Esperantlingva versio de la libro
"Pardonu,
Nataŝa"
Interesega okazaĵo, kiun sovetia ekssoldato kaj
policano Sergej K. Dakov (vidu foton) rakontas laŭ sia propra vivo,
estas laŭvorte impresega. Leganto ĝin
„englutos“ unuspire. Sed poste li povas enpensiĝi. Kiam li legas pri
tio, kiel homoj dum la tempoj de subpremo kaj mallibero en Sovetunio
ŝatis sian kredon kaj kion ili pretis pro ĝi suferi, ni povas
demandi: „Kaj kiel tiun riĉaĵon aprezas mi?“
La tradukinto de la libro de iom pli ol 100-paĝa
estas Miloslav Šváček. La libro ne aperis presforme, sed eblas ĝin
akiri el jenaj interretaj paĝoj www.ikue.org/cz en formatoj de pdf
kaj doc. La tradukinto antaŭdankas tiujn, kiuj lin atentigos pri
trovitaj en la teksto korektendaĵoj kaj markantaj artikoloj
"la" (m.svacek@seznam.cz). Jen la fragmen-to de la libro-teksto:
Mi ekrigardis horloĝeton. Estis precize la oka kaj
duono. „Sergej,“ ‒ mi diris al mi, „post kelkaj horoj vi estos aŭ
libera aŭ morta. Aŭ ankoraŭ io pli malbona ‒ se ili vin ekvidos kaj
eltiros el la akvo, ili vin sendos kiel dizertulon al laborlagero en
Siberio kaj pli poste ili vin pafmortigos.“ Multajn en tiu ĉi
momento ekregus duboj.
Estis ĉi tie do mi, Sergej Dakov, frekventinto de
marakademio, eminentiĝinta en ĉiuj lernejoj, kiujn mi ekde la oka
vivjaro vizitadis, prezidanto de Komsomolo, komisiita instrui
ateismon al 1200 kunlernantoj de la akademio.
Post kvin tagoj mi estas devinta reveni al nia
bazloko, kie mi devas fariĝi plenrajta ano de la Komunista Partio
kaj kie min atendas avantaĝa posteno ĉe polico. El praktika
vidpunkto mi havis ĉiujn motivojn por reveni en Sovetunion. Sed tiuj
ne sufiĉis al mi. Estu kio ajn, kion mi instinkte serĉis, mi sciis,
ke en la komunisma sistemo, kiun mi tiel bone ekkonis, mi tion ne
trovos.
La libroteksto en
formato PDF
La libroteksto en formato DOC
|