ENHAVO
Kiam
temas pri eldono de tiu ĉi libro, ni apogis nin je la dekreto de la
Sankta Kongregacio de Kredinstruo (n-ro 58/59 A. A. S), rezoluciita la
14-an de oktobro 1966 fare de la Papo Paŭlo la VI-a. Ĝi permesas
publikigi priskribojn koncernantajn la supernaturajn fenomenojn eĉ
tiam, kiam ili ne posedas la signon „Nihil obstat“, kiel la esprimon de
la eklezia aŭtoritato. Dediĉo: Tiun ĉi modestan verkon mi dediĉas al nia
Panjo, kara Reĝino de la Ĉieloj, kiel dankofaron pro la konverto, por
ŝia gloro kaj agnosko, ke Ŝi estas la Reĝino de Turzovka kaj
Kunelaĉetintino. Karel Židlický. La 1-an de majo 1986.
Madono de Turzovka preĝu por ni, propetu por ni!
Tradukon de
la libro de Karel Židlický “ŽIVÁ VODA Z TURZOVKY – Rozhovory s Pannou
Marií”, MCM Olomouc 2009, tradukis el la ĉeĥa lingvo en la jaro 2015
Andrzej Kler, Nuneaton, Anglujo.
Esperantlingvan version grafike aranĝis
Miloslav Šváček, Ĉeĥio. Kontrollegis Pavol Petrík, Slovakio.
al
la indekso
ANTAŬPAROLO
La libro de
Karlo Židlický (Ĵidlicki) Resaniga Akvo el Turzovka povas esti konata
precipe al la malnovaj vizitantoj de tiu ĉi pilgrima loko. Aŭtoro ĝin
propagis forme de skribmaŝina tajpo kaj el ĝi ni ankaŭ ĉerpis en tiu ĉi
eldono. Tamen malfacile oni povus supozi, ke la verko de K. Židlický
troviĝus sur la bretoj en iu el la ĉeĥaj aŭ slovakaj bibliotekoj.
Ebleco, ke ĝi estu eldonita en la periodo komunista ne estis reala.
La marianaj
honorantoj la libron certe akceptos. Des pli, ke ĝia enhavo estas hodiaŭ
eble eĉ pli aktuala ol en la periodo de ĝia apero. Krome ĝi estas
eldonata okaze de la 50-a datreveno de la aperoj de la Virgulino Maria
sur la monto Živčák (Ĵivĉak). La menciita cirkonstanco devas ekesti
stimulo por la plua peno pri la oficiala agnosko de Turzovka kiel la
pilgrima loko – kaj ankaŭ aljuĝi al Maria la kromtitolon
Kunelaĉetintino.
Pri kio
temas la libro?
Estas
konate, ke la inĝeniero Karel Židlický el Prago estis pro sia fideleco
al la aperoj en Turzovka grace elektita pro neordinara kapablo –
interparoli kun Dipatrino. La komencon de iliaj interparoloj oni povas
datiĝi ĉirkaŭ la jaro 1966. Laŭ la senpera sugesto de la Virgulino Maria
K. Židlický notis ilin en sia taglibro. Tamen ŝajnas, ke ili havis
videble jam de la komenco pli vastan vorttransdonon, kaj ke ili estis
dediĉitaj por ĉiuj, kiuj volas kaj bezonas aŭskulti la Virgulinon Maria.
Tiamaniere K. Židlický fariĝis interpretanto aŭ propagandanto de Ŝiaj
deziroj, admonoj, instruoj kaj konsoloj, Pri la publikigo de kelkaj
menciitaj partoj de la interparoloj la Virgulino Maria mem petis la
11-an de majo 1983:
„Mi
deziras, ke vi ankaŭ skribu iom pri mia amata monto. Jam ja de pluraj
jaroj vi vizitas ĝin kaj multon vi tie travivis. Sufiĉos, se vi el viaj
taglibroj elektos iujn niajn interparolojn kaj adekvate vi ilin
kompletigos. Tio estas necesa, kara infano, kiel parto de via apostoleco
sur Turzovka. Niajn sekretajn interparolojn konservu kiel sekretaĵon,
sed multajn el ili publikigu, ankaŭ tiujn, kiuj celas konigi la veron
pri miaj aperoj sur la monto Živčák kaj pri la gracoj, kiujn mi tie
disdonas.“ Do Židlický precize laŭ indikoj de Maria pretigis ilian
elekton kaj ilian notadon li daŭrigis ĝis la jaro 1988.
La spiritaj
renkontiĝoj de K. Židlický kun la sankta Virgulino Maria okazis ne nur
sur Turzovka, sed ankaŭ kie ajn aliloke – hejme, en la naturo, eĉ ankaŭ
en trajno. Iam K. Židlický notis ilin baldaŭ, alian fojon nur laŭ
eblecoj de libera tempo, sed ĉiam laŭvorte.
La
interparoloj ne prezentas teologiajn traktaĵojn. Ilia signifo ne estis
destinita por esplori ilin, sed por pliprofundigi kredon de ĉiu, kiu
strebas pri tio. La Virgulino Maria konsilas kiel vivi, por ke Ŝia ĉiela
Filo ne suferu pro ofendoj kaj neglektoj. Ŝi proponas Lian mizerikordon,
tamen samtempe Ŝi ankaŭ admonas. Ŝi instruas kiel esti pacienca kaj pia,
danke al kio Ŝi povas fari miraklojn. Ŝi eksplikas kial Dio homon
ekzamenas kaj memorigas, ke oni ne devas tion kompreni kiel punon, sed
kiel pliperfektigon de la kredo. La persiston de Karlo Ŝi premias per
sia graco, per neordinaraj donacoj kaj ankaŭ per kapabloj diferencigi,
kiam sur Turzovka certa miraklo okazis, kaj kiam entute ne. La rezulto
montriĝis dum serio de situacioj, kaj ne unufoje tiamaniere ekestis
ekzemple ebleco malpermesi la prosperon de la preparata primoko de ŝajna
mirakleco de ordinara akvo, sed kontraŭe afirmi pri ĝia neeksplikebla
ago.
La
interparoloj havas plejparte la analogian skemon. La Virgulino Maria
prezentas ilin per la sinturno al Karlo kaj per danko pro lia fila amo.
(Klare aperas ĉi tie la analogio de la komenco kaj fino de la parolo ĉe
la aperoj de la Virgulino Maria en Meĝugorje.) Ne unufoje la Dipatrino
ankaŭ turnas sin al Jesuo Kristo: „Mi propetas pri mia infano, kara mia
Filo!“ Adekvate Ŝi kromdiras: „... por ke li estu kvieta kaj feliĉa.“
Tiujn ĉi
antaŭparolojn kaj finojn de la interparoloj ni forlasis, ĉar oni povas
ilin malgraŭvole reciti, alikaze ni devus iomgrade rompi la
kompetentecon de la enhavo konsistanta de la vortoj de Maria.
Same ni ne
prezentas la interparolojn, kiuj tuŝas la personajn kaj familiajn
aferojn, kaj ankaŭ tiujn, en kiu la V. Maria respondas al la demandoj
nekompreneblaj por la pli vastaj homrondoj. En kunteksto de la tuta
verko ili estas minimumaj, kio krome montras, ke komunikado inter la
Virgulino Maria kaj Karlo devis havi popularan atingopovon.
Oni devas
denove emfazi, ke la Virgulino Maria en la jaro 1986 en ĉi tiuj
interparoloj, same kiel en aliaj lokoj de siaj aperoj, esprimis la
deziron, ke Ŝi estu agnoskita kiel Kunelaĉetintino de la mondo. Per
akcepto de tiu ĉi titolo estos al Ŝi donita fare de Ŝia Filo la ebleco
savi multajn animojn antaŭ Dia puno, kiun tamen ne evitos la mondo – kaj
ĉe tio „restas tiom malmulte da tempo.“
Kaj ankaŭ
pri ĉi tiu vidpunkto oni devas prilabori la libron. Okaze de la 50-a
datreveno de la aperoj ni dediĉas ĝin al la Madono kun la deziro, ke
plenumiĝu la antaŭdiro, ke el Turzovka fariĝos en baldaŭa periodo la
slovakia Lurdo.
Konklude ni
devas atentigi, ke la interparoloj inter graciigita K. Židlický kaj la
Sankta Dipatrino estas plejparte lokigitaj en la medio de Turzovka –
spite al la cirkonstanco, ke fakte tiu ĉi lokigo neniam estis ebla.
Argumento estis la grava malsaniĝo de Židlický, kiu al li poste
malebligis paŝi sur la monton, malgraŭe, ke lia amo al la loko de la
aperoj ĉiam lin logis. Kun ĝojo li revenadis tien, li tie sentis sin
esti plej proksime al sia Reĝino. Pro tiu ĉi amo, Ŝi lin rekompencis per
la kapablo revenadi tien spirite. „Infano, fermu la okulojn kaj ni tuj
estos kune sur nia amata monto“. En tiel strikta kunligo de la filo kaj
de la Patrino temas pri la imago komprenebla kaj reala. M. B.
al
la indekso
KROMSCIIGO
Baldaŭ post finverko de tiu ĉi libro venis ĝoja, 50 jarojn
atendata kaj de la piaj honorantoj de Turzovka elpetita sciigo, ke finfine
tiu ĉi konata loko de la aperoj de la Virgulino Maria estis oficiale
agnoskita kiel loko de pilgrimado.
„Por ke estu dece prizorgita la spirita bono de la
Dipopolo, kiu venadas sur la monton Živčák en la paroĥo Korňa (Kornja),
eluzante mian laŭregulan leĝopovon donitan per kan. 381, § 1 de la
kanonika juro kaj en signifo de la 52-a artikolo de Lumen gentium, dogma
konstitucio de la II-a Vatikana Koncilio, ekde la 19-a de oktobro mi
proklamas la monton Živčák esti la mariana pilgrima loko kaj la loko de la
preĝo.“ Mons. Tomáš Galis, episkopo de Žilina (Ĵilina), la 18-an de
septembro 2008.
(Publikigita en semajngazeto „Světlo“ la 14-an de oktobro 2008, n-ro 50,
paĝo 11.)
al
la indekso
ENKONDUKO
Kiel Karlo
Židlický ekkonis la eventojn sur la monto Živčák? Ĉio komenciĝis dum unu
oficiala vojaĝo el Prago al Slovakio. Li priskribas tion jene:
„Mi estis
tiam kontenta, ke mi havas ĉiujn klopodojn aranĝitajn, kaj ke mi ĵus
atingis la rapidtrajnon al Slovakio. Mi ne kapablis trovi sidlokon, ĉar la
trajno estis plenplena kaj tial mi englitis en la kupeon, kie estis
ankoraŭ unu loko libera. Mi rimarkis, ke ĉiuj vojaĝantoj estas turisme
vestitaj kaj ke la plimulto de iliaj valizoj, mansakoj kaj dorsosakoj,
kiam ili per ili manipulaciis, estis rimarkeble malplenaj. Mi ne povis
reteni min por demandi ilin, kien tiuj homoj vojaĝas en tiom multnombra
grupo. La kunvojaĝantoj al mi volonte respondis: „Ni estas pilgrimantoj
volonte vizitantaj la Virgulinon Maria en Turzovka. Ĉu vi pri tiu loko
ĝisnune nenion scias?“ Mi devis konfesi, ke mi ion aŭdis, sed ke tio
ŝajnis esti ne tro kredebla.
Unu el la vojaĝantoj proponis al mi: „Ĉu vi volas ekscii, kio ĉio en
Turzovka okazis? Ĝi estas tre interesa.“
Mi estis
plene kontenta, ĉar tiajn oficajn vojaĝojn kaj krome dumnokte mi tre
malfavore spertas. Tial mi kun granda emo atendis la interesan rakonton.
„Do bonvolu
imagi“, komencis rakonti unu el la vojaĝantoj, „temas pri la monta urbeto
de la slovakiaj Beskidoj en la distrikto Čadca, kie al loka arbara
laboristo nome Lašút aperis la Dipatrino. Tio okazis dum unu junia dimanĉo
en la jaro 1958 en la festo de la Plejsankta Triunuo, kiam Lašút vizitis
kiel kutime ĉe sia serva ĉirkaŭiro, matene ĉirkaŭ la 9-a horo montopinton
nomatan „Okrúhla“ (Ronda). Ĝi pintas inter Turzovka, Vysoká kaj Korňa.
Populara nomo Živčák (Ĵivĉak).
(La
rakonto sekvas laŭ detala priskribo de la evento, kiu estas konata. Tial
ni ne konsideras ĝin esti gravaĵo por ĝin ripeti kiel tutaĵo, ĉar la
prezentata verko de Karel Židlický havas tute alian celon, t.e. transdoni
al la marianaj honorantoj apartajn alvokojn, sciigojn, konsilojn kaj
salutfarojn de la Virgulino Maria.)
En la
konkludo de la enkonduko la aŭtoro citas vortojn de la Dipatrino, kiujn Ŝi
proklamis al Lašút ĉe fino de la aperoj: „Per la rozario vi atingos
penton kaj per la pentofaro la ĉielon!“
Kaj li mem
kromdiras: „La pentofaro estas la baza elemento de nia savo, kaj ne nur
por la pekuloj. Pentofaro signifas sinreturnon for de la malbono kaj faron
de la bono.“ Ankaŭ li atentigas al alia cirkonstanco: „Proksime de
la pino kun la mariana bildeto neniam estis akvo. Ekde la decembro 1958 ne
malproksime de la loko de la aperoj de nia amata Sinjorino de Turzovka
tamen fluas el kelkaj fontoj la akvo, kiu per siaj miraklaj efikoj
montras, ke la aperoj de la Dipatrino en Turzovka estas realaj kaj veraj.”
al
la indekso
INTERPAROLOJ
KUN LA VIRGULINO MARIA
Turzovka
4.5.1966
Mia aminda infano, mi dankas pro
ĉio, kion vi faras por mi. Mi konas vian ĉagrenon. Nu jes, sur Turzovka
estas same kiel sur multaj aliaj lokoj, kie malbonaj homoj frakasas
altarojn kaj memoraĵojn pri mia apero, ilia laboro estas malefika. Mi tien
denove venas, sed min ekvidos nur miaj infanoj. Per mia helpo mi ne
forgesos eĉ pri tiuj, kiuj venos tien de fore kun fido, ke mia akvo helpos
al ili. Mi ĝojas, ke mi ilin vidas kaj mi ridetas al ili, kiel kun kofroj,
dorsosakoj kaj braksakoj ili „grimpas“ supren kaj pezigitaj per resaniga
akvo, kaj ankaŭ kun esperoj sekve revenas per same laciga vojo hejmen.
Karlo, mi senĉese ripetas al vi, estu plu bona kaj pia
homo, por ke vi povu fari tion, kion mi de vi deziros.
Tiu, kiu havas fidon al mi, pri tiu mi ne forgesos.
Maria
Rapidtrajno
Praha – Košice 14.5.1966
Kara Karlo, mia filo, ne incitiĝu pro tiuj, kiuj ne traktas vin serioze
kaj tute ne atentas vin.
Hodiaŭ ni diros al ni ion pri envio. La envio apartenas ankaŭ
al la bazaj pekoj, sed pro tio, ke ĝi generas pluajn pekojn. Pri la envio
en la nuna tempo ni povas paroli prave kiel pri unu el la plej ofte
farataj pekoj, ĉar ja homoj envias pri la aĵoj, kiuj estas negrandaj,
malgravaj, malfacile rimarkeblaj. Sed ankaŭ la etaj aĵoj estas Diaj
donacoj kaj ili pri tio forgesas. Ja mia Filo instruis, ke tiu, kiu volas
malmulton, tiu ricevas multon, sed tamen tiu, kiu malmulte aprezas ankaŭ
la malgrandajn donacojn, tiu povas ilin ankaŭ perdi. Vi, Karlo, ne estas
donacita per materiaj bonaĵoj, kio estas la faro de diablo, sed via
bonhavo konsistas en mia favoro kaj en la amo de mia Filo. Eblas, ke ankaŭ
tion oni envios ĉe vi.
Pro via insisto mi vin rekompencos. Amen.
Kiu
estas pia kaj modesta, tiun mi benos per miaj gracoj. Maria
Živčák
15.5.1966
Karlo, mia amata infano, vi vidis tion, kion ne vidis aliaj. Mi staris
antaŭ vi kun Jesueto, por danki al vi por la floroj, kiujn vi al mi
kunportis, sed ĉefe pro la rozario, kiun vi ripetadis surgenue antaŭ la
pilgrimuloj, aŭ pli ĝuste antaŭ la scivolemuloj, kiuj ĉirkaŭ vi sen
preĝado estis nur starantaj. Neniu al vi aliĝis, kaj kiam ili estis
forirantaj, eĉ mian resanigan akvon ili ne prenis por si. Mi bedaŭras ilin,
sed al tiaj mi helpi ne povas.
Pro tio, ke vi faris al mi tiam ĝojon, mi donacos al vi
sekvajn gracojn. Estu sana, Karlo. Amen.
Restu al
mi fidelaj, tiam vi estos feliĉaj. Maria
Chuchelná
15.5.1966
Ĉi tie temas pri tute intima interparolo, en kiu, inter aliaj, la
Virgulino Maria petas Karlon Židlický pri disdonado de la bildeto pri
Jesuo Kristo, kiun li estas multkopiinta kaj por kio li ne havas monon. Ŝi
promesis rapidan helpon, kiu supozeble aperis pro tio, ĉar pli poste la
Virgulino Maria dankos pro la bela aranĝo de la laboro kaj ĝia efika
disdonado. Ĉe la fino Ŝi parolas: Mi ĝojas, ke vi faras nenion por havi
iun profiton, sed nur por la afero mem, kaj pri tio mi memoras. Amen.
Ĉiun
servon por mi kaj por mia Filo mi malavare rekompencos. Maria
Chuchelná
1.6.1966
Mi havas pro vi, Karlo, neordinaran ĝojon. Mi volas hodiaŭ paroli pri la
sankta meso. La sankta meso estas ĝuste la ripeto de la vivo de mia kara
Filo. La apartaj partoj de la sankta meso rilatas al Liaj sufero kaj
gloro. Ĉe la sankta meso vi devas esti ĉiam tre koncentriĝinta kaj
travivadi ĉiun tiun suferon kaj doloron, kiujn travivadis mia Filo en sia
vivo. Estas grava tio, ke vi partoprenu kiel eble plej ofte la sanktan
Komunion tial, ĉar sekve mia Filo estas kun vi ĉiame. Bone vi faras, ke vi
penas pri tio, sed ankaŭ bezonatas ĉe la pekkonfeso pli multe da pento,
por ke la efiko estu pli abunde donacita per la graco. Ne forgesu, ke la
peko, kiu al vi ŝajnas banalaĵo, povas esti ĉe Dio gravaĵo. Precipe atentu
pri la pekoj ripetiĝantaj, ĉar tiuj ĉi fariĝas vere la gravaj. Tiel vi
ĉagrenas mian Filon, kiu vin tiom ege amas, kaj vi vian animon
turmentas. Sed ne timu, vi estas sub mia gardo.
Tiu, kiu
travivas sanktan meson kun Jesuo, tiu vivas en lia amikeco. Maria
Chuchelná
2.6.1966
Karlo, pri kio vi volas hodiaŭ min demandi? Ne hontu, mi ĝojas, se vi
estas sincera kaj malkaŝa.Vi pravas, ke la honoro prezentata al Jesuo
Kristo devas esti evidenta. Sed kiamaniere evidenta? Ne per kliniĝo kaj
brustobato, ne per videblaj donacoj kaj saĝaj paroloj. Kun Jesuo ĉiu devas
identiĝi en sia vivo per plenumado de Lia ordono de la amo, pro kiu Li la
vivon oferdonis. Hodiaŭ ege, Karlo, plaĉis al mi via pekkonfeso kaj mi
estis devigita rideti, kiel vi per sincera konfeso de la pekoj kaj esprimo
de la profunda bedaŭro tiel surprizis la konfesprenanton, ke li dum
momento ne trovis vortojn, kiujn li devis al vi diri. Kaj li estas vere
bona kaj pia pastro, plaĉa al mia koro. Venu al li, kiel eble plej ofte,
sed nian interparolon lasu provizore nur por vi mem.
Atentigu tamen homojn ĉirkaŭantajn vin, por ke ili ne
fidu al la laikaj aĵoj. Ili estas nekorektaj, kaj ĉe Dio ili havas nenian
valoron. En viaj multaj okazintaĵoj ĉiam avertu, ke la homoj preparu sin
por la transa mondo. Rememorigu al ili la parabolon pri la prudentaj kaj
neprudentaj virgulinoj. Mia Filo volas alvoki ĉiujn al la nupta festeno,
sed la homoj ne volas tion ĉi kompreni. Tial mi ilin bedaŭras, ĉar restas
tiom malmulte da tempo!
Sed vi, Karlo, ne timu kaj restu tia, kia vi estas.
Amen.
La
gracon mi donas pro la amo kaj honorigo. Maria
Praha
8.8.1966
Karlo, mia aminda filo, mi volus hodiaŭ al vi ion diri pri miaj aperoj. Mi
ĉiam aperas al homoj simplaj, kies animo estas plene pura. Plej ofte mi
aperas en montoj, arbaroj, en pura naturo. Mi ne povas aperi sur lokoj
malpuraj, abomenaj, plenaj de peko kaj de homaj malbonemoj. Ofte mi ankaŭ
aperas super oceanoj kaj maroj al simplaj fiŝistoj, kiuj estadas tiom
piaj, ke tio min eĉ kortuŝas. Dum tempestoj kaj ondobatoj mi tenas super
ili ŝirman manon.
Ankaŭ mi venas al purgatorio, kie min la animoj salutas
kaj ege ĝojas, ĉar mi helpas al ili kaj elpetas de mia amata Filo la
mallongigon de iliaj purgatoriaj suferoj. Plej bele mi sentas min en la
ĉielo, memkompreneble, inter la sanktaj animoj, en la brakoj de mia amata
Filo, kiu tiele deziras ĉirkaŭbraki ĉiun animon.
Miaj aperoj estas ĉiam averto por la homoj. Per ili mi
celas atentigi pri la aĵoj, kiujn ili ne pripensas, pri la malbono, kiu al
ili ruze minacas. Miaj aperoj ne estas oftaj, sed ili ĉiam celas akiri
pluajn animojn por mia Sinjoro, mia Filo Jesuo Kristo. Eĉ vi, Karlo, ne
scipovas imagi, kiom da animoj mi akiris post mia apero en Lurdo, en
Fatimo kaj en La Salette! Sed kiom da obstakloj, kontraŭstaroj kaj
malamoj, kiom da gracoj mi kun mia Filo devis elverŝi sur tiujn lokojn,
ĝis ili estis fare de la Eklezio oficiale agnoskitaj kiel lokoj de mia
vera aperado. Same estas kaj estos tio sur Turzovka, kien vi, Karlo,
denove iros. Mia apero kaŭzis al pluraj piaj homoj multon da seriozaj,
ofte vivaj, problemoj kaj malgraŭ tio ili venas sur la monton Živčák, la
pilgrimantoj plinombriĝas, kaj ilian fidon je la sankteco de tiu ĉi loko
oni ne povas estingi. Ili ofte eltenas pro la vojaĝo grandajn oferojn, sed
pro tio ili pli multe da gracoj ricevas. Same kiel vi, mia filo. Vi
ĝisvivos belan kapelon konstruitan je mia honoro, sed mi diras al vi, ke
ĉi tie estos staranta ankaŭ sanktejo, kaj mia loko sur Živčák estos
agnoskita fare de la Eklezio. Amen.
Miaj
aperoj alkondukas novajn animojn al Dio. Maria
Rapidtrajno
Praha – Ostrava 9.8.1966
Karlo, mi dankas vin pro tio, ke vi min honoris per belaj floroj, mi
ne forgesos tion. Mi ĝojas, kiam vi parolas kun mi nature, kiel kun via
Panjo. Mi ne ŝatas artparolon, formalaĵon, kaj jam tute ne la preĝon
komprenatan kiel ĉiutagan devigon, la parton de la taga programo.
Interparolu kun mi per la koro, kaj vi baldaŭ ekaŭdos mian voĉon.
Nun en la trajno ni povas interparoli kune kiel ĉe vi hejme
aŭ sur Turzovka. Tion, ke mi estas proksime al vi, vi vidas ankaŭ laŭ tio,
ke vi tiel rapide resaniĝis, eĉ malgraŭ tio, ke la kuracistoj timigis vin
pri longa malsano. Vi havas mian resanigan akvon kaj mian amon, kaj tio ĉi
sufiĉas. Amen.
Turnu
vin al mi kun sincera koro! Maria
Bruntál
11.8.1966
Hodiaŭ, Karlo, mi volas ion al vi klarigi pri mia senĉesa helpo.
Mia senĉesa helpo estas destinita por tiuj bonaj
animoj, kiuj petas pri ĝi. Ĝi estas senĉesa tial, ĉar mi ĝin donas
senĉese, precipe en la okazoj, kiam jam neniu helpo homa estas ebla. Tio
estas dum malsanoj, sed ankaŭ en ĉagrenoj de animo, kiam homo sentas sin
delasita, sen espero, sen helpo. Mi ne permesas, ke la animo, kiu petas
min pri helpo, enfalu malesperon. Neniam mi povas rifuzi mian helpon. Mia
senĉesa helpo tamen rilatas ĉiujn animojn, malbonajn kaj bonajn, kiuj
petas. Ĝi alproksimiĝas rapide kaj ofte, kaj ankaŭ neatendite. Kun ĝojo,
kaj danke al ĝi, ĝin akceptas la animo, kiu kun la fido konfidas al mi,
kaj kiu serĉis helpon ĉe mi en la senespero pri la fortoj de ĉi tiu mondo.
Tiuj animoj faras al mi grandan ĝojon, tial ili laŭregule ne forgesas pri
mi, kaj trovas pere de mi ankaŭ la vojon al mia kara Filo.
Rememoru, Karlo, kiel antaŭ nelonge vi petis min pri la
helpo, kaj tiu alvenis tiam rapide, ke vi mem estis surprizita. Sed kial
vi estis surprizita, se vi scias, ke mi estas proksime al vi? Karlo,
Karlo, kia estas via fido? Ĉu tiu de la nekredema Tomaso? Malgraŭ tio
ĝojigis min via pieco kaj la firma volo. Amen.
Mia
helpo senĉesa – por ĉiuj animoj.
Maria
Praha 12.8.1966
Mia kara Karlo, refoje vi estas hejme post pilgrimado postulanta penon.
Ĉifoje vi portis pli grandan pezaĵon ol alitempe. Tiom multe da
resaniga
akvo vi estis portanta sur via dorso al la bezonantoj! Eĉ vi ne scias, kion
vi faras por ili kaj por mi, kaj mi tion ĉi al vi ne forgesos.
Hodiaŭ mi rakontos al vi iom pri la vera amo al Dio. La
amo al Dio devas esti vera, tio signifas, ke se vi Dion amas, vi ne timas
por Li fari kion ajn. Ĉiujn malfacilaĵojn, kiujn vi estas renkontinta,
venkofaru sole por Dio kaj por la amo al Li. Tio ĉi estas kelktempe tre
malfacila pro tio, ĉar la homo multfoje pli fidas al propraj fortoj kaj
fogesas, ke sen Dio li povas nenion fari.
La homa animo ofte pensas, ke se li partoprenas la
sanktan meson, do tio sufiĉas por plaĉi al Dio, sed ne estas tiel. Dio
volas, ke la homa animo montru sian amon al la Sinjoro, mia kara Filo
Jesuo, laŭ la videbla maniero. Jes, Karlo, kiom valoras la animoj, ke ili
partoprenas la sanktan meson, kaj preĝadon, se ili ĉe tio vivas ne laŭ la
Diaj ordonoj.
La amon al Dio la homo povas montri, se li estas
persekutata pro la kredo kaj malestimata. Li ne permesos, ke aliaj detruu
lian bonan volon. Li ne cedos. Same tie, kie li ne timas konfesi sian
kredon kaj sian estimon al Dio kaj al Liaj ordonoj publike, sed senkaŝe
afirmas tion. Tiujn homojn Dio precipe benas kaj bonvenigas ilin en sian
eternan regnon.
Memoru, ke amo al Dio devas esti malkaŝa, kaj se vi
volas esti feliĉa, amu Dion kiel eble plej arde. Por via amo Li repagos al
vi multoble. La Dia amo estas respeguligo de la Dia Koro... Pro tio ofte
turnu vin al Li kaj ripetadu: Koro de Jesuo, kompatu min! Kaj vi ekkonos
la veran Amon, ĉar Ĝi kiel unusola scipovis suferi pro viaj pekoj ĝis la
morto. Tion ĉi la homa amo, eĉ tiu plej bela, ne scipovas realigi, ĉar ĝi
estas nur la respeguligo de la Dia amo. Amen.
Por la
amo al Dio – gracoj. Maria
Praha
9.10.1966
Kara Karlo, kelkajn aĵojn mi
sciigas ne nur al vi, sed al ĉiuj, kiuj volas min aŭskulti. Hodiaŭ mi
volas diri al vi ion pri mia monto, sur kiun vi tiom ofte vojaĝas. Mia
monto super Turzovka estas loko, kien mi ofte venas, kaj mi tion faras pro
tio, por ke la homoj turnu sin al Dio. Mi vidas do, kie la pieco estas
ĉiam pli kaj pli malofta, la homoj hontas konfesi, ke ili fidas al mia
Filo Jesuo Kristo kaj sian atenton ili dediĉas nur al la mondaj aferoj.
Mi aperis al la pia montano, kiu neniam forgesis preĝi
al mi, kaj pro tio mi konfidis al li apartan taskon. Li estis pro tio
persekutata, ne multe da homoj fidis al li, tial mi devis veni denove por
afirmi tion, kion li deklaris pri mia apero.
Ĉiun, kiu sur mian monton venas, mi pridonacas per mia
graco. Kun ĝojo mi aŭskultas belajn kantojn de pilgrimuloj, kaj al iliaj
preĝoj mi mem aliĝas, kiam la homoj tie min vidas, sed ne rekonas!
Mia monto estas loko, kiun mi mem elektis pro tio, ĉar
ĝi estas tute disigita de la profana ariĝo. Ĝi estas loko, kie vivas
simplaj, sed piaj homoj, kiuj min, kiel la unuaj, ĉi tie akceptis kaj
neniam forlasis.
Mia monto estas bela ĝardeno de montaj floroj, arbaroj
kaj torentetoj, la loko taŭga por meditoj. Mia monto estas bela ankaŭ
vintre, kiam iĝas neĝotavolo, kaj en la suno ĝi plene brilas, kiel dum
printempo aŭ aŭtuno, ĉar ĝi ludas per ĉiuj koloroj. Mia monto havas
salubrajn fontojn, sed nur por tiuj, kiuj forte fidas.
Ĉiuj fontoj estas same salubraj, sed la akvon oni devas
uzi ĉe la preĝo, en profunda kredo al Dio, kaj en fido de mia helpo.
Mi aperis sur tiu ĉi monto ne por montri mian povon,
sed kiel patrino al siaj infanoj. Tamen mi bedaŭras, ke kelkaj miaj
servantoj (pastroj) ne volas akcepti per sia konscio mian aperadon kaj ne
kredas je la salubro de mia akvo.
Sed, miaj infanoj, eĉ ne iomete dubu en la koro, ke mia
monto estas porĉiame la fortikaĵo, kie mi volas turni ĉiujn malbonajn
animojn al la vivo – la vivo amanta mian karan Filon Jesuon Kriston. Amen.
Mia
monto estas fortikaĵo de piuloj. Maria
al
la indekso
Praha
19.4.1967
Vi min demandis, Karlo, ĉu mi bedaŭras, ke malbonaj homoj detruas mian
lokon sur la monto Živčák. Memkompreneble tio min tre doloras, sed mi vin
certigas, ke mia monto estas sub senĉesa protekto, kaj mia Filo Jesuo
punos severe ĉiun, kiu ĉi tie faras damaĝon. Kredu, ke la atakoj baldaŭ
finiĝos, kaj mia monto fariĝos same konata kiel aliaj pilgrimaj lokoj. Mi
favoras miajn fontojn per plua salubra forto kaj sufiĉos ankaŭ malgranda
gluto, por ke la malsanetoj pereu, sed la fido devas esti perfekta. Mia
akvo estas kontraŭ ĉiu anima kaj korpa malbono. Memoru, Karlo, ke mia
monto restas porĉiame sankta monto por la pilgrimuloj, se iliaj animoj
estos al mi fidelaj. Amen.
La
malbonon venkos mia kompato. Maria
Konečná
12.5.1967
Mi volas, Karlo, nun klarigi kelkajn cirkonstancojn ĉirkaŭ mia lasta apero
sur mia monto.
Mi elektis al mi la landon, kiu dum multaj jarcentoj
fidele honoris min kaj mian Filon. Venis la milito kaj post ĝi enpaŝis en
vian landon paganoj el la Oriento, kiuj sukcesis ĉion detrui helpe de
diablo.
La kredo flankeniris ĝis la ekstremo de la homaj
bezonoj, la religio estis perforte forigita, la homoj ne plu trovadis la
lokon por mia Filo, kaj min forlasis entute. Mi scias, ke malgraŭe restis
al ni multe da fideluloj, kaj eĉ kontraŭ la pezo de persekutoj kaj
neglektoj. Tiuj estas fare de mia Jesuo escepte pridonacitaj per la
eksterordinaraj gracoj.
Estas bedaŭrinde, ke la floro de viaj nacioj restas senpia.
Tial ankaŭ mi deziris per miaj aperoj ĉe Turzovka atentigi pri mia ĉeesto,
por kontroli la piajn spiritojn, kaj la malfidajn averti.
Miaj aperoj celis konduki la homajn spiritojn, por ke
ili konsideru pri la valoro, signifo kaj celo de la vivo, sed la homoj
plejparte ne akceptas tion, kaj krome tiuj, kiuj estas al mi venantaj,
primokas kaj persekutas min. Kaj tiele, Karlo, restas nenio alia krom tio,
ke mia Filo devos puni tiujn, kiuj Lin neglektas. Mi bedaŭras vian landon,
mi bedaŭras tiun iam tiel pian popolon, kiu nun estas en la diabla
kaptilo!
Mia lasta apero ne venigis la postulatan rezulton, kaj
tiel estis pro tio, ĉar min miaj servistoj en pli granda nombro forlasis,
eĉ ili avertadis la fidulojn kaj minacis al ili. Sed tio, Karlo, ŝanĝiĝos.
Mi vian landon ne forlasos kaj miajn aperojn mi argumentos. Amen.
Mia lasta apero estas mesaĝo por la ĉeĥa kaj slovaka
popoloj. Maria
Konečná
29.9.1967
Neniam, Karlo, dubu pri mia proksimo sur mia monto. Ĉi tie mi salutas la
piajn pilgrimulojn kaj mi propetas al ili abundajn gracojn, kiam ili venas
ĉi tien, por ke ili min honoru per fasto, pieco, diservoj, kantoj kaj
kandeloj. Mi ankaŭ salutas tiujn, kiuj venas ĉi tien, kvankam nur pro sia
scivolemo kaj mi semas en iliajn korojn la grajnojn de la fido. Amen.
Mia
monto portas al la pilgrimuloj benon. Maria
Konečná
25.10.1967
Ni devas diri al ni hodiaŭ, Karlo, pri la preĝo. La preĝo estas esenco de
la homa pieco. Preĝo devas esti sincera, plena de fido kaj sindono al Dio.
Oni devas en ĝin engaĝigi siajn animon kaj koron plene. Multaj homoj
pentofaras, sed sen la preĝo, la vera preĝo, tio estas nenia pentofaro.
Ankaŭ vi ne forgesu, ke en la preĝo vi petu ne nur pri io, sed ankaŭ danku
pro ĉiu bono, kiun al vi Dio donas pere de la propeto de mia Filo kaj de
mi.
La plej grandan ĝojon faras al ni la preĝo, en kiu vi
turnas sin al ni kun la fido de infaneto, malfermas vian koron pri ĉio,
pri kio vi ĝojas kaj kio vin afliktas, kaj ĉi tion vi lasas al la volo de
Dio. Tiujn ĉi animojn ni pleje favoras.
Tia animo estas ekzemple M. Lašút, tial li scipovas respondi je la
demandoj de la pilgrimuloj simplavorte, sed tamen klare. Liaj respondoj
estas kondukataj de la Sankta Spirito, tial kredu al li.
Mi aranĝis, ke mia akvo sur la monto havu ĉe vere pia
preĝo la saman salubropovan rezulton kiel en Lurdo. Amen.
Preĝu
per tuta koro kaj animo. Maria
al
la indekso
Živčák
4.2.1968
Al mi plaĉas ĉi tiu loko, kie mi aperis, kaj mi deziras, ke ĉi tie estu
konstruita kapelo, kapelo tute simpla, kaj en ĝi la skulptaĵo, kiun ni
kune kreis kun la pia animo de la simpla ministo (A. Lasák). Li penis
montri mian veran similaĵon, sed mi scias, ke la realo estas alia, la
materio ne povas havi naturan aspekton.
Ĉi tiu ministo neniam en la vivo forgesadis pri la
estimo al mi, kaj kiel la unua li komencis viziti min sur la monto Živčák.
Tial mi lin elektis, ĉar liaj preĝoj estas por mi ankaŭ ŝatataj.
Por la skulptaĵo mi donis la restaĵon de la pina
trunko, sur kiu estis pendigita mia bildo, kaj kiun ankaŭ mi ĉe la apero
tuŝis. Tial la skulptaĵo el tiu arbo estas benita per mia propra mano.
Ne estas domaĝo, ke sur la monton alvenas sufiĉe
malbonaj homoj, vi ekvidos kaj ĝisvivos tion, Karlo, ke sur la loko de mia
apero oni konstruos la kapelon, kaj la grupoj de pilgrimantoj sur la
monton estos ĉiam pli kaj pli multnombraj, ĉar la homoj jam ekkonis, ke
miaj fontoj resanigas.
Prenu ĉiam la akvon por vi kaj por la bezonantoj kaj
kredu al ĝi, la kredo, ĝi estas, Karlo, la ĉefa afero, fidi kaj fidi, ne
konsideri kaj ne pripensi. Kun la firma infana fido vi atingos tion, kion
via cerbo neniam komprenos. Amen.
Grupojn
de pilgrimantoj mi salutos en la kapelo. Maria
Ostrava
6.7.1968
Ĝis nun mi nenion diris al vi, Karlo, pri bona animo de la arbaristo
Lašút. Mia bona Lašút firme kredas je mia helpo, kaj tial li ĝin ricevas
kaj ricevos. Li estas tre sindona al Dio kaj al sia Panjo. Lia kredo estas
tiom firma, ke li irus, kiel li al vi hieraŭ deklaris, peti la ĉefon de la
Eklezio, por ke mia apero sur Turzovka estu agnoskita.
Tiu ĉi simpla homo, kiu havas neniun teologian
instruitecon, scipovas kondukate de la Sankta Spirito senpere respondi al
la plej diversaj kaj komplikaj demandoj pri la kredo.
Lia hejma propraĵo estas tre simpla. Li vivas en
malriĉaj cirkonstancoj, sed tie daŭras ĉiama harmonio kaj ĝojo pro tio,
kion li povas por Dio kaj por mi fari. La tagon li komencas kaj finas per
preĝo, same kiel liaj edzino kaj infanoj.
Hieraŭ vi al li venis malfrue, sed li vin akceptis kiel
malnovan bonan konaton. Jes, mi donis al li indikon kaj li vin jam de
longe atendis. Mi deziras, ke tiu bela rilato inter vi neniam estu per io
rompita.
Sciu, Karlo, ke la instruiteco estas por la sankta
kredo kutime granda obstaklo, ĉar tio, kio estas en la homo humana, kaj
ĉefe la intelekto de la instruiteculo, ribelas, kaj tio signifas la
grandan baraktadon inter la animo kaj la intelekto. Tio ĉi tamen ne
ekzistas en simpla homo.
Mia kara Lašút havis tre maldolĉan vivon, sed nun, kiam
li trapasis la multenombrajn provojn, li havas jam trankvilon, kaj lia
vivo estas por li kontentiga.
Tamen mi timas, ke Lašúton povas ekregi la fierego.
Diablo havas diversajn povecojn. Tiam ĉiuj akiritaj gracoj malaperus.
Al vi, Karlo, nenio simila minacas, sed se vi parolas
pri la spiritaj aferoj, vi devas esti pli serioza, kaj neniam ŝercanto,
pli serioza!
Via interparolo kun Lašút estis ege korplena, kaj vi
ĉiam devas transdoni al li vian estimon, sed avertu lin pri la danĝero de
la fierego. Amen.
Tiuj,
kiuj ekkredis, fariĝu miaj apostoloj. Maria
Praha
7.7.1968
Kiam vi kunportis la akvon el mia aminda monto, mi devas diri ion gravan
pri tiu akvo.
Ĉiam, kiam mi aperas al miaj bonaj infanoj, mi venigas
al ili ion por plifortikigo. Tiu ĉi donaco por la korpo kaj animo troviĝas
en la fonto de la „resaniga“ akvo, kiu elŝprucis okaze de mia apero. Kio
estas tiu ĉi akvo kaj de kie ĝi aperis?
Tiuspeca akvo elŝprucas ĉie, kien nur rigardos la Dia okulo,
tial Dio lasis al ĝi elŝpruci ofte sur neordinaraj lokoj. Tiu ĉi akvo ne
estas ordinara, sed la akvo de la sankta fido. Tiu ĉi sankta akvo tamen
agas nur tiam, se en ĝi estas plena fido. Do ĝi ne estas medikamento, kiun
ĉiu povas uzi, sed nur tiu, kiu havas fortan fidon ankaŭ pri ĝia salubra
povo.
Rememoru la vortojn de nia Sinjoro, kiel Li vokis al la
resanigito: Via fido vin resanigis! Tial ne ĉiu estas resanigita. Tio ne
dependas de la kvanto de la akvo, sed de la vera fido, de la forta fido.
Tiu, kiu ne fidas, tiu ne povas atendi la efikan agon
de ĉi tiu akvo. Tial ankaŭ la fakuloj, kiuj ĝin esploris, ne trovis en ĝia
konsisto ion eksterordinaran. Jes, tie troviĝas nur kelkaj fontoj, sed
esence temas nur pri unusola fonto, do pri la fonto de la vera fido.
Ĉu vi jam komprenas, Karlo, kio estas grava? La akvo en
sia konsisto restas nur akvo. La homoj diversmaniere kaj mise konjektas
pri ĝia ago, ke kelkaj el ili resanigos la okulojn kaj aliaj la ventrajn
internaĵojn. Sed Karlo, ĝi ne konsistas en tio, neniu fonto posedas iun
specifan agopovon, sed ĝi resanigas konvenan malsanon, kiam nur la fido
pri la resanigo estas forta. La fido estas la esenco de ĉio alia. Tiu, kiu
havas la fortan fidon estas feliĉa kaj ĝisvivos ankaŭ la ĉielan paradizon.
La akvo el mia monto fariĝu simbolo por tiuj, kiuj
volas travivadi la eternan paradizon. Al tiuj, kiuj mian akvon disportas
por tiuj, kiuj ĝin deziras, sed mem ne povas atingi mian monton – mi donas
mian benon.
Tamen tiu helpo devas esti sendeviga, ĝoja kaj esence
neprofitema. Kiel modelon ili prenu la bonan samarianon.
Tial ankaŭ disportu mian akvon, miaj infanoj, tien, kie
ĝi estas fakte bezonata, kaj se en ĝi estas la vera fido. Amen.
Tiu, kiu
forte fidas, tiu estos resanigita. Maria
al
la indekso
Praha
23.2.1969
Mia monto dum la festotagoj svarmas de multaj homoj. Sed ĉu homoj, kiuj
tien venas estas vere piaj? Karlo, mi vidas iliajn korojn, eĉ se ili
mienas kiel ajn.
Tiujn, kiuj turnas sin al mi kun humileco, mi benas kaj
feliĉigas ilin per miaj gracoj. Tion, kion ili petas de mi kaj de mia Filo
kun vere profunda fido, ili ricevos.
Tamen multaj en sia fierego provas mian amon kaj
paciencon. Ili estas scivolaj, ĉu ankaŭ al ili povas ekzemple okazi la
salubra ago de mia akvo. Kaj se ne, ili havas kaŭzon por ĉesi fidi al mia
monto, kaj sur miajn fontojn ili ĵetas kalumniojn. Mi kompatas ilin,
sed iujn mi tamen realkondukos, ĝis kiam ili ne plu havos eblecon de iu
serĉi lahelpon.
Kelkaj venas ĉi tien eĉ peti pri materiaj aferoj, pri
bona prospero aŭ pri posteno. Ĉe tio ili kondutas supere, kaj kun neglekto
al tiuj, kiuj ĉi tie antaŭ mi genufleksas. Al ili valoras la vortoj de mia
Filo: Ve al vi!
Mi devas rideti, kiam ĉi tie ili lasas en la ŝparmonujo
multan monon, same kvazaŭ ili volus min subaĉeti. Ili transigas la
surteran nocion de la valoro al la ĉielo kaj ne komprenas, ne scias, ke
niajn donacojn oni ne povas pagi, sed nur per amo danki.
Kaj la amon ili esprimas nek inter si, nek al Dio, nek
al mi kaj nek al mia kara Filo.
Vi, Karlo, konas la valoron de la amo, tial mi vin amas kiel
mian propran infanon. Nur tia restu. Amen.
Mia
monto helpas nur al la humiluloj. Maria
Praha
1.11.1969
Mi ĝojas, mia kara Karlo, ke vi hejme vidigis la bildeton de mia similaĵo
el la monto de Turzovka. Eble vi ne konas ĝian historion.
Ĉi tie surtere inter vi paŝadas ofte malsignifaj homoj,
kiujn neniu eĉ rimarkas. Kaj tiujn plej malsignifajn el la malsignifaj mi
rekompencas per miaj gracoj kaj per aperoj. Ili estas nek miaj servantoj
nek povuloj de ĉi tiu mondo, sed tiuj, kiujn oni plej neglektas, sed tamen
ili estas fidelaj al mia Sinjoro kaj al lia ĉiela Patrino.
Tial ne estas hazardo, ke hodiaŭ en mia unua sabato de
la monato novembro, venis en viajn manojn la preĝo, kiun mi al certa
simpla animo revelaciis mem.
Ĝi ne estas subskribita kaj neniu pri ĝi ion pli
proksiman sciigas, ĉar mia elektita animo timas ne pri si mem, sed ke la
preĝo ne estu misuzita. La homo en via tempo estas ofte disraviĝinta kaj
trompata per spiritaj agoj de diversaj homoj, kiuj interesiĝas ofendi la
sentojn de la pieco aŭ almenaŭ ilin vundi. La preĝo, kiun vi prenis, ĝuste
koncernas mian bildeton, kiun vi havas vidigitan sur la altareto.
Sur unu arbo – sur pino – pendigis iu tute nekonata,
sed honesta animo la bildeton – tian pilgriman, kiu prezentas la
Virgulinon Maria kun Jesueto surbrake, ambaŭ kun kronetoj surkape. Sed
venis malbonaj homoj kaj la altaretojn en la arbaro ili frakasis. Ili
ekflamigis fajron, ĉar estis nokto, kaj ĉion, kio estis ligna aŭ papera,
tablotukojn kaj sanktajn krucojn ili ĵetis en la fajron. La satanaj flamoj
glutis tion, kio estis glutebla, kaj mia bildo brulis, sed detruita estis
nur la kadro kaj parte la randoj de la bildo. Mia vizaĝo kaj la vizaĝo de
mia infaneto kuŝis en la cindro netuŝita per fajro, nur sur mia kolo
restis unu malgranda cikatro.
La fajro de longa tempo jam estingiĝis, la malbonaj
homoj iris for, kaj denove venadis la bonaj, kiuj ploris, kiam ili tiun
ruinigon vidis. Ili prenis la restaĵojn de la ornamoj, kunportis la
novajn, fiksis la krucojn, ornamis ilin per floroj.
Nur mia bildo restis tie en la eksfajrejo kaj ĝi
atendis, kiu el la kredantoj ĝin prenos. Sekve germana kuracisto prenis je
mia indiko la bildon, riparigis ĝin, enkadrigis ĝin, kaj lokis ĝin ne plu
sur mia monto, sed en sia lando.
De tiu tempo pasis jam multe da tagoj, pri la bildo oni
komencis forgesi, sed mi ne forgesas, tial mi aperigis tiun ĉi preĝon. La
apero estas vera kaj vi, mia kara pilgrimulo, faros al mi ĝojon, se vi
mian preĝon propagos, kaj per tio servos vin. Ju pli vi estos konsideranta
ĝiajn vortojn, ju pli ofte vi ilin ripetos, des pli vi ekkonos, kiel ili
estas efikaj.
Preĝu kaj disvastigu, Karlo, mian preĝon kaj estu
trankvila, mia mantelo ŝirmas vin kaj vian tutan familion. Amen.
Mi
deziras esti nomata la Reĝino de Turzovka. Maria
Per tiu ĉi amoplena bildo mi volas esti nomata Reĝino de Turzovka.
Mi estas kronita Reĝino kaj Patrino de kronita Filo.
Mi estas trioble mirakla Reĝino, ĉar mi estas Filino de la
Patro, Amatino de la Sankta Spirito kaj Patrino de Difilo.
Rigardu min, mi havas cikatron sur la kolo kiel signon
de la malamo fare de la homoj, kiuj min volis ekkapti malbonintence. Mia
mantelo nenie estas butonumita, ĝi nur pendas libere de sur la maldekstra
brako, por ke mi povu kiam ajn super vi disetendi ĝin.
1. Tiu, kiu antaŭ tiu ĉi amoplena bildo preĝos, super
tiun mi etendos mian mantelon kiel Filino de l´ Patro.
2. Kien ajn ĉi tiu bildo estos alportita, en hejmon aŭ
preĝejon, tie estos mia mantelo disetendita per propeto kiel Amatino de la
Sankta Spirito.
3. Tiu, kiu min – senrilate de tio, kie li en konvena
momento troviĝas – estos naŭfoje alvokinta min per la vortoj: Reĝino de
Turzovka, disetendu vian mantelon super mi, super tiu mi ankaŭ etendos
mian protektan mantelon kiel la Patrino de Difilo.
Same kiel mia mantelo iam ŝirmis tiun ĉi amoplenan
bildeton kontraŭ flamoj kaj faris neatingeblan spacon ĉirkaŭ ĝi, tiel
ankaŭ nun per mia mantelo mi estigos la spacon, tendeton, en kiu vi
estados kun mi. Vi povas tie preĝi, sin oferi kaj akcepti la Sakramenton
de la altaro. Neniam tamen forgesu pri mi.
En tiu spaco vi povas kaj devas, se vi jam alvenas kun
iu afero, viajn donacojn al Dio donadi pere de miaj manoj. Mi obligos
viajn donacojn, mi plenigos ilin per radioj de miaj gracoj, kaj kiel
perfektajn mi donos ilin al Dio anstataŭ vi, al Dio, Kiu ilin pere de mi
akceptos kun ĝojo.
Mi ŝirmos vin, kiel tiun amoplanan bildon iam kontraŭ
la malamo de malamikoj kaj kontraŭ la malbono de ĉia speco. Mia helpo
estas rapida kaj certa. Mi ne lasos vin por la inferaj flamoj, sed mi
trempos vin en la flamojn de mia amo. Mi kondukos vin kiel la Reĝino kaj
la Patrino de la Reĝo de la mondo – al mia Jesuo Kristo. Mi ĉiam vin tuj
helpos kaj mi klopodos pri via eterna vivo. Amen.
Praha
30.11.1969
En la lasta tempo denove akriĝis atakoj kontraŭ Eklezio, kontraŭ pastroj,
la kredantoj, mia Filo estas ofendata. Dio estas abolata. La diabla
akropinto estas direktita ankaŭ kontraŭ mi kaj kontraŭ miaj ŝatataj lokoj.
Turzovka estas kontestata, konsiderata kiel eraro, sed vi, Karlo, ne kredu
je tiuj ĉiuj kalumnioj, kiuj estas publike disvastigataj. Ili estas ja
malicaj, elpensitaj mensogoj. Refutu ilin, refutu! Mia apero estas vera
kaj pruvita.
Multaj homoj kune kun miaj servantoj estas suspektemaj.
Ili ne povas imagi, ke al la Dipatrino ne povas la homo, do nek la
servanto, ordoni, kie aŭ kiam Ŝi devas aperi! Mi mem elektas la animojn,
kiuj estas indaj por tio.
Ho homoj kaj vi, miaj servantoj, kiel mi sentas el viaj
vortoj envion!
Vi devas senĉese ripetadi al vi: „amu vian proksimulon,
kiel vin mem.“ Sed la malamo via atingas eĉ ĝis la tombo. Kial vi
persekutas simplan homon, kiun mi, pro lia fideleco elektis? Kial vi ne
fidas al li, kaj faras de li frenezulon? Ĉu tial, ĉar li vidis tion, kion
vi en via fiereco ne vidos?
Mi donis kiel la pruvon la salubran akvon en la loko,
kie neniam iu ajn akvo estis. Vin tamen ĝi ne resanigos, ĉar al vi mankas
la fido. Vi komisias viajn fakulojn, por ke ili ĝin esploru, sed ili en ĝi
nenion eksterordinaran povas trovi, ĉar ĝia salubra agado estas en la
fido.
Do la sankta fido estas bezonata, ne nur trinki la
akvon, sed ankaŭ kredi, kaj neniam esplori. La fidon oni ne povas esplori,
la fido estas en la koro.
Kaj la ekleziaj prelatoj senĉese nur esploras kaj pli
ofte mian aperon refutas, eĉ ili malpermesis iri sur mian monton. Kia
doloro, kia ĉagreno en mia koro!
Kio okazas, ĉu vi ne aŭdas la vortojn de via Patrino,
miaj infanoj?
Mia kara Filo finadis siajn parabolojn per la vortoj:
Tiu, kiu havas orelojn por aŭskulti, aŭskultu! Kaj ĉi tie al vi parolas
mi, via Patrino, sed vi ne volas aŭskulti, kaj vi aŭskultas la diablon,
kiu al vi flustras: Ne fidu! Ne fidu!
Memoru, ho Karlo, mia apero en Turzovka estas reala kaj
pri ĝia ekzisto mi neniam plu konvinkados. Amen.
Aŭskultu
la Patrinon, sed ne la diablon! Maria
al la indekso
Praha 6.3.1971
Pri mia resaniga akvo jam ni kune, Karlo, kelkfoje parolis. La homoj de vi
volas ricevi recepton kiel ĝin uzi, por ke ĝi estu salubra. Ĝi ne estas
medikamento por malsanoj, kiel preskibas la kuracistoj. Vi povas trinki
litrojn da ĝi kaj nenio saniĝos, kaj inverse, sufiĉas unu malgranda guto,
kaj la plej grava malsano povas esti sanigita.
Oni devas unue havi grandan fidon kaj koncentriĝon.
Antaŭ la konsumo de ĉi tiu akvo estas bezonata preĝo, ĉefe la sankta
rozario, per krucosigno konfesi sian fidon kaj alvoki la ĉielan Patrinon.
En ŝiajn manojn enigi siajn dolorojn kaj esperojn, ĉiun sian fidon. Tiam
la akvo povas kaŭzi la efikan rezulton. Ĝi sanigos la vundojn de korpo kaj
animo. Kiom da pilgrimantoj revenas de Turzovka plifortigitaj je la animo
por la malfacilaj tagoj de la ĉiutaga vivo! Kiom da homoj ĉi tie
ekkomprenis, kion ekkonis mia kara arbaristo, ke la amo devas havi
fundamenton sur la pardono. En multaj familioj disflamiĝis la lumo de la
repaciĝo, multe da animoj trovis denove la komunan interkompreniĝon. Sed
pri tiuj ĉi mirakloj ili ne plu scias, nek parolas pri ili. Tamen mi tre
ĝojas. Amen.
Kiu volas esti resanigita, venu al mi sur monton Živčák!
Maria
al la indekso
Praha
24.1.1972
Miaj infanoj, kiel ege mi deziras, ke miaj infanoj sur ĉi tiu monto
deziru, ke miaj infanoj sur ĉi tiu mondo estu savitaj de la justa puno
fare de mia kara Filo! Tial ekzistas miaj aperoj en la diversaj partoj de
ĉi tiu planedo ĉiam pli oftaj. Mi volas vin veki pli frue, ol estos jam
tro malfrue, ĉar mi ne plu haltigos la manon de mia Filo.
Kaj ankaŭ en via lando mi aperis kelkfoje, sed ĉio
estas vana. La homoj min ne aŭdas, neglektas mian averton kaj ili ĝin ne
rimarkas. Plimulto de via popolo vivas en pekoj, kaj ankaŭ en tiuj pli
gravaj, ofendas per ili la Sinjoron, neglektas la Sanktan Spiriton. Mi ne
vidas grupojn vizitantajn la Diajn preĝejojn, mi ne vidas humilecon, mi ne
vidas amon al Dio, sed egoismon, malamon kaj kontraŭamon, sopiron pri
mamono kaj senfundan memamon.
Ĉu vi aŭdis hodiaŭ, Karlo, ke denove estis sur mia
amata monto detruo, la skulptaĵoj disbatitaj, la krucoj bruligitaj. Ĉie
estis videbla tiu kolero, kaj la malamo fare de malbonaj homoj. Sed mi,
via Patrino, diras al vi, la diablo min ne superos kaj venos la tempo,
kiam ĝuste ĉi tie sur tiuj lokoj, estos staranta mia kapelo kaj vi en ĝin
eniros.
Denove komenciĝas malbona tempo (tempo de la t.n.
normalizado), kaj miaj bonaj piaj infanoj refoje estas objekto de atakoj
fare de la obseditoj de diablo. Sed ne timu, mi, via Patrino kaj mia Filo,
ni ne forlasos vin! Amen.
Kaŝu
vin, infanoj, sub mian mantelon! Maria
al la indekso
Praha 5.9.1973
Miaj karaj infanoj, eĉ se ĉiuj Satanoj kaj diabloj kuniĝus, mia amata
monto denove revigliĝos de pilgrimuloj, kiuj donados la ateston pri la
mirakloj, kiuj tie okazos.
Mi avertas multajn, kiuj klopodas pri tio, ke la alveno
sur la monton estu malpermesita!
Tiujn plej freneziĝintajn mi forigos tiel, ke la ceteraj
tremos pro timo, ĉar la dekstra mano de la Sinjoro krude ekagos kontraŭ
ĉiuj malamikoj.
Mian resanigan akvon mi donis al la mizera, sed pia
lando, por ke ĝin vizitu ankaŭ tiuj, kies fido ne estas tro forta, por ke
ili ĉi tie lernu, pli bone dirite, por ke ili vigle vidu la piecon de la
bonaj montanoj.
Diablo koleregis, kiam li rimarkis, ke ĉi tie li perdos
animojn. Tial li proponis la „judasan moneron“ al tiuj, kiuj plej aktive
meritis pro disvastigo de la aperoj. Kiel ĝi efikis kun tiuj, kiuj lasis sin
esti trompitaj, vi mem bone scias. Ili mortis kun laika gloro, kaj kun
saketoj plenaj de oro, sed la animon ili perdis.
Miaj fideluloj, hodiaŭaj tempoj estas por vi
malfacilaj. Vi estas persekutataj kaj mortigataj, sed viaj nomoj estas jam
enskribitaj en la ĉielo, kie pro la fideleco atendas vin la eterna
festeno. Amen.
Mia koro
estas kun suferantoj. Maria
al la indekso
Praha
16.10.1975
Mia firmega Karlo, vi estis la atestanto pri tio, kiel mia amata monto
denove eldonas la pruvojn pri tio, ke mi tie ĉeestas.
Mi estas verdire Patrino de ĉiuj, sed mi malĝojas, ke
la bonaĵoj estas uzataj ĉefe de la eksterlandanoj. Kie neniiĝas la pieco
de via nacio? Al mi ne plaĉas tio, ke venas plejparte pli aĝaj homoj, kiuj
kun granda peno kaj multaj ĝenoj surgrimpas la monton, kiam la junaj estas
ĉi tie nur en modesta kvanto. Kaj la infanoj estas entute malmultnombraj.
Kion ili tiom timas? Sed ja ili tiom bezonas mian helpon, antaŭ ĉio! Se
ili venos ĉi tien al mi, tiam mi kun ili iros al iliaj hejmoj kaj mi faros
el ili la oazojn de la paco, trankvilo kaj amo. Ja tio ĉi bezonas tiom
malmulte da peno! Ili tamen venas, kiam al ili jam estas malbone, kaj la
helpon nenie trovas. Sed malgraŭ tio mi ilin bonvenigas kaj pro ilia fido
mi donas al ili mian gracon. Amen.
Alkonduku al mi infanojn kaj gejunulojn! Maria
al la indekso
Turzovka
24.9.1977
Mia firma infano, mia Filo deziras la homon tutan, ne nur la duonan, kaj
tion homo scipovas nur tiam, kiam li la Sinjoron amas senlime.
Mi devas al vi hodiaŭ klarigi Lian deklaron: „Mia filo,
mi estas Amo, kaj mi deziras, ke la homo dediĉu al mi sian amon
senlimigitan. Amen.“
Vi scias, ke homo devas lerni dum la tuta vivo kiel ami
Jesuon tiel, kiel Li tion deziras. Ĝi estas tiel, kiel vi devus havi la
amatan personon proksime al vi, senĉese. Sen ĝi vi estas malgaja kaj
necerta, vi sopiras pri ĝi, vi vokas ĝin al vi, kaj pro la ĝojo vi estus
mortanta, kiam ĝi al vi kun disetenditaj brakoj proksimiĝus. Ĝi estas la
amo, reala amo.
Kaj ĝi estas ĝuste mia Jesuo, kiu vin tiamaniere amas.
Li estas kun vi, antaŭ vi, malantaŭ vi, kaj neniam vin forlasas. Vi povas
Lin forpeli nur per la peko. Do tio ĉi estas perfido de la amo, kaj tiu
estas pagata per granda doloro. Amen.
Infanoj,
vian amon al Jesuo gardu kiel trezoron! Maria
Turzovka
1.10.1977
Mia kara infano, mi ĝojas, kiam mi vidas, kiel vi rigardas min kiel veran
Patrinon, kaj pli frue vi dankas, ke vi aŭskultas min.
En ĉi tiu malriĉa distrikto vi havas jam multe da
amikoj, kaj de ili vi eksciis, kiel ili min amas. Tial ĉi tiuj homoj estas
ĝojoplenaj, sinceraj kaj en ilia mizero malavaraj. Pro tio mi ilin benas.
Vi scias, la homo mem ne estas malbona, tian lin nek
Dio povus krei, sed lin incitas malbona spirito, kiu eluzas lian
tromemfidon kaj aliajn liajn malfortemojn. Finfine li tentis ankaŭ mian
Filon, eĉ tiel li ekkuraĝis alproksimiĝi al Dio. La homo, kiu pri Dio ne
scias, kvankam baptita, facile al li subiĝas. Estas pli malbone, kiam al
li subiĝas homo – kristano. Tiu estas por diablo tre multekosta rabaĵo.
Kaj kiam li tiel fine obsedos la animon de mia servanto, la tuta infero
ĝojas.
Filo, mia infano, preĝu por la pastroj, estu oferiĝinta
por la forfalintoj, por ke ili trovu denove la vojon al ilia Patrino, kaj
mi ilin ŝirmos. Amen.
Tiu, kiu
tenere amas mian Patrinon, tiu amas ankaŭ min. Jesuo
Turzovka
2.10.1977
Mi volus hodiaŭ kun vi, mia infano, interparoli pri tio, kio estas
fortikemo. Vi diras – sentimemo, kuraĝo, heroeco, jes, vi pravas, sed mi
vin kompletigos.
Fortikemo estas ĝuste senĉesa preparemo al la batalo
kontraŭ centra malamiko, kiu estas por la homo diablo. Ĉe li vi plej bone
montras vian fortikemon, tial, ĉar vi devas la tutan vivon refuti liajn
bone prikonsideritajn atakojn en la plej alta mezuro. Li bone scias, kian
valoron havas ĉiu homo. Li elektas la homajn malbonemojn kaj tiujn li en
sia plano por si utiligas. Li estas ruza, multe pli ruza ol la homo, ja li
estas estinta anĝelo, kiun Dio pro lia fierego forigis malsupren el la
ĉielo, sed kiel anĝelo li estas talentigita per neordinaraj ecoj. Li ilin
nun tro ruze utiligas kaj lia celo estas ŝteli de Dio kiel eble plej multe
da animoj.
Se la homoj konus la plej efikan ensorĉadon kontraŭ la
Satano, multe da animoj saviĝus. Sufiĉas diri: Jesuo, Maria, helpu! – kaj
la malbona spirito falas vizaĝaltere kaj kun rezisto li lasas la animon
resti en trankvilo. Sed bedaŭrinde estas nune tiom da nekredantoj, ke ili
eĉ niajn nomojn malagnoskas multgrade, aŭ ilin ne konas.
Vi, mia kara infano kun facilo refutas al la Satano
liajn tentojn, ĉar vin ŝirmas mia karmelitana vesto kaj la kruco de la
sankta Benedikto, sed ĉefe la fido kaj la amo al viaj ĉielaj gepatroj.
Amen.
Antaŭ la
nomoj Jesuo kaj Maria Satano falas vizaĝalteren. Maria
Praha
18.10.1977
Mia kara, mi aŭskultas vian animon kaj mi respondas al viaj demandoj.
Vi aĉetis la bildeton de la skulptaĵo, per kiu min
bildigis unu el la plej grandaj artistoj en la mondo, kaj vi deziras, ke
tiu skulptaĵo estu starigita ankaŭ sur mia monto.Tio tamen ne okazos, eĉ
ne povas okazi.
Mia skulptaĵo devas esti el la ligno de la arbo, kie mi
aperis, kiun mi estis tuŝanta. Ĝi estas ligna skulptaĵo, kiun kun mia
helpo ĉizis el tiu arbo simpla laboristo. Al tiu mi montris mian vizaĝon
kaj mi kondukis lian manon.
Prikonsideru tion, ke neniu alia skulptaĵo al mia monto
pli konvenas kaj ankaŭ mian kapelon neniu alia atingos. Mi estimas la
artiston, kiu min kun la sama amo bildigis kaj dediĉis, por ke ĝi estu
honorata fare de la mondo, kiel la plej bela Virino, Patrino kaj Reĝino.
Lian animon mi jam rekompencis, kaj nun li vidas, kian vizaĝon havas mia
amo.
Ne timu, Karlo, antaŭ mia simpla ligna skulptaĵo rave
fleksiĝos miloj da genuoj.
El la
ligno de la kruco vi ekvidos mian vizaĝon. Maria
al la indekso
Turzovka
23.10.1978
Karlo, mi dankas al vi pro via pacienco, ke en tiel malbona vetero vi
dufoje vizitis mian amatan monton, kaj krome vi kunkondukis du novajn
animojn, kiuj malrapide vekiĝas de la dormo. Por ili tio estos beno por la
estonto, kaj mi ne forgesos tion al vi.
Pere de la pacienco Dio provas, sed ankaŭ Li
rekompencas por ĝi.
Tial ne estu malpacienca, la kapelo estos konstruita,
se nur mi rompos la malkuraĝon unuflanke, kaj la malicon aliflanke. La
kolektitan monon por la konstruado nun ne donu al iu, sed lasu ĝin ĉe vi,
ĝis vi ricevos signon de mi.
La paciencon devas havi homo ankaŭ kontraŭ la diablo.
Jesuo trifoje aŭskultis liajn proponojn antaŭ ol Li ĝin definitive
forpelis. Kaj Li vin provas pri la pacienco al la infanoj, al la superuloj
kaj kunlaborantoj en la laborloko, en la venko ĉe la samaj problemoj, en
la kuraĝo vadi en koto kaj neĝo dum suprenirado sur mian monton al mi kaj
malsuprenirado.
Mi ĝojas, ke vi lin pacience venkobatas, kaj pro tio li
kontraŭ vi perdas memfidon pli kaj pli. Vi, mia infano, venkos, kaj vian
paciencon mi rekompencos per mia ĉirkaŭbrako. Amen.
Pacienco
estas provo de fideleco al Dio. Maria
Turzovka
1.11.1978
Mia fortikema infano, hodiaŭ ni rememoras la feston de Ĉiuj Sanktuloj. Ne
pensu, ke la sanktuloj estas nur tiuj, kiujn proklamas mia sankta Eklezio.
Estas multege da sanktuloj kaj ilin nomigas Dio mem.
Ili estas tiuj plej malgrandaj el la plej malgrandaj,
pri kiuj sur la mondo neniu klopodis kaj neniu al ili helpis, sed tiuj,
kiuj arde amis la Sinjoron, kaj siajn suferojn ili portadis al Li kiel
oferojn. Ili estas simplaj homoj, kiujn vi vidas en kiaj ajn vestoj, kiuj
estas malsataj, havas neniujn amikojn kaj aŭdas neniun vorton de konsolo,
la homoj tute forgesitaj en via mondo, kiujn pro tio Dio rekompencis per
la sankteco.
Ili estas ankaŭ tiuj homoj, kiuj ne malkonfesis sian
kredon, kaj verŝis pro ĝi sangon. Nur malgranda ono de ili estas konata,
kaj malgraŭe ili ornamas la Dian tronon. Ili ne estas nur la martiroj pro
la kredo, sed ĉiuj, kiuj dum du jarmiloj heroe proklamis sin al mia Filo
kaj ankaŭ por la plej alta prezo.
Ili estas ankaŭ senkulpaj infanoj, kiuj mortis pro
malamo, eĉ ankaŭ pro la neamo fare de iliaj patrinoj. Tiuj ĉi malgrandaj
Diaj infanoj mortantaj ĉiutage pro malsato kaj pro gravaj malsanoj estas
karuletoj de la Sinjoro, kaj pro sia martireco ili apartenas al granduloj
de la ĉielo.
Eble vi miras, kiel nemulte el tiuj, pri kiuj oni povus
diri, ke ili devas esti sanktuloj, estas reale de Dio akceptitaj!
Miaj karaj infanoj, la sanktecon ĉiu devas meriti, sed
tio povas okazi nur helpe de Dio, pri kio oni devas peti, multe preĝi,
forte ami, entute apogi sin sur la Dia mizerikordo. Kaj ankaŭ: Turnu vin
al mi, kaj mian propeton mia kara Jesuo neniam rifuzos. Amen.
Gesanktuloj de Dio estas ankaŭ viaj propetantoj. Maria
Turzovka
2.11.1978
Mi dankas al vi, Karlo, ke vi vizitis bonan animon, kiu alportas al la
Sinjoro grandajn oferojn tiel, ĉar li Lin neelparoleble amas.
Konsoli aliulojn en mizero estas bela eco kaj ĝi
apartenas al la bazaj kristanaj devoj. Sed rememoru mian Filon, kiam Li
estadis sur la tero. Li ne venadis konsoli pro la devo, sed pro la amo,
kaj ankaŭ via helpo devas eliĝi pro amo, tio estas pro la amo al la
proksimulo kaj pro la amo al Dio. Ne pensu, ke tion via proksimulo nek
rekonas nek sentas. Se iu metas eĉ signifan monon por la subteno de la
bezonantoj, sed ne vidas, ke lia najbaro ploras, ke lia patrino forlasita
sopiras, sed ne havas la amon, kaj li faras tion nur pro iu morala devo,
aŭ volas trankviligi sian konsciencon.
Sed ne forgesu, mia kara infano, ke la spirita mizero
estas multe pli malbona ol la mizero materia. Kaj tiuj ĉirkaŭ vi kaj ĉie
en la mondo estas multnombraj. Ĝi estas faro de la diablo, kiu volas kapti
la tutan mondon. Pri tio li tamen ne sukcesos, kaj li tion scias. Tial li
koleregas. Li elvokas la militojn, mizeron, malsanojn, malamon, envion,
mensogon, fieregon – ĉion, kio staras kontraŭ la Dia amo.
Mi vin ĉiujn instruas ekkoni tion, sed tiom malmulte da
animoj aŭdas min. Kaj mi venas al Turzovka sanigi la korpan kaj spiritan
mizeron, kaj mi ĝojas pro tiuj, kiuj akceptis mian alvokon. Sed mi tamen
ne povas helpi al tiuj, kiuj ne havas ververan kredon. Amen.
Helpi al
animo estas pli ol helpi al korpo. Maria
Turzovka
6.11.1978
Mia fortikema infano, mi ĝojas, ke vi amas mian monton, ke vi suriras ĝin
spite de grandaj malfacilaĵoj. Ankaŭ mi ĝojas, ke vi alkondukas sur ĝin
sekvajn animojn, kaj vi konigas ilin pri la mistero de la loko. Estus
bone, se tiel farus kiel eble plej multaj miaj infanoj de la monto de
Turzovka!
Mi al ili donas mian promeson: Tiu, kiu vizitos mian
monton almenaŭ unu fojon – tiu havos mian benon. Tiu, kiu ĝin vizitos
multfoje – al tiu mi elpetos grandajn gracojn.
La homoj, Karlo, demandas vin, kial mia monto nomiĝas
Živčák (de Ĵivĉak). En la pasinta tempo ĉi tie estadis kruelaj bataloj,
kaj multaj homoj ĉi tie trovis morton. La vunditoj kaj mortantoj bezonis
resanigan akvon, kaj tiun mi elpetis.
Nun ĝin jam ne bezonas batalantoj, sed tiuj, kiuj estas
vunditaj korpe aŭ spirite, kaj tiuj estas pli multenombraj ol dum ĉiuj
bataloj. Por ili nun ĉi tie fluas la resaniga akvo, kaj vi ĝin trinku, mia
infano, vi ĝin bezonas!
La
vunditoj anime kaj korpe – trinku mian resanigan akvon! Maria
Turzovka
8.11.1978
Mi pensas, ke ni ambaŭ kune, Karlo, ankoraŭ nesufiĉe klarigis, kio estas
pieco. Ĝi estas antaŭ ĉio nemezurebla Dia donaco. Tiu, kiu ĝin ne havas,
tiu devas la Sinjoron peti pri ĝi.
Pieco alportas de Sinjoro benon. Pieco alportas
gracojn.
Pia homo facile mortas. Pieco distingiĝas per humileco.
Pieco kontentige agas al la homa bonfarto. Pieco
alportas al homo trankvilon.
Pieco preparas al homo la vojon al la ĉielo.
Pia estas tiu, kiu per tuta koro estas ekzaltita al Dio
la Patro, Filo kaj Sankta Spirito, kaj kiu ne apogas sin al io alia. Li
scias, ke ĉio alia estas de ilia amo kromdonita.
Petu, miaj infanoj, pri vera pieco, kiu ne montriĝas
per vortoj, per brustobato kaj ostentativa konduto, sed silente en la
korinterno, kie naskiĝas la amo. Amen.
Vera
pieco sidas en la koro. Maria
Turzovka
9.11.1978
Mi aŭdis, Karlo, vian animon, kiu demandas min, kiel povas finiĝi la
batalo kontraŭ Dio.
Unue vi devas konscii, ke ĝi estas la verko de diablo,
kiu de longa tempo enkondukas la homon al malbono aŭ lin senpere ekregas.
La batalo kontraŭ Dio estas aŭ kaŝa aŭ publike farata. En la pasintaj
tempoj la malamikoj de Dio batalis prefere per fizikaj atakoj kaj
nun tamen ili kaŝiĝas ĉiam pli kaj pli en diversaj ideologioj kaj falsaj
vizioj de bela estonteco sen Dio. Sed ĝi estas eĉ pli multe danĝera, ĉar
multe da homoj ne kapablas tion konscii. Se nur la homo en sia vivo prenas
kiel celon ion ajn alian ol Dion, li perdas la grundon sub siaj piedoj kaj
ĵetas sin en la spiritan malfeliĉon. Bedaŭrinde, kaŭze de tio ĉi ekestos
en la venontaj jaroj, precipe en la 21a jarcento, ĉiam pli kaj pli da
malbono. La diabla povo superiĝos, kaj multe da animoj pereos. Tial ankaŭ
ĉiam pli kaj pli ofte mi venados kaj defendados tion, kio ankoraŭ ne estas
perdita.
Tamen la Sinjoro decidis, ke Li punos la mondon, kaj Li
ne povas antaŭdiri al la homoj, kiel ili vivu, por ke ili ŝirmu sin
kontraŭ la Dia puno, por eviti ĝin. Tion Li ja montris pere de sia Filo
Jesuo Kristo, kaj poste, dum du jarmiloj per la vivoj de la kristanoj.
Mia infano, al la Sinjoro sufiĉus nur unu vorto, kaj la
tuta tero vekiĝus en la kondiĉoj tutplene por la homo nekonvenaj. Tamen la
Sinjoro ne deziras tute detrui la teron, sed ĝia purigo estas necesa.
Preĝu, ho infano, multe preĝu, por ke Dio savu la homon
de terurega pereo kaj ke Li ŝanĝu sian punon. Amen.
Preĝu
pri ŝirmo antaŭ la Dia puno! Maria
Turzovka
10.11.1978
Mia firma infano, vi jam scias, ke via Panjo konfidas gravajn taskojn al
la plej malgrandaj el la plej malgrandaj. Sed okazas, kiel ĉe la sinjorino
M. M., ke iu anstataŭ la modesteco, en kiun li/ŝi devas sian sciigon el la
ĉielo kaŝi, li/ŝi komencas per ĝi inverse laŭdi sin kaj disfamigi ĝin
ĉien, kie li/ŝi nur eble troviĝas. Li/ŝi volas, ke lin/ŝin homoj admiru
kaj parolu pri li/ŝi. Jen malbona spirito plenigas lin/ŝin per fanfaroneco
kaj per memestimo.
De tia animo mi devas forpreni miajn gracojn.
Donacoj kaj gracoj, kiujn homo de mi akceptas, devas
esti por aliaj kaŝitaj, kaj pri tio tiuj animoj forgesas, por sia propra
domaĝo. Pro tio ili restas tute mizeraj kaj delasitaj.
Vi scipovas apreci miajn gracojn, kaj mi ĝojas pri tio,
tial vi estas sub mia ŝirmo. Amen.
Miaj
gracoj estas mistero de animo. Maria
Turzovka
19.11.1978
Ĉu vi rimarkis, mia filo, kiu hodiaŭ estis sur mia amata monto?
Jes, multe da pilgrimantoj el ĉiuj anguloj de via lando
kaj el fremdaj landoj, kaj tio min ĝojigas. Ili serĉas kun espero mian
helpon kaj ili ĝin trovas. Ili revenas hejmen ĝojplenaj kaj kun mia graco
en la koro.
Sed kiujn mi ĉi tie ne vidas, tiuj estas miaj
servantoj. Kial ĝuste ili timas aŭ ne fidas? Kiel kun ĝojo mi ilin ĉi tie
bonvenigus kaj ornamus per mia patrina amo. Ili elradius antaŭ siaj
ŝafidoj la veran pastran ĉastecon kaj ankaŭ per gracoplena koro.
Ne forgesu, Karlo, precipe hodiaŭ, preĝi por la
malbonaj homoj, kiuj ĉi tie denove nokte estis, pro la malamo kontraŭ mi,
por detrui ĉion, kio al ili prosperis. Kiel malriĉaj estas iliaj animoj!
Se ili sentus, kio ilin atendas! Amen.
Preĝu
por la timemaj pastroj! Maria
Turzovka
28.11.1978
Kiam vi alkondukas, Karlo, sur mian monton novajn animojn, ne forgesu al
ili, mia filo, emfazi, ke mia akvo kuracas ekstere kaj interne, kaj eĉ
same ĉiujn organojn. Mi neniam al iu diris, ke la monta fonto
resanigas
okulojn, ke la meza estas por nervoj kaj simile. La akvon oni devas uzi ĉe
preĝo kaj kun la peto pri resanigo.
La fido pri bonefiko de la akvo de Turzovka ne povas
esti unufoja, sed daŭra. La sanigo daŭras iam pli longe, ĉar la Sinjoro
ekzamenas la profundecon de la fido. Tiu, kiu ĝin vere havas, tiu ne povas
esti elraviĝinta. Amen.
Rakontu
al ĉiuj pri la akvo de Turzovka! Maria
al la indekso
Turzovka
8.9.1979
La festo de la
Naskiĝo de la Virgulino Maria.
Mian hodiaŭan feston solenis mia bona popolo tiom bele, ke mi estis eĉ
ravita. Per tiom da floroj, kantoj kaj preĝoj miaj bonaj animoj honoris
min kaj ili montris per tiu ĉi mildeco, kio estas la vera fido.
Multaj devis suferi senteblajn oferojn, por atingi ĉi
tiun lokon, sed ili eltenadis ilin kun ĝojo, kaj tio ĉi ĉefe estas grava.
Kelkajn el tiuj oferoj ne estas facile elteni, ĉar la
homoj devas kontraŭstari malagrablajn malbonaĵojn. Sed kiam ili scias, por
kiu ili la oferojn eltenas kaj kion ili signifas, tiam ili sian malfacilon
preskaŭ ne sentas.
Kelktempe la fido al la Dia helpo kaj al mia helpo
ŝajnas malfacila, precipe kiam ne plenumiĝas baldaŭ la atendo de la
petanto. Sed ili nur estas provoj de la fido, tial mi kiel Patrino
konsilas: Turnu vin je ni kaj lasu al ni konduki vin! Amen.
Ankaŭ la
asketajn oferojn alportu kun ĝojo. Maria
Turzovka
12.9.1979
Kiel ege mia koro ĝojas, kiam mi vidas en malgranda preĝejo de Turzovka
multe da geknaboj preparitaj akcepti la sakramenton de la konfirmacio.
Mi benas mian junan servanton el Turzovka por la
zorgema preparo de tiom da junaj homoj. Kiom da tempo, peno, respondeco
kaj de l´ riskado pri propra ekzistado li devis dediĉi, por ke la hodiaŭa
tago okazu kun tia gloro. Ĉio estas la verko de la Sankta Spirito, kiu
volas per siaj donacoj plifortikigi la junajn animojn, por ke ili sian
fidon en la vivo konservu kaj transdonu. Mi estos helpanta al ili kaj
propetos por ili, por ke ili restu fidelaj al mia dolĉa Filo.
Verdire, al mi faras ĝojon la pieco de la loka popolo,
ĉar mi ĝin komparas kun la malvarmo kaj malpleno de la sanktejoj de
grandaj urboj. Tial tiom kontenta mi ĉi tien alvenas, ĉar mi estas ĉi tie
atendata. Multe da infanoj, ĉefe en la urboj, volonte akceptus ĉi tiun
sakramenton de la Sankta Spirito, sed la gepatroj malpermesas al ili, por
ke ili ne havu problemojn (en la lernejo, en profesio). Tiamaniere ili
montras, ke ili donas preferon al la donacoj de la mondo antaŭ la donacoj
de la Spirito. Ho, kiom da infanoj fariĝas mizeraj.
Faru, Karlo, kelkajn bildetojn el tiu escepta solenaĵo,
por ke vi havu memoraĵon kaj rememoru ĉe la sankta meso pri via propra
solena tago, kiam vi la sakramenton de la konfirmacio ricevis. Danku al
viaj gepatroj, ke ili vin por ĝi preparis, ankaŭ al la firmega pastro, kiu
ĝin al vi sekrete estis donanta.
Gepatroj, kiuj ne timas kaj publike viajn infanojn
kondukas al Dio, mi benas vin! Amen.
Konfirmacio portas spiritajn donacojn por la tuta vivo. Maria
Turzovka
20.9.1979
Mia infano, mi aŭdas vian animon, kiu flustras: „Mia Panjo, via beno estas
fortega! Benu al ni ĉiuj, kiuj serĉas firmon ĉe vi!“
Infano, mi benas ĉiujn, kiuj turnas sin al mi, precipe
al tiuj, kiuj portas kaj estimas mian karmelitanan skapularion.
Mi benas ĉiujn, kie mi vidas, ke oni bezonas mian
helpon, kie mi vidas delason kaj malgajon, sed grandan fidon.
Mi benas ĉiujn miajn malgrandajn infanojn, kiuj ne
timas suferi pro mi.
Mi benas ĉiujn, kiuj regule fastas kaj siajn oferojn
kunportas kun ĝojo.
Mi benas fine precipe tiujn, kiuj plenumas kun amo
bonajn farojn. Mi benas vin, mia infano, por ke vi havu ĉiam sufiĉajn
fortojn porti kaj realigi la apostoladon, per kiu vi ŝarĝis vian nukon.
Amen.
Mia beno
estas fortega. Maria
Turzovka
21.9.1979
Vi faris al mi, mia pia infano, grandan ĝojon, ke vi trovis miajn
malfeliĉajn, delasitajn, persekutatajn servistinojn (ordenajn
fratulinojn), kaj vi al ili donacis mian resanigan akvon.
Nur atentu, kion ili ĉion devis rezigni, por entute
atingi la ordenon. Kiom da promesoj ili faris, kaj ĝuste per sia bona volo
ĝis ili fariĝis fianĉinoj de Kristo. Ili travivas ĉiutage maljustaĵojn kaj
primokojn fare de malpia socio, sed ili ĝojas, ĉar tiamaniere ili sentas
la samajn dolorojn, kiujn sentis mia dolĉa Jesuo ĉe la fino de la
ofervojo, antaŭ ĝia fino.
Rimarku iliajn trankvilajn okulojn, plenajn de konsento
kaj kompreno. Iliaj preĝoj apartenas al la plej belaj donacoj al mia Filo,
kaj Li ilin pro tio rekompencas per sia Dia amo.
Ofte rememoru pri ili, helpu al ili, se eble ankaŭ
materie. Mi rekompencos al vi multoble por tio. Amen.
Memoru
pri miaj servantinoj! Maria
Turzovka
22.9.1979
Sur mian amatan monton senĉese alvenas multe da malbonaj homoj. Ili
rigardas, kiel ili povus ĉi tie al iu aŭ al io damaĝi. Mi ne volas, ke
miaj piaj pilgrimuloj timu ĉi tien veni.
Vi eĉ ne scias, mia infano, kiom da homoj suferis kaj
suferas pro tio, ke ili mian monton vizitis.
Bona Lašút suferis kaj suferas kun sia tuta familio nur
pro tio, ke li vidis mian aperon kaj li por neniu prezo tion malkonfesis.
Ĝenerale multe da homoj en la submontejo suferas pro
mia apero, kaj malgraŭe ofte ili alvenas sur monton Živčák kaj klopodas la
sanktan lokon ordigi, renovigi, ornami. Pro tio mi kun mia Filo ilin
senĉese benas.
Miaj suferantoj, ne timu. La Sinjoro estas justa kaj
ĉion al vi multoble rekompencos. Nur restu firmaj en la fido kaj portu plu
viajn oferojn. Amen.
Oferoj
surtere – donacoj enĉiele. Maria
Turzovka
23.9.1979
Hodiaŭ mi estis kun vi ĉe la sankta meso en tiu malgranda vilaĝa preĝejeto
kaj mia koro ĝojkriis, ke tiom da junaj homoj akceptis la sakramenton.
Tiu nacio havas ĉiam mian helpeman manon!
Mi bedaŭras, ke granda parto de la nacio defalas de la
kredo, kaj sen Dio vagas en la mondo. Nenian firmcelon nek trankvilon ili
tamen iam trovos, se ili ne revenos al Dio.
Ĉi tie, en tiu preĝejeto vi vidis, kiel grave estas
alkonduki al la altaro infanojn jam de la plej frua aĝo, jes, jam ekde la
lulaĝo. La pensmaniero de la malgranda infano disigita de la laikaj aferoj
akceptas la Sinjoron kun malfermita penso kaj per pura koro.
Infano, diru al ĉiuj konatoj, kiuj havas malgrandajn
infanojn, ke ili zorgu, por ke iliaj etuloj kiel eble plej frue komencu
ĝui la amon al Dio. La konatoj instruu ilin rekoni Lin ĉie ĉirkaŭe, kaj
ĉefe en la Plejsankta Sakramento, ankaŭ instruu al ili ami Lin kiel la
Patron – Paĉjon, kiu ĉion faros, se Li aŭdas la infanan voĉon.
Ili ne timu preni la infanojn jam ekde la plej frua aĝo
en la preĝejon; ĉar eĉ ilia pepado aŭ balbutado estas de Dio ame
akceptataj. Ili ja estas la unuaj infanaj salutoj. Infano proklamas sin:
Mi estas ĉi tie, mi etulo, eta kristano, kaj mi apartenas al Vi, al la
Eklezio. Tio ja povas esti por la tuta eklezia familio granda ĝojo. La
animojn de la etuloj mi precipe ŝirmas. Amen.
Lasu
etulojn veni al mi! Jesuo
Turzovka
13.10.1979
Mi ĝojas, mia infano, ke vi tradukis sciigon pri Garabandal kaj vi
komencis ĝin disvastigi. Vi bone komprenis: Garabandal penetras mian
koron. Ŝirman manon mi tenas super Conchita, kiu fariĝis mia apostolino.
Mian aperon en Garabandal klopodu kiel eble plej
publikigi. Longe ĝi estos rifuzata, sed mi pruvos, ke mia tiea revelacio
estas reala.
Tiel same estas ankaŭ kun Turzovka. Amen.
Fidu al
infanoj de Garabandal! Maria
al la indekso
Turzovka
24.9.1980
Vi vidas, mia firmega infano, sur Živčák tiom da homoj el diversaj
nacioj, kiuj ekkredis al mia apero, kaj ĉe miaj fontoj kuracas siajn
malsanojn.
Nur ĉeĥoj estas ĉi tie en negranda nombro. Tiu ĉi
firmega nacio estadis tre pia kaj nomiĝadis Sanktvenceslaa. Ĝi havas multe
da siaj sanktuloj, kiuj pri ili propetas ĉe la trono de mia Filo. Kaj
tamen en la ĉeĥa popolo la kredo malgrandiĝas kaj transiras senĉese pli
kaj pli en subiĝon de diablo. Li ĝin obsedas pere de materiaj ĝistempaj
bonaĵoj kaj per falsaj esperoj. Provizore ĝin ŝirmas la martiroj pro la
kredo, kiuj estas malliberigataj kaj persekutataj. Estos tamen pli
malbone, se ĝi ne returnos sin, kaj estos plu subiĝinta al mamono pli ol
al Dio. Multaj homoj el la ĉeĥa nacio iros al infero pro la plej grandaj
pekoj. Pro ili ploras mia koro kiel de la Patrino, kiu perdas siajn
infanojn.
Sed tio estos ne longe daŭranta, kaj tiuj, kiuj restos
fidelaj al mi kaj al mia Filo, estos ankaŭ kun ĝojo publike vizitantaj
mian elektitan lokon sur monto Živčák, tiujn mi benos kun speciala amo.
Amen.
Fidelaj
ĉeĥoj, mi atendas vin sur Turzovka! Maria
Turzovka
26.9.1980
Sciigu, mia infano al ĉiuj pastroj, kun kiuj vi renkontiĝos, ke mi ilin
petas, ke ili estu eklumigitaj de la Sinjoro. Tio ĉi estas videbla pleje
en tio, kiel ili celebras la sanktan meson.
De ili devas radii la Spirito de la sakramento, ĉar ĝin
sur ilin enspiras Dio ĉe la akcepto de la konsekro. Ili estas miaj
servantoj sur la tero kaj miaj plej karaj filoj. Ili estu kiel eble plej
similaj al mia kara Jesuo en humileco, amo, obeemo kaj sindonitaj al la
servo.
Ili havas neimageblan povon, kiun al ili konfidis Dio,
sed ankaŭ neimageblan respondecon pri la animoj al ili konfiditaj.
Ili ne povas esti poltronaj kaj ne povas subiĝi al la
delogo de la malbona spirito, kiu speciale pri ili klopodas. Ili ariĝu sub
mia nomo, tiam ili estos reciproke pli fortaj kaj mi ilin kiel Patrino
ŝirmados.
Kiam estos konstruita kapelo sur mia amata monto, ili
venu kun siaj pilgrimoj saluti kaj adori mian Sinjoron pere de la sankta
meso. Eŭkaristio sur tiu ĉi loko estas tre ĝojoplena kaj benita. Amen.
Ho
Jesuo, mia kara Filo, ŝirmu la pastrajn korojn! Maria
Turzovka
28.9.1980
Ĉu vi, Karlo, rimarkis, ke kvazaŭ hazarde kuniĝos du aŭ tri homoj kaj
ankaŭ pli da homoj, kiuj sincere amas Dion? Sed ĝi ne estas hazardo, ĉar
la Sinjoro mem ilin kunigas kaj kreas el ili aron, al kiu Li sekve
konfidas siajn taskojn. Ili estas Liaj laboristoj en la vinberĝardeno.
La Sinjoro indikas al ili, kion ili estu farontaj, ĉu
unupersone aŭ kune. Ilia servo estas grava por la ceteraj kredantoj. Ofte
ĝi estas komence nekomprenebla, sed laŭgrade ĝi disvolviĝas, ĉar la
Sinjoro restas kun ili.
Viaj konatecoj ne estas hazardaj, ili estas la fingro
de Dio, ili estas donacoj el la ĉielo por vi, tial ĝoju pro tio. Ili estas
la animoj, kiuj helpas en via apostola laboro. Amen.
Bonaj
animoj altiriĝas reciproke. Maria
Turzovka
30.9.1980
Mi deziras hodiaŭ, mia kara Karlo, ke vi, laŭ ĉiuj al vi atingeblaj
rimedoj, transdonu al miaj infanoj tiun ĉi mian promeson:
Tiun, kiu min vere amas,
mi kondukos sur lia/ŝia tuta vojo de la pilgrimado en
la vivo,
mi elpetos al li/ŝi la bezonajn gracojn de mia Filo,
mi ŝirmos lin/ŝin de ĉia malbono sub mia sekura, blua
mantelo de la Patrina amo,
mi benos lin/ŝin en ĉiu lia entreprenado, mi lin/ŝin
fortigos je korpo kaj animo.
La homo, kiu min vere amas, fariĝos mia propraĵo kaj
kiel Patrino mi promesas al li ne damaĝi.
Por ĉio ĉi mi deziras nur piecon kaj amon al mia Filo
kaj al la proksimuloj. Ĉu vi, Karlo, aŭdas la voĉon de mia Jesuo? Mia
filo, mi petas nur pro la amo al Mi. Tiu, kiu tion komprenos, tiu estos
feliĉa por ĉiam. Mia infano, mi volas fari ĉiun feliĉa, kaj tiom malmulte
Mi de li bezonas. Amen.
Tiu, kiu
min amas, tiu iĝas mia propraĵo. Maria
Turzovka
1.10.1980
Mia kuraĝa filo, mi estas Patrino de vi ĉiuj, kaj pro tio la perdo de ĉiu
infano doloras min, kaj inverse mi ĝojas pri ĉiu animeto, kiu ĉe mi, kiel
de sia Patrino, serĉas la helpon. Vi esprimas sin pri mi per tiel
delikataj nomoj, kaj mi scias, ke tio ne estas formala, sed el vera amo
kaj ke vi eĉ de mi neniam petas por vi mem.
Ĉiu panjo sian infanon karesas, kaj ĝi en ŝiaj brakoj
senzorge dolĉe endormiĝas. Mi ankaŭ havas por vi malfermitajn brakojn,
enkuŝiĝu sur ili kun fido, kaj viaj tagoj estos trankvilaj, plenigitaj per
la certeco, ke Dio estas kun vi. Ĉar kie estas mi, tie estas ankaŭ mia
Filo kaj senfine amanta Dio.
Jesuo vin instruas: „Tiu, kiu amas mian plej karan
Patrinon, tiun ankaŭ Mi benos.“
Memoru, mia infano, ke mi estas Patrino de la senĉesa
helpo, kaj miajn piajn infanojn, kiuj alvokas min, mi nenian malaŭskultas.
Amen.
Mi estas
Patrino de ĉiuj. Maria
Turzovka
2.10.1980
Diablo freneziĝas kontraŭ mia amata monto, ke mi altiras tiom da animoj
kaj li klopodas malhelpi al tiuj, kiuj ĉe la pilgrimado strebas pri
apostolado.
En la pasinta jaro vi estis damaĝe tuŝita kaj
hodiaŭ mia bona filino Anežka (la edzino de Karlo Židlický).
Sed malgraŭ tio daŭrigu en via apostolado, ja diablo al
vi ne povas grave malhelpi, nur malagrabligi la vojon li povas, nenion
alian kaj vi povas lin insulti. Vi devas ekzemple diri: Iru for, Satano,
kaj lia povo finiĝas.
Mi konsilas al vi, ke vi kontraŭagu lin energie, ĉar li
kutime atakas animojn timigitajn kaj timemajn.
Mi ridetas, kiel vi lin klarege forpelas, kiam al vi io
ne plaĉas, kaj vi havas suspekton, ke li en tio ĉeestas. Vi tamen ne devas
ĉe tio uzi tiom fortajn esprimojn.
Oni malmulte en la nuna mondo parolas pri diablo,
malgraŭe, ke li klopodas kapti en sian povon la tutan mondon, kaj eĉ per
tiuj plej ruzaj metodoj. Pruvi al la homoj, ke li entute ne ekzistas –
estas lia ĉefa celo, pro tio, ĉar kiam la homo ne devas ion timi, li povas
vivi ankaŭ sen Dio.
Miaj servantoj devas ofte atentigi pri tio, por ŝirmi
multajn animojn, precipe tiujn simplajn, kiuj dum la surmonda ekzistado
estadas hezitemaj, ne scipovantaj teni la spiritan ekvilibron. Amen.
Kontraŭ
diablo agu ĉiam energie! Maria
Turzovka
3.10.1980
Mia firmega infano, via sakramenta akceptado de la Korpo de mia Filo Jesuo
Kristo estas ĉiam plifortigo por via plua spirita vivo, ĉar la spiritecon
oni devas senĉese ekzerci, alikaze ĝi ne progresos kaj malfortiĝos. La
spirita vivo de la homo estas belega, kiam la animo de la homo ligiĝas kun
Dio.
Mia Jesuo diras al vi:
„Mia filo, Mi estas Amo kaj tiel mi amas
la homon, ke Mi deziras, ke ĉiuj atingu la ĉielon: Tial mi petas: Ne
ofendu Min per viaj pekoj, malfermu viajn korojn antaŭ Mi kaj mi estos via
Dio kaj vi Miaj sinceraj, amataj infanoj. Amen.“
Infano, tiu, kiu vivas per spirita vivo, tiu
vivas dufoje. Li jam ĉeestas la ĉielan regnon ĉi tie sur la tero kaj per
respeguligo li ekkonas, kio lin postmorte atendas en la ĉielo. Amen.
Spiritecon oni devas ĉiam ekzerci. Maria
Turzovka
4.10.1980
Mia infano, mi rememoras pri miaj doloroj kaj mi komparas ilin kun la
viaj, ho infanoj.
Kia estas en tio diferenco! Viaj doloroj estas ofte
grandaj kaj de la korpo kaj de la animo. Sed la doloroj de via Patrino
estis nepriskribeblaj tial, ĉar ili doloris duoble. Unue jam pro ordinara
rigardo, ekzemple kiam mi vidis mian Dian infanon skurĝita, due, kiam mi
sentis ĉiun baton sur mia Filo, sur mia propra korpo. Ĉiu dorno de la
krono penetris ankaŭ mian tempion kaj frunton, ĉiu piedbato ĵetis min
teren.
Mia Jesuo ripetas tion al vi:
„Filo mia, mia kara Patrino sentis ĉiun baton kiel Mi.
Tial ni Ŝin en la ĉielo nomas Kunelaĉetintino.“
Oferu al mi viajn dolorojn por pastroj kaj por pekuloj.
Amen.
Viajn
dolorojn oferu al la Sinjoro. Maria
Turzovka
5.10.1980
Mia firmega infano, mia ekamita monto ĉiam estas ĉirkaŭradiata kiel Lurdo,
Fatimo, La Salette. Tiun ĉirkaŭradiadon tamen neniu vidas. Ĝi tamen havas
grandan signifon, kiun mi nune ne klarigos, ĉar ĝi apartenas al la ĉielaj
misteroj.
Vi scias, Karlo, ke miaj servantoj nur kun granda
malinklino konsentas kun ĝi aŭ agnoskas mian aperon, sed tio estas aŭ
tial, ke ili envias al tiuj simplaj animoj, al kiuj mi konfidas miajn
transsciigojn aŭ ili timetas, ke kelkajn sciigojn la socio ne akceptos
entute, kaj poste la homoj primokus ilin. Bedaŭrinde estas multaj inter
tiuj, kiuj je mia apero entute ne kredas, kaj ili ne akceptas la
konvinkajn pruvojn de mia mizerikordo. Ilia obstino estas la faro de
diablo havanta sian fonton en la homa fiereco. Sed tamen mi propetas por
tiuj servantoj ĉe la Filo, kaj venos la tempo, kiam ankaŭ ili kun humileco
venos al mi sur la monton kiel perditaj filoj.
Nia Jesuo avertas:
„Mia filo, la homaro estas jam tiom
malmorala, ke ĝi neas la ekziston de Dio kaj ne obeas miajn avertojn. Ĝi
baldaŭ eksentos sian eraron kaj malgrandecon tiam, kiam mi liberigos
ventegojn kaj tempestojn, kiel ĝisnune ne estis sur la tero, sed tio ĉi
sekvos iom pli poste. Do la restanta tempo estos tre mallonga.“
Infano, eĉ kiam mi la okulojn elplorus, la homo
fariĝas ĉiam pli kaj pli malbona, kaj mi, via Patrino, perdas tiom da
animoj, kiuj subiĝas al Satano.
Preĝu do pri konverto de la homoj. Amen.
Sole ĉe
Dio estas la savo de la homoj. Maria
Turzovka
6.10.1980
Mia bona Karlo, miaj aperoj ne estas por ravo, sed kiel averto.
Mi aperis antaŭ multaj jaroj en Egiptujo, tiufoje antaŭ
miloj da homoj. Antaŭ ili mi ekbalancis la sunon kaj la ĉielan
firmamenton, por ke ili ekkonu la forton de la ĉielo, kaj ne ĵetu sin en
la sangan militon.
En ĉi tiu parto de la mondo, kie vi vivas, senĉese oni
batalas, sed provizore la mondmilito al vi ne minacas.
Anstataŭ tio eĉ en pli diablajn cirkonstancojn la
Satano al vi insidaĵojn preparis, por ke li povu vin allogi en ilin. Preĝu
multe, por ke vi ne cedu kaj ne subiĝu al li.
Miaj
aperoj estas avertoj. Maria
Turzovka
7.10.1980
Vi rimarkis, Karlo, ke ĉe la vizitado de mia monto iam okazas, ke kelkaj
pilgrimuloj estas kvazaŭ subite tuŝitaj de brilo kaj sentas iajn dolorojn,
kiuj al ili malhelpas ĝoji pro la pilgrimado.
Kiel fariĝis al ili tiuj doloroj, nu diru, mia infano,
mi aŭskultas vian animon. Ne, Karlo, ili ne estas provoj de Dio, sed la
malico de diablo, kiu freneziĝas kaj klopodas maldolĉigi en iliaj animoj
ilian ĝojon. Lia povo estas kutime tre mallonga, la doloroj rapide
malaperas tial, ĉar li de antaŭ mi rapide forkuras kaj siajn viktimojn li
lasas en trankvilo.
„Filo mia, estus tre malbone, se mi difektus la ĝojon
de miaj bonaj pilgrimuloj en la loko, en kiun enpaŝis piedo de Mia
Patrino. Tio estas la diablo, kiu koleregas, kiam li vidas, kiom da animoj
malaperas for de lia povo.
Tiamaniere klarigu al la homoj, ne nur sur la monto,
sed kie ajn aliloke, ĉar per la sama maniero li povas turmenti la piajn
animojn, kiam aŭ kie li volas. Sed sufiĉas alvoki min, kaj jam ĉe la
elparolo de mia nomo perdas diablo sian povon kaj forkuras.“ Amen.
En kazo
de doloro elvoku min! Maria
Turzovka
8.10.1980
Kun ĝojo kunportu la oferojn, tio plaĉas al la Sinjoro, kaj ĝoju pro tio,
ke vi entute estas pova senti viajn pezojn kiel oferojn. Iu entute tion
tiel ne sentas kaj inverse kunportadon de la oferoj eĉ konsideras kiel
sensenco. Se la homa ofero ne havas sencon, tiam ne havas sencon eĉ la
plej alta ofero de mia Filo Jesuo Kristo. Estas hodiaŭ ankaŭ miaj
servantoj, kiuj ne volas doni siajn oferojn al Dio, kaj serĉas laikajn
kaŭzojn kaj elirsolvojn.
En nian sanktan Eklezion enpenetras, mia filo, en la
tempo post la koncilio iuj elementoj, kiuj malakceptas kian ajn oferon, eĉ
la oferon de Eŭkaristio, klopodante ĝin profani kaj starigi nur sur la
nivelon de akcepto de la pano sen ĉeesto de mia Filo. Ili estas radikoj
orientaj, kiuj ne havas kaj ne agnoskas la nociojn peko, pento, absolvo.
Ĝi daŭros longe, ĝis estos mia Eklezio purigita de ili.
Mia infano, rememoru la krucan vojon de mia Filo. Ne
povis esti pli granda ofero, ĉar sur ĝi paŝis kaj faladis Dio mem.
Se vi ilin komparos kun la malfacilaĵoj, embarasoj,
kiujn la homo konsideras esti neelteneblaj, ili prezentas sin al vi kiel
malgravaĵoj. Amen.
Nur la
ofero kiel donaco havas la sencon. Maria
al la indekso
Praha 2.4.1981
Mia ekamita infano! Sur hela firmaĵo aperis lumobrilo, kiu alfiksiĝis sur
arbo kaj finiĝis per apero de la sankta hostio. Tiel proksimume vi
priskribis tiun ĉi okazintaĵon sur la bildeto preparita por la monto
Živčak.
Multaj homoj opinias, ke tion oni povas desegni aŭ alirimede
fari, por ke neniu pri tio precize orientiĝu. Sed vi scias, bone scias, ke
la bildeto estas vera, kaj eĉ kun allaso de la Sankta Spirito. Li uzas
mian monton por rememorigi al la homoj, ke kie mi estas, tie estas ankaŭ
mia Dia Filo. Kaj en kio Li estas proksima al la homo? En la pano, en kiu
Li korpiĝis – en Eŭkaristio.
Kiam ĉi tie estos konstruita mia kapelo kaj miaj
servantoj celebros la sanktan meson, ĉe ĉiu de ili mi estos en la
renovigata ofero de mia Filo kaj al ĉiuj mi estos benanta.
La bildetojn vi povas provizore disdoni al bonaj
animoj, kiuj al vi fidas. Amen.
Diaj
mirakloj okazas senĉese kaj ĉie. Maria
Turzovka
14.8.1981
Eble vi estas, Karlo, elreviĝinta pro kelkaj homoj sur Turzovka, ĉefe pro
iliaj nefido kaj nedecidemo. Ne miru, la homo ja estas tia, ke li volas
havi ĉion afirmita pere de siaj propraj sensoj. Li ne komprenas, ke ĉiu
ekkono de la mondo estas nur eta ono de la Dia saĝo.
Sed vi fidu al vi mem kaj al tio, kion vi faras.
Rigardu viajn piedojn. Ili estas plenaj de malfermitaj vundoj, similaj al
la vundoj de mia kara Filo.
Kaj Li al vi parolas:
„Filo mia, kiam Mi vin vidas, kiel viaj gamboj estas
malfermitaj, Mi rememoras miajn dolorojn ĉe mia kruca vojo. Kaj ankaŭ vi,
filo, eligis eĉ ne unu voĉon nek unu ĝemon, kaj vi ĉion oferis al la
sukceso de aliuloj. Tial estas por vi facile porti vian vivkrucon en la
sindono por Mi.“
Ĉiuj, kiuj kun siaj krucoj imitas mian Jesuon, akiras
la kronon de la gloro. Amen.
Portu
viajn krucojn sur Turzovkamonton! Maria
Turzovka
15.8.1981
Festo de
Ĉielenpreno de la Virgulino Maria
Mia kara infano, mi estis ĝojigita tiel de via apostolado kiel ankaŭ pro
tio, ke vi por mi firmege eĉ mirinde eltenas la gambodolorojn.
Nun, mia apostolo, vi estas ja dufoje provita, ĝi estas
kaj de la Sinjoro kaj de la malpiaj homoj. Pro tio vi estos rekompencita.
Ankaŭ ne klopodu pri piaj kaj bonaj animoj, tiuj estas en sekuro. Dediĉu
vin, laŭ viaj fortoj al la malpiuloj kaj al la malbonuloj. Eble en iujn vi
semos semeton de la fido por la estonto.
Mia infano, al vi restas jam nur malgranda parto de la
surtera vivo, tial ne prenu kiel gravaj la homajn parolojn. Amen.
Preĝu
por la malpiuloj. Maria
Turzovka
16.8.1981
Mi ridetas, infano, kiel per simpla maniero vi akiras animojn. En tio
estas videble, ke vi spirite maturiĝis.
Mi aŭdas vin ankaŭ, kiel vi tute klare respondis al la
demando pri la reenkarniĝo. Kaj ĉi tiujn ideojn oni disvastigas el la
Oriento kaj tial, ĉar homoj ne kredas je Dio, ili timas la morton kaj
deziras vivi eterne, akceptante la teorion pri reenkarniĝo, kiel la solvon
de la vivo. Vi devas al ili ankaŭ diri, ke neniu homa patrino scipovas
doni unu vivon al du la samaj infanoj. Kiucele tion farus la infinita Dio,
por kiu ne estis malfacile krei miliardojn da steloj.
Ne, ĉiu homo estas la infano, kiun Li kreis laŭ sia
bildo, infano, kiu devas foje reveni en Liajn brakojn. Kiucele Li devus
ilin sendi refoje sur ĉi tiun teron, por ke ili denove travivadu la homajn
klopodojn?
La Dia infano havas nemorteblan spiriton, sed ankaŭ li
havas liberan volon kaj povas agi kun ĝi laŭ sia volo dum la surtera vivo.
Tial ankaŭ venas mi, por ke mi atentigu pri la danĝero, kiu minacas al
miaj infanoj.
Vi, mia infano, timu nenion kaj batalu pri tiu vero.
Pri via animo vi ne devas timi kaj multajn animojn vi akiros por la
Sinjoro.
Ankoraŭ mi volas vin certigi, ke tiu miraklo, kiun mi
antaŭ vi faris al tiu eta knabino, same kiel la radianta kruco, kiun vidis
tiom da homoj, estis realaj kaj tio estas signo de la mizerikordo de mia
Sinjoro. Amen.
Ĉiu homo
estas unusola Dia verko. Maria
Turzovka
18.8.1981
Mi dankas al vi, mia infano, por via firmeco, ke vi paŝas surstrate kaj en
arbaroj kun malfermitaj vundoj sur piedoj, kiam ĉiu paŝo estas por vi
sufero. Eble oni povus trovi malmulte da homoj, kiuj tion farus por mi. Mi
neniam forgesos pri tio, kaj mi rekompencos per savaj gracoj.
Vi vidis sekvajn du virinojn, kiuj danke al sia fido
sur Turzovka resaniĝis.
Ne opiniu, ke mirakloj estas maloftaj, tio ne estas
vero. Ili okazas ĉiutage ĉirkaŭ ĉiu el ni, sed oni devas ilin rimarki.
Tio, ke naskiĝos sana infano, ke la geedzoj paciĝas, ke iu komencas vivi
per pli bona vivo, forlasas la malbonajn kutimojn, sed ĉefe, ke li trovas
la vojon al la sanktejo, al la sakramentoj, al sia Patro – tiaj estas
hodiaŭ la mirakloj, pri kiuj oni nenion diras.
Vi, miaj infanoj, kiuj vidis aŭ travivis tian aŭ alian
miraklon, lasu ĝin por vi mem, kiel ion superbelan, kiel maloftan donacon
senditan el la ĉielo nur por vi.
Ne devigu la Sinjoron, ke Li faru miraklojn, ĉar tio ĉi
signifas, ke vi al Li ne fidas kaj verdire vi la Sinjoron ofendas. Amen.
Mirakloj
okazas ĉefe pro nefiduloj. Maria
Turzovka
20.8.1981
Mi estis, Karlo, tre ĝojigita, ke vi kune decidis viziti malsanulojn kaj
delasitojn. Vi kunportas al ili ĝojon de Kristo kaj malpeziĝon al iliaj
doloroj, sed ili bezonas ĉefe vian ĉiutagan preĝon. Ili devas scii pri
tio, ke pri ili iu senĉese pensas, kaj propetas por ili. Kaj ankaŭ ili
komprenas, ke ili ne plu estas solaj kaj ke al ili Dio inklinas pere de
tiuj proksimuloj.
Daŭrigu la bonajn agojn, ĉar ili havas valoron de oro.
Mia infano, diablo vin atakas, ĉar li scias, ke via
animo proksimiĝas al la Sinjoro, sed viaj agoj reĵetas lin tiel, ke liaj
penoj estas vanaj. Vi travivos ankoraŭ multajn tentojn, sed vi ilin
ekregos, kaj al diablo, al lia logaĵo vi ne lasos vin esti allogita. Amen.
Bonaj
agoj malarmigas diablon. Maria
Turzovka
21.8.1981
Hodiaŭ sur Turzovka vi travivis, renkontante, mia filo, esceptan grupon de
la pilgrimuloj. Ili estis luzacoj* el Germanujo. Mi ĝojis, ke vi donacis
al ili tiujn belajn bildetojn de mia kara Jesuo, kaj vi rakontis al ili
pri la monto Živčák kaj pri la akvofontoj.
Vi scias, ke la popolo de tiu ĉi nacio estis en la
estinto libera, sed la historio pritraktis ilin malfavore tiel, ke laŭ la
kuro de la tempo ĝi ligiĝis kun Germanio. Nun jam la junuloj parolas nur
germane, kiel vi mem aŭdis. La nacio malmultiĝas kaj faletas, kaj pri sia
lingvo preskaŭ hontas.
La nacio estas kunigita kaj proklamas sin esti religie
katolika. Flanke de tiuj pilgrimuloj estis bele, ke ili vizitas ankaŭ mian
amatan monton, kaj mi rekompence benas ilin.
En viaj preĝoj memoru ankaŭ pri tiu nacio, por ke ĝi
iufoje denove akiru liberecon. Ili estas miaj delasitaj fratoj en la
germana maro kaj kun la ceteraj slavaj nacioj ili estas ligitaj nur tra
ilia katolikismo. Amen.
Preĝu
por la luzacoj! Maria * luzacoj – luzacaj serboj
Turzovka
28.8.1981
Kiam vi estis, Karlo, etulo, via vartistino rakontis al vi fabelon pri
bela princino, kiu estis senĉese malsana. Ŝia patro, la granda reĝo de tiu
lando, anoncigis premion al tiu, kiu ŝin resanigos. Ĉe la fino aperis
firmega princo, kiu alportis al ŝi kaj resanigan akvon kaj per ĝi li ŝin
resanigis.
Tia resaniga akvo troviĝas sur mia monto kaj mi ripetas,
ke ĉiu akvo estas tiel salubra, el la fonto kaj el torento. Sen profunda
fido tamen ĝi ne efikas. Tian fidon devas havi kaj la malsanulo mem kaj
tiu, kiu lin ĉi tien alkondukas. La eraron faras tiu, kiu atendas tujan
miraklon. Iutempe okazas tiel, precipe ĉe la suferantaj infanoj, sed tiam
ankaŭ la Sinjoro petas per pacienco montri la fidon.
Vi ja, Karlo, resanigas viajn piedojn pli ol dek jarojn,
kaj humile vi atendas kun fido, ke vin mia akvo resanigos. Tiel ankaŭ
estos, sed aliflanke – kiom da animojn vi ŝirmis per tio, ke vi por ili
viajn dolorojn oferis al Dio!
Mi scias, ke vi ĉi tie sur mia monto sentas vin feliĉa
kaj sekura, sed nun revenu hejmen. Mi vin bezonas tie. Vi revenos kun mia
beno. Amen.
Mia akvo resanigas pro la fido. Maria
Praha
31.8.1981
Ion vi, mia kara, certe rimarkis. Multaj pilgrimuloj demetas siajn ŝuojn,
kiam ili supreniras mian monton. La ŝtonoj estas akraj, iafoje ili estas
sangantaj. Iuj pilgrimuloj pro la doloro ploras, sed malgraŭe ili paŝas.
Ĉu vi iam rimarkis, mia infano pri tia okazo? Ne
ĉagreniĝu, viaj malfermitaj vundoj sur ambaŭ piedoj kaŭzas al vi multe pli
grandajn dolorojn kaj jam dek jarojn.
Kaj sur aliaj lokoj, kien mi venis, ekzemple sur Svatý
Hostýn venadis al mi pilgrimuloj genuflekse. Sed nun mi tion tiel ofte ne
vidas. Anstataŭ tio multe da bruo, komercaĉado estas tie ofte tiom, ke ili
superbruas religian kantadon, kaj tio min afliktas.
Ĉu vi rimarkis, Karlo, tiujn similaĵojn de la montoj
Svatý Hostýn kaj Živčák? Mi elektis ilin intence, ĉar ambaŭ lokoj estis
aspergitaj per sango de senkulpaj homoj. En Hostýn mi haltigis hordojn el
Oriento kaj same sur monto Živčák. Kiom da homoj tamen dronis tiam en la
impetega rivero Kysuca, kiom da ili estis enfosigitaj en la arbaroj sur
mia ŝatata monto. Sed miajn slovakan kaj moravian popolojn fidelajn al Cirilo
kaj Metodio mi savis.
Kaj tial, ĉar mia akvo ne sanigas, sed resanigas al la
vivo, mi ĝin nomas resaniga.
Miaj pilgrimuloj alportis al vi hodiaŭ pecon de manĝaĵo
trempitan en la akvo de la vivo. Kaj tiu ĉi manĝaĵo havas ankaŭ la
resanigan
econ, kaj vi ja tion ĉi mem spertos. Ne estas facile meti ĝin sur la
malfermitan vundon, sed ne timu, mi mian manon metas sur tiun ĉi manĝaĵon,
kaj la vundojn mi fermas. Amen.
Tie, kie
fluis sango, tie fluas la resaniga akvo. Maria
Praha
15.10.1981
Ne forgesu, mia infano, atentigi la pilgrumulojn, ke ankaŭ la torento,
kiun ili transiras paŝante sur la malgranda ponteto, havas akvon, kiu
resanigas ĉiujn turmentojn. Ne necasas multo da ĝi, eĉ estas eble, ke ankaŭ
per ununura tuŝo de la plenigita botelo aŭ de alia ujo, ĝi resanigas.
Sed ankaŭ la homoj, kiuj prenis el mia amata monto
diversajn branĉetojn aŭ florojn, havas mian benon. La tuta bela naturo sur
la monto Živčák estas mia. Ĉion per mia ĉeesto mi tuŝis, kaj tiamaniere
kun ĉiu guteto mi venos tien, kien ĝi estos alportita.
Tiom da florojn vi al mi, Karlo, jam sur la monton
alportis, por estimi min, sed kial vi de mi ĝis nun neniam iujn forportis?
Ili estus por vi por ĝojo kaj beno.
Kiam vi venos sur mian monton, ne forgesu, ili estas
simplaj herbejaj floroj, sed ili elkreskis antaŭ miaj okuloj. Disdonu ilin
al tiuj, al kiuj vi volas kaŭzi ĝojon. Amen.
Mi benas
ne nur la akvon, sed la tutan naturon. Maria
al la indekso
Velké Losiny
10.8.1982
Sabato: Mi ĝojas, mia infano, ke mi trovis la lokon de la sankta trankvilo
por vi kaj por via tuta familio, en la medio, kiun mia Filo nomus „mia
regno de la amo“, kie Li ricevados la Diajn adorojn, kaj la homoj amas unu
la alian.
Dimanĉo: Estos ĉi tie al vi belege, miaj infanoj, ĝoju
pro la belaj naturo kaj trankvilo kaj ĝuu merititan feliĉon. Neglektu
tion, ke ĉirkaŭ vi la diablo freneziĝas, mi vin kaŝis sub mia ŝirma
mantelo. Amen.
Mi ĝojas
pro serena stato de bona homo. Maria
Turzovka
16.8.1982
Hodiaŭ mi havas por vi, Karlo, surprizon. Mia sankta martiro Maksimiliano
Kolbe volas pere de vi transdoni sciigon al ĉiuj, kiuj serĉas la sencon de
la vivo.
„Mia filo, la homa vivo estas batalo pri la vivo,
batalo pri nacio. La batalon pri la vivo plej ofte gajnas la pli forta,
sed la batalo pri idealoj sur la mondo ne havas finon kaj ili transiĝos en
la sekvontan vivon.“ M. Kolbe
Ĉu vi tion komprenis, mia infano? Kolbe devis morti per
la morto kaŭze de la perforto, eĉ se super lia nehezitema sinteno miregus
liaj sensentemaj murdistoj. Kiom tamen li havas imitantojn, kiuj batalas
pri Dio same!
Ankaŭ vi batalas, kvankam sen oferi la vivon. Tial la
sankta Maksimiliano, mia amata filo, elektis vin. Oni ĝis nun malmulte
scias pri li. Disvastigu la veron, kiu estas speciale kaŝata. Amen.
Maksimiliano Kolbe estas modelo de ofero pro la proksimulo. Maria
Turzovka
28.8.1982
Mia kara infano, hodiaŭ vi vidis, kiajn obstaklojn metadis al vi diablo,
por ke vi ne povu interkonatiĝi kun nova pastro en Turzovka. Kaj li tamen
malvenkis. Tiu ĉi nova paroĥestro havos multan laboron, por ke li tion ĉi
tie ordigu, sed mi staras ĉe li. Li havas ĝustan pastran koron kaj fidon
al miaj aperoj, kaj li deziras purigi mian monton de la kalumnioj kaj
malveroj. Tiu lia panjo, kun kiu vi tie konatiĝis, estas perlo inter la
pastraj patrinoj. Kun atento ŝi aŭskultis, kiam mi kun vi
konfideme interparolis, ŝi bone komprenis miajn vortojn, kaj ŝi tute ne
miris. Ŝi
estas mia parenca animo. Traktu serioze tion, ke vi kun tia sanktulino
interkonatiĝis. Vi faros al ŝi grandan ĝojon.
Tia virino devis eduki la same bonan filon, kiun ŝi
donis servi al la Sinjoro. Ke estu pli multe da tiaj patrinoj, sed la
tempo estas malfavora, miaj servantoj malmultiĝas, kaj la novaj ne venas.
Diablo pro tio ĝojas, sed malgraŭe li malvenkos. Infano, kun nova pastro
de Turzovka kaj kun lia panjo ofte renkontiĝu. Vi apogos vin spirite
reciproke. Amen.
Mi
ŝirmas ĉiujn sanktajn pastrojn. Maria
al la indekso
Praha
11.4.1983
Mia firmega infano, kial vi volonte vizitas mian karan monton? „Panjo, mia
kara, ĉar la loko de kiu Vi venis, estas loko sanktigita, kaj la
pilgrimuloj tial devas demeti ŝuojn, kaj iri malrapide. Panjo kara, mi
dankas al Vi pro Turzovka, kiu jam resanigis tiom da homoj!“
Al mi plaĉas, infano, via respondo, kaj ĝi estas al mi
tre ŝatata. Kaj kio al vi sur Turzovka plej plaĉas? „Panjo kara, tuj la
unuan tagon, kiam mi estis staranta sola sur la vojo tute senkonsila, kiel
mi povas atingi la montan supron. Subite aperis ne malproksime de mi
avinjo kun boteloj, alkondukis min ĝis la kruco, kaj montris al mi la
akvon. Kiel dankesprimon mi invitis ŝin viziti nin en Prago. Sed da tio,
kion mi travivis sur Turzovka, estas multe, kaj ankoraŭ pli estas da tio,
kion al mi Turzovka donis.“
Infano mia kara, ĝoju, sur Turzovkan vi baldaŭ denove
suriros, kaj mi tie preparos por vi belajn renkontiĝojn. Amen. Maria
Praha
11.5.1983
Hodiaŭ vin, Karlo, vizitis mia fidela animo el Turzovka amata Boĵenjo. Mi
plene al ŝi fidas, tial mi ŝin konatigos kun niaj interparoloj. Ili ŝin
interesos, kaj montru al ŝi, kion pri vi skribis nia ŝatata pentristo
Alfons Bartoděj.* Al mi estus agrable, se en via ĉambro, apud mia bildeto,
aperus ankaŭ iu lia pentraĵo. Serĉu iun el liaj bildetoj, mi mem vin
alkondukos...
Kaj refoje mi petas de vi unu gravan agon: Mi volas, ke
vi mem ion skribu pri mia ŝatata monto. Ja vi ĝin jam eble dum kelkaj
jaroj vizitadas, kaj vi multe tie travivis.
Sufiĉos, se vi elektos en viaj taglibroj iujn el niaj
interparoloj kaj vi atenteme ilin kompletigos. Ĝi estos kompletigo de la
libro de „Revelacio al Lašút“. Tion mi bezonas, mia ŝatinda infano, kiel
komunan parton de via apostolado sur Turzovka. Niajn intimajn
interparolojn ni lasu kiel dolĉajn sekretojn, sed multaj devus aŭdi, ankaŭ
tiuj, kiuj volas koni la veron pri mia apero sur la monto Živčák, kaj pri
la gracoj, kiujn mi tie disdonas.
Ne timu skribi, mi kondukos vian manon, kiel mi ĝin
kondukis al mia bona filo Alojzo, kiam li estis realiganta mian
skulptaĵon. Ĉio, kion vi por mi faras, estas sub mia ŝirmo. Amen.
Aŭskultu, kion al vi parolas Patrino. Maria
* Alfons
Bartoděj – pentristo de Akademio, kiu pentris multe da scenaĵoj el
Turzovka. Li naskiĝis la 1.9.1902 en FryštákLukovečka, kaj mortis la
24.3.1978 entombigita sur la tombejo Olšany.
Praha
2.6.1983
Eble vi sentas malĝojon, mia infano, ke al la datreveno de mia apero tiom
da homoj alvenis sur Živčák, nur vi provizore ne povas. Sed mi tamen vin
tien almenaŭ por momento transportos, por ke vi povu kune kun aliaj
pilgrimuloj kliniĝi al mia loko. Nur fermu la okulojn kaj vespere vi diros
al mi, kio vin tie plej ravis.
Kion via Panjo ne povus fari por vi!
Nu, mi scias, ke vi ekĝojis pro tiom da floroj, kantoj,
preĝoj, sed tamen por vi estas pli plaĉa, kiam ni estas sur mia monto
solaj, en la silento ni povas interparoli kaj mediti. Tiu, kiu volas vere
mediti, malfermi sian animon al Dio, tiu devas serĉi la lokojn de la
kvieto. Bruo kaj malordo de la mondo superbruas la vortojn de mia Filo,
kiu ne bategas surporde: Malfermu al mi! Li ne krias: Aŭskultu min! Li ne
petas: Amu min!
Li petas pri la amo kaj la amon proponas, ĉar Li mem
estas Amo. Tiu, kiu Lin bonvenigas en sian koron, tiun Li al sia
Plejsankta Koro alprenas. Tiu, kiu tion ĉi ekkomprenos, tiu trovos la plej
multvaloran trezoron, per kiu li pagos al si la eniron en la Dian Regnon.
Amen.
En koro
konsideri signifas interparoli kun Dio. Maria
Praha
17.9.1983
Ofte, mia filĉjo, oni parolas pri la mirakloj, kiujn mi faras sur
Turzovka. Multaj el ili eĉ elpensas, por prezenti sin esti interesaj.
Tiuj, kiuj ĝin vere travivis, kutime en silento foriras kun larmoj de
danko, kaj ili prefere pri ili ne parolas. Ankaŭ multaj la salubran
rezulton de mia akvo ekkonas pli malfrue, ne tuj sur la loko. Tiuj estas
plej multnombraj, kaj la mondo neniam pri ili sciiĝos. Kaj tiel mi tion
deziras. Mi ne volas montri la povon, sed la amon, kaj la lasta estas
silenta kaj nerimarkebla, sed ĝi cikatros ĉiun malsanon kaj doloron.
Kiel nekomprenemaj estas la homoj, kiuj miajn miraklojn
eldevigas, riproĉas mian helpon al aliuloj. Kiel mi povas al ili helpi, se
ilia koro estas sen amo al Dio, sen fido al mi, al mia resaniga akvo. Ilia
sopiro pri miraklo estas egoista, ofte ili ne scipovas preĝi al mi. Se ili
ne ricevos tion, kion de mi petas, ili ne serĉas kulpon en si mem, sed en
la „erara“ opinio pri Turzovka.
Ja eĉ tio estas miraklo, ke la grave malsanaj homoj
atingas per forto de sia volo mian monton. Kaj jam, kiam ili transpaŝas la
rivereton, ili sentas plenan liberiĝon kaj bonfarton. Ili ne petas pri
miraklo, sed pri la forto elteni en humileco siajn oferojn, kaj tiujn
ĝuste mi benas kaj por ili mi donas la povon de miaj fontoj.
Mi devas ĉi tie, sur la lokoj, kie fluis tiom da
kristana sango en la bataloj kontraŭ la paganaj tataraj triboj, regeneri
senĉese novajn vivojn al la eterna vivo. Tiucele min ĉi tien mia kara Filo
sendis. Amen.
Miraklo
estas donaco el amo por amo. Maria.
Turzovka
9.10.1983
Mia firmega infano, vi vidas, kion scipovas la fido! Ĉiuj viaj amikoj
konkorde proklamadis, ke en via stato vi Turzovkan ne atingos. Sed vi
fidis, kvankam tiom malsana, ke vian promeson, kiun vi donis al mi, vi
plenumos. Nun mi vidas, kiel vera estas la proverbo, ke „la fido montojn
translokigas“. Vi ĝin translokigis super montojn ĉi tien supren al mi.
Diru al mi, Karlo, kiel vi vin sentis ĉe tiu tre peniga supreniro?
„Panjo kara, tiam mi sentis, ke mi estas kondukata. Mi
faris movojn laŭ mia volo kaj mi eĉ havis momente la impreson, ke sur tiu
penega, kvazaŭ nefiniĝanta vojo mi falos, sed kvazaŭ iu min subtenadis.“
Mia infano, mi devis al vi helpi, ĉar mi vidis vian
penadon atingi la monton.
Kiel la Patrinon ĝojigas, kiam ŝia infano montras tian
amon!
Karaj amikoj de Karlo, estu kiel li, kaj faru tion,
kion faras malgrandaj infanoj“ ili kredas al siaj gepatroj kaj fidas al
ili. Se vi havos tian fidon, vi ekvidos ĉirkaŭ vi supernaturajn aĵojn.
Pro via firmego, infano, mia Filo vin malavare
rekompencos, ĉar vi persone montris la ekzemplon de la vera fido eĉ
malgraŭ gravaj korpaj doloroj. Via animo estas forta kaj jam preskaŭ
blanka. Amen.
Kun fido
oni venkas! Maria
Turzovka
11.10.1983
Kiel vi, Karlo, jam konstatis, en ĉiloka preĝejo estas tiu nova servanto,
kun kiu vi interkonatiĝis. Mi ne plu povis rigardi la antaŭan paroĥestron,
kiel li sisteme ofendis mian plej karan Filon Jesuon Kriston, kaj
tiamaniere la Dia mizerikordo donis al li eblecon pentofari en malgranda
paroĥo. Se li tion tiel komprenos, mia Filo pardonos al li ankaŭ tion,
kiel li hontinde kondutis ankaŭ al Lia Patrino.
En Turzovka ekestis favoraj ŝanĝoj kun alveno de mia
juna servanto, kiu nun modele klopodas pri mia paroĥo. Mi benas lian
laboron.
La homoj povas al li fidi, kaj tio estas tre grava. La
paroĥo devas vivi kiel la familio de Diaj infanoj. Do inter ili estas
ankaŭ mia Filo, kaj krome kun granda plezuro kaj beno. Amen.
Paroĥo
konsistigu familion. Maria
Turzovka
13.10.1983
Mi alportas al vi, mia infano, plifortigon, kiun vi bezonas por via
apostolado. Vi havos multe da peno pro la novaj homoj, kiuj al vi ne
fidas, aŭ nur tre malmulte. Ĉi tie oni devas unue sciiĝi, ĉu la varbitaj
animoj ne forgesas pri preĝejo.
Hodiaŭ vi ankaŭ vidis, kiel kontraŭ viaj penegoj
intervenis diablo. Lia ago esence diferencas de la Diaj provoj. Kiel? Vi
regule al mi respondas. Dio per siaj provoj ion montras, sed la diablo
aperas kun sia brutaleco.
Estas bone, ke vi ne timas diablon kaj vi scipovas lin
rigore forpeli.
Vi nur varbu la ceterajn animojn, ĉar severa Dia puno
proksimiĝas. Amen.
Varbu
animojn, animojn, animojn! Maria
Turzovka
15.10.1983
Hodiaŭ mi sendis al vi, mia filo, malĝojantan virinon, sinjorinon E., kiu
travivas suferojn pro sia edzo drinkulo. Ŝi estas bona animo kaj estas
bezone al ŝi helpi. Transdonu al ŝi mesaĝon de mia plej kara Jesuo:
„Ne afliktiĝu, mia pia animo, oferpromesu nur al Mi
ĉiujn viajn dolorojn pro viaj edzo kaj la tuta familio. Mi helpos al vi
porti vian krucon kaj jam baldaŭ viajn ĉagreniĝojn mi resanigos.“
Diru al ŝi, Karlo, ke mia Filo, kiam Li portis sian
krucon sur longa vojo ĝis Kalvario, Li montris sian povon kaj forton ankaŭ
pere de la homaj krucoj. Nur ŝi al Li fidu kaj kredu.
Jesuo,
helpu porti krucojn de miaj infanoj, kiuj serĉas helpon ĉe vi! Maria
Turzovka
18.10.1983
Mia amata filo, pri la resaniga akvo oni rakontas en multaj fabeloj por
infanoj kaj por pliaĝuloj.
La fabeloj ne celas nur endormigi infanojn. Provu tian
fabelon analizi, kaj vi ekvidos, kiom da moralo ĝi entenas.
Tiu, kiu la heroecon el la fabelo konservas por la tuta
vivo, tiu estas saĝa kaj sian vivon li gajnos.
Filo kara, distribuu la resanigan akvon kiel la heroo el
la fabelo, kaj la ĉielo malfermiĝos al vi. Amen.
Alportu
mian resanigan akvon al bezonantoj kaj ŝirmu animojn. Maria
Turzovka
19.10.1983
Ne forgesu, miaj infanoj, serioze, ke la Sinjoro, pli frue ol Li agos
iamaniere, avertas pere de la gardanĝeloj, kaj tion Li faras kelkfoje
sinsekve.
Sed la homo estas surda rilate al sia gardanĝelo, kaj
tial ŝajnas al li, ke li estas surprizita sen averto de Dio.
La homoj pri siaj gardanĝeloj tute forgesas, kaj tio ĉi
faras al ili domaĝon. Ja la Sinjoro aldonas ilin al ĉiu homo, por lin
servi ĝis la foriro al la eterneco. Ili tion strebas realigi per amo, sed
kiel ili povas, se la homo dubas pri ili, aŭ eĉ scias pri ili nenion?
Mia infano, klopodu, por ke vi bone komprenu la
avertojn de via anĝelo. Amen.
Antaŭ
malĝustaj agoj mi avertas homon per anĝelo gardanto. Jesuo kaj Maria
Turzovka
20.10.1983
Atentigu, mia
infano, ĉiun pri la devo ŝirmi sian sanon. La homo konsciiĝos pri valoro
de sia sano plej ofte en hospitalo. Sekve li promesas ĉion eblan por tio,
ke li estu resaniĝinta, sed kiam al li fariĝos iom pli bone, kutime li
siajn promesojn ne plenumas.
Memoru, infanoj, ke tiu, kiu detruas sian sanon per
drinkado, fumado aŭ per malmodero pri manĝado kaj malsobro pri trinkado,
li grave pekas, ĉar la Kreinto kreis homon laŭ Dia bildo, ne kiel iun
mizerulon. Se li falos en tiujn pekojn, li entute forgesas pri Dio, kaj
tio estas komenco de la fino.
Sian sanon detruas ankaŭ tiuj, kiuj riske tropenas en
sporta agado, konkurado, aŭ provante labori super siaj fortoj. Estas
eble, ke ili akiros admiron kaj famon, sed ili finas en forgeso kaj kun
detruita sano. La fonto de tiu peko estas la homa fierego, kaj tiu de Dio
estas malaprobata. Amen.
Tiu, kiu
detruas sian sanon, tiu grave pekas. Maria
Velké
Losiny 23.10.1983
Mi aŭdis, mia filo, ke vi babilis pri tiu diablino, kiu brue agas sur la
herbejoj de mia amata monto. Ŝi estas fakte servantino de diablo kaj
prefere strebu eviti ŝin.
Kie tiu virino aperas, disetendiĝas la malbono,
malfeliĉo kaj maltrankvilo.
Tiucele ankaŭ Satano sendas ŝin sur mian monton, por ke
ŝi subfosadu fidon de la homoj al mi kaj al la efikoj de miaj fontoj. Ŝi
primokas la piulojn kaj faras al ili damaĝon.
Mi, via Patrino, avertas vin, miaj infanoj, antaŭ tiu
danĝera virino. Amen.
Evitu
ĉiun similulon de diablo! Maria
Praha
15.11.1983
Ĉu vi rememoras, Karlo, kiel la arbargardisto Lašút interbabilante kun iu
pilgrimulo el Praha demandis lin, kial li veturas por la akvo al Turzovka?
Laŭvorte li miris: „Kial vi, praganoj, vojaĝas por la akvo sur
Živčák, se vi havas en Praha-Lysolaje la saman akvon? Vi perdas vane la
tempon kaj monon.“
Kion vi diras pri tio, mia apostoleto? „Panjo kara, ĉiu
fonteto, kiun vi benos, estas salubra, la diferenco estas en la ago kaj
loko.“
Mi konsentas kun vi kaj kompletigas, ke sur mia monto
salubras ankaŭ la bonodoro de la pingloarboj kaj diversaj herbkreskaĵoj
kaj drogherboj. Tiu, kiu ilin iam kunprenos hejmen, li alportos serenon
kaj ĝojon, kaj tiuj ankaŭ estas fontoj de la sano.
Bedaŭrinde mia fonto en Lysolaje estas jam praktike
detruita per la paganeco de la grandurbo. Krom kelkaj maljunaj homoj, jam
neniu al ĝi fidas, tial tie miaj gracoj finiĝas. Amen.
Finiĝas
fido? Finiĝas miaj gracoj. Maria
Praha
9.12.1983
Vi bone faras, mia infano, ke vi trinkas la resanigan akvon el Turzovka, ĉar
ĝi hardas vian sanon.
Ĉe la preno de la akvo la pilgrimanto devas preĝi
almenaŭ unufoje la rozarion, ĉar tiam la akvo pli efikas.
La akvon longe ne tenu hejme.
Vi havas resanigan akvon en la antaŭurbo de via urbo, sed
mi konsilas al vi, prefere pilgrimu al Turzovka. Pilgrimado estas ofero,
kaj la oferon mi volonte rekompencas. Amen.
Ĉe la
preno de mia akvo preĝu! Maria
al la indekso
Turzovka
22.8.1984
Mia infano, atenteme observu diablon, viglu kontraŭ li. Ne forgesu pri
skapulario kaj la medaliono de la sankta Benedikto, antaŭ kiuj eĉ kolerega
diablo cedas. Lia servanto (P) denove aperis sur Turzovka kun malbonaj
intencoj. Vi ambaŭ hazarde renkontiĝis tie kaj ankoraŭfoje tiel okazos.
Vi tion, Karlo, jam konas, kaj pro tio al ĉiuj, kiuj
vin vizitos konsilu, ke diablon necesas trakti energie, ne timi lin, kaj
simple ne allasu lin okupi vian menson.
Vi miras, kiel de vi diablo forsaltis, kiam al vi estis
donanta benon la germana pastro antaŭ la preĝejo de Turzovka.
Malbona spirito volonte orgojlas pro sia povo, sed
rapide ĝi forkuras antaŭ mia malgranda medaliono el ordinara ladeto. Ĝi
estas ŝirmilo, gardo por via animo, senĉese ĝin kunportu, vi neniam scias,
kiam la diablo povas ataki vin. Amen.
Medalioneto kaj skapulario estas miaj armiloj. Maria
Turzovka
27.8.1984
Mia firmega filo, ne ĉagreniĝu pro tio, ke vi nunjare ne plu atingis mian
amatan monton, kvankam vi jam estas kelkajn tagojn ĉe ĝia piedo.
Ankaŭ tiamaniere provas vin la Sinjoro, kaj la kara
monto kvazaŭ al vi ridetas per siaj oraj radioj, kiuj de ĝi reflektiĝas en
la ĉirkaŭaĵo.
Ĝi estas granda ofero, kiun vi, Karlo, devas surpreni,
sed ĉar vi ĉiun aflikton humile kaj sen grumblado eltenas, mi mem helpos
al vi atingi la montosupron.
Mia infano, venos sur vin ankaŭ pluaj provoj, sed ne
timu, via persistemo venkos. Kaj mi estas ĉiam proksime al vi. Amen.
Maria
Turzovka
30.8.1984
Hieraŭ mi montris al vi, mia bona infano, kion povas atingi la fido.
Ĉu vi memoras, kiel mia kara Filo paŝis sur surfaco de
la maro, kaj kiam tion vidis nia bona Petro, li ankaŭ deziris paŝi
suronde. Ĝis li fidis, li paŝis, sed kiam li konsciiĝis, ke li ne scipovas
naĝi, li komencis droni kaj kriis: „Sinjoro, savu min!“
Kaj hieraŭ danke al via firma kredo, vi atingis la
monton Živčák kaj revene malsupreniris. Estis ĝi nur via profunda kredo,
sen ĝi vi atingus tiun lokon neniam. Kelkmomente mi vin apogis, kaj mi
estis kortuŝita ĉe via penego dum tiu paŝado.
Sed estis al ni tiam sur nia loko belege!
Mia infano, kredu ĉiam tiel fortike, kiel vi kredas kaj
vi vidos, kion vi ankoraŭ scipovos. Amen.
Kun
kredo vi scipovos ĉion. Maria
Turzovka
31.8.1984
Neniam, mia filo, restu ĉe la flanko de la vantaĵoj. Mi ĝojas, ke vi estas
grandioza, sed en ĉio validas tiu latina: „Aurea est via media!“*
Mia infano, neniam troigu, tio estas fierego, kaj ĝi estas grava peko. En
ĉio elektu oran mezan vojon. Amen. Maria
* Meza vojo estas ora.
Turzovka 8.9.1984
Mi ĝojis, mia fidela infano, ke
vi, kiel donacon al mia festo, trifoje supreniris mian ŝatatan monton. Mi
tion al vi ne forgesos!
Se temas pri la okuloj de mia kara Filo, sur la bildeto
de la Torina mortotuko, kiun oni al vi montris, ne temas pri miraklo, sed
pri falsigo.
Tiu, kiu faris ĉi tiun ŝanĝon (la malfermitajn okulojn
li transpentris je fermitaj). li pensis pri mono kaj sensacio. Se tio ĉi
estus vero, mi tion dirus al vi. Amen. Maria
Turzovka 14.9.1984
Tio, kion mi volas hodiaŭ al vi,
Karlo, diri, koncernas ĉiun kredantan homon.
Kiam pasas la kvindeka vivojaro, la homo devas atenti,
ĉu li vivis laŭ la Sankta Biblio neofendante Disinjoron.
Tiun gravan vivkonfeson la homo devas fari almenaŭ
unufoje dum sia vivo kaj nia bona Pio ion pri tio al vi diros.
„Mi salutas vin, filo, ĉar ni konas nin reciproke jam
multajn jarojn, volonte mi plenumas vian deziron: pekkonfesigi kelkajn
viajn konatulojn.
Kiel devas okazi la ĝenerala pekkonfeso vi mem bone
scias. Nur diru al tiuj, kiuj por ĝi sin preparas, por ke ili bone preparu
sin, kaj forgesu nenion.
Kiam ili estos preparitaj, mi diros al vi, kiel ni
devas plu daŭrigi.
Restu en la Dia timosento.“
Mia infano, faru, kion diris al vi Patro Pio. Amen.
Almenaŭ unufoje en la vivo ĝenerala pekkonfeso. Maria
al la indekso
Velké Losiny
17.9.1985
Vi eĉ ne scias, aminda infano, kiel diablo koleregis, ke li ne povis vin
haltigi vojirantan sur mian amatan monton. Pro tio vi havis tiom da
malfacilaĵoj. Vi bone faras, ke vi batalas kontraŭ diablo.
La homoj, kiuj en tiu ĉi batalo cedas, agas malĝuste
kaj senracie. Sed estas ankaŭ sufiĉa kvanto da tiuj, kiuj estus
batalantaj, sed ili ne scias kiel, kio estas ĉe tio tiom facila – PER
PREĜO. Ĝi ĉiun sekure ŝirmos, ĉar ĝi ne povas esti en la ĉielo malaŭdita.
Kaj kiun favoras via Patrino kaj mia plej amata Filo, tiu ne povas esti
venkita de diablo. Amen.
Preĝu,
preĝu! Maria
Praha
14.10.1985
Finis via tempo de la libertempo, mia infano, kaj vi nun prikonsideru,
kiel vi kondutis rilate al la Sinjoro. Ĉu vi ne faris al Li doloron, ĉu vi
Lin iel ne ofendis kaj manifestis senĉese al Li la amon kaj honoron?
Ankaŭ rememoru, ĉu vi dum la libertempo regule plenumis
vian apostoladon, al kiu vi vin devigis.
Ni ĝojas, mia infano, pro vi, ĉar vi denove diablon
devigis kapitulacii, kiam li malpermesis per diversaj obstakloj atingi
mian amatan monton. Fine vi povis ĝin atingi dufoje, spite de ĉiuj
doloroj.
Kontente ni rigardas viajn batalojn kontraŭ diablo, en
kiuj vi venkas. Ni ne forgesos pri tio ĝis ni vin rekompencos per ĉielaj
donacoj. Al ni plaĉas via kuraĝo, sed estu singardema, la singardemo ĉiam
estas necesa en la batalo kontraŭ diablo, ĉar li estas ĉiam pli ruza ol la
homo povas entute imagi. Mia infano, estu singardema! Amen.
Jesuo
kaj Maria
al la indekso
Praha
24.2.1987
Mia amata infano, jam longe ni ne interparolis pri la fontoj de la sano.
Tiuj fontoj estas multaj tial, por ke al ĉiu homo estu
donita ebleco por plifortigi sian sanon. La homo nur devas diri: Mi
kredas.
Jam kiel malgranda infano vi sciis pri putetoj kun
revigliga akvo, kiun uzis avinoj, kaj tial ili estis sanaj ĝis la fino de
ilia vivo.
La putetoj vere donas la plifortigon, ĉefe al la
mizeruloj, kiuj fidas je iliaj efikoj. Unu tia puteto estas ankaŭ en
Slovakio, en bela ĉirkaŭaĵo plena de arbaroj, kie ariĝas pilgrimuloj kaj
plenigas de akvo diversajn ujojn, ĉar ili estas konvinkitaj, ke ĝi
resanigas
la malsanulojn. Jes, ĝi estas nia akvo de Turzovka.
Ankaŭ vi, nia apostoleto, kredas al la sanigo per tiu
ĉi akvo kunportita el monto Živčák. Danku al la Sinjoro, ke estis al vi
ebligite ekkoni kaj je vi mem afirmi la efikojn de tiu ĉi akvo. Vi pri
nenio konsideris, sed simple vi nur kredis, tial mia akvo helpis al vi.
Survoje por la akvo, vi pilgrimuloj, renkontiĝas kun
aliaj kunpilgrimuloj kaj tiujn konatiĝojn vi uzu en via apostolado. Jes,
la interŝanĝoj de la vidpunktoj kaj spertoj pri la akvo de Turzovka
plifortigas la kredon, kaj ankaŭ per tio la sano pliboniĝas.
Ni interparolis kune pri la suno, ke tiu ĉi suno – la
kreitaĵo de Dio Kreinto – disdonadas per siaj radioj la miraklan fluidaĵon
– la akvon de mia amata monto.
La vizitantoj de tiu ĉi monto estas tie multenombraj,
ĉar tie, kie kuracistoj fiaskis, sekvas nur la espero resaniĝi el la
puteto en densaj arbaroj – nia akvo de Turzovka.
Vi eĉ ne scias, mia infano, kiel grave estas paŝi por
la akvo perpiede, dum kiu la pilgrimulo ŝvitas komencante de la ponteto
malsupre ĝis la puteto supre sur la monto kaj dumrevene.
Bone, ke vi konsilas al homoj, ke ili ne diru la
frazon: „Do mi tion provos.“ Vi ĝuste diras al ili: „Vi, sinjoro, eĉ ne
provu tion, tio estas vana, por ke vi klopodu pri la rezulto, ĉar la
Virgulinon Maria ne decas provi. Vi trovas survoje la konatojn pensantajn
kiel vi, sed vi estas nur la amikoj de la sama naturo kaj ĉi tien venas
pro la ĉionresaniganta akvo. Estas grave, ke vi supreniru sur la monton kun
la kruco fronte, sen multaj aĵoj, kaj meditu survoje por la akvo pri via
vivo, por ke vi oferu vin al Dio Sinjoro, kaj preĝu pri tio, kion vi
deziras, por ke vin la akvo de Turzovka, pli frue benita, alkonduku al
resaniĝo.“
Memorigu, Karlo, al ĉiuj, ke la akvo el Živčák
resanigas fakte ĉiun, kiu havas la fortan fidon. Amen. Maria
Praha
25.2.1987
Mi volus hodiaŭ daŭrigi la interparolon pri la akvo de Turzovka.
Ĉi tiu akvo distingiĝas per tio, ke ĝi
resanigas ĉiujn
malsanojn, kaj tiu, kiu ĝin kun fido uzas, tiu estos kontentigita.
Evidente necesas, ke ĉiu sciu, kiel ĝin uzi.
Antaŭ ĉio estas grave antaŭ la uzo krucosigni aŭ diri
almenaŭ unu mallongan preĝon.
Akvo de Turzovka al multaj ŝajnas, kvazaŭ ĝi estas pli
peza ol alia akvo. Al tiu, al kiu via Panjo ne deziras uzi ĉi tiun akvon
ofte okazas, ke de ilia ujo defalas la fundo. Estas tie sur la monto la
loko, kie estas videblaj multaj kruĉoj kaj boteloj sen la fundo... Ĝi
estas la loko de disreviĝo kaj ĉagreno, pro kiuj tamen la homoj kulpas
mem.
Vi mem, mia filo, aŭdis el la buŝo de iu sinjorino, ke
ŝi estis afliktita, ĉar al ŝi okazis tiu malfeliĉo – defalo de la fundo de
kruĉo, kiun ŝi kunportis el la hejmo tute en ordo. Ŝi diris tion malgaje,
ĉar ŝi konsideris ĝin esti malagrabla signo de la sorto. La akvo vere ŝin
resanigus malgraŭ tio, ke en la hospitalo oni rezultis, ke ŝia malsano
estas nesanigebla kancera tumoro. Jes, la akvo helpus al ŝi, se ŝi vere
fidus.
Mi estas malgaja, ke la homoj ĝenerale opinias, ke
sufiĉas, kiam ili efektivigos malfacilan supreniron al la fontoj. Sed tio
ĉi estas afero de via apostolado informi ilin, kio necesas, por ke mi povu
plenumi iliajn petojn. Nur estas problemo, ke oni ne povas al homoj
lernigi la fidon, ĝi devas trairi tra la koro, ĝi devas veni el la koro,
kaj tio ĉi ne estas ebla post unu turisma vizito de la monto.
Mi memoras pri vi, mia apostoleto, kiel vi antaŭ jaroj
en la neĝo vizitis mian akvofonton, vi genufleksis preĝante la rozarion.
Sur mia amata monto okazas mirakloj, sed mi pri ili
neniun atentigas, pri ili devas konvinkiĝi la pilgrimuloj mem.
Mi lasas la salubron al miaj fontoj, eĉ kiam mi devas
kun doloro rigardi, kiamaniere la homo kapablas krude trakti kaj la
rimedon de sia resaniĝo kaj ankaŭ sian reakiritan sanon. Tia homo ne
komprenis, ke mi helpis al li pro la Patrina amo, sed tion li ne aprobas.
Memoru, miaj infanoj, miraklon pere de mia akvo mi faras pro la amo. Amen.
Maria
Praha
31.8.1987
Mi dankas al vi, Karlo, ke vi klopodas pri la kanto: Pozdrav Královně
Turzovské (Saluto al la Reĝino de Turzovka).
Mi ĝojis ne nur pro la vortoj, sed ankaŭ pro la
melodio, kaj ŝajnas, ke tiu ĉi kanto ĝenerale ekplaĉis. Tial klopodu ĉi
tiun kanton multobligi kaj sendi al kelkaj miaj bonaj infanoj, ĉar estus
domaĝe, se tiu ĉi juvelo estus demetita kaj forgesita.
Tamen necesas ellerni ĝin, kaj ĉi tie mi petas tiujn,
kiuj kapablas kanti, ke ili uzu siajn kapablojn ekzerci ĝin. Mi deziras al
vi, miaj infanoj, ke vi havu grandan konsoliĝon per tiu ĉi kanto. Amen.
Ĝi estos
iam kanto de mia venko. Maria
Praha
4.11.1987
Mi havas antaŭ mi, mia helpanto, la deklaron de mia kara Lašút, kaj vi
vidas, ke ankaŭ ĝia fidela transskribaĵo estas malfacila laboro. Kelkaj
homoj, kiuj rakonton de Lašút notis, enmetis en ĝin siajn opiniojn, kiujn
ili konsideris esti taŭga. Sed vi tion ne faru, ne korektu, ĉar liaj
vortoj estas ĝustaj.
Turzovka estas superba loko kaj estas laŭ historio kaj
beleco de pura naturo kvazaŭ predestinita por mia apero.
Kiam vi denove legos la notojn pri Turzovka, vi
eksentos bonodoron – esceptan bonodoron, kiu kapablas fascini la tutan
ĉirkaŭaĵon, kaj pro tio mia monto estas tiom ŝatata. Ĝi donas utilon al
malsanuloj jam per spirado, tamen nur tiukaze, kian venas pilgrimulo kun
fido en la koro.
Mi sciis, ke tiu ĉi monto estos iam limŝtono inter la
bonaj kaj malbonaj homoj. Trempu vin pli profunden, mia filĉjo, al la
mistero de mia superaminda monto, kiu havos en la estonto historian
signifon!
Vi estis jam, Karlo, tradukanta iutempe la libron pri
mia monto el la germana teksto, kaj vi vin tenis la originalon, sed kelkaj
fragmentoj estis poste al la libro kromdonitaj, kaj tio ne plaĉis al mi.
La rakonton de Lašút ne traduku, ne estus tio saĝa.
Eble post iama tempo ĝi povos esti uzita ankoraŭ en alia loko.
Mi scias, ke vi amas mian monton, kaj pro tio mi
promesis, ke vi ĝin atingos. Mi benas vin, mia apostoleto! Amen.
Mia
monto estos havanta historian mision. Maria
Praha
5.11.1987
Mia bona infano, mi volas ankoraŭ ion diri al vi pri la arbara laboristo
Lašút tiucele, ĉar temas pri justa, honora kaj inteligenta homo, kiu
elkreskis el malriĉaj cirkonstancoj, kaj malgraŭe li scipovis krei
malgrandan verketon (temas pri la persona skriba deklaro – „Senmakula
Koncipiĝo parolas al ni en Turzovka“), kiu montras la purecon de tiu plej
malalta socia klaso.
Mi rekomendas al vi, ke vi tiun verketon zorgeme
tralegu. Vi estos surprizita, kiel la simpla arbara gardisto scipovas
ekregi siajn pasiojn (fumadon, diversajn materiajn interesojn), paroli
unusignife pri sia Patrino, kiun li super ĉio amas, malgraŭ tio, ke li
estas pro tio primokata de siaj superaj oficistoj de la arbara
administrantaro kaj de multaj aliaj homoj.
Vi tie legos ankaŭ artikolojn pri la diablo, kiu ĉiam
klopodis opinion de la malriĉa arbaristo malpurigi kaj malestimigi.
Mi ne plu rakontos al vi, tiucele, por ke vi
enprofundigu vin en la legadon de la biografio de mia bona Matúš el mia
amata monto. Vi ekvidos, kiel vi lin ekestimos. Amen.
Estimu
Matúš Lašút, li estas mia peranto. Maria
Praha
7.11.1987
Kiam vi legas, Karlo, la skribaĵon de Matúš Lašút, vi certe sentas bonan
etoson, kiu alportas pacon kaj trankvilon. Mi zorgis pri tio, por ke ĉe la
skribado li ne devojiĝu for de la celo pri sia rakonto, kaj ke li esprimu
sin tiel nature, kiel tio konvenas al la tradicio de lia lando.
Tiu ĉi mia servanto Lašút havas vere belan animon, kaj
tio estas videbla laŭ lia rilato al Panjo. Precipe ĉe la juĝejo, kiam
interparolis kun li prezidanto de la senato, li ne hontis publike deklari
pri sia amo al mi. Li eĉ ekvokis juĝiston, ke li malkonfesu sian patrinon,
se li volas, ke li, Lašút malkonfesu sian Panjon ĉielan. Tio estis tre
aminda, kaj por lia firmego li estos laŭdita en la ĉielo.
Vi nur legu, mia infano, la ceterajn paĝojn de la
verketo, kiu estas la dokumento, ke ankoraŭ vivas la homoj, kiuj scipovas
ami per plena koro kaj sentime.
Tiaj homoj estas jam en malmulto, kaj estas bedaŭrinde,
ke eĉ pli malmultaj estas tiuj, kiuj scipovas surporti sur sin iujn
oferojn, menciitajn en tiu ĉi eta libro.
Ripetu al vi, Karlo, kion Lašút ofte diras pri mi kaj
mia monto, kaj ankaŭ liajn apelaciojn por estimi la lokon de mia apero sur
monto Živčák. Estu certa, ke Matúš Lašút estos postmorte rekompencita per
ĉiela donaco. Maria
Praha
9.11.1987
Hodiaŭ ni plu interparolos pri Dia homo. La homo estas Dia kreitulo, kaj
tio ĝuste tial, ĉar li akiras la gracojn de la Sinjoro, sed malgraŭ tio li
ne konscias, ke ĉio estas Dia donaco, ĉar se li tion tiel komprenus, li
vivus entute alimaniere. Li pensas, ke li ĉion ekregos per siaj manoj kaj
sia cerbo, sed tio entute ne estas vero.
Li estas kreita laŭ la Dia bildo, sed ĉio cetera –
sentoj, agoj, decidoj – estas dependaj de lia libera volo. La homo
inklinas al volonto akcepti donacojn, kaj li tion konsideras kiel ion
ordinaran. Li eĉ ne estas pova imagi la vivon sen „donacoj“, ĉefe se temas
ĝenerale pri tiuj materiaj. La Sinjoro tamen donas la donacojn kiel siajn
gracojn, kiuj estas bezonaj por la vivo, el la libera volo, kiu difinas,
kion homo faru, por ke li estu ŝatinda al Dio, kaj precipe, por ke li
akiru aprobon de la Sinjoro.
Hodiaŭ vi vidas, ke ne estas regule apreci la
neinstruitan homon, kiu tamen havas bonan volon vivi laŭ Dio.
La arbaristo Lašút estas tia homo, kiu siamaniere
superas la altinstruitulojn, kaj liaj esprimoj per lia saĝeco superas en
multaj kazoj ankaŭ ilin. Li estas homo de nemalpurigita sango, kaj tial mi
rekomendas al ĉiuj legi lian libron, ĉar ĝi prilumas kaj klarigas la
esencon de la regula homa vivo.
Mi ne volas provizore, mia Karlo, ligi la verkon de
Lašút kun la via, kaj pro tio, ĉar ili estas entute diversaj, kvankam ili
sonas per la sama kordo.
Antaŭ ol mi ligos viajn tekstojn, ni ankoraŭ pli
multfoje interparolos, ĉefe pri la instruaj partoj de la eta libro de
Lašút, kaj ni kompletigos tion, kion tiu ĉi simpla homo volas diri al la
homoj. Amen.
Por la
savo Dio donas al homo liberan volon. Maria
Praha
15.11.1987
Mia firmega infano, hodiaŭ vi havas eblecon plej bone kompreni mian
esprimon „firmega infano“.
Diablo scias, ke lia ٫regadoʻ sur tiu ĉi tero, estas
finanta, kaj tiucele li faras la plenajn akrobataĵojn, por akiri homan
animon eĉ en la lasta momento.
La venko super diablo signifos streĉon de la fortoj sur
la plej alta nivelo. Estas necese, ke ĉiu el miaj apostoloj eltenu
grandajn oferojn, ĉar Satano laboras rapide kaj li klopodas timegi la
delikatajn animetojn, kiujn timigas eĉ la sursuro de la papero.
Portu kun ĝojo viajn oferojn al la Sinjoro kaj prezentu
ilin al Lia mizerikordo. Ja Li tiom zorgeme provas ĉiun animeton
apartenantan al nia Eklezio kaj viaj oferoj povas protekti multe da ili.
Mi ĝojas, ke mia kanto ju pli la tempo kuras des pli
larĝe ĝi fariĝas aminda. Jam ĉe la unua akordo diablo forkuras, tial tiu
ĉi kanto estas ĝuste konvena por ni en ĉi tiu tempo. Nur ne permesu, ke ĝi
fariĝu banala. Ĝi plifortigos vin en la batalo kontraŭ la malamiko, kiu
estas kruela.
Miaj infanoj amataj, proksimiĝas decida batalo kaj
granda juĝo fare de mia Filo. Kaŝu vin sub mian mantelon, kie vi estos
sekuraj. Venu al mi sur monton Turzovka, por sano de animo kaj korpo. Kaj
fidu – mia amata monto fariĝos slovakia Lurdo, kie mi estos elverŝanta
gracon post graco. Amen. Maria
al la indekso
La lasta
notita interparolo de Karlo Židlický kun la Virgulino Maria Turzovka
16.10.1988
Kiam ajn,
Karlo vi rememoros pri via Panjo, vi eksentos agrablon. Miaj infanoj, fidu
nur, kaj vi vidos kiaj mirindaĵoj okazos al vi kaj ĉirkaŭ vi. Nur fidu,
fidu, fidu! Kiam vi petas pri mia helpo, amu min delikate, ja vi estas
infanoj miaj kaj ĉiu venu al mi. Amen. Maria
al la indekso
SKULPTAĴO
DE LA VIRGULINO MARIA DE TURZOVKA
Travivis kaj notis la 21.5.1969 en Hlučina kaj sekve
en la jaro 1981 publikigis Karel Židlický.
Eble antaŭ duonjaro mi ricevis
fotitan skulptaĵon de la Virgulino Maria de Turzovka, kiun realigis
certa ministo – pensiulo el Hlučina. Temas pri la ĉefa skulptaĵo de la
Virgulino Maria, per kiu Ŝi estos honorata sur la monto Živčák en la
venontaj pli bonaj tempoj.
Al la skulptaĵo mi ne dediĉis pli grandan atenton, kaj
la kazon mi konsideris esti ordinara. Antaŭ nelonga tempo haltigis min
certa pia persono pro tio, ke ŝi estis en Hlučina ĉe la menciita
ministo, kaj pri lia skulptaĵo ŝi parolis kun plena ravo.
Ĉiel ŝi min instigis, por ke mi persone
konvinkiĝu pri la mirakleco de la tuta verko.
Mi al ŝi promesis tion nur duone, kaj nur pro mia
skeptikismo kaj malfido.
Pro sekvaj instigoj mi fine tamen decidis vojaĝi al
Hlučina senĉese kun dubo kaj malbona agordo. Kiam oni veturas al
Hlučina, oni devas eltrajniĝi en la ĉefa stacio de Ostrava, kaj de tie
sekve veturi per malnova loka vagonaro kaj per tramo nro 1. Mi kompensis
min pro mia pensa malbona situacio per tio, ke mi ĝuste veturas por la
ekskurso, ja la vojaĝo havas markitajn novtempajn laŭmodajn agrablaĵojn.
Surloke jam la renkontiĝo kun la pastra persono, kiu
konis la aferon, alkondukis min en bonan agordon. Mi tuj realigis la
viziton ĉe la kreinto de tiu ĉi skulptista verko – la sinjoro Alojzo
Lasák. Laŭprofesie li estis ministo, nun pensiulo, viro de malpligranda
staturo, hlučinano kun ministe polvigitaj pulmoj, ĉirkaŭ 62jaraĝa. Kiel
li diris al mi, li estis ĉiam pia kaj la kredon li observis, kio estis
en lia labormedio rara kaj meritita.
Ankaŭ lia familio estas pia. Lia edzino ĝisnune laboras
en nemalproksima segejo, ĉar el lia mizera pensio ili ne povas vivi. Ili
havas simplan unuĉambran loĝejon, ĉiam preparitan por vizitoj. Mi estis
akceptita tre agrable. Sinjoro Lasák montris al mi volonte sian verkon,
pro kies beleco mi estis surprizita.
Ligna, kolorigita skulptaĵo de normala grandeco, 170 cm
alta, neordinare bele prilaborita, proksimume kiel la Virgulino Maria de
Lurdo.
Kiel rezultiĝis la kreo de tiu ĉi verko?
„Eble antaŭ kvin jaroj“, diras sinjoro Lasák, „kiam mi
estis hejme sola, mi havis aperon de la Virgulino Maria. Dum la ekstazo,
kiu daŭris eble kvar horojn, fine la Dipatrino alvokis min, ke mi tion,
kion mi vidas, ellaboru el ligno kaj foje donu al ĉiuj kredantoj.“
Kie ĝi devas esti lokita kaj honorata? Denove sur la
loko tre al Ŝi aminda kaj jam konata, kie en la jaro 1958 Ŝi aperis „sub
la bildeto“ sur la monto Živčák al la arbaristo Lašút. Tie per siaj
fontoj Ŝi resanigas la malsanulojn el ĉiuj, eĉ la plej gravaj malsanoj,
kaj la fidantajn pilgrimantojn Ŝi konvinkas per multaj mirindaĵoj kaj
per eksterordinaraj lumaj signoj. Tiun ĉi monton Ŝi elektis kaj gracigis
ankaŭ pro tio, ke ĝi troviĝas sur la dislimigo de la tri slavaj nacioj:
Slovakoj, Moravanoj kaj Poloj.
Ni revenu tamen al la ĝusta ordono de Maria ellabori la
skulptaĵon. La ministo Lasák menciis, ke li ne estas kapabla pri
skulptado kaj krome li neniam havis en la mano la skulptilon. Ĉi tie la
Virgulino Maria certigis lin: „Vi ne devas kion ajn timi, mi estos al vi
helpanta, kaj mian vizaĝon mi donis al vi.“ La Sinjorino plue ordonis:
„Kuru al Turzovka, prenu de tie la trunkon, sur kiu estis mia bildeto,
kie mi aperis al Lašút, kaj el kiu estis starigita ĉe la altareto kruco,
kiun la Diaj malamikoj forbruligis. Tiun ĉi trunkon vi uzos ĉe via verko
por la kruco kaj mia Koro.
Lasák alveturis al Turzovka, tamen li estis
disreviĝinta. Sur la monto estis grupo de pilgrimuloj, kaj en ilia
ĉeesto li timis kion ajn tuŝi. Iumomente li vidas viron mantirantan
veturileton, sur kiu li havas surŝarĝitan trabeton de ĉirkaŭbruligita
ligno. La viro vokas al la grupo: „Kiu el vi estas tiu skulptisto? La
Virgulino Maria dum sia apero ordonis al mi, ke mi ĉi tien sur la monton
veturigu tiun ĉi relikvon!“
Certe vi divenos pri la surprizo, kiun lia vokado
kaŭzis. Lasák la relikvon pakis kaj kunveturigis ĝin perbuse al Hlučina.
(Versio de F.N.)
Nun denove tamen sinjoro Lasák ne havis konvenan lignon
por la skulptaĵo. Por ĝi ne prosperus uzi tilian lignon en unu peco. Li
uzis tiliajn tabulojn, kungluis ilin kaj komencis labori. La staturon
provizore ĉirkaŭsegis lia najbaro lignaĵisto. La cetera laboro pri
realigo de la portreto, kiun Lasák precize ekmemoris, konsistis en li
kaj lia Majesta Helpantino. La skulptado kun paŭzoj daŭris du monatojn.
Alie, eĉ ĉe la vera skulptisto ĝi daŭras duonjaron. Sinjoro Lasák
laboris sen modelo, sen plano, sen la faka ilaro, nur laŭ la bildo, kiun
li dum la apero de Maria ricevis kaj asimilis kun la precizo.
La Dia Patrino fidele plenumis sian promeson: „Mi estos
al vi helpanta“. La verko realigita ĉe tiu kunlaboro estis admirata de
la samlokaj loĝantoj, sed ĝi enpenetris en la korojn ankaŭ eksterlanden
el nia patrujo. El Ameriko la Virgulino Maria ricevis sian kapvualon.
La vizitantoj ĉe geedzoj Lasák estas tre oftaj. La
skulptaĵon sanktigis sinjoro dekano. Ĉiuj volis ĝin vidi, preĝi antaŭ ĝi
aŭ foti ĝin. Ĉiutage antaŭ ĝi oni preĝas rozarion kaj el malgranda
ĉambro aŭdiĝas piaj kantoj.
La familio entute kunviviĝis kun ĝi, kaj la pordo de la
malgranda dometo estas senĉese malfermita. Por esprimi sian estimon ĉiuj
aliras antaŭ la skulptaĵon senŝue.
Provizore la skulptaĵo estas lokita en angulo de la
loĝejo, ĉiam bele ornamita per freŝaj floroj kaj ĝi ĝuas grandan estimon
kaj amon.
Ja tiu ĉi skulptaĵo de la Virgulino Maria estas kvazaŭ
viva. Ŝi mem ĝin en la kunlaboro kun la homo kreis, tial Ŝi sin al li
aperis, kaj enpremis en lian memoron sian vizaĝon. Interalie Ŝi diris al
li: “Al vi estos tre malfacile, kiam vi devos min adiaŭi!“ Por ni
ceteraj tamen ĝi estos por ĝojo, kaj fariĝu tiel kiel eble plej rapide,
ĉar kun tio ni nune atendas komencon de la bonaj tempoj por Diaj aferoj.
Kaj ankoraŭ pri aliaj similaĵoj en la rebildigoj de la
Virgulino Maria
Kiel aspektas nia Reĝino de la
Universo? Majstre realigita kiel la Virgulino Maria de Lurdo. Elstara
fizionomio, okuloj kiel vivaj, grandaj, malhelbluaj, saĝaj, belegaj,
piaj kaj ĝojoplenaj. Fotografio ne kapablas redoni la belecon de la tuta
verko, sed ju pli longe vi ĝin rigardas, des pli belega ĝi estas. Kaj
tiu, kiu konas la Reĝinon de Turzovka, certe konsideros, ke mi pravas,
ke ĉi tie estas la okulfrapa simileco.
Al iu monaĥino aperis la Virgulino Maria, kaj per Ŝia
ordono ŝi transigis Ŝian similecon sur la bildon. Sinjoro doktoro M.
provrigardis kun sukceso la pentraĵon kaj konstatis, ke tiu ĉi rebildigo
ege similas kun la figuro de la Virgulino Maria de Turzovka.
Antaŭ jaroj mi ankaŭ havis vivan sonĝon, en kiu mi
vidis la Dian Patrinon kiel la plej belan virinon, kiun oni povas imagi.
Tiam mi ankoraŭ ne konis la skulptaĵon de Lasák. La vizaĝo de la
Virgulino Maria el mia sonĝo al mi precize kaj firme eniĝis en la
memoron tiel, ke kiam mi nun vidas la Madonon de Turzovka, mi estas
konvinkita, ke tiu estis Ŝi.
al
la indekso
PETOJ
Ho, Senmakula Koncipiĝo, instruu al mi Vin estimi, Vin ami, Vin imiti!
Konduku min, instruu min, ŝirmu min! Ne delasu min!
Piedpremu la kapon de la infera serpento en ĉiu el ni! Piedpremu ĝin en la
tuta mondo hodiaŭ kaj ĉiutempe!
Ho, Senmakula Koncipiĝo, ni elpetas de Vi el profundo
de nia koro kaj el nia tuta animo, kun la tuta popolo kaj kun la tuta
Eklezio pardonon:
1. Pro ĉiuj ofendoj kontraŭ Vi, kiuj estis faritaj dum la estinto.
2. Pro ĉiuj ofendoj de Via ĉasta fianĉo sankta Jozefo.
3. Pro ĉiuj ofendoj de Viaj sanktaj gepatroj Joakimo
kaj Anna.
4. Pro malsuprenĵeto de Via skulptaĵo en Malnovurba
Placo (Staroměstské náměstí) en Prago la 3-an
de novembro 1918.
5. Pro detruo de Viaj elektitaj lokoj.
6. Pro tio, ke oni ne plenumas Vian deziron, ke ĉiuj
portadu Vian medalionon kaj preĝu Viajn
preĝojn.
7. Pro ĉiuj nesanktigitaj dimanĉoj kaj festotagoj.
8. Pro ĉiuj eksiĝintaj pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj.
9. Pro niaj propraj nesufiĉaj amo, estimo kaj sindono
al Vi. Ho, Maria, koncipita sen la peko, propetu
por ni, kiuj serĉas Vian
helpon!
al
la indekso
KROMVORTO
Turzovka jam porĉiame apartenas al la agnoskitaj lokoj de la graco pro la
ĉeesto de Maria. La Virgulino Maria venas senĉese denove sur la monton
Živčák, por ke kiel gracoplena Patrino resanigu la korpajn, sed ĉefe
spiritajn vundojn de siaj infanoj afliktitaj en la nuntempa malsana mondo.
Ŝi ne alportas ion novan al tio, kion ni jam ekkonis en
la fina Revelacio de Ŝia Filo, sed Ŝi memorigas tion, pri kio ni forgesis
kaj kio povus al ni helpi dumvoje al atingo de la savo.
Se Ŝi alvokas sian gracigitan filon Karlon Židlický, ke
li publikigu la elektitajn de li interparolojn, per kiuj Ŝi lin kondukis
multajn jarojn, do Ŝia intenco estis transpaŝi la formon de la privata
revelaciapero kaj alparoli ĉiujn siajn infanojn. Kiel kompleza
isntruistino Ŝi respondas multajn demandojn koncernantaj Ŝian ĉeeston sur
Turzovka. Mi eĉ baldaŭ povus diri, ke tiu ĉi libro estis havanta la
titolon „Živá slova z Turzovky“ (Vivaj vortoj el Turzovka). Ja tiu, kiu
bone aŭskultas Ŝiajn vortojn, tiu ne povas ne aŭdi kaj ne enkonsideri la
Dian timon pri la savo de Ŝiaj infanoj. Tial Ŝi enportas lumon al la
malkleraĵoj ĉirkaŭ Ŝiaj alvenoj sur la monto Živčák kaj benitaj rezultatoj
de Ŝia „resaniga akvo“, sed Ŝi ankaŭ atentigas pri la danĝero kaj amo al la
Dia Koro de Jesuo.
Tiu ĉi libro konduku la legantojn al la primedito, sed
ĉefe al la plifortigo de la kredo, espero kaj amo. Dankon, Maria! Sac.
Petr Dokládal, Starý Jičín
al la indekso
La surmonta kapelo kies ekziston antaŭsciigis la
Virgulino Maria
La viziulo Matúš Lašút, al kiu sepfoje en la jaro 1958 aperis sur la
monto Živčák en Turzovka, Slovakio, la Virgulino Maria, kiu
transdonis al li gravajn mesaĝojn. Li naskiĝis la 10-an de aprilo
1916 kaj mortis la 10-an de aŭgusto 2010. |
|
La novkonstruita sanktejo de la Virgulino Maria la
Patrino de la Eklezio sur monto Živčák
Karel Židlický: Resaniga akvo el Turzovka (Živá voda z Turzovky)
Interparoloj kun la Virgulino Maria (Rozhovory s Pannou Marií)
Al la eldono preparis Marie Benešová (K vydání připravila Marie
Benešová)
Grafika librokompostado Eva Zapletalová (Grafická sazba Eva Zapletalová)
Eldonis kaj presis Matice cyrilometodějská s.r.o. Olomouc (Vydala a
vytiskla Matice cyrilometodějská s.r.o. Olomouc) kiel sian 681-an
eldonaĵon (jako svou 681. publikaci)
La dua eldono, en MCM la unua (Vydání druhé, v MVM první) Olomouc 2009,
www.maticecm.cz ISBN 978-80-7266-314-9
al la indekso
|