![]() |
65a KONGRESO DE I.K.U.E. PÉCS (Hungario) de la 14a ĝis 21a de julio 2012
Al la paĝo pri la Kongreso 2012
KIEL ATINGI LA KONGRESURBON:
TRAJNE - serĉu informojn ĉe via fervojagentejo - se vi serĉas ĉe la reto, fidinda estas la ttt-ejo http://reiseauskunft.bahn.de/
Trajno inter Budapeŝto kaj Pécs veturas ĉ. 2.45 horojn. De Budapeŝto ĝi ekiras de la stacidomo BUDAPEST DELI. Kontrolu ĉu via trajno atingas tiun stacidomon, aŭ iun alian. Bv. informiĝi, la bileton de Budapeŝto al Pécs vi povus aĉeti ankaŭ en via lando. Ne necesas rezervo de la sidloko.
Jen la eltiro el la horaro:
El direkto Szombathely:
AVIADILE
Flughaveno Budapeŝto: http://www.bud.hu
1. Listo de la flugkompanioj kiuj flugas al Budapeŝto
2. kelkaj proponoj flugi per malplikostaj flugkompanioj
- GERMANWINGS, http://www.germanwings.com
- RYANAIR, http://www.ryanair.com
- SMARTWINGS, www.smartwings.com
- WIZZAIR, http://wizzair.com Iuj prezoj: http://wizzair.com/flights/Budapest/
!!!! ne forgesu, ke tiuj kompanioj ofte havas iujn limigojn, krom minimuma aŭ tute ne senpaga servado de la trinkaĵo kaj manĝaĵo, kaj ke ekzistas limigoj rilate la pakaĵo
Transporto de la flughaveno al la urbo/stacidomo 1. urba transporto, http://www.bkv.hu/en/ buso + subtera fervojo (por atingi la stacidomon kaj trajnon al Pécs oni devos ŝanĝi la subteran trajnon, do buso + subtera fervojo M3 + subtera fervojo M2)
Kosto: - 1 bileto por unu veturado (unu eniro en la transportilo, hungare: Vonaljegy, angle: Single ticket) 320 forintoj = 1,09 eŭrojn
-10 biletoj (aĉeto de la kartaro, hungare: 10 db-os gyűjtőjegy, angle: 10 Piece Discount Coupon Book) 2800 forintoj = 9,52 eŭrojn
- transferbileto - permesas unu ŝanĝon inter la transportiloj !!! Vi havos du ŝanĝojn!! (hungare: Átszállójegy, angle: Transfer ticket) 490 forintoj = 1,67 eŭrojn
2. minibuso – REKOMENDINDA, ĉefe se estos pli da personoj la buseto povos vin veturigi rekte de la flughaveno al la stacidomo BUDAPEST-DELI
Pli da informoj pri tiu ebleco ĉe http://www.airportshuttle.hu Eblas eĉ antaŭa mendo de la veturilo kostoj: flughaveno-stacidomo ĉe antaŭa mendo (se vi mendas elektu la celon: Déli pu.alsó taxiállomás)
1 persono 2880 forintoj = 10 eŭrojn 2 personoj 4311 forintoj = 14,67 eŭrojn 3 personoj 5391 forintoj = 18,33 eŭrojn 4 personoj 6291 forintoj = 21,39 eŭrojn 5 personoj 8100 forintoj = 27,54 eŭrojn 6 personoj 9180 forintoj = 31,21 eŭrojn 7 personoj 11250 forintoj = 38,25 eŭrojn 8 personoj 12150 forintoj = 41,31 eŭrojn
Surloka preno de la veturilo 1 persono 5200 forintoj = 17,68 eŭrojn 2 personoj 6200 forintoj = 21,08 eŭrojn 3 personoj 7200 forintoj = 24,48 eŭrojn 4 personoj 8000 forintoj = 27,20 eŭrojn 5 personoj 9500 forintoj = 32,30 eŭrojn 6 personoj 11000 forintoj = 37,40 eŭrojn 7 personoj 12500 forintoj = 42,50 eŭrojn 8 personoj 14000 forintoj = 47,60 eŭrojn
!!!! eblas pagi ankaŭ per eŭroj, sed oni ne akceptas monbiletojn de 200 kaj 500 eŭroj.
3. taksio prezo ĉ. 22 eŭrojn
Se vi jam decidis pri via vojaĝo bv. sciigi la organizantojn pri la alveno ĉu al Budapeŝto ĉu al Pécs. Oni pretas peri kontaktojn, kunligi kongresanojn kiuj venos samtempe aŭ je proksima tempo aviadile, por poste kune daŭrigi la vojaĝon, kaj same tiuj kiuj povus troviĝi en la sama trajno.
Same bv. sciigi se vi venos al Budapeŝto al iu alia stacidomo. Vi ricevos klarigojn kiamaniere plej rapide/facile atingi la stacidomon de kiu foriras la trajno por Pecs.
ATINGO DE LA KONGRESEJO DE LA STACIDOMO PÉCS La kongresejo troviĝas je pieddistanco de la stacidomo. Ĉe la stacidomo oni planas organizi portempan bonvenigan servon. Tamen, gravas ke vi informu kiam proksimume vi planas alveni.
ALVENO AŬTOMOBILE, BUSE Se vi venos per propra veturilo, vi ricevos la adreson kaj mapon de la kongresa parkejo.
ĈIU KONGRESANO ĜUSTATEMPE RICEVOS KAJ ADRESON DE LA KONGRESEJO KAJ MAPON!
Por ĉiuj demandoj turnu vin al:
Dankon por la kompreno kaj kunlaboro,
Marija Belošević, vicprezidantino de IKUE
Al la paĝo pri la Kongreso 2012
|
||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||||||||||||||