Karaj gefratoj! Karaj
gefratoj! Pasintjare ni travivis gravan jaron de jubileoj. Temis precipe
pri grava jubileo de IKUE – ĝia centjariĝo, kies solenaĵo okazis pere de
la 63-a Kongreso de IKUE okazinta en Parizo, do en la urbo, kie ĝi estis
fondita. Certe en viva memoro restis ĉe ĝiaj partoprenintoj la travivaĵoj
pri tiu ĉi kongreso. Pasintjare ankaŭ la Ĉeĥa IKUE-Sekcio jubileis,
kvankam ne tiel grave, kiel IKUE. Okazis ĝia dudekjariĝo, post renovigo de
ĝia ekzistado en la jaro 1990 kaj dudekjariĝo de ĝia revuo Dio Benu. Tio
estas certe kaŭzo por sincera danko al Dio pro la ricevitaj benoj, ĉar la
nuntempa periodo de libereco (kun sistemo orientita prefere profitcele)
estas bedaŭrinde ne tro favoranta ĝenerale al la aktivadoj de la
esperantistoj. Spite de tio ni ne rezignu, sed plu konservu la optimismon.
Ankaŭ nuna jaro proponas al ni eblecon partopreni kelkajn interesajn
E-aranĝojn. Maje (7.-14.5.) okazos en urbo Liberec, Ĉeĥio, kongreso de
IFEF (fervojistoj), kie oni antaŭvidas okazigon de la sankta meso en
Esperanto. En la tagoj 27.-29.5.2011 okazos IKUE-renkontiĝo en Slovakio en
urbo Nitra-Kalvario, al ĝies partopreno estas invitataj esperantistoj ne
nur el Slovakio kaj Ĉeĥio, sed ankaŭ el najbaraj landoj. Tiucele ni
almetas informfolion kun aliĝilo. Certe temas pri tre bela aranĝo. Do
aliĝu kaj partoprenu! Kongreso de Itala IKUE-Sekcio UECI okazos en Santa
Giustina el la tagoj 3.-7.6.2011. En Bulgario en urbo Karlovo okazos en la
tagoj 17.-21.6.2011 Internacia Religia Seminario kun temo “La Rolo de la
Religio por la Edukado de la Juna Generacio” kaj samtempe “Festivalo de
Religia Kanto”. Al interesatoj pri tiu ĉi aranĝo ni volonte disponigos pli
konkretajn informojn. En urbo Olomouc, Ĉeĥio, okazos en la tagoj
14.-21.7.2011 Kongreso de E-Blinduloj. La mescelebro por la kongresanoj en
Esperanto jam estas prizorgita. La Universala Kongreso de Esperanto okazos
en Kopenhago, Danlando en la tagoj 23.-30.7.2011. Certe kadre de ĝi okazos
ankaŭ kunveno de la kristanaj esperantistoj kaj E-Diservoj. Nu kaj la
kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia – KELI okazos en
Poděbrady, Ĉeĥio en la tagoj 2.-9.8.2011. Multaj el vi jam demandis kaj
multaj senpacience atendas la informon, kie kaj kiam okazos nunjare la
64-a Kongreso de IKUE. En Parizo estis akceptita la propono okazigi la
kongreson nunjare en Kroatio. La traktadojn ĝis nun malfaciligas preparoj
de la vizito de la Papo en Kroatio. Ju pli malfrue oni scios daton de la
kongreso, des pli malfavore por ĝi, ĉar precipe dum la monato januaro oni
planas kaj decidiĝas pri partopreno de la aranĝoj en la kuranta jaro.
Kompreneble ankaŭ okazos la semajnfina renkontiĝo aranĝota fare de la Ĉeĥa
IKUE-Sekcio. Ĉar maje okazos la renkontiĝo en Nitra en Slovakio, oni
antaŭvidas okazigon de la IKUE-renkontiĝo en Ĉeĥio en la monato aŭgusto
aŭ septembro depende de la dato de la IKUE-kongreso. La bezonataj informoj
aperos en la venonta numero de Dio Benu. Al tiuj, kiuj havas aliron al
interreto, ni rekomendas de tempo al tempo vizitadi la retpaĝojn de la
Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kie aperas ne nur la sekciaj aktualaĵoj, sed kie estas
ankaŭ alirebla kompleta arkivo de nia revuo Dio Benu kaj pluaj interesaj
materialoj. Jen ĝia aliro: http://www.ikue.org/cz. De nombro de la
aŭskultantoj dependas plua ekzistado de esperantlingvaj elsendoj de Radio
Vatikana, kiu elsendas trifoje en la semajno. Sur la paĝo 13 estas
kompletaj informoj pri E-elsendoj de Radio Vatikana. Tre bezonataj do
estas korespondaĵoj de la aŭskultantoj. Do aŭskultu kaj skribu al RV!
Karaj gefratoj, dezirante Dian benon al vi kaj niaj aktivadoj, elkore vin
frate salutas kaj vian kunlaboron atendas Kun la vorto IRI rekte koheras nocio la VOJO. Ne estas necese ĝin difini. Ni ĉiuj estece scias, pri kio temas. La vojo faciligas al ni atingi la celon. Ĝi kondukas nin per certa direkto. Ni je ĝi ŝparos multe da forto kaj tempo. Sen ĝi ni povus erarvagadi kaj stumbladi en pene irebla tereno. Sed devas tio esti la vojo ĝusta. En Sankta Skribo la nocio vojo aperas multfoje. Ĝi parolas pri vojoj de la Eternulo, kiuj estas sanktaj kaj perfektaj. Ili superas la vojojn homajn (“Viaj vojoj ne estas miaj vojoj, diras la Eternulo” – Jes 55,8). Pri la homaj vojoj oni ekzemple diras: “La Eternulo konas la vojon de la piuloj, sed la vojo de malpiuloj pereos” (Psa 1,6). La homo petas: “Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi, instruu min sekvi vian iradon” (Psa 25,4). La plej grandan sencon donis al la nocio VOJO Sinjoro Jesuo, kiu diris pri si mem: “Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo. Neniu venas al la Patro krom per mi” (Joh 14,6). Konsiderindan karakteristikon de la ĝusta vojo notis sankta Mateo (7,13): “Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. Mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas”. Ĉiuj mallarĝaj, krutaj, ŝtonozaj vojoj kaj padoj en la naturo, en la montaro aŭ kie ajn al ni memorigas tiun ĉi grandan kaj decidigan veron en nia vivo. Dum la komuna vojiro estas taŭge komune preĝi – ekzemple la rozarion. Ĝi estas la preĝo, kiu havas sian ripetantan internan ritmon. Ankaŭ la piediro havas sian ritmon. Kiom milojn da paŝoj faras la homo dum la turisma ekskurso? Kvazaŭe senfinan, ripetantan stereotipon de la korpa movo, monotonan maldekstra-dekstra. Kaj tamen nur tiamaniere estas ebleco iam ĝisiri. Eraras tiu, kiu en la rozario vidas enuigan stereotipon. La ripetanta preĝo de Saluton Maria donas kadron kaj spacon por la ekpensoj, pri kiuj ni meditas en la apartaj rozariaj misteroj. La konkluda preĝo (Psa 25, 4-10) Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi: Instruu min sekvi Vian iradon. Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas ĉiun tagon. Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam. La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo! Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon. Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn. Episkopo Josef Hrdlička Kiel jam informis vin, karaj gelegantoj, la fotoj sur titolpaĝo kaj antaŭlasta paĝo, en itala urbo Milano okazis en la tagoj 9-a kaj 10-a de decembro grava traktado – fina akto de referendumo okazinta laŭ oficiale disponigitaj kondiĉoj al balotrajtaj IKUE-anoj de la kategorio MA – membro abonanto kaj oficiala registro de la aprobita nova Statuto de IKUE. La traktado okazis en notariejo en urbo Milano, kie estis necesa ankaŭ mia ĉeesto. Tre kore mi dankas al ĉiuj, kiuj komprenis gravecon de la afero kaj ĝustatempe voĉdonis. Estis interkonsentite, ke mi por atingo de la urbo Milano uzu peraviadilan transporton el flughaveno de Brno, de kie ekzistas dufoje en la semajno malmultekosta vojaĝebleco al flughaveno Orio al Serio en Milano/Bergamo. En la tago de la forflugo ekestis vetera malhelpaĵo – densa nebulego, kiu tute paralizis funkcion de la flughaveno en Brno. La pasaĝeroj estis perbuse transportitaj al flughaveno de ĉefurbo de Slovakio Bratislava, de kie la aviadilo forflugis. La celantan flughavenon mi atingis kun kvarhora malfruiĝo, do anstataŭ la 19-a horo je la 23-a. Danke al Dio frato Giovanni Daminelli, prezidanto de la Itala IKUE-Sekcio (UECI) ĝisatendis mian alvenon, por min veturigi al 50 km malproksima urbo Milano, kie post kvarhora atendado atendis nin karegaj geedzoj Mariolina kaj Giovanni Conti. Nu kaj post noktomeza vespermanĝo sekvis loĝigo en hotelo Leonardo Da Vinci en Milano. Sekvan ĵaŭdan antaŭtagmezon, atendante pertrajnan alveturon de ĝenerala sekretario de IKUE frato Carlo Sarandrea kaj lia edzino Antonella el Romo, ni tre agrable eluzis la tempon, por promeno en Ĝardeno Esperanto de geedzoj Conti – verdire unu el unikaĵoj de la ZEOj (Zamenhofaj Esperanto-Objektoj) akompane de ĝia aŭtoro frato Giovanni Conti kaj frato Giovanni Daminelli. La vetero dum ĉiuj tagoj estis suna, do ekzistis ebleco ankaŭ ĉion fotodokumentigi. Iom posttagmeze atingis loĝdomon de geedzoj Conti la geedzoj Sarandrea el Romo. Agrabla estis la tempo travivita en gastiganta domo de ges-roj Conti, kie ni povis konvinkiĝi, kiel bona kuiristino estas la sinjorino Mariolina Conti. Ĉar la traktado en notariejo, pro kiu ni venis al Milano, okazis je la 17-a horo, ekzistis do ebleco viziti la historian urbocentron de Milano, al kiu dominantas superba Katedralo de sankta Karlo Boromeo, ligita kun la vivoj de multaj sanktuloj. En la katedralo ni haltis ĉe la altaro, kie estas por publika honoro eksponita ĉerko kun la sanktulo okaze gardo de la historiaj vidindaĵoj de la urbocentro estis do necese viziti la notariejon. Por fina oficiala akto de la referendumo kolektiĝis en notariejo balota komisiono formata el: D-ro Gianfranco Polerani, Carlo Sarandrea, D-ro Giovanni Daminelli, Giovanni Conti, Antonella Sarandrea kaj Miloslav Šváček. Estis malfermitaj la kovertoj kun balotiloj, kalkulitaj la voĉdonoj kaj fina rezulto enprotokolita fare de notario. Sekvan tagon estis oficiale fare de notario enregistrita la nova Statuto de IKUE, do tre grava dokumento, per kiu ĉesis validi la malnova statuto el la jaro 1977. La urbon Milanon alvenis komitatanoj de la Itala IKUE-Sekcio – UECI. En la E-klubejo, kiun povas en nuna ĉe ni situacio envii niaj E-kluboj, okazis ilia kunveno. Ankoraŭ restis ebleco viziti la urbocentron kun akompano de sperta milana esperantistino, por vidi la plej gravajn historiajn urbocentrajn vidindaĵojn. Kompreneble tre agrablaj estis la horoj travivitaj inter la gajaj kaj bonhumoraj italaj gefratoj en la urbo Milano. Sabate matene frato Giovanni Conti veturigis min al ĉefa fervojstacio de Milano, por ke mi pertrajne atingu la urbon Bergamo. En la stacidomo de Bergamo atendis min frato Felice Sorosina, kiu veturigis min al porpastra seminario en Bergamo, kie loĝas la iama ekstendarano de Herbortice 1973 karega pastro Battista Cadei. Ĝojiga estis mia renkontiĝo kun li denove post multaj jaroj. Venis ankaŭ rektoro de la seminario pastro Arturo Bellini, kiu kun pastro Battista partoprenis nian katolikan E-tendaron en Herbortice en la jaro 1973, okazintan en la tempo de profunde totalisma komunisma sistemo en nia lando. Speciale por renkontiĝi kun mi venis al Bergamo ankaŭ pluaj 4 pastroj, kiuj akompane de pastro Battista vizitis nin post ŝanĝo de politika sistemo en la jaro 1991. Ke estis la momentoj de la renkontiĝo belegaj, pri tio oni ne devas dubi. Post komuna tagmanĝo en la seminario okazis interesa renkontiĝo en la urba kunvenejo kun tiuj, kiuj deziris aŭskulti mian rakontadon, kiel ni aranĝis katolikajn E-tendarojn dum la komunisma reĝimo. Domaĝe, ke la tempo de mia forveturo al flughaveno ne permesis plilongigi tiun paroladon al la tre agrabla ĉeestantaro. Nu kaj sekvis adiaŭo kun la karegaj geamikoj kaj forveturo al flughaveno Orio da Serio proksime de Bergamo. Senprobleme mi peraviadile revenis al urbo Brno kaj de tie pertrajne kaj peraŭtobuse antaŭ noktomezo al mia hejmo. Dankon al Dio, dankon al vi, karegaj italaj geamikoj. Miloslav Šváček RESUREKTO DE LA KRISTANISMO EN RUSIO La 28-an de julio 2010 en Moskvo kaj Kievo okazis io, kio devus ĉiun en historio orientitan homon alkonduki al mirego. Rusio solenis sian bapton, kiu okazis antaŭ pli ol 1000 jaroj en la jaro 988 dum regado de princo Vladimiro. Pasis apenaŭ 27 jaroj ekde la tempo, kiam usona prezidento Ronald Reagan en la jaro 1983 nomis Rusion “regno de la malbono”. Nuntempe solenas rusa prezidento Dimitrij Anatoljeviĉ Medvedev resurekton de la kristanismo kaj precipe de la rusa ortodoksa eklezio. Historia elekto “Ni starigis nin kontraŭ agresema ateismo kaj novpaganeco, ni restadas forte en nia kredo je Dio,” diris patriarko Kirill. En katedralo de sankta Sofio en Granda Novgorod ekbruligis premiero Vladimir Putin kandelon kaj diris: “Ĝi estas okazaĵo de koloseca signifo, Ruslando faris historian decidon.” Multaj estas konvinkitaj, ke tia ŝtata agnosko rilate al la okazaĵo de la religia karaktero en tiel granda amplekso estus en Usono neimagebla. Turno dum funkciado de Gorbaĉov Ankaŭ aŭdigas sin en la lando voĉoj, ke tia engaĝiĝo de la ŝtato rilate al la eklezio ne respondas al konstitucio. Trendo de alproksimiĝo de la ŝtato kaj eklezio maltrankviligis 20 milionojn da muzulmanoj vivantaj en Rusio. Granda turno por la lando onidire estis la solenoj dum Miĥail Gorbaĉov en la jaro 1988. La vortoj perdiĝas Kiel ĝi aspektos post dek aŭ dudek jaroj, neniu kapablas antaŭdiri. Moralaj fundamentoj de Usono kaj kun ĝi de la tuta okcidenta mondo troviĝas en degenero. Antaŭ nelonge mi ĉeestis predikon de iu ekleziulo, kiu revenis el Kanado en Eŭropon. Post la reveno li ekkonstatis, ke estas la fakto, ke certaj nocioj kaj vortoj el la kristana katalogo de la valorecoj kiel grandanimeco, pardono, ĉasteco, abnegacio kaj oferemo ne plu estas aŭdataj. Kiam mankas vortoj, mankas ankaŭ enhavoj, konstatis la parolinto. Certe li per tio metis la fingron sur la dolorantan vundon. Drameca evoluo En Moskvo kaj aliaj urboj de Rusio ankoraŭ kuraĝas la urbestroj malpermesi aranĝojn, kiuj kontraŭas moralon de la plimulto. Diference de tio en Eŭropo la urbestroj ilin partoprenas. Pri etiko, moralo ne estas eble diskuti, aŭ ni firme ilin protektas, aŭ ni ilin negas. Sed la konsekvencoj ne povas ne aperi. Averto devus esti minaca malkresko de naskiĝokvanto. Baldaŭ ĝia drameco sin elmontros surkampe de zorgado kaj sociala asekuro. Alfons Sarach Christ von Morgen 9/2010 Petis min unu juna virino, por ke mi por ŝia dekdujara filino alportu el la paroĥa oficejo koloran memoraĵon pri ŝia bapto. Mem ili laŭdire ĝin ne havigos, ĉar ili estas ateistoj, la preĝejon ne vizitas, kun pastro ne parolas. Pro insisto de bopatrino ili baptigis la filinon tuj post ŝia naskiĝo. Kaj la knabino nune envias al sia kredanta kunlernantino. Mi alportis tiun la plej koloran, tiun la plej kiĉan, kiun mi en la paroĥa oficejo trovis. Eĉ kun kadreto. Ĝojis la tuta ŝia familio. Kion mi ne farus por hardigo de la kristana kredo en Ĉeĥio.
Alivorte... Max Kašparů MARTIRECO DE PASTRO JOHANO BRENNER (La hungara Tarzicio)
Dum la 40 jaroj de la komunisma reĝimo multaj estis torturitaj kaj suferis
en malliberejoj, ne nur civiluloj, sed ankaŭ pastroj, monaĥoj kaj
monaĥinoj. Sed eĉ tiuj, kiuj povis labori, ne estis liberaj. La ŝtato
trovis la metodojn senĉese kontroli ĉiujn paŝojn, kaj se tiel al ĝi plaĉis
– neniigi ilin. Tia sorto trafis la junan pastron Jánoŝ Brenner. Disponigis sac. Lajos Kóbor La vivo kromalie havas ankaŭ regulojn. Tio validas en voja trafiko, scienca esploro kaj sporto. Se la futbala pilko aperos post tuŝlinio, ĝi estas tiel dirite ekster la ludo kaj arbitrulo ekfajfas interrompon de la ludo. Kiel alten povas flugi la pilko, nenie en la regularo estas difinite, ĉar oni tute racie opinias, ke eĉ ne la plej bona ludanto ĝin ekkikos ĝis la ĉielo.
Alivorte... Max Kašparů Saluton, rifuĝejo de pekantoj kaj konsolantino de afliktitoj! Al Vi mi vokas en mia turmento. Sub Vian ŝirmon mi venas en miaj angoroj. Vi estas mia espero. Vi estas mia rifuĝejo, ho Maria! Kiu min akceptos, se Vi rifuzos min? Al kiu mi venos, se Vi ne elaŭdos min? Kvankam mi estas neinda infano Via, tamen Vi neniun forlasas, kiu kun fido rifuĝas sub Vian protekton. Kompatu min do, ho Patrino de la mizerikordo, kaj same kiel Vi trovis gracon ĉe Dio, lasu nin trovi la gracon ĉe Vi kaj elpetu al ni ĉe Via Dia Filo pardonon de ĉiuj pekoj. Staru apud mi, ho Virgulino bonkora, ĝis mi vagas en ĉi tiu valo de larmoj. Staru apud mi kaj ne forlasu min precipe en horo de la morto, por ke ne venku min malamikoj de mia savo eterna. Amen. (Kun eklezia aprobo.) Tradukis Inĝ. Jan Kalný Jam dum 275 jaroj okazadas pilgrimoj al preĝejo de sankta Adalberto al la bildo de Virgulino Maria, Patrino de la mizerikordo. “Grandan fidon enmetadis en la bildon de Virgulino Maria ne nur kredantoj el urbo Opava kaj proksima ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ partoprenintoj de procesioj kaj pilgrimoj el Pollando, Silezio kaj Moravio.” Pro multnombraj elaŭdoj de la petoj estis en la 6-a de junio 1734 solene anoncite: “La bildo de Virgulino Maria en preĝejo de sankta Georgo en Opava nomata Patrino de la mizerikordo povas plue esti honorata kiel mirakla graca bildo”. Komence de la 18-a jc. la nombro de la pilgrimantoj atingis cent mil kaj en kelkaj jaroj estis tie celebritaj ĝis 4 mil sanktaj mesoj. Preĝon kaj ĉi-tekston disponigis Jaromíra Matýsková el Opava.
EBLE
ESTAS TIO LASTA ELIRSOLVO Kardinalo George Pell Demokratio havas ĉiam kiel bazon iun mondkoncepton. Ni klopodas paroli pri „liberala demokratio“, kio estas hodiaŭ memevidenta simptomo por „sekulara demokratio“. En Eŭropo ekzistas politikaj partioj, kiuj klopodas pri „kristana demokratio“. Lasttempe ekaperis intereso pri „islama demokratio“. Tiuj, kiuj uzadas tiun ĉi indikon, dume ili ne tiom pensas pri tio, kiel devus esti tiu demokratio establita, sed ili pensas pri etikaj normoj, en kies servoj devus la demokratio stari. Tio antaŭ ĉio koncernas sekularan demokration, pri kiu iuj akcentas, ke ĝi devas servi al tute neniuj moralaj imagoj. Sed kiel jam akcentis papo Johano Paŭlo la Dua, „valoro de la demokratio staras kaj falas kun la valoroj, sur kiuj ĝi staras kaj kiujn ĝi subtenas“. La demokratio mem ne estas la bono. Ĝi havas sian valoron nur kiel rimedo kaj dependas de la ideo, al kiu ĝi servas. Iufoje oni provas turni sin flanken de tiu principa demando tiel, ke oni distingas inter procedura kaj norma demokratio. Pretendo de la procedura demokratio estas minimalisma: la demokratio devas esti nenio alia ol iu mekanismo por egaligo de diversaj interesoj sur pure empiria bazo. Se iu komencas paroli pri la norma demokratio, precipe la katolika episkopo, elvokas tio ĉe unuj panikon kaj ĉe aliuloj malamon kaj malestimon. Tiu reago havas multajn kaŭzojn kaj en nelasta vico tio estas certaj opinioj pri la sekularismo. Sed plej ofte ĉe tio pretendas neĉeesto de imagemo. Regas la opinio, ke la demokratio povas nur tion, kio ĝi nun estas, nome konstanta sinsekvo de detruado de tabuoj en la socia agadkampo kaj pelado al la absoluta aŭtonomio de la individuo. Sed ni momenton pripensu tion, kion tio signifas, se ni diras, ke ekzistas neniu alia formo de la demokratio ol la sekulara. Ĉu la demokratio bezonas kreskantajn miliardojn de dolaroj por pornografia industrio, por ke ĝi estu demokratio? Ĉu ĝi bezonas abortigojn, kiuj atingas milionajn nombrojn? Ĉu ĝi bezonas nombrojn de divorcitaj geedziĝoj kaj konsekvence de tio disfalitaj familioj? Ĉu bezonas la demokratio laŭ modelo de Nederlando legaligi eŭtanazion eĉ por la infanoj pli junaj ol dekdujaraj? Ĉu ĝi bezonas kopulaciojn en provtubetoj kiel teknologie subtenantan generadon kaj ĉu ĝi bezonas esploron de la celuloj sur embrioj? Ĉu vere tion ĉion bezonas la demokratio? Kiel la demokratio aspektus, se ĝi forprenus al tiuj fenomenoj rolojn, kiujn ili nuntempe ludas? Ĉu vere la demokratio ĉesus ekzisti, aŭ ĉu ĝi iĝus pli demokratieca? Per tiuj praktikadoj oni difinas demokration, el tio ĝi deduktas sian identecon kaj defendas sian starpunkton kontraŭ aliaj eblecoj. Ĉu ne temas ĉi tie pri eventoj nur flankaj aŭ okaza trendo de la libereco de la vorto? Skandalo kaj indigno, kiun esprimas defendantoj de la sekulara demokratio kaj diversaj personoj de la publika vivo, se ili estas starigitaj antaŭ tiujn fenomenojn, pli ofte signalas, ke tiuj homoj en tio vidas rektan danĝeron por la demokratio. Tiu ĉi troigita reakcio estas nature tendence konfuziganta provo silentigi ĉiun opozicion, ĉe kio oni praktike sugestias, ke la pornoindustrio, abortiga industrio, eŭtanazio ktp. apartenas al esenco de la demokratio. Se ni pripensas la respondojn al la supre menciitaj demandoj, ni komencos havi la imagon pri tio, kia ĝi estas demokratio, kiu povus aspekti aliel ol la sekulara demokratio, alternativo, kiu povus esti nomata „demokratia personalismo“. Tiu ĉi nocio signifas nenion alian ol la demokration, kiu baziĝas sur la digneco de la homa persono. Transcendo montras al nia dependeco je aliuloj kaj je Dio. Kaj kiom ni konsciiĝas nian dependecon, tiom ni scias pri realeco de la transcendo. Estas en tio nenio nedemokrata, se ni alprenas en niajn konsiderojn pri nia politika establo kaj mezuroj tiun ĉi veron. Starigi demokration sur tiun ĉi fundamenton ne signifas, ke ni ĝin volas transformi je teokratio. Starigi la demokration sur nia dependeco je la aliulo kaj je la neceso, ke ĝi por ni iĝos donaco, signifas doni la eblecon de la tute nova ekesto de la demokratio. La demokratia personalismo estas eble la lasta elirsolvo, kiu ankoraŭ al la sekulara demokratio en ĝia nuna aspekto restas. La demokratia personalismo ne signifas transpreni sur sin la potencon, por efektivigi planon de transformigo de la mondo, sed ĝi estas plilarĝigo de la imago pri tio, kion signifas la demokratia kulturo, tiel ke ni denove trovos esperon, ke validiĝos la libereco kaj vero kaj temos fakte pri la komuna bonstateco. La demokratia personalismo estas pli prefere verko de konvinko kaj evangelizado ol de politika aktivismo. Ĝia prioritato estas pli prefere kulturo ol politiko kaj ŝanĝo de la politiko per revivigo de la kulturo. Ĉe tio temas pri la savo – ne lastvice pri la savo de la demokratio mem. Eltiraĵo el prelego de ĉefepiskopo de Sydney en „Acton Institute“ en la 12-a de oktobro 2004
RADIO VATIKANA – ELSENDOJ EN ESPERANTO La elsendoj okazas trifoje semajne, en la sama horo 21:20 MET (20:20 UTC). DIMANĈE – daŭro 9’20” - frekvencoj: mezonde 585 kaj 1530 kHz, kurtonde 4005 kaj 5885 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E) transponder 54 (Bouquet Sky), vertikala polarizado, 11804 MHz, aŭdkanalo E, 128 Kbit/s. La dimanĉa elsendo estas ripetata je la mezeŭropa horloĝa horo 23:50, per la samaj frekvencoj. MERKREDE KAJ ĴAŬDE – daŭro 9’ – frekvencoj: mezonde 1260 kaj 1611 kHz – kurtonde 6185 kaj 7250 kHz. Satelite: Eutelsat 2 (13° E), vertikala polarizado, frekvenco 11804 MHz, dua aŭdkanalo (TelePace), FEC 2/3, S.R. 27.500. Oni povas aŭskulti ankaŭ per la Interreto: http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp Granda arkivo: http://www.radio-vatikana-esperanto.org Petu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Skribu al:
RADIO VATIKANA – ESPERANTO-REDAKCIO E-poŝto: esperanto@vatiradio.va LA ESPERO Himno de la esperantistoj
2. Sub la sankta signo de l´ espero / kolektiĝas pacaj batalantoj, / kaj rapide kreskas la afero / per laboro de la esperantoj. / Forte staras muroj de miljaroj / inter la popoloj dividitaj, / sed dissaltos la obstinaj baroj / per la sankta amo disbatitaj. 3. Sur neŭtrala lingva fundamento, / komprenante unu la alian, / la popoloj faros en konsento / unu grandan rondon familian. / Nia diligenta kolegaro / en laboro paca ne laciĝos, / ĝis la bela sonĝo de l´ homaro / por eterna ben´ efektiviĝos. HIMNO
DE LA KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ 2. IKUE-a penu familio / la militon igi for de l´ tero, / por ke ĉiu raso kaj nacio / povu pace vivi en prospero. / Ho, Sinjorino, Nia Espero, / donu la pacon, Patrin´ de Di´; / Vi de l´ ĉielo gardu la teron, / ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi! 3. Vortoj Kristaj veku nian ardon, / frata amo gvidu nin al celo, / sub la verda agu ni standardo / kaj la Kruco brilu sur la stelo! / Ho, Sinjorino, Nia Espero, / donu la amon, Patrin´ de Di´; / Vi de l´ ĉielo gardu la teron, / ŝirmu la mondon, regnu sur ĝi! BENITA VIVJUBILEO DE PASTRO JOSEF XAVER KOBZA Dumvoje el urbo Lanškroun al urbo Štíty atentigos vin vojmontrilo pri proksima malgranda montetara vilaĝeto Herbortice. Ĝi ne estas same malgrava, kiel multaj similaj vilaĝetoj pro tri kaŭzoj. Domoj de tiu vilaĝo situas sur deklivoj, meze de kiuj trafluas rojo. Interese estas, ke tiu rojo estas landlimo inter Bohemio kaj Moravio. Dua kaŭzo de ĝia graveco estas, ke en sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento tiu vilaĝeto famiĝis per Katolika Esperanta Tendaro, naŭfoje aranĝita kaj perforte likvidita fare de komunista reĝimo. Kaj la tria, la plej grava kaŭzo estas, ke tie naskiĝis nia tre kara jubileulo, 90-jarulo, pastro Josef Xaver Kobza (27.2.1921). Frato Xaver (laŭ tiu nomo li estas la plej konata inter la katolikaj esperantistoj) post forlaso de la baza lernejo fariĝis razisto. Nelonge post tio maturiĝis en li sopiro pri sacerdotiĝo. Tiucele li en la jaro 1941 ekstudis en Písek en Instituto por Malfruaj Sacerdotaj Vokitecoj ĉe Kongregacio de Fratoj de la Plejsankta Sakramento (Petrinoj). Sekvan jaron estis lia studado interrompita ĝis fino de la milito pro deviga laboro en Germanio. Post fino de la dua mondmilito (1945) frato Xaver studis ĉe Petrinoj en České Budějovice kaj sekvan jaron li fariĝis novico en Kongregacio de Fratoj de la Plejsankta Sakramento. Li studis teologion ĝis la jaro 1950, kiam okazis fifama tutŝtata invado kontraŭ klostroj, realiganta likvidon de la ordenoj kaj kongregacioj fare de komunista kontraŭeklezia bato. Post kelkmonata restado en interniga koncentreja klostro en Hejnice, li estis fordirektita al PTP (armea reeduka laborbataliono). Fine de la jaro 1952 li estis kun 15 pluaj “soldatoj” arestita kaj juĝita fare de armea tribunalo pro “ŝtatperfido, spionado kaj sabotado”. Fine li estis kondamnita je dujara karcera restado pro nepermesita grupiĝado. Post akiro de libereco, frato Xaver 15 jarojn laboris en sia razista profesio, dume li sekrete plu studis teologion kaj fine en la jaro 1969 li estis sekrete ordinita. En la jaro 1971 li, post 30-jara interrompadata studado, povis finfine publike ĉe la altaro mescelebri. Nuntempe, en sia 90-jariĝo li loĝas en porpastra pensiulejo en České Budějovice. Spite de ĉiuj malfacilaj vivsituacioj, nia frato kaj pastro Xaver ĉiam konservis bonan humoron ĝis nun. Kie li estis, tie ĉiam regis gaja atmosfero kun ofta kantado. Nun ni permesu al nia jubileulo al ni rakonti kelkajn siajn vivtravivaĵojn. “Volonte mi rememoras mian infanaĝon kaj mi dankas al Sinjoro Dio, ke li donis al mi tiel bonajn kaj piajn gepatrojn. Ili estis modelo por la tuta mia vivo. Mi dankas al Dio, ke nia dekpersona familio vivis en malriĉeco, en ligna dometo kun unu pli granda ĉambro kaj unu ĉambreto. Mi havis du fratojn kaj kvin fratinojn, ĉiuj jam transpaŝis sojlon de eterneco. Ĉe mia frato Stefano mi ellernis frizistan profesion. Li proponis al mi, ke mi krom germana lingvo lernu ankaŭ Esperanton, kiun li bone regis, kiu poste tre riĉigis mian vivon. Aktive mi partoprenis skoltajn aktivadojn, kie mi trovis bonajn amikojn, kun kiuj mi travivis multajn belajn travivaĵojn. Ĉiam mi tre ŝatis muzikon kaj kantadon. Unue mi ludis violonon, poste mandolinon kaj fine gitaron. Kompreneble mi ankaŭ ekkonis, kion signifas esti enamiĝinta. Mi do havis multajn kamaradojn kaj amikojn kaj ankaŭ sufiĉe da amuzo, tamen mi ne estis kontenta. La respondon mi trovis en la libro de Tomaso Kempenio “Imitado de Kristo”, ke nura mondo al mi ne kapablas doni la feliĉon. Mi konfidis tion al mia fratino, ordenanino, kiu rekomendis al mi eniri Instituton por Malfruaj Sacerdotaj Vokitecoj en Písek. Kiel 20-jarulo mi do estis tie akceptita nesciante, kiel longan kaj zigzagan vojon mi devos iri por atingi la celon – la sacerdotiĝon. Sed la Sinjoro estis ĉiam kun mi, li gvidis min kaj alkondukis tien, kie li min volis havi. Deo gratias!” Frato Xaver estas konata kiel kunfondinto kaj kunorganizinto de la Katolikaj E-Tendaroj en Herbortice. Sed certe ni estas scivolemaj, kion li diras pri sia engaĝiĝo en la E-movado post sia esperantistiĝo instige de la frato Stefano. “Esperanto tre riĉigis mian vivon. Post mia reveno el malliberejo hejmen en Herbortice kaj laborante denove mian profesion, mi fondis E-rondeton, por lerni internacian lingvon. Baldaŭ poste ni partoprenadis diversajn E-aranĝojn enlande, ankaŭ en Pollando. La feliĉa okazo tuŝis min, povinte partopreni Universalajn Kongresojn en Sofio kaj Budapeŝto. Tre belajn rememorojn pri ili mi havas. La katolikaj someraj tendaroj en mia naskiĝvilaĝo Herbortice estis por mi ankaŭ granda ĝojo kaj kompreneble ankaŭ diversaj renkontiĝoj, ankaŭ tiuj de ĉeĥaj kaj slovakaj katolikaj esperantistoj en Žilina kaj precipe la IKUE-Kongresoj en Olomouc, Romo kaj Rimini. Ankaŭ en Písek, kie mi praktikadis animzorgan servon, ni havis kelkajn sukcesajn E-aranĝojn. Firme mi kredas, ke tiel genia inventaĵo, Esperanto, plenumos en estonto sian historian rolon; unue en la katolika eklezio. Dume estas necese, ke ekzistu konstante novaj kaj novaj esperantistoj, parolantaj Esperanton. Se estas volo de Dio, ke ĉiuj estu unu, poste tio certe realiĝos.” Jes, ni povus citi pluajn fragmentojn el interesa rakontado de pastro Xaver. Ni ankoraŭ donu al li eblecon rakonti pri sia restado en konata malliberejo por politikaj malliberuloj en Praha-Ruzyň. “Neniam mi ekpensis, ke ankaŭ mi tie aperos kiel grava krimulo en malgranda ĉelo kun netravidebla fenestro. Ĉiumomente en pordluketo aperis okulo de gardisto. Mi estis nura numero. Mi tie estis sola, ekzistis neniu promeno, nur kelkajn paŝojn sur koridoro kun benditaj okuloj al demandesploroj. Manĝaĵoj? Nur tiom, por ke homo ne mortu, konstanta malsato, precipe dimanĉe. Neniu laboro, terure, nur unufoje dum la semajno lavi la plankon, ho kia ĝojo! Mi ekkonis tie, kio estas vera timo. La timo, kiu skuigis min pro timo, ke mi pri aliulo ne diru ion, kio povus al li damaĝi. Neniam en la vivo mi havis tiom da libera tempo kiel tie. Tio estis granda donaco de Dio, estis tio spiritaj ekzercoj. La Krucvojon mi povis mediti kaj preĝi preskaŭ tutan tagon, same preĝi helpe de fingroj rozarion. Mi kantis por mi ĉiujn konatajn kantojn. La tuta jaro estis sen la sankta meso kaj la sankta komunio. Des pli intensece mi ĝuis ĉeeston de Dio en mia koro. Ofte mi ripetadis: Mi adoras Vin, Dio Patro, Filo kaj Sanktega Spirito, kiu estadas en mi, daŭre Vi estas kun mi. Ĉion mi volas fari pro la amo al Vi, por la gloro kaj honoro via. Vi min benu kaj estu mizerikorda al mia animo. Mi sentis certecon, ke ĉio estas en la manoj de Dio kaj ke kia ajn verdikto, per kiu oni min punos, servos al mia bono. Tial mi diradis: Kian
feliĉon sentas mi, pensante, ke Vi, Kreanto de la mondo nia, Vi
scias, kio por mi estas bona, Vi estontecon mian tutan konas Vi bone
scias, kio min utilas, ĉiopov´ via ne posedas limon, Nia kara frato Jozefo Ksavero, kune kun vi ni dankas al Dio por via tuta ĝisnuna vivo, por via forta kredo, ĉiama optimismo kaj gajeco, kiuj pririĉigis vivojn de multaj viaj geamikoj. La bona Dio, al kiu vi ĉiam plenkore fidis, plu donu al vi forton, por ankoraŭ longe labori por la savo de la animoj. La Virgulino Maria vin patrinece ŝirmu! Dum aranĝoj de la katolikaj esperantistoj ni ĉiam ricevis de vi sacerdotan benon. Nun akceptu benon de ni, laikuloj. Benu kaj gardu vin la ĉiopova kaj kompatema Dio la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen. Miloslav Šváček NI KORE GRATULAS KAJ BONDEZIRAS La Ĉeĥa IKUE-Sekcio gratulas al frato Miloslav Šváček okaze de lia vivjubileo – la sepdekjariĝo en la 2-a de februaro, dezirante al li bonan sanon, bonhumoron, Diajn benojn, konstatan ŝirmon de Virgulino Maria kaj protekton de la ĉielaj patronoj de la esperantistoj. La sankta Spirito donu al vi la donacojn, por ke vi ankoraŭ longe laboru prospere al la katolika Esperanto-movado en la tuta mondo. Nome de ĉeĥaj katolikaj esperantistoj gratulas kaj bondeziras Jaroslav kaj Jana Chodníček ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO prizorgata de frato Max Kašparů Moderna sciencisto parolas kun Dio. „Hodiaŭ, ni sciencistoj, kapablas en laborejoj estigi ĉion, kiel Vi.“ Dio prenis en siajn manojn potfaristan argilon el barelo kaj formis la homon. La sciencisto volis preni ankaŭ la pecon, sed Dio diras al li: „Prenu argilon el via barelo.“ J J J Juda agento de asekur-kompanio vizitas la hejmon de pastro dirante, ke li interesiĝas pri kristaniĝo. Post unu horo li eliras, ege ŝvitanta, sed ridetanta. Najbaro: „Ĉu li baptis vin?“ Judo: „Tute ne, sed mi vendis al li asekur-polison.“ J J J Pastro diras al diakono: – Hodiaŭ mi geedzigis tri parojn. Rezulte sep homoj fariĝas feliĉaj danke al mia penado. – Sed tri paroj estas nur ses homoj. – Jes, jes. Tamen mi faras ĉion ne senpage. J J J Antaŭ banko en Vaŝingtono vendas judo glaciaĵon. Preter iras lia kristana kunlernanto kaj diras: „Jakobo, bonvolu prunti al mi dek dolarojn“. „Tio ne estas ebla,“ respondas Jakobo, „mi havas kun ĉi tiu banko interkonsenton, ke mi ne pruntos la dolarojn kaj ĝi ne vendos glaciaĵon.“ J J J Josef estis tre malriĉa junulo. Unu tagon li decidis turni sin rekte al Dio. Josef: „Dio?“ Dio: „Jes, Josef.“ Josef: „Ĉu mi rajtas prezenti demandon?“ Dio: „Kompreneble!“ Josef: „Dio la Eternulo, kio estas por Vi miliono da jaroj?“ Dio: „Unu sekundo.“ Josef: „Kaj miliono da dolaroj?“ Dio: „Unu cendo.“ Josef: „Dio, ĉu vi povas doni al mi unu cendon?“ Dio: „Jes. Nur atendu unu sekundon.“ J J J Katoliko iras al sia preĝejo por konfesi siajn pekojn. Li diras al la pastro: “Patro, mi pekis. Mi trompis judon.” Pastro post iom da silentado: “Tio ne estas peko. Tio estas miraklo.” La homo ŝatas ĝoji. Kiu el ni volus senĉese vivi en malĝojo, en aflikto? Male, ni serĉas ĉiun kaŭzon, ĉiun okazon, ĉiun lokon, kie ni povus veni al la ĝoja renkontiĝo, al la ĝoja raporto, al la ĝoja travivaĵo. La ĝojo kaj la homo apartenas al si. Pri la kristanoj, eble tio estis Chesterton, diris, ke ili estas la homoj, sole kiuj havas dum ĉiuj cirkonstancoj kaŭzon por la ĝojo kaj optimismo. Mi ne scias, ĉu li tiumomente pensis pri la Virgulino Maria, kiun ni en la litanioj de Loreto nomas kiel kaŭzon de nia ĝojo, sed jam mem pozicio de la kristano, kiu scias, ke Kristo resurektis, jam nur tio mem eĉ en la morto estas fortiganta kaj povas gvidi al la alia rigardo je tiel malĝoja afero, kiel estas la morto. Sed estas diferenco inter la ĝojeco kaj gajeco. Gaja povas esti eĉ ŝtelisto, se li forŝtelis ion grandan. Gaja povas esti ankaŭ ebriulo, kiam li konsumis pli da alkoholaĵo. Sed nek en la ŝtelo nek en la ebriiĝo, kvankam en ili povas esti gajeco, ne povas esti ĝojo. La kristanoj devus distingadi inter la ĝojeco kaj gajeco. La Virgulino Maria estas la kaŭzo de nia ĝojo. Ĉio, kion ni pri Ŝi trovas en diversaj meditoj, montras, ke ni en Ŝi havas modelon, ke ni en Ŝi havas apogon, ke ni en Ŝi havas tiun, kiu nin povas per sia vivmodelo akompanadi en nia vivo, ke Ŝi povas motivigi nin. Malgraŭ tio, ke ni pri la Virgulino Maria kroalie parolas ankaŭ kiel pri la Patrino dolorplena, ne estis ŝia sufero mem por si. Ne estis ĝi afero pro la afero. Ne estis ĝi doloro pro la doloro. Ĉio havis sencon. Max Kašparů Multaj homoj estas entuziasmigitaj per aparteneco al Eŭropa Unio, sed ĉu ni konsciiĝas danĝeron de la negativaj konsekvencoj? Ĉe naskiĝo de la niatempa Eŭropa Unio staris eminentaj homoj. Italo Alcide de Gasperi, germano Konrad Adenauer kaj franco Robert Schuman. Ĉiuj estis praktikantaj kristanoj – katolikoj, kiuj post teruraĵoj de la dua mondmilito serĉis manieron, kiel eviti en estonto ripeton de tiu ĉi katastrofo. Ni emfazas, ke tiun ĉi vojon ili serĉis akorde kun Dio. Ili sin apogis je Li per sia kredo kaj espero. Kun helpo de multaj aliaj konataj kaj nekonataj personoj ili sukcesis krei meĥanismon, danke al kiu la fonto, kiu antaŭe fabrikadis armilojn, estis transformigita je branĉoj de industrio, kiu donis laboron al milionoj da homoj, kaj danke al kontraktaj interligoj helpis al fratiĝo de la malamikiĝintaj nacioj, precipe de francoj kaj germanoj. Ilia klopodo direktis ne nur al forigo de la malriĉeco kaj senlaboreco, sed manenmane kun tio al repaciĝo inter la homoj, malpaciĝintaj per malamecaj ideologioj, negantaj ordon starigitan fare de Kreinto de la mondo. En postmilita tempo tiel ekestis grandega fluo de la renovigo, kiu dum kelkaj jaroj alportis al Okcidenta Eŭropo pli profundan repaciĝon, bonfarton kaj relative trankvilan vivon. La eŭropa ideo evoluiĝadis kaj plu profundiĝadis, ankaŭ depende de la tuteca evoluo en la mondo. Sed kelkajn jardekojn post la milito la homoj forgesis elstariĝon, modestecon kaj laboremon, kiuj donadis ritmon en la tempo de la postmilita renovigo, kaj perceptis la trankvilan, facilan kaj certigitan vivon pli ofte kiel memkompreneblecon, je kiu ili havas aŭtomatan rajton. Per tio malaperadis ankaŭ la dankemo al Dio, kiu donas al ni eblecon de la nova komenco kaj de la feliĉa fino. Kiam en la jaro 1993 estiĝis Eŭropa Unio laŭ konvencio de Maastricht, plu restis ĝia simbolo blua flago kaj sur ĝi cirklo kreita el 12 oraj steloj. La simbolon de la virino vestita per la suno – la Virgulino Maria – donis al la unuiĝinta Eŭropo en la doton iliaj kristanaj fondintoj. Sed la nuntempa Unio estas ege malproksimiĝinta de la origina fondinta vizio. Restis al ni unu celo – bonfarto kaj ankaŭ emfazo je „libereco“. Sed la sinsekva perdo aŭ forlaso de la kristanaj valorecoj donas la rezulton, ke ĝi estas tute alia libereco, ol la libereco de Diaj kreituloj. La libereco en la hodiaŭa koncepto estas ege maltolereca, relativisma ideologio, kiu furioze negadas ekziston de Dio kaj kiun ajn valorecon de la fideleco, vero kaj kredo. Dudek jarojn post la „velura revolucio“ ni vivas en libera lando. Sed ni eksentas fortigantan atakon kontraŭ la interna libereco. Influe de la interreto, amaskomunikiloj kaj ĝenerale disvastigitaj sintenoj ekzistas plifortiganta premo sur la moralan integrecon de la homo. Tiu estas parte neatentite devigata akomodiĝi kaj eniri en dominantan fluon de detruigantaj kaj dubigantaj, por ni antaŭe tiel gravaj valoroj, kiel la familio, kredo, oferemo, obeemo, estimo kaj persisteco. La eniro de nia lando en la Eŭropan Union alportis al ni pli profundan interligon kun ceteraj eŭropaj landoj sur diversaj niveloj kaj alportis vicon da pozitivaj momentoj, precipe en la sfero de laboro, kleriĝo, vojaĝado kaj ekonomio. Sed la daŭriganta eŭropa integriĝo por ni signifas rezigni pri kelkaj juraj kompetentecoj kaj decidoj, kiujn ni ĝis nun praktikadis en nia lando. La konvencio de Lisabono, pri kies aprobo okazis akregaj kvereloj, kies verajn kaŭzojn al ni politikistoj kaj konstituciaj juĝistoj malmulte klarigis, estas plua reformo de EU. Mem ni povos pli malmulte decidi pri enmigrintoj, energetiko kaj ekologio kaj la valoro de nia voĉo iom malaltiĝos prospere al grandaj landoj. Ni perdos la eblecon malakcepti kiun ajn leĝon aŭ ordonon, kiu ne taŭgos por ni. En Unio ekestos funkcio de komuna prezidento kaj ministro de eksterlandaj aferoj. Tiuj ĉi ŝanĝoj ŝajnas esti tre gravaj, sed dume ili estas simbolaj kaj venontaj jaroj testos, kiel multe tiamaniere la Eŭropo funkcios kaj ĉu ĝi iĝos „io“ kiel granda ŝtato. Sed nun ni revenu al ni: kio el tio rezultas por ni? Ĝenerale oni ne povas diri, ke la unuiĝado de la Eŭropo estas malbona, eĉ ne ke fordono de la parto de decidado estas ĉiam malbona. Tute principa estas la konsciiĝo, al kiu kaj en kies manojn ni fordonos parton de la suvereneco de nia lando. Ĉiuj ni konas la politikan situacion en Ĉeĥa Respubliko. Ekzistas preskaŭ neniuj reprezentantoj, kiuj honeste laboras kaj sciigas al ni rezultojn de sia laboro. Nia lando ne konfesas la kristanajn valorojn kaj ofte eĉ ne la ĝeneralajn ĝis nun agnoskatajn homajn valorojn, kiel estas la respekto al la vivo, honesteco kaj pluaj. Konsidere al tio ni ne povis per eniro en EU pli malutili al ni. La diferenco estas en tio, ke en estonto estos nia parto en elekto de la decidpovaj reprezentantoj ankoraŭ pli nebuleca ol hodiaŭ. Ni ne bone konas nian ĉeĥan politikon, sed la eŭropan, do bruselan ankoraŭ pli malbone. En niatempaj eŭropaj institucioj hodiaŭ dominantas la homoj emfaze validigantaj negativajn aferojn, kiuj detruigas jarcentajn valorojn de nia civilizacio. Ili mokas al Dio, ofendas kristanismon kaj kristanojn, el diversaj motivoj akceptas decidojn, kiuj subtenas disfalon de la interhomaj rilatoj kaj precipe de la familioj. Ili propagandas kaj entrudigas falsan liberecon, kiu rezultas ekzemple en mortigado de la nenaskiĝintaj infanoj kaj maljunaj kaj malsanaj homoj (eŭtanazio), en kreado de la leĝoj, kiuj damaĝas la familion kaj enkondukas geedzecon de la samseksemuloj inkluzive de la rajto je ilia adopto de la infanoj. Tiu ĉi forta fluo de negacio kaj ĥaoso estas ekzistanta ne nur en socialista frakcio de la Eŭropa Parlamento, sed certaparte en ĉiuj landaj kaj eŭropaj politikaj partioj inkluzive de la partioj, kiuj en sia nomo portas indikon „kristana“. Eĉ multaj kristanoj hodiaŭ en la politiko aprobas senmoralajn leĝojn kaj kontribuas tiamaniere al disfalo. Tial estas necese en estonto elekti ne la tutajn partiojn, sed nur konatajn unuopulojn, kiuj ne promesas „ĉion al ĉiuj“, sed plenumas siajn promesojn kaj aktive klopodas pri vere kristanaj principoj. Al Eŭropa Unio, sed ankaŭ al la politiko en ĈR kaj al nuntempa situacio en la mondo, estas do necese aliri singardeme, ne direkti sin laŭ alkutimiĝintaj teorioj kaj opinioj, sed sin teni laŭ la voĉo de la konscienco, instruoj de la Eklezio kaj la Sankta Skribo. Laŭ modelo de la Virgulino Maria sin konfidi en la manojn de Dio, aktive plenumadi sian mision, fidele plenumadi siajn ĉiutagajn devojn kaj klopodi ami siajn proksimulojn en la familio kaj la ĉiutaga societa kontakto kaj preĝi por la propra konvertiĝo kaj por la amo al Dio kaj la homoj. Mgr. Jan Cibulka (Aperinta en Regina 1/2010) HO, SANKTA PATRO PIO! Ho, sankta Patro Pio La vundoj de l´ Patro Pio Ho, sankta Patro Pio! Zofia Kamieniecka Kiel oni povis legi en Starto de Ĉeĥa E-Asocio, la japana esperantisto Hori Jasuo fondis societon por parkere kanti la himnon “La Espero”, ĉar estas tre hontinda afero de la esperantistoj, se ili ne kapablas parkere la himnon kanti. Jes, estas vero. Antaŭ 50 jaroj en Somera E-Tendaro en Lančov ni devis parkere ellerni la E-himnon “La Espero”. Ankaŭ la katolikaj esperantistoj havas sian himnon, kiun oni kantas okaze de kongresoj kaj ceteraj gravaj aranĝoj. Tial sur la paĝoj 14 kaj 15 ni publikigas ambaŭ himnojn. Bv. ellerni ilin. La temo pri «medioj» estas bunta, malgraŭ tio, ke ordinara esperantisto komprenas medion nur kiel materian spacon, en kiu oni troviĝas, eventuale kiel tiun medion inkluzive de sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj, en kiu oni agadas. Tiun signifon ni trovas ankaŭ en naciaj lingvoj, sed leksike tute alimaniere formitan. En la angla: surroundings, setting, environnement. En la franca: milieu, (vivmedio) environnement. En la germana: Umwelt, Milieu. En la itala: ambiente. En la ĉeĥa: prostředí. En la latina: comites. Tiu supervido surprizas. Kiu do estas la etimologia fonto de la esperanta «medio»? La respondo estas facila. Ĝi estas la latina radiko «medi», kies verba formo estas medi/o, -are, signifanta «per/i». La signifon de per/i ni trovas en PIV: 1 (ntr) interhelpi por efektifigi ion; 2 (tr) havigi ion al iu per sia interveno kaj klopodo; 3 (tr) havigi, ebligi ion al iu per sia efiko. La substantiva formo medi/um, ~i (neu- trum) signifas 1 mezon, 2 publikon, ĝenealan bonon. La sintaksa ligo in medio esse signifas “esti publike alirebla”. Estas evidente, ke la esperanta substantivo laŭ la signifo tre devias de sia etimologia fonto. La latindevena radiko «medi» ekzistas eble en ĉiuj eŭropaj lingvoj. Mi tion spertas en la angla medium, en la franca médium, en la germana Medium, en la itala medium, en la ĉeĥa médium. Ĝia signifo rilatas unue al okultismo, kie ĝi prezentas personon perantan kontakton kun la spiritoj de mortintoj, due ĝi havas sociologian signifon: komunika rimedo inter homoj. Ankaŭ la dua senco signifas peradon, peradon de informoj. La nacilingva uzanco sekvas la latinan modelon, sed la esperanta ne. Tio kontestas la deklaratan internaciecon de Esperanto. Esperantistoj strebas por la perado de informoj konservi sole la aŭtonomian esprimon komunikado, plurale komunikiloj, amaskomunikiloj, kaj rifuzas «amasmediojn». Ni revenu al la latina radiko «medi». Probable oni ne scias pri historia fakto, bazita sur la mezepoka latina literaturo, nome ke la latina medium, en la plurala formo media, signifis kaj en eŭropaj naciaj lingvoj signifas ankaŭ nuntempe: rimedoj. Tiu konstato klare demonstras la internacian karakteron de la vortoj (en) media, (de) Medien ktp., kiuj signifas la komplekson de informaj medioj. Jes, anstataŭ la tradicia, sed neinternacia „amas-komunikiloj“, ni rajtas uzi „amasmedioj“, resp. nur „medioj“. Samtempe konsciu, ke ne temas nur pri presitaj medioj (ĵurnaloj, gazetoj, reklamaj presaĵoj, afiŝoj k.s.), sed ankaŭ pri radio- kaj TV-elsendoj, interreto... Laŭ specifaj teĥnologioj ni distingas magnetajn, optikajn, grafikajn kaj storajn mediojn. Ĉiuj ĉi nomitaj specoj estas periloj de informoj, kiuj fluas tra la mondo ĉiam pli kaj pli torente, tial oni nomas ilin amasmedio. Ni ankoraŭ atentu la esperantan vorton «mediumo», uzatan konekse al okultismo. La antaŭfinaĵa -um evidente ne estas la esperanta sufikso ido, ĉar la ligo al la signifo de iu konkreta medio ne estas konstatebla, eĉ konotacia rilato ne ekzistas. Ŝajnas al mi, ke iu esperantista vortofaranto prenis la latinan substantivon inkluzive de ĝia gramatika finaĵo kaj al la tuto algluis la esperantan finaĵon. Amatora nekvalifikita faro. Aŭ, ĉu temas pri la faro de naiva homonimo-fobiulo, obseda timanto pro homonimio de esperantaj vortoj? (Tre ofte spertata evento!) En la supre menciitaj naciaj lingvoj la radiko estas «medi» laŭ la latina (medi/um, medi/a, Medi/en), sole en Esperanto la radikon prezentas «medium», en PIV tion atestas la grafismo medium2o, kie post la radiko superskribita cifero 2 signifas la 2-an Oficialan Aldonon. Ĉio ĉi tie dirita montras, ke mi rajtas uzi la formon „amasmedioj“. Cetere, en serioza esperanta periodaĵo mi la formon jam legis minimume dufoje. Do, prave mi estis indigninta, kiam en mia publikigota teksto eldonisto sen mia aprobo ŝanĝis la vorton amasmedioj al amaskomunikiloj. Tiu ĉi mia eseo reagas ĝuste al tiu nejusta korekto. Ankoraŭ menciindas la afero de «mediato», kiu estas trovebla en NPIV, kiel „unu el la amaskomunikiloj“. Vere stranga invento de la PIV-reviziintoj. Ankoraŭ en neniu teksto mi legis ĝin. Parolinte kun pluraj bonaj sciantoj de la lingvo, neniam mi aŭdis aprobon kaj emon ĝin praktiki. Ĉiuj ĝin taksis nekonvena formo. Elstara esperantologo skribis al mi: „Mi ne imagas, kiam kaj de kie ĝi venis en Esperanton.!” 2010-04-08, Inĝ. Jan Werner La 15-an de majo 1932 Asocio de Batalantaj Ateistoj anoncis, ke la dua kvinjarplano finfine neniigos religiojn. Oni traktis ĉi-temon rilate al bolŝevisma impeto. Komence estis malpermesita Kristnasko, Bapto kaj Karnavalo. Precipe batita estis Pasko – ĝian oni ŝanĝis je Tago de Koperniko. Al gefianĉoj anstataŭ nupto en preĝejo estis proponata „komsomola nuptofesto“ en laborista klubejo. Anstataŭ ikono – portreto de Lenin, anstataŭ ortodoksa popo – sekretario de la komunistpartia baza grupo, en la rolo de la nupta donaco – verkoj de klasikuloj de la marksismo. Naŭ monatojn post la komsomola nuptofesto devus sekvi „ruĝa bapto“, oftaj nomoj de la novnaskitoj estis „oktobrido“ aŭ „steletido“. La beboj estis „steletigataj“ per sufiĉe ekzotikaj antaŭnomoj. Iu aktivulo eksaĝumis nomigi siajn filetojn – ĝemelojn Nebo (niet Boga – Dio ne ekzistas) kaj Bebo (biez Boga – sen Dio). Samtempe disvolviĝis la vastskala kampanjo por la aniĝo de la civitanoj al Asocio de Batalantaj Ateistoj. Ĉi tiu amasa organizo havis dum la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento preskaŭ 100 mil bazaj organizaj grupoj. Tamen, malgraŭ ĉiuj tiuj ĉi streboj la nomo de Dio en Sovetunio ne estis forgesita. Konsente kun la popolregistrado en la jaro 1937 la kredfideluloj en Sovetunio nombris ĉirkaŭ 70 % de vilaĝanoj kaj pli ol 30 % de la urbanoj. Komenciĝinta kvar jarojn pli poste Granda Patruja Milito ankoraŭ pli forviŝis kontraŭaĵojn inter Ortodoksa Eklezio kaj la ŝtato. En la jaro 1943 Stalin faris rimarkindan faciligon al la Rusa Ortodoksa Eklezio, kaj pli poste patriarko Aleksio la 1-a „por la organizado de la porpatruja laboro“ estis premiita per Ordeno de Labora Ruĝa Standardo.
Oleg Gerĉikov El „Аргүменты и факты“, n-ro 19/2007. De tempo al tempo okazas, ke nia revuo ne atingis adresaton pro diversaj kaŭzoj: morto, transloĝiĝo ktp. Tio estas nenio mirinda. Certa kuriozaĵo tamen estis la reveno de la tuta jarkolekto de Dio Benu sendita en la jaro 2007 al Togolando. Ĉiuj kvar sendaĵoj revenis nur post pli ol tri jaroj malfermitaj kaj kun “normala” el afrika kontinento malpuraĵo. Sur unu estis eĉ premsigno de ŝua plandumo. La unua estis sendita la 27.2.2007, rericevita la 7.1.2011. Mirinde estas, ke ili tamen revenis post longega tempo.
Přehled o
hodpodaření s finančními prostředky
Sekce má právní subjektivitu, z čehož vyplývá povinnost vést řádné účetnictví v souladu s příslušnými předpisy. Účetnictví sekce je zpracováváno účetním programem ISO. Všechny položky příjmů a výdajů jsou přesně účetně zaevidované a doložené doklady. Účetní uzávěrka roku 2010 byla předložena revizní komisi sekce ke kontrole a schválení. Na přání plátce mu vystavíme přehled o jeho přijatých platbách, nebo doklad pro odpočet z daně. Obdržené příspěvky od členů a také zahraničních odběratelů časopisu Dio Benu byly v roce 2010 o 8645,- Kč nižší v porovnání s rokem 2009; celkové výdaje za tisk Dio Benu, poštovné a kancelář. potřeby zůstaly přibližně stejné. Převodem zůstatku z roku 2010 má ještě sekce finanční prostředky pro další pokračování ve své dosavadní činnosti. Příjmy IKUE tvoří člen. příspěvky a předplatné (částečné) časopisu Espero Katolika. Výdaje IKUE jsou náklady na rozesílání časopisu Espero Katolika a odvod zbylých finanč. prostředků na ústředí IKUE v Římě. Veškerá činnost ve prospěch sekce je prováděna zcela zdarma; rovněž ostatní nutné náklady nezatěžují výdaje sekce. Vyšší výdaj na kancelář. potřeby způsobila nutnost výměny toneru v tiskárně. Děkujeme všem, kteří přispěli a opět přispějí v tomto roce na činnost sekce, abychom i nadále zajistili její dosavadní existenci a dobrou funkci. Miloslav Šváček, předs.
Milí bratři a sestry, vstoupili jsme nedávno do nového roku. Mnozí z nás si jistě povzdechli, jak velmi rychle ten minulý rok uběhl. Čas nelze zastavit, tak nezbývá než poděkovat Bohu za ochranu a pomoc v uplynulém roce, to jsme snad všichni jistě učinili, a prosit o Boží požehnání v tomto už ubíhajícím roce 2011. Děkuji všem našim členům, ale i nečlenům, za dosavadní přízeň, a zvláště také těm, kteří finančně umožnili pokračování činnosti naší sekce. Opět, jako každým rokem, jsme nuceni ukončit zasílání našeho časopisu Dio Benu těm, kteří po dva roky finančně nepřispěli na jeho vydávání, abychom mohli v jeho vydávání ještě pokračovat. Kladné ohlasy na něj přicházejí převážně od zahraničních čtenářů. Děkuji těm několika osobám, které v uplynulém roce přispěly do jeho obsahu. Jsou to: Dr. Max Kašparů, Petr Adam Dohnálek, Zdenka Novotná, Marek Blahuš, Jaroslava Hamajdová, Václav Nosek a Ing. Jan Kalný. Velmi uvítám častější spolupráci od více osob na tvorbě obsahu našeho časopisu. Pokud si někdo netroufá poslat texty článků v esperantu, může je poslat v češtině. Děkuji bratru Miloslavu Pastrňákovi za obětavou spolupráci při předtiskové kontrole textů našeho časopisu Dio Benu. Bratři a sestry, od 27. do 29. května 2011 se uskuteční setkání katolických esperantistů na Slovensku v Nitře-Kalvárii. Velmi Vás na toto setkání zvou naši bratři a sestry ze slovenské sekce IKUE. Jistě to bude krásné setkání, kterým se snad obnoví dříve konaná tradiční setkání střídavě u nás a na Slovensku. V příloze Vám posíláme k tomu informace s přihláškou, kterou pro usnadnění můžete poslat na adresu naší sekce (viz dole) včetně přihlašovacího poplatku. Program bude určitě zajímavý, ve kterém vystoupí náš bratr Max Kašparů, kterého, pokud ještě ne osobně, znáte z našich sdělovacích prostředků. Účast všem velmi doporučuji a těším se na setkání v Nitře. O setkání, které uspořádá naše IKUE-sekce u nás, Vás budeme informovat v příštím čísle Dio Benu. Děkuji všem členům IKUE kategorie “membro-abonanto”, kteří se zúčastnili schvalovací volby nových stanov IKUE. Ve dnech 9. a 10.12. se uskutečnilo na notářství v Miláně (Itálie) vyhodnocení hlasování a oficiální registrace nových stanov, čehož jsem se z titulu funkce předsedy IKUE musel zúčastnit. Na setkání v Nitře Vám promítneme zajímavou prezentaci z této návštěvy Milána a Bergama, ale také dokumentární prezentaci “Jak jsme pořádali katolické esperantské tábory v totalitním režimu”. Neváhejte se zúčastnit. S přáním Božího požehnání a ochrany Panny Marie se na Váši spolupráci a na setkání s Vámi v Nitře těší Váš bratr Miloslav Šváček Je la kristnaska festotago forpasis la lasta slovaka sacerdoto – esperantisto Alojz Dlugi. La funebra ceremonio kaj entombigo okazis la 29-an de decembro 2010 en Ivanka pri Dunaji, kie li vivis en maljunulejo de jezuita ordeno. En sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento li aktive kunlaboris kun tiam ekzistanta Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ĝis kiam al li tion permesis lia sanstato, li restis ĉiam aktivanta, partoprenante la aranĝojn de la Slovaka IKUE-Sekcio. Ĝis la jaro 2004 li aktive kontribuis per siaj spiritaj vortoj al enhavo de DB. La redakcio de DB ricevis lian lastan bondeziron okaze de Kristnasko, do antaŭ lia morto. Ripozon eternan donu al li, Sinjoro, kaj senfina lumo lumu al li, li ripozu en paco. Amen. MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.11.2010 ĝis la 31.1.2011: František Adamík, Alois Bačák, Kamila Bártlová, Hana Baťová, Serio Boschin, Drahomiř Budinská, Ladislav Částečka, Josef Cink, František Havlík, Stanislav Hošek, Jaroslav Chodníček, Jana Chroboková, František Jemelka, Alois Juráň, Milan Kaan, Šárka Kalinová, Alois Klumpar, Marie Klumparová, Xaver Josef Kobza, Anton Kronshage, Ladislav Láni, Marian Łaba, Helena Maudrová, Rudolf Minařík, Václav Nosek, Gottfried Noske, Zdenka Novotná, Lubomír Obruča, Dagmar Pištěková, Haupt Rainer, Jitka Rybníkařová, František Rytíř, Valdone Skujienė, Věra kaj Milan Smělý, Bogusław Sobol, Ladislav Škrňa, Jindřich Tomíšek, Jarmila Venosová, Zdeňka Vítová, Willi Wirges, Miroslava Zámečníková. Tre koran dankon! Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: Komerční banka Přerov, číslo účtu: 86-7290070227/0100. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2011 (21) – číslo 1 (81).ISSN 1803-8387 |
|