La 14an de
aprilo, je la 22a horo, en la hospitalo en Osijek (Kroatio) mortis pastro
Franjo Gruić, dum multaj jaroj landa reprezentanto de IKUE.
Li estis
72-jaraĝa. Li naskiĝis la 1an de julio 1932 en Trnjanski Kuti apud
Slavonski Brod. Post la fino de la bazlernejo en la naskiĝvilaĝo, en 1946
li komencis vizitadi la gimnazion en Slavonski Brod. Li abiturientiĝis en
1953. En la Filozofia fakultato de Zagrebo li studis la kroatan, germanan,
latinan kaj grekan lingvojn. Li instruis en la gimnazio en Derventa
(1959), en la ekonomia lernejo en Doboj (1960 - ambaŭ urboj nun en Bosnio
kaj Hercegovino) kaj ekde 1961 en Slavonski
Brod en la lernejo, kiun li iam vizitadis.
En 1965 li
eniris la seminariejon en Đakovo. Jam kiel studento li komencis instrui la
germanan lingvon en la dioceza gimnazio de la sama urbo. Li estis ordinita
pastro la 29an de junio 1969. En la periodo 1970-72 li studis katekizan
doktrinon ĉe “Institute Catholique” en Parizo (la sama, kiu estis sidejo
de la unua IKUE-kongreso en 1910). Post magistriĝo li revenis al Đakovo
kie li instruis la lingvojn germanan, latinan, grekan kaj fakultative la
francan en la Dioceza klasika gimnazio “J. J. Strosmayer”.
Dum pluraj
eventoj, samkiel por eldonoj, li servis kiel tradukanto. Ankaŭ li instruis
katekizan doktrinon. Dum dujara deĵorperiodo li estis rektoro de la Supera
teologia lernejo en Đakovo. Li ankaŭ servis kiel raportanto de la Dioceza
katekista oficejo kaj kiel dua sekretario de la ordinariato. Dum certa
tempo li estis ankaŭ membro de la Konsilio por katekistiko de la Episkopa
konferenco de Jugoslavio. Kelkajn jarojn li estis rektoro kaj
konfesprenanto en la monaĥinejo de la Fratulinoj de la Sankta Kruco en
Đakovo. Post la emeritiĝo ĝis aŭtuno 2003 li diservis en la karmelana
monaĥinejo de Sankta Jozefo en Đakovačka Brezovica.
Li
esperantiĝis en 1950. En la gimnazio de Slavonski Brod li gvidis kursojn
en la periodo 1962-63. En 1978 li gvidis kurson kaj fondis grupon ĉe la
Supera teologia lernejo en Đakovo. La postan jaron li iĝis
IKUE-reprezentanto por eksa Jugoslavio. La 30an de majo 1983 li eniris la
IKUE-estraron, kaj estis elektita dua vicprezidanto, kun la tasko prizorgi
la rilatojn kun porpastraj kaj religiaj institutoj. En la estraro li
restis ĝis 1992. Poste la milito malebligis lian aktivan agadon.
Ĝis sia
morto li estis prezidanto de la refondita E-societo en Slavonski Brod. Li
kunredaktis kroat-esperantan vortaron kaj eldonis lernolibreton “Unuaj
paŝoj en Esperanto”.
Al la
sperto de sia morto li alproksimiĝis per aparta pieco. Je la komenco de la
plurmonata peza malsano, en januaro ĉi-jare li petis ĉiujn sacerdotojn en
la Porpastra domo en Đakovo ĉeesti lian akcepton de la malsanula
sanktoleo. Lastan fojon li publike aperis en la katedralo-baziliko de
Đakovo okaze de la ritoj je Sankta Vendredo.
La
enterigon en la urba tombejo de Đakovo gvidis la loka helpepiskopo d-ro
Đuro Hranić je la ĉeesto de episkopo d-ro Marin Srakić, de pluraj pastroj,
studentoj de la Supera teologia lernejo kaj de fideluloj el Đakovo, el
najbaraj urboj kaj lia naskiĝvilaĝo Trnjanski Kuti. Reprezente de IKUE
ĉeestis ĝia vicprezidantino Marija Belošević. Krome, kardinalo Vinko
Puljić sendis propran delegiton, la rektoro de la Teologia fakultato de
Sarajevo d-ro Marko Josipović, dum la episkopo de Banja Luka d-ro Franjo
Komarica sendis sian delegiton en la persono de d-ro Miljenko Aničić,
vikario.
En la
tombejo oni i.a. kantis la evangelion en esperanto. Poste episkopo Hranić
klarigis ke “p. Gruić estis poligloto, ankaŭ fervora esperantisto kaj tial
oni aŭskultis evangelion ankaŭ esperante”. Ĝin kantis unu studento de la
Supera teologia lernejo. D-ro Hranić deklaris: “Mi ne scias kiam la
Sinjoro denove pridonacos nian Diocezon per tiel bona konanto de pluraj
vivaj kaj klasikaj lingvoj, per vera poligloto, kaj per unu tiel kompleta
sacerdoto en kulturaj rondoj”. Post la entombigo en la katedralo-baziliko
de Đakovo okazis la meso. Ĝin kuncelebris episkopo d-ro Marin Srakić kun
la helpepiskopo d-ro Đuro Hranić kaj 32 pastroj.
Dum la
homilio episkopo Srakić aparte substrekis ke “p. Gruić estis poligloto,
kiu facile alparolis kaj alproksimiĝis al pluraj kaj havis kontaktojn
vaste tra la mondo”. Li aldonis: “Profesoro magistro Franjo Gruić havis
sian vivo-vojaĝon. La malriĉeco de lia familio neniam malkuraĝigis lin.
Male, li simple luktis por la vivo kaj en la mezlernejo kaj dum la
studado. Li luktis per sia diligenteco kaj braveco. Kiam maturiĝis la
konscio, ke Dio invitas lin al Si, li lasis la instruistan postenon kaj
venis al la seminariejo de Đakovo. De la Sinjoro li ricevis apartan
donacon de la lingvokonoj. Li kunlaboris je tiu Dia donaco kaj ne
kontentiĝis per supraĵa lernado de lingvoj”.
IKUE-anoj
memoras lin kiel homo ĉiam preta helpi kaj konsili kaj kuraĝigi. Lia rolo
en la movado estis diskreta, senbrua kaj ĝoja.
(informis:
Marija Belošević)
Ni
invitas levi preĝojn por la animripozo de pastro Franjo Gruić.
|