MI STARIS ANTAŬ PORDEGO DE ĈIELO KAJ INFERO

Mia iro de ŝajno al ekzisto De iluzio al vero

Persona atesto de s-ino D-rino Gloria Polo  
 

 


Tiu ĉi atesto povas esti libervole disvastigata, kopiigata kaj uzata, se oni plenumos jenajn kondiĉojn:
- La tekston oni rajtas nek mallongigi, nek ŝanĝi – oni ne rajtas eltiri frazojn el ĝia konteksto.
- Tiujn ĉi paĝojn kaj iliajn kopiaĵojn, eventuale ilian represaĵon oni povas uzadi kaj disvastiga-di nur senpage kaj sen komercaj celoj.

Oni povas viziti TTT-paĝojn, kiuj raportas pri la kazo de s-ino D-rino Gloria Polo, ekz. http://gloriapolo.net aŭ ankaŭ k.a. http://gloriapolo.neuevangelisierung.org.

Este material puede disponerse para otras WEB y/o ar­tículos de prensa, radio y televisión siempre y cuando se cite la procedencia. No se autoriza la venta y/o alquiler del contenido escrito ni archivos de imágenes, audio o vi­deo, sin excepción alguna. Todos los derechos reservados ® Dra. Gloria Polo. Bogotá, República de Colombia, 2006.

 

 ENKONDUKO

Se iu el vi dubas aŭ opinias, ke Dio ne ekzistas kaj ke la postmorta vivo estas afero por aŭtoroj de filmoj, aŭ se iu el vi pensas, ke per morto ĉio finiĝas, tiu bonvolu tralegi tiun ĉi libreton. Sed legu ĝin komplete tutan de la komenco ĝis fino. Post tio certe via opinio ŝanĝiĝos, estu ĝi kiel ajn skeptika.

Temas ĉi tie pri la fakto, okazintaĵo, kiu estas bone dokumentita kaj okazinta en la jaro 1995. Sinjorino D-rino Gloria Polo estas virino el Kolumbio, dentkuracistino, kiu “mortis” kaŭze de korpa akcidento, tio signifas estis tiel grave vundita, ke ŝi kuŝis kelkajn tagojn en komato kaj estis vivtenata nur helpe de hospitalaj aparatoj. Se la aparatoj estus elŝaltitaj, tiumomente ŝi mortus. La prizorgantaj kuracistoj jam tute rezignis kaj ankaŭ jam volis la aparataron malŝalti. Nur ŝia fratino, kiu ankaŭ estas kuracistino, insistis, ke oni ankoraŭ lasu la aparatojn funkciantajn.

Dum komato ŝi ekstaris sur la dua flanko de realeco, en postmorta vivo, kaj ŝi darfis reveni, por doni ateston al tiuj, kiuj ne kapablas kredi. Ŝi do alportis al ni de tie gravan ateston. Sed legu ĝin prefere sur la sekvaj paĝoj mem rekte el ŝia buŝo...

Sinjorino Gloria darfis en nuna tempo en mistika travivaĵo, kiun ŝi klare priskribas, enrigardi en sian “libron de la vivo”. Kaj tiu travivaĵo tiel ŝokis ŝin, ke ŝi per ordono de la Sinjoro iĝis voĉo vokanta sur la “dezerto de la kredo” de nia moderna tempo. Dume substanco de ŝia mesaĝo kaj mem ŝia travivaĵo estas nenio alia ol rigardo al senlima amo de Dio al ni homoj kaj al Lia granda Mizerikordo. Ĉe tio ŝi parolas pri la sama temo kiel nia nuntempa papo Benedikto la 16-a en sia unua encikliko Deus caritas est (Dio estas amo).

Ja Dio al ni ĉiam denove donadas atestaĵojn, sed ni tamen neadas Lian ekzistadon.

al la indekso


 Atesto de sinjorino D-rino Gloria Polo

         

 TRAFO PER FULMO

Bonan matenon, salutatu Sinjoro Dio, karaj fratoj kaj fratinoj!

Estas por mi tre bela kaj granda ĝojo, ke mi povas esti ĉi tie, por kun vi dividi tiun grandan donacon, per kiu min pridonacis Dio. Tio, kion mi rakontos al vi, okazis la 5-an de majo 1995 apud Nacia Universitato en Bogoto, ĉefurbo de Kolumbio, ĉirkaŭ duonhoron antaŭ la kvina posttagmeze.

Mi estas dentkuracistino. Mi kaj mia dudek tri jaraĝa nevo, profesie ankaŭ dentisto, ĵus laboris je nia disertacio. En tiu tago, ĝi estis pluveca vendredo, ni iris kun mia edzo direkte al fakultato de denta medicino, por alporti kelkajn librojn, kiujn ni bezonis.

Mi iris kun la nevo ŝirmitaj per malgranda pluvombrelo. Mia edzo surhavis pluvmantelon kaj iris tuŝapude laŭ la muro de ĉefbiblioteko, por sin ŝirmi kontraŭ la pluvo. Dum ni ambaŭ senĉese ŝanĝis flankojn, por eviti flakojn, ni senobserve proksimiĝis al arbaleo, kaj kiam ni transsaltis iun pli grandan flakon, desupre nin trafis fulmo tiel forte, ke ni karbiĝis. Mia nevo tuj surloke mortis.

La fulmo lin trafis de malantaŭe kaj bruligis tutan lian korpinternon. Ekstere li restis sendifekta. Kvankam li estis tiel juna, li estis homo tute sindona al Dio. Precipe li adoris Jesu-Infaneton. Li portadis Lian medaleton en silikŝtona kristalo sur sia kolo. Fakuloj el jurmedicino asertis, ke ĝuste la silikŝtono estis la kaŭzo, kiu altiris fulmon. La fulmo trafis rekte lian koron. Tuj ekis halto de korfunkciado. Forbrulis ĉiuj internaj organoj kaj fulmkurento forlasis lian korpon tra kruroj. La revivigaj provoj estis tute senbezonaj. Sed sur ekstero de la korpo li havis neniujn brulvundojn. Kio koncernas min, do la fulmo enpenetris trans mian brakon kaj brulvundigis tutan mian korpon terurmaniere, de interne kaj de ekstere. Por tiu ĉi resanigita mia korpo, kiun vi nun antaŭ vi vidas, mi dankas nur al Dia Mizerikordo. Estas tio esprimo de la Mizerikordo de nia kormilda kaj nin super ĉio amanta Dio. La tuta mia korpo estis per tiu grandega fulmbato karbigita. Mamoj estis for, precipe sur la maldekstra flanko, kie estis la mamo, estis granda truo. Neniu muskolaro estis sur mi, miaj ripoj, ventro, subventro, ankaŭ miaj kruroj kaj hepato estis tute karbigitaj. La fulmo forlasis mian korpon per la dekstra kruro. Renoj estis grave bruldifektitaj, ankaŭ pulmoj kaj unu ovario.

Kiel kontraŭkoncipilon mi uzadis intrauteran korpusklon, kiu estas el kupro, kaj kupro estas ja bona konduktilo de elektro. Eble tial ankaŭ ovarioj estis tiel forte brulvunditaj. Ili estis malgrandaj kiel du vinberaj globetoj. Okazis mia korkolapso kaj mi fakte estis sen la vivo. Mia korpo konvulsiis kaj tremis pro elektraj ŝokoj, kiujn kaŭzis la fulmo. Mem la malseka tero estis ankoraŭ sub elektrotensio. En unua momento tiukaŭze neniu povis helpi al mi, ĉar pli longan tempon ne estis eble, ke iu min ekkaptu.

al la indekso


 DUA FLANKO DE LA OKAZAĴO

Kaj nun bone aŭskultu! Tio estis korpa, materiala, fizika parto de mia akcidento. Sed la dua parto de tiu ĉi okazaĵo estis multe pli bela, estis tio neimagebla, superbela travivaĵo. Ĉar dum mia korpo kuŝis ĉi tie karbigita, mi troviĝis (mia animo) en superbela blanka tunelo. Ĉirkaŭ mi estis blanka lumo, nepriskribebla lumo, kiu estigis tian pacon, tian feliĉon. La sentojn, kiuj per homaj vortoj estas nepriskribeblaj. Simple dirite – ne ekzistas surteraj vortoj, kiuj kapablus priskribi grandecon de tiu momento. Ĝi estis ege enorma ekstazo, nepriskribebla pinto. En tiu lumo mi antaŭenmoviĝis, nepriskribeble feliĉa kaj ĝojplena, nenio min en tiu tunelo afliktis. Kiam mi ekrigardis supren, mi ekvidis fine de tiu tunelo ion kvazaŭ sunon, blankan lumon. Mi diras „blankan“, nur por nomi iun koloron, ĉar la koloro de tiu lumo kaj ĝia brilo estas nepriskribeblaj. Ĝi estas komparebla kun nenio, kio ekzistas koncerne la kolorojn en tiu ĉi mondo. Tiu lumo simple dirite estis superbela. Tiu lumo estis por mi kiel fonto de tiu tute grandega amo, de tiu paco en mi kaj ĉirkaŭ mi. Nepriskribebla amo kaj paco, kiun mi el la mondo ne konis...

Dum mi moviĝis tra la tunelo antaŭen, mi diris al mi mem: „Mil tondroj! Mi ja mortis!“ Kaj tiumomente mi pensis pri miaj infanoj lamentante: „Mia Dio, miaj infanetoj! Kion diros al tio miaj infanoj?“ Mi estis la patrino senĉese laboranta kaj stresanta, kiu neniam havis por ili tempon. Mi forlasadis domon frumatene, por ke mi konkeradu la mondon, kaj mi revenadis nur malfrue vespere. Kaj krom tio mi ne kapablis ĝuste zorgi pri familio kaj infanoj. Kaj jen mi vidis tutan mizeron de mia propra vivo en plena vero kaj sen ĝia plibeligo, kaj plenigis min granda malĝojo.

En tiu momento de la interna malpleneco pro neĉeesto de miaj infanoj mi perceptis nek mian korpon, nek dimension de la tempo kaj spaco. Mi denove ekrigardis supren kaj mi vidis ion belegan. Mi vidis ĉiujn homojn de mia vivo en unu ununura momento kaj samtempe, fakte en unu unusola momento, kaj vivantajn kaj mortintajn. Mi ĉirkaŭbrakis miajn pra-pra-gepatrojn, pra-gepatrojn, miajn jam mortintajn gepatrojn, simple ĉiujn! Ĝi estis tia momento de pleneco, ĝi estis belega. Nun mi ekkomprenis, ke mi estis primensogita per fabeloj pri reinkarnacio. Praktike mi „ŝotis propran golon“, ĉar la reinkarnacion mi ĉiam fanatike kaj rezolute pledis. Oni diris al mi, ke mia avino enkorpiĝis en iun alian homon, sed oni jam ne diris al mi en kiun, kaj ĉar aŭgurado estis por mi tro multekosta, por tion esplori, mi lasis al la afero liberan trairon kaj ne plu mi esplorserĉis, en kiun ŝi enkorpiĝis. Mi mem konstante denove renkontiĝadis homojn, pri kiuj mi opiniis, ke en ilin enkorpiĝis miaj praavo kaj la avo. Kaj nun mi brakumis kaj mian avon, kaj mian praavon. Ni ĉirkaŭbrakis nin tute vere kaj fakte kaj mi renkontiĝis kun ĉiuj en unu ununura momento; kaj tio okazis kun ĉiuj homoj, kiujn mi iam konis, kaj el ĉiuj regionoj, kiujn mi iam vizitis, kaj ja kun vivantaj kaj mortintaj – kaj tion en unu momento. Nur mia filino reagis konsternite, kiam mi brakumis ŝin. Ŝi tiam estis naŭjara kaj mian brakumon ŝi sentis tiumomente en sia konkreta vivo sur tiu ĉi mondo. Ŝi eksentis mian brakumon tiuhore, kiam ŝi kaj la tuta familio timis pri mia vivo, ĉar mi – mia korpo – ja ankoraŭ kuŝis en komato en malsanulejo. Normale tiun brakumon el tiea postmorta vivo ni ne sentas. En tiu mirinda stato la tempo haltis, estis tio simple tiel belega, sen korpbalasto, sen la korpo. Kaj ne plu mi rigardis homojn kiel antaŭe. En mia vivo antaŭe mi rigardis nur tion, ĉu estas iu dika, maldika, malbela, ĉu li havas nigran haŭton aŭ ĉu estas bone vestita aŭ ne... Laŭ tio mi diferencigis la homojn, kaj tiam mi estis plena de antaŭjuĝoj kaj cinika kritiko. Ĉiam, kiam mi parolis pri aliuloj, mi kritikis. Nun ĉi tie tio estis tute alia. Ĉio ĉi tie estis sen materia korpo. Nun mi ankaŭ vidis internon de la homoj, kaj kiel bela estis vidi internon de la homoj, iliajn pensojn kaj sentojn, dum mi ilin brakumis. Kaj dum mi ilin tie ĉirkaŭbrakis, samtempe mi moviĝis ĉiam pli supren.

Kaj tiamaniere aperanta antaŭen, mi estis plena de paco kaj feliĉo. Kaj ju pli alten mi ascendis, des pli mi konsciiĝis, ke mi ĝuas belegan vidsenson – kaj je fino de tiu vojo mi vidis lagon, belegan lagon, ĉirkaŭitan per tiel belegaj arboj, tiel belegaj, tiel belegaj, ke ne plu ekzistas plua komparacio de la vorto bela. Kaj same estis ĉi tie floroj en ĉiuj koloroj, kun bonodoro, kiu al la homo kaŭzis tian feliĉon – ĉio tio estis tiel alia, ĉio estis tiel superbela en tiu admirinda ĝardeno, sur tiu superba loko – ke ne ekzistas vortoj, per kiuj oni kapablus tion priskribi, ĉio estis amo.

Estis ĉi tie du arboj, kiuj ion fermis. Verŝajne estis tio enirpordego. Ĉio estas tute alia, ol ni tion konas. Ankaŭ la koloroj ne estas similaj al tiuj niaj. Tie estas ĉio tiel neeldireble belega. Tiumomente mi vidas mian nevon, kiun trafis kun mi la malfeliĉo, kiel li eniris tiun belegan ĝardenon. Kaj mi sciis, sentis, ke mi ne darfas eniri kaj ankoraŭ mi ne povas – eniri tien...

al la indekso


 UNUA REVENO

Tiumomente mi ekaŭdis voĉon de mia edzo. Li krias, ploras kun rompita koro kaj vokas el profundo de la animo: „Gloria!!! Kio okazis! Gloria! Mi petas, ne lasu min sola! Rigardu, viaj infanoj bezonas vin. Gloria, revenu! Ne estu malbrava kaj ne lasu nin ĉi tie solaj!“ Tiumomente mi vidis ĉion – kiel unuvide mi havis supervidon pri ĉio - kaj mi vidis ne nur lin, kiel dolorplene li ploras. Kaj tiumomente la Sinjoro permesis al mi reveni. Sed mi ne volis reveni. Tiu paco, tiu ĝojo, tiu feliĉego, en kiun mi ĉi tie estis vualita, min fascinis.

Sed iom post iom ĉiam pli kaj pli mi komencis moviĝi suben direkten al mia korpo, kiun mi rimarkis senviva. Mi vidis, ke mia senviva korpo kuŝis sur brankardo en unu fako de universitata malsanulejo en Bogoto. Mi vidis kuracistojn, kiel penegas ĉirkaŭ mi kaj kiel ili donas al mi per aparato elektrajn ŝokojn, por refunkciigi mian koron. Antaŭ tio mi kun la nevo kuŝis pli ol du horojn surtere, ĉar neniu nin povis ektuŝi pro elektraj efluvoj, kiuj eliradis el niaj korpoj plenigitaj per fulmkurento. Nur nun ili povis zorgi pri ni kaj nur nun komenciĝis klopodo pri mia revivigo. Kaj rigardu ĉi tien. Mi (mia animo) alvenas al mia korpo kaj mi tuŝas per piedoj de mia animo tiun parton de mia kapo (s-ino Gloria dume montras lokon de sia kapo). La animo estas bildo de nia homa korpo en sia formo. – Kaj tiumomente transsaltis sur min fajrero kun granda forto. Kaj tiel mi denove enpuŝegas min en mian korpon. Ŝajnis al mi, kvazaŭ ĝi ensorbus min en sin. Tiu eniro en la korpon kaŭzis al mi senfinan doloron, ĉar mia korpo el ĉiuj flankoj ŝprucigis fajrerojn. Mi sensis tion, kvazaŭ mi estus premita en ion malgrandan kaj mallarĝan. Sed tio estis mia korpo. Estis tio, kvazaŭ mi kun mia normala staturo estu enpremita en infanan veston, kiu ŝajnas esti el drato. Ĝi estis terura doloro. Kaj de tiu momento mi ankaŭ komencis senti dolorojn de mia totale brulvundita korpo. Tiu brulvundita korpo tiel doloris, tiel neesprimeble doloris, tiel terure brulis, de ĉie eliĝadis fumo kaj vaporo.

Mi aŭdis, kiel la kuracistoj vokas: Ŝi reviviĝis! Ŝi reviviĝis! Ili ĝojegis, sed miaj doloroj estis nepriskribeblaj. Miaj kruroj estis tute nigraj kaj karbigitaj, mia korpo estis unu malfermita vundego, se sur ĝi ankoraŭ iu muskolaro restis.

al la indekso


 VANTECO

Sed mia la plej granda kaj la plej neeltenebla doloro estis mia vanteco. Ĝi en mi estis alia speco de doloro, estis tio vanteco de sekulara virino, emancipita virino de la mondo, de memstara, memfida laborkapabla fakulino, profesiulino, akademianino, intelektulino, studinta virino, virino ekonomistino, kreitaĵo, kiu volis ludi en la socio iun rolon.

Sed samtempe mi estis sklavino de mia korpo, sklavino de beleco, modo. Ĉiutage mi pasigis kvar horojn per aerobiko, masaĝo, sveltiga dieto kaj injektoj kaj per ĉio, kion oni tiudirekte povas imagi. Tio la plej grava, mia idolo, estis beleco de mia korpo. Kaj tiucele mi submetiĝis al multaj oferfaroj. Tio estis mia vivo, nur idoladorado de mia ekstera beleco.

Mi diradis, ke belaj mamoj servas por tio, ke ili estu montrataj. Kial mi devus ilin kaŝadi? La samon mi diris pri miaj kruroj, ĉar mi sciis, ke mi havas eksterordinare belajn krurojn por spekto kaj entute belan staturon. Kaj nun en unu momento kun konsterniĝo mi vidis kaj ekkomprenis, kiel dum la tuta mia vivo mi zorgis nur pri mia korpo. Tio estis centro de mia vivo kaj tuta mia intereso: la amo al la propra korpo. Kaj nun mi jam havis neniun korpon. Tie, kie estis la mamoj, estis nur truoj, kiuj efikis teruran impreson, precipe sur la maldekstra flanko ĉio forestis. Miaj kruroj aspektis terure, pli ĝuste nur nudaj stumpoj, karbigitaj, totale nigraj kiel bruligitaj kotletoj. Jes, ĉiuj partoj de mia korpo, kiujn mi plej multe dorlotis kaj prizorgis, estis karbigitaj kaj difektitaj.

al la indekso


 EN HOSPITALO

Sekve mi estis transportita en malsanulejon de sociala asekuro. Tie oni komencis rapide min operacii kaj deskrapi bruligitajn histlokojn. Dum anestezio mi forlasis mian korpon duan fojon kaj mi spektis, kion sur mi faras kuracistoj, kaj tre mi timis pri mia vivo, precipe mi timis pri miaj kruroj. Kiam subite – kiel horora kaj hida – okazis io terura...

Dume mi devas al vi, karaj fratinoj kaj fratoj, konfesi, ke ankaŭ en aferoj de religio mi estis – cetere kiel ankaŭ en la tuta vivo – „je dieto“. En rilato al Sinjoro Dio mi ankaŭ estis unu el katolikinoj, kiuj „en la vivo de kredo estas je dieto“. Estas necese, ke vi sciu: Mi estis malbona katolikino.

Mia tuta rilato al Dio konsistis el tio, ke mi vizitadis dimanĉan Diservon, kiu daŭris nur 25 minutojn. Ĉiam mi elserĉis nur tiujn Sanktajn Mesojn, en kiuj la pastro parolis laŭeble nur mallonge, ĉar min tiu parolado enuadis. Kia sufero por mi estis pastroj, kiuj longe predikis! Tio estis mia rilato al Dio – ĝi estis tre mizera, kaj tial havis super mi tian povon ĉiuj mondaj fluoj kaj modaj novaĵoj. Mi estis vera ventflageto. Kio ĵus estis la plej nova, la plej moderna en raciismo aŭ liberpensado, renkonte al tio mi flugis kun flagrantaj flagoj. Mankis al mi protekto de preĝo, mankis al mi kredo. Mankis al mi ankaŭ kredo je forto de graco, je forto de la ofero de Sankta Meso. Kaj ĝuste kiam mi plu kleriĝis kaj specialiĝis en mia profesio, alportis mia transflugemo tiujn la plej malbonajn fruktojn. Tiutempe en universitato mi iun tagon aŭdis, kiel iu katolika pastro diras, ke „ekzistas neniu diablo kaj eĉ ne infero“.

Ĝi estis ĝuste tio, kion mi volis aŭdi! Tuj mi ekpensis: Se do ne ekzistas diablo kaj infero, poste ni ĉiuj venos en ĉielon. Kiu ankoraŭ devus timi?

Pro kio mi ankoraŭ nun estas tre trista, kion mi povas al vi malkaŝi kun hontego, estas, ke la kredo je infero estis la lasta ligilo, kiu min ankoraŭ tenis en la Eklezio. Estis tio simple tiu ekzistenciala timo el diablo, kiu ankoraŭ kaŭzis, ke mi estis ligita kun eklezia komunumo. Kiam oni tiam diris al mi, ke li kaj la infero ververe ne ekzistas, do tuj mi diris al mi:

“Kial mi ankoraŭ klopodadu kaj batalu por la vivo laŭ reguloj de ‚malnova eklezio‛? Do bone, poste ni ĉiuj venos en la ĉielon, do estas tute egale, kio ni estas kaj kion ni faras.”

Ĝuste tio poste estis kun fina valideco la kaŭzo, kial mi absolute malproksimiĝis de la Sinjoro. Mi malproksimiĝis de la Eklezio kaj mi komencis ĝin insulti kaj nomadi malsaĝa kaj superita... ktp. Mi ne plu timis peki kaj mi komencis detrui mian rilaton al Dio. La peko ne restis nur en mia interno, sed tiu peko komencis pere de mi disvastiĝi eksteren kaj naski infekton ĉe aliuloj. Mi iĝis aktiva en negativa senco. Jes, eĉ mi nun mem komencis al ĉiuj diradi, ke la diablo tute ne ekzistas, ke tio estas elpensaĵo de klerikaro – kaj foje mi ankaŭ al miaj kolegoj en universitato diradis, ke Dio eĉ ne  ekzistas kaj ke ni estas produktaĵo de evolucio ktp., ktp. Kaj tiel mi sukcesis influi multajn homojn. Tion mi antaŭmencias, por ke vi pli bone komprenu la sekvon.

al la indekso


 LA DIABLO FAKTE EKZISTAS

Nun aŭskultu, kio okazis: Kiam mi troviĝis en tiu terura situacio, kia tio estis terura ektimego! Ĉar subite mi vidis, ke demonoj fakte ekzistas; kaj nun ili venis, por min forporti. Mi vidis tiujn demonojn antaŭ mi en ilia tuta monstreco kaj neniu el iliaj similigaĵoj, kiujn mi surtere ĝis nun vidis, ne povas eĉ iomete priskribi, kiel terurege tiuj diabloj fakte aspektas. Kaj tiel mi vidas, kiel subite el muroj de la operaciejo eliĝas multaj tiuj mallumaj staturoj. Ili ŝajnas esti tute normalaj kaj simplaj homoj, sed ĉiuj havas tiun monstrecan, hororecan rigardon. Malamo eliĝas rekte el iliaj okuloj. Kaj subite mi komprenas, ke mi ŝuldas ion al ili. Ili venis, por min enkasigi, ĉar mi akceptis iliajn proponojn por peki, kaj nun mi devis por tio pagi, kaj tiu prezo estis mi mem. Miaj pekoj ja havis konsekvencojn. La pekoj apartenas al satano, ili de li estas neniu oferto senpaga, oni devas ilin pagi. Tiu prezo estas ni mem. Se ni do tiel dirite aĉetas en lia magazeno, ni devas por tiuj varoj pagi. Tio devus al ni esti konata. Ni devas pagi por ĉiu peko, ni pagas per kvieteco de nia konscienco, ni pagas per interna paco, ni pagas per nia sano... Kaj se ni estas tre fidelaj kaj konstantaj klientoj de la satana superbazaro kaj se ni aĉetas nur en lia magazeno, finfine mem li enkasigos nin.

La plej granda klaĉaĵo kaj ĉefa mensogo, la granda finto de diablo estas, ke li disvastigas la fabelon pri sia neekzisto.

Kaj tiuj teruregaj, mallumaj staturoj rondflugas ĉirkaŭ mi kaj estas klare, ke ili venis nur pro unu celo, por min kunpreni. Verŝajne vi havas neniun imagon, kia terurego kaj timego ĝi estis, ke en tiu situacio tute por nenio estis mia tuta intelekto, mia spiritpreteco, mia scienceco, miaj akademiaj titoloj kaj mia finita fakula kleriĝo. Ili estis tute senvaloraj. Tiuj pekoj nin do tiras en profundon, malsupren, al “patro de mensogo”. Sed se ni niajn bedaŭrindajn misfarojn kaj pekojn (kiujn ni devas pagi) konfesos al Dio en sakramento de pekkonfeso, poste Dio pagas tiun prezon. Li ĝin pagis per propra Sango kaj morto surkruce. Kaj Li pagas ĉiam, kiam ni pekas, denove. Li por ni suferis inferajn turmentojn, kiujn ni mem devis trasuferi kaj kiuj nin devontigis al posedanto de la pekoj (satano). Ni estis elaĉetitaj per Jesuo Kristo. Nun ni havas pretendon je lia Reĝlando, je Lia vivo, ĉar Li nin igis “infanoj de Dio”.

Kaj nun venis ili, tiuj mallumaj helpantoj, por enkasigi sian havaĵon – min...

Mi vidis nun ilin eliri el la muro kaj eniri operaciejon. Estis multe da ili, kiuj ĉi tie subite ĉirkaŭe ekstaris. De ekstere ili unue aspektis normale, sed rigardo de ĉiu el ili estis plena de malamo, plena de diabla malamo. Kaj ili estis tiel senanimecaj, kvazaŭ interne elbrulitaj. Mia animo rezistis kaj tremis kaj mi tuj ekkomprenis, ke ili estas demonoj. Mi ekkomprenis, ke ili estis ĉi tie pro mi, ĉar mi ion ŝuldis al ili, ĉar la peko ne estas senpage. Tio estas la plej granda fieco kaj mensogo de la diablo, ke li strebas, ke la homoj kredu, ke li tute ne ekzistas. Tio estas lia strategio, poste li povas pere de ni fari ĉion, kion li volas, tiu mensogulego. Kaj nun mi kun timego vidis: Ho, jes, ili ekzistas! Kaj ili jam komencis min ĉirkaŭi, volis min forporti. Ĉu vi kapablas imagi mian konsterniĝon? Mian timegon, tiun teruron?!

Tuta mia scienco, saĝeco kaj socia posteno estis por mi nuntempe por nenio. Mi komencis ĵetadi min teren kaj sur mian korpon, ĉar mi volis forkuri en mian korpon, sed mia korpo min ne plu akceptis; kaj tio tre ektimegis min. Mi komencis forkuri kaj fuĝi. Mi ne scias kiamaniere, sed mi trapenetris la muron de operaciejo. Mi volis nenion alian ol foren, sed kiam mi trairis la muron – jen – mi faris salton en malplenecon. Mi estis sendita internen de unu el tiuj tuneloj, kiuj subite ĉi tie aperis kaj direktis malsupren. Ĉe komenco estis ankoraŭ iom da lumo kaj tiuj lumoj aspektis kiel abelĉelaro. Kaj ankaŭ tio ĉi tie svarmis kiel en abelujo, estis ĉi tie tiom da homoj. Plenkreskuloj, maljunaj, viroj, virinoj, kaj kun laŭta kriado, porkoharaj kaj kun sovaĝa kolhararo, drincis per dentoj. Kaj mi estis tirata ĉiam pli profunden en la teron kaj mi moviĝis senĉese malsupren, kvankam mi konstante strebis eliĝi de ĉi tie eksteren. La lumo ĉiam malmultiĝis kaj ĉiam estis pli mallume, kaj mi pelis min en tiu tunelo pluen, ĝis aperis abnorma mallumo. Sendefende mi enprofundiĝis en tiun mallumon, por kiu simple ne ekzistas paralelo. Tiu la plej malluma mallumeco sur ĉi tiu tero estas kompare al tio ankoraŭ luma tagmezo. Sed tie tiu mallumeco kaŭzas grandegajn dolorojn, teruron kaj honton – kaj terure fiodoras. Ĝi estas vivanta mallumeco, nenio estas tie morta aŭ senmova. Kiam mi poste senhelpe kaj sendefende glitumis en tiuj tuneloj, neatendite mi alvenis al iu plata loko. Ĉi tie mi estis totale malesperanta, sed obsedita per fera volo, por forlasi tiun lokon. Estis ĝi la sama volo kiel antaŭe, por ke mi en la vivo ion atingu, kio al mi nun kaj ĉi tie estis por nenio – ĉar mi estis ĉi tie kaj mi ne kapablis liberigi min. El grandaj imagoj kaj revoj el antaŭo ne plu restis io. Mi iĝis subite simple nur tute malgranda, totale bagatela.

Kaj poste mi subite ekvidis, kiel malfermiĝis tero. Ĝi aspektis kvazaŭ grandega buŝo, kvazaŭ monstre grandega buŝego, kvazaŭ faŭko. Tiu tero vivis, ĝi tremadis!!! Mi sentis min terure malplena kaj sub mi tiu deprimanta, terurega abismo, kiun oni ne kapablas per homaj vortoj priskribi. La plej terura estis, ke ĉi tie la homo absolute ne plu sentis ion el ĉeesto kaj amo de Dio. Ĉi tie ne plu estis io, eĉ ne guteto da espero. Tiu truo en si havis ion, kio min ensuĉadis malsupren, sen mia kapablo rezisti. Mi kriegis kiel freneza. Mi timkonsterniĝis ĝis morto, kiam mi rimarkis, ke tiun falon mi ne povas haltigi, sed mi estas senhalte tirata malsupren. Mi sciis, ke se mi ĉi tie falos malsupren, ne plu mi sukcesos reiri. Kaj mi falados senfine ĉiam pli profunden kaj profunden. Tio estis spirita morto de mia animo, mi estus nerevokeble damnita.

Sed dum tiu terura timego, rande de tiu abismo, mi subite eksentis, kiel sankta ĉefanĝelo Mikaelo firme tenas miajn piedojn. Mia korpo faladis en tiun truon, sed mi estis firme tenita je piedoj. Estis ĝi momento de terura doloro kaj ankaŭ de grandega timego. Sed kiam mi tiel pendis super la abismo, demonojn incitis tiu iometo da lumo, kiun mi ankoraŭ havis en la animo, kaj tiam ĉiuj tiuj ĉi monstraĉoj ĵetis sin sur min. Tiuj teruraj monstroj estis kvazaŭ larvoj, kiel vampiroj, por tiun lumon en mi kun fina valideco estingi. Imagu mian naŭzon kaj teruron, kiam mi vidis min kovritan per tiuj ĉi abomenaj monstroj. Mi kriegis, kriegis kiel freneza. Tiuj abomenuloj brulis. Ho miaj fratinoj kaj fratoj, temas pri vivanta malheleco, estas tio malamo, kiu tiel bruligas, kiu nin englutas, kiu nin ekspluatas kaj elsuĉas. Ne ekzistas vortoj, por priskribi tiun teruron.

al la indekso
 


 KOMPATINDAJ ANIMOJ

Estas necese, ke vi sciu, ke mi estis malpiulino, praktike ateistino. Mi ne plu kredis je ekzisto de diablo kaj poste ankaŭ ne plu je ekzisto de Dio. Sed ĉi tie – kaŭze de tiuj cirkonstancoj – mi komencis krii:

“Vi kompatindaj animoj en purgatorio, mi petas vin, prenu min foren de ĉi tie, helpu al mi eksteren! Mi petas, helpu al mi!” Kiam mi tiel kriis, plenigis min mordanta doloro. Jen mi rimarkis, kiel milionoj kaj milionoj da homoj ploris kaj ĝemis. Subite mi vidis, kiel grandega homamaso estis ĉi tie. Junuloj, precipe junaj homoj, ĉiuj en neesprimeblaj doloroj. Mi ekkomprenis, ke en tiu ĉi terura loko, en tiu ĉi kloaka kavo kaj ŝlimo plena de malamo kaj doloro, ili dentgrincas kaj eligas el si lamentadojn kaj dolorigajn ekkriojn, kiuj ekskuigis min kaj kiujn mi neniam forgesos. Ĉu vi komprenas? Tio estas malproksimeco de Dio, tio estas peko, tio estas postsekvo de pekado. Ĉu vi komprenas, kio estas peko? Tute kontraŭa al Dio, kiu estas senlima Amo. Io tiel terura estas la peko, ke ĝi havas tiel frenezajn konsekvencojn. Kaj ni el tio faras spritaĵojn. Spritaĵojn pri la peko, pri infero kaj demonoj. Dume ni malbonŝance ne scias, kion ni faras.

De tiu tempo, kiam mi tion travivis, forpasis jaroj, sed ĉiam kiam mi pri tio pensas, mi devas plori pro doloroj de tiom multaj, multaj homoj. Ili estis memmortigantoj, kiuj sin mortigis en momento de malespero kaj nun ili estis en tiuj suferoj, en tiu mizero, en tiu turmento; ĉirkaŭitaj per tiuj monstraj aĵoj, ĉirkaŭitaj per demonoj, kiuj turmentis ilin. Sed tio la plej terura je tiu turmentado estis: malĉeesto de Dio, totala foresto de Dio, ĉar tie la homo Dion ne sentas.

Kaj mi ekkomprenis, ke tiuj, kiuj mortigas sian vivon, tie devas resti tiel longe, tiom da jaroj, kiom ili ankoraŭ vivus sur la tero. Ĉar per memmortigo ili elfalis el ordo de Dio, tial havis aliron al ili demonoj. En purgatorio estas “kompatindaj animoj” ŝirmitaj antaŭ ĉiu malbona influo, ili estas jam sanktuloj de Dio kaj kun demonoj ili ne plu havas ion komunan. Mia Dio, tiom da kompatindaj homoj, plejofte junaj, tiom da plorantaj, suferantaj, neesprimeble suferantaj! Se ili scius, kio ilin post sinmortigo atendas, ili pli volonte kontentiĝus kun prizono ktp., ol ion tian.

Ĉu vi scias, kian specialan suferon ili ankoraŭ devas suferi krom ĉio cetera? Ili devas vidi, kiel iliaj gepatroj aŭ proksimaj parencoj, kiuj ankoraŭ vivas, pro ili suferas, travivas honton, havas kompleksojn de kulpo: Se mi lin edukadus pli severe, se mi lin punus aŭ: Se mi lin ne punus... se mi al li dirus... se mi farus/ne farus tion aŭ alion... Tiuj konsciencriproĉoj estas tre grandaj kaj afliktaj, ili estas infero sur la tero. Tio, ke ili devas vidi tiun suferon de siaj parencoj, kaŭzas al ili la plej multan suferon. Tio estas por ili la plej granda sufero kaj demonoj ĝojas pro tio kaj montras al ili ĉiujn tiujn scenojn: Rigardu, kiel via patrino ploras. Rigardu, kiel via patro suferas, kiel ili estas malĝojegaj, plenaj de timo, kiel ili sin kulpigas, kiel ili diskutas kaj sin reciproke akuzas. Rigardu tiun suferon, kiun vi kaŭzis al ili. Rigardu, kiel ili nun ribelas kontraŭ Dio. Rigardu vian familion – tio ĉio estas via kulpo!

Tiuj kompatindaj animoj antaŭ ĉio bezonas, ke la postlasitoj komencu pli bonan vivon, por ke ili sian vivon ŝanĝu, por ke ili faru agojn de la amo, por ke ili vizitadu malsanulojn. Kaj ke ili celebrigu la Sanktajn Mesojn intence de mortintoj kaj mem tiujn Mesojn partoprenu. Tiuj animoj el tio ĉerpu multan bonon kaj konsolon. La animoj, kiuj estas en la purgatorio, ne plu povas fari ion por si mem. Nenion, tute nenion. Sed Dio povas ion fari pro senmezuraj gracoj el ofero de Sankta Meso. Ni tiamaniere helpadu al ili.

Mi, plena de timo, nun ankaŭ ekkomprenis, ke tiuj ĉi animoj al mi ne povis helpi. Kaj en tiu timo kaj terura paniko mi komencis denove krii:

“Kiu ĉi tie eraris? Tio devas esti eraro. Nur rigardu ĉi tien, mi estas sankta, ĉiuj min en mia vivo nomadis sankta! Neniam mi ŝtelis kaj neniam mi murdis. Al neniu mi kaŭzis suferon. Pli frue, ol mi estis finance ruinigita, mi priflegis la dentojn senpage kaj ofte mi postulis neniun monon, se ili ne povis pagi. Mi aĉetis por malriĉuloj... Kial mi do ĉi tie estas?”

Mi frapis je mia “rajto”! Mi, kiu ja estis tiel bona kaj devus iri rekte en la ĉielon. Kion mi ĉi tie faras? Ĉiudimanĉe mi ĉeestis la Sanktan Meson, kvankam mi prezentis min ateistino, kaj nenion mi zorgis pri tio, kion la sinjoro paroĥestro diris.

“Neniam mi preterlasis oferon de la Sankta Meso. Se mi dum la tuta mia vivo preterlasis kvinfoje la Sanktan Meson, do estas tio multe. Kion do mi faras ĉi tie? Lasu min foriri de ĉi tie! Prenu min for de ĉi tie!”

Mi daŭrigis la kriadon kaj kriegon, surmetita per tiuj ĉi naŭzaj kreitaĵoj, kiuj estis sur mi surgluitaj.

“Mi estas romkatolikino, mi estas praktikanta katolikino, mi petas, savu min de ĉi tie!”

al la indekso


 MI VIDIS MIAJN GEPATROJN

Kiam kuŝis mia korpo sur la tero en profunda komato, kiam mi tiel kriis, ke mi estas katolikino, mi vidas etan lumon – kaj kredu, ke nura eta lumeto estas en tiu netrapenetrebla mallumo io grandega, se vi travivis tiun absolutan, nepriskribeblan mallumon. Tio estas tio la plej bona, kio povas al vi en tiu situacio okazi, ĝi estas la plej granda donaco, pri kiu homo nur revas kaj pri kiu li eĉ ne kuraĝas esperi, ke li ĝin ankaŭ fakte ricevos. Mi vidas super tiu monstreca truo kelkajn ŝtupojn kaj mi rigardas supren kaj vidas, kiel super tiu konsterniga abismo staras mia patro. Li mortis antaŭ kvin jaroj. Li staris preskaŭ rande de tiu truo. Li havis iom pli da lumo ol mi ĉi tie malsupre kaj je kvar ŝtupoj pli supre mi vidis mian patrinon kun multe, pli multe granda lumo. Ŝi estis kvazaŭ eniĝinta en la preĝo, ankaŭ en pozo de adorkliniĝado. Kiam mi ilin ambaŭ ekvidis, plenigis min tiel granda ĝojo, tiel granda ĝojo, ke mi plenvoĉe tute ekster mi pro ĝojo komencis voki: “Patro! Patrino! Kia ĝojo, ke mi vin vidas! Mi petas, prenu min de ĉi tie eksteren! Mi petas vin plenkore, forprenu min de ĉi tie! Prenu min de ĉi tie eksteren!”

Kaj kiam ili ekrigardis min kaj mia patro ekvidis min en tiel malĝojega situacio, vi devus vidi tiun grandegan doloron, kiu estis legebla el lia vizaĝo. Kaj sur la dua flanko tion vidas la homo fakte aŭtomate, ĉar tie la homo ekkonas ĉiun ĝis la plej funda interno. Kaj tiel mi ekrigardis ilin kaj tuj mi eksentis tiun grandegan malĝojon kaj doloron, kiun miaj gepatroj suferis, vidante min tiel. Mia patro komencis ĉagrene plori, li tenis siajn manojn antaŭ sia vizaĝo kaj lamentis per tremanta voĉo: “Ho mia filino! Ho ci mia filineto!” Kaj mia patrino plu preĝis, kaj tiel mi ekkomprenis, ke miaj gepatroj ne povas min de tie ĉi forpreni. Estis tio dume por mi ankoraŭ plua granda sufero, ke mi per mia situacio ankoraŭ kaŭzis, ke ankaŭ ili tie, kie ili estas, devas aldone suferi ankoraŭ mian doloron kaj mian suferon.

 al la indekso


 EŬTANAZIO KAJ HELPO ĈE MORTADO

Denove mi do komencis plenforte krii: “Prenu min de ĉi tie eksteren! Tio ĉio devas esti iu eraro. Kiu responsas pri tiu eraro? Prenu min ja eksteren!” Tiumomente, kiam mi tiel kriis, estis mia korpo surtere en profunda komato. Mi estis konektita al multaj aparatoj. Mi estis en agonio. Mi mortadis. Neniu aero plu plenigadis miajn pulmojn, renoj ne plu funkciis, mi “vivis” nur tial, ke mi estis konektita al aparatoj kaj ĉar mia fratino, kiu estas ankaŭ kuracistino, insistis, ke ili lasu min konektitan. Ŝi diris al prizorgantaj kuracistoj kaj flegistinoj: “Vi ne estas Dio!”

Ĉar la kuracistoj opiniis, ke ne plu valoras, ke ili daŭrigu mian intensivan flegadon. Ili jam parolis kun miaj familianoj preparante ilin al tio, ke mi eble mortos, ke ili lasu min trankvile morti, ĉar mi troviĝis en fakte profunda agonio. Sed mia fratino ne cedis. Ĉu vi observas tiun kontraston? Mi en mia vivo ĉiam pledis pri eǔtanazio, tiel nomata rajto “digne morti”.

Mia fratino povis resti ĉe mi nur tial, ke ŝi mem estas kuracistino. Dum tuta tempo ŝi restis ĉe mia flanko. Kaj imagu: En la momento, kiam mia animo estis sur la dua bordo kaj mi vidis miajn gepatrojn kaj plenvoĉe mi vokis al ili, aŭdis mia fratino sur tiu ĉi mondo, en sia realeco de tiama momento, tute klare, kiel mi je miaj – niaj gepatroj vokis, plena de ĝojo el tio, ke ili venis forpreni min... Sed mia fratino ne ekkomprenis tiun vokon. Mem ŝi el tio preskaŭ mortis pro teruro, kiam ŝi sensis mian vokadon, kiun ankaŭ ŝi fakte ĉe mia lito klare aŭdis. Ĉar tiu ekkrio por ŝi signifis, ke mi iris kaj ankaŭ volis de ĉi tie foriri definitive. Kaj el sia flanko ŝi kriis: “Mia fratino ĵus mortis! Tiun batalon ŝi malvenkis.”

al la indekso


 PROVO

Kaj denove mi ekkriis: “Ĉu vi ne komprenas? Prenu min ja de ĉi tie for, ĉar mi estas katolikino! Tio ĉio devas esti iu miskompreno, eraro! Kiu ĉi tie eraris? Mi petas, prenu min el ĉi tie eksteren!” Kaj kiam mi denove tiel malesperige krias, subite mi aŭdas iun voĉon, estas ĝi tiel dolĉa kaj amata voĉo, estas tio ĉiela voĉo. Kaj kiam mi ĝin aŭdas, la tuta mia animo skuas sin pro ĝoja ekscitiĝo. Mia animo pleniĝas je profunda kvieto kaj neimagebla amsento. Kaj ĉiuj tiuj mallumaj staturoj kaj tiu naŭza fiularo, kiu estis ĉirkaŭ mi, fuĝas rapide kaj konsternite for, ĉar ĝi ne povis rezisti tiun amon. Kaj ankaŭ ĝi ne povas toleri tiun kvieton. Ĉirkaŭ mi do ekregis tiu ĉi nepriskribebla kvieto kaj mi perceptas, kiel al mi tiu ĉarma voĉo diras: “Nu bone, se vi fakte estas katolikino, certe vi kapablas diri al mi la dek ordonojn de Dio!”

Kia por mi fatala alvoko! Nun mi devus min kompromiti. Mem mi faris kaptilon per mia ekkrio kaj deklaro. La tuta mondo nun havis eblecon aŭdi fidrompon de mia vorto, mian falsan deklaron. Terura imago por mi. Ĉu vi kapablas tion imagi? Apenaŭ mi ankoraŭ sciis, ke ekzistas dek ordonoj. Sed tio estis ĉio. Poste “tabula rasa – tabulo malplena”. Mil tondroj, kiel mi eltordu el tio? Kion mi nun faru? Nur ne rezignacii, iel eliri el tio.

al la indekso

 Amu vian Dion super ĉio...!

Mia patrino ja ĉiam parolis pri la unua ordono de la amo. Finfine ŝiaj eldiraĵoj havas por mi iun praktikan valoron. Ŝiaj daŭraj instigadoj kaj instruadoj ja ne estis vanaj. Nun aperis tiu horo, por ke mi pruvu, ke mi estas bonedukita, obeema filineto. Mia patrino pro tio ĝojos. Ni vidos, ĉu mi sukcesos kun tiuj minimumaj konoj, sen montri mian restantan nescion. Mi opiniis, ke iel mi sukcesos, kiel mi estis al tio alkutimita en ĝisnuna mia vivo. Ĉiam mi trovis tiujn la plej bonajn ekskuzojn kaj mi sukcesis el ĉio elturniĝi. Ĉiam mi tiamaniere min pravigis kaj pledis, ke simple neniu rimarkis, kion ĉion mi ne scias kaj ne kapablas. Kaj tiel mi tion imagas ankaŭ nun kaj simple mi komencas diri: “La unua ordono tekstas: “Vian Dion vi amos super ĉio kaj la proksimulon kiel vin mem...!” Kaj jam mi aŭdas respondon: “Tre bone!” Sed tuj sekve tiu kara voĉo diras: “Kaj vi? Ĉu vi amis viajn proksimulojn?” Tuj mi respondas: “Jes, jes, mi amis; jes, fakte mi ilin amis, jes, jes, mi amis ilin!” Kaj el alia flanko mi perceptas: “Ne!” Mallonga, diafane klara ne! Kaj nun mi petas, min bone aŭskultu! Kiam mi ekaŭdis tiun ne, tio trafis min kvazaŭ fulmo. Nur nun mi vere ĝuste perceptis trafon de la fulmo. Estis tio kiel ŝoko, mi estis kiel paralizita. Terure!

Kaj tiu voĉo plu daŭrigis: “Ne, vi ne amis vian Sinjoron Dion super ĉio! Kaj ankoraŭ malpli vi amis vian proksimulon kiel vin mem! Mem vi kreis vian Sinjoron Dion, alĝustigis vi vian Dion, kiel vi tion ĵus bezonis. Vi disponigis al Dio lokon nur en la momentoj de via vivo, kiam vi troviĝis en la plej granda mizerstato.

Li estis tiel dirite via krizosavo! Vi terenkliniĝis antaŭ Li, kiam vi estis ankoraŭ malriĉa, kiam via familio vivis en tute simpla situacio kaj vi senkondiĉe volis ricevi fakan kleriĝon kaj pozicion en la socio. Jes, tiam vi preĝis ĉiutage kaj pasigis per tio multan tempon. Multajn horojn vi petege vin turnis al la Sinjoro, petis Lin kaj trenis sin antaŭ Li surgenue. Senĉese vi por tio preĝis kaj elsendis petojn supren, por ke Li vin savu el mizero, por ke Li ebligu al vi respektindan fakan kleriĝon kaj igu vin unu el rekonataj personecoj en la socio. Kiam vi troviĝis en la monmanko, vi volis simple nur monon. ‚Nun tuj unu rozaria preĝo, Sinjoro, sed mi petas, ne forgesu lasi poste tuj sendi al mi la monon!‛ Tiaj kaj similaj estis ja multaj viaj preĝoj! Kaj tio estis la tuta via rilato al Dio! Tiel vi kontaktis kun via Sinjoro, Dio kaj laŭ viaj imagoj vi al Li disponigadis laŭvolan lokon en via vivo!”

Kaj verdire estis tiel, mi rilatis tiel kun Sinjoro Dio en mia vivo. Estas tio malĝoja vero, kiun mi povas nek plibeligi, nek fornei. Al tio mi povas nur diri, ke Dio estis por mi “speco de banka aŭtomataparato”. Mi enĵetis “unu rozari-preĝon” kaj poste devis alflugi, eventuale elfali monsumo, monbiletoj. Tio estis mia rilato al Dio.

Kaj estis montrite tio al mi kaj ankaŭ por mi mem tio estis klara. Kiam la Sinjoro permesis, ke mi finis mian bonan fakan kleriĝon, kiam Li permesis, ke mi havis “en la socio nomon”, ke mi estis “iu”, kiam Li permesis, ke mi akiris monon kaj povis al si permesi multon, estis por mi Sinjoro Dio subite negrava – Li iĝis flanka afero en mia vivo.

Mi mem komencis pri mi aplombi – tromemfideco estas tre danĝera etapo survoje de la vivo! Mia mio kreskis ĝis gigantaj dimensioj! Mi estis kapabla eĉ ne de la plej malgranda gesto de la amo, kaj jam tute ne de dankemo rilate al la Sinjoro! Esti dankema! Tute neniam! Kial do! Mi ja ĉion mem sukcesis! Mi igis min “iu”. Mi mem atingis ĉion, pri kio mi revis. Mi estis totale blinda, ne plu mi kapablis rememori miajn ĝemojn. Ne estis eble por mi diri: “Sinjoro, mi dankas por tiu ĉi plua tago, kiun Vi donas al mi! Mi dankas al Vi por mia sano! Mi dankas al Vi por la vivo kaj sano de miaj infanoj; mi dankas al Vi, ke ni havas tegmenton super la kapo; helpu ankaŭ al mizeruloj, kiuj estas senhejmuloj kaj ne scias, per kio ili sin hodiaŭ vivtenos. Donu al ili almenaŭ iom por manĝi; ne lasu ilin forlasitajn; staru ĉe ili!” Nenion el tio mi sukcesis diri. Mi ne kapablis tion. Mi eĉ ne ekpensis pri tio. Mi estis tute mergita en mian mion. Kaj la mio por mi mem sufiĉis. Kaj tiel mi estis tiu la plej maldankema kreitaĵo, kiun oni kapablas imagi. Kaj ankoraŭ al tio, ke mi ne estis kapabla je iu dankemo, ja eĉ mi malestimis Sinjoron Dion kaj disponigis Lin fordone al ridindigo.

al la indekso

 Ezoterismo – reinkarnacio

Pli ol je Li mi kredis je Merkuro, Venuso kaj stela konstelacio. Talismanoj estis por mi pli gravaj ol Sinjoro. Mi estis fascinita per astrologio kaj astrologismo kaj ĉie ĉirkaŭe mi rakontis, kiel la steloj influigas mian vivon kaj pozitive ĝin formas. Astrologio estas unu el tiuj malgrandaj ŝiraĵoj en la vivo de nia animo, al kiuj ni donas neniun atenton. Kaj kiam ni rimarkas, kiel ni estas enplektitaj en tiujn ĉarlatanaĵojn, kiuj ankaŭ havas demonan devenon, poste plej ofte jam estas tro malfrue, por nin de tiu influo liberigi.

Mi komencis poste kuradi post ĉiu moda fluo de la tempospirito. Ĉiuj instruoj – eĉ se ili fontis el kiel ajn malsanaj cerboj – estis por mi pli interesaj ol Evangelio de la Sinjoro. Ĉio estis pli ol Sankta Skribo kaj jarcentojn malnova instruo de la katolika Eklezio. Mi tial ankaŭ komencis kredi je tio, ke la homo simple mortos kaj poste ree komenciĝos lia plua vivo. Renaskiĝo, reinkarnacio estis por mi bonvena instruo, por ke mi plenigu mian ateistan kaj senspiritan vivon.

Dankemo rilate al mia Kreinto estis por mi fremda. Simple mi pri tio neniam pensis. Graco estis io, kion mi el mia vortaro forstrekis – ĝi fariĝis por mi fremda nocio, kies signifon mi tute forgesis kaj por mia vivstilo mi ne plu ĝin bezonis. Mi ne plu kapablis konsciiĝi, ke la Sinjoro pagis ankaŭ por mi altegan prezon, ke ankaŭ mi estas pere de Li elaĉetita por prezo de Lia la plej valora Sango.

Tio ĉio aperis en mia menso dum tiu ekzameno pri Dekalogo pere de vortoj kaj demandoj de tiu ĉiela voĉo. Nun mi ĉion tion vidis tute klare. Blindeco kvazaŭ estis forviŝita. Oni ekzamenas min kaj volas scii, kion mi scias pri Dekalogo. Kaj oni riproĉas al mi, ke mi pretekstis, ke mi kredigis min, ke mi Dion adoras; ke mi la Sinjoron amas. Oni batis min per miaj propraj vortoj. Kaj kion tio devus nun signifi... ĉu mi devus simple esti forkomandita al la diablo, en la inferon?

Kiam foje en mian ordinacion venis iu kara sinjorino, por ke ŝi miajn ejojn elfumu per sia herbmiksaĵo kaj aspergu per feliĉesencaĵoj kaj por aranĝi ceremonion de elpelado de malfeliĉo, mi diris al ŝi: “Mi je tia blago ne kredas, sed nur faru tion, oni neniam scias. Se tio ne malutilos, povas tio ankoraŭ esti por io bona!”

Kaj do tiujn ĉambrojn ŝi nebuligis per siaj desorĉadoj kaj aspergis per siaj akvaĵoj, por ke ŝi helpu en miajn ĉambrojn enpenetrigi feliĉon kaj bonhumoron. Tiel mi allasis, ke tiu ĉi sola primitiva sorĉado kaj tiu superstiĉo konfliktantaj kun mia scienceco havu en mia vivo jam pli grandan signifon kaj influon ol la Sinjoro kaj Lia ĝoja mesaĝo.

Mi havis en miaj ordinaciejoj kaŝitan en la angulo, kie tion povis neniu vidi kaj kie tion ne povis ekvidi ankaŭ pacientoj, karnodikan folion de aloo (hispanlingve: “Penca de sáliba”), pri kiu oni rakontis al mi, ke pere de ĝi estas elpelataj malbonaj energioj el la ĉambroj.

Nun mem prijuĝu, sur kiuj misvojigoj kaj erarvojoj mi troviĝis! Vi ekscias ĉion, kia malpleneco plenigis mian vivon anstataŭ vera instruo. Mi hodiaŭ hontas pro tio. Sed tio estis bedaŭrinde mia reala tiama vivo!

Kaj tiel oni daŭrigis, por analizi mian vivon surbaze de Dekalogo. Dume ankaŭ tute precize oni atentigis pri tio, kiel mi kondutis rilate al miaj proksimuloj. Kiel ofte mi ja vokis al la Sinjoro, ke mi amas Lin, ol mi de Li, mia Sinjoro Dio, forturniĝis. Ol mi komencis erarvagi sur misvojoj de ateismo kaj sekvi falsajn instruojn, ofte mi al la Sinjoro diradis: “Mia Sinjoro kaj mia Dio, mi amas Vin!”

al la indekso

 Mi kaj mia proksimulo

Sed per la sama lango, per kiu mi tiel laŭdis kaj adoris la Sinjoron, per tiu sama lango kaj per la sama buŝo mi al la tuta homaro ĵetadis obstaklojn sub la piedojn kaj nomis ĝin malbeninda. Ĉion kaj ĉiun mi nur kritikis. Nenio estis por mi taŭga. Je tuta mondo mi montris per fingro kaj kulpigis ĝin, nur je mi mem mi ne montris, mi estis el miaj kulpigoj eligita! Mi ja estis tiu “sankta Gloria”, tiu “bona”, tiu “kara” kaj tiu “bela”.

Kaj kiel mi dume ankoraŭ fanfaronis, kiam mi diradis, ke mi amas Dion; kaj ĉe tio mi estis enviema, neeltenebla kaj neniel dankema!

En neniu momento mi esprimadis dankon kaj dankemon al miaj gepatroj kaj mia familio por ĉiuj penadoj, oferoj kaj amo, kiujn ĉiuj oferis, por ebligi al mi bonan fakan kleriĝon, por min vidi sociale progresi, por min subtenadi.

Sed al tio apartenas ankoraŭ tio, ke kiam mi finis mian kleriĝon, kiam mi surgrimpis mian karieran ŝtupetaron, tiam ne plu miaj gepatroj kaj mia familio estis por mi gravaj. Eĉ tiuj, kiuj min per ĉiuj rimedoj subtenadis, iĝis flanka afero, kiu ne indas mencion. Jes, ĝi atingis tion, ke mi hontis pri mia patrino. Mi hontis pri ŝi, ĉar ŝi devenis el tiel simpla sociala situacio kaj vegetis en tiel plendindaj cirkonstancoj.

al la indekso

 Mi kaj mia familio

Kaj post tiu resumo de mia egoisma vivstilo ĉe tiu ekzameno pri Dekalogo oni ankoraŭ montris al mi, kiel mi malsukcesis ankaŭ kiel edzino kaj kiel mi kondutis absolute ekstere, malproksime for de la atendo, kiun Dio konfidis al kristana vivkunulo en geedzeco.

Kia edzino mi estis? Kia mi estis? Tutan tagon mi grumblis jam de la momento, kiam mi ellitiĝis. Mia kara edzo min amikece salutis per la vortoj: “Bonan matenon!” Kaj kion mi je tio respondis: “Kiel tio devas estis bona mateno? Rigardu ja el la fenestro! Denove ja pluvas!” Mi kapablis simple ĉiam ion riproĉi kaj kritiki, mi havis malbonan humoron. Neniu povis fari ion al mi laŭ mia gusto. Sur ĉio mi ion trovis kaj tuj mi komencis super tio incitiĝi. Ne nur rilate al mia edzo, sed ankaŭ rilate al miaj infanoj mi kondutis per la sama neeltenebla kaj ankaŭ maljusta maniero.

En tiu ekzameno sur la dua bordo oni ankaŭ montris al mi, ke mi neniam, eĉ ne unufoje havis sinceran amsenton aŭ veran kunsenton rilate al la homoj ĉirkaŭe, rilate al miaj fratoj kaj fratinoj ekster la familio. Kaj Sinjoro diris al mi: “Vi simple neniam pensis pri ili!” Kaj mi ekvidis amason da malsanuloj kaj soluloj kaj mi eklamentis:

“Ho Sinjoro, kiel mizeraj ili estas, kiel forlasitaj, tiuj malsanaj homoj. Neniu prizorgas ilin! Donu al mi tiun gracon, por ke mi iru al ili kaj ilin vizitu, por ke mi ilin konsolu kaj forpelu ilian solecon per tio, ke mi ĉe ili restu. Ankaŭ multe da tiuj infanoj, kiuj ne plu havas patrinon, tiuj ofte tiel malgrandaj orfoj, ho Sinjoro, kian suferon ili devas toleri jam en tre juna aĝo!”

Ju pli multe mi rigardis kaj ju pli pluen antaŭeniĝis tiu ekzameno, des pli klare mi antaŭ mi vidis mian ŝtonigitan koron. Ĝi estis por mi kiel monstro, kiun mi nun subite devis malkovri en mia antaŭa vivekzisto. Kaj ĉio estis tiel klara kaj tiel unusenca, ke mi neniamaniere – kiel mi ĉiam estis alkutimita – el tiu malagrabla afero povis eltreni. Unuvorte koncize kaj klare dirite, resumite: En tiu ekzameno surbaze de Dekalogo mi totale malsukcesis. Surbaze de mia forpasinta vivo mi ne havis ŝancon sukcesi.

Estis tio verdire nekompreneble terura! En mia forpasinta vivo mi vivis en grandega ĥaoso. Ne plu ekzistis iu ordo, kiel ĝi estis donita en kreo de la mondo. Kio utilis al mi, ke mi neniun murdis kaj neniun homon mortigis? Mi rakontos al vi ankoraŭ unu ekzemplon:

Tre ofte mi povis al bezonuloj donaci varojn, vivrimedojn, vestaĵojn kaj multan alion. Sed neniam mi tion al ili donadis el neprofitema amo, sed plejofte, ke mi akiru pli da estimo, ke mi montru, kiel bona mi estas, ke mi efiku je ili per mensoga impreso kaj ke mi en nia hipokrite glatigita socio ekpentru pri mi belan bildon. Ĉar mi estis tre riĉa, tial mi volis al la homoj montri, kiel mi estas bonvolema kaj grandanima. Ili devis mian grandanimecon rigardi kun gapanta buŝo, kaj tial ankaŭ envii kaj admiri min. Kaj ankaŭ ĉar mi estis tiel riĉa, mi volis per miaj donacoj kaj grandanimeco manipuli kun mizero kaj malriĉeco de la homoj kaj ankaŭ fari min bezonata. Kaj tiel mi ekzemple diradis: “Rigardu, jen mi donas al vi tion kaj tion (laŭ tio, kio tiumomente aperis sub miaj manoj aŭ kio simple restis al mi), sed mi petas, estu tiel afabla kaj iru anstataŭ mi partopreni en la lernejo de miaj infanoj kunvenon de gepatroj, ĉar mi bedaŭrinde ne havas tempon, por partopreni tiujn lernejajn kunvenojn, kie oni ĉiam kontrolas personan ĉeeston.” Kaj tiamaniere mi en la tuta ĉirkaŭaĵo disdonis sennombre da aĵoj, sed ĉiu mia donaco estis miaflanke ligita kun iuj kondiĉoj aŭ postuloj. Kaj tiel mi la homojn havis ligitajn al mia gvidilo. Mi manipuladis ilin kaj ili estis dependaj de mi. Kaj krom tio tre plaĉis al mi, kiam mi rimarkis, ke alkuras al mi aro da homoj, kaj malantaŭ mia dorso plu rakontas, kiel mi estas grandanimeca, boneca kaj sankta. Mi tiamaniere konstruis en la socio pri mi impresdonan bildon. Neniu sciis, ke tio estas trompa bildo, nekongruanta kun la realeco. Kaj nun tio estis malkaŝita.

Dum tiu mia ekzameno ĉio malkaŝiĝis. Estis dirite al mi: “Ununura dio, kiun vi adoris, estis mono. Per tiu diaro vi mem kondamnis vin!! Pro tiu ĉi via dio de la mono kaj oro vi falegis en la abismon. Kaj tiel vi mem konstante pli malproksimadis de la Sinjoro Dio.”

Tio akordiĝis, ĉar dum certa periodo ni havis multe da mono, sed poste ni bankrotis. Ŝuldoj transkreskadis niajn kapojn, ĉar ni havis multegajn ŝuldojn. Kaj la mono tute elĉerpiĝis, ni jam havis nenion...

Kaj kiam ĝuste ĉio tio ĉi koncerne la monon al mi estis riproĉita, simple mi kriis: “Sed pri kiu mono vi ĉi tie parolas; mi ja lasis tie enmonde multege da problemoj kaj ŝuldoj...” kaj pli diri mi ne plu povis...

al la indekso

 Ne malbonuzu la nomon de Dio!

Kiam poste estis faritaj al mi riproĉoj rilate al dua Dia ordono, klare mi vidis, kiel mi ankoraŭ estante infano per bedaŭrinda maniero lernis, ke la mensogoj estas bona rimedo, por eviti punojn de mia patrino, kiuj kelkfoje povus esti tre severaj kaj hardaj. Kaj tiel mi ekkomencis iri mian vojon en kuneco de la patro de ĉiuj mensogoj, la satano. Li iĝis mia survoja kunulo. Mi iĝis mensogulinego. Kaj en tiu “arto de mensogo” mi perfektiĝadis. Mi iĝis ĉiam pli perfekta. Kaj en tiu mezuro, kiel miaj pekoj iĝadis ĉiam pli grandaj kaj abomenindaj, eskalis ankaŭ miaj mensogoj iĝante ĉiam pli grandaj kaj abomenindaj.

Mi videble volis pruvi al mi mem, kiun majstrecon en tiu disciplino de mensogo mi povas atingi. La mensogoj iĝadis ĉiam pli potencaj kaj transkreskis mian kapon – sammaniere kiel la ŝuldoj.

Pinton de la mensogo mi atingis, se temis pri tio sankta, pri tio la Plejsankta kaj pro mem la Sinjoro. Mi observis, ke mia patrino havis grandan respekton antaŭ la Sinjoro Dio. Kaj por ŝi estis nomo de la Sinjoro io honorinda kaj tre sankta. Mi lasis tion trairadi tra mia kapo kaj mi ekpensis, ke ĝuste tio estas por mi la plej bona armilo. Tiel mi do havas mian patrinon tute kaptitan. Kaj mi komencis ĉe ĉiu bagatelaĵo, por subteni ĉiun el miaj mensogoj, ĵuri ĉe Dio.

Mi malbonuzis simple la Dian nomon facilanime kaj senbezone per mia buŝo. Al mia patrino mi ekzemple diradis: “Panjo, ĉe nia kara Kristo mi ĵuras al vi...”; aŭ: “Panjo, ĉe nomo de Dio la Patro mi ĵuras, certigas vin,” ktp., ktp... kaj dume mi per kredinde elpensitaj mensogoj evitis merititajn punojn de mia patrino.

Ĉu vi kapablas imagi, ke pro mia mensogado, pro miaj kanajlaĵoj, pro tiu ĉi amaso da fekaĵoj, en kiuj mi ofte sentis min tre agrable, mi misuzadis la Plejsanktan Nomon de Dio kaj per tio mi ankaŭ Lin entiris en tiujn fekojn, ĉar mi mem ankaŭ ĝis la kolo enestis en tiu marĉo de la pekoj kaj en tiu homsterko.

Kaj nun rigardu, miaj karaj gefratoj, danke al mia sorto kaj tiu sperto de la morto, pri kiuj mi ĵus raportas al vi, mi ankaŭ ellernis kaj sur la propra haŭto spertis, ke la vortoj kaj frazoj, kiuj forlasas niajn buŝojn kaj kiuj ofte eliras el ni tiel facilanime kaj senpripense, ne estas simple ventforblovitaj kaj tiel dirite aerdisiĝintaj. Ne, ili ofte restas realaĵo, kiu nin pli poste atingos kaj subite al ni revenos kiel bumerango, eble pli ĝuste esprimite, retrofalos sur nin. Eble la frosto trakuros vian dorson, ĝis mi diros al vi la sekvan. Ne nur unufoje, sed tre ofte, kiam mia patrino estis vere nekonvinkebla kaj simple ne volis ekkredi min, simple mi diris al ŝi: “Panjo, trafu min fulmo, se mi mensogas. Mi diras al vi nur puran veron!”

Kaj tiuj ĉi miaj oftaj eldiroj malaperis en la forgeso kaj neniu plu pri ili pensis. Kaj nun rigardu, mi staras antaŭ vi pro pura Dia Mizerikordo, ĉar min fakte trafis la fulmo, praktike min dividis je du partoj kaj tute bruligis.

Tiel en tiu postmorta vivo estis montrite al mi, kiel mi, kiu impone min prezentis katolikino, neniam mi tenis mian promeson, ĉiam mi estis vortorompa kaj ĉiam mi la Plejsanktan Nomon de nia Sinjoro kaj Dio nur misuzadis kaj starigis antaŭ miajn malhonestojn.

Ekefikis je mi, kiel la Sinjoro toleris ĉiujn tiujn abomenajn kaj fiajn agojn kaj kiel samtempe ĉiuj kreitaĵoj antaŭ Li en signo de emociplena adorado kaj honoro terenklinas la vizaĝon. Mi vidis la Plejbeatan Virgulinon Marian, Dipatrinon, ĉe piedoj de la Sinjoro en granda estimo kaj adorado. Ŝi petpreĝis por mi kaj petinsiste Lin petis. Kaj mi, granda kaj hontinda pekulino, mi el mia marĉoŝlimo ciadis al la Sinjoro! Mi, kiu ja estis laŭdire tiel bona kaj ĝuanta tiel bonan reputacion, sed kiun mi aĉetis per miaj manipuladoj. Kaj tiel mi vidis, kiel ofte mi kalcitris kontraŭ la Sinjoro, kiel mi koleris je Li, kiel mi insultis Lin kaj Lin malbenis. Estis por mi ne nur hontinda, sed ankaŭ neeltenebla kaj doloriga, kiam mi ekkonsciiĝis pri tiu mia pasinteco, havante je ĝi klaran vidon.

al la indekso

 Sanktigu la tagon de la Sinjoro!

Kiam mia ekzameno pri la Dekalogo atingis la ordonon pri sanktigo de la tago de la Sinjoro kaj de la festotagoj, ĝi estis terura momento. Trapenetris min apenaŭ eltenebla doloro. Tiu voĉo diris al mi tute klare kaj koncize, ke mi ĉiutage estis okupita kvar aŭ kvin horojn per mia korpo, per mia eksteraĵo, per mia konjekta beleco, dum mi eĉ ne dek minutojn en la tago dediĉis al tio, por ke mi al la Sinjoro atestu mian profundan inklinon kaj dankemon aŭ por ke mi perpreĝe alparolu Lin. Jes, ofte okazis, se mi al Li promesis rozarian preĝon, muelbabilis mi ĝin plejofte dumhaste kaj dumstrese. Ĉe tio ankaŭ okazis, ke mi diris: “Ja ĝi denove bone okazos. Mi certe bone povas preĝi la rozarion en la reklamaj paŭzoj de miaj ŝatataj televidaj seriaĵoj.”

Kaj tiel al mi en tiu postmorta vivo estis montrite, kiel mi rilate al nia Sinjoro Dio estis konstante maldankema, neniam mi ekpensis al Li, mia Kreinto kaj Savanto, danki. Kaj ankaŭ estis klare antaŭ miajn okulojn starigita, kiujn diversajn elturniĝojn mi kreis, se temis pri tio, ke mi ne volis partopreni la Sanktan Meson nur pro simpla pigreco.

“Sed panjo, se Dio estas ĉie kaj ĉieĉeestanta, kial mi do tien senbezone iradu kaj serĉadu Lin en la preĝejo?”

Jes, por mi estis tre facila kaj oportuna esprimi tiujn eldirojn kaj tiel paroli. Kaj tiu voĉo denove ripetis la riproĉon, ke mi la Sinjoron Dion lasis je mi atendi ĉiutage dudek kvar horojn kaj la tutan tempon mi ne ekmemoris Lin. Mi ne preĝis al Li kaj eĉ ne dimanĉe mi iris al Li, por danki Lin, por esprimi mian dankemon al Li kaj montri al Li mian amon almenaŭ en la tago de la Sinjoro. Tio por mi simple estis tro. Mi estis tro fiera kaj krom tio aroganta.

Sed la plej malbona je tiu ĉi mia kazo estis, ke la vizito de la preĝejo estis por mia animo kvazaŭ restoracio. Sen vizitado de la preĝejo mia animo nanadiĝis, pli ĝuste dirite malsatis, ĉar ĝi akceptadis neniun manĝaĵon. Sed mi dediĉis min nur al mia korpo; por zorgi pri tiu ĉi pasema korpo dorlotante ĝin, tiucele mi havis ĉiun tempon sur la mondo. Mi iĝis sklavino de mia korpo. Kaj dume mi tute ignoris unu malgrandan, sed gravan detalon.

Mi havis ankaŭ animon, pri kiu mi tute ne zorgis. Ĝi estis “absoluta orfo”. Neniam mi nutris ĝin per la Vorto de Dio. Ĉar ankaŭ por tio mi havis en mia repertuaro pli allogan dirkutimon, kiam mi esprimadis, ke tiu, kiu regule legas la Biblion, pli aŭ malpli frue freneziĝos.

Kaj la sakramentojn mi tute ne ŝatis. Kiel mi povus pekkonfesi al unu el tiuj “maljunaj, morrigidaj bedaŭrinduloj”, kiuj mem estis pli malbonaj kaj pli pekemaj ol mi mem! Ĉar por mi kaj mia fiaĵoj estis tre bonvena, ke mi ne pekkonfesu. Tiu mensogulego kaj disfaliganto (ja tio estas laŭvorta signifo de la vorto “diabolos” – diablo), nome satano, min tenis malproksime for de la pekkonfeso kaj sakramentoj. Kaj tiel tion la satano alkondukis ĝis la stato, por malhelpi sanigon kaj purigon de mia animo. Ĝi estas tiel, ke la demono ĉiam, kiam mi pekis, stampis sur mian blankan vestaĵon de mia animo sian stampon, la nigran signon de sia regno de la mallumo.

Miaj pekoj do ne estis sen postsekvoj. Ne estis senpagaj, sed havis gravajn postsekvojn por la sano de mia animo. Neniam – krom la unua sankta komunio – mi realigis bonan sanktan pekkonfeson. Kaj de tiu tempo mi ne plu pekkonfesis. Kaj ne malofte mi renkontis pastron adaptitan al la tempo, kiu ja eĉ jesigis kiel veran mian sintenon rilate al individua pekkonfeso – kaj tiun sakramenton indikis kiel ne plu respondecan al nia moderna tempo kaj ke ĝi ne plu estas bezonata por moderna homo. Kaj tiel ankaŭ okazadis, ke ĉiam, kiam mi akceptis la sanktan komunion, mi akceptis la Sinjoron Jesuon Kriston en la Plejsankta Sakramento malinde.

Kaj mia blasfemado tiel progresis, ke mi fiere kaj ĉionsciante ĉie proklamadis:

“Kio estas tio, tiu la Plejsankta? Kiel tio povus esti ebla, ke mem ĉiopotenca viva Dio ĉeestu en panpeceto, en hostio? Tiuj pastroj ja devus aldoni al la hostio iom da karamela emajlo, por ke ĝi almenaŭ gustu bone kaj ne tiel lante.”

Tiel multe mia vivo elglitis el la kontrolo kaj tiel multe mi forlasis kreo-ordon, ke mi estis kapabla elparoladi tiajn blasfemojn. Kaj tiel mi atingis la plej profundan punkton, dekonstruon kaj neniigon de mia rilato al Dio, al mia Kreinto.

Neniam mi ebligis al mia animo ion vere valoran, iun nutraĵon. Kaj por ke mi al ĉi ĉio ankoraŭ surmetu kronon, mi faris nenion alian, ol ke mi kritikis kaj nigrigis la sacerdotojn. Vi devus eksenti, kiel ĝuste tiu ĉi peko forte falis sur mian kapon dum mia ekzameno en postmorta vivo. Tiun pekon al mi la Sinjoro grave alkalkulis. En mia familio ekzistis ĉiam la kutimo forviŝadi la buŝon per la pastroj.

Se mi rememoras, do ekde tiu tempo, kiam mi estis ankoraŭ infano, en nia domo oni pri la pastroj malbone parolis. Inkluzive de mia patro ĉiuj simple diradis, ke ili estas flirtuloj, rigardante returnen al ĉiu jupo, kaj ke ĉiuj entute estis pli multe benitaj per la mono kaj riĉeco ol ni, simplaj homoj. Kaj ĉiujn ĉi tiujn klaĉaĵojn ni infanoj ripetadis ekde la infanaĝo. Kaj aldone al tio diris al mi la Sinjoro per malĝoja, sed severa voĉo: “Kion vi opiniis, ke vi estas, ke vi tiel agis, kvazaŭ vi estus Sinjoro Dio, kaj kritikis miajn sanktoleitojn kaj dume ankoraŭ ilin kalumniis kaj ofendis?” Kaj Li daŭrigis: “Ili estas homoj el karno kaj sango. Kaj kio rilatas sanktecon de iu sacerdoto, do tiu estas vivtenata antaŭ ĉio ankaŭ pere de komunumo de la kredantoj, pere de homoj en la paroĥo. La komunumo portas personon sanktigitan al Dio per siaj preĝoj, agnosko kaj estimo, kiun la homoj esprimas al li per subteno, kiun ili al li donas. Kaj se iu sacerdoto falos en la pekon, vi do ne tiom multe devus demandi pri la kaŭzoj kaj kulpigi lin, sed pli volonte serĉi la kulpon en la komunumo, kiu rifuzadis al li honoron, estimon, subtenon kaj preĝon aŭ ilin ne donadis en sufiĉa multo.”

Kaj la Sinjoro poste al mi montris, kiel ĉiam, kiam mi kritikis kaj kraĉis la sacerdotojn, sur min sin ĵetis demonoj kaj kiel alpremiĝis al mi la diabloj. Kaj krom tio mi vidis, kiel grandan malbonon mi kaŭzis, kiam mi proklamis kaj indikis unu al Dio konsekriton kiel samseksemulon kaj tiu novaĵo traflugis kiel fulmo la tutan kumunumon de la kredantoj. Vi ne kapablas tute imagi, kiel grandan, ege grandan domaĝon mi per tio kaŭzis.

al la indekso

 Honoru vian patron kaj vian patrinon!

Nun ni aliris al la kvara ordono: Honoru vian patron kaj vian patrinon...

Kaj la Sinjoro ankaŭ en tiu kampo starigis antaŭ miajn okulojn, kiel mi dum mia vivo estis maldankema rilate al la gepatroj. Kiel ofte kaj kiel malbone mi insultis kaj malbenis ilin. Mi riproĉis al ili, ke ili ne povis disponigi al mi ĉion tion, kion jam ricevis miaj amikinoj. Kaj estis al mi klare, kia filino mi estis, kiu simple nenion kapablis aprezi kaj por kiu ĉio, kion la gepatroj donis al mi per multaj oferoj kaj multaj penadoj, estis simple senvalora.

Jes, en mia kolero rilate al la gepatroj mi ja eĉ iris tiel malproksimen, ke mi simple asertis, ke tiu sinjorino tute ne povas esti mia patrino, ĉar ŝi ŝajnis al mi tiel primitiva, kaj mi opiniis ŝin kiel tro malmulto, por povi esti mia patrino. Estis por mi tiel naŭza, kiam mi vidis tiun juĝon pri mi mem. Nome pri unu virino sen Dio, kaj kiel tiu virino sen Dio neniigis kaj negative influadis ĉion, kio aperis en ŝia proksimeco; sed la plej malbona je ĉi ĉio estis, ke mi ĉe tio ankoraŭ kredigis al mi ion eksterordinaran, antaŭ ĉio, ke mi estas ankaŭ bona kaj sankta.

Sinjoro Dio ankaŭ klarigis al mi, kial mi nur aŭdacis kredigi al mi, ke mi ĉe tiu kvara ordono certe ne devas antaŭtimi. Mi do estis nur tial certa, ke mi tiun ĉi obstaklon sukcesos facile regi, ĉar mi, jes, en lastaj jaroj de ilia vivo pagis kuracistojn kaj medikamentojn, kiujn miaj gepatroj bezonis, kiam ili malsanis. Nur pro tiu tute ordinara evento mi opiniis, ke mi tiun kvaran ordonon sukcesis plenumi pli ol sufiĉe. Ĝuste tio eniĝis en mian vivfilozofion, laŭ kiu mi ĝuste prijuĝis kaj vicigis ĉiujn miajn farojn nur laŭ principo de mono kaj financoj. Kaj ĝuste tiel tio estis ankaŭ ĉe miaj gepatroj. Pere de mia mono mi manipuladis ilin kaj igis ilin subuloj rilate al miaj celoj kaj interesoj.

Mia riĉeco al ili, al miaj gepatroj devenantaj el simpla ekonomia situacio, min altigis kiel iun diaron, kiun ili mem, blindigitaj per mia mono, vere adoris. Kaj tiu situacio, kreita per mamono, al mi ankaŭ permesadis, por ke mi miajn gepatrojn en aroga arbitreco piedpremu. Vi eĉ ne sukcesas imagi, kian doloron kaŭzis al mi kaj kiel ĝis ostocerbo doloris tiuj klaraj ekkonoj pri mia antaŭa vivo, kiujn mi darfis havi danke al Dia graco. Mi devis rigardi, kiel mia patro, plenigita de granda malĝojo, ploris kaj singulte plorĝemis pro mi kaj pro mia konduto; ĉar malgraŭ ĉiuj siaj malfortaĵoj li estis bona patro.

Li instruis min esti laborema kaj diligenta kaj vivi honestan vivon. Ĉar nur tiu, kiu bone laboras kaj pruviĝos bona en sia profesio, progresos kaj ion atingos. Sed bedaŭrinde ĉe ĉiuj liaj klopodoj, por min bone eduki, eskapis al li unu detaleto, sed kiu estas io tre grava, nome ke mi havis ankaŭ animon, kiu troviĝis antaŭ malsatiĝo, kaj li kiel modelo por sia filino havis la taskon, por alproksimigi al mi per sia vivo ankaŭ ĝojan mesaĝon kaj kredon. Kaj tiukaze li tute malsukcesis kaj simple li tute ne vidis, kiel mia tuta vivo surbaze de eskapo de tiu detaleto subakviĝadis kaj kiel ĉiam pli profunde mi estadis en tiu ŝlimo.

Doloris min, kiam mi vidis, kia mia patro estis am-intrigemulo. Li sentis sin tre feliĉa, kiam li povis al mia patrino kaj al ĉiuj homoj rakonti kaj fanfaroni, kia li estas “maĉo” (sudamerika nocio por kapro, flirtulo, hejma tirano kaj simile), ĉar li samtempe havis multajn virinojn (liadire: virinaĉojn) kaj estis li kapabla ĉiujn por si teni kaj ĉiujn kontentigi. Krom tio mia patro tro trinkis kaj fumis. Pri ĉiuj ĉi malvirtaĵoj kaj fikutimoj mia patro ankoraŭ nun fieris kaj multe li sur ili baziĝis; ĉar li havis eraran opinion, ke tio ne estis malvirtaĵoj, sed male virtaĵoj, kiuj igis lin io eksterordinara.

Kaj tiel mi jam en junaĝo vidadis, kiel mia patrino ofte sidis hejme ploranta, kiam mia patro foje denove ekfanfaronis per siaj virinoj kaj aventuroj, kiujn li kun ili travivis. Kaj ju pli ofte mi tion aŭdis, des pli multe kreskis mia furoro, kolero kaj abomeno, kiu min plenigis. Kaj nun mi vidas pason de mia antaŭa vivo kaj subite mi komprenas, kiel min tiuj neregitaj sentoj kaj naŭzo malrapide pelas en “spiritan morton”, alkondukas mian animon al pereo. Ekregis min grandega kolero, se mi devis rigardi, kiel mia patro humiligadis mian patrinon antaŭ okuloj de la tuta mondo. Kaj mi komencas kontraŭ tio defendi, mi grumblas kontraŭ tio kaj provante ŝin influigi. Ekzemple mi diras al ŝi jenon:

“Neniam mi estos kiel vi, neniam mi de iu viro toleros tiujn aferojn. Ni virinoj havas en nia socio neniun valoron, tial ni estas humiligataj, ĉar ekzistas la virinoj, kiuj estas kiel vi kaj ĉion toleras. La virinoj, kiuj senreziste subiĝas sub arbitron de “maĉoj”, kiuj ne plu havas iun dignecon kaj fierecon, pli aspektas kiel rompitaj personuloj. Ĝuste tiaj estas la virinoj, kiuj permesas al orgojlaj viroj, ke ili piedpremu ilin kaj traktu ilin kiel la plej lastan ekskrementaĵon.”

Kaj kiam mi estis iom pli aĝa, mi diris al mia patro:

“Neniam, kredu al mi kaj skribu tion post viajn orelojn, patro, neniam mi allasos, ke iu viro traktu kaj humiligu min tiel, kiel tion konstante denove vi faras al mia patrino. Se tio progresos tiel malproksimen, ke mia edzo iĝos malfidela kaj min trompos, mi venĝos kaj piedpremos lin en kanalon. Rilate al mi ne, mia kara patro!”

Pro tio mia patro batregalis min kvazaŭ sekalon kriante: “Kion vi al vi permesas? Kion vi aŭdacas? Kion vi pensas, ke vi estas, ke vi kun mi tiel parolas?” Eble vi ne kapablas imagi, kiel malbona “maĉo” estis mia patro. Kaj mi ne sukcesis havi fermitan buŝon kaj mi respondis: “Eĉ se vi bategos min, aŭ eĉ min mortigos, mi ĵuras al vi, ke nenion tian mi toleros. En la kazo, ke mi edziniĝos kaj poste mi ekscios, ke mia edzo estis malfidela, tiam mi per terura maniero lin venĝos, por ke vi viroj finfine ekkomprenu, kiel suferas la virino, se la viro traktas ŝin kiel kun lasta ekskrementaĵo, humiligas kaj piedpremas ŝin kiel malpuran ĉifonon.”

Kaj tiamaniere mi la tutan tempon langvoris per tiu abomeno, per tiu kolerego kaj furoro kaj mi superŝutadis per tio miajn pensojn kaj cerbon. Mi mem venenigadis miajn spiriton kaj karakteron. Kiam mi jam estis memstara kaj matura – kaj kompreneble mi jam havis ankaŭ sufiĉe da mono – mi komencis mian patrinon konstante denove influigi per tio, ke mi diradis al ŝi: “Sciu, panjo, disiĝu kun patro, divorcu!” Kaj tiel mi kondutis, kvankam mi mian patron tre estimis kaj ankaŭ amis. Malgraŭ tio mi ĉiam denove al mia patrino konsilis dirante al ŝi:

“Tio ja ne eblas, ke vi simple toleru tian viron, kiu estas mia patro! Konsciiĝu vian dignecon de la virino! Rekonkeru vian honoron kaj montru al li, ke vi estas io valora, neordinara kaj ne peco da kotigita ĉifono, sur kiu li povas purigi ŝuojn!”

Tiujn kaj similajn frazojn mi antaŭ mia patrino ĉiam denove ripetadis. Ĉu vi kapablas tion imagi? Mi plenforte strebis disigi miajn gepatrojn, instigi ilian geedzecon divorci. Sed plejofte mia patrino respondis al mi:

“Ne, mia kara filino, mi ne eksedziniĝos. Ne pensu, ke tia konduto de via patro ne estas por mi humiliganta kaj doloranta. Mi multe pro tio suferas – kiel vi certe kapablas imagi. Sed mi alportas tiun oferon kaj mi eltenos, ĉar ja ĉi tie estas vi – miaj sep infanoj. Vi estas sep infanoj kaj mi estas nur sola. Tiel ja estas pli bone, se pro tio suferas nur unu, kaj ne, ke sep homoj pro tio devu toleri tiun doloron. Kaj finfine via patro estas ja ankaŭ bona patro kaj mi simple ne transportos trans la koron, ke mi simple forkuru kaj lasu vin kreski sen la patro. Ankoraŭ mi vin demandos: “Se mi kun la patro disiĝos, kiu poste ankoraŭ preĝos, ke li konvertiĝu kaj savu sian animon? La doloron kaj humiligadon, kiun kaŭzas al mi via patro, mi kunigas kun neeldireblaj doloroj de nia Sinjoro Jesuo Kristo sur la kruco. Ĉiutage mi diras al nia Sinjoro Dio: ‚Tio, kion mi devas ĉi tie toleri kaj suferi, ja estas nenio kompare kun la doloroj, kiujn Vi por ni suferis surkruce. Por ke miaj turmentiĝoj akiru valoron, mi petas, permesu, ke mi ilin kunigu kaj unuigu kun via suferado, por ke tiel ankaŭ miaj malgrandaj suferoj akiru forton, por de Vi ricevi gracon, por ke mia edzo kaj miaj infanoj konvertiĝu kaj estu savitaj antaŭ eterna damno!‛”

Por mi tio ĉio estis nekomprenebla kaj tiam mi super tiu “malsaĝaĵo” nur skuis la kapon. Estis tio por mi simple tro. Tio estis ideoj, kiuj por mi estis tute fremdaj kaj diametre kontraŭaj rilate al mia vivo kaj pensado, kaj tial mi eĉ ne havis komprenon por tiuj ĉi eldiroj de la patrino. Kaj por ke vi sciu: Ne nur ke mi ne strebis tion ekkompreni, sed tiuj ĉi eldiraĵoj de la patrino min ankoraŭ pli multe incitadis kaj instigadis mian koleron.

Ĝi kondukis al tio, ke ŝanĝiĝis tuta mia vivo, ĉar mi fakte komencis ribeli. Tiu ribelo sin prezentis precipe en tio, ke mi klopodis pri virinaj rajtoj kaj emancipiĝo – kaj tio ne nur kiel normala adepto – ne, en la batalo por virinaj rajtoj mi staris en unua vico. Mi komencis pledi abortojn, rajton de la virino, por ke ŝi mem decidu pri sia ventro; sendependecon kaj rajton vivi kiel singlo aŭ en libera partnereco – organizi la vivon kun tiel nomataj “partneroj por certa vivetapo”; mi komencis propagandi divorcon kiel bonvenigan solvon de geedzecaj problemoj. Precipe mi ankaŭ pledis “leĝon de venĝo” (Ley de Talion = jura principo “repagi egalan per egala” – “okulon por okulo, denton por dento”). Tio signifas: Ĉiam al la virinoj mi bone konsilis, ke ili simple repagu egalan per egala kaj ankaŭ al ĉiu edzo, kiu estas malfidela, venĝi ankaŭ per malfideleco – se eble kun lia la plej bona amiko. Kvankam mi persone neniam al mia edzo estis korpe malfidela, tiel mi per miaj pereigaj konsiloj ĉe multaj homoj kaŭzis tre grandajn damaĝojn. Bedaŭrinde!

al la indekso

 Ne mortigu! – abortigo

Kiam ni en mia “libro de la vivo” atingis la kvinan Dian ordonon – Ne mortigu, mi ekpensis: Fine mi nenion devas al mi riproĉi, ĉar mi neniun mortigis kaj al neniu homo mi senigis lian vivon. Kaj je mia konsterniĝo la Sinjoro instruigis min pri io tute alia. Li montris al mi tute klarbilde, ke mi estis terura murdistino. Kaj la murdoj, en kiujn mi estis engaĝinta, apartenis kromalie al la klaskrimoj de mortigado, kiuj en la okuloj de la Sinjoro estas la plej abomenindaj murdmanieroj, nome la abortigoj de nenaskitaj infanoj.

Nun bone atentu! La povo kaj influpotenco, kiujn mi akiris helpe de mono, flankvojigis al tio, ke mi financis ne nur unu, sed kelkajn – pli ĝuste dirite multajn – abortigojn. Mia mono tiujn abortojn ebligis. Ĉar mi, jes, konstante diradis: “La virino havas rajton decidi, kiam ŝi volas resti graveda kaj kiam ne. Ŝia ventro ja apartenas nur al ŝi mem!”

Kaj nun vidu! En mia “libro de la vivo” staris nigra sur la blanka – kaj estis tio por mi dolorego, kiam mi ĉi tie vidis kaj fine ankaŭ ekkomprenis – en kiujn abomenindajn krimojn mi mem enplektiĝis danke al mia mono. Sed estis tio neforviŝeble enskribita en la “libro de mia vivo”. Krom tio mi instigis al aborto unu knabinon, apenaŭ dek kvar jaraĝan. Mi estis ŝia mastrino. Se iu en si havas venenon, poste en lia ĉirkaŭaĵo restos nenio sana. Ĉiuj, kiuj alproksimiĝas al tia homo, estas negative influataj, ili kontaktas tiun venenon kaj mem ili poste iĝas infektitaj kaj venenecaj. Pluaj ankoraŭ junaj knabinoj, tri el miaj nevinoj kaj fianĉino de unu el mia nevo, submetiĝis al la aborto. Senprobleme oni permesis al ili veni al mi, ĉar mi estis tiu kun multa mono, kiu povis ĉion aranĝi – kaj estis tiel “bonkora”. Mi estis tiu bona onklino, kiu ĉiam ĉiujn invitis; tiu bona onklino, kiu rakontis al ili novaĵojn el mondo de modo kaj kiu al ili la plej novan modon ankaŭ prezentadis kaj ofte eĉ aĉetadis. Mi estis tiu, kiu al tiuj junaj kreitaĵoj helpadis kiel iĝi pli atraktaj, kiel enpaŝi la mondon de “brilo” kaj kiel al la aliuloj montradi siajn junajn korpojn plejmulte seksallogajn kaj incitemajn.

Kaj imagu! Mia fratino plenfide sendis kaj lasis al mi siajn infanojn. Kaj kiel mi ilin malvirtigis kaj ilin prostituistinigis! Jes, mi alkondukis tiujn junajn knabinojn, duone ankoraŭ infanojn, al prostituado. Kaj tio estis plua en la ĉielon vokanta krimo kaj terura peko, kiu en la listo de la plej abomenindaj krimoj antaŭ la Sinjoro okupas tuj pluan lokon post abortigo. Ĉar mi tiujn junajn knabinojn instruis sekvon:

“Miaj karaj knabinoj, ne estu ja malsaĝaj! Eĉ se al vi viaj patrinoj tiom rakontas pri valoro de virgeco, ĉasteco kaj pureco, tiam estas necese simple sin esprimi, ke viaj gepatroj ankoraŭ vivas en pasinteco, ilia mondo ne plu estas la mondo de hodiaŭo, ili estas en kaptiteco de la hieraŭo, ili preterlasis liberan kaj modernan vivon. Vi devas por tio havi komprenon. Sed vi mem devus aligi vin al la moderna vivo, kiu ĝuas liberecon batalakiritan pere de ni virinoj, kaj sin plene realigi kiel virinoj – do aŭskultu ilin, havu por ili komprenon, ĉar ili mallonge alimaniere ne povas; sed ne difektigu ja pro tio vian propran junan vivon. Viaj patrinoj kun vi parolas pri Biblio, kiu ekzistas dumil jarojn. Ili ankaŭ ne plu estas “up-to-date” (modernaj).

Kaj pastroj ankaŭ rifuzis tion modernan kaj ne volas sekvi nuntempon. Ili predikas nur tion, kion disponigas al ili papo, sed la papo estas ankaŭ ne tro nuntempa, tiu ĉi papo elmodiĝis. Kaj ĉiu moderna homo, kiu ankoraŭ lin obeas, estas malsaĝa kaj mem kulpas pro tio, se li ne kapablas sian vivon plenĝui.” Vidu nun tiun venenon, kiun mi ŝutadis en tiujn junajn senkulpajn knabinajn korojn. Ĝi estas simple neimageble degeneranta!

Kaj ankaŭ mi tiujn junajn knabinojn instrukciis, kiel plej bone ili povas ĝui sian korpon kaj seksplezurojn. Dume mi ilin atentigis pri tio, kiel estas grava, ke ili protektu sin. Mi instruis al ili ĉiujn por mi konatajn metodojn. Sub la nomo “Perfekta, sendependa virino” mi ilin laŭeble precize informis pri ĉiuj riskoj kaj protekto kontaŭ ili dum sekskuniĝo. Kaj iutage poste venis en mian ordinejon unu el tiuj knabinoj, nome fianĉino de mia nevo – ŝi havis apenaŭ 14 jarojn – (kaj tion, kion mi al vi ĉi tie rakontas, mi persone vidis enskribitan en “libro de mia vivo”) – ŝi do venis en mian ordinejon kaj kun plorego diras al mi: “Gloria, mi ja estas ankoraŭ tiel juna, praktike mi mem estas ankoraŭ infano, kaj malgraŭ tio mi estas jam graveda.” Mi al ŝi respondis: “Vi do estas anserino! Ĉu mi ne instrukciis vin, kiel oni devas protekti sin!!!” Al tio ŝi respondis, ankoraŭ plu plorante: “Jes, certe, sed ĝi simple ne fuknciis ĝuste.” Kaj per rigardo en mian “libron de la vivo” mi vidis, ke al mi Sinjoro tiun junan knabinon ja sendis, por ŝin protekti antaŭ malprudentaĵo. Li volis, ke mi savu ŝin antaŭ falo en tiun abismon, por ke mi ŝin deturnu de la abortigo de ŝia infaneto.

Ĉar abortigo sur nian kolon enmetas tiel pezan ĉenon, kiu nin premas teren kaj kiun poste ni apenaŭ sukcesas post ni treni. Ĝi elvokas doloron, kiu neniam malaperos en nia vivo. Estas ĝi tiu sensenca certeco, ke la homo faris murdon, do ke li estas murdisto.

Kaj la plej malbona je tio estas la fakto, ke la homo ne murdis nur tiel iun, sed sian propran korpon kaj sangon, sian propran infanon. Kaj en la kazo de tiu knabino estis la plej malbona, ke anstataŭ mi ŝin de tio deturni kaj rakonti pri nia Sinjoro Dio, mi enmetis en ŝian manon malplenon da mono, por ke ŝi povu tiun abortigon al si permesi realigi. Kaj por ke mi trankviligu mian konsciencon – tute mi ne scias, ĉu tion ankoraŭ eblas nomi konscienco, kion mi tiam ankoraŭ havis – mi donis al ŝi tiom da mono, por ke ŝi povu viziti la plej renoman abortigklinikon, por ke poste vere ne plu estu iuj komplikaĵoj. Kaj kiel ĉe tiu okazo mi financis ankoraŭ kelkajn – pli ĝuste dirite multajn – abortigojn.

Estas ĝi tiel terura, kiam mi hodiaŭ ekpensas pri tio. Ĉiam, kiam estas tiamaniere verŝata sango de la infano, ĝi estas kvazaŭ granda brulofero por satano, ĝi estas festsolenaĵo por la diablo. Li frotas al si la manojn kaj ĝojdancas. Kaj al nia Sinjoro Jesuo Kristo tio kaŭzas doloron kiel ĉe lia morto surkruce kaj dum tiuj doloroj lancinas kaj ĉiam per tio tre suferas, kiam estas morttorturita nenaskita, senkulpa infano.

En la “libro de la vivo” mi ankaŭ povis vidi, kiel estiĝas la vivo. Mi vidis, kiel nia animo kreiĝas en la momento, kiam renkontiĝas spermatozoo kun ovolo. Tiumomente transsaltas belega fajrero, kiu elbrilas lumon, kiu havas sian devenon en sunlumo de Dio la Patro. Kaj la ventro de ekiĝanta patrino estas priradiata per radioj de tiu nova animo en la momento, kiam estis koncipigita ŝia ovolo. Kaj kiam poste estas realigita abortigo, tiam tiu ĉi animo krias kaj ploregas pro pura doloro, spite de tio, ke ankoraŭ kreiĝis neniuj okuloj kaj korpmembroj. Kaj la tuta kunuleco de la sanktuloj, la tuta postmorta mondo perceptas tiun plorĝemadon, kiam estas murdata nova, helpe de Dio kreita animo. La tuta ĉiela volbo sin ektremas ĉe tiu ekkrio kaj ĝi estas aŭdebla de la unua ĝis la dua fino, laŭte kaj klare kiel eĥo en la montaro. En la infero estas aŭdeblaj ankaŭ laŭtaj ekkrioj, sed tie ili estas ekkrioj de ĝojo, kiujn eligas ĉiuj demonoj pro tagfesteno, prezentante dume la ĝojdancon.

Kaj senpere post tio en la infero malfermiĝas kelkaj sigeloj kaj eliras abomenaj terurigaj spiritoj, kiuj estas ellasitaj sur la teron, por denove tenti la tutan homaron kaj delogi ĝin al misvojo. Kaj kaŭze de tio la homoj estas konstante pli multe sklavigitaj per satano, konstante pli fordonas sin al pasioj kaj volupto, ekestiĝas ĉiam novaj voluptdependecoj kaj okazadas ĉiuj tiuj malbonaj kaj teruraj krimoj kaj naŭzaĵoj, pri kiuj oni ĉiutage aŭdas per raportadoj kaj pri kiuj ni ĉiam opinias, ke ili ne plu povas esti pli malbonaj, kaj la sekvantan tagon pere de novaj krimoj ni konvinkiĝas, ke ilia eskalado estis ja ankoraŭ ebla.

Ĉu ni havas ankoraŭ imagon, kiom da infanetoj estas ĉiutage murditaj en la tuta mondo? Ne plu estas ebla, por ke ni imagu al ni la tutan dimension de tiu ĉi kolosa krimo. Ni vadas en la sango de tiuj senkulpuletoj kaj ne plu ni jam tion konsciiĝas. Estas tio por ni normala kaj apartenas tio jam al ĉiutaga vivo. Se iu kontraŭstaras la abortigon, estas indikita kiel fanatikulo kaj konservativulo, kiel malnovmoda kaj iom perpleksa. Kaj tio estas unu el la plej grandaj triumfoj por infera princo satano. Kiel prizorgita estos nia mondo, se la prezo por senkulpa sango de ĉiu unuopa nenaskitulo estas tio, ke sur la mondon estas ellasita nova demono? Baldaŭ nia mondo mallumiĝos nur pro la ellasitaj demonoj.

Kaj poste mi vidis, kiel mi estis mergita kaj lavata per tiu sango de senkulpaj infanoj. Kaj tute kontraste al lavado en nia mondo mia blanka animo iĝadis per tiu sanga bano ĉiam pli malluma kaj malbela, ĝis ĝi estis tute nigra. Kaj post tiuj eventoj kun abortigoj mi ne plu havis senton por la peko. Por mi simple la peko ne plu ekzistis. Ĉio estis permesita kaj mia konduto ĉe tio ŝajnis al mi esti bona. Ja mi helpadis al la homoj. Mi nur ne konsciiĝis, ke al tiuj homoj mi helpas por ilia certa vojo en la inferon.

Kaj aperis ankoraŭ alia afero, kiu neniam ekaperus en mia menso, kiam mi mem staris sur la diabla listo de salajro. Estis montritaj al mi ĉiuj infanetoj, kiujn mi mem mortigis, kiujn mi mem abortigis. Kaj precize tiel – kiel vi nun – mi en unua momento ne sciis kiel, kiam kaj kie! Estis tio tuj al mi montrita kaj mi havis tion poste klare antaŭ la okuloj. Mi ja al vi jam komence rakontis, ke mi mem elektis kiel kontraŭkoncipan protektan metodon de la planita gepatreco intrauteran korpusklon kaj mi lasis ĝin enigi. Kaj en doloriga miro mi nun en mia “libro de la vivo” devis vidi, kiom da miaj ovoloj estis gravedigitaj, el kiuj povus elkreski malgrandaj infanetoj. Mi vidis multe da tiuj lumfajreroj, kiuj ekbrilis ĉe ekkreo de iliaj animoj. Kaj mi ankaŭ aŭdis ekkriojn de tiuj animoj, kiuj estis elŝiritaj el la mano de Dio la Patro.

Kaj subite mi ekkomprenis kaŭzon, kial mi estis konstante tiel malbone agordita, amareca kaj malagrabla. Ofte mi estis malbonhumora, ofte oni ne povis kun mi paroli, mi ne regis min kaj mi estis kapricema rilate al la proksimuloj, rilate al mia familio. La tutan tagon mi estis nur frustrita, nenio povis min kontentigi. Ofte ekatakis min teruregaj deprimoj. Kaj nun kvazaŭ falus skvamoj el miaj okuloj:

“Kiel simpla kaj unusignife klara – ja mi transformiĝis je maŝino por mortigado de infanetoj!”

Kaj tio lasis min ĉiam pli profunden desupri en pekmarĉejon. Kiel mi nur povis komence de tiu ĉi resumo de mia vivo konjekti kaj fiere proklami, ke mi neniun mortigis? Kaj kiel mi nur povis ĉiun duan, kiu ŝajnis al mi tro dika aŭ estis por mi nesimpatia, neglekti, malestimi, jes, fakte trakti rilate al li malame kaj simple lin rifuzadi? Kiel mi povis teni la nazon tiel supre, kvankam mi estis tute normala murdistino?

Kaj estis al mi ankaŭ montrite, ke la homon ne mortigas nur la pafo per pistolo. Ne, ofte sufiĉas, se ni lin malamegas, se ni deziras aŭ kaŭzas al li malbonon, se iun korodas envio rilate al tiu persono. Kaj jam per tio ni povas la aliulon mortigi. La murdo en la familio aŭ en la vilaĝo tre ofte komenciĝas per tiu ĉi konduto, kiun ni mem ofte pritaksas kiel ne tro danĝeran, eĉ se ĝi estas malbona.

al la indekso

 Ne adultu!

Nun ĉe la sesa ordono – Ne adultu! – mi diris al mi: “Nu finfine – almenaŭ ĉe tiu ordono oni povas al mi nenion riproĉi. Oni ne povos ĵeti antaŭ min iun amanton, ĉar dum la tuta mia vivo mi estis intime nur kun unu viro – kaj li estis mia unua kaj lasta, do mia edzo.”

Subite al mi estis montrite, ke ĉiam, kiam mi montradis malkovritajn mamojn kaj disponigis por admiro mian korpon en seksbikino, mi tentis la fremdajn virojn, ke ili min gapu, havu ĉe tio malbonajn imagojn kaj per tio ili estis delogitaj al la peko. Kaj per tiu tute simpla maniero mi tiel – ĉi tie kaj tie – ankaŭ deglitis en geedzecan malfidelecon. Sed ankaŭ mi konstante havis la kutimon denove konsili al aliaj virinoj, ke ili estu al siaj edzoj malfidelaj, ĉe kio mi diradis:

“Ne estu ja stultaj, repagu tion al ili, nur tion ne pardonu al ili, sed disiĝu kaj pli volonte rapide divorcu!

Nur per tiu parolaĉo kaj per tiuj malbonaj konsiloj mi partoprenis en ne unu abomeninda adulto.

Kaj tiel ĉe tiu rigardo en mian vivon mi ankaŭ klare ekkonis, ke tiel nomataj pekoj de korpavideco estas abomenaj. Ili kondukas rekte en la damnon kaj estas necese ilin tute strikte rifuzi, eĉ se nuntempe multaj homoj tion opinias kiel normala kaj diras, ke al ili tio odoris kaj ke estis tio tute brilega; ke la homo tiun kaj alian sperton foje mem devas fari; ke tion la homo devas provi, por ekscii, ĉu ĉe tio oni sentas volupton aŭ ĉu ĉe tio oni atingas tute specialan supron. Multaj tute ne sentas naŭzon, por kiel argumenton por sia agado uzi eĉ komparon kun la bestoj, dirante: “Ĝi nin peladu tiel sovaĝe kiel sovaĝajn bestojn!” Kaj ankaŭ por samsekseco estas ofte metata argumento, ke ĝi estas tute natura kaj de Dio dezirata, ĉar ja estas ankaŭ jam pruvite, ke ankaŭ en regno de la bestaro ekzistas samsekseca kuplado. Jes, ĉu ni ne observas, ke per tio ni prenas ekzemplon el bestoj? Kaj tio havas la saman valoron, kiel se oni forĵetas la animon. Tio, per kio ni distingiĝas kiel bildo de Dio – tio estas de Li kreita nemortema animo en ĉiu homo – tion ni per tio ĵetas al la hundoj.

Bedaŭrinde mi en mia vivo eltiriĝis el la mano de Dio. Mi kun malĝojo devis konstati, ke la peko ne estas nur farita ago, sed ke mi povas grave peki eĉ en la plej kaŝitaj pensoj kaj en mia animo. Ja tion ankaŭ enhavas pekkonfeso: “per pensoj, paroloj kaj agoj”.

Estis por mi ankaŭ tre doloriga, kiam mi devis ekkoni, kiel ĉiuj tiuj faritaj pekoj havas konsekvencojn kaj longtempe plu efikas. Peko de adulto – pli ĝuste dirite pekoj de adultado – de mia patro ankaŭ kaŭzis grandan domaĝon al liaj infanoj kaj sufokis ilian animon. Tiel mi komencis malestimi ĉiujn virojn kaj miaj fratoj iĝis fidelaj kopiaĵoj de sia patro, kiuj ĉie fanfaronas, ke ili ankoraŭ estas veraj “maĉoj”, veraj am-intrigemuloj kaj grandaj trinkuloj kaj multe ili pri tio fieras. Fiere ili tion eltrumpetas en la tutan mondon. Ili tute ne konsciiĝas, kiel multe ili damaĝas per tio al propraj infanoj.

Kaj tial mi mian patron en postmorta vivo vidis tiel ege ploregi. Nur tie li ekkomprenis kaj vidis, kiel per granda heredaĵo de siaj pekoj li ŝarĝis siajn filojn kaj filinojn. Kaj li ekkomprenis, kian domaĝon li per tio kaŭzis en ordo de Dio kaj en kreitaĵoj de Dio la Patro.

al la indekso

 Ne ŝtelu!

En la sepa ordono – Ne ŝtelu! – mi estis denove en mia afero tute certa, ĉar mi opiniis min kiel tre honestan kaj havantan nenion por riproĉi! Sed Sinjoro Dio per drasta maniero montris, ke en mia domo putris kaj ŝimis multe da restantaj manĝaĵoj, ĉar mi ĉe aĉetado simple havis tro grandajn okulojn kaj tute ni ne povis ĉion formanĝi; do dum mi lasis malfreŝigi la manĝovarojn, ekzistis en la tuta mondo tiom da malsato, kaj kiam Li tion metis antaŭ miajn okulojn, aldiris nur al tio:

“Mi malsatis kaj vidu, kion vi faris kun tio, kion mi donis al vi – vi ne bone tion uzis kaj lasis tion malfreŝigi; estis malvarme al Mi kaj rigardu, kiel vi lasis vin sklavigi per modaj trendoj kaj ekstera aspekto. Kiun monsumon vi elspezis por injektoj, por estis pli svelta. Ankaŭ vi iĝis sklavino de via propra korpo. Mallonge, vi altigis vian korpon je diaro, vi igis ĝin idolo.”

Kaj tial al mi nia Sinjoro starigis antaŭ okulojn, ke mi per tio ankaŭ iĝis kunkulpulino de granda malriĉeco en nia lando kaj ke ankaŭ en tiu ĉi Dia ordono mi surmetis kulpon je mi.

Plue Li ankaŭ atentigis min, ke ĉiam, kiam mi pri iu malbone parolis, mi ŝtelis al li lian honoron. Kaj ion tian ree ripari, denove tion redoni en la antaŭan staton estas preskaŭ neebla. Estus pli facila, se mi al iu ŝtelus monbileton, ĉar poste mi povus ĝin al li redoni, por mian misfaron denove ripari. Tial estas ankaŭ ŝtelo de “bona reputacio” de iu homo multe pli grava ol ĝuste simpla ŝtelo de objektoj aŭ mono.

Ankaŭ miajn infanojn mi priŝtelis, kiam mi rifuzis por ili esti bona virino en hejmmastrumado kaj patrino, patrino amema, kiu zorgas pri la infanoj, kiu estas ĉi tie konstante por ili kaj estas por ili praktika modelo de sinforgesa kaj oferema amo. Kaj ne la patrino, kiu nur vagadas tra la strato kaj la infanojn lasas hejme solajn en vartado de televido kiel anstataŭa patro kaj la komputilo kiel anstataŭa patrino kaj en rondo de multaj videoludoj kiel anstataŭaj gefratoj.

Kaj por ke mi trankviligu mian konsciencon, mi aĉetadis por ili multekoste nur la plej bonajn markohavajn vestaĵojn, por ke ili almenaŭ en la lernejo kaj antaŭ siaj amikoj kaŭzu impreson kaj povu elvoki envion. Ankoraŭ pli multe mi konsterniĝis, kiam mi vidis, kiel mia patrino al si riproĉis kaj demandis, ĉu ŝi estis bona patrino. Kaj tio, kvankam mia patrino estis tre pia kaj bona virino, la virino en hejmmastrumado kaj patrino de la familio, kiu nin ĉiam denove admonis, amis kaj montradis, kiel multe ŝi zorgas pri ni kaj niaj bezonaĵoj.

Ĝuste tiel siamaniere ankaŭ mia patro konstante montradis, kiel li amas nin kaj ke ni estas tio la plej grava en lia vivo. Kaj kiel mi estis enprofundigita en tiujn pensojn, mi diris por mi mem:

“Kio okazos al mi, kiu al miaj gefiloj nenion donis; eble ili eĉ ne rimarkas, ke mi ne plu tie estas, verŝajne mi tute al ili ne mankas!”

Ĉe tiuj vortoj trakuris frosto mian dorson, akompanata per doloro, kiu trairis min kiel glavo – en la mezo de la koro.

Mi hontis pro ĉiuj miaj totalaj malsufiĉecoj. Estas necese, ke vi sciu, ke la homo en la “libro de la vivo” povas vidi ĉion tiel kiel en filmo. Tiel mi tie ankaŭ rekte vidis, kiel miaj infanoj iuokaze reciproke interbabilis kaj diris sekvon:

“Ni esperu, ke nia patrino bezonos ankoraŭ pli longan tempon, por reveni hejmen; ni esperu, ke ŝi eble estas retenata ie en trafikŝtopiĝo, ĉar nia patrino estas tre enuiga kaj la tutan tempon ŝi sukcesas nur grumbli kaj kritiki...”

Sed kiel skuiga mi estis, kiam mi aŭdis trijaran infanon kaj iom pli aĝan filinon, kiel ili tiel parolis pri sia korva patrino!

Kaj denove mi konsciiĝis, ke mi ilin priŝtelis je vera patrino. Mi donis al ili neniun paceman hejmon. Mi malhelpis al ili, ke ili en infanjaroj povu – helpe de mia modelo – ekkoni Dion. Kaj mi ne lernigis ilin, kiel ami proksimulojn. Ĉar estas tio ja tiel simpla: Se mi ne amas mian proksimulon, ankaŭ mi havos neniun rilaton al nia Sinjoro Dio; kaj se mi havas neniun kompaton kaj mizerikordon kaj se mi ilin ne realigas praktike, poste mi eĉ ne povas esti kun Dio; kaj tial mi neniun povas alkonduki pli proksimen al Dio aŭ transdonadi la kredon. Ĉar Dio estas la Amo...

al la indekso

 Ne atestu malvere kontraŭ via proksimulo!

Nu bone, nun mi volas ankoraŭ mallonge rakonti iom pri tiu temo: Ne paroli kontraŭ proksimulo malveran ateston kaj ne mensogi. Kaj ĉe tio mi iĝis ĉampionino. Ĉu ĉiuj ankaŭ tion aŭdis?!? Ĉar diablo fariĝis mia patro. Ĉar ĉiu el ni havas sian patron, aŭ Dion la Patron, aŭ ĝi ĝuste estas satano, kiu al Li forneas patrecon.

Se Dio estas la Amo, kaj mi estas plena de kolero, kiu do poste estas mia patro? Tio ja estas facile respondebla kaj estas tio facile komprenebla, se al mi Dio konstante ordonas repacigon kaj pardonon, se Li alvokas min por tio, ke mi amu miajn malamikojn kaj tiujn, kiuj damaĝas al mi – sed mi en la kapo havas nur venĝon kaj pensas pri devizo: “Denton kontraŭ denton.” Kaj tio estis fakte tiam mia mondo kaj miaj imagoj. Bone, kiu do estis mia patro? Kaj aldone al tio: Li, nia Sinjoro Dio, estas la vero mem, kaj satano estas princo de mensogo. Kiu do estis mia patro? Jam vi vidas. Mi povas tion turni kaj renversi, kiel ajn mi volas. La rezulto estas ĉiam la sama: Mi mem en mia vivo elektis diablon kiel patron.

Kaj mi diras al vi, ekzistas neniu dividado de mensogoj en kategoriojn. Ekzistas la mensogoj nek rozaj, nek malhele flavaj aŭ vinkoflavaj. Ĉiu mensogo estas ĝuste mensogo. Kaj precize tiel, kiel ne ekzistas tiuj menciitaj kolorigitaj mensogoj, ne ekzistas ankaŭ “mensogo pro mizero” aŭ “afabla mensogo” aŭ “mizerikorda aŭ kompata mensogo” kaj ankoraŭ tiom multaj aliaj specoj, kiujn elpensis ruzaj homoj laŭ demona instrukcio, por havi elturniĝon.

Ĉiu mensogo estas nur mensogo. Kaj diablo estas patro de ĉiuj mensogoj, mensogulo dekomence.

La mensogoj, kiujn mi faris per mia lango, estis tiel, tiel monstrecaj, simple teruraj. Mi povis vidi, ke mi per tio ĵetadis ĉiam nur sesojn. Ĉe ĉiu okazo, kiel ekzemple ĉe kalumnioj, kiujn mi ellasadis en la mondon, kiam mi el aliuloj faris ŝercaĵojn, aŭ kiam mi facilanime elpensadis por aliaj homoj malbonajn finomojn kaj poste ilin rakontis al la tuta mondo kaj ĉiam dum tio mi ankoraŭ acerbe amuzis. Kiel multe kaj kiel multajn homojn mi per tio vundigis, ofendis, disponigis por primoko kaj kalumniis! Kaj ĉi ĉion mi faris al miaj proksimuloj.

Vi eĉ ne kapablas imagi, kiel tia finomo kapablas la homon vundigi. Li povas per tio akiri komplekson de malplivaloreco, kiu lin akompanos dum la tuta vivo kaj ĉiam denove preparas dolorojn.

Ekzemple unu kamaradinon, kiu estis iom pli pufvanga, mi simple nomis nur “tiu dika” aŭ “graseca globo”. Ŝi neniam liberigis sin de tiu rimarkilo kaj ĉiam ŝi restis nur “graseca globo”. Tre tio ŝin damaĝis. Tiu frustracio faris el ŝi frustritan manĝemulinon, kio kompreneble influigis grandmezuron de ŝia korpo. Tial oni ofte ŝin ne invitis aŭ ne prenis kun si.

Kaj tiel vi vidas, kiel la vortoj povas kaŭzi eĉ senrespondecajn farojn – kaj fine el tio ekestas multe da malbono. Ĉio estas nur venenaj fruktoj de unu facilanime eldirita vorto.

al la indekso

 Ne deziru maljuste la posedaĵojn!

Kiam estis ekzamenita mia vivo surbaze de Dekalogo, klare montriĝis, ke ĉiu mia malbono, pekoj kaj nocivo havis sian devenon en malmodesteco.

Tiu stulta deziro, tiu avideco simple ĉion posedi kaj pri ĉio decidadi. Mi devas havi lokon, mi devas esti. Ĉiam mi pensis, ke mi estos feliĉa, se mi posedos ĉiun monon de la mondo kaj mi estos tre riĉa, kaj tiu deziro, ke mi havu la monon, en mi baldaŭ degeneris je obsedo. Estis ĝi granda domaĝo kaj por mi granda tragedio. Kiam mi do posedis efektive multon, multe da mono kaj mi povis preskaŭ ĉion permesi al mi, mi travivadis la plej malbonan kaj la plej malfeliĉan periodon de mia vivo.

Mia animo atingis fundon, ke mi eĉ intencis memmortigi min. Kun tiom da mono kaj riĉeco, kaj spite de tio sola kaj interne malplena, soleca kaj forlasita.

Mem mi travivis, kion signifas: Amon, amikecon, korinklinon oni ne povas aĉeti per la mono.

Ankaŭ ĉe provo aĉeti per la mono de la tuta mondo amon oni plejofte ricevas nur ŝajnecon, falson, flatojn kaj ŝajnigan humiliĝon. Mi estis do profunde seniluziiĝinta, amarsenta en blinda strateto de mia vivo, kiun mi mem elektis. Mi atingis supron de la frustracio kaj tie blovis frostanta vento, kiu nur en mian menson enportadis la demandon: Kial vi ĉi tien eniris? Profitavideco, kiel ankaŭ ĉiu alia avideco, do tiu monavideco kaj riĉecavideco; tiu envio de tio, kion jam aliulo havas; tiu “tion mi ankaŭ devas havi” enpenetris min, prenis mian manon kaj alkondukis min al erarvojo. Tiu avideco min kondukis per rekta direkto en la inferon, for de mia Kreinto, Dio, el kies mano mi per tiu “voli havi” eltiriĝis.

al la indekso


 “LA LIBRO DE LA VIVO”

Kaj post tiu analizo de mia vivo surbaze de Dekalogo estis ebligita al mi enrigardo en mian “libron de la vivo”. Ĝi estis belega momento. Simple mi ne havas vortojn, per kiuj mi adekvate priskribu tiun “libron de la vivo”.

Ĝi komenciĝis per mia koncipiĝo. Kiam kuniĝis ĉeloj de miaj gepatroj, ekbrilis fajrero. Eta, belega luma eksplodo kaj el ĝi kreiĝis la animo, tute ŝirmita en la manoj de Dio la Patro – kaj en Dio la Patro mi tiel vidis amoplenan kaj teneran Paĉjon.

Li estis kun mi tage-nokte kaj gvidis min permane, ŝirmis min, senĉese Li zorgis pri mi kaj staris malantaŭ mi. Neniam Li deturnis la okulojn de mi kaj ne lasis min en soleco. Kaj ĉio, kion mi en la unua momento eksentis kiel punon aŭ grandan malfeliĉon, estis nenio alia ol esprimo de Liaj amo kaj zorgemo pri mi. Li ne rigardis min de ekstere kaj ne rigardis mian bone formitan korpon. Ne, Li rigardis en mian internon. Li esploris mian animon kaj dume Li vidis, kiel mi malrapide, sed certe deviis el Lia vojo kaj kiel mi rifuzadis Lian savon.

Kaj tiel mi multajn situaciojn de mia forpasinta vivo ĉe rigardo en mian “libron de la vivo” travivis en ilia kontinueco kaj mi vidis nuntempajn konsekvencojn de mia agado kaj decido de mia libera volo. Por pli bona ekkompreno mi volas al vi rakonti unu okazaĵon, kiu montras, kiel belega estas tiu “libro de la vivo”.

Dum mia vivo mi estis tre falsema kaj hipokritema. Tiel mi ofte al miaj konatuloj – aŭ ankaŭ al amikinoj – diradis flatvoĉe:

“Ho! Rigardu, kiel vi hodiaŭ bele aspektas. Tiuj viaj vestaĵoj estas verdire belegaj kaj tiel konvenas por vi! Kiel bele vi aspektas!”

Sed en la “libro de la vivo” la homo eĉ vidas ankaŭ tion, kion li ĉe tio pensas kaj kio okazas en lia interno. Kaj do mi perceptis, ke en la koro mi ĉe tio diris:

“Fi! Kiel malbele ŝi aspektas! Kaj krome ŝi dume ankoraŭ pensas, ke eble ŝi estas reĝino de la beleco!”

Vidu, tiuj estis samfoje miaj pensaĵoj en mia kaŝita interno. En la “libro de la vivo” la homo vidas kaj aŭdas tiujn eventojn kvazaŭ en filmo, kaj tial mi ankaŭ ĉion vidis kaj aŭdis precize tiel, kiel mi tion dum mia vivo ankaŭ aŭdeble diris, kun tiu diferenco, ke mi ankaŭ povis vidi kaj percepti miajn pensojn.

Ĝi estis kvazaŭ dukanala sonfilmo en diversaj lingvoj aŭ kiel filmo kun subtitoloj. Unu sonkanalo prezentis precize tion, kion mi elparoladis per mia lango kaj kun falso, kaj la dua kanalo donis al mi eblecon aŭdi kaj legi pensojn, kiujn mi ĉe tio havis, kaj dume mi ankaŭ povis vidi staton de mia animo, mian internon. Mem vi ekpensus pri teknika miraklo, se vi ion similan travivus kun viaj eldiroj aŭ situacioj de la propra vivo. Verdire ĝi estas grandioza!

Kaj tiel mi vidis internan realon de mia vivo. Ĉiuj miaj mensogaĵoj ĉi tie kuŝis tute malvualitaj, ili bolis kiel en la poto sen potkovrilo, ili estis nudaj kaj sen plibeligoj, ĉiuj ilin povis percepti. La tuta mondo ilin povis vidi. Ili estis vivantaj kaj montris miajn proprajn hontindajn farojn. Mian patrinon, kiel ofte mi mensogis al ŝi kaj tute arogeme ŝin trompis. Ofte ŝi prave ne permesis al mi, ke mi iru eksteren, por renkontadi miajn “malbonajn kamaradojn”. Sed kun rimarko: “Panjo, mi nun havas ankoraŭ gruplaboron en lerneja biblioteko!” fulmrapide mi estis for. Kaj mia patrino tion “englutis eĉ kun bobenilo” kaj ekkredis mian promptan mensogaĵon.

Kiel ofte mi per tiaj mensogaĵoj ŝtelis la tempon de soleco, por vagado ĉirkaŭ la domoj, trarigardado de pornografiaj filmoj aŭ por vizitoj de stardrinkejo, por bierumi kun miaj “kamaradinoj”.

Kaj nun ĉion ĉi ankaŭ vidis mia patrino en mia “libro de la vivo”, kiu ĉi tie por ĉiuj estis malfermita. Nenio antaŭ ŝi malaperis.

Ankoraŭ unu ekzemplo de tio, kion mi vidis en mia “libro de la vivo”. Miaj gepatroj ĉiam donadis al mi por lerneja tagmeza paŭzo bananojn. Tiutempe ni vivis vere en monmanka situacio, tiam mia intermanĝo konsistis plejofte ĝuste nur el bananoj, de tempo al tempo el bulko kaj lakto. Ofte mi manĝis la bananojn jam dumvoje al la lernejo kaj bananŝelojn mi forĵetadis ĉien, kie mi ĵus iris, senpripense. Neniam mi ekpensis, kio ĉio povas okazi per tiu gliteca, senzorge forĵetita banana ŝelo, kiajn damaĝojn ĝi povas kaŭzi al alia homo. Kaj la bananŝeloj, kiujn mi forĵetis, do tiel simple sternaĉe kuŝis.

Surpriza kaj la plej efika estis, kiel la Sinjoro montris al mi, kion iuj – kompreneble ne ĉiuj – el tiuj sternaĉantaj bananŝeloj kaŭzis. Mi vidis personojn, kiuj pro tiuj bananŝeloj terenfalis, kaj en kelkaj kazoj temis pri la faloj, kiuj povis en densa trafiko kaŭzi eĉ morton, kaj mi kulpus pro tio, se iu homvivo pro tio estingus. Kaj tio nur pro senpripensemo, pro mankanta sento de respondeco kaj mankanta kompato rilate al miaj proksimuloj.

Simile estis ankaŭ en alia kazo, kiam unu kasistino en grandmagazeno erare redonis 4.500 pesojn pli multe. Kaj tiurilate mi ankaŭ iris ĉe unu el malmultaj kazoj pekkonfesi, kie mi vere sentis sinceran, profundan bedaŭron kaj grandan doloron pro mia peka ago.

Mia patro nin infanojn ĉiam instigadis al tio, ke ni en la vivo estu honestaj kaj spite de malriĉeco rigardu la honoron de la persono kiel grandan bonon – antaŭĉie ankaŭ la propran.

Neniam ni darfis preni la monon de la aliulo, eĉ se temis nur pri kelkaj cendoj. Kiam do okazis tiu evento kun redono de la mono, mi rimarkis la eraron nur en aŭtomobilo, kiam mi reveturis en mian diagnozejon. Kaj mi diris por mi mem:

“Ah, tiu idiota maljuna bovino, tiu stulta brutaĉo, ŝi ja redonis al mi je 4.500 pesoj pli multe – kaj mi nun devas reveni, por tiun monon al ŝi redoni!”

Mi jam estis denove survoje al grandmagazeno, kiam haltigis min granda trafikŝtopiĝo. El radioaparato mi aŭdis, ke ĉio ĉirkaŭe estas ŝtopita. Kaj denove mi laŭte pensis kaj mi diris al mi:

“Ah, tio estas vere tro! Nun mi devas ankoraŭ perdi horojn de mia multvalora tempo nur tial, ke tiu malsaĝa bovino estis tiel stulta, ke ŝi ne povis ĝuste kalkuli. Ja neniu rekomendis al ŝi, ke ŝi estu stulta kiel ansero kaj ne kontrolkalkulu tion. Nun mi simple veturos hejmen kaj ĉe tiuj cirkonstancoj mi al ŝi tiun monon ne redonos! Ne, neniukaze, ŝi ja mem estas kulpa.”

Sed malgraŭ tiuj miaj elturniĝoj tiu evento kun la mono restigis ĉe mi konsciencriproĉojn. Kaj ĉar paĉjo tiel ofte kaj tiel klare akcentadis ĝuste bazon de la honesteco kaj per tio li ĝin ankaŭ firmigis en mia karaktero, mi do venontdimanĉe iris por pekkonfesi kaj mi diris al la sacerdoto, sidanta en konfesejo: “Respektinda patro, mi pekis, ĉar mi alproprigis 4.500 pesojn, kiam mi ne plu redonis tiun monon al iu sinjorino, kies ĝi estis.” Poste mi ne plu atentis, kion la konfesprenanto rilate al tio diris aŭ kiel li instruigis min.

Kaj kiam mi poste vidis tiun scenon en la “libro de la vivo”, estas necese, ke vi sciu, ke tiu Malbonulo, diablo, fakte ne plu povis tiun pekon al mi alskribi kaj indiki min kiel ŝtelistinon, ĉar mi el ĝi sincere konfesis. Sed nun mi rakontos al vi, kion pri tio diris al mi Sinjoro Dio:

“Tiu ĉi mankanta amo al la proksimulo, kiun vi ĉi tie konfesis, se vi plenumis neniun satisfakcion por via peko, ankaŭ ne estas en ordo. Tiuj 4.500 pesoj estis por vi bagatelaĵo – ĉar vi tiujn monsumojn ĉiutage elĵetadis el la fenestro pro stultaĵoj, kiujn vi nepre volis havi – sed por tiu malriĉa virino kun minimuma salajro, kiu ankoraŭ devis duontagon labori kaj lasi siajn infanojn solajn, por iel transvivi, - por ŝi estis tiuj 4.500 pesoj vivrimedoj por tutaj tri tagoj, ŝia kapitalo por manĝoj kaj trinkaĵoj por la tuta familio je tiuj tri tagoj.”

Kaj ĉu vi scias, kio ĉe tio estis la plej malbona kaj la plej impresdona? Kiel Sinjoro lasis min vidi tiun scenaĵon: Mi do povis propraokule vidi, kiel per tio tiu virino kun siaj infanoj vere devis suferi kaj kiel tiu familio dum kelkaj tagoj devis malsati. Ĉion miakulpe. Konsekvenco de mia peko. Tiu virino ĉion tion toleris kun siaj malgrandaj infanoj kaj krome ŝi ankoraŭ devis timi pri perdo de sia laborloko en la grandbazara kaso.

Ĉar tiel atentigas nin nia Sinjoro Dio en la “libro de la vivo” pri nia konduto. Li montras al ni, kiam ni ion faris, kiu pro tiu nia malbonfaro devis suferi, kiu devis toleri konsekvencojn, al kiuj malbonaj reagoj per tio estis instigita la proksimulo, se li estis kaptita per la kompato, kiel li poste kondutis kaj faris.

al la indekso


 KONKLUDA DEMANDO

Fine la Sinjoro demandis min: “Kiajn spiritajn trezorojn vi alportas?”

Ankoraŭ mi ekpensas: “Kion Li opinias per tiuj spiritaj trezoroj?” Mi ja antaŭ Li staris kun malplenaj manoj, miaj manoj ja estis sen io ajn, nur tiel pendis el miaj ŝultroj, sen ion teni aŭ fari. Kaj tiumomente mi aŭdas, kiel Li alparolas min:

“Kiom nun utilas por vi, ke vi posedis du loĝejojn, ke estis via propraĵo kelkaj domoj, ke vi eĉ povis nomi “miaj” pli multajn ordinejojn? Kiom nun utilas por vi, ke vi opiniis vin esti tre instruita faka dentkuracistino, kiu estas tre sukcesa? Ĉu vi povis ĉi tien alporti almenaŭ nur unu sableron el unu briko de viaj domoj? Ĉu vi eble havas ĉe vi vian tro plenan monujon aŭ dikan ĉeklibron?”

Kaj kiam Li ankoraŭ demandis min: “Kiel vi eluzadis talentojn, kiujn mi donis al vi?”, mi ekpensis: “Kiujn talentojn Li opinias? Kion Li volas per tio al mi diri?” Kaj subite ekbrilis en mi. Mi konsciiĝis tion. Jes, mi ricevis ordonon, ordonon defendi kaj disvastigi “Reĝlandon de la Amo”, “Reĝlandon de Dio”.

Simple mi tute forgesis, ke mi ankaŭ havas la animon, kaj ankoraŭ pli malmulte mi memoris, ke mi ankaŭ ricevis talentojn. Kaj eĉ tute mi ne konsciiĝis, ke unu el tiuj talentoj estis kapableco, por esti ilo de Dia Mizerikordo, por ke mi agadu kiel Lia mizerikorda mano. Kaj tiel mi eĉ ne zorgis pri fina kalkulado, ke ĉiu bono, kiun mi neglektis kaj ankaŭ ne faris, preparis por Sinjoro Dio grandajn dolorojn kaj ĉagrenon.

al la indekso


 AMO DE DIO

Estas necese, ke vi sciu, pri kio la Sinjoro denove kaj denove demandis! Senĉese denove Li alparoladis min pro la Amo, pro la senprofitema, senkondiĉa Amo. Kaj tial ĉiam denove ekaperadis manko de tiu Amo, de tiu Karitato, tiu bonfarado, de tiu larĝa spektro de la kristana amo al la proksimuloj.

Tiu manko de Lia Dia Amo, kiun Li al ni ĉiuj donacis kiel ordonon kaj talenton, estis – mallonge dirite – rezulto, resumo de ĉiuj okazintaĵoj de mia ĝisnuna vivo.

Kaj poste Li klarigis al mi: “Sciu, via spirita morto, formortado de via animo komenciĝis...” Kaj nun mi vidis tute klare: Mi estis ja ankoraŭ vivanta, ankoraŭ mi spiris, sed propradire mi estis jam morta... Se vi mem povus vidi, kio estas la “spirita morto”! Kion signifas, ke la animo formortis, sufokiĝis. Vi devus vidi, kiel aspektas la animo, kiu plu sentas nur Malamon. Kia teruro kaj timego eliras el tiu animo, kiu estas jam nur amarsenta, por ĝeno kaj netolerebla.

La tutan tempon ĝi nur pensas, kiamaniere al la tuta mondo kaŭzi pluan malbonon. Tiel ĝuste aspektas la animo, se ĝi estas plenŝarĝita de gravaj pekoj. Mia animo estas ekzemplo de tio.

De ekstere mi estis agrable bonodoranta kaj bonvestita per multekostaj vestaĵoj, sed mia animo tie ĉi interne fiodoris kaj vagadis nur en abismoj de la homa kaj diabla koleroj.

Estas do tute komprenebla kaj justa, ke mi havis ĉiujn tiujn depresiojn kaj ekposedis min amarsentoj. Kaj Li klarigis al mi jenon:

“Via spirita morto komenciĝis jam per tio, kiel indiferentaj por vi estis viaj proksimuloj kaj iliaj suferoj. Kiel vi ne plu havis senton rilate al ili. Estis tio mia admono, kiu devus esti por vi averta signalo, kiam mi antaŭ viajn okulojn starigadis suferadon de viaj proksimuloj – ĉe tiom da okazoj en ĉiuj partoj de la mondo. Aŭ kiam vi vidis en la televido aŭ aliaj mediatoj, kiel estas la homoj forkaptataj, mortigataj, disŝirataj per bomboj kaj elpelataj, sur la lango vi ofte tiam havis nur komenton kiel: ‚Ho! Tiuj kompatindaj homoj! Kiaj pekoj estis per tio faritaj!‛ Sed la suferado de viaj proksimuloj tute ne tuŝis vin, ne enpenetris vian ŝtonigitan koron, ilia sorto repuŝiĝis de vi. En via koro vi tiam nenion sentis! Via koro estis malmola kiel ŝtono, glacia roko. Viaj pekoj transformigis vian koron je ŝtono, igis ĝin malmola kaj malvarma!”

Kaj kiam nun mia “libro de la vivo” fermiĝis, ĉu vi ankoraŭ kapablas imagi, kia honto kaj malĝojo superfalis min?

Sed al tio ankoraŭ aldoniĝis, - kaj tiu doloro estis ankoraŭ pli granda, ankoraŭ pli neeltenebla, - ke mi sentis la plej grandan bedaŭron, kiel malbone kaj maldankeme mi en mia vivo kondutis rilate al mia Kreinto, Dio la Patro.

Ĉar spite de miaj gravaj pekoj, malgraŭe al mia tute malpura spirito kaj mia granda indiferento, spite al mia malfervoreco kaj al miaj ĉiuj naŭze teruraj sentoj rilate al miaj proksimuloj min la Sinjoro Dio ĉiam, kaj ja eĉ ĝis mia lasta momento serĉis, postiris min kaj atendis la signon de mia bona volo por konvertiĝo kaj reveno.

Ĉiam denove Li sendadis al mi personojn, kiuj krozis mian vivovojon kaj estis Liaj iloj, por min instigi, por ke mi pensu kaj revenu al Li. Kaj tiamaniere Li alparolis min, atentigis min pri si, tiamaniere Li min – ofte sufiĉe laŭte – vokis.

Ankaŭ Li deprenis de mi multajn aĵojn, por min istigi al pripensado. Li sendis al mi provojn kaj malfacilajn tempojn. Kiel bastonegojn sub piedojn li sendadis al mi grandajn seniluziiĝojn. Tion ĉion li daŭre faradis, por ebligi mian revenon, por min alkonduki al ĝusta vojo al domo de la Patro. Ĝis la lasta momento Li provis uzi vere ĉion kaj atendis signon de mi. Sed Li neniam malrespektis mian liberan volon. Mi devus ekkoni ĉiun Lian vokadon kaj atendadon kaj poste fari ĝustan decidon el libera volo.

Ĉu vi scias, kiu kaj kia estas Dio la Patro de ni ĉiuj? Li staras kiel almozulo rande de nia vivovojo. Kaj kiel almozulo Li nin ankaŭ konstante denove petegas, postkuras nin, ofte Li estas ankaŭ ĝenanta; Li ploras kaj strebas moligi niajn ŝtonigitajn korojn kaj estas malĝoja ĝis profundo de sia la Plejsankta Koro, kiam li devas tiel ofte travivadi, kiel ni al Li nur dorson turnas kaj Lin ignoras, aŭ ankaŭ ni nur tiel pretendas, ke ni ne rimarkas Lin. Li tiel ofte kaj tiom foje humiliĝas – precize tiel, kiel Li humiligis sin surkruce – nur por atingi tion, ke ni konvertiĝu kaj ŝanĝu nian vivon, ke ni revenu al Li en domon de la Patro.

Kaj kiam mi diris al Li: “Aŭskultu, mia Sinjoro, vi damnis min!” – denove mi konsciiĝis, kia aroganteco tio de mi estis. Kompreneble tio denove ne estis vero, ĉar ne Li min damnis, sed mi mem tion kaŭzis. Estis por mi evidenta, ke la decidojn faradis mi laŭ mia gusto kaj kaprico – en libereco de la homa kreitaĵo, kiun Dio ĉiam respektas. Mi elektis mian patron kaj mian klanon.

Kaj la patro, kiun mi por mi elektis, ne estis Dio la Patro, sed kiel patron kaj gvidiston de mia vivo mi elektis satanon, diablon. Mi aranĝadis mian vivon laŭ lia volo kaj liaj mensogaĵoj. Li kaj lia trompo, tio estis senco de mia kompatinda vivo.

Kaj nun mia “libro de la vivo” fermiĝis, en spirito mi vidas, ke mi ankoraŭ daŭre pendas kapalsube sur rando de teruriga, malluma faŭkego. Kaj iĝas certa la penso, ke sen ebleco min defendi, mi nerevokeble falados en tiun malhelan truegon, en kies fino mi imagas falpordegon, tra kiu mi eniros en “eternan malhelon”, por ne plu ebla revido.

Kaj tial mi komencis senesperige plenforte krii kaj voki. Mi rifuĝis al ĉiuj sanktuloj, ke ili helpu min savi. Kaj certe vi eĉ ne povas imagi, kiom da sanktulnomoj ekaperis subite en mia menso. Tute mi ne sciis, ke mi konas tiom da sanktuloj kaj iliajn nomojn. Mi ja estis tiel nefervora, ja eĉ pli, fakte malbona katolikino.

Kaj tiumomente ekaperis en mia menso nur la penso pri mia savo. Kaj estis tute egale por mi, se por la savo helpos min sankta Jozefo la Laboristo aŭ sankta Francisko el Asizo aŭ alia konata sanktulo. Nur mi estu savita. Fine kvazaŭ intence elĉerpiĝis en mia menso nomoj de la sanktuloj, kies helpon mi petis. Ne plu ekaperis en mia menso iu plua nomo kaj subite denove estis tomba kvieto.

Kaj tiu kvieto lasis min, ke mi denove eksentu miajn nepriskribeblajn dolorojn. Mi perceptis malplenecon, kiu estis senkonsola. Mi sentis min soleca kaj forlasita. Kaj mi povis nur pensi pri tio, ke surtere certe multaj homoj pensas pri mi dume havantaj en la kapoj nur mian “reputacion de tiu bona, bela kaj sankta”. Mi ja tiun reputacion intence kreadis per mia ŝajniga mondo, kiun mi mem kreis.

Ĉiuj pro mi funebris, interparolis pri mia “sankteco”, atendis mian morton, por sian “sanktulinon”, kiun ili ja persone konis en reala vivo, poste kulti kaj peti pri ĉi tiu aŭ tiu “miraklo”.

Kaj nur rigardu, en kiu malagrabla situacio mi troviĝis. Neniu el tiuj funebrantaj homoj surtere, kiuj atendis mian morton – eĉ ne miaj la plej grandaj malamikoj – kapablus al si imagi, en kiu senesperiga situacio mi troviĝis: do tute mallonge antaŭ eterna damno, antaŭ foriro en la inferon, je kies ekzisto plejmulte da tiuj funebrantaj homoj verdire tute ne plu kredas.

Kaj kiel tiuj konsideroj trairadis mian menson kaj dume mi nur nekonsente skuadis la kapon – kiel signon de nekompreno de tiu ĉi disharmonio inter mia situacio kaj funebraj pensoj de la funebrantaj familianoj, jen mi levas la okulojn supren, mi vidas okulojn de mia patrino kaj niaj rigardoj renkontiĝas. Ni rigardas nin reciproke, ni rigardas rekte en la okulojn. Kaj dum grandaj doloroj mi vokas al mia patrino:

“Panjo! Kia honto! Oni min damnas. De tie, kien mi nun devas iri, mi neniam revenos kaj ne plu ni iam revidos nin.”

Kaj tiumomente estas al mia patrino donita granda, admirinda graco. Ŝi ja la tutan tempon estis tute senmova kaj rigida. Kaj subite estas permesite al ŝi levi supren du fingrojn, donante al mi per ili signon, ke mi rigardu supren. Kaj en la sama momento falas el miaj okuloj du grandaj skvamoj, kiuj kaŭzis al mi neimageblajn dolorojn kaj kiuj estis kaŭzo de mia spirita blindeco. Ili defalas el miaj okuloj kaj subite mi vidas ion nepriskribeble belan, nian Sinjoron Jesuon Kriston meze.

Samtempe aperas en mia menso io, kion diris al mi iu el miaj pacientinoj:

“Aŭskultu, sinjorino doktorino, kaj bone tion memorfiksu. Vi estas tre direktita materialisme, sed iun tagon vi ekrememoros kaj pripensos tion, kion mi nun diros al vi. Jes, estos tio por vi amarece bezonata, kiam vi aperos en la plej granda danĝero, el kiu vi ne kapablos eskapi. Tute ne gravas, kiaspeca estos tiu danĝero. Kiam vi troviĝos en tiu situacio, poste simple voku nian Sinjoron Jesuon Kriston kaj petu Lin, ke Li vin kovru kaj ŝirmu per sia valorega Sankta Sango. Tiel Li neniam vin forlasos aŭ ne lasos solecan. Ĉar Li per sia valorega Sankta Sango pagis elaĉetprezon ankaŭ por vi kaj la savo de via animo!”

Kaj en la plej granda bedaŭro kaj hontiĝo, en grandaj doloroj en la koro mi komencis plenpulme krii:

“Sinjoro Jesuo Kristo, kompatu min! Pardonu al mi! Sinjoro, donu al mi ja iun duan ŝancon!”

Kaj post tio mi travivas la plej belegan momenton de tiu ĉi tuta evento. Simple mankas la vortoj, por ĝuste priskribi tiun momenton. Li, nia Sinjoro Jesuo Kristo, malsupreniras kaj elkondukas min el tiu nigra, teruriga faŭkego, el tiu truego kaŭzanta timegon.

Kaj kiam Li forkondukante min tenis mian manon, forlasis mian korpon ĉiu tiu fiularo, tiuj mukaj abomenaj brutaĉoj kaj tiuj brulantaj makuloj, kiujn mi antaŭe sentis, kaj la tuta tero sub mi estis plena de tiu ĉi aĉaro.

Li do suprenlevas kaj alkondukas min al tiu plata loko, kiun mi jam antaŭe priskribis. Kaj kun nemezurebla, simple per la homaj vortoj neesprimebla amo Li diras al mi:

“Vi revenos teren, vi ricevos duan ŝancon...” – sed dume Li ankaŭ tre serioze diras:

“Sed tiun gracon de reveno vi ricevas ne pro multo da preĝoj de viaj geamikoj kaj familianoj. Ĉar ja oni povas supozi kaj estas tute normale, ke via propra familio kaj la homoj, kiuj estimas vin, preĝas petinsiste por vi kaj Min pro vi petegas. Sed vi povas reveni danke al la preĝoj de tiel multaj homoj, kiuj ne estas de via sango kaj kiuj ne alkalkulas sin al via familio. Tiom da tute fremdaj homoj ĉagrenege ploris, preĝis al Mi kun rompita koro kaj el profundo de la animo levadis al Mi siajn korojn kun sento de la plej granda amo kaj korfavoro rilate vin.”

Kaj tiumomente mi vidas, kiel eklumis sennombra lumaro, malgrandaj blankaj flametoj plenaj de senprofita, pura amo. Kaj subite mi vidas ĉiujn personojn, kiuj miaintence preĝis.

Sed unu el tiuj flamoj estis speciale granda, ĝi elstarante lumis inter ĉiuj ceteraj, ĝi elradiis pli da lumo ol ĉiuj ceteraj. Ĝi estis la flamo de la persono, kiu en sian preĝon enmetis plej multe da senprofita, vera amo al la proksimulo.

Mi strebis ekvidi, kiu estis tiu homo, kiu, malgraŭ tio, ke li tute ne konis min, pro mi oferis tiom da amo. Kaj jen la Sinjoro diris al mi:

“Tiu homo, kiun vi tie vidas, estas persono, kiu, kvankam por vi tute nekonata kaj fremda, sentis rilate al vi tiel ardan inklinon kaj teneran amon, kiun la homo apenaŭ kapablas imagi.”

Kaj la Sinjoro montris al mi, kiel tio ĉio okazis. Tiu malriĉa viro de indiana deveno vivis en kamparo ĉe montpiedo de Sierra Nevada de Santa Marta. Li estis malriĉa kaj tre simpla kamparano. Li venadis malsupren en la vilaĝon por ĉeesti la Sanktan Meson kaj li ĉeestadis la Sanktajn Mesojn kun tioma amego, kiun oni vidas nur tre rare. Li havis ĉe si du monbiletojn – unu kun 10 kaj la duan kun 5 tiamaj monunuoj. Ĉu vi kapablas imagi, ke ĉe enmesa oferado dum monkolekto li ne donis al la preĝejservanto kvinmonbileton, sed spite de sia malriĉeco dekmonbileton.

Kaj post la Sankta Meso li por restanta mono ankoraŭ aĉetis iom da pano kaj fromaĝo. Tiujn manĝovarojn oni enpakigis – kiel en kamparo estas normala – en malnovan gazetan paperon el pasinta tago (ĝi estis eldono de kolumbia taggazeto El Espectador).

Kiam li nun dumvoje al la hejmo volis iom manĝi kaj elpakinte la panon, li ekvidis sur titolpaĝo de tiu ĉi eldonaĵo de El Espectador el pasinta tago fotaĵon de mia karbigita korpo, kuŝanta sur la strato.

Kiam tiu simpla homo ekvidis tiun foton, kies priskribon kaj apartenan artikolon li eĉ ne povis tralegi kaj hastante li eĉ ne havis por tio tempon, li surgenuiĝis kaj ĉagrene kaj korŝire li ekploris. Li faris tion kun tiel granda, varmama, senprofita kaj infaneca amo kaj inklino kaj dume li per ploranta voĉo preĝis jenan preĝon:

“Patro en la ĉielo, mia Sinjoro kaj Dio, kompatu ja tiun mian fratineton. Sinjoro, savu ŝin, Sinjoro, helpu al ŝi, Sinjoro, ne lasu ŝin perei, Sinjoro, mizerikorde rigardu ŝin kaj alprenu ŝin. Se Vi mian fratineton savos, mi promesas al Vi, ke mi piedire pilgrimos al la sanktejo Buga (Maria-pilgrimloko en sudokcidento de Kolumbio) kaj tutcerte mi tiun promeson plenumos, sed Vi venu por helpi al mia fratineto kaj savu ŝin!”

Imagu! Unu tute simpla kaj malriĉa kamparano, kiu al Dio ne kolerkriis kaj ne malbenis Lin, ke li devis toleri malsaton kaj soifon. Kaj kiu simple havis neimageblan perceptemon por vera, senprofita, pura amo, proponas al la Sinjoro, ke li tramigros nian grandan landon, por efektivigi promesitan pilgrimon por iu, kiun li tute ne konis kaj neniam en la vivo vidis.

Kaj la Sinjoro al mi klarigas: “Nun vi vidas! Tio estas la amo al la proksimulo!” (...) kaj tuj sekve li diras:

“Vi revenos sur la teron. Sed tiun ĉi travivaĵon vi ne rakontos milfoje, sed miloble milfoje. Sed eĉ dume ekzistos la homoj, kiuj ne ŝanĝiĝos, malgraŭ tio, ke ili aŭskultos vian eventon. Kaj tiuj personoj estos poste juĝitaj per ankoraŭ pli severaj kriterioj. Tiel, kiel ankaŭ vi, kiam vi denove venos ĉi tien, por via juĝo validos pli severaj kriterioj.”

Kaj ankaŭ sanktoleitoj, tio estas al Dio sanktigitaj sacerdotoj de la Sinjoro, estos juĝitaj laŭ pli severaj juĝdirektivoj. Kaj ĉiu el tiuj, kiu ricevos la raporton pri la mirakloj, kiujn la Sinjoro kaŭzas en la mondo, kaj pri tio do scias, spertos pli severajn kriteriojn.

Ĉar ne ekzistas pli malbona surdmutulo ol tiu, kiu simple ne volas aŭdi. Kaj ne ekzistas pli malbona blindeco ol de tiu persono, kiu simple ne volas vidi.

Kaj ĉion, kion mi ĵus hodiaŭ al vi rakontis, miaj karaj gefratoj en la Sinjoro, estas neniu minaco aŭ trudpostulo, ĉar nia Sinjoro Dio ne bezonas nin minaci aŭ trudpostuli.

Tio, kio hodiaŭ ĉi tie atingis vian aŭdpovon aŭ kion vi ĵus legis, estas via dua ŝanco, via okazo, por kiu ni ĉiuj, vi kaj mi, devas danki nur al la senmezura boneco de nia Dio.

Eluzu tiun proponon. Ja ĝi eble eĉ estas via lasta ŝanco. Kaj danke al tiu ĉi nia bonvolema Dio mi tion transvivis, kion mi travivis. Kaj pro graco de Dio mi povas al vi pri tio raporti.

Ĉar kiam malfermiĝos al vi la “libro de la vivo”, al ĉiu el vi aparte, tio estas ĝis ĉiu el vi eniros en eternecon, post morto, tiam ni ĉiuj travivos tiun la saman procedon kaj ĉiuj nin vidos tiajn, kiaj ni fakte estas, sen albelaĵoj, kun unu diferenco, ke en Dia ĉeesto ni reciproke vidos kaj ekkonos niajn la plej kaŝitajn pensojn kaj la plej sekretajn sentojn.

Ĉio iĝos evidenta kaj nenio restos sekretigita aŭ forbalaita sub la tapiŝon. Kaj la plej bela ĉe tio estos, ke ĉiu el ni staros rekte antaŭ la Sinjoro, ĉiu aparte staros antaŭ Li vidalvide.

Kaj Li nin denove kaj ree “petos kiel almozulo”, ke ni konvertiĝu, ke ni revenu en la domon de la Patro, por ke ni venu al Li hejmen, ke ni denove ekkomencu kaj por ke ni kun Li kaj pere de Li iĝadu nova kreitaĵo, ĉar sen Lia helpo tio por ni tute ne estas ebla.

al la indeks


 

 MIA KORPA RESANIĜO

Mi do revenis. Mi kuŝis sur mortlito, miaj renoj eĉ ne pulmoj funkciis. Kaj kiam la Sinjoro en unu momento resanigis miajn renojn kaj pulmon, la kuracistoj pro mirego konsterniĝis. Ili eĉ ne faris al mi dializon, ĉar ĉio tio ne plu estis necesa. Nun mia koro komencis forte bati kaj mi ne plu bezonis iujn kuracinstrumentojn.

Komenciĝis mia denova resaniĝado. De talio suben mi sentis nenion. Post unu monato la kuracistoj diris al mi: “Gloria, la Sinjoro kaŭzis sur vi miraklon, ĉar sur ĉiuj viaj brulvundoj ekkreskis nova haŭto. Sed helpe al viaj kruroj ni povas fari nenion. Ni devos amputigi ilin.” Fakte mi ne povis ekstari sur la krurojn, mi tuj falis. Kiel ĉiuflanka sportistino mi multe gimnastikis, ĉiutage mi faris aerobikon, kaj por kio nun ĉi ĉio por mi estis? Pro plua operacio mi estis translokigita el la 4-a al la 7-a etaĝo. Tie mi ekkonis unu virinon, al kiu oni amputis ambaŭ krurojn, sed oni devis ŝin denove operacii kaj forpreni al ŝi pluan parton de la korpomembroj. Kiam ŝi tion al mi rakontis, mi pro tio tre malĝojis, ke ĉiu mono de la mondo ne sufiĉas, por aĉeti novajn krurojn. Neniam antaŭe mi al Dio dankis por miaj kruroj, male! Kaj nun mi vidas tiujn krurojn tutbruligitajn, sen karno, sen sangcirkulado, sed unuan fojon mi dankis al Dio, ke mi ilin ankoraŭ havas. Sinjoro, mi dankas por miaj kruroj kaj mi petas vin, ke vi permesu al mi ankoraŭ iradi. Sinjoro, lasu al mi miajn krurojn! Kaj tiumomente mi ilin denove komencis senti. Kiam poste la kuracistoj venis, por prepari operacion, ili ekmiregis, ĉar miaj kruroj denove ricevis normalan koloron, denove ekfunkciis en ili sangcirkulado. La kuracistoj palpeblis miajn krurojn nevolante ekkredi, kion ili vidas. Mi diris: “Sinjoro doktoro, tiuj kruroj doloregas min, sed mi opinias, ke neniu, kiun doloras la kruroj, estas tiel feliĉa, kiel mi en tiu momento.” La ĉefkuracisto diris: “Dum tridek ok jaroj de mia kuracista servado mi nenion similan spertis.”

Post ioma tempo la Sinjoro kaŭzis pluan miraklon: Estis tio miaj mamoj kaj miaj ovoloj. La kuracisto diris al mi, ke mi neniam plu gravediĝos, kaj mi estis pro tiu solvo preskaŭ kontenta. Sed post unu kaj duono de jaro miaj mamoj denove formiĝis. Mi estis tre surprizita, kiam la kuracisto diris al mi: Vi gravediĝis! Kaj per tiuj mamoj mi poste mamnutris mian infanon.

La Sinjoro nia Dio vin ĉiujn abunde pridonacu per sia beno kaj siaj gracoj.

Fratino Gloria Polo

D-rino Gloria Polo vivas en Kolumbio kaj kiel antaŭ drameca evento ŝi plu laboras kiel dentkuracistino. Cikatroj post brulvundoj, kiuj estis sepdekprocentaj, estas pli ol elokventaj atestantoj, kiel grandan miraklon de la mizerikordo kaŭzis al ŝi Dio kaj kian kaŭzos ankaŭ al ni, se ni respondos al Lia vokado.

al la indekso


 PREĜO

Gloro estu al Dio la Patro,
kiu nin kreis kaj amas nin grandtenere;
Gloro estu al Dio la Filo,
al nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu nin per sia sufero surkruce
elaĉetis el ĉiuj kulpoj de nia pekado
kaj lavis kaj elaĉetis nin el ĉiu pekmakulo
per sia valorega Sankta Sango
kaj gloro estu al Sankta Spirito,
kiu nin sanktigas,
kiu nin fortigas per potenco de siaj donacoj,
kiu nin konsolas kaj nin protektas,
ĝis revenos Vi, ho Sinjoro,
kiel vi tion promesis al ni.
Venu, Sinjoro,
donu, ke estiĝu la horo,
kiu ĉion renovigos kaj starigos Vian reĝadon.
Renovigu ĉion
kaj establu Vian reĝecon de la amo kaj paco.
Amen.

al la indekso


              

Gloria kun sia infano                                                En Guadalupe, Meksikio


 PRI PERSONA ATESTO DE D-RINO GLORIA POLO

Renoma svisa katolika semajngazeto „Schweitzerisches Katholisches Sonntagsblatt“, kiu publikigis personan ateston de D-rino Gloria Polo, konklude publikigis tri paĝojn de propraj konsideroj kaj prijuĝoj. El ili ni citas: „Fulmo, kiu trafis Gloria-n, ne estis nur terura plenumo de ŝia blasfema mensogo rilate al la patrino („Panjo, trafu min fulmo, se mi mensogas“), sed ĝi estis malŝarĝo de tensio de la kruco, kiun ŝi konscie neadis. Sen propetaj preĝoj de aliaj homoj, precipe de malriĉa kamparano, tiu kruco ŝin mortigus. Dio havis per ŝi deeterne planon, ke ŝi pri Li atestados. Gloria kiel plejparto de la nuntempaj homoj tiun postulon rifuzis kaj iris pli komfortan larĝan vojon de la peko, al kiu ŝin alpuŝadis malbona medio, precipe pereiga influo de ŝiaj amikinoj kaj komfortema stilo de la nuna tempo. Ĉu ĝi ne ekzistas ĉe ni simile? Al tiaj scioj nin volas alkonduki ŝia konfeso... Kiam Dio – Juĝisto demandas ŝin pri dek Diaj ordonoj, kun timego estas por ŝi klara, ke ŝi pekis kontraŭ ĉiuj dek. Gloria en sia vivo almenaŭ komence distingadis bonon disde la malbono, sed neniam ŝi pli profunde ekzamenis sian konsciencon kaj estis konvinkita, ke ŝi havas neniujn „gravajn pekojn“. Ankaŭ nuntempe ankoraŭ iuj argumentas: „Neniun mi mortigis, geedzecon mi ne likvidis, neniam mi ŝtelis! Ĉu mi do pekkonfesu, sinjoro paroĥestro!“... Malbonulo al ni ĉiam subŝovados ĉiujn eblajn senkulpigojn, kiuj nin ekskuzos antaŭ Dio kaj la homoj... Unu el la plej malbonaj estas troa aŭdaca kalkulado je Dia mizerikordo...“

La kazon de Gloria indikas la svisa semajngazeto kiel „Vorwarnung zur versprochenen Warnung von Garabandal,“ antaŭa averto antaŭ averto, kiu estis antaŭdirita en Garabandal, en kiu estas anoncita la plej granda graco, kiun Dio iam disponigis al la homaro, surpinte de konfuzeco, kiun volas satano realigi en la mondo. Ĉiu homo havos eblecon por la momento – pli bone dirite: mallonge – ekkoni sian spiritan staton kiel en persona juĝo antaŭ Dio.

La svisa katolika semajngazeto konkludas: „Ni devas realisme meti al ni la demandon: Ĉu la homoj, kiuj nuntempe jam al ĉio sin lasis allogi, kapablos por tiu graco de averto malfermiĝi, se neniam en ilia menso aperis penso pri Dia juĝo, kiam ili simple iĝis rilate al Dio blindaj? Gloria estas akto de Dia Mizerikordo por ni ĉiuj. Kiu ne fermiĝos antaŭ ŝia atestado, ne maltrafos poste eksterordinaran gracon promesitan al ĉiuj, eĉ se komence al li aŭ ŝi ŝajnis la tuta afero kiel neebla. Se li aŭ ŝi sin per tio lasos alligi, eĉ se eble tion poste iomete forgesos, fulmrapide tiom ili ekmemoros, kiam realiĝos evento antaŭdirita en Garabandal. Ĉiu, kiu tiun alvokon ekaŭdos, estas devinta ĝin pli profunde ekkoni kaj persone tiun ateston pluen disvastigadi!“

(Transprenita el semajngazeto Světlo (Lumo 26/2008)

al la indekso

Esperantigis Miloslav Šváček. Lingve reviziis Miloslav Pastrňák. Kristnasko 2008