Nova prezidanto de IKUE

Bondeziro kaj beno de Lia Ekscelenco Ĉefepiskopo Karel Otčenášek

 
 
 

 
 

La teksto en la ĉeĥa lingvo diras:

            Kara Miloslav, estimata sinjoro prezidanto,

            sincere mi BONdeziras al ci okaze de via rangaltigo! Konsidere al via longjara agado kaj al ciaj internaciaj aktivadoj mi opinias, ke tio estis la ĝusta elekto. Sed estas tio ankaŭ nova respondeco, sed mi scias, ke ci sukcese ĝin plenumos - certe jes kunlabore kun Sankta Spirito!

            Mi memoros cin perpreĝe - ankaŭ vin mi petas pri la memoro kaj volonte mi sendas al ci benon.

            Cia kaj Via de viaj 
                                            + Karel

Hradec Králové, 19.09.2003