Dio Benu numero 99-3/2015

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2015

 

·        LA SUDBOHEMIA URBO TŘEBOŇ GASTIGOS LA RENKONTIĜON DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ

·         ENKONDUKAJ VORTOJ (D-ro Max Kašparů)

·         LA FELIĈO SUB LA SOJLO (D-ro Max Kašparů)

·         LA PAPO FRANCISKO DUM VIZITO DE SARAJEVO INSTIGIS AL PACO

·        KION DIRAS KATEKISMO

·      VIVIGU FLAMON (Episkopo Josef Hrdlička)

·         MI KREDAS JE DIO...

·         DANKO KAJ GRATULO AL KARA FRATO MAX KAŠPARů

·         NACIA EŬKARISTIA KONGRESO EN ĈEĤA RESPUBLIKO

·         PIE MI ADORAS (kanto)

·         ANTIKRISTO KAJ ANTIEKLEZIO (Mons. Fulton J. Sheen)

·         INTERPAROLO KUN TERORISTO (A. Mertensacker)

·        LA VIRGULINO MARIA ROZARIA (Miriam Liptovská)

·         LA PATRINO LA PLEJ PURA (D-ro Max Kašparů)

·        LA RENKONTIĜO DE LA ESPERANTISTOJ EN LA URBO TŘEBOŇ

·         „REFORMISTOJ“ KAJ REFORMISTOJ (Sac. Pavel Zahradníček OMI)

·        ORGENO – REĜO DE LA MUZIK-INSTRUMENTOJ IAME KAJ NUN (Marek Bochniak)

·        ORDO AB CHAO (Ordo el kaoso)  (Milan Glaser)

·         VIZITO DE LA SURMONTA PILGRIMLOKO SVATÝ HOSTÝN

·        ĈU ANKAŬ BESTOJ APARTENOS AL BELEGO, KIU EKZISTOS? (Mons. Andreas Laun)

·         LI VIDIS, AŬDIS KAJ SKRIBIS (Jaroslava Hamajdová)

·         LA PLEJ JUNA ABATO DE ŽELIV (Jaroslava Hamajdová)

·         Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Miloslav Šváček)

·         Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

·         DIO BENU


 LA SUDBOHEMIA URBO TŘEBOŇ GASTIGOS LA RENKONTIĜON DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ

Meze de la monato majo ricevis la Katolika Sekcio sciigon pri nuligo de la mendita restado fine de la monato junio en spiritekzerca domo de la pilgrimloko Svatá Hora u Příbrami. Pro kompleta renovigo de la pilgrimloko ĝi restos fermita por pilgrimoj kaj ceteraj tieaj restadoj ĝis la fino de la nuna jaro. Tiukaŭze okazos la nunjara renkontiĝo dum la semajnfinaj tagoj de la 11-a ĝis la 13-a de septembro 2015 en la belega sudbohemia urbo Třeboň. Do ĝis la revido septembre en ĝi!

al la indekso


 ENKONDUKAJ VORTOJ

Karaj gefratoj, nia saĝa Dio difinis ses tagojn por laboro kaj unu tagon por ripozo. Kaj Li decidis, ke dum la monatoj julio kaj aŭgusto la homoj travivu liberan tempon, ke la elementoj – akvo, aero kaj suno – redonu al ili la novan korpan forton, ĉar post tutjara penado niaj korpoj bezonas ankaŭ la ripozon.

Se de unu flanko nia korpo bezonas trankvilon, de la dua flanko nia animo ne povas ripozi. La libertempo estas granda okazo ankaŭ por nia anim-readaptado.

La nuntempa vivo de la homo estas plena da aktivadoj kaj la kristano ofte forgesas pri pli mallarĝaj kontaktoj kun nia Savanto.

Se en la venontaj tagoj vi pakos valizon por libertempi, ne forgesu enmeti en ĝin ankaŭ la Biblion en la Esperanta lingvo – la Vorton de Dio por ĝojo kaj utileco de la animo, kaj la Esperantan vorton por utileco de la cerbo. Ja la ripetado estas patrino de la saĝeco. Pri tio, kiel facile akiri la esperantlingvan Biblion inkluzivantan ankaŭ la dua-kanonajn librojn, la ĉeĥaj legantoj legu sur la paĝo 24.

Via frato Max

al la indekso


 LA FELIĈO SUB LA SOJLO

Ĝis foje en la hasto pro la feliĉo vi ĝin vere trovos, simile kiel maljunulino ser ĉanta siajn okulvitrojn vi konstatos, ke la feliĉo sidis sur via nazo. J. B. Shaw

Unu proverbo diras, ke la piroj de la najbaro ĉiam pli bongustas...

Samprofesiulo certe perlaboras pli da mono ol mi, en la najbara urbo oni havas pli bonan urbestron ol ni, en alia ŝtato estas pli lertaj kuracistoj ol en Ĉeĥio. Aliloke estas pli bonaj vendejoj kaj varoj. Tial loĝantoj de Pelhřimov veturadas fari aĉetojn en Jihlava kaj el Kutná Hora en Kolín. Kaj mi ne parolas pri la feliĉo, havi en la urbo kvar supermagazenojn, kiel havas nia bofratino en Moravio.

Antaŭ nelonge fanfaronis al mi unu viri no el nia vilaĝo, ke ŝia filino edziniĝos kun pragano kaj post edziĝfesto ŝi transloĝiĝos al praga kvartalo Nusle. Kaj ŝi tiel grave ĉe tio ekmienis, ĝis mi havis la impreson, ke la fianĉo eble estas almenaŭ vicministro. Tiu do havas feliĉon!

Sed kiam mi post certa tempo tiun edzon el Nusle renkontis ĉe ni en la strato, venis en mian kapon io pri pureco de lia punregistro. Tio certe lin neniumaniere diskvalifikas de lia laboro ie alte en ministerio. Sed li estis pragano – kaj tiun en nia civito ne havas ĉiu virino...

Duaflanke oni ne miru, ke la fianĉon oni devis serĉi malproksime de la hejmo, ĉar la fianĉino en la larĝa ĉirkaŭaĵo estis forte evitinda. Ili loĝu en kvartalo Nusle aŭ Trója, certe tio estas por Prago granda kontribuo. Kaj la ĉefurbo estos denove pli riĉa je unu feliĉo.

La saman skemon de la elekto uzadas niulo ankaŭ ĉe serĉo de la spirita feliĉo. Ju pli malproksimen li metos la manon, des pli bona elekto. Ĉar por multaj eŭropanoj estas la kristaneco tre kadukaspekta, ili sentas sin rekte mondece, se ili povas sin proklamadi kiel budhano. Malgraŭ tio, ke li eĉ ne unu konas bone, sed tio de la najbaro certe estas pli bona.

Al la ĝojo de la homa animo pli kontribuas la malkovrita feliĉo sub propra sojlo ol la interesaĵo el dua fino de la planedo.

Max Kašparů

al la indekso


  LA PAPO FRANCISKO DUM VIZITO DE SARAJEVO INSTIGIS AL PACO

Sankta Patro Francisko vizitis la 6-an de junio 2015 Sarajevon, la ĉefurbon de Bosnio kaj Hercegovino, kie li kiel heroldo de paco renkontiĝis kun politikaj kaj religiaj reprezentantoj kaj kuraĝigis la lokan eklezion vivantan en multetna medio stigmatizita per milita konflikto.

La Papo en la meso en Sarajevo diris, ke en la mondo „li sentas etoson de milito“ kaj tiurilate li malaprobis tiujn, kiuj tiun klimaton intence tenas. Lian Diservon sur olimpika stadiono ĉeestis 65 mil homoj.

Kiel ĉefan celon de sia vizito la Papo volis kuraĝigi al repaciĝo tri konfliktiĝintajn naciecojn de la lando, la katolikajn kroatojn, la ortodoksajn serbojn, kaj la mahometanajn bosnianojn, inter kiuj dudek jarojn post la milito plu regas forta malfido.

„Estas tio siamaniere la tria mondmilito donata po pecetoj kaj en kunteksto de entuta komunikado estas ĉi tie sentata klimato de milito,“ diris la Papo dum la meso. „Ĝi estas klimato, kiun naskas kaj intence instigas tiuj, kiuj deziras konflikton inter diversaj kulturoj kaj civilizacioj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj per militoj spekulas por riĉiĝi per vendo de armiloj,“ li aldiris.

Sed milito, plie atentigis Francisko, estas ankaŭ detruado, multaj neniigitaj vivoj. „Vi tion tre bone scias, ĉar vi tion ĉi tie vere travivis: kia sufero, kia ruinigado, kia doloro,“ li diris. La milito, kiu en la jaroj 1992 ĝis 1995 en Bosnio akompanis disfalon de la iama Jugoslavio, estigis cent mil viktimojn kaj pluaj miloj restas ĝis nun perdiĝintaj. Duono de populacio estis pro etnaj bataloj devigita forlasi siajn hejmojn.

Dum renkonto kun ĉefaro de la lando, la trimembra prezidantaro de Bosnio kaj Hercegovino, kiu okazis antaŭ la meso, Francisko instigis bosnianojn, ke ili rifuzu „barbarecon“ de tiuj, kiuj daŭrigas naskadon de konfliktoj, kiuj celas esti „preteksto de plua nepriskribebla perforto“. Li instigis, ke la homoj per pacienco kaj konfidema dialogo daŭrigu laboron prospere de paco kaj kunvivado.

Post la meso sur olimpika stadiono la Papo en la katedralo de Sarajevo aŭskultis kelkajn atestojn pri mortigado kaj torturado dummilite en la naŭdekaj jaroj, inkluzive de la tragika evento de la ordena fratulino forkaptita en la jaro 1993.

„Tio estas rememoroj de viaj homoj kaj la homoj sen rememoroj havas neniun estontecon,“ diris pontifiko al kunvenintaj klerikuloj. „Vian historion ne forgesu, sed pro paco, ne pro la venĝo,“ li aldiris. Antaŭ unu pastro, kiu dummilite suferis, la Papo klinis sin kaj petis lian benon.

Laŭ bosniaj amaskomunikiloj la loĝantoj plejparte de la muzulmana Sarajevo la Papon ĉe ĉiu okazo entuziasme salutis. Veturil-vicon kun akompanantaro de la Papo, kiu traveturis la urbon, salutis miloj da homoj. La lignan tronon, sur kiu la ĉefo de la romkatolika eklezio dummese sidis, faris muzulmanaj skulptistoj.

La Papo antaŭ sia vojaĝo al Bosnio di ris, ke li volas subteni religian kaj etnan repaciĝon, sed ankaŭ instigi la lokan romkatolikam komunumon. Al ĝi nuntempe en Bosnio kaj Hercegovino sin prezentas 15 procentoj de homoj, dum antaŭ la milito tio estis 17 procentoj. Islamaj bosnianoj okupas laŭ vatikanaj statistikoj 40 procentojn de la bosnia populacio kaj la ortodoksaj serboj 31 procentojn.

Dum la sabata posttagmezo la programo de la Sankta Patro daŭriĝis per vizito de la sarajeva katedralo, kie li kuraĝigis la lokajn sacerdotojn, seminarianojn kaj ordenanojn. Reprezentantoj de ceteraj eklezioj kaj religioj renkontiĝis kun la Papo en Internacia Studenta Centro de Franciskanoj. Antaŭvespere Francisko renkontiĝis kun junularo, kiun li mallonge alparolis kaj havis la eblecon saluti la plej junan generacion de la kredantoj.

Oficiala fino de la papa vizito okazis sur sarajeva flughaveno, de kie Sankta Patro kaj lia akompanantaro je la 20-a horo forflugis returnen al la roma flughaveno Ciampino.

 Laŭ teksto de la gazetara centro de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco

al la indekso


 KION DIRAS KATEKISMO

 Kiel ofte devus la katolika kristano partopreni la sanktan meson?

En ĉiuj dimanĉoj kaj devigaj festoj estas la katolika kristano devoligita partopreni la sanktan meson. Sed tiu, kiu fakte elserĉas amikecon de Jesuo, sekvas inviton de Jesuo al la tablo, kiam ajn li havas tiun eblecon.

„La dimanĉa devo“ estas por vera kristano fakte nocio nekonvena, kvazaŭ por enamiĝinto estus „devo kisi“. Neniu povas vivi en vera rilato kun Jesuo, se li ne iras tien, kie nin atendas Sinjoro. Tial estas la sankta meso por kristano jam de longe „koro de dimanĉo“ kaj la plej grava punkto de la semajna programo.

Kiel mi preparu min, por povi akcepti la sanktan komunion?

Tiu, kiu volas akcepti la sanktan komu nion, devas esti katoliko. Se li estas konscia pri grava peko, li devas antaŭe pekkonfesi. Antaŭ ol li proksimiĝos al la altaro, li devas repaciĝi kun siaj proksimuloj.

Ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj estis praktikado, ke minimume tri horojn antaŭ la sankta meso oni fastis; la homoj tiamaniere sin preparadis por renkonto kun Sinjoro Jesuo en la sankta komunio. Nuntempe la eklezio rekomendas almenaŭ unu horon de sindeteno. Alia signo de estimo estas elekto de bela vestaĵo – ja ni iras por renkonto kun Sinjoro de la mondo.

Kiel min la sankta komunio ŝanĝas?

Ĉiu sankta komunio min pli profunde ligas kun Jesuo Kristo, ĝi igas min viva membro de la Korpo de Kristo, renovigas en mi gracojn, kiujn mi akceptis en bapto kaj konfirmacio kaj fortigas min en batalo kontraŭ peko.

Ĉu povas esti la sankta komunio donata ankaŭ al nekatolikaj kristanoj?

La Sakta Komunio estas manifesto de unueco de Korpo de Kristo. Al la katolika eklezio apartenas tiu, kiu estas en ĝi baptita, kiu akceptas ĝian instruon kaj kiu kun ĝi vivas en unueco. Temus pri antagonismo, se la eklezio invitus al la Sankta Komunio ankaŭ homojn, kiuj (ĝis nun) ne tute akceptas ĝian kredon kaj vivon. Suferus tiel kredindeco de la signifo de Eŭkaristio.

Unuopaj ortodoksaj kristanoj povas postuli ricevon de la Sankta Komunio en la katolika Diservo, ĉar ili akceptas eŭkaristian kredon de la katolika eklezio, eĉ se ilia komunumo ankoraŭ ne plene vivas en unu eco kun la katolika eklezio.

Membroj de aliaj kristanaj konfesioj povas en specifaj kazoj akcepti la Sanktan Komunion tiam, se ili troviĝas en vivdanĝero aŭ mizerstato kaj kiam tiu persono pruvas plenan kredon je sakramenta ĉeesto de Sinjoro Jesuo en Eŭkaristio (kondiĉojn difinas Katekismo de Katolika Eklezio, art. 1401, kaj Kodekso de Eklezia Juro, kanono 884,4).

(Komp. Youcat. Katekismo de la Katolika Eklezio por Gejunuloj)

 al la indekso


 VIVIGU FLAMON

Kiel ni scias, Jesuo parolis al disĉiploj kaj homamasoj „per paraboloj, kaj sen paraboloj Li parolis nenion al ili“ (Mat 13,34). Antaŭ ol Li revenis al la Patro, Li promesis al siaj amikoj, ke la Sankta Spirito, kiun Li sendos al ili, ilin sinsekve enkondukos en la tutan veron. Tion, kio estas ĝis nun al ili nekonata, pli poste ili ekkomprenos. La paraboloj de Jesuo sciigas pri la plej profundaj misteroj de rilatoj inter Dio kaj homo, ili estas kompreneblaj kaj travideblaj. Komprenos ilin ankaŭ infano, simpla neklera homo, sed ekmiregos ili ekzemple ankaŭ atomfizikiston eĉ post jarmila interspaco. Eĉ nuna tempo plena de teknikaj malkovraĵoj aŭ eltrovaĵoj al ni helpas trovi novajn parabolojn en surprize novaj interrilatoj. Ekkono vekas miregon kaj ĝi flamigas sopiron iri la vojon de la kredo kaj evangelio. Kristano estas homo, kiun ne forlasas miro. Li konstatas, kion sprite kaj emfaze esprimis G. K. Chesterton: ke „la mondo ne malaperos pro manko de miraĵoj, sed pro manko de mirantoj“.

Foje mi interparolis kun studentoj pri laboratoria eksperimento en la leciono pri fiziko: oni ekbruligas kandelon kaj kovras ĝin per diafana hermetika kovrilo. Instruisto alvokas studentojn, ke ili observu, kio okazos. La kandelo certan momenton brulas, poste la flamo malfortiĝas, ĝis ĝi tute estingiĝas. Kaŭzo de tio estas en tio, ke la flamo de la kandelo por brulo bezonas oksigenon. Se ĝi estas konsumita en fermita spaco, la kandelo estingiĝas.

Se ekzemple ni bruligas la kandelojn sur tomboj, ni scias, ke la kandelflamo devas esti ŝirmata kontraŭ venta vetero, kiu ĝin facile kaj rapide estingus. Kutime estas la kandelo kontraŭ tio ekipita per firma kovrileto kun truetoj ebligantaj aliron de la aero, sed samtempe ili ankaŭ ŝirmas kontraŭ vento. La kandelo tiel povas bruli kelkajn horojn eĉ en venta vetero.

Estas proponata al ni interesa kontinueco kun vortoj de Jesuo: „Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj...“ (Mat 5,15-16). Kredo estas flamo de Dia lumo en ni, kiun ni ne havas nur por ni mem kaj nia propra savo. Ni havas ĝin ankaŭ por aliuloj. Ĝi devas lumi al vi kaj ankaŭ al ĉiuj ĉirkaŭ vi. „Vi estas lumo de la mondo!“ diras Jesuo. Se iu volas kun sia kredo enfermiĝi en si mem kaj apartiĝi de aliuloj, lia flamo ankaŭ baldaŭ konsumiĝos kaj estingiĝos. Nia kredo estas donaco, kiu devas esti dividita kun aliuloj, vivigas ĝin blovado de la Sankta Spirito, sed samtempe ĝi devas esti protektata kaj saĝe ŝirmata kontraŭ fortaj ekblovoj de ekstere, por ne esti estingita.

Ankaŭ kristano devas iĝi kandelo de Dio destinita por flamo. Ni donas nin je dispono al Dio: Sinjoro, uzu ankaŭ min, por ke mi portu vian flamon. Por ke ĝi brulu, varmigu kaj lumu al mi kaj al ĉiuj ĉirkaŭ mi. „Se mi ne brulas, se vi ne brulas, se ni ne brulas, kiel tenebroj povus ŝanĝiĝi je helo?“ (R. Thakur). Kiam ajn ni kvietiĝas por preĝo kaj eksopiras kuniĝi kun Dio, aŭskulti Lin kaj komunikiĝi kun Li, peti, danki, laŭdi Lin, tiam la Sankta Spirito tiun flamon ekbruligas kaj vivigas. La Sankta Skribo instigas: „Reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi...“ (2 Tim 1,6).

Eĉ ni devas rezisti influojn kaj atakojn de mondeca etoso, al kiuj ni estas metitaj. Ni devas ŝirmi flamon de la kredo rezolute, sed ne per tio, ke ni hermetike nin enfermos antaŭ mondo pro timo, ke rezisti ĉiujn malbonajn influojn superas niajn fortojn. Jes, ni estas malfortaj, sed Jesuo asertas, ke lia forto manifestiĝos en nia malforteco. Eĉ se ni vivas en medio, en kiu ni spiras kune kun aliuloj, malgraŭ tio, ke la malbona spi rito estas konstante preparita nin delogi el ĝusta vojo, tenti kaj senigi nin de la gracflamo. Ni ne devas lin subtaksi, sed ni devas konsciiĝi, ke en Kristo ni estas apogitaj per forto senfine pli granda.

Ofte oni hodiaŭ parolas pri „sindromo de elbruliĝo“. La homo trovatas en interna krizo de propra identeco, kredo, rilato, vividealo, profesio. Li perdas certecon, sin troviĝanta sur fundo de la fortoj, rezignanta antaŭ la origina strebado. Tie, kie antaŭe brulis flamo de entuziasmo, estas nur „bruletanta meĉo“ kaj tenebro. Per tiu ĉi ofta krizo okupiĝas psiĥologoj kaj ankaŭ teologoj, sed pli ol per „sindromo de elbruliĝo“ ni devus okupiĝi ĝuste per senĉesa vivigado de la flamo en ni. La Sankta Skribo proponas unu tre fortan lokon: Moseo vidis en dezerto arbetaĵon, kiu brulis, sed ne forbrulis. El brulanta arbustaĵo Moseo ekaŭdis voĉon de la Eternulo. Kaj Dio al li parolis kaj donis al li gravan mision. (Eli 3,2)

Sindromo de elbruliĝo ne trafos tiun, kiu brulas per flamo de Dio, kiu ĝin ĉiutage tenas kaj fortigas. Homo inklinas (iam eĉ en Dia servo) bruli per propra ekflamo, per siaj ambicioj, per streboj enpenetrigi siajn kapablojn, sian „mi“. Sed nuraj homaj fortoj kaj potencialo de niaj ebloj estas elĉerpeblaj, limigitaj, ni mem pli aŭ malpli frue „forbrulos“ aŭ „elbrulos“ kaj estingiĝos. Pri Kristo estis dirite, ke „Li nin baptos per Sankta Spirito kaj fajro“. Kaj la Sinjoro mem diras: „Fajron mi alvenis ĵeti sur la teron, kaj kion mi volas, ke jam ĝi ekbrulu.“ Ankaŭ vi devas iĝi vera „brulanta arbusto“ de la Dia flamo.

Kaj eĉ se okazus al ni, ke en ni la kredflameto ŝanceliĝus, aŭ eĉ estingiĝus kaj ni troviĝus en mallumo, ni ne forgesu, ke la Sinjoro al ni por tiuj ĉi situacioj restigas sciigon: ke Li estas tiu, kiu „bruletantan meĉon ne estingos“. Sufiĉas kelkaj paŝoj en lian brakumon. Li ĉiam estas proksime, pli proksime, ol ni supozas, kaj Li per propra spiro eĉ nian estingitan aŭ fumantan meĉon vivigos kaj turniĝos je klara flamo. Dankon al Dio!

Episkopo Josef Hrdlička (El libro Oživ plamen – Vivigu flamon, 2015)

 al la indekso


 MI KREDAS JE DIO...

...je Dio, kiu mem al ĉiu donas vivon (Ago 17,25)
...je Dio, kiu gardas mian vivon (Psa 121,7)
...je Dio, kiu konstante konigas al mi vojon de la vivo (Psa 16,11)
...je Dio, kies agoj estas nur la amo kaj fideleco (Psa, 25,10)
...je Dio, kiu estas la amo (1 Joh 7,8.16)
...je Dio, kiu donas sin trovi al mi (Jer 29,14)
...je Dio, kiu enverŝas en mian animon esperon (Psa 62,6)
...je Dio, kiu konservas min per paco (Jes 26,3)
...je Dio, kiu estas riĉa je mizerikordo (Efe 2,4)
...je Dio, kiu estas riĉa por ĉiuj, kiuj Lin vokas (Rom 10,12)
...je Dio, kiu forviŝas larmojn de mia vizaĝo (Jes 25,8)
...je Dio, kiu donas al mi kuraĝon (Jes 40,28)
...je Dio, kies saĝeco estas neesplorebla (Jes 40,28)
...je Dio, kiu sin donas al mi ekkoni (Gal 4,9)
...je Dio, kiu estas lumo kaj neniu mallumo estas en Li (1 Joh 1,5)
...je Dio, kiu vokas min, por vivi kun Li (1 Tes 5,10)

(Laŭ artikolo „Persona kredo“, www.vojtechkodet.cz)

 al la indekso


 DANKO KAJ GRATULO AL KARA FRATO MAX KAŠPARů

La 22-an de majo 2015 estis per la sekreta voĉdonado elektita en Konsilion de la Ĉeĥa Televido frato D-ro Max Kašparů. Surbaze de leĝa normo li devis rezigni pri la prezidanta funkcio en la Katolika Sekcio de ĈEA. Li plu restos la sekcia komitatano. Al frato Max ni dankas pro lia unujara prezidantado de la sekcio dezirante al li sukcesojn en la nova funkcio de la ĈT-konsiliano. En la mallonga sekcia konferenco kadre de la septembra renkontiĝo en Třeboň oni elektos la sekcian prezidanton por la nune vakanta prezidanta posteno. Volonte ni akceptos proponojn de la nomoj por la prezidanta funkcio.

al la indekso


 NACIA EŬKARISTIA KONGRESO EN ĈEĤA RESPUBLIKO

Moto: Eŭkaristio – la interligo nova kaj eterna

La nuna jaro 2015 estis flanke de la bohemiaj kaj moraviaj episkopoj en Ĉeĥio anoncita kiel Jaro de Eŭkaristio. Dum la tuta jaro oni volas renovigi kaj profundigi adoron al la Korpo kaj la Sango de la Sinjoro Jesuo, al la Eŭkaristio. Kulmino de tiu ĉi jaro estos Nacia Eŭkaristia Kongreso okazonta en la 17-a de oktobro 2015 en la urbo Brno.

Celo de la kongreso estas, ke ni ĉiuj pli multe ekamu Eŭkaristion, denove kaj pli profunde ĝin travivadu kiel senliman donacon de Dio.

Simboleco de la emblemo de la Nacia Eŭkaristia Kongreso

La malnovtestamentan promeson de la nova interligo emfazas profeto Jeremia en la 31-a ĉapitro komencante per versiklo 31: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan. Ĝi plenumiĝas en la novtestamenta rilato de la interligo inter Kristo – la fianĉo kaj la eklezio – la fianĉino.

La ĉefa motivo de la blazono estas manoj, kiuj simbolas interligon, interligon kaj unuecon. La mano estas ankaŭ simbolo de ofero – de la proponita helpo. La manoj en la emblemo ankaŭ memorigas manojn de sacerdoto, kiu ilin dum la eŭkaristia preĝo levas super la pano kaj la vino. La ĉefa motivo de la emblemo estas loki ta en kvar gutoj, kiuj kune formas krucon. La flavoranĝa koloro prezentas koloron de maturiĝintaj spikoj, la verda koloron de la vino. La ruĝa memorigas sangon de Kristo kaj la blua la Virgulinon Maria starantan sub la kruco. La ruĝa kaj la blua estas ankaŭ koloroj naciaj. Ĉiujn gutojn kunigas Eŭkaristio – centro de nia vivo.

 al la indekso


 PIE MI ADORAS

Teksto de s-ta Tomaso Akvina († 1274)

2. Vido, tuŝo, gusto trompas sin je Vi. / Sole aŭdo spertas Vin en la Hosti´. / Ĉar ĝi kredas, kion diris Dia Fil´. / Dia vort´ valoras pli ol vortoj mil´.

3. Sur la kruc´ sin kaŝis sola Dia ec´. / Sed nun homo kaŝas sin sub pana pec´. / Tiuj vortoj igas peti kun stimul´: / Donu, kion petis la surkruca ul´.

4. Vundojn kiel Tomo mi ne palpas pli, / tamen kiel Dion mi konfesas Vin. / Faru, ke pli kresku ĉiam kreda flam´ / kaj espero mia en fidela am´.

5. Ho memorigilo de l´ Sinjora mort´, / pan´ donanta vivon al la homa kor´. / Donu al animo Vin laŭvivi nur / vian dolĉon gusti tutan en natur´.

6. Pia pelikano, Jesu´ Di-Sinjor´, / Vi makulojn miajn sange viŝu for. / Kies unuguto en savanta far´ / mondon liberigus de makula ar´.

7. Jesu´ vualita, kiun vidas mi, / igu tion, kion mi sopiras ĉi, / ke mi sen vualo konu Vin, Sinjor´, / kaj feliĉe vidu en eterna glor´.

al la indekso


 ANTIKRISTO KAJ ANTIEKLEZIO

Mons. Fulton J. Sheen

Antikristo ne lasos sin nomi Antikristo, ĉar li havus neniujn adeptojn. Li ne estos vestita en ruĝan ŝtrumpkalsonon, li ne sputos sulfuron, li ne portos forkon nek svingos per pinthava vosto kiel Mefistofeles en Faust. Tiu ŝanĝo de la vesto helpis al diablo konvinki homojn, ke li ne ekzistas. Ju pli malmulte da homoj pri li scias, des pli grandan potencon li havas. Dio mem nomis sin „Mi estas, kiu estas“ kaj diablo kiel „Mi estas, kiu ne estas“.

Nenie en la Sankta Skribo oni trovas ateston de tiu disvastigita mito pri la diablo – arlekeno, kiu estas vestita kiel supra kornohavulo. Male li estas priskribita kiel anĝelo falinta el ĉielo, kiel „princo de tiu ĉi mondo“, kies tasko estas konvinki nin, ke ekzistas nenia alia mondo. Lia logiko estas simpla: se ekzistas neniu ĉielo, ekzistas ankaŭ neniu infero; se ne ekzistas infero, tial ekzistas neniu peko, nek iu juĝisto; kaj se ekzistas neniu juĝo, tial malbono estas bono kaj bono estas malbono. Sinjoro Jesuo al ni aldone diras, ke li tiel similos Lin, ke li delogus eĉ elektitojn – kaj ja neniu diablo el bildlibro kapablus delogi la elektitojn.

Kiel Antikristo en tiu ĉi nova epoko kapablas varbi sekvantojn de sia religio? En la tempo antaŭ ekrego de komunismo regis en Rusio konvinko, ke li venos kiel granda Humanisto; li parolos pri paco, bonfarto kaj riĉo, sed ne kiel pri periloj, kiuj nin devas konduki al Dio, sed kiel pri objektoj, kiuj en si mem estas celo. Li verkos librojn pri nova kompreno de Dio, por ke li la homojn kredigu, kion ili konsidere al sia vivo volas aŭdi; li instigos kredon je astrologio, por meti kulpon pro pekoj je steloj kaj ne ŝarĝi per ili homan volon; li elpensados psiĥologiajn pruvojn pri tio, ke ne ekzistas persona kulpo, ke temas nur pri subpremita seksa instinkto; li devigos homojn mortadi pro honto, kiam ilin aliuloj kulpigos pro netoleremo kaj malhavo de liberaleco; li mem estos tiom liberaleca, ke tolerecon li egaligos kun indiferenteco nedistinganta juste con kaj maljustecon, eraron kaj veron. Li disvastigos mensogon pri tio, ke la homoj povas iĝi pli bonaj nur tiam, se ili antaŭ ĉio ŝanĝos socion, kaj per tio ili egoistiĝos, kaj tiam neniam mankos prajmo por eksplodo de pluraj militoj. Li subtenados sciencon tiamaniere, ke industrio de armiloj likvidos unu sciencan miraklon per la alia; li subtenados divorcojn kun konvinko, ke nova partnero estas „necesa por la vivo“; li disvastigos amon al amo, por per tio malfortigi amon al persono; li referencos je religio, por ĝin elimini; li ja eĉ parolos pri Kristo nomante Lin plejgrandulo el homoj; li asertos, ke lia misio celas liberigon de la homoj el katenoj de superstiĉoj kaj faŝismo, sen plia precizigo de tiuj nocioj. Li elpensados ludojn por infanoj kaj decidados, kiu povas aŭ ne povas edzoligiĝi, kiu povas kaj kiu ne povas naski infanon. Kun afabla mieno li eltirados el siaj poŝoj tabuletojn de ĉokolado por infanoj kaj botelojn da lakto por malhavuloj.

Li tentos kristanoj per tri tentoj, per kiuj li tentis Kriston. Per promeso, ke li kiel elstara mondmesio ŝanĝos ŝtonojn je pano – tio estas tento pri tio, ke ili „malŝparu“ sian liberon por certecoj –, ĉe kio la pano iĝos politika armilo, ĉar ĝin ricevos nur tiuj, kiuj samopinios kiel li. Same kiel tentanto de Kristo kaj kun apelacio al promeso Lin instigis, ke li okazigu miraklon kaj ĵetu sin el templa tegmento, tiel li tentos al tio, ke la homoj sin ĵetu el diafanaj altaĵoj, kie regas kredo kaj racio, en abismon plenan de malplenaj devizoj kaj propagando. Li ne volas, ke estu heroldataj neŝanĝeblaj veroj sur kor toj de temploj, por arigi homamasojn, sed por heroldi propagandon. Opiniojn, ne verojn; interpretistojn, ne instruistojn; esplorojn de publika opinio, ne principojn; naturan dimension, ne gracon – tiujn ĉi orajn bovidojn postsekvos homoj kaj pro tio ili forlasos sian Savinton. La tria tento, kiam diablo strebis persvadi Kriston, ke Li sin klinu antaŭ li interŝanĝe por ĉiuj regnoj de la mondo, estos tento de nova religio sen kruco, liturgio sen estonta mondo, religio por likvido de religio, per politiko, kiu iĝos religio kaj donos al imperiestro eĉ tion, kio apartenas al Dio.

Sub ĉiu ŝajna amo al homaro kaj ĝentilaj paroloj pri libereco kaj egaleco li kaŝos sekreton, kiun li al neniu malkaŝos: li ne kredos je Dio. Ĉar lia religio estos frateco sen Dia patreco, li trompos eĉ elektitojn. Li fondos antieklezion, kiu simiumos laŭ katolika eklezio, ĉar diablo estas simio de Dio. Ĝi havos ĉiujn eksterajn signojn de la Eklezio, sed renversitajn kaj malplenigitajn de dieca enhavo. Ĝi estos mistika korpo de Antikristo, kiu de ekstere el ĉiuj flankoj similos al la mistika korpo de Kristo.

Fragmento el libro Communism and the Conscience of the West. Indianapolis 1948.
(El Te Deum 1/2015)

al la indekso


 INTERPAROLO KUN TERORISTO

Tio ĉi estas fikcia interparolo. Sed tiel iel ĝi povus okazi laŭ pensmaniero de teroristoj.

Kial vi estas preparita mortigi?

Islamo devoligas min, ke mi pruvu mian kredon. Miaopinie homoj de Okcidento ne estas preparitaj, por subiĝo al Alaho.

Ĉu tial ankaŭ vi devas vin mortigi?

Kiu nur papagumas suraojn, ankoraŭ ne estas vera islamano. La homo devas la suraojn ankaŭ vivi. Kaj multaj versoj de Korano instigas nin, ke ni batalu honore al Alaho, por disvastigi islamon.

Kiel memmortiga atenculo vi kaŭzos propran morton.

Mi ne estas teroristo, sed martiro. Alaho mem decidas, kiu venos en paradizon kaj kiu en inferon. Nur al martiroj li promesas tutcerte paradizon.

Ĉu vi ne enmiksiĝas en volon de Alaho, se vi mem difinas tagon de via morto?

Alaho kaj Korano difinas, kiam mi mortos en servo de Alaho. Nenio pli granda ekzistas.

Kaj tiuj senkulpuloj, kiuj ĉe tio mortos? Plej ofte ili estas kristanoj.

Tiujn ni devas laŭ Korano mortigadi, ĉar ili ne agnoskas Alahon. Tiuj cetere venos en inferon. Kaj islamanoj, kiuj dum tio mortos, havas partoprenon en martireco.

Kion diras Korano pri via laŭdira martireco?

„Ne opiniu, ke mortaj estas tiuj, kiuj estis mortigitaj sur vojo de Alaho!“ (surao 3, verso 169)

Teroro baziĝas en pleja internaĵo de islamo, en Korano. Tiu, kiu opinias, ke tiu terorismo estas ekstrema eksceso de iu randa grupo, tiu eraras.

Kristana martiro ne serĉas morton, sed toleras ĝin sen perforta faro pro amo al malamikoj kiel Jesuo.

A. Mertensacker
 El Kurier der Christlichen Mitte 8/2014

al la indekso


 LA VIRGULINO MARIA ROZARIA

Ordena fratulino riparis mantelon de vundita soldato. Ĉe tio el poŝo de la mantelo elfalis unu rozaria dekonparto. La fratulino ekridetis kaj diris: „Ŝajnas, ke tiu ĉi rozario ankaŭ estis en milito kaj ke ĝi estis dispecigita por kvar kamaradoj“. La vundito diris: „Mi estis en milito kaj mi diros al vi, kiel mi perdis kvar kamaradojn. Estis ni kvin en sapeo kaj ni atendis malamikan atakon. Mi prenis la rozarion kaj mallaŭte mi preĝis. Jen petas mia najbaro: Donu al mi unu rozarian dekonparton, ankaŭ mi preĝos. Kiam tion vidis la ceteraj kunuloj, ankaŭ ili volis po unu dekonparto. Mi ne scias, kie estas miaj kvar kamaradoj, sed mi scias, ke la rozaria dekono nin trankviligis. Mi sentis, ke estas kun ni Dio kaj lia sankta Patrino dumpreĝe propetas por ni.“

Ne estas tio nura muelbabilado por maljunulinoj, sed la preĝo, dum kiu ni kun Maria meditas pri vivokazaĵoj el vivo de Jesuo kaj la vivo ŝia, la preĝo, kiu nin povas akompani ankaŭ dum nia vivo. Kiam ni per la manoj tenas la rozarion, kvazaŭ ni tenus la manon de la Virgulino Maria kaj paŝus dumvive kun Ŝi. Ŝi nin instruas ekkonadi Jesuon kaj gvidas nin al Li.

Ĉiuj memoraĵoj ricevitaj de la patrino estas por ni ŝatataj. Estu ili bagatelaĵoj aŭ grandaj objektoj, la memoraĵo estas por ni ŝatata, ne tiel pro sia valoro, kiel pro valoro de la patrina amo, kun kiu ŝi ĝin postlasis. Sufiĉas tiun ĉi memoraĵon kunpremi en manplato kaj estas sentebla korbatado de la patrino. Ni – la kristanoj – infanoj de Jesua Kruco, havas tian valoran memoraĵon de Patrino Maria – la sanktan rozarion! Estas vero, ke Ŝi mem ĝin por ni ne pretigis, ne surmetis sur ĉeneton 50 bidojn lignajn eĉ ne orajn. Malgraŭ tio la rozario havas pli grandan valoron ol oro, ol diamantoj de la tuta mondo!

La Plejsankta Virgulino ĝin konfidadis al sanktaj animoj, kaj kiam Ŝi venadas el ĉielo surteren, Ŝi mem ĝin ĉiam pie tenas en siaj manoj. Ĉe ĉiu vizito Ŝi petas senkulpajn infanojn: Preĝu la rozarion!

Honorantoj de Maria el vicoj de klerikaro kaj laikoj rilatis al la rozario tiel serioze, ke ili ĝin en sia spiriteca vivo opiniis post sankta meso kiel la plej gravan. Papo Johano la 23-a tion konfirmis, kiam li diris: „Sacerdoto post breviero, laiko post sankta meso devas havi en la manoj rozarion kaj pie ĝin preĝi.“ Li mem estis ekzemplo, ĉar ĉiutage li preĝis la tutan rozarion kun 15 misteroj kaj tion eĉ estante sur la papa katedro. Kie li trovis por tio tempon? Kiam la amo al la Patrino demandas pri la tempo? Kiam ĝi atendas la ofican libertempon?...

La rozario ne estas ordinara perla ĉeno. La rozario estas:
La ĉeno, kiu altiras ĉielon al ni kaj nin al la ĉielo.
La ĉeno, kiu ĉiam pli forte katenigas Satanon kaj ĉiam ĝin igas kontraŭ ni pli senpotencan.
La ĉeno, kiu donas al ni forton de la Sankta Spirito, kiu fortigadis kredkonfesantojn kaj martirojn de ĉiuj epokoj...

Ni forlasu tiun malĝustan opinion, ke la rozario estas nur por maljunulinoj... Por maljunulinoj ĝi estas ornamaĵo de la tremantaj manoj. Por juna viro ĝi estas kompaso, por deflankiĝi nek dekstren nek maldekstren, sed ĉiam rekten direktiĝi al Dio. Al juna patrino ĝi iĝos fortigilo, por ke Ŝi fiksante rigardon al la Patrino de Dio ĉerpu kuraĝon firme paŝi apud siaj infanoj, eĉ se la mondo ilin levas, aŭ mallaŭdas...

Kaj por ceteraj gejunuloj? Sen la rozario ili estas kvazaŭ sen armilo kontraŭ superforto! La gejunuloj plu bezonas la rozarion kiel panon! Kiel por la pano ni neniam perdas apetiton, tiel eĉ neniam devus trivialiĝi al ni la sankta rozario!

La rozarion ni bezonas kiel aeron, akvon kaj panon. Dankemo al Dio kaj amo al la Plejsankta Patrino ĝin rekomendas. Reveno al la rozario estas reveno sur la Koron de la Patrino! Sur tiu koro sin sentas bone malgranduloj, eĉ granduloj... „Ave, Ave, Ave, Maria...“

Miriam Liptovská

al la indekso


  LA PATRINO LA PLEJ PURA

La mondo, en kiu ni vivas, vokas pri la pureco. La vorto “ekologio” estas ofte eĉ superflue uzata. Kvazaŭ ĝi jam mem pri si perdus sian signifon, kvazaŭ ĝi devalutus sin. Oni vokas pri la pureco de la areo, pureco de la manĝovaroj, oni vokas pri la pureco de la akvo, grundo, simple la vivmedio, en kiu vivas la homo, devus esti pura.

Sed ne estas nur la medio, en kiu loĝas la homoj, sed ankaŭ la medio, kiu ekzistas interne de la homo – la homa animo. Kaj tio estas la loko, ĉar ĝin ĉiu portadas interne de sia estaĵo, en la koro, kiun oni dum ekologiaj konsideroj forgesas. Estas neordinare, ke kio estas al ni la plej proksima, tion ni forgesas. Kaj ĝuste tio estas la pureco de la koro, pureco de la animo, pureco de la pensoj, pureco de la intencoj aŭ kiel ajn ni tion nomos, el kiuj eliras puraj interhomaj rilatoj.

Nenion oni povas oponi kontraŭ ekologio de la medio, en kiu vi vivas, sed estas necese al si meti la demandon, kia estas la medio, kiu vivas en vi. Ĉu via koro ne estas formetejo?

La demando, kiu nin devus interesi, staras ĉe Jesuo sur la unua loko. Jesuo parolas pri la pura koro. Kaj puran koron havis ankaŭ lia Patrino.

Ŝi havis la puran koron ne nur pro tio, ke Ŝi estis koncipita sen hereda peko, tiu makulo ne tuŝis Ŝin, sed Ŝi havis la puran koron ankaŭ tial, ĉar ĉion, kio estas Dia, Ŝi en ĝi konservadis. Kaj la medion, kiun havas la homo rezervitan por Dio, la medion, en kiun Dio eniras, Dio mem per sia ĉeestado purigas. Tial estis la koro de Maria dekomence pura.

Nur en la puran homon, kiu estis Maria, eniris la Dia Vorto, kiu iĝis la homo.

Tio, en kia medio ni vivas, ne tiom efikas al la rilatoj inter la homoj. Por la rilatoj inter la homoj havas la esencan signifon tio, kiel ni sentas nin interne. Se ni mem estas kun ni malkontentaj kaj malbone ni rilatas kun ni mem, ni konsekvence ne povas bone rilati kun tiuj, kiuj estas ĉirkaŭ ni.

Tiuloke estas la Virgulino Maria pli ol la ekzemplo. Krom tio Ŝi ankoraŭ estas instrukcio. Ŝi estas alvoko. Havu la puran koron! Ni purigadu tiun ĉi gravan spacon!

Ni homoj ofte kavas la tendencon havi ĉiujn aferojn en la ordo, kaj precipe – kaj pri tio oni nuntempe sufiĉe forte zorgas – por havi ĉiujn valorojn kunmetitajn en la kapo. Por ke ni havu ĉion racie reordigitan. Kaj poste ni havas la impreson, ke ĉio estas en la ordo, poste ni pensas, ke tie, kie estas la ordo, estas ankaŭ la pureco. Sed la homa vivo ne eliras el la kapo. La homa vivo eliras el la koro. Estu ĝi la vivo persona, la vivo kun tiuj aliuloj aŭ la vivo kun Jesuo Kristo. Lia patrino nin al Li alkondukas. Ŝia koro, pura kaj nemakulita, estas tiu vojo, tiu pordego ĉiela.

Max Kašparů

al la indekso


  LA RENKONTIĜO DE LA ESPERANTISTOJ EN LA URBO TŘEBOŇ

organizata fare de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, 11.-13.09.2015

Karaj legantoj, la proverbo diras “Homo planas, sed Dio ŝanĝas”. En du lastaj aperintaj n-roj de Dio Benu ni informis vin kaj invitis al partopreno de la renkontiĝo en la ĉefa pilgrimloko de Bohemio Svatá Hora u Příbrami - Sankta Monto ĉe Příbram. La restado estis mendita en tiea spiritekzerca domo. Sed maje ni ricevis de tie sciigon, ke pro kompleta renovigo de la pilgrimloko ĝi fermitas por pilgrimoj kaj ceteraj aranĝoj ĝis fino de la jaro. Tiukaŭze ankaŭ nia planita renkontiĝo estis nuligita. Espereble ĝi tie povos okazi venontjare jam en plibeligita tuteca aspekto de la pilgrimloko. Tial por la renkontiĝo estis trovita anstataŭa loko.

La sudbohemia urbo Třeboň (Trzebon) kun riĉa historio kunigita kun gentoj de Rožmberk (Roĵmberk) kaj Schwarzenberg (Ŝvarcenberg) situas en ĉarma pejzaĝo kun multaj fiŝlagetoj kaj ankaŭ estas konata pro sia torfa banloko. En multaj direktoj ĝi estas specifa precipe pro pitoreskaj monumentaĵoj de la urbokonstruada valoro, ĉar ĝi estas ununura urbo en Bohemio, kies urbocentro estas ĝis nun ĉirkaŭita per ĉiuj originaj urbaj pordegoj. Tial ĝi estis deklarita kiel urba rezervejo de monumentoj kaj la ĉirkaŭa naturo protektita naturregiono kaj biosfera rezervejo de UNESCO. La tuta tiu ĉi spektinda regiono dumsomere vivas per multnombraj turismaj vizitoj. Se iu tiujn ĉi vizitindajn lokojn ankoraŭ ne konas, do tial estas necese akcepti nian inviton al ilia vizi to lige kun spirita programo, kiun proponas la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA.

La renkontiĝo okazos en antikva eks monaĥeja konstrukomplekso en la centro de Třeboň, kiu kun preĝejo de la V. Maria la Reĝino kaj sankta Jiljí (Egidio) estas la plej frapa dominanto de la negranda origina urba centro. Krom tio estas tie vasta kastela konstrukomplekso kun la apuda parko, pitoreska urboplaco, jam la menciitaj urbaj pordegoj kaj multaj pluaj monumantaĵoj kaj belaj lokoj. Kaj tio sur malgranda areo, por kies vizito oni ne bezonas multan tempon.

La plej valoran parton de la origina aŭgustenana monaĥejo administras tiama paroĥo kaj ĝi estos loko, kie okazos la renkontiĝo. Al la dunava gotikstila preĝejo alpremiĝas belega krucstila koridoro kun bontenada edena ĝardeno, sur ekstera flanko estas ankoraŭ plua ĝardeneto kun ŝirmejo, kie eblas aranĝi diversajn programerojn aŭ nur simple ripozi. En la 1-a etaĝo estas je dispono 5 dulitaj ĉambroj kun eventuala ebleco de aldonlito, do por tri personoj. La dulitaj ĉambroj havas komunajn necesejojn kaj duŝejojn aparte en la koridoro. Je dispono estas ekipita kuirejo, kie eblas prepari manĝojn. La prezo por unu persono / unu nokto estas 200 CZK aŭ 8 €.

Ekzistas ankaŭ ebleco loĝigi kelkajn partoprenantojn en moderne ekipita privata pensiono en dulitaj ĉambroj. Distanco inter la pensiono kaj la loko, kie okazos la programo estas kelkminuta promeniro tra la urba parko. La prezo por unu persono / unu nokto estas 350 CZK aŭ 14 €.

La du matenmanĝojn la partoprenantoj mem prizorgos en la monaĥeja kuirejo. La tagmanĝojn kaj vespermanĝojn eblas men di el proksima banloka kuirejo, de kie ilia donanto ilin varmajn alveturigos. La ren kontiĝo kun la programo okazos rekte en la monaĥejo.

La urbo Třeboň estas bone atingebla kaj peraŭtomobile kaj pertrajne aŭ perbuse. Ĉiu aliĝinto ĝustatempe ricevos bezonatajn informojn, kiel atingi lokon de la renkontiĝo.

La aliĝilo estas almetita al tiu ĉi Dio Benu aŭ eblas ĝin akiri pere de interreto en formatoj PDF kaj DOC el la interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.ikue.org/cz.

Al la partopreno sincere invitas vin la komitato de la IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA. Venu, por ĝui belecon de la urbo kaj la fratecan medion de la renkontiĝo!

Provizora programo de la renkontiĝo en Třeboň

Vendredo 11.09.2015:
De la 14:00 alveno, loĝigo, kafumado. 17:00 Ebleco partopreni rozarian preĝon. 17:30 Ebleco partopreni sanktan meson. 18:30 Vespermanĝo. 19:30 Programo kun projekciado pri okazintaj aranĝoj (kongresoj, Bibliaj Tagoj, renkontiĝoj).

Sabato 12.09.2015: 07:00
Matena preĝo. 07:30 Matenmanĝo. 08:30 Konatiĝo kun la urbaj vidindaĵoj de la urbo Třeboň. 10:30 Mallonga konferenco kun elekto de la sekcia prezidanto. 12:00 Tagmanĝo. 14:00 Prelego de frato D-ro Petr Chrdle. 16:00 Esperantlingva Sankta Meso. 18:00 Vespermanĝo. 18:30 Rozaria preĝo (vespera preĝo). 19:30 Prelego de frato D-ro Max Kašparů.

Dimanĉo 13.09.2015:
07:30 Matena preĝo. 08:00 Matenmanĝo. 09:00 Prelego de Inĝ. Jan Kalný. 10:30 Sankta Meso kun paroĥanoj. 12:00 Tagmanĝo. 13:00 Fermo de la renkontiĝo. Adiaŭo. La programo estas laŭbezone malfermita por ŝanĝoj kaj kompletigoj.

al la indekso


  „REFORMISTOJ“ KAJ REFORMISTOJ

En lecionoj de historio oni lernas pri reformacio. Temas pri periodo de la 16-a jarcento. Ĉefaj personoj de la reformacio – reformistoj – estis Martin Luther, Jan Kalvin kaj Ulrich Zwingli. Ilia ĉefa ideo estis, ke „Eklezio devas ŝanĝiĝi“.

Sed rezulto de tio ne estis ŝanĝo al pli bona. Luther mem estis fine de sia vivo surprizita, kiel rapide la negativaj fenome noj, kontraŭ kiuj li volis batali, disvastiĝis ankaŭ en eklezia komunumo, kiun li mem fondis... La rezulto estis nur dispartigo, kiun la Eklezio kun doloro ĝis nun sentas. Sed en la sama 16-a jarcento estis ankaŭ aliaj reformistoj, eĉ se ilin historiistoj per tiu ĉi nomo plej ofte ne nomas: sankta Johano de la Kruco, sankta Terezo el Avilo, sankta Ignaco el Loyola, sankta Karolo Boromeo. Ankaŭ la Eklezio por ili multe pli ofte ol nomo reformisto uzas alian atributon: sankta. La reformon (do ŝanĝon al pli bona, renovigon) ili komencis de si mem. Ilian strebon ni povus esprimi tiel: „mi mem devas ŝanĝiĝi“. Kaj per sia ekzemplo ili ekzaltis multajn aliulojn. El fruktoj de ilia „reformo“ ni rikoltas utilon ĝis nun. Agado de tiaj reformatoroj ne estas limigita je 16-a jarcento – la jarcento de reformacio. Antaŭ ok jarcentoj apartenis al ili ekzemple sankta Francisko el Asizo kaj sankta Klara, sankta Dominiko... Kaj ankaŭ nuntempe ekzistas ebleco komenci sin mem „reformi“. Kaj per tio ŝanĝi Eklezion eĉ mondon.

Eble ankaŭ vi sentas, ke estas bezonata ŝanĝo... Kia „tipo“ de reformanto vi volas iĝi? De la unua aŭ la dua tipo?

Sac. Pavel Zahradníček OMI (Transprenita el Milujte se 26/2013)

al la indekso


   ORGENO – REĜO DE LA MUZIK-INSTRUMENTOJ IAME KAJ NUN

Orgeno estas unu el la malmultnombraj muzik-instrumentoj, kiun la apartaj periodoj ne signis per profunda spuro, nek per ŝanĝo de ĝia ekstera strukturo, nek per plenigo de elementoj de la interna strukturo.

La efektiva komenco de la orgeno en la nuntempa kompreno estis la instrumento nomata hidraŭla orgeno, do akva. Ĝi estis inventita fare de Ktesibios el Aleksandrio ĉirkaŭ la jaro 179 aŭ, kiel informas Erdman kaj Drobner, en la 3-a jarcento antaŭ Kristo. La nomon „akva“ ĝi ricevis danke al la mekanismo premanta la aeron al tuboj helpe de akvo.

La orgeno baldaŭ tra Germanujo atin gis Okcidenton, kie en la antikva Romio, simile kiel en Bizanco, ĝi solenigadis ĉiujn festenojn kortegajn kaj cirkajn ludojn. Ĝi apartenis ankaŭ ofte al la varoj de ilaro de la roma hejmo. Dum la unuaj jarcentoj ĝi estis la instrumento ege sekulara. La Eklezio, pro la timo antaŭ enirado de la paganaj ele mentoj en liturgion ekskludadis ĝin tute el la eklezia muziko. Nur en la dua duono de la 7-a jarcento papo Vitaliano la Unua eldonis la permeson por enkonduki orgenon en la liturgion de la Okcidenta Eklezio. En la jaro 757 la bizanca imperiestro Konstantino Kopronymos sendis donace orgenon al la reĝo de Frankoj Pepino la Malgranda, kiu lokigis ĝin en la preĝejo en la urbo Compiegne. El Bizanco ricevis orgenon ankaŭ la imperiestro Karolo la Granda. La laŭvica tiutipa instrumento en Eŭropo estiĝis en Aĥeno (Aachen) en la jaro 826 surbaze de la ordono de Ludoviko la Unua. La unuaj orgenaj instrumentoj sur la teritorio de Eŭropo estis tre malgrandaj, havantaj apenaŭ 15-18 klavojn. Dumtempe ĝi komencis ĉiam disvastiĝadi. Tamen disfloron de la orgenkonstruado oni datiĝas al la jaroj 1650-1720. Ĉi tiu periodo karakteriziĝis per la konstruado de orgenaj instrumentoj. La periodo de ĝia finiĝo datiĝas inter la jaroj 1720 kaj 1780. Fine de la 18-a jarcento ekestis eksplicita dekadenco de la signifo de tiu ĉi muzik-instrumento.

En Polujo la orgeno tre frue trovis la bonan terenon. Kiel informas Mariano Dorawa, se akcepti kiel veran mencion devenintan el Annales seu Cronicae incliti Regni Poloniae de Johano Dlugosz, la unua orgeno en Pollando estis konstruita jam en la jaro 966 en la krakova katedralo.1 La pli certiga informo el la kroniko de Vincento Kadlubek rilatas al la orgeno sur la kortego de Kazimiro la Justa. El la jaro 1343 devenas la fonte dokumentita sciigo pri la kreo de la unua orgeno sur la teritorio de la norda Polujo, kiu estis konstruita en la preĝejo de Sankta Jakobo en Toruno (Thorn). Kiel informas Dorawa, oni povas supozi, ke surlime de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj la orgenon posedis almenaŭ ĉiuj pli grandaj preĝejoj, do la katedralaj kaj klostraj.

Precipe viviga agado en la fako de la pola orgen-mastrumado datiĝas en la dua duono de la 17-a jarcento. Paraleltempe kun la plibonigado de konstruado de la orgenoj kreiĝadis ankaŭ ĝia ekstera ŝirma mantelo, kies la frunta parto kun la lokigitaj en ĝi tuboj (orgena prospekto) ricevadis diversajn fornojn.

Je la fino de la 18-a jarcento, simile kiel en Okcidento, ankaŭ en la pola orgen-konstruado ekestis iu regreso, karakteriziĝinta per simpligo de la ekstera ŝirma mantelo kaj la modernigo de orgen-mekaniko.

Orgeno estis la nedisigebla elemento de kreado de tiaj eminentaj komponistoj kiel: J. S. Bach, W. A. Mozart, F. Liszt kaj F. Mendelssohn. En unu el leteroj al sia patro Wolfgango Amadeo Mozart tiel skribis pri la orgeno: „En miaj okuloj kaj por miaj oreloj la orgeno estas la reĝo de la muzik-instrumentoj“.2 La perfektan bildon de la orgeno donis ankaŭ Antonio Sapalski en Gvidlibro por orgenludistoj (Przewodnik dla organistów) en la jaro 1880. Li priskribis ĉi instrumenton per jenaj vortoj: „En la voĉo de orgeno, kiel en jena kristnaska kanto laŭdanta la plej grandan el la plenumiĝintaj dramoj en la mondo – vi aŭdos: la kantadon de homo ek de la ploro de bebo – de la murmuro de preĝo ĝis la himno de instigita viro. Birdoj arbaraj ekaŭdiĝas kvazaŭ laŭdante Dion sub la ĉielo en arbareto kaj super la altkreska spikaro sovaĝa besto, kiel la leono en dezerto, per kriego la timegon ekvekas – hurlas ventegoj je la onda maro – kaj fine super la boato de Petro malaperas nuboj, kaj en la lumo oni aŭdas la kantojn de Anĝeloj kaj kantadon de elektitoj de Dio. Orgeno, tio estas la ventobloveto, tio estas la sonanta fluo, kiu ventas per la preĝo al ĉielo, la ventego, kiu korojn en superĉielajn landojn levas, la uragano, kiu fiere fruntojn en pulvon kaj pulvoron klinigas“.3 Ĉi tiu priskribo estas tiel sugesta, ke ĝi ne bezonas komentarion.

Kiel videblas, tra la jarcentoj de sia ek zistado la reĝo de la muzik-instrumentoj estis plenŝate traktata. Ĝi vekadis fascinon de ĉiuj homoj, ne nur tiujn eminente muzi ke talentajn. Ankoraŭ „hieraŭ“ la sono de la orgeno en multaj landoj fascinadis korojn de la fideluloj, klinigadis ĝisteren fierajn ho majn fruntojn ...

Kaj kio hodiaŭ ...? Kio okazas al la eklezia muziko? Ĉu ĝi ne entenas ĉiam pli ofte elementojn tipajn por la distra muziko, enkondukitajn por kvazaŭa pliprofundigo? Ĉiam pli ofte oni aŭdas en la preĝejoj kantojn plenumatajn kun la muzika bazo de perkutiloj devenantaj el elektronikaj instrumentoj, kiuj ne estas decaj por esti paĝioj de reĝo. La ununura nomo, por kiu ili konvenas, estas la reĝa burleskulo, kiu provas imiti sian potenculon, prenante de lia mano sceptron. Plurfoje belaj ekleziaj kantoj estas plenumataj en la ritmoj ekde latinamerikaj ĝis diskoo-ripozigaj. Tio estas des pli drama, ĉar homoj estas koncerne tion indiferentaj. Estas por ili egale, kian muzik-fonon havas la sankta Liturgio, pli malbone, al iuj eĉ tio plaĉas. Ĉiam pli ofte estas aŭdataj la asertoj: „agrable, kiel gaje, ritme, pli bone ol kun la tuba orgeno, pli moderne“.

Kaj la reĝo de muzikaj instrumentoj staras, ofte polvokovrita, malzorgita, forlasita ... staras kaj pririgardas, starigante samtempe la demandon: al kio ĉio tio kondukadas? Iuj orgenoj troviĝantaj en polaj preĝejoj vidis jam multon, sed tiajn okazintaĵojn, kiaj okazadas nun ili ne vidis. Kaj ili staras kaj silentas, ĉar neniu volas aŭdadi ilian ludon, ĉiam malpli da homoj volas el ili aŭdi sonojn, ĉiam malpli da homoj kun ili kantas. Ilia plej grava rolo estas pliprofundigo de la liturgio, precipe temas pri la akompanado de la kantado de la fideluloj per la majesta sonaro. Bedaŭrinde ĉiam pli ofte la orgeno neniujn povas lud-akompanadi. Estas tiel pro tio, ke ĉiam malpli da kredantoj aktive partoprenas en la kantado dum celebrado de la Sanktaj Mesoj kaj diversaj aliaj Diservoj. Tre ofte en la preĝejoj kantas nur orgenisto. Kial ne kantas fideluloj? Pro kio? Ĉu ili timas? Kion? Ĉu en la Dia Domo timi? Kie ni estas pli sekuraj? Ĉu ili ne konas tekstojn? Ĉu uzo de projekciiloj de la tekstoj, kantaroj, ĉu tio ne eblas? Ĉu ili ne scipovas kanti? Por Sinjoro Dio ne gravas, ĉu ni kantas false aŭ ne, plej grave estas, ke ni kantu el la tuta animo, el la tuta koro, en kiu Li mem, Dio-Homo, volas ekloĝi dum la Eŭkaristio. Ni devas de nin mem postuli, eĉ se aliaj de si ne postulas, preni la ekzemplon de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, kiu diris ĉi vortojn. Ni prenu de li ĉi tiujn vortojn, ĉar li estas nun nia sanktulo. Ni devigu nin al la farado plibonigi la situacion, kia ekzistas en la muzika mantelo de Plejsankta Oferceremonio. Jen de ni mem multe dependas. Deviga tamen estas la malmulto. Sufiĉas komenci kanti, tio estas la granda faro kaj nenionkosta. Ĉu niaj koroj estas jam tiomgrade pezigitaj, ke ili ne leviĝos ĉe la sonoj de orgeno ĉielen, niaj pensoj tiomgrade devojiĝintaj, por ne direkti al Dio, ĉu niaj fruntoj estas tiel fieraj por ne esti rilatantaj al la Ĉielo? Certe tiel ne estas. Kristo scias, ke la hejmoj de niaj koroj estas difektitaj per pekoj, sed Li volas veni al ni, same kiel Li volis veni al Zeĥarja.

Marek Bochniak

1/ M. Dobrawa, Organy. Konstrukcja i funkcja, Toruń 1971.
2
/ W. A. Mozart, Listy, przekł. I. Dembowski, Warszawa 1991, s. 171.
3
/ A. Sapalski, Przewodnik dla organistów, Kraków 1880, s. 23-24.

El: Cywilizacja. O nauce, religii, moralności i sztuce, Nr 2/2002, s. 234-236.
Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


  ORDO AB CHAO (Ordo el kaoso)

Ĉe rigardo sur la nunan mondon oni facile akiras impreson, ke ĝi pli enfalas kaoson, ol ĝi eliĝas el ĝi. Rilatas tio okazaĵojn, informojn eĉ ideojn, kiel ili sur la homon rulfalas el amaskomunikiloj.

Entrudiĝas demando, al kio servas la amaskomunikiloj?

Kreskas informiteco, sed samtempe kva zaŭ ĉiam pli mallarĝiĝus spaco de la homa renkontiĝado. Ĉiu opinio vekas fortan malkonsenton jam per tio, ke ĝi estas esprimita, sed ĉiuj probatalantoj de kiu ajn opinio estas konvinkitaj, ke ili rajtas esprimi tiun sian. Emocioj ŝvele balancas tien kaj reen, sed ne estas konstruktivaj. Komunistoj kontraŭ faŝistoj, antikomunistoj kontraŭ antifaŝistoj, maldekstruloj kontraŭ dekstruloj, centristoj kontraŭ ekstremistoj. Tra virtuala spaco flugas abstraktaĵoj, kies klareco estas ĉiam pli malgranda, sed ĝia emocia potencialo kreskas. Ne nur ili ne elmodiĝas, sed kreiĝas konstante la novaj. Ĉiam pli multaj vortoj iĝas prajmo de senparola agresemo. En amaskomunikiloj defilas politikistoj, partianoj, elektantoj, separatistoj, konsumantoj, okupitoj, uzantoj, sportistoj, aktoroj, emeritoj, enmigrintoj, islamistoj, bankistoj, tero ristoj kaj sennombra vico de pluaj nomoj, nur la homoj tie mankas. La homo iĝas nur abstrakta nocio.

La mondaj okazaĵoj estas imprese pri skribitaj, por ke ili ekinteresigu kaj ĉiu sin povu senti kiel partoprenanto. Ja eĉ ĉiu povas pri ĝi fari sian opinion. Sed kerno de tiuj ĉi okazaĵoj povas resti netuŝita. Grave estas, ke la ĉeesto estu interna, enhavanta ĉiujn homojn kaj ke ĉiuj komprenu sin mem nur pere de amaskomunikila spegulo.

Mondmilitoj ekflamintaj per ideologia entrudigo kaj financaj intrigoj en lasta jar cento estas okazoj por tutmonda spirita re novigo, kies enhavaĵo devas ankaŭ esti konstato, ke reganto de tiu ĉi mondo estas – ne abstrakta – diablo, kiu estas en fina militiro al perversa sekularigita mesieco. Ĝi estas pure surtera vizio de mesieca reĝejo, kiel ĝi estas konata el evangelioj.

Ĉu eble ne memorigas fanatika generado de leĝoj per politikaj institutoj tiun tipan trajton de hipokriteco demaskitan de evangelio? Ĉu ne trairis en historio ankaŭ fariseismo tra kompleta sekularigo? Ĉu ne estas sufiĉe evidenta, ke tro multe da leĝoj, en kiuj ne kapablas orientiĝi eĉ leĝdonantoj, kaŭzas malfacilaĵojn al honestaj homoj, sed ili faciligas la vivon de deliktuloj? Dissplitigo de la homa socio per superŝuto de senbezonaj kaj per neĉeesto de bezonaj leĝoj atingas sian supron.

Kaj kion diri pri elpelo de monŝanĝistoj kaj komercistoj el templo fare de Jesuo? Ĝi estas ununura faro, ĉe kiu Jesuo uzis per forton, kvankam pro simbolaj kialoj. Mon ŝanĝistoj, malantaŭ kiuj staris reprezentantoj de la templo, stampis siajn proprajn monerojn, validajn nur en la templo por aĉeto de bestaj oferaĵoj. Ili tiel elpensis perfektan manieron, kiel per bona kurzo monigi kredon de tiuj, kiuj vizitis templon por adori Eternulon.

Hodiaŭ estas la tuta mondo tia templo kaj vizio de mesieca regno konstruita nur per homaj fortoj estas demokratia kredo, kiu sin turnas ĉirkaŭ idolkulto de mono ĉirkaŭvualita per kaoso.

Latinan terminon ordo ab chao, kiu estas iom neklara, oni tradukas kiel „ordo (eliranta) el kaoso“. Sed ĝi ne esprimas nur senkulpan spekulacion, sed metafizikan sintenon al realeco. Ĝi esprimas agadprogramon de okultisma komploto, kiu ne strebas pri natureca ordo, kiel oni povus, ja eĉ devus doni al tiu, kiu ne apartenas al ĝia membraro; ĝi ne signifas supozante spontanean evoluon direkte de kaoso al natureca ordo, sed male. Ĝi estas esprimo de spirita devojiĝo, kiu kredas, ke renverso de la natura ordo de estado kreita de Dio forprenos de Dio Kreinto regadon super la mondo.

Tio estas senco de la kaoso, kiun sur diversaj niveloj de ekzistado elvokas kaj kreas tiuj, kiuj estas en ĝin – metafore dirite – „iniciitaj“, per maniero rezistanta tiun biblian, kaj kiuj havas „regnon de mallumo en tiu ĉi mondo“, kiel diras sankta Paŭlo (Efe 6,12). Sed regno de mallumo estas neniu ŝtato aŭ monarĥio aŭ respubliko. Ĝi estas regno de sekretigitaj, sed konkretaj transversaj rilatoj kaj intencoj de tiuj, kiuj rifuzis amon al la vero.

Diversaj ŝtupoj de tiu ĉi renversita „inicio“ kadre de tiu ĉi regno havigas certan po von al unuopuloj en la mondo, sed ĝia suverena kaj senkompromisa kreditoro estas patro de mensogo venkita per Kristo sur Golgoto. Potenco de tiu ĉi murdanta mensogo, kiun fine de historio Kristo per sia reveno entute, plene kaj porĉiame forigos, superas homon, do individuon eĉ ĉiujn homojn entute, sed ne Dion. La kreitaro dume sub gvido de Dio proksimiĝas al sia fincelo, kvankam la homaro estas devigata samtempe porti ankaŭ konsekvencojn de akcepto de tiu murdanta mensogo, do de la hereda peko staranta komence de la historio. Unuiĝinta procedo de la homaro komencita per kreo kaj inspirita de Dio daŭrigas. Sed ĝi ne povas eviti krucon, ĉar nur pere de ĝi la homo ricevas savon kaj ĝi en iu tutmonda aspekto antaŭiros ankaŭ publikan videbligon de gloro de Jesuo Kristo fine de la historio, kiel profetas la evangelio.

Milan Glaser

al la indekso


   VIZITO DE LA SURMONTA PILGRIMLOKO SVATÝ HOSTÝN

En la 20-a de junio grupo de esperantistoj de la E-kluboj en Přerov kaj Olomouc vizitis la konatan moravian pilgrimlokon Svatý Hostýn, kiu estas konata al partoprenintoj de la IKUE-kongresoj en Olomouc 1995 kaj Kroměříž 2002. Tre bela travivaĵo estis ĉeesto de la sankta meso en la belega baziliko, kiun celebris tri sacerdotoj por partoprenantoj de la Unua pilgrimo de la preĝejaj kantgrupoj. Malgraŭ tio, ke estis prognozita ne tro bela vetero, kiu certe deturnis de la partopreno kelkajn personojn, tamen ĝi estis danke al Dio bela.

 al la indekso


  ĈU ANKAŬ BESTOJ APARTENOS AL BELEGO, KIU EKZISTOS?

Iu maljuna pastro sin turnis al helpepiskopo de Salcburgo Mons. D-ro Andreas Laun kun demando, ĉu ankaŭ bestoj havas esperon je estonta gloro – je ĉielo, eterna vivo... Maltrankviligas lin penso, ke ili simple malaperos en neniecon. Laŭ episkopo Laun propradire la demando direktas al Dio. Temas – fake esprimite – pri problemo de „teodiceo“ (solvanta rilatojn inter la justeco de Dio kaj la ekzisto de la malbono). La tuta problemo tekstas: „Bestoj ne havas nemorteblan animon kaj ne estos do savitaj. Ilia valora vivo estas propradire perdita! Ĉu tiel estas?“

Se iu ne vidas diferencon inter la homo kaj besto...

Estus ne nur neafable, sed ankaŭ neobjektive kaj nejuste rifuzi la demandon pri la eterna vivo de la bestoj kiel infanecan aŭ ankaŭ senbezonan! Tia demando devus aperi ĉe ĉiu kredanta homo.

Sed ne eblas priparoli tion kun nekredanto, kiu vidas neniun diferencon inter besto kaj homo, sed malgraŭ tio li ofendiĝos, se iu nomas lin azeno, simio kaj malsaĝa anserino! La homo „onidire estas nur alia besto“, ĉu simioj estas niaj pragepatroj? Tion argumentas darvinismo, konvinko, ke el nenio ekestis io, ja eĉ io, kio estas pli bona ol nenio. Tiuj homoj eĉ ne scias, kial ami homojn, kiuj estas ja nuraj bestoj, ĉar ja bestoj estas nur amaseto da materio kaj la homo ankaŭ ne amas ŝtonojn aŭ amason da argilo.

Ankaŭ „reenkarniĝado“ kaj „homaj rajtoj de bestoj“ estas eraro

Pli proksimen al la vero eĉ ne estas tiuj, kiuj asertas, ke la bestoj estas renaskiĝo de iu homo, eble de mortinta avino, kaj tial ili devas esti amataj kaj oni devas ilin bone trakti. Ĉu do amo al la bestoj estas „fakte“ nura amo al la avino aŭ la mortintoj? Kial do poste estus necese paroli pri la amo al la bestoj? Pli ĝusta do estas tio: La vera amo al la bestoj lasas al hundo, elefanto aŭ merlo kaj truto ilian naturecon kaj amas ilin kiel bestojn, tiajn, kiaj ili estas. Ĉiu besto povas resti, kio ĝi estas, ĝi bezonas nek legitimilon de antaŭuloj, nek iujn homajn rajtojn. Tio, kio al ili apartenas, estas difinitaj „rajtoj de bestoj“, kiujn ili havas kiel Diaj kreitaĵoj, nenion pli, sed ankaŭ nenion malpli!

Dio amas siajn bestojn

Kaj nun venas la supre dirita demando! Ni devas direkti nian rigardon al Dio, kiaj povas esti celadoj de Dio koncerne bestojn, kion ni pri tio scias, kion ni povas konjekti kaj kion al Li lasi kiel Lian surprizon por ni.

Oni povas facile pruvi, ke Dio amas ne nur nin homojn, sed ankaŭ siajn bestojn. Unue ni rigardu historion de la kreo. Tie tekstas: „Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco. Kaj fariĝis tiel. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona“ (Gen 1,24-25). Do Dio mem diras al ni, ke kreo de bestoj estis bona, ke ĝi sukcesis kaj fakte ĉio, kion Li kreis, estis ne nur bona, sed ja eĉ „tre bona“ (Gen 1,31).

Kompreneble, ke Dio scias, ke ĉiuj bestoj estas Liaj kreitaĵoj kaj Lia posedaĵo! (Al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj kaj la brutoj – vidu Psa 50,10.) Se ni tion resumas, en la Biblio tekstas: „...Vi amas ĉion, kio estas, kaj nenion naŭzas el tio, kion Vi faris, ĉar se Vi ion malamus, vi ne kreus tion. Kiel povus io ekzisti, se Vi tion ne volus, aŭ povus konserviĝi, se Vi tion ne vokus por ekzisto? Sed por ĉio vi havas atenton, ĉar ĉio estas via, Plejpotenculo, amanta vivon...“ (Saĝ 11,24-26)

Peko: malbono difektas harmonion de kreitaĵaro

Ke bestoj estas belaj kaj bonaj, tion ekkomprenis tuj ankaŭ homo. Li ĝojis pro ili kaj ilin nomis (Gen 2,19)

Atako de diablo unue direktiĝis kontraŭ rilato de homo kun Dio! Per tio, ke li pekigis homon, li unue neniigis ilian amon al Dio, samtempe kun tio rilaton inter viro kaj virino (Gen 3,16) kaj sekve de tio ankaŭ rilaton al bestoj, ĝis nun ofte signita per ambaŭflanka timo (Gen 9,2).

Kontraŭe al tio jam malnovtestamenta profeto Jesaja priskribas estontan restaŭron de Dia ordo, kaj sekve de tio ankaŭ pacon inter homoj kaj bestoj. Tiucele servas kvazaŭ „fabelaj“ bildoj, kiujn Jesaja en siaj profetaĵoj uzas, kiel „leopardo kuŝos kun kaprido“ kaj „suĉinfano ludos super la truo de aspido“ – sen okazo de malfeliĉo (Jes 11,6-8).

Dia kompato por bestoj

Sed returne al Dia amo al bestoj: Biblio ankaŭ rakontas pri Dia kompato por bestoj, precipe bele en okazaĵo de sia rezistema profeto Jona. Li kiel profeto ne volis allasi, ke Dio ne volas pereigi urbon Nineven, kiu kaŭzis al Li tiom da ĉagreno, kaj ne volas al Li permesi la detruon rigardi. Dio demandas sian nekompreneman profeton: „Kaj ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon, en kiu troviĝas pli ol cent dudek mil homoj ... kaj tiom multe da brutoj?“ (Jon 4,11).

Biblio rakontas pri bestoj, kiuj Dion obeas kaj servas Lin

Leonoj ne devoros Danielon (Dan 6,25). Estas fiŝo, kiu helpos al Jesuo en disputo pri imposto. Jesuo diris al Petro: „Iru al maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.“ (Mat 17,27)

Ankaŭ azeno havas specialan pozicion en la vivo de Jesuo: Jesuo sidante sur azeno eniras Jerusalemon (Luk 19,30). Al temo pri azeno apartenas ankaŭ ŝatata evento kun azenino, kiu apartenis al profeto Bileam: La azenino vidis anĝelon de la Eternulo, kiu stariĝis sur la vojo, pli frue ol la profeto mem kaj ĝi haltis. Bileam ekkoleris kaj ekbatis la azeninon, sed tiam energie ekintervenis anĝelo por defendi azeninon kontraŭ Bileam (Nom 21, 22).

Ankaŭ por la homo danĝeraj bestoj finfine servas realigi planojn kaj intencojn de Dio: akridoj, kuloj, ranoj, kiuj devigis faraonon kaj liajn egiptojn finfine al cedo (komp. Eli 8 kaj10). Similan taskon ankaŭ havas venenaj serpentoj surdezerte, kies tasko estis alkonduki pekulojn al konvertiĝo (Non 21,6).

Dio uzas bestojn ankaŭ en paraboloj

Dio mem zorgas pri sia popolo kiel aglo, „kiu vekas sian neston, flugpendas super siaj idoj, tiel Li etendis siajn flugilojn, prenis lin, portis lin sur siaj flugiloj“ (Rea 32,11).

Dio rilatas pekulon kiel ursino, kiu perdis la infanojn (Hoŝ 13,8). Kion tio signifas, la profeto opinias, ke tio bezonas neniun pli proksiman eksplikon.

Dio estas kiel leono, kiu ne permesas preni sian rabaĵon (komp. Jes 31,4). Jesuo estas komparata kun ŝafido, kiu estas oferata. Dio ankaŭ pli longan tempon permesis, ke al Li estu alportataj bestoj kiel ofero, kvankam pli poste Li haltis tiun manieron de adorado, kiu ne plu validis (komp. Psa 50,9). Nur kiel paralelaĵo transvivas praktikado de bestaj oferaĵoj, kaj tio sur prominenta loko, kiam nuntempe sacerdoto dum ĉiu sankta meso ripetas dufojan vokon de Johano la Baptisto, la vokon, per kiu estas memorigata historio de eliro el Egiptujo, kaj ĉe tio li komparas Jesuon kun oferita ŝafido: „Jen la Ŝafido de Dio, jen tiu, kiu forigas la pekojn de l´ mondo!“ (Joh 1,29.36)

Ŝafoj en bibliaj paralelaĵoj havas simile kiel azeno specifan pozicion: por ekspliki amon al homoj, Dio memorigas al ni amon de bona paŝtisto al siaj ŝafoj. Al tio cetere respondas ankaŭ evento pri amo al bestoj, kiun rakontis profeto Natan al reĝo David, por lin alkonduki al ekkono de lia granda peko: Iu riĉulo prenis ŝafon de malriĉulo kaj buĉis ĝin. Fiagon de la riĉulo klarigas profeto per tio, ke li priskribas amon de la malriĉulo al la besto: „Malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris, kaj ĝi elkreskis ĉe li kaj ĉe liaj infanoj kune kun ili. El lia peco ĝi manĝis, el lia kaliko ĝi trinkadis, kaj sur lia sino ĝi dormadis, kaj ĝi estis por li kiel filino.“ (2 Sam 12,3)

Sankta Spirito, certamaniere la plej mistera el tri diaj Personoj, estas komparata kun kolombo kaj de tiam Li estas tiel bildigata en kristana arto (Luk 3,22).

Bestoj kiel pruvosigno de Dio kontraŭ homa aroganteco

Estas tio bestoj, kiuj celas montri al Ijob, kiel granda estas Dio kaj kiel malgranda estas li mem. Dio memorigas al Iob leonojn, korvojn, strutojn, cervojn kaj aliajn bestojn, sed antaŭ ĉio hipopotamon kaj krokodilon, kiuj estas precize priskribitaj. Dum ilia observo Iob devas finfine ekkompreni, kiel granda kaj admirinda estas kreipova forto de Dio. La bestoj estas en tiu ĉi evento kiel pruvoj de Dio en la buŝo de Dio mem (Iob 39,1-30). Ĉu hipopotamo estas „bela“? (Iob 40,15) Verŝajne ne tro, sed majesta ĝi estas kaj ĝi estas ankaŭ unu el impresaj „spuroj“, kiujn postlasis Dio mem en sia kreitaro, por ke homoj en ili legu kaj ekkonadu lian majeston.

Kia estas „Dia plano“ por bestoj?

La metita demando, ĉu la bestoj disfalos en neniecon, aŭ ĉu estas certa espero, estas legitima, ĉar Dio kreis la bestojn kaj amas ankaŭ siajn bestojn. Sur tiu ĉi fono ekaperas demando de maljuna pastro: Ĉu Dio kreis bestojn nur por mallonga tempo por la homoj surtere, aŭ por ili ekzistas iu „Dia plano“? – En Biblio antaŭ ĉio troviĝas tri lokoj, kiuj dubigas eblecon, ke kun bestoj estas tio tiel, „ke ili pereiĝos, kvazaŭ ili neniam ekzistus“.

Kreitaĵaro estas subigita al pasemeco, sed restis espero...

Unue diras Paŭlo: „Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni. Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio. Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero, ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio. Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun.“ (Rom 8,18-22)

Kaj tio povus validi ankaŭ por bestoj: „Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.“ (Rom 8,25) Tradukite: Ni povas ankaŭ por bestoj „esperi“, eĉ se ni ankoraŭ ne vidas, kion tio devas signifi. Sed ke ili atendas tute „vane“, tion Paŭlo certe ne opinias.

Ni atendas ... novan teron!

Due en la Sankta Skribo ni legas: „Ĉar tiamaniere ĉio tio solviĝos (...) Sed laŭ Lia promeso ni atendas novan ĉielon kaj novan teron, en kiuj loĝas justeco.“ (2 Pet 3,11-13)

Kaj Dio diras jam en la Malnova Testamento: „La antaŭaj suferoj forkaŝiĝos antaŭ Miaj okuloj. Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron; kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri ĝi.“ (Jes 65,16-17) Kaj novtestamenta profeto komentas: „Kaj mi vidis novan ĉielon kaj novan teron; ĉar la unua ĉielo kaj la unua tero forpasis; kaj la maro jam ne ekzistis. Kaj mi vidis la sanktan urbon, novan Jerusalemon, malsuprenirantan el la ĉielo for de Dio, pretigitan kiel fianĉino, ornamita por sia edzo. Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la trono, dirantan: Jen la tabernaklo de Dio estas kun la homoj, kaj Li loĝos kun ili, kaj ili estos Liaj popoloj, kaj Dio mem estos kun ili kaj estos ilia Dio.“ (Apo 21,1-3) Ĉu vere estas ebla, imagi al si „novan teron“ nudan kaj – krom ni homoj – sen vivo kaj mortan?!

Bestoj en bildoj de estonta gloro

Kaj trie: Jesaja priskribas alvenantan gloron de Dio per belegaj bildoj, en tiuj liaj „bildoj“ vivas ankaŭ bestoj: „Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj. Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako. Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi. Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; ĉiuj ili venos el Ŝeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos laŭdon al la Eternulo. Ĉiuj ŝafoj de Kedar kolektiĝos ĉe vi; la virŝafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.“ (Jes 60,1-7)

Ĉielon ni ne kapablas „desegni“

El tiuj lokoj de la Biblio ne eblas fari „reklaman folion“ de la nova ĉielo kaj la nova tero – ankaŭ de la tero loĝigita de bestoj, sed ni povas plu rezultigi: Dio ne forgesas „siajn bestojn“! Ili ankaŭ apartenos per nekonata maniero al nova kreaĵo. „Nova tero“, se ĝi devas esti ankoraŭ pli bela ol la nuna, estas neimagebla sen kreskaĵoj kaj bestoj. Se „la ĉielo kaj la tero jam nun estas plenaj de Dia gloro“, kiel ni aŭdas en ĉiu Sankta Meso en Sanctus (kanto Sankta, sankta, sankta...), kaj se per tiu ĉi belego de la tero oni opinias ĉiujn belecojn de la mondo, tiam al tio apartenas ankaŭ bestoj eterne ĉeestantaj. Sed ili restos bestoj kaj ne povos „rigardi Dion“. Sed tiel kiel la plej fidela amata hundo vivas en familio kiel „familiano“ kaj ĉeestas ĉion ĉeestanta, simile tio devus esti ankaŭ en eterneco. Kiel iu hirundo erarenfluginta preĝejon ne komprenas la sanktan meson, sed ĝi ĉeestas ĝin. Tiu ĉi ĉeesto de la bestoj en la ĉielo eble malkovriĝos kiel unu el multaj ĝojaj surprizoj por ni. Se nin homojn Dio pli multe amas ol nin amas niaj gepatroj kaj geamikoj, poste okazos same ankaŭ kun bestoj. Dio ilin amas pli multe ol ni amas ilin, ni do lasu en bonfido nin surprizi.

Mons. Andreas Laun


(laŭ „Kirche heute“ 6/2013, aperinta en „Světlo“ 28/2013, redakcie aranĝita kaj mallongigita)

al la indekso


  LI VIDIS, AŬDIS KAJ SKRIBIS

Anglaj sciencistoj Bernard Pyne Grenfell (16-an de decembro 1869 – 18-an de majo 1926) kaj Arthur Surridge Hunt (1-an de marto 1871 – 18-an de junio 1934) dum elfosoj en Oxyrhynchus (nuntempe el-Bahnasa) en Egiptio trovis pramalnovajn tekstojn skribitajn sur papiruso. Ili studis ilin en Anglio kaj priesploris vivmanieron de egiptoj antaŭ du mil jaroj.

La mondfamon akiris papirusa fragmento trovita en la jaro 1920. Kiam esploristo Colin H. Roberts en la jaro 1935 esploris la trovaĵojn, tiu papirusa fragmento lin ekatentigis. Sur ĝia antaŭa kaj dorsa flankoj estis ĉiam sep linioj en malnovgreka skribo. Tio sufiĉis por unu senca difino, ke temas pri versoj el Evangelio de Sankta Johano. Ankaŭ malnoveco de la papiruso estis kun granda certeco difinita ĉirkaŭ la jaro 125 post Kristo.

Teksto sur papiruso:
„Kaj la vidinto atestis, kaj vera estas lia atesto, kaj li scias, ke li diras la veron, ke ankaŭ vi kredu.“
(Joh 19,35)

Per tio estis trovita la plej malnova man-skribaĵo el la Nova Testamento. Sankta Johano mortis en alta aĝo fine de la unua jarcento post Kristo.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  LA PLEJ JUNA ABATO DE ŽELIV

Bohumil Vít Tajovský naskiĝis en la jaro 1912 kaj mortis en la jaro 1999 en la aĝo de 87 jaroj. En la jaro 1934 li iĝis ano de la premonstrata ordeno kaj en la jaro 1937 li sacerdotiĝis.

En la jaro 1948 en la aĝo de nur 36 jaroj li estis elektita abato de premonstrata monaĥejo en Želiv (Ĵeliv). Lige kun tiel nomata miraklo de Číhošť, li post vizito de paroĥestro Josef Toufar estis en la jaro 1950 fare de fifama ŝtata komunista polico arestita. Kadre de enscenigita proceso kontraŭ reprezentantoj de la ordenoj li estis en la 5-a de aprilo 1950 kondamnita al 20-jara seve ra prizona restado. En la jaro 1960 kadre de amnestio li estis liberlasita kaj eklaboris kiel arbara laboristo, hejtisto kaj arkivisto. Ekde la jaro 1968 ĝis la jaro 1971 estis al li permesite plenumi sacerdotan servon. Pro malpermeso de plenumo de la sacerdota servo fare de komunistoj, li iĝis invalida pensiulo. En la jaro 1993 li kiel abato revenis kun premonstrata komunumo al monaĥejo en Želiv, kiu sub lia gvido estis renovigita.

En la jaro 1984 estis fare de la abato Bohumil Vít Tajovský akceptita en la sekularan premonstratan ordenon eksprezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato D-ro Maksmiliano (Max) Kašparů, kiu la 30-a de majo 2015 iĝis membro de Konsilio de la Ĉeĥa Televido.

 Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, v minulých číslech Dio Benu jsme Vás informovali a zvali na setkání na Svaté Hoře u Příbrami, kde jsme měli zajištěný pobyt v exercičním domě na poslední červnový víkend. Jak říká přísloví “Člověk míní, ale Bůh mění”, obdrželi jsme ze Sv. Hory toto sdělení: “Sdělujeme Vám, že od května 2015 bude zahájena celková obnova poutního místa. Stavební práce musí být dokončeny do konce roku 2015. V důsledku toho bude od 11. května 2015 do konce roku 2015 celá Svatá Hora pro návštěvníky a poutníky uzavřena. Musíme tedy bohužel Vámi objednaný pobyt v exercičním domě zrušit.” Z tohoto důvodu jsme zvolili možnost toto setkání uskutečnit v krásném jihočeském lázeňském městě Třeboni ve dnech od 11. do 13. září 2015. Informace o tomto setkání jsou na str. 14 a 15. Podrobnější informace s přihláškou ve formátech DOC a PDF lze získat na internetových stránkách naší sekce: www. ikue.org/cz/trebon/trebon.htm. Přihlášku přikládáme k tomuto číslu DB. Těm, na které máme mailový kontakt jsme informace s přihláškou poslali už 22. června. Přihlášku pošlete co nejdříve, nejpozději však do 15. srpna. Prosím ty, kteří používají mailovou poštu a nedostali tyto informace, aby mě sdělili jejich mailovou adresu (mailem na adresu: m.svacek@seznam.cz), abychom v případě potřeby Vám mohli zaslat případná důležitá sdělení.

Opět sděluji, že kdo má zájem o esperantskou Bibli (kompletní, včetně deuterokanonických knih, vydanou vydavatelstvím Kava-Pech v roce 2006) a o publikaci Konciza Historio de Kristanismo (rovněž vydaná vydavatelstvím Kava-Pech v roce 2014), může je ode mne získat za úhradu poštovného a libovolný finanční příspěvek naší sekci. Je to ojedinělá možnost získat takto tyto publikace (z omezeného počtu výtisků), která se nebude opakovat. Využijte této možnosti. Zájemci, kteří se zúčastní setkání v Třeboni a uvedou to v přihlášce, je tam obdrží.

Na stránkách Dio Benu rádi zveřejníme také Vaše textové příspěvky i obrázky. Existuje mnoho zajímavých míst a událostí, o kterých se můžete podělit se čtenáři našeho časopisu. Pokud si netroufáte je poslat v esperantu, můžete k tomu použít mateřštinu. Předem dík!

S přáním příjemného prožití letního období, Vás srdečně zdraví a těší se na setkání s Vámi v Třeboni Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


    Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 21.4.2015 ĝis la 30.6.2015: Beláňová Mária, Čečman Ivo, Dvořáková Marie, Gleisner Karel, Jemelka František, Jurková Jana, Kaucová Jana, Klumpar Alois, Kobza Xaver Josef, Krosnhage Anton, Kusý Vlastimil, Ledvinková Blanka, Matoušek Jan, Morav Emil, Mrázková Růžena, Navrátilová Nataša, Novobilský Vlastimil, Novotná Zdenka, Różański Artur Kamil, Šaturová Magda, Skřivánková Josefa, Smyčka Miroslav, Stoklas Vladimír, Tomašovičová Mária, Vaněček Josef, Vítová Zdeňka, Vokáčová Danuše. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2015 (25) - číslo 3 (99).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso