Dio Benu numero 94-2/2014

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 

·         KANONIZADO DE DU PAPOJ – Johano la Dudektria kaj Johano Paŭlo la Dua

·         VORTOJ DE LA PREZIDANTO (Miloslav Šváček)

·         ARBO (Episkopo Josef Hrdlička)

·         EPISKOPOJ EL ĈEĤIO ĈE LA PAPO (Jitka Skalická)

·         BIBLIAJ TAGOJ UNUE OKAZINTAJ EN ĈEĤIO (Miloslav Šváček)

·         „ĈI TIE VI KONSTRUU POR MI KAPELETON“ (Esperanto-Societo Krefeld)

·         LA KONSOLANTINO DE LA ĈAGRENITOJ (Max Kašparů)

·         HO, JESUO, BENU ĈIUJN (kanto – trad. Sac. Józef Zielonka)

·         DEK JAROJ POST LA MEZEŬROPAJ KATOLIKAJ TAGOJ

·         LA PILGRIMLOKO SVATÝ KOPEČEK – SANKTA MONTETO

·         SEPTEMBRA RENKONTIĜO EN LA PILGRIMLOKO SVATÝ KOPEČEK
u Olomouce – Sankta Monteto, Ĉeĥio

·         LA REĜINO DE PACO (Max Kašparů)

·         DIO NE ESTAS MOKATA (P. Wiliam Goldschmid, Usono)

·         PREĜO DE LA PAPO LEONO XIII-A

·         PRI MIA FILO DAMIANO (Gian Paolo Riccň)

·         Mortis fidela IKUE-ano Profesoro Miloslav Pastrňák

·         Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua
(
El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski)

·         HEROOJ DE LA ĈEĤA NACIO (Jaroslava Hamajdová)

·         NUNTEMPO (Jaroslava Hamajdová)

·         HISTORIA MOMENTO (Jaroslava Hamajdová)

·         SOKRATES (Jaroslava Hamajdová)

·         SINCERA GRATULO al Hana Pospíchalová

·         Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio (Miloslav Šváček)

·         Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

·         DIO BENU


 KANONIZADO DE DU PAPOJ
Johano la Dudektria kaj Johano Paŭlo la Dua

Dimanĉon la 27-an de aprilo 2014 okazis en Vatikano grava evento en la historio de la Katolika Eklezio – kuna kanonizado de du papoj – Johano la Dudektria kaj Johano Paŭlo la Dua – la ĉiela patrono de IKUE, favoranto de la esperantistoj, kiu dum sia pontifikado Kristnaske kaj Paske dum la beno Urbi et Orbi – al la Urbo kaj Mondo – bondeziris ĉiam ankaŭ en Esperanto.

Neforgeseblaj rememoroj pri la sankta papo Johano Paŭlo la Dua dum kanonizado de s-taj Zdislava kaj Johano Sarkander en la jaro 1995 en Olomouc kaj aŭdienco de IKUE-reprezentantoj en Vatikano en la jaro 1997.

al la indekso


 VORTOJ DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, unu grava aranĝo por la kristanaj esperantistoj jam okazis – la Bibliaj Tagoj en Tuchoměřice ĉe Prago, Ĉeĥio. Temis pri sukcesa aranĝo plenŝtopita per interesa programo. Okazis ne nur restado kun la programo en iama kastelo en Tuchoměřice, kie la Bibliajn Tagojn gastigis tiea franca komunumo Chemin Neuf, sed okazis ankaŭ vizito de la najbara paroĥo Nebušice kun mescelebro kaj dufoja vizito de la ĉefurbo Prago. Pli amplekse pri tio vin informos la paĝoj 34 kaj 35 kaj la du kovrilpaĝoj kun kelkaj fotoj.

Plia grava nunjara aranĝo por la kristanaj esperantistoj estas sendube la 20-a Ekumena E-Kongreso en Trento-Cadine, Italio. Tiun ĉi aranĝon verŝajne partoprenos nur malgranda grupo el nia lando precipe pro la kotizoj, kiuj superas eblojn eble ne nur de la ĉeĥaj esperantistoj. La venonta numero de Dio Benu espereble proksimigos al vi la kongresajn okazaĵojn.

Kaj tre grava aranĝo por la katolikaj esperantistoj kaj ceteraj simpatiantoj okazos en septembro en belega pilgrimloko Svatý Kopeček u Olomouce – Sankta Monteto apud Olomouc. Temas pri la renkontiĝo okazonta en la semajnfinaj tagoj de la 12-a ĝis la 14-a de septembro en ekzerca domo Norbertinum, situanta tuŝapude de la pilgrima Baziliko de Vizito de la Virgulino Maria, en tre bonaj kondiĉoj por tiu ĉi aranĝo. Ni esperas, ke la renkontiĝon partoprenos esperantistoj ne nur el Ĉeĥio, sed ankaŭ el Slovakio. Tre bonvenaj estas ankaŭ gastoj el aliaj landoj. La fama pilgrimloko, kiun siatempe vizitis ankaŭ la sankta papo Johano Paŭlo la Dua kaj la urbo Olomouc, post Prago la plej riĉa urbo je historiaj vidindaĵoj en Ĉeĥio, estas nepre vizitindaj lokoj, kies viziton ebligos ĝuste la okazonta septembra renkontiĝo, kiun aranĝas la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Do ne hezitu kaj partoprenu! Informojn bv. trovi sur la paĝoj 43-46. Do ĝis la revido en Trento kaj Sankta Monteto!

Tre kore vin salutas kaj invitas al partopreno via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 ARBO

 Sciencistoj asertas, ke verda koloro havas trankviligan influon je la homa psiko.
     Ĝi estas la koloro de la espero kaj en la naturo ĝi frapante superas. Partumas en tio ankaŭ vastaj areoj de arbaroj, konsistantaj el sennombraj arboj.
     La arboj krom tio, ke ili donas al la homo fruktojn kaj lignon, havas ankaŭ tiun valoron, ke ili riĉigas la aeron per procedo de fotosintezo: per efikado de la sunradioj de la lumo en verdaj partoj de la kreskaĵoj fariĝas el nespirebla karbona dioksido kaj el la akvo kelkaj organikaj kombinaĵoj. Precipe en industriaj regionoj, plenaj de venenaj emisioj, havas la arbaj strioj kaj la arbaroj gravan signifon.
    Tiu kemia procezo kaŝas surprizan parabolon. Ankaŭ la homo povas esti tia “arbo” en sia ĉirkaŭaĵo, kiu per bonkvalito de sia vivo, sia kredo kaj amo, ŝanĝas medion de la mondo. Ankaŭ li povas kunlabori kun la “radioj” de la Dia graco kaj transformigi aŭ ŝanĝi la malbonon je bono, la atmosferon de la homaj rilatoj venenigitan kaj difektitan per smogo de indiferenteco, egoismo kaj neamo transformigi, “oksidigi” kaj sanigi.
    Ankaŭ en Biblio oni trovas parolon pri la arboj en multaj lokoj. En la komenco mem de la Biblio estas grava frazo, kiu estas la unua eldiraĵo pri la Dia malavareco kaj amo: “De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu!” (Gen 2,16).
    Sed la sekva frazo enhavas antaŭkondiĉon: “De la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos, vi mortos.”
     Ni scias, kiel tiu evento kontinuis. Kiel la arbo iĝis komenco de la falo kaj malfacila sorto de la tuta homa gento, tiel la kruco de Kristo iĝis vera arbo de la vivo, savo kaj elaĉeto. La arbo en la Edeno estis la atestanto de la malobeemo kaj perfido al Dio. La arbo de la kruco iĝis la atesto de la obeemo kaj amo, kiu sin donas ĝis ekstremo, venkas kontraŭ malbono kaj savas la mondon. Ĉi tie ni vidas, kiel bazgrava estas la simbolo de la arbo en la historio de la savo.
     En Malnova Testamento ni povas trovi ankaŭ pliajn lokojn, kie oni parolas pri arboj. Ekzemple en la libro de Juĝistoj estas la parabolo pri tio, kiel la arboj elektis la reĝon. Olivarbo, figarbo kaj vito rifuzis la elekton, la regadon ekprenis kardo. (Antaŭsimbolo de la dorna krono sur la kapo de Kristo la Reĝo.)
     Aparte impresa estas vizio de la arbo ĉe Danielo (4,7). Ĉe tiu profeto estas la nomoj de la arboj konvinka pruvo de la krimo farita kontraŭ senkulpa Zuzana (“Sub kia arbo vi vidis ilin kune?” – Dan 13,54).
     La arboj estas ofte en bibliaj tekstoj personigitaj. Ili personigas statojn de la ĝojo, doloro eĉ de tragika morto:
     “Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro antaŭ la Eternulo!” (Psa 96,12).
   “Libano, la fajro ekstermu viajn cedrojn! Ĝemegu, ho cipreso, ĉar falis la cedro.Ĝemegu ho kverkoj...” (Zeĥ 11, 1s).
     “Triono de la tero forbrulis, kaj triono de la arboj forbrulis...” (Apo 8,7).
     En Nova Testamento diras Johano la Baptisto per averta tono:
     “La hakilo jam kuŝas ĉe la radiko de la arbo. Ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakita kaj ĵetita en la fajron.” (Mat 3,10). Kun tio mallarĝe koheras ankaŭ eldiraĵo de Jesuo: “Mi estas la vinberarbo, vi estas la branĉoj” (Joh 15,1s). La vivo de ĉiu branĉo dependas de la kunligo kun la trunko. El Kristo fontas la vivo en nin, kiu vekigas ankaŭ en la homo disfloron de la tuta personeco, por ke li donadu bonajn kaj daŭrajn fruktojn.
     Interrompo de alkonduko de la vivo inter la trunko kaj la branĉo (grava peko) signifas morton de la branĉo, apartigita de la fonto de la vivo. La sakramento de la pekkonfeso renovigas kaj sanigas tiun ĉi difektitan interrilaton.
     Jesuo uzas la simbolon de la arbo ankaŭ en aliaj paraleloj: “Bona arbo ne povas doni malbonajn fruktojn, nek putra arbo doni bonajn fruktojn. Per iliaj fruktoj vi konos ilin.” (Mat 7,18).

Episkopo Josef Hrdlička

 al la indekso


  EPISKOPOJ EL ĈEĤIO ĈE LA PAPO
Vizito “Ad limina apostolorum” (Al sojloj de la apostoloj)

Temas pri devo de episkopoj renkontiĝi unufoje post kelkaj jaroj kun la Papo en Vatikano. Ĉi tiun devon konstituis en la jaro 1585 la Papo Siksto la 5-a pere de “Romanus Pontifex”. La unuaj komunaj vizitoj de episkopoj en Romo komenciĝis en la jaro 743 je invito de la Papo Zakario. Nuntempe ili okazas proksimume unu fojon post kvin jaroj. Lastfoje la episkopoj el Ĉeĥio realigis viziton “Ad limina” en la jaro 2005.

Nunjara vizito okazis en la tagoj 11.-17.2.2014, kiam renkontiĝis episkopoj el Ĉeĥio kun la Papo Francisko la unuan fojon. Akompanis ilin dum la menciitaj tagoj tri cent pilgrimantoj el Bohemio kaj Moravio.

La unuan tagon, mardon la 11-an de februaro 2014, celebris kardinalo Dominik Duka sanktan meson ĉe la tombo de apostolo Petro en Baziliko de Sankta Petro. Antaŭe la episkopoj mallonge preĝis ĉe la tombo de kardinalo Josef Beran. Li naskiĝis la 29-an de decembro 1888 en Plzeň, mortis la 17-an de majo 1969 en Romo; kiel unusola ĉeĥo li estas entombigita en la kripto de la baziliko inter la Papoj. La 2-an de aprilo 1998 komenciĝis procezo de lia beatigo.

Merkredon la 12-an de februaro 2014 dum la Ĝenerala Aŭdienco la Papo Francisko bonvenigis la pilgrimantojn el Ĉeĥio: “Mi ĝoje akceptas kardinalon Dominik Duka kaj kardinalon Miloslav Vlk, malnovan batalanton kaj defendanton de la kredo en Ĉeĥa Respubliko, kaj episkopojn de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco ĉeestantajn pro vizito Ad limina Apostolorum. “Karaj fratoj, portu mian saluton al viaj sacerdotoj, religiuloj kaj religiulinoj kaj fidelaj laikoj. Mi certigas vin pri mia preĝo por vi kaj por tiuj, kiujn la Sinjoro konfidis al via prizorgado. Preĝu ankaŭ por mi!” Li benis la ĉeestantojn kaj la eklezion en Ĉeĥio.

Fine de la aŭdienco la Papo Francisko benis kronetojn por mariana Paladio de la ĉeĥa lando kaj kroneton de steloj por statuo de la Virgulino Maria en Olešnice. La kronadon plenumos apostola nuncio Giuseppe Leanza okaze de ĉi-jara festo de sankta Venceslao la 28-an de septembro. Publiko bonŝance havos eblecon vidi la kronitan originalon jam la 15-an de aŭgusto, dum la festo de la Ĉielenpreno de Virgulino Maria.

La Papo ankaŭ menciis gravan liturgian feston: “Vendredon la 14-an de februaro ni celebros la feston de Sanktaj Cirilo kaj Metodio, evangelizantoj de la slavaj popoloj kaj kunpatronoj de Eŭropo. Ilia atesto helpu al vi, karaj gejunuloj, iĝi en ĉiu medio misiistaj disĉiploj.”

Ĝuste en tiu momento mi preĝis por la ĉeha nacio, por ke ĝi revenu al propraj radikoj. Mi preĝis por beatproklamo de la ĉeĥa martiro kardinalo Josef Beran. Mi preĝis por ĉiuj IKUE-anoj, por vi.

Vendredon la 14-an de februaro 2014 okazis privata renkontiĝo de episkopoj kun la Papo; ĝi daŭris proksimume unu horon kaj duonon. La Papo transdonis al ekleziaj reprezentantoj el Ĉeĥio tekston de lia diskurso. Li prezentas en ĝi kelkajn prioritatojn.

La Papo menciis kiel estas necesa konstrua dialogo kun ĉiuj homoj, ankaŭ kun tiuj malproksimaj el kiu ajn religia aparteneco. Li vokis al subteno de familioj kaj ĉeesto de la eklezio en la lerneja sistemo kaj la kultura vivo. Li ankaŭ aludis ekonomiajn aferojn de la ĉeĥa eklezio. Se temas pri nuntempa intertraktado inter ŝtato kaj eklezioj pri redono de ekleziaj posedaĵoj, la Papo plene subtenis la episkopojn. “En ekonomia fako necesas krei sistemon, kiu garantios al ĉiu eklezia institucio bazajn rimedojn kaj liberecon por paŝtista agado kaj samtempe estas necese, ke la materiaj rimedoj estu ekskluzive uzataj por spiritaj celoj de la eklezio.”

La Papo aldonis, ke “necesas vigla atentemo, por ke la eklezia posedaĵo, havaĵo estu administrata kun pripenso, konsidero kaj travidebleco; ĝi estu protektita kaj konservita ankaŭ helpe de fidindaj kaj kompetentaj laikaj fakuloj. Oni konstatas, ke la sinteno de la Papo al aktualaj ekleziaj restituadoj estis simpla kaj klara: kio estas ŝtelita, devas esti redonita, temas pri justeco.

La saman tagon, vendredon la 14-an de februaro je la horo 18:30, partoprenis la pilgrimantoj el diversaj slavaj nacioj en Baziliko de Sankta Klemento la sanktan meson super la tombo de sankta Cirilo, okaze de la 1145-a datreveno de lia morto.

Dum la menciitaj tagoj okazis ĉiutage sanktaj mesoj en diversaj bazilikoj, ĉiutage celebris alia episkopo. Ni danku al la Sinjoro por ĉiuj ricevitaj gracoj.

Por Dio Benu verkis Jitka Skalická
Romo la 18-an de februaro 2014

al la indekso


 BIBLIAJ TAGOJ UNUE OKAZINTAJ EN ĈEĤIO

Bibliaj Tagoj estas ekumena aranĝo por esperantistoj. Ĝi tradicie okazadis en Germanio, sed en la jaro 2012 ĝi la unuan fojon okazis ekster Germanio en la urbo Trento en Italio. Pasintjare ĝi okazis en Strasburgo en Francio kaj nunjare en Tuchoměřice apud Prago en Ĉeĥio en la tagoj de la 30-a de aprilo ĝis la 4-a de majo. Partoprenis ĝin 34 personoj el Ĉeĥio, Francio, Germanio, Italio, Rumanio kaj Slovakio. Ĉefaranĝanto de la Bibliaj Tagoj estis frato Stefan Lepping el Germanio, profesia muzikisto, estrarano de IKUE zorganta pri la ekumenaj rilatoj precipe kun KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia). La Bibliajn Tagojn okazintajn en Tuchoměřice gastigis en sia sidejo – iama kastelo – franca katolika komunumo Chemin Neuf (Nova Vojo), orientita al disvolvo de la ekumenaj rilatoj.

Oficiala komenco okazis merkredon la 30-an de aprilo per vespermanĝo. Poste okazis inaŭguraj kantoj, interkonatiĝo kaj fine vespera preĝo – la Kompletorio.

Ĵaŭdo estis komencita per sankta meso en preĝejo apartenanta al la kastelo. Kuncelebrantoj estis pastro Bernhard Eichkorn, cisterciana monako patro Willibald Kuhnigk el Germanio kaj pastro Josef Xaver Kobza el Ĉeĥio. Antaŭtagmeze okazis prelegoj de patro Willibald surbaze de la Letero de Sankta Paŭlo al Galatoj. Kompreneble ne mankis ofta kantado, ĉar la ĉefaranĝanto Stefano estas profesia muzikisto. Posttagmeze okazis ekskurso al la centro de la ĉefurbo Prago. Kaj vespere frato Miloslav Šváček projekciis prezentaĵojn pri la Bibliaj Tagoj okazintaj en la jaro 2011 en la urbo Werl en Germanio, pri la Bibliaj Tagoj 2012 en Trento, Italio kaj pri vizito de la urboj Milano kaj Bergamo en la jaro 2010.

Vendredon post la matena rozaria preĝo, matenaj laŭdoj kaj kantado okazis plua parto de la prelego de patro Willibald. Posttagmeze okazis vizito de la najbara paroĥo Nebušice, kie loĝas frato inĝ. Jan Josef Pospíšil, al kiu la partoprenantoj dankemas pro granda helpo en organizado de la Bibliaj Tagoj. En la preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodio en Nebušice okazis sankta meso, kiun krom niaj pastroj kuncelebris tiea premonstrana pastro Jakub Berka. Post la reveno sekvis programero: memoroj pri disiĝoj kaj paciĝoj inter kredantoj. Kaj vespere kantoj kun tekstoj, kiuj ligas nin al judismo.

Sabaton post la sankta meso kaj biblia preĝo honore al la Virgulino Maria okazis kantado kaj prelego surbaze de la Letero de Sankta Paŭlo al Efesanoj. Prelegis evangeliana pastoro Wolfram Rohloff el Germanio. Posttagmeze okazis denova vizito de la ĉefurbo Prago celanta viziton de la Katedralo de Sankta Vito, Adalberto kaj Venceslao, kie estis al nia grupo disponigita unu horo por spirita programo. Vespere en la kapelo de la komunumo Chemin Neuf okazis luterana Diservo.

Dimanĉo estis la lasta tago de la Bibliaj tagoj. Post la rozaria preĝo kaj sankta meso, kies ĉefcelebranto estis sac. Albrecht Kronenberger, okazis fina danka ekumena diservo kaj lasta kantado. Per komuna tagmanĝo estis finitaj la Bibliaj Tagoj en Tuchoměřice.

Koran dankegon pro agrabla kaj sukcesa aranĝo meritas precipe fratoj Stefan Lepping kaj inĝ. Jan Josef Pospíšil, la prelegantoj sac. Willibald Kuhnigk kaj past. Wolfram Rohloff, la pastroj Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger, Josef Xaver Kobza kaj ĉiuj partoprenantoj de BT, kiuj kreis amikecan kaj fratecan etoson de la aranĝo. Dankon meritas ankaŭ gastiganta komunumo Chemin Neuf, kiu strebis formi bonajn kondiĉojn por la tuta aranĝo. Dio benu ĉiujn!

Miloslav Šváček

al la indekso


 „ĈI TIE VI KONSTRUU POR MI KAPELETON“

Ĉi tiun misteran ordonon trifoje en pluraj tagoj aŭdis la pia komercisto, Hendrick Busman, kiam li, antaŭ pli ol 370 jaroj dum la kristnaska tempo 1641, survoje de Weeze al Geldern preĝis antaŭ la “Hajlokruco” sur la Kevelaera erikejo, kie nun situas la grac-kapelo.

Subtenate de la paroĥestro de Kevelaer, Johannes Schink, li senprokraste komencis la konstruadon de la sanktejo.

„Unu monaton antaŭ la Pentekosta festo okazis, ke mia edzino, Mechel Schrouse, en nokta vizio ekvidis forte radiantan lumon, montrantan sanktejon kaj bildeton en ĝi. Tian bildon ŝi estis vidinta antaŭe en la manoj de du militistoj.“

Tiel Hendrick Busman atestis por la protokolo dum la Sinodo de Venlo la 13-an de februaro 1642; Kevelaer tiam apartenis al la diocezo Roermond.

Temas pri bildo de la tiam fama Dipatrino de Luksemburgo, kiu estis honorata kiel „Konsolantino de la Ĉagrenitoj“, precipe ek de la pesta epidemio en la jaro 1626.

Postenoj de la garda deĵoro konfirmis la raporton pri la nokta vizio. Ankaŭ ili rimarkis la neordinaran lumon je la sama nokto. La 1-an de junio 1642 la pastro de Kevelaer enmetis la grac-bildon en la sanktejon.
„Tuj en la sama tago granda aro da homoj el Geldern kaj aliaj urbetoj venis al la sanktejo. Okazis ankaŭ multaj mirakloj, kiujn oni notis“. Sinodo de Venlo

La gracbildo estas modesta kuprogravuraĵo de la dimensioj de 7,5 je 11 cm, kies pieda teksto estas: Vera bildo de la Patrino de Jesuo, Konsolantino de la Ĉagrenitoj sur la kampo antaŭ la urbo Luksemburgo, fama pro mirakloj kaj abunde vizitantaj homoj. (1640)

Ekde la konsekra tago la alfluo de piaj pilgrimoj ne ĉesis. Malgraŭ la malsekura tempo de la Tridekjara Milito (1618-48) la amasoj de pilgrimantoj fariĝis tiom grandaj, ke jam en la jaro 1643 oni komencis la konstruadon de pilgrim-preĝejo, la nuntempa kandel-kapelo. La 28-an de oktobro 1643 oni metis la fundamentan ŝtonon. Super la sankt-akvujo apud la flanka portalo oni enmurigis memorigan ŝtonon kun la surskribo en la malsupra germana lingvo: Hendrick van Arssen, nomata Bilders, la arkitekto de tiu ĉi kapelo, komencis meti la fundamenton la 28-an de oktobro 1643 kaj finis la konstruadon la 20-an de novembro 1645.

Jaron post jaro procesioj alportas grandajn kandelojn kiel oferaĵojn; la kandelaj tabuletoj pruvas la multjaran tradicion de kelkaj procesioj, kaj ke multaj pilgrimantoj venas el malproksimaj regionoj.

En la jaro 1654 la modesta sanktejo de Hendrick Busman estis ĉirkaŭita per la konstruaĵo de la nuna ses-angula grac-kapelo tiel, ke tra la pordo-simila aperturo de la nordmuro oni povas vidi la grac-bildon. Lucerno je la maldekstra flanko de la altaro portas la pac-lumon en pelvo portata de tri kolomboj. La pac-lumo estis ekflamigita en la jaro 1949 en Lourdes kaj portita tra Altötting al Kevelaer.

La tri kolomboj simbolas la tri sanktaĵojn de la Pac-reĝino de Lourdes, Altötting kaj Kevelaer. Serpento elŝovas langon al la lumo; admono, insiste peti pri paco Ŝin, kiu piede dispremis la kapon de la serpento.

La baziliko de Sankta Maria estas konstruita dum la jaroj 1858-1864. La solena konsekrado estis la 3-an de julio 1864. La 91 m alta turo estis finkonstruita en la jaro 1884. La baziliko estas 70 m longa kaj 28 m larĝa. La transepto estas 36 m longa kaj 14 m larĝa. La alteco de ĝi estas 22 m.  Ek de la jaro 1969 oni laboris je riparado kaj renovigo de la interno de la baziliko.

La konfes-kapelo estis konstruita en la jaroj 1857/58 – same kiel la baziliko – laŭ la planoj de la Kolonja katedral-arkitekto Ignaz Statz. En la jaro 1890 oni aldonis al ĝia norda parto novan trinavan konfes-kapelon. La pentraĵoj en la konfes-kapelo – komencitaj de Stummel kaj finitaj en la jaro 1934 de liaj skolanoj – estis detruitaj en la dua mondmilito.

La pastrejo situanta vidalvide al la grac-kapelo komence estis konstruata fare de la Oratoranoj en la jaro 1647 kaj poste daŭre ampleksigata. Super ĝia enirejo troviĝas la surskribo „Christo peregrinanti en terris“ (Al Kristo pilgrimanta sur la tero). La pastrejo estas malfermita por la pilgrimantaj pastroj, la paroĥestroj de Sankta Maria, kaj gastigas la pastrojn, kiuj asistas je la animzorgado de la pilgrimantoj; de oktobro ĝis junio ĝi servas kiel ekzercejo por pastroj kaj laikoj. La konstruo de la kruc-vojo ĉe la urba periferio komenciĝis en la jaro 1889. La kapeletoj de la kruc-vojaj stacioj estas finkonstruitaj en la jaro 1892. En 1934 la kruc-vojo estis amplekse renovigita. La Gardmantela Madono ricevis indan lokon kiel militistmonumento en la nova Maria Parko.

Kiel dum la antaŭaj jardekoj kaj jarcentoj ankaŭ hodiaŭ la modesta grac-sanktejo de la „Konsolantino de la Ĉagrenitoj“ en Kevelaer estas la celo de multnombraj pilgrimantoj de proksime kaj malproksime, el la enlando kaj la eksterlando. Ili serĉas helpon kaj konsolon en diversspecaj malfeliĉoj kaj zorgoj de la tera pilgrima vojo ĉe Ŝi, kiun la Sinjoro de sur la kruco donis al ni kiel Patrinon.

Tradukita de la Esperanto-Societo Krefeld.

Maria, sankta Patronin’,
Akceptu kaj defendu nin.
Sub ŝirma bask’ de via vest’
Nin pasos ĉiu ajn tempest’.
Ho, Patronino bona,
Protekton ĉiam donu!

Tre vasta estas la mantel’,
De l’ kristanaro citadel’,
Tegmento por la mondteren’
Rifuĝ’ por homoj en ĉagren’.
Ho, Patronino bona,
Protekton ĉiam donu!

al la indekso


 LA KONSOLANTINO DE LA ĈAGRENITOJ

Apud la rifuĝejo, per kiu la homo serĉas protekton kontraŭ la malsano, kiu estas la peko, kaj mi jam diris, ke la subpremita kulpo kondukas al la malsano estas aŭtentike la Virgulino Maria konsolantino de la afliktitoj. Ŝi estas ankaŭ resaniĝo de la malsanuloj. La kaŝejo, kiun serĉis Adamo, lin nur kaŝis, sed la Dipatrino kiel konsolantino de la afliktitoj estas tiu rifuĝejo, kiu al mi ankoraŭ donas balzamon. Tamen nur, kaj eble ĉiuj havas tiun sperton, kiam ni estas en malsanulejo, estas al mi la manoj de flegistino la plej proksimaj kaj pli karaj ol la manoj de la hospitala dungito. Ĉi tie estas necese metadi sin en la virinajn manojn. Kaj ili estas la samaj manoj, kiuj tenadis Jesuon. En tiujn samajn manon havas la eblecon alveni ankaŭ ni. Vivaj aŭ mortaj. Kaj tiu konsolo de la afliktitoj estas la plua afero, kiu al tiu ĉi mondo mankas. Konata eŭropa psiĥologo kaj psiĥiatro Karl Gustav Jung diras: “Se la homoj pli multe surgenuadus en la pekkonfesejo, pli malmulte ili kuŝadus en la malsanulejo.”

La homo de la nuntempa mondo suferas pro depresioj. Pri la 20-a jarcento oni diradis, ke ĝi estas la jarcento de depresio. Oni diradis, ke tiu jarcento estis la jarcento kosma kaj atoma. Sed la homo ne suferas pro nesufiĉo da tiuj valoroj, sed li suferas pro nesufiĉo da ĝojo. Tio plu validas ankaŭ en la komenco de la 21-a jarcento. Verdire ni vivas en malĝoja mondo. Kaj alia svisa priĥologo kaj pedagogo Radler diras, ke ju pli malmultaj estos la sacerdotoj kaj ju pli fermitaj estos la preĝejoj, des pli malfermitaj estos la malliberejoj.

La nuntempa homo estas malĝoja. Li havas subpremitan kulpon kaj agresemon, kiu kondukas al krimo. Kaj kio estas bezonata? En tiu ĉi afliktita tempo, en tiu ĉi afliktita homa animo trovi iun, kiu konsolos. Kaj la ĉeĥa poeto Sova diras: “Nur trovi la ĝustan vorton en la ĝusta tempo kaj resanigi eĉ ĝis la morto malĝojan animon.” Mi ne scias, kia estis lia rilato al la Virgulino Maria, sed tiu estas precize alvoko de la konsolantino de la afliktitoj. Trovi la ĝustan vorton en la ĝusta tempo kaj resanigi per ĝi ĝis la morto afliktitan animon. Kaj tiu loko estas en la resanigantaj manoj de la Virgulino Maria.

Max Kašparů

 al la indekso


 HO, JESUO, BENU ĈIUJN
Trad. Sac. Józef Zielonka

2. Dankon pro la gracabundo / al la Koro tiel flama. / [:Ni donacas niajn korojn, / por ke ili estu amaj.:]

3. Vi, trifoje sankta Dio, / en ĉielo adorata. / [:Ĉiam aŭdu nin surtere / via Koro tre kompata.:]

4. Ne forlasu nin, Sinjoro, / forpardonu pekojn niajn. / [:Ĉar de l´ Koro via vundo / estas font´ de benoj ĉiaj.:]

al la indekso


 DEK JAROJ POST LA MEZEŬROPAJ KATOLIKAJ TAGOJ
sub devizo: Kristo – Espero de Eŭropo

En la tagoj de la 21-a ĝis la 23-a de majo 2004 okazis en Mariazell – la ĉefa pilgrimloko de Aŭstrio pilgrimo de mezeŭropaj nacioj. La ĉefan pilgriman solenaĵon sabaton la 22-an de majo 2004 ĉeestis centmilo da pilgrimantoj el Pollando, Ĉeĥa Respubliko, Slovakio, Aŭstrio, Hungario, Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj ankaŭ el diversaj ceteraj landoj precipe de Eŭropo. La Papon tie anstataŭigis lia legato – la Ŝtatsekretario Mons. Angelo Sodano. Ĉeestis ankaŭ internacia grupo de katolikaj esperantistoj. Kadre de tiu evento ankaŭ en Ĉeĥio okazis nacia aranĝo en interligo kun mezeŭropaj landoj. Indas rememori tiun ĉi gravan eventon post dek jaroj.

Alparolo de tiama episkopo de Hradec Králové Mons. Dominik Duka

Tiu ĉi nia pilgrimado okazas en jubilea 25-a jaro de pontifikado de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua. La vivo de la papo estas de lia infanaĝo kvazaŭ kunigita kun fatima sekreto. Li naskiĝis en la lando, kiun protektis kontraŭ diktaturo de komunismo la Virgulino Maria Klarmonta, kiel tion ĉiujare memorigas al si Pollando okaze de festo de miraklo super Vistulo, kiu okazis post la 15-a de aŭgusto 1920, en la jaro de la papa naskiĝo, kiam sovetaj armeoj estis preparitaj apud Varsovio, kiun forlasis ĉiuj diplomatoj krom la papa nuncio Achilla Ratti (pli posta Papo Pio la 11-a). Dum du tagoj la pola armeo sub komando de marŝalo Pilsudski forpelis Ruĝan Armeon ĝis Kievo. En la periodo de la dua mondmilito ekkonis Karol Wojtyła perfidemon de la bruna kaj ruĝa diktatorecoj, kiuj per la pakto Molotov – Ribbentrop dividis Eŭropon kaj ankaŭ lian patrujon. Li ankaŭ ekkonis perfidemon konfirmitan per konvencio de Jalta, kiu ebligis ekregi Pollandon pere de soveta – komunisma potenco. Ambaŭ diktatorecoj planis la totalan likvidon de la kristanismo kaj antaŭ ĉio de la katolika eklezio.

La interna kunligo de la vivo de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua kun la fatimaj sekretoj kulminas per atenco kontraŭ li la 13-an de majo 1981. Mi citos ferman fragmenton el la libro Vatikano kaj Ruĝa Teroro (Lukto pro animo de orienta Eŭropo): „Johano Paŭlo la Dua estis katalizatoro, kiu ekfunkciigis streĉitan mekanismon de revolto. Li aperis feliĉe ĝustatempe kaj ĝustaloke kaj lia grandeco baziĝis en la forto de lia personeco, kiu ebligis al li eluzi tiun okazon tutplene. Se tio estis la verko de la Sankta Spirito, do tiu ĉi Spirito montris nenormalan decidemon: Li pridonacis lin per la donaco de antaŭvideco kaj igis lin ilo en la manoj de la Providenco... Antaŭ la ĉefa altaro en la katedralo de sankta Vito en Prago, kie estis iam kardinalo Beran superkriita per komunistaj agentoj, diris la papo: ,Hodiaŭ ni staras antaŭ ruinoj el multaj babilonaj turoj en la homhistorio.‘“

Nia renkontiĝo kun la Virgulino Maria Fatima estas esprimo de dankoj por tio, ke la Eklezio trairis la plej grandan persekuton en sia ekzisto, sed ankaŭ danke al la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, kiun al ni Sinjoro Dio donis kaj la Virgulino Maria protektis. En lia vivhistorieto ni povas legi la plej profundan motivon de honorado de Maria, kiu konsidere al travivitaj okazintaĵoj ne apartenas al pasinteco, sed ĝi iĝas promeso por la estonteco. Dankon al ĉiuj, kiuj travivos kaj ekkomprenos la mesaĝon de Fatimo por tiuj ĉi tagoj.

Nun ni konatiĝu kun tio, kion diris pri la fatimaj okazintaĵoj kelkaj ekleziaj altranguloj.

Tarcisio Bertone, emerita ĉefepiskopo de Vercelli, Vatikana Ŝtatsekretario

Post dramaj kaj kruelaj okazintaĵoj de la 20-a jarcento, unu el la plej krizaj en homhistorio, kiu kulminis per sanga atenco kontraŭ „dolĉa Kristo sur la tero“, tiel malkovriĝas realeco, kiu kreas historion kaj ĝisprofunde ĝin eksplikas surbaze de spirita dimensio, al kiu estas nuntempa pensmaniero, ofte trasorbiĝinta per racionalismo, surda.

La historio estas trateksita per revelacioj kaj supernaturaj signoj, kiuj rekte eniras la homan vivon, ili akompanas migron de la mondo kaj surprizas kaj kredantojn kaj nekredantojn. Tiuj fenomenoj, kiuj ne povas kontraŭi enhavon de la kredo, devas direkti al la centra punkto de Krista mesaĝo: al amo de la Patro, kiu kondukas homojn al konvertiĝo kaj donas al ili gracon, por ke ili al Li tute sindonu per fileca fido. Tia estas ankaŭ mesaĝo de Fatimo, kiu per sia insista alvoko al konvertiĝo kaj pento efektive gvidas al kerno de la evangelio.

Inter la modernaj revelacioj Fatimo estas sendube la revelacio plej profeteca. La unua kaj la dua misteroj antaŭ ĉio koncernas timegan vidon de infero, honoron al Senmakula Koro de la Virgulino Maria, dua mondmilito kaj poste antaŭdiron de treegaj damaĝoj, kiujn Rusio kaŭzos al la homaro per sia apostato de la kristana kredo kaj alteniĝo al komunisma totalismo.

En la jaro 1917 neniu ĉion ĉi kapablus imagi: tri malgrandaj paŝtistetoj el Fatimo, vidas, aŭskultas, memorfiksas, kaj Lucia, atestantino, kiu transvivis, surbaze de ordono de episkopo el Leiria kaj permeso de Nia Sinjorino, ĉion notis.

Serafim de Sousa Ferreira e Silva, episkopo de Leiria-Fatimo, Portugalio

Estas konate, ke malgrandaj fatimaj paŝtistetoj estis pridonacitaj per vizio de supernatura vivo, kiu rilatas precipe al lastaj momentoj de la surtera vivo: ili spertis neeldireblan ĝojon, kiam ili sentis, ke ili estas kvazaŭ vualitaj de Dio kaj Dio restadas en ili, kaj ili estis ektimigitaj, kiam ili ekvidis sorton de tiuj, kiuj estas damnitaj en infero. Eniro en la eternecon restas por ĉiu normala mortulo vualita per vualtuketo de mistero. Helpi ekkompreni povas la kredo, pli bone dirite certagrade ekkredi, kun vorthelpo de la atestantoj, al kiuj estis donita eksterordinara percepto el la ĉielo.

Josef kardinalo Ratzinger, prefekto de Kongregacio por Kredinstruo

Mi nur mallonge memorigos la plej gravan punkton de la fatima sekreto. La infanoj travivis mallongan momenton plenan de teruro, dum kiu ili vidis inferon. Ili vidis falon de „animoj de mizeraj pekuloj“. Nun estas al ili dirite, kial ili estis al tiu momento eksponitaj: por „ilin savi“ – por montri la vojon de la savo. Elvokas en ni imagon frazo el la unua epistolo de Petro: „Celo de via kredo estas savo de la animoj.“ Indikita vojo al ĉi celo estas – por surprizo de personoj devenantaj el anglosaksa kaj germana kultura medio – honoro al Senmakula Koro de la Virgulino Maria. Por ekkompreno ĉi-kaze povas sufiĉi mallonga ekspliko.

„Koro“ en biblia lingvo signifas centron de la homa ekzisto, la lokon, kie koncentriĝas racio, volo, temperamento kaj sentemo, kie la homo trovas sian unuecon kaj internan direkton. „La Senmakula Koro“ estas laŭ Mat 5,8 tiu koro, kiu pro sia rilato al Dio atingis perfektan internan unuecon, kaj do „vidas Dion“. La honoro al Senmakula Koro de la Virgulino Maria tial signifas celadon al sinteno de la koro, en kiu „fiat“ – „fariĝu laŭ via volo“ – iĝis formanta centro de la tuta ekzistado. Se iu oponus, por ke ni inter nin kaj Kriston ne starigu la homan estulon, estus bone memorigi, ke Paŭlo ne timas diri al siaj komunumoj: „Imitu min!“ Je apostolo ili do povas konkrete verigi, kion signifas imitado de Kristo. Sed de kiu ni dum ĉiuj tempoj povus pli bone lerni ol de la Patrino de la Sinjoro?

Angelo kardinalo Sodano, Vatikana Ŝtatsekretario

La fatima revelacio koncernas antaŭ ĉio batalon de ateismaj sistemoj kontraŭ la Eklezio kaj kontraŭ kristanoj kaj priskribas senliman suferadon de kredatestantoj de la lasta jarcento de la pasinta jarmilo. Estas tio senfina Via Crucis – Krucvojo, kiun gvidis papoj de la dudeka jarcento.

Laŭ ekspliko „pastorinhos“, kiun ankaŭ konfirmis fratulino Lúcia, „blanke vestita episkopo“, kiu preĝas por ĉiuj kredantoj, estas papo. Ankaŭ li, kiam li klopodiras al kruco inter kadavroj de martirigitoj (episkopoj, sacerdotoj, geordenanoj kaj multaj laikoj), li falas kiel morta teren, paftrafita.

Post la atenco la 13-an de majo 1981 montriĝis al la Sankta Patro klare, ke estis „patrineca mano, kiu gvidis direkton de la kuglo“, kiu ebligis „al la papo, batalanta kontraŭ morto“, ke li haltu „sojle de la morto“. (Johano Paŭlo la Dua, Meditoj kun italaj episkopoj en polikliniko Gemelli, en Insegnamenti (Instruo), volumo XVII/1, 1994, paĝo 1061) Kiam tiama episkopo en Leiria-Fatima vizitis Romon, la papo decidis doni al li la kuglon, kiu post atenco restis en jipo, por ke ĝi estu tenita en tiu ĉi pilgrimloko. Surbaze de decido de la episkopo ĝi pli poste estis lokigita en la kronon de statuo de la Virgulino Maria Fatima.  

Johano Paŭlo la Dua el libro “Transpaŝi sojlon de espero”

Manieron, per kiu Maria partoprenas en la venko de Kristo, mi antaŭ ĉio ekkonis el sperto de mia nacio. De kardinalo Wyszyński mi ankaŭ eksciis, ke kiam lia antaŭulo, kardinalo August Hlond, estis mortanta, li eldiris tiujn ĉi gravajn vortojn: „Se ni venkos, tio okazos pere de Maria.“ Dum animzorga servo en Pollando mi iĝis atestanto de maniero, per kiu tiu ĉi eldiraĵo plenumiĝadis.

Kiam mi post mia elekto kiel papo konatiĝis kun la problemoj de universala eklezio, mi estis konvinkita pri io simila: se ni venkos eĉ en universala dimensio, okazos tio danke al Maria. Kristo venkos pere de Ŝi, ĉar Li volas, ke la venko de la nuna eĉ estonta mondo estu interligita kun Ŝi. Mi estis pri tio konvinkita, kvankam mi tiam pri Fatimo sciis ankoraŭ nur malmulton. Sed mi sentis certan interligitecon inter La Saletta, Lurdo kaj Fatimo. Kaj en delongtempa pasinteco ankaŭ kun nia Jasna Góra (Klara Monto en Ĉenstoĥovo, rim. de trad.).

Venis do la 13-a de majo 1981. Kiam min sur la Placo de Sankta Petro trafis pafaĵo de atenculo, mi komence ne zorgis pri la fakto, ke tio okazis ĝuste en datrevena tago, kiam la Virgulino Maria videbliĝis al tri infanoj en portugala Fatimo kaj konfidis al ili vortojn, kiuj kvazaŭ fine de la jarcento proksimiĝis al sia plenumo.

La Dua Vatikana Koncilio faris grandegan progreson en instruo pri la Virgulino Maria kaj en honorado de Ŝi. Ni ne povas ĉi tie prezenti la tutan tekston de la admirinde bela 8-a ĉapitro de konstitucio Lumen gentium, kvankam estus tio bezonata. Kiam mi partoprenis la koncilion, tute mi min trovis en tiu ĉi ĉapitro, mi ekkonis en ĝi ĉiujn antaŭajn spertojn, kiujn mi de la junaĝo akiris, kaj ankaŭ tiun specialan ligon, kiu min kun Patrino de Dio ligas konstante per novaj manieroj.

al la indekso


 LA PILGRIMLOKO SVATÝ KOPEČEK – SANKTA MONTETO

La historio de la pilgrimloko Svatý Kopeček (Sankta Monteto) apud Olomouc datiĝas de la 17-a jarcento, kiam en Eŭropo disvastiĝis la tridekjara milito. En ĉi tiu maltrankvila tempo, post la jaro 1623, post granda pesta epidemio, kiu kaŭzis teruran morton de 14 236 homoj, transloĝiĝis el Ratiboř al Olomouc kun sia familio Samuel Andrýsek, tiama urba skribisto. En Olomouc li eklaboris ĉe episkopa konsistorio.

Lia filo Johano estis vendisto de vino. Vinon li alveturigis el Aŭstrio. Dum vojaĝ-ripozo en ĉeesto de siaj akompanantoj li faris promeson, ke li sur la monteto proksime de Olomouc konstruigos preĝejeton honore al Virgulino Maria, se li akiros havaĵon. Plenumon de ĉi tiu promeso li prokrastadis, ĝis kiam la Dipatrino dufoje en sonĝo memorigis tion al li. La promeson li vere povis plenumi, ĉar li akiris heredaĵon post sia bofrato.

Kiel li preparis sin por trovi konvenan konstrulokon, tion priskribas la historio de Sankta Monto Premonstrata el la jaro 1680. Vintre, en la jaro 1629 li ĉevalrajdante vizitis montetaran arbaran terenon. Dume ekestis neĝa ŝtormo kun ventego. Li kovris sian vizaĝon por ĝin ŝirmi kontraŭ neĝo kaj arbaj branĉoj. La neĝa ŝtormo subite ĉesis, post kiam li haltis sur la terena altaĵo. Li ekvidis, ke la loko estas lumigita kaj simila al tiu, sur kiu aperadis al li Dipatrino en sonĝo. Post surlokaj dankpreĝoj li markis la lokon per branĉoj kaj en proksima vilaĝo li sciiĝis, ke posedanto de ĉi tiu loko estas premonstrata ordeno, kiu disponigis la lokon por realigo de lia promeso. Episkopa konsistorio en Olomouc en la jaro 1629 donis konsenton por konstruo de la kapelo.

Konstruaĵo de la kapelo de Andrýsek estis finita post 4 jaroj kaj la 3-an de aprilo 1633 konsekris ĝin helpepiskopo de Olomouc Filip Breuner. Sur la altaron estis starigita bildo de Virgulino Maria kun Diinfaneto. Laŭ rakonto de apude loĝanta ermito la bildon lokigis tien nekonataj blankvestitaj pilgrimantoj, kiuj post tio malaperis. Honoro al la bildo pligrandiĝis, post kiam dum la konsekra Sankta Meso subite akiris vidpovon blinda filo de nobelo Alexander Bary.

En la jaro 1642 invadis en la urbon Olomouc svedoj, kiuj okupadis la urbon dum 8 jaroj. Dum ĉi tiu tempo ili priŝteladis kaj dezertigis urbajn domojn, monaĥejojn kaj eĉ proksime situantajn vilaĝojn. En la jaro 1645 sveda leŭtenanto bruligis kapelon de Andrýsek. Post forbrulo restis nur nuraj muroj. Eĉ la mirakla bildo perdiĝis. Post kiam la kapelo estis renovigita, venis nekonata viro alportanta la bildon; rapide li foriris.

Denove alvenadis tien multaj pilgrimantoj. Estis decidite konstrui novan preĝejon laŭ Giovanni Pietro Tencalla. Konstrulaboroj estis komencitaj en la jaro 1669 kaj nova sanktejo honore al Vizito de Virgulino Maria estis konsekrita en la jaro 1679. En la jaro 1732 okazis solena kronado de la mirakla bildo per romaj kronetoj. La 25-an de aprilo 1784 privilegiis Papo Benedikto la XIV-a la preĝejon per titolo “Baziliko Minora”.

En la jaro 1784 imperiestro Jozefo la II-a nuligis monaĥejon sur Sankta Monteto. La preĝejo fariĝis preĝejo paroĥa. Tiu ĉi stato daŭris pli ol cent jarojn. Ekde la 8-a de novembro 1846 denove povis multnombre alvenadi pilgrimantoj.

En la nokto de la 6-a al la 7-a de majo 1945 je fino de la dua mondmilito estis la preĝejo forte difektita. Ĝi ekbrulis, sed ne forbrulis.

En aprilo de 1950 la komunista reĝimo likvidis ordenojn. La premonstratoj estis de tie perforte forigitaj. En la 11-a de februaro 1990 la premonstrata ordeno revenis al Sankta Monteto.

Per papa dekreto el la 11-a de aprilo 1995 estis la sanktejo proklamita Bazilika Minor.

Historie grava evento okazis en la 21-a de majo 1995, kiam la pilgrimlokon Svatý Kopeček honorigis per sia vizito Sankta Patro, Johano Paŭlo la Dua. Okazis tie lia renkonto kun junularo kaj dum lia ĉeesto sinkonsekro de la junularo al Virgulino Maria.

En la semajnfinaj tagoj de la 12-a ĝis la 14-a de septembro okazos en Sankta Monteto renkontiĝo organizata de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kiu ĝojatendas vian partoprenon. Do ĝis la revido!

al la indekso


 SEPTEMBRA RENKONTIĜO EN LA PILGRIMLOKO SVATÝ KOPEČEK
u Olomouce – Sankta Monteto, Ĉeĥio 12-a - 14-a de septembro 2014

En la semajnfinaj tagoj de la 12-a ĝis la 14-a de septembro 2014 organizos la Ĉeĥa IKUE-Sekcio renkontiĝon en la belega pilgrimloko Svatý Kopeček u Olomouce – Sankta Monteto ĉe Olomouc, Ĉeĥio. La renkontiĝo okazos en la spiritekzerca domo Norbertinum, situanta tuŝapude de la belega Baziliko de Vizito de la Virgulino Maria, kiu disponigos al la partoprenontoj loĝigon en unu- kaj du-litaj ĉambroj, manĝojn, manĝejon kaj teknike ekipitan kunvenejon. Loĝkapacito en la centro estas 28 lokoj en unu- kaj du-litaj ĉambroj. En ĉiu ĉambro estas lavujo, kvin ĉambroj krom tio havas duŝejon, du ĉambroj necesejon, La ceteraj ĉambroj havas necesejojn kaj lavejojn en sufiĉa nombro en la etaĝo, tri ĉambroj havas koneksilon al interreto.

Tipo de la ĉambro

Prezo por unu persono/nokto en CZK

Unulita

330

Dulita

280

Unulita + duŝejo

350

Dulita + duŝejo

330

Apartamento (dulita)

480 - 580

Dormosako

180

Pago por uzo de interreto

50

La prezoj inkluzivas loĝ-imposton por Magistrato de la urbo Olomouc, kiu estas 4 CZK por unu lito/tago. Dum loĝigo devas ĉiu pli aĝa ol 15-jara prezenti personan dokumenton aŭ pasporton. En la tuta domo estas malpermesita fumado. Nokta kvieto estas de la 21-a horo.

Prezlisto de la manĝoj:

Matenmanĝo

35 CZK

Tagmanĝo

75 CZK

Vespermanĝo

60 CZK

Ĉiuj aliĝintoj ĝustatempe ricevos bezonatajn informojn pri la busaj vojaĝkonektoj tre ofte frekventantaj inter fervoja stacidomo en Olomouc kaj Sankta Monteto (ne nur pro tieaj loĝantoj kaj pilgrimuloj, sed ankaŭ pro vizitantoj de zoologia ĝardeno).

Programo de la renkontiĝo:

Vendredo 12.09.2014:
De la 14h00 alveno, loĝigo. Kafumo kun projekciado de la okazintaj aranĝoj.
18h00 Sankta meso en la baziliko.
19h00 Vespermanĝo.
19h45 Projekciado pri IKUE-kongreso 2013 en Kalwaria Zebrzydowska, Pollando.

Sabato 13.09.2014:
06h45 Sankta meso en Norbertinum.
07h45 Matenmanĝo.
09h00 a) Vizito de la urbaj historiaj vidindaĵoj de la urbo Olomouc aŭ
           b) Vizito de zoologia ĝardeno en Svatý Kopeček.
12h00 Tagmanĝo.
14h00 Sekcia konferenco kun elekto de la sekcia komitato.
16h00 Prelego de Doc. ThDr. MUDr. Mgr. Max Kašparů.
18h00 Rozaria preĝo (vespera preĝo).
18h30 Vespermanĝo.
19h30 Projekciado pri la aranĝoj de la jaro 2014 – Bibliaj Tagoj en Tuchoměřice kaj la
           20-a Ekumena E-Kongreso en Trento - Cadine, Italio.

Dimanĉo 14.09.2014:
07h30 Matenmanĝo.
08h00 Prelego.
10h00 Sankta meso en la baziliko.
12h00 Tagmanĝo.

Fermo de la renkontiĝo, forveturo hejmen. La programo laŭbezone restas malfermita por ŝanĝoj kaj kompletigoj.

La aliĝilo en la formatoj PDF kaj DOC estas akirebla el jenaj interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio www.ikue.org/cz.

al la indekso


 LA REĜINO DE PACO

Kiel ni aŭdadas en la sankta meso, Jesuo hereddonacis al la apostoloj sian pacon. Estas ankoraŭ alia speco de paco, ol estas la paco kaj trankvilo, kiun Jesuo postlasis al sia eklezio. Estas multaj formoj de trankvilo, paco kaj multe da la plej diversaj formoj de kvieto. Malgraŭ tio, ke pertempe ankoraŭ ne tintas la armiloj, ne devas inter la nacioj regi konkordo kaj paco. Sed kvieto kaj paco estas ofte ankaŭ en la tombo, eĉ se tie ne plu estas vivo. Paco de Jesuo estas la paco en la koro de la homo kaj nur tiam, kiam la homo vivas konkorde kun si mem, en paco kaj trankvilo, kiam li estas mem interne de sia koro kvietigiga kaj kontenta, li kapablas tiun trankvilon alporti en rilatojn al la aliuloj, en la familion. Nur kiam estas la trankvilo kaj la paco en la familioj estas eble, ke estu trankvilo kaj paco en la urboj. Kaj tiel ni povus daŭrigi. Se en la urboj vivas pacemaj homoj, estas paco kaj trankvilo interne de la nacio. La paco de Jesuo ne estas paco politika, la paco, kiu pacigadus la malpaciĝintajn kontinentojn, malpaciĝintajn politikistojn. La paco de Jesuo komencas tie, kie ĝi estas la plej fundamenta, interne de la homo kaj el tie ĝi devus disvastiĝi en la familiojn, en la naciojn.

La Virgulino Maria, kiun en la litanioj de Loreto ni titolas reĝino de paco, estas patronino, kiu pledas, propetas kaj antaŭ ĉio instigas al paco. Sur la diversaj lokoj, kiujn la eklezio signis kiel lokojn de la veraj aperoj de la Virgulino Maria, la Virgulino Maria pri trankvilo kaj paco parolas. La Dipatrino tre deziras, ke iliaj infanoj vivu en paco. Kaj ĉar homo havas en si la bildon de Dio, la tuta mondo estas familio por la Virgulino Maria. Kaj Ŝi volas, ke la tuta mondo vivu en paco. La malbona spirito, kiu estas malamiko de la Virgulino Maria, klopodas precize pri la malo, pri maltrankvileco, malpaco, konflikto kaj batalo. Tial ankaŭ en la nuna tempo ni estas la atestantoj de la furiozanta malbono kontraŭ amo kaj paco.  

Por ni kristanoj, kiuj ne kapablas influi la militojn inter la nacioj, kiuj ne estas kapablaj malebligi sangoverŝon sur la alia flanko de la mondo, por ni kristanoj restas duobla tasko. Je unu flanko peti la Reĝinon de la Paco, ke Ŝi per sia potenca propeto ĉe Dio mildigu suferojn de la batalantaj flankoj kaj kiel la duan taskon, por ke neniam interne de ni venku la malbono. Ni ŝirmu teritorion de nia animo, por ke ĝi ne estu atakita fare de la malbona malamiko kaj la pacon, kiu regas en nia animo, ni pluen disvastigu. Se estas la Virgulino Maria Reĝino de la Paco, estu ni disvastigantoj de tiu reĝejo.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 DIO NE ESTAS MOKATA

En la Vorto de Dio, la Biblio, troviĝas ĉi tiu averto: „Ne trompiĝu; Dio ne estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.“ (Galatoj 6: 7, 8) Ni zorge pripensu ĉi tiujn vortojn.

Multaj personoj estis mokintaj Dion, kaj ili suferis terurajn rezultojn. Ekzemple:

John Lennon:
La kantisto el la mondfamaj „Beatles“ diris dum intervjuo en 1966 kun usona gazeto: „La kristanismo finiĝos; ĝi malaperos. Mi ne bezonas disputi pri tio. Mi estas certa. Jesuo estis bona, sed liaj kredantoj estis/as tro naivaj. Nuntempe ni (la Beatles) estas pli famaj ol Li.“ Poste, Lennon estis mortigita, pafita sesfoje.

Tancredo Neves:
Dum la kampanjo, por atingi la oficon de prezidento de Brazilo, li fanfaronis, ke se li ricevus 500.000 voĉdonojn, eĉ Dio mem ne povus eksigi lin el tiu ofico. Neves certe ricevis la voĉdonojn, sed li ekmalsaniĝis unu tagon antaŭ ol li fariĝis prezidento, kaj li tiam mortis.

Cazuza (ambaŭseksema brazila komponisto, kantisto, kaj poeto):
Dum spektaklo en Riodeĵanejro, fumante cigaredon, li ekblovis fumon al aero kaj diris: „Dio, tio estas por Vi.“ Cazuza mortis je la aĝo de 32 jaroj per venera malsano en terura maniero.

La viro, kiu direktis la konstruadon de la ŝipo „Titanic“:
Post la fino de la konstruado, ĵurnalisto demandis al li, kiel sekura estas la ŝipo. Li respondis: „Eĉ Dio ne povas sinki ĝin.“ En la 15-a de aprilo 1912 la „nesinkebla“ Titanic frapis glacimonton kaj post malpli ol tri horoj sinkis kun 1500 viroj, virinoj, kaj infanoj surŝipe.

Marilyn Monroe:
La mondfama evangelisto Billy Graham vizitis la faman aktorinon. Li diris, ke la Spirito de Dio estis sendinta lin por prediki al ŝi. Aŭskultinte la predikanton ŝi diris: „Mi ne bezonas vian Jesuon.“ Unu semajnon poste, Marilyn Monroe estis trovita morta en sia apartamento.

Bon Scott (la kantisto de la muzika grupo AC/DC):
Dum kanto, kiun li kantis en la jaro 1979, li kantis: „Ne haltigu min, mi malsupreniras la tutan distancon, malsupren trans la ĉefvojon al Infero.“ En la 19-a de februaro 1980 Bon Scott estis trovita morta. Li sufokiĝis per sia propra vomaĵo.

Campinas, Brazilo:
En la jaro 2005, grupo de geamikoj eklevis amikinon. Ŝia patrino akompanis ŝin al la aŭtomobilo. Tre maltrankviligita pro la ebrieco de la geamikoj, la patrino prenis la manon de la filino, kiu jam estis interne de la aŭtomobilo, kaj diris al ŝi: „Mia filino, iru kun Dio kaj Li ŝirmu vin!“ La fraŭlino respondis: „Nur se Li veturas en la kapoto, ĉar ĉi tie la interno jam estas plenplena.“

Kelkajn horojn poste alvenis la novaĵo, ke la geamikoj estis suferintaj mortan akcidenton. Ĉiuj estis mortintaj. Tiel terura estis la akcidento, ke ne estis eble rekoni la specon de la aŭtomobilo. Surprize la kapoto restis sendifekta. La policanoj diris, ke tio estas neebla. Interne de la kapoto estis kradkesto da ovoj. Neniu ovo estis rompita.

Christine Hewitt (ĵurnalistino kaj aktorino el Jamajko):
Ŝi diris, ke la Biblio (la Vorto de Dio) estas la plej malbona libro, kiu estis skribita ekde tiam. En junio 2006 la kadavro de Hewitt estis trovita en ŝia veturilo bruligita ĝis nerekonebla stato.

Pastro Wiliam Goldschmid, Usono

al la indekso


 PREĜO DE LA PAPO LEONO XIII-A

Sankta Mikaelo, ĉefanĝelo, vi glora princo de la ĉielaj armeoj, defendu nin en tiu ĉi malfacila batalo, kiun ni devas okazigi kontraŭ Regnoj kaj Fortoj, kontraŭ la Reganto de la mondo kaj tenebroj kaj kontraŭ malbonaj spiritoj.

Venu, por helpi al ni, homoj, kiujn Dio kreis laŭ sia bildo kiel senmortajn kaj elaĉetis el tiranio de la diablo je tre altega prezo.

Kune kun armeo de la ĉielaj anĝeloj gvidu denove batalojn de la Sinjoro, kiel vi iam batalis kontraŭ Lucifero, gvidanto de la infera fiereco, kaj liaj apostataj anĝeloj! Ĉar ili ne venkis! Iliaj lokoj en la ĉielo ne plu ekzistas.

Ĉar estis faligita la terura Drako, maljuna Serpento, kiu nomiĝas Diablo kaj Satano kaj kiu tentadas la tutan mondon. Li estis faligita el la ĉielo sur la teron kaj kun li ĉiuj liaj anĝeloj.

Sed rigardu! La depratempa Malamiko denove sin levis. La murdinto de la homoj denove akiris kuraĝon.

Transformita kiel anĝelo de la lumo kaj maskita ĉirkaŭiras kun granda nombro da malbonaj spiritoj la teron en rabema militiro, por ĉi tie elimini la Dian nomon kaj liajn sankt-oleitojn por posedpreni la animojn, kiuj estis destinitaj por krono de la eterna ĝojo, por ilin pereigi kaj enĵeti en la eternan pereon. La malamikeca Drako sputas ŝlimon, venenon de sia kolerego sur la homojn, por iliajn spiriton kaj koron dekonduki kaj malvirtigi per la spirito de mensogo, ateismo kaj blasfemado, mortportante fumon de diboĉado kaj de ĉiuj malvirtecoj kaj obscenecoj.

Ruzegaj malamikoj plenigas Eklezion, Fianĉinon de la nemakulita Ŝafido, per galo, amareco kaj trinkigas ĝin per acerbeco. Siajn aŭdacajn manojn ili metas sur la plejsanktajn objektojn.

Sur la sankta loko mem, kie al si sankta Petro establis sian seĝon de la vero kaj klereco de la popoloj, ili starigis tronon de sia abomeninda senpieco plenan de insidoj, por ke ili disigu la gregon, dum estas batata la paŝtisto.

Leviĝu do, nevenkebla Princo, kaj staru ĉe sia Dia popolo kontraŭ atakoj de la malbonaj spiritoj. Donu al ĝi venkon! La sankta Eklezio vin honoras kiel gardanton kaj protektanton. Vi estas ĝia gloro, ĉar vi ĝin ŝirmas kontraŭ malbonaj potencoj de la mondo kaj la infero. La Sinjoro konfidis al vi la homajn animojn, por ke vi ilin alkondukadu en la ĉielan feliĉegon.

Petu insiste Dion de la paco, ke Li dispremu Satanon sub niaj piedoj, por ke li ne povu kaptadi la homojn kaj damaĝi la Eklezion! Alportu niajn petegojn antaŭ la vizaĝon de la Plejaltulo, por ke ili atingu ĉe la Sinjoro repacigon, gracojn kaj kompaton, kaj kaptu Drakon, la malnovan serpenton, kiu estas Diablo kaj Satano, kaj kunkatenigitan lin ĵetu en la abismon, por ke li ne plu povu tenti la naciojn. Amen.

Motu proprio 25.09.1888  

al la indekso


   PRI MIA FILO DAMIANO

Eksciinte pri la forpaso de Damiano Riccň el la itala urbo Parma, mi demandis fraton Gian Paolo Riccň el Zagarolo, Monteto de Betania, ĉu temas pri parenco de lia familio. Li respondis, ke temas pri lia filo. Ĉar lia respondo, instiganta al senkondiĉa subiĝo al la volo de Dio kaj al sindona fido al Jesuo Kristo kaj la ĉiela Panjo, en kies servoj li laboras, mi publikigas tiun ĉi lian informon. Miloslav.

Mia filo Damiano naskiĝis la 12-an de januaro 1977. Kristnaske 2012 li malsaniĝis. Li estis operaciita la 15-an de januaro 2013. Fortranĉita estis parto el lia kojlo, sed restis en peritoneo multaj etaj kanceraj ĉeloj. Poste, malgraŭ multaj klopodoj oni ne trovis taŭgan kuracmetodon. Pro la juna aĝo la kancero rapide progresis. La lasta monato estis decidiga. Kaj ĉio ege rapidiĝis al la fino.

En la 24-a de aprilo li estis en Lurdo kun 11 amikoj, kiuj volis iri kun li, por peti de la Virgulino Maria la miraklon de la resaniĝo. Tamen la malsano plu daŭris.

Sed mi kredas, ke tie li ricevis la donacon de la kredo kaj de la pacienco. Li estis ĉiam plene konscia pri sia sanstato. Li ĉiam deziris resaniĝi, sed li estis komprenanta, ke la simptomoj ĉiam pli pligraviĝas.

Multe da homoj preĝis por li. Li ricevis tri sakramentojn. Mi klopodis transdoni al li pacon, fidon al la Virgulino, al Jesuo. Kaj mi instruis lin preĝpeti per etaj preĝoj. Li akceptis ideon oferi sian doloron pro la pekuloj. La lastaj tagoj estis ege doloraj por li kaj iom-post-iome li perdis fortojn. La 4-an de septembro 2013 matene li flustris: „Tio ĉi estas kruco!“. Sed ĉiam kun akceptema sinteno. Post kelkaj horoj li forpasis en la hospitalo de Parma, Italujo.

Damianon en la lastaj semajnoj vizitis ankaŭ lia konfirmacipatro kaj alia amiko, nun jam ambaŭ pastroj, al kiuj li povis malfermi sian animon kaj pli profundigi sian kredon kaj preparon por foriro.

Mia filo ne estis edziĝita, li fakte vivis sian junaĝon religie nepraktikanta, sed pli li interesiĝis pri laboro kaj kariero (kion li strebis ĉiam ege profesie), kaj pri libertempoj kaj amuziĝo. Sed kiam alvenis la momento, per la sama seriozeco li preparis sin por kristane adiaŭi la teron, por foriro al la eterna ĉiela vivo.

Nun mi scias, ke li ĝuas la vivon en la amo kaj en la lumo de la Patro, al kiu prezentis lin la Dipatrino Maria, kiun li amis kaj kies bildon li volis havi ĉiam ĉe si.

Mi sentas lin apuda kaj helpa al mia vivo, kun pli da prizorgo ol antaŭe. Eĉ ni povas interparoli nun pli ol antaŭe. Pro tio danke al Dio mi estas sufiĉe serena, spite al malpleno, kiun kaŭzis lia foriro el nia surtera vivo. Dankon! Gian Paolo Riccň

Ni deziru al la gepatroj kaj la familianoj de Damiano elĉielan benon, konsolon kaj internan pacon, kaj kun ili ni preĝu: Ripozon eternan donu la Sinjoro al frato Damiano, kaj senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen.

 al la indekso


   Mortis fidela IKUE-ano Profesoro Miloslav Pastrňák

Frato Miloslav Pastrňák naskiĝis la 12-an de oktobro 1919 en Dolní Suchá kiel filo de ministo Jozefo kaj patrino Franciskino, kiu prizorgis malgrandan familian mastrumadon.

Al abiturienta ekzameno li subiĝis en gimnazio en Český Těšín en la jaro 1938 kaj post tio li foriris studi en Prago ĉe la Filozofia Fakultato de la Karola Universitato – la fakojn: ĉeĥa lingvo kaj filozofio.

Post okazaĵoj ĉirkaŭ la 17-a de novembro 1939 li estis kun ceteraj studentoj deportita en naziisman koncentrejon Sachsenhausen en Germanio. Liberigita li estis januare 1942 post interveno de svislanda internacia Ruĝa Kruco. Ĝis fino de la mondmilito li devige laboris en karbminejo Suchá kiel subĉiela laboristo.

Post la mondmilito li daŭrigis sian studadon ĉe la filozofia fakultato, kiun li sukcese finis en la jaro 1947 kaj komencis labori kiel mezlerneja profesoro en Místek kaj poste en Český Těšín. Post la jaro 1948 li rifuzis membriĝi al la komunista partio, tial estis permesite al li instrui nur ĉeĥan lingvon en bazlernejoj, kie oni ne instruis filozofion. Por plibonigi sian instruistan pozicion, li aliĝis al ekstera studado de matematiko en Naturscienca Fakultato en Brno. Post ĝia sukcesa finstudado en la jaro 1953 li eklaboris en la Pedagogia Gimnazio en Orlová, kie li spitis problemojn de tiea direktoro pro sia kristana konfesio. Tial li denove estis sendita al Gimnazio en Český Těšín, kie li rajtis instrui nur matematikon. Kiel klasprofesoro li estis tre ŝatata. Dum someraj ferioj alveturadis perbicikle liaj studentoj helpi dum grenrikoltado en Dolní Suchá.

En la jaro 1949 li edziĝis kun Marie Bittnerová, kiu prizorgis dommastrumadon kaj malgrandan terposedaĵon. En la geedzeco ili havis du infanojn – filon Václav (1951) kaj filinon Jarmila (1953), kiuj de siaj gepatroj ricevis bonan edukon kaj kleriĝon.

Dum la jaroj 1958 kaj 1959 okazis en ĉiuj lernejoj ideologiaj kontroloj de ĉiuj instruistoj kaj surbaze de ties rezultoj estis decidite, ke ne estas eble, ke profesoro kun kristana konvinko eduke influu la studantan junularon. Tial estis al li ĉesigita labor-kontrakto kaj estis rekomendite al li trovi laboron en industria branĉo.

Novan laborokupon li trovis en presejo en Český Těšín kiel korektisto. Sed la saman salajron kiel liaj kolegoj li ne ricevis, ĉar li ne estis ellerninta la fakon (atestoj de du universitatoj evidente ne sufiĉis). Ĝis la jaro 1965 li estis sub konstanta observado de StB (fifama komunista ŝtata polica organo) pro suspekto pri kontraŭŝtata aktivado kaj disvastigo de religia literaturo – okazis kelkaj domtraserĉoj kaj eĉ estis forta premo je ĉefaro de la presejo, ke li estu forpelita. Ĉar la direktoro de la presejo ne subiĝis al ordono de StB-anoj, li estis fare de la komunista partio punita.

En la jaro 1965 okazis en Nova huť Klementa Gottwalda (Nova Metalurgia Uzino de Klement Gottwald) konkurso por vakanta matematikisto – analizisto por la unua aŭtomata komputilo en regiono de Ostrava. Li do forlasis la presejon en Český Těšín kaj eklaboris en Nová huť. Post „Praga printempo“ 1968 li intencis denove eklabori en lerneja sistemo, sed invado de armeoj de Varsovia Pakto en Ĉeĥoslovakion denove ŝanĝis la situacion. Li restis laboranta en Nová huť ĝis pensiiĝo en la jaro 1977.

Li poste sin dediĉis al aktivadoj en „subtera eklezio“ – li gvidis sekretajn familiajn komunecojn kaj okupiĝis pri katekizado de studentoj en privataj loĝejoj. Bonŝance ne okazis interveno de StB.

Komence de la jaro 1990 li estis tute rehonorigita pro la maljusta forpelo el lerneja sistemo kaj pro pluaj maljustaĵoj kontraŭ li faritaj. Surbaze de postulo de la direktoro de la gimnazio li ankoraŭ en la jaroj 1990 ĝis 1994 ekstere instruis en Český Těšín filozofion kiel „unua promociita nemarksisma filozofo en la regiono de Ostrava“.

De la jaro 1994 li plu gvidis familiajn religiajn komunecojn, bibliajn rondetojn en Havířov, en la kongregacio de Don Bosco en Ostrava kaj en ĉirkaŭaj urboj.

Li estis ankaŭ longjara membro de preĝeja kantkoruso en preĝejo de sankta Anna en Havířov, partopreninte multajn prezentiĝojn ankaŭ ekster la urbo Havířov.

Kiel merita membro de la Popola Partio li estis dum kelkaj balotperiodoj ankaŭ prezidanto de loka organizaĵo en Prostřední Suchá.

Al liaj plej grandaj hobioj apartenis Esperanto. Por tiu lingvo li varbis multajn favorulojn, li instruis ĝin en interesrondetoj kaj ĝis la fino de la vivo li agadis kiel faka konsilisto kaj korektisto de revuoj Starto kaj Dio Benu.

En la jaro 2001 mortis lia edzino Marie kaj helpon en lia loĝejo plenumis liaj amikoj, parencoj kaj precipe filino Jarmila, sed ŝi en la jaro 2003 mortis pro kardioplegio.

Printempe de la jaro 2008 li transloĝiĝis en Pensiulejon de Sankta Elizabeta en Jablunkov, kie li estis kontenta kaj tre ŝatata. Li tie trovis tempon por siaj pluaj aktivadoj – religiaj prelegoj, projekciado de lumbildoj, bibliaj horoj, voĉlegado de libroj por nemoviĝantaj kaj blindaj klientoj. Ankaŭ li multe finance subtenis karitatajn aktivadojn, kristanajn radiostacion Proglas kaj televidstacion Noe.

Li mortis trankvile, en benita aĝo de 94 jaroj, ĉirkaŭita de fratulinoj elizabetaninoj, vendredon la 31-an de januaro 2014 je la 21:30 horo.

Post funebra eklezia ceremonio en la katolika preĝejo de Don Bosco en Havířov-Šumbark li estis vendredon la 7-an de februaro 2014 sepultita en la familian tombon.

Post morto de fratino Marie Bartovská en la jaro 2000, frato Miloslav Pastrňák volonte sin proponis kontrollegi tekstojn de la revuo Dio Benu antaŭ ilia preso. Ekde tiam li tre sindone plenumis la korektistan taskon de Dio Benu ĝis la jaro 2013. Dankon, karega frato Miloslav pro via kunlaboro kaj fideleco al IKUE!

Ripozon eternan donu Sinjoro al frato Miloslav Pastrňák, kaj senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen.

al la indekso


   Anekdotoj kaj humuraĵoj el la vivo de Johano Paŭlo la Dua

Magistra scienca laboro
Karolo Wojtyła, estante en la 4-a studjaro de teologio, dum la ĵaŭdaj ekzercoj de la pormagistra seminario interkonsentis kun pastro Ignacio Rozycki la temon de sia magistra scienca laboro: “Kredo de Sankta Johano de Kruco”. Okazis tamen, ke por analizado de la tekstoj estis necese uzi la hispanan lingvon. Kion devis fari la juna studento? Rekte, utiligante la germanlingvan lernolibron de la hispana gramatiko, li eklernis la hispanan lingvon.

Jawień kaj Gruda
Estante ankoraŭ simpla pastro, Karolo Wojtyła publikigis siajn poeziajn verkojn sub la pseŭdonimoj: Ondrzej Jawień kaj Stanisław Andrzej Gruda. Li publikigis ilin dum multaj jaroj en la revuoj „Tygodnik Powszechny” kaj „Znak”.

Ĉu malestis paroĥestro?
Pastro Karolo Wojtyła plenumis 1a funkcion de penitenciario en la Maria Baziliko en Krakovo. La mastro de ĉi tiu historia sanktejo estis tiam la ege meritplena pastro Infulato Ferdinando Machay, kiu interparolante kun konatuloj ŝercis kun la simulita bedaŭro:
- Ekimagu sinjoro, mi estas en la sakristio, iu frapas, malfermetas la pordon kaj ekdemandas mallaŭte: “Ĉu estas pastro Wojtyła?” Mi respondas, ke li malestas. Sed post momento frapetas alia “fiulo” kun la sama demando, pli poste la tria, la kvina. Ĉiuj demandas nur pri Wojtyła.
- Kion por nia Dio la Patro! – mi vokas post iufoja demando – nur konstante Wojtyła-n, kvazaŭ ĉi tie ne estus mi, la paroĥestro!

Verŝajne pastro!
Iutage Karolo Wojtya sin preparis por sola ekskurso en la montaro. Li vestiĝis sportstile kaj aspektis Wojtyła kiel multaj aliaj turistoj. Dum la migrado li ekrimarkis, ke li forgesis horloĝon, li proksimiĝis al iu juna ripozantino sunbruniĝanta en apudeco kaj volante eldiri al ŝi la demandon, kiam ŝi antaŭis lin:
“Vi forgesis ĥorloĝon, sinjoro, ĉu jes?” – ŝi ekridetis. La surprizita Wojtyła ekdemandis kun miro:
“Kaj de kie vi tion scias?”
“De la sperto”, ŝi respondis, vi estas jam la deka viro, kiu forgesis horloĝon. Oni komencas ekde la ĥorloĝo, pli poste sekvas la propono je vino, vespere dancejo...” Wojtyła interrompis:
“Sed kara sinjorino, mi estas pastro!” La ripozantino ekridetis.
“Pro kio vi ridetas? Ke mi estas pastro?”, li demandis nervoziĝinta.
“Nu sciu!”, respondis la nekonatulino tre distriĝinta, “oni amindumadis min je diversaj manieroj, sed je ‘pastro’ eĉ ne unufoje!”
Wojtyła ekridetis, rigardis la ĥorloĝon de la nekonatino kaj adiaŭis, kaj forirante li ekaŭdis la flustron:
“Ho, Dio! Tiu probable vere estis la pastro...!”

El pola lingvo esperantigis Stanisław Śmigielski
(Daŭrigota)

 al la indekso


   HEROOJ DE LA ĈEĤA NACIO

 Antaŭ 71 jaroj estis fare de faŝistoj ekzekutita en Berlino MUDr. Karel Hradecký, subkolonelo, ĉefkuracisto de hospitalo en Strakonice, naskinto en Světlá nad Sázavou. Dum la dua mondmilito li kaŝis 52 paraŝutistojn. Falsajn personajn dokumentojn al ĉeĥaj viktimoj havigadis paroĥestro Josef Jílek, kiu praktikadis animzorgan servon en regiono de Strakonice. Post la okupacio de la respubliko li enviciĝis en rezistan movadon kaj kromalie li prizorgadis nutrovarojn por neleĝe vivantajn personojn kaj lasis ilin tranoktadi en paroĥa domo. Ambaŭ tiujn ĉi kuraĝajn virojn perfidis al faŝistoj bedaŭrinde ĉeĥoj. La paroĥestro Josef Jílek estis en aŭgusto 1942 arestita kaj en la jaro 1944 mortkondamnita pro ŝtatperfido. Ekzekutita li estis en la 20-a de aprilo 1945. La ĉeĥa nacio havas milojn da similaj herooj, sed bedaŭrinde ili restis forgesitaj.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


   NUNTEMPO

En la nuntempo, kiam perfortaj krimoj eĉ murdoj „regas“ fatale sur trono de la mondo, kiel eble neniam antaŭe, ni ne senesperiĝu, ke la amo, vero, mildo kaj bono ne iĝos la plej potencaj fortoj. Ni do strebu ĉiu laŭ siaj ebloj kontribui al ekesto de la nove kreiĝanta prudenta, laboranta kaj reciproke helpanta socio. Dependas tio nur de ni ĉiuj mem

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


   HISTORIA MOMENTO

Antaŭ la fino de la dudeka jarcento estis la mondo minacita per amasego da nukleaj armiloj. Ekminacis pereo de la tuta mondo. Pro ĝia savo estis necese ion fari.

En islanda ĉefurbo Rejkjaviko oktobre 1986 renkontiĝis mondgravuloj – prezidentoj Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov, por kune trakti pri nukleaj armiloj. Tiel ili ekligis kontakton post renkontiĝo en Ĝenevo en la jaro 1985. La traktadojn komplikigis kelkaj fatalaj eventoj, kiel ekzemple katastrofo en la nuklea elektrejo en ukraina Ĉernobil en la tiama Sovetunio.

Pluaj traktadoj okazis en Vaŝingtono en la jaro 1987. Gorbaĉov venis al la usona metropolo la 7-an de decembro 1987 kaj tuj la 8-an de decembro estis subskribita kontrakto pri la kompleta likvido de rakedoj de la meza atingodistanco (de 500 ĝis 5000 kilometroj). Tiel la 8-a de decembro 1987 savis la mondon.

 Jaroslava Hamajdová

 al la indekso


   SOKRATES

Sokrates iam diris: „Se mi povus ekstari sur la plej altan lokon de Ateno, mi plenvoĉe krius: „Kial, karaj kuncivitanoj, vi perdigas tempon per ĵurpetoj al la ĉielo kaj la tero, por ke vi estu riĉaj kaj potencaj kaj vi tute ne zorgas pri viaj infanoj, al kiuj vi iam ĉion devos postrestigi?“

La okcidenta civilizo estas denove sur vojkruciĝo: aŭ ĝi aktiviĝos kaj la homoj komencos pensi pri la estonteco, ke post ili surmonde vivos pluaj generacioj, aŭ ĝi sin fermos en sian kvieton kaj komforton, kiu rezultos en relativa bonfarto, sed antaŭ ĉio en perdo de ĉiu energio kaj spirito. Kiel konstante instrua kaj vera!

Jaroslava Hamajdová

  al la indekso


 SINCERA GRATULO

Komitato de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio gratulas al sia komitatanino Hana Pospíchalová, kiu finis studadon de pedagogio en la Universitato de Prešov, Slovakio. En la januaro 2014 ŝi ricevis titolon „Doktorino de pedagogio“. Ŝia laboraĵo por rigora ekzameno titolis:
„Internacia lingvo Esperanto en lingvistiko,
pedagogio kaj eklezio“.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, prožíváme měsíc máj, jeden z nejkrásnějších měsíců, kdy se příroda odívá po zimním spánku do nového šatu. Ale měsíc máj je také krásný, protože je to měsíc zasvěcený Panně Marii, naší nebeské Matce – Královně Máje. Obracejme se často k naší nebeské Královně, aby nám vyprosila u svého Syna Ježíše Krista požehnání pro naše rodiny a také pro celou rodinu křesťanských esperantistů.

Koncem dubna a začátkem května proběhly Biblické dny křesťanských esperantistů v Tuchoměřicích u Prahy ke spokojenosti jistě všech účastníků. Další důležitou akcí je 20. ekumenický esperantský kongres v Tridentu v Itálii. Tam bude mít naše sekce zřejmě malé zastoupení. Ale v září se naskýtá možnost zúčastnit se setkání na poutním místě Svatem Kopečku u Olomouce, které tam pořádá naše sekce. Jsou tam velmi dobré jak ubytovací podmínky tak i zařízení pro realizaci programu. Počítáme s hojnou vaší účastí i s účastí našich bratří a sester především ze Slovenska. Svatý Kopeček je snadno dostupný každou hodinu autobusovou dopravou od hlavního vlakového nádraží v Olomouci. V příloze posíláme přihlášku na toto víkendové setkání. Každý přihlášený účastník obdrží podrobnější informace o autobusových spojích a o místu konání setkání, které je v objektu sester premonstrátek v sousedství baziliky Navštívení Panny Marie. Toto víkendové setkání je velmi důležité nejen proto, že na něm bude zvolen výbor sekce na další tříleté volební období, ale hlavně proto, že osobní setkání členů alespoň jednou v roce je nejen příjemné, ale i velmi důležité. Proto prosím, už nyní si zaznamenejte termín tohoto setkání od 12. do 14. září 2014 a včas zašlete přiloženou přihlášku na uvedenou adresu naší sekce, abychom vám mohli včas zaslat praktické cestovní i pobytové informace. Úhradu podle uvedených požadavků v přihlášce odevzdáte až po příjezdu na Svatý Kopeček. Věřím, že se v hojném počtu zúčastníte této velmi slibné akce naší katolické sekce.

Těším se na setkání s Vámi a všechny Vás co nejsrdečněji zdravím: Dio benu!

Váš bratr Miloslav Šváček

al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

de la 21.1.2014 ĝis la 15.5.2014: Bajalytė Staselė, Bártlová Kamila, Bielovienė Nijolė, Birkelbachová Ilona, Čudková Věra, Drahoš Josef, Dyglys Marius, Dzuňová Anna, Gleisner Karel, Grikpėdis Mečislovas, Grimová Magdaléna, Grincevičius Antanas, Hamajdová Jaroslava, Havlík František, Jemelka František, Jílek Josef k Ludmila, Jílková Božena, Kaprál Václav, Kašpárek Jan, Kóbor Lajos, Kobza Josef Xaver, Kovář Jan, Krejčí Jan k Martina, Krejčí Karel, Kusý Vlastimil, Láni Ladislav, Matoušek Jan, Mrázková Růžena, Navrátilová Nataša, Němec Ladislav, Nosek Václav, Novotná Zdenka, Pelclová Bohuslava, Petrík Pavol, Piliponis Algimantas, Railienė Janina, Riccň Gian Paolo, Rudzinskas Valerijus, Rytíř František, Skalická Jitka, Skřivánková Josefa, Skujienė Valdonė, Smělý Milan, Smyčka Miroslav, Štěpánková Anežka, Stoklas Vladimír, Studený Jiří k Pavla, Šukienė Irena, Tomíšek Jindřich, Vencl Jiří, Zdanys Romualdas. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

DIO BENU Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2014 (24) - číslo 2 (94).

ISSN 1803-8387

al la indekso