INTERNACIA LINGVO ESPERANTOEN SERVOJ DE KRISTANOJ KAJ DE LA EKLEZIO |
||||||
Lingva diferenceco rezultas ofte per nekomprenemo ĝis malamo, precipe se ĝi estas misuzata al ekscitado de naci-ismaj manioj. Regadon de potenculoj super pli malfortaj ĉiam akompanadis ankaŭ tendencoj entrudi al ili eĉ sian lingvon. Tial validas jam de pratempo neskribita principo: Kiu regas al la imperio, ties lingvon necesas akcepti. Ĉi tio kaŭzas certan diskriminadon kaj subpremadon de rajtoj kaj de kultura identeco precipe ĉe malgrandaj nacioj, iam ĝis la perdo de ilia individueco. En samtempa epoko havas la lingva superregado certe pli multe rafinitan formon, ĉar ĝi estas gvidata antaŭ ĉio per interesoj ekonomiaj kaj apogas sin je teknikaj akiraĵoj. Nuntempa globa-ligo estas evidente akompanata de poioma lingva angligado en tutmonda skalo. Akcepto de iu ajn nacia lingvo kiel de komuna interkomprena rimedo havas por iuj kontaktantaj partoprenantoj diskriminan karakteron. Historiaj sper-toj montris, ke homa socio bezonas helpan internacian lingvon. Kompre-neble vere neŭtralan kaj facilan, kiu ebligus komunikadon inter homoj sur egalrajta fundamento. Konscio de ĉi tiu insista bezono eliĝis precipe en la lastaj du jarcentoj en vicon de projektoj pri planite verkitaj novaj lingvoj. El ili leviĝis venke post pli longa atesto nur unusola. Ĝi nomiĝas ESPERANTO. Ties aŭtoro estas pola okulkuracisto D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof (1859-1917). Ĉi tiu internacia lingvo estiĝis danke al lia profunda konvinko, ke la homaro bezonas simplan, kom-preneblan kaj entute neŭtralan rimedon por interkompreniĝo, kiu forigus ling-vajn barierojn eĉ diskriminadon kaj kiu samtempe estus facile atingebla al ĉiu popolo. Multaj kredantoj baldaŭ post ekesto de Esperanto rekonis signifon de ĉi tiu grandanima projekto kaj akceptis ĝin.
Prezidanto de IKUE Sac. Duilio Magnani dankas dum la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc (1995) al Kardinalo Miloslav Vlk por transpreno de protektado de IKUEEsperanto estas sendiskute genia ling-vistika verko, kiu baziĝas sur logikaj principoj - ĝi havas fonetikan ortogra-fion, aplikas internacie konatajn vort-radikojn kun inĝenia kreado de vortoj inkluzive de ilia derivado, sed dume ties gramatiko estas tute regula kaj simpla. Plie ĝi estas malfermita al kon-tinua transprenado de novaj nocioj kaj al daŭra evoluo. Nuntempe oni uzas sukcese ĉi tiun planite kreitan lingvon praktike en ĉiuj kontinentoj, ĝi havas riæan literaturon originalan kaj ankaŭ esperantigitan (pli ol kvardek mil librotitoloj), en ĝi aperas gazetoj ktp. Ĉi tio estas certe sufiĉa pruvo de ĝia vivokapablo kaj utileco. Tamen, ĉar ĝi estas rekte ligita al neniuj nacio aŭ ŝtato nek interesgrupo, tial ĝi situas malavantaĝe en komparo kun aliaj lingvoj, por kies propagando kaj ins-truado oni investas enormajn elspe-zojn. Esperanto estas do en neegala |
Reprezentantoj de IKUE transdonas al Papo Johano Paŭlo la II-a esperantlingvan Meslibron dum aŭdienco la 3.9.1997 en RomoEsperanto sukcese forigas lingvajn barierojn en la rilatoj inter la homoj, konstruas pontojn al komprenemo, gvidas al amikeco inter la nacioj kaj rasoj. Ĝuste en tio konsistas esenca diferenco kompare al uzado de fremdaj naciaj lingvoj. Krome jen mankas nefacila studado kaj grandprezaj sistemoj de interpretado, tradukoj k.s. Pruveblas, ke Esperanton oni povas ellerni proksimume sesoble pli rapide ol alian fremdan lingvon. Praktike tio signifas, ke post unu jaro meze talentita studento povas posedi ĝian scipovon same, kiel ĉe alia lingvo post ses jaroj. Bedaŭrinde vasta publiko ne estas pri la afero sufiĉe informata, sekve de tio scioj pri ĝiaj grandegaj avantaĝoj ne estas tro disvastigitaj. La eltrovo de Zamenhof tamen ne estas nur unika
interkomunikilo, liaj pensoj havas pli profundan kaj multefikan signifon;
esperantistoj pere de la lingvo strebas pri interfratiĝo de ĉiuj
homoj sur bazo de komuna idealo. Ĉiuj, kiuj ĝin uzas, formas
unu grandan familion sur la tuta terglobo. La Eklezio, kiu estas universala kaj ne ligas sin do
senpere al iu ajn nacio aŭ lingvo, uzadis esence ĝis la II-a
Vatikana Koncilio la latinan kiel oficialan komunan lingvon. Ĝia
avantaĝo estis tio, ke temis pri t.n. „malviva lingvo“, do per
sia karaktero neŭtrala. Formale tio daŭras, sed en realo la
latina praktike plu tiun taskon ne plenumas. Ties kialoj estas evidentaj,
la plej granda obstaklo por vasta uzado estas ĝia komplikeco kaj
evolua neadaptebleco. Vakuo, kiu tiel ekestis, estas plenigata per
diversaj manieroj. Vatikanaj institucioj plej ofte uzas la italan
lingvon kun multaj tradukoj, sed dum diversaj sinodoj kaj aliaj
internaciaj renkontiĝoj oni traktas en lingvaj grupoj, kie havas
preferon t.n. mondlingvoj. Tamen estas konate, ke tiamaniere estiĝas
multaj malfacilaĵoj, precipe por reprezentantoj deve-nantaj el
malgrandaj nacioj. Ĉi tiu sistemo estas ne nur nepraktika, sed
samtempe malavantaĝiga por iuj fratoj en kredo. Ni konstatu
sensekrete, ke ofte ne nur pastroj, sed eĉ episkopoj ne kapablas
interkompreniĝi. Pri tiaj komplikaĵoj oni ja nur silentas.
Komunumo de la Popolo de Dio, kiel ĝin definis
la II-a Vatikana Koncilio, do urĝe bezonas ankaŭ komunan
lingvan interkomprenilon facile atingeblan por ĉiuj ĝiaj
membroj. Se la eklezio estas universala - kaj pri tio certe neniu el
ĝiaj anoj dubas, jen poste ĝi havas je sia dispono por interna
eĉ ekstera komunikado unikan lingvoligilon. Kristanoj konsistigas en la komunumo de la espe-rantistoj specialan aron, ĉar krom skizitaj ideoj ili strebas ankoraŭ plie pri vastigado de ĝoja mesaĝo de la Evangelio en la tuta mondo pere de ĉi tiu internacia komunikilo. Kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) kunlaboras Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), havanta sidejon en Romo. Altan protekton de IKUE transprenis ĉefepiskopo de Prago Miloslav Kardinalo Vlk, estinta Prezidanto de la Konsilio de Eŭropaj Episkopaj Konferencoj; ĉielaj patronoj estas Virgulino Maria, sankta Pio la X-a, sankta Maksi-miliano Kolbe kaj beata Titus Brandsma. IKUE-n agnoskis Papa Konsilio por Laikoj kiel internacian asocion de kredantoj surbaze de dekreto n-ro 196/92/S-61/B-25 el la tago 11.2.1992. Tutmonda organizo IKUE estas fondita en la jaro 1910, sed jam ekde la jaro 1903 aperas ĝis nun gazeto ESPERO KATOLIKA. Analogie eĉ nekatolikaj kris-tanoj kuniĝas en Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), kiu eldonas gazeton DIA REGNO kaj kun kiu la katolika Unuiĝo tuŝapude kunlaboras sur ekumena bazo. |
Esperanto estas oficiale envicigita inter liturgiajn
lingvojn de la Katolika Ekle-zio. La aprobon donis vatikana Kon-gregacio
por Liturgio kaj Sakramentoj la 8.11.1990 per protokolo n-ro CD 181/89.
Oficialan Meslibron transdonis delegitoj de IKUE al Sankta Patro en la
jaro 1997 (vidu la foton). Simile oni uzas dum ekumenaj renkontiĝoj
komu-nan diservan libron por ĉiuj kristanoj, kiu enhavas
ceremoniajn tekstojn, preĝojn kaj kantojn en Esperanto „ADORU“.
Inter la unuaj literaturaj verkoj tradu-kitaj en la internacian lingvon estis Biblia Malnova Testamento. Papo Pio la X-a sendis al la 1-a Kongreso de la Katolikaj Esperantistoj en la jaro 1910 sian apostolan benon, kiun li fermis per ĉi tiuj vortoj: „Esperanto havas gran-dan estonton“. Sankta Patro Johano Paŭlo la II-a estis ankaŭ favoranto de tiu lingvo. Ekde la jaro 1994 li envicigis inter festajn salutojn „Urbi et Orbi“ en diversaj lingvoj ankaŭ Esperanton. La nuna Papo Benedikto la 16-a daŭrigas tiun tradicion. Vatikana Radio jam dum pli ol 25 jaroj elsendas programojn en la internacia lingvo, nome nuntempe trifoje dum la semajno en la sama horo 21.20 MET (19.20 UTC) je frekvencoj: dimanĉe mezonde 527 kaj 1530 kHz, kurtonde 4005 kaj 5885 kHz, merkrede kaj ĵaŭde mezonde 1260 kaj 1611 kHz kaj kurtonde 7250 kaj 9645 kHz. Aŭskulti oni povas ankaŭ per interreto: http://www.vaticanradio.org .
Ĉefepiskopo Karel Otčenášek estas ofta gasto en tendaro de katolikaj
esperantistoj en Sebranice, Ĉeĥio
|
|