Karaj gefratoj, denove post unu jaro ni travivas lastan jarkvaronon, kaj multaj el ni ekĝemetos, kiel rapide la nuna jaro forpasis. Jes, denove ni senhalte proksimiĝas al la jarfino. La tempon ne eblas halti, kontraŭ tio ni estas senpovaj. Ni povas nur mallonge rigardi returnen, por reveni almenaŭ por la momento al la aranĝoj, kiujn al ni la nuna jaro disponigis por nia partopreno. Inter la gravajn aranĝojn enviciĝis marte okazintaj Bibliaj Tagoj en la historie grava itala urbo Trento, historie grava pro en ĝi en la 16-a jarcento okazinta Tridentina Koncilio. Domaĝe, ke ĝin partoprenis nur du reprezentantoj de nia IKUE-sekcio. Komence de junio okazis jam la tria renkontiĝo en la urbeto Žirovnice, kiun organizis la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ĝi estis interesa speciale pro tio, ke kadre de ĝi okazis bela vizito de la urbo Dačice, famiĝinta pro invento de produktado de kubsukero (1843), kaj vizito de pilgrimloko Kostelní Vydří. Kaj kulmino de la nunjaraj aranĝoj sendube estis la 65-a Kongreso de IKUE en la hungara urbo Pécs, kiun partoprenis 11-persona grupo el nia lando. Post mallonga retrorigardo al la nunjaraj aranĝoj, kiujn al ni proksimigas ankaŭ kelkaj fotoj pri ili, ni direktu nian rigardon al la jaro venonta 2013. Kio ĉio en ĝi nin atendas, tion ni ankoraŭ definitive ne scias. Ĉi-momente ni nur scias, ke maje okazos la IKUE-renkontiĝo en slovaka pilgrimloko Marianka ĉe Bratislava, kiun aranĝos Slovaka IKUE-Sekcio kunlabore kun la sekcio ĉeĥa. Jam nun planu ĝian partoprenon. Kie kaj kiam okazos venontjare kongreso de IKUE, oni ĉi-momente ankoraŭ ne povas konkrete informi. Estas decidite, ke la ekumena kongreso okazos nur en la jaro 2014. En la lasta n-ro de Dio Benu 3/2012 sur la paĝo 61 en la unua linio enŝteligis tajpkoboldo eraran jaron 2007. Bv. afable ĝin korekti je 2012. Dankon al frato Anton Kronshage por atentigo pri la eraro. Dankante al ĉiuj kunlaborantoj kaj al tiuj, kiuj mone subtenas aperadon de nia revuo, Dian benon kaj konstantan ŝirmon de la Virgulino Maria kaj ceteraj ĉielaj protektantoj de IKUE en la jaro 2013 elkore deziras via frato Miloslav Šváček Fragmento el artikolo “Malaperado de Senco de la Kristnasko” aperinta en Perspektivy – aldonaĵo de semajngazeto Katolický týdeník n-ro 52-53/2011 de aŭtoro Petr Příhoda. Kristnaske 1989 el publikaj laŭtparoliloj eksonis kristnaskaj kantoj, eĉ tiuj dume forgesitaj. Iuj estas belegaj. Antaŭe oni ilin aŭdis nur dum la meso. Tie kaj ie en la lernejoj sinjorinoj instruistinoj menciis al la infanoj pri Biblio. La Eklezio eliris antaŭ la publikon el retiriteco eĉ el katakomboj kaj ŝajnis, ke nenio staras sur la vojo de renovigo kaj ĝia signifo. Ne okazis tiel. Al multaj homoj malfermiĝis eblecoj antaŭe ne antaŭsentitaj. Al aliaj homoj ili ne malfermiĝis, spite de tio al ili fermiĝadis akiraĵoj ĝis tiu tempo memevidentaj. El buŝoj de politikistoj kaj el publikaj laŭtparoliloj estis proklamata ideologio de libereco, kiu ne faris diferencojn inter libereco kaj arbitreco, inter morala kaj senmorala. Ĝi enpenetris politikon kaj ankaŭ negocadon kaj instalis malordecon. Ne estas celo de ĉi tiu teksto rezoni, kial restis la ŝanco de rericevo de la politika libereco tiel grandvaste neeluzita, eĉ misuzita. Fakto estas, ke ni estas amasa (respektive atomigita) konsumisma socio, dependanta je medioj, plejparte al neniu responsecaj. La socio malkontenta, disreviĝinta, sed kiu ne serĉas vojojn al rebonigo. La supreniro plej ofte estas pli fortostreĉa ol malsupreniro. La superado de la tera gravido postulas de la homa organismo pli da fortoj. El altaĵo oni iras pli facile kaj pli rapide ol sur la altaĵon. (Tio ne devas esti valida en abrupta montegaro.) En montaro ni vidas sur vojmontriloj, ke la sama etapo en direkto supren estas tempe multe pli klopoda ol ĉe malsupreniro. Tio validas ankaŭ en spirita vivo. Ĉiu paŝo supren devas esti trabatalita, iufoje eĉ trasuferita por la prezo de grandaj penado kaj klopodo. Ĝi ne estas senpaga. La malsupreniro, glito aŭ eĉ falo estas multe pli rapida. Se oni pri iu diras, ke li havas descendan tendencon, ke li “iras malsupren”, signifas tio regreson. En alia senco de la vorto signifas malsupreniro ankaŭ REVENON. Ni forlasas pinton, kiu estis celo de la vojo, kaj ni direktas reen malsupren. Tien, kie ni pasigas plejparton de nia vivo. Tie estas la loko de nia atestado kaj de nia batalejo. La celo de ĉiu supreniro do estas ĉerpo de la forto por la vivo kaj laboro, kien oni ĉiam devas reveni. En Nova Testamento, ekz. ĉe Mar 9, 2-13, oni trovas travivaĵon de Petro, Jakobo kaj Johano kun Jesuo sur la supraĵo de la monto. Petro tiam diris: “Estas bone por ni esti ĉi tie kun vi.” Ili deziris tie resti. Malgraŭ tio ili malsupreniras el la monto, ĉar ĝuste tie estas bezonata ilia atestado, sufero, morto. Sed la disĉiploj estas pli riĉaj kaj pli fortaj je travivaĵo, kiu al ili dum la tuta vivo brilos en la koro. Jen ni tralegu 2 Pet 1, 16-18! Post pli longa tempo la apostolo Petro revenas ĝuste al ĉi tiu travivaĵo. La nocion
MALSUPRENIRO ni trovas en la Sankta Skribo en plura signifo: Episkopo Josef Hrdlička LA TENDO La vorto tendo estas pramalnova vorto. Multfoje ĝi aperas en la Sankta Skribo, precipe en la Malnova Testamento. Israela popolo estas migranta Dia popolo, tial ĝi ne havas domojn. La domo estas konstruaĵo sur firmaj fundamentoj, staranta sur unu loko. Ne eblas ĝin transporti. Ĝi estas multekosta afero adaptita por hejmeciga komforta vivo. La tendo estas male transportebla, relative malpeza kaj malmultekosta loĝejo, kiu sekvas neniun alian celon, ol disponigi la plej necesan ŝirmon por la migranto, tranokton aŭ ŝirmejon dum la momentoj de la malbona vetero. Dum en la domon la homo devas daŭre revenadi, la tendo migras kun la homo, ebligas al li havi la hejmon ĉiam aliloke. Ĝi ebligas al li liberigi sin el kunpremo de civilizacio kaj enkorpiĝi kun la naturo. Liberigi sin de ligoj al materiaj akiraĵoj kaj proksimiĝi al la naturo kaj ĝia Kreinto. La homoj migrantaj en la naturo kun dorsosakoj kaj tendoj en io eĉ hodiaŭ memorigas la migrantan popolon de Dio survoje el kaptiteco de la mondo en liberan sferon, kiu spiras per Dio kaj lia harmonio, dum la mondo kreita per homoj estas plena de malperfektaĵoj kaj tiom ĝi diferencas de la mondo kreita de Dio. Episkopo Josef Hrdlička Se ni nomas la Virgulinon Maria reĝino de ĉiuj sanktuloj, estus bone scii, kiu estas la sanktulo. Se ni farus enketon laŭ modelo de la televida programo “Neniu estas perfekta” kaj demandus, kiu estas la sanktulo, ni ricevus diversajn respondojn aŭ eble nur la ŝultrosignon. La sanktulo ne estas strangulo. La sanktulo ne estas frenezulo. La sanktulo ne estas malbrava, timoplena hometo, kiun timigas la vivo. La sanktulo, mi dirus, estas normala homo, kiu prenas tion homan kaj kristanan serioze, respondece kaj ĝoje. La sanktulo estas la respondo el la ĉielo al nia demando el la tero. La sanktulojn al ni la eklezio starigas antaŭ la okulojn kiel niajn modelojn. Se ĝi starigus al ni nur la anĝelojn, kiuj estas sanktaj, tiam ni dirus, ke tio estas belega idealo, sed la idealo supertera, kiu ne eliras el la surtera realeco. Tial al ni la eklezio starigas kiel la modelojn ĝuste la homojn el la karno, sango kaj ostoj. Ili naskiĝis same, kiel ni ĉiuj. Poste ili vivis en diversaj jarcentoj, en diversaj statoj, en diversaj situacioj, sed ĉiuj havis unu komunan. Ili restis fidelaj al Dio, vorto kaj sia vojo. La Virgulino Maria estas reĝino de tiel vivantaj homoj. Ŝi diris al Dio jes, Ŝi diris jes al ĉio, kion por Ŝi Dio preparis ankaŭ en pluaj jaroj de ŝia surtera vivo. Ŝi restis fidela al sia vokiĝo, Ŝi restis fidela al Tiu, kiu donas la sencon de la vivo al ĉiu homo. Sed la sankteco krom fideleco kuŝas ankoraŭ en kuraĝo. En la kuraĝo ekiri la vojon de la sankteco. Kaj krom la fideleco kaj la kuraĝo la signo de la sankteco estas ankoraŭ la ĝojo. Sankta Filipo Neri, kiun ni povus nomi kiel patronon de la ĝojantaj kristanoj, onidire sin esprimis: “Malĝoja sanktulo, sankta malĝojulo”. Ja vivi la normalan, naturan vivon estas ĝojplena. Povas en nian vivon eniri kio ajn, kio nin doloros, povas tio esti malsanoj, perdoj, doloroj, sed malgraŭ ĉi ĉio ni scias, ke Kristo resurektis, se tio ne okazus, estus tute senbezona nia kredo kaj senbezonaj iĝus ankaŭ ĉiuj niaj malfacilaĵoj de la vivo. Ni restu ĝojantaj, fidelaj kaj bravaj, por ke ni povu proksimiĝi al tiuj, kiujn ni nomas sanktuloj. La Virgulino Maria estas la reĝino de la sanktuloj kaj sanktulinoj kaj Ŝi estas ankaŭ propetantino ĉe Dio. Ni provu ĵus hodiaŭ peti la Virgulinon Maria pri la tri donacoj, la atributoj de la sanktuloj – fideleco, braveco kaj ĝojo. Ĉu ni jam petis la Dipatrinon pri la perigo de tiuj ĉi donacoj? Dum la paska tempo ni preĝas post la litanioj de Loreto jenan preĝon: Dio, per la resurekto de via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo Vi la tutan mondon plenigis per ĝojo. Donu je propeto de lia naskintino la Virgulino Maria, ke ni atingu la ĝojon de la eterna vivo pere de Kristo nia Sinjoro. Amen. D-ro Max Kašparů ENKONDUKO EN LA LIBRON DE JOSEF RATZINGER, PAPO BENEDIKTO LA 16-A: „ JESUO DE NAZARETO“ Prelego de D-ro Gottfried Noske el Germanio prezentita kadre de la 65-a Kongreso de IKUE okazinta en la urbo Pécs, Hungario. Estimataj gesinjoroj, karaj gefratoj en Jesuo Kristo, la temo de mia referaĵo estas la libro de nia papo Benedikto la 16-a pri „Jesuo de Nazareto“, aŭ pli precize ties unua volumo. Sed mia intenco ne estas ripetrakonti ties enhavon. Male mi volas doni nur enkondukon en ties temaron. Eble iuj el vi demandas sin, ĉu ĉi tiu referaĵo havas konekson kun la kongresa temo. Mi opinias, ke jes. Ĉar laŭ la papo nia kredo ne baziĝas nur sur iu libro, nek estas esence nur etiko aŭ morala doktrino, sed persona renkontiĝo kun persono, nome kun nia Savinto Jesuo Kristo. Sed kiel povas okazi vera renkontiĝo, se mi ne konas la personon, kiun mi volas renkonti. Al tio volas helpi la libro de Benedikto la 16-a. Sed antaŭ ol komenci, bonvolu permesi al mi diri du antaŭrimarkojn: 1. Mi ne estas teologia fakulo, sed nur katolika laiko, kiu interesiĝas pri katolika teologio kaj klopodas pliklerigi la sciojn de sia kredo. Tial mia referaĵo baziĝas malpli sur propraj studoj aŭ analizoj, sed plejparte sur sciencaj recenzoj de fakuloj en gazetoj kaj revuoj (memkompreneble germanlingvaj). 2. Mi konfesas, ke jam antaŭe ĉiam mi havis grandajn simpatiojn por Josef Ratzinger. Tial mi tute ne povis kaj povas kompreni la negativajn juĝojn kaj kritikon, kiaj estis kaj estas diritaj antaŭ ĉio en Germanio. Antaŭ ĉio restas al mi la asertoj enigmaj, kiuj pretendas lian ŝanĝiĝon de liberala teologo de la koncilio al ĝisosta konservativa protektanto de la kredo, ja eĉ al senkora kiraskardinalo. Tion mi ne povas kompreni. Oni nur devas legi liajn plej gravajn tekstojn ekde la frua tempo ĝis poste, por kompreni, ke li ne ŝanĝis siajn esencajn opiniojn. Tial mi ankaŭ opinias lian elekton al posteulo de Sankta Petro kiel grandegan donacon kaj gracon de Dio. Pro tio vi ankaŭ komprenos, ke mi legis ĉi tiun libron „kun tiu antaŭpago de simpatio“, pri kiu la papo petas en sia antaŭparolo, ĉar „sen tiu, kiel li skribas, ne eblas kompreno“. Sed nun pri la verko mem. La eldonado kaj apero de ĉi tiu libro estas unika kaj nekomparebla evento. Temas pri scienca verko de la papo, kiu ne skribas doktrinan leteron kaj kiu ne parolas pri demandoj de la kredo kvazaŭ senerare „ex cathedra“. Tute ne, kontraŭe lia intenco estas prezenti pensojn kaj rezultojn de sia scienca laboro samkiel de sia persona pieco, kiuj venis al li dum jaroj iom post iom ekde la legado de la libroj pri Jesuo de la germanaj teologoj Karl Adam kaj Romano Guardini (kp. p. 10). Tial li eldonis la libron ankaŭ sub sia civila nomo, ja li same eĉ instigas al kritiko kaj kontraŭdiro. Kaj tion oni tuj esprimis. La unuaj demandis, ĉu estas helpeme al la teologio, se papo profiliĝas tiamaniere. Aliaj malaprobas, ke li kiel iama dogmatika profesoro aŭdacas okupiĝi pri la malfacila kampo de ekzegezo. Fine estis iuj, kiuj tute rifuzas lian faron, kiel la evangeliana teologo Gerd Lüdemann. Tiu lamentas pri tiu „skandalo“ de tia intelektuala agadmaniero kaj finas sian kritikon per la tre malica vorto de Voltaire pri la katolika Eklezio: Écrasez l’infâme“, t.e. „neniigu la fiulon!“ Vere dirite ne mankas la pozitivaj reagoj kaj laŭdaj vortoj, kiel tiuj de la Heidelberga teologo Klaŭs Berger, kiu resumas sian recenzon per „Deo gratias“ aŭ de profesoro pri Malnova Testamento Ludger Schwienhorst-Schönberger el Vieno. Kia estas nun la strukturo de tiu ĉi libro? Post antaŭparolo, en kiu li anoncis la duan volumon, kiu jam aperis antaŭ du jaroj, kaj enkonduko Ratzinger traktas la temon en dek ĉapitroj. En tiuj li sekvas ĝenerale la vicon de la evangelioj. Do li traktas la bapton kaj la tenton de Jesuo per la diablo, la anoncon de la regno de Dio, la „surmontan predikon“, la „patron nia-n“, la vokiĝon de la disĉiploj, la parabolojn, la grandajn bildojn de Johano, la konfeson de Petro, la transfiguriĝon kaj la deklarojn de Jesuo pri si mem. Fine estas aldonita listo de uzita literaturo, glosaro ktp. Kvankam ĝi estas scienca libro pri la vivo de Jesuo, la papo ne traktas tiujn temojn, pri kiuj okupiĝas la tiel nomata historie-kritika ekzegezo de la Biblio ekde preskaŭ du jarcentoj; t.e. pri la demando pri ebleco de mirakloj, la datigo de la unuopaj evangelioj, la aŭtoreco ktp. Ratzinger tute ne malaprobas tiujn esplorojn, ja li aprezas kelkajn el tiuj sciencistoj, kiujn li nomas ankaŭ sub ilia nomo. Ja, li eĉ apogas sin sur ilia esplorado kaj opinias ĝin necesega (p. 14; 22; 409). Sed kion li tute malaprobas, estas la disiĝo kaj malakordo inter la moderna kaj tradicia eklezia ekzegezo. Ĝin li volas sanigi kaj superi. Sed tio nur eblas laŭ lia opinio, se la plej lastaj esploroj estas kompletigataj per la tiel nomata „kanona ekzegezo“, por ke estu „teologia ekzegezo“, „vera teologio“ (p. 18). Li kritikas, ke multaj el la modernaj ekzegezantoj „ne vidas la arbaron pro multe da arboj“. Ekzemple se unuj el ili opinias Jesuon kiel revoluciulon kontraŭ la Romianoj aŭ aliaj kiel molan moralpredikanton aŭ alian. Tute decide li kontraŭstaras al tiuj modernaj opinioj, kiuj eligas Jesuon el la uneco kun lia Patro kaj el la aparteneco kun la dia popolo. Per tio, li konkludas, ili malplivalorigas lian unikecon kaj eksterordinarecon. Kio estas nun la nova kaj speciala en tiu ĉi libro pri Jesuo? Origina estas la komenco. En la enkonduka ĉapitro kun la surskribo „Unua rigardo al la mistero de Jesuo“ la papo tute ne rigardas unue al Jesuo, sed al Moseo. Li citas el la Malnova Testamento (Rea 18,15) la vortojn de Moseo: „Profeton el via mezo, el viaj fratoj, similan al mi, starigos por vi la Eternulo, via Dio; lin aŭskultu!“ (p. 27) Kaj Ratzinger aldonas la karakterizadon de Moseo el Readmono 34,10: „Ne aperis plu en Izrael profeto tia kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo“. Sed tiu renkontiĝo havis laŭ Benedikto limojn. Ĉar kvankam petante (Eliro 33,18) Moseo ne vidas la vizaĝon de Dio. La profetaĵo tamen nutras la neeldiratan atendaĵon, ke la anoncita profeto, la nova Moseo, ne plu nur parolas al la dorso de la Eternulo, sed senpere vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Ĉi tiu profetaĵo plenumiĝis laŭ la prologo de Johano (1,18) en Jesuo, kiu staras ne nur kiel amiko antaŭ Dio, sed kiel „la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro“ (p. 31; 309 s). Ĉi tiu unueco kun la Patro estas laŭ Ratzinger la baza nocio, sen kiu oni ne povas kompreni la kernon de la Jesua personeco. Per la referenco al Moseo la Papo povas ankaŭ pruvi, ke la historio de la Malnova Testamento ankoraŭ ne finiĝis. Ĝiaj vortoj ja estas veraj, sed ne kompletigitaj. Ili iĝas nur klaraj kaj kompreneblaj en Jesuo Kristo, la homiĝinta Filo de Dio. Li ne proklamas novan mesaĝon aŭ novan doktrinon, Li ne superas la etikon de la Malnova Testamento, sed Li reprezentas en Si mem la nefalsitan vorton de Dio, kiu nun ne nur estas aŭdebla, sed ankaŭ videbla kaj palpebla. Kio estas nun la enhavo de la Jesua mesaĝo? Aŭ alie dirite: kion signifas lia anonco de la „Dia Regno“? Nenion alian ol tion, ke la viva Dio povas konkrete agi en la mondo kaj en la historio kaj efektive agas kaj regas en Sia filo. Sed Li faras tion en dia maniero, en Sia amo, kiu iras ĝis la fino sur la kruco (kp. Joh13,1; p. 90). Tio signifas, ke Jesuo mem estas la regno de Dio, kiu „jam venis al vi“ (Mat 12,28), ja „estas meze inter vi“ (Luk 17,21). Tiu ĉi anonco de la Dia Regno samkiel la tuta mesaĝo de Jesuo baziĝas sur la Malnova Testamento. Ĝi ne kontraŭstaras al tiu. Tio signifas, ke la Dia Regno ne estas sen la popolo de Dio. Ĉar Jesuo estis ja Judo, kio ne nur estas kultura kaj historia fakto, sed laŭ Ratzinger ankaŭ teologia fakto. Kiel „vera Izraelito“ (Joh 1,47) Li ne forigas la validecon de la ordonoj de la Malnova Testamento, sed ili estas por Li antaŭkondiĉo (Mar 10,49; Luk 16,17), Li profundigas ilin (Mat 5,21-48; p. 100). Benedikto rifuzas kompreni la rilaton inter Izraelo kaj Eklezio tiamaniere, ke la Malnova Alianco estas pasinta kaj dissolviĝinta kaj anstataŭigita per la Nova Alianco. Ne, kontraŭe la Nova Alianco, la Eklezio, estas ne plu la kaŝita, sed la senvualita Malnova Alianco, kiu estas malfermita por ĉiuj popoloj. Per tiuj vortoj la papo montras, ke li ne nur alte estimas la Malnovan Testamenton, sed ankaŭ la judaron mem. Ĉar komprenante Jesuon, li diras, ni lernas ankaŭ pli bone kompreni niajn judajn gefratojn. Tio estas lia granda intenco (p. 155). Per tiuj vortoj li same faras klaran limon inter si kaj aliaj teologoj, kiuj rifuzas Moseon kaj la profetojn. Tion jam faris en la dua jarcento Marcion (85-180), la fondinto de la Gnozo-sekto. Sed antaŭ ĉio en la lasta jarcento la protestanta teologo Adolf von Harnack, kiu intencis „liberigi la kristanaron de la ŝarĝo de la Malnova Testamento“. Kiom malpli Benedikto la 16-a distanciĝas de la judaro, ja kiom li estas preta lerni de ĝi, li montras interpretante la „Surmontan Predikon“. En tiu li sekvas la ekzegezon de la juda sciencisto Jacob Neŭsner, kiu skribis libron kun la titolo „Rabeno parolas kun Jesuo“ (Munĥeno 1997). „Tiu respektoplena kaj sincera dialogo kun Jesuo malfermis al li, kiel konfesas la papo (p. 99), la okulojn pli ol la aliaj interpretadoj“. Ĝi montras la gravecon de la vortoj de Jesuo kaj de la Evangelio, kiu postulas de ni decidon. En la „surmonta prediko“, kiun Benedikto legas per la okuloj de rabeno kiel „Toraon de la Mesio“, Jesuo forprenas laŭ la papo nenion de la Torao, sed aldonas nur Sin mem. Sed per tio Jesuo pretendas rangon, kiun neniu el la leĝistoj rajtas pretendi. Tion sentis jam la popolamaso kaj tial miregis, ja eĉ ektimis. Ĉar ĝi sentas, ke Jesuo aŭ terure arogas al si dian majestecon aŭ ke Li vere estas Filo de Dio. Sed tio ne eblas, estas do blasfemo. Tion sentas ankaŭ Neŭsner kaj tial li devas rifuzi Lin malgraŭ ĉiu altestimo. Ĉar laŭ li Jesuo malobeas minimume tri diajn ordonojn de la Torao. Tiuj ja postulas la malpermeson malestimi Dion, la sanktigadon de la sabato kaj la honoradon de la gepatroj. Sed Jesuo kontraŭe proklamas: „La sabato estas por la homo“ – „Kiu amas gepatrojn pli ol min, tiu ne estas inda je mi“ ktp. Tial Neŭsner kiel kredanta judo ne povas sekvi al Jesuo kaj konvertiĝi al kristaneco. Tiu menciita pretendo de Jesuo estas laŭ Benedikto ankaŭ la limo de ĉiu dialogo inter judoj kaj kristanoj. Li provas montri, ke kiu sekvas Jesuon, ne forlasas la Dion de Izraelo, sed samtempe la papo reprenas nenion el la kristanaj postuloj. Pro tio iu juda profesoro el Munĥeno kritikis lin kaj riproĉis al li antijudaismon. Ja li eĉ asertis, ke la papo reiras malantaŭ liaj iamaj eldiroj, kiujn li faris kiel kardinalo, kaj malantaŭ la klarigoj de la koncilia konstitucio “Nostra aetate“. Sed laŭ mi profesoro Wolffson ne pravas. Cetere Ratzinger sekvas en sia taksado de la Malnova Testamento la tradicion de la frua Eklezio kaj ekleziaj patroj. Ekzemple sankta Aŭgusteno vortigis jenan formulon: „Novum testamentum in Vetere latet, Vetus in Novo patet“, kio esperantigita tekstas: La Nova Testamento estas kaŝita en la Malnova, la Malnova malkaŝiĝas en la Nova“. Tio signifas: La Malnova kaj la Nova Testamentoj apartenas unu al la alia kiel vualado kaj senvualigo. Ambaŭ montras la saman amon de Dio al sia popolo kaj al la mondo. En tiu konteksto manifestiĝas, kiom Benedikto la 16-a sentas sin ŝulda al la tiel nomata „Kanona Ekzegezo“. Li legas kaj komprenas la unuopajn bibliajn tekstojn en la tuta konteksto de la Sankta Skribo. Laŭ la pli novaj literatursciencaj esploroj literaturaj tekstoj estas plursencaj. La ĝustan kaj aŭtentikan signifon ili ricevas nur, se ili estas opiniataj kiel parto de teksttutaĵo, kia ĝin la kanono difinis. Tiamaniere la plursenceco estas limigita. La eldiroj de iu teksto ricevas alian sencon, depende de la konteksto, en kio ĝi estas citata. Ekzemple la Sankta Francisko nomas en sia „Kantiko de la Suno“, ankaŭ nomata „Kantiko pri Kreitaĵoj“, la naturajn fenomenojn ĉiam per pozitivaj nocioj, nome la sunon kaj la venton kiel fratojn, la lunon kaj la stelojn kiel fratinojn; la akvon li nomas valorplena kaj ĉasta; de la fajro li mencias la kapablecon prilumi la nokton ktp. Li faras tion, ĉar laŭ li ili estas kreitaĵoj de Dio. Aliaj homoj pensas sekve de siaj spertoj pli pri iliaj negativaj efikoj, ekzemple pri la detrua fortego de la fajro, de la akvo, de la vento ktp. Tiu metodo, vidi kaj rekoni interrilatojn de la vortoj, tekstoj konekse kun iu tutaĵo validas ankaŭ por la Sankta Skribo, kies kanonon difinis la doktrina ofico de la Eklezio. Rilate al la Biblio tio signifas, ke iu unuopa biblia loko aŭ teksto ne estas tute memstara nek havas nur unu sencon. Ne, male tekstoj interne de iu kanono povas interrilati unu kun la alia, eĉ tiam, se tio ne estis intenco de la aŭtoro. Ratzinger opinias tiun metodon ĝusta kaj rajtigita referencante al la rakonto de la Emaŭs-disĉiploj (Lk 24,25-27). Dum tiu renkontiĝo Jesuo invitas la disĉiplojn interrilatigi la okazintaĵojn en Jerusalemo al la eldiroj de la profetoj kaj la leĝo. La ŝlosilo por ĉi tiu kristologia hermeneŭtiko estas laŭ Ratzinger Jesuo Kristo mem, kiu estas la mezurilo por kompreni la tutan Biblion. Por esti kapabla por tio estas antaŭkondiĉo, ke oni estas decidiĝinta por la kredo kaj havas ankaŭ la konvinkitan scion, ke la Sankta Spirito inspiras kaj ebligas nur ĝustan komprenon kaj interpretadon. Necesas ne laste laŭ la papo ankaŭ la konvinkiĝo, ke la homo estas ne nur kapabla, sed ankaŭ preta por la transcendendeco kaj ke Dio efektive revelacias Sin al la homo. Tiu ĉi maksimo de la papo elvokis precipe la kritikon de kelkaj ekzegezistoj, kiuj rifuzas lian koncepton kiel „ne science objektivan“. La saman mankon de scienca objektiveco ili prijuĝas en alia punkto. Laŭ ili la papo neglektas la diferencon inter la prezentado de la okazintaĵoj per la tiel nomataj sinoptikaj evangelioj, do tiuj de Mateo, Marko kaj Luko, kaj la alta kristologio de Johano. Tiu komprenas Jesuon tute el ties unuiĝo kun la Patro. La papo konsentas pri tio, sed li kompletigas sian opinion atentigante, ke la polifonion de la skribo, kiun ja jam vidis la ekleziaj patroj, kaŭzas la multnombro de la atestantoj. Ties unuecon tamen kaŭzas laŭ la papo la realeco, kiun la atestantoj spertis kaj atestis. La moderna ekzegezo kontraŭe, aldonas Ratzinger, direktas sian atenton antaŭ ĉio aŭ eĉ ekskluzive al la multnombro de la atestantoj kaj al la unuopaj rakontataj eventoj. Tio signifas: La moderna ekzegezo rigardas la unuopajn tekstojn sen rilato al la aliaj tekstoj kaj la tradicio de la Biblio. Por ili la Biblio ne estas unu libro, sed kompleta biblioteko de diversaj aŭtoroj, opinioj kaj teologioj. Kaj tiuj estas kune tenataj tute supraĵe per la kanono, kio estas nescienca, kiel ili diras. Kaj nemirige ili malkovras, kiel rimarkas la papo, multajn kontraŭdirojn, anstataŭ direkti sian tutan atenton kaj intereson al la persono, pri kiu la evangelioj atestas, kaj serĉi la sencon malantaŭ la okazintaĵoj. Per aliaj vortoj dirite: La modernaj ekzegezistoj ne diferencigas inter evidenta kaj kaŝita tavolo de la signifo (latine: secundum literam – secundum spiritualem sensum, t.e. laŭliteran – laŭspiritan sencon). Entute Benedikto konfesas, ke li konfidas al la evangelioj. Por li la Jesuo de la evangelioj estas la „historia Jesuo“. Ĉar tiu estas „pli logika ... kaj pli komprenebla ol la rekonstrukcioj ... de la lastaj jarcentoj“ (p. 20 s). Ĉar tiuj rekonstrukcioj diferencigas inter la vere vivinta antaŭpaska Jesuo kaj tiu, kian la postpaskaj kristanaj komunumoj komprenis kaj proklamis. Finfine, tiel resumas la papo sian kritikon, neniu sukcesos vidi la koron de Jesuo aŭ analizi ties „konscion“. Eblas nur kontempli Jesuon tra la spegulo de la evangelioj, kiuj respegulas tiun lumon, kiun Jesuo disradiis. Konkludante Benedikto postulas diferencigi en la Kristologio vivon kaj doktrinon de Jesuo Kristo en tri manieroj, nome: 1. Kiajn ilin Kristo mem vivis kaj instruis. Tio estas, kiaj ili respeguliĝas en liaj vortoj kaj faktoj kaj ankaŭ en lia proksimeco al la homoj kaj ne laste manifestiĝas en liaj noktoj de preĝado. 2. Kiaj ili estas rakontataj en la evangelioj el la perspektivo de postpaska kredo kaj sub la impreso de plej fruaj kredkonfesadoj. Sed en tio oni ne devas forgesi, ke ne estis protokoloj pri la sinsekvaj okazintaĵoj, sed ke ĉio estas rakontata, kiel ĝi estas spertita kaj komprenita. Kaj ke en tio tiu disĉiplo, „kiu kuŝis apud la sino de la sinjoro“, nome Johano, gajnis pli profundan komprenemon ol la aliaj apostoloj, ne estas verŝajne mirige. 3. Kiaj ili estas skribe firmtenitaj en la formuloj de la kredo kaj en la dogmoj. Ĉi tie mi finos mian referaĵon, kvankam estus direnda ankoraŭ multe. Necesus montri la nekutiman interpretadan arton de Benedikto, ekzemple kiam li interpretas la bapton en la rivero Jordano samtempe kiel antaŭcipon de subirado de Jesuo al la mortintoj kaj kiel indikon al ties subirado el lia antaŭa ekzistado. Oni devus mencii ankaŭ lian klarigon kaj interpretadon de la paraboloj kaj mirakloj. Aŭ kiel la papo klarigas la personecon de Jesuo per la tri vortoj „filo de homo“, „filo“ kaj „mi estas“. Oni miregas pri la ekstraordinara erudicio kaj scio de Ratzinger. Por li estas memkomprenebla antaŭkondiĉo la kono de la tuta Biblio, la kristologio de la Nova Testamento kaj de la malnova Eklezio kaj tiu de ĉiuj ekleziaj patroj kaj de la klasikaj teologoj. Per tio la legado de tiu ĉi libro estas peniga kaj postulas multe de la leganto. Aliflanke la papo kompensas tion enkondukante la leganton sufiĉe lerte en la problemaron de la moderna teologio. Sed kio fascinis min antaŭ ĉio: Ĉi tiun libron skribas aŭtoro, kiu majstras tute la kompleksan sciencan diskutadon inter ekzegezo kaj dogmatiko, historia esplorado kaj scio de la eklezia kredo. Kaj kiu ne laste estas konvinkita, ke klerigo kaj racio ne detruas la kredon, sed profundigas ĝin. Samtempe Ratzinger restas malgraŭ sia klereco kaj sia alta kaj respondeca ofico humila kaj modesta homo kaj montras antaŭ ĉio profundan kaj pian kredon. Tiu ĉi kredo donas al li la konvinkiĝon, ke nur scienco preĝanta kaj kondukata de la Sankta Spirito komprenos la ateston de la biblia revelacio. Ke mi spertis tion legante ĉi tiun libron, riĉigis kaj ĝojigis min interne. Se eble nun unu aŭ alia sentas sin instigita legi tiun libron pri Jesuo kaj okupiĝi pri ĝi, mia referaĵo ne estus estinta sencela. D-ro Gottfried Noske, Germanio Ĉ ar la okcidenta kristaneco akceptis Kriston sen la kruco, la kristanismo libervole konformis sin al tio. Ĉar ne estas dezirinde, ke la trapikitaj manoj de Kristo heroldu la oferon, tial estas postulataj kiel lilio la blankaj manoj de la instruisto... Nia okcidenta kristanismo volas kvietecan preĝon sen la kruco, la dormigan drogon, neniun alvokon, la kristanismon sen la larmoj. Tial ĝi ankaŭ elvokas neniujn kontraŭagojn. Al meduzo aŭ polva kovrilo ne eblas proponi ion malafablan. La kristanismo tiel maldensiĝis, kvazaŭ ĝi konsistus el peco da amiko, peco da psikologio kaj bona kamaradeco saligita per Kiwanismo.(1) Kristo sen la kruco estas la kristanismo sen la ofero, sen la memdisciplino, ĝi estas romantiko, sentimentaleco, manpleno da banalaĵoj kun plendaĉa rezisto kontraŭ malbono, sed tute sen kiu ajn armilaro, kiu kapablas preni en la manojn skurĝon por elpeli la vendistojn el la templo. Ne estas mirinde, ke la okcidenta mondo false komparas Kriston kun Budao. Budao ankaŭ ne havas krucon.(1) Kiwanis – io kiel Lion Club aŭ Rotary Club Fulton Sheen: Decidiĝo por Dio Ju pli estas pelforto orientita al la vivo vanigita, des pli forta estas la pelforto orientita al detruado. Ju pli estas la vivo realigata, des pli malgranda estas la forto de detruado. La detruado estas rezulto de la netravivita vivo. E. Fromm Ne eblas nenion fari. Se ni faras kion ajn, ni faras aŭ bonon, aŭ malbonon. Kaj se ni faras tute nenion, ni povas ofte per tio al la malbono helpadi. Escepton ĉi tie faras dormo, ripozo aŭ ludo. Tiuj ja unuavide povas aspekti kiel nenionfarado aŭ maldiligentado, sed fakte ili estas ĉerpoj de la fortoj por farado de la bono. Aŭ malbono. La homo estis kreita por farado de bono, kaj se li havas la eblecon ĝin fari, tiel li havas pli malgrandan kaŭzon fari malbonon. Sed se estas al li la bonfarado malebligita, eventuale ne estas al la bonfarado edukita kaj motivigita, restas al li nur malbono, ĉar, kiel jam estis dirite, ne eblas tute nenion fari – ion la homo devas fari. Malstabila pozicio inter farado de bono kaj malbono estas enuo. Por ĝi estas karakteriza, ke post momento de balancado inter ambaŭ variantoj ĝi plej ofte falas al la flanko de tiu malbona. La enuanta animo do kutime ne forpelas la enuon per kreado de io, kio ĉi tie ankoraŭ ne estas, sed per detruado de io, kio jam ĉi tie estas. La kialoj estos verŝajne du. Unue validas, ke la homo dum detruado vidas multe pli frue la efekton de sia detrua agado. Ĉiam ja estas pli facile detrui ol konstrui. Due ĉi tie naskiĝas sento de la propra escepteco. Kvankam en la malbona, sed almenaŭ en ĝi. Al la ĝojo de la homa animo apartenas sencohava agado kaj pelforto orientita al la vivo. Ja Jesuo instigas al bonfarado eĉ rilate al malamikoj. D-ro Max Kašparů Mi ne povas skribi pri la travivaĵo el Damasko, sed pri longa procedo de fremdiĝo kaj reveno hejmen, pri la longa vivo tra la vojo de klerigado. Mi elkreskis en tipe protestanta familio, en kiu oni transdonis al mi Biblion kaj preĝon, tion la plej gravan, por ke mi kiel kristano digne vivu. Diservojn mi ĉeestadis unufoje en la jaro, Kristnaske, kaj mi estis konvinkita pri tio, ke tio sufiĉas. Kial do tien iradi, se mi tion, kion enhavis predikoj, en pli bona versio trovis en la libroj – kaj la evangeliana Diservo estas nenio alia ol la eklezia kantado ĉirkaŭita per la prediko. En la instruhoroj de la religio en gimnazio mi eksciis, ke ekde la tempo, kiam komencis ekumena movado, krom tiuj eternaj hieraŭuloj neniu plu la diferencojn inter Romo kaj Lutero traktas serioze kaj la katolikismo post la dua vatikana koncilio malrapide, sed nehalteble kompariĝas kun protestantismo. La homo aŭ estas kristano, aŭ ateisto, sed la aparteneco al la eklezio por Dio kaj por ni homoj estas io indiferenta. Sed iu katolika instruisto de matematiko min poste iritis: „Se oni ĉie pensus tiel klare kiel en la matematiko, ekzistus ĉiuj problemoj duonsolvitaj“. Post mallonga paŭzo li aldonis: „Sed estas ankoraŭ io pli grava, kaj tio estas la veroj de la kredo“. Kvankam la religio estis mia ŝatata lern-objekto, ion tian mi neniam aŭdis. En la instruado de la religio povis la homo defendi kiun ajn opinion, nur se li tion kapablis pravigi. Nenion certan iu scias kaj tio poste estas la „kredo“. Jam en la lernejo ni estis enkondukataj en historio-kritikan metodon, kiu mordumis tion ununuran certan el la reformacio: ĉio, kio estis dirita, estas kondiĉita per historia kunteksto. Kio min en tiu fako ankoraŭ interesis? Ĝi estis la fako, en kiu kiel la temo povis realiĝi miaj kaj niaj demandoj de la lernantoj, kiujn ni al ni metis, kiam ni volis akiri distancon de la ordinara realeco: kial ĝi kaj kiel ĝi estas? Por kio tio estas kaj kian sencon havas mia vivo? La protestantismo estis por mi aventuro de la serĉado, sed nenion certan mi trovis. Trovi la respondojn al tiuj ĉi demandoj, tio estos afero nur de teologia studado, mi opiniis. Kaj tial mi decidiĝis pro tiu espero studi la evangelianan teologion, kiam mi en la lernejo ellernis meti la demandojn. Tion unuan, kion mi tie ellernis, estis, ke nur tre supraĵa observanto opinias la diferencojn interne de la kristanismo kiel neglektindajn. Regis ĉi tie pro la vero tute kontraŭekumena klimato. Pri unu demando mi ne kuraĝis: Kiel mi povas kaj darfas kredi, ke mi vere estas en tiu ĝusta eklezio, se mi en ĝi estis baptita pro miaj gepatroj? Iu juna virino petis min pri la konsilo. Ŝi estis katolikino volanta edziniĝi kun studento de teologio, evengeliano. Pro la geedziĝo ŝi volis luteraniĝi. Sed kiel tion fari? Ŝi volis konvertiĝi, sed samfoje ŝi ne volis. Kiel luteranino ŝi ne plu povus kulti Patrinon de Dio kaj ŝi devus rezigni pri beleco de la sankta meso. Ke la Diservo povus esti tiel bela, ke ĝin iu volonte partoprenus, tion mi aŭdis la unuan fojon en mia vivo. Ĉar mi estis socialigita per prusa maniero, iĝis por mi Diservoj io kiel unuflanka devo, kiu servas al religia informaĵo. Sed la beleco? Pro ŝia invito mi foje partoprenis la sanktan meson. Kaj mi estis entuziasmigita. Kial estas la protestanta Diservo kompare al la sankta meso tiel anemia aranĝo? Ĉu ne apartenas vero kaj beleco al si, ke nur tie, kie estas io belega, povas esti ankaŭ la vero? De tiu momento min kordis dubo: Ĉu mi ne estas en malĝusta eklezio? Ĉu ne estas beleco de la liturgio pruvo pri la vereco de la eklezio, kiu ĝin tiel celebras? Kaj kion mi faris rilate al Maria, la Patrino de Dio? Al multaj katolikoj ne estas konate, ke al la nuntempaj protestantoj estas permesita preskaŭ ĉio, ekzemple paroli pri la tuta forlaso de la kristana etiko, sed kulti Maria-n aŭ sanktulojn, tio estas kvazaŭ peko kontraŭ Sankta Spirito. Mi provis nur tiel por mi mem akiri klarecon en tiu afero. Ĉu mi povas kiel kristano honori Patrinon de Dio? Sekvis longtempa interna lukto, ĝis mi foje ekpreĝis mian unuan Saluton, Maria. Sekvis dua kaj la tria. En tiu ĉi preĝpraktikado mi malrapide kreskis kiel katoliko. La plej bona vojo al la vero ne estas iri senpere rekte al Kristo, sed iri al Li pere de lia Patrino. Nur nun por mi ankaŭ Jesuo Kristo iĝis Savinto. Mi fremdiĝadis de la protestantismo kaj trovadis la spiritan hejmon en tiu katolika. Kiam mi akiris kuraĝon, mi demandis iun katolikan pastron, ĉu estas al mi, evangeliano, permesite akcepti la sanktan komunion. Laŭ eklezia juro ne estis lia respondo tute ĝusta, ĉar anstataŭ diri „Ne!“, li demandis pri miaj motivoj kaj pri mia kredo je Eŭkaristio. Mi diris al li, ke mi estimas la Eŭkaristion pli ol la protestantan lastan vespermanĝon, ĉar en ĝi mi sentas veran ĉeeston de Jesuo en konsekritaj hostioj pli prezentitajn, kaj ke mi maturiĝis al konvinko, ke la protestanta kritiko de la Eŭkaristio min ne kontentigas. La Diservo sen ofero ne povas esti vera Diservo. Kun kontento li konstatis, ke mi havas la katolikan kredon kaj mi do ricevis permeson akcepti la sanktan komunion. Tiel mi jam preskaŭ estis katoliko, sed ankoraŭ ne tute. Kio min detenis de la veno al la eklezio? La Diservo honore al la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria, dum kiu la katolika predikanto dekfoje ekskuzis sin, ke oni ankoraŭ celebras ion tiel kontraŭ-ekumenecan – la katolikismon, kiu revis pri tio, kiel plej rapide sin liberigi de ĉio katolika pro la spirito de la tempo kaj ekumenismo. Kial mi eniru tiun eklezion, kiu estas ĉiutage je paŝo pli protestanta? Intertempe por mi finis studado kaj scienca laboraĵo en protestanta nordo kaj mi transloĝiĝis al Munkeno. Dum la sankta meso en preĝejo de Sankta Mikaelo min alparolis unu tre pia sinjorino, ke ĉe liberalaj jezuitoj mi ne estas sur la ĝusta adreso, ke mi pli bone min sentus ĉe Sankta Petro, tio estas la katolika preĝejo. Mi iris tien, vidis kaj mi estis venkita. Mi konvertiĝis en la espero, ke la katolika eklezio restos katolika kaj ke en ĝi ankoraŭ ekzistos vera kaj viva kredo. La beleco kaj riĉeco de la eklezio kaj ĝia tradicio paŝon post paŝo konvinkigis min pri la vero de la eklezio. Sed ankaŭ tion, ke mi ellernis meti la demandojn. Kiam mi dubigis la antaŭjuĝon, ke estas egale, se mi estas kristano, judo aŭ mohamedano, kaj tiun ĉi opinion mi ellernis en la protestanta leciono de la religio, la ĝustan respondon mi trovi nur ĉe la katolikoj. Sed sen helpo de la Patrino de Dio mi ĉe ĉiu amo al la intelektualaj kaj ĝuste metitaj demandoj la longan vojon de Kristo malproksimigitaj kristanoj al la vere praktikantaj katolikoj neniam trovus. Transprenita el Der Fels 3/2012 La tuta Eŭropo ĝisvorte kaj ĝislitere formortas kaj havas antaŭ si neniun solvon. Eŭropanoj havas multe da sekso, sed malmulte da infanoj. Kontraste kun tio muzulmanoj havas multajn infanojn. Unufoje en la historio estas pli da muzulmanoj ol katolikoj. Ĉiuj signaloj parolas pri tio, ke al la muzulmanoj apartenas estonteco de la Eŭropo. Italio havas la plej malaltan naskokvanton en Eŭropo – 1,1 infanoj je familio, Hispanio estas en tio nur iomete pli bona. En Germanio estas 1,3 infanoj je familio, en Francio estas la plej alta pliiĝo kompare kun ceteraj eŭropaj landoj 1,6 infanoj, sed tio precipe, ĉar tie vivas 6 milionoj muzulmanoj. En Anglio estas naskokvanto 1,4 infanoj, la plej grandan koeficienton havas Irlando – 1,9. Sed eĉ tio estas malmulte, por reprodukto estas bezonata minimume 2,1 infanoj je la familio, por ke la populacio almenaŭ sin tenu, sen kresko. En evolulandoj konsidere al malsanoj estas necese almenaŭ 4 infanoj je la familio. Kiam la Eklezio proklamas tiun instruon, estas ĝi teologie dirite neeraripova kaj neŝanĝebla. Mi konas eĉ ne unu protektanton de la vivo en kiu ajn lando, kiu ne estus konvinkita, ke la bazo de ĉiu malbono estas malebligo de la koncipiĝo, kiu kondukas al pluaj malbonoj, kiel steriligo, divorcoj, abortigoj, malmoraleco, malfideleco, malzorgado de la infanoj, kaj finfine eĉ eŭtanazio, kiu estas en Nederlando, Belgio, Oregono kaj kelkaj ceteraj landoj legala. Se oni murdas antaŭ la naskiĝo, kial ne murdi ankaŭ alitempe? En encikliko Humanae vitae eldiris la papo Paŭlo la Sesa kvar prognozojn, kiuj nuntempe admirinde realiĝis: 1. Disvastigo de la kontraŭkoncipaj rimedoj kondukos al la geedzeca malfideleco kaj ĝenerala dekadenco. 2. La viro perdos respekton al la virino, opinios ŝin kiel nuran ilon por memkontentiĝo kaj volupto kaj ne respektos ŝin kiel amatan kunulinon. 3. Disvastigita akcepto de la kontraŭkoncipaj rimedoj fariĝos armilo en la mano de la ŝtata administracio, kiu ne dediĉos sufiĉe da atento al neceso de moraleco. 4. Ju pli oni akceptados la kontraŭkoncipajn rimedojn, des pli la homo opinios, ke li povas fari kun sia korpo ĉion, kio al li plaĉas. Se ni rigardos la hodiaŭan socion, ni povas facile konstati, ke ĉiuj tiuj antaŭdiroj plenumiĝis. Dek unu episkoparaj konferencoj kaj ankaŭ la episkopoj de Usono sin tiam starigis kontraŭ la encikliko Humanae vitae, kaj hodiaŭ tiuj nacioj estas formortantaj je nesufiĉa naskokvanto. Multaj en la Eklezio diras, ke la abortigoj estas nur unu problemo. Fakte ĝi estas la „tuta problemo“. Se ekzistas malalta procento de la naskokvanto, formortas la tuta nacio.“ Sac. Paul Marx OSB, fondinto de Hunan Life International Pensaĵoj el Brazilo Ĉiam, kiam du homoj al si reciproke pardonas, estas Kristnasko. Ĉiam, kiam vi trovas komprenon por siaj infanoj, estas Kristnasko. Ĉiam, kiam vi helpas al iu homo, estas Kristnasko. Ĉiam, kiam iu decidiĝas por pli ĝusta vivo, estas Kristnasko. Ĉiam, kiam naskiĝis infano, estas Kristnasko. Ĉiam, kiam la homoj amas sin per pura kaj profunda amo, estas Kristnasko. Ĉiam, kiam la homoj sin rigardas kun sincereco kaj rideto, estas Kristnasko. Ĉar naskiĝis la Amo. Profesoro en universitato metis al siaj studentoj demandon: „Ĉu ĉio ekzistanta estas kreita fare de Dio?“ Unu el la studentoj nekuraĝe respondis: „Jes, estas tio kreita fare de Dio“. „Ĉu Dio kreis ĉion?, demandis la profesoro. „Jes, sinjoro“, respondis studento. Profesoro do demandis: „Se Dio kreis ĉion, tio signifas, ke Dio kreis ankaŭ malbonon, kiu ekzistas. Kaj danke al tiu ĉi principo nia agado designas nin mem. Dio estas la malbono.“ Kiam la studento tion aŭdis, li silentiĝis. La profesoro estis pri si mem tre kontenta. Kaj subite levis la manon alia studento: „Sinjoro profesoro, ĉu mi povas meti al vi demandon?“ „Kompreneble“, respondis la profesoro. La studento ekstaris kaj demandis: „Ĉu ekzistas malvarmo?“ „Kio estas tiu demando, kompreneble jes. Ĉu neniam vi sentis malvarmon?“ La studentojn ridigis la demando de la studento, sed li trankvile daŭrigis: „Efektive, sinjoro, la malvarmo ne ekzistas. Konforme kun leĝo de fiziko estas la malvarmo fakte nur malĉeesto de varmo. Homon kaj objektojn ni povas priskribi kaj difini ilian energion surbaze de ĉeesto, aŭ estigo de la varmo, sed neniam surbaze de ĉeesto aŭ estigo de la malvarmo. La malvarmo ne havas sian unuon, per kiu ni povas ĝin mezuri. La vorton malvarmo estigis ni homoj, por priskribi, kion ni sentas en malĉeesto de la varmo.“ La studento daŭrigis: „Sinjoro profesoro, ĉu ekzistas mallumo?“ „Kompreneble, ke ekzistas“, respondis la profesoro. „Denove vi malpravas. Ankaŭ mallumo ne ekzistas. Efektive la mallumo estas nur danke al tio, ke ekzistas manko de la lumo. Ni povas esplori lumon, sed ne la mallumon. La lumon oni povas malkomponi, esplori radion post radio, sed la mallumon oni ne povas mezuri. La mallumo ne havas sian unuon, per kiu ni povas ĝin mezuri. La mallumo estas nur nocio, kiun estigis la homoj, por esprimi malĉeeston de la lumo.“ Sekve la junulo poste demandis: „Sinjoro, ĉu ekzistas malbono?“ Tiufoje la profesoro jam respondis malcerteme: „Kompreneble, ni vidas ĝin ĉiutage, brutalecon en rilatoj inter la homoj; krimagoj, perforto, divorcoj, ĉio ĉi tio estas nenio alia, ol esprimo de la malbono.“ Je tio la studento respondis: „La malbono ne ekzistas, sinjoro. La malbono estas malĉeesto de la bono, do de Dio. La malbono estas rezulto de malĉeesto de Dia amo en koro de la homo. La malbono ekaperas tiel simile, kvazaŭ ekaperas mallumo kaj malvarmo, do en malĉeesto de la lumo, varmo kaj amo.“ La profesoro sidiĝis. Tiu studento estis juna Albert Einstein. El interreto SALUTO AL MARIA Adventa kanto Corner, 1625
2. Al Vi rapide iras sendita el ĉiel´ / kaj la ordonon diras Anĝelo Gabriel´: / “Salut´ al Vi, Mari´! / Jen, inter la virinoj benata estas Vi”. 3. Vi ne komprenis tion kaj petis kun modest´, / ke li klarigu ĉion pri tiu manifest´. / “Ne tremu, ho, Mari´, / ĉar Vi favoron trovis ĉe la vizaĝ´ de Di´. 4. Laŭ lia vol´ koncipos kaj naskos filon Vi, / al trono Lin elektos Davida poste Li; / Jesu´ Vi nomu Lin / kaj kiel Dia Filo regados Li sen fin´.” 5. “Sed kiel ĝi okazos, ĉar mankas min kunul´?” / “Ho, Virgulin´, ĝi bazos je l´ pov´ de l´ Eternul´! / Li ombrumigos Vin / per sia sankta spiro, ke iĝu Vi patrin´.” 6. “En maljunaj tagoj nun eĉ Elizabet´ / per liaj mirindaĵoj troviĝas en graved´. / Senfrukta estis ŝi, / sed ĉio estas ebla al la eterna Di´.” 7. Jen Vi parolis kline: “Al mi, Diservistin´, / fariĝu laŭdestine, kiel vi diris ĝin.” / Ho, ĝoja vort´ en glor´, / la Disendit´ rapidis kun la misio for´.
PILGRIMA
IKUE-RENKONTIĜO MAJE 2013 EN MARIANKA La Slovaka IKUE-Sekcio kunlabore kun la Ĉeĥa IKUE-Sekcio organizos en la semajnfinaj tagoj de la 17-a ĝis la 19-a de majo 2013 renkontiĝon en pilgrimloko Marianka ĉe Bratislava. La renkontiĝo okazos en spiritekzerca domo de la fama pilgrimloko, en la bela medio de iama monaĥejo en rekonstruitaj ĉambroj disponigos al la partoprenontoj loĝigon kaj manĝojn. Loĝado en 1-lita ĉambro kostas 16,30 € por unu nokto, loĝado en 2-lita kaj 3-lita ĉambro kostas po 13,30 € por unu nokto. Manĝoj laŭ ĉi-momente validaj prezoj: matenmanĝo 2,35 €, tagmanĝo 4,35 €, vespermanĝo 3,00 € = entute 9,70 € por 1 tago. Karaj gefratoj ne nur el Slovakio kaj Ĉeĥio, sed ankaŭ el aliaj landoj, jam nun bv. serioze pripensi la partoprenon de tiu ĉi certe tre bela aranĝo apud slovakia ĉefurbo Bratislava. Kun la venonta Dio Benu (februare 2013) vi ricevos aliĝilon kun pluaj informoj. Ili aperos ankaŭ sur interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio www.ikue.org/cz. Nun ni konigos vin kun konciza historio de la pilgrimloko Marianka (iama Mariatál), kie okazos la renkontiĝo. Marianka estas la plej malnova pilgrimloko en Slovakio kaj la unua mariana pilgrimloko en la tuta Aŭstrio-Hungario. Iam ĝi estis same fame konata kiel aŭstria Mariazell kaj pola Ĉenstoĥova. Ĝi transvivis la tempojn de la unuaj mirakloj. Ĝi transvivis ankaŭ la momentojn, kiam la regionon rabe trakuris surĉevale turkoj mortante kaj ruinigante. La pilgrimloko gastigis la plej famajn regantojn kaj sennombrajn vicojn da pilgrimantoj. Komunistoj strebis gumviŝi ankaŭ tiun ĉi pilgrimlokon el la mapo, sed la spirito de la loko tion transdaŭris. Sanktejo de Naskiĝo de la Virgulino Maria Fundamentan ĝian ŝtonon en la jaro 1377 metis la hungara reĝo Ludoviko I-a. Ĉe ĝia konsekro en la jaro 1380 transportis statueton de la Virgulino Maria sur la ĉefan altaron mem la reĝo Ludoviko. En la navo estas sep altaroj, el ili kvin barokaj de s-ta Mikaelo Ĉefanĝelo, s-ta Joaĥimo, s-ta Jozefo, s-taj Paŭlo la ermito kaj Tereza el Avila. En pastrejo staras novgotika altaro el la jaro 1877. La internon ornamas baroka predikejo el la jaro 1720, renesanca baptujo, orgeno el la jaro 1730 kaj bilda krucvojo. Kalvaria krucvojo Ĝi estas lokigita en la natura scenerio de la arbarizita deklivo maldekstraflanke de la rojo super Lurda Groto en formo de krono. Pro sia lokigo kaj varieco ĝi estas unika en Slovakio. La krucvojon formas 14 stacioj kun 50 lignaj statuoj de vivgrandeco. La statuoj estas verko de ateliero “Bohumil Bek” el Kutná Hora. Sur la deklivo, sur kiu troviĝas la kalvaria vojo, estis en la jaro 1936 konstruita Lurda Groto. Kapelo de sankta puto Rotondan kapelon el la jaro 1696 super la akvofonto, kie laŭ legendo estis trovita mirakla statueto, konstruigis princo Pavel Eszterházy kaj barono Ján Macholányi, kiu estas kun sia familio bildigita sur la plafona pentraĵo. Por celebri la sanktajn mesojn estis en la kapelo starigita en la jaro 1722 baroka altaro. En la jaro 1877 estis antaŭ la kapelo lokigitaj statuoj de sankta Antonio ermito kaj sankta Paŭlo ermito. Kapelo de sankta Anna Tiu ĉi kapelo estas la plej malnova en Mariana valo. Estis ĝi konstruita en la jaro 1691 proksime de la preĝejo. Barokan altaron en internaĵo konstruigis estro de la hungara provinco Ludoviko Karlóczy en julio de la jaro 1717. Super enirejo estas surmura pentraĵo kun latinlingva surskribo, kiu en la traduko tekstas: Tiu ĉi kapelo estis konstruita honore al sankta Anna. Vi, ŝiaj honorantoj, kun kantoj prezentu viajn petojn. Estinta monaĥejo de Paŭlanoj Nuntempe ĝi funkcias kiel loko de la spiritaj renovigoj, spiritekzercoj, renkontiĝoj kaj seminarioj. La ekesto de la klostro sin ligas kun la jaro 1377, kiam estis metita la angula ŝtono de la gotika preĝejo. Kardinalo Kristian August, armeestro saksa, ĉefepiskopo de Esztergom kaj primaso de hungara regno elektis Mariatál (Marianka) kiel sian someran sidejon. En la jaroj 1711 – 1714 li rekonstruigis la tutan klostron. Kongregacio de Fratoj Konsolantoj el Getsemano kiel administrantoj de la pilgrimloko en la jaroj 1996 – 1998 realigis kompletan ĝian rekonstruon. Sanktigon de la Spiritekzerca Domo de la Senmakula Virgulino Maria realigis Mons. Ján Sokol, ĉefepiskopo de bratislava-trnava ĉefdiocezo, metropolito, la 8-an de decembro 1998. En la Spiritekzerca Domo okazos maje la renkontiĝo de la IKUE-anoj. Lurda Groto Originan lurdan groton antaŭ enirejo de la preĝejo konstruigis en la jaro 1900 paroĥestro Evarist Czaykowski. Lia posteulo Jozef Závodský ĝin forigis, por ke estu pli da loko antaŭ la preĝejo kaj konstruigis novan, pli grandan sur la deklivo de la faga arbaro. Pro sia neripetebla ĉarmo ĝi estas vizitata loko kaj la loko de preĝadoj. Surmure de la groto estas kelkdekoj da dankesprimaj tabuletoj. Mariana Vojo Ĝin formas ses kapeletoj konstruitaj en la jaroj 1723 – 1729. Ili kunigas la pilgriman sanktejon kun la fonto de la mirakla akvo. Ĉiu el la kapeletoj kaŝas gravan eventon el la vivo de la Virgulino Maria. Statueto de la Virgulino Maria de Tálen Laŭ legendoj ekestis la fama statueto de la Virgulino Maria de Tálen en la 11-a jarcento. Skulptis ĝin ermito, loĝanta en arbaroj de Tálen el piruja ligno. La statueto mezuras 42 centimetrojn. La preĝejo, kiun konstruigis Ludoviko la Granda, devus esti la sanktejo ĝuste por tiu ĉi statueto, kiun li mem alportis sur ĝies altaron. Ekde la jaro 1660 ĝi estis trifoje kronita per kronoj el pura oro. Dum turkaj militoj ĝin zorgeme gardis paŭlanoj. Statuoj de la sanktuloj En la pilgrimloka tereno troviĝas statuoj de ermitoj sankta Antonio kaj sankta Paŭlo (1736) kaj statuaro de sankta Johano Nepomuka (1754 – 1760). La civito Marianka Ĝi situas 220 metrojn super marnivelo, 11 km norde de Bratislava kaj 6 km sudoriente de Stupava, havanta 1100 enloĝantojn. Intima kontinueco inter kulto al la Virgulino Maria, graca statueto kaj nomo de la civito estas konfirmita ankaŭ per simileco de la historia simbolo – ĝi estas stiligita statueto de la Virgulino Maria de Tálen, akompanata per stelo. Karaj gefratoj, eble sufiĉe multe ni prezentis al vi la lokon, en kiu maje de la venonta jaro okazos la planata tritaga IKUE-renkontiĝo. Kadre de la renkontiĝo ankaŭ okazos vizito de la slovakia ĉefurbo Bratislava. Tiu ĉi sufiĉe frua informo estu por vi instigo por partopreno de la aranĝo, kiu promesas belajn kaj ankaŭ spirite riĉajn komunajn travivaĵojn. Vian partoprenon atendas Slovaka kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcioj. Ankaŭ nunjare en la monato majo, kiel pasintjare, okazis en la romkatolika preĝejo en la urbo Zruč nad Sázavou (Ĉeĥio) spiritaj ekzercaĵoj. Ilia gvidanto estis pola misiisto Tomasz Waściński – redemptoristo el Tasovice apud Znojmo. Ĉio estis belega – la predikoj, preĝoj, kantado, evangeliaj meditoj, ĉio estis bone kunligita kun la vivo en niaj familioj, edukado de la infanoj ktp. Kiam venis tempo por rozaria preĝo, proponis la kara nia misiisto Tomaso, ke ni ĝin preĝu en diversaj lingvoj. Granda surprizo por mi estis, ke en la plenplena preĝejo, kie ĉeestis la homoj de diversaj aĝkategorioj kaj profesioj, inter ili troviĝis preskaŭ neniu, kiu kapablis akcepti la donitan proponon. Aliĝis unu polino, proponanta preĝi la rozarion pollingve, la paroĥestro latinlingve, kaj mi, Slávka Hamajdová, esperantlingve kaj la ceteraj ĉeĥlingve. Kiam mi preĝis esperantlingve, ekestis mallaŭta zumado de la voĉoj, ĉar oni demandis sin reciproke, per kiu lingvo mi preĝas. Post la preĝo Esperanto estis fare de ĉiuj agnoske akceptita. Dankon al Dio! Jaroslava Hamajdová, Zruč nad Sázavou La ekologia situacio estas tre grava el tri bazaj kialoj: 1. Granda hompopulacio – sep miliardoj, ĝia denseco kaŭzas tiujn ĉi sekvaĵojn: malbonan aeron, rubaĵojn, bezonon de pligrandigita terareo por terkulturado, mallarĝigon de la vivomedio. 2. Ni estas malmodestaj kaj senĉese malkontentaj. Ekzistas monavideco kaj superkonsumado en la evoluintaj landoj. Kiel radiko de la ekologia krizo estas rigardata senfina pretendado en la definitive limigita mondo: snobismo, sopiro pri komforto, egoismo. La homoj pasigas multan tempon en magazenoj, por ne havi la tempon pensi pri la vivosenco. Instrumento de la monavideco estas la ekonomia kaj financa sistemo, kiu estas evidente la plej grava kaŭzo de la problemoj. 3. Ni estas potencaj – la detruema forto de la tekniko, teknologio de kemio kaj armiloj ekzistas kiel neniam antaŭe. Ofte ankaŭ okazas diversaj averioj kiel en Fukuŝima, Ĉernobyl, naftaj makulegoj ktp. Ekologia spuro estas simpla ilo por montri, kiel ni estas grandaj kaj kiel estas la mondo kompare kun ni malgranda, por montri gravecon de la nova ekologia ekonomio. Ni havas por nia dispono nur unu planedon kaj spite de tio ni volas vivi la vivon riĉan kaj prosperan. Ĉu tio estas ebla? Ĉio, kio el la naturo eniras en la ekonomian sistemon, fariĝos rubo. Estas necese demandi, kien estas tiu rubo donata, kie estas ĝia fina loko? La naturo havas ciklan mempurigantan kapablon, ĝi transformas la rubojn je fontoj, sed nuntempe ekestis la problemo, ke la naturo ne plu sukcesas niajn rubojn akceptadi. Elspezoj superas enspezojn – ni estadas per ŝuldo. La monon oni povas senlime presi, ĉar ĝi povas esti nur fikcia, sed la planedon ni havas nur unu, kaj sur ĝi oni ne povas vivi per ŝuldo. La loko sur la tersurfaco, kiun al ni la naturo donas, estas por unu persono 1,8 da hektaroj, sed la homo jam konsumas 2,2 da hektaroj. Ni estas do proksimume je 20 procentoj pli rapidaj, ol estas la regeneraciaj kapabloj de la naturo, do ni eluzas averaĝe 1,2 da planedoj – tio do estas la ekologia postsigno, konteltiro el la konto de la planedo, kiun devus ĉiu homo koni. Hans Christian Andersen
Estis iam potenca reĝino, en kies ĝardeno troviĝis la plej belaj floroj el ĉiuj jartempoj kaj el ĉiuj landoj de la mondo, sed precipe ŝi amis la rozojn, kaj tial ŝi havis la plej diversajn specojn de ili, de la sovaĝaj, simple odorantaj, ĝis la plej belaj luksaj rozoj. Ili kreskis sur la muroj de la kastelo, volvis sin ĉirkaŭ la kolonoj kaj fenestraj kadroj, plenigis la koridorojn kaj ornamis la plafonojn de ĉiuj salonoj; ĉiuj konkuradis inter si per sia bonodoro, formo kaj koloroj. Sed malĝojo kaj aflikto regis en la palaco. La reĝino kuŝis sur la lito de morto, kaj la kuracistoj sciigis, ke ŝi devas morti. “Kaj tamen ekzistas ankoraŭ savo por ŝi!”, diris la plej saĝa inter ili. “Alportu al ŝi la plej belan rozon de la mondo, tiun, kiu estas la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo; se ŝi ekvidos ĝin antaŭ ol ŝiaj okuloj senviviĝos, tiam ŝi ne mortos.” Kaj aperis junuloj kaj maljunuloj, de ĉiuj lokoj ĉiuflanke, kun rozoj, la plej belaj, kiuj kreskis en ĉiu ĝardeno, sed la postulata rozo ne estis inter ili. El la ĝardeno de la amo oni devis ĝin preni; sed kiu rozo en tiu ĝardeno estis la esprimo kaj la simbolo de la plej alta, plej pura amo? La poetoj kantis pri la plej bela rozo de la mondo, ĉiu nomis la sian. Kaj tra la tuta lando oni faris proklamon al ĉiu koro, kiu batis ame, proklamon al ĉiu rango kaj al ĉiu aĝo. “Neniu ankoraŭ nomis la floron!”, diris la saĝulo. “Neniu montris la lokon, kiu elkreskigis tiun floron en ĝia tuta beleco. Tio ne estas la rozoj de la ĉerko de Romeo kaj Julia aŭ de la tombo de Valborg, kvankam tiuj rozoj ĉiam bonodoras per legendoj kaj kantoj; tio ne estas la rozoj, kiuj elkreskis el la sangaj lancoj de Winkelried, el la sango, kiu elfluis el la brusto de la heroo dum lia morto por la patrujo, kvankam nenia morto estas pli dolĉa, nenia rozo estas pli ruĝa ol la sango, kiu tiam fluas. Tio ankaŭ ne estas tiu mirinda floro, por kies vartado homo dum multaj jaroj en sendormaj noktoj fordonas sian freŝan vivon en la soleca ĉambro de studado, la magia rozo de la scienco.” “Mi scias, kie ĝi floras,” diris unu feliĉa patrino, kiu kun sia malgranda infano venis al la lito de la reĝino. “Mi scias, kie troviĝas la plej bela rozo de la mondo, la rozo, kiu estas la esprimo kaj la simbolo de la plej alta kaj plej pura amo. Ĝi floras sur la ardantaj vangoj de mia dolĉa infano, kiam ĝi, fortigita de la dormo, malfermas la okulojn kaj ridetas al mi per sia tuta amo.” “Bela estas tiu rozo, sed ekzistas pli bela!”, respondis la saĝulo. “Jes, multe pli bela!”, diris unu el la virinoj. “Mi ĝin vidis; pli majesta, pli sankta rozo floras nenie, sed ĝi estis pala, kiel la folioj de la tea rozo. Sur la vangoj de la reĝino mi ĝin vidis; ŝi demetis sian reĝinan kronon kaj portadis mem en la longa nokto sian malsanan infanon, ploradis super ĝi, kisadis ĝin kaj preĝis por ĝi al Dio, kiel patrino preĝas en la horo de angoro.” Sankta kaj mirinde potenca estas la blanka rozo de malĝojo, tamen ĝi ne estas la savonta. “Ha, la plej belan rozon de la mondo ni vidis antaŭ la Altaro de Dio!”, diris la pia maljuna episkopo. “Mi vidis ĝin lumantan kiel vizaĝo de anĝelo. La junaj knabinoj iris al la tablo de Dio, renovigis sian baptan interligon, kaj tiam rozoj ruĝiĝis kaj rozoj paliĝis sur la freŝaj vangoj. Inter ili staris unu juna knabino, kiu rigardis supren al Dio kun la plena pureco kaj amo de sia tuta animo. Tio estis la esprimo de la plej pura kaj plej alta amo.” “La beno de Dio estu sur ŝi!”, diris la saĝulo, “tamen neniu el vi ĉiuj ĝis nun nomis la plej belan rozon de la mondo.” Tiam en la ĉambron eniris infano, la malgranda filo de la reĝino; la larmoj staris ĉe li en la okuloj kaj sur la vangoj; li portis malfermitan grandan libron, kiu estis bindita en veluro kaj havis arĝentan garnaĵon. “Panjo!”, diris la infano, “aŭskultu, kion mi legis!” Kaj la infano alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro pri tiu, kiu sin mem fordonis por la savo de la homoj, eĉ de la ankoraŭ ne naskitaj generacioj. “Pli granda amo ne ekzistas!” Tiam rozokolora lumeto aperis sur la vangoj de la reĝino, grandaj kaj klaraj fariĝis ŝiaj okuloj, ĉar ŝi vidis, kiel el la folioj de la libro leviĝis la plej bela rozo de la mondo, la bildo de tiu rozo, kiu elkreskis el la sango de Kristo sur la ligno de la kruco. “Mi ĝin vidas!”, ŝi diris. “Neniam mortas tiu, kiu ekvidis ĉi tiun rozon, la plej belan sur la tero.” (Ĝian sondosieron vi povas aŭskulti en: http://www.ipernity.com/doc/181031/12570245) En la listo de la landoj kun alta nombro da ateistoj sur la unua loko staras Ĉinio (47 %), Japanio (31 %) kaj Ĉeĥio (30 %). La esploron faris Gallup-instituto en 57 landoj de la mondo, en kiuj vivas 70 % de la tutmonda loĝantaro. La rilato al la religio ankaŭ koheras kun alteco de la enspezoj. Ju pli riĉaj estas la homoj, des malpli ili sin aligas al iu religio. Kath-net (Tiu ĉi konstato en la lasta frazo estas diskutinda. Laŭ ĝi devus la plej riĉaj homoj esti ĉinoj, post ili japanoj kaj la ĉeĥoj. En Ĉinio kaj Ĉeĥio tio grandparte estas rezulto de la forta longjara kontraŭreligia batalo de la komunistaj regantoj kaj nuntempe tio estas rikolto de la liberalismo). La revuon Dio Benu mi legas kaj relegas, ĝuante la enhavon kaj etoson kristanan. Nun mi interesiĝas pri insuloj de Estonio. Mia edzino naskiĝis sur la Insulo Saaremaa kaj mi tre ŝatas la insulon. Apude estas kelkaj malgrandaj insuloj. Unu el ili – Vilsandi – havas nur tridek loĝantojn, sed areon de teritorio preskaŭ naŭ kvadratkilometrojn, plejparte rokojn, okcidente de Saaremaa en Balta Maro. Mi havas kontaktojn kun la insulo Vilsandi, kaj pri ĝi mi verkis kelkajn poemetojn. Jen unu el ili: Preĝo pri Insulo Vilsandi Animoj niaj
vokas Dion, Insulon nian
gardu, Dio,
IKUE – Katolické sekce ČES Článek 1 Český esperantský svaz (dále jen Svaz) zřídil 7.4.1990 sekci katolických esperantistů (dále jen Sekce). Sekce sdružuje na dobrovolném základě členy Svazu, kteří souhlasí s úkoly a cíli Sekce. Na výborové schůzi Svazu v Praze dne 10.12.1994 byl schválen organizační řád a název a sídlo Sekce. Rozhodnutím výboru Svazu ze dne 5.1.2005 byl Sekci vydán Registrační list o její právní subjektivitě s následnými registracemi u Českého statistického úřadu a Finančního úřadu. Článek 2 Název:
- česky: IKUE
– Katolická sekce ČES Článek 3 Sekce plní
tyto úkoly: Článek 4 1. Sekce
pracuje podle ročního plánu. Článek 5 1. Členství v
Sekci je dobrovolné. Článek 6 1. Nejvyšším orgánem Sekce je výroční členská schůze, která se koná obvykle jednou ročně, nejméně však jednou za tři roky. O termínu konání a programu členské schůze je informován Svaz. Výroční členské schůze se mohou zúčastnit všichni členové Sekce, i nečlenové Svazu, avšak bez práva hlasování. Úkolem
výroční členské schůze je: 2. Výbor je nejvyšším orgánem Sekce v době, kdy nezasedá výroční členská schůze. Je minimálně tříčlenný: předseda, místopředseda a hospodář – účetní. Výboru přísluší vykonávat všechny úkoly, které nejsou vyhrazeny výroční členské schůzi nebo předsedovi Sekce. Výbor Sekce se schází podle potřeby. K plnění určitých úkolů může výbor Sekce jmenovat dočasné nebo trvalé komise Sekce. Výbor také rozhoduje o členství Sekce v tuzemských a zahraničních organizacích. Tato rozhodnutí předkládá výboru Svazu. Za výbor Sekce jedná navenek předseda Sekce nebo jím pověřený člen výboru. Předseda je statutárním orgánem a za svoji činnost je odpovědný výboru Sekce a výroční členské schůzi. Článek 7 1. Sekce vede
řádnou účetní agendu dle platných zákonných předpisů. Článek 8 Na základě návrhu výboru Sekce byl organizační řád schválen výborem Svazu na výborové schůzi 26.9.2012 a tímto datem nabývá platnosti. V Břeclavi, 27.9.2012 Souhlas výboru Svazu: Ing. Vladimír Dvořák, předseda svazu Kiam mi perbicikle komence de la ĉi-jara septembro vagis en bela sunplena somerfina tago tra mia naskiĝregiono, mi traveturis la vilaĝon Pivín sur la kampa vojo direkten al arbareto de Skalka super malgranda, sed per sia kuracloko fama vilaĝo Skalka. En ripozinvita trankvila medio de la kuracloka areo mi ripozis kaj refreŝiĝis per akvo el sulfur-alkalecaj fontoj kaj en la rememoroj mi ankoraŭ revenis al jam okazintaj tri aranĝoj de la esperantistaj kluboj el la urboj Přerov, Olomouc kaj Prostějov, kiujn ni en tiu ĉi trankvila medio organizis. Unu el la instigoj, kial ni por la okazantaj renkontiĝoj elektis ĝuste tiun ĉi regionon de la Meza Haná, estis la fakto, ke ĉi tie, en du kilomentrojn malproksima vilaĝo Čelčice (Ĉelĉice), certan tempon loĝis, edziĝis tie kaj aktive laboris nia kolego, esperantisto el E-klubo de Olomouc kaj membro de IKUE Inĝ. Jozef Novák, kiu estas tie entombigita. Pro la nunjara komuna, tre sukcesa aranĝo de la menciitaj esperantistaj kluboj, tre zorgeme preparita precipe fare de loka samideano Ladislav Částečka el EK Přerov, okazinta la 16-an de junio 2012 en la urbo Lipník super rivero Bečva, niaj esperantistoj nunjare ne plu povis komune viziti la vilaĝojn Čelčice kaj Skalka. Aperis en mi ideo, ke eble estus bonfaraĵo eluzi belan varman veteron somerfine, por viziti iutage lokon de la lasta ripozo de nia amiko Jozefo Novák en Čelčice, kaj per formo de libervola „delegitaro“ ankaŭ nunjare honorigi lian memoron almenaŭ simbole per bruligo de la kandelo kaj preĝo super lia tombo. La ideo estis realigita, por ĝi mi sukcesis el EK de Olomouc varbi s-anojn Jan Duda kaj Ladislav Láni, kaj tial ni interkonsentiĝis, ke la vizitojn de la tombejo en Čelčice kaj sekve de la kuracloko Skalka ni realigos la 17-an de septembro 2012. Tiel ni tri reprezentantoj honorigis memoron de nia kunfrato, bruligis verdan „Esperantan“ brulilon kaj ankaŭ dokumentis tiun ĉi eventon. Poste ni perpromene direktis al du kilometrojn fora Skalka, kaj ĉar estis bela vetero kaj kontentiga videbleco, mi rekomendis al miaj du kolegoj, ke ni preteriru la vilaĝon ĝis la arbaretoj kun du fiŝlagetoj kaj kun belega elvido en la ĉirkaŭaĵon, al la urboj Prostějov, Olomouc kaj Přerov, poste pluen al montoj de Sankta Hostýn kaj famaj pilgrimaj sanktejoj de Sankta Kopeček (Sankta Monteto) kaj Dub super rivero Morava. Okcidentflanke estas bone videbla proksima televid-elsendilo sur la altaĵo „Předina“ kaj ankaŭ montetaro de Drahany. Tiun ĉi tempe eĉ korpe ne tro klopodan promenon ni bonsukcesis kaj al Skalka ni revenis per alia direkto flanke de la vilaĝo Pivín. La tuta malgranda vilaĝo Skalka kaptas la atenton de la vizitantoj per flora dekoracio, unuavide estas evidente, ke ĉi tie loĝas diligentaj, laboremaj homoj kaj ke ili zorgas pri bontenado, modernigo eĉ konstruo de siaj domoj, sed ankaŭ pri sia ĉirkaŭaĵo ofte troviĝanta en multdiversa bone prizorgata floraro. Tial la civito ricevis en la jaro 2009 honorigon, t.n. „Premion de Fulín“ kaj aŭguste de la nuna jaro estis Skalka honorigita per transdono de „Oranĝa Rubando“ fare de reprezentantoj de la Regiono Olomouc. Ankaŭ ni trarigardis modernigitan konstrukomplekson de la kuracloko kun oferto de diversaj banoj kaj proceduroj. La trarigardon de la kuracloka funkciado tre volonte ebligis al ni kun kvalifikita klarigo tiea laborantino kun sincera invito por iu el la proceduroj. Al ŝi kaj al la Civita Oficejo, en kies kompetenteco la konstrukomplekso kaj funkciado de la kuracloko apartenas, direktas nia kora kaj sincera danko. La tuta areo de la kuracloka parko vekas bonan impreson de la konstanta zorgo pri la verdaĵaro, fontoj de la mineralakvoj, irejoj kaj ludejo por la infanoj, kiuj estas konstante pure konservataj. Pri bona sono de gastronomia establo „U pramene“ (Ĉe Fonto) kun oferto de bongustaj manĝoj ni jam kelkfoje konvinkiĝis, do ankaŭ ĉi-foje, kaj kun apetito ni trinkis post agrabla promeno ne nur el guste specifaj kuracaj fontoj, sed ankaŭ el famoza bierfonto de Haná – el la urbo Litovel. Nia mallonga vizito de Skalka kaj ankaŭ de la tombejo en Čelčice nin denove refreŝigis, ni forveturis kun bona humoro kaj kun sento de bele travivitaj kelkaj horoj en belega, trankvila medio de la malgranda kuracloko de la regiono Haná. Se vi ankoraŭ ne vizitis Skalka-n, mi rekomendas okaze de vojaĝo tra Meza Haná mallongan ĝian viziton, vi ne elreviĝos. Václav Nosek prizorgata de frato Max Kašparů J J JAlveninte hotelon, vojaĝanto eksciis, ke je lia dispono estas komputilo konektebla kun Interreto. Do li tuj rapidis sendi retmesaĝon al sia edzino. Tamen li mistrafis klavon, kaj sendis la mesaĝon al alia homo, anstataŭ al sia edzino. Lian mesaĝon ricevis vidvino, kiu ĵus revenis el la entombiga ceremonio de sia edzo. Apenaŭ finleginte la mesaĝon, ŝi svenis. Ŝia filo alveninte hejmen ekvidis ŝin falintan apud la komputilo, sur kies ekrano legeblis la jeno: “Kara edzino, mi alvenis bonfarte. Certe vi surpriziĝas, ke mi sendas la mesaĝon al vi per elektronika poŝto. Montriĝis, ke tie ĉi estas komputilo, per kiu oni povas sendi mesaĝojn al siaj karaj homoj. Mi ĵus alvenis, kaj certiĝis, ke ĉio jam estas preta, por akcepti vin en la venonta vendredo. Mi ege volas revidi vin, kaj mi esperas, ke via vojaĝo estos tiel trankvila, kiel la mia.” (Transprenita el Inko marto-aprilo 2012) J J J La biero enhavas la vitaminon B Se vi trinkos unu la bieron, tio estas la vitamino B1Se vi trinkos du la bierojn, tio estas la vitamino B2 Se vi trinkos ses la bierojn, tio estas la vitamino B6 Se vi trinkos dek du la bierojn, tio estas la vitamino B 12 Kaj se vi trinkos tutan barelon, tio estas jam B-komplekso. En la 14-a de novembro festos sian gravan vivjubileon longjara membrino de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio fratino Bohuslava Pelclová (1922) el Šternberk. Al la kara fratino Bohunka la Diajn gracojn kaj benojn en la pluajn vivojarojn deziras la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Milí bratři a sestry, letošní rok se blíží ke svému konci. V úvodním slově jsem stručně vzpomněl krásné a duchovně bohaté akce letošního roku, kterých jsme se měli možnost zúčastnit. Škoda, že se jich nezúčastnilo více členů naší sekce. Vím, že existují různé překážky, které mnohým nedovolují se akcí zúčastňovat. Někteří však určitě mohou, ale váhají se svou účastí, která by je určitě povzbudila a duchovně obohatila. To lze napravit v příštím roce. V měsíci máji, zasvěceném P. Marii Královně máje, se uskuteční setkání katolických esperantistů na Slovensku v Mariánce u Bratislavy. Toto důležité slovenské poutní místo Vám stručně představujeme na stránkách 100-102, abychom Vás povzbudili k účasti. Určitě to bude opět setkání, které účastníky duchovně povzbudí, a dodá jim sílu k překonávání obtíží života naší doby a také nové odhodlání k aktivní činnosti v naší sekci. Podrobnější informace a přihlášky obdržíte v příštím čísle Dio Benu v únoru 2013. V příštím čísle se také dozvíte, kde v příštím roce bude možnost zúčastnit se kongresu IKUE, případně také setkání katolických esperantistů i v naší zemi. Také Vás chci povzbudit v poslouchání vysílání Vatikánského rozhlasu, který v esperantu pravidelně vysílá už déle než čtvrt století, v současné době vždy večer v neděli, ve středu a čtvrtek. Rádiové vysílání na středních i krátkých vlnách bylo ukončeno, protože v dnešní době je nahradil kvalitní satelitní příjem a kvalitní příjem bez jakýchkoliv rušících vlivů na internetu <http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp> Velikou výhodou je, že nemusíte poslouchat přímo ve vysílacím čase, ale i kdykoliv po něm. Aby toto vysílání v esperantu nepostihlo osud esperantských vysílání jiných rozhlasových stanic, je potřeba na vysílání poslat krátkou zprávičku na mailovou adresu <esperanto@vatiradio.va>. Předem díky všem, kteří takto podpoříte pokračování vysílání Vatikánského rozhlasu v esperantu. Velmi děkuji těm, kteří v tomto roce poslali finanční příspěvek sekci. Těm, kteří zatím tak neučinili, přikládáme poštovní složenku. Sekce má od pololetí založený účet u peněžního ústavu FIO banky, který nejvýhodněji poskytuje své služby. Nové číslo účtu je uvedeno dole v tiráži. Všechny služby týkající se sekce jsou prováděny zdarma a s finančními prostředky je maximálně šetrně nakládáno, což nám zaručuje bezproblémové vydávání našeho časopisu i v příštím roce. Náš časopis nese název Dio Benu, kterým svoláváme požehnání všem, kteří jsou jeho čtenáři. Ať nás Boží požehnání doprovází i příští rok, přeje bratr Miloslav Šváček. Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.8.2012 ĝis la 31.10.2012: Adamík František, Částečka Ladislav, Duda Jan, Dzuňová Anna, geedz. Filip Míša k Liba, Haupt Rainer, Hromadíková Irena, Jemelka František, Kalinová Šárka, Kašpárek Jan, Krejčíř Antonín, Kronshage Anton, Nosek Václav, Mons. Zimmerer Hermann. Tre koran dankon!Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2012 (22) - číslo 4 (88). ISSN 1803-8387 |