Karaj gefratoj! La tempo rapide pasas kaj rapide proksi-miĝas la nova jaro 2011, en kiu atendas nin gravaj decidoj - elekto de IKUE-estraro kaj prezidanto por plua kvarjara balotperiodo kaj elekto de la sekcia komitato por plua trijara balotperiodo. Antaŭ ol ni direktos nian atenton al la venonta jaro, ni ankoraŭ mallonge retrorigardu la nunan jaron. En la nuna jaro 2010 ekzistis la ebleco partopreni kelkajn E-aranĝojn, inter kiuj por ni gravaj estis antaŭ ĉio la maja renkontiĝo en urbeto Žirovnice, kiun partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj el Ĉeĥio kaj Slovakio. Eĉ okazis dimanĉe sankta meso en Esperanto, kiun ĉeestis ankaŭ la paroĥanoj. Espereble ĉiuj estis kontentaj, ĉar en Žirovnice ekzistas bonaj kondiĉoj por okazigo de niaj aranĝoj. Certe ni revenos tien. Alia tre grava aranĝo estis la 63-a Kongreso de IKUE okazinta en Parizo, kie estis antaŭ 100 jaroj fondita IKUE. La rememoroj pri tiu ĉi kongreso certe restas plu vivaj en la memoro de la partoprenintoj. Venontjare ni deziras renkontiĝi denove kun niaj slovakaj gefratoj (kaj ne nur kun ili), kiuj organizos tiucele renkontiĝon en belega slovaka urbo Nitra (vidu informojn sur la lasta kolora paĝo). Ne hezitu plani vian partoprenon, ankaŭ gefratoj el ceteraj najbaraj landoj. Pri la 64-a IKUE-Kongreso okazonta en Kroatio 2011 ni informos vin detale en ve-nonta n-ro de Dio Benu. Pro planata vizito de la Papo en Kroatio estis necese prokrasti la definitivajn traktadojn pri la kongresloko. Ankaŭ ni planas okazigi la renkontiĝon en nia lando Ĉeĥio, sed la decidon pri ĝia dato ni prokrastas nur post decido pri la dato de la IKUE-kongreso. Ĉio aperos en venonta Dio Benu aperonta februare 2011. Diajn benojn kaj konstantan ŝirmon de la Dipatrino Maria deziras al vi frato Miloslav Šváček. En la Sankta Skribo tre ofte aperas vortoj “iri, alveni, iradi, paŝi.” Ili estas la vortoj plenaj de interna dinamiko. La tuta historio de la savo do komenciĝis per tio, ke unu homo, obeanta Dion, ekmoviĝis kaj iris. Li iris en nekonatecon. Li ne sciis ekzakte, kien kaj kiam, sed li kredis al sia Dio kaj al lia voĉo, kiu alparolis lin. Estis li Abrahamo, migrulo, nomado. Li kapablis forlasi sian hejmecigitan lokon sur la tero kaj iri en nekonatan landon plenan de danĝero, risko kaj necertaj perspektivoj. Per tio li atestis fidelecon al Dio kaj danke al tiu fideleco li povis komenci kaj daŭrigi grandan kaj bonan planon de Dio kun la mondo. Pluan grandan akton de la Malnova Testamento oni ankaŭ povas esprimi per nocio iri: exodus - elirejo, eliro. Nacio, kiu devenis el Abrahamo, eliras el egipta sklaveco. Dio estas kun ĝi kaj irebligas al ĝi la vojon. Li akompanas ĝian liberigan eliron per grandaj signoj. Kaj ankoraŭ pli poste el tiu popolo de Abrahamo naskiĝos Jesuo, Dia Filo, kiu invitos ĉiujn homojn, por ke ili eliru: la vojon hejmen al la Patro, el malvasta vegetado de la malfideleco kaj neamo en belegan plenecon de la perfekta vivo kun Dio, kiu estas amo. Jesuo vokas: “Sekvu min!” Kristano, la homo de la evangelio, estas la homo survoje. Kaj ne kiel soleca pilgri-manto, sed en pli aŭ malpli granda grupeto de proksimuloj, kiujn kunligas la sama celo, la komuna patro Dio, la komuna frato Jesuo, komuna amo, kiun Li al ni donacas, kaj ankaŭ komuna respondeco de unuopulo por ĉiuj kaj de ĉiuj por la unuopulo. Ĉiu grupo de turistoj aŭ ekskursantoj, kiuj sentas, ke ili volas ekiri kune de ie ien, tio esprimas tiun la plej bazan principon enskribitan de Dio en spiriton de la homo: ke ni estas vokataj al la vojo kaj ke ni volonte ĝin ekos. Kun konscio, ke kie iras du aŭ tri, Li estos kun ili, ĉar Li tion promesis kaj - diference de ni - Li ĉiam la promeson plenumas. Episkopo Josef Hrdlička En la nuna jaro Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) solenas sian centjariĝon, ĝi estis fondita la 1-an de aprilo 1910 en Parizo. Por omaĝi la gravan jubileon de IKUE okazis de la 27-a de junio ĝis la 3-a de julio de la nuna jaro en Parizo la 63-a Kongreso de IKUE, pri kiu la legantojn de nia revuo Dio Benu jam per bilda kaj skriba formoj informis la lasta ĝia numero aŭ interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio www.ikue.org/cz. Estas necese en la grava jubileo de IKUE konatigi nin kun ĝia konciza historio. Tiucele estis koncize uzita teksto el gravenhava libro de D-ro Ulrich Matthias el Germanio „Esperanto – La nova latino de la eklezio“. Ni dankas al la aŭtoro frato Ulrich, kiu kelkfoje partoprenis la IKUE-tendarojn en Sebranice apud Litomyšl (Ĉeĥio). El historio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista La historio de la kristana Esperanto-movado estas preskaŭ same aĝa kiel la lingvo mem. Jam malmultajn monatojn post la apero de la unua lernolibro kelkaj katolikaj sacerdotoj interesiĝis pri la nova lingvo, i.a. episkopo Zerr en Saratov. La unuaj ege aktivaj katolikaj esperantistoj estis la litovo Aleksandras Dambrauskas (1860-1938) kaj la franco Franzose Louis de Beaufront (1855-1935). Dambrauskas eksciis jam en 1887 kiel studento en la pastra akademio de Sankt-Peterburgo pri la apero de Esperanto. Li mendis ĉe Zamenhof la “Unuan Libron” kaj entuziasme komencis lerni la novan lingvon. Jam post unu semajno li skribis al Zamenhof sian unuan poŝtkarton en senerara Esperanto. Dambrauskas verkis la unuan lernolibron de Esperanto por litovoj. Ĝi aperis en 1890 en Tilsit (Germanio), de kie oni kontrabandis ĝin al Litovio, ĉar ĝis en 1904 la cara registaro malpermis al litovoj eldoni verkojn en sia gepatra lingvo. Eĉ Zamenhof, vivanta en la tiutempe rusa urbo Varsovio (respektive de 1893-1897 en Grodno) aŭdacis nur kaŝe oferti la libron al vendado. “Pro kialoj, kiujn vi kredeble scias (niaj leĝoj ne permesas litovajn librojn kun latinaj literoj) la libro devas figuri en la ‘Nomaro de verkoj’ kiel ‘Nericevebla’”, li skribis al Dambrauskas en 1896. Jam en 1893 Dambrauskas komencis verki originalajn poemojn en Esperanto. Oni nomas lin “la poeto de la katolika Esperanto-movado”. Lia “Versaĵareto” (1905) estas verŝajne la unua poemaro de individua poeto en Esperanto. Li verkis ankaŭ du matematikajn libretojn kaj filozofian libron “Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj”. Dum duona jarcento, ĝis sia morto en 1938, li restis fidela al Esperanto. Louis de Beaufront estis la unua franca esperantisto. Li lernis la lingvon en 1888 kaj tuj komencis vigle propagandi ĝin. En 1892 li eldonis lernolibron de Esperanto por francoj; sekvis diversaj ekzercaroj, vortaroj, gramatikoj kaj informbroŝuroj. De Beaufront, kies vera nomo estis Louis Chevreaux, studis lingvistikon, filozofion kaj teologion; li estis doktoro pri teologio kaj vivtenis sin i.a. kiel privata instruisto. En 1893 li verkis libreton kun la titolo “Preĝareto por katolikoj”. Ekde 1898 li eldonis la franclingvan gazeton “L’ Espérantiste”, kiu aperis de la sekva jaro kun esperantlingva aldono. En tiu ĉi gazeto de Beaufront ĉiam volonte disponigis spacon al la artikoloj de katolikaj esperantistoj. En 1908 de Beaufront forlasis la Esperanto-movadon kaj dediĉis sian energion al Ido, kiun li inventis komune kun Couturat. Per sobraj argumentoj Louis de Beaufront sukcesis interesigi multajn francojn pri Esperanto. Unu el ili estis Emile Peltier, pastro de la paroĥo Sainte-Radegonde apud Tours. En 1901 Peltier komencis lerni Esperanton, kaj jam la postan jaron alia franca esperantisto, Henri Auroux, proponis al li fondi katolikan esperantistan organizon. Peltier akceptis la instigon. Kune kun Auroux li pretigis statuton kaj komencis varbadon. La ĉefepiskopo de Tours, René François, donis sian permeson fondi asocion: “Vi postulis mian juĝon pri entrepreno, kiu celas unuigi la ĉiunaciajn katolikojn per la internacia helpa lingvo, nomata Esperanto. Mi tre volonte aprobas tiun projekton, kiu al mi ŝajnas favori la disvastigadon de l´ Evangelio kaj la pliunuiĝon de la popoloj.” Sekve en decembro 1902 estis fondita la societo “Espero Katolika”. Peltier kaj Auroux sukcesis varbi ĉirkaŭ 80 membrojn, sed krom ili neniu pretis transpreni iun taskon. Pro tio fiaskis ilia provo registrigi la asocion laŭ franca leĝo. En 1903 Peltier kaj Auroux decidis provizore rezigni pri la Societo por fondi revuon, kiu servu kiel “internacia ligilo inter la katolikoj”. Ĝia unua eldono aperis en oktobro 1903, same sub la nomo “Espero Katolika”. Auroux transprenis la redaktadon de la revuo, dum Peltier fariĝis ĝia direktoro, zorgante pri administrado kaj varbado. Sed jam kvar monatojn poste, en februaro 1904, Auroux retiriĝis kiel redaktoro, eble ĉar lia inklino al “lingvaj praktikoj ne tute korektaj” provokis multe da kritiko. De tiam ĉiuj taskoj pezis sur Peltier – la redaktado de la revuo same kiel la administrado de la abonoj kaj la informado. Kaj konstante Peltier devis plenumi ankaŭ siajn taskojn kiel pastro. Aldoniĝis financaj problemoj, ĉar la enspezoj el la 300 abonoj en 1904 ne sufiĉis por kovri la kostojn de kompostado, presado kaj ekspedo. Kaj aldone sanproblemoj suferigis lin. Sed optimisme Peltier plu laboris por siaj idealoj. Novajn impulsojn donis al li la unua Universala Kongreso en 1905. La penso pri frateco ne nur inter diversnacianoj, sed ankaŭ inter diversreligianoj lin kaptis kaj kuraĝigis al ekumena agado. La jaro 1906 fariĝis ankaŭ la jaro de la unua papa beno por la katolika Esperanto-movado. En privata aŭdienco la 2-an de junio de tiu jaro Luigi Giambene, esperantista pastro el Romo, transdonis al Papo Pio la Deka la unuajn jarkolektojn de “Espero Katolika” kaj la “Preĝareton por Katolikoj” de Louis de Beaufront. Iom poste li ricevis el Vatikano la sekvan itallingvan leteron de la 27-a de junio, subskribitan de Monsinjoro Giovanni Bressan: „Mi ricevis la honoran komision sciigi al vi, ke la Sankta Patro favoranime kaj kun speciala plaĉo bonvolis akcepti la aperintajn numerojn de l´ Revuo Espero Katolika, kiun vi humile prezentis al Li je la nomo de l´ Pastro Emilo Peltier. Bonvolu Via tre respektinda Monsinjora Moŝto konigi al la nomita pastro la Papan plaĉon kaj komuniki la Apostolan Benon, kiun Lia Sankta Moŝto donis al li kaj al la redaktoroj de l´ Revuo.“ De la 28-a de aŭgusto ĝis la 2-a de septembro 1906 okazis en Ĝenevo la 2-a Universala Kongreso de Esperanto. La hispana pastro Antonio Guinard celebris tie Sanktan Meson en Esperanto, dum kiu Peltier supreniris kun videbla emocio al la predikejo por prediki – kun permeso de la ĝenerala vikario de Ĝenevo – en Esperanto. Sed tiu estis la lasta Universala Kongreso, kiun Peltier povis partopreni. Lia malsano pli kaj pli turmentis lin, kaj la revuo “Espero Katolika” aperis ofte nur kun granda malfruo. Sed ĝi aperis. “La moralaj kaj spiritaj fortoj – domaĝe ne la korpaj – estis simple enormaj”, skribis Nico Hoen en sia Historio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, “kaj estis nur tiuj fortoj, ĉerpitaj el plej profunda fido en Dio, kiuj subtenis la senmezure admirindan eltenon kaj kuraĝon de Peltier.” Nur kiam ekde aŭgusto 1908 la revuo ne plu aperis, troviĝis homoj pretaj transpreni la laboron de Peltier. La 24-jara Claudius Colas fariĝis nova ĉefredaktoro, kaj la angla abato Austin Richardson transprenis la administradon. Komence de 1909 “Espero Katolika” reaperis, kun artikolo de Peltier, kiu tiamaniere malobeis la ordonojn de lia kuracisto pri plena ripozo. Mallonge poste Peltier pilgrimis al Lourdes kaj petis al Maria “aŭ resanigi lin aŭ doni al li la gracon morti ĉe la sanktejo”. Estis tiu lasta graco, kiu estis donita al li. Peltier mortis 38-jara la 17-an de februaro 1909 en Lourdes. “Li enmetis sian karan revuon en niajn manojn, kiel patrino mortonta komisias en manojn amikajn sian amatan infanon”, skribis Claudius Colas en “Espero Katolika” de marto 1909. Iom pli ol unu jaron post la morto de Peltier, en aprilo 1910, en Parizo okazis la unua Katolika Esperanto-Kongreso. Kadre de tiu kongreso estis fondita Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). En la sekvaj jaroj la nova asocio bone evoluis. Ĉiujare okazis pliaj kongresoj de IKUE, tiel en 1911 en Den Haag, 1912 en Budapeŝto kaj en 1913 en Romo. La reuo “Espero Katolika” regule aperadis ĉiumonate. En aŭgusto 1914 devis okazi en Lourdes la 5-a IKUE-Kongreso. La preparoj evoluis laŭplane; en “Espero Katolika” de julio/aŭgusto 1914 la prezidanto de IKUE, la irlanda pastro Patrick Parker, “kun granda plezuro” anoncis papan benon por la kongreso. Sed subite eksplodis la unua mondmilito. La kongreso ne okazis; la ĉeforganizanto Claudius Colas estis vokita al milita servo kaj mortis malmultajn semajnojn poste, la 11-an de septembro, 29-jara en la batalo ĉe rivero Marno. Espero Katolika dum la unua mondmilito ne plu aperis, kaj ankaŭ la ceteraj agadoj de katolikaj esperantistoj interrompiĝis. Dum la unua mondmilito la aplikado de Esperanto renkontis multajn malhelpojn. Jen oni malpermesis korespondadon en Esperanto pro manko de cenzuristoj por tiu lingvo, jen oni malpermesis la eniron de Esperanta revuo pro “malfavora influo sur la batalantoj ĉe la fronto”. Preskaŭ ĉie la nombro de Esperantaj kursoj kaj renkontiĝoj konsiderinde malkreskis. Nur 163 homoj, plejparte el Usono kaj Kanado, partoprenis en 1915 la 11-an Universalan Kongreson de Esperanto en San Francisko. En la neŭtrala ŝtato Svisio la oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo organizis servon por transsendo de familiaj korespondaĵoj inter malamikaj landoj. La “iniciatoro” de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, mortis la 17-an de aprilo 1917 en Varsovio pro kormalsano. En 1917 katolikaj pacifistoj fondis la “Mondpacligon Blanka Kruco”, kiu uzis ekde 1918 Esperanton en siaj internaciaj kontaktoj. Ekde 1920 la gazeto “Espero Katolika” reaperis. Sekvis jaroj, en kiuj fondiĝis pliaj kristanaj esperantistaj revuoj kaj asocioj. Specialan mencion meritas la “Internacio Katolika” (IKA), kies fondon iniciatis la pastro kaj martiro Max Josef Metzger (1887-1944), kiu poste famiĝis kiel pacifisto kaj “pioniro de ekumenismo”. Kvankam fondita en 1920 kadre de la Universala Kongreso de Esperanto en Den Haag, IKA intence evitis la vorton “Esperanto” en sia nomo. La asocio turnis sin ankaŭ al tiuj katolikoj, kiuj ne parolis Esperanton kaj eventuale eĉ ne deziris mem lerni ĝin. De 1921 ĝis 1924 Metzger redaktis en Graz (Aŭstrio) la esperantlingvan gazeton “Katolika Mondo”. Dum en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento la sukcesoj kaj elreviĝoj ankoraŭ alternis, la 30-aj jaroj estis tempo de malsukcesoj kaj katastrofoj. En 1931 la kataluna pastro Juan Font Giralt el Collell apud Gerona elektiĝis prezidanto de IKUE; ekde la sekva jaro li transprenis ankaŭ la redaktadon de “Espero Katolika”. Fine de 1934 Font Giralt malsaniĝis, tiel ke Espero Katolika fine estis redaktita de nederlandaj IKUE-aktivuloj. En 1936 Font Giralt fartis denove pli bone – sed tiam komenciĝis la hispana civitana milito, en kiu dekmilo da kristanoj mortis pro sia religio. Ankaŭ Font Giralt estis terure martirigita; la 17-an de aŭgusto oni forhakis liajn manojn kaj bruligis lian korpon. En 30-aj jaroj precipe en Nederlando Esperanto prosperis, de kio certagrade profitis ankaŭ IKUE. Pli malfacila estis la situacio en Germanio, kie komence de 1933 Adolf Hitler akiris la potencon. La 20-an de junio 1936, dekreto de Heinrich Himmler, la ĉefo de la sekreta ŝtata polico “Gestapo”, ordonis al la esperantaj asocioj en Germanio mem likvidi sin, se ili volas eviti devigan dissolvon. Ekde tiam ankaŭ ĉia agado por IKUE estis malpermesita en Germanio. Fine de la 30-aj jaroj “Espero Katolika” estis redaktitaj en Nederlando. Post kiam komenciĝis la dua mondmilito, la gazeto ne plu povis atingi grandan parton de la abonantaro. “Espero Katolika” de januaro/februaro 1940 estis la lasta numero ĝis la fino de la milito. En la landoj regataj de Hitler kaj Stalin ankaŭ esperantistoj fariĝis viktimoj de tiuj diktatoroj. Post la fino de la milito IKUE povis sufiĉe rapide restariĝi en la okcidentaj landoj. Ekde 1946 la gazeto “Espero Katolika” denove aperas. Post interrompo de 11 jaroj en 1950 ankaŭ katolikaj esperantistoj denove organizis la kongreson. Estis la 22-a IKUE-Kongreso, kaj samtempe (post tiuj de 1913 kaj 1935) la tria, kiu okazis en Romo. Tre malfacila restis la situacio en orienta Eŭropo, kie sub influo de Stalin stariĝis komunismaj reĝimoj, kiuj malŝatis kaj Esperanton kaj kristanismon kaj do havis duoblan kialon por malhelpi la agadon de IKUE. Dum la tempo de la “malvarma milito” kontaktoj al okcidentaj landoj, kie IKUE havis sian sidejon, ne estis dezirataj, kaj la registaroj de la satelitaj ŝtatoj de Sovetunio deziris direkti la intereson de la civitanoj al la “vera mondolingvo”, t.e. la rusa. Iom pli favora estis la situacio en Pollando, kie la registaro en 1957 permesis almenaŭ la eniron de “Espero Katolika” (kvankam restis malfacilaĵoj rilate la pagon de la abonkotizo). Sed pli proksima kunlaboro de esperantistoj el oriento kaj okcidento dum longa tempo ne eblis, kaj do ne estas mirige, ke en la 50-aj kaj 60-aj jaroj ĉiuj kongresoj de IKUE okazis en okcidentaj landoj. Post kiam la Dua Vatikana Koncilio (1962-1965) de Katolika Eklezio emfazis sian pretecon al ekumena kunlaboro, IKUE akceptis en julio 1966 la inviton de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) organizi la unuan komunan kongreson de la du asocioj. Ĝi okazis en 1968 en Limburg (Germanio) kaj estis samtempe la 32-a Kongreso de IKUE kaj la 21-a de KELI. En la sama jaro la “Praga Printempo” kuraĝigis la ĉeĥajn IKUE-membrojn kaj KELI-anojn inviti al ekumena Esperanto-kongreso en sia lando. Ĝi devis okazi en somero 1970 en Brno. Sed post la invado de la sovetia armeo baldaŭ komenciĝis “normaliga proceso”, kaj la ministerioj de kulturo kaj internaj aferoj malpermesis la okazigon de la kongreso ses semajnojn antaŭ ĝia planita komenco. La kongreso translokiĝis al Klagenfurt, sed nur malmultaj el la aliĝintoj el orienta Eŭropo sukcesis ĝustatempe akiri la necesan aŭstrian vizon. Restis ankoraŭ alia aranĝo de ĉeĥaj IKUE-anoj, la Katolikaj Esperanto-Tendaroj fonditaj en 1969. Ili oficiale nomiĝis “Libertempaj Esperanto-Tendaroj”, por iom kaŝi la religian karakteron. Ankoraŭ dum kelka tempo ĉiusomere junaj katolikoj el Ĉeĥoslovakio kaj kelkaj aliaj landoj kiel Pollando, Hungario, Nederlando kaj Italio frate renkontiĝadis tie – ĝis en julio 1977, kiam la polico invadis la tendaron kaj estis kondamnitaj la organizantoj Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna. Mallonge poste la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estis likvidita. Pli ĝojiga estis denove la situacio en Pollando, kie en la sama somero okazis la 37-a IKUE-Kongreso. Estis la unua tiuspeca kongreso en socialisma lando, kaj samtempe kun pli ol 700 partoprenantoj la ĝis nun plej granda IKUE-kongreso. Ankoraŭ dufoje, en 1978 en Varna kaj en 1987 en Częstochowa, renkontiĝis antaŭ la falo de la fera kurteno katolikoj el oriento kaj okcidento en IKUE-kongreso en socialisma lando. La pereo de la totalismaj sistemoj donis al la kristanaj esperantistoj en orienta Eŭropo la liberecon, pri kiu ili tiel longe sopiris. La 19-an de majo 1990, preskaŭ 13 jaroj post la malpermeso, la Ĉeĥa IKUE-Sekcio refondiĝis kaj tuj fariĝis – daŭre sub gvido de Miloslav Šváček – unu el la plej aktivaj landaj sekcioj de IKUE. Ankaŭ en Rumanio kaj Litovio denove fondiĝis viglaj sekcioj de IKUE. La Ĉeĥa Sekcio de IKUE en la jaro 1991 rekomencis organizi sub gvido de la sekcia prezidanto Miloslav Šváček ĉiujare internacian IKUE-tendaron en Sebranice apud Litomyšl (Ĉeĥio). Ĝis la jaro 2005 okazis tie 14 tendaroj. Sepfoje la tendaron vizitis episkopo de Hradec Králové Mons. Karel Otčenášek, dufoje episkopo Josef Hrdlička el Olomouc kaj trifoje episkopo Josef Kajnek el Hradec Králové por celebri en la tendaro esperantlingve la sanktajn mesojn. Nuntempe organizon IKUE karakterizas kontinueco kaj stabileco. La prezidantan oficon en IKUE plenumis de 1979 ĝis 1995 la itala pastro Diulio Magnani el Rimini, ĝis kiam li transdonis la postenon al D-ro Antonio de Salvo. En 1995 okazis la 48-a IKUE-Kongreso en Olomouc (Ĉeĥio). Kaj same en 1995 IKUE sukcesis aĉeti propran sidejon en Romo, kiu nun funkcias kiel oficejo de la asocio kaj redaktejo de “Espero Katolika”. La 10-an de aŭgusto 1996 junaj katolikoj el Belgio, Germanio, Slovakio, Ĉeĥio kaj Hungario fondis kadre de la 15-a Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice junularan organizon de IKUE sub la nomo “IKUE-Junularo”, mallonge “IKUEJ”. La anoj de la asocio ne nur ofte renkontiĝas kadre de Katolikaj Esperanto-Tendaroj, IKUE-kongresoj kaj aliaj kristanaj aranĝoj, sed tenas ankaŭ viglajn leterajn kaj retpoŝtajn kontaktojn. Ankaŭ ekleziaj altranguloj favoris la IKUE-movadon. Jam en 1931 la germana “Leksikono pri teologio kaj Eklezio” finis sian artikolon pri Esperanto per la vortoj: “La papoj ekde Pio X-a (kaj multnombraj kardinaloj kaj episkopoj) bonvenigis kaj subtenis la Esperantan movadon.” Kaj efektive en la 20-a jarcento ĉiuj papoj montris ian favoron al la agado de katolikaj esperantistoj. Komence de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento sur la titolpaĝoj de “Espero Katolika” aperadis la noto: “Honorita per apostola beno de Papo Pio X-a, 27-a de junio 1906, kaj de Papo Benedikto XV-a, 20-a de aŭgusto 1920, kaj de papo Pio XI-a, 11-a de oktobro 1924.” Tiuj ĉi kaj aliaj benoj estas dokumentitaj ankaŭ pere de la tiutempaj numeroj de Espero Katolika. Papo Pio X-a sendis sian benon al “Espero Katolika” kaj la katolikaj esperantistoj ĉiujare de 1906 ĝis sia morto en 1914. Krome en kelkaj aŭdiencoj li parolis pri Esperanto. La 4-an de aprilo 1909 li diris al Isidoro Clé, esperantista direktoro de eklezia instituto en Bruselo: “Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon”. La 19-an de majo 1964 Papo Paŭlo VI-a ricevis aŭdience parton de la IKUE-estraro kaj montris viglan interesiĝon je la katolika Esperanto-movado. Ankaŭ la eldiro kaj saluto de la papo Paŭlo VI-a pri Esperanto el la jaro 1975 estas dokumentita de la vatikana gazeto “L’ Osservatore Romano”. En la jaro 1977 okazis la 37-a IKUE-Kongreso en Ĉenstoĥovo, Pollando. Alta protektanto estis Karol Wojtyła, la posta Papo Johano Paŭlo II-a. Kiel unua papo li publike parolis Esperanton. Estis tio dum la 6-a Monda Tago de la Junularo en Ĉenstoĥovo, kie la 14-an de aŭgusto 1991 li adresis dufoje siajn salutojn al pli ol unu miliono da junaj ĉeestantoj. En somero 1993 li donis apostolan benon al la Universala Kongreso de Esperanto en Valencio. La 3-an de aprilo 1994 Papo Johano Paŭlo II-a unuafoje parolis sian paskan saluton antaŭ la beno “Urbi et orbi” ankaŭ en Esperanto, dezirante “Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta”. En la sama jaro sekvis la kristnaska bondeziro “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron”. Ekde tiam la Sankta Patro ĉiujare ripetadis tiujn ĉi salutojn. Nuna Sankta Patro Benedikto XV-a plu daŭrigas en tiu tradicio. De 31.08.-07.09.1997 okazis en Romo kaj Rimini la jubilea 50-a IKUE-Kongreso sub la temo “Iru do kaj faru ĉiujn popolojn de la mondo disĉiploj”. Kadre de ĝenerala aŭdienco sur la placo de Sankta Petro la 3-an de septembro 1997 Johano Paŭlo II-a salutis la partoprenantojn rekte en Esperanto. Post kiam la Dua Vatikana Koncilio (1962-1965) decidis pri reformo de la liturgio, Esperanto ricevis en aprilo 1966 partan kaj en julio 1968 plenan agnoskon kiel liturgia lingvo. La 8-an de novembro 1990 la vatikana Kongregacio pri la Dia Kulto kaj la Disciplino de la Sakramentoj aprobis la mestekstojn en Esperanto. Ekde somero 1995 ekzistas Meslibro kaj Legaĵaro por dimanĉoj kaj festoj. La 11-an de januaro 1992 IKUE estis agnoskita per dekreto de la Pontifika Konsilio por Laikoj kiel internacia asocio de fideluloj laŭ pontifika juro. Agnosko kun konsiderinda praktika graveco por la katolika Esperanto-movado estas la uzado de Esperanto fare de Radio Vatikana. Ekde januaro 1977 Vatikana Radio regule elsendas ankaŭ en Esperanto, komence unufoje en la semajno, ekde la jaro 1981 dufoje kaj ekde la jaro 1998 trifoje en la semajno – dimanĉe, merkrede kaj ĵaŭde. Dum sia centjara ekzisto de IKUE okazis ĝiaj 63 kongresoj en 17 landoj. Kvin el ili okazis en Ĉeĥio: 14-a 1929 Praha, 18-a 1936 Brno, 48-a 1995 Olomouc, 55-a 2002 Kroměříž, 59-a 2006 Velehrad. Nunjare do IKUE solenas centjaran datrevenon de sia fondiĝo en la jaro 1910. Kulmina akto de la solenaĵo estis la 63-a Kongreso de IKUE okazinta en la urbo de sia fondiĝo, do en Parizo.
D-ro
Ulrich Matthias
2. Al vi ni supren rigardas / kaj kun ni vi kantu ame, / ĉielanoj, kiuj gardas / tronon de Sinjor´ ĉiame: / [:Benedikton la Deksesan / benu, Dio, gardu lin!:] CENTJARA DATREVENO DE NASKIĜO DE PATRINO TEREZA “Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, gardu la pordon de miaj lipoj...” Psa 141, 3 Ĉu eble estas iu, kiu neniam aŭdis pri tiu ĉi etstatura albana monaĥino, kiu dediĉis sian vivon en la servo de la plej malriĉaj en hindia Kalkuto kaj kies verko disvastiĝis pere de ordeno de Misiistinoj de la Amo en la tuta mondo? La Patrino Tereza estas por ni inspiro, kiel vere vivi vivon laŭ Evangelio. Naskiĝinta: 26.08.1910 en Skopje, Kosovo. Mortinta: 05.09.1997 en Kalkuto, Hindujo. Entombigita en Kalkuto. Beatproklamita fare de papo Johano Paŭlo la Dua 19.10.2003 en Romo.
Silenti estas indulgo, kiam vi ne malkovras mankojn de l’ gefratoj; kiam vi volonte pardonas sen mencii la okazintaĵojn, kiam vi ne prijuĝas, sed preĝas, silenti estas indulgo. Silenti estas pacienco, kiam sengrumble vi akceptas la suferojn, kiam vi serĉas konsolon ne ĉe homoj, kiam vi ne havas zor- gojn pacience atendante, ke la semo ĝermu, silenti estas pacienco. Silenti estas humilo, kiam ne estas konkuro, kiam vi rekonas, ke la alia pli bonas ol vi, kiam vi lasas, ke viaj gefratoj evoluu, disvolviĝu kaj maturiĝu, kiam ĝojante vi ĉion forlasas por la Sinjoro, kiam oni miskomprenas viajn agojn, kiam al la aliaj vi lasas la gloron de entrepreno, silenti estas humilo. Silenti estas kredo, kiam vi atendas trankvile konsciante, ke la Sinjoro agos, kiam pri la mondo vi rezignas por esti kun la Sinjoro, kiam vi ne strebas komprenigi vin al la aliaj, ĉar sufiĉas, ke la Sinjoro vin komprenas, silenti estas kredo. Silenti estas adoro, kiam vi brakumas la krucon sen demandi “Kial?”, silenti estas adoro. “Jesuo silentis.” Evangelio de Mateo 26, 63. Esperantigis Imre Szabó H. Himno de la vivo La vivo estas ŝanco – utiligu ĝin. La vivo estas belo – admiru ĝin. La vivo estas feliĉego – ĝuu ĝin. La vivo estas sonĝo – realigu ĝin. La vivo estas alvoko – akceptu ĝin. La vivo estas devo – plenigu ĝin. La vivo estas ludo – ludu ĝin. La vivo estas riĉo – protektu ĝin. La vivo estas amo – konsolu vin kun ĝi. La vivo estas mistero – trapenetru ĝin. La vivo estas promeso – plenumu ĝin. La vivo estas malĝojo – superu ĝin. La vivo estas himno – kantu ĝin. La vivo estas batalo – akceptu ĝin. La vivo estas feliĉo – meritu ĝin. La vivo estas vivo – vivu ĝin. Patrino Tereza En la 6-a de junio 2010, post preskaŭ 26 jaroj ekde la martira morto, estis pastro Jerzy Popiełuszko, helppastro de Solidarność (sen- dependa sindikato Solidareco), altigita al la altaro. Beatproklamita pastro Jerzy (Georgo) estis la homo de la vero kaj la tutan sian vivon por la vero batalanta. Hodiaŭ lia ekzemplo alvokas nin ĉiujn – estimi la veron, ami Dion kaj Patrujon. Pastro Jerzy deklaris multajn belegajn predikojn. Multo el tiuj vortoj ankaŭ hodiaŭ ne perdis sian aktualecon. Jen la fragmento el la 31-a de oktobro 1982. Tiuj vortoj akompanu nin en nia vivo. „Por esti la homo spirite libera, estas necese vivi en la vero. La vivo en la vero estas donado de la atesto ekstere, konfesi ĝin kaj klopodi pri ĝi en ĉiu situacio. La vero estas neŝanĝebla. La veron oni ne povas neniigi per iu ajn decido, per tia aŭ alia leĝo. Sur tio apogas sin principe nia mallibereco, ke ni subigas nin al regado de la mensogo, ke ni ĝin ne demaskigas kaj ne protestas kontraŭ ĝi ĉiutage. Ni ne protestas, silentas aŭ ŝajnigas, ke ni kredas al ĝi. Tiam ni vivas en mensogeco. Kuraĝa atestado de la vero estas vojo kondukanta senpere al la libereco. La homo, kiu atestadas la veron, estas la homo libera eĉ en la vivkondiĉoj de la ekstera mallibe-reco eĉ en la kaptiteco aŭ malliberejo. Se plejmulto da poloj en la ekzistanta situacio ekpaŝus la vojon de la vero, se tiu plejmulto ne forgesadus, kio estis por ĝi la vero, ni fariĝus spirite libera nacio. La principa bezono por liberiĝo de la homo kaj nacio estas venko kontraŭ la timo. La timo ja ekestas pro endanĝerigo. Ni ektimas, ke minacas nin sufero, perdo de iu bono, perdo de la libereco, sano aŭ posteno. Kaj tiam ni agas kontraŭ konscienco, kiu ja estas mezurilo de la vero. Ni venkas la timon, kiam ni kapablas akcepti suferon aŭ perdon de io en la nomo de pli altaj valoroj. Se la vero estas por ni tiu valoro, por kiu valoras suferi, valoras riski, tiam ni venkas kontraŭ la timo, kiu estas senpera kaŭzo de nia mallibereco. Kristo multfoje memorigis al siaj disĉiploj: „Ne timu! Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, kaj nenion plu ili povas fari“ (komp. Luk 12, 4). (Aperinta en Nova et Vetera, Biuletyn Poświęcony Tradycji Katolickiej N-ro 04/06/10, paĝo 37) Por legantoj de Dio benu disponigis Stanisław Śmigielski
Antoni Ferdynand Ossendowski Kiam la delegacio adiaŭis Lenin kaj forirante lian ĉambron, la griza hometo proksimiĝis al la diktatoro kaj flustre, sed akutvoĉe lin alparolis:
„Permesu al mi, Vladimir Iljiĉ, ankoraŭ resti kaj diri al vi tion, pro kio
mi ĉi tien alvenis.“ Fragmento el la libro Lenin, verkita de Antoni Ferdynand Ossendowski, Eldonejo LTW, Łomianki apud Varsovio, 2010, paĝoj 358-361. Tradukis Stanisław Śmigielski Antoni Ferdynand Ossendowski (1876-1945), verkisto, sciencisto-futurologo, ĵurnalisto, redaktoro de multaj revuoj, ĉasisto, mondvojaĝanto, doktoro de kemiaj sciencoj, lekciisto de multaj altlernejoj, membro de la Franca Akademio. Li scipovis ok fremdajn lingvojn, inter ili la ĉinan kaj la mongolan. Li estis la dua post Sienkiewicz – la pola verkisto havinta la plej grandan nombron da tradukitaj verkoj – 142 tradukaĵoj en 19 fremdaj lingvoj. Al plej konataj liaj verkoj apartenas interalie libroj: „Tra la lando de homoj, bestoj kaj dioj“ kaj „Lenin“. LA LERNEJO DE LA SAĜO Saĝo, sagaceco, ruzeco, rafineco, insido, sperto... La tuta vortaro de nocioj, kiujn la homoj erare komprenas, kvankam ofte mi opinias, ke ili intence ilin intermiksas. Sagaca ruzulo, kiu iun superruzas, ne imputas sian “sukceson” al propra malico, sed prezentas ĝin kiel agon de sia saĝeco. Ruzega trompanto ne nomas siajn falsaĵojn kiel senkarakterecon kaj malhonestecon, sed nomas ilin “komerce juraj spertoj”. Tio estas nur demando de la vorta ekvilibrismo. Sed ĉu kulpas pro ĉiu malbono tiel noblaj nocioj, kiel estas ekzemple la menciita “saĝo”? Ni provu iom de pli proksime rigardi ĝin. La saĝecon oni povas ellerni en neniu tipo de la lernejo - tie oni akiras nur kleriĝon. La saĝeco elkreskas el radiko de sopiro kaj matura vivsperto. Ekzemplo povas esti patrino de Jesuo, kiun litanioj de Loreto alparolas “Virgulino la plej prudenta kaj Sidejo de la saĝeco”. Niulon certe mirigus tia indiko. Kie tiu junulino faris maturekzamenon, kie ŝi daŭrigis sian studadon kaj en kiuj eksterlandaj universitatoj ŝi akiradis titolojn? La Virgulino Maria trapasis familian lernejon ĉe sanktaj Anna kaj Joakimo. Ĉi tie ŝi akiris bonegajn dispoziciojn por plua kvalifiko. Ĉirkaŭe en ŝia dekkvina jaraĝo sekvis maturekzameno ĉe ĉefanĝelo Gabrielo, kiu ŝin submetas verdire al ununura ekzameno, sed Maria en ĝi respondas eminente. Dum gravedeco ŝi interrilatas kun Elizabeto, kiu estis virino saĝa, havanta kontakton kun la Sankta Spirito. Post akuŝo, dum patrinecferio - kiel tion prezentas pripersona enskribaĵo, havas Maria viglajn kontaktojn ne nur kun sia saĝa edzo, sed ankaŭ kun profesoro Simeono kaj eksterlandaj saĝuloj, tiutempe la orientaj ekspertoj. Sekvas restado en Egiptujo, reveno en la patrujon kaj postdiploma kleriĝado ĉe Dia Filo. Temas do pri tre bonkvalita kaj la saĝecon certiganta personaro. Je dua flanko nenie troviĝas mencio pri iuj proksimaj kontaktoj de Maria kun fariseoj kaj leĝistoj, do reprezentantoj de alternativa, sagace ruzlerta kaj artifika lerneja sistemo. Vere ŝi la feliĉa virino. Al la ĝojo de la homa animo apartenas sopiro pri la saĝo kaj esti bone atentema en la lernejo de la vivspertoj. Max Kašparů Esperantigis Sac. Jozefo Zielonka
2. Maria, ni estas junaj; / Maria, ni estas junaj! / [:Neniu plendos, sed kredon defendos junular´ kaj ties am´.:] 3. Maria, esperantistojn, / Maria, esperantistojn: / [:Bonvolu beni, en krizo subteni, ke vivu kristane plu.:] KRISTANAJ ARANĜOJ EN LA 95-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN HAVANO, KUBO Kiel unu el la 1002 aliĝintoj al la 95-a UK, mi havas la eblecon al vi mallonge raporti pri la kelkaj kristanaj programeroj, kiuj okazis kadre de tiu ĉi kongreso, okazinta ekde la 17-a ĝis la 24-a de julio 2010 en Havano, Kubo. Kvankam ĉi-jare la Universalan Kongreson de Esperanto ĉeestis neniu oficiala reprezentanto de IKUE nek KELI kaj simile ankaŭ neniu el tiuj organizoj havis dum la kongreso sian kunsidon, tamen inter la kongresanoj ĉeestis pluraj kristanaj esperantistoj kaj okazis kelkaj programeroj speciale fokusitaj al ili. Ĉefa motoro de tiuj programeroj kaj unusola ekleziulo ĉeestanta estis sacerdoto Peter Knauer el Belgio, al kiu pro tio ŝuldiĝas granda danko. Dimanĉon la 18-an de julio ekde la 15-a horo okazis Ekumena Diservo, kiu estis antaŭanoncita en la kongresa libro, tiel ke pluraj kongresanoj eksciis pri ĝi. Bedaŭrinde, laŭ ricevitaj informoj pro malkonsento de la koncerna pastro, kiu ne favoras la ideojn de ekumenismo, la loko de la Diservo devis esti post la redaktofermo de la kongreslibro ŝanĝita, pro kio malkiel anoncite en la kongreslibro la Diservo ne okazis en la preĝejo Corpus Christi, tuj apudanta la kongresejon, sed anstataŭe en la preĝejo Jesús de Miramar, situanta proksimume 3 km for de la kongresejo, ne for de la hoteloj, en kiuj loĝis parto de la kongresanoj. La ŝanĝo de la nova loko ne estis pro tre limigitaj teknikaj eblecoj ene de la kongresejo bone anoncita, kaj krome por atingi la novan lokon necesis uzi publikan transporton (kiu tamen en Havano estas sufiĉe ĥaosa kaj eĉ akompananta kubano ne sukcesis trovi la ĝustan buson), lui taksion (sufiĉe kutima transportilo por turistoj en Kubo) aŭ piediri dum kelkdek minutoj. Malgraŭ tiuj malfacilaĵoj tamen ĝustatempe atingis la katolikan preĝejon kaj partoprenis en la ekumena Diservo kvindeko da kongresanoj el pluraj landoj, inkluzive de kelkaj kubanoj. Etan raporton pri la okazinta diservo mi sukcesis aperigi en la tria kongresa kuriero Havana Karavano. Bedaŭrinde ankaŭ la kondiĉoj dum la Diservo estis tre modestaj, malgraŭ zorgema anticipa preparo de materialoj flanke de pastro Knauer kaj ankaŭ de la LKK (kiu provizis modestkvalitajn kopiojn de kant- kaj preĝ-tekstoj kaj alportigis ilin surloken). Ne funkciis tamen mikrofonoj kaj apude bruis ventumiloj, pro kio aŭdeblo en la preĝejo (cetere dua la plej granda en Kubo kaj inaŭgurita nur en 1953) estis tre malbona. Verŝajne plejparte ĝuste pro tiu lasta problemo ne sufiĉe disvastiĝis la informo pri okazigo de Sankta Meso samloke, marde la 20-an de julio ekde la 10-a horo, kiun sekve ĉeestis krom la celebranto nur ses pliaj kongresanoj. Notindas, ke publika religia praktikado permesiĝis en Kubo nur antaŭ kelkaj jaroj, la situacio de la katolika eklezio plu estas maloportuna, multaj kubanoj aliĝas al ĝi nur pro tradicio kaj apud kristanismo estas multnombre praktikataj en Kubo aliaj religioj, aparte multe “santerio”, devenantaj de afrikaj sklavoj, kiuj kune kun eŭropanoj estas la praŭloj de la hodiaŭa loĝantaro. En siaj homilioj kaj ankaŭ en la propetoj, la pastro Peter Knauer bone reagis al tio samkiel al la temo de Esperanto kaj la tutmonda interkompreniĝo, predikante interalie pri la neceso kompreni la vorton de Dio por povi profiti de ĝi, aŭ aldonante apartajn propetojn pri la kongresa lando, ĝiaj enloĝantoj kaj la kongresanoj. Kadre de la kongresa programo en la kongresejo aranĝis pastro Knauer ĵaŭde la 22-an de julio en salono Hodler prezenton de sia teksto „Kredkonfeso por nia tempo“, omaĝe al la 100-jariĝo de IKUE. Bedaŭrinde ankaŭ tiu prelego estis nesufiĉe diskonigita kaj entute ne aperis en la kongresa libro, pro kio nur du partoprenintoj kunlegis la tekston kun li kaj aŭskultis liajn klarigojn. Mi mem, kiu persone ĉeestis ĉiujn aranĝojn supre menciitajn, klopodis registri kaj sekve diskonigi tiujn aktivaĵojn, pere de tiu ĉi raporto kaj ankaŭ pere de fotoj, kiujn mi disponigis al la redakcioj de Espero Katolika kaj Dio Benu, kiuj rajtas uzi tiun ĉi tekston en siaj eldonaĵoj laŭ sia bontrovo, samkiel la esperantlingva redakcio de Radio Vatikana. Samtempe mi en Kubo ankaŭ klopodis pliprofundigi miajn personajn kontaktojn kun pastro Peter Knauer, kiu eble ne partoprenas tiom aktive en la publika agado de IKUE, tamen relative ofte agadas loke aranĝante ĉiun trian monaton esperantlingvan meson en Bruselo kaj havas la potencialon esti tre profitiga aganto por niaj komunaj ideoj. Kun amikaj salutoj Marek Blahuš, Ĉeĥio. La redakcio de Dio benu tre dankas al juna IKUE-frato Marek Blahuš por la disponigita teksto kaj fotoj el UK en Havano. PREĜTAGOJ DE LA ESPERANTISTOJ EN ĈENSTOĤOVA Ĉi-jare de la 15-a ĝis la 17-a de oktobro polaj esperantistoj tradicie renkontiĝis en Ĉenstoĥova, por komune preĝi, diskuti pri agadoj de la Pola IKUE-Sekcio kaj amikiĝi. Antaǔ 34 jaroj eminenta esperantisto kaj animzorganto de polaj esperantistoj pastro Jozefo Zielonka komencis aranĝi „Preĝtagojn” sur Hela Monto en Ĉenstoĥova. Pasintjare elektita nova estraro de Pola Sekcio de IKUE decidis daǔrigi organizon de la renkontiĝo kune kun nuntempa animzorganto de polaj esperantistoj pastro Roman Gmyrek. La Preĝtagoj komenciĝis vespere vendrede (15.10.). Pastro Gmyrek preparis kelkajn mallongajn preĝojn de Taizč (laǔ tekstoj el „Adoru”). Poste ni komune iris al Kapelo de Mirakla Bildo. Ĉiutage je la 21.00 horo tie okazas speciala preĝo „Apel Jasnogórski”, transmisiata pere de polaj katolikaj televidstacio kaj radiostacio. Laǔ tradicio la preĝon prezentas reprezentantoj de diversaj pilgrimgrupoj, ankaǔ el esperantista grupo estis invitita pastro Gmyrek, kiu esperantlingve preĝis „La anĝelan saluton”. Sabate matene alvenis novaj partoprenantoj kaj komune kun nia Esperanta flago ni foriris vizi urbon, kaj trapasante Klostron sur Hela Monto ni kantis la konatan kanton „Nigra Madono”. La unua celo de nia marŝo estis monumento dediĉita al beata pastro Georgo Popiełuszko, kruele murdita en la jaro 1984, animzorganto de polaj laboristoj kaj movado „Solidareco”. Starante ĉirkaǔ la monumento ni Esperante preĝis Preĝon al Beata Georgo kaj kantis kanton „Majstro” metinte florojn kun alkroĉita mallgranda Esperanta flageto. Kelkaj personoj haltis kaj observis nin, kelkaj demandis, el kiu lando ni alvenis. Kiam ili eksciis, ke ni estas polaj esperantistoj, simpatie ekridis. En tiu momento ni adiaǔis Helan Monton kun Nigra Madono kaj daǔrigis promenadon laǔ ĉefa strato en Ĉenstoĥova. Ĉiuj sentis ĝojon kantante en Esperanto (ankaǔ himnon „La Espero”), kaj babilante ni proksimiĝis al monumento de fama pola verkistino Halina Poświatowska. Pri ŝia malfacila vivo (multajn jarojn ŝi malsanis pro koro) rakontis pastro Romano kaj unu el ni legis fragmenton de ŝia poemo. Surloke ni interkonsentis, ke dum venontaj preĝtagoj ni vizitos Muzeon de Halina Poświatowska. Pri nia grupeto denove ekinteresiĝis preterirantaj homoj, unu el ili diris, ke kvankam li ne konas Esperanton, li estas vera amiko de nia movado kaj lingvo. Dezirante ĉion bonan kaj feliĉon al la simpatia viro, ni iris al la lasta celo de nia turisma programo – meti florojn al monumento de Papo Johano Paŭlo la Dua, ĉar la 17-a de oktobro en Pollando estas Tago de la Papo Johano Paŭlo la Dua, por honori kaj memorigi lin. Ankaŭ ni volis honorigi Papon – grandan kaj veran amikon de la esperantistoj kaj Esperanto. Pro tio ni kantis Esperante lian ŝatatan kanton „Barko”. Posttagmeze okazis kunveno de membroj de Pola IKUE-Sekcio. La sekcia prezidantino Zofia Śmistek raportis pri unujara agado de la sekcio, pri financaj aferoj parolis kasistino Zdzisława Kaźmierczak. Diskutantoj interkonsentis, ke Pola IKUE-Sekcio aktive partoprenos en venonta Tutpollanda Kongreso de la Esperantistoj. Nia tasko estos organizi Sanktan Meson, prelegi pri agado de la katolikaj esperantistoj kaj eventuale pri la temo de la kongreso. Fine sub gvidado de Zdzisława Kaźmierczak ni ekzercis kantojn por la morgaǔa Sankta Meso. Vespere alvenis nova grupo el Varsovio, Gdańsko, Silezio. Unua el la programo estis Krucvojo planita sur Defendaj Muroj de la Klostro, sed pro renovigaj laboroj ĝi okazis en kapelo de tranokteja domo. La tagon ni finis denove sur Hela Monto per komuna preĝado en la Kapelo kaj ĉeestantoj denove aŭskultis Esperanton. La plej grava punkto de la Preĝtagoj estis Esperanta Sankta Meso en Kapelo antaǔ la Bildo de Nigra Madono. Okazis, ke alvenis kelkaj esperantistoj speciale por partopreni en la Meso. La Meso komencis je la 9:30, celebris pastro Roman Gmyrek. En la Meso ĉeestis pli ol 60 personoj. Kelkaj esperantistoj kortuŝe sin esprimis, ke la unuan fojon ili partoprenis la Esperantan Sanktan Meson kaj renkontiĝis kun la katolika E-movado. Mi esperas, ke ili plu restos kun ni. Post la Meso Bohdan Wasilewski kaj Zofia Śmistek parolis kun redaktorino el Radio de Hela Monto. La redaktorino planis dekminutan intervjuon, sed ĝi fariĝis tridekminuta, informante pri historio de la pola katolika E-movado, pri la lingvo, movado, renkontiĝoj kaj literaturo. Finfine la redaktorino rimarkis, ke la temoj ligitaj kun Esperanto estas multaj, do indaj por fari specialan programon. Volonte la esperantistoj helpos ŝin. En la tranoktdomo la partoprenantoj de la Preĝtagoj rigardis fotojn faritajn dum Esperanta Pilgrimo al du famaj pilgrimlokoj: Sankta Akvo apud vilaĝo Wasilków (Podlahia Regiono) kaj Grabarka – nomita „Ortodoksa Hela Monto”. Okaze de 100-jara jubileo de IKUE polaj esperantistoj starigis du kvinmetrajn lignajn krucojn: en katolika pilgrimloko Sankta Akvo kaj ortodoksa Grabarka, danke al monkolekto inter la membroj de Pola IKUE-Sekcio, esperantistoj el Bialistoko kaj speciala subvencio fare de Vicprezidanto de urbo Bialistoko Aleksander Sosna. Nuntempe al la Krucoj estas alkroĉitaj paperaj, primitivaj informtabuletoj, kiujn oni anstataŭos per definitivaj. Rapide forfluanta tempo ne permesis informi pri la 63-a Kongreso de IKUE en Parizo. Nur mi rapide montris kelkajn fotojn pri la kongresejo, Baziliko kaj Katolika Instituto – Kongresloko de la Unua Kongreso de IKUE. Ĉi-jaraj Preĝtagoj miaopinie estis sukcesaj, alvenis novaj membroj, kelkaj remembriĝis, dum niaj privataj kaj oficialaj diskutoj videblis la volo por la agado. Ankaǔ kunlaboro kun Pastro Roman Gmyrek estas tre pozitiva kaj certe rezultoj de nia laboro en estonteco estos videblaj. Tiuintence ni preĝis antaǔ la Mirakla Bildo de la Nigra Madono sur la Hela Monto. Zofia Śmistek, prezidantino de Pola IKUE-Sekcio ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO prizorgata de frato Max Kašparů Geedza paro el Eŭropo vizitis Israelon, sed dum la vizito en Jerusalemo la edzo subite mortis. La edzino iris al la enteriga kompanio kaj ricevis de la direktoro la jenajn du ofertojn: 1. Entombigi la edzon en Jerusalemo - prezo 500 €, 2. Entombigi lin en lia loĝlando - prezo 5000 €. La vidvino tuj elektis la duan eblecon. „Kial?“, demandis la direktoro. Ŝi respondis: “Ĉar antaŭ 2000 jaroj iu mortis ĉi tie kaj revenis post 3 tagoj. Tion ĉi mi timas!“ Konkludo: La trankvilon por kia ajn prezo. J J J Du judoj Kohn kaj Stein observas, kiel el Vatikano elveturas kolono da luksaj aŭtomobiloj Mercedes kaj aliaj altprezaj aŭtomobiloj kun kardinaloj kaj prelatoj. „Ĉi tio estas sukcesa firmao, ĉi tio estas prospero“, diras Kohn. „Jes“, respondas Stein, „ kaj mi aŭdis, ke ili komencis kun prunteprenita azeno.“ J J J Sur vojkruciĝo kunpuŝiĝis du aŭtomobiloj. Neniu vundita, nur premdifektitaj aŭtomobilaj ladoj. El unu aŭtomobilo eksteriĝis rabeno, el la alia episkopo. „Sinjoro episkopo, ĝi estas desupre sendita situacio, ĝi estas signo, ke ni ambaŭ estas sub unu protekto – kaj tion oni devas posttrinki.“ La rabeno elprenis el la aŭtomobilo botelon da brando kaj donis al episkopo el ĝi trinki. „Kaj estas tio ankaŭ signo, ke vi, katolikoj, kaj ni, Judoj, al si devas trovi vojon. Kaj tion oni ankaŭ devas pritrinki.“ La rabeno denove malfermis la botelon kaj donis al la episkopo el ĝi trinki. Kiam la episkopo jam la duan fojon trinkis, diris al la rabeno: „Kaj ĉu vi ne trinkos?“ „Nun ne“, respondis la rabeno, „nur poste, kiam la polico tiun akcidenton finesploros:“ J J J Itala episkopo alvojaĝis Germanion, kie li vizitis ankaŭ Luther-urbon Wittenberg. Estis tiam malvarma vetero. La episkopo demandis la pastron: „Ĉu estas en Wittenberg saŭno?“ „Jes“, respondis la pastro, „sed ĝi estas tie, ehm..., ehm..., miksita.“ „Tio ne gravas,“ respondis la episkopo, „dum momento mi tion eltenos kun protestanto.“ J J J En unu dormvagono vojaĝis kune juda rabeno kaj katolika pastro. Matene diras la pastro al la rabeno: „Mi havis sonĝon, ke mi estis en la juda paradizo. Ĉie regis fiodoro, malordo, malpuro, ĥaoso kaj treege multe da homoj.“ „Tio estas interesa,“ respondis la rabeno, “mi havis ankaŭ la sonĝon, ke mi estis en la katolika paradizo. Ĉie belaj floroj, koloraj birdoj, agrablaj odoroj. Sed neniuj homoj.“ J J J Judo venis en katolikan preĝejon kaj li diras al la pastro, kiu sidas en la konfesejo: „Patro, mi estas 80-jara. Mi havas 4 infanojn kaj 11 genepojn. Lastan nokton mi amoris kun bela 20-jarulino kaj poste kun belega 30-jara virino.“ Pastro: „Nu, mia filo, kiam estis la lasta fojo, kiam vi pekkonfesis?“ Judo: „Neniam. Mi estas judo.“ Pastro: „Kial do vi rakontas al mi viajn lastnoktajn agojn?“ Judo: „Ĉar mi rakontas tion al ĉiuj.“ Miaopinie la kredo estas granda graco de Dio. Mi dankemas al Li, ke mi ĝin donace ricevis jam en mia infanaĝo. Mi multajn situ-aciojn, la bonajn kaj la malbonajn, en la vivo spertis. Kiam mi estis kvinjara, ekkomencis la 2-a mondmilito. Estis mobilizitaj kaj viroj kaj ĉevaloj. El nia familio eksoldatiĝis por milito mia patro kaj ankaŭ nia bela, juna ĉevalo, havanta la nomon Braun. Ilin ambaŭ ni ĉe adiaŭo priploris. La milito en nia lando ne okazis - ekestis protektorato. Post kelkaj semajnoj do revenis kaj la patro kaj la ĉevalo Braun. En mia deka jaraĝo mi perpiede, ĉar tiutempe ne funkciis aŭtobusoj, vizitadis urban lernejon naŭ kilometrojn malproksiman. Ofte dum revena piediro hejmen flugadis aviadiloj, tiel nomataj “profundesploraj aviadistoj”. Tre ni ilin timis, tial ni kaŝiĝadis ekzemple en terpomkampajn plugsulkojn. Ni travivadis timon eĉ pro komunistaj denuncantoj. Ofte dum la ĉiutagaj tagmomentoj mi perpreĝe turnadis min al Sinjoro Dio. Ĉiam, kiam ekestis la plej malbona vivomomento, Li ĉiam helpis. La mirakloj senĉese okazadas! Per miaj longjaraj tiurilataj spertoj mi povas tion atesti. Tial mi rekomendas al ĉiuj, kiuj ĝis nun vivas malproksimaj de Dio: “Ne timu, sed ĉiam fidu al Li!” Jaroslava Hamajdová Post penlaborado dum kvar jaroj, ni sukcesis ekfunkciigi kastelon kun la kastela parko en nia urbo Zruč nad Sázavou. Ĉiutage ĝi estas malfermita, do publike vizitebla. En teretaĝo estas Informcentro kun eble- co tie aĉeti memorobjektojn kaj muzeo pri estigo de origina burgo el la 13-a jc., el kiu sekve ekestis la kastelo el la 18-a jc. kun francstila parko kaj ankaŭ pri ĝiaj posedantoj. Krom tio oni ĉi tie trovas tutan historion pri la fondo de nova urbo Zruč, inkluzive de fabriko por produktado de la infana ŝuaĵaro fare de fabrikisto Tomáš Baťa. La plej vastan rekonstruon de la kastelo faris la lasta ĝia posedanto barono Adolf Schebek kaj lia edzino grafino Emma. En la unua etaĝo oni povas vidi ĉambrojn kun iliaj ekipaĵoj kaj kapelon de sankta Johano Ne-pomucena. En la dua etaĝo estas la tutŝtata ekspozicio de pupiloj kaj granda ekspozicia salono. De ĉi tie per ŝtuparo oni povas suriri la kastelan turon kun belega panoramo al ĉiuj mondflankoj. La iam nuligita kastelo estas nuntempe perlo de novgotiko en la tuta regiono Posázaví. Mi invitas ĉiujn esperantistojn kaj ceterajn geamikojn al ĝia vizito. Jaroslava Hamajdová, Zruč nad Sázavou BONA PAŜTISTO (TELEVIDO) Parafrazo je la psalmo 23
Max Kašparů Ĉiu institucio havas propran ŝlosilon de la akcepta gvidado. La Regno de Dio, diference de ĉiuj ceteraj, havas la regulojn neŝanĝeblajn. La akcepta gvidado en ĝi finas - kiel ofte estas ĉe de Dio anoncitaj konkursoj - per paradoksaj rezultoj. Estas akceptataj malfortaj, por hontigi la fortajn, silentemaj, por ke ili heredu la teron, malsatantaj, por ke ili estu sataj, puraj en la koro, por ke ili vidu, kion aliuloj ne vidos, insultataj kaj persekutataj, por ke ili ĝoju kaj jubilu. Alivorte... En la Dian Regnon, diference de la Eŭropa Unio, havas prioritatan eniron malgranduloj kaj malriĉuloj. Ĝi estas unu el la kaŭzoj, kial la Dia nomo ne aperis en ĝia konstitucio. Konsidere al la dua Dia ordono ĝi en la konstitucio ja estus senefika. Max Kašparů Bukedoj verdaj, bukedoj karaj, La tilio kaj ankaŭ acero Jen sur la verdaĵo – fiksita Ho, karaj bukedoj tre grandaj – Neaŭdebla, sublima la kanto – Zofia Kamieniecka Jan Kubisz
2. Unuafoje al patrin´ vi ekridetis tie, / aŭskultis instruon pri Di´, / al Li ekpreĝis pie. 3. Okulo patra tie vin je ĉiu paŝo gardis, / pasadis temp´ de l´ infanaĵ´, / ludem´ senĉesa ardis. 4. Se foren pelos vin la sort´ kaj restos vi en foro, / estu l´ gepatra hejm´ por vi / plej kara rememoro.
Bogusław Sobol
Attila József, tradukis K. Kalocsay
Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Milí bratři a sestry, opět se chýlí rok ke konci. Dostáváte ještě poslední číslo našeho časopisu Dio Benu v tomto roce v naději, že Vás alespoň něco z jeho obsahu zaujme. Mrzí mě, že tak málo textových příspěvků dostávám od našich členů a jeho čtenářů. Přitom exis-tuje tolik zajímavých informací, které byste mohli čtenářům na stránkách D.B. poskytnout. Postačí kratší články, nemusí být v esperantu, pokud se necítíte je správně v esperantu vytvořit (přeložím je). Předem srdečný dík! Naši bratři a sestry ze Slovenska se rádi zúčastňují setkání pořádaných naší sekcí IKUE. V příštím roce nás zvou na setkání do Nitry, aby se obnovila tradice dřívějších setkání jak u nás, tak i na Slovensku. Na poslední barevné stránce k tomuto setkání jsou informace. Protože pořadatelé setkání musí předběžně nahlásit počet účastníků, proto prosí o sdělení o účasti na tam uvedenou poštovní nebo mailovou adresu. Sdělení můžete poslat i na moji poštovní nebo mailovou adresu, které předám dál pořadatelům na Slovensko. Bude to určitě velmi pěkná akce, Vaši účast na ní velmi doporučuji a těším se tam na setkání s Vámi. V úmyslu máme také uspořádat setkání u nás, ale termín zvolíme až v souvislosti s termínem 64. kongresu IKUE, který se uskuteční v roce 2011 v Chorvatsku. Vzhledem k tomu, že ještě nebyl zcela upřesněn termín návštěvy Sv. otce v Chorvatsku v roce 2011, nebylo možné dojednat konkrétní datum kongresu v církevních objektech. Informace a přihlášku obdržíte v příštím čísle D.B. Také informaci o plánovaném setkání naší sekce u nás. Velmi děkuji těm, kteří v tomto roce poslali sekci svůj finanční příspěvek. Těm, kteří tak zatím neučinili, přikládáme poštovní složenku. Žádný jiný příjem sekce nemá, než příspěvky členů a ostatních čtenářů D.B. Všechny potřebné úkony spojené s funkcí sekce jsou prováděny zcela zdarma, jen tisk, poštovné, obálky a drobné kancelářské potřeby jsou hrazeny z finančních prostředků sekce, také zasílání D.B. převážně do Afriky, kde jsou za náš časopis velmi vděční. Také Vás chci povzbudit k poslechu vysílání vatikánského rozhlasu v esperantu třikrát týdně. Mnohé rozhlasové stanice přestaly v esperantu vysílat. Proto si velmi važme, že náš Vatikánský rozhlas stále v esperantu vysílá. Jak dlouho bude vysílání trvat, záleží na posluchačích, na jejich odezvách. Kdo má možnost připojení k internetu, nejlépe a zcela nerušeně lze poslouchat přes internet vysílání buď živě, nebo z archivu. Internetová adresa esperant. vysílání RV je tato: http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp S přáním Božího požehnání, ochrany Panny Marie a nebeských patronů esperantistů Vás srdečně zdraví a s Vámi zůstává Váš bratr Miloslav Šváček MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.8.2010 ĝis la 31.10.2010: František Adamík, Josef k. Drahomíra Duda, Viktor Dvořák, Anna Dzuňová, Josef k. Libuše Filip, Jaroslava Hamajdová, Josef k. Ludmila Jílek, Božena Jílková, Georg Knaus, sac. Lajos Kóbor, Antonín Krejčíř, Zdenka Novotná, Miloslav Pastrňák, Bohuslava Pelclová, Věra Podhradská, Miroslav Smyčka, Jiří Strejc, Irene Szűcs, Jiří Zindulka. Tre koran dankon! Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: Komerční banka Přerov, číslo účtu: 86-7290070227/0100. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2010 (20) - číslo 4 (80). |
|||||||||