1870: la originala dokumento pri la naskiĝo de
Emile Peltier, la fondinto de revuo Espero Katolika

 
 
 

  La teksto, en la franca, diras:
 

N-ro 13
----------------

Naskiĝo-akto de Peltier Emile Claude, justa infano virseksa naskita la 20an de septembro kaj registrita la 21an.

Masklo.

----------------------

 

Jaron 1870, la 21an de septembro je la 9a matene. Antaŭ ni, Edouard Hainguerlos, Urbestro kaj Oficisto de la civila etato de la Komunumo de Villandry, kantono de Tours, suda departemento de Indre kaj Lojro, aperis: sinjoro Auguste Peltier, forĝisto de ĉaroj, 31-jaraĝa, loĝanta en Bourg de Villandry, kiu montris al ni infanon virseksan, naskitan la 20an de la nuna monato, je la horo 23a, en lia hejmo, el lia justa edziĝo kun Ernestine Anne Gachereau, merceristino, 26-jaraĝa; al ĉi tiu infano, kiun ni konstatis vivanta, oni donis la nomojn Emile Claude.

Ĉi-supraj prezento kaj deklaro estis faritaj je la ĉeesto de: Alphonse Chéophile Tabary, publika instruistino, 50-jaraĝa, kaj de Pierre Gascon, tajloro de vestaĵoj, 48-jaraĝa, ambaŭ loĝantaj en bourg de Villandry; la atestantoj kiel ankaŭ la patro de la infano subskribis kun ni ĉi tiun akton post farita legado.

 

 

La IKUE-arkivo posedas kserografion de ĉi tiu dokumento dank’ al Raymond Boré.

  Pastro Emile Peltier (20.9.1870 - 17.2.1909)