Internacia Katolika Unuigxo Esperantista

 


 

 

Emblemo de IKUE

IKUE-BALOTOJ 2011

REZULTOJ

La membroj de IKUE – kiel estas difinitaj en artikolo 10 de la IKUE-Statuto - estis invitataj voĉdoni por la elekto de la Prezidanto, de la Estraro kaj de la Konsilio de la Kontorevizoroj de la Unuiĝo.

Al ĉiuj membroj estis sendita la balotilo kun la klarigo pri la koncerna proceduro. 

La 20an de februaro 2012, je horo 14.30 en la domo de familio Sato Lipari, en Romo ariĝis la Balota Komisiono por kalkuli la balotilojn senditajn kaj la voĉdonojn esprimitajn de la membraro por la elekto de la Prezidanto, de la Estraro kaj de la Konsilio de la Kontorevizoroj, de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista IKUE, de ĉi tie antaŭen nomata “Unuiĝo”.

La Balota Komisiono konsistas el: S-rino Michela Lipari (Prezidantino), S-ro Yasuo Sato (kontrolanto), S-ro Giorgio Denti (kontrolanto). Ĉeestas la sekretario de la Unuiĝo, S-ro Carlo Sarandrea, kiu liveras al la la Balota Komisiono la liston de la voĉdonrajtaj membroj, kiel ĝi rezultas el la aliĝoj por la jaro 2011. Aparte, Sarandrea sciigas ke oni alsendis 454 balotilojn, kaj ke 2 balotiloj revenis al sendinto kun indiko “adresato nekonata” kaj ke sekve la du nomoj estis forigitaj el la totalo de la voĉdonrajtaj membroj.

La Prezidantino de la Balota Komisiono kalkulas la nombron da leteroj kun balotiloj, alvenintaj ene de la dat-limo fiksita por la baloto, tio estas, horo 13a de la 31a de januaro 2012. Alvenis entute 249 leteroj. Por la kalkulo de la validaj voĉoj oni forigas el la totalo 2 leterojn, kiuj alvenis post la dat-limo fiksita por la baloto, tio estas, horo 13a de la 31a de januaro 2012, plus unu letero, kiu ne surhavas nomon nek adreson de la sendinto. Oni poste konstatas, ke ĉiuj nomoj de la sendintoj skribitaj sur la leteroj estas tiuj de membroj de la Unuiĝo por la jaro 2011, kaj sekve voĉdonrajtaj membroj.

Tial, je la fino de ĉiuj kontroloj, oni prikonsideras 246 leterojn.

Antaŭ ol malfermi la leterojn, la Balota Komisiono decidas, ke oni taksos nulaj la balotilojn en kiuj la voĉdono ne estas klare esprimata en unu aŭ en pluraj el la sekcioj de la balotilo mem, aŭ kiuj surhavas signifojn por ebla atribuo de la voĉo al persono aŭ ne konformaj al tio, kion diras la Statuto.

Poste, oni komencas malfermi la leterojn kaj kalkuli la esprimitajn voĉojn.

La rezulto estas la jena:

Validaj voĉoj: 242

Nulaj voĉoj: 4

Ricevis voĉojn

por la ofico de Prezidanto:

Daminelli Giovanni, voĉoj 196

Gleisner Karel, voĉoj 32

Murgaš Pavol, voĉoj 13

Sindetenis: 1

 

por la elekto al la Estraro:

Sarandrea Carlo, voĉoj 194

Šváček Miloslav, voĉoj 182

Svaldi Pier Luigi, voĉoj 132

Belošević Marija, voĉoj 129

Lepping Stefan, voĉoj 124

Petrík Pavol, voĉoj 106

Płatek Stanisław, voĉoj 100

Śmigielski Stanisław, voĉoj 61

Murgaš Pavol, voĉoj 54

 

por la elekto al Konsilio de la Kontorevizoroj:

Cescotti Covelli Norma, voĉoj 177

Fossati Tiziana, voĉoj 156

Tomczak Krzysztof, voĉoj 126

Dudová Drahomíra, voĉoj 90

Duda Josef, voĉoj 85

 

Tial estas elektitaj por la jarkvaro 2012-2015, krom en kazo de rezigno aŭ forfalo aŭ forigo: por la ofico de Prezidanto: Daminelli Giovanni; membroj de la Estraro: Sarandrea Carlo, Šváček Miloslav, Svaldi Pier Luigi, Belošević Marija, Lepping Stefan; membroj de la Konsilio de la Kontorevizoroj: Cescotti Covelli Norma; Fossati Tiziana; Tomczak Krzysztof.

La kunsido de la Balota Komisiono finiĝas je la horo 17.30

Post lego kaj aprobo, ĉi tiun protokolon subskribas:

S-rino Michela Lipari

S-ro Yasuo Sato

S-ro Giorgio Denti.

Romo, la 20an de februaro 2012.

 

 BIOGRAFIOJ DE LA ESTRARANOJ

 

 

KANDIDATOJ

 Ni publikigas la nomojn de la kandidatoj kaj la biografiojn ricevitajn pri ili

 

   
 

PREZIDANTO

 
 

DAMINELLI Giovanni — naskiĝis en Bergamo (Italio) la 2an de aŭgusto 1943. Doktoro pri matematiko, esperantisto ekde 2000, en 2003 li akiri la superan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. Nuna prezidanto de la itala sekcio de IKUE - ekde 2003 - kaj kontoreviziisto de IKUE. Li redaktas “Katolika Sento”, kreis kaj prizorgas la oficialan paĝaron de la itala IKUE-sekcio (www.ueci.it). Nuntempe li gvidas E-kursojn en Milano ĉe la “Universitato de la tria aĝo” kaj en la urba E-klubo. Ekster IKUE, li estas membro de la paŝtista konsilio de sia paroĥo, sekretario de la Itala Instituto de Esperanto kaj konsiliano de la E-klubo de Milano.

 

GLEISNER Karel — naskiĝis en Prago (Ĉeĥa Respubliko) la 13an de septembro 1954.

 

MURGAŠ Pavel — naskiĝis en Podbrezová (Slovakio) la 30an de decembro 1918.

 

ESTRARO

 

BELOŠEVIĆ Marija — naskiĝis en Zagrebo (Kroatio) la 18an de julio 1965. Ŝi agas kiel katolika ĵurnalistino kunlaboranta kun kelkaj kroataj katolikaj naciaj komunikoj. Ŝi plenumas la taskon de la sekretario de la Kroata asocio de la katolikaj ĵurnalistoj. Pro sia profesia agado, ŝi i.a. komencis pristudi la historion de la organiza laikaro kaj eblecojn pri la engaĝigo de laikoj en Eklezio. La organizan E-movadon aktive partoprenas jam 31 jarojn, i.a. gvidante E-kursojn, organizante kaj kunorganizante eventojn, prelegante ĉe diversaj aranĝoj kaj E-societoj en pluraj landoj. Lastatempe ŝi komencis okupiĝi pri tradukado. En la internacia E-movado ŝi plenumis diversajn taskojn, i.a. TEJO-komitatano C, A-komitatano de UEA (por ILEI), B-komitatano de UEA, sekretario de ILEI. Momente ŝi en IKUE plenumas la funkcion de la vicprezidantino. Krom la 15an Ekumenan Esperanto-kongreson (2001), ŝi ankaŭ (kun)organizis la kongresojn de IKUE Rimini (2009), Parizo (2010) kaj Zagrebo (2011). Ŝi starigis valorajn eksterajn kontaktojn por IKUE kun la reprezentantoj de kelkaj aliaj grandaj katolikaj asocioj, ekz. la Fokolar-movado. Ankaŭ ŝi reprezentis “Espero Katolika”-n ĉe kelkaj gravaj katolikaj aranĝoj kaj la E-elsendon de Radio Vatikana ĉe la kunvenoj de radio-aŭskultantoj okaze de la Universalaj kongresoj. Krome ŝi faris IKUE’n videbla dum pluraj UK-oj (faka foiro, faka forumo, ksm.). Surbaze de ĝisnunaj spertoj, estonte al IKUE ŝi pretas aparte kontribui je kampoj: internacia/ekstera agado (igi IKUE pli rimarkebla en Esperantujo kaj en kristana movado ĝenerale), kongresoj de IKUE/EEK kaj aliaj arangoj (fakaj, regionaj), landaj sekcioj/reprezentantoj, informado kaj organizante diversajn servojn por la membraro.

   
 

LEPPING Stefan — naskiĝis en Stadtlohn (Germanio) la 28an de marto 1971, kiel kvara infano de katolika familio. En 1990 post abiturienta ekzameno li kontaktis pentekostanan komunumon kaj decidis sekvi Jesuon. En 1993, returniĝo, ĉi-foje konscia, al katolika kredo. En 1995-1997 kunvivado en Komunumo de Beatecoj, katolika karismana juna komunumo. En 1998-2004, studado de eklezia muziko kaj iomete da teologio. De 2004 ĝis hodiaŭ: laborado kiel orgenisto, ĥorestro kaj piano-instruisto. Ekde 2005 li loĝas en Werl, kunvivante en loza (larĝa) komuneco de kristanoj.

   
 

MURGAŠ Pavel — naskiĝis en Podbrezová (Slovakio) la 30an de decembro 1918.

   
 

PETRÍK Pavol  —  naskiĝis la 11an de aprilo 1973 en Lipany (Slovakio). Li studis la anglan lingvon en Filozofia fakultato en Prešov kaj laboras kiel tradukisto de kristana literaturo el la angla lingvo. Li esperantistiĝis en la jaro 1993. Li estas landa reprezentanto de IKUE por Slovakio, membro de UEA kaj AEH (Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj).

   
 

PŁATEK Pastro Stanisław — naskiĝis la 28an de majo 1933 en Raciborsko apud Wieliczka - Vojevodejo Krakova (Pollando). Liajn gepatrojn ekzekutis hitleranaj okupaciantoj. Dum la milito protektis lin la Fratinoj de Sankta Vincento de Paŭlo, nomataj Fratinoj de Dia Mizerikordo kaj kiam li finis la meĥanikan gimnazion, la komunista povo direktis lin al la laboro en armeaj fabrikoj en Tarnovo. De tie, li enarmeiĝis kaj post tri jaroj de armea servado (dum kiuj li ricevis de Dio la gracon de la alvoko al pastreco) li ekzaminiĝis por la matureco, kaj tuj eniris la porpastran seminarion kaj finis ĝin en Gdansko en 1968. Li fariĝis magistro pri teologio en la katolika Universitato de Lublino en 1976. En Gdansko li estis vikario dufoje, kaj kiam la laboristoj strikis dum la jaroj okdekaj de la pasinta jarcento, li aranĝis la kontaktojn de la tiama Prezidanto de IKUE kun la estroj de sindikato Solidareco. Lech Wałęsa akceptis la kunlaboron kun la internacia ideo de E-o kaj pro tio li direktis lin al la striko'88 en la ŝipfarejo de Gdansko, kie li preĝis kun la strikantoj. Li partoprenis en la sankta Meso de la Solenaĵo Honore al Plejsankta Virgulino Maria, Reĝino de Pollando (la 26an de aŭgusto 1988), historia evento en la vivo de Pollando. Li hodiaŭ loĝas en Gdansko kie li gvidas la “Gdanskan E-liturgian grupon”.

   
 

SARANDREA Carlo — naskiĝis la 3an de septembro 1962 en Romo (Italio). Li lernis Esperanton kiel 16-jarulo kaj jam mallonge poste komencis abundan aktivadon en la itala Esperanto-movado kaj en IKUE: estrarano de la roma katolika Esperanto-grupo, prezidanto de la itala IKUE-sekcio, kunredaktoro de la itala Esperanto-revuo, konsiliano de Itala Esperantista Federacio, parolisto kaj poste redaktoro de la Esperanto-elsendoj ĉe Radio Vatikana, redaktoro de Espero Katolika (de ĉirkaŭ 1982 ĝis hodiaŭ), kunorganizanto de IKUE-Kongresoj, sekretario kaj retestro de IKUE.

   
 

ŚMIGIELSKI Stanisław — naskiĝis la 23an de julio 1948 en Sukoszowa (Pollando). Esperantisto ekde 1964. Magistro de la rusa filologio kaj instruistoj de la lingvoj rusa, germana kaj Esperanto. Patro de du filinoj (Johana 23-j. kaj Agnieszka, 21-j.). Pensiulo. Li instruas en mezlernejo la rusan lingvon kaj laboras kiel gardanto en vendejego. Membro de IKUE ekde 1970 kaj membro de la Estraro de IKUE en la jaroj 2007-2011. Membro de la Estraro de la pola sekcio de IKUE. Kunlaboranto de la redaktoro de “Dio Benu”. Membro de UEA kaj ĝis fakdelegito en urbo Kędzierzyn-Koźle.

   
 

ŠVÁČEK Miloslav — naskiĝis la 2an de februaro 1941 en Střítež nad Ludinou (Ĉeĥa Respubliko). Ĝis nuna Prezidanto de IKUE kaj gvidanta aktivulo de la Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-asocio. Redaktoro de “Dio Benu”, organizanto de Katolikaj Esperanto-Tendaroj en Sebranice apud Litomyšl kaj ankaŭ organizinto de kelkaj IKUE-Kongresoj okazintaj en Ĉeĥa Respubliko. Dum la komunisma epoko en la tiama Ĉeĥoslovakio li estis persekutata pro la Katolikaj Esperanto-Tendaroj en Herbortice, kiujn li organizadis. En 2008 li ricevis Medalon Komenio de la magistrato de la urbo Přerov pro la propagando de la urbo per Esperanto. En 2009 la Ĉeĥa episkopara konferenco donis al li memor-medalon.

   
 

SVALDI Frato Pierluigi— naskiĝis la 2an de marto 1950 en Bedollo Trento (Italio). Li estas franciskana frato, kiu iĝis pastro en 1980. Li estis komence asistanto en la porjunulara seminario; poste li kunlaboris dum 9 jaroj en la mastrumado de kuracdomo por alkoholistoj, droguloj kaj psiĥaj malfortuloj. Li estis administracianto de pluraj franciskanaj domoj kaj nun li estas direktoro de la monaĥejo de Trento. Li estas esperantisto ekde 2007. Vicprezidanto de la itala IKUE-sekcio ekde 2009, li prizorgas la liturgian programon de la sekciaj kongresoj, dum kiuj li ankaŭ prelegas. Li prizorgas religian rubrikon en  “Katolika Sento”.

   
   
   
 

KONSILIO DE LA

KONTOREVIZOROJ

   
 

CESCOTTI COVELLI Norma — naskiĝis la 10an de julio 1926 en Rovereto Trento (Italio). Emerita kontotenistino. Esperantistino ekde 1981. Post partopreno en triagradaj kursoj, en 1985 ŝi diplomiĝis kiel E-instruistino kaj ekde tiam ŝi gvidas E-kursojn en urbaj liceoj. Membrino de IKUE ekde 1993, membro de la estraro de la itala IKUE-sekcio ekde 2006. Aktiva prelegantino dum E-kongresoj. Pri si ŝi skribis: “Mi malfruis kandidatiĝi ĉar mi estas jam “antaŭe” kun la aĝo. Tamen mi decidiĝis, pensante ke Dio ĉiam bezonas kunlaborantojn en Sia vitejo”.

   
 

DUDA Josef — naskiĝis la 19an de marto 1937 en Přerov (Ĉeĥa Respubliko).

   
 

DUDOVÁ Drahomira— naskiĝis la 16an de majo 1938 en Přerov (Ĉeĥa Respubliko).

   
 

FOSSATI Tiziana — naskiĝis la 8an de julio 1951 en Lissone Milano (Italio). Emerita instruistino en bazaj lernejoj, ŝi aktivas en sia urbo Lissone kiel sekretariino de la loka sekcio de la itala asocio katolikaj bazaj instruistoj, pere de socialaj agadoj favore al gefiloj de enmigrintoj kaj pere de kursoj pri informadiko por maljunuloj. Esperantistino ekde 2005, ŝi estas membrino de la estraro de la itala IKUE-sekcio kaj aktive informas pri E-o kaj la katolika E-movado en pluraj blogoj kaj interretaj socialaj grupoj. Ŝi redaktas la paĝon “por infanoj” de la retejo de la itala sekcio de IKUE.

   
 

TOMCZAK Krysztof — naskiĝis la 15an de aprilo 1960 en Śrem (Pollando).