ALIĜILO
Kristana Esperantista Ligo Internacia kaj Internacia Katolika Unuiĝo
Esperantista invitas vin al la ĉefurbo de Alzaco kaj de Eŭropo por partopreni
en la 21a Ekumena Kongreso (65a de KELI kaj 68a de IKUE)
Strasburgo atendas vin de la 1-a ĝis la 8a de aŭgusto 2015. Vi estos
akceptataj en la junulardomo Ciarus proksime de la centro de la urbo.
Estas bona okazo ekumene postkongresi post la UK en Lillo. Ni esperas ke vi
profitos kaj la kongreson kaj la urbon.
Kelkaj praktikaj indikoj:
Strasburgo atingeblas trajne, buse kaj aviadile.
El la flughaveno eblas atingi la stacidomon de Entzheim, el kie oni povas
trajne iri al la centra stacidomo de Strasburgo per "navedo" (navette).
Ekzistas billet multimodal, bileto kiu validas por trajno kaj tramo.
Por alveni al Ciarus el la centra stacidomo, oni prenu la tramon C ĝis
Broglie (pr. Broj). Poste piede, meze de la placo maldekstren Rue de la
Fonderie, trapasu la ponton, iru inter la preĝejo kaj la justica palaco,
vi tiam estas sur la ĝusta strato Finkmatt. Estas ŝildo ĉe Ciarus.
Se vi venas per internacia buso, vi prenu tramon (A aŭ D) norden al la centro
ĝis la haltejo Homme de fer kie vi ŝanĝos al alia tramlinio (B, C aŭ F)
orienten (dekstren) ĝis la sekvanta haltejo (Broglie) kaj daŭrigos kiel
supre.
Se vi nepre bezonas helpon kaj aŭton, vi povos telefoni al (franca numero) 06
84 81 53 25.
Se vi venas per aŭto, vi kalkulu kun la adreso, 7 Rue Finkmatt, F-67000
Strasbourg. Telefono : +33 (0)3 88 152 788. En ne tuj apudaj stratoj estas
eblecoj senpage parki la aŭton. Ni studos aliajn eblecojn.
La 2-litaj ĉambroj estos prioritate atribuitaj al paroj. Pensu, ke ni devos
tamen uzi plurajn suprajn litojn.
Ne hezitu mencii sur via aliĝilo vian kontribuon al la programo de la
kongreso. Tiel vivos nia kongreso.
|