ADOLF BURKHARDT
(1929-2004) |
|||||||||||||||
Mi ne mortos, sed mi
vivos, |
Weilheim, 2an de Aprilo 2004
Nia amata
Grete Burkhardt nask.
Schmid Ni ĝojas pri donaco favore al la vivoverko de Adolf: ADORU, la ekumena kant- kaj preĝlibro, sur konto Bernhard Eichkorn, 211 93 701 ĉe Postbank Stuttgart, BLZ 600 100 70, kapvorto ADORU (EU-anoj povas uzi la jenan kodon: IBAN: DE95 6001 0070 0021 1937 04, BIC: PBNKDEFF). |
||||||||||||||
La 2an de aprilo, je la horo 17a kaj 50, mortis Adolf Burkhardt, luterana pastoro, de 1961 ĝis 1975 kaj denove de 1981 ĝis 2000 prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia. La dekan de aprilo li estus atinginta sian sepdek-kvinan jaraĝon. Adolf Burkhardt naskiĝis en 1929 en Germanio. Li eklernis Esperanton en 1947 per koresponda kurso; partopreninte en la universala kongreso en Haarlem en 1954, li definitive esperantistiĝis. Li tre aktivis ankaŭ en Germana Esperanto-Asocio, precipe prizorgante la bibliotekon: la nuna Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen estis sub lia direktorado. En 1992 li ricevis la Merito-krucon de Federacia Germanio pro sia ekumena laboro per kaj por Esperanto. Li estis prezidanto de la ekumena komisiono de KELI kaj IKUE kaj honora membro de UEA. Verŝajne la plej impona laboro kiun li realigis koncernas la eldonojn kaj tradukojn. Li estis kuneldoninto de ‹‹Adoru Kantante›› kaj eldoninto de ‹‹Tero kaj Ĉielo Kantu››. La krono de tiu laboro estas ‹‹Adoru››, granda kristana kantlibro eldonita en 2001, kiun li tre riĉigis per siaj tradukoj kaj pliaj laboroj. Pro tiu verko kaj lia verkaro ĝenerale li ricevis, kune kun la aliaj du aŭtoroj, la esperantistaj pastroj Eichhorn kaj Kronenberger, la Esperanto-kulturpremion de la FAME-fondaĵo. Ekumenismo estis en lia koro, kaj li multe strebis por la dialogo kaj renkonto de la kristanaj esperantistoj: dek ses ekumenaj kongresoj ekde 1968 estis grave influitaj de lia senlaca strebado "por ke ĉiuj estu unu". Lia lasta publika apero okazis la pasintan dek sepan de januaro, kiam dum ceremonio en Weilheim/Teck, suda Germanio oni liveris al li fest-libron titolitan "Esperante kaj Ekumene" en la jaro de lia sepdek-kvin jariĝo. Adolf Burkhardt, jam malfortigita de sia grava malsano, cerba tumoro, estis festata de ĉirkaŭ 150 personoj, inter familianoj, esperantistaj geamikoj, kaj multaj homoj el lia antaŭaj parokoj. Ondo da estimo kaj amo kiu ne ĉesis ankaŭ dum la lastaj semajnoj de suferado, kiam la kristanaj esperantistoj ĉirkaŭis familion Burkhardt per multaj elmontroj de proksimeco, preĝado, spirita subteno. Adolf laboris dum jardekoj por antaŭenigi Esperanton en la eklezio, por prezenti la kredon al esperantistoj kaj por la kristana ekumenismo. Kaj tion li ĉiam faris per la granda ĝojo kiu disradiis el lia persono. La Estraro de IKUE sendas fratan kondolencon al lia edzino, sinjorino Grete, al la familio kaj al la estraro de KELI, certigante specialan rememoron en preĝado por la animripozo de la kara frato Adolf.
|
|||||||||||||||
Ĵaŭdo, 8a de aprilo
2004, 23:46 |
|||||||||||||||
Walter Gölz (tradukis Siegfried Krüger)
|
|||||||||||||||
|
|||||||||||||||
bonvolu permesi al mi ankoraŭfoje rekte alparoli nian karan fraton Adolf. Finfine venis la malĝoja horo, en kiu vi definitive forlasis nin. Kaj por ni ĉiuj la adiaŭa disiĝo estas peza kaj dolora Ni, tamen, devas respekti kaj akcepti la vojojn de la ĉielo kiuj por ni estas kaŝitaj kaj neklarigeblaj. Forvojaĝis el nia mezo homo bona, afabla, zorgema, inspira, talenta, laborema, ekumena. Kara edzo, patro, bopatro, avo, parenco, amiko, frato, KELI-ano. Mi parolas al vi kiel prezidanto de KELI, tiu malgranda, mirakla familio, kies membroj loĝas dise sed kiujn kunligas unu Sinjoro, unu Evangelio, unu lingvo kaj unu misio. Ĝin mi ĉi tie reprezentas. Adolf, mi ekkonis vin en 1966, kiam mi fariĝis prezidanto de IKUE. La tiamajn tagojn karakterizis forta ekumena strebado kaj sincera reunuigemo kiel tuja reeĥo de la dua Vatikana Konsilio. Kune kun Stefan Maŭl, redaktoro de Espero Katolika, tiu triopo preparis kaj realigis la unuan kongreson de esperantistoj el pluraj eklezioj kaj diversaj kristanaj tradicioj. Temis pri la legenda kongreso okazinta en 1968 en Limburg/Lahn. Antaŭ la okuloj de mia menso nun ŝvebas la bildo de du prezidantoj harmonie kunlaborantaj kaj revantaj pri gefianciĝo kaj poste eĉ geedziĝo de IKUE kaj KELI. La historio instruis al ni, ke la vojo evidentiĝis longa kaj ŝtonoplena. Neniu scias kiam la tempo estos matura. Nu, certe vi akre observos kaj sekvos la evoluon el via enĉiela ora seĝo. Kiel nuna KELI-prezidanto mi deziras paroli al vi vortojn de profunda respekto kaj granda danko. Vi min forlasis vian Grete, viajn infanojn, ĉiujn viajn gekanalojn kaj nian KELI-familion, sed vi postlasis al ni almenaŭ tri juvelajn monumentojn, kiujn mi tuŝu ĉi tie papilie. La unua monumento estas via ĉiutaga vivpraktiko, via promenado surtera. Ĝin ni kunportos en niaj koroj. La duan monumenton mi resumu via predikado kaj via verkado. Ĝi estas tre altvalora trezorejo kaj kiel tia trovos daŭran loĝejon en niaj oreloj. La tria monumento aperas antaŭ ni kiel tre konkreta, fortika, bindita, preskaŭ eternigita, palpebla per la manoj kaj videbla per la okuloj. Mi nomu ĝin via finfina, tute elskribita vivotestamento, kiun vi ĉizis kaj skulptis kune kun ambaŭ viaj amikoj, pastro Bernhard Eichkorn kaj pastro Albrecht Kronenberger, kiuj staras ĉi tie apud via lasta ripozejo. Ĉiam, kiam ni emas ADORI, ni aŭdos vian voĉon, vidos viajn svingantajn manojn, spertos vian kantantan koron kaj ridos pri la fonaj anekdotoj ĉirkaŭ multaj kantoj, kiujn vi kutimis rakonti. ADORU estas la plej lasta kaj plej grava monumento, kiun vi postlasis, kaj ni zorge kaj pie kaj dankplene gardos ĝin en nia buŝo kaj sur niaj lipoj. Adiaŭ, kara Adolf! Vi scias, ke nian KELI-familion trafis duobla frapo, ĉar ne nur Grete perdis sian amaton, sed ankaŭ Els, la sekretario, sian Jaap. Ke vi, kara frato, ripozu en paco kaj falu el la zorgemaj manoj de Grete en la bonajn manojn de nia ĉiela Patro. Li konsolu nin, kiuj malĝojaj kaj orfaj postrestas. Jaap elektis por la funebra liturgio rondkantajn vortojn, kiujn vi, Adolf, tradukis en 2001: Glaube, Hoffnung, Liebe bleibe - Fid', esper' kaj amo restas. Ĉio monda pasas for. Sed eternas Di-Sinjor'. Amen.
Sur la altaro brulas jam paska kandelo, kiun mi faris por Grete. Ĝi indiku, ke Adolf jam eniris en la ĝojon de la releviĝinta Sinjoro. Tiu Sinjoro estu kun ni ĉiuj en ĉi tiu horo. Amen.
|
|||||||||||||||
En la reto pri Adolf |
4.4.2004: elsendo de la Esperanto-programo de Radio Vatikana pri Adolf | ||||||||||||||
Paĝoj de la Germana Esperanto-Biblioteko, favore al kiu Adolf multe aktivis | |||||||||||||||
Honorado okaze de la 75-jariĝo de Adolf BURKHARDT,
|
|||||||||||||||
Vivo por Esperanto kaj Ekumeno Sabate, 17.1.2004, okazis en la paroĥa domo de la evangelia komunumo en Weilheim, Sudgermanio, la transdono de festlibro, kies nomo ESPERANTE KAJ EKUMENE fokusas la vivo-verkon de Adolf Burkhardt. En 2004 li fariĝas 75-jara, kaj la eldonejo ILTIS preparis por tiu okazaĵo la festlibron. La 17an de januaro en Weilheim/Teck okazis grand-stila solenajho kun muziko kaj salut-vortoj okaze de la transdono de la fest-libro ‘Esperante kaj Ekumene’ al Pastoro Adolf Burkhardt. Kolektiĝis ĉ. 150 homoj, por honori viron, al kiu la eklezio kaj Esperanto devas multon danki. La familio Burkhardt kun gefiloj, genepoj kaj parencoj ĝojis, ke granda nombro da E-amikoj partoprenis la kunvenon, kaj multaj homoj el Weilheim kaj el la antaŭaj paroĥoj de Adolf Burkhardt montris, ke li estis ŝatata paroĥestro. La filo Georg Burkhardt salutante la gastojn malfermis la festan horon. Unue la Germana Esperanto-Asocio GEA salutis sian honoran membron pere de Dr. Ursula Niesert por la multjara laboro kiel direktoro de la bibliotko de UEA en la urba biblioteko en Aalen. Sub gvidado de la honorito tiu biblioteko fariĝis unu el la plej gravaj fak-bibliotekoj de Esperanto en la mondo. Nome de la Universala Esperanto Asocio UEA komisiie de ties ĝenerala direktoro salutis Albrecht Kronenberger. En la last-jara Universala Kongreso en Goteburgo oni ja deklaris Adolf Burkhardt honora membro de UEA. Siegfried Krüger salutis nome de KELI sian long-jaran motoran prezidanton. Kaj pastro Bernhard Eichkorn, kiu ankaŭ gvidis la programon, diris nome de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista IKUE sian dankon. Li akcentis, ke li persone travivas kun Adolf Burkhardt la plej profundan ekumenismon. Plej grava punkto de la kunvenon estis la honora parolado far Reinhard Haupenthal. Li trafe karakterizis la meritojn de Adolf Burkhardt, kiu ekzemple grave influis 16 ekumenajn kongresojn ekde 1968. La esperanta kulmino de la vivo de la honorito estis la apero de la ekumena preĝ- kaj kant-libro ADORU, kio superas la naciajn ekleziajn librojn de ĉi tiu genro, kaj kiun li forte riĉigis per siaj tradukoj kaj pliaj laboroj. Sinjoro Haupenthal prezentis la impresan fest-libron kun ties partoj: Enkonduko - Teologio - Esperantologio - Interlingvistiko - Literatur-scienco kaj bibliografio. 22 kontribuoj kolektiĝas en la volumo. En sia laŭdacio, sub la aplaŭdo de cento da ceestantoj, Reinhard Haupenthal proponis, ke Germana Esperanto-Asocio donu al sia biblioteko en Aalen la nomon ‘Adolf-Burkhardt-Biblioteko’. La eldonistino de la ILTIS-eldonejo, Irmi Haupenthal, ame transdonis la unuan ekzempleron de la libro al Adolf Burkhardt kaj ties edzino. Poste la urbestro de Weilheim montris per siaj vortoj, ke la honorita civitano estas multŝatata en sia loĝloko. La honorito, kvankam jam malfortigita de sia grava malsano, kaj lia edzino Grete kun ĝojo akceptis la honoron. Ilia filino Regina Lorösch dankis finfine al ĉiuj aktoroj. La festan kadron kreis familia terceto kun rimarkindaj muzikaj prezentaĵoj kaj precipe la eklezia muzik-direktoro Ernst Leuze, kiu per siaj verkoj el ADORU eĉ esperante kantigis la festan komunumon. La libro ESPERANTE KAJ EKUMENE estas mendebla ĉe pastro Bernhard Eichkorn (vidu lian adreson ĉe Ligoj).
|
|||||||||||||||