Dio Benu numero 97-1/2015

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2015

 

·         RENKONTIĜON DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

·         VORTOJ DE LA PREZIDANTO (D-ro Max Kašparů)

·         DIO NENIAM ERARAS

·         2015 DUM ... (Max Kašparů)

·         KRISTANO SEN PATRINO DE DIO ESTAS ORFO (Papo Francisko)

·         PAPO FRANCISKO OMAĜIS SENMAKULAN KONCIPIĜON DE LA VIRGULINO MARIA (Radio Vatikana)

·         KONSIDEROJ PRI DISIĜOJ KAJ PACIĜOJ (Stefan Lepping)

·         LA DAŬREMO DE LA BILDO EN GUADALUPE ESTAS POR LA SCIENCO NEKLARIGEBLA

·         KRISTOFOBIO (Sac. Mieczysław Piotrowski TChr)

·         GEEDZECO ESTAS FUNDAMENTO DE HOMECO, NE KREAĴO DE KULTURO
(Radio Vatikana)

·         DIGNO DE POLA KNABINO (Stanisław Śmigielski)

·         JUNIA RENKONTIĜO EN LA PILGRIMLOKO SANKTA MONTO ĈE PŘÍBRAM

·         INVITO AL BIBLIAJ TAGOJ KUN ADORU (Stefan Lepping)

·         SEKSA EDUKADO KAJ FINO DE LIBERECO (Stanislav Balík)

·         PSIĤOANALIZO KRISTANA (Babits Mihály)

·         ABC - KRUCMILITO DE LA AMO (Kard. Stefan Wyszyński)

·         LA 21-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO

·         KAVALIROJ DE LA MALLUMO (Ludoviko Kóbor)

·         PAVEL ŠVANDA (1959-1981) (Jaroslava Hamajdová)

·         AMO SUPER ĈIO (Jaroslava Hamajdová)

·         NUKLEA ENERGETIKO (Jaroslava Hamajdová)

·         KION NI POVAS FARI HODIAŬ,  TION NI NE PRAKRASTU AL MORGAŬO!
(Jaroslava Hamajdová)

·         Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua
(
El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski)

·         RADIO VATIKANA - ELSENDOJ EN ESPERANTO

·         PŘEHLED O HOSPODAŘENÍ S FINANČNÍMI PROSTŘEDKY V ROCE 2014

·         Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Miloslav Šváček)

·         NI KONDOLENCAS - Drahomiř Budinská

·         Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

·         DIO BENU


 RENKONTIĜON DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

En la semajnfinaj tagoj de la 26-a ĝis la 28-a de junio 2015 okazos en la pilgrimloko Svatá Hora u Příbrami – Sankta Monto ĉe Příbram – la ĉefa pilgrimloko de la landparto Bohemio, la tradicia renkontiĝo, kiun organizas la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Al partopreno estas invitataj ne nur membroj de la sekcio, sed ankaŭ ceteraj esperantistoj kaj favorantoj dezirantaj travivi tiujn tagojn en amikeca kaj frateca medio. Jam nun planu vian partoprenon kaj rekomendu ĝin ankaŭ al viaj ceteraj geamikoj. Do ĝis la revido en Sankta Monto!

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Antaŭen en pasintecon!

Malnova proverbo diras, ke la tempo kuras. Jes, tio estas vero. La tuta mondo eniris en novan jaron kaj ankaŭ nia eklezio, ĉar ankaŭ ĝi vivas en la mondo.

La encikliko de la Dua Vatikana Koncilio „Gaudium et spes“ (Ĝojo kaj zorgo) diras konklude, ke la ĝojo kaj zorgo de la mondo estas ankaŭ ĝojo kaj zorgo de la eklezio. Nia papo Francisco aplikas tiujn vortojn plene en praktikado.

Alia latina proverbo diras „Exempla trahunt,“ tio signifas „Imitindaj ekzemploj“. La papo Francisco estas nuntempe, ne nur por ni, sed por la tuta homaro la plej bona ekzemplo.

La homo, de la infanaĝo ĝis fino de la vivo, bezonas tipojn. La bona instruisto en artlernejo donas al siaj lernantoj la tipojn el mondo de arto, en sportoklubo oni donas tipojn el la mondo de sportoj.

Ne estas grave, kiuj homoj estas kristanoj, sed kiuj kristanoj estas homoj; nia eklezio havas multajn tipojn por la bona homa vivo.

La mondo estas en ĥaoso. Ukrainio, Libio, la terura teroratako en Francio nun denove direktis nian atenton al la sorto kaj estonteco de la homaro.

Mi pensas, ke la solvo de la problemoj ne estas en la manoj de ekonomiistoj aŭ juristoj, sed en la Vorto de Dio.

Unu el la radioprogramoj de Ĉeĥia Radio nomiĝas „Antaŭen en pasintecon”. Tio estas paradoksa titolo. Paradoksa, sed saĝa. Ja ankaŭ nia fido estas plena je paradoksoj. Ekzemple Jesuo Kristo diras: „Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo.“ (Joh 12,25)

Kiam ni volas en nia fido kaj en nia vivo iri antaŭen, ni devas reveni malantaŭen, returniĝi al la Evangelio. Kiam ni volas iri supren, ni devas unue iri malsupren al la radikoj de la vivo. Kiam ni volas ŝanĝi nian ĉirkaŭaĵon, ni devas unue ŝanĝi nin. Tio estas paradoksoj.

Karaj gefratoj, la vivo celas la vojon de paradoksoj, la vojon de tipoj, la vojon de ĝojoj kaj zorgoj. Sed precipe ĝi celas la vojon al Dio. Mi deziras al vi feliĉajn vojceladojn en la jaro 2015.

Via frato Max Kašparů

al la indekso


 DIO NENIAM ERARAS

Kiam ŝajnas al mi la vojoj de mia Dio eksterordinaraj, misteraj kaj malfacilaj kaj miaj kaŝitaj deziroj kviete en maro de zorgoj forvaniĝas; kiam grizece kaj pezmove pasas tago, kiu alportis al mi nur doloron kaj suferon, mi povas pensi nur pri tio ununura: Dio neniam eraras!

Kiam pro nesolvitaj demandoj mia koro malespere tremadas kaj volas rezigni pri la Dian amo, ĉar ĝi ribelas en sia absurdeco, poste mi povas ĉiun mian lacigitan sopiron kviete konfidi en Dian manon kaj larmanta mallaŭte al si diri: Dio neniam eraras!

Tial, mia koro, kvietiĝu kaj forlasu ĉion, kio estas surtera kaj efemera, en la lumo supre vi vidos, kiel bonaj estas la vojoj, per kiuj Li vin kondukas. Eĉ se vi devus forlasi tion, kio estas por vi plej valora, se vi devus tra malvarma kaj malhela nokto iri, firme tenu la feliĉegan ekkonon, ke Dio neniam eraras!

(Verkita jare 1943 en Stalingrad)

al la indekso


  2015 DUM ...

 Dum…

feliĉaj momentoj, LAŬDU DION.

malfacilaj momentoj, SERĈU DION.

trankvilaj momentoj, ADORU DION.

doloraj momentoj, FIDU DION.

ĉiu momento, DANKU DION.

Benatan tutan novan jaron
deziras al vi
Max Kašparů

al la indekso


 KRISTANO SEN PATRINO DE DIO ESTAS ORFO

Alparolo de la Sankta patro Francisko al junulargrupo el roma diocezo en la Vatikanaj Ĝardenoj la 28-an de junio 2014

Mi dankas al vi pro tiu ĉi vizito al la Patrino de Dio, kiu estas tiel grava en nia vivo. Ŝi nin akompanas ankaŭ en nia definitiva decidiĝo ĉe la elekto de profesio, ĉar Ŝi akompanadis sian Filon dumvoje de lia okupiĝo, kiu estis tre malfacila kaj doloreca. Ŝi nin senĉese akompanas.

Se iu kristano diras al mi, ne ke li ne amas, sed ke li la Dipatrinon ne elserĉas kaj ne preĝas al Ŝi, mi sentas malĝojon. Mi rememoras, ke mi foje, preskaŭ antaŭ kvardek jaroj, ĉeestis iun simpozion en Belgio kaj estis tie geedza paro, kateĥistoj, ambaŭ estis universitataj profesoroj. Ili estis tie ankaŭ kun siaj infanoj, bela familio! Ili bele parolis pri Jesuo Kristo. En iu momento mi diris al ili: „Kaj kion rilate al honorado de Maria?“ – Ili respondis: „Ni jam superis tiun etapon. Ni konas Jesuon Kriston tiomgrade, ke ni ne bezonas Patrinon de Dio.“ Kaj ĉe tio subite venis en mian menson kaj koron: „Kompatindaj orfoj!“

Tiel estas. Kristano sen Patrino de Dio estas orfo. Kristano sen eklezio estas ankaŭ orfo. Kristano bezonas tiujn ĉi du virinojn, patrinojn, du virgulinojn: la eklezion kaj la Patrinon de Dio. Por konstato de ĝusteco de la kristana vokiĝo estas necese fari tian teston kaj demandi sin: „Kia estas mia rilato al ĉi tiuj du patrinoj? Al patrino eklezio kaj la Patrino de Dio?“ Tio ne estas iu „pia“ ideo. Ne, ĝi estas pura teologio. Tio ĉi estas teologio. Kia estas mia rilato al la eklezio, al mia patrino eklezio, al mia patrino hierarkia eklezio? Kaj kia estas mia rilato al la Patrino de Dio, kiu estas mia panjo, mia patrino?

Tio utilas: neniam Ŝin forlasi kaj neniam sole iri. Mi deziras al vi bonan vojon de distingado. Por ĉiu el ni la Sinjoro havas vokiĝon, la lokon, kie Li volas, ke ni vivu. Sed estas necese ĝin serĉi, trovi kaj poste daŭrigi, plu iri.

Plua afero, kiun mi ankoraŭ volas volonte mencii, estas sento por la definitiveco. Tiu estas por ni grava, ĉar ni vivas en kulturo de provizoreco. Nun tion kaj poste tie tion. Ĉu vi geedziĝas? Jes, jes, sed nur dum daŭras la amo, poste ĉiu plu iros denove sian vojon...

Mi aŭdis de iu episkopo, ke iu junulo diris al li: „Mi volus sacerdotiĝi, sed nur por dek jaroj.“ Tio ĉi estas provizoreco. Ni timas antaŭ definitiveco, kaj elekton de profesio, de kiu ajn profesio, ankaŭ de la vivstato, geedzeco, inicia vivo aŭ sacerdoteco, estas necese fari en perspektivo de definitiveco. Tio direktas kontraŭ la fluo de kulturo de provizoreco. Tio estas konsistaĵo de kulturo, en kiu ni nune vivas, sed ni devas ĝin transvivi kaj superi.

Bonege. Eĉ en tio, kio estas definitiva, havas, mi pensas, tiun plej certan vojon la papo, ĉu ne? Ĉar kie finos la papo? Tie, en tiu tombo, ĉu ne?

Mi dankas al vi pro tiu ĉi vizito kaj mi vin invitas al preĝo aŭ kanto, sed mi ne kapablas kanti, ni preĝu al la Patrino de Dio. Ĉiuj do kune Salve Regina...

Nun do al vi kaj al viaj familioj mi donos benon kaj mi petas vin, preĝu por mi.
Dankon al vi. Multfoje mi dankas.
Feliĉan vojaĝon!

Laŭ Ĉeĥa Sekcio de Radio Vatikana

 al la indekso


 PAPO FRANCISKO OMAĜIS SENMAKULAN KONCIPIĜON DE LA VIRGULINO MARIA

En la 8-a de decembro 2014 la papo Francisko pilgrimis omaĝe al Virgulino Maria sur la Hispanan Placon en Romo, kie staras kolono de la Senmakula Koncipiĝo de la Virgulino Maria. Konstruigis ĝin papo Pio la Naŭa en la jaro 1857, tri jarojn post solena proklamo de la dogmo pri la Senmakula Koncipiĝo. Ekde la jaro 1923 al ĉi tiu kolono de Maria regule venadas romaj fajroestingistoj por lokigi florkronon sur manojn de la Virgulino Maria sur ŝia statuo en la alteco de 12 metroj. Tiel ili omaĝas Ŝin. Ekde la jaro 1953 al ĉi tiu kolono de Maria regule en la 8-a de decembro venas ankaŭ posteulo de Petro, por omaĝi la Virgulinon Maria per florbukedo, kiun la fajro-estingistoj metos sur la statuon, kaj por eldiri preĝon, kiun la papo ĝuste pro tiu ĉi okazo verkis.

Iuj papoj kunigadis tiun ĉi malgrandan pilgrimon malantaŭ vatikanajn muregojn ankaŭ kun vizito de baziliko de la Virgulino Maria Pligranda. Tiun vizitis ankaŭ papo Francisko. En tiea graca kapelo antaŭ antikva ikono Salus Populi Romani li pasigis duonhoron en la silenta preĝo. Ĉe foriro li benis la ĉeestantojn.

Sur la Hispana Placo atendis la papon multnombra amaso da ĉirkaŭ 20 mil homoj. Surloke lin kiel kutime bonvenigis la urbestro de Romo, Ignazio Marino, kaj ĝenerala vikario de la roma diocezo, kardinalo Agostino Vallini. La papo Francisko komencis mallongan piaĵon per legaĵo el la libro de Apokalipso de Sankta Johano (12, 1-6) kaj eldiris jenan preĝon:

Maria, nia Patrino,
Dia popolo hodiaŭ solene honoras Vin, Senmakula, de ĉiam savita de pekinfekto.

Akceptu omaĝon, kiun mi esprimas al Vi nome de la eklezio, kiu estas en Romo kaj en la tuta mondo.
Scii, ke Vi, kiu estas nia Patrino, estas tute libera de la peko, al ni kaŭzas grandan konsolon.

Scii, ke super Vi havas la malbono neniun povon, donas al ni esperon kaj kuraĝon en ĉiutaga batalo, kiun ni devas ĉiutage sperti kontraŭ insidoj de malbonulo.
En tiu ĉi batalo ni ne estas solaj, ni ne estas orfoj, ĉar Jesuo antaŭ sia morto surkruce al ni donis Vin kiel Patrinon.

Tial ni, kvankam pekuloj, estas viaj infanoj, infanoj de la Senmakula, kaj ni estas vokitaj al tiu sankteco, kiu en Vi brilas jam ekde la komenco de la Dia graco.

Vivigitaj per tiu ĉi espero, ni petas pri Via patrineca protekto por ni kaj niaj familioj, por tiu ĉi urbo kaj la tuta mondo.

La potenco de la Dia amo, kiu vin savis kontraŭ hereda peko, pro Via propeto liberigu la homaron el ĉiu spirita kaj materia sklavecoj kaj permesu venki al Dia intenco de la savo en koroj kaj ankaŭ okazaĵoj.

Kaŭzu, ke ankaŭ en ni, viaj infanoj, la graco superu fieron kaj ni povu iĝi mizerikordaj, kiel mizerikorda estas nia ĉiela Patro.

En tiu tempo, kiu nin alkondukas al soleno de la Naskiĝo de Jesuo, nin instruu iri kontraŭ torento:

por ke ni nin el ni senvestigu, humiliĝu, nin donacu, kvietiĝu kaj ĉesu koncentriĝi je ni, kaj tiel ni transdonu lokon al la beleco de Dio, kiu estas la fonto de la vera ĝojo.
 
Nia Senmakula Patrino, propetu por ni.

Post la preĝo la papo Francisko benis la florkronon, kiun poste dum kantado de la litanio de Loreto la romaj fajroestingistoj lokigis en la manojn de la statuo de la Senmakula Koncipiĝo. La piaĵon finigis litanioj al la Beata Virgulino Maria, la papa beno kaj kanto de Maria-himno Tota pulchra.

Laŭ www.radiovaticana.cz

 al la indekso


 KONSIDEROJ PRI DISIĜOJ KAJ PACIĜOJ

Prelego de la komitatano de IKUE Stefan Lepping prezentita en la 20-a EEK en Trento-Cadine la 22-an de aŭgusto 2014.

Karaj gesamideanoj !

Jesuo Kristo preĝis antaŭ sia morto: “Patro, mi petas, ke ĉiuj estu unu, por ke la mondo kredu, ke Vi Min sendis.” Ekzistas Unu Dio, Li estas Unu en tri „personoj”, Unu en la Amo. Li mem estas la Amo. Kaj la Triunua Dio deziras, ke ni, homoj, antaŭ ĉio, ni kristanoj, estu Unu, kvankam apartaj personoj, unu en la Amo, unu en Li. La ĉefa ordono de Dio al la homo estas: “Vi amu Dion per tuta koro kaj per tuta animo kaj per tuta povo – kaj vian proksimulon kiel vin mem.” Se tiu ordono estus plenumata, ekzistus neniuj disiĝoj, sed ĉiuj estus unu – kun Dio kaj unu kun la aliaj. Tamen, pro la envio de la diablo, de la komenco tiu unueco kaj amo estas perturbata: Kaj inter Dio kaj homo, kaj inter la homoj, kaj eĉ – kaj tio estas la plej granda skandalo – inter la homoj, kiuj asertas esti unu kun Dio!  

Parolante pri la disiĝoj inter la kristanoj, specife inter la konfesioj, mi volas unue rigardi al kelkaj okazaĵoj de Malnova Testamento, sub tiu vidpunkto de disiĝoj kaj paciĝoj. Dio, kaj lia deziro por la homo, kaj lia vorto kaj ordono, ja estas eternaj, senŝanĝaj, eĉ se ili estas rivelataj nur en certa momento de la historio. El la ekzemploj de la Malnova Testamento, oni laŭ mi povas multe lerni eĉ por la hodiaŭa situacio; la historio de la Malnova Testamento estas antaŭ-bildo de la tempo, en kiu ni vivas.

Dio estas Patro – Filo – Sankta Spirito: tri en unueco, en amo. Li komence kreis la homon laŭ sia bildo, kiel viron kaj virinon: Du en unueco, en amo, kiuj rezultigas infanon, aŭ multajn infanojn, kiuj vivu laŭ la Dia plano en unueco kaj amo kun la gepatroj, kaj kun siaj gefratoj, ĝis ili mem forlasos patron kaj patrinon, ligos sin al alia junulo aŭ junulino (de la kontraŭa sekso), mem naskos idojn kaj fariĝos nova familio, tamen sen perdi la aman kaj respektan interligon kun la maljunaj gepatroj, geavoj. Sed la peko ĉiam detruas la Dian planon, jen pli, jen malpli. Jam en la unua generacio, Kain mortigis Habelon, pro envio: Li sentis lin amata de Dio, kaj sin mem li sentis neakceptata. Kvankam Dio avertis lin, li plenumis la pekegon de murdo de la senkulpa frato. Estas interese, ke la konflikto havas sian radikon en la ĝusta maniero, kiel honori Dion kaj oferi al Li...! Tamen la historio daŭris, eĉ Kain ne estis komplete kondamnita, nur punita fare de Dio, pro la pezo de la okazinta peko.  

La homa familio ne vivadis laŭ la plano de Dio, do Dio faris novan komencon per Noa kaj lia familio. En Noa Li faris novan interligon kun la tuta homaro post li, kies signo estu la ĉielarko: ke Dio neniam plu pereigos ĉiun karnon. Malgraŭ tio, ankaŭ en tiu kazo okazis iom post ioma degenero, tiel ke Dio faris novan komencon kun Abraham, kiun Li aparte benis, ĉar li estis aparte devota al Li. Li promesis fari el li novan grandan popolon, kiun Li benados kaj per kiu Li pludonos benon al ĉiuj popoloj. Sed ĉar Abraham ricevis eĉ ne unu filon, li decidis ekhavi idon de sia sklavino Hagar, Iŝmael. Sed Dio promesis ankoraŭ laŭkarnan idon de lia vera edzino Sara, Isaak, kaj Dio benis aparte tiun idon de la promeso, kvankam Iŝmael estis la unuenaskita. Ekestis kvereloj en la familio, kaj finfine Dio permesis al Abraham forsendi Hagar kun Iŝmael, promesante ke ankaŭ ilin Li benos en la dezerto.

La du filoj de Isaak, Jakob kaj Esav, ankaŭ batalis por la gloro esti la elektita kaj la plej amata. Sed Jakob, kvankam denove la duenaskita, per ruzo havigis al si la patran benon. Tio denove kaŭzis envion kaj batalojn ene de la elektita familio. Inter la 12 filoj de Jakobo, unu filo, Jozef, estis elstara, kaj plej amata kaj preferata de la patro, kio denove kaŭzis envion, eĉ la provon pro envio mortigi lin, finfine oni „nur” forkaptigis lin al Egiptujo. Tian ŝajne senkaŭzan envion, reziston, jes malamon, oni konstatas ankaŭ hodiaŭ kelkfoje kontraŭ spiritaj homoj, kaj ankaŭ kontraŭ la eklezio mem, kie ĝi estas fidela al la Spirito de Dio.

Sed kelkajn ĉapitrojn kaj multajn jarojn poste, ni vidas unu el la plej kortuŝaj okazaĵoj de eksplicita repaciĝo en la Biblio: Jozef, fariĝinta potenca en Egiptujo, pardonas kaj savas siajn fratojn, kiuj antaŭe ĝismorte malamis lin, kaj en larmoj ili forviŝis pardonante la vundojn kaj kulpojn el la pasinteco: La elektita familio, kerno de la evoluonta popolo Israel, retrovis sian unuecon – pro grandanimeco.

400 jarojn poste, dum la marŝado tra la dezerto, okazis pluraj ribeloj kontraŭ la unueco de la popolo. Tiu unueco ĝis tiam estis garantiita en la persono de Moseo, kiun Dio elektis por gvidi la popolon. Iufoje Aaron kaj Mirjam, aliafoje Koraĥ, Datan kaj Abiram asertis, ke ili estas same dotitaj, ke la tuta popolo ja estas elektita kaj dotita per la Sankta Spirito. Dio punis ilin publike kaj evidente kaj tiel restarigis la unuecon de la popolo. El tiu historio ni vidas, ke ankaŭ malrespekto de legitimaj gvidantoj povas kaŭzi disiĝojn. Tio estas konsiderinda ankaŭ por la historio de kristanaj disiĝoj.

Iam pli poste Dio starigis la reĝecon en Israel. La unua Reĝo, elektita de Dio kaj sanktoleita de Samuel, estis Saŭl. Kiam post certa tempo li forte pekis per malobeemo al la vorto de Dio, David estis sanktoleita kiel lia posteŭlo, dum li ankoraŭ reĝis. En tiu konteksto estas interesege, ke la justeco de David konsistas ankaŭ en tio, ke li ĝis la fino de ties vivo komplete respektas la elektitecon de Saŭl, kaj konsideras ĝin kiel sankta, netuŝebla, eĉ malgraŭ tio, ke Saŭl volas murdi lin, kaj eĉ kvankam en milito David iumomente ekhavas bonegan ŝancon mortigi lin! Do, ne David kaŭzas la skismon ene de Israelo; estas nur la malamo de Saŭl kaj lia militado kontraŭ David, kiu estus tute nenecesa. Tio povas signifi por ni, kristanoj, ke povas esti bone kaj juste, elteni ankaŭ malbonajn gvidistojn de eklezio, kaj simple atendi ĝis ilia tempo finiĝos, anstataŭ ol kaŭzi skismon. Estas ja Dio mem, kiu gvidas suverene sian popolon kiel ŝafaron; la homaj oficuloj, eĉ se ili estas malbonaj aŭ malperfektaj, ja malhelpas, sed ne povas detrui la agadon de Dio. Male, respekti ilin, eĉ se ili estus malbonaj laŭ nia juĝo, povas gardi la unuecon de la popolo. Fari, el nia propra konscienco, la bonon kaj juston, tion neniu povas malpermesi al ni. Estas interese, ke ne malmultaj el la postaj sanktuloj de la katolika eklezio estis dum iuj tempoj de sia vivo forte atakataj kaj kontraŭbatalataj de ekleziaj instancoj mem! Mi persone dirus, ke eĉ parto de la t.n. herezuloj, kiuj dum la historio estis batalataj kaj kelkfoje murdataj fare de eklezioj, (cetere tute ne nur fare de la katolika eklezio...!) envere donis sian vivon por Jesuo kaj por la kristana popolo... Malperfektaĵoj kaj eventualaj eraroj ja ne nuligas la bonan volon kaj sinceran koron antaŭ Dio. Kiam finfine post la sinmortigo de Saŭl, la Davida dinastio stariĝis, tamen ankaŭ en la reĝa familio estis grandaj pekoj kaj problemoj, inkluzive de seksuma misuzado kaj murdo. Sed eĉ la modela reĝo David mem falis en grandan seksuman kaj mortigan pekon; tamen Dio pardonis, kaj ne rompis sian interligon kun David – pro ties sincera pento kaj sinhumiligo. La filo de David kaj Batseba, Salomono, estis komence ege benata, sed en la fino de lia vivo ankaŭ li falis en la pekon de idol-adorado, tentite fare de liaj paganaj edzinoj... Idol-adorado estis unu el la plej signifaj pekoj en Israel, ĉar ĝi plej evidente rompis la interligon inter la elektita Israel kaj Dio kiel lia ununura Dio. Sed Dio anoncis sendi la punon nur sub la reĝeco de la filo de Salomono, Rehabeam. Sub li, la dekdu triboj de Israel forlasis la fidelecon al la davida dinastio, kaj ankaŭ la legitiman tradician diservon en Jerusalem. En tiu skismo oni vidas, ke Dio ja staras sur la flanko de Rehabeam; ankaŭ en aliaj disiĝoj, oni kutime vidas en la Biblio, ke Dio ne estas senpartia! Tamen ĉi-foje ĝi vidas ankaŭ iun parton de la kulpo ĉe Rehabeam, ĉar li decidas tro severe reĝi sian popolon, kio kaŭzis la ribelon. En moderna ekumenismo, ni ne havas la kutimon rigardi la aferon partiece, kvazaŭ nur ĉefe la unu flanko estus prava – aŭ, eventuale, ni pledas ĉefe por nia propra flanko... Tamen estas laŭ mi interesa kaj utila demando: Kion Dio pensas pri la skismo? Kiuj disecoj en la kristanaro povas esti legitimaj, kaj pro kiuj kialoj? Ĉu vere ne eblas havi sufiĉan liberecon kaj diversecon, ankaŭ de teologiaj opinioj kaj akcentoj, ene de pli granda unueco, kiu ebligus paroli al la ekstera mondo per unu voĉo? Kiel la unueco de la kristanaro povas fariĝi pli konkreta, pli videbla? Kiel oni povas re-iri al la punktoj, kiuj disigis nin? Mi pensas, ke en la kazo de la Komuna Deklaracio pri justiĝo antaŭ Dio, subskribita de Luteranoj, Metodistoj kaj Katolikoj, tio jam sufiĉe bone sukcesis. Kiaj estas la konsekvencoj? Ĉu ni elĉerpis ilin?

Pro manko de tempo, mi volas ankoraŭ priparoli nur unu teksteton el la nova tempo, kiam ekestis nova disiĝo en la popolo de Dio: La skismo inter judoj nekredantaj je Jesuo, kaj la pra-eklezio, kiu ja ankaŭ ĉefe konsistis el judoj. Per la mortigo de Jesuo, tiu malaprobo de Jesuo fare de lia amata Popolo ja havis kulminon. Sed en kaj post Pentekosto, jam multaj judoj kaj aliaj konvertiĝas al la kredo je Jesuo kiel mesio, savanto, Di-homo. Tamen, la oficiala konsilantaro de la judoj, kiu ja certe ankaŭ antaŭe decidis mortigi lin, restas nekredema, nun ĝi provas repuŝi la junan entuziasman movadon, surprizite pro la stranga reviviĝo kaj spirita forteco. Kaj Gamaliel, unu konsilanto, ekstaras kaj diras: “Pripensu bone, kion vi faros kun ĉi tiuj: Se ilia movado estas de homoj, ĝi disperdiĝos post ia tempo. Sed se ĝi estas de Dio, vi ne kapablos subpremadi ĝin; male, vi eĉ estos taksataj kiel batalantoj kontraŭ Dio!” Estas do bonege kaj vera progreso, ke ni kristanoj, mi pensas, preskaŭ ĉiuj, lernis intertempe, ne persekuti aliajn kristanojn pro malsamaj opinioj ktp. Ni ja strebadu al unueco ankaŭ en kredo kaj opinioj, se eble; por kompleta eklezia unueco kaj komuna Eŭĥaristio ankoraŭ restas kelkaj solvendaj demandoj. Sed ni atentu, kiel faras ankaŭ Papo Francisko: Kie la Spirito de Dio estas viva? Kie kaj kiel Li agas kaj kondukas nin, kaj la aliajn? Kie oni sincere klopodas praktiki la Vorton de Dio, de Jesuo, kie kaj kiel Ĝi povas doni pli da fruktoj, kaj superi la putrecajn postsekvojn de nia peka naturo? Ene de la eklezio, sed eble eĉ trans ĝiaj limoj, ĉu en aliaj konfesioj, ĉu eĉ en homoj de bona volo, kiuj konsideras sin nekristanoj? Tiu Spirito de Dio estas nemortigebla, male: ĝi estas fleginda ene de homoj, ene de komunumoj, eklezioj, grupoj, eĉ se ili ankoraŭ ne volas esti en plena unueco kun ni. Ni kredu, ke la eklezio, popolo de Dio, pro Lia graco kaj promesoj neniam povas komplete perei, ke eĉ el trunko dehakita povas elkreski nova tigo, nova arbo. Ni, katolikoj, kredas, ke la t.n. Ofico de Sankta Petro, la Papeco, estas unu el la donacoj de Jesuo por lia kristanaro, por paŝti liajn ŝafojn; bedaŭrinde nuntempe nur katolikoj konservis ĝin. Sed eble ĝi povas kunhelpi, kun multaj aliaj fortoj kaj elementoj, (antaŭ ĉio la vera Vorto de Jesuo en la Biblio, kaj la Sankta Spirito mem) al finfina unuigo de la kristanaro, ĉu granda, ĉu malgranda, sed en unu ŝafaro. Estas skribite, ke antaŭ la reveno de Jesuo en gloro, Lia fianĉino, estos unu, kaj sen makuloj. Ĉu ĝi estos multnombra aŭ ne, tio ne estas grava. Sed ĝi estu unu, en amo kaj vero. Tion povos plenumi nur la Sankta Spirito, estos granda donaco de la Dia graco. Sed mi pensas, ke ĝi venos. Ni strebu, ankaŭ per ĉi tiu internacia kongreseto, iomete kontribui al la perfektiĝo de Lia popolo, laŭ Lia volo kaj helpo. Dio benos nin.

Stefan Lepping

 al la indekso


 LA DAŬREMO DE LA BILDO EN GUADALUPE ESTAS POR LA SCIENCO NEKLARIGEBLA

Decembre de la jaro 1531 videbliĝis „la ĉiela Sinjorino“ sur la monto Tepeyac en Meksikio al Juan Diego, la malriĉa indiano, kiu kiel ateston de la vereco de la apero alportis al la loka episkopo kiel donacon de la Patrino de Dio meze de la vintro disfloritajn rozojn, kiujn li havis envolvitajn en sia mantelo – „tilmo“. Kiam li malvualis la mantelon, ekaperis sur tiu ĉi simpla vestaĵo mirakla-maniere kreita bildo de la sankta Virgulino, tiel kiel Ŝi sin vidigis al Diego. Tiu ĉi bildo konserviĝis ĝis nun en sia perfekta aspekto.

„Tilmo“ estas indiana vestaĵo de malalta kvalito el kaktaj fibroj. Tiu ĉi materialo ordinare dum 20 jaroj eriĝas. La kopiaĵoj de la originala bildo, kiuj estis pretigitaj en la 18-a jarcento, eltenis nur mallongan tempon. Sed la mantelo de Juan Diego, kiu ekzistas jam 481 jarojn, montras ĝis hodiaŭ neniujn signojn de la foruzo, kio prezentas unikan kaj tute neklarigeblan faktoron.

La mistero de la bildo de Maria ankoraŭ pli profundiĝis, kiam D-ro Richard Kuhn, la Nobelpremiito en la fako de kemio, konstatis, ke la fibroj de la bildo enhavas neniujn mineralajn, vegetaĵajn, bestajn aŭ sintetikajn pigmentojn.

La koloroj formas tute glatan surfacon kiel sur fotografaĵo, kvazaŭ la ŝtofo reagus kiel filmo, sur kiun estis la bildo kaj la koloroj surŝmiritaj per mistera efikado rekte sur la unuopajn fibrojn. Tio estas unika, tute neklarigebla fenomeno.

Laŭ Le Chardonnet el Léonart: Le ciel, assuré par Maria

La redakcio de Dio Benu dankas pro multnombraj kristnaskaj kaj novjaraj bondeziroj. Ankaŭ dankon al ĉiuj, kiuj per artikoloj kontribuis kaj plue kontribuos al la enhavo de la revuo. Elkoran dankon al ĉiuj, kiuj per monkontribuaĵoj ebligis kaj plue ebligos aperadon de la revuo Dio Benu en ĝia jubileo de la 25-jariĝo.

al la indekso


 KRISTOFOBIO

Ni estas atestantoj de tio, kiel la plej potencaj amaskomunikiloj kun grandega obsedo disvastigas senĉesan kontraŭkatolikan propagandon. Jam multajn jarojn en ili ekzistas kampanjo plena de malamo kaj mensogo kontraŭ la katolika eklezio.

En ĉefaj amaskomunikiloj estas manipulataj veroj, duonveroj kaj eluzataj mensogoj, por ke en la konscio de la homoj ekaperu la konvinko, ke la katolika eklezio estas krima organizaĵo kaj la klerikularo estas „hordo da parazitoj“, pedofiloj kaj seksaj sodomiantoj. Kie aperas tiu „objektiva“ malamo kontraŭ klerikularo kaj kredantoj de la katolika eklezio? Kial okazas tiel giganta manipulado, tia elekto de informoj kaj maniero de ilia interpretado, por ke rezulto estu malvero, por ke estu ensemata naŭzo, averzio kaj malamo rilate al la katolika eklezio? La respondon donis mem Jesuo Kristo: „Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn. Ĉar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas.“ (Joh 15,19)

La libereco de la vorto, kiu servas por mensogo, malestimas tiujn, kiuj havas alian opinion kaj konfesion, kaŭzas grandegan maljustaĵon al ĉiuj tiuj, kiuj la mensogon akceptas kiel veron. La amaskomunikiloj, kiuj eluzas mensogon por manipulado de la homkonscio, estas iloj de manipulado kaj sklavigo, ĉar la libereco ne povas esti tie, kie regas mensogo. Unu el la plej preferataj temoj por konstante gurdi en la amaskomunikiloj estas pedofilio en la eklezio. Kiuj estas la faktoj? La esplorado de fakuloj en Usono atestas, ke nur 0,05 % de ĉiuj okazoj de pedofilio rilatas pastrojn, dum 30 % okazas en familioj. Simile estas en Italio. En Germanio ekde la jaro 1995 ĝis duono de la jaro 2010 okazis 210 000 pedofiliaj kazoj, sed nur 94 el ili koncernis la katolikan eklezion. Seriozaj sciencaj institutoj, inter ili ankaŭ germana instituto de Koch, asertas, ke 60 % de AIDSO-malsanuloj estas samseksemuloj, 40 % de pedofiloj estas gejoj, kvankam la samseksemuloj prezentas nur 2 % el la tuta hompopulacio. Tian minacon de pedofilio, kiu ekzistas ĉe samseksemuloj, oni trovas en neniu alia homgrupo!

Sac. Prof. Dariusz Oko en unu el siaj interparoloj akcentis, ke „se en malliberejo estas 1000 pedofiloj, inter ili troveblas eble nur unu pastro kaj proksimume 400 gejoj. Tial mi demandas, kial oni tiel multe parolas pri la pastroj, se tio estas nur unu pastro inter 1000 pedofiloj, kaj oni ne parolas pri 400 gejoj? En amaskomunikiloj oni atakas la pastrojn per la plej malbona maniero, sed pri gejoj oni rajtas diri eĉ ne unu kritikan vorton. Tio estas grandega manipulado, absoluta malhonesteco kaj tendenca propagando. Se oni tiel multe skribas pri la pedofiliaj pastroj, ni ankaŭ atendas, ke 400 foje pli multe oni skribos pri pedofiliaj gejoj. Tio ja estas logika. Se oni tiel zorgeme esploras fenomenon de pedofilio en unu socia grupo, ĉe pastroj, estas ja necese ĝin sammaniere observi ankaŭ en aliaj grupoj – ĉe ĵurnalistoj, instruistoj, politikistoj, sed precipe ĉe gejoj, ĉar tie ekzistas tio plej multe. Se vere ni celas la veron, la bonon de la infanoj, kaj ne nur la kristofobion, malamon rilate la eklezion.“

La katolika eklezio estas ununura instituto en la mondo, kiu per decidema kaj konsekvenca maniero solvas kazojn de pedofilio ĉe pastroj, kie tiuj kazoj ekzistas procente multoble pli malmulte ol en aliaj medioj. Fakte en multaj lokoj en la mondo ekzistis seksaj skandaloj, en kiuj partumis la katolikaj pastroj. Des pli malbone, ke tiuj sodomiantoj faris tiujn terurajn farojn sub mantelo de sacerdota sakramento. Ĉi tie eblas trovi neniun senkulpigon, sed estas necese memori pri tio, ke tiuj homoj faris tiujn grandegajn moralajn krimagojn, ĉar ili malfideliĝis al instruo de Kristo. Tiamaniere ili perfidis Kriston kaj la eklezion. Ili kondutis kiel Judaso, kiu perfidis Kriston, ĉar li estis unu el liaj apostoloj. Per sia perfido li mem rezignis kunecon kun Kristo. Ĉu eble povas la perfido de Judaso rajtigi kiun ajn al aserto, ke ĉiuj ceteraj apostoloj estas similaj kiel Judaso? Ĉu estas logike kaj juste rifuzi Kriston kaj lian mistikan Korpon, do la Eklezion, nur pro tio, ke Judaso pefidis?

Estas necese rilate al ĉiuj doloraj faktoj aliri honestmaniere, ne per formo de hipokrita kaj kalumnia histerio, kiu provas subŝovi, ke la seksaj misuzoj estas specifa trajto de la katolikismo, ke ĉiuj pastroj estas ĝuste tiaj. La homo estas libera kaj povas diri al Kristo: ne. La peko de judasa perfido en diversaj versioj ripetiĝas en historio de pluaj generacioj. Tia estas simple realeco de „mistero de malbono“, al kiu povas sin libere disponigi ankaŭ la homo, kiu estis en sakramento de sacerdoteco pridonacita per sankta donaco.

Kiel ni reagu rilate al la konkretaj faktoj de la hodiaŭaj judasaj perfidoj? Ĉu estus konsiderinda sekva argumentado: Ĉar mi estas tre skandaligita per judasa perfido, kaj tial mi volas havi neniun rilaton kun restantaj apostoloj kaj ankaŭ kun Jesuo Kristo mem? Ĉu estus rajtigitaj riproĉoj al Jesuo Kristo kaj ceteraj apostoloj, ke Judaso perfidis? Ĉu eblas la pekon de rifuzo de Kristo kaj kuneco de la eklezio justigi per fakto de perfido de iu hodiaŭa Judaso? Se la homo reagus tiamaniere, la homo mem sin ĝiskondukus al perdo de la kredo kaj tiel al grandega hipokriteco kaj blindeco, ĉar li vidus nur malbonon en aliuloj, kaj neniam en si mem. Ununura ĝusta reago al ĉiuj tiuj ĉi kazoj de skandaligaj judasaj perfidoj estas ĉiam pli strikta unuiĝo kun Jesuo Kristo pere de pentofara sakramento kaj Eŭkaristio, senĉesa preĝo kunigita kun fasto kaj doloro pro la vundoj kaŭzitaj al Kristo kaj al komuneco de la eklezio.

La malbonon estas necese rezolute indiki kaj nomi, sed al la pekulo mem poste, post kiam estos donitaj al li eklezileĝaj sankcioj, estas necese aliri kun amo, esprimita per la preĝo por lia konvertiĝo kaj repaciĝo kun Dio. La eklezio estas ununura komunumo en la mondo, al kiu rajtas sin turni ĉiuj pekuloj. Parolas pri tio Jesuo Kristo mem: „Mi venis por alvoki ne justulojn, sed pekulojn al pento.“ (Luk 5,32) Jesuo amas per la amo, kiu pardonas ĉiujn pekojn; Li sopiras la pekulojn arigi en sia eklezio, por ilin liberigi el aklaveco de malbono kaj fari ilin sanktaj. Por Jesuo ne ekzistas perditaj homoj kaj seneliraj situacioj. Al sankta Faŭstina Li diris: „Ju pli granda estas mizereco, des pli grandan rajton ĝi havas je mia mizerikordo, ĉar mi sopiras ilin ĉiujn savi. La fonto de mia mizerikordo estis malfermita surkruce per klingo de lanco por ĉiuj animoj – neniun mi rifuzis.“

Ami ĉiuj pekulojn tiajn, kiaj ili estas, kapablas nur Dio. Tial ni rajtas kondamni la malbonon kaj la pekon, sed ni ne rajtas kondamni kaj juĝi mem la pekulon, ĉar tion povas fari nur Dio. Tial nin Jesuo avertas: „Ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj.“ (Luk 6,37) La eklezio estas mistero de la mistika Korpo de Jesuo Kristo, ĝi do estas komunumo Dia kaj homa. Ĝi estas sankta per sankteco de Kristo, sed formas ĝin pekemaj homoj, tial ni devas tiel ofte suferi kaŭze de aktivadoj de ĝiaj membroj. Simile kiel en familio estas necese ofte multe suferi pro diversaj pekoj kaj eraroj de la gepatroj aŭ parencoj. Per tio, ke vi ofendas, ke vi kritikas, viaj proksimuloj ne konvertiĝos. Simila situacio estas kun eklezio, kiu estas komunumo de Kristo kun pekuloj. Estas eble pro iu judasa perfido de iu el liaj membroj ofendiĝi, la eklezion forlasi aŭ sur ĝin kraĉi. Malgraŭ tio ĝi plu restos la ununura komunumo, en kiu Kristo sopiras savi ĉiun homon. Kaj tial pere de sankta Faŭstina Jesuo senĉese alvokas kaj avertas: „Mi persekutas per mia mizerikordo pekulojn sur ĉiuj iliaj vojoj kaj mia Koro ĝojas, se ili revenas al mi. Mi forgesas amarecojn, per kiuj ili satigis mian Koron, kaj mi ĝojas pro ilia reveno... Diru al la pekuloj, ke mi ilin senĉese atendas, mi aŭskultas batojn de ilia koro, ĝis ĝi batos por mi. Skribu, ke mi alparolas ilin per konsciencriproĉoj, per malsukcesoj kaj suferoj, per fulmotondroj, mi parolas pere de voĉo de la eklezio, kaj se ili vanigos ĉiujn miajn gracojn, mi komencos koleri kontraŭ ili, lasante ilin al si mem kaj donante tion, kion ili sopiras.“ (Taglibreto, 1728)

De longe, kaj precipe en nuntempo rifuzado de ĉiuj moralaj principoj, en la tempo de ĝenerale disvastigita pornografio kaj demoralizado, nur la katolika eklezio nomas malbonon per ĝusta nomo kaj protektas valoron de ĉiu homo de la momento de koncipiĝo ĝis natura morto. En nuntempa mondo estas nur la komunumo de la katolika eklezio la plej sekura loko por infanoj kaj junularo, kie ili povas formi sian karakteron, de Kristo lerni ami per pura koro kaj maturiĝi al respondeca akcepto de geedzeca sakramento.

Sac. Mieczysław Piotrowski TChr (El Miłujcie się! 2-2013)

 al la indekso


 GEEDZECO ESTAS FUNDAMENTO DE HOMECO, NE KREAĴO DE KULTURO

„Ni staras super abismo, estas necese halti. Se ni faros paŝon, ne plu ekzistos reveno,“ diras kardinalo Gerhard Müller priskribinta situacion de geedzeco kaj familio en sekularigita okcidenta mondo. La geedzeco kiel komplementa interligiteco de virino kaj viro estas minacata kaj malrespektata. Ni estas atestantoj de ia memmortigo de la homaro – diris prefekto de Kongregacio por Kredinstruo en interparolo por semanjngazeto National Caholic Register.

Kardinalo Müller aludis, ke hodiaŭ oni pri la familio multe parolas. Oni eĉ povas havi impreson, ke ja eĉ tre multe. Sed fakte la tuta tiu rumoro koncernas marĝenajn, problemajn, eĉ al la familio malamikajn aferojn, kiel estas ekzemple provoj difini geedzecon per ŝtataj leĝoj. Multe oni parolas pri sekso aŭ pri malsukcesintaj rilatoj, sed ne pri tio, ke viro kaj virino sin reciproke bezonas kaj kompletigas. Kaj ĝuste tio interesas preskaŭ tutan homan majoritaton. La homoj volas scii, kion fari, ke la geedzeco estu pli bona kaj pli forta. La vatikana altrangulo emfazas, ke la silentanta majoritato aŭ ne komprenas, kio okazas, aŭ estas silentigata per kulpigo pro diskriminacio, kiu estas prezentata kontraŭ tiuj, kiuj la familion defendas. Sed ni ne povas konsenti kun tio, ke la geedzeco estas prezentata kiel kreaĵo de la kulturo aŭ socio. Ne, ĝi estas vera fundamento de la homeco – emfazas prefekto de la Kongregacio por Kredinstruo.

Laŭ www.radiovaticana.cz

al la indekso


 DIGNO DE POLA KNABINO

En julio 1914 eksplodis la unua mondmilito. Kontraŭ si ekstaris armeoj de grandaj regnoj. En novembro de tiu jaro la aŭstra kaj rusa frontoj atingis la regionon de la pola urbo Tarnów (Tarnovo). Malgraŭ militaj operacioj en la ĉirkaŭaĵo, merkrede la 18-an de novembro la 16-jara loĝantino de la apudtarnova vilaĝo Wał-Ruda – Karolina Kózkówna1 prepariĝis por foriri al preĝejo por partopreni la Sanktan Meson en la vilaĝo Zabawa. Ŝi jam kvin tagojn sin preparis per noveno (tagnaŭo) al la Sankta Stanislao Kostka kaj tre ŝi sopiris ĝin finfari. Ŝia patrino tamen rekomendis al ŝi resti hejme. Ŝi sciis, ke tra la ĉirkaŭaj lokoj vagabondas rusaj soldatoj ĝenantaj virinojn kaj do ŝi supozis, ke en la hejmo la dekses-jara knabino estos pli sekura. Ŝi foriris kun la pli juna filino. Karolina kun larmoj en okuloj obeis la patrinon kaj restis hejme.

Ĉirkaŭ la 9-a horo la pordon de la familio Kózka frapis la rusa soldato. Karolina tiutempe preparis matenmanĝon por pli junaj gefiloj. Jan (Johano), ŝia patro, permesis al la rusa soldato eniri, kaj opiniante ke li malsatas, proponis al li buterpanon. La soldato rifuzante la manĝaĵon, krie demandis, kie troviĝas la aŭstra soldataro. Li kaptis gorĝon de Johano. Karolina volis kaŝe eliri el la domo, sed la soldato baris ŝin. Post momento li puŝforigis ŝin el kuirejo kune kun la patro kaj ordonis iri al la najbarsituanta arbaro. Li asertis, ke li gvidas ilin al la oficira restadejo. Tamen estis klare, ke liaj intencoj estas aliaj. La koroj de la patro kaj la filino estis plenigitaj de antaŭtimego kaj doloro antaŭsentante la malbonon. Ili preĝis por la savo el la danĝero.

Ĉe la arbarrando la soldato celfiksis bajoneton kontraŭ brusto de Johano, kaj sub minaco mortigi lin, ordonis al li reveni hejmen. La patro petegis, ke li prenu lin kaj liberigu lian filinon Karolina. Vane. La ruso perfortigis lin por la foriro.

La tutan okazintaĵon vidis du knaboj kaŝitaj en apude kreskantaj arbustoj. Ili vidis la knabinon perforte pelitan en la arbaron fare de la armita soldataĉo. Ŝi brave sin defendis, forŝovante la atakanton, frapante lin kaj stebante liberigi sin por reveni hejmen. La timigitaj knaboj forkuris al la vilaĝo rakontante ĉion, kion ili vidis.

Mortigaj batoj  

Karolina elŝiriĝis el manoj de la sbiro. Ŝi perdis palton, pli poste galoŝojn, kurante tra marĉo, arbustoj de kratagoj kaj rubusoj. Akraj dornoj de arbustoj vundigis ŝiajn piedojn, ŝiris jupon. Furiozigita pro ŝia rezistado la soldato postkuris ŝin, elprenis sabron kaj faris kelkajn batojn. Unue li trafis ŝian malantaŭon de la kapo, due ŝian manon, per kiu ŝi provis defendi sin, poste la manplaton, per kiu ŝi provis kapti la sabron. Sekvaj batoj trafis ŝian kruron kaj torson. La lasta bato tranĉis kolarterion de ŝia gorĝo. Estante lacigita per forkurado, batalo kaj forfluo de la sango ŝi falis rande de la arbaro, sur marĉejon. Ŝi agoniis, kunpreminte fingrojn je la kaptuko. Ŝi pereis, heroece defendanta sian virgecan honoron.

Longtempe oni serĉis Karolina-n. Ŝian korpon vunditan kaj kuŝantan en la sango oni trovis nur post du semajnoj la 4-an de decembro, en festotago de sankta Barbara – patronino de la bona morto, kiun Karolina tre estimis.

La kvara el dekunuo

Karolina Kózkówna naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1898 en Wał-Ruda. Ŝi estis la kvara el la dekunu infanoj de Jan Kózka kaj Maria el la familio Borzęcki, malriĉaj vilaĝanoj, homoj tre piaj, laboremaj kaj helpemaj al aliuloj. La vilaĝeto, en kiu ili loĝis, la lokanoj nomiĝadis “Betlejemka” (Betlehemeto) kaj ilian domon “preĝejeto”. Homoj renkontadis tie por preĝado, legado de religiaj revuoj kaj libroj. La grandan influon je Karolina havis ankaŭ onklo Francisko Borzęcki, “spirita vilaĝa aktivanto”, disvastiganto de la katolikaj legaĵoj kaj pieco honore al la Plejsankta Koro de Jesuo.

Obeema kaj preĝema

Karolina estis bona kaj tre obeema knabino, sana, multe laboranta, helpanta al gepatroj kaj anstataŭanta patrinon en la hejmaj laboroj kaj en la prizorgado de pli junaj gefratoj. En lernejo ŝi estis bona lernantino, inteligenta, pia super sia aĝo, ŝatanta devojn, honesta kaj justa. Ŝi ne ŝatis multe paroli nek koncentrigi je si la atenton, ŝi tamen havis la bonan influon je amikinoj. Ŝi volonte helpadis al ĉiuj, kiuj bezonis helpon – la malsanulojn kaj malriĉulojn. Kvankam ŝi loĝis multajn kilometrojn for de la preĝejo, tre ofte, ankaŭ dum labortagoj, ŝi partoprenadis la Sanktajn Mesojn kaj Diservojn kaj akceptadis sanktajn sakramentojn. Ŝi helpadis dum la konstruado de la nova paroĥejo en la loko Zabawa. Ŝi tre ŝatis legadi piajn librojn, diskutante kun aliuloj pri ilia enhavo kaj klarigante al ili la pli malfacilajn kredpartojn. Preĝema kaj kantema, ŝi apartenis al Apostolado de la Preĝo kaj la Viva Rozario, Frataro de Sinregado kaj de Sankta Komunio Rekompensanta. Surkole ŝi portis rozarion, kiun ŝi ĉiutage preĝadis. Dum procesioj ŝi kun emo portadis la porteblan ikonon de la Plej Sankta Senmakula Virgulino Maria.

Ŝi defendis la virgecan honoron

Ankoraŭ dum la vivo la loĝantoj de la vilaĝo opiniis pri Karolina Kózkówna, ke ŝi estas elektita de Dio kaj nomadis ŝin “vera anĝelo”, alte ili aprezadis ŝiajn vortojn. Post ŝia morto ili estis konvinkitaj, ke ŝi meritas honoron de martirino pro la defendo de virgeco. Iliaj longtempaj klopodoj estis kronitaj per ŝia beatproklamo fare de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua en Tarnovo la 10-an de junio 1987. “Ŝi oferis sian junan vivon, por defendi sian virinan dignon, la dignon de la pola, kamparana junulino” diris interalie la nun jam sankta polo Johano Paŭlo la Dua.

1 Prononcu Kuzkuvna; laŭ la pollingva kutimo en la fraŭlinaj nomoj oni aldonas al la radiko de familia nomo la finaĵon –ówna, pron. uvna: Kózka – Kózkówna.

Laŭ artikolo de Henryk Bejda en “Dobre Nowiny”
por Dio Benu esperantigis Stanisław Smigielski

al la indekso


 JUNIA RENKONTIĜO EN LA PILGRIMLOKO SANKTA MONTO ĈE PŘÍBRAM
Ĉeĥio, 26-a 28-a de junio 2015

En la semajnfinaj tagoj de la 26-a ĝis la 28-a de junio 2015 organizos la Ĉeĥa IKUE-Sekcio renkontiĝon en la belega ĉefpilgrim-loko de la landparto Bohemio en Svatá Hora u Příbrami – Sankta Monto ĉe Příbram, Ĉeĥio.

La renkontiĝo okazos en spiritekzerca domo, situanta en proksimeco de la fama Baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, kiu disponas pri 50 loĝlokoj en tri unulitaj, du trilitaj kaj la ceteraj du-litaj ĉambroj. En ĉiu ĉambro estas lavujo kaj en ĉiu etaĝo estas necesejoj kaj lavejoj. Estas ebla ankaŭ interreta konekto pere de WiFi.

Prezo por nur unu tranokto por persono estas 280 CZK/nokto, por pli ol unu nokto por persono 250 CZK/nokto (1 € = 28 CZK).

Prezlisto de la manĝoj:

Matenmanĝo

45 CZK

08:00 h.

Tagmanĝo

90 CZK

11:30 h.

Vespermanĝo

65 CZK

17:30 h.

Ekzistas ebleco por kuiri kafon kaj teon. Aĉeteblaj estas trinkaĵoj kaj biskvitoj.
Ĉiuj aliĝintoj ĝustatempe ricevos bezonatajn informojn.

Provizora programo de la renkontiĝo

Vendredo 26.06.2015:
De la 14:00 alveno, loĝigo, kafumado.
16:30 Ebleco partopreni rozarian preĝon en la Baziliko.
17:30 Vespermanĝo.
19:00 Programo kun projekciado pri okazintaj aranĝoj.

Sabato 27.06.2015:
07:00 Sankta meso en Baziliko.
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Konatiĝo kun urbaj vidindaĵoj de la urbo Příbram.
11:30 Tagmanĝo.
13:00 Konatiĝo kun la pilgrimloko.
15:30 Prelego de frato Max Kašparů.
17:30 Vespermanĝo.
18:30 Rozaria preĝo (vespera preĝo)
19:30 Programo kun projekciado.

Dimanĉo 28.06.2015:
08:00 Matenmanĝo.
09:00 Sankta meso en la Baziliko.
10:30 Programo en la kunvenejo, kafumado.
11:30 Tagmanĝo
12:30 Fermo de la renkontiĝo. Adiaŭo.

La programo restas laŭbezone malfermita por ŝanĝoj kaj kompletigoj.

Aliĝilo en formatoj PDF kaj DOC estas jam akireblaj el la interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio www.ikue.org/cz. En papera formo ĉiuj ĝin ricevos almetitan al venonta numero de Dio benu.

Sincere invitas partopreni la renkontiĝon ankaŭ la eksterlandajn interesatojn la  komitato de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Milí bratři a sestry, zúčastněte se našeho setkání na tak významném poutním místě, abychom společně poděkovali nebeskému Otci za mnohé dary, kterými nás obdařil během 25-leté existence naší sekce a našeho časopisu Dio Benu, a za stálou ochranu Panny Marie. Nám všem, našim rodinám i našemu esperantskému společenství nechť Pán nadále žehná a P. Maria zůstává s námi. Zdraví a zve Vás bratr Miloslav.

al la indekso


 INVITO AL BIBLIAJ TAGOJ KUN ADORU

Estimataj, mi ĝojas inviti vin al novaj Bibliaj Tagoj 2015 kun la libro ADORU.

La urbo: en centro de la bela silezia urbo Wrocław (iame Breslau), Pollando.

Alvojaĝo: Estos sufiĉe facila per diversaj veturiloj kaj el diversaj direktoj. Ekzemple el Berlino ekzistas rektaj kaj komfortaj trajno-busoj; sed ankaŭ per aliaj eŭropaj trajn- kaj buslinioj, la urbo estas sufiĉe facile atingebla. Eĉ per aviadilo ekzistas sufiĉe malmultekostaj konektoj.

La tempo: La Bibliaj Tagoj 2015 okazos ĉi-jare en la dua semajno post Pasko, kiel kutime de merkredo vespere ĝis dimanĉo tagmeze. La dato estas: de 15-a ĝis 19-a de aprilo 2015.

La domo – mastrumata de humurhavaj fratulinoj apartenantaj al Kongregacio de Lernejaj Fratulinoj de Notre Dame, estas belega, freŝrenovita kaj eĉ historihava. Ĝi situas proksime de la katedralo. Loĝigo estas tie en dulitaj ĉambroj. Se vi serĉas interretan sinprezentadon: www.ndwroclaw.com

Celgrupo: Kaj la kvalito de la domo, kaj la situo de la domo kaj la urbo faras tiujn Bibliajn Tagojn interesaj por kaj orientanoj kaj okcidentanoj, por kaj maljunuloj aŭ nepaŝemaj homoj, kaj por junuloj. Invititaj estas kristanoj de ĉiuj konfesioj, sed ankaŭ homoj serĉantaj, kantemaj, ktp., kiuj havas iun malfermecon kaj intereson por la temo.

Prezoj: Ni decidis fiksi prezon de 130 € por okcidentlandanoj kaj 90 € por orientlandanoj, ĉion ĝi inkluzivas. – Tia prezo vekus en okcidentaj landoj fortan dubon pri la boneco de la ejo, sed – ni estas en Pollando, kaj la gastemaj fratulinoj ne unue havas ekonomiajn ambiciojn, sed subtenadon de valoraj spiritaj okazaĵoj.

Temo: La temo de niaj matenaj prelegoj estos la t.n. Apokalipso (= revelacio, malkaŝo) de la apostolo Johano, do la lasta libro de la Biblio. Ĝi estas profeta libro bildoriĉa, kiu estas malfacile komprenebla. Sed ĝi en sia komenco deklaras “feliĉaj” (tiujn), “kiuj legos aŭ aŭskultos la vortojn de la profetaĵo kaj observas la skribaĵojn en ĝi, ĉar la tempo estas proksima.” (ĉapitro 1, versiklo 3). Ĝi estis skribita por la fruaj kristanoj, kiuj kredis la finon de la mondo jam proksima. Sed la libro ne unue volas esti scenario de la mondo-pereo, sed kuraĝigo de la kristanoj de ĉiuj tempoj, elteni fidelaj al ilia kredo kun granda espero – eĉ en kazoj de ĝenerala malamikeco al ili flanke de la mondo, kaj eĉ en kazo de aliaj teruraj okazaĵoj kaj katastrofoj. La ĉielaj vizioj, kiuj ĉiam denove interrompas la mondan ĥaoson, ne estas nura esperaĵo por malproksima transa mondo. Male, la saviĝo en Kristo, pri kiu parolas la antaŭaj libroj de la Nova Testamento, en certa senco jam niatempe estas aktuala, reala kaj spertebla, eĉ se muĝus ekstera ŝtormo – kondiĉe, ke oni venu kaj restu proksime al Jesuo Kristo, la superanto de la malbono kaj la morto. Tio estas esperiga mesaĝo, eĉ en la plej malfacilaj cirkonstancoj – ĉu personaj, ĉu politikaj, kaj mi pensas, ke ĝia pritraktado helpos al ni en nia ĉiutaga normala vivo.

Programo: Krom la prelegoj, ni havos ĉiutagajn diservojn, preĝojn kaj kantojn el Adoru, turisman promenadon tra la urbo kun iom da renkonto de la loka kristanismo, kaj sufiĉe da tempo por amika kunestado.

Ekumeneco: Kiel kutime, la Bibliaj Tagoj estas ekumena aranĝo. La Biblio, kaj ankaŭ la plej multaj kantoj kaj preĝoj el Adoru interligas kristanojn el ĉiuj konfesioj. Tamen en la praktikado de la Sankta Manĝo, kaj aliaj ne-unuanimaj punktoj, ni senteme respektu la specifaĵojn de la unuopaj konfesioj. Dio helpos nin kaj benos, ke ni en interfrata amo kaj amikeco celebru lian vorton per aŭskultado kaj kantado, kaj ke ni – en la ankoraŭ nesolvitaj teologiaj demandoj – tamen respektu la nunajn staton kaj regulojn de nia eklezio. Eĉ tiel eltenante la ne-kompletecon de la eklezia unueco, estos multaj okazoj admiri kaj konstati, kion kaj kiom la Sankta Spirito faradas en la aliuloj. Per tio ni certe faros etan kontribuon al la superado de antaŭjuĝoj, miskomprenoj kaj dividiĝoj. Tio estos vera progreso ne nur por ni persone, sed servo al la universala Eklezio, kaj al la Esperant-lingva kristana komuneto.

Ĉiuj aliĝintoj ĝustatempe ricevos pli detalajn informojn, kiel en Vroclavo trovi lokon de la Bibliaj Tagoj. Do, mi refoje invitas ĉiujn interesitojn al kvar belaj tagoj en amika kaj spirita etoso en la bela Silezio.

 Via Stefan Lepping, Werl, 7.1.2015

La aliĝilo, kiu estas almetita al DB, estas ankaŭ akirebla el interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en formatoj doc kaj pdf: www.ikue.org/cz/vroclavo/bibliajtagoj.htm

al la indekso


  SEKSA EDUKADO KAJ FINO DE LIBERECO

Komentario de Stanislav Balík

Estas tio paradokso. Kiu antaŭ cent jaroj atendus, ke la katolikoj aŭ ĝenerale kristanoj devos por defendo de la rajto je sia kredo en demokratia socio referenci sin al koncepto de la libereco de la konscienco? Tiam male tiuj estis progresemuloj, kiuj havis plenan buŝon da libereco koncerne tion, ke iliaj infanoj en la lernejo ne devu ĉeestadi religian instruadon. En la momento, kiam ili ekregis socion – kaj la nuntempa socio estas pli ol kiam ajn trenata ĝuste fare de progresemula ideologio – pri la libereco ili rapide forgesas. Montriĝas, ke la libereco estas por ili nura instrumento, kiun ili uzos nur tiam, kiam tio estas por ili konvena.

Kazo de du germanaj patroj, kiujn ŝtato kriminaligis pro tio, ke ili rifuzis sendi siajn infanojn partopreni lernejan programon kun seksa temaro, estas averto. Ili en la okcidentaj landoj estas nek la unuaj nek la lastaj. La samo okazadas ankoraŭ pli amplekse en Britujo, kiu nuntempe eble estas la plej alergia je tio, se iu publike esprimas sian kredon.

En tiuj konfliktoj, kie aŭdigas sin frenezecaj terminoj de la tipo „ŝtata“ seksa edukado, jam tute ne temas pri seksa edukado. Temas do pri tio, ĝis kiujn ĉiujn sferojn de la homa vivo kaj edukado havas la ŝtato rajton sin enigadi. Kaj kio estas pli intima ol sfero de la homa sekseco? Ĉi tie ja pli ol kie ajn sin montras diferencaj aliroj al la mistero de la vivo. Bone ni sentas, ke ekzistas diferenco en kono de la ĉeĥa gramatiko kaj en justigo de promiskua konduto. Sed en ĉion ĉi envenas ŝtata oficisto kun policano post la dorso kaj rakontas ion pri la de ŝtato garantiata seksa edukado. Se ni ne kontraŭstaros tion, kio restos al ni?

Ne, ĉi tie ne temas pri tio, ĉu la seksa edukado havas lokon en la lernejo. Povas aŭ ne povas havi. Antaŭ ĉio temas pri tio, ke la ŝtato ĉesu pretendi por si lokon de nelimigita sinjoro super la vivoj de siaj subuloj. Kaj ĝi faras tion ĉiam pli amplekse: jen per la leĝaj malpermesoj ĝi protektas la senrajtajn ŝafojn, jam delonge ne plu fierajn civitanojn, antaŭ efikado de la fumado en trinkejoj, jen antaŭ forbrulo pere de fulgo el kamentubo, jen antaŭ nesciado en la afero de kontraŭkoncipo.

Kion en ĉi tiu situacio devas voli la kristanoj? „Nur“ tion, ke la ŝtato kaj ĝiaj oficistoj agnosku, ke ekzistas sferoj, kiuj estas privilegiaj agad-sferoj de respondeco de ĉiu homo. Kaj la ĉefan respondecon – de Dio al ili donitan – por la edukado de la infanoj havas iliaj gepatroj. Se ĝin havas la ŝtato, ni do vivas en pura totaleco, kontraŭ kiu la okcidento de Eŭropo ĝis nun sukcese sin defendis.

El Katolický týdeník (Katolika Semajngazeto) 50/10

al la indekso


  PSIĤOANALIZO KRISTANA

Kiel preĝaj sanktuloj staras en niĉoj
ekstere skulptitaj bele por okuloj,
sed ene al muro rigarde la dorso
nur fraŭkas kruda roko, malglata rompo:
Tiaj sanktaj estas ni!

El kia roko nia animo estas,
ke ĝiaj partoj ankoraŭ malglataj pendas,
malglate, malpure, duon-sennaskite,
kien Sun’ ne brilas, nek rigard’ alvenas?
Krist-Sinjoro helpu nin!

Pri piaj skulptistoj malnovaj ni aŭdis,
egalpacience kiuj ĉion skulptis,
ĉu estos videbla aŭ ne, ne pensante:
ĉion vidanta la Sinjoro, sciante:
Se nur ĉi tiaj estus ni!

Per ĉies okuloj mem la Dio vidas,
kaj kion en vi mem vi honte rigardas,
ankaŭ Di’ rigadas, anim’ mia sciu,
per viaj okuloj Dio vidas, tremu!
Krist-Sinjoro helpu nin!

Ho ve, kien rifuĝi, vi mem la pelisto,
estas vi mem ja la spion’ de l’ juĝisto?!
Strute boras en sablaron de l’ minutoj
nia stultkap’, tie nin trovos la morto.
Kio tiam iĝos ni?!

Senkonfesajn, blindajn, kun ŝlimo del’ jaroj
oni nin puŝos sur saman rubejon
kun kruĉo malbona, kio senlavite
refalos en teron por ĉiam ĵetite.
Krist-Sinjoro, helpu nin!

Kiu skulptos iam nin tute kompletaj,
se ve, al ni mankas ĉizilo forta,
nek ni havas ĉiam agantan martelon,
borantan brilon en doloregon?
Ni kreiĝis por sufer!

Suferegi, same kiel triumfadi:
Ho kiom da akraj feroj devas skulptadi,
ĝis ni estos indaj por ke nin la Reĝo
del’ ĉie1’ starigu en sia portiko.
Krist-Sinjoro helpu nin!

Babits Mihály Trad: Lájos Kóbor 1960

Noto: iam la el argilo farita kruĉo enhavis globeton, por ĝin movante ne lasi la akvon putriĝi.

al la indekso


  ABC - KRUCMILITO DE LA AMO

  1. Estimu ĉiun homon, ĉar en li vivas Kristo. Estu perceptema al ĉiu – li kaj ŝi estas via frato kaj
      fratino.
  2. Pri ĉiu opiniu bone – pri neniu opiniu malbone. Eĉ en plej malbona homo strebu trovi ion bonan.
  3. Pri aliuloj ĉiam parolu bone – pri proksimuloj neniam parolu malbone. Rebonigu maljustaĵon
      kaŭzitan pervorte. Ne estu kaŭzo de konfliktoj inter homoj.
  4. Kun ĉiu parolu per lingvo de amo. Ne altigu voĉon. Ne malbenu. Ne kaŭzu problemojn. Ne kaŭzu
      ploron. Trankviligu kaj elmontru bonon.
  5. Pardonu al ĉiuj ĉion. Ne konservu en la koro koleron. Ĉiam proponu la manon por repaciĝo kiel
      unua.
  6. Ĉiam bonfaru al la proksimulo. Al ĉiu faru bonon, kiel vi volas, ke aliuloj ĝin faru al vi. Ne
      pripensu tion, kion la aliulo faru por vi, sed tion, kion vi faru por la aliulo.
  7. Aktive helpadu en suferado. Volonte kontribuu per konsolo, konsilo, helpo, per la koro.
  8. Laboru honeste, ĉar la fruktojn de via laboro uzas aliuloj, kiel ankaŭ vi uzas fruktojn de ilia laboro.
  9. Enviciĝu en la vivon de la socio. Malfermu vin al malriĉuloj kaj malsanuloj. Dividu vin pri materiaj
      kaj spiritaj bonoj. Klopodu vidi bezonulojn ĉirkaŭ vi.
10. Preĝu por ĉiuj, ja eĉ por malamikoj.

Kardinalo Stefan Wyszyński

Kaj kiel Moseo levis la serpenton en la dezerto, tiel devas la Filo de homo esti levita; por ke ĉiu, fidanta al li, havu eternan vivon. Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. Joh 3,14-16

al la indekso


   LA 21-A EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO

68-a de IKUE             65a de KELI
Strasburgo, Francio, de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2015

Temoj: “Donu al mi trinki” (Johano 4, 7)
“La malsameco pliriĉigas min”

Kristana Esperantista Ligo Internacia kaj Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista invitas vin al Strasburgo – la ĉefurbo de Alzaco kaj de Eŭropo, por partopreni en la 21-a Ekumena Esperanto-Kongreso (65-a de KELI kaj 68-a de IKUE).

Strasburgo atendas vin de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2015. Vi estos akceptitaj en la junulardomo Ciarus proksime de la centro de la urbo.

Estas bona okazo ekumene postkongresi post la UK en Lillo. Ni esperas ke vi profitos kaj la kongreson kaj la urbon.

Kelkaj praktikaj indikoj:

Strasburgo atingeblas trajne, buse kaj aviadile.

El la flughaveno eblas atingi la stacidomon de Entzheim, de kie oni povas trajne iri al la centra stacidomo de Strasburgo per “navedo” (navette). Ekzistas billet multimodal, bileto kiu validas por trajno kaj tramo.

Por alveni al Ciarus el la centra stacidomo, oni prenu la tramon C ĝis Broglie (pr. Broj). Poste piede, meze de la placo maldekstren Rue de la Fonderie, trapasu la ponton, iru inter la preĝejo kaj la justica palaco, vi tiam estas sur la ĝusta strato Finkmatt. Estas ŝildo ĉe Ciarus.

Se vi venas per internacia buso, vi prenu tramon (A aŭ D) norden al la centro ĝis la haltejo Homme de fer, kie vi ŝanĝos al alia tramlinio (B, C aŭ F) orienten (dekstren) ĝis la sekvanta haltejo (Broglie) kaj daŭrigos kiel supre.

Se vi nepre bezonas helpon kaj aŭton, vi povos telefoni al (franca numero) 06 84 81 53 25.

Se vi venas per aŭto, vi kalkulu kun la adreso, 7 Rue Finkmatt, F-67000 Strasbourg. Telefono : +33 (0)3 88 152 788. En ne tuj apudaj stratoj estas eblecoj senpage parki la aŭton. Ni enketos pri aliaj eblecoj.

La 2-litaj ĉambroj estos prioritate atribuitaj al paroj. Pensu, ke ni devos tamen uzi plurajn suprajn litojn.

Ne hezitu mencii sur via aliĝilo vian kontribuon al la programo de la kongreso. Tiel vivos nia kongreso. La aliĝilon akiru ĉe: http://www.ikue.org/kong2015/aligxilo_2015.pdf

al la indekso


  KAVALIROJ DE LA MALLUMO

Profesoro en universitato havis grandan ĝojon, kiam li trovis okazon por riproĉi la pastrojn: ”La pastroj estas vampiroj de la homa kulturo, kontraŭagantoj de la scienco kaj arto, malhelpantoj de la progreso, kavaliroj de la servemo kaj la mallumo”.Sed li havis bravan studenton, kiun fine ektedis la eksplodoj de la profesoro, kaj iun tagon li iris viziti lin.

Sinjoro profesoro, mi deziras forpeli kelkajn miajn sciencajn dubojn.

Sidiĝu juna amiko! Kun la plej granda ĝojo.

Antaŭ ĉio mi deziras scii, kiuj konservis por ni la antikvajn klasikaĵojn, kial ili ne perdiĝis, kiam la barbareco de la mezepoko invadis la tutan kulturmondon.

Estas konate: La monaĥoj kopiis la verkojn de la klasikuloj, kaj tiel ili savis ilin de la pereo.

Kiuj?!... Ĉu la monaĥoj?

Jes, jes, unuavice la benediktanoj…

Ĉu la benediktanoj? Ĉu la pastroj? Ĉu ili savis la kodeksojn? Tio povis esti ege laciga laboro. Multaj el ili ricevis tuberkulozon pro la biblioteka polvo. Ĉu ne tio okazis tiam, kiam la regnestroj eĉ sian nomon ne kapablis skribi?! Kiaj strangaj tempoj, kaj pli strangaj fratuloj, kiuj emis kopii literojn post literoj, la verkojn de Livio, Virgilio. Ja la literoj estas kvazaŭ pentritaj kaj la inicialoj efektivaj ĉefverkoj. Ho, tiuj pastroj!

Sed ankoraŭ permesu profesoro, ĉu estas vere, ke sen la pastroj ni havus nek Kolombon, nek Vaskon de Gama? Oni diras, ke Fra Mami desegnis en 1450 tiun faman geografian karton, kiu ekvekis en Kolombo la penson je la granda ĉirkaŭmonda vojaĝo.

Tute vere, juna Sinjoro – respondis moviĝante la Profesoro – sed tiun karton aliulo same estus povinta desegni.

Ho sendube, jes sendube! Sed kial estiĝis tiu ĉi genia ideo ĝuste en pastra kapo? Kaj ankoraŭ: Mi legis, ke papo enkondukis en la aritmetiko la arabajn ciferojn por anstataŭi la maloportunajn romajn.

Vi pravas. Silvestro la 2-a. Nu, sed tion aliulo same estus povinta fari. Jen, jen, la interpremiĝanta despotado de la pastroj!

Mi aŭdis, ke pastro estis eltrovinta la unuan teleskopon kaj mikroskopon. Sed tio tamen ne povas esti, ke ĉiu bono devenu de pastroj.

La fakto estas vera. La nomitan instrumenton eltrovis la franciskana Roger Bacon. Sed mi rimarkas, ke Roger Bacon estis moderna monaĥo, kaj ne ia satanulo kaŝiĝanta en mallumo.

Kiam vivis Roger Bacon? Ĉu ne en la jaro 1292 li mortis? Hm, hm. Ĉu jam en la tiama epoko estis modernaj pastroj? Kaj ankoraŭ io. Kiu unue instruis, ke la Suno staras kaj la tero cirkuladas, ĉu ne estis Galileo?

Vere ne, sed Nikolao Kopernik.

Do, ĉu denove pastro? Oni diras, ke eĉ ne tiu kanoniko estis la unua, ĉar jam antaŭ cent jaroj la samon instruis episkopo de Regensburg Regio Montanus.

Tio eblas.

Ankoraŭ etan paciencon, mi petas. Kial estas nomita tiu epoko, en kiu la sciencoj kaj artoj tiom grandskale floradis, Orepoko de Leono la 10-a?

Sed kiel tio povas esti? Laŭ mia scio Leono estis papo!

Sinjoro! Mi rimarkas, ke vi venis nur por…

Por ke ĉesu miaj duboj, embarasaj duboj. Mi ne povas brulstampi sur pastroj la signon de la konservativeco, de la spirita mallumo, dum min ĝenas ĉi tiuj teruraj duboj…  Ĉu estas permesite daŭrigi la demandojn, sinjoro Profesoro? Ĉu vere la unuajn popollernejojn fondis Johano de la Salle? Ĉu la pastro De la Salle, la sankta?!

Tio ne interesas min!

Kaj ĉu estas vere, ke pri la afero de la surdmutuloj okupis sin unue la hispana Pedro De Ponce kaj poste la franco Épée.

Fakte la hispana De Ponce kaj poste Épée.

Ĉu la pastroj monaĥoj Ponce kaj Epée? Strange! Do, ĉu ne estis sufiĉe, ke la monaĥo Bertoldo Schwarc eltrovis la pulvon, la monaĥo Guido d’Arezzo la gamon, la jezuito Cavalieri la polikromon, la jezuito Secci la spektro-analizon?

Amiko! Se vi venis nur por kolerigi min… mil diabloj kaj fulmoj!!!

Tute ne, sinjoro Profesoro. Sed eĉ! La fulmokondukilon ne eltrovis Franklin, ĉar jam en 1754 ĝin eltrovis Prokop Diviš, la paroĥestro. Mi legis ĉi tion ankaŭ en leksikono de Kürschner.

Via lango ŝajne ne baldaŭ laciĝos.

Koncerne tion! La plej granda lingvomajstro de sia epoko estis la poliglota kardinalo  Mezzofanti, ĉu ne? Li parolis sepdek du lingvojn, ne konsiderante la dialektojn.

Bone, bone, juna sinjoro! Sufiĉas! Kien vi deziras iri de tie ĉi?

Kien? En kiun direkton? Tion mi devus demandi al Flavio Gioia, kiu jam ĉirkaŭ 1300 uzebligis la kompason. Sed ankaŭ ĉi tiu estis pastro.

Ej, ej, vi vere flamiĝis!

Ĉu flamiĝis? Nu kontraŭ tio nur povas helpi plej bone la estingilo. Sed la unuan fajroestingilon eltrovis pastroj, la cistercianoj, kaj la kapucenoj en Parizo estis la fajro-estingistoj de Parizo ĝis la 17-a jarcento.

Se vi ne babilus tiel interese, mi jam elpelus vin eksteren!

Kien?! Ĉu eble en la bluan aeron? Tio memorigas aerŝipon. Kiel mi scias, la unuan aerŝipon 60 jarojn antaŭ Montgolfieri jam monaĥa frato Gusmae Bartold eltrovis, kiu jam en 1720 suprenleviĝis per sia aerŝipo en ĉeesto de la tuta kortego portugala.

Sinjoro profesoro purigas la okulvitrojn. Ankaŭ tio estas eltrovaĵo de pastro. La okulvitron dominikano Aleksandro Spina eltrovis!

Sinjoro Profesoro rigardas la horloĝon. Ĉu estas tiom urĝa via afero?

Ankaŭ la horloĝo estas pastra eltrovaĵo. La unuan horloĝon faris Cassiodorius, kaj Gilbert, la estonta papo  Silvestro la 2-a ĝin perfektigis.

Ĉu mi tedas vin? Jes, mi iros.

Ĉu vi havas ankaŭ biciklon? Ĉi tiun meĥanikaĵon la pastro Pianton eltrovis, kiu jam en 1845 iradis per biciklo.

Kaj jen ĉi tie sur la tablo de la antaŭĉambro kuŝas ruslingva ĵurnalo. Sed eble vi scias, ke la alfabeton verkis por la slavaj popoloj konvertante ilin la grekaj pastroj sanktaj Cirilo kun sia frato Metodio. Kaj poste laŭ ĝi estis kreita la cirila alfabeto.

Jam vesperiĝis. Ekstere jam brulas gas-lampoj en la urba parko. Eble vi scias, ke la gaslampon la jezuitoj eltrovis, tiuj homoj „ŝatantaj la mallumon”. Unua-foje en 1794 oni ĝin

aplikis en Stonyhorst en Anglujo. Ĝis revido sinjoro Profesoro!

Sed vi jam rapidu, tie ĵus proksimiĝas la tramo!

Jes, jes. Ankaŭ la dinamon eltrovis pastro – la hungara benediktano Ányos Jedlik   kvar jarojn antaŭ Siemens.

Sinjoro Profesoro: Bonan Nokton!

Kompilis Ludoviko Kóbor, 1961

al la indekso


   PAVEL ŠVANDA (1959-1981)

Studento, literaturtalentita junulo. En lasta vivjaro li trovis vojon al la katolika kredo kaj li aniĝis al kristana movado ĉe Ĉarto 771. En aŭgusto 1981 li vizitis en Romo sian praonklon –  jezuiton, pli postan kardinalon Tomáš Špidlík. Li tie renkontiĝis ankaŭ kun pliaj sacerdotoj vivantaj en ekzilo. Tuj post reveno hejmen lin kontaktis la fifama komunista ŝtata polico StB. Lastfoje li estis vidita en la 2-a de oktobro 1981. Lia korpo estis trovita la 10-an de oktobro 1981 funde de abismo Macocha. Sur lia korpo estis videblaj postsignoj de antaŭa perforto. Tiel la komunista polico murdis maljunajn kaj eĉ junajn plej bonajn filojn de la ĉeĥa nacio!

1 Charta 77 (Ĉarto 77) aktivanta inter jaroj 1977-1992 estis neformala ĉeĥoslovaka civitana iniciativo kritikanta politikan kaj ŝtatan potencon pro malrespektado de homaj kaj civitanaj rajtoj.

Jaroslava Hamajdová

 al la indekso


  AMO SUPER ĈIO

Ĉiu infano jam antaŭ sia naskiĝo kaj kompreneble post ĝi tre bezonas senti amon de la patrino. Unuajn ektuŝojn de la patrinaj manoj, unuan suĉtrinkon de lakto el ŝia mamo, unuajn amvortojn, tion ĉion ĉi la infano perceptas kaj tiel ĝi povas iom-post-iome bone progresi. Bedaŭrinde en la lastaj jaroj oni rimarkas, ke infanoj sen gepatroj, aŭ sen ilia amo ĉiam pli oftiĝas. El ili iĝas infanoj sentivece nematuraj kaj nur apenaŭ ili fariĝos bonaj gepatroj de siaj propraj infanoj.

 Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  NUKLEA ENERGETIKO

Nuklea energetiko ludas gravan rolon, sed sciencistoj atentigas, ke se la homaro volas forturni tragikan ŝanĝon de klimato, ĝi ne povas ignori uzadon de aliaj fontoj de energio, kiuj ne produktas emisiojn de termogasoj.

Sed nukleo kreas “ekologian ŝuldon” kaj ne estas konate, ĉu ekzistos ebleco en estonto ĝin superi. Defalaĵoj el nukleaj reaktoroj, kiuj restos radioaktivaj kelkajn jarmilojn, amasiĝas kaj neniu scias, kiel ilin likvidi. Tiuj defalaĵoj emisios sian radioaktivadon multfoje pli longe, ol estas ĝisnuna ekzistado de la homaro.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  KION NI POVAS FARI HODIAŬ,  TION NI NE PRAKRASTU AL MORGAŬO!

Konsidere al antaŭvideblaj katastrofoj, kaŭze de superloĝateco de nia planedo, elĉerpiĝo de naftoprovizoj kaj pluraj krudmaterialoj, termoefiko aŭ plivarmiĝo de tera atmosfero, oni parolas pri “prokrasta bombo”.

Respondeculoj (ŝtataj registaroj) ignoras tiujn tutmondajn minacojn. Ili volas nur ĉiukoste savi sian “politikan haŭton” kaj tial ili referencas al aliuloj aŭ al ekonomiaj problemoj, kiujn oni devas prefere solvi.

 Jaroslava Hamajdová

al la indekso


  Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua

J J J

Konduku Eklezion en la trian jarmilon!

   Dum konklavo, proksime de la balotado kardinalo Stefano Wyszyński turniĝis al Karolo Wojtyła per la vortoj: “Se elektota, vi estas petata ne malkonsenti.”
   Kaj je la komenco de la nova pontifikado li diris: “Vi devas konduki la Eklezion en la trian jarmilon!”

J J J

Li konkeris iliajn korojn

   Post la elekto al papeco Johano Paŭlo la Dua sin prezentis – kiel ordonas tradicio – sur la balkono de la Baziliko de Sankta Petro. Sur la placo kolektiĝis miloj da fideluloj. La papo ekparolis al ili en la itala lingvo:
   “Mi ne scias, ĉu mi povos korekte esprimi min en via, nia lingvo – la itala. Se mi eraros,  korektu min!”

   Ĉi tiujn vortojn la fideluloj akceptis kun granda eksplodo de ridoj kaj per tondraj aplaŭdoj. Johano Paŭlo la Dua ŝtorme konkeris iliajn korojn.

 J J J

Ŝuisto sciis – sed ne diris

   Farante intervjuon por gazetaro, la vatikana ŝuisto Telesforo Zabroni diris, ke li – la unua eksciis pri la elekto de ne-italo por la Sankta Seĝo.
   “Oni ordonis al mi pretigi kelkajn parojn da ŝuoj pli grandaj ol kutime. Italoj estas ne altaj kaj ili havas malgrandajn piedojn. Mi konkludis, ke estas elektota alta kardinalo, verŝajne ne italo. Mi pravis!”
 

J J J

Redonu penikon!

   Post la elekto de la kardinalo Karolo Wojtyła je papo, trudiĝemaj ĵurnalistoj amase vizitadis la urbojn Wadowice kaj Krakovon, scivolemaj akiri sensaciaĵojn. Ĉie ili serĉadis, inkluzive de la estinteco de Karolo Wojtyła, en liaj plej sekretaj okazintaĵoj. Ili iradis en ĉiujn angulojn kaj starigadis milojn da demandoj. Homojn konantajn la papon Wojtyła tio jam lacigis.
   Ŝajnige la ĵurnalistoj en Krakovo eniris eĉ en la privatan loĝejon de la kardinalo Wojtyła kaj priŝtelis... la razpenikon.

J J J

Italoj scipovas la polan lingvon

   La Sankta Patro ĵus estis parolanta pollingve. Kriantemaj italoj kune kun poloj rompadis ĉi paroladon per aplaŭdoj. Tio devis ĝojigi la papon, ĉar li kun rideto ekkomentis:
   “Ho, okazis miraklo: videblas, ke ĉiuj italoj komprenas la polan lingvon! Tio estas kvazaŭ la nova Pentekosto.”

El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski
(Daŭrigota)

 al la indekso


  RADIO VATIKANA - ELSENDOJ EN ESPERANTO

La elsendoj okazas trifoje semajne, en la sama horo 21:20 MET (19:20 UTC).
DIMANĈE
kun daŭro 8-minuta kaj MERKREDE KAJ ĴAŬDE kun daŭro 9-minuta.
Por aŭskulti ilin per la Interreto:
Rekte je la indikita horo: http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/diretta.asp
Laŭpete:
http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp
Arkivo:
http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Skribu al: RADIO VATIKANA - ESPERANTO SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO
Ret-poŝto:
<esperanto@vatiradio.va>
Por ricevi retpoŝte la informilon de RV, petu abonon al: <promo@vatiradio.va>

al la indekso


  PŘEHLED O HOSPODAŘENÍ S FINANČNÍMI PROSTŘEDKY V ROCE 2014

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2014 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2014 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2014 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE především tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika, a odvod zbylých finanč. prostředků na ústředí IKUE v Římě. Ostatní příjmy a výdaje se také vztahují k pořádaným akcím a další činnosti. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci.    Miloslav Šváček

Dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun aktive kunlaboris en la sekcio kaj al ĉiuj, kiuj per monkontribuaĵoj kaj artikoloj kontribuis al la enhavo de la revuo Dio Benu. Ni atendas vian pluan kunlaboron.

 al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, zdravím Vás v tomto novém roce, který nám opět nabízí mnoho Božích milostí a záleží na nás, jak je využijeme v našich rodinách, farnostech, ale také v naší rodině katolických esperantistů. Nabízí se možnost účasti na 21. ekumenickém esperantském kongresu ve Štrasburku (viz str. 19), kde zřejmě kvůli vysokým cenám nebude naše sekce zastoupena. Jiná možnost je účast na Biblických dnech esperantistů, které se uskuteční od 15. do 19. dubna v polském městě Vratislavi (Wrocław). Účast na této již tradiční a velmi dobré akci u našich polských sousedů velmi doporučuji členům (ale i nečlenům) naší sekce. Mnozí si jistě dobře pamatují úspěšný 19. EEK ve Wrocławi v roce 2009. Těšíme se na tuto akci a doufáme, že i mnozí z Vás (bližší informace viz str. 16).

Milí bratři a sestry, také Vás zveme na tradiční setkání, které pořádá naše sekce na významném poutním místě Svaté Hoře u Příbrami ve víkendových dnech od 26. do 28. června 2015. Zúčastnit se může kdokoliv bez ohledu na členství v naší sekci, kdo chce prožít pěkný víkend v milém prostředí poutního místa a katolických esperantistů (viz informace na str. 15). Každý přihlášený účastník obdrží včas praktické podrobnější informace. Počítáme s hojnou Vaší účastí. Úhradu poplatků účastníci setkání odevzdají až po příjezdu na místě samém. Informace a přihlášky k uvedeným akcím lze také získat prostřednictvím internetových stránek naší sekce: www.ikue.org/cz

S přáním Božího požehnání a stálé ochrany Panny Marie, která je po mnohá staletí uctívána také na Svaté Hoře, zůstává s Vámi a těší se na tradiční setkání s Vámi v letošním roce Výbor IKUE-Katolické sekce ČES.

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la periodon de Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por amo, pardono kaj reciproka frateco.
Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj la redakcio de Dio Benu.

al la indekso


  NI KONDOLENCAS

En la 25-a de novembro 2014 post longa malsano forlasis nin fratino Drahomiř Budinská el Prago, priservita per sakramentoj en la aĝo de neĝisvivitaj 90 jaroj, longjara fidela IKUE-anino kaj aktiva membrino de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Per sia ĉiĉerona profesio ŝi lerte aktivis dum IKUE-kongresoj kaj renkontiĝoj. Entombigita ŝi estis en Jihlava.

Ripozon eternan donu al fratino Drahomiř, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ŝi. Ŝi ripozu en paco. Amen.

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.11.2014 ĝis la 20.1.2015: Staselė Bajelytė, Nijolė Bielovienė, Květoslava Černá, Petr Adam Dohnálek, Viktor Dvořák, sac. Marius Dyglys, Anna Dzuňová, Mečislovas Grikpėdis, Antanas Grincevičius, Roman Heřman, Jana Chroboková, František Jemelka, Milan Kaan, Alois Klumpar, Anton Kronshage, Ladislav Láni, Alžběta Matějíčková, Rudolf Minařík, František Nosek, Gottfried Noske, sac. Jindřich Peřina, Algimantas Piliponis, Jan Pospíšil, Jonas Puodžiūnas, Janina Railienė, sac. Valerijus Rudzinskas, Jitka Rybnikářová, František Rytíř, Valdonė Skujienė, Milan Smělý, Irena Šukienė, Jindřich Tomíšek, mons. Lionginas Vaičiulionis, Willi Wirges, sac. Romualdas Zdanys, Marie Žížalová. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2015 (25) - číslo 1 (97).

ISSN 1803-8387

La enhavo de la artikoloj de aŭtoroj ne ĉiam devas koheri kun opinioj de la redaktantaro.

al la indekso