Dio Benu numero 130 2/2023

al la arkivo de jarkolektoj 1991 2024

· BENEDIKTO LA XVI-a (16.4.1927 - 31.12.2022)

· ENKONDUKAJ VORTOJ Miloslav Šváček
· LA KAŬZO DE MALBONECO  D-ro Max Kašparů

· VALOROJ Max Kašparů
· PERSISTU FIRME EN LA KREDO! Benedikto la 16-a

· VORTOJ DE BENEDIKTO LA 16-A KOMENCE DE LIA PONTIFIKADO

· DIO FRAPAS EĈ SUR VIAN KORON Laŭ prediko de la papo Francisko

· LA PAPO: VOLONTE MI VIZITUS UKRAINION, MI ATENDAS KONVENAN
  MOMENTON

· PERSISTA PREĜO Katekizo de la papo Francisko
· DOGMOJ KIEL FIRMAJ BORDOJ Sac. Pavel Zahradníček

· DIO LA PATRO ‒ DIO ESTAS NEK VIRO, NEK VIRINO... Aŭtoro: IMA, 2021

· SEKULARIGO KAJ NOVA „ALFABETO“ POR KREDHEROLDADO

· ROZARIO - KUNPREĜADO PER ZOOM
· LI RESTARIGIS AL AFRIKO DIGNECON Sebastian Karczewski

· KIEL MI ĈESIS DIMANĈE AĈETADI Sac. Pavel Zahradníček

· KIU ESTIS JESUO KRISTO!? R.D. Mgr. Radek Jurnečka

· ĈU MORTO? NUR IU TRANSLOĜIĜIS... Transprenita el www.vira.cz

· PREDIKO PRI FESTADO DE DIMANĈO Jean Baptiste Marie Vianney

· LA MISTERO DE LA PURGATORIO Sac. Mieczysław Piotrowski SJ

· LA PAPO: ĈIUTAGE ATESTADU EVANGELION KIEL SANKTAJ CIRILO KAJ
  METODIO Vatican News 15.2.2023

· Sur la relvojaj ŝpaloj de saktrakoj D-ro Max Kašparů

· MUTA AVINO

· REDONO DE MONO

· DU ĜARDENOJ

· BIRDO KAJ ABELO
· KIU ESTAS SURDA? BONŜANCE, KE NE MI!

· KAŜITA ŜANCO POR ĈIU EL NI
· LA SURMONTA PILGRIMLOKO SANKTA HOSTÝN
· VIN, MARI´, MILFOJE NI SALUTAS (kanto)

· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

  DE LA 1.1.2023 ĜIS LA 21.3.2023
· DIO BENU
 

 


 BENEDIKTO LA XVI-a (16.4.1927 - 31.12.2022)

Sabaton la 13-an de decembro 2022 je la 9,34 horo mortis la emerita papo Benedikto la 16-a en monaĥejo Mater Ecclesiae en Vatikano en la aĝo de 95 jaroj.

Merkredon la 28-an de decembro li akceptis sanktoleadon de malsanuloj. Sabate post lia morto estis lia korpo transportita en Vatikanan Bazilikon por publika honorigo. La lasta adiaŭo kun la 265-a papo de la katolika eklezio okazis la 5-an de januaro dum funebra sankta meso.

al la indekso


 ENKONDUKAJ VORTOJ

Estimataj kaj karaj legantoj, karaj gefratoj, jen mi sendas al vi tiun ĉi duan numeron de la nunjara nia periodaĵo Dio Benu kun espero, ke ĝia enhavo kaptos vian atenton.

Mi deziras al vi travivon de la Pasko plenigitan de ĝojo, fido kaj espero, ke la resurektinta Jesuo, nia Savinto, venkis la morton kaj malfermis al ni vojon al ĉielo.

Dezirante al vi agrablan travivon de ne nur la printempa jarsezono, sed ankaŭ bonan legadon de Dio Benu, tre kore vin salutas via frato Miloslav.

al la indekso


 LA KAŬZO DE MALBONECO

Tiu ĉi nia mondo estas des pli malbona, homoj jam eĉ ne plu estas homoj, ĉiu estas egoisto, neniu kunsentas kun aliulo, ĉiu okulumas, kiel la aliulon superruzi, al neniu eblas kredi, ĉiuj estas monaviduloj.“ Eble tiujn ĉi vortojn vi ankaŭ aŭdas. Kaj ĉiu, kiu ilin eldiras, certe aldonas eĉ eksplikon, kial tio tiel estas. Iu sin referencas al postsekvoj de komunismo, alia vidas kaŭzon en konsumismo, plua en malbone starigita postrevolucia moralo. La aliuloj plendas pro malforta disciplino en lernejoj, pro perdo de kristana kredo aŭ pro neĉeesto de gepatra aŭtoritato.

Simple dirite, do ja ĉeĥo, tio estas klara ekspliko.

Ĉar mi persone defendas min kontraŭ nigro-blanka vidado de la mondo, kun ĉiu, kiu super tio lamentas, mi nur parte konsentas. Veron eble havas ĉiuj kunkune. Ĉiu tiun sian parteton. Sed kia mi estus ĉeĥa homo, se mi ne volus havi pli grandan parton de la vero ol la aliuloj kaj en diskutoj ilin superi?

Se la aliuloj serĉas eksplikon pro malbonecoj de la mondo en lernejoj, en politiko, en entreprenado aŭ en familioj, mi ĝin trovis tie, kie ĝin eble neniu serĉus. Sur tombejo. Lastatempe mi do devis ‒ pli devige ol el bona volo ‒ partopreni kelkajn funebrajn ceremoniojn. Kun mortintoj sin adiaŭis super iliaj ĉerkoj membroj de ĉiuj kompanioj kaj korporacioj, kies ili vivante estis membroj. Kaj unu parolanto apud la alia parolis pri la mortintoj kiel pri bonaj amikoj, honestaj unuopuloj, modelaj civitanoj, ekzemplaj karakteroj, noblanimaj estuloj, fidelaj kamaradoj, oferemaj kunlaborantoj.

Dum mi foriris el la tombejo, mi ekkomprenis, kial estas la mondo, en kiun mi revenas, tiel malbona. La bonuloj ja jam formortis.

D-ro Max Kašparů (20.2.2012)

al la indekso


 VALOROJ

 

Kia estas diferenco inter riĉo, malriĉo kaj mizero? Riĉa estas tiu, kiu havas pli multe, ol li bezonas. Malriĉa estas tiu, kiu havas nur tion, kion li bezonas, kaj pro mizero suferas tiu, kiu havas pli malmulte, ol li bezonas. Krom tio ekzistas eĉ aliaj formoj de riĉeco. En iu malnova memoriga libro mi legis jenan verseton: „Malriĉeco honoron ne forprenas, la malriĉuloj per sia honoro estas riĉaj.“

Alivorte... Invitis min entreprenistoj al malfermo de ilia nova familia domo. La eksterejo kiel el Beverly Hills, la interno inda por petrola magnato. Sed en la tuta domo mi ne vidis librejon. Do malriĉaj homoj.

Max Kašparů

al la indekso


 PERSISTU FIRME EN LA KREDO!

Benedikto la 16-a

Jesuo Kristo estas vera vojo, vero kaj vivo ‒ atestas Benedikto la 16-a en sia spirita testamento.

Kiam mi en tiu ĉi malfrua horo de mia vivo retrorigardas al jardekoj, kiujn mi travivis, mi antaŭ ĉio vidas, kiom da kaŭzoj mi havas por dankemo. Precipe mi dankas al Dio mem, al la donacanto de ĉiu bona donaco, kiun donis al mi vivo, akompanate min en diversaj momentoj de ĥaoso; ĉiam Li min levis, kiam mi komencis fali, kaj ĉiam Li donis al mi lumon de sia vizaĝo. Mi retrovidas kaj komprenas, ke eĉ malhelaj kaj lacigaj vojetapoj estis por mia savo kaj ke ĝuste sur ili Li min bone gvidis.

Mi dankas al miaj gepatroj, kiuj donis al mi vivon en malfacila tempo kaj kiuj al mi per valoro de grandaj oferoj kaj per sia amo preparis belegan hejmon, kiu kiel hela lumo ĝis nun lumradias ĉiujn miajn tagojn. Klara kredo de mia patro instruis nin infanojn kredi kaj kiel vojmontrilo ĝi ĉiam firme staris meze de ĉiuj miaj sciencaj sukcesoj; la profunda sindonemo kaj granda boneco de mia patrino estas referenco, por kiu mi ne povas sufiĉe danki. Mia fratino dum tutaj jardekoj al mi altruisme kaj kun amplena zorgo helpadis; mia frato al mi kun klareco de siaj opinioj, per energia decido kaj trankvila koro ĉiam montradis vojon. Sen tiu ĉi konstanta preventado kaj akompanado mi ne trovus la ĝustan vojon.

Mi elkore dankas al Dio por multaj amikoj, viroj kaj virinoj, kiujn Li ĉiam starigis apud mi; por kunlaborantoj en ĉiuj etapoj de mia vojo; por instruistoj kaj studentoj, kiujn Li al mi donis. Dankeme mi ĉiujn konfidas al lia boneco. Kaj mi dankas al Eternulo por belega patrujo en bavariaj Cis-alpoj, en kiuj mi ĉiam vidis brili belecon de la Kreinto mem. Mi dankas al homoj de mia patrujo, ĉar mi en ili denove kaj denove spertis belecon de la kredo. Mi preĝas, ke nia lando restu la lando de la kredo, kaj mi vin petas, karaj samlandanoj: ne lasu vin deturni de la kredo. Kaj fine mi dankas al Dio por ĉiu beleco, kiun mi povis ĝui en ĉiuj miaj vojetapoj, sed antaŭ ĉio en Romo kaj Italio, kiu iĝis mia dua patrujo.

De ĉiuj, al kiuj mi faris iun maljustaĵon, mi elkore petas pardonon.

Tion, kion mi pli antaŭe diris al miaj samlandanoj, mi nun diras al ĉiuj, kiuj estas en la eklezio konfiditaj en mian servon: Staru firme en la kredo! Ne lasu vin erarigi! Ofte ŝajnas, kvazaŭ la scienco ‒ la natur-scienco unuflanke kaj la historia esplorado (precipe ekzegezo de la Sankta Skribo) duaflanke ‒ pruvis proponi nerefuteblajn rezultojn, kiuj malakordas kun la katolika kredo. Mi travivis variigojn de la naturscienco jam antaŭlonge kaj mi povis vidi, kiel male malaperis ŝajnaj certecoj kontraŭ la kredo, kiuj montriĝis ne esti scienco, sed filozofiaj traktatoj, kiuj koncernas la sciencon ĉiam nur laŭŝajne; same kiel duaflanke ĝuste en dialogo kun natursciencoj eĉ la kredo ellernis pli bone kompreni limojn de dimensioj de siaj pretendoj, kaj per tio eĉ sian specifecon. Jam sesdek jarojn mi sekvas vojon de teologio, precipe de bibliaj sciencoj, kaj kun alternado de diversaj generacioj mi vidas, kiel la tezoj, kiuj ŝajnis esti neskueblaj, disfalas kaj sin montras esti nuraj hipotezoj: la liberala generacio (Harnack, Jülicher ktp.), ekzistencialisma generacio (Bultmann ktp.), marksisma generacio. Mi vidis kaj mi vidas, kiel el retaro de hipotezoj elmerĝis kaj denove elmerĝas racieco de la kredo. Jesuo Kristo estas vera vojo, vero kaj vivo ‒ kaj la eklezio kun ĉiuj siaj mankoj estas vera lia korpo.

Fine mi humile petas: preĝu por mi, por ke la Sinjoro spite de ĉiuj miaj pekoj kaj malperfektaĵoj akceptu min en eternajn loĝejojn. Por ĉiuj, kiuj estas al mi konfiditaj, mi ĉiutage el la tuta koro preĝas.

Skribita la 29-an de aŭgusto 2006, publikigita nur nun.

Laŭ semajngazeto Katolický týdeník - Perspektivy 3-9/1/2013

 al la indekso


 VORTOJ DE BENEDIKTO LA 16-A KOMENCE DE LIA PONTIFIKADO

„Tiu, kiu kredas, neniam estas sola ‒ nek en la vivo nek en la mortado... Tiel eĉ mi povas scii: mi ne estas sola. Mi ne devas mem ĉion porti, kion mi verdire eĉ ne povas porti mem. La legio de la Diaj sanktuloj min ŝirmas, subapogas kaj portas. Kaj via preĝo, karaj geamikoj, via korfavoremo, via amo, via fido kaj via espero min akompanas. Ĉar al la komuneco de la sanktuloj ne apartenas nur gravaj personoj, kiuj antaŭiris nin kaj kies nomojn ni konas. La komunecon de la sanktuloj formas ĉiuj ni, kiuj estis baptitaj en la nomo de la Patro, kaj de la Filo kaj la Sankta Spirito.“ (24.4.2005)

* * *

„La Eklezio vivas. Kaj la Eklezio estas juna. Ĝi en si portas estonton de la mondo, kaj tial ankaŭ al ĉiu unuopulo ĝi montras vojon al estonteco. La Eklezio vivas ‒ ni vidas tion, kaj ni sentas ĝojon, kiun la Resurektinto al sia popolo promesis. La Eklezio vivas ‒ vivas, ĉar vivas Kristo, ĉar Li fakte resurektis.“ (24.4.2005)

* * *

„Ekzistas pli multaj specoj de dezerto. Ekzistas dezerto de malriĉeco, dezerto de malsato kaj soifo. Ekzistas dezerto de forlasiteco, soleco, damaĝita amo. Ekzistas dezerto de Dia tenebro, de malpleneco de animo, kiuj nenion plu scias pri digneco kaj pri la vojo de homo. La eksteraj dezertoj en la mondo kreskas, ĉar multe pligrandiĝis dezertoj internaj. Tial trezoroj de la mondo ne plu servas al konstruo de Dia ĝardeno, kie povas ĉiuj vivi, sed al konstruo de malbono. La Eklezio kiel tuto kaj ĝiaj paŝtistoj devas kiel Kristo ekiri vojon, por homojn el dezerto alkonduki al lokoj de la vivo ‒ al amikeco kun la Filo de Dio, kiu donacas al ni vivon, la vivon en pleneco.“ (24.4.2005)

* * *

„Ne liberigas potenco, sed amo. Ĝi estas signo de Dio, kiu mem estas la Amo. Kiel ofte ni deziras, ke Dio sin montru pli potence. Por ke Li intervenu, ekstermu malbonon kaj kreu pli bonan mondon... Ni suferas pro Dia paciencemo. Kaj tamen ni ĉiuj ĝin bezonas. Dio, kiu iĝis Ŝafido, al ni tion diras: La mondo estas savota pere de Krucumito, kaj ne pere de tiuj, kiuj Lin krucumis. La mondo estas savota pere de Dia indulgemo.“ (24.4.2005)

* * *

„Nur tie, kie ni renkontas vivan Dion en Kristo, ni lernas, kio estas amo. Ni ne estas hazarda kaj sensenca produkto de evoluo. Ĉiu el ni estas frukto de Dia ideo. Ĉiu estas volata, ĉiu estas amata, ĉiu estas bezonata. Estas nenio pli bela ol renkontiĝi kun Kristo en evangelio. Estas nenio pli bela, ol ekkoni Lin kaj al aliaj donaci amikecon kun Li.“ (24.4.2005)

* * *

„Ĉu eble ni timas, ke se ni permesos al Kristo eniri kaj se ni tute malfermiĝos al Li, ke io povus esti deprenita el nia vivo?... Ne, tiu, kiu al Kristo permesas eniri, tiu tute nenion perdas el tio, kio igas la vivon libera, bela kaj granda. Ne, nur en tiu amikeco malfermiĝos pordo de la vivo. Nur en tiu amikeco ekestos grandaj eblecoj de la homa estado. Nur en tiu amikeco ni spertas, kio estas bela kaj liberiganta. Tial mi volus hodiaŭ kun granda emfazo kaj granda konvinko el sperto de mia propra longa vivo diri: Ne timu antaŭ Kristo! Li nenion deprenos kaj ĉion donos. Kiu sin donacas al Li, tiu ĉion centoble rericevos.“ (24.4.2005)

* * *

„La vojoj de la Sinjoro ne estas komfortaj, sed ja ankaŭ ni ne estis kreitaj por komforto, sed por tio, kio estas granda, kio estas bona.“ (24.4.2005)

* * *

„Mi fidas pri via helpo. Mi vin petas pri indulgo, kiam mi eraras kiel ĉiu homo, aŭ se io restos nekomprenebla el tio, kio devas papo pro sia konscienco kaj pro la konscienco de la eklezio diri kaj fari. Mi vin petas pri via konfido. Se ni nin kune tenos, ni trovos ĝustan vojon. Kaj ni petu la Virgulinon Maria, Patrinon de la Sinjoro, ke ŝi donu al ni eksenti la virinan kaj patrinan bonecon, nur en kiu al ni povas estiĝi la tuta profundo de la mistero de Kristo. Dio benu al vi ĉiuj!“ (25.4.2005)

* * *

„Homo estas kreitaĵo plena de mistero. Estas vero, ke li devenas el tero, sed estis al li enspirita spiro de Dio. Jesuo spiris sur apostolojn pridonacinte ilin nove, sed ankoraŭ pli grandefekte, per la spiro de Dio. En homoj estas spite de ĉiuj iliaj limoj io absolute nova ‒ la Dia spiro. En ni vivas la Dia vivo, Spiro de lia amo, de lia vero kaj lia boneco.“ (15.5.2005)

* * *

„Fine mi metas sur vian koron amon al la Patrino de la Sinjoro. Faru tion kiel sankta Johano, kiu ŝin akceptis en sia plej profunda koro. Donu vin konstante denove renovigadi per ŝia patrineca amo. Lernu vin de ŝi ami Kriston. Dio benu vian vojon!“ (15.5.2005)

* * *

„Ke estu niaj vojoj la vojoj de Jesuo! Niaj domoj estu por Li kaj kun Li! Lia ĉeesto trapenetru nian ĉiutagan vivon. Per tiu ĉi gesto ni metas antaŭ liajn okulojn suferon de malsanuloj, solecon de junaj eĉ maljunaj, tenton, timzorgon ‒ la tutan nian vivon... Kristo mem estas Dia beno por la mondo ‒ la benradio etendiĝu super ni ĉiuj!“ (26.5.2005)

* * *

„Fakte nin la Virgulino Maria, la Patrino de la Sinjoro, instruas, kion signifas, eniri en komunecon kun Kristo. Ni ŝin petas, nian sanktan Patrinon, ke ŝi helpu nin la tutan nian eston malfermadi ĉiam pli multe al ĉeestado de Kristo. Ke ŝi helpadu al ni fidele sekvadi Lin, tagon post tago, sur vojoj de nia vivo (26.5.2005).

El arkivo de la semajngazeto Světlo (Lumo), 22.1.2023

al la indekso


 DIO FRAPAS EĈ SUR VIAN KORON

Ĉu atendi? Kion?

La Biblio diras, ke estas necese atendi. Kion? „Ĝis venos nia Sinjoro“ (1 Kor 1,7). Dum Kristnasko ni memorigas al ni la unuan alvenon de Jesuo en certa historia momento. Li venos poste eĉ fine de la tempoj. Sed Li precipe alvenas ĉiutage viziti ĉiun viron kaj virinon. Nia Dio estas „Dio-kiu-venas“. Li venas senĉese. Li nian atendon ne disreviĝos! Eble li iun momenton nin lasos atendi en mallumo, por doni maturiĝi al nia espero, sed neniam Li trompas. La Sinjoro konstante alvenas, ĉiam Li estas kun ni. Iam Li ne lasas sin videbligi al ni, sed ĉiam Li alvenas.

Jesuo staras ĉe la pordo de via koro

Jesuo, kiel diras Biblio, staras ĉe la pordo kaj frapas. Ĉiutage. Ĉe la pordo de nia koro. Ĉu vi scipovas aŭskulti la Sinjoron, kiu frapas, alvenas viziti vin hodiaŭ kaj frapas vian koron eĉ per malkvieto, ideo, inspiro? Li venis al Betlehemo, Li venos fine de la mondo, sed Li alvenadas al ni ĉiun tagon. Estu maldormemaj, observu, kion vi sentas en la koro, kiam la Sinjoro frapas.

La vivo havas helajn kaj malhelajn lokojn

Ni bone scias, ke la vivo havas siajn altaĵojn eĉ malaltaĵojn, helajn eĉ malhelajn lokojn. Ĉiu el ni spertas momentojn de elreviĝo, malsukceso kaj kaoso. Nune ni krome travivas situacion signitan per pandemio, kio en ni vekas kaoson, zorgojn, antaŭtimojn eĉ rezignacion. Minacas al ni falo en pesimismon, fermitecon kaj apation. Kiel al ĉi ĉio reagi? La aŭtoro de la bibliaj psalmoj konsilas: „Nia animo elrigardas Eternulon, Li mem estas nia helpo kaj ŝildo. En Li ĝojas nia koro“ (Psa 32, 20-21). La fidema atendado je Dio donas al ni apogon kaj kuraĝon dum niaj malhelaj tagoj de la vivo.

Dio estas ĉeestanta en la historio

Advento al ni senĉese memorigas, ke Dio estas ĉeestanta en la historio, kiun Li malgraŭ ĉio kondukas al ĝia celo kaj pleneco. Dio estas en la homhistorio ĉestanta, Li estas „Dio-kun-ni“, Dio ne estas malproksima, Li ĉiam estas kun ni kaj ofte Li frapas pordon de nia koro. Dio vojiras ĉe nia flanko por apogadi nin. La Sinjoro neniam forlasas nin, Li akompanas nin dum niaj vivperipetioj, por helpi nin trovi sencon de ĉi tiu pilgrimo, signifon de ordinareco kaj por plenigi nin je kuraĝo dum provoj kaj doloroj. Meze de la vivŝtormoj Dio al ni ĉiam donas manon.

Laŭ prediko de la papo Francisko 29.11.2020

al la indekso


 LA PAPO: VOLONTE MI VIZITUS UKRAINION, MI ATENDAS KONVENAN MOMENTON

Post dujara paŭzo hodiaŭ al la papo Francisko revenis „Korto de infanoj“, la iniciato subtenata fare de „Korto de nacioj“, organizata fare de la Papa Konsilio por Kulturo, kiu ĉiujare al li alkondukas infanojn vivantajn en sociale maloportunaj kondiĉoj.

Nunjare la papo Francisko akceptis sur sugesta placo de la sankta Damaso de Apostola palaco ĉirkaŭ 160 infanoj, kiuj vizitas lernejon Sant‘Alessio - Margherita di Savoia en Romo: multaj el ili estas blindaj, malbonvidantaj aŭ havantaj aliajn okulajn, korpajn aŭ psikajn handikapojn.

La renkontiĝon kun la papo ĉeestis ankaŭ kelkaj infanoj de fuĝintoj el Ukrainio, kiujn en Romo akceptis paroĥo de la sankta Sofio. Ĝuste tiuj ĉi infanoj parolis kun la papo metante al li sincerajn demandojn, kiuj kuŝas sur iliaj koroj.

„Ĉu vi povas viziti Ukrainion kaj savi ĉiujn infanojn, kiuj tie nuntempe suferas?“ demandis unu el malgrandaj fuĝintoj, kiu nune trovis rifuĝejon en Romo. La papo prete respondis:

„Mi estas kontenta, ke vi estas ĉi tie: mi multe pensas pri la infanoj en Ukrainio, kaj tial mi sendis kelkajn kardinalojn, ke ili helpadu tie kaj estu proksimaj al ĉiuj homoj, sed precipe al infanoj. Mi volus viziti Ukrainion, nur mi devas atendi konvenan momenton, ĉu vi scias? Ĉar ne estas facile fari decidon, kiu povas al la tuta mondo pli multe damaĝi ol utili. Mi devas serĉi la ĝustan momenton, kiam tion realigi. Ĉi-semajne mi akceptos reprezentanton de la ukrainia registaro, kiuj venos por interparoli pri mia eventuala vizito: ni vidos, kia estos la rezulto.“

La alia infano demandis, kia tio estas esti papo.

„Kiel mi do sentas min kiel papo? Kiel homo, kiel ĉiu el vi en via okupo, en via laboro. Ĉar mi estas ankaŭ same homo kiel vi, kaj ĉar mi havas tiun ĉi okupon, mi devas fari ĝin laŭeble plej humile kaj plej bone laŭ mia personeco, sen ke mi faru aferojn, kiuj estas por mi fremdaj“, respondis la papo Francisko kaj fine li respondis la demandon rilate sian handikapon.

„Kiam mi rigardas infanojn havantajn iujn limigojn, iujn handikapojn, mi opinias, ke Dio donis al ili aliajn belajn proprecojn. Unu el la aferoj, kiu, mi konfesos al vi, tuŝas mian koron, kiam mi troviĝas inter blinduloj, estas tiu ĉi: Tiomfoje, vere tiomfoje ili diras al mi: Ĉu mi povas rigardi vin? Komence mi ne komprenis tion, sed poste mi diris: Jes! Kaj ili permane tuŝis vizaĝon kaj min rigardis. Kion mi en tio vidas? Kreivecon: la homo, kiu havas iun limigon, ĉiam trovas forton, por tiun limigon superi, kaj tio estas kreiva kaj estas necese tion rekoni.“

Vatican News, 04.06.2022

al la indekso


 PERSISTA PREĜO

Katekizo de la papo Francisko dum ĝenerala aŭdienco la 11-an de novembro 2020 en biblioteko de la Apostola Palaco en Romo

Petu, kaj al vi estos donite, serĉu, kaj vi trovos, frapu, kaj al vi estos malfermite. Ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. Kaj de kiu el vi, kiu estas patro, filo petos panon, kaj li donos al li ŝtonon?Aŭ se li petas fiŝon, ĉu li anstataŭ fiŝo donos al li serpenton? Aŭ se li petos ovon, ĉu li donos al li skorpion? Se vi do, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj infanoj, des pli via Patro ĉiela donos la Sanktan Spiriton al tiuj, kiuj petos al Li. (Luk 11,9-13)

Karaj gefratoj, bonan tagon! Ni daŭrigas katekizon pri la preĝo. Iu diris al mi: „Tro vi parolas pri la preĝo. Tio ne estas necesa.“ Jes, estas tio necesa. Se ni do ne preĝas, ni ne havos forton plu vivi. La preĝo estas oksigeno de la vivo. Per la preĝo ni altiras sur nin atentemon de la Sankta Spirito, kiu nin senĉese plu portas. Tial mi tiomfoje pri la preĝo parolas.

Jesuo donis al ni ekzemplon de la senĉesa preĝo persisteme praktikata. Lia konstanta dialogo kun la Patro, silente kaj koncentriĝe, estas apogo de la tuta lia misio. La Evangelioj ankaŭ al ni prezentas liajn instigojn al la disĉiploj, ke ili insiste kaj nelaciĝinte preĝu. La Katekismo memorigas tri parabolojn de la evangelio de Luko, kiuj emfazas la karakterizon de la preĝo de Jesuo (komp. KKE, 2613).

La preĝo antaŭ ĉio devas esti persista: kiel la homo en la parabolo, kiu senĉese meze de la nokto petas de amiko tri panojn por sia neatendita gasto. La amiko rifuze respondas, ĉar li jam kuŝas surlite, sed li insistas kaj insistas, ĝis li devigos lin ellitiĝi, por doni al li panojn, pri kiuj li petas (komp. Luk 11,5-8). Li malcedeme petas. Sed Dio estas pli pacienca ol ni, kaj tiu, kiu fide kaj persisteme frapas pordegon de lia koro, ne restos elrevigita. Dio ĉiam respondas, ĉiam. Nia Patro bone scias, kion ni bezonas; la sintrudemo ne celas Lin informi aŭ konvinki, sed vivigi en ni sopiron kaj atendemon.

La dua parabolo rilatas vidvinon, kiu sin turnas al juĝisto, por ke li pledu por ŝi. La juĝisto estas senskrupula, sed fine li decidos plenumi peton de la vidvino, devigita per ŝia insistado (komp. Luk 18, 1-8). Li diras al si: „Mi faros por ŝi justecon, por ke ŝi ne malfortigu min per sia ĉiama venado.“ Tiu ĉi parabolo komprenigas, ke la fido ne estas iu momenta impulso, sed kuraĝo invoki Dion, ja eĉ „diskuti“ kun Li nerezignante antaŭ malbono kaj maljusteco.

La tria parabolo prezentas fariseon kaj impostiston, kiuj vizitas templon por preĝi. La unua sin turnas al Dio laŭdante siajn meritojn; la dua eĉ ne sentas sin inda eniri sanktejon. Sed Dio ne elaŭdos la preĝon de la unua, do de la fieraj, sed la preĝon de la humilaj (komp. Luk 18, 9-14). Ne ekzistas vera preĝo sen humila spirito. Kaj ĝuste la humileco nin kondukas, ke ni petadu perpreĝe.

La instruo de la evangelio estas klara. Estas necese senĉese preĝadi, eĉ se ĉio sin montras kiel vana, ŝajnas, ke Dio estas surda kaj muta kaj ke temas nur pri la perdo de la tempo. Eĉ se la ĉielo estas obskurigita, la kristano ne ĉesas preĝi. Lia preĝo estas paralela kun fido. Kaj la fido en la vivo povas ofte ŝajni kvazaŭ iluzio kaj senefika penado. Dum nia vivo ekzistas malhelaj momentoj, kiam la fido ŝajnas esti iluzio. Sed praktikadi preĝon signifas akceptadi ankaŭ ĉi tiun penadon. Iu povas diri: „Patro, mi preĝadas kaj mi sentas nenion... mi havas aridan koron.“ Sed eĉ dum tiuj momentoj ni devas daŭrigi, kiam ni sentas nenion. Multaj sanktuloj kaj sanktulinoj spertis nokton de la kredo eĉ silentadon de Dio – kiam ni frapas kaj Dio ne respondas ‒ sed la sanktuloj persistis. Dum tiuj ĉi noktoj de la kredo neniam estas sola tiu, kiu preĝas. Jesuo ja estas ne nur la atestanto kaj majstro de la preĝo, Li estas pli. Li nin inkluzivas en sian preĝon, por ke ni povu preĝi en Li kaj pere de Li. Kaj tio estas verko de la Sankta Spirito. Tiukaŭze nin la evangelio instigas peti Patron en la nomo de Jesuo. La sankta Johano alportas tiujn ĉi vortojn de la Sinjoro: „Kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.“ (Joh 14,13) La Katekismo eksplikas, ke „la certeco de la elaŭdo de niaj petoj baziĝas sur la preĝo de Jesuo“ (KKE, 2614). Tiu donas al la homa preĝo flugilojn, kiujn ĝi ĉiam sopiris havi.

Kiel do ne mencii vortojn de la 91-a psalmo, plenajn de fido, fontantaj el koro, kiu ĉion atendas de Dio: „Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos, Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso. Ne timu la teruron de nokto, nek sagon, kiu flugas tage, nek peston, kiu iras en mallumo, nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.“ (Psa 91,4-6) En Kristo tiu ĉi belega preĝo plenumiĝas, en Li ĝi trovas plenecon de sia vero. Sen Jesuo al niaj preĝoj minacus, ke ili reduktiĝus je homaj strebadoj, plej ofte destinitaj por malsukceso. Sed Li surprenis ĉiun vokon, ĉiun ĝemon, ĉiun jubilon, ĉiun insistan peton... ĉiun homan preĝon. Ne forgesu, ke en ni preĝas la Sankta Spirito, Li gvidas nin al preĝo kaj alkondukas nin al Jesuo. Li estas donaco, kiun donacis al ni la Patro eĉ la Filo por vojo al renkontiĝo kun Dio. Kiam ni preĝas, tiam en nia koro preĝas la Sankta Spirito.

Kristo estas por ni ĉio, ankaŭ en nia vivo de la preĝo. La sankta Aŭgusteno tion diras per impresa esprimo, kiun ni trovas ankaŭ en Katekismo. Jesuo „por ni preĝas kiel nia sacerdoto, Li preĝas en ni kiel nia kapo; ni preĝas al Li kiel al nia Dio. Ni do ekkonadu niajn voĉojn en Li kaj lian voĉon en ni.“ (KKE, 2616) Tial la kristanon, kiu preĝas, nenio timigas, li konfidas sin al la Sankta Spirito, kiu estis donacita al ni, Li petas en ni kaj instigas nin al preĝo. La Sankta Spirito, la Majstro de la preĝo, nin gvidu kaj instruu preĝi.

Laŭ la Ĉeĥa Sekcio de la Radio Vatikana

Estis grandvendreda vespero. Jam estis post entombigo de Jesuo. Judoj venis al Jozefo el Arimateo riproĉante lin: „Ĉu vi vendis tiun vian belegan tombon al tiu ribelulo, al tiu blasfemulo, al tiu Jesuo, kiu sin prezentadis kiel Dio...!?” „Mi al li nenion vendis!“ neis perkape Jozefo el Arimateo. „Nu tio ne estas ebla! Ĉu vi do ĝin donis al li eble senpage...?” konstatis la judoj. „Nenion mi donis al li!“ La judoj rigardis nekomprenante. „Mi nur ĝin pruntedonis al li,“ diras Jozefo, kaj li aldiris: „Sed nur por tri tagoj...!“

El revuo Milujte se 58/2021

al la indekso


 DOGMOJ KIEL FIRMAJ BORDOJ

Ĉu dogmoj ne estas anakronismoj? Ĉu eble senbezona vestiĝo de pasinteco? En unu leciono uzis profesoro por siaj lernantoj paralelon, kiu eksplikas kontribuon de la dogmoj – do la kredartikoloj, pri kiuj la Eklezio sekure gvidata pere de la Sankta Spirito neeraripove deklaras, ke ili estas centprocente certaj faktoj, kiujn al ni konigis Dio mem. Tiu ĉi paralelo similigas la dogmojn kun firmaj bordoj de la vivodona rivero...

Majstra profesoro la malsimplajn aferojn sukcesas ekspliki tre kompreneble kaj surprize nekomplike – kaj ankoraŭ tiel, ke la lernantoj ilin bone memorfiksas. Kelkajn tiajn mi en la vivo havis. Unu el ili al ni eksplikis dogmojn de la katolika kredo kiel bordojn, difinitajn limojn de la teologiaj esploroj kaj konsideroj. Kiel rivero bezonas firmajn bordojn, por ke ĝi nekontroleble ne disfluu kaj ne fariĝu putranta marĉejo, tiel same estas ankaŭ kun teologio – kaj respektive kun kristana kredo, kiun iel la teologio sisteme strebas (science) sistemigi, priskribi... Inter la bordoj sur rivero sekure moviĝas ŝipoj navigaciantaj sur ĝi. Kaj inter kredartikoloj moviĝas tiu, kiu plue komprenetas kredverojn, strebante pli profunden enpenetri ilin, primeditante ilin... Dogmoj do kreas sekurajn limojn de nia plua kredmeditado. Kaj kiel bordoj estas du (la dekstra kaj maldekstra) kaj ili ambaŭ estas por sekura navigebleco de la rivero same gravaj, tiel ankaŭ dogmoj ofte kreas certajn parojn: determinantaj ekkonadojn de la kredveroj el ambaŭ flankoj. Ekzemple: 1. sur unu flanko Jesuo Kristo estas vera Dio, 2. sur la dua flanko Jesuo Kristo estas vera homo. Tio determinas sekuran kadron por pluaj konsideroj. Se en iu el ili io el lia dieco perdiĝas, ni jam estas sur seka tero, ekster la vivodona fluo de la vera kristana kredo (en la 4-a jarcento ĝuste tiamaniere aperis „ekstere“ sekvantoj de tielnomata arianismo – la hereza instruo neanta veran diecon de Kristo). Sed same tiel, se en niaj konsideroj komencas perdiĝi vera homeco de Kristo, denove ni troviĝas ekster vivodona fluo de la vera kristana kredo, eĉ se ni troviĝas sur la tero de la mala bordo (tio okazis en 5-a jarcento al sekvantoj de t.n. nestorianismo, kiuj reage al arianismo tiel klopode defendis kaj emfazis veran diecon de Kristo, ĝis ĉe ili tute malaperis lia vera homeco). Inter riverbordoj vivas ankaŭ fiŝoj. Dum ili estas „inter bordoj“, ili estas en la rivero, la fonto de ilia vivo. Se ili transpaŝus bordon, ili troviĝus sur seka tero. Tie ili longe ne transvivus... Same tiel estas kun ni kaj la vivo sen kredo. Kaj kiam la dogmoj estas bordoj de tiu ĉi vivodona kredrivero, decas scii, kie tiuj ĉi „bordoj“ troviĝas. Konsidere al amplekseco de la temo – kaj al tio, ke ĝi estas plena – ĝi tamen estas surprize konciza.

Sac. Pavel Zahradníček Milujte se! 63/2022, 2.11.2022

Dogmo. En greka lingvo la vorto „dogma“ signifas „koncepto, instruo“, devenanta el verbo „dokein“, kiu signifas „montriĝi esti ĝusta“. En kristanismo tiel indikataj kredartikoloj estas tiuj, kiujn la Eklezio kun neeraripoveco instruas kiel de Dio mem revelaciita vero.

La patrino sendis Joĉjeton al paroĥestra domo kun komuniko memorigante lin: „Precipe ne forgesu bele saluti - Laŭdata estu Jesuo Kristo!“ Post la reveno la patrino demandas Joĉjeton: „ Ĉu vi do salutis, kiel mi tion diris al vi?“ Kaj Joĉjeto kun senruza rideto respondis: „Alvenis al mi malfermi mastrino, tial mi diris - Saluton Maria!“

al la indekso


 DIO LA PATRO ‒ DIO ESTAS NEK VIRO, NEK VIRINO...

Jesuo Kristo esprimas la proksimecon kaj amon de Dio per unu vorto: „Patro“. Tiun ĉi titolon por Dio konis ja eĉ aliaj religioj, sed ili uzadis ĝin aŭ en senco de ĉionenhavanta scio, ke Dio estas Kreinto de ĉio, aŭ ĝi estis kunigata kun imago de fizika parenceco inter dioj kaj homoj. Sed la kristanoj kredas, ke Dio nin (pere de bapto) vere akceptas kiel siajn infanojn.

La Patro ‒ donacinto de bono

Jesuo diras: „Kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li ŝtonon?... Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li!“ (Mat 7,9.11).

Jesuo diras: „Via Patro ĉiela scias, ke vi bezonas ĉion tion. Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj ĉio tio estos aldonita al vi.“ (kp. Mat 6,25-34).

La Patro sin vidigas en Kristo

Kristo estas vidiĝo kaj enkorpiĝo de la mizerikordo de la Patro. (Johano Paŭlo la Dua)

La regno, kiun alportas Jesuo, estas la regno de Dio. Jesuo revelacias, kiu estas Dio, kaj Li nomas Lin intime Patro (Mar 14,36). Dio malfermiĝas al mizero kaj sufero de homo: Li estas la amanta Patro, kompatplena, pardonanta kaj donanta senkoste gracon, kiun ni petas. Tiel Lin al ni montras en la Biblio parabolo pri prodiĝema filo kaj mizerikorda patro (Luk 15,3-32).

La sankta Johano diras, ke „Dio estas la amo“ (1 Joh 4,8.16). Tial ĉiu homo estas invitata al konvertiĝo kaj al tio, ke li fidu je mizerikorda amo, kiun Dio por li havas: la regno kreskos tiumezure, kiom la homo ellernos fidi al Dio kaj sin turni al Li kiel al la Patro (kp. Luk 11,2; Mat 23,9).

Jesuo Kristo diras: „Mi kaj la Patro estas unu. Kiu vidas min, vidas ankaŭ la Patron.“ (Joh 14,9)

Danĝero en kompreno de Dio la Patro

Kun nocio kaj imago de Dio ‒ la Patro estas kunigita danĝero. Ekzistas granda tento imagi al si Dion kiel limigitan estulon laŭ maniero de homo.

Por multaj la imago de la patro eble kuniĝas kun propraj malbonaj spertoj. Ili eble sian patron eĉ ne ekkonis, aŭ ekkonis lin kiel tiraneman kaj maljusteman despoton. Ĉi tie estas necese memorigi, ke patro, tiel kiel ni ekkonis lin, ne povas esti modelo por Dio - la Patro, sed male. Dio la Patro devas esti modelo por homaj patroj... Sed grave estas memorigi, ke kvankam „Dio estas la Patro“, sed en Jesuo Kristo Li estas same tiel nia amiko kaj frato.

Dio estas alia

Ni ne forgesu, ke ĉiu nia titolado de Dio povas esti en sia konsekvenco erariga. Dio estas nek viro, nek virino. Li estas Dio, transiganta niajn nociojn kaj komprenon. Dio de la Biblio neniukaze havas patrajn trajtojn! En la Malnova kaj eĉ Nova Testamentoj Dio revelacias eĉ siajn ecojn kaj agmanierojn, kiuj tipe estas patrinecaj: Li konsolas, protektas, vivtenas, estas tenera. Dio estas nia Patro kaj nia Patrino (kp. Jes 49,15). Dio estas nek viro, nek virino, sed ni sentas lian manon, per kiu Li nin tuŝas, kiel patran eĉ patrinan.

La Sinjoro estas mia lumo kaj mia savo: kiun mi devas timi?

La Sinjoro estas defendo de mia vivo; kiu povas min teruri?

Nur unu aferon mi petas de la Sinjoro, nur ĉi tion mi deziras: ke mi restu en la domo de la Sinjoro en la daŭro de mia tuta vivo, por ĝui la bonecon de la Sinjoro kaj admiri lian templon.

Mi certe kontemplos la bonecon de la Sinjoro en la lando de la vivantoj. Esperu en la Sinjoro, estu forta kaj kuraĝa. Estu konstanta. (Psa 27)

Aŭtoro: IMA, 2021

al la indekso


  SEKULARIGO KAJ NOVA „ALFABETO“ POR KREDHEROLDADO

La papo Francisko dum sia vizito de Slovakio en la jaro 2021 montris al la tiea eklezio kaj al la tuta Eŭropo, kiel „priloĝi“ la mondon humile kaj sen nostalgio pri la pasinto.

Andrea Tornielli: La vizito de Slovakio ebligas al ni ekkompreni, kian vojon la papo Francisko proponas al la eklezioj en la tuta Eŭropo, ne nur al tiuj orientaj landoj. La papo antaŭ ĉio proponas enrigardon plenan de realismo: eĉ la martirecaj nacioj, kiuj ekkonis persekutadon fare de la komunisma totalismo, nuntempe interbatiĝas kontraŭ forta sekularigo kaj kontraŭ generacioj, kiuj ne plu havas iun kontakton kun historioj kreitaj per heroeco, rezisto kaj kredo je identeco travivata kun heroeco. Junaj homoj estas „ofte seniluziitaj per konsumisma spirito, kiu sufokas realecon“, kaj per socioj, iam fieraj pri siaj tradicioj, nun travivantaj ideologian koloniigon, redukton de la progreso je materiala profito, je strebo pri rajto reduktita je individualaj sopiroj.

Papo Francisko: La eklezio en Slovakio estas atestanto de libereco, kreiveco kaj dialogo.

Vid-al-vide al ĉio tio Francisko eksplikas, ke la respondo al sekularigado ne estas enfermiĝi en memsufiĉecon. Anstataŭ tio ni bezonas eklezion, kiu estas humila kiel Jesuo, kiu kuniras, kiu ne apartigas sin de la mondo, sed „ĝi en la mondo vivas“. Estas bezonata la eklezio, kiu ne rifuĝas al uniformeco kaj rigideco, sed kiu ebligas liberan kreskon kaj respektas vojojn de ĉiu unuopulo. Ĝi estu la kreiva eklezio, same kiel sanktuloj de ĉi tiuj landoj Cirilo kaj Metodio, kiuj inventis novan alfabeton, por perigi al homoj kredon. Serĉado de novaj „alfabetoj“ por heroldado de la evangelio sen nostalgio pri la estinta pasinteco estas la plej urĝa tasko por la eklezio inter la nacioj de Eŭropo.

 al la indekso


  ROZARIO - KUNPREĜADO PER ZOOM

ROZARIO kunpreĝado per ZOOM por IKUE,

por la paco en Ukrainio. Aldone prelegetoj. Ĉiutage je la 20:15 horo (UTC+2)
Aliĝu ĉe: ikue.reto@gmail.com

 al la indekso
 


  LI RESTARIGIS AL AFRIKO DIGNECON

La 18-a de majo 1920 – La naskiĝtago de Johano Paŭlo la Dua

Dum la unuaj 15 jaroj de sia pontifikado la papo Johano Paŭlo la Dua dekfoje vojaĝis al la afrika kontinento, vizitante entute 35 ŝtatojn, el ili ses dufoje. Certe ĉiu, kiu observis la apostolajn vojaĝojn de la Sankta Patro el Pollando ekrimarkis, ke Afriko okupis en lia koro la prioritatan lokon.

„Adiaŭ, Afriko, la kontinento, kiun mi tiel ege ekamis kaj kiun ekde la komenco de mia pontifikado mi deziris travojaĝi kaj ekkoni“ – li diris dum adiaŭo la 12-an de majo 1980 en Abiĝan, la tiama ĉefurbo de Ebur-Bordo (Eburio, Kotdivŭaro), finigante sian unuan viziton en Nigra Tero.

Sendube, ke tiam ĝuste Johano Paŭlo la Dua al multaj homoj en la mondo malfermis okulojn direkte al Afriko. „La influo de Johano Paŭlo la Dua al Afriko estis grandioza. Fakte ĝis la pontifikado de la granda polo Afriko, Azio kaj Latina Ameriko restadis kvazaŭ ekster la Eklezio“ – ekrimarkis en unu el intervjuoj historiisto de Universitato de Kinshasa Jean-Chrysostome Sanza Mulangu. „Li restarigis la dignecon al Afriko, li inspiris al ni esperon kaj fidon, ke ŝanĝoj estas eblaj. Krome li postlasis la grandajn spiritajn fruktojn, multnombrajn konvertiĝojn“ – aldiris la historiisto.

En la jaro 1994 Johano Paŭlo Dua kunvokis la unuan en la historio de la Eklezio Sinodon de Episkopoj dediĉitan al Afriko. En la homilio eldirita dum la sankta meso je la malfermo de la sinodo la 10-an de aprilo 1994 la Sankta Patro diris: „Ni deziras, ke ĉi tiu Sinodo renovigu por la bezonoj de Afriko ĉiujn principojn de la katolika socia doktrino, por ke ĝi vivigu la bezonon de justeco kaj la pacon en la internacia dimensio kaj la kontinenta“.

Bedaŭrinde ekde la 29-a de aprilo 1994, post la malsaniĝo pro rompo de cerviko de la femurosto, la Sankta Patro ne povis partopreni senpere la sinodajn kunsidojn. Per la fakto, ke en la polikliniko Gemelli li akompanis la kunsidantojn per la preĝo kaj mesofero, li tiamaniere la sinodon ĉeestis simbole. La senditan predikon por ĝia finiĝo li konkludis per la vortoj: „Ho Afriko, ekamis vin Pratempa Patro, ekamis vin Kristo! Restadu en Lia amo!“

La Benedikto la Deksesa rememoris ĉi tiun eventon tiel: „Mi ne povas forgesi la momenton, kiam ĝi estis al ni laŭtvoĉe legita en la jaro 1994 dum la sankta meso fine de la afrika sinodo. La papo Johano Paŭlo la Dua tre ĝojis pro tiu ĉi sinodo, malgraŭ tio, ke tiutempe li ankoraŭ restadis en hospitalo pro la artiktordo de la kokso post falo en lavujo. Pli frue li ankaŭ vizitis sanktejon de Dipatrino Ploranta en Sirakuzo (Sicilio), kaj sian sinodan alparolon li komencis per rememorigo de la tiama vizito. Neniu alia prediko, kiun li prezentis estante en bona sanstato, povus nin tiel kortuŝi. La Dipatrino Ploranta anstataŭigis ĉiujn larmojn de senkulpaj homoj, kiujn neniu povus ĝojigi. Kiom da larmoj estis tiam elverŝitaj en Afriko! Ni ekpensu pri Ruando, pri Mozambiko, pri Nigerio, pri Gvineo-Bisauo kaj pri multaj pliaj landoj. La suferanta Johano Paŭlo la Dua alparolis suferantojn de tiu ĉi mondparto per tute neantaŭvidebla maniero, kun emociplena vereco li ekstaris flanke de la suferado en Afriko. Li tiamaniere iĝis la heroldanto de la Dia kompato, kapabla fidinde voki pri la homa kunsento“.

Sebastian Karczewski El Taggazeto Nasz Dziennik, majo 2021. Elpoligis Stanisław Śmigielski

 al la indekso


 KIEL MI ĈESIS DIMANĈE AĈETADI

Longe mi vidis en tio nenion strangan. Vendejoj ja estas dimanĉe malfermitaj, kial do ne iri ion aĉeti... Poste mi preparadis por bapto du patrinojn. Ili estis kamaradinoj kaj ambaŭ laboris kiel kasistinoj en la sama grandmagazeno. Ili rakontis al mi, kiel nur unu dimanĉon en la monato (kaj ankaŭ nur unu sabaton) ili povas esti kun familio hejme. La restantajn dimanĉojn ili devas labori kaj anstataŭan libertagon ili ricevas eble marde, kiam tiom da homoj ne plu aĉetas... Sed tiam ne estas hejme infanoj, kiuj vizitas lernejon. Subite mi ekkomprenis: pro tio ne kulpas ilia ĉefo, ja eĉ ne posedanto de grandmagazeno, por tio kulpas antaŭ ĉio mi – kaj ankaŭ ĉiuj tiuj, kiuj dimanĉe iradas aĉetadi! Kaj ke ili estas multaj... Se ni dimanĉe tien ne iradus, la vendejo do eble ne ŝlosus pordon, sed ĉe la kaso eble sufiĉus nur unu kasistino (tiel, kiel tio estas ekzemple duonon antaŭ la dudeka horo, kiam la vendejo jam estas malplena) kaj la ceteraj patrinoj povus esti kun siaj familioj hejme. Do mi decidis: Mi jam ne plu volas, ke ili tie devas resti eĉ miakulpe!

Sac. Pavel Zahradníček, el Milujte se 62/22

al la indekso


 KIU ESTIS JESUO KRISTO!?

Jam preskaŭ du mil jarojn homoj elparolas nomon de Jesuo Kristo.

Kiu Li do estis? Unu homgrupo Lin honoras kiel tiun, kiu donis kaj donas al iliaj vivoj enhavon, forton kaj ĝojon. Kaj aliuloj Lin radikale rifuzas. Iuj strebas homojn alkondukadi al Kristo, dum aliuloj volas tiun ĉi „Filon de Dio“ porĉiame kaj absolute elviŝi el menso de homoj kaj la tutan kristanismon ekstermi.

Kia do estis tiu Jesuo Kristo? Ĉu Li estis malĝoja aŭ ĝoja? Ĉi Li korpremadis siajn aŭskultantojn aŭ ĝojigadis ilin? Ĉu dominis en bonanoncado de lia vivo sufero aŭ ĝojo? Se ni devus konkludi nur el bildoj kaj statuoj nenion sciante pri tio, kion Jesuo parolis kaj faris, tiam ni sendube dirus, ke tiu ĉi homo antaŭ ĉio rilatis doloron. La vidartistoj Lin plej ofte similigas kiel turmentitan homon kun malĝojaj okuloj, torturitan kaj humiligitan, kiu kvazaŭ plendumus pri manko de kompreno de la mondo por Li. Sed ĉu tia bildo estas tuta? Kaj ĉu tio ĉi estas tio ĉefa, kion ni povas en Li vidi?

Ni malfermu la Biblion kaj denove trovu la konatajn lokojn. Ni vidas Jesuon inter gastoj de geedziĝfesto en Kana Galilea. Ĉu do irus „iu ĉagrenulo“ al geedziĝfesto kaj interesiĝus pri manko da vino? Liaj malamikoj ja eĉ pri Li asertis, ke Li estas manĝegulo kaj vindrinkemulo. Eĉ evangeliisto ne evitis tiujn vortojn, kvankam li bone sciis, ke Jesuo tia ne estis. Sed certe Li ŝatis por momento sidi apud tablo kun homoj de diversa famo. Li ja eĉ nur per sia ĉeesto ilin resanigadis. Certe ili apenaŭ Lin akceptus inter sin, se Li estus severa moralisto kaj asketo. Ni konas Jesuon ankaŭ kiel amikon de doganistoj kaj publikulinoj, sed certe Li ne volis similiĝi al ili en ilia peko, sed Li kapablis paroli kun ili, kaj tiel ilin alkondukadi sur vojon de la regno de sia Patro. Jesuo vokas al ripozo tiujn, kiuj estas laborantaj kaj tiujn, kiuj estas ŝarĝitaj, kaj tial homoj postsekvis Lin.

Kiam post resurekto Li venis inter timoplenajn kaj malĝojajn disĉiplojn, Li al ili alportis kun saluto „Pacon al vi“ ankaŭ veran feliĉon. Nur tiumomente ili konsciiĝis, ke Jesuo kun si portadis ĉielon.

Li disvastigis ĝin ĉirkaŭ si kiel bonodoron kaj multaj homoj, kiuj renkontis Lin, havis la saman senton kiel disĉiploj sur la Monto de Transfiguriĝo, kiam ili vokis: „Majstro, estas bone, ke ni estas ĉi tie.“

Kien ajn Jesuo venis, ĉie Li kun si alportadis ĝojon, feliĉon kaj trankvilon. Larmoj Li sekiĝadis aŭ ilin ŝanĝigadis je larmoj de ĝojo. Eĉ tiuj, kiuj staris kontraŭ Li, sentis, ke ĉe Li estas io kuraĝiganta. El lia vizaĝo elbriladis alvoko: „Venu al mi!“ Por Jesuo Kristo plenvalidas, ke Lin Dio oleumis per oleo de ĝojo.

Kaj tamen en tiu ĉi escepta persono estas io eksterordinara, io preskaŭ perpleksiga. Frapas tio ĝis okulojn. En la Nova Testamento ni legas pri tio, kiel Jesuo ploris, sed nenion pri tio, ke Li ridis. Ĉi tio cetere estas ia mistero de Lia vivo. Li ne ridis, sed la ĝojon, ridon, repacigon kaj pacon Li disdonadis ĉie, kie Li iradis. Kaj ĉu tion ĉi ĉion fari estas eble sen rideto kaj afabla vizaĝo? Jesuo ploris eble tial, por ke ni ne devu senespere plori kaj Li „ne ridis“ tial, por ke ni povu senlime el la tuta koro ĝoji. Aŭ ‒ famuloj estas fieraj pri tio, ke ili priregas sian koleron. Li neniam subpremadis sian koleron. Li deĵetis meblojn el ŝtuparo de templo demandante homojn, kiel ili volas eviti inferan damnon.

El evangelioj estas evidente, ke Jesuo kondutas eĉ kiel instruisto kaj profeto. Li instruas en sinagogo, diskutas, respondas demandojn, instruas malgraŭ tio, ke neniu al Li tion instruis. Li parolas kun ĉiu, kiu de Li tion postulas kaj volonte Li ĉiun aŭskultas. Li ĉiam parolas publike. Jesuo parolas al homoj per ilia lingvo, per la lingvo de ilia propra vivo. Li vidas ilian malriĉecon, ploron, kruelaĵojn kaj maljustaĵojn, kiuj ilin premas kaj humiligas, kaj tial Li instruas pri la Dia regno. Li konas ilian malamon, kaj tial Li montras vojon al pardono kaj repacigo. Li instruas ilin penti. Ĉio, kion Jesuo al ili diris kaj instruis, nerevokeble altiradis homojn de la pura koro, aŭ tiujn, kiuj sopiris havi puran koron. Aŭskultis Lin blinduloj, malfacile komprenemaj homoj, sed almenaŭ ja ili sentis, ke lia vorto estas vivo kaj ke ĝi liberigas. El la instruo de Jesuo parolas amo, kiu sopiras pridonaci ĉiujn kaj ĉiujn alkonduki al la Patro. Kaj Kristo instruas ankaŭ hodiaŭ homojn pere de sia eklezio.

Kiu do estis Jesuo Kristo? Kiam Li estis infano, Li maltrankviligis reĝon. Kiam Li estis knabo, Li mirigis „doktorojn“ kaj kiam Li estis viro, Li skuigis la tutan nacion eĉ fundamentojn de roma Grandregno. Li priregis naturleĝojn: Li iris sur marondoj, silentigis ŝtormon. Li satigis el malmulto milojn da homamasojn, Li resanigadis sen kuraciloj kaj revivigis mortintojn. Liaj malamikoj kaj eĉ Satano ne povis Lin neniigi kaj Lian tombon reteni. Kontraŭ ĉio Li venkis. Dum la tuta sia vivo Li verkis eĉ ne unu libron, sed eĉ la grandaj bibliotekoj de la mondo ne kapablus lokigi ĉiujn librojn, kiuj pri Li estis verkitaj. Li komponis neniun kanton, sed per sia pardonema amo Li sonigis per glorkantoj la homajn korojn pli multe, ol ĉiuj poetoj de la mondo. Li establis neniun medicinan diagnozejon, sed Li resanigas pli multajn malsanajn animojn, ol miloj da kuracistoj la homkorpojn. Li komandis neniun armeon, sed neniu armeestro havis tiom da libervoluloj kiel Li.

Per potenco de sia amo kaj per evangelia mesaĝo Li aliformigis kaj plu aliformigas mondon. La gravaj viroj venis kaj foriris. Ĉiuj homoj iujn elrevigis, sed Li neniun. Ĉiuj homoj pekis, nur Li unusola restis sankta, eterna, la plej bela inter homaj filoj. Kaj tiu ĉi Jesuo estas Savinto de la mondo; mia Savinto kaj Propetanto ĉe Dio!

R.D. Mgr. Radek Jurnečka, 19.6.2000

al la indekso


 ĈU MORTO? NUR IU TRANSLOĜIĜIS...

Kardinalo Miloslav Vlk: „En infanaĝo mi opiniis, ke la vivo post morto estas terura enuo. Sed kiam mi „plikreskis“, mi ekkomprenis, ke la eterneco signifas absolutan plenumon de ĉiuj belaj kaj plej grandaj sopiroj de la vivo.“

Kiam mortis mia edzino, mia humoro atingis fundon... Mi kun ŝi vivis pli ol kvardek jarojn. Kaj feliĉe... Mia pranevo invitis min, ke mi venu, por travivi kun ili Kristnaskon. Kun edzino ni ne havis infanojn, kaj tiel do mi travivus la vigilian kristnaskan vesperon solece hejme. Volonte mi inviton akceptis kaj mi vojaĝis al parencoj. Mi sciis, ke ili havas kelkajn infanojn, kaj do tial mi esperis, ke mi inter ili distriĝos, kaj tiel mi dum Kristnasko ne havos kiel amikojn nur rememorojn kaj melankolion.

„Avĉjo,“ venis al mi en la ĉambron filo de la pranevo, „ne estu malĝoja...“

Mi provis ekrideti.

Mi komprenis: malĝoja gasto ne estas la plej bona gasto. Kaj por infano, kiu travivas trian alvenon de Jesuo, la malĝojo ne taŭgas... Mi provis plenforte ekridi. Sed mi ne sukcesis.

„Por manĝi estas preparitaj multaj bongustaĵoj, do ĝoju.“

La infano strebis ĝojigi min, kaj ĉar li estis frandema, tuj li eksciis, kiel min konsoli.

Mi kapjesis.

Ekde la morto de mia edzino kvazaŭ mi perdus apetiton, mi preskaŭ nenion manĝis, mi malgrasiĝis kaj por ĉiu manĝopeco mi devis min devigi... Per tio do min la knabeto ne ĝojigis.

„Ĉu la onklinjo kapablis kuiri?“

Ho jes, kiel bone ŝi kuiris, kaj mi imagis, kiajn eble bongustaĵojn ŝi preparus. En gustosenta memoro mi imagis ŝiajn ŝatatajn kristnaskajn miraĵojn. Mi konsciiĝis, ke dum la vivo mi ne renkontis pli bonan kuiristinon.

Kaj ankaŭ mi tion al infano diris.

„Nu kaj do tial ĝoju.“

„Kial mi do devus ĝoji?“

„Nu, ni havas en la ĉielo plian kamaradinon,“ diris kontente la knabeto. „Kaj ĝis ni al ŝi venos, do ni tie ne estos solaj. Mi tie jam havas avĉjon.“

Mi scias, ke lia avo antaŭ Kristnasko ankaŭ mortis. Sed li vivis eksterlande, la infanoj lin preskaŭ ne konis, kaj tial lia morto por ili estis nenio eksterordinara. Ĝi estis transloĝiĝo. La knabeto komprenis morton kiel transloĝiĝon.

Transloĝiĝo –
En la ĉielon.
Kaj la morto?
Nu do kio. Iu transloĝiĝis. En ĉielon.

„La onklinjo nin jam atendas,“ li prenis mian manon kaj li sur ĝin blovis, kiel al lia maneto blovis panjo, kiam io lin doloris. „La avino jam elpensas, kion el tiuj bongustaĵoj, kiujn ŝi faradis por Kristnasko, preparos. Ne estu malĝoja. Ni ja havas en la ĉielo plian kamaradinon. Iru prefere por mi ludi pupteatreton.“ Kaj li jam min tiris per blovita mia mano el mia ĉambro al marioneta teatreto.

Ĉu morto?

Nu kaj kio. Iu transloĝiĝis.

Tiu nin atendas, sed atendas nin je alia adreso. Kiel estas la infana imagemo plena de konsolo. Ne, tio ne estas naiveco, mi ekpensis, kiam mi tion post afabla Kristnaska vespero pripensis. Mi komprenis liajn vortojn ne per racio, mi ilin komprenis per la koro: kion al mi tiu ĉi kompatema knabeto diris, tio ja sonas tre naturece.

La edzino atendas.

Certe ŝi volus al mi ion bonan prepari... Ŝi min amas.

Sed je alia adreso.

Sed kion tio signifas? Tiom da homoj transloĝiĝas.

Kaj ofte –

Ofte iu, kiun ni amas, kiu amas nin –

Ofte iu transloĝiĝas en la ĉielon.

Atendas. ATENDAS.

Ni havas en la ĉielo plian amikon. Tiom da amikoj, mi rezonis, tiom da amikoj mi jam havas en la ĉielo... Iam ni renkontiĝos.

Tiom da homoj lastatempe provis konsoli min. Sed neniu tiun konsolon sukcesis kiel tiu ĉi knabeto. La edzino ne malaperis. Ŝi atendas.

En la ĉielo estas je unu homo pli, kiu min amas, pli ol...

Fragmento el libro: Koraj salutoj el Betlehemo. Transprenita el www.vira.cz

al la indekso


 PREDIKO PRI FESTADO DE DIMANĈO

Vi laboras nelaciĝante, karaj infanoj. Sed tio, kion vi perlaboras, ne ĉiam utilas al via animo kaj al via korpo – nome tio, kion vi akiras per via dimanĉa laboro. Se ni demandus tiujn, kiuj laboras dimanĉe, kion ili faris, tre ofte ili povus respondi: „Mi vendis mian animon al diablo, mi krucumis nian Sinjoron kaj neigis mian bapton.“ Tia mizerulo estas do destinita por infero. La tutan eternecon li devos traplori, sen ion per tio akiri. Kiam mi vidas iun dimanĉe veturigi ian kargon, ĉiam mi pensas: Ah, tiu ĉi veturigas sian animon en la inferon.

Ho, kiel tre eraras en siaj kalkuloj tiu, kiu perlaboras dimanĉe. Li opinias, ke li perlaboros pli ol aliaj. Ĉu povas iu financa sumo, kiun li perlaboras, kompensi damaĝon, kiun li mem kaŭzis per tio, ke li malrespektis ordonon de la bona Dio? Ĉu vi opinias, ke ĉio dependas de via laboro? Sed nur rememoru malsanon, akcidenton. Ah, kiom da laboro povas esti vantigita per unu fulmotondro, per unu hajlo, per unu frosto. La bona Dio ĉion direktas, Li povas venĝi, kiam kaj kiel Li volas. Li ĉiam havas sufiĉe da rimedoj. Ĉu Li ne estas ĉiam pli forta? Ĉu ne ĉiam ĝuste Li estas la unusola Sinjoro?

Estis unu virino. Ŝi vizitis sian paroĥestron por demandi, ĉu ŝi povas dimanĉe rikolti fojnon. „Sed tio tute ne estas necese,“ diris la paroĥestro, „pri via fojno vi tute ne devas zorgi.“ Sed la virino insistis dirante: „Ĉu vi volas, ke mi lasu mian rikolton por neniiĝo?“ Tiuvespere ŝi mortis. Ŝi mem estis en pli granda danĝero ol ŝia rikolto.

Ne laboru por nutraĵo, kiu pereas, sed por nutraĵo restanta por la eterna vivo. Kion vi akiris, se vi laboris dimanĉe? Ja la teron vi forlasos tian, kia ĝi estas. Ĝis vi de ĉi tie foriros, nenion vi kunprenos. Ah, tiu, kiu tro adheris al la tero, tre malfacile de ĉi tie foriras. Nia unua celo estas iri al Dio. Nur tial ni estas ĉi tie surtere. Karaj infanoj, dimanĉe ni devus morti kaj lunde releviĝi. La dimanĉo apartenas al bona Dio, ĝi estas Lia tago, la tago de la Sinjoro. Li kreis ĉiujn tagojn de la semajno, Li povis destini por si ilin ĉiujn, sed Li donis al ni ilin ses kaj por si Li retenis nur la sepan. Per kia rajto vi etendas manon al tio, kio al vi ne apartenas? Ĉu vi konsciiĝas, ke la ŝtelita havaĵo neniam alportas benon? Ĝuste ankaŭ la tago, kiun vi ŝtelas de la Sinjoro, al vi ne alportos profiton. Mi konas du tre certajn rimedojn, kiel malriĉiĝi: labori dimanĉe kaj ŝteli.

El “La paroĥestro de Ars en predikoj”

al la indekso


 LA MISTERO DE LA PURGATORIO

 

Se en momento de morto la mortanta pekulo akceptos donacon de Dia mizerikordo, tiam atendos lin doloriga procedo de maturiĝo por ĉielo en purgatorio: „Li mem saviĝos, tamen kiel tra fajro.“ (1 Kor 3,15)

La Sankta Patro Benedikto la 16-a tiel klarigis sencon de la fragmento el la Unua letero al korintanoj (3,12-15), kiu pritraktas misteron de la maturiĝo por la ĉielo en la purgatorio: „Unue Paŭlo asertas pri la kristana ekzistado, ke ĝi estas konstruita sur unu komuna fundamento: Jesuo Kristo. Tiu ĉi fundamento estas tiom solida, ke ĝi estas kapabla rezisti. Se ni sur ĉi tiu fundamento restadas firmaj kaj sur ĝi ni konstruas nian vivon, ni scias, ke eĉ la morto nin ne povos de tiu ĉi fundamento senigi. Paŭlo poste daŭrigas: »Sed se iu konstruas sur la fundamento (kaj aldonas) oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn – (aŭ) lignon, fojnon, pajlon, ĉies laboraĵo evidentiĝos, ĉar la tago ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro, kaj la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas. Se restos ies laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. Se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon, sed li mem saviĝos, tamen kiel tra fajro.« (3,12-15) Tiu ĉi teksto klare montras, ke la savo de homo povas havi diversajn formojn, iuj konstruaĵoj povas forbruli ĝis fundamentoj; tiu, kiu devas atingi savon, devas mem trairi »fajron«, por ke li estu kapabla renkontiĝi kun Dio kaj povu okupi sidlokon ĉe la tablo en la eterna edziĝfesteno.“ (Spe salvi, 46)

La ĉefa kaŭzo de la sufero en la purgatorio

Ununura fonto de la suferoj en purgatorio estas konsekvencoj de la pekoj. Ĉiu speco de peko kaŭzas neniigon de la konkreta bono en la homo mem aŭ en liaj rilatoj al Dio kaj aliaj homoj. Tiuj ĉi neniigoj kaŭzitaj per peko estas fonto de sufero por ĝiaj farintoj aŭ por homoj kunigitaj kun ili. Ĉar ĉiuj homoj kreas unu Korpon en Kristo kaj estas „membroj unu de aliaj“ (Efe 4,25), tial peko de unu homo damaĝas kaj kaŭzas suferon ankaŭ al aliaj homoj.

Post morto ligoj kunigitaj la mortinton kun vivantoj surtere ne estas rompitaj. Fakte por li ĉesos ekzisti fizika tempo, sed li plu daŭros en tiel nomata tempo antropologia, formanta per rilatoj kun homoj vivantaj surtere. Se iu el homoj vivantaj surtere suferos kaŭze de pekoj de la mortinto, tiel tiu mortinto tiel longe kunsuferos, ĝis la graco de Kristo superos ĉiujn konsekvencojn de liaj pekoj, kiuj estis fonto de la suferado.

La suferoj en purgatorio do estas konsekvenco de la pekoj faritaj de homo dum tempo de lia surtera vivo. La stato de maturiĝo por la ĉielo, kiu estas la purgatorio, estas destinita per suferado kun certeco de la fina savo en la ĉielo. Tiu ĉi suferado estas kaŭzita per travivo de ĉiuj konsekvencoj de la pekoj. La animoj en purgatorio perceptas, kiel tre iliaj pekoj, senbrideco, kalumnioj, senrespondecaj vortoj kaj neglektado malutilis al ili kaj al aliuloj survoje al la savo.

La Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua en kateĥezo el la 4-a de aŭgusto 1999 instruis, ke „ĉiu spuro kunigita kun malbono devas esti forigita; ĉiu kurbigitaĵo de animo devas esti rektigita. La purigo devas esti kompleta, kaj tio fakte kreas certecon de la eklezia instruo pri la purgatorio. Tiu ĉi termino ne signas lokon, sed la staton de la vivo. Tiuj, kiuj post morto restas en stato de purigado, jam troviĝas en la graco de Kristo, kiu ilin levas el resto de ilia neperfekteco“.

Helpo al animoj suferantaj en purgatorio

La purgatorio estas la stato de maturiĝo al amo. Se la animoj travivas grandajn suferojn kaŭze de iliaj propraj pekoj, la animoj en purgatorio en la tuta pleneco travivas veron, ke Dio ilin el pura amo vokis al ekzisto kaj al plena feliĉo en la ĉielo. La spiritaj vundoj, perdoj, deformoj kaŭzitaj fare de la pekoj kaŭzas al ili grandajn suferojn. Ĉar konsekvencoj de la pekoj restas en homoj vivantaj surtere, konsidere al tio Jesuo bezonas ankaŭ ilian konsenton kaj kunlaboron, por ke Li povu kuraci kaj resanigi terurajn agojn de la pekoj de la mortintoj.

La konsento devas esti antaŭ ĉio esprimita plenfide en la preĝo por mortintoj, en partopreno de la sankta meso celebrata por ili, kaj en ofero de suferoj por ili. Tia preĝo kaj la vivo laŭ evangeliaj principoj, en unuiĝo kun Kristo, estas la ununura vera helpo, kiun de ni atendas homoj suferantaj en purgatorio. Ni estas devintaj preĝi por mortintoj. Se tia preĝo mankas, estas tio grava eraro de neglekto. Mem la amo de Kristo estas fajro, liberiganta, metamorfanta kaj kapabliganta la homon por la plena unuiĝo en la amo kun Dio eĉ kun la tuta komunumo de la sanktuloj.

Jesuo Kristo estas la vinberarbo kaj ni estas la branĉoj (kp. Joh 15,5). Kiel branĉoj ni estas perantoj de la amo de Kristo por aliuloj, sed nur tiam ni vere kun ili estos, se ni akceptos malfacilaĵojn de la ĉiutaga vivo kun kredo, kiam ni leviĝos el ĉiu falo en la pento-sakramento, se ni rifuzos ĉiun kontakton kun peko kaj kun Kristo ni unuiĝos en plenfida preĝo aŭ en la Eŭkaristio. Ni do memoru pri la devo de la ĉiutaga preĝo - por la mortintoj, pri la mesofero iliaintence kaj por ebleco akiri por ili plenajn indulgencojn.

La homoj suferantaj en la purgatorio ankaŭ preĝas por ni, vivantoj sur la tero, kaj helpas nin survoje al la savo.

La sankta Faŭstina ricevis specialan gracon enrigardi la realecon de la purgatorio. Ŝi tiel priskribas tiun ĉi travivaĵon en Taglibreto: „Mi ekvidis gardanĝelon, kiu diris al mi, ke mi lin sekvu. Post momento mi troviĝis en malheleta loko, plenigita de fajro kaj en ĝi estis multe da suferantaj animoj. Tiuj animoj tre arde preĝis, sed por ili mem tio havas neniun efikon, al ili helpi povas nur ni. La flamoj, kiuj ilin pikis, ne tuŝis min. Mia gardanĝelo eĉ ne por momento malproksimiĝis de mi. Kaj mi demandis la animojn, per kio ili plej multe suferas. Kaj ili unuanime respondis al mi, ke plej multe ili suferas per sopiro pri Dio. Mi vidis Patrinon de Dio, kiel ŝi vizitas animojn en la purgatorio. La animoj nomas ŝin »la Marstelo«. Ŝi alportas al ili malpeziĝon. Mi volis pli multe interparoli kun ili, sed la gardanĝelo donis signon por foriro. Ni eliris malantaŭ pordon de tiu ĉi prizono de la suferantoj. [Mi ekaŭdis internan voĉon], kiu diris: »Mia mizerikordo tion ne volas, sed la justeco tion ordonas.« De ĉi tiu momento mi pli intime renkontiĝas kun la suferantaj animoj.“ (Taglibreto 20)

Sac. Mieczysław Piotrowski SJ El Miłujcie się! 4/2020

al la indekso


 LA PAPO: ĈIUTAGE ATESTADU EVANGELION KIEL
SANKTAJ CIRILO KAJ METODIO

Fine de la hodiaŭa ĝenerala aŭdienco, dum kiu la papo Francisko daŭrigis kateĥetikan ciklon pri heroldado de evangelio, li memorigis feston de la kunpatronoj de Eŭropo, la sanktaj Cirilo kaj Metodio. En la roma liturgia kalendaro estas ilia rememoro en la 14-a de februaro, do en la tago, kiam en la jaro 869 la sankta Cirilo mortis en Romo kaj estis entombigita en baziliko de la sankta Klemento.

La papo Johano Paŭlo la Dua ĉe jarfino de la jaro 1980 proklamis la sanktajn Cirilon kaj Metodion kunpatronoj de Eŭropo, post kiam la jarcenton antaŭe (1880) ilia festo disvastiĝis por la tuta eklezio. La papo Francisko nune ĉi tiujn patronojn de Moravio memorigis per sekvaj vortoj:

„La sanktaj Cirilo kaj Metodio, la apostoloj de slavoj kaj kunpatronoj de Eŭropo, kiujn ni liturgie solenis, instigas min al tio, ke mi vin alvoku al ĉiutaga atestado de la evangelio en via ĉirkaŭaĵo kaj al disvastigo de bonodoro de la amo de Kristo, kiu gajnas korojn por bono.“

Vatican News 15.2.2023

al la indekso


 Sur la relvojaj ŝpaloj de saktrakoj

El la libro de Max Kašparů

Mi ne timas homojn, kiuj ne kredas, mi timas homojn, kiuj ne pensas.
Mi ne timas homojn kun mala opinio, mi timas homojn sen opinio.
Mi ne timas homojn, kiuj rekonas sian nesciadon, mi timas homojn, kiuj ne havas klaran komprenon.
Mi ne timas homojn, kiuj serĉas veron, mi timas homojn, kiuj ĝin jam trovis.
Mi ne timas homojn, kiuj min konas, mi timas homojn, kiuj pri mi nur aŭdis.
Mi ne timas tiujn, kiuj scias pli ol mi, mi timas legantojn de ununura broŝuro.
Mi ne timas homojn, kiuj min priridas, mi timas tiujn, kiuj ridas al mi.
Mi ne timas homojn, kiuj inteligente eraras, mi timas homojn, kiuj eraras malsaĝe.
Mi ne timas tiujn, kiuj mortigas korpon...

---------

Materio, spaco kaj tempo.
Tri fizikaj nocioj, en kiuj ni ĉiuj estas malliberigitaj. Ni estas kiel vojaĝantoj en ekveturinta rapidtrajno sen krizokaza bremso. Sen eblo kiam ajn elvagoniĝi aŭ ŝanĝi ĝian rapidecon aŭ direkton. Ni povas dumveture nur transiri el vagono en vagonon.

Se ni ne volas vojaĝi pertrajne, eblas iri sur relvojaj ŝpaloj. Sed kun konscio, ke ĉe iom da nesingardemo ni povas eliri el nia korpa kesto.

Estas do eble ofte sendanĝere trairi sur la relvojaj ŝpaloj de saktrakoj.

---------

Se nia okulo rigardas iun objekton, ĝi kapablas nomi ĝian formon kaj koloron. Ĝi do estas nenio alia ol kamerao.

Se ni la saman objekton rigardas racie, ni devus strebi pli ol nur nomi formojn aŭ kolorojn. Ni devus ĝin vidi koneksece.

Kaj se ni rigardas la saman objekton per koro, ni devus serĉi ankoraŭ ion pli ol en antaŭaj du vidpunktoj. Ankaŭ serĉi ĝian pli profundan sencon kaj sian respondecon rilate al ĝi.

----------

Se la korpskeleto de homo estus konstruita nur el ostoj sen kuniga histo, ĝi disŝutiĝus same, kiel disfalas la domo konstruita el brikoj, sed sen ligilo, kiun oni nomas mortero.

La nuntempa familio estas ja konstruita laŭ vico da instrukcioj, sed tiuj konstruelementoj ne estas kunigitaj per bonkvalita, aŭ per tute nenia mortero. Per ligilo miksita el humileco, pardonemo, dececo, respondeco, sed antaŭ ĉio per senco por familio.

Ne tro gravas tio, ke psiĥologoj, juristoj kaj ekonomikistoj elfaru pli da konstruelementoj por familio, sed por ke poetoj kaj klerikoj produktadu pli da ligiloj. (Daŭrigota)

al la indekso


 MUTA AVINO

La avo kaj la avino ekkverelis. La avino estis tiel kolerigita, ke ŝi kun sia edzo volis paroli eĉ ne unu vorton. Morgaŭ la avo jam ĉion forgesis, sed la avino lin daŭre ignoris rifuzante kun li paroli. Eĉ se la avo faris multajn provojn, li ne sukcesis interrompi ŝian profundan silentadon. Fine li komencis traserĉadi ŝrankojn kaj eĉ tirkes-tojn. Post iu tempo la avino ne plu povis tion elteni kaj tre incitite ŝi ekkriis: „Ĉu mi povas ekscii, kion do vi serĉas?“ Post tio kun ruzula rideto la avo rimarkis: „Dankon al Dio! Mi ĝin trovis!“ „Kion?“ „Vian voĉon!“

al la indekso


 REDONO DE MONO

Iu homo revenis el vendejo, en kiu li matene aĉetadis. Li aliris al vendisto dirante al li: „Pardonu, ke mi ĝenas, sed hodiaŭ matene mi donis al vi monbileton kaj vi eraris, kiam vi donis al mi reston.“ La vendisto respondis per sufiĉe malagrabla voĉo: „Do vi havas malbonŝancon. Vi devis tion tuj diri paginte. Nun jam estas malfrue!“ Kaj la aĉetinto diris: „Mi tion rimarkis bedaŭrinde nur pli malfrue – ĝis post reveno hejmen. Sed tio tute ne ĝenas min. Mi venis por redoni al vi monon, kiun vi pli donis al mi.“

Bonaj homoj ankoraŭ vivas! Kaj kio vi? Ĉu ne mortas en vi bona homo, eĉ ne kiam vi renkontas iun malbonan?

El libro de Pino Pellegrino: „Okazaĵoj por refreŝigo de animo“

al la indekso


 DU ĜARDENOJ

La okazaĵo el Oriento por enpensiĝo

Du najbaroj havis siajn ĝardenojn unu apud la alia kaj ili siajn fruktojn portadis por vendi sur foirejo. La unua bonprosperis, sed la dua ne tiom. La dua strebis fari ĉion, kiel tion faris la unua, ion denove eĉ alimaniere aŭ eĉ pli bone, sed la unua nekonante la kaŭzon prosperis pli bone. Li do iris al Majstro por plendi: „Pro kio tio estas? La grundo estas la sama, ĉu mi eble estas malpli talentita aŭ kial?“ La Majstro diris: „Talenton vi ambaŭ havas la saman, tiel por unu ĝardeno. Kaj via najbaro ankaŭ zorgas nur pri unu ĝardeno, sed vi pri du, pri via kaj pri lia – kaj pro tio vi ne tiel bonsukcesas.“ Pri kiom da ĝardenoj vi zorgas?

El libro de Jitka Krausová „Okazaĵoj de saĝo“

al la indekso


 BIRDO KAJ ABELO

al la indekso


 KIU ESTAS SURDA? BONŜANCE, KE NE MI!

Unu viro telefonis al familia kuracisto. „Sinjoro doktoro, ĉi tie Karlo...“ „Kio okazas, Karlo?“ „Mi vokas al vi, ĉar mi havas zorgon pri Maria.“ „Kial?“ „Ŝi komencas surdiĝi.“ „Kion, ĉu ŝi fakte ne plu aŭdas vin?“ „Jes, vere. Mi bezonas, ke vi venu rigardi ŝin.“ „La surdeco plej ofte ne venas subite kaj ĝi ne postulas akutan intervenon. Alkonduku ŝin lunde en diagnozejon kaj mi rigardos ŝin.“ „Ĉu vi opinias, ke ni povas atendi ĝis lundo?“ „Kaj kiel vi esploris, ke ŝi ne aŭdas?“ „Nu, mi vokas ŝin kaj ŝi ne respondas.“ „Tio povas esti nenio grava, eble io ŝtopis ŝian oreltubon. Ni tion faru tiel: ni provu, kiel grava la surdeco de Maria estas. Kie vi Karlo nun estas?“ „En dormoĉambro.“ „Kaj kie estas Maria?“ „En kuirejo.“ „Voku ŝin el loko, kie vi estas.“ „Mariaaaa...! Ne, ŝi ne aŭdas.“ „Bone. Nun iru al pordo de la dormoĉambro kaj voku el koridoro.“ „Mariaaaa...! Ne. Nenio.“ „Atendu. Nun iru al ŝi tra koridoro kaj dume voku al ŝi kaj ni vidos, kiam ŝi ekaŭdos vin.“ „Mariaaaa! Mariaaaaaaa! Mariaaaaaaaaa! Mi estas antaŭ la kuireja pordo kaj mi ŝin vidas. Lavante la manĝilaron ŝi estas dorse al mi turnita, sed ŝi ne aŭdas min. Mariaaaaaa!“ „Iru al ŝi ankoraŭ pli proksimen.“ La viro eniras kuirejon, alpaŝas al edzino, metas la manon sur ŝian ŝultron kaj ekkrias en ŝian orelon: „Mariaaaaaaaaaa!“ Ŝi kolerige sin turnas kaj bruske diras al li: „Kion vi volas? Kion vi volas, kion vi volas, kion vi vooooooolas? Dekfoje vi vokis al mi kaj dekfoje mi respondis vin: Kion vi volas? Ĉiam pli kaj pli malbone vi aŭdas, vi devas iam iri al kuracisto!“

El Milujte se! 64/2023

al la indekso


 KAŜITA ŜANCO POR ĈIU EL NI

Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. (Joh 12,24)

Eĉ se ĉi-momente povas tio al ni soni absurde, niaj malprofitoj povas ŝanĝiĝi je profito. Se ni enfermiĝos en kirason de memkompato, riproĉoj, despero, kolerego aŭ rezisto, kia ajn vivperdo, estu ĝi eta aŭ granda, estas por ni ŝanco ĉiutage invitadi Dion, ke Li donu ekeston al io nova. Ni transdonu en la manojn de nia bona Patro greneron de niaj imagoj pri pli bona vivo, pri pli bonaj aliuloj, pri la feliĉo, kiu hodiaŭ sin forturnas de ni, pri ni mem. Kaj Dio el malhelaj profundoj de nia malpleneco ekĝermigos novan vivon superantan niajn imagojn.

Aŭtoro: OVA, www.cirkev.cz

al la indekso


 LA SURMONTA PILGRIMLOKO SANKTA HOSTÝN

La plej konata kaj la plej vizitata en Moravio estas pilgrima loko Hostýn. Ĝi estas monto alta 736 m, kovrita de arbaroj. De ĝia supro kiel blanka kolombino trarigardas grandan parton de Moravio pilgrima preĝejo. Historio de Hostýn datiĝas de praepoko. Tiam estis ĉi tie granda fortikaĵo, kiel tion dokumentas 1800 m longaj fertraboj, konservitaj ĝis nuna tempo. Laŭ elfosaĵoj oni konkludas, ke la fortikaĵon konstruis gento de Keltoj, kiuj ĉi tie loĝis. Tiu ĉi malnova popolo foriris de ĉi tie en la kvara jarcento post Kristo.

Kiam en Moravion venis en la 6-a jarcento Slavoj, ili trovis fortikaĵon de Hostýn liberan kaj okupis ĝin. Laŭ malnova popola rakonto alvenis al fortikaĵo de Hostýn ankaŭ sanktaj Cirilo kaj Metodio kaj por memoro pri sia vizito ili postlasis tie bildon de la Virgulino Maria kaj proponis al tiamaj loĝantoj, ke ili ĉiam honoru la sanktan Marian.

Pliproksimiĝis la jaro 1241 kaj en Moravion invadis tataraj taĉmentoj. Tiamaj loĝantoj eksciis pri kruelaĵoj, kiujn faris tataroj, pro tio tiuj, kiuj loĝis en proksimeco de Hostýn, grandamase forlasis siajn hejmojn, okupis fortikaĵon de Hostýn kaj fortikigis sin tie kontraŭ ebla tatara atako.

Tataroj fakte almarŝis al Hostýn. Sed ili ne sukcesis konkeri la fortikaĵon. Tataroj do decidis venki la moravanojn per malsatigo. Moravanoj baldaŭ suferis pro malsato kaj ĉefe pro soifo. Ili petis helpon de la Patrino de Dio. La Virgulino Maria plenumis ilian peton. Ŝi helpis per terura fulmotondro kune kun fortega ventego. Ankaŭ sur la monto ekfontis la akvo. La uragano disĵetis tatarajn tendojn, fulmoj kaj torent-akvoj atakis kaj superakvis tatarajn tendarojn. Inter tataroj ekestis granda ĥaoso. Tion eluzis refreŝiĝintaj per la akvo el la fonto kristanoj kaj kontraŭatakis la tatarojn. Ili atingis grandiozan venkon kaj tataroj forfuĝis de Hostýn. La batalo ĉe Hostýn daŭris ekde la 10-a ĝis la 12-a de majo 1241. Kiam tataroj spertis grandan malvenkon ĉe la urbo Olomouc la 25-an de junio 1241, kie estis mortigita ilia komandanto Peta, ili forkuris en Hungarion al sia dua komandanto Batua. Ĉi tie ili eksciis, ke mortis ilia ĉefa armeestro Oktaj en Azio. Tataroj forlasis Eŭropon kaj revenis en sian patrujon.

Sankta Hostýn, Kristnaskon 2022

al la indekso


 VIN, MARI´, MILFOJE NI SALUTAS

(Tisíckráte pozdravujem Tebe) Tradukis Sac. Jan Filip

2. Helpu ankaŭ nin, Patrino nia, / petas ĉiuj ni kun arda kor´, / rifuĝejo estas ŝirmo via, / al Vi apartenas la honor´. / Vin ni volas ĉiam kantlaŭdegi, / ĉiam vian nomon kantgloregi, / ĉar meritas tion via nom´, / ke ĝin gloru ĉiam ĉiu hom´!

3. Kiu tutan gloron vian povas / en la mond´ esprimi per la vort´? / Tian gloron al Vi Filo donas, / ĉar Lin Vi plej amis ĝis la mort´. / Eĉ se ĉiu lando plej malmuta / laŭdon vian dirus en mond´ tuta, / ne sufiĉus tiu granda glor´, / por ke ĝusta estu la honor´!

4. Al ikono via, Dipatrino, / petojn niajn meti volas ni; / gardu ĉiam nin, Dinaskintino, / kiam estos petegata Vi! / En mizer´, malĝoj´ kaj suferego / estu al ni ĉiam konsolego! / Estu Vi propetantin´ ĉe Di´, / estu ĉiam helpantin´ al ni!

5. Kredon kaj esperon, amon donu, / la persiston en la virt´ ĝis mort´, / peston kaj militon, ah, forturnu, / helpu al ni en malĝoja sort´! / Kiam fine la Juĝont´ por juĝi / de ĉi tie nin alvokos al si, / ho, Dinaskintin´, ho, Dipatrin´, / tiam estu Vi propetantin´!

al la indekso


  Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE Sekcio de la 1.1.2023 ĝis la 21.3.2023:

Antoni Gradek, Jaroslav Chodníček, Jan Kovář, Blanka Ledvinková, Alfred Lotter, Ladislav Němec, Václav Nosek, Michal Ratajczyk, Jitka Skalická, Vladimír Stoklas, Jindřich Tomíšek. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUEKatolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUEKatolická sekce ČES, Tršická 6, CZ751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, email: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2023 (33) číslo 2 (130).

ISSN 18038387

al la indekso
 

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.