Karaj gefratoj, la tri belaj kaj tre sukcesaj nunjaraj aranĝoj jam okazis. Temas pri la maja renkontiĝo de la ekstendaranoj – la partoprenintoj de la naŭ katolikaj E-tendaroj okazintaj en la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento, perforte likviditaj fare de la komunista polico, fifama StB. La renkontiĝon partoprenis surpriza nombro de la partoprenintoj eĉ post tiel longa tempo, el kiuj kelkaj ĝis nun estas fidelaj membroj de nia IKUE-Sekcio. Dua tre bela estis la renkontiĝo en la semajnfinaj tagoj komence de la monato junio en la urbeto Žirovnice, kiu tie okazis jam la trian fojon. La dankon de la partoprenintoj meritas precipe la komitatanino de nia sekcio fratino Hana Pospíchalová, kiu preparis por la partoprenantoj kadre de la renkontiĝo tre belan tuttagan ekskurson al la urbo Dačice kun agrabla programo kaj viziton de pilgrimloko Kostelní Vydří. Kaj kompreneble la plej grava, tre bone organizita kaj spirite tre riĉa, estis la 65-a Kongreso de IKUE okazinta julie en la sudhungaria urbo Pécs, kiun el nia lando partoprenis 11 personoj. Ĝi verdire meritas nian la plej grandan atenton, tial ni al ĝi disponigis ĉiujn kvar kolorajn kovrilpaĝojn, por pliproksimigi al vi tiun ĉi kongresan semajnon. Ĝiaj ĉeforganizantoj estis vicprezidantino de IKUE fratino Marija Belošević el Kroatio kaj la loka pastro Attila Szép, la episkopa kanceliero. Pastro Attila Szép estas konata al multaj ekstendaranoj de la okazintaj IKUE-tendaroj en Sebranice, ĉar kelkajn el ili li partoprenis antaŭ ekstudo en la porpastra seminario. El tre riĉa kongresa fotodokumentaro espereble baldaŭ aperos ankaŭ dokumenta prezentaĵo, kiu en iu estonta sekcia renkontiĝo pli detale pliproksimigos al vi la tutan riĉenhavan kongresan vivon. Mi do deziras al vi agrablan legon pri tiuj ĉi aranĝoj, sed mi esperas, ke ankaŭ la ceteraj artikoloj kaptos vian atenton. Kaj ne forgesu, ke volonte ni publikigos sur la paĝoj de nia revuo ankaŭ viajn artikolojn. Frate vin salutas kaj Dian benon elkore al vi deziras via frato Miloslav Šváček Estas agrable, se iu nin konsolas, sed la konsolon ni povas difini kiel statikan fenomenon. Mi estas ĉi tie apud vi kaj vi konsolis min. Per tio vi ja multe al mi helpis, sed mi bezonas en tiun novan vivon helpon. Ne sufiĉas, se la patrino la infanon nur naskis, ŝi ankaŭ devas la infanon akompani. Kaj la akompanado estas tiu helpo. Kaj tion oni ankaŭ hodiaŭ rekomendas en medicino, en la medicino de la okcidentaj landoj kaj certe tio post la tempo venos ankaŭ al ni. Antaŭ la morto la malsana homo ricevas sian akompananton, kiu kun li aŭ ŝi portas ĉion dum la dudek kvar horoj ĉiutage. La malsanulo, ĉe kiu estis trovita mortiga malsano, sin turnas al iu sanitara laborulo en kiu ajn hierarĥia posteno kaj postulas lin pri la funkcio de la akompananto. Kaj tiu lin akompanas, ĉiam helpas. Kaj al tiu ĉi fakulo la paciento povas sin turnadi dudek kvar horojn ĉiutage ĝis la lasta elspiro. Kaj la mondo opinias, kion mirindan ĝi elpensis. Kian psiĥoterapion, kian animan subtenon, sed la eklezio jam du mil jarojn proponas tiun helpon en formo de la akompanantino, kiu estas la Virgulino Maria. Se ni do rigardos la modernan mondon kaj per tiu moderna mondo de ĝi malŝatatan kristanismon, do ni konstatos, ke tiu ĉi mondo laŭ la kristanoj simiumas. El pekkonfesejo la nekredema mondo faris psiĥoanalizon, el konsolantoj de la afliktitoj ĝi faris telefonlinion de la fido kaj el la helpantino de la kristanoj ĝi faris la hospitalan akompanant(in)on. Sed la vero restas, ke se du faras la samon, la samo tio ne estas. Ĉar la spiritan dimension havas tiu, kiu naskis Filon de Dio. D-ro Max Kašparů En la libro Chuť žít (Vivemi), paraleligas aŭtoro la homaron de la nuna mondo al grupo da ekskursantoj survoje al la montoj. Post certa tempo de la supreniro komencas sin esprimi tri homspecoj. La unuaj bedaŭras, ke ili ekiris. La ekskurso certe ne valoras al tiom da peno, laciĝo kaj risko. Ili revenas en komforton de la montara kabano. La duaj male nenion bedaŭras. Ili ĝojas, ke estas bela vetero kaj plezuriĝas per la naturo. Ili supreniras pli kaj pli supren. Sed kial iri inter nudajn rokojn? Ĝuste ĉi tie estas mola razeno kaj la plej bona elvido. Ili kuŝiĝas, elpakas manĝo-provizojn kaj laŭeble plej longe ili klopodas ĝui belan tagon kaj ekskurson. Poste estas ĉi tie ankoraŭ tria grupo: veraj montgrimpantoj. La homoj, kiuj ne pensas pri komforto nek pri laciĝo. Ili supreniras fascinitaj per montosupro, kiun ili decidiĝis atingi. Tiujn tri homspecojn ni povas fakte vidi ĉie en la mondo. La plej malgajaj estas tiuj la unuaj, la homoj teditaj kaj naŭzitaj per la vivo, pesimistoj kaj skeptikuloj, lacigitaj kaj sen fajrero de elano, sen motivo por la vivo. Ĉu do vivo valoras por tiom da penado kaj turmentado? En la duan grupon apartenas eble plejmulto de la homoj. Ili kondutas vivece rilate al la vivo kaj la mondo. Ili kapablas labori, entrepreni, konstrui, laboregi, iri antaŭen. Sed ilia horizonto havas limojn. Ne atingas pli ol la limojn de la surtera vivo. Farti bone, ĝui ĉion agrablan, kion la vivo disponas, certigi kaj loĝigi sin. Al la tria grupo devus sendube aparteni ĉiu kristano. Se li apartenas al la alia grupo, li povas esti por Kristo kaj la eklezio pli ofte ŝarĝo ol kontribuo. En Jesuo Kristo al ni ekbrilis la plej alta pinto de la homeco, belo, grandeco kaj perfekteco de la homo. Tiu pinto “volas altiri ĉiujn al si” (Joh 12,32). La vojo al ĝi estas certe abrupta kaj klopoda. Estas necese por ĝi liberiĝi de ĉiu senbezona balasto. La allogeco de la pinto estas do en senkompata malakordo kun la tera altireco. Episkopo Josef Hrdlička SE MI NE ESTUS KATOLIKO Se mi ne estus katoliko kaj mi volus trovi la aŭtentikan eklezion, tiam mi serĉus tiun, kiu hodiaŭ ne volas konsenti kun la mondo. Eĉ male mi starigus al mi la demandon: pri kiu eklezio estas hodiaŭ la mondo plej multe malkontenta. Se hodiaŭ Kristo estas vere en la eklezio, Li devas esti en tiu institucio ĉiam malamata, tiel kiel Li estis malamata, kiam Li vivis surtere. Se vi volas hodiaŭ trovi Kriston, serĉu la eklezion, kiu tute ne akordiĝas kun la mondo. Serĉu la eklezion, pri kiu la homoj de la nuna mondo plendas, ke ĝi ne estas sur la alteco de la tempo. Ĉar ĝuste tiel akuzadis izraelidoj nian Sinjoron, ke Li estas senscia kaj ke Li ne estas klera. Serĉu la eklezion, kiun la homoj primokas, ke ĝi estas el la sociala vido malplivalora. Ĉar ĝuste tiel oni primokis nian Sinjoron, ke Li estas el Nazareto. Serĉu la eklezion, al kiu la homoj antaŭmetas, ke kun ĝi estas diablo. Ĝuste tiel oni akuzadis nian Sinjoron, ke Li estas obsedita de Belzebubo, la plej alta diablo. Serĉu la eklezion, kiun volus fanatikuloj pere de Dia nomo ĉesigi. Ĉar sammaniere ili alnajligis la Sinjoron sur la krucon opiniante, ke per tio ili servas Dion. Serĉu la eklezion, kiun la mondo defundamente rifuzas, ĉar ĝi pri si asertas, ke ĝi estas neeraripova. Tiel same Pilato rifuzis Kriston, ĉar Li pri si diris, ke Li estas Vero, kaj tiel same rifuzadas la malbonaj homoj akcepti nian Sinjoron. Fulton Sheen, Rom Kurier 1/2008 De la 14-a ĝis la 21-a de julio 2007 okazis la 65-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista en la hungara urbo Pécs. La ĉefa temo de la kongreso estis: “Mi kredas je unu Dio” ligita al la Jaro de la Kredo 2012-2013. En la Kongresa Libro pri ĝi tekstas jeno: “Papo Benedikto la 16-a starigis la “Jaron de la Kredo”, kiu estu favora okazo, por ke ĉiuj fideluloj komprenu pli profunde la fundamenton de la kristana kredo kaj la certecon de la kompleta kredo de la Eklezio, fronte al la necertecoj proponataj de la nunaj historia periodo kaj socio. La klareco kaj la beleco de la kredo iĝas lumanta la vivon de la homo ankaŭ hodiaŭ! Kaj tio okazas aparte, kiam ĝin prezentas entuziasmaj kaj entuziasmodonaj atestantoj. Ankaŭ ni, la esperantistaj katolikoj, estas vokataj doni ĉi tiun ateston, ne simple, ĉar ni estas membroj de asocio oficiale agnoskita de la Eklezio, sed ĉefe kiel kristanoj, kiuj devas disvastigi mesaĝon de la espero. Temas pri la tasko ne facila: necesas pli konvinkita sindevigo por remalkovri la ĝojon kredi kaj por retrovi la entuziasmon. Al tio strebos nia kongreso: disponigi, danke al niaj paŝtistoj kaj kleruloj, la eblecon kompreni la irendan vojon, interŝanĝi spertojn, eklerni el la paŝtista instruo de la Eklezio kaj ankaŭ klopodi distingi la manieron, laŭ kiu ni povas kontribui al la nova evangelizado surbaze de nia aparta karakterizo – la uzo de la Internacia Lingvo. Nin helpos certe la partopreno en la Eŭkaristio, la preĝado kaj la religiaj meditoj, kiuj akompanos kaj kronos niajn kongresajn tagojn. La espero estas, ke nia arigo povu doni al ni pli kaj pli grandan konscion, ke ankaŭ ni – kiel laikoj, kiel kredantoj kaj kiel esperantistoj – havas nemalhaveblan rolon en la misio de la Eklezio, kaj ke el spirite riĉa kunestado povu naskiĝi nova elano, kiu realigu iniciatojn kaj programojn, kiuj helpu nin ĉiujn daŭrigi nian ateston.” Sabate la 14-an de julio la kongresanoj atingis la kongresurbon Pécs. Je la 18-a horo okazis en franciskana preĝejo sankta meso. Post vespermanĝo kolektiĝis la kongresanoj en salono de Ŝtona Muzeo apud la katedralo, kie okazis solena malfermo de la kongreso, kiun partoprenis ankaŭ la episkopo de la diocezo Pécs Mons. D-ro György Udvardy. Jen lia saluta alparolo: “Plene de amo mi salutas en la urbo Pécs vin, niajn karajn gastojn, la partoprenantojn de la kongreso de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Grandan ĝojon kaŭzas al ni, ke vi en la nuna jaro elektis ĝuste nian urbon kiel lokon de via aranĝo. Antaŭ 100 jaroj okazis en Hungario la unua kongreso de IKUE en Budapeŝto, sed Pécs nun por la unua fojo estas gastiganto de tiu ĉi elstara kongreso. La urbo Pécs, kaj aliaj urboj kaj vilaĝoj de la diocezo, havas sennombrajn monumentaĵojn el la komenca periodo de la kristanismo, kiujn ankaŭ vi povos rigardi. La kristana kredo kreas kulturon, en kiu ĉiu popolo, gento povas senti sin kiel hejme, povas rigardi ĝin kiel propraĵon kaj povas ankaŭ ĝin formi. Tion ni atestas kaj observas en la urbo Sopianae en la Romia Imperio, en la hodiaŭa Pécs, kie ni vidas la postsignojn de la sanktigo de la paganaj kultoj kaj kutimoj fare de la kristanoj, la postsignojn de „la vestigo en Kriston” en la memoroj de la tie ĉi malkovritaj preĝejoj kaj entombigaj lokoj. Elstare bela elemento de tiu kulturkrea agado estas la frata komunumo kaj la komuna lingvo bazita sur la agoj de la amo, estante speciala elemento de la sperto de la unueco, la lingvo, kiu estas fundamente kaj esence la lingvo de la amo. Tiu komuna lingvo estas unuavice la faraĵo de la Spirito. La Spirito de la Dio faras ja la unuecon. Tiun unuecon, kiun Jesuo deziris kaj per sia ofero realigis. Ĉiu, kiu portas, konstruas tiun unuecon kaj laboras por ĝi, tiu servas kiel infano de la Eklezio. Estas ĝoje vidi, ke la partoprenantoj de la kongreso estas kune laŭ tiu nova maniero de la frateco kaj unueco, ekkonante unu la alian, kultivante novan komunan lingvon, formante kulturon pere de la lingvo Esperanto. Pere de tiu lingvo, kiu disponas pri la adekvata aprobo de la oficejoj de la Sankta Seĝo, por la riĉigo de nia kristana kredo kaj kulturo. Mi deziras, ke tiu ĉi kongreso servu la spiritan, animan riĉiĝon de la alte respektintaj partoprenantoj, la enprofundiĝon en nia kristana kredo. Precipe bonan okazon donas al tiu la destinita temo de la kongreso: „Mi kredas je unu Dio”, kiu donas bonan eblecon por la preparo al la Jaro de la Kredo. La beno de Dio akompanu la strebojn kaj laborojn de la partoprenantoj, prelegantoj, organizantoj de tiu ĉi kongreso! Fartu ege bone en Pécs kaj en la diocezo Pécs!” Dimanĉe la 15-an de julio okazis unue prelego de la IKUE-sekretario frato Carlo Sarandrea pri la apostola letero “Porta Fidei” de la Papo Benedikto la 16-a, per kiu li anoncis Jaron de la Kredo. Sekvis vizito de la prakristana tombejo - la katedrala ŝtonmuzeo. Posttagmeze okazis trarigardo de la superba Katedralo de sanktaj Petro kaj Paŭlo, ĝia trezorejo kaj kripto. Post preĝo de sankta rozario okazis en la katedralo la inaŭgura sankta meso. Post ĝi sekvis trarigardo de la episkopa palaco kaj prelego en ĝia konferenca salono fare de geedza paro Rita Rössler-Buckel kaj Franz-Georg Rössler el Germanio pri “Liszt Ferenc kaj la koncepto de la muzika unueco.” Vespere okazis orgenkoncerto de la muzikisto – estrarano de IKUE frato Stefan Lepping el Germanio en franciskana preĝejo: Bach, Boehm, Buxtehude – tri germanaj orgen-majstroj el baroko. Lunde la 16-an de julio okazis tuttaga pilgrimo al Máriagyűd – la plej granda Maria-pilgrimejo en Hungario. Fine de la sankta meso okazis renovigo de la sinkonsekro al la Virgulino Maria kaj kalvaria krucvojo. Posttagmeze okazis vizito de la urbo Siklós. Post la tagmanĝo okazis trarigardo de la urbo, de la preĝejo kaj la fortikaĵo de Siklós. La tria vizitloko estis Villány – la plej evoluinta vinber-regiono en Hungario. En Villány okazis vizito de Villánykövesd – Vinkatedralo, la “Batthyány Kelo”, ravanta la vizitantojn pro la giganta dimensio, monumentaj gotikaj arkoj, kolonoj kaj tre bonkvalitaj vinoj. Marde la 17-an de julio okazis antaŭtagmeze ĝenerala kunsido de IKUE. Posttagmeze frato Carlo Sarandrea realigis komputilan kurson. Post ĝi la kongresanoj kolektiĝis en najbara preĝejo – iama moskeo de paŝao Gazi Kasim, la plej grandioza produkto de turka-islama arkitekturo en Hungario. Ĝi situas sur la Placo de Széchenyi en la urbocentro, najbare de cisterciana gimnazio de Ludoviko la Granda kaj ĝia kolegio, en kiu loĝis la kongresanoj kaj en kiu ankaŭ okazis parto de la kongresaj programoj. Surloke de la iama moskeo kaj la nuntempa katolika preĝejo estis konstruita en la 12-a jarcento gotikstila preĝejo de sankta Bartolomeo. Post la turka okupacio de la urbo ĝi estis detruita kaj la paŝao Gazi Kasim sur tiu loko konstruis grandan moskeon. Post elpelo de turkoj la jezuita ordeno trakonstruis ĝin je preĝejo memore al la Virgulino Maria. Tie okazis “Muzika horo por orgeno kaj fluto kaj la kantado” gvide de Rita Rössler-Buckel kaj Franz-Georg Rössler. Sekvis rozaria preĝo kaj la sankta meso. La vespermanĝo kaj gaja vespero okazis en episkopa vinkelo kun trinkado de la bongusta ruĝa vino el tiu ĉi vinkelo. Merkrede la 18-an de julio la kongresanoj kolektiĝis en episkopeja ĉambrego de Ladislao Kocsis, en kiu okazis unue prelego de pastro Attila Szép – la episkopa kanceliero de Pécs pri sankta Maŭro – episkopo kaj ĉiela protektanto de diocezo Pécs, post li prelegis frato Stefan Lepping pri: Unu Dio, unu Eklezio, multaj kredoj, unu homaro. Tria preleganto estis D-ro Gottfried Noske el Germanio, kiu en sia prelego okupiĝis pri la 1-a volumo de la libro de la Papo Benedikto la 16-a “Jesuo de Nazareto”. Fine okazis projekciado de Miloslav Šváček pri la IKUE-kongresoj en Parizo 2010 kaj Zagrebo 2011. Posttagmeze pere de la urba strattrajneto okazis unuhora vizito de la urbo Pécs, kaj post ĝi vizito de Muzeo Zsolnay, kie estas daŭra ekspozicio de ornamaj objektoj, kiujn produktadis fabriko de Nikolao Zsolnay, komercisto de Pécs. La reston de la tago oni povis eluzi por vizito de la urbaj vidindaĵoj akompane kun lokaj esperantistoj. Ĵaŭde en la konferenca salono de la episkopa palaco okazis tri prelegoj. La universitata kapelano, profesoro de la loka teologia altlernejo sac. Viktor Nyúl prelegis pri “Kredo en la Sankta Skribo”. Sekvis prelego de s-ino Ágota Kirschné pri “Kredo kaj racio”. La tria preleganto estis sac. Attila Szép preleganta pri “Paŭlanoj – la ununura hungara vira ordeno”. Posttagmeze okazis eksterurba vizito unue al la urbo Bátaszék, al kiu la hungara reĝo Géza la 2-a alvokis cistercianojn en la jaro 1142. La invadintaj tataroj ruinigis ilian monaĥejon. Komence de la 18-a jarcento estis super la iama abatejo konstruita nova baroka preĝejo. La nuna preĝejo de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria estis en novgotika stilo konstruita ĉirkaŭ la jaro 1900. La preĝejo estas unu el la plej altaj en Hunagrio. Post vizito de la urbo Bátaszék okazis vizito de la urbo Szekszárd. Unue okazis vizito de la urbocentra preĝejo de Ĉieliro de Jesuo kaj poste vizito de la romkatolika preĝejo de Sankta Mikaelo en Szekszárd-Újváros (Novurbo), kie okazis la sankta meso intence de la mortintaj IKUE-anoj. En tiu preĝejo ekde la jaro 2003 ĝis sia morto la 22-an de majo 2012 kiel konstanta diakono plenumis la servon longjara fidela kaj aktiva IKUE-ano János Kirsch, paroĥa direktoro. Post la sankta meso okazis apud la preĝejo inaŭguro de la tabulo honore al li. Post vespermanĝo en Kolping-lernejo dum reveno okazis ankoraŭ vizito de la tombo de nia frato diakono János Kirsch. Vendrede la 20-an de julio en la konferenca salono de la episkopa palaco okazis prelego de ĝenerala vikario, kanoniko kaj paroĥestro de la katedrala paroĥo Mons. Balász Garadnay je la temo: La lumo de kredo konsumas la mallumon. Post li okazis lumbildprezentado de Rita Rössler-Buckel kaj Franz-Georg Rössler pri “Lumo fine de la mondo” – pri sanktjakoba vojo tra Lourdes, Fátima kaj Montserrat al Santiago de Compostela. Fine fratino Marija Belošević – viprezidantino de IKUE prezentis filmon “Kredo”, direktilojn por la “Jaro de la Kredo” kaj novajn eldonaĵojn. Posttagmeze okazis Kalvaria Krucvojo sur Kalvaria Monteto kaj revene vizito de Esperanto-parko. Vespere okazis adiaŭa vespero. Sabate la 21-an de julio post rozaria preĝo kaj danka sankta meso en katedrala kapelo de Corpus Christi estis finita la 65-a Kongreso de IKUE. Temas pri tre bela kongreso kaj tre bone organizita danke al pastro Attila Szép, la episkopa kanceliero de Pécs kaj fratino Marija Belošević – vicprezidantino de IKUE. La kongreso enviciĝis inter tre belajn kaj sukcesintajn kongresojn de IKUE. Koregan dankon al vi – pastro Attila kaj fratino Marija! Miloslav Šváček Ano de Kunviva Rozario el Kongolando urĝe petas preĝojn Anoj de Kunviva Rozario, kiun preĝas ĉiutage multaj IKUE-anoj por gravaj bezonoj de la mondo, ricevis antaŭ nelonge leteron el Kongolando kun jena urĝa peto pri la preĝa helpo. Koregan saluton, mi al vi min turnas kun peto pri via preĝohelpo por la paco en mia lando kaj precipe en la provinco, kie mi loĝas (Norda Kivu). Se eblus, prizorgu eĉ meson tiucele. Fakte antaŭ kvar monatoj la provinco de la Norda Kivu estas trafita de milito inter la Konga registaro kaj ribelo de Jean Bosco Ntaganda kaj M23. Laŭ raporto de UN, la ribelantoj havas apogon de Ruando. Potencaj landoj celas ekspluati naturajn riĉecojn de Kongolando, do ili utiligas Ruandon kun komploto de kelkaj enlandaj grupoj. Ĉi-foje ŝajnas, ke la milito estos sanga. Pro tio ni petegas vin celebrigi mesojn por la paco en tiu parto de la mondo, kie vivas viaj gefratoj. Jam longe tiu regiono estas turmentata pro militoj. La kongolandanoj vivas maldigne malgraŭ la riĉecoj de sia lando. La ribelantoj anoncis, ke ili nur atendas la komencon de la granda libertempo, por komenci la militon. Preĝu, preĝu, preĝu por ni, viaj gefratoj de Goma, Rutshuru kaj Kongolando! Plejfrate Alphonse Waseka Temas pri la plej vizitata mariala pilgrimloko en Ĉeĥio – Sankta Hostýn. Antaŭ 100 jaroj, la 15-an de aŭgusto 1912, okazis kronado de gracoplena statuo de la Virgulino Maria. La loka baziliko ricevis 7 novajn sonorilojn. Tritagaj festoj post la festo de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria kulminos la 18-an de aŭgusto 2012. Kroneton, per kiu estis la statuo dekoraciita, oni havigis el donacoj de la kredantoj. Sur la kroneto oni povas trovi 27 diamantojn, 546 perlojn, 148 rubenojn kaj 138 smeraldojn. Antaŭe ĝi havas gravuritan surskribon: “Restu Patrino de via popolo”. Laŭ atingeblaj informoj la festoj antaŭ cent jaroj daŭris 10 tagojn kaj nur en la tago de la kronado vizitis Hostýn pli ol 100 mil pilgrimantoj. En la baziliko nuntempe troviĝis nur 2 sonoriloj. La pli granda nomiĝas “La Senmakula Koncipiĝo de la Virgulino Maria” kaj pezas 450 kg kaj devenas el la jaro 1855; ĝi restos plu en unu el la turoj. La pli malgranda nomiĝas “Dipatrino Maria” el la jaro 1844, ĝi pezas 150 kg. Pro historia valoro ĝi estas transportota en la muzeon de Sankta Hostýn. En la Baziliko de la Ĉielenpreno de la Virgulino Maria okaze de la festoj eksonoriĝos 7 novaj sonoriloj. Ili estis elfanditaj nunjare en aprilo en la germana urbo Passau. Ili pezas de 170 kilogramoj ĝis 2000 kilogramoj kaj nomiĝas Virgulino Maria Ĉielenprenita, Sankta Johano Sarkander, Sanktaj Cirilo kaj Metodio, Sankta Josefo, Sankta Familio, Sankta Ignaco kaj Servanto de Dio Antonio Cirilo Stojan. Jen la belega kaj grava okazontaĵo! Por Dio Benu disponigis Jitka Skalická La plej konata kaj la plej vizitata en Moravio estas pilgrima loko Hostýn. Ĝi estas monto alta 736 m, kovrita de arbaroj. De ĝia supro kiel blanka kolombino trarigardas grandan parton de Moravio pilgrima preĝejo. Historio de Hostýn datiĝas de praepoko. Tiam estis ĉi tie granda fortikaĵo, kiel tion dokumentas 1800 m longaj fertraboj, konservitaj ĝis nuna tempo. Laŭ elfosaĵoj oni konkludas, ke la fortikaĵon konstruis gento de Keltoj, kiuj ĉi tie loĝis. Tiu ĉi malnova popolo foriris de ĉi tie en la kvara jarcento post Kristo. Kiam en Moravion venis en la 6-a jarcento Slavoj, ili trovis fortikaĵon de Hostýn liberan kaj okupis ĝin. Laŭ malnova popola rakonto alvenis al fortikaĵo de Hostýn ankaŭ sanktaj Cirilo kaj Metodio kaj por memoro pri sia vizito ili postlasis tie bildon de Virgulino Maria kaj proponis al tiamaj loĝantoj, ke ili ĉiam honoru la sanktan Marian. Pliproksimiĝis la jaro 1421 kaj en Moravion invadis tataraj taĉmentoj. Tiamaj loĝantoj eksciis pri kruelaĵoj, kiujn faris Tataroj, pro tio tiuj, kiuj loĝis en proksimeco de Hostýn, grandamase forlasis siajn hejmojn, okupis fortikaĵon de Hostýn kaj fortikigis sin tie kontraŭ ebla tatara atako. Tataroj fakte almarŝis al Hostýn. Sed ili ne sukcesis konkeri la fortikaĵon. Tataroj do decidis venki per malsatigo la Moravanojn. Moravanoj baldaŭ suferis pro malsato kaj ĉefe pro soifo. Ili petis helpon de Patrino de Dio. La Virgulino Maria plenumis ilian peton. Ŝi helpis per terura fulmotondro kune kun fortega ventego. Ankaŭ sur la monto ekfontis la akvo. La uragano disĵetis tatarajn tendojn, fulmoj kaj torentakvoj atakis kaj superakvis tatarajn tendarojn. Inter Tataroj ekestis granda ĥaoso. Tion eluzis refreŝiĝintaj per akvo el la fonto kristanoj kaj kontraŭatakis la Tatarojn. Ili atingis grandiozan venkon kaj Tataroj forfuĝis de Hostýn. La batalo ĉe Hostýn daŭris ekde la 10-a ĝis la 12-a de majo 1241. Kiam Tataroj spertis grandan malvenkon ĉe urbo Olomouc la 25-an de junio 1241, kie estis mortigita ilia komandanto Peta, ili forkuris en Hungarion al sia dua komandanto Batua. Ĉi tie ili eksciis, ke mortis ilia ĉefa armeestro Oktaj en Azio. Tataroj forlasis Eŭropon kaj revenis en sian patrujon. Niaj antaŭuloj post la venko kontraŭ Tataroj promesis ĉiujare pilgrimadi sur monton Hostýn por esprimi dankon pro la savo antaŭ Tataroj. Sian promeson ili plenumadis. Kiel videbla monumento estis konstruita sur monto Hostýn preĝejeto. Sur altaron en preĝejeto ili metis bildon prezentantan la Virgulinon Maria, kiu per sia mantelo ŝirmas Moravanojn. En malsupra parto de la bildo estis pentrita monto Hostýn. La unuaj mencioj pri tio estas el la 17-a jarcento. Venas la jaro 1620 kaj la monto Hostýn transiras en havaĵon de Václav Bítovský, kiu loĝas en Bystřice sub Hostýn. Li estas protestanto kaj protestantoj rifuzas procesiojn kaj kulton honore al Maria. Pro tio li kun ceteraj siaj samkonfesianoj elportis el preĝejeto ĉion eblan, eĉ la bildon de Maria, kaj ĉion li antaŭ preĝejeto forbruligis. Jam en la jaro 1629 estis la preĝejeto renovigita kaj ĝi ricevis novan bildon, sur kiu estas la Virgulino Maria tenanta Jesueton kaj ĵetanta fulmojn sur tataran tendaron. La bildo estas pentrita sur tabulo el tilia ligno. En la jaro 1658 la preĝejeto jam ne sukcesis ampleksi ĉiujn pilgrimantojn, tial nova posedanto grafo Jan Rotal pligrandigis ĝin ambaŭflanke kaj lia edzino mendis ĉe pentristo Eisenstein novan similan bildon. Ĝi estas farita tiamaniere, ke la Virgulino Maria kun Jesueto estas pentrita kolore, kaj monto Hostýn kun tatara tendaro batata per fulmoj estas faritaj el arĝento. Granda ornamaĵo de Hostýn estas Kruca vojo de ŝtonaj kapeletoj, kiu borderas la tutan montosupron. Stilon de ili kaj la lokigon proponis arĥitekto Dušan Jurkovič. La Kruca vojo estis konstruata ekde la jaro 1900 ĝis la dua mondmilito. La bildojn el koloraj kaheletoj kreis akademia pentristo Jan Koehler. Du el ili estas faritaj en vitra mozaiko kaj ilia aŭtoro estas Joža Úprka. Sankta Hostýn kun bildo de la Virgulino Maria – Venka Protektantino de Moravio – estas la plej vizitata moravia pilgrima loko, tial ĝi havas pseŭdonimon “Moravia Lurdo”. La 29-an de marto pasis 55 jaroj ekde la morto de la ĉeĥa stigmatizita virino Anna Bohuslava Tomanová, membrino de la tria ordeno de la sankta Dominiko. Ŝi naskiĝis la 8-an de novembro 1907 en Pastviny, apartenanta al paroĥo Kláštěrec nad Orlicí en montaro Orlické hory, el gepatroj Bernard kaj Anna Toman. Kiel kvarjara ĉe incendio de la najbara domo ŝi estis korpvundita kaj sekve de tio ŝi iompostiome paraliziĝis. Danke al pastroj el Klášterec kaj la ĉirkaŭaĵo ŝi akiris religian edukon. Sinsekve sian suferadon ŝi kunigadis kun kalvaria Ofero de Kristo, ĝis la 9-an de junio 1944 dum primica sankta meso de sia frato Bernard ŝi ricevis stigmatojn sur la manojn, piedojn, kokson kaj sur la kapon. La stigmatoj regule sangadis, precipe vendrede, kiam Anjo travivadis dum ekstazo suferadon de Kristo. La Sinjoro laŭ multaj atestantoj de la vivo de Anjo elektis ĉi tiun suferantinon, por doni al ni sian mizerikordon kaj por nin per ŝia ekzemplo kuraĝigi al kristana perfekteco. La Sinjoro Jesuo diris: „Vi estas lumo de la mondo. Urbo starigita sur la monto ne povas esti kaŝita. Kiam oni bruligas lampon, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, kaj ĝi lumas sur ĉiuj, kiuj estas en la domo. Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo“ (Mat 5, 14-16). Anjo Tomanová tia lumo sendube estas. Ŝi brilas por ni per ekzemplo de siaj heroaj virtecoj, konfirmitaj ankaŭ per eksterordinara ricevo de la stigmatoj. Anjo multe amis, tial ne timigis ŝin dolorplenaj oferoj. La stigmatoj estas signoj de la suferado de Kristo, kiujn multnombraj sanktuloj dum ekstazo ricevis sur la manojn, sur la piedojn, sur kokson kaj la kapon kaj kiuj estas akompanataj per forta doloro, memoriganta suferadon de la Sinjoro Jesuo. La unua konata stigmatizito estis sankta Francisko el Asizo kaj de tiu tempo la Eklezio konas ĉirkaŭ tricent stigmatizitojn. Ĉiuj esploroj donas supozon, ke la stigmatojn ricevas nur la personoj dum la ekstazo, kaj ke ili estas antaŭiritaj kaj akompanataj per forta korpa kaj anima suferado, kiuj tiujn personojn similigas al la krucumita Jesuo Kristo. La tradicia instruo pri la stigmatoj klarigas, ke la veraj stigmatoj aperas ĉe sanktaj personoj en lokoj de la vundoj de Kristo, ke ili ne estas kuraceblaj kaj ili eĉ ne pusas, kvankam temas pri la malfermitaj vundoj kaj dum jaroj eksponitaj al la aero. Okaze ili subite kaj perfekte resaniĝas, dum la cikatrigita histo estas same fleksebla kaj tenema kiel la ĉirkaŭanta haŭto. La stigmatoj regule sangas en kelkaj festotagoj de Jesuo Kristo aŭ la Virgulino Maria aŭ en la vendredo kaj la koncernato eĉ ne devas konscii, ke ĵus oni festas iun feston. Specialan atenton estas necese dediĉi al la fakto, ke la stigmatoj aperadas nur ĉe la personoj, kiuj havas virtojn sur heroa grado, precipe la amon al la Kruco. Stigmatizitoj sin enigadas en profundojn de la mistero de la Ofero de Kristo. La kaŭzo, kial nia Savinto elektas iujn oferantajn sin animojn kaj ilin similigas al sia Krucumo, estas ĝuste tio, ke Li volas memorigi al niaj indiferentemaj mensoj kaj koroj sian dolorplenan suferadon. Pri la stigmatoj kiel mistikaj korpaj vundoj la sankta Tereza el Avila diras, ke ili kaŭzas akran doloron, akompanantan kun kontentiga spirita vundigo, kaj la sankta Johano de Kruco aldonas, ke ili povas deveni nur de Dio. La stigmatojn ricevas nur la personoj, kiuj elstaras en humileco, obeemo kaj amo. La stigmatoj ne estas natura rezulto de la supernatura kompateco kun Krucumito, eĉ ne produkto de sugestio aŭ memsugestio aŭ imageco. Kiu travivadis suferon de Kristo pli ol la Virgulino Maria, sankta Johano aŭ Maria Magdalena? Kaj tamen neniu el ili estis stigmatizita. Teologoj ankaŭ konstatas, ke la plejparto de la stigmatizitoj ricevis la stigmatojn, sen ilin atendi aŭ voli. Anjo Tomanová laŭ multaj atestoj havis ĉiujn simptomojn kaj aŭtentikajn fenomenojn de la vera stigmatizado. Eĉ laŭ vidatestanto en la vendredo dum la ekstazo ŝi travivadis skurĝadon de Kristo kaj surdorse al ŝi aperis sangaj vundoj post la skurĝado. Ŝi ankaŭ elstaradis en humileco, obeemo kaj la amo al la Krucumito kaj la proksimuloj. Sin mem ŝi rigadis kiel nenion kaj volonte ŝi sin nomadis lekanteto de Jesuo. Ŝi eksplikadis, ke la lekanteto estas tiel neokulfrapa kaj sensignifa, ke oni sur ĝin tretas. La obeemo de Anjo estis kortuŝa. Kiam al ŝi ŝia spirita gvidanto malpermesis, ke ne estu al ŝi voĉlegataj biografioj de la sanktuloj, fervore ŝi tian legaĵon rifuzadis. Kaj ŝia amo al la Sinjoro Jesuo estis tute unika. Eŭkaristian Savinton ŝi nomadis Blanka Reĝo, kaj ĝis kiam ŝi povis, ŝi ĉeestadis antaŭ tabernaklo. Ankaŭ ŝi havis specialan estimon al sacerdotoj kaj kelkfoje ŝi anstataŭ sacerdoto vidis mem Kriston. La sacerdotan benon ŝi perceptis, eĉ se ŝi la benanton ne vidis. Kiam ŝin vizitis iu konsekrita persono, ŝi kapablis distingi, ĉu temas pri la episkopo, sacerdoto aŭ diakono, malgraŭ tio, ke ŝi la koncernan personon ne konis kaj li estis civile vestita. Inter ŝiajn karismojn apartenis ankaŭ distingado de sanktigitaj objektoj. Amo de Anjo al Dio sin montradis ankaŭ per tio, ke ŝi siajn naturecajn kaj mistikajn suferojn oferadis antaŭ ĉio por la sacerdotoj kaj por sankteco de ilia vivo, precipe en la tempo, kiam multaj kunlaboris kun komunismo en tiel nomata Paca Movado de la Katolika Klerikaro. Plue ŝi sin oferadis por la libereco de la Eklezio kaj tiutempe persekutitaj ordenoj. Sur la koro al ŝi kuŝis ankaŭ sorto de la nacio kaj ke la homoj ne malsanktigu la dimanĉon per laboro. Ŝia amo al la proksimuloj rezultis precipe en tio, ke ŝi pacience akceptadis oftajn vizitantojn kaj por ĉiu ŝi havis bonajn kaj kuraĝigajn vortojn. Kiam ŝi eksciis pri grava malsano de la aliuloj, ofte ŝi petis la Sinjoron, por povi suferi anstataŭ ili, kaj ŝiaj petoj estis elaŭditaj. Intence de siaj proksimuloj ŝi dum sensonĝaj noktoj preĝadis multajn rozariojn. Tio kromalie pruvas ŝian sindonemon al la Virgulino Maria. Pri la heroaj virtoj de Anna Bohuslava Tomanová atestas ankaŭ renoma praga kanoniko Antonín Stříž, kiu estis ŝia lasta spirita gvidanto ĝis ŝia morto en la 29a de marto 1957. En sia funebra alparolo li akcentis ŝian humilecon, heroan paciencemon, profunde kristanan sintenon, amoplenan ligon kun Jesuo Kristo, ameman sindonon al la Patrino de Dio, pretecon al oferoj por la proksimuloj. Dio dum la vivo kaj ankaŭ post morto honorigis Anna Bohuslava Tomanová per mirakloj ŝiapropete kaj eĉ nuntempe okazadas mirindaj elaŭdoj. Al ŝia tombo en Klášterec nad Orlicí alvenadas kredantoj, por peti ŝian propeton ĉe Dio. Sac. Filip M. Ant. Stajner Kun ĝojo ni gratulas kaj bondeziras al novgeedzoj Petr Adam Dohnálek kaj Lucie Thomasová, kiuj al si promesis antaŭ Dio reciprokan amon, respekton kaj fidelecon por ĉiam la 18-an de aŭgusto 2012 en la katolika paroĥa kirko en Šilheřovice. Al kara novgeedza paro Dian benon, feliĉan kunvivadon kaj profundan amon sincere deziras la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Kadre de la germana-pola-dana Esperanto-Kongreso okazinta Pentekoste 2012 en Berlino kolektiĝis kvardek kvin kristanoj – germanoj kaj poloj – por kunfesti la pentekostan Diservon dimanĉe posttagmeze en la preĝejo St. Maŭritius (romia soldato, martiro en 294). La sanktan meson celebris pastro Bernhard Eichkorn el Villingen. Li sendis antaŭe la liston kun elektitaj kantoj, preĝoj kaj legaĵoj. Tiamaniere Ulrich Wilke kaj mi povis prepari nin por la akompanado dum la liturgio. Ni uzis la elektro-pianon de Ulrich. Krome nia amiko Hartmut Mittag ĝojigis nin ĉiujn per du famaj melodioj: “La ĉieloj gloras la honoron de la Eternulo” (L. v. Beethoven, la vortoj J. W. v. Goethe) blovata sur tenorbekfluto kaj “La Largo” el la opero ’Xerxes‘ de G. F. Handel, blovata sur basbekfluto. La legaĵojn (Ago 2, 1-11 kaj Kor 12, 3-13) laŭtlegis pola samideano kaj s-ino Hedwig Fischer (sekretariino kaj kasistino de KELI), la propetojn preĝis D-ro R. Fischer, la prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio. Post la adiaŭa kantado de “Spirito de la vero” (Adoru, 350) pastro Eichkorn invitis la ĉeestantojn al amikeca kunveno en la apudan Bowling-Center. 32 personoj kunvenis kaj ĝuis unue tre bongustan kukon kaj normalgustan kafon. Dek sportuloj poste ludis keglojn en du grupetoj. Danke al donaco de pastro H. Zimmerer el Bavario ni povis egaligi la kostojn por la eta aŭtobusa vojaĝeto, por kukoj, kafo, por la kegloludado kune kun luendaj ŝuoj. Kiel dankesprimon al la paroĥestro de St. Maŭritius pastro Onizazuk ni donis la kolekton por paroĥaj infanoj, kiuj povas nun partopreni en feria kampadejo. Kelkaj samideanoj adiaŭis unu la alian per: Ĝis la revido en Pécs! Menciindas, ke kelkdekoj da samideanoj sendis salutojn kun bedaŭro, ke pro malsano aŭ manko de mono ili ne povas ĉeesti korpe, sed ili promesis esti ligitaj kun ni en spirita proksimeco. Hans Moser, la organizinto de la evento, L.R. de IKUE por Germanio Denove nunjare okazis dum la semajnfinaj tagoj de la 1-a ĝis la 3-a de junio renkontiĝo organizita fare de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en la urbeto Žirovnice en Ĉeĥio. Laŭvice ĝi estis jam la tria renkontiĝo tiuloke. Apud la preĝejo de sanktaj Filipo kaj Jakobo en Žirovnice situas iama paroĥestra domo, kiu nuntempe funkcias kiel Pastorala Spiritekzerca Centro, sed sur la murtabulo antaŭ enirejo oni povas ankaŭ legi, ke ĝi estas Ripozdomo Esperanto. Jes, ĉar en ĝi ne okazadas nur la renkontiĝoj de la katolikaj esperantistoj, sed ankaŭ aranĝoj de ceteraj esperantistaj organizaĵoj krom multaj diversaj neesperantistaj aranĝoj. En la Ripozdomo Esperanto estas ne nur dormoĉambroj, sed ankaŭ salono, kiu estas uzata kiel manĝejo kaj ankaŭ por okazigo de la programoj. Ankaŭ tie ekzistas kapelo, en kiu oni povas ne nur preĝi, sed ankaŭ mescelebri. Do ideala loko por la aranĝoj de la katolikaj esperantistoj. Krom tio tuŝapude estas la jam menciita paroĥa preĝejo. Vendrede la 1-an de junio jam je la 15-a horo povis komenci programo konsistanta plejparte el projekciado de prezentaĵoj el la IKUE-kongresoj kaj la renkontiĝoj de la katolikaj esperantistoj. Tiamaniere povis bone konatiĝi kun diversaj aranĝoj ankaŭ tiuj, kiuj ilin ne partoprenis. Nu kaj por iliaj partoprenintoj tio estis agrabla memorigo de ilia restado en belegaj aranĝoj. Post la komuna vespermanĝo ni kolektiĝis en la kapelo por preĝo de la rozario precipe intence de la forpasintaj gefratoj kaj de tiuj, kiuj pro malsano aŭ aliaj gravaj kaŭzoj ne povis ĉeesti. Post reveno en la salonon oni povis spekti esperantlingvan filmon „La Patro“ veninta el la japana literaturo, temanta kiel la eraroj el la pasinteco starigas malbonajn sentojn, kaj sekve de tio ĉio povas okazi, eĉ fine la sukceso pardoni. La sabata tago la 2-an de junio estis riĉenhava, dediĉita al la tuttaga vizito de la urbo Dačice kaj la pilgrimloko Kostelní Vydří. La programo en Dačice estis organizita fare de la komitatanino de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio fratino Hana Pospíchalová, loĝanta en tiu urbo. La urbo Dačice estas en la mondo konata kiel urbo de la unua kubsukero, kiu estis tie ekde la jaro 1843 produktata kaj de tie ĝia produktado disvastiĝis tra la tuta mondo. En la urba biblioteko de Dačice okazis du partoj de la programo. Dum la unua parto la direktorino de la biblioteko Mgr. Zdeňka Chadimová konatigis la ĉeestantojn ne nur kun historio kaj funkciado de la urba biblioteko, sed kun diversaj pluaj interesaĵoj. Poste sekvis vizito de la ŝtata kastelo, kiu estas nacia monumenta instituto. Post ĝia trarigardo akompane de la kastela gvidistino, oni havis la eblecon ankaŭ viziti la kastelan kapelon. Poste okazis la dua parto de la programo en la urba biblioteko. Agrabla estis ne nur ripozo surkorte de la biblioteko, kie ekzistas subĉiela legejo, sed la surprizo estis regalaĵo tie por ni preparita. Oni povis trinki kaj manĝi, kafumi, babili, kaj fine la direktorino ĉiujn pridonacis per interesaj legaĵoj pri la urbo Dačice kaj la urba biblioteko. Ankaŭ restis sufiĉe da tempo por vizito de la paroĥa preĝejo de sankta Laŭrenco, de la ceteraj urbaj historiaj vidindaĵoj, ankaŭ de la klostra franciskana preĝejo de la sankta Antonio el Padovo el la 16-a jarcento, nuntempe prizorgata fare de la nudpiedaj karmelaninoj. Post adiaŭo de la urbo Dačice ni vizitis proksiman pilgrimlokon Kostelní Vydří, kie estas karmelana klostro kun belega preĝejo. Tie ankaŭ estas konata eldonejo de la religia literaturo kun granda librovendejo. Reveninte al nia ripozdomo en Žirovnice sekvis en la kapelo la rozaria preĝo precipe intence de la mortinta kara IKUE-frato – diakono Janos Kirsch el Hungario, kaj intence de li postlasinta lia edzino Agóta kun kvin infanoj. Poste okazis la vespermanĝo. Post ĝi sekvis tre interesa prelego de la frato D-ro Max Kašparů je la temo „Justica psikiatrio aŭ mia restado en malliberejo“. Kaj tiuj ne tro lacigitaj povis ankoraŭ spekti tre interesan, sed iom tro longan filmon pri la famkonata pilgrimloko Guadalupe en Meksikio. Dimanĉe la 3-an de junio post la matenmanĝo estis sufiĉe longa tempospaco por pritrakto de la aktualaj temoj, kromalie pri la rilatoj de nia Katolika Sekcio de ĈEA al la Ĉeĥa E-Asocio, pri la okazonta 65-a Kongreso de IKUE en Pécs, Hungario. Memore al la mortinta frato diakono János Kirsch el Hungario kaj lia familio ni povis spekti fotojn el kelkaj aranĝoj, kiujn lia E-familio ĉeestis. La dimanĉan sanktan meson ni ĉeestis en la loka paroĥa preĝejo. Post ĝi okazis tagmanĝo, fermo de la renkontiĝo kaj adiaŭo. Por okazigo de la bela renkontiĝo la dankon meritas precipe diligente laboranta kaj aganta fratino Hana Pospíchalová, frato Max Kašparů kaj ĉiuj, kiuj iamaniere kontribuis al la sukceso de la aranĝo. Ni esperu venontjare denove kolektiĝi en Žirovnice Miloslav Šváček (Pomoz mi, můj Pane) Teksto M. Heryán Tradukis Sac. Jan Filip
2. Helpu, Dio bona, / ke mi nur pardona, / ke mi nur pardona / ĉiam montru min. 3. Via helpo faru, / ke mi firme staru, / ke mi firme staru, / kie la bezon´. 4. Ŝovu for, mi petas, / kio min malhelpas, / kio min malhelpas / esti vera hom´.
RENKONTIĜO DE LA EKSTENDARANOJ DE LA KATOLIKAJ
E-TENDAROJ Sabate la 26-an de majo 2012 denove post kvin jaroj renkontiĝis ekstendaranoj de la iamaj katolikaj E-tendaroj en Herbortice, Ĉeĥio. La organizado de la tendaroj komenciĝis en la jaro 1969 kaj en la jaro 1977, kiam ĝi okazis la naŭan fojon, ĝi estis perforte likvidita fare de invado de la fifama komunista ŝtata polico. Nunjare ekde tiu tempo pasis jam 35 jaroj. La renkontiĝon partoprenis 45 ekstendaranoj venintaj el diversaj lokoj de nia respubliko, por kune rememori pri belega kunvivado en la tendaro, kiuj pozitive influigis la vivojn de multaj el ili. Plej multaj partoprenantoj estis el la urbo Česká Třebová. Ĉiuj unue kolektiĝis apud la iama gastejo, kie al ni dum la tendaroj preparis la posedantoj de la gastejo gesinjoroj Bořivoj kaj Miluše Minář bongustajn tagmanĝojn. Ankaŭ ili partoprenis la majan renkontiĝon de la ekstendaranoj. Frunte kun eksestro de la tendaroj frato Miloslav Šváček la ĉeestantoj ekiris direkte al la apudarbara herbejo, kie siatempe okazis la naŭ tendaroj. Regis belega sunvetero, kaj la herbejo estis plena da belaj kaj bonodarantaj floroj. Post kantado de kelkaj „tendaraj“ kantoj kaj komuna fotografado estis necese forlasi la ŝatatan angulon de la Dia naturo, por ĉeesti pluan planitan programon. Ĉiuj transŝoviĝis al proksima vilaĝo Cotkytle, al kiu administracie kaj paroĥe apartenas la vilaĝo Herbortice. Tie en la paroĥa preĝejo, al la ekstendaranoj bone konata, okazis la sankta meso intence de la mortintaj ekstendaranoj kaj de tiuj, kiuj pro diversaj gravaj kaŭzoj ne povis ĉeesti. La sanktan meson celebris tri sacerdotoj – iamaj tendaranoj: Antonín Basler, paroĥestro en paroĥo de sankta Mikaelo en Olomouc kaj ĉefepiskopa kanceliero, la dominikana pastro Savio Pavel Řičica kaj pastro Josef David. La ĉeestantaj ekstendaranoj entuziasme kantis la konatajn el la tendaro religiajn kantojn dum gitarakompano de la ekstendaranino Blanka Poukarová – Drtilová. En la vilaĝa kulturdomo atendis nin tagmanĝo kaj bongustaĵoj preparitaj fare de komplezaj ekstendaraninoj. En la apuda salono frato Miloš Šváček tralegis la salut-leterojn de tiuj, kiuj ne povis alveni. Inter ili estis ankaŭ letero de la kunfondinto de la tendaroj, jam naŭdek unu jaraĝa pastro Xaver Josef Kobza, devenanta el la vilaĝo Herbortice, nuntempe loĝanta en porpastra hejmo en la urbo České Budějovice. Poste estis projekciita 100-minuta programo dokumentanta la tendarojn ekde ilia ekesto en la jaro 1969 ĝis la perforta likvido en la jaro 1977 kaj la sekva juĝproceso en la jaro 1979. Ankaŭ estis projekciita ekzistanta filmo, kiun en la tendaroj filmis la tendarestro Miloŝ. Tiamaj multaj loĝantoj el Herbortice kaj Cotkytle ĝojatendis alvenon de la tendaranoj, por povi kun ili ĝui ĉetendarfajrajn programojn kaj la tendarajn karnavalojn. Ili admiris altnivelan disciplinon kaj ordon ekzistantajn en la tendaroj dum ĉeesto de tiom multaj precipe junaj homoj, kio verdire tiam estis nekutima escepto. Ekde la komencaj 50 personoj kreskis la partoprennombro ĝis pli ol 150. Plej malmulta konservita dokumentaro estas el la lastaj tendaroj, por ke ĝi ne estu uzita dum persekutado kontraŭ frato Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna kaj eventuale kontraŭ pluaj personoj fare de la ŝtata komunista polico. Ne estis agrable observi vagadon de strangaj „fungkolektantoj“ en la apudtendara arbaro, kiuj spionis, kio en la tendaro okazas. Post la invado de la policanoj estis forkondukitaj al la multhora demandesplorado kelkaj personoj apartenantaj al la tendara gvidantaro. Plej multajn horojn ĝis preskaŭ noktomezo devis pasigi kun ili la tendarestro Miloŝ. Dum sekvaj monatoj estis demandesploritaj ĉirkaŭe cent ekstendaranoj en multaj lokoj de la tiama Ĉeĥoslovakio. Por konatiĝi pri la tiamaj okazintaĵoj estas rekomendite viziti la interretajn paĝojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: http://www.ikue.org/cz/herbortice/herbortice.htm. Dum la maja sabata renkontiĝo estis do pri kio rememori. Ni eksciis pri multaj homoj, kiuj tiam nian ekstendarestron kuraĝigis kaj klopodis helpi, kaj ni povis tralegi iliajn kuraĝigajn leterojn, inter ili ne mankis letero de la Papo Johano Paŭlo la Dua. La skribintoj de la leteroj estis homoj ne nur el nia lando, sed ankaŭ la esperantistoj el diversaj eksterlandoj. La programon ĉeestis ankaŭ vilaĝestro kaj vicvilaĝestro de la vilaĝo Cotkytle, al kiuj apartenas nia danko por ebligo de nia restado en la vilaĝa kulturdomo. Zdenka Novotná Ankaŭ nunjare en la monato majo, kiel pasintjare, okazis en la romkatolika preĝejo en la urbo Zruč nad Sázavou (Ĉeĥio) spiritaj ekzercaĵoj. Ilia gvidanto estis pola misiisto Tomasz Waściński – redemptoristo el Tasovice apud Znojmo. Ĉio estis belega – la predikoj, preĝoj, kantado, evangeliaj meditoj, ĉio estis bone kunligita kun la vivo en niaj familioj, edukado de la infanoj ktp. Kiam venis tempo por rozaria preĝo, proponis la kara nia misiisto Tomaso, ke ni ĝin preĝu en diversaj lingvoj. Granda surprizo por mi estis, ke en la plenplena preĝejo, kie ĉeestis la homoj de diversaj aĝkategorioj kaj profesioj, inter ili troviĝis preskaŭ neniu, kiu kapablis akcepti la donitan proponon. Aliĝis unu polino, proponanta preĝi la rozarion pollingve, la paroĥestro latinlingve, kaj mi, Slávka Hamajdová, esperantlingve kaj la ceteraj ĉeĥlingve. Kiam mi preĝis esperantlingve, ekestis mallaŭta zumado de la voĉoj, ĉar oni demandis sin reciproke, per kiu lingvo mi preĝas. Post la preĝo Esperanto estis fare de ĉiuj agnoske akceptita. Dankon al Dio! Jaroslava Hamajdová, Zruč nad Sázavou La ekologia situacio estas tre grava el tri bazaj kialoj: 1. Granda hompopulacio – sep miliardoj, ĝia denseco kaŭzas tiujn ĉi sekvaĵojn: malbonan aeron, rubaĵojn, bezonon de pligrandigita terareo por terkulturado, mallarĝigon de la vivomedio. 2. Ni estas malmodestaj kaj senĉese malkontentaj. Ekzistas monavideco kaj superkonsumado en la evoluintaj landoj. Kiel radiko de la ekologia krizo estas rigardata senfina pretendado en la definitive limigita mondo: snobismo, sopiro pri komforto, egoismo. La homoj pasigas multan tempon en magazenoj, por ne havi la tempon pensi pri la vivosenco. Instrumento de la monavideco estas la ekonomia kaj financa sistemo, kiu estas evidente la plej grava kaŭzo de la problemoj. 3. Ni estas potencaj – la detruema forto de la tekniko, teknologio de kemio kaj armiloj ekzistas kiel neniam antaŭe. Ofte ankaŭ okazas diversaj averioj kiel en Fukuŝima, Ĉernobyl, naftaj makulegoj ktp. Ekologia spuro estas simpla ilo por montri, kiel ni estas grandaj kaj kiel estas la mondo kompare kun ni malgranda, por montri gravecon de la nova ekologia ekonomio. Ni havas por nia dispono nur unu planedon kaj spite de tio ni volas vivi la vivon riĉan kaj prosperan. Ĉu tio estas ebla? Ĉio, kio el la naturo eniras en la ekonomian sistemon, fariĝos rubo. Estas necese demandi, kien estas tiu rubo donata, kie estas ĝia fina loko? La naturo havas ciklan mempurigantan kapablon, ĝi transformas la rubojn je fontoj, sed nuntempe ekestis la problemo, ke la naturo ne plu sukcesas niajn rubojn akceptadi. Elspezoj superas enspezojn – ni estadas per ŝuldo. La monon oni povas senlime presi, ĉar ĝi povas esti nur fikcia, sed la planedon ni havas nur unu, kaj sur ĝi oni ne povas vivi per ŝuldo. La loko sur la tersurfaco, kiun al ni la naturo donas, estas por unu persono 1,8 da hektaroj, sed la homo jam konsumas 2,2 da hektaroj. Ni estas do proksimume je 20 procentoj pli rapidaj, ol estas la regeneraciaj kapabloj de la naturo, do ni eluzas averaĝe 1,2 da planedoj – tio do estas la ekologia postsigno, konteltiro el la konto de la planedo, kiun devus ĉiu homo koni. Fragmento el prelego de RND-ro Matúš Kocian PhD. Dumprelege ĝiajn gravajn ideojn notis Jaroslava Hamajdová Pri la atakoj kontraŭ Hungario Kio estas la kaŭzo de la malamo rilate al nia lando? Vera kaŭzo estas tiu, ke nia lando sin prezentas respektanta fundamentajn valorecojn, kiujn hodiaŭ volus multaj homoj malaperigi. La hungaria parlamento donis al la lando konstitucion, kiu komenciĝas en la nomo de Dio kaj kiu ŝirmas la homan feton ekde ĝia koncipo, agnoskas kaj defendas institucion de geedzeco kiel interligon inter viro kaj virino. La konstitucio persistas pri tio, ke la familio estas bazo por ekzistado de la nacio kaj ke grando de impostoj devas respekti elspezojn por edukado de la infanoj. Eble en la mondo ekzistas multaj homoj, kiujn tiu ĉi koncepto de la valorecoj incitas. Kion plue? La hungaria registaro provizore ordonis al bankoj specifan imposton. Tio plenigas sinjorojn el la mondo de la mono per zorgoj, por ke tiu ĉi ekzemplo ne estu infektebla. Kompreneble, ili ne publikigas tiujn ĉi siajn motivojn laŭnome. Kelkaj akuzoj koncernas la leĝon pri la eklezioj. Tiu ĉi leĝo celas forpreni la eklezian statuton de tiuj religiaj grupoj, kiuj havas financan karakteron. En Hungario diference de multaj aliaj eŭropaj ŝtatoj havas la ekleziaj institucioj de la edukado kaj sociala zorgado la saman parton de la ŝtata financado kiel la ŝtataj institucioj: ili donas al impostpagantoj la samajn servojn en la edukado kaj sociala prizorgo. Tial ĉe ni ekestis pseŭdoeklezioj, kies celo estis nur ricevi la ŝtatan subtenon. La leĝo pli precize priskribas la kondiĉojn, kiam eblas la subtenon ricevi (almenaŭ mil anojn kaj dudekjaran ekzistadon en la lando). Tiuj institucioj, kiuj la ŝtatan subtenon ne ricevos, povas plu sian agadon praktikadi sen la ŝtata subteno. En la historio ofte okazas, ke se eklumas lumo de la racio, videbliĝas ankaŭ potencoj de la malhelecoj, kiuj montras sian grandan malamon. Mi deziras al ni ĉiuj, ke ni estu filoj de la lumo, konstruantoj de la vere homeca mondo. Aperinta en Der Fels 5/2012 Mi sincere dankas por lasta numero de Dio Benu, kiu eksterordinare ĝojigis min. En artikolo pri beata fratulino Zdenka Schelingová estas ankaŭ priskribita la viro en doloriga stato, kiun la fratulino post parta resaniĝo savis. Tiu viro estis nia estonta paroĥestro ThDr. Koštial, kiu agadis ĉe ni en Liptovský Hrádok en la jaroj 1969-1991. Li estis tre, tre modesta kaj pia pastro. Pro la travivaĵoj en malliberejo kaj persekutado li rifuzis paroli. Li nek akceptis financan kompensaĵon pro la persekutado, dirinte: “Foje, venonte ĉe renkonto kun la Sinjoro Jesuo, mi ne volas aŭdi de Li: Kion vi ĉi tie serĉas? Rekompencon vi ja jam ricevis.” En la jaro 2003 li mortis. Mi portas lin en mia koro. En Slovakio pri la fratulino Zdenka estis eldonita libro “Za mrakmi je moje milované Slnko” (Post la nuboj estas mia amata Suno) de Anton Habovštiak, jam la 5-a eldono. Do koran dankon por via senlaca klopodado. Mi deziras al vi fortan sanon, sukceson, Diajn helpon kaj protekton, memorante pri vi en miaj preĝoj. Sincere Marta Kepeňová, Slovakio
Frazo de Pitagoro . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. 24 vortojn
prizorgata de frato Max Kašparů J J J
Judo
kaj kristano en vagonaro
J J J
Dekalogo
J J J
Tri
ekstudentoj organizadis regule post dek jaroj postabiturientan
renkontiĝon.
La 6-an de aŭgusto transpaŝis sojlon de la eterneco longjara fidela membro de nia sekcio, la IKUE-ano JUDr. Vladimír Mohapl el Olomouc. La entombiga ceremonio okazis sabate la 11-an de aŭgusto en la preĝejo de sanktaj Cirilo kaj Metodio en Olomouc-Hejčín. Al lia filo kaj filino kaj iliaj familioj ni sicere kondolencas. Ripozon eternan donu al li, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen. Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Milí bratři a sestry, naše sekce je oficielní sekcí Českého esperantského svazu (ČES), jejíž činnost byla obnovena 7.4.1990. Tato naše sekce je současně také sekcí Mezinárodní jednoty katolických esperantistů (IKUE) a každý člen sekce je současně členem IKUE s volebním právem. Sekce má právní subjektivitu s vlastním hospodařením podléhajícím příslušným předpisům. V době obnovení existence sekce před 22 roky měla sekce přes 200 členů převážně z řad členů ČES. Za toto generační období se počet členů následkem úmrtí, nemoci, zrušením členství nebo neplacením příspěvků zredukoval na polovinu, čímž se také podstatně změnil počet členů naší sekce s členstvím v ČES. V uplynulém období letošního roku došlo k výměně informací s předsedou ČES Ing. Vladimírem Dvořákem ve věci objasnění současného vztahu mezi sekcí a svazem. Byla také provedena kontrola, kolik členů naší sekce je členy ČES, kteří mají uhrazený svazový členský příspěvek za letošní rok. Bylo zjištěno, že někteří členi sekce, kteří jsou členy svazu, nemají dosud uhrazený členský poplatek za letošní rok. Část členů sekce bývala také členy svazu. Na členské schůzi sekce 3.6. v Žirovnici byla tato současná situace projednána. Přítomní členi sekce dospěli k rozhodnutí, aby sekce nadále zůstala také sekcí svazovou a neoddělovala se od oficiálního esperantského hnutí u nás, které reprezentuje ČES. Spolupráce sekce se svazem je dlouhodobě dobrá a sekce je v rámci svazu hodnocena mezi dobře fungujícími sekcemi. Proto bylo rozhodnuto požádat členy naší sekce, kteří neuhradili členský příspěvek svazu, aby tento svůj dluh vyrovnali. Všem ostatním, ať bývalým členům svazu nebo těm, kteří zatím členství ve svazu neuzavřeli, doporučujeme toto členství v některé z možných kategorií. Členskou přihlášku do ČES s informacemi o členských kategoriích a jejich příspěvcích je možno získat na stránkách naší katolické sekce: www.ikue.org/cz. Těm, kteří nemají přístup na internet, přihlášku s informacemi na požádání ihned zašlu. Věřím, že Vy, milí členi naší sekce, kladně pochopíte tuto situaci, abychom i nadále plnili naše poslání v rámci českého esperantského hnutí. S přáním Božího požehnání Vám všem se těší na Vaši další spolupráci a podporu našemu konání Váš bratr předseda Miloslav Šváček Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.5.2012 ĝis la 31.7.2012: Beláňová Mária, Jíková Božena, Jílek Josef kaj Ludmila, Ing. Kalný Jan, Kaprál Václav, Ing. Kepencay Tibor, Kepeňová Marta, P. Kóbor Lajos, P. Kobza J. Xaver, Łaba Marian, Moser Johannes, Müllerová Ludmila, Pastrňák Miloslav, Pelclová Bohuslava, Petrík Pavol, Puodžiūnas Jonas, Ing. Ratajczyk Jeremiasz, Riccň Gian Paolo, Rybnikářová Jitka, Dr. Rytíř František, Dr. Šaturová Magda, Skujienė Valdone, Sobol Bogusław, Stoklas Vladimír, Szűcs Irene, Tomašovičová Mária, Mons. Vaičiulionis Lionginas, Wasilewski Bohdan, Wirges Willi, Žížalová Marie, Žoldoš Rudolf. Tre koran dankon! Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: FIO banka, a.s., Přerov, číslo účtu: 2700247564/2010. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2012 (22) - číslo 3 (87). ISSN 1803-8387 |