Dio Benu numero 79-3/2010

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

La partoprenintoj de la maja renkontiĝo en urbo Žirovnice certe ĝin havas ankoraŭ en viva memoro kiel sukcesan kaj tre belan aranĝon, dum kiu oni rememoris dudek jarojn de la novtempa historio de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Kaj nur ok personoj el nia lando ĝuis ankoraŭ pli grandan jubileon - la centjariĝon de IKUE, kiu ĝuste antaŭ cent jaroj en la jaro 1910 estis fondita en Parizo. Reprezentantoj el 12 landoj fine de la nunjara junio denove kolektiĝis en Parizo partoprenante la 63-an Kongreson de IKUE, por omaĝi tiun ĉi gravan jubileon de IKUE. La unu semajnon daŭranta kongreso en tre atraktiva loko de Parizo tuŝapude de la fama Baziliko de Sankta Koro sur monteto Montmartre certe digne plenumis sian celon. Danke al Dio realiĝis delongtempa revo soleni tiun ĉi gravan jubileon de IKUE ĝuste en la urbo de ĝia fondo. La plej grandan meriton pri ĝia efektivigo sendube havas vicprezidantino de IKUE fratino Marija Belošević, kiu estis la ĉefaranĝantino de la kongreso kaj el sia lando Kroatio organizis ĉion bezonatan. Ankaŭ gravan rolon tiucele ludis frato Daniel Chevalier loĝanta ekster Parizo, kiu ne nur rekomendis tiun lokon por okazigo de la kongreso, sed ankaŭ helpis en ĝia efektivigo. Tiu ĉi grava jubileo de IKUE meritas, ke ni al ĝi dediĉu ĉiujn kvar kolorajn bildajn paĝojn, kiuj pli efike proksimigos al vi, karaj legantoj, la dumkongresajn eventojn, kiuj kompletigas la tekston priskribantan la kongreson sur la paĝoj 63-69. Ankaŭ pri la kongreso estas pretigita bilda prezentaĵo kun teksta kaj parola akompano.

Ne nur la Ĉeĥa IKUE-Sekcio festas sian dudekjariĝon, sed ankaŭ nia revuo Dio Benu nunjare havas dudek jarojn de sia ekzisto. La kompleta arkiva ĝia kolektaĵo verŝajne ekzistas nur ĉe mi, sed ekzistas la ebleco viziti ĝian komplete ekzistantan arkivon sur la interretaj paĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: http://www.ikue.org/cz. Ekzistas tie ankaŭ

ebleco trovi kompletan liston de ĉiuj artikoloj aperintaj dum dudek jaroj sur la paĝoj de Dio Benu, kaj per simpla klako akiri la deziratan artikolon.

Kelkaj el niaj membroj jam demandis, kion ni plu planas aranĝi. Sur la paĝo 81 estas por la ĉeĥlingvaj legantoj publikigita rezulto de la enketo, kies demandilo estis almetita al la pasinta DB. Bedaŭrinde, plenigitan demandilon resendis nur malmultaj personoj, tial estas malfacile fari fidindan konkludon. Ĝi do nesufiĉe plenumis atendatan celon. La rezulto de la enketo ne tute bone informis nin, ĉu ekzistas sufiĉa nombro da tiuj, kiuj dezirus partopreni la duan nunjaran semajnfinan renkontiĝon. Tial ni ne riskis mendi la lokon por ĝi. Al membroj de Ĉeĥa E-Asocio mi rekomendas aliĝi al ĝia konferenco okazonta de la 24-a ĝis la 26-a de septembro en Poděbrady, kie ni povas renkontiĝi. Sed ni jam nun rigardu en la venontan jaron, kiu rapide proksimiĝos.

Niaj karegaj gefratoj el Slovakio invitas nin renkontiĝi de la 13-a ĝis la 15-a de majo 2011 en pilgrimloko Marianka, situanta nur 12 km de la ĉefurbo Bratislava. Multaj el ni rememoras iamajn belegajn renkontiĝojn en

urbo Žilina en Slovakio, do tutcerte atendas ankaŭ belegaj travivaĵoj la partoprenontojn en Marianka. Ni esperas, ke partoprenos ankaŭ gefratoj el najbaraj landoj. Planu jam nun la partoprenon, pli detale informos vin nia revuo Dio Benu.

En feriaj monatoj ni verŝajne organizos kvintagan aŭ unusemajnan restadon en Žirovnice kun kursoj de Esperanto, kaj plua riĉa programo. La daton, kiu ne kolizios precipe kun la dato de la 64-a IKUE-Kongreso en Kroatio, ni ĝustatempe al vi anoncos.

Dian benon al vi deziras Miloslav Šváček.

al la indekso


 Homilio de Ĉefepiskopo de Prago Mons. Dominik Duka OP
Velehrad, la 5-an de julio 2010

Via eminenco,

estimataj patroj episkopoj,

estimata sinjorino Klausová,

estimataj sinjoroj ministroj, parlamentanoj

kaj publikaj funkciuloj,

karaj fratoj en Krista sacerdoteco,

fratoj kaj fratinoj en kredo je Jesuo Kristo,

estimataj televidaj spektantoj,

radioaŭskultantoj,

 

ni renkontiĝas en memorinda Velehrad. Ĝi estas loko de multaj renkontiĝoj, ĉar ĝi estas la loko de nasko, loko de la radikoj, la loko, kiu altiras kaj kiu elradias. Kiel tavoliĝas jaroj en arbotrunko, kiel la folio post folio tavoligas enskribojn en kronikoj, tiel ĉi tie tavoliĝas grandaj eventoj de nia historio. Jam pasis 1147 jaroj, kiam ĉi tien almigris sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodio kaj renkontiĝis kun princo Rastislav kaj la popolo postulanta kompreneblan interpretadon de Bona Dia Mesaĝo. Jam pasis ankaŭ 25 jaroj de la renkontiĝo en pilgrimo al Velehrad, kiun ni ĉi tie solenis kun papa legato Kardinalo Agostino Casaroli kaj karmemora Kardinalo František Tomášek en la jaro 1985.

 

Ĉe rigardo al la fenestro de la paroĥa domo multaj el ni reimagas vizaĝon kaj rideton de Patro Kardinalo Tomášek, „la generalo sen soldataro“, kiel lin nomadis totalisma reĝimo. Sed li travivadis sian grandan tagon. „Ni volas liberecon!“ „Ni volas Papon!“, vokis dekmiloj da pilgrimantoj de la estinta socialisma Ĉeĥoslovakio!

 

Kvin jarojn post tio bonvenigis dekmiloj da liberaj pilgrimantoj en Velehrad Papon Johanon Paŭlon la Duan, kiu ĉi tie solenis kun la tuta nove nomumita episkopara konferenco dankan Diservon, Eŭkaristion. Ĉi tie la Papo anoncis kunvokon de Sinodo pri Eŭropo, kiu trovis sian liberon kaj unuecon post falo de la Berlina Muro kaj la Fera Kurteno.

 

Mi bonvenigas vin, pilgrimantoj de Velehrad, en tiu ĉi unua slava katedralo sub vasta firmamento, en la katedralo, kiu ĉiam spiradis pri liberecsopiro, kiu estas nedividebla. Hodiaŭ post dudek jaroj de la unua papa pilgrimo al Velehrad ni konsciiĝas, ke kie ne ekzistas libereco de la kredo, tie ne ekzistas politika, kultura, eĉ ne ekonomia libereco.

 

Sanktaj Cirilo kaj Metodio al ni alportis la Sanktan Skribon. Jam la unuaj paĝoj de la Biblio parolas pri la homo, pri bildo de Dio, pri libera estulo, ĉar nur Dio estas absolute libera. La Evangelio nomas Dion amo kaj la amo ne estas ebla sen libereco. Tiel kiel hodiaŭ, tiel ankaŭ antaŭ dudek kvin aŭ dudek jaroj ni aŭskultis vortojn de la profeto Jesaja: „...Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj...!” (Jes 61,1). Dankon al Dio por donaco de la libereco! Danke al ĝi povis en Velehrad trovi lastan ripozon ankaŭ mortinta Kardinalo Tomáš Špidlík.

 

Velehrad ĉiam allogadis la homojn sopirantajn la liberecon. Antaŭ dudek kvin jaroj tio estis eksterordinare klara. Post dudek jaroj de la libera evoluo ni pripensas la liberecon alimaniere, ol en la tempo de la totalisma reĝimo. Ni vidas, ke al nia libereco io mankas. Ni ne sentas nin tiel ĝojaj kaj ne spiras tiel libere kiel antaŭ dudek jaroj. Io nin katenigas, ni havas timzorgojn kaj sentas timemon. Ni faris gravan eraron. Ni provis la liberecon dividi kaj al ĉiu doni lian parton. Ekestis limoj, sur kiuj niaj personaj liberecoj ektuŝas, kaj ĉar ĉiu volas ĉiam ankoraŭ pli da libereco, ekestas multaj konfliktoj. La libereco estas valoro, kiun tiamaniere ne eblas dividadi. Estas nur unu ununura libereco, same validanta por ĉiu kaj por ĉiuj. Al la nocio de libereco ni povas bone etendi la vortojn de la sankta Paŭlo: „Estas nur unu sopirata bono.“ (kp. Efe 4,4). Se devas ĉiu vivi libere, ne estas eble, ke iu el la libereco prenu ion je malprofito de la libereco de la aliulo. Vi diros: „Kiel mi ekscios, kion mi povas preni?“ La respondon scias nur disciplinema kaj amanta koro. Sed ĝi devas ellerni obeadi disciplinon kaj plenumi la Oran Regulon de Kristo: „Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.“ (Mat 7,12). Tiu ĉi regulo bone servus al nia lando kiel moto de ĉiuj reformoj, kiuj atendas nin. Devus ĝin al si rememorigi politikistoj kaj devus ĝin respektadi ni ĉiuj, ĉar la politikistoj sen homoj kapablas fari nenion.

 

Mi memorigis la Oran Regulon de Kristo ĉiam validantan, hieraŭ – hodiaŭ – morgaŭ, en pasinto kaj ankaŭ estonto. Per tio ni aliras al tio, ke ni ne staras nur sur la loko de la renkontiĝadoj, sed ankaŭ sur la loko de la transdonadoj, sur la loko de la tradicio. Denove ni ĉi tie kantas kanton pri la heredaĵo de la patroj kaj rememoras alvenon de la tesalonikaj fratoj. Kio okazis al tiu heredaĵo? Kion ili alportis al ni? Kion ni konservu kaj transdonu al pluaj generacioj? Vi diros: „Tio estas kredo“. Sed la kredo estis elmetita al grandaj provoj. Multaj ĝin perdis, multaj ŝanceliĝas. Ne estas mirinde. En nia rekta memoro kaj por multaj ankaŭ en la persona homa sperto ekzistas faktoj subfosantaj la kredon je ĉiopotenca, justa kaj afabla Dio. Multaj hodiaŭ diras, ke post tio, pri kio ni estis atestantoj en armeaj frontoj kaj naziismaj kaj komunismaj koncentrejoj, ne estas ebleco paroli pri Dio. Ili diras ankaŭ tion, ke estas Dio, kiu estas respondeca pri tio. Kie do estis lia boneco en Oświęcim (Auschwitz), Dachau, Ljublanka, Valdice, Jáchymov..., kie ĝi estis antaŭ Stalingrad kaj en Dresdeno? Estas neniu Dio! Se ne Dio, kiu do respondecas pro tio? Homoj. Kaj ili estas ankaŭ ni kun nia imago, ke la liberecon oni povas dividi, ĉar ĝi apartenas al ni. Ne apartenas. Ĝi ĝuste apartenas al tiu rifuzata Dio, kiu nin al ĝi invitas.

 

Ni kuraĝu al ni meti iom dubeman demandon: „Ĉu fakte alportis al ni sanktaj Cirilo kaj Metodio la kredon?“ Jes, sed tio ne estis tiel rektlinia. Ili do alportis al ni la Sanktan Skribon. Ili aportis al ni inviton al la kredo. La unuaj iliaj vortoj eldiritaj ĉi tie estis: „... ĉu vi sopiras ĝoji, ... liberigi vin el pereo de ĉi tiu mondo... Aŭskultu nun per via racio... Aŭskultu la Vorton, el Dio ĝi venis, ... la Vorton fortigantan la koron kaj la racion, preparitajn al ekkono de Dio.“ La plej propra trezoro de la patroj estas la Sankta Skribo. La kredo estas nia respondo kaj ĝi estas nia estonteco.

La Biblio ne estas naiva kaj la rozkolora priskribo de la mondo. Ĝi konas holokaŭston, punekzilon, militojn, perforton, korupton kaj ankaŭ mensogon! Sed ĝi ankaŭ montras je la Nevideblulo, kiu venkas kontraŭ kolero kaj fieco de la homo. De la homo, kiu misuzadas sian postenon, kaj tiel en si koruptas bildon de Dio. La Sankta Skribo nin invitas al la kredo, kiu kun logiko de la amo kaj prudento alportas lumon de la vero kaj renovigon de la koro.

 

Mi kredas, ke tiu ĉi trezoro, tiu ĉi heredaĵo, kiu denove metas la saman demandon, estas la espero ankaŭ por hodiaŭo en la 21-a jarcento. Nia rigardo direktiĝas al la estonto. En malproksimo ni vidas idealon, al kiu ni volas iri. Estas necese fari la unuajn paŝojn. Ili estos tri preparjaroj por mil-centkvindeka datreveno de alveno de la tesalonikaj fratoj al Granda Moravio. Kaj tial ni en la jaro 2013 volonte denove bonvenigus Sanktan Patron Benedikton la 16-an ĉi tie en Velehrad, okaze de tiu jubileo, por ke post sankt-venceslaa Stará Boleslav li ekkonu ankaŭ cirilometodian Velehrad.

 

Ke la Dipatrino, Virgulino Maria la Protektantino, Paladio de Ĉeĥlando kunliganta ambaŭ la menciitajn tradiciojn al ni helpu per sia propetado. (trad. mš)

al la indekso


 LA ĈEFEPISKOPO MONS. DOMINIK DUKA SENDIS AL NI DANKON
kaj memoraĵon pri lia surtronigo en oficon de la 36-a ĉefepiskopo de Prago

al la indekso


 PREĜO DE SANKTA PATRO BENEDIKTO LA 16-A

Sankta Maria, Patrino de Dio,
Vi donacis al la mondo
veran lumon,
Jesuon Kriston, vian Filon,
Filon de Dio.

Vi senkondiĉe fordonis sin
al la Dia alvokiĝo,
kaj tiel Vi fariĝis fonto
de la boneco,
kiu fontas el Li.

Montru al ni Jesuon.
Konduku nin al Li.
Instruu al ni ekkonadi
Lin kaj ami,
kapabligu nin por vera amo,
ke ni estu meze de la soifanta
mondo fonto de la viva akvo.

Deus caritas est, art. 42
Ricevita de ĉefepiskopo Dominik Duka

 

al la indekso


 SOLENADO DE CENTJARIĜO DE IKUE EN PARIZO
63-a Kongreso de IKUE 27.06.-03.07.2010

Kongresa temo: “Neniam profetaĵo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de Sankta Spirito, parolis laŭ Dio” (2Pet 1,21). La katolika E-movado 100 jarojn poste: “Ĉu ni parolis laŭ Dio?”

Antaŭ cent jaroj en la 1-a de aprilo 1910 estis fondita Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. La fonda kongreso, kiun partoprenis 600 personoj kaj multaj reprezentantoj de tiamaj medioj kaj institutoj, okazis en Katolika Instituto en Parizo (vidu foton sur la antaŭlasta kolora paĝo).

Ekestis do deziro post cent jaroj denove reveni al Parizo, por omaĝi al pioniroj de la IKUE-movado, retrorigardi la centjaran ekzistperiodon ekde ĝia fondo ĝis nuntempo, kaj ankaŭ ĉerpi novan elanon por enpaŝo en la duan jarcenton de IKUE. Trovi kongreslokon, kiu konvenus  al financaj eblecoj de la esperantistoj, estis malfacila tasko. Danke al frato Daniel Chevalier estis trovita klostro de benediktaninoj en tre alloga loko en Parizo en tuŝapudeco de la fama Baziliko de Sankta Koro de Jesuo en urboparto Montmartre. En unua klostra domo loĝis plejparto de la kongresanoj kaj la restanta parto loĝis en la dua tre proksima klostra domo. En la unua klostra domo de la benediktaninoj ĉiuj manĝis, kongresis kaj en la sufiĉe granda kapelo okazis sanktaj mesoj kaj pluaj preĝadoj.

La kongregacio de la Benediktaninoj de la Sanktega Koro en Montmartre estis fondita en la jaro 1898 fare de Adčle Garnier, celante konstante serĉi Dion en monaĥina vivo laŭ devizo “Preĝu kaj laboru!”

Preskaŭ ĉiuj kongresanoj atingis la kongreslokon dimanĉe la 27-an de junio. Vespere okazis la sankta meso en la klostra kapelo, vespermanĝo kaj mallonga programo en la kongresejo, ĉar je la 21-a horo oni fermas la pordon kaj la loĝantoj en la dua domo devis foriri. Tiu ĉi ferma tempo de la klostra pordo (krom kelkaj esceptoj) iom limigis organizadon de la vesperaj programoj aŭ vesperaj promenoj en la urbo, sed la avantaĝoj de tiu ĉi loko kompensis ĉi tiun malavantaĝon.

La inaŭgura sankta meso okazis lunde je la 10-a horo en Kripto de la apuda Baziliko (vidu foton sur la dua kolora paĝo; celebrantoj de maldekstre: Benedikto Ente, Francio, Pierluigi Svaldi, Italio, Andreo Héroux, Francio, Luigi Alfano, Italio). Post ĝi okazis solena malfermo de la kongreso en klostra salono. Venis pliaj salutleteroj, inter ili de Kardinalo Stanisław Ryłko, prezidanto de la Papa Konsilio por Laikoj, de direktoro de la Vatikana Radio Sac. Federico Lombardi S.J., prezidanto de UEA s-ro Probal Dasgupta, de sekretario de KELI s-ro Pavel Polnický, de prezidanto de TOLE prof. Boĵidar Leonov.

Papa Konsilio por Laikoj

La 27-an de junio 2010

Kara Prezidanto Šváček,
mi ĝojas adresi koran saluton al la partoprenantoj en la 63-a kongreso de Internacia
Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kiu okazas en Parizo, la sama urbo, kiu vidis ĝian naskiĝon antaŭ cent jaroj.

En la ĝoja datrevena cirkonstanco, kiun vi celebras, vi deziras pliprofundigi la centjaran historion de via Unuiĝo, por konstati, kiamaniere vi restis fidelaj al tio, kion, laŭ sugesto de la Sankta Spirito, la Eklezio transdonas kun aŭtoritato, por alveni al la perfekta kono de Kristo.

Ne estas dubo, ke tra la jardekoj, la atestoj de saluto, bondeziro kaj beno adresitaj al la Unuiĝo de la Plejaltaj Pontifikoj kaj la tre multenombraj atestoj de Kardinaloj kaj Episkopoj de la Eklezio, kiuj laŭdas kaj kuraĝigas vian agadon, ĝuste montras, ke vi ĉiam klopodis gardi vian konstantan kaj totalan fidelecon al la Instruado de la Eklezio.

Cetere, via unua Prezidanto, inaŭgurante la fondan kongreson, tiel resumis la celojn je la bazo de la kunveno, kiu estis malfermiĝonta: “Doni ateston pri la unueco de la Sankta Eklezio en la sama fido, obeo kaj religia spirito, kaj samtempe doni ateston pri la utileco de Esperanto por katolikismo”.

Krom danki la Sinjoron pro la donaco de ĉi tiu datreveno, kaj en la preĝa memoro pri ĉiuj personoj, paŝtistoj kaj laikoj, kiuj kunagadis por la realigo de viaj karismoj, vi intencas per via Kongreso ankaŭ mediti pri la hodiaŭa rolo de la esperantistaj laikoj en la vivo de la Eklezio, kaj kiel via Unuiĝo povas ankaŭ en la Tria Jarmilo, en la plej bona maniero, laŭ viaj donoj, atesti pri la beleco de la vero kaj de la ĝojo esti kristanoj, por veki la ĝojon de la fido, la amon al la Eklezio kaj la pasion por la Dia Regno, kaj ankaŭ por “kontribui al la realigo de la homaj interkompreno, frateco kaj paco en la nuntempa mondo”; strebi “por ke ĉiuj estu unu” (Statuto IKUE, n-ro 5).

La Dua Vatikana Koncilio memorigas al ni antaŭ ĉio, ke “la laikoj, samkiel ĉiuj fideluloj, danke al la bapto kaj al konfirmacio, ricevas de Dio la taskon de apostolado; pro tio ili havas la devon kaj ĝuas la rajton, individue aŭ kuniĝinte en asociojn, engaĝi sin, por ke la Dia mesaĝo pri la savo estu konata kaj akceptata de ĉiuj homoj kaj sur la tuta tero” (kp. Dua Vatikana Koncilio, dogm. Konst. Lumen gentium, 33).

Ĉi tiu apostola agado de la katolika laikaro en la Eklezio fariĝas pli kaj pli urĝa, se ni turnas la rigardon al la postuloj kaj al la defioj de la nuntempa vivo. La laikoj devas fariĝi mem misiistoj de Kristo al siaj gefratoj en la diversaj lokoj de vivo, laboro, studo.

Via Unuiĝo havas la apartaĵon, ke ĝi agadas en la multobleco de landoj, tradicioj, kulturoj, en kiuj vivas la sekvantoj de la lingvo Esperanto, el kiuj multegaj estas disponaj ekaŭskulti la kristanan mesaĝon nur pro la komuna uzata lingvo. Pro tio fariĝas eĉ pli nepra tio, kion vi deziras realigi avantaĝe al la evangelizado, ĉar la devo anonci Kriston estas eĉ pli prema en la kazoj, en kiuj nur pere de laikoj la homaro povas aŭskulti la Evangelion kaj koni Kriston (kp. Lumen Gentium, samloke).

Preĝpetante la riĉon de la donacoj kaj de la karismoj, kiujn la Sinjoro oferdonas al ni, por ke la tagoj, kiujn vi travivos kune estu viva fermento por daŭre esti lumaj atestantoj pri la Resurekto, mi salutas vin ĉiujn kaj vin benas kore.

Stanislaw Kard. Rylko, prezidanto

 

Bonvenigo kaj saluto de Prezidanto de IKUE s-ro Miloslav Šváček

Tre estimataj kaj karaj gefratoj, gekongresanoj!

Post longa 85-jara tempoperiodo la katolikaj esperantistoj denove kolektiĝis en Parizo, por kune travivi la kongresan semajnon de la 63-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. La lasta kongreso, la 10-a de IKUE, okazis en Parizo en la jaro 1925. Sed tiu kongreso ne revenigis nin ĉi tien, sed ni venis al Parizo pro pli grava evento – por soleni Centjariĝon de IKUE, kiu en la 1-a de aprilo 1910, do antaŭ cent jaroj, estis fondita ĝuste en la franca ĉefurbo Parizo. Nu kaj tiu ĉi grava jubileo de IKUE estas la kaŭzo ne nur por ĝoji, sed precipe por danki al Dio por la centjara ekzistado de IKUE, kaj por kune elpeti Diajn benojn por enpaŝo de IKUE en la duan jarcenton. Dum la kongresa semajno ni kun dankemo en la koro rememoru tiujn, kiuj spite de diversaj, ne ĉiam facilaj historiaj eventoj, sukcesis la torĉon kaj la standardon de IKUE ĝisporti dum la pasintaj cent jaroj ĝis la hodiaŭa tempo. Precipe ni rememoru du gravajn personulojn de la IKUE-movado: la unua staris ĉe ĝia naskiĝo – pastro Emile Peltier, la dua enskribiĝis per oraj literoj en la fina tempo de la jubileo – pastro Duilio Magnani. Ni do danku al Dio por ili kaj ceteraj pluaj oferemaj kaj al la idealoj de IKUE sindonaj personuloj de la forpasinta centjara periodo, sed ni ankaŭ humile petu, ke Dio  konservu la unuiĝon de IKUE ankaŭ en la plua jarcento kaj ĝin abunde benu, ke ĝi ne nur plu ekzistu, sed ankaŭ firme kaj fidele staru sur la ĝustaj fundamentoj de la Katolika Eklezio.

Karegaj gefratoj, elkore mi deziras al ni ĉiuj travivon de la 63-a Kongreso de IKUE en la grava IKUE-jubileo en amikeca, familiara kaj vere kristaneca medio, ĉerpon de la novaj kuraĝo kaj forto plu porti la levitan standardon de IKUE en la dua jarcento. Dio do benu nin kaj la kongreson kaj la Virgulino Maria - Nia Espero – ĉiam akompanu nin patrinece kaj subtenadu nin en la espero, ke ni iras la ĝustan vojon plenumante la kristanajn idealojn kaj la idealojn de la esperantistoj!

Posttagmeze okazis en la kongresejo Ronda Tablo, al kiu estis invititaj sac. Pierluigi Svaldi el Italio, D-ro Ulrich Matthias el Germanio, Bruno Masala el Francio kaj Miloslav Šváček el Ĉeĥio. Prezentisto de la programo estis Carlo Sarandrea el Italio. Temo de la Ronda Tablo estis: “Kion signifas esti katolika esperantisto”. Unue ĉiuj el la kvar invititoj prezentis sian prelegeton pri la koncerna temo kaj poste sekvis interesa diskutado, en kiu partoprenis ankaŭ la ceteraj ĉeestantoj.

Vesperaj preĝoj okazis en apuda preĝejo de sankta Petro, en kiu bonvenigis la kongresanojn tiea paroĥestro koniganta koncize la historion de tiu ĉi malnova apudbazilika preĝejo.

Marda matena prelego estis dediĉita al ĉefa fondinto de IKUE pastro Emile Peltier (*20.09.1870 en Villandry apud Tours, Francio, †17.02.1909 en Lourdes). Prelegis franca esperantisto Dominique Baron (vidu foton sur la dua kolora paĝo), kiu el diversaj arkivaj dokumentoj kolektis gravajn informojn pri tiu ĉi pioniro de la katolika E-movado. Poste sekvis la sankta meso en la klostra kapelo.

Posttagmeze okazis komuna promenado tra kvartalo Montmartre kaj poste oni atingis dominikanan preĝejon, en kiu okazis belega orgenkoncerto fare de la germana kongresano frato Stefan Lepping, kiu dum la kongresaj sanktaj mesoj kaj ankaŭ ekster ili per la orgeno aŭ gitaro akompanis la kantadojn de la kongresanoj.

Merkreda antaŭtagmezo estis dediĉita al ĝenerala kunsido de IKUE. Krom prezento de la apartaj raportoj estis precipe pritraktita urĝa neceso de aktualigo de la Statuto de IKUE. Ankaŭ estis prezentita propono okazigi venontjaran kongreson de IKUE en unu el du lokoj en Kroatio. Ĉar venontjare la fratineca organizacio KELI solenos sian centjariĝon, ne okazos la ekumena kongreso, sed la apartaj kongresoj.

La merkreda posttagmezo estis speciale grava. Okazis vizito de Kapelo de Mirakla Medaliono en strato Rue du Bac, kie troviĝas korpo de sankta Katarina Labouré (2.5.1806-31.12.1876), al kiu dum la revelacio la Dipatrino transdonis la peton pretigi la medalionon. Al la personoj, kiuj ĝin portos, estis promesita ricevo de grandaj ĉielaj gracoj. Tial ĝi nomiĝas la mirakla medaliono.

En la kapelo estis celebrita la sankta meso por la kongresanoj. Ĉefcelebranto estis juna franca pastro Benedikto Ente. Kuncelebris pastroj Luigi Alfano, Andreo Heroux, Pierluigi Svaldi kaj Stanisław Płatek. Orgenludis frato Stefan Lepping.

Post tiu ĉi neforgesebla vizito de la kapelo de Mirakla Medaliono okazis ankaŭ historie tre grava vizito de la Katolika Instituto en Parizo, kie en la 1-a de aprilo 1910 estis fondita IKUE (pri Kapelo de Mirakla Medaliono kaj pri Katolika Instituto vidu fotojn

sur la antaŭlasta kolora paĝo). En la Katolika Instituto oni povis vidi, kie antaŭ cent jaroj 600 katolikaj esperantistoj kongresis kaj fondis IKUE. Specialan emocion oni povis tie senti konsciiĝante, kiel grava loko por IKUE ĝi estas kaj kiom da katolikaj esperantistoj tiam estis fervorantaj por la IKUE-celadoj.

Kaj apud la Katolika Instituto estas preĝejo de sankta Jozefo de la Karmelanoj. En ĝi en la jaro 1792 dum Franca Revolucio estis arestitaj kaj murditaj 192 pastroj el la proksima teritorio. La ĉiĉeroninoj ne nur detale informis pri tiu terura evento el la malĝoja historio de Francio, kies fruktoj kaŭzas ĝis nun ne nur en Francio, sed en la tuta Eŭropa Unio grandajn damaĝojn, sed montris al la kongresanoj lokojn, kie la pastroj - martiroj estis turmentitaj kaj fine ekzekutitaj.

Ĵaŭda antaŭtagmezo estis disponigita al tri studrondoj kaj debato sub gvido de fratino Marija Belošević. En studrondoj oni diskutis pri tri temoj:

1.) Kie ni estas: a) en la Eklezio (nia kontribuo al la ĝenerala Eklezio, rilatoj kun aliaj ekleziaj movadoj); b) en la E-movado.
2.) Kien nin puŝas la Sankta Spirito: a) en la partopreno kaj servo de la Eklezio, kion la Eklezio atendas de ni; b) en la mondo kaj movado.
3.) Kien ni deziras iri: a) en evangelizado per Esperanto; b) karitata agado; c) ekumenismo.

Temo de la debato estis: “Rolo de sacerdotoj kaj laikaj asocioj, komunumoj”.

Post tiu ĉi programo okazis komuna sankta meso en la klostra kapelo kun monaĥinoj.

En ĵaŭda posttagmezo danke al tri gvidantoj Anne-Marie, Daniel kaj Louis povis la grupoj viziti la ĉefajn vidindaĵojn de Parizo. La plej grava el ili estis kompreneble vizito de la Katedralo Notre Dame, sed ankaŭ vizito de ceteraj gravaj memorindaĵoj  restos por longa tempo en la memoro.

En la vendreda antaŭtagmezo oni povis ankaŭ ĝui vidindaĵojn de Parizo. En la kongresa semajno do estis disponigita sufiĉa spaco por vizito de almenaŭ la plej gravaj memorindaĵoj de la kongresa urbo.

La vendreda posttagmezo estis libera. Laŭdezire oni povis partopreni grupajn vizitojn de la parizaj vidindaĵoj. El ili la plej grava estis vizito de preĝejo de Nia Sinjorino de la Espero ligita kun la IKUE-movado. La Virgulino Maria - Nia Sinjorino de la Espero

estis en la jaro 1913 elektita kiel ĉiela patronino de IKUE. Post Ŝi sekvis papo sankta Pio la Deka, sankta Maksimiliano Maria Kolbe kaj (ĉu oficiale?) beata Tito Brandsma (esperantisto, ankaŭ martiro de naziismo, kiel la sankta Kolbe).

Fine oni vizitis sidejon de Franca E-Federacio, kie oni povis iom refreŝigi sin per trinkaĵoj tiucele preparitaj, ĉar dum la tuta kongresa semajno regis varma suna vetero.

Vespere povis okazi bedaŭrinde nur mallonga (pro starigita horo de pordŝloso) adiaŭa vespera programo. Tamen la vespera tempo estis bone eluzita por unuhora komuna adorado de Jesuo en Eŭkaristio komune kun la fratulinoj en la klostra kapelo.

Nu kaj sabato estis la adiaŭa kongresa tago. Okazis fermo de la kongreso, komuna kun la fratulinoj danka sankta meso en la klostra kapelo, tagmanĝo kaj adiaŭo kun la gastiganta klostro de benediktaninoj, impona Baziliko de Sankta Koro de Jesuo kaj kun Parizo - la ĉefurbo de Francio.

Dankon al Dio pro la okazinta 63-a Kongreso de IKUE en Parizo en centjariĝo de ĝia fondo. Dankon al fratino Marija Belošević kaj frato Daniel Chevalier, por preparo de la kongreso kaj ĝia sukcesa okazigo. Dankon al fratulinoj benediktaninoj por ilia gastigado de la kongreso. Dankon al ĉiuj, kiuj iamaniere kunlaboris kaj volonte helpis dumkongrese. Dio benu ĉiujn!

Miloslav Šváček

al la indekso


 MIAJ IMPRESOJ PRI LA KONGRESO EN PARIZO

Mi tre ĝojas, ke mi povis partopreni la  kongreson de IKUE en Parizo, Francio, en centjara datreveno de ĝia fondo.

Ĝi tre plaĉis al mi kaj postlasis multajn impresojn. Unualoke mi estis ravita per la kongresloko apud Baziliko Sacré Coeur en Montmartre, loko sanktigita per sango de martiroj en la komenco de kristana historio de Francio kaj sanktigita ankaŭ per ĉiutagaj preĝoj de monaĥinoj en du kontemplaj ordenoj - benediktana kaj karmelitana, kiuj troviĝas tuj apud la baziliko kaj formas kompaktan tuton. La baziliko mem estas speciale dediĉita al senĉesa adorado de la Plej Sankta Sakramento kaj ĝi estas ankaŭ sanktejo de Dia mizerikordo.

Jam 125 jarojn kredantoj pilgrimas al ĉi tiu loko kaj tagon kaj nokton preĝas ĉi tie.

Al mi tre plaĉis ankaŭ kombino de kongresa programo kun la regula liturgia vivo en la monaĥinejo, kie ni loĝis, do ni povis ĉiutage partopreni kantatajn matenajn laŭdojn kaj kompletorion en la franca lingvo kun akompano de tre interesa kaj belsona mezepoka muzik-instrumento.

Tre kortuŝa por mi estis ankaŭ vizito de Katolika Instituto en Parizo, kie antaŭ 100 jaroj estis fondita nia asocio IKUE. Ni povis vidi la salonon, kie okazis la unua kongreso.

Kaj tuj apude estas monaĥa preĝejo, kie en la jaro 1792 dum la Franca Revolucio oni murdis 192 pastrojn de la distrikto. Ili estas veraj martiroj pro la kredo.

Bonŝance mi povis partopreni vesprojn en la baziliko de Notre Dame en la franca lingvo, kio estis alia granda travivaĵo por mi. Estis solena preĝado de vesproj kun incensado kaj kantado.

Kaj mi volas mencii ankaŭ belegan koncerton de frato Stefan Lepping en la dominikana preĝejo, kiu spirite pliriĉigis ĉiujn kongresanojn.

Dankon al Dio kaj Virgulino Maria pro ĉi tiu belega, harmonia kaj bonetosa jubilea kongreso.

Pavol Petrík, Slovakio

al la indekso


 LA KONGRESA EMBLEMO

La emblemon de la 63-a Kongreso de IKUE pretigis Nataša Prah el Zagrebo. Por iuj kongresanoj tio ne estas la unua renkontiĝo kun ŝia verko.Nome, ŝi ankaŭ pretigis la emblemon por la 15-a Ekumena E-Kongreso okazinta en la jaro 2001 en Zagrebo. Ĉi-foje ŝi prezentas stiligitan bazilikon de Sankta Koro de Jesuo, apud kiu okazis la kongreso. La aŭtorino aldonis verdan stelon kaj francajn kolorojn. Fono prezentas parizan bluon.

El Kongresa Libro

al la indekso


  MIAJ KONGRESAJ TRAVIVAĴOJ

Tre min ĝojigis, ke la kongreso en 100-jara fonda datreveno de IKUE realiĝis ĝuste en Parizo sur Montmartre ĉe Baziliko Sacré Coeur kaj ke ni loĝis en monaĥinejo de fratulinoj benediktinoj. Proksimeco de klostra kapelo, de Jesuo en la baziliko senĉese adorata en Eŭkaristio, ĉiutaga sankta meso - tiom da eblecoj travivi spirite la kongresan semajnon.

Kiel infano de 10 ĝis 15 jaroj mi travivis lernojarojn en monaĥejoj de Lernejaj Fratulinoj de Notre Dame en Slavkov u Brna kaj ĉe dominikaninoj en Olomouc. En Parizo mi do multe rememoris tiujn infanjarojn. Mi kun miaj fratinoj admiris monaĥinojn, kiel ili zorgis pri floroj en la baziliko kaj pri ni mem. Ili aspektis dumlabore kvazaŭ dancantaj.   

Tre min ĝojigis denova renkonto kun miaj geamikoj el Francio, Belgio, Italio, Hungario kaj Slovakio. Mi eĉ ne sciis, ke mi ilin tie revidos. La kongreso por longa tempo restos en miaj rememoroj. Sed ne nur agrablajn travivaĵojn ni ĝuis.

Marde ni ricevis manĝosakojn kun vespermanĝo, ĉar post la komuna vizito de la urbo estis enprogramigita vespera orgena koncerto en dominikana preĝejo fare de nia kongresano frato Stefan Lepping el Germanio. Tial la ŝloso de la klostra pordo estis ŝovita al 22-a horo anstataŭ la horo 21-a. Fratino Marija emfaze ordonis, ke ĉiu alvenu ĝustatempe, ĉar malfruiĝintoj devos tranokti surstrate.

Ĝis la okazigo de la koncerto estis ebleco promeni grupe. Mi estis en Parizo kun miaj du fratinoj Maru kaj Jožka. Jožka ne estis ankoraŭ en Parizo, tial ŝi tre deziris viziti Eifel-turon. Ni ekiris kun tien celanta grupo. Baldaŭ mi konstatis, ke mi havas surmetitajn la hejmajn ŝuojn, sed la grupo tro rapidis. Unuan fojon ni tri fratinoj perdis la grupon ĉe Louvre, trovinte ĝin ĉe Place de la Concorde kaj denove ĝin perdis ĉe Pont de L´Alma. Dumvoje ni nekonante la francajn necesejojn kaŭzis en unu el ili alarmon. Eifel-turon ni feliĉe trovis, ĝi estas sufiĉe alta. Jožka atendis, atendis en vico, finfine ŝi sukcesis per lifto suprenveturi. Sed post trarigardo de Parizo elsupre ŝi ne trovis la lifton por malsupren veturi, tial ŝi per ŝtuparo malsupren piediris. La tempo rapide pasis, ni nervozitaj serĉis la dominikanan preĝejon, por ĉeesti la koncerton. Mi helpe de franca vortaro demandis kvin francajn policanojn, kie estas la dominikana preĝejo. Ili volis scii adreson, sed mi ĝin ne havis. Mi jam delonge paŝis nudpiede kun la hejmŝuoj sur la manoj, kaŭze de tio miaj piedoj estis plenaj de haŭtvezikoj. Mi provis sendi al Marija SMS-sciigon, sed mia poŝtelefono post du vortoj anoncis, ke ĝi ne plu funkcias. Estis la 21-a horo, la koncerto verŝajne finis. Ni komencis serĉi metroon. La plej afablaj por miaj demandoj estis kelnerinoj en la strataj ĝardenetoj ĉe restoracioj. Metroon ni trovis, sed jam estis la 21:30. Ni panikiĝis antaŭsentante, ke la monaĥinejon ni ne atingos ĝustatempe. Sed kiam eniris en metroo-vagonon muzikistoj kaj komencis laŭte ludi trumpeton kaj violonon, ni devis eĉ ridi: Finfine ni havas la koncerton! Dum ŝanĝo de metroolinio ni eraris kaj devis reen veturi. Jam estas la 22 –a, kiam oni ŝlosas la klostran pordon, kaj ni ankoraŭ estas en metroo. La  malplenajn botelojn en koridoro ni plenigis per akvo por nokta restado surstrate. Antaŭ la monaĥinejo ni estis nur je la 23-a horo. Ni ne kuraĝis sonori, nur voki al la homoj, kiujn ni vidis en la fenestro, petante ilin ion ĵeti  kontraŭ nokta malvarmo. Neniu al ni ion ĵetis, sed malfermiĝis la pordo numero 7 kaj la monaĥinoj en noktaj vestaĵoj montrante brakhorloĝojn kaj minacante permesis al ni eniri. Kiel agrable estis vidi liton! Kiel elkore ni dankis al Dio!

Zdenka Novotná

al la indekso


 LA MISTIKA ROZO

La homoj ŝatas sekretojn. Ofte oni povus diri, ke pli ol la sekreto ilin allogas mistero.

 

Io, kio la homon transcendas. Kio al la homo metas demandon. Tio estas kaj la sekreto kaj la mistero. La invoko de mistika rozo estas io tute alia, ol se ni dirus la rozo mistera. En la ĝardenoj povas kaŝiĝi danĝeroj. En la mistero kaŝiĝas instruo. Estas tio tre grava kaj la kristano la kapablon distingadi inter la mistero kaj la sekreto devus konstante lerni. Ni vivas en la mondo de la misteroj kaj ni ilin intermiksas kun la sekretoj.

 

La Virgulino Maria estas plena de la misteroj. Jam ŝia naskiĝo, kiam ŝi estis koncipita sen la hereda peko, estas por ni la mistero. La tago, en kiu estis en ŝia korpo koncipita Filo de Dio, estas por ni la mistero. La mistero estas ankaŭ ŝia morto kaj ĉielenpreno.

 

La vivo de tiu Virino estas ĉirkaŭvualita per la misteroj kaj ili estas la misteroj, en kiujn ni volas enpenetri, sed ni ilin enpenatradas tre malfacile, ĉar ili estas la misteroj de Dio, ili estas la misteroj de la kredo. Sed post ĉiu malvualigo de nur iom da peco de tiuj ĉi grandaj misteroj ni devas miregi. La kapablo miregi estas belega scipovo. Ĝi estas io tute alia ol la scipovo miri. La mirego apartenas al la kristana kredo. Miregi pro la suneliro, miregi pro ekesto de universo. Neniu el ni ĉeestis tiun eventon, ĉeestis tie nur la saĝeco de Dio. Kaj la Dia saĝeco estas la plua mistero.

 

La scipovo miregi super la naskiĝo de la infano, la scipovo miregi super la akvoguto, neĝero, la scipovo miregi super la mistero de la vivo kaj la morto, miregi super la mistero de resurekto de Kristo. La homo, kiu ne scipovas miregi, estas la homo, kiu ne scipovas ĝoji pro ordinaraj belaj surteraj aferoj. Tiel belaj, ke ili estas ĝis simplaj. Kaj tiel simplaj, ke ili estas belaj. Ni la kristanoj devus iradi en la mondo havante malfermitajn la okulojn por ĉio, kion Dio kreis. Kaj Dio kreis ankaŭ la rozojn. Kaj unu el ili, la Virgulino Maria, estas tiu la plej mistera.

 

Max Kašparů

 al la indekso

 


 LA KRIZOJ ESTAS NORMALAJ
Mons. Prof. Walter Brandmüller

Rigardo en la historion nin instruas: en malfacilaj tempoj ni bezonas fidelecon kaj konfidon.

 

Kiu hodiaŭ havas zorgon pri estonteco de la eklezio, al tiu helpos rigardo en ĝian pasintecon. Listo de gravaj krizoj estas longa. Ĉiuj danĝeroj samtempe proponas ŝancon al profunda renovigo.

Kiam Napoleono en la jaro 1801 traktis pri konkordato kun Sankta Seĝo, estis lia partnero kardinalo sekretario Consalvi. Lia necedemo la imperiestron ekscitadis. Fine li elfaligis la vortojn al la kardinalo: „Ĉu estas al vi konate, ke mi povas la eklezion kiam ajn neniigi?“ La kardinalo Consalvi respondis al li: „Kaj ĉu estas al vi, Siro, konate, ke tion ne sukcesis en la 18-a jarcento eĉ ni sacerdotoj?“

 

Tiun ĉi interŝanĝon de la opinioj ni povas rememori, kiam estas en niaj tagoj la eklezio denove de ekstere minacata kaj de interne ĝin skuigas krizoj. Ofte ni forgesas, ke dum la ekzistado de la mondo, estas ĝi en stato, kiu vere ne estas ideala, sed estas normala. Verdire tio tiel estas en la evangelio: En la mondo vi havos suferadon... Tiaj pensoj fakte nenion ŝanĝos ĉe atakoj de ekstere nek ĉe interna perfido. Sed ili helpos al ni rigardi la estonton kun espero.

 

Oftaj herezoj

 

La eklezio travivadis tuj en sia komenco krizon, kiu fakte minacis ĝian ekziston, ĉar estis atakitaj ĝiaj fundamentoj. Ĝi estas tiel nomata gnozo, iuj parolas ankaŭ pri gnostikismo. Ambaŭ estis tre danĝeraj. Sub preteksto de plu profunda ekkono (greklingve gnosis) argumentis iuj, ke ili havas pli profundan konon de la religiaj misteroj ol la kredantaro. Certa nombro da tiuj grupoj, el kiuj ĉiu havis sian sekretajn instruojn, vizitadis kaj subfosadis la ekleziajn komunumojn. Al ili ĉiuj estis komuna rifuzado de la centra vero de la kristana kredo je enkarniĝinta Jesuo Kristo, Filo de Dio, en Nazareto.

 

Ke per tio estis minacita la tuta kristanismo, estas certa. Same danĝera estis en la 2-a jarcento herezo de Markion, kiu malaprobadis tutan Malnovan Testamenton kaj el Nova Testamento li agnoskadis nur dek leterojn de s-ta Paŭlo kaj propran version de evangelio laŭ s-ta Luko. En la jaro 144 fondis Markion sian propran „eklezion“.

 

Ankoraŭ pli malbone efikadis herezo de Areios, kiu neadis diecon de Jesuo Kristo kaj vidis en Li nur al Dio similan kreitulon. La herezo havis grandegan sukceson antaŭĉie en orienta parto de la roma imperio, tial do s-ta Hieronimo skribis: „Ingeminit totus orbis et Arianum se esse miratus est.“ – „Tuta monda ĉirkaŭaĵo ĝemis kaj miris, ke ĝi fariĝis arianisma.“ La hereza instruo ekregis ankaŭ germanajn gentojn kaj tiukaze okazis kelkaj koncilioj (Niceo 325, Konstantinopolo 381, Efezo 431 kaj Chalcedon 451), ol estis tiu ĉi subfosanta instruo faligita. En certa periodo enfalis en la herezon grandparto de episkopoj, kiuj poste la s-tan Atanazion kelkfoje elpelis el lia episkopa sidejo.

 

Ankaŭ en pluaj jarcentoj aktivis la herezaj instruoj, kiuj skuigis ne nur la eklezion, sed ankaŭ imperion, kiun fondis Konstantino la 1-a (†336), kaj ne malofte ĝin subtenadis la imperiestroj.

 

La nova eksplodo de la herezoj komencis en la 11-a jc., kiam estis el Balkano entrenita hereza instruo de tn. kataroj aŭ ankaŭ de albigensoj. Radikala estis ilia rifuzado de enkarniĝo de Jesuo Kristo kunigita kun rifuzado de la kreo de la mondo, kiun kataroj komprenis kiel verkon de la malbona diaro. Ili rifuzadis sakramentojn, geedzecon, generadon kaj ĵuron kiel diablajn verkojn kaj subfosadis tiel eĉ la fundamentojn de la civitana socio. Ilia alloga forto baziĝis je rigoreco de la moro.

 

Iliaj membroj enpenetris pli altajn vicojn de la klerikularo formante iun specon de la subtera eklezio. Ili efikadis danĝere kiel iu „kvina kolono“. La teruro, kiun ili elvokadis, estigis inkvizicion, kiu estis konfidita al almozordenoj de dominikanoj kaj franciskanoj. Ili ankaŭ agadis kontraŭ herezoj per predikado kaj servado de la proksimula amo. Rolo de la inkvizicio kaj nombro de la mortverdiktoj estas nuntempe prezentata en troigita, ĝis groteskeca versio.

 

Okcidentaj skismoj

 

Plua „eksplodo de la vulkano“ trafis ne la kredon, sed unuecon de la eklezio: ĝi estis granda okcidenta skismo de la 20-a de septembro 1378 ĝis la 11-a de novembro 1417, kiu disŝiris la eklezion je du kaj poste je tri partoj.

 

Kiukaŭze tio okazis, ne estas eble ĉi tie analizi. La kardinaloj – krom eta escepto – proklamis kiel malvalidan elekton de Urbano la 6-a, kvankam ili lin unu jaron antaŭe elektis, kaj elektis kiel papon Roberton el Ĝenevo, kiu sin nomigis Klemento la 7-a. Ĉiu klopodo forigi skismon, kiu firmiĝadis per elekto de la posteŭloj kiel de Urbano, tiel de Klemento, estis vana. Tial la parto de la kardinaloj sin forŝiris de siaj „papoj“, proklamis ilin kiel eksigitajn kaj elektis en Pizo 1409 kiel sian „papon“ Aleksandron la 5-an.

 

Ĉar neniu el ĉi tiuj tri volis rezigni, estis ĉi tie subite tri posteuloj de s-ta Petro. Tiu ĉi fakte perversa situacio estis en rekta konflikto kun spirito de la eklezio. Nur la koncilio en Konstanco elektis en la 11-a de novembro 1417 ĝenerale agnoskatan Martenon la 5-an, kaj tiel estis renovigita la unueco de la eklezio. La krizo tiam ne damaĝis la kredon, sed profunde skuigis hierarkian sanktecan strukturon de la eklezio, kiun ĝi tamen ne povis neniigi.

 

Reformacio kaj iluminismo

 

Post pluaj cent jaroj la disfaliga ŝtormo de Luther, Kalvin kaj Zwingli forŝiris de la eklezio la tutan centran kaj nordan Eŭropon. Nur Hispanio, Italio, Bavario kaj partoj de Francio, Pollando kaj Aŭstrio restis katolikaj. Ĝi estis terura kolapso. Sed ankaŭ tiu ĉi katastrofo estis superita. Tridenta Koncilio, kiu kun interpaŭzo kunsidis en la jaroj 1546-1564, malfermis novan epokon de la religia kaj kultura disfloro de la eklezio, kiu kun renovigitaj fortoj komencis evangelizadon en Nova Mondo kaj Azio kaj enplantis tie instruon de Kristo.

 

Abatejo en Montecassino havas devizon „Succisa virescit“ – faligita arbo denove verdiĝis. Sed eĉ tiu disfloro velkis. Eksplodis periodo de nekritikeca adorado de racio – iluminismo. Ĝiaj radikalaj reprezentantoj neigis ekziston de Dio, malpli radikalaj vidis en Kristo simpatian modelon de virtecoj kaj en eklezio morale edukantan instituton. „Neniigu tiun hontindulinon!“ estis devizo de Voltaire, simile kiel: „Pastrojn sur lanternajn kolonojn!“

 

Francio el eklezia rigardo fariĝis „bruligita tero“ kaj ankaŭ en ceteraj partoj de Eŭropo aperis profundaj ekskuoj de la eklezia vivo.

 

Kiu povis tiam konjekti, ke plej multe trafita estos Francio, kie en la jaro 1253 ekestis eklezie agnoskitaj famaj monaĥaj ordenoj? Simila situacio estis en ceteraj partoj de la Eŭropo, kvankam ne en tiel radikala mezuro.

 

Plue ni povas paroli pri krizo de modernismo ĉirkaŭ la jaro 1900. Konsekvencojn de tio oni sentas ĝis hodiaŭ.

 

Post tiu ĉi konciza resumo devus esti klare: la krizoj, endanĝerigoj, persekutadoj ne estas ja idealaj okazoj, sed en la historio de la eklezio ili aperas kiel normalaj.

 

Dume estas necese memori: la plej danĝera minaco de la eklezio ne alvenas de ekstere, sed de interne. Plej multe endanĝerigas la eklezion degenero de la kredo kaj de la morala vivo.

 

Kiam estos superita la nuntempa provo, oni ne scias. Estas necese fortigi fidelecon kaj bonfidon, sed ankaŭ pliprofundigon de la kredo, moralan puriĝon, pentofarado kaj praktikado de la pieco kaj la amo estas pli ol necesa.

 

Ĉe tio ni ne forgesu, ke Dio estas Sinjoro de la historio, liaj decidoj estas nediveneblaj kaj la vojoj neesploreblaj.

 

Vision 2000 – 3/2010, transpr. el Světlo 24/2010

Rim.: Prelato Prof. Walter Brandmüller estis profesoro de la eklezia historio en universitato en Augsburg kaj prezidanto de Papa Komisio de la Historia Scienco en Romo.

al la indekso


 POR KRISTO LA REĜO

2. Kruco estas lumo nia, / stelo nur portilo ĝia. / Post la Krucstandardo Reĝa / iras ni laŭ vojo leĝa.   Ref.: Por Kristo...

3. Ni preĝadu, laboradu, / discipline almarŝadu / al la celo en la helo / de la Kruco en la stelo!
Ref.:
Por Kristo ...

 

(Transprenita el Espero Katolika el la 15-a de aprilo 1929)

al la indekso


 TRI BONAJ KONSILOJ

Regu tri aferojn: vian humoron, vian langon, vian konduton. Firmigu tri aferojn: kuraĝon, helpemon, afablecon al la proksimuloj. Klopodu pri tri aferoj por vi kaj la proksimuloj: sano, gaja menso, bonaj geamikoj. Evitu tri aferojn: nesentemon, fierecon, maldankemon. Primiru tri aferojn: naturon, infanojn, maljunajn homojn. Donadu tri aferojn: almozon al malriĉuloj, konsilon al suferantoj, laŭdon al tiuj, kiuj ĝin meritas.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 MARIA, PATRINO DE EŬROPO
Antonio Rudoni

Mi supozas, ke ĉiuj eŭropanoj scias, kio okazis: en preambulo de la eŭropa konstitucio permesis plejmulto de la ŝtatoj, kiuj estas membroj de Eŭropa Unio, preterlasi la historian fakton de la kristanaj radikoj de Eŭropo.

 

Kaj por ke tiu ĉi historia falsaĵo iĝu ankoraŭ pli brulema, oni male volis memorigi multe pli malgravan eventon, por la tempo, en kiu ĝi okazis, kaj por ĝia homa valoro: iluminismon, ekestintan en la jaro 1700 kiel movado onidire devinta solvi ĉiujn homajn problemojn ekskluzive en la lumo de la racio sen helpo de la kredo.

 

La kristanismo male, kiu daŭras 2000 jarojn, ebligis al Eŭropo dediĉi atenton al ĉiu homo, en la rekta aŭ malrekta formoj: nuligis sklavecon, kreis hospitalojn kaj rifuĝejojn por malriĉuloj, maljunuloj kaj por forlasitaj infanoj, subtenadis disvolvon de la kleriĝo kaj kulturo (transdonadis ĝin precipe benediktanaj monaĥoj), aprezis la homan laboron, vekis la artismajn verkojn en katedraloj kaj en artistoj kiel estis Dante, Michelangelo, Bach...

 

Sed laicismo de multaj eŭropaj ŝtatoj superpezis la historian veron kaj do ankaŭ ĝian fonton – Kriston, kiu levadis kaj levadas la homon de nia kontinento dum longaj jarcentoj.

 

Sed kiel ĉiam, eĉ se la homo ne akceptas Dion, Dio ĉiam scias eniri la mondon, por ĝin savi!

 

En nia kazo Eŭropo volis ekskludi Kriston, sed Kristo ne lasis Eŭropon al ĝia sorto. Li kaŝvenis, kiel en Betlehemo, pere de tenero de sia Patrino.

 

Kaj tiel estas ĉi tie realo, kiun verŝajne konas malmultaj homoj. La Virgulino Maria eniris Eŭropon pere de ĝia flago, blua flago kun krono el la steloj.

 

En Apokalipso oni skribas: „Granda signo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per la suno, kaj la luno sub ŝiaj piedoj, kaj sur ŝia kapo krono el dek du steloj“ (Apo 12,1). Ĉe tio ni ne pensu pri nura hazardo.

 

Tiuj ĉi bibliaj vortoj iĝis modelo por mirakla medaliono, la konata signo de la estimo al Senmakula Virgulino Maria.

 

La kreinto de la eŭropa flago pentristo Arsčn Heitz portadis sur sia kolo la miraklan medalionon kaj li lasis sin inspiri per ĝia bildo, ne malkaŝinte el la konataj kaŭzoj tiun sian fonton.

 

Kaj poste, Dio mem finis la verkon: Eŭropa konstitucio difinis, ke la nombron de dek du steloj oni ne ŝanĝos, eĉ se la nombro de la membroj de la unio estos kia ajn.

 

Kaj krom tio, la akcepto de la flago okazis „hazarde“ tre signife ĝuste en la 8-a de decembro, en la festotago de Senm akula Koncipiĝo de la Virgulino Maria!

 

Konklude mi volas diri, ke ĝuste Eŭropo diris „Ne“ al Dio, sed Dio diris „Jes“ al Eŭropo, pere de la kredo de la artisto kaj pere de pluaj providencecaj faroj. Li enpenetris en „subtavolon“ de la Konsilio pere de la tenero kaj forto de sia Patrino, kiu tiel fariĝas Patrino de Eŭropa Unio, sen ke tion ĝiaj infanoj scias.

 

Cetere ankaŭ la kristanoj (katolikoj, ortodoksanoj, protestantoj, anglikanoj) portas nomon de Kristo kaj tiel ili memorigas diversmaniere lian nomon almenaŭ en genealogia pozicio.

 

Sed lia Patrino ne povas kontentiĝi nur kun genealogio: ŝia ĉeesto estos ĉiam aktiva por bono de ĉiuj kristanoj, por bono de la tuta Eŭropo.

El Maria Ausiliatrice 5/2005

al la indekso


 KARDINALO RATZINGER PRI EKUMENISMO
Respondo al demando de Guido Horst

Ĉu trovos katolikoj kaj protestantoj en proksima tempo komunecon ĉe la altaro?

 

Ratzinger: Mi dirus: Home dirite ne. Unua kaŭzo estas interna diserigo en evangeliana komunumo. Ni pripensu nur la germanan luteranismon, kie estas homoj kun profunda, ankaŭ eklezie formita kredo, kaj ĝian liberalan branĉon, kiu rigardas kredon kiel personan elekton kaj kiu donas al la eklezio kaŭzon preskaŭ malaperi. Sed eĉ se ni ne konsideras internan streĉon en la evangeliana agadkampo, ekzistas principaj diferencoj inter la komunumoj, kiuj eliras el reformacio de la deksesa jarcento, kaj inter la katolika eklezio. Se mi nur ekpensas pri broŝuro de la evangeliana eklezio en Germanio kaj en ĝi pri Vespermanĝo de la Sinjoro, estas ĉi tie du aferoj, kiuj montras al profunda abismo. Je unu flanko oni ĉi tie diras, ke ĉiu baptita kristano povas prezidi en eŭkaristio. Krom bapto onidire ekzistas en la eklezio neniu sakramenta strukturo. Tio signifas, ke estas rifuzataj posteuloj de la apostoloj en episkopa kaj sacerdota oficoj, kiuj jam ekzistas en Biblio kiel konstitutiva formo por ekesto de la Eklezio. Al tiu konteksto apartenas ekesto de novtestamenta kanono – listo de la libroj de la Nova Testamento. Tiu kanono ĉi tie ekzistas ne de si mem. Ĝi devas esti unue agnoskita. Sed por tio estas necesa legitima aŭtoritato. Tio povas esti nur la apostola aŭtoritato, kiu estas ĉeestanta en la ofico de la apostola sekvanteco. Kanono – Skribo – apostola sekvanteco – episkopa ofico – ili estas nesepareblaj aferoj. Dua punkto en la broŝuro, kiu min ne pli malmulte mirigis: oni listigas tie fundamentajn partojn de celebro de la Vespermanĝo de la Sinjoro. Inter ili mankas Eŭkaristio, ĉefpastra preĝo. Sed tiuj ne estis inventitaj fare de la Eklezio, sed devenas rekte el granda preĝo de Jesuo – granda preĝo de beno laŭ hebrea tradicio kaj kune kun donacoj de la pano kaj vino ili prezentas esencajn donacojn, kiujn la Sinjoro disponigas al la Eklezio. Al Li ni dankas, ke ni povas preĝi kune kun preĝo de Jesuo kaj pere de lia preĝo, kiu estas propra ago de la ofero, kiu sur la Kruco enpersoniĝas. Estas ĉi tie reĉeestigata ofero de Kristo, kaj tial estas Eŭkaristio io pli ol nura festeno. Tiel staras la fundamenta katolika vizio de la Eklezio kaj Eŭkaristio en principa kontrasto kontraŭ ĉio, kion oni diras en la broŝuro de la germana evangeliana eklezio.

 

En tio enestas centra problemo de t.n. „sola scriptura“ (nur pere de Skribo). Profesoro Jüngel tion resumis en formulon: Kanono mem estas sekvanto de la apostoloj. Sed de kie ni ĝin konas? Kiu ĝin eldiras? Ĉu ĉiu mem? Aŭ ĉu nur kleruloj? Poste nia kredo baziĝas sur nuraj hipotezoj kaj tiuj nin portas nek en la vivo nek en la morto. Se la Eklezio havas neniun voĉon, se ĝi ne havas plenpovon paroli pri la lastaj demandoj de la kredo, poste ekzistas neniu komuna kredo kaj neniu eklezio. Poste ni povas la vorton eklezio forstreki, ĉar la eklezio, kiu ne povas al ni garantii komunan kredon, ne estas eklezio. Poste la baza demando pri la eklezio kaj Skribo estas la demando, kiu ĉi tie estas, sed ne estas respondita. Tio ĉio ne eliminas, ke la kredantoj povas fakte renkontiĝadi en interna proksimeco, kiel mi mem povis kun dankemo travivadi.

 

Fragmento el artikolo aperinta en Die Tagespost 4.10.2003

al la indekso


 UNU INTERESA ESPERANTA ARANĜO

Ĵus forpasis unu jaro post la malĝoja evento, kiam tragike mortis aktiva esperantisto, vicprezidanto kaj sekretario de E-Klubo en Olomouc kaj longjara membro de IKUE frato inĝ. Jozef Novák. Li tre ŝatis perpiede atingi eĉ pli longajn celojn. Foje li surprizis per la vizito fraton Miloslav Šváček, atinginte lian loĝejon en vilaĝo Penčice perpiede el Olomouc tra pilgrimloko Dub nad Moravou, kaj de tie denove piedire al Olomouc. Lia ŝatata piedirado fariĝis por li antaŭ unu jaro tragika, kiam dum transirado de la ŝoseo en Olomouc-Černovír lin grave vundigis aŭtomobilo, kaj sekve de tio post longedaŭra suferado li mortis. Entombigita li estas en vilaĝo Čelčice (distrikto Prostějov), kie li plenumis funkcion de bibliotekisto ekde la jaro 2002 ĝis la 31-a de aŭgusto 2009.

 

Foje dum muzikista prezentiĝo en Čelčice, interparolante kun tieaj civitanoj, mi hazarde aludis Esperanton. Tuj ili atentigis min, ke sur la loka tombejo estas entombigita esperantisto inĝ. Jozef Novák, kiu tie edziĝis. En Čelčice oni rememoras lin kiel bonan, laboreman kaj helpeman homon, kiu ĝis sia morto loĝis en Olomouc. Li estis kelkfoje ankaŭ gasto de nia E-Klubo en Přerov. Tuj en mia kapo aperis ideo organizi viziton de lia tombo en Čelčice. La membroj de E-Klubo en Olomouc volonte akceptis la proponon kaj en la 12-a de julio do okazis rememore al frato Jozefo vizito de lia tombo en Čelčice. E-Klubon en Olomouc reprezentis s-anoj Jan Duda kaj Ladislav Láni. Post rememoro omaĝe al frato Jozefo nome de E-kluboj en Olomouc kaj Přerov, ni dum 35-grada varmego foriris al proksima banloko Skalka, kie post refreŝiĝo per minerala akvo el tieaj fontoj ni renkontiĝis kun  pluaj du muzikistoj s-roj Milan Kaděra kaj Josef Kuchař. Venis ankaŭ prezidanto de E-Klubo el Prostějov s-ano Jaroslav Liška. Ni sidiĝis en ombraĵo apud akvofontoj Jan kaj Julinka. Unue nia kvarteto ludis omaĝe al nia mortinta kunfrato Jozef Novák. Poste ni komencis ludi por aŭskulto, kantado kaj bonhumoro de la banlokaj gastoj kaj loĝantoj de Skalka, kiuj aŭdante nekutiman kaj neantaŭanoncitan “koncerton” de nia kvarteto, kolektiĝis ĉirkaŭ ni. Ĝi estis bela,

digna posttagmezo kaj la ĉeestantaj aŭskultantoj esprimis la deziron, ke pli ofte ripetiĝu  nia vizito de tiu ĉi loko.

 

Tiu ĉi aranĝo, kiun partoprenis reprezentantoj de E-kluboj el triangulo Olomouc-Prostějov-Přerov, sukcese kontribuis al reciprokaj klubaj kunlaboraj rilatoj.

Václav Nosek

al la indekso


 ALBERT EINSTEIN KONFESAS KREDON JE DIO

Mi kredas je unu persona Dio kaj kun trankvila konscienco mi povas diri, ke neniam en la vivo mi omaĝis iun sendiecan vivsistemon. Jam kiel juna studento mi rifuzadis sciencistan sintenon de la okdekaj jaroj de la 18-a jc. kaj mi opinias teoriojn de Darwin, Haeckel kaj Hurley kiel senesperajn kaj malnoviĝintajn. Ni devas ne forgesi, ke ankaŭ evoluo progresas kaj ne nur en la tekniko, sed ankaŭ en la scienco kaj antaŭ ĉio en ĝiaj natursciencaj branĉoj.

 

Pri plejmulto de la reprezentantoj de tiu scienco ni povas diri, ke ili unuanime asertas, ke la kredo kaj la scienco ne staras malamikece kontraŭ si. Kompreneble ekzistas sciencistoj, kiuj ankoraŭ staras sur la sama punkto, kiel iliaj antaŭuloj el la jaroj 1880.

 

Mi estas konvinkita, ke sen la religio la homaro ankoraŭ nuntempe troviĝus sur la nivelo de barbaroj. La nivelo de la socia vivo estus sur tre primitiva nivelo, apenaŭ ekzistus sekureco de la vivo kaj la privata havaĵo kaj la batalo kontraŭ ĉiuj, kiu estas unu el la homaj instinktoj, mutilus ankoraŭ pli, ol estas nuntempe.

 

Ĝuste la religio helpis al la homaro en la progreso en ĉiuj sferoj. Nur la katolika eklezio aŭdigis sin kontraŭ atakoj de Hitler kontraŭ la homa libereco. Ĝis tiu tempo la Eklezio neniam kaptis mian atenton. Sed hodiaŭ mi esprimas mian grandan admiron kaj mian sindonon al ĝi: nur ĝi havis la nerompeblan kuraĝon batali por la spirita kaj morala libereco.
 

Por DB prilaboris Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 POR ENPENSIĜO

En kosmo orbitas asteroido, havanta la nomon laŭ renoma astronomo Josip Kleczka. Foje en televido oni lin demandis, ĉu li kredas je Dio. Li respondis, ke dum rigardo al la perfekteco de la kosmo kaj ĝiaj partoj ne estas eble ne kredi je Kreinto de ĉi ĉio - je Dio. Ĉu ni konsciiĝas la miraklecon kaj mirindan perfektecon de la kreitaro ĉirkaŭ ni? Ĉu ni almenaŭ iam tion ekkonscias? Ni enpensiĝu!


Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 KREDO, ESPERO KAJ AMO

En la vivo de ĉiu homo iafoje ekaperas la momento, en kiu li preferus ne plu vivi. Nur la saĝaj, interne fortaj homoj, kapablas bone venki ĉion. Ili ne perdas kredon kaj esperon, ke la malbono ŝanĝiĝos je bono. Kiom da malboneco kaj nekompreno devas sperti la homoj, kiuj dum la tuta vivo klopodas senprofite helpadi al la proksimuloj. Nur la homo, kiu pro maldiligenteco en la vivo malmulte sukcesis, kapablas envii la sukcesintojn. Ni klopodu afable rilati la najbarojn, la ceterajn homojn. Ĉiutage ni strebu pri almenaŭ malgranda bonfaro, kiu plenigos nin per granda ĝojo. Multe da amo al ĉiuj!

 

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO
prizorgata de frato Max Kašparů

Du lernantoj dum instruhoro de kateĥismo ne estas atentemaj kaj ĝenas. Sinjorino kateĥistino diras al ili: „Ambaŭ kiel punon skribu centfoje sian nomon!“ „Tio ne estas kristaneca, tio ne estas justa“, respondis unu el ili, „li nomiĝas Jan Suk, sed mi nomiĝas Aleksandr Podkrkonošský“.

J J J

Du franciskanaj monaĥoj sidas en restoracio, manĝante ĉiu sian pecon da pano. „Fratoj,“ diras la kelnerino, „en nia restoracio ne estas eble manĝi propran manĝaĵon.“ Ambaŭ fratoj ekridetis kaj sian pecon da pano interŝanĝis.

J J J

Post instruhoro de la kateĥismo iris la lernantoj al pekkonfeso. Venis la unua lernanto kaj diris al la pastro: „Mi havas pekon, ĉar mi ĵetis ranon en fiŝlagon.“ „ Sed tio ne estas peko“, respondis la pastro, „foriru en kvieteco.“ Venis la dua lernanto kaj diris al la pastro: „Mi faris pekon. Mi ĵetis ranon en la fiŝlagon.“ „Trankviliĝu via konscienco, tio ne estas peko,“ respondas la pastro. Venis la tria lernanto, kaj la pastro demandas lin antaŭe: „Ĉu vi ankaŭ ĵetis la ranon en la fiŝlagon?“ „Ne, pastro, mi nomiĝas Petro Rano.“

J J J

Junulino revenis vespere hejmen malgaja el amkunveno. „Kial vi estas malgaja?“, demandas ŝia patrino. „Ĉar Josefo petis min hodiaŭ vespere pri la mano.“ „Bone, edziniĝu!“ „Sed Josefo diris al mi, ke li estas granda ateisto. Li kredas eĉ ne je la infero.“ „Edziniĝu, mia kara filino,“ diras ŝia patrino, „li en nia familio la inferon travivos.“

J J J

Iras katolika misiisto sur la dezerto kaj kontraŭ li kuras leono. La misiisto preĝas: „Mia Dio, Vi donu al la leono kristanan sentumon!“ La leono genufleksis antaŭ la misiisto kaj diris: „Dio, mi dankas al Vi por la manĝaĵo, kiun mi per via boneco manĝos.“

J J J

La pastro iras preter la preĝejo kaj vidas sur la ŝtupoj malgrandan knabon kun alumetoj. „Pepino, kion vi faras?“ „Mi ludas je granda katoliko.“ „Mi al vi ne komprenas“, respondas la pastro. „Nu, mi jam kantis, preĝis, homilion elaŭdis kaj nun mi antaŭ la preĝejo fumos cigaredon“.

J J J

Patro al filo: „Edziĝu nur al katolika virino, kiu havas la saman kredon, kiel nia familio.“ Filo: „Paĉjo, kial mi prenu edzinon, kiu kredas, ke mi estas idioto?!“

al la indekso



 
VYHODNOCENÍ DOTAZNÍKU
 

Na dotazník, který byl přiložen k minulému Dio Benu reagovalo bohužel jen celkem 30 osob, z toho 5 nečlenů naší sekce. Odpovědi k jedno-tlivým bodům:


1. Účast na setkáních: 1x za rok = 8, 2x za rok
    = 9, příležitostně = 8, ne = 2.

2. Místo setkávání stále v Žirovnici: ano = 11,
   občasné střídání = 8, stálé střídání = 4, neví
    = 1.

3. Rekreační středisko IKUE v Žirovnici: ano =
    16, ne = 3, neví = 6.

4. Zájem o kurzy esperanta v r. 2011: začáteč-
    níci = 1, mírně pokroč. = 3, konverzační =
    3-4, ne = 11, neví = 4.

5. Doporučení zájemců do kursů: začáteč. = 5,
    konverzační = 1.

6. Zájem o individ. rekreač. pobyt v Žirovnici:
    ano = 4-5, ne = 11, neví = 10.

7. Zájem o rodinný rekreač. pobyt v Žirovnici:
    ano = 3, ne = 11, neví = 9.


Celkové zhodnocení prokazuje, že květnové setkání v pastoračním středisku v Žirovnici mělo úspěch a místo se líbilo. Hlasy pro stálé setkávání v Žirovnici převládají, avšak zájem o využívání pro individ. nebo rodinné pobyty je malý. Počet zájemců o setkávání buď 1x nebo 2x v roce je v podstatě vyrovnaný. U kurzů je největší zájem o konverzační. Podmínky pro invalidy, vozíčkáře jsou v Žirovnici zajištěny. Možnost přepravy z nádraží lze také zajistit.

 

Ing. Jan Kalný

 ARTIKOLO DE FRATO JAN KALNÝ
aperinta en semajngazeto Světlo 22/2010
 

al la indekso


 OFERTO DE RESTADO EN BELA LIBERTEMPA RESTADEJO

Romkatolika paroĥo Žirovnice ofertas agrablan restadon en sia paroĥa centrejo en urbocentro de Žirovnice por familioj, sportaj kluboj kaj ankaŭ unuopuloj. Preferon havas esperantistoj en- kaj ekster-landaj, por libertempado en tre bela naturo, por aranĝo de la renkontiĝoj, kursoj, spiritaj ekzercoj ktp. La konstrukomplekso de la paroĥa centrejo moderne rekonstruita el la objektoj de loka paroĥejo estas bone ekipita, konvena ankaŭ por handikapitaj personoj. Ĝi situas tuŝapude de la preĝejo de s-taj Filipo kaj Jakobo. En la urbo estas vizitinda Kastelo de Žirovnice kaj Urba Muzeo. Interesatoj pri la restado bv. vin turni al s-ino Danka Smoleňáková, tel. +420 565 493 074, poŝtel. 608 109 062. Adreso: Pastorační centrum, Havlíčkovo náměstí 36, 394 68 Žirovnice. Maje tie okazis belega renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Ni rekomendas!

al la indekso


 AL LA JUNAJ

Kvankam mi sur ŝultroj portas
da jardekoj decan ŝarĝon
kaj turiste jam nur sportas:
kun vi, junaj, mi akordas,
ĉi inklin´ ne spertis ŝanĝon.

Por vi, junaj, daŭras vivo,
vi plu gardos torĉon hela,
supren, supren sur deklivo
vokas de l´ junec´ aktivo
laŭ instig´ eterne pela.

Malgraŭ mia stumbla koro
volus mi kun vi ĝiskuri...
Eĉ aspektu mi mentoro:
nur por vivo sen angoro
devas mi alarmtamburi.

Junaj, lernu veron vidi
kaj malkaŝu ĉiun trompon,
lasu vin de l´ saĝo gvidi,
eblas ne al ĉiu gvidi,
kiu svingas packolombon.

Venki? Jes! Sed venk´ plej vera
estas super memo via!
Kaj armiloj: via klero,
pura, firma karaktero
kaj bonvol´, sed energia.
 

Spite mokojn kaj tentadon,
kiuj ĉirkaŭ l´ junaj iras:
for fumadon, drogoŝaton,
alkoholan damnan faton,
ho mi teda plu konsilas.

Ĝuoj plej diversaj eblas,
sed ne sklavu al pasio,
sklavas tiuj, kiuj feblas,
sanaj korp´ kaj mens´ ne febras.
Gvidu kor´ nin kun racio.

Viv´ ne estas nur amuzoj,
sed suferoj same riĉe.
La doloroj kaj kontuzoj
hardu nin sen van-akuzoj,
firmaj vivas pli feliĉe!

Se prosperu la homero,
jam la junaj lernu saĝi,
tiam cedos kontraŭstaro
de kelkiu nova baro,
kiun devas hom´ transpaŝi.

Jiří Kořínek

La poemon verkis la aŭtoro, konata ĉeĥa E-poeto en la jaro 1973 por gejunuloj de tiam ekzistanta IKUE-sekcio kaj gejunuloj de la tendaro en Herbortice.

al la indekso


 MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 16.5.2010 ĝis la 31.7.2010: Marie Balíková, Hana Baťová, Věra Čudková, Marie Dvořáková, Karel kaj Anna Gleisner, Antoni Gradek, A. Mečislovas Grikpėdis, Roman Heřman, Eva Hoffmannová, Dana Hricková, Anne-Marie Chaney, Jaroslav Jenerál, P. Josef Xaver Kobza, Vlastimil Kusý, Alfred Lotter, Jan Matoušek, Ulrich Matthias, Johannes Moser, Nataša Navrátilová, Karla Němcová, P. Jindřich Peřina, P. Stanisław Płatek, Zdenka Příhodová, Josefa Skřivánková, Felice Sorosina, Vladimír Stoklas, Irena Šukienė, Marie Vyklická, Willi Wirges. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: Komerční banka Přerov, číslo účtu: 86-7290070227/0100. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2010 (20) - číslo 3 (79).

al la indekso