Dio Benu numero 82-2/2011

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2014

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj, koran printempan karesman saluton! Post vintra sezono la naturo vekiĝas el sia vintra dormo, ĉio en la naturo verdiĝas, floras, birdoj bele kantas kaj leporoj kun kapreoloj, kiujn oni ne plu tiel ofte vidas, kiel dum tempo de nia junaĝo, gaje petolas ĝojante, ke malagrabla vintro forpasis. Ankaŭ ni devas vekiĝi el la “vintra dormo” por serioze ekagadi. Kiel ĉiun jaron, ankaŭ nunjare atendas nin agadriĉa jaro prospere al niaj kristanaj kaj Esperantaj idealoj. Do ek al la laboro! Kelkaj niaj sekcianoj kun pluraj esperantistoj fine de la monato februaro ĉeestis tre belan solenon okaze de grava vivjubileo de longjara fidela IKUE-ano pastro Josef Xaver Kobza okazintan en urbo České Budějovice. Du reprezentantoj de nia sekcio marte partoprenis tre sukcesan aranĝon Bibliajn Tagojn en urbo Werl, en Germanio. Ankaŭ nunjare estas rekomendinde speciale rememori ĉielan protektanton de la katolikaj esperantistoj, franciskanan monaĥon, martiron de naziisma koncentrejo Auschwitz (Oświęcim), kiu libervole proponis oferi sian vivon anstataŭ alia malliberulo, patro de familio. Kaj ege ĝojiga okazontaĵo atendas nin la 1-an de majo, kiam okazos en Vatikano sur Placo de Sankta Petro beatproklamo de la amata Papo Johano Paŭlo la Dua, plua ĉiela protektanto de la katolikaj esperantistoj, kiu el ĉiuj lastaj papoj plej multe favoris nian internacian lingvon uzinte ĝin multfoje dum sia longjara pontifikeco. Ni ĝoju kaj ofte ni al li perpreĝe turniĝu, por ke li elpetu por nia movado tiel multe bezonatajn ĉielajn benojn. Kaj kio plu atendas nin? Kiel vi jam estis informitaj en lasta numero de nia revuo Dio Benu, niaj karaj gefratoj en najbara Slovakio en la urbo Nitra aranĝos semajnfinan renkontiĝon en la tagoj 27.-29.5.2011. Ĝis nun jam 17 niaj sekcianoj estas aliĝintaj kaj ĝis fino de ĉi-monato ekzistas ankoraŭ ebleco aliĝi. Ĉeestos ankaŭ gastoj el Germanio kaj espereble el Hungario. Kaj la plej grava aranĝo por ni, la katolikaj esperantistoj, estas sendube 64-a Kongreso de IKUE okazonta en la tagoj de la 16-a ĝis la 22-a de julio en Zagrebo, la ĉefurbo de Kroatio, en Ĉefepiskopa Granda Seminario rekte en centro de la urbo apud la katedralo. Tiu ĉi kongresejo – la seminario, estas komplete renovigita kaj disponas pri tre bonkondiĉaj loĝeblecoj. Ne hezitu kaj tuj aliĝu, ĉar ĝis fino de la monato aprilo daŭras la plej favora aliĝkotizo. La bezonatajn kongresajn informojn kaj aliĝilojn disponigas interretaj paĝoj de IKUE: www.ikue.org aŭ vi povas ilin atingi ankaŭ pere de interretaj paĝoj de nia Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.ikue.org/cz. Kiuj ne havas aliron al interreto, bv. kontakti min pertelefone (732 420 675) kaj mi tuj disponigos al vi la kongresajn informojn kaj aliĝilon. Zagrebon oni povas plej facile atingi perbuse per buslinio de Eurolines el Praha kaj Brno. Kunvojaĝu kun mi! Pasintjare multaj el vi ĝuis belan renkontiĝon de nia sekcio okazintan en Žirovnice. Ankaŭ nunjare okazos en Žirovnice renkontiĝo organizata de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en la semajnfinaj tagoj 9.-11.9.2011. Tiucele ni almetas por tiu ĉi aranĝo aliĝilon, kiun por vin aliĝi sendu al nia frato D-ro Max Kašparů, al vi konata ne nur el pasintjara renkontiĝo en Žirovnice, sed ankaŭ el diversaj publikaj medioj. Enprogramigitaj estas du liaj interesaj prelegoj. Senhezite aligu vin, certe vi ne bedaŭros pro la partopreno. En oktobro de la 9-a ĝis la 11-a okazos Kongreso de la Ĉeĥa E-Asocio en urbo Šumperk. Mi esperas ankaŭ tie kun multaj el vi renkontiĝi. La nuna jaro proponas al ni denove riĉan aktivadon. Ĝi do estu por ni la jaro de Dio benita. Ĉiujn frate salutas kaj benojn de la resurektinta Jesuo elpetas Miloslav Šváček.

al la indekso


 NEFORGESEBLAJ VIV-MOMENTOJ

En la jaroj 1999 kaj 2000 aperis en nia gazeto Dio Benu serio da artikoloj priskribantaj organizadon de la katolikaj E-tendaroj, okazintaj en la jaroj 1969-1977, do dum regado de profunda totalisma komunista fisistemo en Ĉeĥio. Dum la tendaro en la jaro 1977 okazis invado de ŝtata sekreta polico en la tendaron, post kiu sekvis vasta, du jarojn daŭranta demandesplorado, celanta prepari “avertan” juĝan monstro-proceson. Kulpigita pro organizado de religiaj programoj en la tendaro estis mi – la tendarestro kaj pastro Vojtěch Srna. La dua ĉefa juĝtraktado okazis la 18-an de majo 1979. Matene, la 18-an de majo, en la naskiĝtago de nia amata Papo Johano Paŭlo la Dua, mi pertrajne veturis al Distrikta Juĝejo en Ústí nad Orlicí. Eltrajninte, miaj paŝoj direktis al paroĥa preĝejo, kie mi transdonis tutan aferon en la manojn de Jesuo kaj nia ĉiela Panjo, la Virgulino Maria. Ĉion, kio atendis min tiutage, mi dediĉis al la Sankta Patro okaze de lia 59-a naskiĝdatreveno. Dum la juĝtraktado, reage al mia argumentado, eksaltis furiozante krianta prokuroro: “Ĉu ni demandu Papon, kiu ĵus estas en Pollando?” Mi nur trankvile respondis: “Unue mi petas ĉefjuĝiston enprotokoligi tiun demandon de la prokuroro. Mi proponas, ke la tribunalo mem decidu, ĉu demandi Papon aŭ ne”. Tiu ĉi mia respondo rilate al la Papo furiozigis la prokuroron ĝis maksimuma grado. Mi ĝojis, ke tiamaniere, dum malfacilaj momentoj, mi povis esti kunigita kun nia amata Papo. Tiu ĉi mia “donaco” al la Papo okaze de lia naskiĝtago estis “repagita” al mi per granda graco en la jaro 1995 en Olomouc, okaze de kanonizado de Johano Sarkander kaj Zdislava el Lemberk. Dum Sankta Meso mi havis la eblecon porti al la Papo oferdonojn kaj ricevi ankaŭ de li donacon – la rozarion. Mi salutis la Papon nome de la katolikaj esperantistoj, ricevinte por ili la papajn benojn. Duan fojon mi povis alparoli la Papon dum aŭdienco sur la Placo de Sankta Petro, kiam mi kun tiama prezidanto de IKUE D-ro Antonio De Salvo kaj honora IKUE-prezidanto Sac. Duilio Magnani transdonis oficiale esperantlingvan Meslibron al la Papo. Tiuj estis miaj neforgeseblaj vivmomentoj ligitaj kun amata tiama surtera anstataŭanto de Kristo – Petro de la nuna tempo, kiu certe plu elĉiele favoros nian katolikan E-movadon kun V. Maria - Nia Espero, sanktaj Pio la X-a, Maksimiliano Maria Kolbe, beata Tito Brandsma – ĉielaj protektantoj de la katolikaj esperantistoj, kaj kun ceteraj esperantistoj, ĝuantaj la senfinan ĝojon en la ĉielo.

Miloslav Šváček

al la indekso


 KUN MARIA NI KANTU HALELUJA!

Fakte, ne ekzistas pli ĝoja kaj pli grava sciigo ol tiu, ke la Sinjoro vere leviĝis el la morto, haleluja.

Ĝoju, la ĉiela Reĝino, haleluja, ĉar la Sinjoro vere leviĝis el la morto, haleluja.

Bela antifono, intermetita per ĝoja ekvoko haleluja, tre bele esprimas ĝojon de la patrino de nia Sinjoro pro resurekto de ŝia Filo kaj kun Ŝi la ĝojon de la tuta Eklezio.

La evangelioj ne rakontas al ni, kiel la resurektinta Jesuo aperis al sia Patrino: tiu ĉi neesprimebla mistero de la ĝojo restas kovrita per vualeto de la silento.

Sed estas tute nedisputeble, ke al la unue redemptita, tiel kiel Ŝi staris per escepta maniero ĉe flanko de Kristo kaj la kruco, Ŝi ankaŭ ricevis per privilegia maniero travivi lian resurekton tiel, ke ĝi preparu al Ŝi la plej internan ĝojon, tute unikan inter ĉiuj ceteraj kreituloj, kiuj estis elaĉetitaj per la Sango de Kristo.

Maria estas nia gvidantino ĉe la ekkonado de la mistero de nia Sinjoro kaj tiel, kiel en Ŝi kaj kun Ŝi ni ekkonas sencon de la Kruco, tiel kun Ŝi kaj en Ŝi ni povas akiri ankaŭ la ekkomprenon de la senco de la resurekto kaj ĝui la ĝojon, kiu el tiu realeco rezultas. Maria nome kiel ununura inter ĉiuj kreituloj dekomence kredis al tio, kio en la enkorpigita Vorto ekde la komenco plenumis por la savo de la mondo.

Ĝi estas supreniro al la ĝojo bazita je la kredo. Ŝia ĝojo eliĝas el Magnifikat-ĝojo plena de espero kaj daŭrigas ĝis la plej pura ĝojo sen la ombro el la triumfo de la Filo kontraŭ la peko kaj morto.

Maria estas tiu, kiu – kiel diras la Dua Vatikana Koncilio – kunlaboris per eksterordinara maniero je verko de la Savinto kun obeemo, kredo, espero kaj ardanta amo por renovigo de la supernatura vivo de la animoj. Kaj nun Ŝi zorgas pri la gefratoj de sia Filo, kiuj estas ankoraŭ survoje meze de la danĝero, antaŭ ol ili eniros en la feliĉegan patrujon.

La vojo de Maria estas ankaŭ la vojo nia, ŝia ĝojo estas nia ĝojo. Tiel, kiel estas Maria jubilanta pro resurekto de sia Filo, fonto kaj kaŭzo de nia ĝojo, tiel ankaŭ ni devas klopodi, por esti por Ŝi kaŭzo de la ĝojo kaj ni permesu, ke per Kristo ni abundu je supernatura vivo ĝis la eterna ĝojo en la ĉiela patrujo kun Li kaj kun Reĝino de la Ĉielo.

-sks-

al la indekso


  PERSEKUTATAJ KRISTANOJ
Komentario de Ĉefepiskopo Dominik Duka OP

Se ni parolas pri persekutataj kristanoj, unuavice ni parolas sendube pri la kristanoj, kiuj vivas sub komunistaj sistemoj, kiel estas Ĉinio, Norda Koreo, Kubo kaj pluaj landoj. Sed ni parolas ankaŭ pri landoj kun islama plimulto, kie ni povas observi, ke malaperas toleremeco eĉ en tiuj regionoj kaj landoj, kiujn oni opiniis toleremajn (Malajzio). Aliancanojn de tiuj reĝimoj ni trovas ankaŭ en la landoj, kiuj sin prezentas kiel okcidenta civilizacio, sed kie militanta ateismo kaj maldekstrulaj rondoj klopodas pri likvido de vera religia libereco, kaj per tio ankaŭ demokratio.

Mi ne volas paroli nur pri problemo de la religia libereco kaj persekuto. La kristanismo ne povas nome paroli pri la religia libereco en tiu senco, ke tiu ĉi libereco povus ekzisti elŝirite ekster kadroj politika, kultura, ekonomia kaj aliaj formoj de libereco. La religia libereco ne ekzistas en diktatoraj reĝimoj de kiu ajn tipo, kaj tial ĝin ne povas garantii eĉ fundamentisma tiel nomata religia diktaturo.

Demando de la homaj rajtoj ne naskiĝis en opozicio kontraŭ kristanismo. Lulilo de tiuj rajtoj estas nek Francio, nek Usono, sed hispana Salamanka frunte kun proparolanto Francisco de Vitorio. Ĝi estis mem interna lukto interne de katolikismo pri vera ekkompreno de la homa digneco kaj libereco. Ĝuste el tiu diskuto aŭ lukto naskiĝis Lovana koncepto de Hugo Grotia kaj el ĝi poste ĉerpis ambaŭ deklaracioj de la homaj rajtoj.

En universitato en mia naskiĝurbo proklamis iu maldekstrula politikisto je adreso de la homaj rajtoj, ke ili jam apartenas al arkivo de la pasinta jarcento! Ofte ni aŭdas el buŝoj de akademianoj kaj ĵurnalistoj dubojn pri tio, ĉu la demando de la homaj rajtoj kaj digneco, kiel eĉ la demokratio mem, estas por aliaj kulturoj bezonataj. La demando de la libereco estas en nia medio ŝanĝata per senbrideco, ĉar la demokratio, tiel kiel ankaŭ jurordo estas skizofrenie forŝirataj de la bazaj etikaj valoroj, sen kiuj ne estas ebla la homa digneco, la libera vivo. La militanta ateismo kunigita kun sociala darvinismo ne nur ebligis alvenon de totalismaj sistemoj de naziismo kaj komunismo, sed gravmezure ĝi influas ankaŭ la nuntempan vivon de la kristanoj en la tuta mondo.

Se ni parolas pri la religia libereco, tiam tiu ĉi libereco apartenas ankaŭ al konfesantoj de ceteraj religioj. Moko estas leĝoj pri uzadoj de la religiaj simboloj. Ni revenas per ili ne en la tempon de la malhela mezepoko, sed en la tempon de la tiranecaj imperiestroj de la Romia regno. Se ni legas pri forigo de la krucoj en kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento ĉe alveno de stalinisma diktaturo en nia lando, tiel similas al tio la verdikto de la Eŭropa Juĝa Kortego. Forigo de la kruco estas komenco de la forigado de la homaj rajtoj kaj liberecoj, vera demuntado de la demokratio. Oĥlokratio, kiel diras antikvaj aŭtoroj, veraj filozofoj, ĉiam kondukas al ekrego de diktaturo, do totaliteco. Nia lukto kaj helpo al subpremataj kristanoj kaj ceteraj persekutatoj estas la lukto por konservo de la homa digneco kaj libereco. Kial? Ĉar Dio fariĝis homo. Kaj tio estas por Li grava.

Aperinta en Katolika Semajngazeto n-ro 7/2011

al la indekso


 MAJO – LA MONATO DE LA PLEJSANKTA VIRGULINO MARIA

En la monato majo estas unu tago rezervita por festo de la patrinoj. Sed la tuta tiu monato estas dediĉita al unu Patrino, kiu plej multe tion meritas. Ŝi estas la Patrino de la plej granda familio sur la mondo, la Patrino de ĉiuj veraj kristanoj – La Plejsankta Virgulino Maria. La Virgulino Maria estas nia vera patrino en supernatura ordo de la afero. Ja mem Sinjoro Jesuo, Filo de la Virgulino Maria, nomis la disĉiplojn siaj fratoj. Se ni estas fratoj de Jesuo Kristo, tiam estas lia Patrino ankaŭ la Patrino nia.

Se ni enmense transportus nin en nazaretan dometon, kie loĝis ŝiaj gepatroj, sanktaj Joakimo kaj Anna, kaj se ni enrigardus en lulilo ilian malgrandan knabineton, ni vidus nenion eksterordinaran, per kio tiu infano diferencus de la ceteraj. Kaj tamen la Eklezio en ŝia naskiĝtago kantas: „Via naskiĝo, Dinaskintino, anoncis ĝojon al la tuta mondo!“ Sed kiel ŝia naskiĝo anoncis la ĝojon al la mondo? Eble ni atendus, ke Dio honorigos la Patrinon de sia Filo per iu riĉeco aŭ belego, kaj ni povus esti disreviĝintaj, ke tiu ĉi infano estas egala kiel la ceteraj. Sed tia opinio estus hastema. Se Dio ebligus al ni vidi animon de tiu ĉi infano, kiu neniam estis makulita per hereda peko, ni mutiĝus pro la mirego aŭ ni surgenuiĝus kaj vokus kun la Sankta Spirito, kiu jam en la Malnova Testamento pri Ŝi diris: „Kiel belega, mia amikino, kiel belega vi estas!“ La homoj la diferencon ne vidas, sed Dio ĝin vidas. Ni, la homoj, pritaksas la homojn laŭ eksteraĵo, sed Dio rigardas, kiom da sanktigaj gracoj la animo havas.

La sanktiga graco estas enirbileto en la ĉielon. Estas tio la plej granda, kion ni povas surtere akiri. Kaj tamen eĉ multaj kristanoj ĝian valoron ne komprenas. Sufiĉas al ili momenta ĝuo aŭ peco da viandaĵo vendrede, por tiun ĉielan trezoron forvendi. „Sinjoro Dio ja nin pro tio ne kondamnos.“ Sed kie prenas la homoj tiun ĉi aŭdacan certecon? Kiu mortos sen graco de Dio, tiun atendas eterna infero. Tial diablo ĉiurimede klopodas nin senigi je tiu sanktiga graco. Liaj fortoj estas kompare kun la niaj senproporcie pli grandaj, tial ni kontraŭ li mem neniam povas nin defendi. Sed tio ne estas kaŭzo por malesperi. Dio ja nin ne forlasis! Kiam Izraelidoj iris al la batalo, ĉiam ili kunprenis keston de la interligo. Kaj nia kesto de la interligo estas ĝuste la Plejsankta Virgulino Maria.

Sanktaj patroj depratempe nomadas la Patrinon de Dio Perantino de ĉiuj gracoj. Se ne estus ŝia libervola konsento, la Filo de Dio neniam venus sur la mondon kaj la ĉielo restus por ni ĉiuj poreterne fermita. Tial ni nomas Dipatrinon Ĉielpordego. Tial ankaŭ Dio decidiĝis, ke ĉiujn gracojn kaj bonon Li disdonados al la homoj ĝuste pere de la manoj de la Plejsankta Virgulino Maria. Pere de Ŝi do alvenas komenco, kresko eĉ kulmino de la spirita vivo, pere de Ŝi donas Dio persiston en la bono, pere de Ŝi alvenas eterna ĝojo. Kiu jam envenis ĉielon, venis tien danke al la Virgulino Maria, neniu en la ĉielon envenis sen Ŝi kaj neniu sen Ŝi tien envenos. Sankta Bernardo diras: „Ni scias, ke ĉiu favoro, kiun donas iu reĝo, trairas tra pordego de lia palaco. Kaj ĉiu graco, kiun donas Dio, trairas tra la manoj de la Dipatrino.“ Kaj sankta Antonio aldonas: „Kiu petas pri la graco sen la Virgulino Maria, tiu volas flugi sen la flugiloj.“

Tial ni ne forgesadu nian ĉielan Patrinon. Ni amu Ŝin, honoradu kaj petu pri la helpo en ĉiu nia bezono, ĉar mem Dio volas, ke ni niajn petojn prezentu al Li per la manoj de lia Patrino, kiel Li tion belege montris ĉe la unua miraklo en Kana Galilea.

Se diablo volas iun disigi de Dio, unue li klopodas pereigi lian amon kaj estimon al la Plejsankta Virgulino Maria. Al tio rakontas sankta Alfonso tiun ĉi eventon:

„Iam vivis riĉa, sed diboĉema nobelulo, kiu per pekema vivo fordiboĉis tutan sian havaĵon kaj mizeriĝis. Por denove akiri monon, li petis mem la diablon. Tiu promesis al li, ke li donos al li ankoraŭ pli grandan riĉecon, ol li antaŭe havis, sed sub unu kondiĉo: li devas rezigni pri Dio. La nobelulo unue hezitis, sed fine la diablan blasfeman deziron li plenumis. Sed la diablo eĉ ne kun tio estis kontenta. Li postulis ankoraŭ, ke la nobelulo rezignu ankaŭ pri la Virgulino Maria. Sed tiumomente la erariĝinta nobelulo rekonsciiĝis kaj ekvokis: ‚Pri Tiu mi ne rezignos! La Patrinon mi ne forneos! Ŝi estas mia lasta espero. Pli volonte mi restos ĝis la morto almozulo!‛”

Kaj tiel, karaj kredantoj, kiam ajn vi vidas, ke iu batalas kontraŭ honoro al la Plejsankta Dinaskintino, sciu, ke li staras en la servoj de la diablo. Eble li tion eĉ ne konsciiĝas, sed senkonscie li plenumas lian deziron. Kiel belega estas la titolo – La Plejsankta Dinaskintino. Neniu el la homoj eĉ ne el la anĝeloj povas fanfaroni pri tio, ke mem la Dio iĝus dependa je li, ke Li vivus en lia korpo kiel infano. Tial estis la Virgulino Maria savita de la hereda peko, tial Ŝi poste estis kun la korpo kaj animo ĉielenprenita, tial Ŝi nun estas altigita super ĉiuj anĝeloj kaj estas vera Reĝino de la ĉielo kaj la tero. Ni do havas en la ĉielo patrinecajn okulojn, kiuj ename nin rigardas, ni havas tie patrinecajn manojn, kiuj al ni propete helpadas kaj ni havas en la ĉielo patrinecan koron, kiu nin amas kiel siajn infanojn. La rememoro pri la Dipatrino tial kapablas elvoki en la animo de ĉiu bona kristano senliman fidon je ŝia propeto ĉe Dio. Estas neimagebla, ke Dio rifuzus peton, kiun al Li prezentas lia Patrino.

Kiu do dum sia vivo sincere honorigas Patrinon de Dio kaj ofte al Ŝi preĝas, tiu devas pri nenio timi, ĉar li scias, ke la ĉiela Patrino lin neniam forlasos. Por li eĉ ne la morto estos timinda, ĉar renkonte al li venos la Reĝino de la ĉielo ĉirkaŭita de la ĉielaj anĝelaj legiaroj kaj Ŝi forpelos la diablon, kiu ne povas toleri rigardon al Tiu, kiu vanigis liajn planojn.“

Ni do deziru, ke nia animo estu la viva ikono de la Plejsankta Virgulino Maria, la Patrino de Dio. Por Ŝi ni vivu tiun ĉi surteran vivon, por ke ni foje povu kun Ŝi vivi la eternan vivon en la ĉielo.

P. Andrij Tihány

al la indekso


 PRINTEMPAJ ENPENSIĜOJ

Jen printempa belecplenpleno
en florriĉa kaj verda vest´,

ĝojon disdonas ĝia veno

pro l´ nekutima ĉarm-ĉeest´.

Printemp´ venas kun bela kanto –
la adora himno al Di´,

arbaroj, floroj – tuta lando

kantdissendas kun emoci´.

En niaj koroj sonu kanto –
sonu je l´ nova melodi´!
Kun verda mond´, floroj kaj akvo

ni kantu la gloron al Di´!

Ankaŭ nia animo-vesto
fariĝu bela pli kaj pli –

la viv´ plena de l´ am-ĉeesto
sur voj´ klara, rekta al Di´!

Zofia Kamieniecka

al la indekso


  LA VIRGULINO MARIA – PATRINO DE LA VOKITOJ

En la rigardo al Vi, Maria, trovas kaj spertas la Eklezio tion, kion ĝi sopiras esti. Vi estas la plej granda virino de la Spirito kaj samtempe perantino de ĉiuj gracoj kaj donacoj. Vi estas pordego, per kiu la ĉielo suriris la teron kaj Dio en nian vunditan homecon, kiam Li akceptis la korpon el Vi, Maria. Ekde tiu tempo ĉiu bono, kiu alvenas al ni de Li kaj en Li, al ni enpenetras per la sama vojo, kiu kondukas tra via koro. Vi mem liajn gracojn direktas kaj transdonas al siaj infanoj laŭbezone, kiujn instinkto de la patrineca koro konas plej senteme kaj plej bone.

Kaj tio validas ankaŭ male. Ĉion, kion ni, infanoj de Dio kaj infanoj viaj, elsendas al Dio, niajn petojn kaj bezonojn, ĝojojn kaj esperojn, pri kiuj ni en nia malforteco eĉ ne scias konvene peti, trairas ree tra via koro de la Patrino. Vi ilin plej efike transdonadas en mistera forto de la amrilato, kiu kunigas la Patrinon kun la Filo. Kiam en Kana Galilea mankis vino, kiel unua Vi iris al la Filo kaj diris al Li: „Ili ne havas vinon.“ Vi preparis miraklon, unuan kaj tute ne la lastan en la historio de la savo.

Hodiaŭ ni volas Vin peti: Maria, Vi plej bone scias, kio al ni tiom mankas. „Ili ne havas vinon“ oni pli precize povus esprimi: „Ili havas mankon de la vokitoj, ili ne havas sufiĉe da kuraĝo proponi ĉion, por ke Dio povu efike penetradi en la mondon pere de puraj animoj, malriĉaj, obeemaj kaj tute libere ekspropriĝintaj en sia senkondiĉa amo al Dio.“ Ni petas, propetu, por ke via Filo ankaŭ hodiaŭ faru miraklon. Por ke en la nacio suferanta pro malsufiĉo da kredo vekiĝu volo kaj kuraĝo respondi JES al malcedema vokado de tiu Koro, kiu nin plej multe amas, invitas kaj vokas, ĉar Li bezonas nian kunpartoprenon.

La infanoj ofte petas patrinon pri la aferoj, kiuj ne devas esti por ili bonaj. Ne miras, ke la patrino ilin ne donas. Sed ĉi tie ni scias tutcerte, ke ni petas pri io, kio al Vi, Maria, plej multe kuŝas en la koro. Ja ununura vera feliĉo de viaj infanoj estas nur tio, ke ili ekkonu vian Filon, ili faru, kion Li al ili diros, kaj respondos al lia amo per la amo. Tralegu Vi mem en niaj koroj, kiuj petoj en ili tremas. Antaŭe ni dankas por la elaŭdo. Kun Vi ni denove kaj ĉiutage ripetas: FIAT, JES, FARIĜU.

Episkopo Mons. Josef Hrdlička (28.4.2007)

Sub vian ŝirmon ni rifuĝas, sankta Dipatrino. Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn, sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu, Virgulino glorinda kaj benata. Ho Sinjorino nia, Pledantino nia, Perantino nia, Konsolantino nia. Kun via Filo nin repacigu, al via Filo nin rekomendu, al via Filo nin redonu. Amen.

al la indekso


 KION NI FARIS EN LA EKLEZIO MALBONE?

Antaŭ kelkaj jaroj skribis iu evangeliana juristo respondeca pri la ekleziaj komunumoj tiun ĉi leteron:

 „Karaj episkopoj, paroĥestroj, predikantoj kaj junulargvidantoj de la kristana eklezio, jam pli longan tempon vi klopodas igi la eklezion por ni junaj pli allogan – sensukcese. La eklezio iĝis en la okuloj de la junaj homoj ankoraŭ pli neinteresa. Sed tio devis nepre fariĝi, ĉar malgraŭ via iel ajn bona intenco, vi elektis malbonajn iniciatojn. Anstataŭ prediki plenan evangelion, vi volis igi la eklezion pli gustohavan kiel humanisme moraligantan societon kun modaj koloraj tufoj da vato: gitarajn Diservojn kun frazoj pri la homeco, kun diskutoj ktp. Ĉi ĉio efikis tute male. Ĉar ju pli estas la eklezio ĝenerala, des pli ĝi estas neinteresa. Ĉar ju pli multe ĝi iĝas interesklubo kaj proponas nenion, kio al la homo prenas spiron, des pli multe ne valoras al ĝi aparteni.

 Multaj el vi postkuras modernajn teologojn, forĵetas la kredon je la persona Dio kaj je la postmorta vivo, la kredon je dieco de Jesuo Kristo, je lia elaĉeta morto kaj la korpa resurekto kaj je la nova alveno de la Sinjoro kaj anstataŭ tio vi parolas pri Jesuo nur kiel pri la amiko de la homo aŭ pri la sociala revoluciulo.

 Mi petas vin: Ne plu provu igi la eklezion pli allogan per tute malbonaj rimedoj. Ne donadu al la junaj homoj anstataŭ pano ŝtonon kaj proponu al ni ne diluitan evangelion: ni ne volas eklezion, kiu funkcias kiel humanisme moraliganta societo, sed heroldu senkompromise evangelion, la biblian mesaĝon pri la enkorpiĝo de Dia Filo, ekde lia virgineca koncipiĝo kaj naskiĝo en Betlehemo ĝis lia denova alveno. Tiajn predikojn ni akceptas serioze eĉ hodiaŭ. Sed la eklezio, kiu prisilentas ĉielon kaj la inferon, juĝon kaj la eternan damnon kaj pri tio ĝi ne plu plenrajte predikas, estas nefidinda kaj neinteresa. Tia eklezio forprenas al la prediko pri la konvertiĝo ĝian forton, igas pentofaron senbezonan, el Dia Mizerikordo ĝi faras sentimentalan senton kaj el la Kruco de Jesuo senenhavan demonstracion, fiaskon de la hebrea vaganta predikanto.

 La vera kristana mesaĝo devas trapenetri la orelojn kaj dolori. La junaj homoj scias, ke tio ĉe tia predikado devas tia esti kaj tute ili ne miras pri tio. Ili sopiras travivi tion, kion Dio en sia mesaĝo fakte diris, kaj ili volus je tio doni respondon de la kredo. La Dia vorto estas neŝanĝebla, ĝi havas hodiaŭ la saman forton kiel iam, kiam ĝin heroldis profetoj kaj Jesuo Kristo kaj kiam ĝin heroldis kaj registris apostoloj. Diru klare kaj kompreneble, ke laŭ bibliaj diraĵoj ĉi tie surtere neniam estos iu surtera paradizo. Prezentu finfine la kristanan eklezion tian, kian ĝin volis havi ĝia fondinto: grandan kaj majestan perilon de la graco, kiu persistas je la vorto pri la Kruco kaj pri la repaciĝo inter Dio kaj la homoj, pri neceso de la bapto por la savo, pekkonfeso por pardono de la pekoj.“

 La profesoro Holböck al tio aldonas:

„Kion tiu ĉi juna evangeliano skribis, tio precize validas ankaŭ por la hodiaŭa realeco, kaj ne nur en la evangeliana, sed bedaŭrinde ankaŭ en la katolika eklezio. Ankaŭ ĉe ni oni provis precize tie la kredon falsigi kaj mallongigi kaj modifi la funkcion de la eklezio kaj ni jam ne vidas kontinuecon inter la kredo kaj la eklezio. Videble ekregis necerteco kaj konfuzo de la kredo kaj al tio laciĝo el la eklezio, kiu disvastiĝas kiel movado »for-de-la-eklezio«. Ne tiel bedaŭrindaj estas kreskantaj eligoj el la eklezio, kiel eble pli aŭ malpli laŭta apatio, malfavoreco kaj fremdiĝo al la kredo kaj la eklezio. Tiu ĉi fremdiĝo eskalas, ĝis ĝi atingos plenan sendiecon. Dume la teologoj kaj la animzorgaj fakuloj opinias, ke ili superos tiun ĉi krizon per konstante novaj liturgiaj kaj animzorgaj eksperimentoj, per konstante pli granda distordado kaj maldensigado de la evangelio, per konstante pli granda dubigado kaj adaptado al la mondo kaj al spirito de la tempo. Sed rezultas absoluta malo. La nombro de vere praktikantaj katolikoj, kiuj ankoraŭ serioze rilatas la kredon kaj la eklezion, ne pli grandiĝas, sed malkreskas. Ne plu oni serioze traktas neceson de la bapto por la savo, pekkonfeson por pardono de la pekoj kaj la pekkonfeson oni amase preterlasas, la nombro de la eklezie geedzigitaj paroj estas ie jam tute preterlasita kaj la nombro de la sacerdotaj kaj ordenaj alvokiĝoj estas ĉiam pli kaj pli malgranda.

Kun tute falsa optimismo multaj super la reala stato de la eklezio tute eraras...“

(Laŭ Dienst am Glauben 3/2009)

al la indekso


 KIU RIDAS LASTVICE

„Ekzistas neniu ‚persono‘, kiun ni povus nomi diablo.“ Tion proklamis hessena-nassava prezidento de evangelianaj eklezioj profesoro Peter Steinacker. Ĉe tio ne konsentas kun li alia protestanto, rektoro de Studdomo de Albrecht Bengel D-ro Rolf Hille.

La mokemulojn havas certe sur sia flanko prezidento Steinacker. Por li diablo „el teologia konsidero“ havas neniun funkcion. Ekzistas nome neniu „persono“, kiun ni povus nomi diablo. Tio sonas ilumine. Finfine malkovris eklezia reprezentanto, ke la diablo estas nur mistika manteleto por psika sperto de la malbono.

Sed tio ne estas tiel simpla. Kiu ridas lastvice, tiu, kiel estas konate, ridas plej bone. Kaj tiukaze estas tio mem diablo, kiu sin lasas dissolvi je mistika nenieco. La eldiraĵo de Steinacker elvokas pli multe da problemoj, ol kiom da ili ĝi solvas. El lia asertado duaflanke nepre rezultus, ke ankaŭ Dio estas nura mistika priskribo por feliĉaj kaj bonaj travivaĵoj.

Tiukaze Dio devus esti same neekzistanta persono kiel la diablo. Kial devus esti manifestado de la malbono, kiun ni tiel forte kaj klare observas en la mondo, pli multe reala ol Dio, kiu prezentas bonon?

Se la bibliaj eventoj pri Dio estas nuraj mitoj, poste ni devas la tutan teologion pakumi. Ĝuste psiĥologie argumentanta kritikanto de la religio eliras el tiu ĉi diskuto kiel la tria, kiu ridas.

Interalie ankaŭ Jesuo devus dum sia vivo grandege erari. Ĉe ĉiuj siaj ekzorcadoj Li eksidus sur la gluon de la primitivaj mitoj. La raporto pri lia kvardektaga fasto kaj tento sur la dezerto disiĝus kiel fatamorgano.

Sufiĉas nur iome pripensi kaj tuj montriĝas, ke la problemoj estas multe pli larĝaj. Ĝuste opinias Steinacker, ke satano ne estas kontraŭulo de Dio en la nivelo de la okuloj. Dio estas kreinto, diablo nur kreito.

Kaj tio estas la diablo

En Biblio ni havas neniun dualismon en la senco, ke Dio, aŭtoro de ĉio bona, havas la same potencan kontraŭulon. Satano apartenas laŭ 2-a letero de sankta Petro al la anĝeloj, do al la kreitoj, kiuj pekis. Temas do pri la kreitoj, kiuj fierece sin starigis kontraŭ Dio. Sed el la fakto, ke la diablo estas nur kreito kaj ne Dio, tute ne rezultas, ke li ne estas reala persono. La homo estas, kiel konate, ankaŭ kreito, kaj tamen li estas persono.

La biblia historio de la savo klare montras, ke la satano estas alte inteligenta kaj abisme malbona kreito, kiu estas kapabla tenti la homon kaj kondukadi lin for de Dio. Lia aktivado kaj fascinado baziĝas ĝuste en tio, ke li blindigas pli malfortan kunkreiton - la homon. „Satano mem sin aliformas kvazaŭ anĝelon de la lumo“ (2 Kor 11,14). Li trompas per tio, ke li sin vualigas per supoza Dia gloro. Li renversas volon de Dio.

Se li havas ĉe la tentado de la homo sukceson, li neatendite turnas la kartojn. Li metas plendon al Dio kontraŭ la homo. Li postulas rajton senkompate. Dio devas la pekulon ne nur puni, sed eterne damni. Jesuo prave karakterizas la diablon kiel mensoganton. „Kiam li parolas mensogon, li parolas sian propraĵon, ĉar li estas mensoganto, kaj la patro de ĝi“ (Joh 8,44).

Al la mensoganta tentado aliĝas ĉe la diabla agado ĉiam denove ankaŭ brutala perforto. Kiel „diabolos“ – tio signifas tiu, kiu kaŭzas ĥaoson – li kaŭzas malakordon inter Dio kaj la homo.¨

Murdanto dekomence

Dio estas kreanto de la vivo. Sendieco kondukas al la morto. Kiam la satano igas la homon malpiecan, forprenas al li vivon. Diablo havas neniun kreipovan kreivon, sed li havas grandan potencon neniigi la vivon. Kun la peko estas nedisigeble kunigita la morto. La diablo povas timigi per la morto, ĉar li havas potencon super la morto (Heb 2,14). Li senkompate uzadas terorismajn rimedojn. Jesuo lin nomas „hommortiganto de la komenco“ (Joh 8,44).

La potenco estas rompita

La eventon de Jesuo sen kontraŭstaranta volo de la satano ne estas eble objektive kompreni, ĉar laŭ evangeliaj raportoj Jesuo batalas seninterrompe kontraŭ la diablaj grandpotencoj. Tiu batalo kulminas dum la pasiono ĝis la plej alta skalo. „Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita“ (Joh 12,31).

Per la surkruca morto de Jesuo la satano perdas rajton plendi kontraŭ la homo. La resurekto de Jesuo likvidas lian monopolon de la morto. Tiel kreiĝas spaco por la nova kreaĵo. La potenco de la diablo estas rompita por tiu, kiu sin rifuĝos sub la protekton kaj regadon de Kristo. Diablo ekzistas, sed Jesuo lin venkis. Tial la kristanoj povas vivi sen la pagana timego. Ili ne timas akuzanton, sed ankaŭ lin ne pentras sur la muron. Ili heroldas, ke li estis venkita. Tial la diablo ne havas kaŭzon por ridi, eĉ spite de sia furiozeco.

El Kath-net, 30.6.2008

 al la indekso


 RADIO VATIKANA – ELSENDOJ EN ESPERANTO

La elsendoj okazas trifoje semajne, en la sama horo 21:20 MET (20:20 UTC).

DIMANĈE – daŭro 9’20” - frekvencoj: mezonde 585 kaj 1530 kHz, kurtonde 4005 kaj 5885 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E) transponder 54 (Bouquet Sky), vertikala polarizado, 11804 MHz, aŭdkanalo E, 128 Kbit/s.

La dimanĉa elsendo estas ripetata je la mezeŭropa horloĝa horo 23:50, per la samaj frekvencoj.

MERKREDE KAJ ĴAŬDE – daŭro 9’ – frekvencoj: mezonde 1260 kaj 1611 kHz – kurtonde 6185 kaj 7250 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E), vertikala polarizado, frekvenco 11804 MHz, dua aŭdkanalo (TelePace), FEC 2/3, S.R. 27.500.

Oni povas aŭskulti ankaŭ per la Interreto: http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp

Granda arkivo: http://www.radio-vatikana-esperanto.org

Petu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Skribu al:

RADIO VATIKANA – ESPERANTO-REDAKCIO
SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO

E-poŝto: esperanto@vatiradio.va

al la indekso


 VANTAJ FRAZAĴOJ

La religia kredo eĉ la kredo en geedzeco havas la samajn malamikojn. La ĉefa el ili estas rutino. La rutino en la kredo, en la preĝo, en la sakramentoj eĉ la rutino en la geedzeca vivo. L. Evely

Multaj kulpoj restus al ni nepardonitaj, se Dio vere serioze traktus ĉiujn vortojn de la Patronia, kiujn ni al Li tiel ofte senpripense elsendas. Eble tiujn, kiel ni pardonas al niaj kulpantoj. Same senpripense ni parolas ankaŭ kun la proksimuloj.

Sed jam tiel estas tio kun ni homoj. Ni alkutimiĝis kun Dio eĉ inter ni paroli per malmulton esprimantaj frazoj. Ofte ja eĉ en neniondirantaj vantaj frazaĵoj. Ni uzadas unu vantan frazaĵon por emocio, la duan por la difinita celo, la pluan por plenigo de la silento. Eble ni estonte ciferigos ĉiujn estigitajn societajn eĉ nesocietajn vantajn frazaĵojn, kies ciferojn ni en devigaj kursoj parkere ellernos kaj ĉe la renkontiĝoj ni anstataŭ la frazoj diros nur iliajn ciferojn.

Se ni matene sur la ŝtuparo renkontos najbarinon, al kiu ni sentas nur supraĵan rilaton, ni diros al ŝi: „Tri plus unu.“ Kaj la najbarino, kiu ankaŭ devige finlernis ekzercadon en kono de la frazaĵoj, en tiu momento komprenos, ke la frazaĵo cifero tri signifas „Mi deziras al vi bonan tagon“ kaj la frazaĵo cifero unu „Hodiaŭ vi aspektas mirige bela“. Ju pli multe ni uzadas la vantajn frazaĵojn, des pli multe niaj personaj rilatoj forpersonecas.

Simile aspektas ankaŭ nia spirita vivo, kiun ankaŭ minacas indiferentigo kaj malplenigo de la vortoj. Ni tial klopodu laŭeble plej rapide forgesi tion malbonan, kion ni en la interhomaj rilatoj ellernis. Precipe ni tiujn miskutimojn ne enportadu en la rilatojn inter ni kaj Dio. Povus do okazi, ke ni ankaŭ ciferigos la preĝojn kiel tiujn malplenajn societajn vantajn frazaĵojn. Poste ni iun matenon ellitiĝus kaj dirus same senpripense, kiel ni hodiaŭ preĝas Patronian, ankaŭ frazaĵon: „Du plus dek kvin.“ Jes, ni ŝparus per tio multan tempon, sed tiumomente iĝus ne nur la tuta restanta tago, sed la tuta nia homa vivo unu malbela vanta frazaĵo.

Al la ĝojo de la homa animo do sendube apartenas viva kaj vera vorto. La vorto, kiu kreas vivan kaj veran rilaton. Ni strebu, ke nin ne rilatu la riproĉo de Jesuo: „Ĉi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de mi.“

Max Kašparů

al la indekso


 „NUR LA AMO ESTAS KREIPOVA“
Jaro de sankta Maksimiliano Maria Kolbe

Laŭ decido de Senato de Respubliko Pollando el la 21-a de oktobro 2010 estis la jaro 2011 proklamita La Jaro de la Sankta Maksimiliano Maria Kolbe. Jen la plej gravaj fragmentoj el ĝi.

La 14-an de aŭgusto 2011 pasos 70 jaroj ekde la martira morto de Sankta Maksimiliano Maria Kolbe, franciskano, kiu sendube apartenas al la plej eminentaj personoj – la plej gravaj poloj de la dudeka jarcento.

Sankta Maksimiliano Maria Kolbe estas simbolo de la viktimoj de naziismo kaj „la patrono por malfacila tempo“ – kiel diris pri li Papo Johano Paŭlo la Dua. Li estas ankaŭ la simbolo de malfacilaj decidoj estiĝantaj en la vivo de ĉiu homo.

La Sankta Maksimiliano Kolbe, naskiĝinta la 8-an de januaro 1894 en la urbo Zduńska Wola, pereis martire en la germana koncentrejo KL Auschwitz, en kiu post transporto fine de majo 1941 li ricevis la koncentrejan numeron 16670. En lastaj tagoj de julio, post forfuĝo de unu el la malliberuloj, li oferdonis sian vivon anstataŭ al li nekonata Franciszek Gajowniczek, kondamnito je mortopuno per malsatigo. Fratulo Kolbe travivis en la mortobunkro du semajnojn. Li mortis la 14-an de aŭgusto 1941.

Omaĝante kaj estimante ĉi tiun grandan personulon, la Senato de Respubliko Pollando deklaras la jaron 2011 kiel la Jaron de la Sanktulo Maksimiliano Maria Kolbe.

La Senato faras tion por la honorigo de la vivo kaj la morala sinteno de ĉi tiu eminenta Polo kaj sacerdoto, defendanto de la homa digno, la modelo de virtoj, morala aŭtoritato, heroo kun la heroeca kuraĝo, edukisto, socia aganto kaj ankaŭ la monda civitano, kiu je la nomo de solidareco anstataŭ la alia homo suferegis kaj pereis. Lia socia sinteno kaj sinofero havas la specialan signifon por la ĉiam renaskiĝanta civitana socio de Pola Respubliko. Elpoligis: Stanisław Śmigielski

El Nova et Vetera, Biuletyn Poswięcony Tradycji Katolickiej, N-ro 6/02/11

Sankta Maksimiliano Maria Kolbe estas unu el la ĉielaj protektantoj de IKUE-anoj.
Nia Sankta Maksimiliano, propetu por ni!

al la indekso


 MATĈO

La interhoma dialogo similas al amikeca matĉo de la ŝakludo.

Ni ja eksidiĝas al ŝaktabulo, por ke ni ĝojigu nin per logiko kaj beleco de la saĝa ludo. Se la matĉo devus al ni servi kiel kaŭzo por humiligo de la kontraŭludanto, ni jam antaŭe devus esti diskvalifikitaj.

La ŝakmatĉo kaj dialogo devas esti gvidataj per stilo “kiu kun kiu”, sed ne “kiu el kiu”.

Alivorte...

Sur la ŝaktabulo de niaj negravaj konfliktoj devas esti la ĉefa figureto humila grandanimeco, kiu ne finigas la matĉon per mato signanta la venkinton, sed per la pozicio sen nomo de la venkito.

Max Kašparů

al la indekso


 BIBLIAJ TAGOJ EN WERL  TRE SUKCESA ARANĜO

En la tagoj de la 2-a ĝis la 6-a de marto okazis en Germanio en urbo Werl Bibliaj Tagoj por esperantistoj, kiuj havas en Germanio jam pli longan tradicion. Por nunjaraj Bibliaj Tagoj estis elektita negranda urbo Werl kun 30 mil enloĝantoj, sed kun belega katolika pilgrim-baziliko de la Virgulino Maria kaj paroĥa preĝejo de sankta Walburga, evangeliana preĝejo kaj du muzeoj. Organizadon de la Bibliaj Tagoj transprenis nia IKUE-frato Stefan Lepping, de la partoprenintoj de la 19-a Ekumena E-kongreso en Vroclavo 2009 kaj la 63-a IKUE-kongreso en Parizo 2010 bone konata profesia muzikisto. La aranĝo okazis en iama “Collegium Aloisianum” (Konvikto) konstruita ĝis la jaro 1921 kiel loĝejo por lernantoj eksterurbaj de la Werl-a gimnazio Marianum. Tiam Werl havis nur 7 mil enloĝantojn. La Konvikto estis episkopa eklezia domo por edukado, ankaŭ rigarde al vokiĝoj al pastreco. En 60-aj jaroj ĝi estis pligrandigita. Kiel lernejo ĝi funkciis ĝis la jaro 2005, kiam ĝi fariĝis sidejo de kristana privata projekto. Ĝia kerno estas la arigo de personoj, kiuj memstare kaj sendepende volas kune vivi kristanan vivon kun komunaj preĝoj en la tiea kapelo. Al la kristana kerno apartenas pastro – emerita misiisto, du fratulinoj de la “Nova Vojo de Sankta Francisko”, fratulino Maria Müller (kiu ankaŭ kun ni partoprenis la BT-n) kaj la organizanto de la Bibliaj Tagoj frato Stefan Lepping. La aranĝon partoprenis 26 personoj el 6 landoj: Italio, Ĉeĥio, Slovakio, Francio, Nederlando kaj Germanio.

Ĉiuj programeroj okazis en la domo, aŭ en la kapelo aŭ en la salono kaj manĝejoj. Ĉiu mateno ekde ĵaŭdo ĝis dimanĉo komenciĝis per rozaria preĝo, sekvis matenmanĝo. Post ĝi okazis ĵaŭde unua parto de biblia prelego fare de benediktana monaĥo P. Willibald Kuhnigk OSB el Nütschau. Sekvis esperantlingva sankta meso celebrita de pastroj Bernhard Eichkorn kaj Willibald Kuhnigk el Germanio, Pierluigi Svaldi el Italio kaj Benoît Ente el Francio. Post tagmanĝo kaj posttagmeza paŭzo okazis pertrajna vizito de mezepoka urbo Soest. Tre vidinda estas la historia urbokerno kun belegaj malnovaj, antaŭ reformacio katolikaj, preĝejoj, kiujn post reformacio transprenis luteranoj. Dum Werl restis plejparte katolika urbo, la proksima urbo Soest estas plejparte evangeliana.

Post vespermanĝo sekvis en la kapelo vespro, poste en la salono kantado kaj babilado, kaj la tago estis finita per vespera preĝo. Multe oni kantis, ĉar la aranĝanto frato Stefan ja estas profesia muzikisto. Tio multe riĉigis la programojn. Dum preĝoj, Diservoj kaj ceteraj programoj oni uzis la kant- kaj preĝ-libron Adoru.

La vendreda tago denove komenciĝis per rozaria preĝo, sekvis sankta meso kaj dua parto de biblia prelego de pastro Willibald Kuhnigk. Posttagmeze antaŭ plua programo okazis en la kapelo litanio al Koro de Jesuo.

Poste sekvis vizito de Urba Muzeo kaj post ĝi vizito de tri preĝejoj. Unue oni vizitis pilgriman bazilikon de Virgulino Maria, kie estas speciale honorata kruco de Jesuo kaj statuo de la Virgulino Maria kun Jesuinfano, ambaŭ pridonacantaj multajn Di-gracojn. Post ĝi sekvis vizito de paroĥa preĝejo de sankta Walburga kaj fine la nove konstruita evangeliana preĝejo. En ĉiuj preĝejoj ni kantis, ĉar “kiu kantas, duoble preĝas”. Post la reveno pastro Albrecht Kronenberger okazigis prezentadon de interretaj paĝoj “Kristanaj Fontoj” (http://fontoj.net/), kiujn mi al ĉiuj tre rekomendas viziti. Post vespermanĝo okazis Biblia Rondo, sekvis kantoj kun babiladoj kaj tute fine kompletorio.

Sabata tago komenciĝis simile kiel la antaŭaj per la rozaria preĝo kun bibliaj meditetoj. Post matenmanĝo sekvis evangeliana Diservo, por kies efektivigo venis evangeliana pastoro el Werl. Kaj post ĝi sac. Willibald Kuhnigk realigis la trian parton de la biblia prelego. Post la prelego okazis katolika sankta meso. Sekvis tagmanĝo kun posttagmanĝa paŭzo kaj post ĝi en la kapelo ni kolektiĝis por preĝo de Kroneto de Dia Mizerikordo. Poste ni denove iris la urbocentron, por viziti tre interesan franciskanan muzeon “Forumo de la Popoloj”. Antaŭ vespermanĝo okazis preĝo laŭ ortodoksa kutimo. Nu kaj post la vespermanĝo sekvis projekcia prezentaĵo de frato Miloslav Šváček pri pasintjara 63-a IKUE-kongreso en Parizo, okazinta en centjara jubileo de fondo de IKUE en tiu urbo. Plua programo konsistis el ludoj, kantoj, babilado, en kiu oni kantis esperantlingvajn nereligiajn kantojn kaj la partoprenantoj el ĉiuj landoj kantis kantojn en sia gepatra lingvo.

La dimanĉa tago komenciĝis denove per rozaria preĝo kun bibliaj meditetoj. Post matenmanĝo sekvis matenlaŭdo en la kapelo kaj dimanĉa sankta meso kuncelebrita ankaŭ de Patro Franz, eksmisiisto loĝanta en la konvikto. Poste ankoraŭ sekvis fina rondo kun kantoj kaj per tagmanĝo finiĝis belega kaj spirite riĉa aranĝo la Bibliaj Tagoj.

Ĉar forveturo de mi kaj frato Jaroslav Chodníček okazis nokte kaj de frato Pavol Petrík el Slovakio lunde, akompane de frato Stefan Lepping povis realiĝi agrabla promeno en ĉirkaŭaĵo kaj ene de la urbo kun vizito de turka restoracio por vespermanĝo. Post la reveno kun ni kolektiĝis fratulino Maria Müller, geedza paro Hubert kaj Regina Maria Präg kaj frato Stefano, ĉiuj loĝantaj en Werl, kaj ni povis ankoraŭ babili kaj tute fine ni kune kantis Himnon de la Katolikaj Esperantistoj “La Sinjorino de la Espero”. Post 14-hora vojaĝo ni bonorde revenis hejmen plenaj de belegaj impresoj kaj profundaj spiritaj travivaĵoj. Ni rekomendas al ĉiuj legantoj senhezite partopreni la venontjarajn Bibliajn Tagojn en Germanio, kies organizadon transprenis sperta organizanto frato Stefan Lepping, al kiu ni tre kore dankas por la ĉi-jaraj Bibliaj Tagoj kaj antaŭĝojas nian revidon dum IKUE-renkontiĝo maje en Nitra.

Miloslav Šváček

al la indekso


 HUNDO

La objektoj ĉirkaŭ ni havas siajn ecojn. La neĝo estas malvarma, citrono acida, la akvo malseka – kaj malvarma kaj varma, pluva aŭ fonta.

Same ankaŭ la homaj estuloj. Ili diference de la objektoj havas siajn ecojn pli riĉajn kaj pli kombinitajn.

La homoj povas esti aŭ viroj aŭ virinoj, nigraj, flavaj aŭ blankaj, la viroj sanaj aŭ malsanaj, dekstramanuloj aŭ maldekstramanuloj. La virinoj povas esti belaj, gajaj, edziniĝintaj aŭ liberaj, la edziniĝintaj povas esti dikaj aŭ maldikaj, kaj la dikaj povas esti kredantaj aŭ nekredantaj...

Ankaŭ la bestoj havas siajn ecojn. La fiŝoj estas silentemaj, la limakoj malrapidaj kaj la korvoj nigraj. Siajn ecojn ankaŭ havas la hundoj.

Alivorte...

Ekzistas multaj hundoj, kiuj havas belajn, virajn ecojn. Ili estas obeemaj, fidelaj, kuraĝaj. Domaĝe nur, ke multaj infanoj anstataŭ kun la hundo en la hunda budo elkreskas hejme kun sia patro.

Max Kašparů

al la indekso


 SOLENO DE VIVJUBILEO DE PASTRO JOSEF XAVER KOBZA

En lasta numero de Dio Benu aperis artikolo pri benita vivjubileo de pastro Josef Xaver Kobza. Kaj en la tago de tiu ĉi grava datreveno sabate la 26-an de februaro 2011 okazis ĝia soleno en du partoj en la urbo České Budějovice. Unua parto okazis antaŭtagmeze en preĝejo de la Virgulino Maria Rozaria konsekrita en la jaro 1900, apartenanta al Kongregacio de Fratoj de la Plejsankta Sakramento (Petranoj), fondita fare de Klement Václav Petr J., al kiu sian sacerdotan vivon dediĉis pastro Ksavero. La sanktan meson kun la pastro Ksavero celebris episkopo de diocezo České Budějovice Mons. Jiří Paďour. Kuncelebris deko da pluaj pastroj. Ĉe la mescelebro ankaŭ ĉe la altaro estis ĉeestanta nia frato diakono Max Kašparů. Dum disdonado de sankta komunio solkantis kanton “Panis angelicus” de César Franck nia IKUE-frato Miroslav Smyčka. Fine de la sankta meso inter oficialaj gratulantoj, post reprezentantoj de la urbo České Budějovice, okazis ankaŭ gratuloj nome de la katolikaj esperantistoj, kompreneble en la internacia lingvo Esperanto. Tiel plenplena preĝejo de ĉeestanta amikaro de la pastro Ksavero povis konvinkiĝi pri ekzisto de Esperanto. La gratulon nome de la katolikaj esperantistoj al multjara, ĝis nun fidela IKUE-ano, la pastro Ksavero, deklaris frato Miloslav Šváček kaj frato Max Kašparů transdonis al li torton en formo de esperantista flago. Krom ĉeĥlingva esprimo de sia kortuŝiĝo la pastro Ksavero ankaŭ sin esprimis esperantlingve, atestante, ke la alta aĝo ludas neniun negativan rolon en lia uzado de Esperanto, al kiu li restis fidela dum la tuta ĝisnuna vivo. Multajn jarojn li plenumis sacerdotan servon en urbo Písek, kie li estis tre ŝatata de la paroĥanoj. Tial por partopreni la solenon en la preĝejo, el Písek alvenis du buskaravanoj. Post fina episkopa beno akceptis la pastro Ksavero gratulojn kaj bondezirojn de multnombraj liaj geamikoj kaj eksparoĥanoj, kiuj volis persone al li gratuli. Nu kaj post spirita parto okazis ankoraŭ regalo de la ĉeestantoj, dum kiu la pastro Ksavero ludis gitaron kantante kun la ĉeestantaj gejunuloj. Ne mankis ankaŭ la kanto “Saĝulo”, kiu vekis atenton de la ĉeestantoj. Estas ja konate, ke kie estas la pastro Ksavero, tie oni kantas.

Dua parto de la sabata soleno okazis en Pastra Hejmo en České Budějovice, kie nuntempe kun pluaj maljunaj pastroj loĝas la pastro Ksavero. La solenaĵon partoprenis dudeko da esperantistoj. El Esperanto-Klubo en Písek alvenis klubanoj kaj sub gvido de s-ino Pavla Dvořáková okazis belega programo. La Ĉeĥan IKUE-Sekcion reprezentis fratoj Max Kašparů, Jan Kalný, Miroslav Smyčka, Miloslav Šváček, fratinoj Marie Dvořáková kaj Jarmila Venosová, kiu kun sia fratino Marie reprezentis ankaŭ iaman katolikan E-tendaron okazintan en sepdekaj jaroj de la pasinta jc. en naskiĝvilaĝo de la pastro Ksavero en Herbortice, kies li ankaŭ estas kunfondinto. Al kultura programo grandparte kontribuis nia IKUE-frato kantisto Miroslav Smyčka, kiu kantis jenajn kantojn kun pianakompano de s-ro Ladislav Tříska: “Hospodine, pomiluj ny” (Di-sinjoro, nin kompatu) – la plej malnovan, spiritan kaj solenan kanton en Ĉeĥio el la 10-a ĝis 12-a jc. kantitan en la originalo kaj E-traduko, “Sankta Venceslao” – ĥoralon el la 12-a - 13-a jc. en E-traduko de fratoj Jan kaj Karel Filip, “Ave, Maria” de Franz Schubert, esperantigitan de frato Smyčka, “Ave, verum corpus” de W. A. Mozart en E-traduko de Jaroslav Mráz, kanton el opereto “La kuzino el Kiuscio” de Eduard Kuenecke, esperantigitan fare de Joachim Giessner, ĉeĥan popolkanton “Nian ĝardenon ornamas peoni´”, esperantigitan de Radim Kudla.

La solenaĵon ĉeestis el la urbo Písek ankaŭ nia IKUE-fratino Marie Dvořáková, 85-jara jubileulino, kiun oni ĝojigis per gratuloj kaj bondeziroj. Du popularajn italajn kantojn “Sankta Lucio” kaj “Ho, suno mia” por ŝi kantis frato Miroslav Smyčka. La gratuloj kaj bondeziroj kompreneble ankaŭ tre ĝojigis min, ne tiel gravan jubileulon, kiel la du ceteraj.

Ne mankis eĉ solkanto de la pastro Ksavero, kiu sian kantadon mem akompanis per gitarludo.

Fine de la solenaĵo estis esprimitaj dankoj al la pastro Ksavero por lia tutviva fideleco al idealoj de la esperantistoj kaj liaj aktivadoj ene de la katolika E-movado kun la deziroj de Dia beno kaj ŝirma akompano de la Virgulino Maria dum pluaj jaroj de lia vivo.

Miloslav Šváček

al la indekso


 BENITA VIVJUBILEO DE MONS. LIONGINAS VAIČIULIONIS

Al kongresanoj de kongresoj de IKUE aŭ ekumenaj (Kretinga 2004, Velehrad 2006, Pelplin 2007, Wrocław 2009) estas bone konata sacerdoto Monsinjoro Lionginas Vaičiulionis, spirita gvidanto de IKUE-grupo en la urbo Kaunas en Litovio. La 2-an de januaro 2011 li festis sian gravan vivjubileon – la okdekjariĝon. Ni koncize konatiĝu kun biografio de la kara jubileulo.

Mons. Lionginas Vaičiulionis naskiĝis la 2-an de januaro 1931 proksime de Biržai en nordo de Litovio. Post finita vizitado de mezlernejo en Vabalninkas li studis en interdioceza porpastra seminario en la urbo Kaunas. Post fino de studoj li en la jaro 1958 sacerdotiĝis. Dum 17 jaroj li praktikadis animzorgan servon en kelkaj preĝejoj de la urbo Kaunas kaj poste dum 15 jaroj en la urbo Radviliškis. Tie sub lia gvido estis konstruita nova preĝejo kaj sonorilturo. En tiu urbo loĝas kelkmil da loĝantoj.

En la jaro 1990 li revenis en la urbon Kaunas, kie li praktikadis animzorgan servon en du preĝejoj kaj du periferiaj kapeloj. Ankaŭ li plenumis taskon konstrui novan kapelon en nordokcidenta parto de la urbo Kaunas. En la jaro 1997 li ricevis pluan taskon – konstruon de nova granda preĝejo en Šilainiai, kie li fariĝis paroĥestro kaj kie loĝas 90 mil enloĝantoj. Tiu preĝejo de Sankta Spirito jam estas funkcianta.

En la jaro 1994 pastro L. Vaičiulionis estis honorigita per titolo monsinjoro. Malgraŭ tio, ke jare 2007 li pensiuliĝis, li plu estas ĝoje aktivanta en paroĥo Šilainiai, kie li zorgas pri granda katolika junulara organizaĵo.

En la jaro 2008 Mons. Lionginas festis jubileon de sia 50-jara sacerdotiĝo. Kaj ĉi-jare la 2-an de januaro 2011 Mons. Vaičiulionas festis sian 80-jariĝon. Multnombraj estis gratulantoj, inter ili ne mankis oficialaj reprezentantoj de la katolika eklezio kaj la urbo Kaunas. Gratuli al li kompreneble ne forgesis ankaŭ la katolikaj esperantistoj, kies li estas spirita gvidanto. La 4-an de januaro en Urbodomo de Kaunas estis honorigitaj 26 personoj, inter kiuj estis ankaŭ nia kara Mons. Lionginas Vaičiulionis. La honorigitoj ricevis de la urbestro “kristalan vazon de bono”.

Jonas Puodžiūnas

al la indekso


 SENKULPA MARTIRO

En la nunjara 25-a de februaro pasis 61 jaroj post murdo fare de komunista fipotenco de bela, sana, juna, tre klera kaj oferema homo – nia paroĥestro Josef Toufar. Li estis la plej bona instruisto de la infanoj kaj ankaŭ de plenkreskuloj, kiun mi en mia vivo ekkonis. Lia senprofitemo kaj nelacigebla helpado al la proksimuloj ĉe li estis senfina. Ĉu eble ĝuste tial li devis esti batmortigita? Kial ekzistis kaj plu ekzistas tiom da malbono inter la homoj?

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO

prizorgata de frato Max Kašparů

Iu konvertito demandis la pastron: „Ĉu nun, kiam mi estas kristano, mi devas abnegacii la mondon ?“
„Ne,“ respondis la pastro, „la mondo abnegacios vin.“

J J J

La pastro diris en la prediko: „Dio donis al ni du orelojn kaj unu buŝon. Tial ni parolu nur duonon el tio, kion ni aŭdis.“

J J J

Iu pastro riparis paroĥestran domon. Ĉe li haltis malgranda knabo.
„Ĉu vi volas vidi, kiel mi enbatos la najlojn?“
„Ne, mi volas aŭdi, kion diros la pastro, se li frapos sian fingron.“

J J J

Interparolas du animoj en la ĉielo.
„Kiu estis la plej lasta frazo, kiun vi aŭdis sur la tero?“
„Mia edzino diris: Se vi permesos al mi stiri la aŭton, vi estos tute anĝelo.“

 

HUMURAĴOJ RICEVITAJ DE VALDONE SKUJIENĖ EL LITOVIO

Iu kristano dum konfeso diris al la pastro: “Mi pekis – mi trompis la judon.”
Pastro iom silentinte respondis: “Tio ne estas peko, tio estas miraklo.”

J J J

Dum soveta tempo ruso, litovo kaj judo volis aniĝi al Komunista partio. Al ili estis donita plenumo nur de unu tasko – direkti pugnon kun elŝovita polekso (signo de moko, malrespekto) al ĉielo. Al komisiono venis ruso kaj litovo. Al ili estis ordonite direkti pugnon ĉieldirekten al Dio, por ke ili pruvu, ke ili ne kredas je Dio kaj ne agnoskas lin. Ruso kaj litovo tuj montris pugnojn ĉieldirekten kaj tuj ili estis aniĝintaj al Komunista partio. Kiam antaŭ komisionon venis judo, ankaŭ al li estis ordonite ĉielendirekti la pugnon al Dio. Sed la judo rifuzis tion fari dirante:
„Ho, kial mi devas montri tien la pugnon, se tie estas nenio?“

al la indekso


 BENITAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!

Al ĉiuj legantoj de DIO BENU benitan Paskon plenan de sennombraj gracoj de resurektinta nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĝojon kaj lian amon, ĉiam pli profundan kaj neskueblan kristanan kredon en ĉiuj vivsituacioj dum la tuta surtera vivo sincere deziras la redakcio.

al la indekso


 VIZITO DE JUBILEA EKSPOZICIO EN OLOMOUC

En monato februaro 2011 aranĝis Esperanto-klubo en la urbo Olomouc okaze de sia 100-jara fonda datreveno interesan ekspozicion, kiu estis la unua etapo de nunjaraj solenoj de ĉi-grava jubileo en tiu ĉi signifa moravia urbo. Ĉefa protagonisto kaj aranĝisto de la ekspozicio, kiu estis instalita en Scienca Urba Biblioteko, estis s-ano Jan Duda, kiu admirinde amasigis el sia privata arkivo kaj el kluba dokumentaro grandan nombron da ekspoziciaĵoj en rekta interrilato kun internacia lingvo Esperanto.

Surbaze de invito de esperantistoj el Olomouc la ekspozicion vizitis el E-klubo en Přerov s-anoj Ladislav Částečka kaj Václav Nosek. Dum ekspozicio ni estis surprizitaj per amaso da historiaj dokumentoj, diversaj libroj, lernolibroj, kantaretoj, beletrio, poemaroj, kolektaĵoj de poŝtmarkoj kun Esperanta temaro, de enlandaj kaj eksterlandaj eldonantoj. Al ĉefaj valoraj ekspoziciaĵoj apartenis granda dulingva itala-esperanta eldono de fame konata verko de Dante “Dia Komedio”. Per siaj literaturaj verkoj estis tie en Esperanto ofte prezentitaj ĉeĥaj aŭtoroj Čapek, Neruda, Němcová, Hašek, K. H. Borovský kaj plua vico da konataj verkistoj. Ankaŭ sur unu panelo estis bele prezentita interesa historio de E-klubo en Olomouc kun bildo de loko, kie la klubo estis fondita en la jaro 1911.

La ekspozicio de la esperantistoj en Olomouc estis interesa evento antaŭ la ĉefa soleno de la 100-jara jubileo okazonta la 11-an de junio 2011. Jam nun formiĝas interesa ĝia tuttaga programo. Al ĉiuj engaĝintoj ni deziras sukceson de la soleno kaj por la ekspozicio ni sincere dankas.

Václav Nosek

En la jaro 1995 okazis en la urbo Olomouc, dua post ĉefurbo Prago la plej riĉa urbo je historiaj memorindaĵoj, tre sukcesa la 48-a Kongreso de IKUE, kiu postlasis ĉe ĝiaj partoprenintoj longedaŭrajn rememorojn.

al la indekso


 INTERESA VIZITO DE “HARMONIKARA REĜEJO” EN KOJETÍN

Kiel jam estas el kelkaj diversaj komunaj aranĝoj de Esperanto-Kluboj el la urboj Přerov, Olomouc kaj Prostějov ĝenerale konate, renkontiĝadas la membroj de tiuj ĉi kluboj komune okaze de specifaj aranĝoj, kapablaj dum ili bone kaj plenpulme kanti. Lasta komuna renkontiĝo de tiuj ĉi E-kluboj realiĝis decembre 2010 okaze de la antaŭkristnaska amika kunestado en la urbo Přerov, por kiu preparis s-ano M. Šváček, prezidanto de IKUE, respondeca redaktoro de revuo Dio Benu, esperantlingvajn kristnaskajn kantojn (vidu D.B. 1/2011). Dum la kantado la esperantistojn kutime akompanas per violonludo kaj harmonik-akordionludo s-anoj Jan Duda (Jenda) el EK Olomouc kaj Václav Nosek (Vaŝek) el EK Přerov. Por ke Jenda kaj Vašek kunordiĝu en sia diversspeca muzikista repertuaro, ili renkontiĝas private de tempo al tempo ekster datlimoj de la klubaj kunvenoj en siaj loĝlokoj alterne en Olomouc aŭ Kojetín kaj kune ili muzikas – ofte nur tiel, por plezuro.

Okaze de unu tia muzikista renkontiĝo mi al Jenda diris, ke en proksimeco de mia loĝloko en Kojetín loĝas iu maljuna sinjoro, kiu havas belegan kolektaĵon da diversaj harmonikoj, pri kiuj li longjare zorgas, restaŭras kaj bontenadas ilin en funkciado, ĝis kiam tion liaj teknikaj eblecoj kaj lerteco en lia aĝo permesas. Ĉar mi estas bona kaj longjara konatulo de tiu ĉi interesa homo – s-ro František Daněk, kaj ofte mi estas gasto ĉe li kaj lia gastema edzino, mi kompreneble havas lian valoran kaj mirindan kolektaĵon, kun pli ol 40 harmonik-pianaj akordionoj, ĥromatikaj harmonikoj, heligonharmonikoj kaj tre valoraj, permane majstrece pretigitaj eksponaĵoj, bilde dokumentitan.

Kiam Jenda Duda, eksprofesia violonludisto en Moravia Filharmonio en Olomouc kaj en Ŝtata Simfonia Orkestro en Prago, vidis kelkajn miaj fotojn, li tre eksopiris tiun kuriozan privatan kolektaĵon vidi. La posedanto de la kolektaĵo s-ro František Daněk (91-jaraĝa!) havas siajn muzikinstrumentojn lokigitajn en depozitejo de sia malgranda loĝoĉambro. Mi lin petis kaj ankaŭ lian edzinon (85-jaraĝa) pri ebleco de la vizito kaj trarigardo de la interesaj eksponaĵoj por s-ano Jenda Duda.

Nia vizito en familio de Daněk realiĝis merkrede la 2-an de februaro 2011 kaj Jenda estis per tiu ĉi tuta kolektaĵo tre entuziasmigita, nesupozinte, ke en la urbo Kojetín ekzistas io simila por vidi. Ĉar la muziko en familio de Daněk havas kaj ĉiam ĝi havis favoran lokon, kion mi povas el miaj longjaraj spertoj konfirmi, ni realigis tie malgrandan koncerton muzikumante precipe al s-ino Daňková, ĉar post kelkaj tagoj ŝi festos kun siaj familianoj belan 85-jaran vivjubileon. Dum interbabilado ni multe parolis pri nia Esperanto, Jenda rakontis pri siaj personaj kontaktoj kun esperantistoj en la mondo kaj pri travivaĵoj kun siaj korespondamikoj dum siaj du koncertvojaĝoj kun Ŝtata Simfonia Orkestro de Prago en Japanio.

La vizito ĉe tiu ĉi gastema geedza paro estis por ni spirita pliriĉiĝo kaj ni foriris kun la sento, ke ni kaŭzis al tiuj ĉi bonkoraj kaj altaĝaj homoj grandan ĝojon. Ni deziras al ili, ke ili ankoraŭ longe ĝuu agrablan familian sunlumejon de la kontenta aŭtuno de la vivo.

Václav Nosek, 15.2.2011

al la indekso


 AM´ DE KRISTO (Láska Kristova)
Tradukis Josef Cink

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, toto číslo našeho časopisu Dio Benu obdržíte ještě před velikonočními svátky, tedy ještě před koncem měsíce dubna. To je velmi důležité, abyste ještě stihli do konce dubna se přihlásit na víkendové setkání v Nitře - Kalvárii, kde bude pro účastníky připraven zajímavý a také duchovně hodnotný program. Jak už jsem Vás informoval v minulém čísle, přihlásit se na toto setkání můžete buď zasláním přihlášky, nebo mailem (m.svacek@seznam.cz) či telefonicky (732 420 675). Přihláška byla přiložena k minulému číslu, ale lze ji také získat na internetových stránkách naší sekce (www.ikue.org/cz).

Druhý, a to ještě naléhavější důvod, abyste obdrželi toto číslo DB ještě před koncem měsíce dubna, je možnost přihlásit se na 64. kongres IKUE, který se uskuteční v hlavním městě Chorvatska v Záhřebu od 16. do 22. července 2011. Do konce dubna je platný nejnižší přihlašovací poplatek. Kongres se uskuteční v Arcibiskupském vyšším semináři v centru Záhřebu hned v sousedství katedrály v nově a moderně rekonstruovaném zařízení. Kromě jednotlivých programů v kongresovém zařízení jsou plánovány poutě do Ludbregu, Krašiće a Sisaku. Účastníci jistě budou spokojeni s velmi hodnotnou kongresovou náplní. Velmi doporučuji účast na tomto kongresu IKUE. Kongresové informace a přihlášku ve formátu PDF získáte na internetové stránce IKUE (http://www.ikue.org/kong2011/index.htm), přihlášku ve formátu DOC - Word na internet. stránkách naší sekce (www.ikue.org/cz), nebo u mne na požádání telefonicky či mailem.

V příloze Vám zasíláme také informace a přihlášku na záříjové setkání, které pořádá naše sekce od 9. do 11. září opět jako vloni v Žirovnici, kde jsou k tomuto účelu velmi dobré podmínky. Přihlášky přijímá náš bratr Max Kašparů, kterého jistě všichni znáte buď osobně nebo ze sdělovacích prostředků. V rámci setkání bude mít dvě zajímavé přednášky. Doporučte účast také vašim známým esperantistům. Kromě přiložených informací lze více informací o Žirovnici, také přihlášku a program získat na internetové stránce naší sekce: http://www.ikue.org/cz/zirovnice/zirovnice.htm.

A ještě Vám, členům Českého esperantského svazu, chci doporučit účast na Sjezdu svazu, který se bude konat od 7. do 9 října v Šumperku. Těším se na setkání s Vámi také tam.

Přikládáme složenku na poskytnutí příspěvku pro rok 2011, bez kterého bychom nemohli nadále pokračovat v naší činnosti. Předem všem srdečný dík!

S přáním milostiplného prožití velikonoc s Vámi zůstává Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

Vendrede la 11-an de februaro forpasis post longedaŭra malsano en neĝisvivitaj 78 jaroj nia longjara, ĝis lasta vivmomento fidela, IKUE-ano frato Josef Cink (29.6.1933-11.2.2011). Ekde siaj studentaj jaroj li dum la tuta vivo restis fidela al Esperanto. Profesie li estis mezlerneja instruisto kaj en E-medio li estis konata kiel aŭtoro de Junularaj kantaretoj, Skriba kurso de Esperanto kaj Ekzercaro de Esperanto por progresintoj. Dum ĉiuj naŭ katolikaj E-tendaroj okazintaj en sepdekaj jaroj en Herbortice li plenumis funkcion de pedagogia gvidanto kaj gvidanto de konversacia kurso. Apud s-ano Jiří Kořínek kaj sac. Jan Filip, ankaŭ frato Josef Cink estas tradukinto de religiaj kantoj; lastaj liaj tradukoj estas la konataj kantoj honore al sanktaj Cirilo kaj Metodio por la 59-a IKUE-Kongreso okazinta en la jaro 2006 en Velehrad. Ni kun dankemo rememoru perpreĝe nian fraton Jozefon.

Ripozon eternan donu al Jozefo, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen.

al la indekso


 MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

de la 21.1.2011 ĝis la 15.4.2011: Marie Bednářová, Ilona Birkelbachová, Zita Bradová, Květoslava Černá, Petr Adam Dohnálek, Jan Duda, Bernhard Eichkorn, Magda Grimová, Jaroslav Chodníček, František Jemelka, Jan Kalný, Jaroslav Karhan, Jan Kašpárek, Max Kašparů, Josef Xaver Kobza, Jan Kovařík, Karel Krejčí, Alfred Lotter, Jaromíra Matýsková, Rudolf Minařík, Johannes Moser, Václav Nosek, František Nosek, Jiří Patera, Bohuslava Pelclová, Jan Pospíšil, G. P. Riccó, Milan Smělý, Vladimír Stoklas, Bohumil Svačina, Jan Werner. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: Komerční banka Přerov, číslo účtu: 86-7290070227/0100. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2011 (21) – číslo 2 (82).

ISSN 1803-8387

al la indekso