Dio Benu numero 89-1/2013

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj legantoj, krom korsaluto en la nova jaro mi ankoraŭ aldonas deziron de Dia beno kaj konstanta ŝirmo de la Virgulino Maria. Sekvante kun fido ilin, nin ne timigu estonteco, ĉar sub la patreca zorgo de Dio kaj la patrineca ŝirmo de nia ĉiela Patrino nenio malbona okazos. Ni do ĉiam fidu al Dio kaj submetiĝu al lia sankta volo.

Kun dankemo al Dio ni povas konstati, ke la forpasinta jaro estis Dibenita. Ankaŭ ni povas esperi pri same benita tiu ĉi nova, jam la kuranta jaro. En ĝi denove okazos kelkaj partoprenindaj aranĝoj. El mia vidpunkto temas preferinde pri la okazonta maja renkontiĝo en fama pilgrimloko Marianka ĉe Bratislava en Slovakio. Korege vi estas invitataj partopreni tiun ĉi spirite riĉan aranĝon en bela Maria-pilgrimejo. Legu pri ĝi sur la paĝoj 23 kaj 24.

Dua tre grava kaj nepre partopreninda estos la 66-a Kongreso de IKUE en gastiganta Pollando, en tre fama kaj vizitinda Maria-pilgrimloko Kalwaria Zebrzydowska. Pollando do denove gastigos la IKUE-kongreson. Sendube temas denove pri la kongreso, kiun oni longe tenos en sia memoro. Mi do instigas vin al ĝia partopreno.

Pri la nunjaraj aranĝoj kaj pri la ceteraj aktualaĵoj vin informas interretaj paĝoj de IKUE <www.ikue.org> kaj la paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio <www.ikue.org/cz>. Ne forgesu viziti ilin. Kaj ankaŭ aŭskultu interrete esperantlingvajn elsendojn de Radio Vatikana <http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp>.

 Dian benon al vi deziras  Miloslav Šváček

al la indekso


 Beno de la episkopo Josef Hrdlička

Dum renkontiĝo kun la episkopo Mons. Josef Hrdlička la 25.11.2012 li donis la episkopan benon por IKUE kaj la aktivadoj de la katolikaj esperantistoj al la frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 LA SUNO

Laŭdata estu, mia Sinjoro, per ĉiuj Viaj kreitaĵoj, precipe per sinjoro frato Suno, kiu portas tagon kaj Vi lumigas per ĝi; kaj ĝi estas bela kaj brilege elradianta, kaj de Vi, Plejalta, ĝi estas simbolo. (s-ta Francisko el Asizo, el Kantiko de la Kreitaro)

La Sumo vere al ni memorigas Dian potencon kaj grandecon. De ĝi dependas la vivo sur la tero. Sen la Suno la planedo Tero perdus sian orbiton kaj ĝi enfalus en malplenecon de la frostanta universo kaj ĉio viva neniiĝus. La Suno havas formon de globo, de la plej perfekta geometria figuro. Ĝi elsendas kaj nin tuŝas per sennombraj radioj. En ĉio ĉi ĝi estas por ni simbolo de Dio, fonto de la vivo, lumo kaj graco.

Kiam aŭtune dekliniĝas la Tero de la Suno, kreskas la mallumo kaj malvarmo, diversaj formoj de la vivo velkas kaj mortas. Printempe ni observas malan procedon: vekiĝas la vivo, plilongiĝas la tago, kreskas la lumo kaj varmo. Tio okazadas ĉiam sur tiu flanko de la planedo, kiu alkliniĝas al la Suno.

Ankaŭ tio estas elokventa parabolo pri la esenco de la rilato homo – Dio. Dekliniĝo de Dio signifas ĉiam por la vivo de la homo mallumecon, malvarmon kaj formortadon, dume la vivo turnita al Li alportas benon kaj lumon.

Trafe tion skribis baroka poeto Angelus Silesius:

Mi volas proksimiĝi al Vi, Vi, Sinjoro, suno mia, vi lumiganta min kaj min viviganta. Kiam proksimiĝas Vi al mi, kiel al la tero ĉi tiea, jen floras mia koro kiel la printempo la plej bela.

Episkopo Josef Hrdlička

al la indekso


  GRATULO AL NOVKARDINALO MONS. DOMINIK DUKA
KAJ LIA RESPONDO KAJ BENO

Januare de la jaro 2012 la Papo Benedikto la 16-a kardinaligis ĉefepiskopon de Prago kaj primason ĉeĥan Mons. Dominik Duka OP. Nome de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estis al la novkardinalo sendita gratulletero. Jen la respondo de la novkardinalo:

Traduko de la letero de la Kardinalo Dominik Duka

Mi dankas por la gratulo okaze de mia nomumo en la kolegion de la kardinaloj de la Sankta Eklezio roma la 6-an de januaro fare de la Sankta Patro Benedikto la 16-a kaj okaze de ricevo de la kardinala titolo el liaj manoj en la konsistorio en Romo la 18-an de februaro 2012.

Mi dankas por via apogo kaj preĝoj kaj mi benas Vin
                                      
Dominik kardinalo Duka OP ĉefepiskopo de Prago kaj primaso ĉeĥa

al la indekso


 MEZE DE LA RESPUBLIKO MOVIĜIS LA KRUCO
 Pri „Miraklo en Číhošť“ kaj sacerdoto Josef Toufar

Novnomita kardinalo Dominik Duka vizitis sabate la 25-an de februaro 2012, post sia unua kardinala meso en katedralo de s-ta Vito en Prago, tombon de kamparana paroĥestro sur tombejo en Praha-Ďáblice kaj eldiris tiujn ĉi vortojn: „La paroĥestro Josef Toufar, nia frato en sacerdota servo, ne kapablis kompreni, kion de li volas furiozegantaj viroj, kiuj direktas al liaj okuloj akregan lumon kaj senmotive lin bategas. Li ne faris kaj eĉ ne volis fari ion malbonan. Li paceme vivis kun siaj paroĥanoj eĉ kun nekredantaj najbaroj. Li metis al si demandon, kial tio okazas? Ĉu ruiniĝas la mondo? Kunkatenita li ne povis batali por savi la vivon, sed li devis batali por la kredo pri Dia mizerikordo – pri la savo.“

Pastro Josef Toufar naskiĝis antaŭ 110 jaroj, lunde la 14-an de julio 1902, en Arnolc. Li devenis el terkulturista familio, kiel kvara el la infanoj. La bazan lernejon li ok jarojn vizitadis en Arnolc, poste li helpadis ĝis la jaro 1922 al sia patro en terkulturado. Post reveno el armea servo li komencis studi en gimnazio en la urbo Havlíčkův Brod, pli poste en Chotěboř, en la jaro 1935 li ĝin finis per abiturienta ekzameno. Li eniris Diocezan Seminarion en Hradec Králové kaj la 29-an de junio 1940, en la aĝo de 38 jaroj, li sacerdotiĝis. Ekde la jaro 1940 li servis kiel kapelano kaj ekde la jaro 1946 kiel paroĥestro en Zahrádka v Posázaví, la 15-an de aprilo 1948 li estis sendita en vilaĝon Číhošť en distrikto de Havlíčkův Brod.

LA MIRAKLO

Číhošť estas civito situanta en nordokcidento de distrikto Havlíčkův Brod, 7 kilometrojn nordoriente de Ledeč nad Sázavou, literprecize en mezo de la respubliko. Geodezia centro de la respubliko laŭ mezurado troviĝas ĉirkaŭ 400 metrojn de la preĝejo en Číhošť. Laŭ atestantoj en la dimanĉo la 11-an de decembro 1949 dum sankta meso en tiama preĝejo moviĝis duonmetra kruco sur la altaro kelkfoje de flanko al flanko. Dum la sankta meso en Kristnasko de la sama jaro la kruco laŭdire denove moviĝis, kiel denove atestis kelkaj ĉeestintaj kredantoj. La disvastiĝanta informo pri la miraklo altiris atenton de StB (fifama Ŝtata Polico). Januare 1950 estis pastro Toufar kulpigita pro enscenigo de tiel nomata „miraklo de Číhošť“, la 28-an de januaro li estis arestita kaj lokigita en malliberejon en Valdice. Tie li estis per kruela torturado (bategado, per elektra kurento kaj soifego) iom post iom devigita konfesi kiel veron, ke li sekse misuzadis malgrandajn infanojn (esplorado en naŭdekaj jaroj eliminis verecon de tiuj ĉi kulpigoj, la lingvaj ekspertoj krom tio konkludis, ke Josef Toufar tute ne estis aŭtoro de tiu ĉi kulpkonfeso kaj li nur subskribis la tekston verkitan fare de iu aliulo) kaj ke li kaŝe movigis la krucon (eĉ ĉi tie la ekspertoj venis al konkludo, ke la tekston verkis iu el enketistoj, krome la rekonstruo pruvis, ke la priskribita aparato ne povis funkciigi movon de la kruco). La movojn de la kruco ĝis hodiaŭ oni ne kapablis ekspliki: neniu el meĥanismoj, kiujn StB-anoj tie enmuntis aŭ proklamis kiel movilon de la kruco, laŭ rekonstruo ne povis funkcii, ĉar ĝi devus esti sur la nuda altaro videbla.

MORTO

La 25-an de februaro 1950 estis P. Josef Toufar en kritika stato kaŭzita pro torturado transportita en ŝtatan sanatorion en Prago, kie li tuj poste mortis. En la mortateston estis devigita laŭ pli posta esplorado la kuracisto je ordono de StB-anoj skribi kiel kaŭzon de la morto nur krevintan stomakan ulceron kaj elimini klarajn postsignojn de la turturado. La 18 jarojn pli poste dum esplorado de la morto de Josef Toufar sin esprimis MUDr. František Mauer tiel: „Ĉe operacio de Josef Toufar mi tiam asistis. Ni faris ĉion eblan, kio estis en homaj fortoj, sed savi la vivon de tiu ĉi homo ne estis ebla. Li estis per eksterordinare brutala maniero mortbategita. Mi dirus – klara murdo!“ Josef Toufar estas entombigita en amastombo en Praha-Ďáblice sub falsa nomo J. Zouhar. Al parencoj estis lia morto anoncita nur post kvar jaroj.

FILMO PRI „MIRAKLO DE ČÍHOŠŤ“

Komunistaj instancoj lasis pri la temo de „miraklo de Číhošť“ pretigi propagandistan filmon „Ve al tiu, pere de kiu alvenas skandalo“, kiu celis kulpopruvi la katolikan eklezion el trompo kaj enscenigo de la miraklo. Devus en ĝi ludi mem Josef Toufar, sed ĉar al unua filmado li estis alveturigita post la torturado en terura sanstato kaj li rifuzis tiucele kunlabori kaj antaŭ plua provo li mortis, transprenis lian rolon konata akuzanto el politikaj procesoj, la prokuroro Karel Čížek. La filmon oni mallonge projekciis en kinejoj (krom Číhošť kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, ĉar la aŭtoroj timis, ke oni tie facile ĝian falsecon divenus), sed ĝia efiko estis tute mala, ĉar ĝi estis tiel malbone farita, ke ĝi konvinkigis ĉiujn pri la falsa enscenigo de tiu ĉi evento fare de la ŝtata potenco, ankaŭ vicon da tiuj, kiuj pri vereco de la fenomeno antaŭe ne kredis. La filmon turnis prominenta komunista reĝisoro Přemysl Freiman. Por la filmo estis konstruita kaj filmita mekanismo moviganta la krucon sur la altaro. En la filmo estis argumentite, ke la ŝnuretoj kaj drotoj ne kondukis nur al la altarkruco, sed eĉ en Vatikanon kaj al Wallstreet. La filmdokumento konserviĝis ĝis hodiaŭ. Plua propagandista verko de simila tipo estis libro de Vladimír Hodač „La Miraklo de Číhošť“.

KIEL ĜI VERE OKAZIS

Pri la eventoj rakontas en la preĝejo en Číhošť vidatestantino la maljunulino s-ino Michálková. Ŝia rakonto kaŭzas haŭtstreĉigon sur la dorso. „Tiam ni estis ĉi tie en la preĝejo kaj subite la kruco sur la altaro komencis moviĝi, ne unufoje, sed kelkfoje. Unue okcidentdirekten kaj poste orientdirekten.“ „Ĉu vi ĉi ĉion vidis per propraj okuloj?“, demandis fascinite iu knabino. „Jes, mi estis ĉi tie kun mia patrino, frato kaj ankoraŭ kun pluaj homoj el Číhošť... kaj la kruco moviĝis plurfoje, tio daŭris eble unu monaton. Poste alveturis StB-anoj kaj nian paroĥestron forveturigis. Sed ni tute ne sciis, kio okazis, ili diris al ni nenion. Nia amata paroĥesto, sciu, estis tre bonkora kaj ĉiuj lin tre amis. Ankaŭ ili arestis mian fraton kaj post unu monato oni liberigis lin, sed nenion pli multe li povis al ili diri, ĉar li vidis nur tion, kion ni.“

„Do la kruco moviĝis kelkfoje?“ aperis plua demando. „Ĝi moviĝis eĉ post kiam estis la paroĥestro Toufar arestita, sed la ekleziaj reprezentantoj malpermesis al ni pri tio paroli. Ili timis, ke ne okazu io ankoraŭ pli malbona. Kaj tio, kiel ili diradis, ke li tien funkciigis iujn gumajn ŝnuretojn, pere de kiuj li el predikejo dumpredike movigis la krucon, estas absurdaĵo. Tion ni vidus. Nur rigardu, ĉi tie ne estus ebleco tion kaŝi.“

„Ĉu la kruco sur la altaro estas origina?“ „Ne, ne, tiun StB-anoj neniigis, kiam ili provis turni filmon, kaj poste la kruco neniam moviĝis. Tiu ĉi estas tute la sama, sed el najbara paroĥo. La lasta eksterordinara evento okazis, kiam ĉi tie estis tiam ankoraŭ episkopo de Hradec Králové Dominik Duka. Kiam ni post la sankta meso estis en paroĥa domo, tiam sur la enfrostiĝinta fenestro aperis tiu nia origina kruco kaj la episkopo Duka permesis ĝin foti.“

La sinjorino Michálková estas simpla virino, des pli elstariĝas ŝia atesto, kiam ŝi per neludema emocio kaj kun amo al Kristo rakontas pri „miraklo de Číhošť“, kiun ŝi mem spertis.

PROPETU POR NI, ĈAR NI PREĜAS TIEL, KIEL PREĜIS VI

Kardinalo Duka daŭrigis en sia alparolo ĉe la tombo de sac. Toufar: „Ni hodiaŭ ne kapablas kompreni, kio instigis enketistojn al batmortigo de la homo. Al kiu kaj kio ili tiel senkondiĉe kredis? Kiel povis okazi, ke ili ne ekkonis sensencecon de la akuzo kaj ekkredis je kamuflita miraklo kun kruco? Kiaj homoj ili estis! Estis tio io monstreca. Ni kapablas kompreni, ke mortece timis ĉiuj, al kiuj tio nur proksimiĝis. Ni ne kondamnas malfortecon de tiuj, kiuj sciis, ke tio ĉio estas mensogo, ĉar ili timis ion diri. Tiuj estis ankaŭ inter komunistaj aktantoj de tiu ĉi tragedio. Sed kio estis tiu monstreca malbono? Ĝi estis mondreganta fiereco de la homoj, kiuj verdire akceptis diablan proponon, promeson de la potenco kaj historia signifo. Vi estos kiel Dio, vi ĉion havos, vi difinos, kio estas ĝusta, vi estros, komandos, regos. Kio al ili plej multe baris la vojon? Dio, kiu sin oferas por la aliuloj kaj promesas kompaton kaj mizerikordon. Tio estas opio de la homaro, kiu nun mem, vekiĝinta por antagonisma malamo, sub nia gvido realigos rapide paradizon sur la tero. Mem ili eltrinkis envion kaj koleron kaj drogon de la malamo ili disponigis al la homoj. Tiel tio estis. Frato Jozefo, ni staras ĉe via tombo kaj ni dankas vin. Ili batmortigis vin kaj vi fariĝis martiro. Vi staras kiel atestanto kaj via atestado estas tiel vera, ke ĝi estas ankaŭ profeta averto: ’Avideco kaj envio, drogo de la potenco, kiu dispersas sanan racion, estas konstante malmultekoste akirebla.‘ Frato Jozefo, ni estas konvinkitaj, ke Dio, al kiu vi proponis vian vivon, vin starigis en la lokon de la refreŝiĝo kaj paco. Ni kredas, ke viaj vundoj estas resanigitaj kaj vi staras proksime de Kristo, kontraŭ kiu oni agis same kiel kontraŭ vi la membroj de komunista partio. Propetu por ni, ĉar ni preĝas tiel, kiel preĝis vi al ununura kaj vera Dio la Patro, mizerikorda Homo Kristo, Lia Filo, kaj la Sankta Spirito.

Transprenita el samnoma artikolo aperinta en Apoštol Božího milosrdenství – Apostolo de Dia Mizerikordo 3/2012

al la indekso


 RUANDO „NYIA WA JAMBO“ – LA PATRINO DE LA VORTO

Afrikan landon Ruandon vizitis ne nur fratmurdanta milito, sed ankaŭ dolorplena Patrino la Virgulino Maria. Ŝi aperadis ĉi tie en la tempo de la novembro 1981 ĝis la decembro 1983 v Kibeho en provinco Gikongoro. Ĝi estas la plej malriĉa teritorio de tiu ĉi lando. La Patrino de Dio venis ĝuste ĉi tien, por la materian malriĉecon egaligi per spirita riĉeco. Ŝi diris tie ĉi al la homoj: „Mi amas vin! Ne forlasu Kibehon!“ La 15-an de aŭgusto 2001 deklaris episkopo Augustin Misago: „Tiu ĉi loko devas esti konsiderata kiel sankta kaj devas fariĝi pilgrima loko.“

Episkopo de Ruando komencis la pilgrimojn oficiale la 15-an de septembro 2001 en la festo de la Virgulino Maria Dolorplena. Tiu ĉi dato ankaŭ memorigas rozarian preĝon dediĉitan al sep doloroj de la Virgulino Maria, kiujn la episkopoj preĝis kun la kredantoj ĉe memoriga monumento honore al viktimoj de la genocido. Tiu monumento estas preĝejo, kiu estis en la jaro 1994 detruita, bruligita. Ĉeestis ĉi tie multaj kredantoj, ordenanoj el diversaj diocezoj de Ruando, Burundio, Kongolando kaj eĉ Eŭropo. El tiuj, kiuj masakron transvivis, ĉiuj rememoris tion, kion diris „Nyia wa Jambo“ (Patrino de la Vorto) al Marie-Claire kaj Anathalie. Jes, estis tio momentoj, kiam la Dipatrino ploris kaj montris al junulinoj sangon, kiu en Ruando fluos.

Post procesio estis celebrita la sankta meso surloke de la aperoj. Predikon eldiris episkopo Frederic Bubwejanga, episkopo el Kibunga kaj prezidanto de teologia komisiono, kiu pristudis okazojn en Kibeho. La Patrino de la Vorto diris, ke la kristano devas volonte porti ne nur sian krucon, sed ke li devas ankaŭ helpi en krucportado de siaj proksimuloj. Kiam ŝi antaŭdiris katastrofon, kiu vizitos Ruandon, ne volis la kredantoj eĉ ne la viziuloj kredi, ke io tia okazos, ĉar en la lando regis paco. „Se ni tuj la Dipatrinon obeus,“ diris la episkopo, „ne devus okazi la murdado.“ Kvankam la teritorio de Kibeho, kie en la jaro 1994 oni ege murdis, laŭ opinio de la episkopo iuj homoj sin savis ĝuste danke al la mesaĝo: „Estas la homoj, kiuj mortis en sia kredo kaj espero, ĉar ili demandis la kruelulojn, ĉu ili ankoraŭ povas preĝi.“

La episkopo Bubwejanga deziras, ke la homoj ne malesperu, sed denove eklaboru por unuigo de la ruanda popolo. „Tiuj, kiuj sin lasis malfirmigi, ne estas la infanoj de la Virgulino Maria“, finis la episkopo sian predikon. La ĉefepiskopo el Gigala Mons. Thadé Ntihinyurwa invitis la kristanojn, por ke ili ree revenu sur la vojon de la preĝo, ĉar „la preĝo kondukas al pento, amo kaj pardono“. Por li estas tiu ĉi loko de la aperoj loko de la savo. La episkopo el Gikongoro Mons. Kimaso diris, ke nuntempe estas oficiale komencitaj pilgrimoj al Kibeho antaŭ ĉio el Ruando. Baldaŭ oni tie ĉi konstruos kapelon, tiam li promesis. Nova animzorga administranto ĉi tie estis nomumita Sac. Petro Barikudemde. La eventoj en Kibeho kontribuis al tio, ke nuntempe en nia Eklezio evidentiĝis nova vervo. Multaj kristanoj, ankaŭ la junularo kaj intelektuloj, denove revenis al la religia praktikado, iuj malfervoremuloj iĝis fervoruloj kaj sin pacigis kun Dio kaj kun la homoj. En tiu pilgrimo ni vidis inter la pilgrimantoj eĉ deputiton de la ruanda parlamento, ŝtatsekretarion kaj inter ili s-inon Drocela Mugorewera, ŝtatsekretariinon el ministerio de agrikulturo, denova prisetlado kaj vivmedio. Post la sankta meso ŝi diris al ni, ke la preĝo estas neniu obstaklo por politikistoj, ke se tiuj aŭtoritatuloj publike preĝas, ili povas pli bone plenumi siajn devojn. Ĉeestis ĉi tie prefektoj de diversaj provincoj, komunumestroj, sed ankaŭ reprezentantoj de policio kaj armeo.

Studentoj el nacia universitato formis diversajn grupojn organizitajn kiel movadon, iuj alvenis perpiede el distanco de 30 kilometroj. Ĉiujn kunigis medio de la preĝo, rozario, marianaj kantoj, laŭdoj ... La pilgrimoj al Kibeho estas manifesto de esprimita honoro al Maria. Tre min impresis Sac. Janvier Gasore, kiu estas konfesprenanto de Sacerdota Movado de Maria kaj al Kibeho li alvenis perpiede el distanco de 170 kilometroj, kiun li sukcesis atingi post tritaga piediro! Dum la preĝa viglado li diris al ni: „Mankas al mi vortoj, por esprimi belecon de la Virgulino Maria. (...) Kio povus deteni min de tio, por rifuĝi al Ŝi, kiam Ŝi jam helpadis al la unuaj apostoloj?“ Liaj vortoj donis ateston pri lia amo al la Virgulino Maria kaj al la tuta Eklezio. Li ekkomprenis kaj akceptis alvokon de la Virgulino Maria al renovigo de la Eklezio: „Mi alvokas vin, ke vi restu ĉiam fidelaj sacerdotoj, atestantoj de la unueco kaj la amo. (...) Plenumadu vian servon kun ĝojo kaj fervoro. Disdonadu al ĉiuj lumon de Kristo kaj lumon de la evangelio, estu servantoj de la amo kaj sankteco. Pere de vi la Eklezio brilos per nova lumo por ĉiuj, kiuj vivas en via nacio“ (Mesaĝo el la 3.9.1991).

La aperoj de la Virgulino Maria kaŭzis novan ekfloron de la honorado de Maria kaj alkondukis multajn kredantojn al tio, ke ili ĉiutage preĝas la rozarion kaj meditas pri ĝiaj misteroj, kaj tiel ili denove memorigas al si la verojn de la kredo. Tiamaniere la Patrino de Dio realigas en Ruando sian patrinecan verkon por triumfo de sia Senmakula Koro. Tiel skribis antaŭ du jaroj el Ruando Montagana B. Steven. Sur la loko intertempe estis konstruita ne la kapelo, sed sanktejo, ĉar tiuloke temas pri la evento de la granda signifo. Opinias tiel Sac. Gianni Spreva, pasionulo, kiu detale trastudis eventon de Kibeho kaj verkis pri ĝi libron titolitan Aperoj de la Madono en Afriko: Kibeho, kiu estis eldonita en la libroeldonejo „Shalom“. “Ili estas la unuaj aperoj de Maria, kiuj okazis sur teritorio de Afriko,“ diras Sac. Gianni. Ili estis aprobitaj en la momento tre kriza por la nigra kontinento, sed ili havas profundan kristanan signifon.

Papo kaj la Eklezio rigardas al Afriko kun grandaj esperoj. Sac. Gianni Spreva havas 53 jarojn, li estas doktoro de teologio kaj patrologiaj sciencoj kaj estas eksperto en la fako de mariologio. Li estas fondinto de religia komunumo de Maria „Komunumo de Maria – Oazo de la Paco“, kiu jam kavas tridek sidejojn en la tuta mondo. Sac. Spreva daŭrigas: „Tiuj ĉi eventoj havas tute konkretan signifon. Ili estas supernatura helpo, kiu alvenas, por doni instrukciojn kaj signojn por ekkompreno kaj solvo de la eventoj. Maria estas vera Patrino de la homaro. En daŭro de la historio ĉiam Ŝi klopodis ŝirmi siajn infanojn kontraŭ suferado, plagoj kaj erarvagadoj. Tio estas la senco de ŝiaj intervenoj. En la jaro 1981 estis Ruando malgranda kaj malriĉa lando, kiu vivis paceme. Neniu kapablis imagi al si, kiel drastaj eventoj ĉi tie baldaŭ okazos. La Virgulino Maria tion sciis kaj rapide venis, por malebligi aŭ almenaŭ mildigi sangelverŝadon. Estas necese diri, ke tio ne estas »ŝajnigitaj«, sed veraj aperoj eklezie agnoskitaj konklude de longa kaj rigora procedo de ekzamenado kaj esplorado. La loka episkopo Aŭgusteno Misago trastudis ĉiujn dokumentojn kaj aktaron de tiu ĉi procedo kaj deklaris, ke tiuj ĉi aperoj de Maria estas veraj kaj aŭtentikaj.“

Ĉu vi povas mallonge priskribi, kiel la aperoj komencis? Ĉio komenciĝis la 28-an de novembro 1981 en unu studenta hejmo gvidata fare de ordenaj fratulinoj. Estis 12:35 horoj. La guvernatinoj estis en manĝejo. Alphonsine Mumureke (16-jara) priservis siajn koleginojn ĉe la tablo, kiam ŝi ekaŭdis la voĉon, kiu ŝin vokis: „Mia filino, venu ĉi tien!“ La voĉo alvenis el koridoro direktata al la manĝejo. Alphonsine sin turnis tiudirekten kaj ekvidis virinon de nepriskribebla beleco. „Kiu vi estas?“ demandis la surprizita knabino kaj ricevis respondon: „Ndi Nyiina Wa Jambo,“ tio estas „Mi estas Patrino de la Vorto.“ Ŝi ankoraŭ diris: „Mi alvenis, por vin certigi, ke mi elaŭdis viajn petojn. Mi volus, ke viaj kunlernantinoj havu pli da kredo, ĉar ili nesufiĉe kredas.“ La instituto gastigis 120 knabinojn dividitajn en tri klasojn, en kiuj ili sin preparis por laboro de sekretariinoj kaj instruistinoj de elementaj lernejoj. Gvidis ilin tri ordenaj fratulinoj, kiuj estis ankaŭ instruistinoj. La ceteraj geinstruistoj estis laikoj: unu virino kaj kvin viroj. Ili ne havis ĉi tie kapelon. Ne estis ĉi tie sentebla vere pia klimato. Kiel reagis la guvernatinoj kaj la fratulinoj? Ili opiniis, ke Alphonsine estas histeriulino aŭ ke ŝi estas viktimo de halucinacioj. Neniu traktis serioze tion, kion ŝi diris, kaj ŝi pro tiu situacio tre suferis. Ŝi petis la Virgulinon Maria, ke ŝi sin aperu ankaŭ al aliaj knabinoj, por ke ili tiel povu ekkredi, kaj la Virgulino Maria konsentis.

Vespere la 12-an de januaro la Madono sin aperis al Anathalie Mukamazimpaka, havanta 17 jarojn. Sed eĉ ne tio forigis skeptikismon. Alphonsine plu petis kaj Maria konsentis. La 2-an de marto Ŝi sin aperis al Marie-Claire Mukangango, havanta 21 jarojn. Tio decidis. Marie-Claire estis la plej granda skeptikulino kaj konsidere al sia aĝo ŝi influigis konduton de la ceteraj knabinoj. Kiam eĉ ŝi rakontis, ke ŝi vidis la Virgulinon Maria, ĉiuj ekkredis. Ekde tiu ĉi momento komencis ĉiuj dediĉi la atenton al tiuj ĉi fenomenoj.

Kian haŭtkoloron havis la Madono? Tio estas speciale grava. Ŝi estis nek blanka nek nigra. La viziulinoj koincidis, ke Ŝi estis juna belega virino de velura haŭto de nedifinebla koloro, do Ŝi havis fizikajn karakterizaĵojn, kiuj Ŝin envicigis en neniun etnon, kvazaŭ Ŝi volus havi karakterizaĵon de la persono, neapartenanta al nur unu nacio aŭ raso.

Ĉiuj supernaturaj aperoj, kiuj estas esplorataj kaj verifikataj, havas kutime difinitan sencon kaj la mesaĝoj, kiujn ili postrestas al la kredantoj: kia estas la mesaĝo de la aperoj en Kibeho? La mesaĝoj, kiujn donis la Madono al viziulinoj en Kibeho, ne estas destinitaj nur al la ruanda nacio. La sankta Virgulino tion eksplicite diris al Marie-Claire: Kiam mi al iu aperas kaj mi parolas al li aŭ ŝi, mi per tio volas min turni al la tuta mondo. Tial la mesaĝo el Kibeho estas la mesaĝo por la tuta mondo. Estas ĝi la mesaĝo tre insista kaj sincere opiniata. La mesaĝo, kiu esprimas grandan zorgemecon. La Virgulino Maria en Kibeho parolas al la mondo estanta sen Dio, kiu ne havas pacon, ĉar ĝi ne estas atentema pri la spiritaj valorecoj. Ĝi ne subpremas ilin, sed ignoras. La Virgulino Maria diras, ke Ŝi venis, por konsoli siajn infanojn kaj alvoki al unueco kaj paco pere de konvertiĝo, preĝo, pentofarado kaj partopreno en suferado de Kristo. Ŝi sin prezentas kiel „Dolorplena Sinjorino de la Suferado“.

Dum la aperoj donis la Virgulino Maria eblecon vidi iujn eventojn kaj plagojn, kiuj poste trafis precipe Ruandon. Tio estas vero. Dum la apero la 15-an de aŭgusto 1982 havis la viziulinoj klaran vidon de tio, kio okazis post kelkaj jaroj pli poste en ilia lando.Tiutage estis la „Sinjorino“ tre malĝoja. Alphonsine diris, ke ŝi vidis ŝiajn larmojn. Kaj ankaŭ sinteno de la viziulinoj estis alia ol alifoje: ili ploris, sin tremis pro timo. La apero estis eksterordinare longa, ĝi daŭris ok horojn. La knabinoj rakontis, ke ili vidis „riveron da sango“, personojn, kiuj sin reciproke murdis, forlasitajn kadavrojn, pri kiuj neniu zorgis kaj neniu ilin enterigis, malfermitan abismon, teruran vidaĵon, dehakitajn kapojn. Kio poste okazis en Ruando, nur konfirmis tiun ĉi teruran vizion. Kiam en la lando eksplodis milito inter diversaj etnoj de tutsioj kaj hutoj, tio estis teruraj kruelaĵoj. La 7-an de aprilo 1994 ĉirkaŭe 20 mil pacemaj tutsioj rifuĝis ĝuste sur la lokon, kie okazis la aperoj kaj kie estis malgranda kapelo, kiu ilin memorigis, kaj ĉiuj tie estis amasmortigitaj. Venontan jaron ekhavis povon tutsioj kaj komenciĝis revenĝoj. En Kibehon rifuĝis hutuoj, kiuj estis dekmiloj. Estis ĉi tie establita granda tendaro por 250 mil rifuĝintoj. La 18-an de aprilo 1996 invadis tien registara soldataro regata de tutsioj, kiuj dum kelkaj tagoj pafadis kontraŭ la rifuĝintoj. Neniu scias, kiom da homoj ĉi tie pereis. Tiam estis la vojo surverŝita per la sango kiel en la vizio, kiun la knabinoj havis antaŭ dek kvar jaroj.

Vi partoprenis konsekron de la nova sanktejo sur la loko de la aperoj. Ĉe tiu evento mi akompanis kardinalon Crescenzia Sepe, prefekton de Kongregacio por Evangelizado de la Nacioj, kiun sendis ĉi tien la Sankta Patro, por konsekri la novan sanktejon. Estis ĉeestantaj la episkopoj de Ruando, apostola nuncio, ducent sacerdotoj kaj multaj pilgrimuloj, kiuj estis ĉirkaŭe 100 mil; ankaŭ mi estis atestanto de eksterordinara evento – la miraklo.

Ĉu vi povas priskribi ĝin? Estis la 10-a horo antaŭtagmeze. Ĵus ekiris procesio, kiu sin direktis al la nova sanktejo, por ke ĝi estu sanktigita. Estis jam tre varme. Subite iu komencis krii, ke ni rigardu la sunon. Tiumomente ĉiuj turnis sian rigardon al la ĉielo kaj la procesio haltis. Antaŭ nia vido okazis eksterordinara vidaĵo. La suno, kiu estas ĉi tie en Ruando en matenaj horoj eksterordinare akra, ebligis, ke ni rigardu ĝin, sen kiu ajn ŝarĝo de la vidkapablo. Kaj apud la suno estis videbla alia astro, iom pli malgranda ol luno, kiu brilis kaj dancis ĉirkaŭ la suno en brileco de mil koloroj. Estis ĝi fantasta sceno de nepriskribebla beleco. Ĉiuj tion vidis, iuj tion fotis kaj filmis. La tuta evento daŭris ĉirkaŭ ok minutojn. Tio estis sufiĉa tempo, por ke estu ebleco eligi ĉiun ajn specon de sugestio kaj ke estu ebleco konstati unuopajn detalaĵojn kaj valorigi ilian signifon. Temis tutcerte pri „signo el ĉielo“, simile kiel tio okazis en Fatimo la 12-an de oktobro 1917. La Madono volis al ni doni komprenon, ke Ŝi estas kun ni en tiu ĉi solena tago.

La interparolon realigis Renzo Allegri. Laŭ eksterlandaj fontoj.

al la indekso


 Preĝo al Nia Sinjorino de Kibeho

Beata Virgulino Maria, Patrino de la Vorto, Patrino de ĉiuj, kiuj kredas je Li kaj akceptas Lin en sian vivon, jen ni antaŭ Vi por Vin kontempli. Ni kredas, ke Vi estas inter ni, kiel patrino inter siaj infanoj, eĉ se niaj karnaj okuloj ne vidas Vin.

Vin, fidinda vojo, kiu gvidas al Jesuo la Savanto, ni benas pro ĉiuj bonfaroj, per kiuj Vi plenigas nin senĉese, speciale de kiam, en via humileco, vi bonvolis aperi mirakle en Kibeho, en la momento, kiam nia mondo tiom bezonis tion.

Ĉiam donu al ni la lumon kaj forton neĉesan, por volonteme akcepti vian alvokon konvertiĝi, penti kaj vivi laŭ la Evangelio de via Filo. Lernu al ni preĝi sen hipokriteco kaj ami unu la alian, kiel Li amis nin, por ke, tiel kiel vi petis, ni ĉiam estu belaj floroj disradiantaj ĉien kaj sur ĉiujn siajn bonajn parfumojn.

Ho Sankta Maria, Nia Sinjorino de la Doloroj, instruu al ni kompreni la valoron de la kruco en nia vivo, por ke kio mankas al la suferoj de Kristo, tion ni plenumu en nia propra karno favore al Lia mistika Korpo, kiu estas la Eklezio. Kaj, kiam nia pilgrimo sur ĉi tiu tero finiĝos, ni povu vivi kun Vi eterne en la regno de la ĉielo. Amen.

al la indekso


 IMMACULÉE ILIBAGIZA

Printempe en la jaro 1994 okazis en afrika Ruando unu el la plej malbonaj kaj la plej sangaj genocidoj, kiujn konas la mondo. La dudek du jara Immaculée Ilibagiza mirakle transvivis krulegan masakron, dum kiu estis elmurdita plimulto da anoj de ŝia familio kaj geamikoj kaj elmurdita pli ol unu miliono ruandanoj. Unikan rakonton pri tio, kiel ŝi transvivis tion, Immaculée rakontas en sia unua libro „Mi transvivis“ (Left to Tell). En la dua libro „Mi pardonis“ (Led By Faith: Rising from the Ashes of the Rwandan Genocide) la aŭtorino priskribas, kiel ŝi sukcesis danke al kredo je amanta Dio „leviĝi el la cindro“ de sia propra tragedio. Ŝi trairis sian internan lukton ĝis pardono al la murdistoj. Laŭ siaj ebloj ŝi komencis alporti amon kaj esperon al la lando detruita pere de la malamo.

Fine Immaculée pro endanĝerigaj kaŭzoj foriris Usonon. Ĉi tie ŝi povas finfine rigardi returnen kaj pripensi ĉion, kio okazis, kaj eldoni ateston pri la amo, kiu estas pli forta ol la morto.

Immaculée Ilibagiza naskiĝis en la jaro 1972 en Ruando, ŝi studis en tiea universitato. Dum genocido en la jaro 1994 ŝi perdis gepatrojn kaj preskaŭ ĉiujn gefratojn. Kvar jarojn poste ŝi transloĝiĝis Usonon. Ĉi tie ŝi fondis fonduson Left to Tell, kiu helpas al ruandaj orfoj. En la jaro 2007 ŝi ricevis Internacian Premion por la Paco de Mahatma Gandhi. Nuntempe ŝi vivas kun sia edzo kaj du infanoj en Novjorko.

Koncizan enhavon disponigis Olga Glendová

al la indekso


 LA KOMUNISMA ATEISMO

Profesoro Marian Zdziechowski, pola filozofo, mortinta mallonge antaŭ la dua mondmilito, nomis komunismon „racionaligita bestieco“. Li vidis en ideologio kaj praktikadoj de Sovetunio ĉiujn simptomojn de „senpera enpenetrado de la plej malhelaj fortoj de la potencoj de la malheleco“. En la jaro 1934 li skribis, ke „la religio, al kiu sin direktas bolŝevismo, estos kulto de Satano en sangavida persono de Lenin“.

Kumunismo, Marx kaj satanismo

La pola sciencisto certe ne troigis kaj liajn vortojn je adreso de soveta komunismo ne eblas konsideri kiel nurajn metaforojn, ili devas skuigi la leganton. Estas necese memori, ke en la komunista ideologio estis ekde la komenco klare artikulaciita malamikeca sinteno al religio kaj antaŭ ĉio al kristanismo. Frape ĉi tie sin elmontras ankaŭ fascinado pere de malbono. Karlo Marx, kiu komencis sian verkistan agadon el satanismo, estas aŭtoro de la konata slogano pri la religio kiel „opio de la homaro“. En poemo Malĝojega Preĝo juna Marx skribis: „Dio al mi do elŝiris ĉion per malfeliĉoj kaj sortbatoj. Ĉiuj tiuj liaj mondoj forvaniĝis sen espero de la reveno. De tiu tempo restas al mi nenio alia ol la venĝo.“ Speciala esprimo de la satanismaj inklinoj estas lia poemo Eulanem. Tiu ĉi titolo estas anagramo de la vorto Emanuel, la nomo, kiu apartenas al la Savinto. Ĝi estas por satanistoj tipa maniero, kiel senvalorigi kaj deformadi kristanan kulton. La teksto de la poemo estas alvoko al satanismaj ritoj: „Li batas per tamburilo kaj donas al mi signon kaj mi kun ĉiam pli granda certeco dancas la dancon de la morto.“

Batalemaj ateistoj en Sovetunio

Kiam en la jaro 1937 encikliko Divini Redemptoris oficiale indikis komunismon kiel ateisman, mem la komunistoj sin nomis sendieculoj kaj konsideris tion kiel honoran indikon de batalantoj por Rusio kaj plue por la tuta mondo sen Dio. Jam en la jaro 1925 membro de bolŝevisma registaro Jemielia Jaroslavskij (originnome Izraileviĉ Gubelman) fondis Universalan Asocion de Sendiuloj (ekde la jaro 1929 ĝi nomiĝis Asocio de Batalemaj Ateistoj). Jam pli frue aperadis periodaĵo „Sendiulo“, kiu iĝis registara gazeto. Ankaŭ aperadis gazeto „Antireligioznik“ kaj kun „Sendiulo“ ĝi estis disvastigata en diversaj lingvoj de la nacioj de Sovetunio inkluzive de pollingva mutacio. La unua sovetia konstitucio el la jaro 1918 garantiis „liberecon de la religia kaj kontraŭreligia propagandoj“. En reviziita konstitucio el la jaro 1929 jam tekstis, ke „en zorgo garantii al laboristoj liberecon de la konfesio (...) kaj liberecon praktikadi religiajn ceremoniojn oni garantias al ĉiuj loĝantoj ankaŭ la kontraŭreligian propagandon“. Oficiale havis la lokon nur la propagando de la ateistoj.

En la jaro 1932 estis laŭ modelo de la unua stalina kvinjara plano proklamita „kontraŭreligia kvinjara plano“, kiu en siaj deklamoj anoncadis, ke „ĝis la 1-a de majo 1937 devas resti sur la teritorio de Sovetunio eĉ ne unu domo de preĝo kaj mem koncepto de dio devas malaperi kiel mezepoka anakronismo kaj kiel ilo por subpremo de la laboruloj“. Jozefo Dĵugaŝvili – Stalin subskribadis siajn laboraĵojn kiel „Jozefo Demonoŝvili“ aŭ ankaŭ „Jozefo Furiozoŝvili“.

Eduko de la junaj ateistoj

Speciala trajto de la ateisma propagando en Sovetunio, kiu kopiigis modelojn de Franca Revolucio kaj pli postaj „kulturaj bataloj“, estis la strebado direktita al la junularo. La junularo devis esti ne nur adresato, sed ankaŭ realiganto kaj ĉefa efektiviganto de tiu ĉi propagando konforme kun principoj de bolŝevisma partio. Tiucele estis fonditaj organizaĵoj Pioniro kaj Komsomolo (Komunista Soveta Junularo). En la jaro 1929 la gazeto Komsomola Vero alvokadis siajn legantojn al batalo, ĉar „estas necese sin armi per dinamito de klasa malameco kaj batali per ĉiuj rimedoj kontraŭ simplanimeco kaj religio“.

La komsomolanoj kaj pioniroj estis la ĉefaj aktantoj, kiuj sub gvido de la Asocio de Batalemaj Ateistoj organizis „kontraŭreligiajn karnavalojn“, kutime en la periodoj de ĉefaj kristanaj festoj. Konsista parto de la karnavaloj estis kraĉado sur la krucon kaj bruligado de la kristanaj simboloj eĉ simboloj de la aliaj religioj.

La unua celo de tiu ĉi propagando devus esti sovetiaj lernejoj. En la lernejoj estis fondataj „rondetoj de la batalantaj ateistaj infanoj“. Al aktivadoj de tiuj ĉi infanoj apartenis venadoj al la preĝejoj, kie ili elkriadis nomojn de la personoj, kiuj vizitadis la preĝejon. En la jaro 1923 estis enscenigita „proceso“, en kiu la lernejaj infanoj per voĉdonado mortkondamnis Dion. En sovetiaj lernejoj estis en dudekaj kaj tridekaj jaroj anoncita konkurso pri la plejserĉataj formoj de blasfemadoj. La pioniroj estis devigitaj ĵuri „ateistan promeson“. La aparteneco al Pioniro estis deviga. La Asocio de Ateistoj enpraktikadis inter la junularo saluton „Бога нет – Dio ne estas“ kun respondo „И небудет – Kaj ne estos“ aŭ „И ненада – Kaj ne bezonas“.

Nuligo de kristanaj festoj

Konsistaĵo de akcepto de deviga ateisma doktrino estis en Sovetunio kontraŭfestaj kampanjoj. En la gazetaro tekstis: „Ĝis tiel nomata dia naskiĝo restas netuta monato. Klerikularo sin pretigas, preparas oblatojn kaj kalkulas, kiom per tio ili perlaboros.“ La kontraŭfestaj kampanjoj devus okazi ne nur kiel forigo de malsaĝaĵoj, kiel estas „koncipo“ aŭ „naskiĝo de Kristo“, sed tio devus okazi en signo de eksplikado de damaĝanta kaj kontraŭrevolucia karaktero de la religio kaj aktivadoj de klerikuloj sub devizo: „kunigo de kontraŭreligia kvinjara plano kun kvinjara plano de konstruado de nacia mastrumado kaj socialigo de agrokulturado“. Estis proponitaj devizoj kiel „Per intensa kontraŭreligia aktivado ni purigu vojon al kolektivigo“, „For la »Dian naskiĝon«, vivu kompleta laborsemajno“, „Anstataŭ »Dia naskiĝo« Tago de industriigo kaj kolektivigo“.

Kiel dignaj heredantoj de sistemeca batalo kontraŭ kristanismo de la francaj revoluciistoj oni enkondukis en Sovetunio fine de la dekduaj jaroj tiel nomatan “непрерывка” – septagan laboron en fabrikoj, oficejoj kaj kolĥozoj. Estis malpermesita nocio dimanĉo “воскресенье – resurekto ankaŭ “суббота” – sabato. La libera tago nomiĝis “выходной” – libertago. Anstataŭ Kristnasko estis enkondukita Tago de Industriigo kaj Pasko estis nuligita. Ekde la jaro 1927 validis malpermeso starigi krucojn sur la tombejoj.

En disvolvon de la ateisma propagando estis funkciigitaj sovetiaj medioj kaj institutoj de „popola kulturo“. La Asocio de Ateistoj havis proprajn radioelsendojn en 14 lingvoj. Ekde la jaro 1928 fukciis en Leningrado „Театр Атеист – Teatrejo Ateisto“. La unua enscenigita teatraĵo en Sankta Vendredo mokis Kriston. La similaj teatraĵoj okazis inter la jaroj 1929-1931 pli ol 300-foje.

Rilate al tio jam skribis la citita profesoro Zdziechowski pri ŝtato de Lenin kaj Stalin: „Satanismo ĉi tie transprenis karakteron de dogmo, ordonanta mortigi Dion kaj ideon pri Dio kaj elpeli el la homa animo ĉion, kio superigas materion. Tio prezentas mem la esencon de bolŝevismo kiel staton de la animo. Ĝi estas la stato, kiam malaperas senso pri la religio, moralo, estetiko kaj ĉio, kio difinas veran homan dignecon kaj valorecon.“

Aparte intensa kontraŭreligia kampanjo de sovetoj finiĝis en la jaro 1941 post invado de Hitler en Rusion, dum kiu la registaro sin turnadis ne nur al „kamaradoj kaj kamaradinoj“, sed ankaŭ al „fratoj kaj fratinoj”. Estis vivigataj restaĵoj de la eklezio, por ke ili konvinkigu la civitanojn, ke la milito estas „patriotisma afero“. Kiam la endanĝerigo postulis de la homoj la plej grandan oferemon, montriĝis, ke la religio povas esti ne nur „opio de la homaro“, sed ankaŭ perilo pro vekigo de la patriotaj sentoj kaj sindonemo. Simile sin tenis laika reĝimo de la III-a Franca Respubliko en la jaro 1914 dum germana atako, kiam ĝi nuligis malpermeson de aktivadoj de pastroj en armeo. En la jaro 1941 finiĝis rumora ateisma propagando en Sovetunio. Kun „sendieculoj“ oni malfacile akiras venkon, tion sciis eĉ Stalin.

Grzegorz Kucharczyk, Miłujcie się 2/2012

al la indekso


 TEMPO DE LA PENDOLO
Max Kašparů

Kio okazis al nia tempo? Ĉu ni travivas gravan krizon? Kial subite havas la homoj senton, ke io rompiĝis, kaj sentas sin esti disreviĝintaj? Kio nin en estonto atendas?

Taggazeto MF DNES publikigas seriaĵon, en kiu ĉeĥaj geverkistoj priskribas, kiel ili vidas ŝanĝojn de la mondo. Hodiaŭ per rigardo de la aŭtoro, kiu konas la ĉeĥan animon rekte deinterne. Ĉiu studento de medicino estas jam ekde la unua studjaro gvidata fare de siaj profesoroj al tio, ke li metu ĉe ĉiu paciento du principajn demandojn – kial kaj kiel.

Kial la malsanulo havas malfacilaĵojn? La demando diagnostika, kiu direktas al determino de la malsano. Kiel ĝin kuraci? La demando terapeŭtika, serĉo de la vojo al resaniĝo.

Se estas nia socio malsana, kaj ĝi sendube malsana estas, ni ĉiuj metas al ni ambaŭ demandojn. Escepte de kelkaj superaj politikistoj, kiuj plej ofte havas aliajn zorgojn, ol kiujn devas solvi simpla popolo. Sed ĉiu kapo havas sian vidpunkton. Unuj el la nuntempa stato kulpigas komunismon, aliaj konsumismon, pluaj novliberalismon aŭ hedonismon. El mia vidpunkto ne aktivas en tiu ĉi lando misteraj abstraktaj – ismoj, sed tri forte pereigaj malsanoj. Perdo de hontosento, disvolvo de la socio sen respektado de naturecaj sociaj normoj kaj el ambaŭ antaŭaj fluetanta premanta sento de senpoveco.

Diagnozo

„Vi vivas en la lando, kie nenio estas honto!“ Per tiuj ĉi vortoj pritaksis studento el Azio sian unujaran restadon en Ĉeĥa Respubliko. Ju pli mallonga, des pli trafa estis lia pritakso de la klimato en nia lando. Li pravis. El la ĉeĥa kaldronvalo ien malaperis la hontosento. La nocio honto estas hodiaŭ komprenebla nur de malmultaj. La infano ne hontas ridindigi instruiston, la viro ne plu hontas forlasi edzinon kun infanoj pro amaĵistino, la idoj ne hontas levi la manon kontraŭ siaj gepatroj, estas nenia honto parazite vivi aŭ publike disvastigi malbonon. Kial do devus la politikistoj en servoj de mafioj honti pro mensogado, ŝtelado kaj trompado?

Sian grandan kulpon je tiu ĉi stato havas ankaŭ tiuj medioj, kiuj el banalaĵoj faras tragedion kaj el tragedio banalaĵon. Ni vivas en la tempo, kiu propagas porti ĉion inverse. La normojn de la etiketo al ni prezentas per sia nenormala konduto senspiritaj gecelebruloj de ĉiu speco. Ili do transprenis kiel modeloj la lokon post saĝaj poetoj kaj kleraj aŭtoritatuloj, en kiujn la moderna ĉeĥa unuigita eŭropano eĉ ne piedpuŝus.

El programoj de iuj televidstacioj, kiuj devus kulturi la homan animon kaj fajnigi senton de beleco, vero kaj bono, fluas plejofte sango, adrenalino, testosterono... El tiu ĉi fakto mi komprenas, kial estas uzata termino televidaj kanaloj.

Kiam ajn mi staras kiel justica eksperto el fako de psiĥiatrio en juĝejo, en kiu oni pritraktas malbonfarojn de juna delikvento, preskaŭ ĉiam mi havas tendencon sur la benkon de la akuzito sidigi sistemon, kiu regas en tiu ĉi lando kaj kies estas la junaj homoj ĝiaj viktimoj. Sed kiun tio interesas? Politikistojn tute ne! Ili havas aliajn zorgojn. La nuna garnituro zorgas pri tio, teni sin en diversaj servoj de la mafioj laŭeble plej longe per kia ajn strategio, kaj tiuj, kiuj frandeme rigardas iliajn postenojn, serĉas taktikon, kiel ilin per si alternigi. Sen tiu anakronismo, kiun oni nomadis honto.

Simplaj mortuloj en tiu ĉi lando suferas per legitimaj sentoj de maljusteco kaj maljustaĵo, sed vaporrulilo de la politiko kaj negocado ĝoje moviĝas pluen. Kaj kial do ne? Promesoj, vantaj frazaĵoj kaj larĝaj ridetoj de tiuj (ĉion)kapablaj el antaŭbalotaj afiŝoj tiel facile kaj rapide forbrulas sub ĝia kaldrono. Kaj neniu denove pro io hontas. Mi proponus tutsocian infuzaĵon de la honto kaj al elektitaj unuopuloj enplanti konsciencon. Ambaŭ estos malfacile realigeblaj, ĉar en la unua kazo jam malfacile ni palpeblos pro malbona kutimo kolapsitajn vejnojn kaj en la dua kazo ne plu estas ebleco tranĉi pro politikumado ŝtonigitan hipopotamigitan haŭton.

Anstataŭ domo domaĉo

Se iam volis masonisto konstrui fortikan kaj rektan konstruaĵon, por tio li bezonis krom ŝtonoj kaj brikoj ankoraŭ morteron kaj vertikalilon. La morteron, por ke ĝi kune tenu apartajn ŝtonojn kaj brikojn; la vertikalilon, por ke la muroj estu rektaj. La konstruistoj de la moderna postnovembra socio ja komencis por la konstruo uzadi ekonomiajn ŝtonojn kaj jurajn brikojn, do konstante novajn kaj novajn leĝojn kaj regulojn, sed absolute ili rifuzis uzadi ligilon kaj respekti la vertikalan rektan muron. Ili metas brikon sur la brikon sen la mortero, kiu estas miksata el humileco, malavareco, favordoneco, pacameco, ĉasteco, sobreco kaj agemo. Pli frue oni tiun ĉi ligilan komponaĵon nomis sep ĉefaj virtecoj. El vertikalilo, kiu sin direktas per natura graviteca leĝo, ili faris pendolon. Kio iam estis unusenca tabuo, tion ili fiere vibrigis per moderna relativismo. Krom alie estas ĉe la konstruaĵoj kutima, ke la ŝtonojn oni donas en fundamentojn kaj la brikojn sur ilin. Do la leĝoj staras super la negoco, sed ĉe ĉeĥa projekto estas tio inversa. La negoco kvazaŭ estus superranganta la leĝojn. Ju pli fortajn ĉe ni havas dentojn la negoco, des pli sendentaj fariĝas la leĝoj. Sen mortero kaj vertikalilo en la mano oni kapablas konstrui nur domaĉon. Tiom koncerne la diagnozon.

Terapio

Kion kun terapio? Ekzistas du solvoj. Aŭ tiun malsukcesintan konstruaĵon ruinigi, aŭ el ĝi ĝustatempe forkuri. En la unua kazo temus pri revolucio, en la dua pri elmigracio. Se mi kiel kuracmetodon proponus revolucion, mi povus esti akuzita pro krimfaro de damaĝigo de la fremda objekto. Fakte la fremda objekto. Min do maltrankviligas, ke en tiu ĉi lando al ni apartenas eĉ ne tiu ĉi malstabila domaĉo. Se mi proponus terapion per elmigracio, povas esti al mi metita la demando, kien forkuri. En iun eŭropan landon certe ne, ĉar la eŭropan domon mastras la samaj arkitektoj, kiuj al ni helpis projekti tiun malstabilan domaĉon. Ili ankaŭ konstruas sen moraleco kaj sen vertikalilo en la mano. Eble valorus forkuri kun azia studento en la landon, kie ankoraŭ ne formortis la honto.

La tria malsano estas epidemie disvastiĝanta sento de senpoveco. Iel ni en ĝi komencas sinsekve droni ĉiuj. Foje post kelkaj jaroj estas al ni do ĵetita savoboato en formo de balotoj, sed baldaŭ montriĝos, ke ankaŭ ĝi estas truhava. Frustracio anstataŭos deprimon, elreviĝon anstataŭos senpoveco. Kaj ĝuste tiu senpoveco kunigita kun sento de senelireco estas forte danĝera. Se ĝi longe daŭras, ĝi komencas ŝanĝiĝi je agresemo. Kaj tiu jam ĉi tie ekzistas. Ja eĉ inter la lernantoj oni povas vidi ĝian fortan kreskon. Sed ni estu sinceraj kaj ne plendu nur pri tiuj starantaj supre.

Pri tio kulpas ni ĉiuj, kiam ni akceptis renversitan vivstilon, kiu al ni flustras: „Vivu riĉe ekstere kaj malriĉe interne!“ Se nia nacio ne realigos ŝanĝon kaj ne komencos riĉe vivi interne kaj malriĉe ekstere, ni ne havas ŝancon... Poste eĉ al mi restos nenio alia, ol ŝlosi diagnozejon, ĉesi diagnostiki, proponadi terapion kaj forkuri kaŝi sin. Rekte inter frenezulojn. Estos en tio eĉ ne iom da malbraveco kaj ne estos mi tie sola. Sen la interna ŝanĝo kaj sen pentofaro ni baldaŭ tie aperos ĉiuj!

Pri la aŭtoro: Max Kašparů estas verkisto, premonstrana diakono, psiĥiatro, esperantisto, komitatano de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj aŭtoro de dudek eseistaj libroj tradukitaj ankaŭ en la polan, italan kaj francan lingvojn.

al la indekso


 FASTAJ DANKOJ
Tradukis Jiří Kořínek

2. Dankon, sanktega Filo Dia, / dankon por via sava far´, / dankon por suferego via, / dornoj, vip-regal´.

3. Dankon, ke portis Vi la krucon, / dankon, Vi senpekigis nin, / dankon, ke post terfal´ en gruzon / Vi relevis Vin.

4. Dankon por via graco granda, / dankon por tiu sava am´, / dankon por vundojn seniganta / ĉi anim-balzam´.

5. Dankon por la absolv´ pardona, / dankon por al la morto pret´, / dankon por al la gento homa / kruca elaĉet´.

6. Dankon por sanktaj vin´ kaj pano, / dankon por sanga stri´ sur vang´, / dankon por plena kor´ de amo, / por vundita flank´.

7. Dankon por via savalporto, / dankon por ĝojo de l´ anim´, / dankon por via voĉ´ kaj vorto, / kiuj gvidas min.
 

al la indekso


 ILUZIOJ ANSTATAŬ IDEALOJ

Antaŭe mi konfesas tion, ke mi ne estas ministeria oficisto, kiu havas plaĉon en teorioj kaj frazaĵoj, nek mi estas amiko de la altigita mentora fingro. Mi estas praktikulo el tereno, psiĥiatro, kiu jam longajn jarojn moviĝas inter junaj alkoholuloj, toksiĝemuloj, memmortigantoj kaj en diagnozejo kaj en medioj de edukaj institucioj kaj malliberejoj. Ĉiam, kiam mi subskribas juĝe ekspertan prijuĝon aŭ mi solvas kun junaj homoj iliajn vivkrizojn, mi metas al mi kelkajn demandojn. Kaj ĉar la homa socio havas tiun econ, ke en ĝi ĉio koheras kun ĉio, elmerĝas al mi pluaj kaj pluaj demandoj. Efikado de koneksecoj estas do granda. Kiam en Kuvajto plikariĝas nafto, en nia vilaĝo bakisto plikarigas kornbulkojn. Malgraŭ grandega distanco de ambaŭ lokoj, ili reciproke sin influigas. Kiel pli fortaj kaj pli grandaj ĉe tio estas vivcirkonstancoj en koneksoj kaj interligiteco interne de unu juna homa animo!

Ĉiam tradicianta imago pri tio, ke sojlon de la psiĥiatraj diagnozejoj transpaŝas nur la homoj anime malsanaj, estas erara. Mia sperto montras, ke la plej grandan parton formas homoj sanaj, sed malfeliĉaj. Lapidare tion esprimis certa juna, eble tridekkvinjara virino, kiu diris al mi, ke ŝi havas ĉion, kion ŝi volas, ekde la plej multekostaj kosmetikaĵoj en banejo ĝis luksaj libertempadoj kun partnero sur kontraŭa flanko de la terglobo, kaj tamen ŝi ne sentas sin feliĉa interne kaj suferas pro sento de malpleneco.

Ŝia sciaĵo kaj spertoj kun centoj da ŝiaj samaĝuloj elvokas en mi tri demandojn. Se havas la plej juna generacio hejmon en unuiĝinta Eŭropo, eblecon de registrita partnereco, ŝancon de libera vojaĝado, nelimigitan elekton de amuzado, malaltajn punojn pro deliktoj, pli ol cent televidkanalojn, perfektan kontraŭkoncipon, altlernejan titolon post kelkaj semajnoj (eventuale kontraŭ ia monsumo), disponeblon de seksa ĝuado ĉe ĉiu paŝo, alternan prizorgon post divorco, eblecon de likvido de gravedeco, fantaziajn senodorigaĵojn, la samajn ŝancojn ĉe entreprenado, garantitajn homrajtojn kaj neforŝteleblajn civitajn liberecojn, do ĉion, kion la antaŭaj generacioj ne havis, kial do ili al mi plenigas la psiĥiatran diagnozejon, kial ili forkuras en drogan ekzaltiĝon kaj kial ili faras memmortigojn?

Spiri valorecan smogon

Al la nuntempa, precipe juna homo, ne mankas teknikaj rimedoj nek libereco, sed mankas al li simpla homa feliĉo. Estas nature, ke li ĝin serĉas. Bedaŭrinde tre ofte nur en konsumado de travivaĵoj, drogoj kaj amuzado. Se nia nacio elmortos, ĝi okazos pro tio, ke ĝi ĝismorte amuziĝos.

La junaj homoj, kiuj naskiĝas kun pura koro, devas spiri tiel valorecan smogon, kiel ĝin al ili kreis antaŭaj generacioj. Ili vivas en socio, en kiu estas forte trotaksataj materiaj kaj nesufiĉe atentataj kulturaj, etikaj kaj moralaj valorecoj, do tiuj kvietecaj, silentecaj, sed gravaj, kiujn oni ne povas mezuri per kalkulilo. El la socio malaperis sento de honoro, digneco, nobleco, ĝentileco kaj eleganta karaktero. Ne ekzistas nuntempe pozitivaj modeloj. Malaperis normala homa ĝentileco, detruiĝis ĉiuj tabuoj. Antaŭ ĉio malaperis honto. En nia lando nenio plu estas honta. Se mi tiuloke parafrazos tre konatan frazon de Dostojevskij, mi diros, ke kie ne estas hontosento, ĉio estas permesita.

La nuntempa direkteco de la socio al mi kiel psiĥiatro ŝajnas esti sĥizofrenia. Kaj en tiu malsaneca medio suferas precipe junaj homoj, kiuj serĉas stabilajn vivvalorojn. Unuaflanke ĉi tie staras relativismo, kiu ĉion dubigas, en kies optiko estas nenio principa, vereca, etika kaj neŝanĝebla kaj duaflanke oni elspezas altajn monsumojn por diversaj tipoj de edukaj instalaĵoj kaj malliberejoj. Kaj ĝuste estas deliktantoj, kiuj ekkomprenis, ke ĉe ni estas nenio principa kaj ĝusta. Ili ekkomprenis relativismon kaj la socio ilin pro tio punas. Unuaflanke vidas la junaj homoj cinismon de politikaj krimuloj kaj duaflanke maljustecon en la ĉielon vokantan. Tio estas patogenaj fetoj, kiuj en ili elvokas senkonsilon kaj frustriĝon.

Bedaŭrinde estas en nia lando, kaj samtempe ĉe potencoteno, multaj homoj, kiuj opinias, ke la deformitan skalon de la valoroj eblas rektigi pere de ekonomiaj paketoj kaj senfina leĝamendado. Kune kun tiuj gejunuloj, kiuj estas anime sanaj, sed malfeliĉaj, mi timas tiun misaĵon. Ja sen pli altaj ideoj, kiel diras Dostojevskij, sukcesos en la mondo nek la homo, nek la nacio. Kaj ni al tiuj junaj forprenis idealojn. Sur ilian lokon ni starigis iluziojn. Kaj la amon ni anstataŭigis per objekto. Ni ne miru!

D-ro Max Kašparů

al la indekso


 MIRAKLO EN LIMPIAS
Kristo en mortagonio

Laŭ tradicio, en la jaro 1755 kaŭze de tertremo sur la marfundo, la havenurbo Cádiz en sudokcidenta Hispanio, en Andaluzio troviĝis en la danĝero, ke ĝi estos subakvigita pere de marondoj. La loĝantoj de Cádiz organizis solenan peteman procesion kun speciale honorantaj bildoj kaj statuoj, sed la situacio evoluiĝis ĉiam pli terure. Ekmoviĝis pluaj procesioj. Ĉifoje la fortaj viroj portis la Krucon kun agonianta Jesuo. Kiam ili alproksimiĝis al ŝtormondanta maro, la marondoj komencis antaŭ la Kruco cedi. La procesio plu iris direkten al la maro kaj la marondoj konstante cedis. La homoj tiun ĉi okazaĵon agnoskis kiel miraklon. La urbo estis savita.

Pli poste, je insistado kaj petoj de la loĝantoj, la posedanto de la Kruco lasis lokigi la krucon en unu el la preĝejoj de Cádiz, por ke ĝi estu publike honorata. Post lia morto, konforme kun la testamento, estis la Kruco lokigita en urbeto Limpias, el kiu la posedanto Diego de la Piedro devenis. Ekde tiu tempo estas Agonianta Kristo adorata kaj honorata kiel gracodona.

La malgranda urbeto Limpias, en kies preĝejo de sankta Petro estas la 2,30 metrojn alta kruco, situas en sudokcidenta regiono de Hispanio, en provincio Cantabria, proksime de la havenurbo Santander ĉe Bizkaika Golfo (Mar Cantábrico aŭ Golfo de Vizcaya).

Ekde la 30-a de marto 1919 evidentiĝis sur la granda artisma kruco de la paroĥa preĝejo en Limpias ĉe San Sebastian en Hispanio (proksime de franca landlimo) evidente miraklaj fenomenoj: Kristo sur la kruco ekvivas kaj travivas kiel oni diras ĉiujn statojn, kiujn Li travivis en lasta horo antaŭ la morto sur Kalvario. Li pro doloro movas la okulojn, poste la kapon kaj lipojn. Multaj homoj ankaŭ vidis, kiel el tempioj trapikitaj per dornkrono elfluas klarruĝa sango kaj kelkfoje el la trapikita brusto elfluas freŝa flueto da sango. La plej ŝoka estas vido de la mortagonio. La okuloj moviĝas supren, ke estas videbla blanko de la okuloj, la vangoj eniĝas ĉirkaŭ la lipoj, aperas postmorta paleco, la brusto sin levas por lasta profunda enspiro; poste fermiĝas la buŝo kiel signo de alvenanta morto. Kristo ofte rigardas la preĝanton per amplena kaj konsolanta rigardo. Tiu ĉi skuiga vido tiujn, kiuj ne kredas kaj ne pentofaras, trafas en ilia interno per gracradio, ili surgenuiĝante kaj laŭte petas la Savinton en pentema pentofaro pri pekpardono. Ne ĉiu atestanto de tiu ĉi ŝoka, sed por la kredanto samtempe konsola miraklo, akceptas la gracon. Ĝuste la nekredantoj estas pli ofte ĝiaj atestantoj ol la kredantoj! Multnombraj viroj de la scienco, universitataj kaj mezlernejaj profesoroj, kuracistoj, studentoj de medicino, juristoj, advokatoj, unu notario kaj unu prokuroro, oficiroj, redaktoroj, iuj episkopoj kaj doktaj pastroj, vidis tiujn ĉi miraklajn okazojn. Tiuj ĉi ĉiuj ilin tre zorgeme observis kaj skribe registris kaj multfoje eĉ per ĵuro atestis kaj ilin priskribis eĉ en publikaj gazetoj. Ankaŭ multaj medicinistoj registris fakajn observojn de la lastaj momentoj de la mortagonio de Kristo en Limpias. Ekde la 30-a de marto 1919 aperadis tiuj ĉi mirakloj preskaŭ ĉiutage. Jes, eĉ estis konstatitaj resaniĝoj. Ni demandas: Kian celon povas havi tiuj ĉi eventoj en Limpias? Je tiu ĉi demando ni havas nur unu respondon:

Tiuj ĉi eventoj devas esti signoj por la homaro: Kristo vivas! Kristo regas! Kristo juĝas! Kaj la religio, kiun Kristo fondis, estas malfalsa religio! Kiel iam, kiam ruiniĝis Romia Regno, aperis al imperiestro Konstanteno kaj liaj soldatoj brilanta kruco surĉiele, portanta surskribon: „En tiu signo vi venkos!“, tiel estas la eventoj en Limpias, en tiuj ĉi kalcitrantaj tempoj markitaj per malkredemo, admono kaj alvoko al la dubanta homaro: „Fidu! mi venkis la mondon! Nia espero, nia savo, nia feliĉeco konsistas en Kristo. La Savinto ne alparolas nin per la homaj vortoj en Limpias, kaj tamen des pli efike nin la tuta fenomeno admonas: „Ankoraŭ foje mi diras al vi: Mi estas la reviviĝo kaj la vivo! Kiu ne volas enfali en eternan damnon kaj malbenon, tiu sekvu min! Veado poste estos en eterneco de tiuj, kiuj rifuzas ĉiujn aperojn, ĉiujn signojn kaj miraklojn kaj ankaŭ Mian senliman grandan oferon de la enkorpiĝo, morto sur la kruco kaj Mian konstantan ĉeeston en la Plejsankta Sakramento!“

Kaj tial ni preĝu en la plej profunda estimo: „Ho, Ŝafido de Dio, kiu forprenas la pekojn de la mondo, estu gracodona al ni, savu nin, ho Sinjoro, kompatu nin nun kaj en la horo de nia morto! Amen.“

al la indekso


 SACERDOTO MGR. VOJTĚCH SRNA

La 17-an de januaro mortis pastro – esperantisto kaj ĝis fino fidela membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio – Vojtěch Srna. En sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento li aktive partoprenadis katolikajn E-tendarojn en Herbortice, kie li gvidis kursojn de Esperanto. En la jaro 1979 li estis kun tiama ĉefaranĝanto de la tendaroj Miloslav Šváček fare de la komunista justico juĝita kaj kondamnita. Dum dek jaroj ekde la jaro 1977 li ne ricevis “ŝtatan permeson” por praktikado de la pastraj servoj pro “malrespekto de la ŝtata kontrolo super eklezio” en la E-tendaro. Li laboris kiel hejtisto kaj plenumis pluajn helplaborojn en malsanulejoj de Brno. En la jaro 1987 li fine povis rekomenci sacerdotan servadon en Vladislav kaj Střížov-Číměře kaj mallonge li priservis ankaŭ paroĥon Tasov. Ekde la jaro 1997 li estis paroĥestro en Žerotice kaj Oleksovice.

Li naskiĝis la 30-an de januaro 1932 en Troubsko kaj sacerdotiĝis la 24-an de junio 1956 en Litoměřice. Li mortis en Karitata Domo por Sacerdotoj en Moravce. La entombiga ceremonio okazis en Moravce la 26-an de januaro 2012.

Eternan ripozon donu al li, Sinjoro, kaj senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen.

(Surfote li estas kuncelebranta E-sanktan meson kun pastro Bernhard Eichkorn en Znojmo 2009.)

al la indekso


 LA UNUA INFORMILO DE LA 66-a KONGRESO DE I.K.U.E.
KALWARIA ZEBRZYDOWSKA, POLLANDO
de la 13-a ĝis la 20-a de julio 2013
Ĉefa temo: La Nova Evangelizado

La lasta kongreso instigis nin pensadi pri la kredo prepare al la „Jaro de la Kredo“. Per la temo de la venonta kongreso ni daŭrigos nian surteran iradon. La temo de la kongreso ĉefe estos ligita kun la temo de la lasta episkopa sinodo kaj ties konkludoj resumitaj en 58 punktoj. Jes, certe ni ne povos trakti ĉiujn punktojn. Finfine iuj punktoj rekte ne koncernas laikojn. Tamen espereble pri multaj punktoj ankaŭ la katolikaj esperantistoj havas ion por diri, diskuti.

Krome ni troviĝos en la regiono, kie naskiĝis kaj dum pluraj jaroj agis kiel sacerdoto kaj ĉefepiskopo, nia ĉiela patrono, la beata Johano Paŭlo la 2-a. Do, programkontribuoj ligitaj al la kara Papo same bonvenas.

Tria punkto, kiu rilatas kun du antaŭaj, estas atestado. La atestado havas proksiman rilaton al la (nova) evangelizado kaj al la beata Johano Paŭlo la 2-a, kiu ĉiam instigadis al la atestado, eĉ el la „tegmentoj“. Cetere al tio helpos al ni ankaŭ alia nia ĉiela patrono – la sankta Maksimiliano Maria Kolbe.

Do la proponoj pri jenaj programkontribuoj havos la prioritaton.

Ĉiuj, kiuj deziras kontribui al la kongresa programo, estas invitataj ĝis la 28-a de februaro sendi la proponojn kun kelklinia resumo kaj indiko pri la necesaj teĥnikaĵoj. Pri akcepto de la kontribuoj ĉiuj estos skribe informitaj.

Ĉar la ideo pretigi la libreton kun la prelegoj estas bone akceptita de la membroj, la programkontribuantoj estos petataj poste sendi ankaŭ prespretajn prelegojn. La proponojn oni sendu al la retadreso: ikuekongreso@gmail.com.

LOKO

KALWARIA ZEBRZYDOWSKA, POLLANDO – la urbo kun ĉ. 4500 loĝantoj kaj fama Maria-pilgrimejo. http://eo.wikipedia.org/wiki/Kalwaria_Zebrzydowska  http://www.kalwaria.eu

Dumkongresa sidejo: Pilgrimdomo de la pilgrimloko. En la urbo mem troviĝas ambulanco, apoteko, vendejoj, kafejoj kaj gastejoj.

LOĜADO

PILGRIMDOMO DE KALWARIA ZEBRZYDOWSKA Ĉambroj: 1-, 2-, 3-, 4- kaj 5-litaj kun propra banĉambro, 4-litaj kun komunaj banĉambroj.

ALTERNATIVA-HOTELA LOĜADO: Hotel Barka, Gastejo Viktor, Hotel Merkury, Hotel Korona.

KOMUNAJ MANĜOJ: Restoracio de la Pilgrimdomo. SALONOJ: En pilgrimdomo kaj en la monaĥejo de franciskanoj bernardinoj.

ATINGEBLECO Aŭtoŝoseo: Ŝtata vojo 52 Głogoczów – Bielsko-Biała. Buso: Kraków – Bielsko-Biała. Fervojo: Trajno el direkto Kraków (1h), Zakopane (2,5h), Bielsko Biała (1,5h) al: – stacidomo Kalwaria Zebrzydowska (ĉ. 2 km), – stacidomo Kalwaria Zebrzydowska Lanckorona (ĉ. 2 km). Taksio: enurba Flughaveno: Johano Paŭlo la 2-a – Balice (Kraków).

DUMKONGRESAJ PILGRIMOJ

Surlokaj pilgrimceloj: Vojo de Jesuo Kristo (28 stacioj), Vojo de la Dipatrino (24 stacioj).

Tuttaga pilgrimo 1: Kraków (33 km) – Preĝejo de s-ta Fracisko, Sanktejo Łagiewniki, Wawel, Tombejo, Dioceza muzeo kaj aliaj urbaj vidindaĵoj.

Tuttaga pilgrimo 2: Oświęcim (Auschwitz 47 km) – Memoria muzeo Auschwitz-Birkenau, Centro por dialogo kaj preĝo – „Sta Maksimiliano Maria Kolbe”, Harmęże. Kęty (37 km) – preĝo ĉe tombo de beata Celina Borzęcka kaj Servantino de Dio Jadwiga Borzęcka (patrino kaj filino – kunfondintinoj de la Kongregacio). Wadowice (16 km) – naskiĝdomo de la beata Johano Paŭlo la 2-a, paroĥa preĝejo – baziliko, urbaj vidindaĵoj laŭ la vojo de Karol Wojtyła.

La demandojn koncerne la kongreson (programproponoj, loĝado, ktp.) bv. sendi al la adreso de la vicprezidantino de IKUE Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio poŝtelefono/SMS: +385 98 57 00 46 , fakso +385 1 37 45 052 marija@catholic.org kaj ikuekongreso@gmail.com sekvu la informojn ĉe www.ikue.org

al la indekso


 INVITO AL LA MAJA RENKONTIĜO EN MARIANKA ĈE BRATISLAVA
Ĝi okazos de la 17-a ĝis la 19-a de majo 2013 en la fama Maria-pilgrimloko

Kiel ni jam informis en lasta Dio Benu, en la semajnfinaj tagoj de la 17-a ĝis la 19-a de majo okazos renkontiĝo en la fama slovaka Maria-pilgrimloko Marianka ĉe Bratislava, kiun aranĝas Slovaka IKUE-Sekcio kunlabore kun la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ĝi okazos en la jaro de la dudeka datreveno de la paca dispartigo de la iama komuna ŝtato Ĉeĥoslovakio je Ĉeĥio kaj Slovakio. Ekde tiam plu regas bonaj interrilatoj inter ambaŭ ŝtatoj, kiuj ankaŭ respeguliĝas en la bonaj kunlaboraj interrilatoj ne nur inter la katolikaj esperantistoj, kiuj reciproke partoprenas la aranĝojn.

Nunjare do maje okazos la renkontiĝo proksime de la slovakia ĉefurbo Bratislava en la Maria-pilgrimloko havanta riĉan historion. La esperantistoj, kiuj volas travivi la tri tagojn en agrabla amikeca kaj frateca medio, ĝui interesan programon kaj ĉarmon de la pilgrimloko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estas kore invitataj partopreni la aranĝon. Kadre de ĝi estas ankaŭ planita vizito de la proksima slovakia ĉefurbo Bratislava. Ĉiuj aliĝintoj ricevos ĝustatempe informojn, kiel plejfacile atingi la lokon de la renkontiĝo Marianka. Pri tiu ĉi pilgrimloko ni jam publikigis informojn sur la paĝoj de la lasta Dio Benu kaj sur la antaŭlasta kolora paĝo de tiu ĉi numero de Dio Benu kelkaj bildoj ankoraŭ proksimigas al vi ĝin. Tiuj, kiuj havas aliron al interreto, povas pri ĝi legi la informojn sur la paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.ikue.org/cz.

Loĝigo, manĝoj kaj la programo okazos en la bela medio de la spiritekzerca domo. Je dispono estas rekonstruitaj ĉambroj. Loĝado en 1-lita ĉambro kostas 16,30 € por unu nokto, loĝado en 2-lita kaj 3-lita ĉambro kostas po 13,30 € por unu nokto. Manĝoj: matenmanĝo 2,35 €, tagmanĝo 4,35 €, vespermanĝo 3,00 € = entute 9,70 € por unu tago. Aliĝkotizon 4 € por kovro de organizaj elspezoj kaj takso por komunuma administrejo, la pagojn por loĝado kaj manĝoj oni pagos post alveno surloke.

Provizora programo de la renkontiĝo en Marianka ĉe Bratislava

Vendredo 17.5.2013: De la 12:00 akceptado de la partoprenantoj, babilado ĉe la kafo, libera programo. 18:00 vespermanĝo. 19:00 sankta rozario en la kapelo de la spiritekzerca domo. 20:00 projekcio de Miloslav Šváček: 65-a Kongreso de IKUE 2012 en Pécs, Hungario (laŭdezire pri aliaj aranĝoj ekz. pri Nitra-renkontiĝo). Amikeca interbabilado.

Sabato 18.5.2013: 7:00 sankta meso en la pilgrima preĝejo de Naskiĝo de la Virgulino Maria. 8:00 matenmanĝo. 9:00 bonvenigo de la partoprenantoj kaj prelego pri historio de Marianka. 10:00 kafopaŭzo. 10:30 la Kalvaria Krucvojo en Marianka. 12:45 tagmanĝo. 14:00 vizito de la ĉefurbo Bratislava. 18:00 vespermanĝo. 19:00 vizito de Lurda Groto procesie kun kandeloj en Marianka, rozaria preĝo. 20:00 prelego de frato Doc. ThDr. MUDr. Mgr. Max Kašparů.

Dimanĉo 19.5.2013: 7:00 rozaria preĝo kaj sankta meso en la pilgrima preĝejo. 8:30 matenmanĝo. 9:30 prelego okaze de 1150-jara datreveno de alveno de la kredheroldantoj s-taj Cirilo kaj Metodio kaj projekcio pri la 59-a Kongreso de IKUE 2006 en Velehrad. 12:45 tagmanĝo. Fermo de la renkontiĝo.

Karaj legantoj, bonvolu partopreni la renkontiĝon. Viajn aliĝojn, demandojn kaj proponojn sendu al: Mária Beláňová, Fazuľová 2, 811 07 Bratislava 1, Slovakio. Ĝis la revido maje en Marianka!

al la indekso


 ANGULETO DE NE NUR LA EKLEZIA HUMURO
prizorgata de frato Max Kašparů

J J J

 Du maljunaj kaj malriĉaj judoj iras dum frosta vetero sur la strato. Por ke ili iomete sin varmigu, ili eniris en monaĥejan kirkon, kie ĵus unu juna monaĥino donas votojn kiel fianĉino de Jesuo Kristo. La sakristiano de la kirko venas al ili severe dirante: „Kion ĉi tie vi faras?“ „Nur trankvilon“, respondis unu el ili, „ni estas la parencoj el grupo de la fianĉo“.

J J J

Instruistino de la historio demandis en la klaso: „Infanoj, kiu ordonis mortigon de la Sankta Venceslao.“ En la klaso ekregis silento. „Nu,“ helpis la instruistino, „B... Bo... Bol...“ Kaj Peĉjo ekkriris: „Bolŝevikoj.“

al la indekso


 Přehled o hospodaření s finančními prostředky v roce 2012 (v Kč)

Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2012 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu v roce 2012 pokryly výdaje sekce za tisk Dio Benu, poštovné a ostatní nutné režijní výdaje. Převodem zůstatku z roku 2012 má sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika, a odvod zbylých finanč. prostředků na ústředí IKUE v Římě. Ostatní příjmy a výdaje se vztahují k pořádaným akcím (Herbortice, Žirovnice) a další činnosti. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady na funkci sekce nezatěžují výdaje sekce. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní funkci.

Miloslav Šváček, předs.

Dankon al ĉiuj, kiuj ĝis nun aktive kunlaboris en la sekcio kaj al ĉiuj, kiuj per la monkontribuaĵoj kaj la artikoloj kontribuis al la enhavo de la revuo Dio Benu. Ni atendas vian pluan kunlaboron.

Karaj legantoj de Dio Benu, ni travivu la periodon de Karesmo kiel spirite riĉan preparon de la animoj por la Pasko. La suferado de Kristo kaj lia glora resurekto malfermu niajn korojn por la amo, pardono kaj reciproka frateco. Tion deziras al vi, viaj familianoj kaj proksimuloj la redakcio de Dio Benu.

al la indekso


   Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, všechny Vás srdečně zdravím v novém roce 2013, který nám opět nabízí prožití krásných a duchovně velmi hodnotných akcí.

Na kongrese IKUE v Pésci v Maďarsku nám slovenští účastníci navrhli, že bychom mohli prožít společný víkend opět na Slovensku. Tento návrh jsme rádi přijali, neboť naše spolupráce se slovenskými katolickými esperantisty zůstala i po rozdělení státu před dvaceti roky stále dobrá, nezměněná. Jak jsme již informovali v posledním čísle Dio Benu, setkání se uskuteční v půvabném poutním místě Mariance u Bratislavy. A další informace Vám přinášíme na str. 23 a 24 tohoto čísla D.B. V příloze Vám posíláme přihlášku na toto setkání v naději, že početná skupina našich členů, ale i našich sympatizantů, se této akce zúčastní. Se slovenskými bratry a sestrami Vás na tuto akci zve také výbor naší sekce. Těšíme se na Vaši účast. O víkendovém setkání také u nás jsme zatím nerozhodli. Bude-li o něj zájem, tak ho uskutečníme v podzimním období. Přijďte do Marianky, tam se dohodneme.

Další velmi významnou a pro nás dostupnou akcí je 66. kongres IKUE, který se uskuteční v Polsku na významném poutním místě Kalwarii Zebrzydowské. Někteří z pamětníků si jistě vzpomínají na poutní účast esperantistů na tomto poutním místě při hlavní pouti s přítomností kolem čtvrt miliónu poutníků, což bylo pro nás tehdy něco nepředstavitelného. Letošní kongres nebude v období hlavní pouti a ve zcela jiných podmínkách. Bylo by vhodné, aby co nejvíce našich členů využilo možnosti účasti na kongrese v poměrně pro nás snadno dostupném místě u našich sousedů.

Aktuální informace o těchto dvou hlavních letošních akcích katolických esperantistů můžete sledovat především prostřednictvím internetových stránek naší sekce na adrese: www.ikue.org/cz. Také velmi naléhavě doporučuji pravidelný poslech vysílání Vatikánského rozhlasu v esperantu třikrát týdně a to v dnešní době pouze prostřednictvím internetu na:
 <http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp> nebo z bohatého archivu na <http://www.radio-vatikana-esperanto.org/>. Je také velmi žádoucí posílat esperantské redakci RV alespoň krátkou na pohlednici zprávičku jako reakci na poslech vysílání. Od těchto písemných odezev posluchačů závisí další existence tohoto vysílání.

Těm, kteří opomenuli vloni (případně i předloni) poslat sekci finanční příspěvek, přikládáme opět poštovní poukázku. Ostatním ji přiložíme k příštímu číslu DB.

Těším se na Váš zájem o činnost naší sekce a na Vaši spolupráci také v roce 2013. Všem Vám přeji Boží požehnání a ochranu Panny Marie.

Váš bratr Miloslav Šváček

 al la indekso


 Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio
de la 1.11.2012 ĝis la 31.1.2013:

Bednářová Marie, Čečman Ivo, Černá Antonína, Černá Květoslava, Dohnálek Petr Adam, Drahoš Josef, Dzuňová Anna, geedz. Filip Josef k Libuše, Grimová Magdaléna, Havlík František, Chroboková Jana, Kaan Milan, Kašparů Max, Klumpar Alois, Knaus Georg, Sac. Kobza Josef Xaver, Kovařík Jan, Krejčí Karel, geedz. Krejčí Jan k Martina, Ledvinková Blanka, Matějíčková Alžběta, Matoušek Jan, Minařík Rudolf, Nosek František, Noske Gottfried, Novobilský Vlastimil, sac. Peřina Jindřich, Podhorská Věra, Rytíř František, Skujienė Valdone, Smělý Milan, Štěpánková Anežka, geedz. Studený Jiří k Pavla, Tesařová Ludmila, Vítová Zdenka, Vokáčová Danuše, Vyklická Marie, Wirges Willi, Zámečníková Miroslava, Mons. Zimmerer Hermann. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2013 (23) - číslo 1 (89).

ISSN 1803-8387

al la indekso