· · PRI LA VIRTO (D-ro Max Kašparů) · VOJO AL SUPRO (Episkopo Josef Hrdlička)· LA PATRINO DE LA DIA GRACO (D-ro Max Kašparů)
·
PER DONACADO NI RICEVAS,
PER HELPADO NI KRESKAS · LA SLOVAKIA URBO NITRA IĜIS LA ĈEFURBO DE ESPERANTUJO EN LA JARO 2016 (Miloslav Šváček) · LA POSTMORTAJ AVENTUROJ DE ANDREO BOBOLA (Grzegorz Górny) · KVIN JAROJ DE MONSTRECAJ MENSOGOJ PRI SIRIO (Patro Daniel Maes) Fratino Yana Wang)· AMIKO (Jaroslava Hamajdová) (Jaroslava Hamajdová)· MALATENTO MALUTILAS (Jaroslava Hamajdová)· LA EKLEZIO ĈIAM BEZONAS SANKTULOJN, PRECIPE NUNTEMPE · ĈU LA RILATO DE ISLAMO KAJ KRISTANISMO AL PERFORTO ESTAS KOMPAREBLA? (prof. Rémi Brague) (Tomasz P. Terlikowski)· Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Miloslav Šváček) · Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio · DIO BENU VORTOJ DE LA PREZIDANTO Karaj gefratoj, la somera jarsezono rapide pasas, kaj en memoro de multaj el ni ĝi postlasas belegajn rememorojn pri la neforgeseblaj travivaĵoj. Jes, ĉar en la monato julio en la slovakia urbo Nitra okazis du gravaj eventoj de la esperantistoj. La unua por ni, la katolikaj esperantistoj, tre grava evento estis la 69-a Kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) okazinta tie de la 16-a ĝis la 23-a de julio. Pri la belegaj travivaĵoj en frateca medio kaj amo de Kristo memorigos al ĝiaj partoprenintoj multaj paĝoj de tiu ĉi numero de Dio Benu, kaj tiujn, kiuj ĝin ne povis partopreni, ili informos, kiel la katolikaj esperantistoj nunjare kongresis. Multe pli ampleksan prezenton de la kongreso donos al tiuj, kiuj partoprenos la septembran renkontiĝon de la katolikaj esperantistoj en la belega pilgrimloko Vranov apud Brno, la enprogramigita projekcio de la tuta kongresa semajno. Do ne forgesu, karaj (ne nur) katolikaj esperantistoj aliĝi kaj partopreni la renkontiĝon okazontan en la semajnfinaj tagoj de la 16-a ĝis la 18-a de septembro. Tiuj, kiuj ne ricevis aliĝilon, povas ĝin akiri el la interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (www.ikue.org/cz). Dua, tre grava evento en la urbo Nitra estis la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta la sekvan semajnon post la kongreso de IKUE. Pro ĝi la urbo Nitra nunjare iĝis la ĉefurbo de Esperantio. Nur por malmultaj IKUE-kongresanoj estis eblo partopreni ambaŭ kongresojn, do tiuj, kiuj povis aŭ preferis partopreni la UK-on, certe disponigos pri ĝi multajn informojn. Karaj legantoj, karaj gefratoj, dezirante al vi agrablan travivon de la restanta parto de la somera sezono, tre kore mi vin salutas kaj esperas kun multaj el vi renkontiĝi en Vranov apud Brno. Do tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis, senprokraste aliĝu sendante la aliĝilon aŭ retpoŝte aŭ paperforme. Do ĝis la revido en Vranov apud Brno! Miloslav Šváček. PRI LA VIRTO
La virto ofte kondutas kiel ŝimo;
kun ŝato ĝi kroĉas sin al malnoveco.
Proverbo
Rezultus embarase eĉ ridinde, se posedanto de pramalnova vaporrulilo
fanfaronus per tio, ke li sur la ŝoseo ankoraŭ neniam pagis punmonon por
transpaŝo de la maksimuma rapideco. La kaŭzo de tiu “virto” ne estus
klopodo de la ŝoforo por respektado de la ŝoseaj reguloj, sed nekapablo
de lia malnova vrako al la preskribita rapideco proksimiĝi. Simile
ridinde rezultus la fanfarono de ŝiprompulo, ke li sur dezerta insulo ne
damaĝas al la homoj, aŭ fideleco de kosmonaŭto, kiu en la tempo, kiam li
estis sola en la kosma ŝipo sur la satelita orbito ĉirkaŭ la Tero,
restis fidela al sia edzino, kiu restadis malproksime sur la planedo.
Tiujn
fanfaronojn oni ne povas kompreni kiel virtojn, ĉar ili eliras de
nesufiĉo de okazoj por malbono. Simile oni
ne povas laŭdi apotekiston, kiu en la medikamentojn donas nur tion, kio
laŭ recepto en ili devas esti, al instruisto por tio, ke li instruas la
infanojn ĝustan ortografion kaj multiplikon, al stiranto de aŭtobuso por
lia sobreco malantaŭ la stirilo aŭ al dentkuracisto por tio, ke li
elŝiris de ni la malsanan kaj ne sanan denton. Tia boneco
ne eliĝas nur el afableco de la koro, sed el profesia devo. Se la homa
ago devas esti taksata kiel ago de la amo aŭ sindonemo, ĝi devas
transigi simplan devon kaj ne povas eliĝadi el eblo fari malbonon. Per
ĉiu ago de la amo la homo transpaŝas limon de siaj devoj kaj en ĉiu homa
sindonemo li donas prioritaton al la utileco por aliuloj antaŭ propra
utileco, eventuale al la bono antaŭ egoismo. Al la
ĝojo de la homa animo kontribuas trovado de la ĝojo en la agoj, kiuj
transpaŝas kaj ordinaran devon kaj rifuzitan eblon fari malbonon. Tiun
ĉi konsilon donas en multaj lokoj en la evangelioj mem la Filo de Dio,
kiam li rekomendas abnegacion, senprofiteman amon kaj sindonemon por la
aliuloj.
D-ro Max Kašparů
Ni ankoraŭ momenton restu ĉe la mistera frazo de la Sinjoro: „Kaj mi,
kiam mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.“
(Joh 12,32) Ni menciis la altiran forton de la supro, kiu kaŭzas, ke ĝin
konkeras homoj tiel fascinitaj de ĝi, ke kun pezaĵo surdorse kaj streĉo
de fortoj ili direktiĝas supren. Sed ili samtempe devas lukti kontraŭ la
gravito de la tero, kiu ilin samtempe tiras aŭ puŝas malsupren. Tiu unua
(altireco de la supro) estas pli prefere alvoko, tiu dua signifas por la
homo iam ankaŭ batalon je vivo kaj je morto en sistemo de fizikaj kaj
naturaj leĝoj. Ankoraŭ
multajn jarojn antaŭ ol estis konkerita la plej alta supro de la mondo
Mount Everest (de Edmund Hillary kaj Ŝerpo Tenzing), provis ĝin konkeri
George Mallory, sed li ne revenis. Ĝis nun oni ne scias precize, ĉu li
estis kun sia kungrimpisto sur la supro, aŭ ĉu ili pereis jam dum
suprengrimpo. Liaj amikoj antaŭe al li ofte metis demandon, kial li tiel
pasie strebas tiun supron konkeri. Li respondis: „Ĉar ĝi ekzistas.“
Respondo konciza, sed riĉenhava. La supro de la mondo estis por li tiel
alloga alvoko, ke li ne sukcesis rezigni pri ĝi. Dio, kiu
kreis la planedon Tero en la tuta riĉeco de ĝia grandioza arkitekturo,
kie ekzistas oceanoj kaj altmontaroj, dezertoj kaj pluvaj praarbaroj aŭ
glacimontaj formacioj, riveroj, lagoj, tion ĉion Li konfidis al la homo,
ke li saĝe mastrumu ilin. Sed kion pli. Li venis inter nin homoj. Eĉ Li
iĝis unu el ni, malriĉa inter malriĉuloj, vundebla inter vundebluloj, Li
similis en ĉio al ni krom la peko. Lia vivo estis perfekta sinofero ĝis
ekstremo. Kiam Dio homiĝas, poste Li en si lasas ekbrili plenvaloran
belecon de la homeco, perfektan „formon“ de la homo kun entute ĉio. En
Li la Kreinto montris, kiel devas kaj povas homo aspekti, kian homon Li
planis kaj sopiris realigi eĉ en ĉiu el ni. Li ja kreis nin „laŭ sia
bildo“. Ni povas
sen troigo diri, ke en Kristo al ni Dio donis eblecon ekvidi la supron
de la homa beleco kaj perfekteco. Tiu supro laŭ la propraj vortoj de
Kristo „altiras, tiras ĉiujn al Li“. Tio estas por ni alvoko, voko,
invito. Jesuo, ĉar Vi estas kaj mi Vin ekkonas kaj mi havas Vin antaŭ
miaj okuloj, mi ne povas aliel, ol postsekvi Vin. Kien aliloken? Al kiu
alia ni iru?! Ni povas
pro timo aŭ pigro, malemo aŭ malbraveco diri: Tion mi ne sukcesos.
Superas miajn fortojn esti sankta. Sufiĉas al mi resti ĉe la piedo de la
monto aŭ ankoraŭ ie iom pli alte, el kie estas bela elrigardo, kaj mi
kontentos. Veraj alpinistoj kaj veraj montgrimpantoj alie opinias. Ĝuste la
sanktuloj montras, ĝis kien povas homoj de diversaj karakteroj, aĝo,
profesio, haŭtkoloro k.a. supreniri en sia sopiro atingi tiun supron. La
amo estas ilia plej alta motivigo, por superi sin mem. Nin miregas
martiroj, konfesantoj, herooj de la Spirito, sanktaj virgulinoj kaj
virinoj, sacerdotoj, eĉ simplaj laboristoj de Dio, kiuj en la historio
postlasis ĝis nun vivajn kaj neforviŝeblajn postsignojn de la bono.
Venas en nian menson eĉ frazo de la sankta Aŭgusteno: „Povis aliuloj,
povis aliulinoj, kial do ne vi, Aŭgusteno!“ Tio ne estas nur sprita
diraĵo, sed plej profunde trafa priskribo de la senco de la vivo de ĉiu
vera kristano. Ĉiu tien povas enmeti sian nomon (baptan eĉ
konfirmacian). „Kial do ne vi, N. N...?“ Eĉ se ni mem ne estas sufiĉe
fortaj kaj per propraj fortoj ni povus neniam tiun supron atingi, estas
ĉi tie Li, kiu nin samtempe al la supro altiras kaj iras kun ni kiel unu
el ni, ja eĉ pli, Li estas ankaŭ la Vojo por ĉiu nia vivopaŝo. Sed de
nia flanko estas necesa tiu „fascino per la supro“, splendo per Kristo,
konscio, ke alia, anstataŭa aŭ komparebla celo por ni ne ekzistas.
Ĉiutage ni povas alproksimiĝadi aŭ eĉ malproksimiĝadi de la Supro. Ni estas
kreitaj por tiun celon atingi. En forto de Dia graco kaj ankaŭ de la
propra fortostreĉo en Lia servo. Per tiu ĉi vojo naskiĝas en nia homeco,
tiel malforta kaj limigita, estontaj herooj de la kredo kaj la amo. En la
Sankta Skribo ni trovas ankaŭ bildon, kiu pri Dio diras, ke Li nin al si
„tiras per ŝnuregoj de amo“, kion oni povas kompreni eĉ en tiu
montgrimpa konteksto. Li nin desupre, el la supro „sekurigas“ tute
sekure, kaj se ni faras eraron, aŭ eĉ tragikan sortan paŝon aŭ gliton,
Li nin ĉiam ekkaptas, tenas, apogas, kaj eĉ se ni ne kaptus tiun
ŝnuregon de graco, eĉ tiam ankoraŭ ne estas fino, eĉ tiam ni ne devas
fini per libera falo en abismon. – Jesuo havas la potencon kaj forton
nin eĉ lastmomente kapti kaj proponi al ni sian manon. Sed ĉiam, ankaŭ
en la vivo kiel en tiuj ĉielatingaj montoj validas: Temas pri la vivo! Episkopo Josef Hrdlička (El libro Oživ plamen – Vivigu flamon, 2015) Se ni demandus la hazardajn preterirantojn, kio estas graco, ili estus eble apenaŭ kapablaj respondi, kiu ĝin donadas. Sed ĝian precizan difinon apenaŭ iu al ni donus. Tre simple kaj laikece dirite la gracon ricevadas tiu, kiu ĝin ne meritas. Aŭ ĝi estas donaco por homo, kiu faris nenion, por tiun donacon ricevi. Se la homo ion faras kaj por tio ion ricevas, ĝi estas rekompenco. En la kazo de la punpardono, kiun donadas imperiestroj, reĝoj aŭ prezidentoj al siaj subuloj, temas pri punpardono por kondamnitoj, kiuj per io malbona kulpiĝis. En la kazo de la Dia graco, kiel ni pri ĝi parolas en la Litanioj de Loreto, temas ne nur pri la donaco, kiun donas Dio al la homo, kiu per io kulpiĝis, donas al li sian pardonon, donas al li sian amon, donas al li sian benon, spite de tio, ke ilin la homo pro nenio meritas. Dio donas la gracon ankaŭ al tiuj, kiuj eĉ ne faris ion bonan. En tio estas la grandanimeco de Dio. En tio estas la “Dia kavalireco” rilate al la homo. La fonto estas Dio mem. Dio estas la fonto de la Diaj gracoj. Puto, kiu ne havas fonton, havas sekan fundon kaj ne estas kapabla trinkigi la preterirantojn. Nur la puto, kiu havas riĉan fonton, estas laŭvorte vivodonanta. La Virgulino Maria estas tia puto, el kiu fonto elŝprucas. Tiun rolon en la vivo de la kristanoj reprezentas Ŝi kiel Patrino de la Dia Graco. Por kontentigi la soifon de la korpo, ni vizitas la fontojn, ĉe kiuj ni povas trinkigi kaj satigi nin. Por kontentigi niajn animajn bezonojn, ni iradas al aliaj fontoj, kiuj estas bibliotekoj, kulturaj sidejoj. Kaj por satigi la malsaton pri la spiritaj donacoj, pri la Diaj gracoj, estas necese iri al la puto, kiu estas la Virgulino Maria. Povus ĉi tie ekaperi obĵeto: Ĉu ni bezonas por tio, ke ni ricevu la gracon de Dio, iun perantinon? Ni povus same demandi: Ĉu ni bezonas por tio, ke ni ricevu la animajn valorojn de la saĝuloj de ĉi tiu mondo ankaŭ aliajn perantojn? La Virgulino Maria estas la ununura el la perantoj, eĉ se la fonto estas Dio mem. Estas ebleco iri al la fonto de la graco, al Jesuo Kristo mem, al lia Patro, al la Sankta Spirito, al la Dio Triunua mem, sed la Virgulino Maria al ni tiun vojon perigas. Ĉi tie mi dirus kun episkopo Josef Hlouch: Pere de Maria al Jesuo! Pere de tiu puto al Jesuo! Ĉar la Virgulino Maria estas la puto kun garantio de pureco de tio, kio eliradas el la pura koro de Jesuo. Sac. D-ro Max Kašparů PER DONACADO NI RICEVAS, PER HELPADO NI KRESKAS Ĉiu konfirmaciito skribas al mi antaŭ la konfirmacio leteron pri sia decidiĝo kaj maturiĝo. En unu el la lastaj leteroj estas konfeso de juna intelektulo, kiu skribas: „Grandparte mi ne sukcesas en sintezo de mia kredo kaj de mia kleriĝo. Precipe mi mencius la nuntempan kontraŭdiran migradan krizon. El socioekonomia vidpunkto mi estas instigata kontraŭ la akceptado de fuĝintoj, ĉar surbaze de empiriaj scioj estas evidente, ke la miksado de tiel diferencaj kulturoj kaŭzos gravajn malfacilojn prezentantajn la gravajn riskojn. Aliflanke mi ekmemoras parabolon pri la kompatema Samariano, kio min emociigas.“ Multaj homoj reagas kun ia disreviĝo koncerne al la grupoj de la kristanaj fuĝintoj, kiuj estis en nia lando laŭleĝe akceptitaj kaj decidiĝis reveni. Ĉu temas pri maldankemo? Ĉu do havas sencon al ili helpadi? En nia diocezo en Sankta Ĵaŭdo faris la pastroj inter si monkolekton helpe al pastroj en Irako. Reprezentantoj de la pastroj la monkolektaĵon persone veturigis al ili, havante eblon ekkoni la tiean situacion. El iliaj spertoj rezultiĝis kelkaj respondoj al demandoj, kiujn mi ofte aŭdas. Kristanoj de Mosulo estas plejparte homoj kleraj kaj laboremaj. Multaj el ili havis bonan postenon kaj vivcertigon. Sed pro la milito ili perdis ĉion. Dum ilia fuĝado, eĉ tio malmulto, kion ili portis en siaj manoj aŭ surdorse, estis de ili forprenita. Kristanoj, kiuj en kurda Erbil minoritatas, ilin akceptis inter sin. Ĉiuj sin premas, ili estas dependaj de helpado de ekstere, sed ili ne estas nenionfarantaj. Ili klopodegas labori kaj entreprenadi. Ili preferadas infanojn kaj ilian kleriĝon. Plej antaŭe ili konstruis lernejon kaj preĝejon. Helpe de italaj katolikoj, ili tie jam havas katolikan universitaton. El la kredo kaj travivata komuneco ili ĉerpas forton eĉ ĝojon. La homa espero konsumiĝas, ĉar la vivprovizoraĵo jam daŭras longe. Des pli ili vivas el supernatura kredespero. Kiu pri tio ne sukcesas, serĉas vojon al Eŭropo. Ĉi tie atendas ilin la helpemo de multaj bonaj homoj, sed krom lerno de malfacila lingvo kaj alkutimiĝo je aliaj vivkondiĉoj devas por ili esti vera ŝoko la konstato, ke ili ne vivos kunigite, ke ili ne havos eblon de propra paroĥo, ke ni ilin disvidos en la tuta respubliko, ĉar nin timigas kiu ajn fermita getto. Ĉe tio nur rigardo al listo de civitoj en Bohemio kaj Moravio montras, ke iuj ekestis danke al translokitoj el aliaj nacioj. Ni al ili ja proponas la komunecon de niaj paroĥoj, sed per tio ni de ili postulas pluan malfacilan oferon. Ni volas, ke ili rezignu pri sia maniero de travivado de la kristana kredo, kiu estas por ili principe grava, kiu estas konsistaĵo de ilia identeco. Por martiroj, kiuj sub islama premo preferis forlasi ĉion, ol perfidi kristanan kredon, estas perdo de la kristana identeco pli malbona ol morto. Ni al ili proponas multikulturan socion, kio kromalie signifas la perdon de ilia kulturo. Tial mi komprenas ilian revenon. Eŭropa homo nuntempe travivas certan krizon de identeco. Kvazaŭ por ni estus pli grava tio, kion ni havas, ol tio, kio ni vere estas. Tial ni havas eĉ problemon kun fideleco, kiu rezultas el identeco. Ekzemple per bapto mi iĝis kristano, tio estas mia identeco, do identeco kaj ne ia aldonaĵo. Kiu edziĝis, estas edzo. La geedzeca amo ne estas nur demando de devo aŭ deco, sed de identeco. Edzo ne povas vivi nur por si mem kaj ne povas plene vivi sen sia edzino, sen kiam ilin morto ne dividos. Kardinalo Dolan rakontas pri geedza paro, kiu festis 65-an datrevenon de sia geedziĝo. La viro diris al li: „Sciu, kiam mi retrorigardas, estis multaj periodoj, kiam ni povis disiĝi. Ni kverelis kaj reciproke ni nin vundadis. Estis monatoj, kaj eble eĉ jaroj, kiam el profanvido nia feliĉo estis malproksime. Sed ni havis ŝancon neniam al ni allasi eblecon de divorco. Simple ni sciis, ke ni estas geedzoj, en la okuloj de Dio, viro kaj virino poreterne, malgraŭ tio, kio okazis. Kaj do ni ĉi tie estas, kaj mi ĝojas, ke ni tion ekkredis.“ La renkontiĝo kun kristanoj en Irako ebligis al ni konsciiĝi, ke ni perdis sentemecon al komuneco kaj vivo en grandaj mult-generaciaj familioj, ĉar ni tro emfazas la unu-opulon. Tiel ni iĝis fortaj individualistoj, ke en multaj kazoj ni ne sukcesas konservi familiojn kiel kontinuajn komunecojn kreantaj por plenkreskuloj kaj infanoj firman internan medion, vivcertecojn, ke ni lasas formortadi niajn religiajn komunumojn, ke ni perdas la komunan vivon kun kuncivitanoj en civitoj, ĝuste tial, ke ni ne havas firman identecon, ke ni ne vivas tion, kio ni estas. Kiu el ni travivis sperton de ilia vivo, revenas plena de entuziasmo. Li vidas iliajn malperfektaĵojn, sed ankaŭ la reciprokan helpemon, li vidas, ke ili kapablas ĝoji eĉ pro malmulto, reciproke al si helpadi kaj interkomunikadi. Ankaŭ ĉe ili nuntempe ne estas escepto poŝtelefonoj kaj ceteraj komunikiloj, sed ili preferas rektajn rilatojn kaj travivadon de komuneco. Memkomprenebleco de la vivrilatoj laŭ la evangelio kaj konkretaj kredspertoj estas por ni tre alparolataj. Estas vero, ke la sintenoj de tieaj islamanoj estas tre diferencaj. Ili ne tro rapidas labori kaj pli ofte ili atendas helpon. Sed tio estas alia ĉapitro. Por mi el tiuj ekkonoj rezultas du konkludoj. Se ni volas sincere helpadi, ni devas pli bone ekkonadi la bezonojn de tiuj, al kiuj ni proponas helpon. Ni devas scipovi rigardi per iliaj okuloj. Nia helpo ne devas esti profitema. Ni ne devas per helpo al aliuloj solvadi proprajn problemojn, se temas pri trankviligado de malbona konscienco, aŭ pri klopodo solvi la elmortadon de la propraj nacioj per alveno de fremda loĝantaro. La efika helpo ne devas solvi nur konsekvencojn, sed iliajn kaŭzojn. Mi opinias kiel hontindan, ke dum tiel longa tempo en Eŭropo oni eĉ ne komencis paroli pri la neceso helpi al landoj, el kiuj homoj forfuĝas, ke ni solvas nur unuan helpon al viktimoj, sed nenion ni faras kontraŭ tio, ke ilia situacio ŝanĝiĝu, ke ili povu resti hejme, kio estas por ili fakte ilia prioritato. Tiu ĉi sperto estas por ni ankaŭ alvoko al revalorigo de niaj prioritatoj kaj sintenoj al bazaj valoroj. Mi opinias, ke se ni trovos kuraĝon al ŝanĝo, ni povas helpi al la renovigo de niaj familioj kaj al la eŭropa komunumo ĝenerale. Tiu ĉi sperto montras, ke nia efika helpo plej bone sin realiĝos per subteno de tiamaj komunumoj. Se ni ekzemple subtenos konstruon de loĝado por kristanoj en ilia parto de la kurda Erbil, por ke tie estu funkcianta urbo, tiel revenos tien ankaŭ multaj fuĝintoj, kiuj nuntempe estas en Turkio kaj atendas forvojaĝon al Eŭropo. Tio estos pli bona investaĵo, ol subteno de provizoraj tendaroj por forkurintoj en Turkio. Sed eĉ tio ne sufiĉas. Estas necese kreadi premon sur la mondan politikon, ke ĉesiĝu la vendado de armiloj en tiun tutan teritorion kaj estu subtenata paca ordigo de tiel maltrankvila mondparto. La premon sur la mondpolitikon estas necese subtenadi per intensa preĝo, por ke la Sankta Spirito inspiru bonajn ideojn al la potenculoj de tiu ĉi mondo. Mi dankas al ĉiuj, kiuj aliĝos al tiu ĉi alvoko de helpado. LA SLOVAKIA URBO NITRA IĜIS LA ĈEFURBO DE ESPERANTUJO EN LA JARO 2016 La urbo Nitra en Slovakio allogis atenton ne nur de la lokaj loĝantoj, sed de la tuta Slovakio kaj la tutmonda esperantistaro, ĉar julie en ĝi okazis du gravaj kongresoj. De la 16-a ĝis la 23-a la 69-a Kongreso de Internacia Katolika unuiĝo Esperantista, kaj sekve ĝi de la 23-a ĝis la 30-a la 101-a Universala Kongreso de Esperanto. Tiuj katolikaj esperantistoj, kiuj ne nur pro financa kaŭzo ne povis partopreni ambaŭ kongresojn, preferis partopreni la 69-an kongreson de IKUE, do la kongreson de la katolikaj esperantistoj. Ĉeestis ĉirkaŭ kvindeko da gefratoj el Belgio, Ĉeĥio, Germanio, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Litovio, Nederlando, Pollando, Slovakio, Svislando kaj Ukrainio. Inter ili ĉeestis du pastroj – la grekkatolika pastro Serhij Prudko el Ukrainio kaj la romkatolika pastro Maryus Dyglys el Litovio. La ĉefaranĝantoj de la kongreso estis fratino Marija Belošević el Kroatio – la vicprezidantino de IKUE kaj frato Pavol Petrík el Slovakio. Al ili apartenas dankego pro la preparo kaj organizado de la kongreso. La kongreso okazis en la Porpastra Seminario de Sankta Gorazd en Nitra. La ĉefa temo de la kongreso estis: Vizaĝo de Mizerikordo. Sabaton la 16-an de julio posttagmeze alvenis la plejparto de la kongresanoj. Post ilia loĝigo okazis en la seminaria kapelo rozaria preĝo kaj post ĝi sankta meso, kiun en latinkatolika rito celebris la sacerdoto Serhij Prudko el Ukrainio. Sekvis vespermanĝo kaj post ĝi la interkona vespero. Dimanĉon post la matenmanĝo kaj matena preĝo okazis la inaŭguro de la kongreso. Poste sekvis du prelegoj. La unua prelego estis de Sac. Serhij Prudko: Sep agoj de la mizerikordo por animo kaj sep agoj de mizerikordo por korpo. La dua prelego estis de Franz-Georg Rössler el Germanio: Salve Regina, patrino de la mizerikordo. Pri la laŭdo de la Dipatrino tra mil jaroj, akompanata per bildoj, informoj kaj muziko. Post la Anĝeluso kaj tagmanĝo okazis trarigardo de la kastela areo – la fortikaĵo de la kastelo, la katedralo de la sankta Emeramo kun trairo de la Pordo de Mizerikordo, la romanika preĝejeto de s-ta Emeramo kaj la Dioceza muzeo. Antaŭvespere post rozaria preĝo en la seminaria kapelo la kongresanoj foriris al la proksima paroĥa preĝejo de s-taj Petro kaj Paŭlo, kie okazis la sankta meso kune kun paroĥanoj. Kuncelebranto estis pastro Serhij Prudko. La duan legaĵon esperantlingve legis Miloslav Šváček kaj Pavol Petrík lerte tradukis esperantlingven la slovaklingvan homilion. Post la vespermanĝo frato Šváček projekciis laŭdezire de la kongresanoj projekciaĵojn pri la 63-a Kongreso de IKUE okazinta en la jaro 2010 en Parizo kaj pri la 63-a Kongreso de IKUE okazinta en Pécs, Hungario, 2012. Lundon okazis tuttaga perbusa vojaĝo. Kiel unua celo estis pilgrimo al la grava slovakia pilgrimloko Marianka apud Bratislava. Post eniro tra la Pordo de la Mizerikordo en la pilgrima preĝejo de Naskiĝo de la Virgulino Maria okazis tie esperantlingva sankta meso kaj post ĝi renovigo de la sinkonsekro al la Senmakula Koro de Maria. Post trarigardo de la pilgrimloka areo okazis vizito de la slovakia ĉefurbo Bratislava, kie la IKUE-kongresanoj renkontiĝis kun kongresanoj de KELI (Kristana Esperantisla Ligo internacia), kiuj okazigis sian kongreson en la ĉefurbo. Post perpieda trarigardo de la gravaj vidindaĵoj de Bratislava, precipe de ĝiaj sanktejoj kun la Pordo de la Mizerikordo, okazis ankoraŭ ĝia trarigardo ankaŭ pere de turisma trajneto. Poste la busoj translokigis nin al la Evangeliana Teologia Fakultato, kie okazis komuna vespermanĝo kaj belega folklora vespero. Post komuna preĝo ni revenis al Nitra. Mardon post la matena preĝo kaj matenmanĝo okazis pluaj prelegoj. Frato Pavol Petrík prelegis pri Sanktuloj ligitaj kun Nitra. Post li prelegis frato Stanisław Śmigielski el Pollando pri Postmortaj aventuroj de Andreo Bobola, la patrono de Pollando, kiu estis maltrankvila dumvive, kaj post sia morto li maltrankviligas aliulojn. Sekvis prelego de D-ro Štefan Grenda pri La civilizado de la amo kaj la morto, nun en la mondo. Kaj fine prelegon de la neĉeestanta sac. Pierluigi Svaldi pri La historio de la Jubileo legis frato D-ro Giovanni Daminelli. Post la prelegoj okazis en la seminaria kapelo la sankta meso. Post la Anĝeluso kaj tagmanĝo okazis perpieda vizito de la Kalvario en Nitra. Post vizito de la tiea Misiista Muzeo, tiuj, kiuj ankoraŭ kuraĝis supreniri, preĝis kaj meditis ĉe la apartaj 14 stacioj la suferojn de la krucvojo de Jesuo. Supre sub la tri krucoj okazis komuna fotografado (vidu la frontpaĝon). Poste okazis libera posttagmezo kaj vespero. Merkredon post la matena preĝo kaj la matenmanĝo okazis daŭrigo de la prelegoj. Kiel unua prelegis sac. Serhij Prudko pri Ukrainio. Sekvis prelego de Marija Belošević pri Sankta Leopold Bogdan Mandić, patrono de la Jaro de Mizerikordo. Post ŝi prelegis frato Bernhard Schweiger pri E-radio elsendo el Erfurto. Kaj laste prezentis la traduklaboron fratino Nathalie Kesler. Post la Anĝeluso kaj tagmanĝo okazis forveturo al la urbo Trnava, en kiu troviĝas 11 romkatolikaj preĝejoj. Ĉefa celo de la tiea vizito estis la katedralo de sankta Johano Baptisto, en kiu okazis esperantlingva sankta meso, kiun kuncelebris pastroj Maryus Dyglys kaj Serhij Prudko. La legaĵon legis fratino Nathalie Kesler el Parizo. Kompreneble enirante la katedralon oni ankaŭ trairis Pordon de la Mizerikordo. Post komuna fotografado okazis libervola trarigardo de la urbaj vidindaĵoj, precipe de kelkaj pluaj preĝejoj kaj de la bela kaj trankvila urba promenejo. Vesperiĝis kaj do estis necese reveni al Nitra. Ĵaŭdon kiel ĉiutage unue okazis matena preĝo kaj post ĝi matenmanĝo. Sekvis kunsido de IKUE-anoj, por pritrakti aktualaĵojn de la nuntempa situacio de IKUE. Poste ni foriris al vizito de la urba sinagogo el la jaro 1911, kiu estas unu el la plej malnovaj sinagogoj en Slovakio. Ĝi nuntempe funkcias kiel koncertejo kaj por ekspozicioj. Nuntempe lige al la Universala Kongreso en ĝi ankaŭ estas ekspozicio pri Esperanto. Post la tagmanĝo kaj rozaria preĝo sekvis daŭrigo de la prelegoj. Estis prezentita prelego de Vitor Luiz Rigoto dos Anjos pri Praktikado de la Faroj de Korpa Mizerikordo en Brazilo. Poste prelegis frato Krešimir Belošević pri Kantilenaj maŝinoj preĝas. Kaj la prelegon de neĉeestanta fratino Norma Cescotti pri Indulgenco de la Porziuncola legis frato Giovanni Daminelli. La tri ĉeĥaj kongresanoj Marie Klumparová, Alois Klumpar kaj Miloslav Šváček renkontiĝis kun frato Stano Kudlačák, loĝanto de Nitra, laboranta kiel profesoro en Katolika Gimnazio de Sanktaj Cirilo kaj Metodio en Nitra, kiu partoprenis la katolikajn tendarojn okazintajn en Herbortice, Ĉeĥio, kiuj estis perforte likviditaj en la jaro 1977 fare de fifama komunista polico StB. Ekestis ideo eluzi la posttagmezan liberan tempon kaj parton de la prelega tempo por viziti la proksiman monton Zobor. La supreniro sur la pado kun interesa kaj nekutima kalvaria vojo, kaverna fonteto, kaj ŝtonoza arbara deklivo ŝajnis ne esti tro laciga eĉ spite de la suna vetero. Ho, kiel belega elrigardo al la tuta urbo Nitra kaj ĝia ĉirkaŭaĵo estas desupre. Post ĝuo de tiu ĉi raviga travivaĵo estis necese malsupreniri, kio estis multe pli malfacila ol la supreniro. Eĉ tion ni finfine sukcesis ĝojante, ke por ni ne plu estas nekonata tiu monta supro kun la turo. Post la reveno ni sukcesis ĉeesti la prelegan parton kaj post ĝi la sanktan meson en la seminaria kapelo. Post la vespermanĝo atendis nin unue trarigardo de la paroĥa preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, en kiu poste okazis impona orgenkoncerto de frato Stefan Lepping, estrarano de IKUE. La koncerto titolis: Mizerikordo: homiĝinta - gloriĝinta. Improvizoj pri dek internaciaj kristanaj kantoj. Kaj vendredon post la matena preĝo kaj matenmanĝo okazis plua prelega parto. La unua prelegantino estis fratino Rita Rössler-Buckel. Ŝi prelegis pri 25 jaroj de Laborunuiĝo de la katolikaj esperantistoj en la diocezo Speyer kun bildoj, dokumentoj kaj informoj. Post ŝi prelegis pri La Jakoba Vojo en Litovio pastro Maryus Dyglys. Kaj fine sekvis Muzika matineo de frato Johannes Moser. Post Anĝeluso, tagmanĝo kaj rozario ankoraŭ okazis du lastaj prelegaj programeroj. Frato Bernhard Schweiger prezentis la libron “Esperanto laŭ rekta metodo” en la latina lingvo. Kaj fine Marija Belošević parolis pri la iniciato Kune por Eŭropo”. Sekvis dankmeso en la preĝejo de s-taj Petro kaj Paŭlo. Jes, volonte kaj kun ĝojo ni dankis al la ĉiela Patro pro la multnombraj benoj kaj gracoj ricevitaj dum la kongresa semajno. Ankaŭ al nia ĉiela Panjo flugis niaj dankoj per la kantpreĝo Salve Reĝina, pro ŝia ŝirmado, ĉar la tuta kongresa semajno pasis sub ŝia ŝirmo sen iu ajn san- aŭ aliaj problemoj. La planita prelego de la prezidantino de ILEI (Internacia Ligo de esperantistaj instruistoj) Mirejo Grosjean pri Preĝejoj de Armenio pro malfruigo de ŝia planita alveturo (al UK) okazis nur post la vespermanĝo antaŭ la programo de adiaŭa vespero. La preparita programo de la adiaŭa vespero okazis tute aliel, ol estis planite. Al la kongresejo venis kvindekpersona grupo de junulinoj el Meksikio, kiuj estis survoje al la Mondaj Junularaj Tagoj okazontaj en Krakovo – al la renkontiĝo kun la Papo Francisko. Ilia ĉeesto kaj kontribuo al la vespera programo ĝin igis tre interesa kaj agrabla. Al la gaja vespera medio, kiu daŭris ĝis la noktomezo, grandparte ankaŭ kontribuis frato Inĝ. František Havlík, kiu regalis la ĉeestantojn per bongusta vino devenanta el lia propra vinberejo kun vinkelo. Dankon, kara frato Francisko! Alvenis sabato, la adiaŭa tago de la kongreso. Post lasta sankta meso okazinta en la seminaria kapelo, matenmanĝo kaj konkludaj interparoloj estis la kongreso definitive fermita. Sincere dirite, la kongresa semajno en la urbo Nitra estis tre bela, agrabla kaj spirite riĉa travivaĵo. Post tutkoraj dankoj al Dio pro la benitaj travivaĵoj kaj post la dankoj al la Virgulino Maria, pro ŝia patrineca ŝirmado de la kongresanoj, estas necese ankaŭ danki al la ĉefaranĝantoj de la kongreso - fratino Marija Belošević kaj frato Pavol Petrík kaj al ĉiuj, kiuj iel ajn kontribuis al ĝia sukcesa okazigo. Koran dankon al la pastroj Serhij kaj Maryus pro la mescelebradoj, kiuj ja estis la plej valoraj okazaĵoj de la tuta kongreso. Sen la ĉiutagaj sanktaj mesoj la kongreso de la katolikaj esperantistoj estus neimagebla, preskaŭ senvalora. Ankaŭ dankojn meritas ĉiuj prelegintoj. Dio benu vin, karaj kongresaj gefratoj, kaj espereble, laŭ la volo de Dio, ĝis la revido en estonta kongreso de IKUE! Miloslav Šváček LA POSTMORTAJ AVENTUROJ DE ANDREO BOBOLA La Patrono de Pollando estis maltrankvila dumvive. Post sia morto li maltrankviligas aliulojn. La 8-an de majo en la Prezidenta Palaco en Varsovio okazis nekutima soleno. La Prezidento de Pollando D-ro Andreo Duda, naskita la 16-an de majo 1972 – en la tago de la liturgia rememoro de la sankta Andreo Bobola – ricevis la relikvojn de sia Patrono. La sortoj de ĝi povus estiĝi la materialo de la scenaro de la aventura filmo. Sceno 1.: Senhaŭtigo Estas la 16-a de majo de la jaro 1657. Apud la loĝloko Janów Podlaski en la manojn de kozakoj falas Pastro Andreo Bobola. Li estas konata en la tuta Polujo. Li verkis la tekston de la votoj de la reĝo Johano Kazimierz, kiujn tiu ĉi reĝo solene promesis la 1-an de aprilo 1656 en la katedralo en Lvovo, elektinte Virgulinon Maria kiel la Reĝinon de Polujo. La 66-jara jezuito famiĝas kiel la migra predikanto kaj la popola misiisto. Li migradas tra vilaĝoj, predikante kaj prenante pekkonfesojn de vilaĝanoj. Sub lia influo multaj ortodoksuloj transiĝas al katolikismo. Li ricevas la moknomon “animkaptisto” – ĉasanto de animoj. Daŭras la sveda invado. La orientajn teritoriojn de Polujo invadas kozakoj, mortigante polojn kaj judojn. Minacita perdi sian vivon Bobola fuĝas el Pińsk, ŝirmante sin en la hejmoj de vilaĝanoj. Ekmoviĝas la persekuto por aresti lin. La kozaka pelotono kaptas lin en la vilaĝo Mogilno. La jezuito ricevas la ŝancon transvivi, li devas nur forĵeti la katolikismon kaj akcepti la ortodoksismon. Li senhezite tion rifuzas. Sbiroj senvestigas lin ĝis nudeco, alligas lin al palisaro kaj komencas lin frapi per vipoj kaj pugnoj. Li perdas kelkajn dentojn. Ili forŝiras al li dumvive ungojn, sed li ne ŝanĝas sian sintenon. Ili alligas lin al ĉevalo kaj kurtrenante lin, senkonscian surtere, al la ĉefplaco de Janów Podlaski. Tie la komandanto de la kozakoj sabrobatis la kapon de Andreo. La jezuito sin ŝirmas per la manoj, ĉe kio li perdas tri fingrojn. La kozakoj kondukas lin al la urba buĉejo kaj metas lin sur la tablon de la buĉisto. Tie li estis plue torturata: ili elpikas al li okulon, detranĉas fingron, detranĉas per tranĉilo lian haŭton, per fajro brunigas liajn vundojn, enbatigas lignerojn sub liajn ungojn, fortranĉas la orelojn, nazon, lipojn kaj detranĉas la langon. Poste ili pendigas la monaĥon sub plafono per la piedoj supren. Post kelkaj horoj ili mortigas lin fortranĉante per sabro lian kapon. Ankoraŭ la saman tagon la kozakoj retiriĝas el Janów Podlaski. Al la urbeto proksimiĝas la polaj taĉmentoj. Post du tagoj jezuitoj prenas la korpon de la samfratano kaj forportas ĝin al Pińsk. Ili enmetas la kadavron en lignan ĉerkon kaj entombigas ĝin en la komunan tombon en la kripto de la preĝejo de la sankta Stanislao. Pasas jaroj. Homoj forgesas la martirigitan sacerdoton ... Sceno 2.: Videbliĝo en sonĝo Estas la 16-a de majo de la jaro 1702. Pastro Marteno Godebski, la rektoro de la jezuita kolegio en Pińsk, havas strangan sonĝon. Aperas antaŭ li monaĥo, kiu sin prezentas kiel Andreo Bobola. Plu daŭras la norda milito. Tra la teritorioj de la Respubliko Polujo marŝadas rusaj kaj svedaj militaj taĉmentoj. La viro en la sonĝapero diras, ke li savos la monaĥejon en Pińsk kontraŭ la detruo, sed oni devas trovi lian korpon, preni ĝin el la komuna tombo kaj lokigi ĝin sur eksponan lokon. La sonĝo estas tiel reala, ke matene la rektoro ordonas la serĉon de la kadavro. Post tri tagoj la monaĥoj trovas en subterejo la ĉerkon kun tabuleto en la latina lingvo: “Pater Andreas Bobola Societatis Jesu a Cosacis occicus” (Patro Andreo Bobola el la Societo de Jesuo mortigita fare de kozakoj). Ili forigas la kovrilon. Al iliaj okuloj videbliĝas la nekutima vido: la korpo de la mortinto estas netuŝita kaj aspektas tiel, kiel dum la tago de la entombigo. Ĝi estas fleksema kaj ne fiodoras. Sur la vundoj estas videbla freŝe koaguliĝinta sango, kiu ne perdis la ruĝan koloron. La monaĥoj purigas zorgeme la kadavron kaj metas ĝin en la novan ĉerkon. La famo pri la mirakle konservita korpo disvastiĝas fulmrapide tra la lando. El la plej malproksimaj lokoj de Polujo alvenadas pilgrimantoj al Pińsk, por preĝi ĉe la tombo de la martiro. Jezuitoj kolektadas materialon pri la temo de Bobola, por altiri lin al altarhonoro. Baldaŭ poste komenciĝas la proceso de la beatigo de la “animkaptisto“. Sceno 3.: Mirinda malkovro Estas la 26-a de majo 1730. Al Pińsk venas el Romo du bonfamaj kuracistoj: Alessandro Pascoli kaj Raimondo Tarozzi. Unu el la kondiĉoj de la beatigo estas identigo de la korpo de la mortinto. La fakuloj el la Universitato en Romo realigas la identigon de la kadavro. Kiam ili forprenis la ĉerk-kovrilon, la italaj profesoroj mire konsterniĝis. Ilia mirkonsterno estas dokumentita en ilia medicinista raporto, kiun ili postlasis post la identigo. Ili skribas, ke la masakrigita kadavro de Andreo Bobola konserviĝis sentuŝite, malgraŭ tio, ke ĝi estis neniel kontraŭputre konservita. Ĝi estas elasta kaj havas la molan haŭton. Pascoli kaj Tarozzi rekomendas malfermi ĉerkojn de aliaj monaĥoj, kiuj estis entombigitaj kune kun la pola martiro. Evidentiĝis, ke la najbaraj ĉerkoj putriĝis kaj la kadavroj malkomponiĝis dum kvindek jaroj en la malseka tero. Sceno 4.: Nekutima profetaĵo Estas novembro 1819. Dominikano Patro Alojzo Korzeniowski preĝas dum la tuta nokto en sia ĉelo en la monaĥejo de Vilno. La monaĥo sufere travivas la fakton, ke Polujo perdis sian sendependecon. En la preĝo li alvokas la protekton de Diservanto Andreo Bobola. Tuj li vidas antaŭ si heliĝantan homfiguron. Li ektimas. Li aŭdas voĉon: “Ne timu! Dio elaŭdis vian preĝon kaj jen mi estas antaŭ vi, ĉar vi min multfoje vokadis”. En la menso de la dominikano aperas la ideo, ke la staranta antaŭ li viro en la blanka lumbrilo estas la martiro el Podlasio. Andreo Bobola deklaras, ke eksplodos granda milito de nacioj, post kiu Polujo reviviĝos, kaj li estiĝos ĝia ĉefa patrono. La profetaĵo rapide diskoniĝis en la rusia aneksaĵo de Polujo. Pilgrimantoj vizitadis la preĝejon de jezuitoj en Połock, kien en la jaro 1808 estis translokigita el Pińsk la korpo de la martiro. En la jaro 1826 venas tien ankaŭ Profesoro Marco Cingelo Marcangeli, la lekcianto de medicino en la Roma Universitato. Li gvidas la esplorojn de la kadavro kaj asertas, ke ne estas ebla scienca klarigo, kial la korpo de Pastro Andreo Bobola ne putriĝis. Laŭvicaj esploroj okazadis en la jaroj 1851, 1857, 1896 kaj 1917. Ĉiukaze kuracistoj asertadas la netuŝeblecon de la kadavro. La kulto de la martiro disvolviĝas. En la jaro 1853 la Papo Pio la Naŭa beatproklamas la Pastron Andreon Bobola. Sceno 5.: La donaco de Lenin Estas la 23-a de junio 1922. Alian preĝejon en la urbo Polock eniras la bolŝevikoj. Ili prenas el la ĉerko la korpon de Andreo Bobola, senvestigas ĝin ĝisnude kaj grandforte ĵetas ĝin kontraŭ la planko de la sanktejo. Ili estas certaj, ke la kadavro dispeciĝos. Je ilia mirego ĝi restas netuŝita. La bolŝevikoj postlasis post sia restado la raporton, en kiu ili asertas: “La kadavro dankoŝuldas sian bonan konserviĝon al la kvalitoj de la tero, en kiu ĝi troviĝas”. La informo pri tiu evento atingas Moskvon. La 20-an de julio 1922 la komunistoj denove eniras la preĝejon. Ili prenas la korpon de la martiro kaj transportas ĝin al la ĉefurbo. Andreo Bobola estis prezentata por la publika spektado kiel ekspoziciaĵo en vitrino de la Higiena Ekspozicio de Popola Komisarejo de Sano en Moskvo. Katolikoj postulas la redonon de la korpo, sed la komunistoj kategorie malkonsentas. La agadon eniras la Sankta Seĝo. En la jaro 1922 Vatikano vokigas al agado la Papan Savigan Komisionon, kiu organizas la internacian helpon por la viktimoj de la malsato en la Apudvolga Regiono. Responde Kremlo decidas fari dankeman geston al la papa ŝtato. Pio la Dekunua volas ŝanĝstile nur la unun: la relikvojn de la Beatigita Andreo Bobola. La ĉefo de la sovetia diplomatio Georgij Ĉiĉerin post la interkonsentiĝo kun Lenin donas la konsenton. Baldaŭ en Moskvo aperas du usonaj jezuitoj: Pastro Edmundo Walsh kaj Pastro Leonardo Gallagher. Ilia tasko estas prizorgi la transporton de la nekutima sendaĵo. La sovetia registaro starigas tamen unu kondiĉon: la korpo devas esti transportita rekte al Romo, kaj survoje ne povas veturi tra Pollando. La 3-an de oktobro 1923 la relikvoj kun la korpo de la mortinto Andreo Bobola estis lokigitaj en lignan kestegon kaj en plombitan vagonon. Sekve en akompano de eskorto de ruĝarmeanoj ĝi veturas pertrajne al Odessa. Tie laboristoj transportas la kestegon al la ŝipo “Ĉiĉerin”, kiu ekveturas en la ŝipnavigon al Istambulo. En la turkia haveno la kestego estas translokigita al itala kargoŝipo “Canaro “, kiu forveturas al Brindisi. Sceno 6.: Fortranĉita mano en Vatikano Estas la 1-a de novembro 1923. La relikvoj de la martiro alvenas per trajno al Romo. Pio la Dekunua volas havi la certecon, ke tio estas la korpo de la beatigito. Li starigas do komisionon, kiu devas esplori la identecon de la venigita korpo de la mortinto. Kiel ĉefa atestanto venas la jezuito Pastro Johano Rostworowski. En la jaro 1917 li ne nur vidis en Polock la korpon de Andreo Bobola, sed ankaŭ purigis ĝin per vato antaŭ ĝia lokigo en la ĉerkon. La sacerdoto ekkonas la relikvon de la martiro. La membroj de la komisiono volas tamen certiĝi. Ili ordonas el la jezuita preĝejo Il Gesu en Romo venigi la parton de la maldekstra brako, kiun en la jaro 1857 la ĉefepiskopo de Mohilevo Wacław Żyliński donacis al Pio la Dekunua. Evidentiĝis, ke la fortranĉita fragmento ankaŭ ne putriĝis kaj bonege koincidas kun la resto de ĉi tiu brako. La kuracistoj ne dubis: tio estas la korpo de la pola martiro. La 17-an de aprilo 1938 Pio la Dekuna kanonizis Andreon Bobola, li iĝis la sanktulo de la Katolika Eklezio. Antaŭ la kanonizo jezuitoj forprenis el la korpo etajn partojn kaj lokigis ilin en la ornamitajn relikvujojn (unun el ili ricevos post jaroj la prezidento de Pollando Andreo Duda). La 8-an de junio la martiro ekiras sian laŭvican postmortan vojaĝon, ĉi-kaze pertrajne al Pollando. Survoje li estas solene bonvenigata en Jugoslavio, Hungario kaj en Ĉeĥoslovakio. Lia marŝo tra la polaj urboj elvokas la entuziasmon de gefideluloj, kiuj partoprenas en la komunaj preĝoj de kolektiĝintoj. La 17-an de junio li venas al Varsovio. Sceno 7.: Savita el sub ruinoj Estas la 16-a de septembro 1939. Daŭras la aviadilatako de Luftwaffe al Varsovio. Unu el bomboj falas sur la kapelon de la domo de jezuitoj ĉe la Rakowiecka-strato kaj detruas la ĉerkon de Andreo Bobola. Lia korpo tamen ne estas detruita. La relikvo de la sanktulo estas translokigita al alia jezuita sanktejo – al la preĝejo de Dipatrino Bonfara en la kvartalo Stare Miasto. Tie ĝi restadas ĝis la somero 1944, kiam eksplodas la Varsovia Ribelo. Dum la bataloj la sanktejo estis ege detruita. La korpo ankaŭ ĉifoje ne detruiĝis. Monaĥoj denove translokigas la relikvon en alian lokon. Ilia elekto estas la dominikana preĝejo de Sankta Hiacinto (Jacek) ĉe la Freta-strato. La 7-an de februaro 1945 post la forkuro de la germanoj el la ĉefurbo de Pollando, la relikvo revenas al la Rakowiecka-strato. La ekleziaj respondeculoj volas ekkonstrui la sanktejon dediĉe al ĉi tiu sanktulo, sed la komunistoj, kiuj ekregis tiam, ne konsentis. Komenciĝas la persekutado de la Eklezio. En la jaro 1953 estas arestita Kardinalo Stefano Wyszyński. Dum sia internigado la 16-an de majo 1956, en la tago de la liturgia rememoro de sankta Andreo Bobola, la Primaso kvazaŭ kiel sub la inspiro de sankta Andreo Bobola skribas la tekston de la Klarmontaj Votoj de la Pola Popolo. Al ilia oficiala publikigo kolektiĝis unu miliono da pilgrimantoj apud la Sanktejo de Hela Monto en Ĉenstoĥova, kio iĝis la ŝlosila momento de la spirita renovigo de la nacio. Kiam la komunismo en Pollando jam dekadencis, la regantoj finfine konsentis pri la konstruo de la preĝejo honore al ĉi tiu sanktulo. La unua Sankta Meso okazis la 17-an de aprilo 1988 – en la 50-a datreveno de la kanonizado de Andreo Bobola. Unu jaron pli poste lia korpo estis translokigita en la vitran ĉerkon. Tra ĝia diafana kovrilo la pilgrimantoj povas spekti la vizaĝon de la jezuito, sur kiu estas videblaj la spuroj de lia martirigo. Sceno 8.: En paroĥejo fantomas Estas la nokto el la 10-a al la 11-a de septembro 1983. La paroĥejo de la preĝejo de Strachocin. Pastro Jozefo Niżnik, kiu restis en la paroĥejo, ne scias, ke li dormas en la hejmo, pri kiu ĉiuj en la vilaĝo diras, ke tie fantomas. Jam antaŭ la milito ĉi tiu loko estis maltrankvila. Laŭvicaj pastroj timis tie dormi. Lokaj loĝantoj rakontas, ke sacerdotoj aŭdadis sonojn de paŝoj sur la knaranta planko, vidis senkaŭze balanciĝantajn lustrojn, kaj iam nokte io detiris de ili la litkovrilon. La pastro Niżnik scias pri tio nenion, dormas do per la profunda sonĝo. Tuj lin vekas forta frapo sur la manon. Li vidas belstaturan, nigre vestitan figuron kun nigra barbo. Pensante, ke tio estas atako, li ĵetas sin kontraŭ la noktan gaston. La viro tamen malaperas. La timigita pastro ĝis mateno ne plu povas ekdormi. La sekvan tagon li ekscias de la mastrino de la paroĥejo pri la malbona famo de ĉi tiu paroĥejo. La nokta aventuro instigas la pastron Niżnik sin okupi pri ĉi tiu afero. Li estiĝas la tiea paroĥestro. Dum la sekvaj kvar jaroj la fantomo aperadas en la paroĥejo. La sacerdoto komencas kolekti la faktojn. En Strachocin naskiĝis Andreo Bobola, la martiro aperis al sacerdotoj en la jaro 1702 kaj 1819, dum la lastaj 50 jaroj iu venadas al lokaj pastroj. Ĉu eble li postulas kulton en la loko de sia naskiĝo? La 16-an de majo 1987 dumnokte pastro Niżnik demandas la fantomon, kiu li estas kaj kion li volas? Responde li aŭdas: “Mi estas la sankta Andreo Bobola, komencu min honori en Strachocin”. Baldaŭ poste en ĉi tiu vilaĝo oni konstruas sanktejon. La 16-an de majo 2002 Johano Paŭlo la Dua proklamis la sanktan Andreon Bobola kiel Patronon de Pollando, sed duarangan, ne la ĉefan, kiuj estas la sanktaj Adalberto (Wojciech) kaj Stanislao. La profetaĵo de la martiro el la jaro 1819, ke li estos la ĉefa Patrono, ne estis ankoraŭ plenumita. Eble baldaŭ al iu denove venos dumnokte la fantomo... Verkis Grzegorz Górny - ĉefredaktoro de la revuo “Fronda”. El semajngazeto W Sieci, majo 2016, esperantigis kaj en la 69-a Kongreso de IKUE prezentis Stanisław Śmigielski KVIN JAROJ DE MONSTRECAJ MENSOGOJ PRI SIRIO Malfermita letero de belga ordenano al la ministro de eksterlandaj aferoj de Belgio Ekscelenco, mi estas belgo vivanta en Sirio kaj mi turnas min al vi, honorinda ministro de nia amata patrujo, por doni al vi informojn pri mia situacio kaj peti vin pri plua kunlaboro je protekto mia kaj de la siria popolo. En la jaro 2010 mi, patro Daniel Maes, premonstrana sacerdoto el la flandra abatejo Postel-Mol, venis servi al la siria ordena komunumo Mar Yakub en Qâra. Mi alvenis kun multaj antaŭjuĝoj kaj suspektoj. Sed la kontakto kun lokaj enloĝantoj kaj kun ĉi tiu lando kaŭzis al mi kulturan ŝokon. Estas vero, ke la individuaj kaj politikaj liberecoj en Sirio ne estis multe disvolvitaj kaj ili eĉ ne estis tiel gravaj (intertempe okazis ŝanĝoj ekestinte plurisma sistemo de politikaj partioj). Aliflanke ĉi tie ekzistis harmonia socio kunigita el multaj religiaj komunumoj kaj etnoj vivantaj pace dum multaj jarcentoj. Krom tio ĉi tie ekzistis grandstila orienta gastemeco kaj tiel altmezura sekuro, kiun ni en nia patrujo neniam spertis. Ŝteloj kaj perfortoj ĉi tie fakte ne ekzistis. La lando ne estis ŝuldoŝarĝita kaj ekzistis ĉi tie neniu senhejmulo. Male, estis ĉi tie centoj da fuĝintoj el ĉirkaŭaj landoj kaj ili estis prizorgitaj same kiel la lokaj civitanoj. Krom tio la ĉiutaga vivo estis tre ekonomia, la manĝovaroj malmultekostaj. Lernejoj, universitatoj kaj hospitaloj estis senpagaj eĉ por ni, fremdlandanoj apartenantaj al siria monaĥa komunumo, kiel ni mem spertis. Intertempe eksplodis terura milito. Propraokule ni vidis, kiel eksterlandanoj (ne la sirianoj) organizis manifestaciojn, kiujn filmis televidstacio de Kataro Al Jazeera kaj poste tion elsendis en la tutan mondon kun falsa ekspliko, ke la siria popolo ribelas kontraŭ diktaturo. Tiuj eksterlandanoj poste allogadis junajn homojn el nia vilaĝo, por ke ili sin aligu al ili. Okazis atencoj kaj murdoj en sunaismaj kaj kristanaj rondoj, kio naskis la opinion, ke temas pri iuj esprimoj de venĝo similaj al civitana milito. Spite de tiuj ĉi provoj elvoki malamon kaj kaoson, la siria popolo restis unuigita. Kiel unu familio sirianoj protestis kontraŭ la eksterlandaj terorismaj grupoj kaj landoj, kiuj ilin subtenas. Kelkcentoj da senkulpaj homoj estis mortigitaj, inkluzive de multaj registaraj armeanoj kaj de sekurecanoj. Lernejoj, hospitaloj kaj infrastrukturo estis detruitaj. Kelkaj milionoj de la civitanoj forfuĝis eksterlanden. Sed plejparto de ili trovis la rifuĝejon en tiuj partoj de la lando, kiuj estas sub ŝirmo de la armeo. La registaro decidiĝis ne defendi siajn naftokuŝujojn en la dezerto, kaj ĝia absoluta prioritato estis la defendo de la loĝantaro. En la novembro 2013 ankaŭ ni iĝis celo de armitaj atakoj. La atakoj kaj pafadoj ĉirkaŭ ni fare de kelkdekmiloj de armitoj estis tiel fortaj, ke fakte ekzistis neniu eblo eskapi antaŭ morto aŭ pereo. Danke al Dio nia tuta komunumo estis mirakle savita kaj restis nedifektita kun la loĝantoj en Qâra danke al la armeo. Ĝustatempa rusa interveno je postulo de la siria registaro direktis al profunda ŝanĝo kaj rezolute ĝi venkis ĉiujn tipojn de terorismaj grupoj, pro kio estas la siria popolo profunde dankema. Ekzistas ĉi tie espero. Tamen, miloj da eksterlandaj armitaj, ekzercitaj kaj salajritaj ĝihadistoj plu venas al Sirio, por provi denove rompi la persistan reziston de la nacio. Nun ni travivas la plej grandan humanitaran krizon post la dua mondmilito. Ni klopodas al tiu alvoko respondi kaj helpadi al ĉiuj bezonuloj. Nia komunumo organizis tri centrejojn: en Damasko, Tartous kaj ĉi tie en la monaĥinejo, de kie la helpo venas. Antaŭ du semajnoj ni ankaŭ povis proponi helpon al Aleppo – la plej multe trafita urbo de Sirio – pli ol 8 500 pakaĵoj kun sanitara helpo kaj finance tre elspeziga movebla malsanulejo. Ĝuste pro tio transprenis fondintino kaj monaĥinestrino de tiu ĉi monaĥinejo patrino Agnes-Mariam en Moskvo gravan premion por la paco kaj justeco – „Femida“. Ni povas daŭrigi tiun helpadon nur danke al la grandanima subteno de multaj bonfarantoj, de iuj internaciaj institucioj kaj landoj, kiel estas Nederlando, kiuj estas helpopretaj nin subtenadi en donado de helpo al tiuj, kiuj plej bezonas sen konsidero al ilia religia aŭ etna deveno. Kun granda fido mi turnas min al vi kun la peto, ke vi ne lasu vin erarigi per la amas-komunikilaj mensogoj kaj manipuladoj kaj male kuraĝe agnosku tion, kio en Sirio fakte okazas. Ni ne forgesu la antaŭ nelonge aperintajn tragikajn ekzemplojn. Surbaze de mensogegoj estis jam amasmortigitaj tutaj nacioj kaj ŝtatoj. Iuj grandpotencoj strebis ekposedi nafton, oron, bankojn kaj arsenalojn. Ankaŭ nia belga patrujo kontribuis al la destabiligo de certaj landoj, kie nuntempe regas totala kaoso. Temas pri agoj neleĝaj kaj nehumanaj. Kial ili okazis? Sirio estas suverena lando, lulilo de la plej malnova civilizacio kaj ankaŭ de valorega kristana kredo. Sirio havas legitiman registaron kaj prezidenton legitime elektitan fare de la plej granda parto de la homoj kaj fare de diversaj ĝiaj religiaj kaj etnaj grupoj. Neniu internacia leĝo povas pravigi iun internacian intervenon en Sirio. Decidon pri la estonto kaj regado en Sirio apartenas nur al la sirianoj mem. Ĉu vi surbaze de mensogegoj kunlaboros en mortigadoj kaj plua neniigado de la nuna popolo en kolizio kun ĉiu internacia juro kaj homdigneco? Ĉu la tendaroj de la rifuĝintoj devas ankoraŭ pli larĝiĝi? Ĉu vi volas la tutan popolon mizerigi nur tial, ke ĉi tie superpotencoj volas konstrui naftokondukilon, uzurpi nafton, naturgason kaj pluan naturan riĉaĵon kaj konkeri sirian teritorion pro ĝia avantaĝa strategia situo? La paco kaj sekuro de tiu ĉi popolo postulas agnoskon de suvereneco de ĝia teritorio, de ĝia sendependeco, nacia kaj kultura unueco. Aŭ ĉu devas esti nuntempa fragila batalhalto rompita per novaj kontraŭleĝaj armeaj intervenoj? Ekscelenco, brava kaj kapabla ŝtatisto preparas estonton; brava kaj kapabla ŝtatisto respektas internacian juron kaj sendependecon de aliaj landoj; brava kaj kapabla ŝtatisto volas, ke ankaŭ lia propra lando estu respektata, kaj grava kaj kapabla ŝtatisto servas al sia popolo (latinlingva vorto minister signifas servanto). Ekscelenco, estu kuraĝa kaj kontaktu la sirian registaron, renovigu diplomatajn rilatojn kaj senprokraste nuligu ĉiujn sankciojn kontraŭ la siria popolo, ĉar ili estas nenio alia ol ekonomia terorismo, proponu nome de la belga popolo vastanime vian helpon kaj subtenon. Kiu do servas al la interesoj de fremdaj potencoj, por per tio mizerigi aliajn naciojn, tiu estas terorista ĉefulo, neinda esti nomata ŝtatisto. Ĉu ni povas de vi postuli, ke vi ne starigu vin al la flanko de murdistoj, sed al la flanko de senkulpaj viktimoj? Ĝuste tion ni de vi postulas, la siria popolo kaj grandega nombro de homoj de la bona volo en Belgio kaj eĉ aliloke. Por tio ni dankemos vin, vi enskribigos vin en la historion kaj vi estos honorata kiel ĝusta ŝtatisto. Akceptu ne nur nian emociitan vokadon, sed ankaŭ nian estimplenan saluton.
Patro Daniel Maes (el Postel-Mol) En Deir
Mar Yakun, Qâra, Sirio, 11.03.2016 POTENCO DE LA PREĜO ĈINIO. La historio de la vokiĝo al la ordena vivo de la fratino Yana Wang estas la historio de la konverto de ŝiaj panjo kaj avinjo, ĉar ili ĝuste transdonis al ŝi la fidon al Jesuo Kristo. Mia avĉjo estis katoliko, tamen la avinjo budhanino. Mia avinjo volis, ke ĉiuj ŝiaj infanoj faru familiojn kun nekatolikoj, la avo ne konsentis kun la avinja decidemo, kaj diris: „Ni havas sesopon de la geinfanoj, ni lasu al triopo formi familiojn kun katolikoj, kaj la alian triopon ni lasu formi la familiojn kun nekatolikoj.“ Tamen la avinjo estis necedema persono kaj obstine ŝi persistis ĉe sia volo, respondante al la avo: „Ne! Neniuj el niaj infanoj faros la geedziĝojn kun katolikoj.“ Stranga malsano de avinjo Kiam mia panjo estis maturiĝanta, la avinjo komencis serĉi por ŝi kandidaton por ŝia edziniĝo. Tiam la avinjo grave malsaniĝis, kaj malgraŭ tio, ke la avo estis fame konata kuracisto, li ne estis pova helpi al ŝi. Ĝi estis stranga malsano, kiun neniu povis finidentigi. Ŝi kuŝis en lito nenion manĝante kaj konstante dormante. La familio de la avinjo preĝis al Budho, ankaŭ estis petataj diversaj aŭguristoj pri la resanigo, sed nenio helpis. Ardega preĝo de la panjo En la najbara loko de niaj geavoj loĝis katolikoj. Kiam ili sciiĝis pri la avinja malsano, ili diris al mia panjo: „Se vi volas, ke via patrino resaniĝu, preĝu pri ŝia sano al Jesuo Kristo, ĉar nur Li estas la vera kuracisto kaj Savanto, kiu povas resanigi vian panjon.“ Kontraŭ tio la panjo diris: „Ja mi ne estas katolikino, kaj mi ne scipovas preĝi.“ Unu el la katolikinoj diris: „Ne ĉagreniĝu, diru al la Sinjoro Jesuo, ke vi deziras, ke via panjo estu resanigita, sed petu tion el via tuta koro kaj sen kiuj ajn duboj. Jesuo Kristo estas mizerikorda, Li aŭskultas ĉiujn, precipe tiujn, kiuj preĝas sincere.“ Kaj sekve ŝi instruis al mia panjo la preĝon „Saluton, Maria.“ Estis nokto, kiam kun la avinjo restis nur la panjo, kaj ŝi preĝis pri ŝia resanigo en la nomo de Jesuo Kristo. Kiam ŝi tiom longe kaj sincere preĝis, ŝi ekaŭdis iun bruon sub la lito de la avinjo. Al ŝi ŝajnis, ke ŝi vidas malhelan personon, malfacile identigeblan. Tamen ŝi ne ektimis, sed ŝi daŭrigis la preĝon ĝis la mateno. La resaniĝo de la korpo kaj la animo Kiam venis la momento de la matenmanĝo, la avinjo vekiĝis kaj demandis mian panjon, kion ŝi faris la tutan nokton. Kiam mia panjo tion ekaŭdis, ŝi ektimis, ĉar ŝi konis la avinjon kaj ŝian rilaton al la kristanismo. Malgraŭe ŝi diris al ŝi la veron. Ŝi konfesis, ke ŝi preĝis al Jesuo Kristo pri ŝia resanigo, ĉar ŝi ekkomprenis, ke nur Jesuo Kristo estas la vera Savanto, kiu povas ŝin liberigi de la malsano. Kaj ŝi kromdiris: „Panjo, nun vi vekiĝis, kaj mi kredas, ke Dio, al kiu fidas la katolikoj, estas Dio ververa. La avinjo diris eĉ ne unu vorton, sed eksilentis. Ekde tiu tago ŝi malrapide revenadis al la sano. Ŝi invitadis en sian domon katolikojn dirante: „Nun mi fidas al Jesuo Kristo, al kiu ekkredis mia filino. Ankaŭ mi mem volas kredi je Li.“ Kaj tiel mia avinjo konvertiĝis je katolikismo. Ŝi ankaŭ ŝanĝis sian manieron trakti la geedziĝon de siaj infanoj. Mia panjo fariĝis katolikino nelonge antaŭ la edziniĝo. La monaĥina alvokiĝo Tion, ke mi hodiaŭ estas monaĥino, mi ŝuldas al la fido de mia panjo. Ŝi forpasis, kiam mi estis 17-jaraĝa. Unu tagon antaŭ sia morto ŝi demandis min: „Ĉu vi plu deziras iĝi ordena fratulino? Jes – mi respondis.“ La vivo de ordena fratulino en lando, kie la pli granda nombro de la homoj ne kredas je Dio, ne estas facila. La panjo diris al mi, ke la vojo, kiun mi elektis, ne estas facila, sed se mi tion deziras, do mi iru laŭlonge de ĝi memorante, ke mi neniam perdu la esperon kaj ke mi ĉiam preĝu. Nelonge post la morto de la panjo mi aliĝis al la kongregacio de la Fratinoj de Sankta Jozefo. Hodiaŭ kun miaj 40 kunfratulinoj, el kiuj konsistas nia fratulinaro, ni penegas deklari la Dian Regnon en Ĉinio.“ Fratino Yana Wang El la monata periodaĵo de junio 2016 de „Eĥo el Afriko kaj el aliaj kontinentoj“ por Dio Benu esperantigis Andreo Kler, Anglujo AMIKO Amiko estas bonvena akompananto de la homo. Se li estas prudenta kaj klera, kapabla sin dividi pri siaj sekretoj, li preskaŭ iĝas parto de nia estado. Amikeco estas amo donanta ĝojon kaj ĝojanta pri ĉio bona kaj bela. Ĝi kreas egalecon inter du unuopaj estuloj kaj la fonto de ĝia feliĉo estas neelĉerpebla. Preskaŭ ĉiu homo bezonas iun, al kiu eblas konfidi parton de sia interno. Trovi veran amikon ne estas facila. Tiu povas iĝi nur homo, kiu sian amikecon tempe ne limigas kaj kiu persistas ĝis la morto. Al tiu estas ebleco konfidi ĉion, kio en la homo okazas kaj por kio jam la propra animo ne sufiĉas. Se parto trairas en la koron de la amiko, la malĝojo dividiĝas – la vivo iĝas pli tolerebla. Se ni havas bonan amikon, ni lin ŝatu kiel plej valoran trezoron. Jaroslava HamajdováSENBEZONA TIMO Riĉa komercisto kun sia filo vojaĝis en maldense loĝigita teritorio. Ili kunportis grandan monsumon. Proksimiĝis la nokto kaj tial ili serĉis tranoktejon. Ili ekvidis ĉaleton kaj ekfrapis ĝian pordon. Malfermis al ili pli aĝaj geedzoj, kiuj proponis al ili ĉambron por unu nokto. La vojaĝantoj interkonsentis, ke ili dumnokte alterne gardos, por ne esti priŝtelitaj. Kiel unua devis gardi la filo kun preparita revolvero. Sed post nelonge la patro rimarkis, ke ankaŭ la filo kuŝiĝis. Li memorigis al li lian gardon. La filo respondis: „Ne estas necese gardi, ni estas en sendanĝerejo, ĉar kiam mi tra la porda ŝlosiltruo observis la maljunan viron, mi vidis, ke li ekprenis Biblion kaj laŭte el ĝi legas al sia edzino. Poste mi aŭdis, kiel ili preĝas por elpeti benon al siaj gastoj.“ Miaopinie ne estas necese ion aldoni al tiu ĉi rakonto. Jaroslava Hamajdová MALATENTO MALUTILAS Thomas Alva Edison (1847-1931) estis elstara inventinto en la fako de la elektrotekniko. Estis al li konfirmitaj 1300 patentoj. Eĉ ne dudekjaraĝa li prezentis al posedanto de iu granda magazeno sian eltrovaĵon. Edison eĉ ne kredis al siaj oreloj, kiam la posedanto de la magazeno proponis al li 15 mil dolarojn por la rajto eluzi tiun eltrovaĵon, kaj eldonis al li ĉekon je la proponita monsumo. Kiam Edison intencis la monon elbankigi, la kasisto diris al li: „La monon mi tiel ne povas al vi doni.“ La deprimita Edison revenis hejmen. Vizite venis al li lia amiko kaj vidante lin tiel malbonhumoran, li volis la ĉekon vidi. Edison donis al li la ĉekon. „Vi estas riĉa viro“ – diris al li lia amiko. „Vi nur forgesis identigi vin kaj sur la dorsa flanko subskribi. Tial la kasisto ne povis al vi doni la monon.“ Edison plenumis la konsilon de la amiko kaj la monon li senprobleme ricevis. Jaroslava Hamajdová LA EKLEZIO ĈIAM BEZONAS SANKTULOJN, PRECIPE NUNTEMPE S-ta Papo Johano Paŭlo II. LA PREĜO PETANTE ALTARAN HONORON AL LA DIA SERVANTINO BARBORA ZAGARIETĖ IMPRIMATUR: † Eugenijus Bartulis, Episcopus Siauliensis, Šiauliai, Litovio 14.12.2015, Nc D-023/15Nin amanta Dio, ni sincere petegas, ke la junaĝe mortinta Dia Servantino Barbora Zagarietė, inspirita de profunda kredo diligente protektinta mizerulojn kaj dum kvarcent jaroj famiĝanta per mirakloj kaj multnombraj favoroj, estu beatproklamota de la Eklezio. Per ŝia propeto ricevitaj favoraĵoj instigu ĉiujn, speciale la junajn kristanojn, spertantaj la hodiaŭajn elprovojn de la mondo, evoluigi en si la fortan kredon kaj konfidon al Dio. Ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
V. Servantino de Dio Barbora Zagarietė, PATRO NIA, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo. Venu Via regno. Fariĝu Via volo kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen. SALUTON MARIA, gracoplena, la Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de Via sino, Jesuo. Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen GLORO AL LA PATRO kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, kiel estis en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.
LA PREĜO POR PROPETO DE LA DIA SERVANTINO BARBORA ZAGARIETĖ PETANTE LA SANON Nin amanta Jesuo, Vi nin kuraĝigas: “Kaj mi diras ankoraŭ al vi: se iu el vi interkonsentos duope pledi por io, al ili mia ĉiela Patro tion disponigos. Se ie du aŭ tri kolektiĝas mianome, tie inter ili estas mi”. (Mat 18, 19-20)Ho Sinjoro, mi alvokas la protekton de Via Servantino Barbora Zagarietė. Se tio konformas Vian volon kaj estos absolvinda [oni povas diri la nomojn de malsanuloj] por animo kaj por korpo, humiliĝinte mi petas Vin resanigi min [diri la nomojn de aliaj malsanuloj]. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; per Via justeco savu min. (Psa 31, 2) ĈU LA RILATO DE ISLAMO KAJ KRISTANISMO AL PERFORTO ESTAS KOMPAREBLA? La sanktaj tekstoj de la islamo kaj la kristanismo ne havas la saman sintenon al perforto, skribas en sia felietono por Le Figaro (24.5.2016) prof. Rémi Brague, religio-sciencisto kaj fakulo pri la greka, araba kaj juda filozofioj (ankaŭ laŭreato de Premio de Jozefo Ratzinger). Sur la paĝoj de la franca taggazeto li komentas iujn eldirojn de la papo Francisko je la adreso de islamo, kiuj aperis en gazettitoloj de la monda gazetaro. En interparolo por redaktoroj de La Croix la papo diris, ke ideo de konkerema milito troviĝas ne nur inter islamanoj, sed ankaŭ inter kristanoj. La Sankta Patro tiukonekse mencis la konkludan parton de la evangelio laŭ la s-ta Mateo, en kiu Jesuo dissendas siajn disĉiplojn al ĉiuj nacioj. „Iru do kaj disĉipligu ĉiujn naciojn, baptante ilin en la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo.“ (Mat 28, 19-20) Kiel rimarkas la franca religiosciencisto, Jesuo konfidas al siaj disĉiploj mision, kiu baziĝas en heroldado, instruado kaj baptado. Referenco al ĉiuj nacioj do atentigas pri universala, do ne nacia karaktero de tiu ĉi religio. Laŭ tiu flanko estas la kristanismo simila al islamo. Sed la celo de la evangelio estas konverto de la koroj pere de instruo kaj ne pere de konkero. La provo entrudigi kredon perforte, kiel tion praktikis ekzemple Karolo la Granda rilate al la saksoj, ne estas unu el la interpretadoj de la evangelio, sed degenera anomalio, kiu malakordas kun la evangelio – emfazas Rémi Brague. En la islamo ni ne trovas ekvivalenton de la evangelia elsendo al misiista aktivado, diras la franca filozofo. Konkerado ne estas en ĝi metoforo, sed ĝi havas konkretan, armean signifon. Mahometo diras: „Estis ordonite al mi batali kontraŭ homoj, ĝis ili ne proklamos: Estas neniu alia dio ol Alaho kaj Mahometo estas la profeto de Alaho, ili faros preĝon kaj donos almozon. Kaj se ili tiel faros, ili konservos sian sangon kaj havaĵon...“ – citas prof. Brague el hadito, do el la instruo pri la agoj de la profeto Mahometo, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritatecaj. La franca religiosciencisto kaj fakulo de islamo atentigas, ke tiukaze ne temas pri konverto de la koro, sed nur pri submetiĝo. Sincera konvertiĝo povas kaj devas okazi, sed ĝi ne estas primara. Ĝi venos kun tempo, ĝis kiam validos la islama leĝaro kaj ekestos la volo de la subjugitaj nacioj transpreni la religion de la subjugintoj. La vorto subjugigi aŭ konkeri havas do tute diferencan signifon ol estas en la evangelio laŭ la s-ta Mateo – emfazas prof. Brague. Kiel li aldiras, tiujn aferojn estas necese klarigi ankaŭ al la islamanoj mem. Multaj el ili do rigardante la krimagojn de la memdeklarita Islama Ŝtato serioze konscience ekzameniĝas. Teni ilin en intelektuala neprecizeco koncerne de la tekstaj fontoj kaj historia deveno de ilia religio al ili en tio ne helpos, konkludas Rémi Brague. NUR LA VIVA KREDO POVAS BREMSI LA ISLAMON Ne la kontraŭenmigrantaj fobioj aŭ la liberala vetoo kontraŭ islamanoj, sed la kredo je Kristo povas savi Eŭropon. Mi ne estas iu granda adepto de Oriana Fallaci (rim. de red.: fama itala ĵurnalistino kaj verkistino). Kompreneble en iuj demandoj ŝi pravas, sed efektive ŝia pensmaniero estas nur la bedaŭro je tio, kio neeviteble devis morti. La sonĝo pri la liberala, de la kredo senigita Eŭropo, pri hedonismo, kiu povas defendi sin mem, estas kondamnita je fiasko. Ne alie estas koncerne de la konvinko, ke por haltigi la marŝon de islamanoj, sufiĉos fermi limojn, praktikadi severan selekcion kaj intensigi laboron de specialaj servoj. Nenio estas pli erara. Por savi Eŭropon, oni devas reveni al radikoj ne je la nivelo de deklaroj, sed de la propra vivo. Kaj la kaŭzo estas ege rekta. La Eŭropo ne mortadas kaŭze de la granda invado de enmigrantoj, fuĝintoj kaj sinkaŝintuloj, inter ili batalantoj de la Islama Ŝtato, sed pro tio, ke ĝiaj loĝantoj perdis la volon vivi, kaj pli frue la kredon, kiu estas la ĉefa fundamento de la okcidenta civilizacio. Eŭropanoj anstataŭ preĝadi, peze laboradi, naskigadi infanojn, kaj dimanĉe (aŭ pli ofte) vizitadi preĝejon (aŭ la evangeliajn preĝdomojn kaj iutempe la sinagogojn) ekkredis, ke ili estas povantaj mem garantii sian feliĉon, pacon, kaj aldone la savon de eterna konsumado. Efektive ili perdis la volon vivi rifuzante la akceptadon de infanoj, ili asertas, ke la plej bona solvo de problemoj estas likvido de la personoj, kun kiuj ili estas ligitaj (per kontraŭkoncipoj, abortigoj kaj fine eŭtanazio), kaj la ununura maniero atingadi feliĉon estas la blinduma konsumado. Tia pensado estas nenio alia ol larĝa vojo al infero. Kaj ĝuste tio estas la vera kaŭzo de la invado de islamanoj al Eŭropo. Naturo ne toleras malplenon. Tie, kie je unu flanko ekzistas riĉaj homoj, sed senigitaj de la volo transvivi kaj de religiaj komunumoj, kiuj unuigas ilin, kaj je la alia flanko... malriĉuloj, sed batalemaj kaj vivemaj kontraŭuloj, neeviteble ekestas milito (iam paradoksa, tia, kian ni havas nun). Kaj je la venka flanko en ĉi tiu milito estas tiuj, kiuj manifestas iun kredon, kaj ne tiuj, kiuj kredas jam je nenio. Dum jarcentoj Eŭropo estis forta eĉ tiam, kiam ĝi perdadis la kredon je la viva Dio, ĉar ĝi tamen kredis almenaŭ je siaj idoloj – nacio, la sankta valoro de la okcidenta civilizacio aŭ je la kultura progreso. Nun ĝi jam ĉesis kredi eĉ je tio. Sed ĉe la fontoj de forteco de islamanoj kuŝas ankaŭ la konscio, ke la milito, kiun ili disvolviĝas, havas religian karakteron. Ĉe ili ne temas nur pri iu vivteritorio, pri monsubvencioj kaj socia helpo (kvankam multaj el ili tiucele fuĝas el siaj landoj), sed pri akirado de la mondo por Alaho, por ke la standardo de la profeto ekflagru super la Baziliko de Sankta Petro, por ke la islamo venku. Iliaj estroj gvidas – sendepende de tio, kion ni pri tio pensas – ĝihadon, la militon kontraŭ kristanismo, kiu estas por ili verdire la religio de la Libro, sed ankaŭ fonto ne nur de falso, sed ankaŭ de la plej profunda kontraŭstaro de iliaj propraj aspiroj. Tio estas jam la spirita milito, en kiu defendas sin ne nur la politikaj metodoj (fermado de landlimoj, plifortigado de armeoj, kaj laŭbezone – la batalo por defendo de kristanoj), sed antaŭ ĉio la spirita batalo kontraŭ rozario, fastado, abnegacioj, kaj precipe konvertiĝoj. Kaj ĝuste ekde la konvertiĝoj al Kristo oni devas komenci ĉi tiun batalon. Ĉi tie ne sufiĉos konservatismo, liberalismo aŭ la sindonemo al la eŭropaj valoraĵoj, ĉar ili ne estas io, kio havas la signifon en la spirita batalo. En la rezisto kontraŭ la islamo nepra estas la reveno ne al la tradicio kaj al la radikoj, sed al la viva kredo je Jesuo Kristo. Por Li kaj nur por Li ni devas defendi la kredon, kaj se necese – oferi por Li la vivon kiel martiroj (kiam temas pri la propra vivo), aŭ kiel defendantoj (kiam temas pri la defendo de la vivo de aliuloj).
Tomasz P. Terlikowski El „Gazeta Polska“
16.09.2015 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Milí bratři a sestry, přijměte můj upřímný bratrský pozdrav, kterým se nejčastěji zdravíme my, katoličtí esperantisté, a to nejen u nás: Dio Benu! Kongresu IKUE u našich sousedů v Nitře se zúčastnilo pouze sedm členů naší sekce, ačkoliv jsme předpokládali větší účast. Někomu v účasti zabránil finanční problém, jinému problém zdravotní nebo časový. Kdo se však zúčastnil, jistě nebyl zklamán. Byla to pro nás vhodná příležitost, protože zatím nevíme, kde se kongres uskuteční v příštím roce. Doufám, že se našeho zářijového setkání zúčastníme ve větším počtu. Je to jednou v roce, což při dobré vůli je tato účast pro mnohé možná. Nejen já, ale celý výbor naší sekce Vás na toto setkání zve. Mnozí z Vás se našeho setkání na tomto krásném poutním místě zasazeném v malebné Boží přírodě zúčastnili v roce 2008. Bylo nás tam třicet. Věřím, že i letos se nás tam sejde početná skupina, abychom společně načerpali duchovní posilu a vyprosili si ochranu od naší nebeské Maminky na místě, kde je po mnoho staletí uctívána, a od sv. Františka z Pauly si vyprosili jeho přímluvu zvláště v duchovních potřebách. Někteří z Vás se už přihlásili a další přihlášky očekávám, abych mohl začátkem září nahlásit počty účastníků na ubytování a stravování. Informace o cenách za ubytování a stravování jsme uveřejnili v minulém Dio Benu na str. 5. Je také možnost si je stáhnout z internetových stránek naší sekce (www.ikue.org/cz). Předem moc děkuji. Každý katolický esperantista by měl vlastnit esperantské Písmo svaté. Nově vydanou v roce 2006 esperantskou Bibli obsahující i deuterokanonické knihy, mohou účastníci setkání ve Vranově u Brna získat za pouhý libovolný finanční příspěvek. Rovněž Stručnou historii křesťanství (Konciza Historio de Kristanismo) lze takto na setkání získat. Jak už jsem informoval na str. 26 minulého čísla DB, lze získat prezentace z našich setkání, kongresů IKUE, Biblických dnů, našich táborů atd., které si můžete spustit na svých počítačích, nebo lze je promítnout na klubových setkáních, jak to provádíme my v našem E-klubu v Přerově. Spuštění těchto prezentací lze v programu PowerPoint 2007, nebo jeho vyšších verzích (bezplatný prohlížeč lze stáhnout z internetových stránek). Prezentace lze rovněž spustit v programu Open Office. Zájemci o prezentace si je budou moci ve Vranově u Brna stáhnout na svůj flash disk, případně i instalační program prohlížeče. Seznam všech prezentací zájemcům na požádání pošlu. Milí bratři a sestry, nezbývá než se těšit na naše zářijové setkání, kde nás čeká také zajímavé povídání našeho bratra dr. P. Maxe Kašparů. Bližší informace obdrží přihlášení začátkem září. Na setkání s vámi se těší Váš bratr Miloš a celý výbor naší sekce. Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 16.4.2016 ĝis la 30.7.2016: Beláňová Mária, Branišová Terézia, Černá Květoslava, Hromadíková Irena, Karbe Norbert, Kepencay Tibor, Kepeňová Marta, Klubalová Lenka, Krejčí Jan kaj Martina, Lotter Alfred, Moser Johannes, Nosek František, Pospíšil Jan, Prudko Serhij, Sorosina Felice, Tomašovičová Mária. Tre koran dankon! DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. +420 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2016 (26) - číslo 3 (103). ISSN 1803-8387 La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro. |