MESAĜO DE LA PAPO POR KRISTNASKO 2002
(Placo Sankta Petro, 25.12.2002)

 

1. "Hodiaŭ infano naskiĝis al ni,

filo estas donita al ni" (Jes 9,5).

Renoviĝas hodiaŭ la mistero de Kristnasko:

naskiĝas ankaŭ por la homoj de nia epoko

ĉi tiu Infano kiu alportas al la mondo la savon;

Li naskiĝas alportante ĝojon kaj pacon por ĉiuj.

Ni alproksimiĝas al la kripo kortuŝitaj,

por renkonti, kune kun Maria,

Tiun, kiun atendis la popoloj,

la Elaĉetanton de la homo.

Cum Maria contemplemur Christi vultum.

Kun Maria ni kontemplas la vizaĝon de Kristo:

en tiu Infano kiun oni ĉirkaŭvindis

kaj kuŝigis en staltrogon (kp Luk 2,7),

estas Dio kiu venas viziti nin por gvidi

niajn piedojn en la vojojn de paco (kp Luk 1,79).

Maria kontemplas, karesas kaj varmigas Lin,

pridemandante sin pri la signifo de la mirindaĵoj,

kiuj ĉirkaŭas la misteron de Kristnasko.

 

2. Mistero de ĝojo estas Kristnasko!

La anĝeloj kantis dum la nokto:

"Gloro al Dio en la supera alto,

kaj sur la tero paco, inter homoj de lia favoro" (Luk 2,14).

Ili priskribis al la paŝtistoj la eventon

kiel "grandan ĝojon por la tuta popolo" (Luk 2,10).

Ĝojo, malgraŭ la malproksimeco disde la hejmo,

la malriĉeco en la staltrogo,

la indiferenteco de la popolo,

la malamikeco de la povo.

Mistero de ĝojo, malgraŭ ĉio,

ĉar en la urbo de Davido

"hodiaŭ estas naskita Savanto" (Luk 2,11).

En la sama ĝojo partoprenas la Eklezio,

trapenetrata hodiaŭ de la lumo de la Filo de Dio:

la tenebroj neniam povos malheligi ĝin.

Ĝi estas la gloro de la Eterna Vorto,

Kiu fariĝis unu el ni pro amo.

 

3. Mistero de amo estas Kristnasko!

Amo de la Patro, kiu sendis en la mondon

sian ununaskitan Filon,

por donaci al ni sian vivon mem (kp 1Joh 4,8-9).

Amo de la "Dio-kun-ni", la Emanuelo,

veninta sur la teron por morti sur la Kruco.

En la malvarma kabano, volvita de silento,

la Virgulino Maria, kun la koro antaŭsentema,

gustumas jam la sangan dramon de Kalvario.

Ĝi estos renversiga lukto inter la tenebroj kaj la lumo,

inter la morto kaj la vivo, inter la malamo kaj la amo.

La Princo de la paco, naskita hodiaŭ en Betlehemo,

fordonos sian vivon sur Golgoto

por ke regu sur la tero la amo.

 

4. Mistero de paco estas Kristnasko!

El la groto de Betlehemo

leviĝas hodiaŭ premanta alvoko

por ke la mondo ne cedu

je indiferenteco, je suspekto, je malkonfido,

kvankam la tragika fenomeno terorismo

plikreskigas necertecojn kaj timojn.

La kredantoj de ĉiuj religioj,

kune kun la bonavolaj homoj,

forigante ĉiun formon de netoleremo kaj diskriminacio,

estas vokataj konstrui la pacon:

en la Sankta Lando, antaŭ ĉio, por haltigi finfine

la senutilan spiralon de blinda perforto, kaj en Mezoriento,

por estingi la malbonsignan ekbrilon de konflikto,

kiun, per ĉies sindevigo, estas evitebla;

en Afriko, poste, kie detruantaj karestioj kaj tragikaj internaj luktoj

pligravigas la jam malstabilajn situaciojn de tutaj popoloj,

kvankam ne mankas ekaperoj de optimismo;

en Latinameriko, en Azio, en aliaj mondopartoj,

kie politikaj, ekonomiaj kaj socialaj krizoj

malkvietigas la trankvilon de ne malmultaj familioj kaj nacioj.

Ke la homaro akceptu la mesaĝon de paco de Kristnasko!

 

5. Adorinda mistero de la Enkarniĝinta Vorto!

Kune kun Vi, ho Virgulino Maria, ni haltas meditantaj

fronte al la staltrogo en kiu kuŝas la Infano,

por kundividi vian saman miron

fronte al la senfina indulgemo de Dio.

Donu al ni viajn okulojn, ho Maria, por deĉifri la misteron

malantaŭ la malfortaj membroj de la Filo.

Instruu al ni rekoni lian vizaĝon

en la infanoj de ĉiuj rasoj kaj kulturoj.

Helpu nin esti kredindaj atestantoj

de lia mesaĝo de paco kaj de amo,

por ke ankaŭ la viroj kaj virinoj

de ĉi tiu nia epoko, daŭre markita

de fortaj kontrastoj kaj senprecedencaj perfortaĵoj,

kapablu agnoski en la Infano,

kiu estas en viaj brakoj,

la unikan Savanton de la mondo,

neelĉerpeblan fonton de la vera paco

al kiu, profunde, sopiras ĉiu koro".

 

Post la kristnaska mesaĝo la Papo aldiris siajn bondezirojn en 62 lingvoj. En la itala Johano Paŭlo la 2a, pensante al la noblaj kristanaj tradicioj, pri kiuj prave Italio fieras, petdeziris ke "Kristnasko alportu al la kara itala popolo trankvilon kaj pacon: "dum ĉi tiu epoko markita de necertecoj kaj zorgoj, neniam manku espero kaj solidareco, nemalhaveblaj kondiĉoj por konstrui nacian komunumon pli kaj pli fratan. Ke Italio daŭre estu lando unuigita dum la ĝojo kaj la elprovo, ĉiam konfidante je la helpo de Dio".

Ankaŭ en la pola lingvo la bondeziro de la Papo entenis specialan petdeziron por tuta nacio: "mi petdeziras ke la mesaĝo de amo kaj mizerikordo, transdonita al la homoj de la naskiĝo de la Filo de Dio, fariĝu fonto de renoviĝo en la Patrujo, en la polaj familioj kaj en la persona vivo de ĉiu el vi. La Dia infano plenigu viajn korojn per la donacoj de la Paco kaj de la konfido".
 


Ne mankis ankaŭ je Kristnasko 2002 la bondeziro de Papo Johano Paŭlo la 2a en nia internacia lingvo:

"Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron".

Samkiel dum la du antaŭaj benoj Urbi et Orbi, Kristnaske de la pasinta jaro, kaj je Pasko, ankaŭ ĉi-foje grupo de esperantistoj ĉeestis en placo sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsistigis la vorton "Esperanto". La iniciato, gvidata de la itala samideano Giovanni Conti, celis danki la Papon pro la esperantlingva bondeziro. La skribon Esperanto oni povis vidi ankaŭ dum la mondovizia televida elsendo.

LA GRUPETO DE ESPERANTISTOJ tre laŭte salutis la Papon, kaj ilia voĉo atingis lin, kaj tra la mikrofonoj ĝi estis aŭdebla en la televidaj kaj radiaj elsendoj.


por aŭskulti la voĉon de la Papo: alklaku ĉi tie

 

 

Al la komenco!