Dio Benu numero 129 1/2023

al la arkivo de jarkolektoj 1991 2024

· EL DEKLARO DE LA PAPO FRANCISKO PRI LA MILITO EN UKRAINIO KAJ

  ENTUTE PRI LA MILITOJ Andrea Tornielli
· ENKONDUKAJ VORTOJ Miloslav Šváček
· LA PAPO AL ĈEFULOJ DE LA NACIOJ: „NE ENKONDUKU HOMARON EN

  PEREON!“
· LETERO DE LA PAPO FRANCISKO AL UKRAINIA NACIO NAŬ MONATOJN POST

  EKSPLODO DE MILITO
· PACON, SINJORO! (poemo) Lumi (Espero Katolika 1950)
· ĈU EKZISTAS IO PLI GRANDA OL NESUPEREBLA RUSIO? Pete Greig
· LA DIA VOLO KAJ MILITO Chiara Lubich
· MI FORIRAS sac. Krzysztof Pawlina
· NE ĈIO MALBONA ESTAS POR IO BONA Ima - www.cirkev.cz
· NI NE ESTAS KIEL CETERAJ HOMOJ. AŬ RESPEKTIVE NI ESTAS... Daniel Dehner
· VI NE EKZISTAS HAZARDE www.vira.cz

· LA EPISKOPO ANTONÍN BASLER: LA NOVA FLORO
· ROZARIO - KUNPREĜADO PER ZOOM
· MIRAKLA KONVERTIĜO DE JUDO Leonard Przybysz

· BONVENON EN KATOLIKA EKLEZIO Sławomir Helicumski
· ĈU OKUPAS NIAN VIVSPACON NEGRAVAJ AFEROJ? (el interreto)
· KIAL LA EKLEZIO? Episkopo Josef Hrdlička
· PERFORTO KONTRAŬ RELIGIO Stefano Magni
· SE MI HAVUS ĈIUN MONON DE LA MONDO www.vira.cz

· LA DUMTEMPA POVO DE REGANTOJ Juraj Dovala, www.vira.cz

· KIU PRIJUĜOS, KIO ESTAS POR MI BONA KAJ KIO NE? www.vira.cz
· LA HUMILECO LAŬ SANKTULOJ
· KONCIZE
· VILSANDI NOKTE Vjaĉeslav Hromov
· KION MI SERĈIS KAJ TROVIS EN BJALISTOKO Alfred Lotter
· KAŜITA ŜANCO POR ĈIU EL NI www.vira.cz
· LA MORTO ESTAS LA TAGO DE LA NASKIĜO POR LA DUA, LA PLEJ

  GRAVA PARTO DE LA VIVO Carlos Bermejo
· SOPIRO Ramakriŝna († 1886)
· PRI FLOROJ KAJ KOMPOŜTO Max Kašparů

· DUM MIL KAJ CENT JAROJ (kanto)

· PŘEHLED O HOSPODAŘENÍ S FINANČNÍMI PROSTŘEDKY V ROCE 2022

  Miloslav Šváček

· MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

  DE LA 26.9.2022 ĜIS LA 31.12.2022
· DIO BENU
 

 


 EL DEKLARO DE LA PAPO FRANCISKO PRI LA MILITO EN UKRAINIO KAJ  ENTUTE PRI LA MILITOJ

La papo Francisko konsciiĝas, ke la radiko de la milito kaj entute de ĉiuj militoj eliĝas el homa koro, el nia natureco vundita per peko. Li ankaŭ konsciiĝas, ke kaj la milito kaj la paco interrilatas kun nia ĉiutaga konduto, kun tio, kiel ni esprimiĝas, kaj precipe kun tio, kiel ni vidas aliulojn. Nur la frateco ‒ kaj ĉi tie li volonte memorigas enciklikon Fratelli tutti ‒ estas respondo al milito kaj malamo.

El Vatican News, Andrea Tornielli, 26.11.2022

al la indekso


 ENKONDUKAJ VORTOJ

Karaj geamikoj, karaj gefratoj, tre kore mi vin salutas en la nova jaro 2023 dezirante al vi Dian benon kaj konstantan ŝirmon de la Virgulino Maria.

Jen, vi ricevas unuan nunjaran numeron de Dio Benu en elektronika PDF-versio ne nur por lego, sed ankaŭ por eventuala printo. Sincere dirite, iom ne tro agrable mi estas surprizita, ke nur malmultaj ekslegantoj de DB anoncis al mi deziron plu ricevadi ĝin en tiu ĉi formo. Spite de tio ĝi plu dum la nuna jaro aperados, kaj ricevos ĝin tute senkoste ankaŭ tiuj nealiĝintoj, kiuj ankoraŭ la deziron ĝin plu ricevadi al mi anoncos. Ĝi povas al vi bone servi por ne perdi kontakton kun Esperanto.

Ankaŭ mi instigas vin remembriĝi al IKUE. Kelkaj sendis al mi deziron aparteni al IKUE. De ĝia prezidantino vi ricevis IKUE-membro-enketilon. Mi esperas, ke vi plenskribinte ĝin, resendis ĝin al ŝi. Dio Benu! Kore vin salutas

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA PAPO AL ĈEFULOJ DE LA NACIOJ: „NE ENKONDUKU HOMARON EN PEREON!“

Post paska ĥoralo Regina coeli dimanĉon la 5-an de junio 2022 la papo Francisko denove alvokis por finigo de la milito en Ukrainio.

„Denove mi alvokas la ĉefulojn de la nacioj: ne konduku homaron en pereon, mi petas! Lasu okazigi konkretajn traktadojn, konkretajn traktadojn pri batalhalto kaj konservado de solvo. Estu elaŭdita malespera vokado de la suferantaj homoj, estu respektata la homa vivo“. Post cent tagoj „ekde la armita agreso kontraŭ Ukrainio“ estas alvoko de la papo Francisko por la paco ankoraŭ pli insista, se tio do entute estas ebla.

Post la fina preĝo de Regina coeli en la festo de Pentekosto, post homilio en la sankta meso, kiun en la vatikana baziliko prezidis kardinalo dekano Re, la papo memorigis al 25 miloj da ĉeestantaj kredantoj sur la placo kaj al multaj homoj, kiuj ĉeestis pere de amaskomunikiloj, ke la hodiaŭa tago estas la festo, en kiu „la Dia sonĝo pri homaro realiĝas: 50 tagojn post Pasko renkontiĝas nacioj parolantaj diversajn lingvojn kaj reciproke ili sin komprenas“.

„Sed nun, 100 tagojn post komenco de la armita agreso kontraŭ Ukrainio, denove sur la homaron surflugis la nokta inkubo de la milito, kiu estas neado de la Dia revo.

La kolizioj inter la nacioj, reciproka mortigado, elpelado de homoj el iliaj hejmoj, anstataŭ ilia reciproka alproksimigado. Kaj ĉar furiozanta neniigado kaj morto plu furiozas kaj la konfliktoj ekbruliĝas kaj eskalas, kio estas por ĉiuj konstante pli danĝera, denove mi alvokas ĉefulojn de la nacioj: ne konduku la homaron en pereon, mi petas! Ne enkonduku la homaron en pereon! Lasu okazigi konkretajn traktadojn, la konkretajn traktadojn pri batalhalto kaj konservanta solvo. Estu aŭskultita malespera vokado de la suferantaj homoj ‒ ni ĝin vidas ĉiutage pere de amaskomunikiloj; ni estimu la homan vivon, haltigu teruran ruinigadon de la urboj kaj la vilaĝoj ĉie en la mondo. Ni daŭrigu, mi petas, la preĝadon, ni klopodu pri la paco, kaj tion senhalte.“

Vatican News, 05.06.2022

al la indekso


 LETERO DE LA PAPO FRANCISKO AL UKRAINIA NACIO NAŬ MONATOJN POST EKSPLODO DE MILITO

Karaj ukrainiaj fratoj kaj fratinoj! En via lando jam naŭ monatojn furiozas milita frenezeco. Tra via ĉielo daŭre resonas malbonsigna eksplodbruo kaj maltrankviliga sono de alarmaj sirenoj. Viaj urboj estas abrupte eksplodigitaj per bomboj kaj per torento da raketoj kaŭzantaj morton, pereon kaj doloron, malsaton, soifon kaj malvarmon. Tra viaj stratoj devis fuĝi tiom da homoj forlasante siajn hejmojn eĉ sentajn interligojn. Laŭ viaj grandaj riveroj ĉiutage fluas torentoj da sango kaj larmoj.

Volonte mi aligas miajn larmojn al la viaj kaj mi diras al vi, ke ne estas tago, en kiu mi ne estus proksima al vi portante vin en mia koro kaj en preĝo. Via doloro estas ankaŭ doloro mia. En la kruco de Jesuo mi hodiaŭ vidas vin, kiuj suferas per teruro eksplodigita fare de tiu ĉi agreso. Jes, la kruco, kiu kaŭzis turmentojn de la Sinjoro, denove reviviĝas en spuroj post torturadoj trovitaj sur mortaj korpoj, en amastomboj trovitaj en diversaj urboj, en ĉi tiuj kaj multaj pluaj kruelaj bildoj, kiuj eniris niajn animojn devigantaj nin krii: Kial? Kiel homoj povas tiel agadi rilate al aliaj homoj?

Reimagas al mi multaj tragikaj eventoj. Ili antaŭ ĉio koncernas tiujn plej malgrandajn: kiom da infanoj estis mortigitaj, vunditaj aŭ orfigitaj, kiom da ili estis forŝiritaj de siaj patrinoj! Mi ploras kun vi pro ĉiu malgranda infano, kiu pro tiu ĉi milito perdis sian vivon, kiel Kira en Odeso, kiel Lisa en Vinnycja kaj kiel centoj da pluaj infanoj: en ĉiu el ili estas trafita la tuta homaro. Nun ili estas en Dia sino, ili vidas vian koraflikton kaj ili preĝas por ĝia finigo. Kiel ni ne povus senti angoron pro ili kaj pro tiuj malgrandaj eĉ la grandaj, kiuj estis deportitaj? La doloro de la ukrainiaj patrinoj estas neelnombreblaj.

Poste mi pensas pri vi, junaj homoj, kiuj devis pro kuraĝa defendo de via patrujo preni per la manoj armilojn anstataŭ revoj, kiujn vi flegis por via estonteco; mi pensas pri vi, edzinoj, kiuj perdis siajn edzojn kaj silente, digne kaj decideme plu daŭrigas, en kiu ajn ofero por siaj infanoj; pri vi, plenkreskuloj, kiuj ĉiumaniere klopodas defendi siajn proksimulojn; pri vi, senioroj, kiuj anstataŭ trankvila travivado de la vivoresto estas ĵetitaj en malluman nokton de la milito; pri vi, virinoj, kiuj suferis perforton portante en la koro grandan ŝarĝon; pri vi ĉiuj, kiuj estis vunditaj je animo kaj la korpo. Mi pensas pri vi kaj mi staras ĉe vi kun amo kaj admiro pri tio, kiel vi frontas la tiel malfacilajn provojn. Kaj mi pensas pri vi, volontuloj, kiuj ĉiutage disponigas vin por via nacio; pri vi, paŝtistoj de la sankta Dia popolo, kiuj – malgraŭ grava endanĝerigo de la propra sekuro – restas proksimaj al homoj alportante al ili Dian konsolon kaj fratecan solidarecon, kreive vi transformigas komunecajn lokojn kaj monaĥ(in)ejojn je rifuĝejoj, kie vi disponigas al ili gastemecon, helpon kaj manĝon al tiuj, kiu troviĝas en malfaciloj. Kaj plue mi pensas pri fuĝintoj kaj interne elloĝigitaj personoj, kiuj troviĝas malproksime de siaj hejmoj, el kiuj multaj estis neniigitaj, kaj pri la ŝtataj reprezentantoj, por kiuj mi preĝas: sur ili kuŝas devo direkti vian landon dum tragikaj tempoj kaj akceptadi prudentajn decidojn por la paco kaj disvolvo de ekonomio en la tempo, kiam estis detruitaj tiom multe da vivgravaj infrastrukturoj en urboj kaj vilaĝoj.

Karaj gefratoj, en la tuta tiu ĉi maro de malbono kaj malĝojo, naŭdek jarojn post terurega genocido elvokita per Malsatego, mi miregas pri via bona vervo. Spite de grandega tragedio, kiun la ukrainia nacio travivas, ĝi neniam senkuraĝiĝis kaj ne fordonis sin al memkompato. Tial la mondo en ĝi ekkonis kuraĝan kaj fortan popolon, la popolon, kiu suferas kaj preĝas, ploras kaj batalas, rezistas kaj esperas: la popolo majesta kaj martireca. Mi plu estos al vi proksime per mia koro kaj preĝo, la homa zorgo, por ke vi sentu vin esti akompanataj, por ke vi ne alkutimiĝu al milito, por ke vi ne restu solaj hodiaŭ kaj precipe morgaŭ, kiam povas aperi tento, ke pri via suferado oni forgesos.

En tiuj ĉi monatoj, kiam malmilda klimato kaŭzas tion, kion vi travivas ankoraŭ pli tragika, mi deziras, ke vian vizaĝon mankaseru eklezia korfavoro, forto de la preĝo kaj amo, kiun al vi sentas multaj gefratoj en ĉiuj latitudoj. Post kelkaj semajnoj estos Kristnasko kaj via suferado estos ankoraŭ pli penetrema kaj pli sentebla. Sed mi volonte revenus kun vi en Betlehemon, en provon, al kiu devis fronti la Sankta Familio tiunokte, kiu estis ŝajne nur malvarmo kaj mallumo. Anstataŭ tio venis lumo: ne de homoj, sed de Dio, ne el tero, sed el ĉielo.

Ke estu atentema pri vi Dia eĉ nia Patrino, la Virgulino Maria. Al ŝia Senmakula Koro kunlige kun episkopoj de la tuta mondo ni konsekris la eklezion kaj la homaron, precipe vian landon kaj Rusion. Al ŝia patrineca Koro mi transdonas vian suferadon kaj viajn larmojn. Tiun, kiu „alkondukis Dion sur la mondon“ , kiel skribis unu granda filo de via lando, nelacigeble ni petu pri sopirata donaco de paco en certeco, ke „ĉe Dio nenio estas neebla“ (Luk 1,37). Ke ĝuste Li plenumu viajn laŭrajtajn atendadojn de viaj koroj, resanigu viajn vundojn kaj donu al vi sian konsolon. Mi estas kun vi, mi preĝas por vi kaj mi vin petas, ke ankaŭ vi preĝu por mi.

La Sinjoro vin benu kaj la Virgulino Maria vin ŝirmu.

Francisko. Romo, ĉe s-ta Johano sur Laterano, la 24-an de novembro 2022

al la indekso


 PACON, SINJORO!

Pacon, Sinjoro, donu al niaj tagoj persiste turmentataj de l´ ĉagreno: Naskiĝu la estimo en la agoj, en la mondo rebrilu la sereno!

Pacon, Sinjoro, donu al la animoj en senĉesa peniga maltrankvilo: Ho, forflugu el ĉiu kor´ la timoj kaj la dolor´! Ridetu la pupilo!

Pacon, Sinjoro, al la familioj time vivantaj sub detruminaco: Ilin streĉligu amaj energioj protektataj de daŭra Dia graco!

Pacon, Sinjoro, al la patrolando! En ĝi regu prospero kaj konkordo; La filoj kunlaboru al ĝia grando per konstanta progreso en la ordo.

Pacon, Sinjoro, inter la nacioj sin rigardantaj kun suspekta koro: Celante al tutmondaj harmonioj fratiĝu la homar´! Pacon, Sinjoro!

Verkis Lumi (Espero Katolika 1950)

 

 al la indekso


 ĈU EKZISTAS IO PLI GRANDA OL NESUPEREBLA RUSIO?

Malespero eĉ espero en malesperiga situacio?

Mi aŭdis historieton el tempo de Sovetunio pri unu malliberulo en rusa siberia gulago, kiu sklavis en teruraj kondiĉoj en severa klimato de Siberio, ĝis liaj fortoj kolapsis. Li demetis ŝovelilon, deŝutiĝis atendante la alvenon de gardisto, kiu lin mortbategos. Kelkfoje li vidis, kiel tiel mortis aliuloj, kaj nun li estis envice.

Sed ankoraŭ ol alvenis unua bato, ĝislamis al li unu skeleta kunprizonulo. Li diris nek vorton, nur en surteran ŝlimon li ŝpatis signon de la kruco kaj foriris. La senforta malliberulo faŭkis tiujn liniojn en la ŝlimo kaj lia sento de despero komencis ŝanĝiĝi. Tiumomente li ekkomprenis, ke ekzistas io pli granda ol nesuperebla kaj „eterna“ Soveta Rusio. Li ekkomprenis, ke tiu ĉi simpla signo enhavas esperon de la tuta homaro. Kaj ke en potenco de la kruco eblas tute ĉion. Li do ekprenis ŝovelilon kaj daŭrigis sian laboron kaj do eĉ sian vivon...

Dia empatio kun ĉiu homo

Estis tio mesaĝo pri Dia sufero, kiu instigis la malliberulon por daŭrigi laboron. Ĉar nur la fakto, ke ankaŭ Dio trairis humiligan surkrucan suferon kaj morton, povis malfermi novajn eblojn eĉ sur tia loko, kia estas gulago. La rigardo al kruco certigis la prizonulon pri la Dia empatio kaj renovigis en li esperon, ke por Dio estas ebla ĉio, ja eĉ en la siberia koncentrejo, kie ĉio atestas pri la malo. Verdire precipe surloke, kiel estas gulago.

Ĉiuj aferoj helpas al bono

La kristana evangelio estas epizodo pri Dio, kiu ne agas laŭ reguloj de probablo. Li alvenas per maniero, kiun oni ne povas antaŭscii. Se mi travivas nekompreneblajn malfacilaĵojn, mi devas konsciiĝi pri tio, ke mia Dio estas granda, surprizanta kaj neeldireble miriga. Li estas Dio, kiu venkis morton, la eterna Dio. Li estas Dio, kiu mortas en siberiaj barakaroj eĉ dum sensencaj aŭtoakcidentoj, por neniigi morton kaj alporti nedetrueblan vivon. Mi devas kun certo akcepti promesojn de mia Dio, kiu travivis tion, kion trairas mi, de Dio, kiu estas kun mi kaj fortigas min, de Dio, kiu preparas por mi lokon. Kaj mi devas esti certa per Dio, por kiu ja ĉiuj (eĉ malbonaj) aferoj helpas al bono. Tio ĉi estas deklaro, de kiu ni ne povas malproksimiĝi, eĉ se ĝi nin ĵetas en krifojn de konfuzo kaj mistero: Nia Dio estas bona Patro, Li senkondiĉe nin amas, Li estas universala kaj fine Li faros ĉion novan.

Dio al ili forviŝos ĉiun larmon el okuloj Unu biblia profetaĵo diras: Dio forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ekzistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis. Dio diris: „Vidu, Mi faras ĉion nova.“ (Apo 21, 4-6)

Laŭ libro: Pete Greig, Kiam Dio silentas. www.vira.cz

Gulago: la reto de koncentraj kaj laborbarakaroj en Sovetunio (nuntempa Rusio), kiun oni komencis konstrui jam dum vivo de Lenin (1919) ekde komenco mem de ekzisto de komunisma Sovetunio. Dum la tuta ekzistado de Sovetunio ekestis ne malpli ol 476 kompleksoj, en kiuj estis kunigitaj miloj da barakaroj. La ĉefa senco de la barakaroj estis izoligo de la politikaj antagonistoj de la totalisma reĝimo, kiuj sklavece kaj en nehomecaj kondiĉoj ekspluatadis mineralajn materialojn kaj konstruis malfacilajn konstruaĵojn. Iuj barakaroj estis praktike la koncentrejoj de la morto. La malliberuloj laboris ĝis 16 horojn tage kun minimumo de manĝo, sen bezonata laborilaro, sen spertoj kaj kun neplenumeblaj labornormoj. Laŭ iuj historiistoj la gulagojn trairis ĝis 13 milionoj da homoj.

al la indekso


 LA DIA VOLO KAJ MILITO

Tio, kio ne devus okazi, okazis: komenciĝis terura milito. Kial Dio allasis tiun ĉi militon? Ĉar la volo de iu el respondeculoj ne akordiĝis kun la volo de Dio...

(...) Tio, kio ne devus okazi, okazis: komenciĝis terura milito kaj la tuta mondo kun retenita spiro ekdubis, ĉu la milito ne disvastiĝos kaj ne atakos pluajn naciojn.

Malgraŭ multaj preĝoj, eĉ tiuj niaj, Dio allasis militon. Kial? Ĉar la volo de iu el respondeculoj ne akordiĝis kun la volo de Dio. Ni nur esperas, ke Dio en siaj misteraj intencoj kaj en sia senfina amo, kapablos kaj volos rezultigi ion bonan eĉ el tiu ĉi ega malbono. Tiukaŭze kaj ĝuste tial, ke revenu paco, ni ne ĉesos preĝi. Tiumomente ni do ĉiuj devas senti, ke ni estas invititaj al tio, ke ni nepre sekvu tian vivlinion, kiu rebonigus ‒ almenaŭ en nia interno la eraron, kiu estis farita. Homoj ne plenumis volon de Dio, la volon de Dio de la paco, kaj okazigis volon sian. Ni devas ekagi tiel kiel neniam, ke ni plenumu lian volon, kiu estas esprimita en liaj vortoj. Liaj vortoj devas hodiaŭ por ni ekhavi tute eksterordinaran sencon. Se ni akceptis Dion kiel idealon, se ni Lin starigis sur unuan lokon, tio postulas, ke ni starigu sur la unuan lokon en nia koro lian Vorton, lian volon. Antaŭ Li devas iamaniere indiferentiĝi ĉiu afero. Grave estas la Dian Vorton vivi, esti la viva Vorto.

Ke por ĉiuj validu tio, kio havas la plej grandan valoron: ne la unua aŭ la dua afero, sed la volo de Dio.

Chiara Lubich El telekonferenco en Rocca di Papa la 24-an de januaro 1991

Chiara Lubich ‒ la fondintino de la tutmonda Movado Focolare ofte reagis al konkretaj okazaĵoj en la mondo, kiel ekzemple, kiam eksplodis milito en Persa Golfo (1991). Ŝiaj vortoj estas plejgrade aktualaj ankaŭ hodiaŭ...

al la indekso


 MI FORIRAS

„Mi foriras. Bonvolu min elregistri el Eklezio.“ En paroĥaj oficejoj oni ĉiam pli ofte aŭdas tiujn ĉi deklarojn. „Mi volas havi nenion komunan kun ĉi tiu institucio. Mi foriras, ĉar mi estas elrevigita pro ĝia organizo. Ĝi ne defendas la liberecon de virino, ĝi estas la dua aŭtoritato en la ŝtato, mankas en ĝi toleremeco.“ Al la provo de pastro priparoli la plej oftajn kazojn de tia decido aŭdeblas la rezoluta: „Ne! Mi foriras!“

Ofenditaj je Eklezio. Unuj eldiras tion laŭte, la aliaj foriras silente. Kien ili ekiros?

En la homilio sur la krakova Herbejo la papo Johano Paŭlo la Dua diris: „Homo estas libera. Homo povas al Dio diri: ‘ne’. Homo povas diri al Kristo: ‘ne’. Sed al la principa demando: ĉu tio permeseblas? Kaj nome de kio tio permeseblas? La kredo estas elekto, kaj ne devigo aŭ nepreco.

Oni povas foriri. Sed kien?

Iun decembran matenon mi vojaĝis por voĉlegi la referaĵon en altlernejo en alia urbo. Estis la sesa matene, kiam mi eniris la vestiblon de centra stacidomo. Post kelkaj minutoj venis al mi juna homo, laŭ eksteraĵo iom malzorgita. Per la malkuraĝa voĉo li ekdiris: „Estimata pastro, mi estas malsata. Donu al mi bonvole kelkajn monerojn aŭ vi aĉetu al mi ion por manĝi.“

Ni venis al manĝejo, mi aĉetis por li buterpanon kaj kafon. Ĉi tiu komenco de la interparolo kuraĝigis min starigi al li la demandon: „Kial vi vagabondas frumatene tra stacidomo?“

Per la necerta voĉo li respondis:
„Mi forkuris el hejmo.“
„Kio do okazis?“
„Mi ekkverelis kun patro, mi brue fermis la pordon kaj mi forvojaĝis Varsovion.“

Ni staris dum pli longa tempeto, kaj turmentita per interesiĝo mi demandis:
„Tio signifas, ke vi neniam plu revenos hejmen?“
„Mi ne scias“, li respondis.

Post la momento la junulo aldiris:
„Eble por festoj de Kristnasko.
Eble mi ŝanĝiĝos, eble tiam la patro estos pli bona.“

Alveturis mia trajno, ni ĉesigis la interparolon, sed en oreloj sonis al mi la vortoj: „Eble por festoj...“

Dum Kristnasko plej profunde ni sentas la sopiron al la lokoj, kiujn pro iu ajn kaŭzo ni forlasis. Kaj al la homoj, inter kiuj ni deziris loĝi.

Dia Naskiĝo kun sia klimato kaj la aromo de la familia hejmo iutempe pliprofundigas en homoj la senton de soleco kaj ekskludo. De la fizika soleco, sed ankaŭ la spirita, la emocia.

De kie devenas tia soleco? Plej ofte el forĵeto de amo, el forlaso de homoj, el postkuro al malbonaj revoj.

Ĉu vi foriras el la Eklezio?
Atendu! Rigardu, en la kripo kuŝas la eta Jesuo ‒ Dio de la Eklezio, kiu vin tiel seniluziigis...

Estas do al Kiu reveni. Revenu, ĝis vi ankoraŭ ne estas malproksime.

Sac. Krzysztof Pawlina El Semajnrevuo Niedziela, 19.12.2021 esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 NE ĈIO MALBONA ESTAS POR IO BONA

Ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, ĉio kunlaboras al bono. (Rom 8,28)

Eble vi jam iam aŭdis diraĵon, ke „ĉio malbona estas por io bona“. Eble plej malbone tiu ĉi sensenca eldiraĵo estas aŭskultata en situacio, kiam vi sentas vin malbone, aŭ kiam iu faras damaĝon al vi, aŭ okazas al vi io malfacila. Kaj tiumomente iu el via proksimeco tiun situacion „malpurigas“ per tiu ĉi gurdita sensenca frazo. Sonas tio rezigne kaj iel tio sugestas senton, ke kontraŭ malbono oni povas (kaj devas) nenion fari.

Kompreneble, ke ofte tion aliuloj „pensas bone“ volante nin en malfacila momento kuraĝigi kaj helpi nin. Sed el homa sperto tiun ĉi frazon bedaŭrinde oni ne povas indiki kiel verecan kaj realisman. Prefere tio estas („pia“) deziro. Ni ja konas multajn homajn situaciojn, kiam ĉio malbona ne estis por io bona, sed male, estis ankoraŭ pli malbone... ĝis plej malbone. La malbono mem simple nenion bonan alportas.

Sed kion do fari kun la supre citita biblia eldiraĵo: „por tiuj, kiuj amas Dion, ĉio kunlaboras al bono“? (Rom 8,28)

Tiu ĉi citaĵo jam sonas realisme kaj esperige. En ĝi do oni ne parolas pri tio, ke de la malbono ni atendu ion bonan per nura tempa evoluo. Sed la biblia teksto atentigas al tio, ke kunlige kun absoluta Dio, aŭtoro de universo kaj fonto de la amo eblas, por ke eĉ ĉio malbona, kion ni travivas, povu esti transformita je io bona, utila kaj bela.

Se malfacilaĵojn, afliktojn, malsanon kaj mortadon en nia vivo ni travivas flanke kun Dio, se ni al Li ĉion tion konscie transdonadas, ni scias, ke ĉio al ni helpos al definitiva bono. Al bono, kiun ni tuj ne vidas, sed ni devas pri ĝi kalkuli. Tio al ni poste donas forton al tio, ke ni dum malfacilaj situacioj ne agu „malhoneste“, ne faŭlu, ne hurlu kun lupoj, sed ke ni en konkretaj situacioj postsekvu Jesuon. Poste ni ne devas damaĝi aliulojn, venĝi, ni ne devas en ni vivigadi malamon kaj maljustaĵon. Sed ni povas esti pardonemaj, fari bonon kaj klopodi pri justeco.

Unu el la plej rimarkindaj eventoj en Biblio estas sorto de egipta Jozefo (kp. Gen 37-50). Liaj fratoj antaŭe volis lin mortigi, sekve ili lin „nur“ vendis kiel sklavon. Sed el tiu ĉi amara kaj neeltenebla maljustaĵo povis poste naskiĝi savo de la tuta gento, kiun neniu pli bone elpensus... Kiam post jaroj en Egiptio antaŭ Jozefo liaj fratoj surgenuas, kiu dume iĝis potenca administranto de la egiptuja havaĵo, Jozefo diras al ili: „Ne timu, ĉar ĉu mi estas anstataŭ Dio? Vi intencis fari al mi malbonon, sed Dio aranĝis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.“ (Gen 45,5; 50,19-20).

Ĉio malbona do ne estas por io bona. Sed povas esti. Se ni do en nia konkreta vivo sekvas postsignojn de Jesuo Kristo. Li mem sur si spertis la plej grandan malbonon, kiam Li estis kiel Dia Filo maljuste kondamnita, malhonorigita kaj ekzekutita. Sed kiel unua Li resurektis. El tiu ĉi forto ni povas ĉerpi en ĉiutaga vivo kaj fine eĉ sur la vojo lasta...

La espero ne signifas, ke ĉio fine okazos tiel, kiel ni volus, sed ke aferoj, kiuj okazas, povas akiri sencon...

Aŭtoro: IMA. www.cirkev.cz

al la indekso


 NI NE ESTAS KIEL CETERAJ HOMOJ. AŬ RESPEKTIVE NI ESTAS...

Do kiel tio estas? ‒ iu demandos. Ĉu estas ni, kiuj ekkredis je Dia Filo, la Sinjoro Jesuo Kristo, la Redemptoro de la homa generacio, aliaj ol la ceteraj homoj? Jes eĉ ne ‒ do denove la paradoksa respondo...

JES, ni estas aliaj, ĉar ni ekkonis Dian amon al ni kaj ni ĝin akceptis en nian vivon en pleneco kaj kun absoluta konsciiĝo de ĝia efikeco. Ni estas aliaj, ĉar ni pere de la sankta bapto iĝis profetoj de la Sinjoro, atestantoj, misiistoj ‒ kiel tion memorigas en sia mesaĝo la papo Francisko okaze de la Monda Tago de Misioj.

Ni estas aliaj, ĉar ni estas portantoj de respondeco pri disvastigo de Dia regno ĉi tie surtere ‒ la Sinjoro per ni laŭ nia volonteco priservas, por ke ni havu partoprenon en lia savodona efikado en la mondo. Ni estas aliaj, ĉar ni scias, ke multe pli grave ol sanigo de la korpo estas sanigo de la animo. Ni estas aliaj, ĉar ni konas atestojn de la sanktuloj kaj de aliaj veraj atestantoj de la kredo, kiuj nin per siaj vivoj certigas, ke eblas esti virta kaj sankta eĉ nuntempe. Ni estas aliaj, ĉar ni ankaŭ konsciiĝas iliajn avertojn, ke iam ni staros antaŭ Dia justeco, atendante la merititan eldiron super nia surtera vivo, sen eblo kion ajn kaŝi antaŭ la prominenta vido de la Kreinto, vidanta en la plej ekstreman animprofundon. Ni estas aliaj, ĉar tiu ĉi tuta ekkono estas per la homa racio neekkaptebla Dia graco, kiun ni senmerite akceptis por nia utilo eĉ por la savo de aliaj.

NE, ni ne estas aliaj, precipe tial, ke eĉ malgraŭ tio ĉio ni konstante estas pekemaj, fieraj, vivantaj propramaniere, nereboniĝantaj... Ni ne estas aliaj, ĉar eĉ ni ‒ same kiel tiuj aliaj ‒ bezonas por la savo de la animo gracon de Dio, lian amon kaj mizerikordon. Ni ne estas aliaj, ĉar ankaŭ ni per niaj pekoj ofendas Triunuan Dion ‒ eble eĉ ankoraŭ pli ol la ceteraj, ĉar ni ekkonis lian amon al ni. Kaj same tiel kiel ceteraj eĉ ni devas pro niaj pekoj akcepti justan punon, satisfakcii nian kulpon. Aliaj ni ne estas eĉ en tio, kiam ni mem starigas nin en rolon de impostisto kun tio, ke ni ne estas kiel tiu fariseo ‒ ja tio estas sinteno de falsa humileco... (kp. Luk 18, 9-14)

Ni ne estas aliaj eĉ en nia homa malfirmeco, kiam ni estas en endanĝerigo de la vivo aŭ kiam ni travivas malfacilan vivsituacion. Ankaŭ sur nin kuŝas ŝarĝo de la momento kaj eble ni eĉ havas tendencon almenaŭ por momento rezigni antaŭ malespero kaj senespero. Aliaj ni ne estas eĉ tiam, kiam ni en io volas esti kiel ceteraj aŭ havi tion, kion ili havas, ja eĉ ni envias ilin, ke ili ion atingis kaj ili tion havas, sed ni ne. Tutcerte ni poste ne estas aliaj, eĉ se tion pri ni aliaj diras aŭ eble fiere ni tiel opinias pri ni mem. Tio ĉio estas nura homa trompo, la Sinjoro Dio vidas la aferojn alie, sen pakumo, ĝis medolo. (kp. Heb. 4,12-13)

Kvankam ni ne estas aliaj ol ceteraj, tamen nia kredo el ni aliajn homojn faras. Sed ne la fierajn pro nia elekto fare de Dio en la fido, sed humilajn antaŭ la donaco, kiun ni ricevis. La kredo sendube estas virto, sed admirinda ĝi estas ĝis la momento, kiam ĝi iĝas heroeca ‒ sed tio ne estas atingebla sen humilo, pura amo al Triunua Dio eĉ al proksimulo, sen forofero kaj absoluta sindono al la Dia Providenco. Kaj tia kredo poste kapablas alvoki sur la teron Diajn miraklojn.

Ankaŭ la kredo je forto kaj povo de sakramentoj kaj de eksterordinara beno, pere de kiuj Dio efikas, estas granda donaco, kvankam de unuopuloj diverse akceptataj. Sed la Sinjoro povas sian povon uzi kiam ajn kaj kiel ajn ‒ kaj tio nin ĉiujn denove starigas en la saman elirpunkton: Dio benas ĉiujn. Sed poste dependas de tio, kiel ni kun lia graco traktas ‒ kaj ĉi tie ni ne plu estas egalaj, sed ĉiu estas alia, eĉ se kiel ceteraj ni en la momento de la morto staros antaŭ Juĝisto, por elaŭdi lian definitivan eldiron pri nia eterna vivo, kies kvaliton ni elmeritis per niaj agoj kaj sintenoj dum la surtera vivdonaco.

Kaj en tio baziĝas nia tasko: Evidentigi Dian amon, kiu estas la sama al ĉiuj homoj, kaj samtempe riveladi veron, ke pri tio, kiel aspektos nia eterna vivo post la morto, decidas pri si ĉiu mem. En ĉio bona helpadu al ni la Virgulino Maria, nia Reĝino!

Daniel Dehner (laŭ semajngazeto Světlo 42/2022)

al la indekso


 VI NE EKZISTAS HAZARDE

Ĉiu homo estas neanstataŭebla mesaĝo por mondo

Ĉiu homo estas neanstataŭebla Dia mesaĝo kaj li devas al la mondo donaci ion tute personan. Ni ne estas hazarda produktaĵo de evolucio, sed estuloj konscie alvokitaj en la vivon. La Biblio al ni diras, ke ni estas kreitaj tial, ke ni estas volataj. Dio ja ne enkondukas en ekzistadon ion, kion Li ne volas (kp. Saĝ 11,25). Sed kion volas Dio, tion Li ankaŭ amas. Li kreas nur en amo, ĉar „Dio estas amo“: „Vi amas ĉion ekzistantan kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris, ĉar se Vi malamus ion, Vi eĉ ne estus kreinta ĝin“ (Saĝ 11,24).

Estante bona aŭ malbona, vi estas amata

Mi do estas amata, estante bona aŭ malbona, konata aŭ sensignifa, talenta aŭ nekomprenema, sana aŭ handikapita, nigra aŭ blanka, kredanta aŭ nekredanta. Laŭ Biblio kaj la vivo de Jesuo el Nazareto jam la fakto mem, ke mi ekzistas, estas pruvo de tio, ke min la Kreinto amas, ke Li min volis kaj volas. Ĉiumomente min la Dia amanta volo portas kaj bontenadas – ankoraŭ pli frue, ol mi al ĝi respondos. Sed sen mia respondo la amo de Dio veni ne povas.

Mi vivas, ĉar Dio min ĉiam amis

Se ni ekkomprenis kaj spertis, ke Dio senkondiĉe amas persone ĉiun, ni iĝis liberaj kaj amikoj de Dio. La diferenco estas senmezura kaj sekvo por persona vivo maksimume grava. Ne plu validas, ke se mi estos bona, Dio min amos kaj mia ekzisto havos sencon. Sed: Mi vivas, ĉar Dio min ĉiam amis, sendepende de mia povumo kaj de miaj moralaj kvalitoj. Se la homon trafos tiu ĉi „kaŝita“ fakto, poste en li elkreskas profunda dankemo kaj granda libero. Se mi ricevis tiun ĉi „resanigan sperton“, mi al Dio respondados kaj sindonados libere kaj ame. En tiu ĉi elirpunkto mi akiras ĉiontransformiĝantan ekzistencialan „opinion“ pri mia vivo. De ĉi tie devenas mia plej profunda vokiĝo: lasi nin ĉirkaŭbraki per Dia amo, lasi min porti surbrake de Dio.

www.vira.cz

al la indekso


  LA EPISKOPO ANTONÍN BASLER: LA NOVA FLORO

Mi kredas, ke ni ĉiuj jam multfoje aprezis eklezian kalendaron, kiu al ni ĉiam denove memorigas festojn de la Sinjoro, de la Virgulino Maria, la anĝeloj kaj la sanktuloj, tiel ke ĝi al ni donas okazon ne nur fortigi tion, kion ni jam konas, sed eĉ sobiri en pli grandan profundon, ol ni sukcesis dum antaŭaj jaroj. Tamen, ĉar ni konas nek tagon nek horon, estas bone ĉi tiun novan okazon kapti ĉiam laŭeble plej bone, ĉar ni ne scias, ĉu iu venonta eblo ankoraŭ ekestos.

Unu el tiaj okazoj estos en memoro (festo – en pli larĝa vortsenco) de la sankta Antonio el Padovo – la sanktulo tre simpatia, ŝatata, ofte vokata por helpi, precipe de tiuj forgesemaj, kiuj ion forgesis aŭ perdis. Lia ordena nomo, kiel diris al mi unu itala sacerdoto, estas kunmetita el du grekaj vortoj (antos neos), kio signifas „nova floro“. Plej ofte li estas bildigita kun eta Jesuo enbrake. Eble ni povas diri, ke tio estas belega simbolo de rilato, kiun nia Sinjoro postulas de siaj fideluloj kaj do ankaŭ de ni: „Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo, kaj per via tuta forto kaj per via tuta menso... (Luk 10,27) Ĉu povas do esti lia festo aŭ rememoro pri lia plej ofta bildigo ankaŭ ia demando, ĝis kiom mi tion sukcesas, aŭ eble ĝis kiom mi pri ĉi tio konscie strebas?

Mi estas konvinkita, ke ĉiu, kiu konsciiĝas, ke li estas de Dio senfine amata, kaj li mem strebas pri la amo al Dio kaj proksimuloj, kion la Sinjoro de ni postulas, eĉ se kun konscio de malforteco, tiu fariĝas „nova floro“ en la Dia ĝardeno de la homaro. Sed la festoj de la sanktuloj, ankaŭ de la sankta Antonio, ne estas nur memorigo de ilia vivo kaj valorega ekzemplo, ili estas eĉ okazoj eniri en pli personan rilaton kun ili, kaj iujn akcepti kiel siajn amikojn kaj akompanantojn dum nia vivovojo kaj propetantojn ĉe la trono de la Plejaltulo. Tiel estas eble reale sperti, ke la kredero: „mi kredas je la komuno de la sanktuloj“ ne estas nura teorio, sed konsistaĵo de la belega vivo kun Dio kaj en Dio.

Mons. Antonín Basler 13.06.2022, RC Monitor 11/2022

 al la indekso


  ROZARIO - KUNPREĜADO PER ZOOM

  ROZARIO kunpreĝado per ZOOM por IKUE, por la paco en Ukrainio kaj la mondo, por fino de la pandemio. Aldone prelegetoj. Ĉiutage je la 20:15 horo (UTC+2)
Aliĝu ĉe: ikue.reto@gmail.com

al la indekso
 


  MIRAKLA KONVERTIĜO DE JUDO

Jen la homo, kiu realigis la nerevokeblan decidon ‒ la homo, kiu scias, kion li volas kaj estas preta fari ĉion por atingi la intencitan celon. Ni povas lin kuraĝe kompari al granda arbo, kiu kontraŭstaras ventegojn kaj tondrojn, kaj ĝi ne rompiĝas.

Tia estas Alfonso de Ratisbonne (1814-1884) ‒ la franca judo el riĉa kaj influhava familio, kies neatendita konvertiĝo al katolikismo ekscitis tiaman francan socion.

Ĉi tiu vizaĝo havas en si ion biblian, kompareblan kun la vizaĝo de Moseo, kiu estas agnoskata kiel unu el la plej grandaj personecoj en historio de la homaro (la simileco ne sen simbola signifo estas tio, ke Moseo ‒ ĉi tiu grava homo... balbutis ‒ alparolante popolon, li devis sin priservi per la voĉo de sia frato Aarono).

En la liberala kaj supraĵa homo de la nuntempa erao la portreto de ĉi tiu estiminda viro povas veki antipation. Kial? Ĉar li evidentigas decidan sintenon: jes, jes ‒ ne, ne! Plie, lia rigardo ŝajnas senĉese esti orientita al la ĉiela sfero.

La konvertiĝo de Alfonso de Ratisbonne estis eksterordinara. Iun januaran tagon 1842 li neatendite eniris la roman bazilikon de sankta Andreo delle Fratte en la akompano de sia amiko ‒ katoliko, kiu havis tie por aranĝi iun aferon kun paroĥestro. Atendante lin Alfonso, kiel gvidata per la nerefutebla forto, ekiris al la flanka kapelo de Mirakla Madono. Tie sin revelaciis al li Plejsankta Virgulino. Kiam lia amiko revenis el sakristio, je sia granda mirego li ekvidis lin surgenuantan antaŭ la altaro de Maria larmantan...

Post la konvertiĝo Alfonso de Ratisbonne realigis neprajn studojn, akceptis la sacerdotan ordinon kaj venis al Jerusalemo por fondi tie la ordenon okupiĝantan pri la konvertiĝoj de judoj.

Proponiĝas la jena demando: kio iĝus, se nuntempe dum renkontiĝo de bankistoj, ekzemple en Davos, ekaperus Dipatrino petante ilin, ke ili destinu ne cent procentojn de siaj riĉecoj, sed nur kvindek, por la helpado de la plej bezonuloj?

Aŭ por la misio de la konvertiĝo de paganoj, komunistoj, islamanoj kaj al ili similaj...?

Leonard Przybysz El Polonia Cristiana, 1-2. 2022. Esperantigis Sławomir Helicumski

al la indekso


 BONVENON EN KATOLIKA EKLEZIO

Kiam la sepjara Sohrab Ahmari venadis kun sia patrino al ŝia laborejo, li povis spekti la okcidentajn filmojn. Estis interese spektadi ilin dum la unuaj jaroj de la islama respubliko en Irano, kiam tiea registaro batalis kontraŭ ĉio, kio venadis el Okcidento. Lia patrino havis tiam laboron ligitan kun la redaktado de la tekstoj de unu el la iranaj verkistoj. Kiam Sohrab forgesis elpreni el sia dorsosako la filmon „Stelaj militoj“, en lernejo vekiĝis pro tio skandalo, tamen ĉio bone finiĝis por la infano-pekulo, ĉar liaj gepatroj ne povis esti punitaj ekzemple per malliberejo aŭ per amputoj de piedoj...

La gepatroj de Sohrab apartenis al la irana artista bohemo kaj ili gardadis lin antaŭ la tiama politika sistemo.

Kiam Sohrab finis 13-an jaron li kun siaj gepatroj venis al la malgranda urbeto en Usono havanta 600 loĝantojn, en kiu la plimulto el tio estis mormonoj. Tiam li tuj eksentis malŝaton al mulaoj. Kiel 15-jara knabo li estiĝis la batalanta ateisto influita per la idearo de trockismo. Ankoraŭ en kolegio li revis pri la studoj en la universitato, kie regis trockistaj ideoj. Tamen malrapide lia entuziasmo por trockismo komencis malaperadi. Post la finiĝo de kolegio, li translokiĝis al la regiono Rio Grande Valley en la ŝtato Teksaso, tuj ĉe la limo kun Meksikio. Tie li instruis la meksikajn infanojn el malriĉaj familioj. Li frekventadis dancvesperojn, konatiĝis kun junulinoj kaj sufiĉe multe li drinkis. Tamen sub la influo de unu kamarado li eksentis, ke li posedas konsciencon, kiu anoncas al homo, ke li okupiĝu pri tio, kio estas la plej grava en la vivo.

Kiam Sohrab komencis serĉi la atestojn por la ekzisto de Dio, li rimarkis, ke ĉiu posedas sian konsciencon, kiu devigas nin starigi la demandojn, de kie devenas la konscienco. Pri la konscienco oni povas ofte legadi en la Sankta Skribo. Al li forte eksonis la vortoj de Dio orientitaj al Kaino: „Kion vi faris? La voĉo de la sango de via frato krias al mi de la tero.“ Tiam vekiĝis en li la demando pri Dio.

Tiutempe Sohrab trovis la libron de la Papo Benedikto la Deksesa „Jesuo el Nazareto“. Dum la legado de ĉi tiu libro li malkovris kiel logika estas en ĝi la kristana ideo. Li edukita en la liberala-maldekstra spirito, estis konvinkita, ke ĉiuj kredantoj estas primitivaj vilaĝanoj, sentantaj la respekton al ĉio malklarigebla. Kaj jen li estis surprizita.

Poste li ekloĝis en Londono, kie li vizitadis la katolikajn preĝejojn. Iufoje li ĉeestis la sanktan meson matene, kiam li malbone fartis post la nokta drinkado. Ĉi tiu ĉeesto donis al li senton, ke Dio pere de la ofero pardonas al li. Kvin jarojn poste sub la influo de instigo li venis al Brompton Oratory al la sankta meso ne la tridentrita, sed la latina. La voĉoj de la kantantoj sonis al li kiel la ĉielaj. Tio estis por li granda travivaĵo preskaŭ mistika. Pro tio post la Eŭkaristio li venis al la paroĥestro kun la peto, ke la paroĥestro pretigu lin por bapto.

Li tiam estis la ĵurnalisto de The Wall Street Journal. Li ne planis publike sian konvertiĝon al katolikismo, sed kiam du monatojn pli poste en Francio, en la urbo Saint-Etienne-du-Rouvray, du ĝihadistoj senkapigis sacerdoton Jacques Hamel, li decidis doni la ateston. Li lokigis la anoncon en Twitter, ke li estas sur la novkatekumena vojo al la katolika eklezio.

Sohrab Ahmari, la ĉefredaktoro de „New York Post“ ‒ la usona revuo aperanta ĉiutage en Novjorko. La kunlaboranto de la katolika brita semajnrevuo „The Catolic Herald“. La verkisto kaj aŭtoro de la libro: „Tra fajro al akvo“ kaj de kelkaj aliaj. Li naskiĝis en la jaro 1985 en Teherano, loĝas en Usono , antaŭ ses jaroj li transiris al katolikismo.

La teksto prilaborita surbaze de la intervjuo de Barbara Gruszka kun Sohrab Ahmari en la semajnrevuo Gość Niedzielny, 41/2021. Sławomir Helicumski

Oldulo venis por pekkonfesi konfesante: - Sinjoro paroĥestro, mi pekis. Dummilite mi kaŝadis en subtegmentejo judon. - Sed, filo, tio ne estas peko, helpi homon, sendepende de lia kredo. - Sinjoro paroĥestro, sed mi de li postulis por ĉiu tago 20 dolarojn. - Nuu... tio ne tro estis bela, sed tio ne estas granda peko. - Tio malŝarĝis min, sinjoro paroĥestro. Kaj ĉu mi jam devas diri al li, ke la milito finiĝis? (www.katolik.cz)

al la indekso


 ĈU OKUPAS NIAN VIVSPACON NEGRAVAJ AFEROJ?

Iun tagon venis en lernoĉambron instruisto de filozofio. Kiam studentoj sidigis sin, li elprenis el tirkesto ujon kaj plenigis ĝin ĝisrande per ŝtonoj. Poste li demandis studentojn, ĉu ili opinias, ke la ujo estas plena. La studentoj jesis. Poste la profesoro prenis skatoleton da ŝtonetoj kaj enŝutis ilin en la ujon kun ŝtonoj, skuigis la ujon kaj la ŝtonetoj enigis spacon inter la ŝtonoj.

La profesoro denove demandis. Ĉu nun la ujo estas plena? La studentoj ekridetis konsentante, ke jes. La profesoro prenis skatoleton kun tre subtila sablo kaj enŝutis ĝin en la ujon. Kompreneble la sablo plenigis eĉ la etajn spacetojn inter la ŝtonoj. Nun la ujo vere estis jam plena.

Poste la profesoro diris: „Per tiu ĉi montro mi volis demonstri, ke nia vivo similas al tiu ĉi ujo.

La ŝtonoj ‒ tio estas la plej gravaj aferoj en via vivo ‒ viaj interrilatoj, amikoj, familio, partnero, infanoj, sano, sencohava laboro, ripozo... Ĉio, kio estas tiel grava, ke se vi tion perdus, estus tio por vi tre malfacila.

La ŝtonetoj konkretigas la ceterajn, ne tiel gravajn aferojn. Ekzemple vian okupon, rekonon de aliuloj, loĝejon, aŭtomobilon...

Kaj la sablo estas ĉio cetera, kio iel apartenas al la vivo.

Se vi donos la sablon kiel unuan en la ujon, restos al vi neniu spaco por ŝtonoj. Tio same validas en la vivo. Se ni perdos la tempon kaj energion por bagatelaĵoj, neniam ni havos tempon por aferoj, kiuj vere estas gravaj. Tial dediĉu, mi petas, atenton por decidemaj aferoj en via vivo. Ludu kun viaj infanoj, iru kun via partnero danci... Ĉiam restos tempo por iri al laboro, ordigi domon, kuiri tagmanĝon, fari aĉetojn. Zorgu pri la ŝtonoj (aferoj, kiuj estas por vi vere gravaj). Destinu por vi viajn celojn. Tio cetera estas nur ŝtonetoj kaj sablo. Do multan feliĉon, mi esperas, ke vi sukcesos!“

Finfrazoj: Poste aliris al profesoro unu studento demandinte lin: „Ĉu vi opinias, sinjoro profesoro, ke la ujo jam estas tutplena?“ La profesoro opiniis, ke jes. La studento do prenis botelon da biero kaj enverŝis ĝin en la ujon. La biero ensorbiĝis en la sablon. Kaj ĉu la konon? Por biero oni ĉiam trovas lokon. :-)

(Transprenita el interreto kaj redaktita, 2006)

al la indekso


 KIAL LA EKLEZIO?

La eklezio estas la komuneco de homoj, formantaj Dian popolon. En la eklezion eniras homo pere de bapto surbaze de kredo je Jesuo Kristo kaj lia evangelio. Por tiuj, kiuj ekkredis, la eklezio iĝas en ĉiuj tempoj kaj nacioj ilo de la savo kaj la vojo de redempto. La eklezio estas videbla projekto de la Dia amo por homaro, diris la papo Paŭlo la Sesa.

La bibliaj simboloj de la eklezio estas: ŝafejo aŭ loko, kie estas arigitaj ŝafoj. Kristo estas bona paŝtisto, kiu „konas siajn ŝafojn, kondukas ilin, ilin vivtenas, defendas kaj donas por ili sian vivon.“ La alia simbolo estas Dia kampo, la vinberejo, kie la vinbertrunko estas Kristo kaj la kredantoj estas branĉoj. La trunko donas fruktodonon al branĉoj. La branĉo, kiu perdas kontakton kun la trunko, mortas. La simbolo de la eklezio estas ankaŭ Dia konstruaĵo, viva, sankta templo, kie la bazangulo estas Jesuo, ĝia fondinto. Li efikas, ke ĝia konstruo sin forte tenas.

La eklezio en la Nova Testamento estas ankaŭ komprenata kiel korpo de Kristo, kie Kristo mem estas la kapo. Li transdonas sian gracon en la Dia Vorto kaj en sakramentoj, kiuj estas sep: bapto, konfirmacio, Eŭkaristio, repaciĝo, oleumo de malsanuloj, sacerdoteco kaj geedzeco. La kulmino de la eklezia vivo estas festado de Eŭkaristio, la memorigo de la lasta vespermanĝo, kiam Jesuo antaŭ sia morto donacis al siaj disĉiploj sian korpon kaj la sangon sub formoj de la pano kaj la vino kaj ordoninte, ke ili tion faru por lia rememoro.

La eklezio estas unu, sankta, universala (katolika) kaj apostola. Ĝia strukturo estas hierarkia. Ne temas pri la potencohava, sed servema celado laŭ vortoj de Kristo: „Se iu volas esti unua, li estu lasta el ĉiuj kaj servanto de ĉiuj“ (Mar 9,35). Tio rilatas papon, kiu estas anstataŭanto de Petro, episkopojn kiel anstataŭantojn de apostoloj, sacerdotojn kaj diakonojn. Al la eklezio apartenas ankaŭ ordenanoj, kiuj libere kaj pro la amo decidis per stilo de sia vivo enporti en la mondon malriĉecon de Kristo, purecon kaj obeemon.

La plej multnombraj en la eklezio estas kredantaj laikoj. Estas ili ĉiuj baptitoj neapartenantaj al la klerikara kaj ordena statoj. Ilia geedzeca kaj familia vivo, profesio, laboro, oferoj kaj krucoj devas donadi ekzemplon kaj ateston pri kredvaloroj. Ili devas sanigi la sekularajn institutojn, helpi formi justecon kaj solidarecon al malfortuloj kaj suferantoj, disvolvi moralajn valorojn kaj puran kulturon en la homa socio.

La eklezio kiel la korpo de Kristo estas ankaŭ ligilo inter la vivantoj kaj la mortintoj de ĉiuj eraoj, inter la sanktuloj en la ĉielo, la animoj en la purgatorio kaj inter ĉiuj, kiuj vivas kiel kristanoj kie ajn en la mondo.

La bazaj unuoj de la tutmonda eklezio estas diocezoj, ankaŭ nomataj lokaj eklezioj. Sed la propra loko de la konkreta renkontiĝado de la kredantoj estas paroĥoj en apartaj civitoj kaj urboj.

La speciala maniero de la vivo de iuj kristanoj estas la tiel nomata iniciita vivo, realigata en ordenoj kaj kongregacioj aŭ en pli novaj movadoj kaj komunecoj.

Specialan zorgon la eklezio direktas al junularo kaj ankaŭ al familioj, la bazaj ĉeloj de la socio, kaj ĝuste por ili en multaj lokoj funkcias familiaj centroj kaj la junularcentroj. Sed ĝi sin dediĉas ankaŭ al pluaj kampoj de la vivo kaj al diversaj formoj de la publikaj servoj. Tiucele ĝi fondas la plej diversajn civitanajn asociojn.

Josef Hrdlička, helpepiskopo de Olomouc

al la indekso


 PERFORTO KONTRAŬ RELIGIO

La rilato al religio estas unu el la karaterizaj distingiloj de la nova ĉina modelo. Post multaj jaroj de la ŝtata ateismo de Mao, kiam ĉiuj religioj estis persekutataj, venis la periodo de la relativa toleremo kaj provoj de la kooptado dum la periodo de la regado de Deng Jiang kaj Hu. Neniam estis la religia libereco, escepte de la komunumoj de fideluloj aprobitaj fare de registaro (tiaj kiel Patriotisma Asocio de Ĉinaj Katolikoj aŭ la Patriotisma Movado de Tri Aŭtonomioj por Protestantoj). Sed sub la regado de Xi la gravaj persekutadoj komencis rilati eĉ la religiojn, kiuj ricevis la reĝiman permeson.

La celo, al kiu strebas Xi, estas la ĉinigado, do la transformiĝo de ĉiuj religioj ne ligitaj kun la ĉina tradicio en kultojn subtenantajn la ĉinan ŝtaton. Pastroj estas devigataj voĉlegadi homiliojn skribitajn fare de partio, la Sankta Skribo estas ŝanĝata, la sanktaj bildoj estas anstataŭigataj per la ikonografio rilatanta la patriotisman kaj komunisman sencon, malkonstruigataj estas preĝejoj kaj sonorilturoj, se ili estas tro videblaj, aŭ ili estas rekonstruataj, por ke ili adaptiĝu al la ĉina arkitekta stilo. Ĉiuj religioj estas tuŝitaj per ĉinigado, eĉ la indiĝenaj, kiel estas taoismo. Ununura religio liberigita de la sistema persekutado estas konfuciismo.

Ĉiuj religioj, kiuj ne restis unusignife aŭtorizitaj fare de la ŝtato, tiaj kiel estas la subtera Katolika Eklezio (lojala al Papo), estas rekte persekutataj. La kultpraktikado estas malpermesita, sacerdotoj estas malliberigataj kaj subordigataj al reeduko. La religioj indikitaj kiel sektoj (xie jiao), ekzemple kiel la Eklezio de la Dio Ĉiopova (nomata ankaŭ Fulmobrilo de Oriento), estas persekutataj ankoraŭ pli forte: iliaj konfesantoj estas infiltrigataj fare de sekretaj servoj, arestataj, sisteme torturataj, ĝis ili ne perfidos ĉiujn membrojn de sia religia komunumo. Stefano Magni, publicisto de la katolika portalo La Nuova Bussola Quotidiana.

El taggazeto Nasz Dziennik, julio 2022 elpoligis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 SE MI HAVUS ĈIUN MONON DE LA MONDO

Jesuo diris al homoj: „Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ ĉia avideco, ĉar la vivo de homo ne konsistas en la abundeco de liaj posedaĵoj.“

Li diris al ili jenan parabolon: „Al unu riĉulo bone prosperis lia entreprenado. Li do decidis siajn rimedojn valorigi, li ne plu laboros kaj vivos feliĉe, kontente kaj sekurite. Sed Dio diris al li: ’Ho senprudentulo, ĉi tiun nokton oni postulos de vi vian animon, kies estos tio, kion vi preparis?‘ Tiel tio finiĝas kun tiu, kiu por si amasigas trezorojn, sed antaŭ Dio ne estas riĉa“ (kp. Luk 12,13-21).

Foje oni demandis konatan milionulon Rockefeller: „Kiom da mono devas havi homo, por esti feliĉa?“

Lia respondo estis jena: „Iom pli, ol li ĝuste nun havas.“

Kaj tio ne rilatas nur monon. Diversaj homoj havas diversajn imagojn kaj diras: feliĉa, mi estos feliĉa, ĝis mi ekhavos tiun ĉi virinon / tiun ĉi viron, ĝis mi havos pli bonan aspekton, ĝis mi maldikiĝos, ĝis mi resaniĝos, ĝis mi ne havos la vivmalhelpaĵojn, ĝis mi finfrekventos lernejon, ĝis mi havigos por mi belegan aŭtomobilon, ĝis mi konstruos vilaon, ĝis mi travojaĝos terglobon, ĝis mi plialtiĝos sur socia ŝtuparo, ĝis mi estos pli potencohava, ĝis mi aniĝos al iu influhava grupo, ĝis mi atingos rekonon, ĝis miaj proksimuloj pli min amos, ĝis ..., ĝis ..., ĝis ... Ĉiu aldonu sian deziregon.

Mathew Kelly al tio en unu sia libro diras: „En ĉiu homo estas abismo pri grandeco de Dio. Ni ne povas ĝin plenigi per aĵoj, mono, posteno, povo, seksumado, drogoj, alkoholo, per aliaj homoj, travivaĵoj eĉ ne per sukceso. Nur Dio ĝin sukcesas plenigi. Ĵetu en ĝin ĉiun monon de la mondo kaj vi konvinkiĝos, ke ĝi plu estas malplena kaj vi daŭre sopiradas pri io pli granda. Alĵetu Oscar, Grammy, Nobel premion...“

Neniam ni do havas sufiĉon. Niaj sopiroj neniam estas sufiĉe plenigitaj. Ni estas nesatigitaj kaj nesatigeblaj.

Kaj tio, ke niaj sopiroj estas neniam plenigitaj, estas unu el indikiloj de tio, ke ni estas kreitaj fare de senfina Dio por la vivo kun Li. Kun Dio, kiu proponas al ni senliman = senfinan = nelimigitan amon, atentemon, akcepton, utiligon, agnoskon, ĝojon, kontenton, surprizon, adrenalinon, pacon...

Dio por ni havas preparitan pli multon, ol ni kapablas imagi.

Li por ni havas pli multe, ol al ni tiu ĉi mondo povas doni, aŭ de ni preni.

La homa vivo estas la vojo Hejmen, al Dio, en plenecon de la vivo. Ni estas kvazaŭ sur ponto, trans kiu ni direktas al la dua bordo. Tial ne havas signifon kaj sencon provi sur ĉi tiu ponto ekloĝigi sin. La Biblio diras: „Kontentiĝu kun tio, kion vi havas“ (Heb 13:5). Tio ne signifas, ne disvolviĝi, sed pli prefere ne esti profitavida – ne voli ĉiam pli kaj opinii, ke en tia amasigado de mono, garantiaĵoj, travivaĵoj mi ĉi tie trovos mian kontentiĝon kaj certecon. Temas pri tio ne adheri al tio, pri kio ni opinias, ke tio nin plenigos.

Kaj se nin superos imago, ke ni mem ĉion ĉi tion devas iel akiri, malmole nin frapos la realeco kaj limigiteco de la mondo kaj eĉ de ni mem. La samtempaj okazaĵoj en la mondo eĉ la historio al ni malĝoje montras, ke homoj kun tia sinteno ĉesas sensi kiun ajn respekton kaj celas sian agadon „trans kadavrojn“. Kiel malprospere de aliuloj, tiel eĉ de siaj plej proksimuloj, sed eĉ malprospere de la tuta socio, de la ĉirkaŭaj landoj kaj nacioj, naturo, planedo...

Kia elirsolvo estas el tiu ĉi malakordo – nature voli pli multe, sed ne obstini sur necertaj homaj „certecoj“? La solvo estas malfermiteco kaj sinfordonemo al la gvido de Dio en nia ordinartaga vivo. Dio ja volas ĉiun el ni gvidi al plena vivo. Iam eble eĉ laŭ aliaj vojoj, ol ni imagas. Sed kun certeco, ke pri tio garantias Li mem – la absoluta Dio, la Amo, kreinto de la universo, kiu vidas kontinuecojn, kiujn ni ne perceptas. Garantias tion Li, Dio, kiu al ni sian amon pruvis kromalie eĉ per tio, ke Li al ĉiu iris renkonten en Jesuo Kristo. Kaj Li eliras ĉiun tagon. Tial ni ne estu rilate al Li inertaj. Tio havas sencon. Eĉ por mi. Ankaŭ por vi.

Jesuo, mi fordonas min al Vi, zorgu Vi...

El: www.vira.cz

al la indekso


 LA DUMTEMPA POVO DE REGANTOJ

Iam regas povuloj, sed malplenaj homoj

Dum la vivo ni ofte troviĝos en situacioj, kiam super ni regas povuloj, sed malplenaj homoj. La totalitara reĝimo en nia lando frunte de la komunista partio estis ĉiutaga montro de tia praktikado. Malsaĝuloj kaj krimuloj havis en la manoj povon kaj ili sentigis ĝin al homoj. Sed eĉ post novembro 1989 la „homoj de la povo“ ne elmortis, ili nur transvestis sin el ruĝo en jakon. Multaj estas nuntempe en politiko nur tial, por ke ili kontentigu sian nesatigeblan egoon kaj por surtreti homojn.

Sed ne ebriiĝu per povo eĉ vi, vi havas ĝin nur ŝajne

Kiam Jesuo staris antaŭ Pilato, okazis inter ili interesa interparolo: „Pilato diris: ’Ĉu vi ne parolas kun mi? Ĉu vi ne scias, ke mi havas povon krucumi vin, kaj povon liberigi vin?‛ Jesuo respondis: ’Vi havus nenian povon kontraŭ mi, se ĝi ne estus donita al vi de supre‛“ (Joh 19, 10). Ĉi tie tio plene eksonis. Vi havus nenian povon, se ĝi ne estus donita al vi de supre. Kristo parolas al ĉiu el ni: Hodiaŭ vi havas povon kaj morgaŭ ĝi estos forprenita de vi. Vi estas nura polvo kiel ĉiu alia homo. Komisiita al vi estis tasko, pri kiu vi respondecas. Se vi misuzos ĝin, vi devos pravigi vian agadon. Ne ebriiĝu per povo, ĝin vi havas nur ŝajne, jam morgaŭ vi povos stari sur loko de kondamnito. La respondo de Kristo al Pilato estis en la historio multmultfoje verigita.

Mallonga kaj pasema tempo de povuloj

Ĉefuloj, superuloj, instruistoj, despotaj gepatroj aŭ partneroj kaj ĉiuj pluaj povuloj estas sur siaj postenoj nur portempe. Ilia povo estas ŝajna. Despotoj, nesatigeblaj politikistoj, agresantoj, ekstremaj radikaluloj, mafianoj eĉ gangsteroj, neonaziistoj eĉ komunistoj, ĉiuj agresemuloj estis iam kiel malgrandaj infanoj sendefendaj kaj foje ili denove estos sendefenduloj kiel maljunuloj. La mallonga, pasema tempo, kiam ili estas fortaj kaj kuraĝaj, estas ilia nura memtrompo.

La malbono foje pereos per propra malbono

La mondo plenas je perforto, malbono kaj agresemo. Ĉiutage ni estas informitaj, kiom da homoj mortas per manoj de perfortuloj kaj kiel grava parto de la homaro suferas pro manko de la bazaj manĝovaroj. Facile nin trafas sento de disreviĝo, nekredeco kaj senespero. Sed nia planedo Tero estas en la manoj de Dio. Mia vivo ĉi tie surtere estas en la manoj de Dio. Eĉ se ĉi tie regas mallumo, mortigado, perfortado kaj mortas senkulpuloj. Nia Tero kun ĉiu sia suferado estas unu punkto sur giganta ekrano de Dio, la malgranda planedeto en oceano de la kosmaj galaksioj. La mondo estas en la manoj de Dio.

Al bono (foje) revenos bono, la malbono (foje) pereos pro propra malbono. Al Dio, la lumo kaj la amo apartenas la fina venko. La mondo estas en la manoj de Dio. Tio ĉi estas la eterna vero, kiun movigos neniu politikisto, agresoro, despoto, nek iu milito, maljusteco kaj malsatmortado.

Subpremita, maskita timo naskas perforton

Dum la tuta vivo ni timas. Ni vivas en senĉesa timo, kio okazos morgaŭ. Kion ni faros? Kion ni ne sukcesos fari? Kion pri ni diros ceteruloj? Kio okazos? La timo estas moviga faktoro de ĉiu estado. La homaro suferas pro angoro kaj timo – tio estas diagnozo de la mondo. Se ne ekzistus timo, ne ekzistus militoj, perforto eĉ ne malbono. La regantoj timas, tial ili diktatoriĝas. Imperiestroj pro timo konkeras novajn landpartojn, ili detruigas, murdas kaj perfortigas. Viro pro timo bategas sian edzinon kaj infanojn. Tiuj ĉi homoj aspektas kvazaŭ fortuloj, kiuj rigore atingigas sian volon netolerante kontraŭstaron. Sed fakte ili estas malfortuloj kaj timeguloj. Ili agas determinitaj per sia subpremita, maskigita timo. Tiel ili kompensas siajn kompleksojn kaj angorojn. Ili timotremas pri siaj postenoj, pri la povo kaj privilegioj. La stoikulo neniam malutilas al pli malforta.

Al tiuj ĉi diablaj agoj pelas homojn negativa, egoisma timo. La malbono havas en la timo tiun plej bonan aliancanon, per kiu ĝi regas nin.

Ne timu!

„La anĝelo diris al ili. ‘Ne timu, jen,mi sciigas al vi grandan ĝojon, kiu estos por la tuta popolo’“ (Luk 2,10). Tiu ĉi „Ne timu“ eksonis tuj ĉe naskiĝo de Jesuo. La Sinjoro poste ripetas al siaj disĉiploj: Ne timu! Kristo ĝuste venis sur la mondon por senigi nin de timo kaj angoro. Por ke ni vivu sub regado de la lumo, kaj ne sub regado de la mallumo. La papo Johano Paŭlo la Dua la devizon „Ne timu!“ prenis siatempe kiel sian programan deklaron. Danke al ĝi li anoncis esperon kaj fortigadis milionojn da kristanoj.

Mi estas infano de Dio, tial mi ne devas timi. Mi estas nemortema estulo, nur Dio povas plenigi aŭ estingi mian spiritan ekziston, sed ne homo. En Dio kaj kun Dio nenio timigas min. Nenio povas malutili al mi.

Kie ajn vi estas, benadu

Kie ajn vi estas, benadu. La Dian pacon, la Dian amon kaj la Dian benon deziru al homoj, bestoj, arboj, floroj, firmamento, suno, steloj, al la tuta kreitaro. Ne malakceptu tiun ĉi potencan ilon kaj armilon nur tial, ke ĝi estas tiel simpla. Ĝia forto konsistas en ĝia simpleco. Tiel ĝi estas pli profunda. La benado estas faro vere Dia kaj savodona. Se iu benas al aliaj homoj, tiu faras por ili kaj por la tuta mondo pli multe ol centoj da blaguloj, ja eĉ pli ol ĉiuj politikistoj. Geamikoj, benadu ofte kaj kun ĝojo en la koro. Per benado vi disvastigas pacon kaj bonon por la tuta mondo. Se homoj reciproke benadus, nia mondo aspektus alie.

Surstrate, en magazeno, en gastejo, kie ajn mi enpense diras: Dio benu al tiu ĉi mondo. Mi preterpasas homojn en strato kiel sovaĝan riveron kaj enpense mi benas ilin: Dio benu vin ĉiujn. Dio vin benu, homo. Dio kun vi, mia amiko. Dio akompanu vin kaj protektu. Dio vin benu. Kie mi estas, tie mi lasas postsignon de la Dia bontrovo: Dio benu tiun ĉi lokon. Dio benu la mondon. Dio benu vin ĉiujn survoje al la Lumo.

„La homo, kiu sin fordonadas al Dio, tiu mem iĝas beno.“ (S-ta Aŭgusteno)

Jesuo diras:„En la mondo vi havos suferadon. Sed kuraĝu. Mi venkis la mondon.“ (Joh 16,3)

El libro de Juraj Dovala, www.vira.cz

al la indekso


 KIU PRIJUĜOS, KIO ESTAS POR MI BONA KAJ KIO NE?

„Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.“ (Heb 11,8-9)

Sur mia ĝisnuna vivovojo mi faris multajn decidojn. Iujn kadre de la ĉiutagaj devoj, aliajn tute principajn. Ĉiuj tiuj ĉi decidoj min irigis ĝuste tien, kie mi nun estas. Dum mia plua vivo mi denove kaj denove decidos pri tio, kien mia vivo direktos.

Kial mi nenion bedaŭras kaj eĉ mi ne timas, kio okazos? Ĉar mi kredas, ke Dio havas kun mi propran planon kaj mi deziras esti ilo en liaj manoj kaj iun tagon renkonti Lin „vidalvide“. Tio estas celo, kiun mi volas atingi. Ne estas grave, kiom da belaj aŭ malfacilaj vivmomentoj mi travivos. Kiu prijuĝos, kio estas por mi bona kaj kio ne? Se mi retrorigardas mian vivon, mi do vidas, ke eĉ tiuj plej malfacilaj vivmomentoj faris el mi tiun, kiu mi estas, kaj proksimigis min al Dio.

Dum nia vojo al eterneco ni ĉiuj estas blindaj. Sed se ni surmetos okulvitrojn de la kredo, ni povas esti certaj, ke Dio alkondukos nin ĝuste tien, kion ni bezonas iratingi.

Aŭtoro: BF. www.vira.cz

al la indekso


 LA HUMILECO LAŬ SANKTULOJ

Sankta Katarina el Siena: „La humileco elfontas el ekkono de si mem, neniam ĝi pro io indigniĝas, sed toleras ĉiujn ofendojn, perdon de paco, ĉiujn afliktojn, el kiu ajn flanko: ĝi ilin toleras pacience, kun ĝojo.“

Sankta Benedikto de Nursia: „Supreniĝo kaj falo signifas nenion alian, ol tion: Ni falas tiam, kiam ni altigas sin mem, kaj ni alsupras tiam, kiam ni humiligas nin. Niaj korpo kaj animo estas kvazaŭ flankoj de la ŝtuparo al ĉielo, kies eskalaj rungoj kreas diversajn ŝtupojn de humileco kaj macerado.“

Sankta Maksimiliano Maria Kolbe: „Miaj amatoj, ke ĉiu nia falo, ĉu malgranda, aŭ la grava peko, iĝu por ni eta paŝo al pli alta nivelo de perfekteco. Ununura kialo, kial al ni la Senmakula permesas fali, estas tiu, ke ŝi volas sanigi nin el nia aplombo kaj el nia fieremo, ke ŝi tiel volas al ni helpi malfermi nin por akcepto de la Diaj gracoj.“

Sankta Tereza el Lisieux: „Jesuo min instruis, ke ununura gloro havanta sencon estas la gloro, kiu daŭras eterne, kaj ke por tio, ke homo ĝin atingu, ne estas necese fari iujn grandiozajn agojn. Ĝuste male, siajn virtaĵojn li/ŝi devas kaŝi antaŭ aliuloj, ja eĉ antaŭ si mem tiel, ke la maldekstra mano ne sciu, kion faras la dekstra.“

al la indekso


 KONCIZE

Iu sinjoro instruis al sia servisto kompreni perfekte liajn dezirojn, kiam li, la sinjoro, diras al li nur unu vorton. Kiam, ekzemple, post ellitiĝo, li vokas nur: „Matenmanĝon!“, tiam devas krom la kafo, kremo, sukero, pano, butero, fromaĝo kaj ovo troviĝi sur la tablo ankaŭ la matenĵurnalo, la poŝtaĵoj, apude surtuto kaj ĉapelo, kaj antaŭ la domo devas pretatendi la aŭtomobilo.

Iumatene li kriis el sia dormoĉambro la solan vorton: „Malsana!‘‘

La servisto malaperis kaj revenis nur je tagmezo. „Kie vi estis tiel longan tempon?“ demandis la sinjoro.

„Mi vokis kuraciston, elektis tombon, aĉetis ĉerkon, mendis funebrokronojn kaj donis mortanoncon al la gazeto.“

al la indekso


 VILSANDI NOKTE

Vilsandi sub nokta luna lum’
Estas bela por la promenad’.
Hele brilas steloj kaj lumtura lum’
Multaj birdoj ĝuas en kantad’.

Ĉiu nokto estas romantika
Se duope estas mi kaj vi.
En niaj koroj kreskas sent’ amika,
La mondo ŝajnas nur por ni.

Originala kanto de V. Hromov Aŭgusto 2022,Vilsandi

al la indekso


 KION MI SERĈIS KAJ TROVIS EN BJALISTOKO

Post mia partopreno en Jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio, mi planis viziti Bialistokon, la urbon, kie naskiĝis ideo de Esperanto.

Tiun ĉi ideon jam plenaĝa Ludoviko Zamenhof realigis nur en Varsovio, kiam la 26-an de julio 1887 aperis Unua Libro de Doktoro Esperanto.

Ĉi-jare plenumiĝis mia revo. Post 35 jaroj mi alvenis trajne al Bialistoko. La sennuba kaj suna ĉielo, varmega vetero, bonvenigis min en tiu ĉi bela historia urbo, en Podlaĥia provinco de Pollando. En lokoj atestantaj pri riĉa, sed ankaŭ ofte malgaja, eĉ tragika historio de la urbo kaj regiono.

Bialistoko situas en loko, kiu de multaj jarcentoj estis influata de okcidento kaj oriento.

De okcidento – alidirite de Varsovio kaj Krakovo, sekve de Berlino, Parizo, Londono, Romo, de grandaj centroj de la okcidenteŭropa kulturo, de la urboj kaj ŝtatoj ligitaj kun revolucioj, sociaj movadoj kaj teknikaj revolucioj, de antikvo de la ĉefurbo de la sankta Petro, de la bordoj akceptintaj gastojn el Afriko kaj ambaŭ Amerikoj.

Sed ankaŭ fortaj kaj tre valoraj estis la influoj orientdevenintaj, kiuj venadis de Litovio, Blanka Rusio kaj Kieva Rusio, kaj krome Petersburgo kaj Moskvo, de Bizancio, de trans Uralo.

Ne estas do mirige, ke la vizitantoj de Bialistoko trovas en la urbo katolikajn preĝejojn, ortodoksajn preĝejojn, krome moskeojn kaj luteranajn kirkojn, monumentaĵojn de la juda kulturo. Kaj lertaj oreloj tuj trovos ĉi tie miksaĵon de lingvoj.

Same estis ĉi tie en la tempo de Ludoviko Zamenhof. Iam estis en Bialistoko sidejo de ĉasantoj apartenanta al litovaj princoj. Ĝi estis magnata rezidejo „Podlaĥia Versajlo“, „Manĉestro de la Nordo“, loko de granda pogromo de judoj en la jaro 1906 kaj tragika tempo ankaŭ dum la dua mondmilito.

Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko en la malgranda ligna domo, troviĝinta ĉe la krucvojo de la stratoj Zielona kaj Biała. Nun sur muro de la domo, konstruita surloke de lia familia domo troviĝas memoriga murpentraĵo.

Hodiaŭ la strato, tra kiu inter la iamaj diversaj vendejoj kaj vendobudoj pasumis la kelkjara Ludoviko, nomiĝas Zamenhofstrato; nuntempe ambaŭflanke estas situigitaj modernaj brikodomoj. Ĉe tiu ĉi fama strato mi dufoje tranoktis en la hotelo Branicki.

Juna Ludoviko ofte vizitadis bazaron troviĝintan sufiĉe proksime de la urbocentro. En la bazaro, kiu iam nomiĝis Sienny (fojna, sema), ĉar oni tie vendis fojnon kaj semojn, grenon k.s., la juna Ludoviko renkontadis anojn de kelkaj nacioj, kunloĝintajn en Bialistoko, kiuj parolis malsamajn lingvojn. Apud si ja vivis poloj, rusoj, judoj, germanoj.

Juna Ludoviko vidis kaj sentis malamikecon inter alinacianoj. Ĝuste tiu situacio inspiris lin krei la lingvon Esperanto, kiun oni hodiaŭ parolas en la tuta mondo.

Kiam Ludoviko estis jam iom pli aĝa, li frekventis lernejon troviĝantan ĉe la strato Warszawska 15. Sur la frontonon de ĉi tiu malnova lernejo oni en aprilo 1987 fiksis porokazan memortabulon. Ekde la jaro 1872 komencis Ludoviko lernadon en iama reala gimnazio. Sed jam la sekvan jaron li kun siaj gepatroj kaj gefratoj transloĝiĝis en Varsovion.

Kaj kiel aspektas Bialistoko de la dudekunua jarcento?

Grandioza katedralo dediĉita al Ĉielpreno de la Plejsankta Virgulino Maria estas impona kaj belega. Mi kelkfoje partoprenis volonte en ĝi la sanktan meson.

Ankaŭ la preĝejo konsekrita al Kristo la Reĝo kaj al sankta Roĥo fascinigis min per sia modernismaekspresionisma arkitekturstilo. Ĝi estas monumento de dankemo por regajnita sendependeco de Pollando en la jaro 1918.

La ĉefa ortodoksa preĝejo de Sankta Nikolao, konstruita en bizancstilo, fieras per siaj belegaj polikromioj.

La monumento de la granda sinagogo rememorigas la grandan sinagogon kaj tragedion de ĉirkaŭ 700 juddevenaj personoj, kiuj dum la tago de alveno de germanaj trupoj en Bialistokon la 27-an de junio 1941 estis en ĝi ŝlositaj kaj bruligitaj.

Jen kelkaj statistikaj nombroj pri loĝantaro kaj ĝiaj konfesioj:
– loĝantaro ĉ. 300 000
– katolikoj 230 000
– ortodoksoj 38 000
– katolikaj paroĥoj 36
– ortodoksaj paroĥoj 11
– sinagogoj en la intermilita periodo ĉ. 60
– judoj en la intermilita periodo 50% de la loĝantaro.

Kun granda plezuro mi vizitis belan kastelon de hetmano Jan Klemens Branicki kun ĉarmegaj ĝardenoj. Aktuale la kastelon uzadas Medicina Universitato.

Historian urbodomon ordonis konstrui mem hetmano Branicki, la tiama posedanto de sia privata urbo. Sed laŭ ordono de la tiama registaro de Sovetunio oni malkonstruis ĝin en la jaro 1940. Ĉi-loke oni planis starigi monumenton de Stalin! Feliĉe oni tiun ĉi planon ne tute realigis kaj poste en la jaro 1950 la urbodomo estis denove konstruita. Nun en ĝi estas tre interesa Podlaĥia Muzeo.

Malĝojo ekregis mian koron vizitinte multmedian muzenon memore al miloj da bialistokanoj, forveturigitaj dum Stalina teroro en malproksiman malgasteman Siberion. Aparte en la muzeo estas lokoj dediĉitaj al viktimoj de Katyń.

Miajn impresojn el mia tritaga restado en Bialistoko mi finigos per lokoj, objektoj memorigantaj kreinton de Esperanto – Ludovikon Zamenhof, kiujn mi kompreneble vizitis.

Sur la skvaro Malmeda staras bustmonumento omaĝe al kreinto de Esperanto.

Interesega estas Centro de L. Zamenhof. Indas por spekti en ĝi multmedian ekspozicion, prezentantan Bialistokon el la tempo de juna Zamenhof. En la centro troviĝas sola sendependa biblioteko en Pollando, okupiĝanta pri kolektado kaj pruntado de eldonaĵoj en Esperanto. Ĝi disponigas pli ol 3000 librojn kaj ĉirkaŭ 200 gazetojn.

Sed pleje mi ĝojiĝis, kiam mi kelkfoje preteriris starantan proksime de la strato de Zamenhof monumenton de iama juna Ludoviko. Kaj ĉirkaŭe de la figuro oni enfandis en trotuaron literojn el alfabetoj pola, hebrea kaj cirila.

Ĉio, kio komenciĝis, iam finiĝos. Do mi adiaŭas ĉarmegan Bialistokon kaj hejmen mi kunprenis ĉiujn agrablajn travivaĵojn. Kun dankemo al bona Dio, ke mi povis tiun ekskurson realigi. Alfred Lotter

al la indekso


 KAŜITA ŜANCO POR ĈIU EL NI

Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. (Joh 12,24)

Eĉ se ĉi-momente povas tio al ni soni absurde, niaj malprofitoj povas ŝanĝiĝi je profito. Se ni enfermiĝos en kirason de memkompato, riproĉoj, despero, kolerego aŭ rezisto, kia ajn vivperdo, estu ĝi eta aŭ granda, estas por ni ŝanco ĉiutage invitadi Dion, ke Li donu ekeston al io nova.

Ni transdonu en la manojn de nia bona Patro greneron de niaj imagoj pri pli bona vivo, pri pli bonaj aliuloj, pri la feliĉo, kiu hodiaŭ sin forturnas de ni, pri ni mem. Kaj Dio el malhelaj profundoj de nia malpleneco ekĝermigos novan vivon superantan niajn imagojn.

Aŭtoro: OVA, www.cirkev.cz

al la indekso


 LA MORTO ESTAS LA TAGO DE LA NASKIĜO POR LA DUA, LA PLEJ GRAVA PARTO DE LA VIVO

Ĉu ekzistas io post la morto? Neniu ankoraŭ revenis. Kiel vi tion povas scii? Por niaj demandoj ekzistas la respondo en la sekva rakonto:

En ventro de graveda virino troviĝas tri embrioj... Unu el ili estas malgranda kredanto, la dua malgranda dubemulo kaj la tria malgranda skeptikulo.

La malgranda dubemulo demandas: „Ĉu vi kredas pri la vivo post la akuŝo?“

Malgranda kredanto: „Jes, kompreneble, estas ja evidente, ke la vivo post la akuŝo ekzistas. Nia vivo ĉi tie estas nur pro tio, por ke ni kresku kaj prepariĝu por la vivo post la akuŝo, por ke ni estu sufiĉe fortaj por tio, kio nin atendas.“

Malgranda skeptikulo: „Tio estas sensencaĵo, neniu vivo post la akuŝo ekzistas. Kiel do povus tia vivo aspekti?“

Malgranda kredanto: „Eĉ mi tion precize ne scias. Sed certe tie estos pli da lumo ol ĉi tie. Kaj eble, ke ni eĉ tie kurados kaj manĝos per la buŝo.”

Malgranda skeptikulo: “Tio estas tuta sensencaĵo. Kuradi, tio ja ne eblas. Kaj manĝi per la buŝo, tio estas tute ridinda imago. Ni ja havas umbilikan funiklon, kiu vivtenigas nin. Kaj krom tio estas neebla, ke ekzistas vivo post la akuŝo, ĉar la umbilika funiklo jam nun estas mallonga.”

Malgranda kredanto: „Certe tio estas ebla. Nur ĉio ĉirkaŭ ni estos iom alia, ol ni estas al tio ĉi tie alkutimiĝintaj.“

Malgranda skeptikulo: „Sed ankoraŭ neniu neniam el la postakuŝo revenis. Per la akuŝo simple la vivo ĉesas. Kaj krome, la vivo estas unu granda suferado en malhelo.“

Malgranda kredanto: „Mi allasas, ke mi precize ne scias, kiel la vivo post la akuŝo ekzistos... Sed ĉiukaze poste ni ekvidos panjon, kiu zorgos pri ni.“

Malgranda skeptikulo: „La patrino?!? Ĉu vi kredas je la patrino? Kaj kie ŝi do estas?“

Malgranda kredanto: „Ja ŝi estas ĉi tie ĉie ĉirkaŭ ni. Ni estas kaj vivas en ŝi, pere de ŝi. Sen ŝi ni tute ne povas ekzisti.“

Malgranda skeptikulo: „Tio estas bela sensencaĵo! El iu patrino mi ankoraŭ vidis eĉ ne peceton, do estas klare, ke ŝi ne povas ekzisti.“

Malgranda kredanto: „Iam, kiam ni estas tute kvietaj, vi povas ekaŭdi, kiel ŝi kantas. Aŭ senti, kiel ŝi glatumas nian mondon. Mi firme kredas tion, ke nia vera vivo komenciĝos ĝis poste!“

Carlos Bermejo (El libro de M. Svatošová: Pri la espero)

al la indekso


 SOPIRO

Instruisto diris: „Se vi sopiras pri Dio, Dio al vi venos!“

Lernanto ne tute bone ekkomprenis la instruiston. Iun tagon ambaŭ sin banis en rivero kaj la instruisto diris: „Subakviĝu!“ kaj la lernanto tion faris. Tiumomente la instruisto staranta apud li tenis lin sub la akvo, ĝis la lernanto estis tute elĉerpita. Poste li lasis lin.

„Kion vi tie sub la akvo sentis?“
„Sopiron ekspiri.“
„Ĉu vi sopiras pri Dio samforte?“
„Ne.“
„Nur kiam via sopiro estos same forta, vi Dion trovos.“

Ramakriŝna († 1886)

al la indekso


 PRI FLOROJ KAJ KOMPOŜTO

Ekzistas nekritika amo, kiu eĉ helpe de forta optiko ne vidas, aŭ pli ĝuste ne volas vidi belecmankojn de sia amato. Tuŝapude ĉe ĝi estas neafabla kritiko, kiu ne povas kaj cetere eĉ ne sopiras vidi ion bonan sur la verko aŭ homoj, kiujn ĝi submetas al la kritiko.

La mondo ŝatas ambaŭ ekstremojn. Al aktoroj, sportistoj kaj reĝinoj de la beleco grandanime pardonas ĉiujn iliajn mispaŝojn, kulpojn kaj pekojn, sed sur la eklezio strebas trovi ĉiun ajn makuleton.

„Ĉu eklezion? Tiun mi bone konas. Du mil jaroj de Koniaŝoj1, maljusteco kaj perforto.“ Tiel parolas la popola konanto de la eklezia historio. Al la kompletiga demando, ĉu li scias el historio de la eklezio ankoraŭ ion aŭ iun alian, la respondon ni ne aŭdos. Pli multe li ne konas.

Se la eklezio estas la ĝardeno, kiu estis projektita kaj fondita fare de la Filo de Dio, ĝi estas en la surtera migrado kulturita fare de la homaj ĝardenistoj trafitaj per la hereda peko. Unuj el ili kulturis belajn herbejojn, aliaj enplantis altkvalitajn arbojn plenajn de bonkvalitaj fruktoj, pluaj prilaboris komfortajn irejojn aŭ kompletigis ornamajn rokĝardenojn kaj bedojn plenajn de floroj. Sed aperis ankaŭ tiuj, kiuj en la Dia ĝardeno faris kompoŝton. Se eniras en tian ĝardenon la homo, kiu serĉas belecon, spiritan rikolton, ripozon por la animo, fortigon por la eterneco kaj sencon por la ordo, li trovas tion, kion li serĉas. Ĉiuloke li povas malkovradi novajn, per la homa ĝardenisto semitajn, sed per la Dia humideco fruktigitajn kaj breditajn ŝosojn.

Se en tian ĝardenon eniras porko, trakuras ĝin tutan sen ĉirkaŭrigarde kaj direktante rekte al la kompoŝto.

Al la ĝojo de la homa animo kontribuas serĉado de la bono kaj belo. Kiam Jesuo interparolis ĉe la puto kun Samarianino, li konis ĉiujn ŝiajn pekojn, kaj tamen je ŝi aprezis tion pozitivan. Ŝian bonan respondon al sia demando.

Max Kašparů El lia libro „Pri ĝojoj de la homa animo.“

1 Antonín Koniáš, 1691-1760, ĉeĥa jezuito, kontraŭreformacia predikanto. Aŭtoro de la listo enhavanta malpermesitajn herezajn publikigaĵojn. Li bruligis ĉ. 30 mil herezajn librojn. Aŭtoro de la spiritaj kantoj.

al la indekso


 DUM MIL KAJ CENT JAROJ

(Tisíc a jedno sto roků)

Tradukis Sac. Jan Filip

2. Propralingve laŭdi Dion kun fervor´ / estis sensacio kaj kuraĝ. / Al ĉi fratoj volis ligi sin popol´, / Rom´ konfirmon donis pri l´ novaĵ. Ref.: Dum mil kaj cent jaroj ...

3. Amas ni aŭdacon, veron en la far´, / ho, Ciril´, Metod´, vin sekvos ni. / Korojn supren, nuna fajra junular´, / ni gefratoj, Dia famili´! Ref.: Dum mil kaj cent jaroj ...

al la indekso


 PŘEHLED O HOSPODAŘENÍ S FINANČNÍMI PROSTŘEDKY V ROCE 2022
v Kč

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2022 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2022 nepokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2022 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE tvoří především členské příspěvky. Ostatní příjmy a výdaje se také vztahují k činnosti sekce. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci.

 Miloslav Šváček

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE Sekcio de la 26.9.2022 ĝis la 31.12.2022:

Sac. Bernhard Eichkorn, Jaroslav Chodníček, Alois Klumpar, Marie Klumparová, Nataša Navrátilová, Václav Nosek, Dr. Gottfried Noske, Sac. Stanisław Płatek, Ing. Jan Pospíšil.

 Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUEKatolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUEKatolická sekce ČES, Tršická 6, CZ751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, email: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. IBAN: CZ4420100000002700247564 SWIFT/BIC: FIOBCZPPXXX Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2023 (33) číslo 1 (129).

ISSN 18038387

al la indekso
 

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.