rilke kun belega freŝelvolviĝinta rozo. Li metis ĝin al la almozulino en la manon volante foriri. Kaj jen okazis io neatendita. La almozulino levis la okulojn, ekrigardis la poeton, penege ŝi ekstaris, kaptis lian manon kisinte ĝin. La rozon ŝi alpremis al brusto kaj malrapide ŝi foriris. La tutan semajnon neniu ŝin vidis. Sed post ok tagoj ŝi denove sidis sur sia kutima stratangulo. Senbrue kaj senmove kiel ĉiam. „Per kio ŝi vivis dum la tagoj, kiam ŝi nenion ricevadis?“ demandis la franca junulino. „El rozo,“ respondis la poeto.

Bruno Ferrero (el libro „Okazaĵoj por animplezuro“)

 al la indekso 


 La morto estas la tago de la naskiĝo por la dua, la plej grava parto de la vivo

Ĉu ekzistas io post la morto? Neniu ankoraŭ revenis. Kiel vi tion povas scii? Por niaj demandoj ekzistas la respondo en la sekva rakonto:

En ventro de graveda virino troviĝas tri embrioj... Unu el ili estas malgranda kredanto, la dua malgranda dubemulo kaj la tria malgranda skeptikulo.

La malgranda dubemulo demandas: „Ĉu vi kredas pri la vivo post la akuŝo?“

Malgranda kredanto: „Jes, kompreneble, estas ja evidente, ke la vivo post la akuŝo ekzistas. Nia vivo ĉi tie estas nur pro tio, por ke ni kresku kaj prepariĝu por la vivo post la akuŝo, por ke ni estu sufiĉe fortaj por tio, kio nin atendas.“

Malgranda skeptikulo: „Tio estas sensencaĵo, neniu vivo post la akuŝo ekzistas. Kiel do povus tia vivo aspekti?“

Malgranda kredanto: „Eĉ ne mi tion precize scias. Sed certe tie estos pli da lumo ol ĉi tie. Kaj eble, ke ni eĉ tie kurados kaj manĝos per la buŝo.”

Malgranda skeptikulo: “Tio estas tuta sensencaĵo. Kuradi, tio ja ne eblas. Kaj manĝi per la buŝo, tio estas tute ridinda imago. Ni ja havas umbilikan funiklon, kiu vivtenigas nin. Kaj krom tio estas neebla, ke ekzistas vivo post la akuŝo, ĉar la umbilika funiklo jam nun estas mallonga.”

Malgranda kredanto: „Certe tio estas ebla. Nur ĉio ĉirkaŭ ni estos iom alia, ol ni estas al tio ĉi tie alkutimiĝintaj.“

Malgranda skeptikulo: „Sed ankoraŭ neniu neniam el la postakuŝo revenis. Per la akuŝo simple la vivo ĉesas. Kaj krome, la vivo estas unu granda suferado en malhelo.“

Malgranda kredanto: „Mi allasas, ke mi precize ne scias, kiel la vivo post la akuŝo ekzistos... Sed ĉiukaze poste ni ekvidos panjon, kiu zorgos pri ni.“

Malgranda skeptikulo: „La patrino?!? Ĉu vi kredas je la patrino? Kaj kie ŝi do estas?“

Malgranda kredanto: „Ja ŝi estas ĉi tie ĉie ĉirkaŭ ni. Ni estas kaj vivas en ŝi, pere de ŝi. Sen ŝi ni tute ne povas ekzisti.“

Malgranda skeptikulo: „Tio estas bela sensencaĵo! El iu patrino mi ankoraŭ vidis eĉ ne peceton, do estas klare, ke ŝi ne povas ekzisti.“

Malgranda kredanto: „Iam, kiam ni estas tute kvietaj, vi povas ekaŭdi, kiel ŝi kantas. Aŭ senti, kiel ŝi glatumas nian mondon. Mi firme kredas tion, ke nia vera vivo komencos nur poste!“

(El la libro de M. Svatošová: Pri la espero)

 al la indekso 

 


 Preĝo post la manĝo

Jen ni antaŭ Vi, Patro ĉiela.
Ni deziras rekonfesi nian ŝuldon
de estimo kaj inklino.
Samkiel ĉi tagon ni kun Vi komencis,
tiel ĝin kun Vi ni volas daŭrigi.
Vi estas centre de ĉio.
De Vi ni petas subtenon kaj ripozon.
Ekster Vi ni ne serĉas alian ripozon.
Jen ni, denove Vin preĝantaj
pri l´ virto kaj forto
por la hodiaŭan agadon kapabli fini
kaj korekti, kion ĝis ĉi momento ni pekis.
Disinjoro, donacu al ni la helpon bezonatan,
venu al niaj horoj, estu nia forto,
subteno kaj defendo. Amen.

Patrino Tereza

al la indekso 


 Kiu igos min liberi


 DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2024 (35) - číslo 3 (135).