La teksto en
la ĉeĥa
lingvo diras:
Estimata sinjoro prezidanto,
malgraŭ granda malfruiĝo, ĉar mi ofte vojaĝis, sed kun des pli granda
sincereco mi gratulas al vi okaze de via akcepto de tiel respondeca tasko
sur internacia nivelo. Mi deziras kaj elpetas al vi antaŭ ĉio Dian helpon,
forton kaj saĝon por bona plenumado de nefacila servo prospere al monda
verko de la katolikaj esperantistoj.
Ke tiuj, kiuj akceptis evangelion kaj apartenas al la tutmonda familio de
Diaj infanoj en unu eklezio, multsignife kontribuadas ne nur al
interkompreniĝo inter diversaj nacioj, sed ankaŭ al disvastigo de tiu
familio je multaj homoj de bona volo pere de renkonto kun Kristo en tiuj,
kiuj apartenas al li.
Kun deziro de ĉiu bono salutas kaj elkore benas
+ Jan Graubner
Olomouc, 2003-11-05 |