PRAKTIKA KOMPENDIO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

KANTOJ


43. Lukt´ nia

(Bojujte dál)

Tradukis Jiĝí Koĝínek

2. Kiu eĉ per or´ ne aĉeteblas / kaj ne mutas, naĝas ne kun flu´, / kiu serĉas juston kaj ne feblas, / tiu kun ni luktas brave plu. Ref.: Lukt´ nia, sankta batal´ ...

3. Al dizerto se konsilas timo, / vin kolomba gardu vojocert´. / Singardemu kiel la vulpino, / ne de l´ vojo logu vin dizert´. Ref.: Lukt´ nia, sankta batal´ ...

4. Luktu, restu al Sinjor´ venĝado, / Li juĝiste punon fiksos jam. / Perdas tiu, kies bat´ por bato, / kiun venkas tento al malam´. Ref.: Lukt´ nia, sankta batal´ ...

5. Ne ekdormu, ne maltrafu venon / al la nova promesita ter´. / Nokt´ promesas jam al vi matenon, / nin ne trompu rego de malhel´. Ref.: Lukt´ nia, sankta batal´ ...