91a Universala Kongreso de Esperanto 2006

Saluto de kardinalo Ennio Antonelli,
ĉefepiskopo de Florenco
al la katolikaj esperantistoj

 
 
 

 

TRADUKO

 

La Kardinalo Ĉefepiskopo de Florenco

Florenco, la 24an de julio 2006

 Tre estimata S-ro Šváček,

 mi dankas vin pro via afabla letero de la pasinta 3a de julio.

Mi ĝojas ekscii, ke Florenco gastigos en venontaj tagoj multenombrajn delegitojn de la esperantista movado kunvenintajn por la 91a Monda Kongreso. Eĉ pli konsolas min via ĉeesto, kiu certigas, ene de la diversaspeca realo de la movado, la signon de la katolika atesto.

Bedaŭrinde ne estos al mi eble interveni persone nek je la Ekumena Preĝado nek je la dimanĉa Meso, kiun vi celebros en Sankta Laŭrenco. Tamen mi deziras alvenigi miajn vortojn al ĉiuj membroj de IKUE ĉeestantaj por la okazo kaj, pere de vi, mian proksimecon al ĉiuj partoprenantoj en tia signifoplena evento kia la monda kongreso.

Mi ŝatas substreki vian deziron agadi kun la celo montri la unuecon de la Eklezio kaj la strebon realigi la ut unum sint de la preĝo de Jesuo al la Patro. En mondo fragmentita kaj markita de multenombraj ŝiriĝoj, ni devas kapabli alproprigi al ni la Evangelion de la repaciĝo kaj de la unueco; unueco kiu ne signifas platiĝon aŭ unuformecon, sed valorigon de la diversecoj en la harmonio de la tuto. La specifeco estas enigata en la ludon danke al iu komunikado deziranta koni kaj konigi, ricevi kaj donaci. Esperanto starigas pontojn inter personoj, kulturoj kaj realoj malsimilaj, kiuj, kvankam ili restas tiaj, volas interkomuniki kaj esti riĉaĵo unu por la alia. La Sinjoro vokas nin labori sindone por la unueco, en la Eklezio kaj en la mondo, ekde iu persona vivo repacigita danke al la renkonto kun lia ama donaco.

La Sinjoro benu vin kaj viajn iniciatojn, kaj subtenu vian sindevigon je la servo de la Evangelio de la unueco.

 Ennio Kard. Antonelli