65a KONGRESO DE I.K.U.E.

PÉCS (Hungario)

de la 14a ĝis 21a de julio 2012

2012 Jaro de la Kredo: ‘‘MI KREDAS JE UNU DIO’’

 

 

 

LASTAJ SCIIGOJ

 

Dulitaj ĉambroj kun duŝo ne plu disponeblas

 

VIŜTUKOJ

HOMOJ KIUJ MENDIS ĈAMBRON

DEVAS KUNPORTI PERSONAJN VIŜTUKOJN.

 

 

Estimataj kongresanoj,

la dato de nia kongreso alproksimiĝas.

Jen mi sendas ankoraŭ iom da informoj kaj atentigoj:

La adreson mi sendis al vi antaŭ iom da tempo.

Por ĉiu certeco mi resendas ĝin:

A Ciszterci Rend Nagy Lajos Gimnáziuma és Kollégiuma
7621 Pécs, Széchenyi tér 11.

Ŝoforoj kiuj anoncis alvenon per la aŭto, ricevos al la hejma adreso la permesilon por eniri la urbocentron.

Tamen mi deziras atentigi, ke ankoraŭ ne ĉiuj kongresanoj, ĉefe tiuj kiuj en la aliĝilo menciis ke ili venos trajne ankoraŭ ne sciigis proksimuman horon.

Mi denove petas, ke oni sciigu tion, ĉar ni ne povus dum la tuta tago lasi deĵorantojn ĉe la stacidomo.

Tiuj kiuj ne sciigos, ricevos informon kiu(j)n busojn ili povos preni, kaj mem veni.

Mi ankoraŭ foje atentigas pri la sabata programo:

- dum la tago alveno kaj loĝigo de la kongesanoj

- 18.00 h meso

- 18.30 h vespermanĝo

- 19.30 h inaŭguro kun la prelego de la episkopo de Pécs fine de la programo komuna preĝo

Kion kunporti:

ADORU preĝlibron (se vi posedas ĝin)

Donaceton por dum kongresa loterio

Surloke eblos pagi viajn kongresajn kostojn nur per kontanta mono, ĉu per eŭroj, ĉu per hungaraj forintoj. La kreditkartoj kaj ĉekoj ne estas akcepteblaj.

Dum la kongreso estos starita eta libroservo. Se vi deziras kontribui, bv. kunporti la eldonaĵojn. Por la kongresa kaso, vi estas petata donaci 5% de la vendoprezo de la venditaj libroj.

Vi ja scias, ke antaŭ unu monato mortis diakono Johano Kirsch. Iuj IKUE-anoj tuj komencis kolektadon de mono por la familio: lia vidvino Ágota kaj liaj kvin infanoj (kiuj cetere partoprenos la kongreson).

Dum la kongreso estos lanĉita plia kolekto, kaj mi instigas vin pensi en tiu direkto.

Se vi havas aldonajn demandojn, ne hezitu skribi.

Dankon,

Marija Belošević, vicprezidantino de IKUE

 

*****

POR IOM SCII PRI LA KONGRESA URBO
LEGU LA VASTAN ARTIKOLON
EN ESPERO KATOLIKA 4-6/2012

 

*****

 

La organizantoj streĉe laboras por realigi Kongreson, kiu daŭrigu la belan tradicion de la IKUE-kongresoj: frata renkontiĝo en amoplena kaj spiritriĉa etoso.

La grava punkto estas la riĉa programo de la kongreso, kiu estas malfermita ne nur al membroj de IKUE sed al ĉiuj, kiuj deziras ekkoni la realaĵon de katolika Esperanto-kongreso, surbaze de respektoplena etoso.

 

KELKAJ FOTOJ

 

Gravas la mencio, ke la civitanoj de EU en la aĝo de pli ol 65 jaroj en Hungario ĝuas avantaĝon: senpagan uzon de la urba transporto kaj trajno interurba.

Parolante pri la programo, ni povos diri ke rilate al la tema parto ni havos kelkajn fakajn prelegojn al kiuj volonte aliĝas ankaŭ lokaj eminentuloj: la episkopo de Pécs, la dioceza ĝenerala vikario, la episkopo kanceliero kaj unu profesoro de teologio. Ĉiuj ili de sia fako priproksimigos la "Jaron de la kredo" kiu estas antaŭ la pordo.

Krome, ni havos ankaŭ kelkajn muzikfakulojn inter kiuj plej elstaras geedzoj Rössler kaj s-ro Stefan Lepping.

La tuttaga pilgrimo direktos nin al MÁRIAGYŰD (Mariaĝud), SIKLÓS (Ŝikloŝ) kaj VILLÁNY (Vilanj). La duontaga pilgrimo estos direktita BÁTASZÉK (Batasek) kaj SZEKSZÁRD (Seksard).

Krome, en Pécs mem ni vizitos kelkajn vidindaĵojn i.a. katedralon, prakristanan tombon, muzeon Szolnay (Ŝolnaj) kaj cetere la Kalvarian vojon.

La programo disvolviĝos en la kolegio, episkopa palaco kaj kelkaj urbocentraj preĝejoj.

Kaj fine jes, grava mencio, la kongresejo troviĝas en la "koro de la urbo". Vi jam povas ĝui la vidaĵon pere de kamerao starigita sur la ĉefa placo kie bele videblas nia kongresejo

http://hr.pecs.hu/page/webkamera/

(dua domo, kiu plene videblas pli proksima al la preĝejo.)

Ĉu ĉio ĉi ne estas abunda motivo por ke vi aliĝu al la kongreso?

Ne hezitu, venu kaj venigu al la ĉi jara kongreso de IKUE en Pécs.

 

KIEL ATINGI LA KONGRESURBON

 

 

Atentigo pri la unua kongresa tago sabaton la 14an de julio

- de la mateno: alveno de la kongresanoj
- h 18 meso
- h 18.30 vesperman
ĝo
- h 19.30 inaŭguro kun la ĉeesto de la episkopo kaj lia prelego
 

 

Ĝis la 30a de aprilo al la Kongreso de IKUE aliĝis 50 personoj. Por modeste helpi al la membroj kiuj deziras partopreni la kongreson, la organiza teamo, subtenata de la Estraro de IKUE, anoncas la plilongigon de la 1-a aliĝperiodo ĝis la 5-a de junio (mardo).

Oni subkomprenas ke la validaj aliĝoj de tiu plilongigita 1-a periodo estas tiuj por kiuj oni sendas kaj aliĝilon kaj la antaŭpagon ĝis inkluzive la 5-an de junio kiel la lasta tago.

Tamen, bv. noti ke la limdato por la programkontribuoj restas la 1-a de majo. Se vi deziras proponi iun programeron, bv. kelfraze priskribi ĝin. Se oni akceptos vian proponon vi estos petata sendi la resumon kiun oni aperigos en la kongresa libro. Estas dezirate dum la kongreso, aŭ maksimume unu monaton post la kongreso al la organizantoj liveri la skriban version de la prelego por la eldono de la preleglibro.

 

INFORMILO (PDF)

 

NUR LA MENDILO (PDF) NUR LA MENDILO (DOK)

 

 

LA KONGRESEJO:

 

Cisterciana gimnazio kaj kolegio (en la centro de la urbo proksime al la katedralo). En la kolegio troviĝas plurlitaj ĉambroj. En la ĉirkaŭaĵo troviĝas hoteloj.

 

 

KONGRESA TEMO: "MI KREDAS JE UNU DIO"

 

Papo Benedikto la 15a starigis la “Jaron de la Kredo” kiu estu favora okazo por ke ĉiuj fideluloj komprenu pli profunde la fundamenton de la kristana kredo kaj la certecon de la kompleta kredo de la Eklezio, fronte al la necertecoj proponataj de la nunaj historia periodo kaj socio.

La klareco kaj la beleco de la kredo igas lumanta la vivon de la homo ankaŭ hodiaŭ! Kaj tio okazas aparte kiam ĝin prezentas entuziasmaj kaj entuziasmodonaj atestantoj.

Ankaŭ ni, esperantistaj katolikoj, estas vokataj doni ĉi tiun ateston, ne simple ĉar ni estas membroj de asocio oficiale agnoskita de la Eklezio, sed ĉefe kiel kristanoj kiuj devas disvastigi mesaĝon de espero. Temas pri tasko ne facila: necesas pli konvinkita sindevigo por remalkovri la ĝojon kredi kaj por retrovi la entuziasmon.

Al tio strebos nia kongreso: disponigi, dank’ al niaj paŝtistoj kaj kleruloj, la eblecon kompreni la irendan vojon; interŝanĝi spertojn; eklerni el la paŝtista instruo de la Eklezio kaj ankaŭ klopodi distingi la manieron laŭ kiu ni povas kontribui al la nova evangelizado surbaze de nia aparta karakterizo – la uzo de la internacia lingvo. Nin helpos certe la partopreno en la Eŭkaristio, la preĝado kaj la religiaj meditoj, kiuj akompanos kaj kronos niajn kongresajn tagojn.

La espero estas, ke nia ariĝo povu doni al ni pli kaj pli grandan konscion, ke ankaŭ ni - kiel laikoj, kiel kredantoj kaj kiel esperantistoj - havas nemalhaveblan rolon en la misio de la Eklezio, kaj ke el spirite riĉa kunestado povu naskiĝi nova elano kiu realigu iniciatojn kaj programojn kiuj helpu nin ĉiujn daŭrigi nian ateston.

 

PRELEGOJ-KADRAJ TITOLOJ

(provizoraj proponoj)

 

- la kred-konfeso; doksologio

- Je kiu Dio ni kredas?

- En la komenco Dio kreis: debato inter kreismo kaj evoluciismo

- Unudiaj religioj kaj plurdiaj religioj: historia prezento kaj katolika distingo

- "Dio estas paĉjo: pli multe, li estas panjo": ĉi tiu frazo laste eldirita de Johano Paŭlo la unua havas bibliajn bazojn? Eble jes: Luko 15,1-3.11-32

- Kie estas Dio? Spirita Paradizo laŭ la poetoj, la teologoj, la verkistoj

- Kiu estas la homo por ke Dio zorgu pri li?

- Spiritismo: ĉu maniero por kredi je Dio, ankaŭ ĉe nekredantoj?

- Sinjoro: al kiu ni iru? Dio fonto de vortoj de eterna vivo

- Ikonografio de Dio tra la jarcentoj (kultura prelego)

- Dio mortis: la historio de kanzono kiun la italaj ŝtataj radio kaj televido cenzuris sed Radio Vatikana elsendis

- Mia Dio, Mia Dio: kial Vi forlasis min: doloro kaj morto lau la kristanismo

 

 

KONGRESURBO

 

PÉCS (en la suda parto de Hungario), kiu estis eŭropa urbo de kulturo en 2010).

 

 

Atingeblecoj

trajne

- el Budapeŝto, rekta, iom pli ol 3 horoj

- el Vieno, tra Budapeŝto (vojaĝo daŭras minimume 6 horojn)

- el Brno, tra Budapeŝto (vojaĝo daŭras minimume 8,5 horojn)

- el Venecio Mestre (vojaĝo daŭras minimume per nokta trajno minimume 12 horojn)..

 

aŭtomobile

la urbo troviĝas ĉe la ĉefa aŭtoŝoseo el/al Budapeŝto

 

 

aviadile

Estas flugoj al Budapeŝto el multaj urboj de la mondo.
 

 

 

 

RELIGIAJ ENURBAJ CELOJ

 

Katedralo kaj pluraj preĝejoj (vidu ĉe vikipedio)

Kalvaria-monteto super la historia urbocentro

 

planataj pilgrim-ekskursceloj

 

Baziliko en Máriagyűd

Mohacs

 

 

 Se vi deziras esti akurate informitaj pri la Kongreson, kontaktu la organizantojn:

 

 

 

 

 

 

 

Al la komenco!