Dio Benu numero 91-3/2013

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, gravaj nunjaraj aranĝoj jam estas malantaŭ ni. Ne temas nur pri la aranĝoj de IKUE, sed ankaŭ la ekleziaj, inter kiujn unuavice sin vicigas grava soleno en Velehrad okaze de la 1150-a datreveno de la alveno de la kredheroldantoj sanktaj Cirilo kaj Metodio al Moravio. Tiuokaze sendis leteron la Papo Francisko, kies teksto estas legebla sur la paĝoj 58 kaj 59. Kaj lige al tiu ĉi grava jubilea evento leginda estas ankaŭ homilio de la papa Legato Kardinalo Josip Bozanić el Kroatio. El vidpunkto de nia IKUE-sekcio temas pri la sukcesa maja IKUE-renkontiĝo en la grava pilgrimloko Marianka ĉe Bratislava en Slovakio. Pri ĝi vi povas legi atikolon sur la paĝoj 73 kaj 74. Kaj kompreneble la plej grava por la katolikaj esperantistoj estis la 66-a Kongreso de IKUE okazinta julie en la grava kaj fama spirita centro en Pollando – la pilgrimloko Kalwaria Zebrzydowska. Ne temis pri la kongreso kun multnombra partoprenantaro, sed pri la kongreso plenŝtopita per tre riĉa spirita kaj kultura programoj. Por la kongresa semajno, kiu sendiskute tutcerte spirite riĉigis kaj plenigis ĉiujn ĝiajn partoprenintojn, unualoke apartenas danko kaj dankemo al vicprezidantino de IKUE fratino Marija Belošević, komisiitino pri la organizado de la kongresoj kaj al ceteraj helpantoj kaj kunlaborantoj en organizaj aferoj de la kongreso. Danko apartenas ankaŭ al la ĉeestintaj pastroj pro ĉiutagaj esperantlingvaj mescelebroj kaj ankaŭ al la estrarano de IKUE – profesia muzikisto frato Stefan Lepping el Germanio, sen kies muzika akompanado kaj orgenkoncerto la kongreso ne atingus sian altan nivelon. La priskribo de la kongreso sur la paĝoj 62-71 kun multaj bildetoj ankaŭ sur la kovrilpaĝoj, alproksimigu al vi ĝin.

Agrablan tralegon de Dio Benu kaj Di-benitan travivon de la restanta somera parto sub konstanta ŝirmo de la Virgulino Maria deziras al vi kaj vin salutas via frato Miloslav Šváček

al la indekso


 AERO, VENTO

Ekzistas kvar naturfortoj: fajro, akvo, aero kaj tero. Tiuj ĉi fenomenoj estas konataj al la homoj jam de pratempo. En la Dia vorto ili ricevas pluan, sanktigitan, supernaturan signifon. Kristo ilin kunigas kun la vivo pli perfekteca, eterna, al kiu Li nin invitas. Ni jam parolis pri la suno kaj akvo, nun ni ekmeditos pri la donaco de la aero. Aero, vento estas nevidebla. Videblaj estas nur la ŝanĝoj sur la videblaj objektoj sub influo de vento (ekz. flugantaj folioj, balanciĝantaj arboj ktp.).

La Sankta Skribo parolas pri blovado de la Sankta Spirito (Joh 3,8): “La Spirito blovas, kien Li volas, kaj lian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras.” La Sankta Spirito estas nevidebla. Sed Li devas videbliĝi prefere en nia vivo, en ĉiuj, kiuj estas sub influo de lia blovado.

Iu legendo rakontas pri terkulturisto, kiu kulpigadis Dion, ke Li malbone zorgas pri la vetero. Dio al li konfidis povon super la naturo. La terkulturisto lasis abunde pluvi kaj la semita greno rapide elkreskis. Poste li lasis brili la sunon, ĝis la greno maturiĝis. Ĉio atestis, ke estos riĉa rikolto. Sed ĉe la rikolto li konstatis, ke la greno sub la falĉilo iel strange sin klinas. Montriĝis, ke la spikoj ja estas grandaj, sed malplenaj. Antaŭe promesplena rikolto donis nenion. La terkulturisto forgesis pri vento, pri tiu nevidebla blovado, per kiu estas disportata poleno, fekundiganta la grenon.

Multon el tiu ĉi evento oni povas rilatigi ankaŭ al nia tempo. Ĉio, kio estas konstruata sen Dio, kie estas rifuzata la Sankta Spirito, estas senfrukta kaj deficita. Por kio estas, ke kreskas fabrikoj, loĝkvartaloj, lernejoj, se ili fariĝas lokoj de malakordoj, pereigoj de la vivmedio ktp.

Episkopo Josef Hrdlička

al la indekso


 LETERO DE PAPO FRANCISKO OKAZE DE LA SOLENOJ DE LA 1150-A JUBILEA DATREVENO DE LA SANKTAJ CIRILO KAJ METODIO EN VELEHRAD

Al la honorinda kardinalo Dominik Duka OP, ĉefepiskopo de Prago, primaso ĉeĥa kaj prezidanto de Ĉeĥa Episkopara Konferenco.

Spirite kaj kun sincera amo mi aliĝas al la katolika komunumo kaj al ĉiuj civitanoj de la Ĉeĥa Respubliko okaze de la ŝtata festo de la sanktaj Cirilo kaj Metodio. Ili antaŭ 1150 jaroj venis en Moravion kaj semis kredon en via patrujo. La rememoro pri tiu ĉi feliĉiga evento, kiu neforviŝeble signis la historion, arton kaj ĉian kulturon de via lando, alparolas precipe kredantojn, sed ĝi proponas ŝancon al la tuta nacio, ke ĝi profundigu la altvaloran moralan heredaĵon, kiu havas sian devenon en nelacigebla aktivado de la sanktaj fratoj el Tesaloniko. Tiukonsidere estas grava la fakto, ke la decidemo gardi kaj disvolvi la hereditajn spiritan kaj kulturan riĉaĵojn estas en via lando ankaŭ jure kaj dece enradikigita.

Viaj antaŭuloj akceptis la evangelion de Jesuo Kristo kiel novan formon de la persona, familia kaj socia vivoj ankoraŭ antaŭ la alveno de la sanktaj Cirilo kaj Metodio: kiam la moraviaj nobeloj akceptis bapton en la jaro 831 en Pasovo kaj dek kvar ĉeĥaj Leĥoj estis baptitaj en la jaro 845 en Regensburgo. Al cirilometodiaj radikoj de la ĉeĥa ŝtato, kiuj perigis bapton de princo Bořivoj kaj lia edzino Ludmila, via unua sanktulino, sin aligis la ĉeĥa reĝo Vladislav, okaze de sia kronsoleno, kaj ankaŭ kanceliero de la ĉeĥa reĝlando, episkopo de Olomouc Bruno el Schaumburg, kiam li postulis rangaltigon por Premislo Otakar la Dua, nevo de la sankta Agneso Premislovna.

Granda donaco de la kredo havas ankaŭ valoron socian kaj tion bone konsciiĝas civitanoj de Moravio, Bohemio kaj Silezio. La historio de tiuj ĉi landoj instruas, ke la kristaneco estis ĉiam fonto de espero kaj forto por renovigo, precipe dum la plej mallumaj kaj malfacilaj tempoj. Pri tio ege atestas precipe viaj grandiozaj marianaj pilgrimlokoj, kiuj estas ĝis nun gravaj spiritaj centrejoj, en kiuj eblas denove malkovri kristanajn radikojn de via popolo.

Traduko de la Biblio per malnovslava lingvo estis donaco por religia vivo eĉ por kultura disvolvo de viaj landoj. La sanktaj Cirilo kaj Metodio kune kun rekta aliro al la Sankta Skribo en loka lingvo alportis slavan alfabeton, kaj tiel ili kontribuis en via lando kaj en ĉirkaŭaj landoj al meto de fundamentoj de literatura kaj jura kulturoj, kiel tion atestas kromalie kodekso de sankta Metodio. La kristanismo, heroldata per predikado kaj diservoj, efektivigis epokfaran transformon de via socio.

Vastega evangelizada verko, kiun la sanktaj Cirilo kaj Metodio realigadis sur via teritorio kun apostoleca fervoro, estas en siaj bazaj trajtoj ĝis nun valida modelo de enkulturigo. La Evangelio fakte malfortigas nenion el tio, kio estas valora en diversaj lokaj kulturoj, sed helpas al la homoj, por distingadi kaj efektivigadi bonon, veron kaj belon.

Tial mi en tiu ĉi Jaro de la Kredo kaj okaze de solenoj de la sanktaj Cirilo kaj Metodio vin invitas, ke vi denove malkovru internan ligon inter la evangelio, misio de la eklezio kaj via kultura identeco kaj ke vi denove valorigu viajn kristanajn radikojn, sur kiuj eblas konstrui socion fortigantan reciprokan toleremon kaj solidarecon. La fratoj sanktaj Cirilo kaj Metodio kapablis konstrui inter la nacioj rilatojn de ekkono kaj amikeco, kaj tiel ili iĝis konektantoj inter diversaj kulturoj kaj ekleziaj tradicioj, ĉar ili estis konstante kunigitaj kun Dio.

Mi deziregas, ke spirita kaj kultura heredaĵoj de la sanktaj Cirilo kaj Metodio veku en ĉiuj civitanoj de la Ĉeĥa Respubliko sopiron pri la reciproka renkontado kaj malfermiteco: tiaj sintenoj, se ili estas travivataj en kristana amo, akiras formon de neprofitemo, pardono kaj repaciĝo. Tiu ĉi grava jubileo fariĝu motivo por ĉiam pli intensaj rilatoj de la kristana frateco inter la kredantoj de la romkatolika kaj grekkatolika eklezioj, inter ili kaj la kredantoj de ceteraj kristanaj konfesioj. La Sinjoro benu vian karan landon kaj ĉiujn viajn bonajn intencojn kaj strebadojn pri la vera progreso.

Donita en Vatikano la 24-an de junio 2013 Papo Francisko

 al la indekso


  Homilio de la papa legato kardinalo Josip Bozanić
en Nacia Cirilometodia Pilgrimo en Velehrad, la 5-an de julio 2013

Estimataj sinjoroj kardinaloj, karaj fratoj en episkopa servo, sacerdotoj kaj diakonoj, karaj ordenanoj kaj ordenaninoj, amataj gefratoj en Kristo, pilgrimuloj el hejmlando kaj eksterlando, kiel ankaŭ televidspektantoj kaj radioaŭskultantoj, amataj gefratoj!

1. Hodiaŭ mi estas ĉi tie en Velehrad dum tiu ĉi soleno kiel eksterordinara sendito de la Sankta Patro kaj kune kun vi pilgrimulo en tiu ĉi grava eŭropa pilgrimloko. Kiel delegito de la Sankta Patro mi volas atesti ardan korfavoron de la Papo al la amata eklezio en Ĉeĥa Respubliko kaj al ĉiuj pilgrimuloj el najbaraj landoj, kiuj kultas estimon al sanktaj Cirilo kaj Metodio. Nia Sankta Patro Francisko ĝojas pro soleno de la mil cent kvindeka datreveno de la alveno de la sanktaj Cirilo kaj Metodio en Grandmoravion kaj ĉiujn vin ĉi tie kolektiĝintajn elkore li salutas kaj benas vin. Ni troviĝas sur sanktega tero, sur kiu la tesalonikaj fratoj Cirilo kaj Metodio surbaze de invito de princo Rostislav komencis sian apostolan mision inter Slavoj. Ie ĉi tie troviĝas tombo de la sankta ĉefepiskopo Metodio. Tiu ĉi pilgrimloko havas treegan signifon, ĉar ĉi tie ni tuŝas radikojn, kiujn la kristaneco enradikigis inter la Slavojn.

2. Amataj gefratoj, estas necese pilgrimi al Moravio, al Velehrad, por danki pro evangelio de Jesuo kaj pro tiuj, kiuj al ni en sia apostola servo heroldis la veron pri Dio kaj la homo.

La evangelio (Luk 10,1-9), kiun ni ĵus aŭdis, estas tre karakteriza. En nombro de sepdek du trovatas simbole ĉiuj nacioj de la mondo. La mesaĝo de Kristo estas ja universala, neniun eliminanta, kaj kio pli: ĉiuj popoloj estas invititaj al konstruo de Dia regno. La apostoloj estas senditaj po du, por ke ilia mesaĝo estu atestita kaj ke ili povu sin reciproke subtenadi. La verko de la evangelia heroldado ne estas verko de unuopulo, sed ĝi kreskas el komuneco kaj al ĝia disvolviĝo ĝi kontribuas.

Krom tio, Jesuo sendas siajn disĉiplojn – sen iu ajn kamuflado aŭ falsaj promesoj – kiel „ŝafojn inter lupojn“, ĉe kio la malforteco kaj humileco estas gravaj apogoj de la kristana misio. Nur tiam, se ni estas la ŝafoj, ni povas venki; se ni fariĝos tio, kion simbole prezentas lupoj, ni malproksimiĝas de nia Paŝtisto Jesuo.

Plue – la disĉiploj bezonas nenion kunportadi. Nia forto estas en Jesuo kaj en la libereco, per kiu nin Jesuo pridonacis, en senligiteco al la objektoj. Kiu ajn serĉado de la surteraj certeco, valoro aŭ graveco en logiko de la monda povo estas tentoj por neigi la krucon de Kristo. Se nia agmaniero ne evitos tiujn manierojn, facile niaj majestaj misioj degeneros je iu speco de entreprenado, teatro aŭ propagando.

3. La plej bona traduko de la evangelio, kiun preparis la sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodio, estis mem ilia vivo. Ni scias, ke ĝuste la homoj gvidataj per la kredo, kiuj estas preparitaj vivi la amon de Kristo, postlasas nevideblajn spurojn en la homa koro kaj en la historio de la nacioj. Tiajn spurojn ĝis hodiaŭ distingas ne nur la kredantoj, povas ilin kompreni la homoj de ĉiu tempo kaj kulturo.

Kiam ni petas pri la lumo de la Sankta Spirito por serĉo de la vojoj de la nova evangelizado, la tesalonikaj fratoj estas por ni modelo kaj inspirado. Ĉar ili ne forlasis principojn de la evangelio kaj ne misprezentadis Dian Vorton kaj ne heroldis sin mem (komp. 2 Kor 4,1-2.5-7), ili devis trasuferi eĉ maljustajn akuzojn kaj maljustaĵojn. Sed tiel laŭ evangelio en la vivo estas, kaj kiu volas esti kristano, devas kalkuli kun sufero, ĉar tia estas la regulo de la spirita vivo, kaj ne la escepto.

4. Karaj gefratoj, estas necese pilgrimadi ĉi tien al Velehrad, por danki pro heredaĵo, kiun al ni la sanktaj Cirilo kaj Metodio postlasis, kaj por ke ni pli bone ekkonu gravecon de la kristanismo en la vivo kaj kulturo de la slavaj nacioj. Ni ne povas ekkompreni nian historion sen ekkono de la tasko, kiun havis la kristana kredo en la vivo de generacioj.

Kiam sanktaj Cirilo kaj Metodio heroldis pri Jesuo Kristo, ili okupiĝis ankaŭ pri aferoj de la lingvo kaj kulturo. Dum evangelizado ili per sia talento kreadis kulturan identecon surbaze de la Sankta Skribo, kunigante dume la kredon, lingvon, skribon, riton kaj kulturon. La sanktaj fratoj per sia agado ne neniigis tion, kion ili transprenis, sed tion ili edifis kaj plibonigis. Ili estis konsciaj pri graveco de la identeco kaj specialaĵo de la apartaj nacioj, kaj same tiel ili respektis la komunan kredon en la sino de la eklezio, kiu kunigas kaj kiu baziĝas sur la bazangula ŝtono – Jesuo Kristo.

En nuntempaj cirkonstancoj, en kiuj vivas Eŭropo kaj la eŭropaj nacioj, la mesaĝo de tiu ĉi duopo de la patronoj de Eŭropo ne perdis sian freŝecon. Ili ankaŭ hodiaŭ nin instruas, kiel establi komunecon de la eŭropa familio kaj respekti specifecon de la apartaj nacioj kaj iliaj kulturoj.

Tial en Velehrad, en kiu la beata papo Johano Paŭlo la Dua distingis unu el la bazangulaj ŝtonoj de la eŭropa unueco, ni invokas potencan propeton de la sanktaj protektantoj de Eŭropo, por ke ili elpetu por ni forton al fidinda vivado de la evangelio kaj la gracon de la unuiĝo de ĉiuj kredantoj de Kristo.

5. Karaj gefratoj, mi estas hodiaŭ ĉi tie kun vi ankaŭ kiel ĉefepiskopo de Zagrebo, pilgrimulo el Kroatio. La unua episkopo de Zagrebo en la dekunua jarcento iĝis episkopo Duch, pri kiu la historia notaĵo tekstas, ke li estis ĉeĥo. De tiu tempo ĝis nun ni vidas neinterrompitan kunligon inter la kroata kaj la ĉeĥa nacioj. (aplaŭdo) Nia kulturo estus tre malriĉigita, se al ĝi ne kontribuus la ĉeĥaj spiritaj grandeguloj kaj se ne ekzistus la lokoj, kie renkontiĝadis la ĉeĥoj kaj la kroatoj. Multaj homoj kaj eventoj traplektis historion de niaj du nacioj kaj en la bazo de tiu ĉi komuneco ekzistas spiritualeco, kiun plejparte formis la ĝoja mesaĝo.

6. Ni troviĝas antaŭ baziliko de la Ĉielenprenita Virgulino Maria kaj de la sanktaj Cirilo kaj Metodio en Velehrad kaj ni estas plenigitaj per dankemo pro la donacoj de la Dia boneco. La sanktaj tesalonikaj fratoj, kiuj en la naŭa jarcento venis al Grandmoravio el Bizantio, ĉi tie ne konstruis nur fundamentojn de la kristana kredo, sed ankaŭ de la mariana pieco. La helpo kaj ŝirmo de la beata Virgulino Maria akompanis vian nacion en malproksima eĉ en proksima pasinteco, precipe dum la momentoj, kiam vi devis fronti suferadon kaj kiam vi devis porti krucon.

Estas grava fakto, ke kiam la nacio ektroviĝas en malfacilaĵoj, ĝi eksentas specialan rilaton al la Patrino de Kristo kaj Ŝi iĝas por ĝi signo de la espero kaj konsolo. Tiel same tio estis en mia patrujo Kroatio, tiel same tio estis ankaŭ en Moravio, Bohemio kaj Silezio. Tial ankaŭ hodiaŭ ĉiujn kaj precipe niajn kristanajn familiojn ni konfidas sub ŝirmon de la Plejsankta Dipatrino Maria.

7. Karaj gefratoj, tiu ĉi soleno estas granda dankesprimo kaj granda peto al la Sinjoro de la rikolto, por ke Li sendu laborantojn en sian rikolton kaj ke, laŭ la vortoj de la Apostoloj de la nacioj, la Dia gloro ekbrilu sur la vizaĝo de la eklezio, ĉar ni scias, ke „la fideleco de la Sinjoro restas eterne“ (Psa 117,2).

Dio benu vin, viajn familiojn kaj vian patrujon kaj ĉiujn homojn de la bona volo. Amen.

al la indekso


 KIEL NI KONGRESIS EN KALWARIA ZEBRZYDOWSKA

De la 13-a ĝis la 20-a de julio 2013 okazis en pilgrimloko Kalwaria Zebrzydowska en Pollando la 66-a Kongreso de IKUE. Partoprenis ĝin kvindeko da esperantistoj el naŭ eŭropaj landoj: Belgio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Kroatio, Pollando kaj Slovakio. La ĉefa temo de la kongreso estis “Nova Evangelizado”. La mesaĝon al la kongresanoj sendis krakova kardinalo Stanisław Dziwisz, la alta protektanto de la kongreso, kiu pro okazonta Monda Renkontiĝo de la Junularo kun la Papo Francisko en brazila urbo Rio-de-Ĵanejro ne povis esti celebranto de la esperantlingva sankta meso por la kongresanoj en Krakovo. La Papo Benedikto la 16-a pasintjare lanĉis la “Jaron de la Kredo” kaj lia antaŭulo la beata Johano Paŭlo la Dua instigis al nova evangelizado. Tion strebis primediti kaj por ĝia praktika realizado ĉerpi la spiritan forton la kongresanoj dum la kongresa semajno.

Sabate la 13-an de julio atingis la kongresanoj kongreslokon – la pilgrimlokon Kalwaria Zebrzydowska. Je la 18:30 okazis sankta meso en la kapelo de la Pilgrimdomo. Ĉefcelebranto estis pastro Stanisław Płachta el Pollando, kuncelebrantoj Bernhard Eichkorn el Germanio, kaj polaj pastroj Józef Zielonka, kaj Stanisław Płatek. Sekvis vespermanĝo kaj post ĝi en la bazilika kapelo de graca bildo de la Virgulino Maria rozaria preĝo kune kun la ceteraj pilgrimantoj.

Dimanĉe la 14-an de julio post matena preĝo en la kapelo de la Pilgrimdomo kaj matenmanĝo okazis inaŭguro de la kongreso. Kadre de ĝi okazis du prelegoj. La unua preleganto estis Carmel Mallia el Malto, kies prelego “La Biblio kiel ekvojiro al Nova Evangelizado” estis realigita pere de skajpo fare de interreto. Post li sekvis prelego de la prezidanto de IKUE frato D-ro Giovanni Daminelli je la temo “Edikto de Milano”.

La dimanĉa inaŭgura sankta meso okazis en la bazilika kapelo de Pasiono, kies ĉefcelebranto estis pastro Bernhard Eichkorn kaj kuncelebrantoj pastroj Józef Zielonka, Stanisław Płachta kaj Stanisław Płatek. Posttagmeze okazis prelego de frato Inĝ. Jan Kalný pri “Sankta Faustyna Kowalska” antaŭ vizito de ŝia sanktejo en Krakovo-Łagiewniki. Kaj post tiu ĉi prelego sekvis prelego de geedzoj Rita Rössler-Buckel kaj Franz-Georg Rössler el Germanio pri “Sanktulino Edit Stein”. Post vespermanĝo okazis promena rozaria preĝo sub gvido de Miloslav Šváček, komencita antaŭ la statuo de la ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj la beata Johano Paŭlo la Dua kaj finita ĉe la statuo de la Virgulino Maria meze de la pilgrimdoma korto.

La tuta lunda tago de la 15-a de julio estis dediĉita al la tuttaga pilgrimo al la belega kaj historie tre grava urbo Krakovo. Preskaŭ dum la tuta ekskursa tago akompanis nin pluvo, spite de kiu tamen okazis la planita abunda programo. Helpe de ĉiĉerono la kongresanoj konatiĝis kun la plej gravaj historiaj lokoj de la urbo Krakovo. Okazis vizito de Episkopa Palaco forte ligita kun la Papo Johano Paŭlo la Dua, la tiama kardinalo Karol Wojtyła. Verdire la tuta kongresa semajno direktiĝis ankaŭ al omaĝo de tri gravaj personoj – la beata Johano Paŭlo la Dua kaj sankta Maksimiliano Maria Kolbe – la ĉielaj patronoj de IKUE kaj la sankta Faustyna Kowalska – heroldantino de la Dia Mizerikordo. Proksime de la Episkopa Palaco situas Baziliko de Sankta Francisko, ankaŭ forte ligita kun la Papo Johano Paŭlo la Dua. Dumvoje al la Baziliko de la Dipatrino sur la ĉefa placo estas necese almenaŭ mencii la fortikaĵon Barbakan kaj iaman internacian komercan centron Sukienica kun urbodoma turo sur la ĉefplaco. Super interno de la Baziliko de la Ĉielenpreno de la Plejsankta Virgulino Maria dominas mariana altaro de Wit Stwosz – la unikaĵo de la grandega valoro, la plej granda altaro en Eŭropo. Sekvis vizito de la monteto Vavelo, kiu estas la plej grava monumento de la polaj historio kaj kulturo. La unuan templon tie fondis en la jaro 1000 la reĝo Boleslao la Brava. La nuna masonita Reĝa Katedralo en Vavelo konsekrita al s-taj Stanislao kaj Venceslao estis finkonstruita en la jaro 1364. En la katedrala kripto oni povas ankaŭ viziti tombon de la pola prezidento Lech Aleksander Kaczyński kaj lia edzino Maria Helena Mackiewicz-Kaczyńska, tragike mortintaj en aviadila akcidento apud Smolensk en Rusio la 10-an de aprilo 2010.

Interesa estis vizito de ĵus konstruata grandega konstrukomplekso de Centro de Johano Paŭlo la Dua sub nomo “Ne timu!”. En tiea sanktejo de la beata Johano Paŭlo la Dua okazis sankta meso, kies ĉefcelebranto estis pastro Stanisław Płachta, kuncelebrantoj estis la pastroj Roman Gmyrek kaj Stanisław Płatek. Post vizito de la muzeo de Johano Paŭlo la Dua sekvis vizito de Kra-kovo-Łagiewniki, ligita al la sankta Faustyna Kowalska, apostolino de la Dia Mizerikordo. Interesa estas tiea baziliko, kiun konsekris kune kun la mondo al la Dia Mizerikordo la 17-an de aŭgusto 2002 la Papo Johano Paŭlo la Dua. Spite de la ofta pluvo la pilgrimo al Krakovo iĝis neforgesebla travivaĵo.

La marda mateno estis dediĉita al la sankta meso en la kapelo de la Pilgrimdomo. Ĉefcelebranto estis pastro Roman Gmyrek, kuncelebrantoj estis la pastroj Zielonka, Płachta kaj Płatek, kaj la antaŭtagmeza tempo estis dediĉita al ĝenerala kunsido de IKUE finita per Anĝeluso.

Posttagmeze okazis prelego pere de skajpo de s-ro Vitor Luiz Rigoti dos Anjos el Brazilo pri “Evangelizado en kelkaj misiaj kampoj de Meksiko, Afriko kaj Brazilo”. Post li prelegis pastro Roman Gmyrek pri “Sankta Hildegarda el Bingen”. Vespere okazis en la Baziliko de Kalwaria Zebrzydowska orgenkoncerto fare de la kongresano – frato Stefan Lepping el Germanio. La pli granda parto de la koncerto estis multfaceta muzika rezonado pri la melodioj kaj ties tekstoj, kiu montris la tutan skalon de la orgenaj sonoj. La marda tago estis finita per la rozaria preĝo en la Baziliko.

Merkrede la 17-an de julio post la matena preĝo kaj matenmanĝo okazis prelego de fratino Marija Belošević pri “Nova evangelizado kaj modernaj komunikiloj”, poste sekvis prelego de frato Stanisław Śmigielski pri “Fenomeno de Radio Maryja en Pollando en la evangelizado de la kristanoj”. Kaj kiel lasta prelegis pere de skajpo Mons. Gabriel Anda el Kamerunio pri “Nova evangelizado – tasko de ĉiu kristano”. La prelega programo estis finita per Anĝeluso.

Posttagmeze okazis vizito de la sanktejo kun ĉiĉeronado. Post ĝi ni preĝis la sanktan rozarion en la Baziliko kaj sekve en la kapelo kun mirakla bildo de la Virgulino Maria okazis la sankta meso, kies ĉefcelebranto estis pastro Stanisław Płatek, kuncelebris pastroj Płachta kaj Gmyrek.

La tuta ĵaŭda tago estis dediĉita al perbusa pilgrimado. Unua celo de la pilgrimado estis la koncentrejo Auschwitz (Oświęcim). En la koncentreja “bloko 11” estis martirigita ankaŭ sankta Maksimiliano Maria Kolbe, proponinta sin al mortpuno anstataŭ alia malliberulo, patro de la familio. En la mortĉelo, en kiu per malsato mortis naŭ kunarestitoj, la vivo de la deka – Maksimiliano Kolbe estis finita per mortiga injekto. Nome de ĉiuj kongresanoj la florbukedon sur la lokon de la morto de la sankta Maksimiliano Maria Kolbe metis vicprezidantoj de IKUE – fratino Marija Belošević kaj Miloslav Šváček. La brulanta kandelo estis starigita al la muro, antaŭ kiu estis mortpafitaj multegaj prizonuloj. Sekvis akompane de ĉiĉeronino vizito de pluaj blokoj kaj ceteraj lokoj de tiu ĉi surtera infera loko.

Sekvis vizito de Centro de Sankta Maksimiliano Maria Kolbe en Harmęże ĉe Oświęcim prizorgata fare de Franciskana Ordeno kaj Misiistinoj de la Senmakula de la Patro Kolbe. La Centro de Sankta Maksimiliano Kolbe estas kunigita kun preĝejo de la Senmakula Virgulino Maria. En la Centro troviĝas multaj pentraĵoj de Marian Kołodzej (6.12.1921-13.10.2009), eksmalliberulo de la koncentrejo Auschwitz n-ro 432, scenartisto, kiu per siaj pentraĵoj esprimis la drastan vivon en la koncentrejo.

Poste sekvis vizito de Kęty, kie en kapelo de Kongregacio de la Fratinoj de la Resurekto de Nia Sinjoro Jesuo Kristo okazis preĝo ĉe tombo de la beata Celina Borzęcka kaj Servantino de Dio Jadwiga Borzęcka. Fratulino de tiea kongregacio rakontis pri la vivoj de ambaŭ virinoj – la beata patrino Celina kaj ŝia filino – Servantino de Dio Jadwiga. Beatproklamo de Celina okazis en la Baziliko de Sankta Johano ĉe Laterano en Romo la 27-an de oktobro 2007. Beata Celina apartenis al la rara grupo de la virinoj, kiuj spertis diversajn statojn de la vivo: edzino, patrino, vidvino, religiulino kaj fondintino. Ŝian vivon karakterizas ŝia eldiraĵo: “Dio ne vokis min fari eksterordinarajn aferojn, eble, ĉar Li ne volis, ke mi fariĝu orgojla. Mia vokiĝo estis plenumi volon de Dio fidele kaj ame”.

Daŭrigante pilgrimon al plua tre grava loko – Wadowice, ni haltis en Andrychów por tagmanĝo en restoracio. Post tio ni atingis Wadowice – naskiĝlokon de la beata Papo Johano Paŭlo la Dua. En la Baziliko de Oferdono de Maria Plejsankta Virgulino, kiu estas paroĥa preĝejo, okazis la sankta meso.Ĉefcelebranto estis pastro Roman Gmyrek, kuncelebris pastroj Płachta kaj Płatek. En la baziliko troviĝas baptujo, ĉe kiu estis baptita Johano Paŭlo la Dua. La bapto okazis la 20-an de junio 1920 en la 33-a tago de la vivo de Karol Józef Wojtyła, filo de Karol kaj Emilia Wojtyła. La baptujon Karol Wojtyła kisis dufoje: 18.5.1970 kiel kardinalo kaj metropolito de Krakovo en sia 50-a naskiĝdatreveno, la duan fojon la 7.6.1979 kiel Papo Johano Paŭlo la Dua dum sia unua pilgrimo al la Patrujo.

Post la sankta meso okazis vizito de Muzeo de Johano Paŭlo la Dua en apudeco de la baziliko, nomita “Familia Domo de Johano Paŭlo la Dua” kun ekspozicio “Trezoro de mia vivo”. Ĝi estas repliko de lia familia domo, ĉar la origina familia domo estas ĉi-momente rekonstruata. Kaj ankoraŭ estis disponigita tempo por trarigardo de la urbo.

Dum revena vojaĝo atendis la kongresanojn surprizo – halto en la Kulturdomo en Zagórnik, kie okazis belega folklora programo de ensemblo el Andrychów. Post tiu ĉi ripoziga kultura programo sekvis plua surprizo – vizito de la Baza Lernejo kaj Gimnazio de Ludoviko Lazaro Zamenhof en Zagórnik.

Post reveno je la 22-a horo atendis la kongresanojn saketoj kun vespermanĝo. Ne tiom manĝaĵo kiel la trinkaĵo el ili estis tre bezonaj. Post spiritriĉe travivita tuttaga pilgrimo sekvis agrabla momento – la enlitiĝo.

Vendrede matene okazis la sankta meso en la kapelo de la Pilgrimdomo. Post la matenmaĝo atendis tri programeroj. Unue pere de skajpo prelegis dioceza kanceliero en Pécs, Hungario, pastro Attila Szép pri “Nova evangelizado – leteroj el la episkopara sinodo”. Post li prelegis fratino Marija Belošević el Kroatio pri “Martiroj de la 20-a jarcento”. Kaj fine estis projekciita prezentaĵo de frato Miloslav Šváček pri pasintjare okazinta 65-a IKUE-Kongreso en la urbo Pécs en Hungario. La antaŭtagmeza programo estis finita per Anĝeluso.

Posttagmeze tiuj, kiujn ne timigis peniga piediro, partoprenis la Kalvarian Krucvojon de Jesuo Kristo, kiu en la tereno de la Kalwaria Zebrzydowska daŭris iom pli ol du horojn. Kaj vespere okazis jam tradicia adiaŭa kongresa programo, en kiu partoprenis per siaj prezentaĵoj la kongresanoj el apartaj landoj.

Nu kaj proksimiĝis sabato – la tago de la adiaŭo. Per la lasta sankta meso la kongresanoj dankis al Dio kaj la Virgulino Maria – forte honorata en la pilgrimloko Kalwaria Zebrzydowska, pro ĉiuj ĉielaj gracoj, benoj kaj ŝirmoj dum la tuta belega kaj spiritriĉa kongresa semajno travivita en la amikeca kaj frateca amo, sen konfliktoj aŭ aliaj mal-agrablaĵoj. Tre kora danko apartenas al fratino Marija Belošević, vicprezidantino de IKUE kaj ĉeforganizantino de la kongreso kaj al ĉiuj, kiuj iamaniere helpis en preparlaboroj de la kongreso kaj dum ĝi. Dio repagu al ili ilian strebadon, por ke la kongreso ne estu nur la agrable travivitaj tagoj, sed ke ili estu vera kontribuo en la Jaro de la Kredo kaj en senco de la kongresa ĉeftemo – La Nova Evangelizado”. Tiusence ni daŭrigu niajn aktivadojn en niaj hejmoj, en niaj landoj. Kaj se tia estos volo de Dio, do ĝis la revido dum venontjara kongreso en belega itala urbo Trento. Miloslav Šváček

al la indekso


 LA FIŜBARKO

Teksto Sac. S. Szmidt                                            Muziko C. Gabarain

2. Mi estas homo mizera, / nur la koron mi havas bonvolan / kaj manojn pretajn al kunlaboro. Ref.: Sinjoro, jen Vi min ekrigardis ...

3. Vi miajn manojn bezonas, / mian koron junece fervoran, / ŝvitgutojn miajn, solecon mian. Ref.: Sinjoro, jen Vi min ekrigardis ...

4. Nun ni jam kune ekiros, / kapti korojn sur hom-oceano, / per ret´ de l´ Vero kaj Vivo-Vorto! Ref.: Sinjoro, jen Vi min ekrigardis ...

al la indekso


 KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ RENKONTIĜIS EN MARIANKA

En pilgrimloko Marianka ĉe Bratislava okazis en la semajnfinaj tagoj de la 17-a ĝis la 19-a de majo 2013 renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj, kiun organizis la Slovaka IKUE-Sekcio. Partoprenis ĝin esperantistoj el Ĉeĥio kaj Slovakio, ankaŭ reprezentantoj el Hungario kaj Pollando. Entute partoprenis ĝin 33 personoj. Iniciatinto de la aranĝo estis Inĝ. Tibor Kepencay kaj la ĉefaranĝantino estis tiama prezidantino de la Slovaka IKUE-Sekcio fratino Mária Beláňová. El Hungario ĉeestis D-rino Ilona Biksádi kaj el Pollando fratino Teresa Pomorska.

Vendrede posttagmeze komencis alvenadi partoprenantoj de la renkontiĝo. Post loĝigo en spiritekzerca domo la alvenintoj povis eluzi la tempon por konatiĝo kun tiu ĉi fama pilgrimloko ĝis alveno de ĉiuj, kiuj tiutage anoncis sian alvenon. Je la 18-a horo la ĉeestantaj esperantistoj partoprenis en belega pilgrima sanktejo – la Baziliko de Naskiĝo de la Virgulino Maria kun ceteraj pilgrimantoj kaj paroĥanoj unue majan piaĵon honore al la Virgulino Maria – Reĝino de Majo kaj post ĝi la sanktan meson. Post la sankta meso kaj vespermanĝo okazis projekciado de frato Miloslav Šváček pri la 65-a Kongreso de IKUE okazinta pasintjare en la hungara urbo Pécs. Tiamaniere povis kun spirite tre riĉa kongreso konatiĝi tiuj, kiuj ĝin ne partoprenis kaj por tiuj, kiuj ĝin partoprenis tio estis agrabla memorigo de la travivaĵoj dum tiu ĉi belega kongreso. Por rememorigo de la bela IKUE-renkontiĝo 2011 en Nitra ankaŭ okazis projekciado.

Sabate matene jam ĉiuj aliĝintoj estis atingintaj la pilgrimlokon Marianka. Post partopreno de la sankta meso, la tiea pastro el Kongregacio de Fratoj Konsolantoj el Getsemano, kiu zorgas pri tiu ĉi pilgrimloko, en la pilgrimloka baziliko konigis koncize nian esperantistan grupon pri historio de tiu ĉi pilgrimloko. Post mallonga refreŝiĝo dum kafopaŭzo okazis meditoj ĉe ĉiuj 14 stacioj de Kalvaria Krucvojo lokita en natura scenerio de la arbara deklivo, pro sia lokigo kaj varieco unika en Slovakio. Por pli aĝaj personoj en tiu ĉi tereno ĝi estis sufiĉe peniga eĉ sen porto de la kruco, kiun post terura turmento devis pro nia savo porti Jesuo Kristo. Post la reveno okazis tagmanĝo kaj post ĝi jarkunveno de Slovaka IKUE-Sekcio, kiu elektis por plua balotperiodo sian novan prezidanton. Ĝi iĝis frato Pavol Petrík, al kiu ni gratulas kaj deziras Di-benitan gvidadon de la Slovaka IKUE-Sekcio. Poste sekvis ekskurso al la slovakia ĉefurbo Bratislava, kadre de ĝi precipe ankaŭ vizito de la urba kastelo.

Por vespera programo estis planita vizito de Lurda Groto kun rozaria preĝo, litanio kaj kantado honore al la Virgulino Maria kaj post tio prelego de frato D-ro Max Kašparů. Sed okazis grava ŝanĝo. Pro korkolapso, pro kiu devis enhospitaliĝi frato Max, la ĉeestantoj kolektiĝis en la kapelo de la spiritekzerca domo, por preĝi la rozarian preĝon intence de resaniĝo de frato Max. Post la rozaria preĝo okazis vizito de Lurda Groto, kie samintence okazis litanio de Loreto, kantado kaj pluaj preĝoj, por elpeti pere de la Virgulino Maria ĉe Jesuo resaniĝon de la frato Max. Dimanĉe, je la festo de la Sankta Spirito, la ĉeestantaj esperantistoj partoprenis la solenan sanktan meson en la baziliko kun ceteraj pilgrimantoj kaj paroĥanoj. Post ĝi okazis prelego de frato Pavol Petrík okaze de 1150-jara datreveno de la alveno de la kredheroldantoj sanktaj Cirilo kaj Metodio en Grandmoravian Regnon. Kadre de tiu ĉi memoriga datreveno sekvis projekcio pri la 59-a kongreso de IKUE okazinta en la jaro 2006 en Velehrad, la plej grava sidejo de la kredheroldantoj – Patronoj de Eŭropo la sanktaj Cirilo kaj Metodio. Post tagmanĝo okazis fermo de la bela tritaga renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj en Marianka. Koran dankon al fratino Mária Beláňová kaj ĉiuj, kiuj aktive kunlaboris. Denove plifortiĝis la deziro, ke la renkontiĝoj de la katolikaj esperantistoj okazadu ĉiam alterne en Ĉeĥio kaj Slovakio. Revivigo de tiu ĉi iama tradicia praktikado estas bonveninda ideo precipe por tiuj esperantistoj, al kiuj la ĉiam pli malfacilaj vivkondiĉoj ne permesas partopreni la kongresojn.

Dankon al Dio, al la Virgulino Maria kaj la organizantoj de la renkontiĝo pro agrablaj tagoj en Marianka.

Miloslav Šváček

al la indekso


 SUPER PRAGA KASTELO EKFLAGROS LA FLAGO DE EŬROPA UNIO

Amaskomunikiloj en tiuj tagoj publikigis informojn pri deveno kaj signifo de la flago de EU. Por kompletigo de la informoj pri historio de tiu ĉi flago ni publikigas ekstrakton de la artikolo el la 18.12.2008 pri la historio de la flago de EU.

Nia registara reprezentantaro hisos flagon de EU. Kio estas tiu ĉi simbolo? Se ni rigardos interretajn paĝojn de EU, ni konstatos, ke pri tio oni diskutas kaj tiu simbolo estas eksplikata diversmaniere; alimaniere tiuj, kiuj la simbolon iam kreis, alimaniere tiuj, kiuj venis pli poste, aŭ kiuj estas ĉi tie ankoraŭ hodiaŭ.

Ĉirkaŭ la jaro 1950 kaj dum la sekvaj jaroj unu el la patroj – fondintoj, grava kristana politikisto Robert Schumann donis instigon por kreo de la simbolo por ekestanta komunumo. Ĉe ekesto de la komunumo estis ankaŭ pluaj gravaj kristanaj politikistoj de tiu tempo, la patroj – fondintoj Konrad Adenauer kaj De Gasperi. Ili ne intencis antaŭ ĉio fondi iun ekonomian komunumon, sed ili volis ŝirmi Eŭropon kontraŭ io tiel bestia, kiel estis la dua mondmilito. Por militindustrio estas bezonata karbo kaj ŝtalo. Tial ili fondis komunumon por kontrolo de tiuj ĉi industriaj komercartikloj.

Por ekesto de la simbolo preparis Schumann certan taskon. La simbolo devas prezenti „spiritajn kaj moralajn valorojn, kiuj estas komuna heredaĵo de la nacioj, kiuj formas la Konsilion“. Amasiĝis sinsekve pli ol cent proponoj. Sur iuj estis ekzemple kiel simbolo kruco. Tiuj kaj ceteraj similaj kun tro konkretaj kristanaj esprimoj estis post diskutoj rifuzitaj. Restis nur kelkaj proponoj. Fine Paul Michel Gabriel Lévy, estro de la kultura fako de la Konsilio de Eŭropo, konvertito el judaismo, kiu pri la afero respondecis kun sia komisiono, komisiis sian subalternulon strasburgan artiston Arsčne Heitz, estron de la poŝta fako de la Konsilio de Eŭropo, ke li laŭ taskigo kreu la proponon.

Tiu proponis cirklon kun 12 oraj steloj sur blua fono. Kiel li atingis la proponon? Heitz konfesis, ke li estis inspirita per 12-a ĉapitro de Apokalipso de Sankta Johano, kie tekstas: „Kaj granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj...“(Apo 12,1). Estas sendube, ke tiu virino estas venka, senmakula Virgulino Maria. En apokalipsa parolo „vestita per la suno“ signifas provizita per potenco de Dio, forto de Dio, kaj „la luno sub ŝiaj piedoj“ ĉi tie signifas – venkanta, piedpremanta simbolon de la malbono, kies signo en la Apokalipso estas la luno . Ĝia lumo estas komprenata kiel falsa, ŝajna, ne propra, nur reflektita. Nek Lévy nek Heitz tenis en sekreto la kristanajn elirsolvojn. Lévy mem ankaŭ konis medalionon de la Senmakula Koncipiĝo de la Virgulino Maria el la pariza strato du Bac, sur kiu estas bildigita ĝuste la virino el Apokalipso. Kaj la numero 12? Tio estis nombro de komuneco – 12 gentoj de Israelo, 12 apostoloj. Tiu ĉi simbolo akompanas savhistorion en la Malnova kaj ankaŭ la Nova Testamentoj. Elekto de tiaj simboloj estis komprenebla, kiam la eŭropa komunumo kreiĝis en la koroj de tiamaj gravaj gvidantoj – la kristanaj politikistoj de Eŭropo. Malgranda interesaĵo estas la fakto, ke tiu ĉi simbolo estis fare de komisiono elektita la 8-an de decembro 1955, en la festotago de la Senmakula Koncipiĝo de la Virgulino Maria.

Kiu volas kovri tiujn faktojn, elpensas aliajn eksplikojn: la nombro de la steloj – 12 monatoj de la jaro, 12 horoj sur horloĝo, la ringon kiel formon de perfekteco, blua koloro kiel koloro de ĉielo super Eŭropo ktp. Sed fakto estas tia, kiel mi ĝin priskribis.

Bonan vojon sub tiu ĉi kristana mariana standardo!

Kardinalo Miloslav Vlk, 02.04.2013

al la indekso


 LA REĜINO DE LA FAMILIOJ

Lasta alvoko de la litanioj de Loreto, kiun la eklezio enmetis al ili, estas la titolo de la Virgulino Maria reĝino de la familioj. En la medito pri la paco kaj trankvilo en la homa koro ni diris, kiel estas grave, ke ĉiu kristano havu pacon de Kristo en si. La paco, kiu estas interne de la homo, transportiĝas en la ĉirkaŭaĵon. Kaj la plej proksima ĉirkaŭaĵo de ĉiu el ni estas nia familio. La nuntempaj familioj ne nur en nia patrujo, sed en la tuta mondo estas tre minacitaj. Diablo scias kien ekataki, por minaci la homaron, sklavigi kaj forkonduki de la sencohava kaj bela vivo. La malbona spirito atakas la nuntempan familion per la plej diversaj rimedoj kaj per la plej diversaj vojoj. Se estas minacita la familio, estas minacita la tuta nacio. Se estas minacita la familio, estas en la danĝero tiuj, kiuj fondos la novajn familiojn, do la infanoj. La atako de la malbonulo kontraŭ la familio estas la plej insidema atako kontraŭ la homaro mem. La Virgulino Maria kiel la patrino kaj ankaŭ kiel la edzino, kiu vivis en la sankta familio, vidas tiun dolorigan staton de la familioj en la nuntempo.

La familio, kiu ne havas moralan kaj etikan bazon, la familio, kiu estas starigita nur sur la biologiaj kaj materialaj valoroj estas kvazaŭ nevivanta, nur vivetanta. Kvazaŭ ĝi ne florus, nur ekzistus. Por la estonteco de la nacio tio estas granda malfeliĉo. Ĉiu virino devus havi en la Virgulio Maria sian modelon. Modelon de laboremo, amo, boneco, la modelon de la kapablo abstini, la modelon resti fidela kaj principa. La viroj devus havi en sankta Jozefo sian ekzemplon de la viro tre prudenta, la viro saĝa, la viro zorganta pri la edzino kaj siaj infanoj kaj en niaj kristanaj familioj devus loĝi la Sankta Spirito, kiu niajn rilatojn vivigos.

Per infekto de disfaloj de la familioj estas minacataj ankaŭ tiuj, kiuj sin opinias esti kristanoj. Vico da kristanaj familioj nuntempe disfaliĝas. Eble estas la ununura kaŭzo, eble estas pli da kaŭzoj, sed tutcerte unu el la kaŭzoj estas ankaŭ tio, ke ni en la nuna tempo turnis la okulojn al aliaj modeloj, ke ni nian vidon forturnis de la Virgulino Maria kaj ni demandis pri la solvo de la personaj problemoj tiujn, kiuj havas la problemojn en sia propra vivo. Ni revenu, revenu ne nur al la Virgulino Maria kiel Reĝino de la Familioj, sed ni konsekru niajn familiojn al ŝia Senmakula Koro.

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 …POR KE AL NI ĈIO ESTU EGALA

(mallonga mesaĝo el UK)

La 98-a Universala Kongreso de UEA okazis nunjare en Rejkjaviko en Islando de la 20-a ĝis la 27-a de julio 2013. Dimanĉe la 21-an de julio okazis en rejkjavika luterana katedralo tiel nomata „Ekumena Diservo“. Mi ĝin nomus „Servo por superekumeno“, ĉar ĝiaj aktivaj partoprenantoj estis ankaŭ bahaanoj! Mankis tie ankoraŭ jehovistoj, ĉar ankaŭ ili kredas je iu dio. Jesuo Kristo preĝis „ por ke ili ĉiuj estu unu“ (Joh 17,21). Ĉu estas laŭ praktikado de la hodiaŭa katolika eklezio en intenco de la Dua Vatikana Koncilio kaj de la Interreligiaj Kunsidoj en Asizo „por ke al ni ĉio estu egala“? Verŝajne jes.

 D-ro Max Kašparů

al la indekso


 ARMADO DE NOVAJ KAVALIROJ DE VINO DE LA EŬROPA ORDENO DE SANKTA GEORGO EN LA ĈEFEPISKOPA KASTELO EN KROMĚŘÍŽ

Sabate la 18-an de majo 2013 mi estis ĉeestanta surbaze de speciala invito en tre interesa evento en la kastelo de Kroměříž ĉe armado de novaj Kavaliroj de Vino, de la ordeno “ORDO EQUESTRIS VINI EUROPAE”, kies ekzisto atingas malproksiman historion. Tiu ĉi solena ritaro kun ĉeesto de la ordenaj reprezentantoj el Aŭstrio kaj Slovakio okazis tiutage kadre de jam tradiciaj Ministaj Muzikaj Festoj preskaŭ en spacoj de la tuta komplekso de la Ĉefespiskopa Kastelo en Kroměříž kun solena koncerto de simfonia kaj kanta ensemblo el la urbo Kladno en Deputitara Salonego, kaj sekve en „Salla Terrena“ de la kastelo kun regalo kaj cimbalona muziko de Orkestro de Radio de Popolaj Instrumentoj de Brno.

Tiu ĉi ordeno estas en nia lando ĝis nun nemulte konata kaj ĝia baza misio estas edifi al alta nivelo kulturon de vinkulturado kaj ĝia trinkado. La ordena devizo estas „In honorem Dei et in honorem vini – pax est laetitia semper nobis cum“, tio estas „En honorado de Dio kaj en honorado de vino estas kun ni paco kaj ĝojo“, ĉar ĉiuj, kiuj kune trinkas, ne interbatalas kaj laŭ eldiraĵo de aŭstra baronino Berta Suttner „For la armilojn, pli alten la pokalojn!“, estas tiu ĉi paca ideo de la ordeno certe konvinka. La Ordeno de la Kavaliroj de Vino havas sian Senaton, senatanojn, konsulojn kaj pluajn membrojn de diversaj rangoj kaj ĝia sidejo estas en Aŭstrio. Ĉi-jare estis aranĝita en la tagoj de la 1-a ĝis la 4-a de majo la Unua Eŭropa Kongreso de la Kavaliroj de Vino de Eŭropo 2013 (OEVE) en la serba urbo Novi Sad kaj en ĉiu sekva jaro ĝi okazos ĉiam en alia lando. La reprezentantoj de la ordeno dum la solenaj okazoj surhavas uniformojn kun maltkavalira kruco, ĉeno aŭ rubando kaj kun indikita rango; la ordeno estas iu branĉo de Maltkavaliroj. Ĝi ankaŭ havas sian historian blazonon kun latinlingva nomo de la ordeno, en kies supra parto estas memorigita la dato de la datreveno 313-2013 (1700 jarojn) de la Edikto de Milano, eldonita fare de la roma imperiestro Konstanteno la Granda kaj la orientroma imperiestro Licinius, per kiu estis donita religia libereco al la kristanoj.

Gastojn de tiu ĉi evento bonvenigis en belegaj ejoj de Ĉefepiskopaj Vinkeloj en Kroměříž tiea komercestro František Martínek (ankaŭ kavaliro de Ordeno de Vino) kaj al la ĉeestantaj kavaliroj – vinfakuloj li proponis por gustumado bonegajn mesvinojn. Por produktado de la mesvinoj, do nur por diservaj celoj, donis al la vinkeloj en Kroměříž privilegion en la jaro 1345 imperiestro Karolo la Kvara, sed la vinkeloj estis fonditaj jam en la jaro 1266 fare de episkopo kaj politikisto de Olomouc Bruno el Schaumburg, kiu estas entombigita en kripto sub preĝejo de sankta Maŭricio en Kroměříž, kaj antaŭnelonge mi havis la eblecon vidi staton de lia sarkofago per malgranda aperturo en la planko apud ĉefaltaro pere de transportebla videoteknika sondo, kiun historiisto projekciis sur la projekcian tolon.

Poste la kavaliroj kaj ceteraj invititaj honoraj gastoj procesie tra la kastela korto foriris en historie belegan Mansan Salonon, en kiu ilin bonvenigis per fanfaroj lernantoj de la loka konservatorio kun ilia profesoro. En la salono, en kiu en pasinteco ĉiam dufoje en la jaro kunsidis landa juĝtribunalo kaj en kiu ankaŭ okazis armado de protektantoj de la ĉefepiskopo de Olomouc, okazis la solena ceremonio de armado de kvin novaj kavaliroj de vino, kiuj plenumis kvalifikajn postulojn kaj faris ĵuron antaŭ reprezentantoj de la Senato de la kavalira ordeno. Dum la ĵuro okazis per meto de glavo sur ŝultron la armado kaj tosto antaŭ vintrinko el speciala kavalira kaliko, kiujn post belega prediko benis la katolika pastro el la loka paroĥa preĝejo de la Virgulino Maria Mons. Vojtěch Šíma, kaj per ricevo de flava-ruĝa-verda rubando kun medalo de la rango estis akceptitaj novaj kavaliroj en la ordenon. Post festparoloj de la reprezentantoj de la Senato el Aŭstrio kaj post eksonoj de la fanfaroj estis farita komuna memordokumento.

05.06.2013 Václav Nosek

La priskribo de la evento okazinta en Ĉefepiskopa Kastelo en Kromeříž certe memorigis al multaj legantoj la okazintan 55-an Kongreson de IKUE 2002 en Kroměříž, la solenan inaŭguron de la kongreso en Deputitata Salonego de la kastelo, trarigardon de ĝiaj salonoj kaj ĉambroj belege ekipitaj per historiaj objektoj, la promenojn en la kastela parko kaj kompreneble ankaŭ gustumon de la vinoj en tieaj Ĉefepiskopaj vinkeloj.

al la indekso


 MI REMEMORAS

Denove ni travivas la someran jarsezonon. Somere en la jaro 1991 nia kara Papo beata Johano Paŭlo la Dua unuan fojon alparolis esperantlingve milionnombran junularon kolektiĝintan en fama pilgrimloko Ĉenstoĥovo en Pollando. Li diris: „Mi donas ankaŭ en Esperanto bonvenan saluton al la junaj pilgrimantoj el la tuta mondo, en ĉi tiu tago de universala frateco, kiu vidas nin unuigitaj kiel filojn de unu sama Patro en la nomo de Kristo, vero de la homoj.“

Kaj fine li diris: „Karegaj gejunuloj! La sperto de kredo, travivita ĉe la piedoj de la Nigra Madono, restu neforigeble gravurita en viaj koroj. Sanktega Maria akompanu vin!“ Da sinceraj kaj karaj vortoj estas neniam sufiĉe!

 Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 NI HELPU NIN RECIPROKE

Ni helpu nin reciproke per laboro, konsilo, bonfaroj, rideto. Koleremaj kaj enviemaj homoj estas bedaŭrinde ĉirkaŭ ni ĉiutempe sufiĉe multaj.

Ni, kristanoj, ne devas al tiu ĉi homgrupo aparteni. Tial ĉiu el ni klopodu, por ke, kiam ni ne plu estos sur ĉi tiu mondo, povu niaj proksimuloj memori pri ni nur bone. Ofte sufiĉas nur malmulto, kiel ekzemple ĉe esperantistino fratino Pavla Zemanová en Prago. Ŝi ŝatas bestojn (hundetojn, kabajojn) kaj ŝi kun ili vizitas malsanajn infanojn eĉ plenkreskulojn, nur por ilin ĝojigi.

Sed antaŭe ĉiujn bestetojn al ŝi benas Sac. RNDr. Matúš Kocian, PhD en romkatolika paroĥo de Český Brod.

Sen la Dia beno vanas homa peno.                                                                 Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 FORPASIS LONGJARA FIDELA MEMBRO DE IKUE FRATO
FRANTIŠEK ADAMÍK

La 5-an de julio 2013 en la aĝo de 81 jaroj mortis multjare fidela membro de IKUE frato František Adamík, loĝinta en la urbo Přerov. La 10-an de julio 2013 okazis en la preĝejo de sankta Mikaelo en Přerov lasta adiaŭo kun la frato Francisko. Ĉefcelebranto de la funebra sankta meso estis lia filo – jezuito Jan, kuncelebris 14 pastroj.

Dum la periodo de komunisma totalismo reganta en iama Ĉeĥoslovakio ne ekzistis eblo eldonadi kaj aĉetadi religian literaturon. Eĉ tiama Katolické noviny (Katolika Gazeto) ne havis eklezian aprobon. Kiel Rudé právo (Ruĝa Rajto – komunista taggazeto), tiel ankaŭ la Katolika Gazeto estis subordigitaj al la sama ideologia cenzuro. Tial estis sekrete multobligata diversa religia literaturo, libroj kaj broŝuroj, originaloj kaj tradukaĵoj, revuoj kaj gazeto „Informace o církvi“ (Informoj pri la eklezio) per simpla prestekniko helpe de ciklostilo, eventuale per pli simpla tekniko per sistemo „kadreto – rulilo“ (por frato Francisko Adamík ilin pretigis frato Miloslav Šváček). Ĉar tiu ĉi aktivado ne plaĉis al ateistaj ideologoj, estis presistoj persekutataj kaj malliberigitaj fare de fifama komunista ŝtata polico.

Tiu sorto trafis ankaŭ fraton František Adamík el Přerov. Post du domtraserĉoj sekvis demandesploradoj kaj akuzo pro kulpo de „subfosado de respubliko“. Je prilaboro de lia defendo partoprenis JUDr. Ján Čarnogurský el Bratislava, kies merito estas tio, ke la informoj pri tiu ĉi kazo atingis ankaŭ eksterlandon. Tiel la centro de la Kristana Internacia Solidareco en Zuriko eksciis ne nur pri František Adamík, sed ankaŭ pri ceteraj persekutatoj en Ĉeĥoslovakio.

Sekvis diversaj peticioj kaj protestleteroj adresitaj al ŝtatprezidento Gustáv Husák, Registaro, la Plej Supera Tribunalo, Ministerio pri Justico kaj al aliaj lokoj, kie oni povis esperi almenaŭ etan pozitivan rezulton favore al la persekutatoj kaj juĝatoj pro la kredo. Tiu ĉi aktivado donis fruktojn.

Ekde la jaro 1992 aktivas CSI – Kristana Internacia Solidareco ankaŭ en Ĉeĥa Respubliko fondita fare de frato František Adamík (www.csi-cr.cz).

Kun frato Adamík mi interkonatiĝis komence de la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento, tiam ni ambaŭ engaĝiĝis en aktivadon de kaŝaktivanta tria ordeno de sankta Dominiko; komence de kvindekaj jaroj komunistoj likvidis ĉiujn ordenojn, kiuj povis reaktiviĝi nur post 40 jaroj, post falo de la ruĝa drako en la jaro 1989. Li tiam esperantistiĝis kaj membriĝis al IKUE. En la jaro 1975 li kun sia familio partoprenis la katolikan (IKUE) tendaron okazintan en la vilaĝo Herbortice (en la jaro 1977 perforte fare de invado de komunista polico ĝi estis likvidita). Dum la jaroj 1976 ĝis 1978 li estis prezidanto de E-klubo en Přerov. En la jaro 1978 mi kun li organizis kurson de Esperanto en klubejo de Popolpartio, kiu per ordono de tiamaj regantoj devis esti ĉesigita. Ambaŭ ni travivis la saman sorton – la juĝon, li pro sekreta presado kaj disvastigado de la religia literaturo, mi pro organizado de la katolikaj E-tendaroj dum totalisma sistemo. Ambaŭ ni spertis fortan helpon de la Sankta Spirito en lukto kontraŭ neimageble pli forta tiama antagonismo – la totalisma reĝimo. Ĝis lasta vivmomento frato František Adamík estis fidela membro de IKUE kaj dum kelkaj jardekoj proksima kunaktivanto de frato Miloslav Šváček.

Sinjoro, dankon pro lia laboro favore al la persekutatoj, pro lia fidela aparteno al IKUE. Ripozon eternan donu al li, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen.

Miloslav Šváček

al la indekso


   Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, opět Vás všechny srdečně pozdravuji. S některými z Vás jsem se osobně potkal na setkání na slovenském poutním místě Mariance u Bratislavy a na kongresu IKUE na poutním místě Kalwarii Zebrzydowské v Polsku. Účastníci obou akcí jistě se mnou souhlasí, že obě tyto akce byly krásným a duchovně hlubokým společným zážitkem v Roce víry. Škoda, že se těchto akci nezúčastnilo více členů naší sekce. Vím, že pro mnohé už není možné se akcí katolických esperantistů zúčastňovat, a mnohým plánovaná akce koliduje s jinou důležitější záležitostí. Přesto však věřím, že příště se k účasti odhodlá více našich členů, abychom ve větším společenství bratří a sester – esperantistů, prožili dny, které nejsou ztraceným časem, ale příjmem duchovní posily do všedních dnů života. Články o těchto akcích s obrázkovými dokumenty (škoda, že nemohou být všechny barevné) Vás blíže o nich informují a těm, kteří se jich zúčastnili, připomenou hezky prožité dny.

Někteří z Vás usoudili, že bychom měli ještě uspořádat víkendové setkání v podzimním období letošního roku u nás, abychom také umožnili setkání těm, kteří se nemohli zúčastnit akcí na Slovensku a v Polsku. Má-li někdo z Vás vhodný návrh na místo snadněji dostupného víkendového setkání a může toto setkáni zprostředkovat (ne programovou náplň, pouze ubytování a stravu), sdělte mi to dopisem nebo mailem (adresy viz dole). Také hledáme vhodné a snadněji dostupné místo pro víkendové setkání v příštím roce, které by bylo přístupné také pro naše bratry a sestry ze Slovenska, s kterými chceme udržovat oboustrannou spolupráci. Předem děkuji za Vaše podněty.

Jak už jsem se na Vás obrátil v minulém čísle Dio Benu, rád uvítám článkové příspěvky do našeho časopisu. Jistě existuje mnoho zajímavého, o čem se lze rozdělit s ostatními čtenáři. Text může být i v češtině, jeho překlad zajistíme.

Kdo máte přístup na internet, nezapomeňte sledovat internetové stránky IKUE (www.ikue.org/) a stránky naší sekce (www.ikue.org/cz). Také pro esperantisty je určené vysílání Vatikánského rozhlasu třikrát týdně (www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp) nebo z bohatého archivu (www.radio-vatikana-esperanto.org).

Srdečně všechny zdravím a přeji Boží požehnání. Dio benu! Váš bratr

Miloslav Šváček

 al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la
1.5.2013 ĜIS LA 31.7.2013:

Baierová Bohumíra, Bártlová Kamila, Beláňová Mária, Bendová Marie, Bradová Zita, Gradek Antoni, Hamajdová Jaroslava, Haupt Rainer, Hoffmannová Eva, Hromadíková Irena, Kalný Jan, Kaprál Václav, Karhan Jaroslav, Kaucová Jana, Kepencay Tibor, Kepeňová Marta, Kovář Jan, Kusý Vlastimil, Łaba Marian, Latacz Helena, Ledvinková Blanka, Lepping Stefan, Matoušek Jan, Mrázková Růžena, Navrátilová Nataša, Novotná Zdenka, Obruča Lubomír, Pelclová Bohuslava, Petrík Pavol, sac. Płachta Stanisław, sac. Płatek Stanisław, Příhodová Zdenka, Ratajczyk Jeremiasz, Rytíř František, Šaturová Magda, Skřivánková Josefa, sac. Škrňa Ladislav, Sobol Bogusław, Sorosina Felice, Štěpánková Anežka, Stoklas Vladimír, Świejkovska Dorota, Tomašovičová Mária, Vaněček Josef, Vokáčová Danuše, Wasilewski Bohdan, Wirges Willi. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2013 (24) - číslo 3 (91).

ISSN 1803-8387

al la indekso