Dio Benu numero 78-2/2010

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Ni travivas unu el la plej belegaj monatoj de la jaro - la monaton majon dediĉitan al la Virgulino Maria - Reĝino de Majo. Kaj estas jam tradicia okazaĵo, ke la renkontiĝo organizata fare de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio okazas ĝuste en la monato majo, en kiu ni kun niaj gefratoj el Slovakio povas travivi tri agrablajn semajn finajn tagojn en la amikeca kaj frateca medio. Estas ankaŭ bone, ke ni kune povas adori nian bonan ĉielan Patron kaj honori la ĉielan Patrinon, kiu tiel zorgople ne ĉeestadas inter la homoj, por helpi al la homaro trapasi la plej malfacilan periodon de ĝia ekzistado, kiun la homaro pro ĉiam pli kreskanta apostateco por si preparas. Se ni vivos akompanataj de Maria - nia Espero, ni povas kun optimismo sentime rigardi la estontecon. Tial estas bone, ke en la tradicie maja renkontiĝo ni ĉiam renovigas nian sinkonsekron al ŝia Senmakula Koro, kaj kun Ŝi kaj pere de Ŝi iras renkonten al Jesuo Kristo - Filo de Dio. Dankon al ĉiuj, kiuj partoprenis la renkontiĝon en Žirovnice, kiu estis pli nombra ol kutime. Pri ĝi legu aliloke en nia revuo.

La 20-an de aprilo trafis nin malĝoja informo pri morto de karega honora prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani, kiu fariĝis unu el la plej meritindaj prezidantoj de IKUE. Multaj, ankaŭ la ĉeĥaj IKUE-anoj lin konas precipe el la kongresoj okazintaj en lia itala loĝurbo Rimini en la urboparto San Giuliano Mare. Legu pri li en nia revuo sur la paĝoj 48 kaj 49 kaj sur interretaj paĝoj www.ikue.org. Kaj precipe memoru pri li kaj ceteraj kunfratoj ofte enpreĝe.

Nur naŭ personoj el nia lando Ĉeĥio partoprenos la rapide proksimiĝantan 63-an Kongreson de IKUE okazontan en la centjara datreveno de fondo de IKUE en Parizo en la 1-a de aprilo 1910, kiu ĝuste en Parizo estis tiam fondita. Ne estis facile en Parizo trovi konvenan kaj ne tro multekostan kongreslokon. Danke al Dio estis trovita konvena kongresa loko apud konata Baziliko de Koro de Jesuo, ligita kun historio de la kulto al la Koro de Jesuo, sed kun limigita loĝigebla nombro de la kongresanoj. Tial ne estis ebleco akcepti grandajn grupojn, kiuj volis karavane veni al la kongreso. Venontjare denove okazos kongresoj apartaj, ĉar la frateca organizaĵo de la kristanaj esperantistoj KELI ankaŭ solenos sian centjariĝon. Kie okazos venonjare la IKUE-kongreso, tion vi sciiĝos baldaŭ post la nunjara kongreso, por ke vi povu ĝustatempe plani vian partoprenon de ĝi. Karaj gefratoj, ĉiuj ni estas atestantoj de granda tutmonda ŝturmo de Diablo kontraŭ la karega Papo kaj la Katolika Eklezio, kiu volas detruigi ĝin. Al li treege en la atako helpis fiagoj de kelkaj pastroj en kelkaj landoj. Bedaŭrinde la atakoj kontraŭ la Papo kaj la Eklezio ekzistas ankaŭ de interne, kio estas ankoraŭ pli bedaŭrinda ol la atakoj de ekstere. Tial ni, karegaj gefratoj, konservu amon kaj fidelecon al la Papo, kiun la Sankta Spirito elektis ĝuste por tiu ĉi por la Eklezio tiel malfacila periodo. Ni subtenu lin per fideleco kaj per oftaj preĝoj. Firman kaj neŝanceligeblan kredon al vi elkore deziras via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 HOMILIO DE DIAKONO MAX KAŠPARŮ EN ESPERANTLINGVA SANKTA MESO OKAZE DE LA RENKONTIĜO EN ŽIROVNICE

Unu ĉasisto aĉetis de sia amiko hundon, leporhundon. Ne malgrandan hundidon, sed jam maturan hundon. Kaj li volis ekscii, kion la hundo kapablas. Tial li iris kun ĝi al lago, kaj tie ili atendis. Kiam elflugis la unua anaso, ĉasisto ekpafis kaj la birdo falis en fiŝlagon. Ĉasisto diris al sia hundo: „ Alportu!“ La hundo ekkuris kaj kuris sur la akvo, sur la akvonivelo ĝis anaso kaj kun birdo en muzelo reen ĝis ĉasisto. „Tio estas miraklo“, diris ĉasisto kaj atendis. Kiam elflugis la dua anaso, ĉasisto ekpafis, la anaso falis en lagon kaj li diris al sia hundo: „Alportu!“. Kaj la hundo refoje kuris sur la akvonivelo al birdo kaj reen. „Tio estas miraklo,“ diris la ĉasisto, „mia hundo iradas sur la akvo.“ La ĉasisto revenas en vilaĝon kaj diras al sia najbaro: „Lojzo, vi iru kun mi ĝis la fiŝlago.“ Kiam ili estis apud la lago kaj elflugis la tria anaso, la ĉasisto ekpafis, la birdo falis en akvon kaj li diris al sia hundo: „Alportu!“ Kaj la hundo refoje kuris sur la akvo ĝis la birdo kaj reen. „Lojzo, ĉu vi vidis?“ demandis la ĉasisto la najbaron. „Mi vidis“, respondis la najbaro, „tio estas fuŝa besto, tio estas misproduktaĵo, via hundo ne scias naĝi.“ Karaj gefratoj, kio estas miraklo? Hundo sur la akvo? Ankaŭ. Sed por kristano estas miraklo preskaŭ ĉio. Okuloj de infano, folio sur la arbo, ĉiu ĉelo, ĉiu ĉeleto de nia korpo estas miraklo. Kristano do estas riĉa homo, ĉar li vidas miraklon sur ĉiu paŝo. Amen.

al la indekso


 LA PREĜO POR LA TERO KAJ LA HOMARO

Patro nia,
kiu restadas en la ĉielo,
sed ankaŭ ĉi tie,
kie videblas Via verko,
akceptu niajn vortojn,
eĉ se nur simplajn,
sed plenajn de la amo.
Akceptu ilin kiel pruvon,
ke ni ĉiuj estas Viaj infanoj.
Restu por ni amanta Patro

kaj ne forlasu nin,
por ke ni ekkonu Vian
senfinan mizerikordon.
Patro nia,
nome de la tuta homaro
ni metas en Viajn manojn
nian teron.
Estu Via volo,
ĉar Via amo
ne lasos ĝin perei. Amen.

al la indekso


 SANKTA DONACO DE LA SACERDOTECA SAKRAMENTO

Sankta paroĥestro Johano Maria Vianney el Ars konsciiĝis pri la respondeco por la savo de siaj paroĥanoj kaj de ĉiuj, kiuj utiligis lian pastran servon. Li konsciiĝis, kiel granda donaco por la homaro estas sakramento de sacerdoteco, per kiu Jesuo senĉese reĉeestigas sian savofaron. Tial li emfazadis al la kredantoj, ke la sacerdoteco estas la sakramento, kiu rilatas ĉiujn homojn. „La sacerdoto estas la homo, kiu de Dio ricevis ĉiun lian povon. Kiel la Patro sendis min, tiel ankaŭ mi vin sendas, diris Sinjoro al la unuaj sacerdotoj. Iru en la tutan mondon kaj prediku evangelion al ĉiu kreitaĵo. Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas, kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas,“ li predikadis.

„Kiam la sacerdoto donas pekabsolvon, li ne diras: »Dio al vi pardonas«, sed »Mi pardonas al vi«. Ĉe transsubstancigado li ne diras: »Tio estas Korpo de la Sinjoro«, sed »Tio estas mia Korpo«. Se ni ne havus sakramenton de la sacerdoteco, ni ne havus inter ni la Sinjoron. Kiu Lin metis en la tabernaklon? La sacerdoto. Kiu akceptis viajn animojn en la komunumon de la Eklezio, kiam vi naskiĝis? La sacerdoto. Kiu ilin satigas, ke ili havu forton por la surtera pilgrimado? La sacerdoto. Kiu ilin preparas, por ke ili povu ekstari antaŭ Dio banitaj en la Sango de Kristo? La sacerdoto, ĉiam la sacerdoto. Kaj se via animo falos en la mortigan pekon, kiu vin vivigos por la vivo? Nur la sacerdoto. Vi trovos neniun bonon, kiu devenas de Dio, por ke post ĝi ne staru la sacerdoto.

Provu pekkonfesi antaŭ Dipatrino aŭ antaŭ anĝelo. Ĉu ili pekabsolvos vin? Ne. Ĉu ili povas al vi doni Korpon kaj Sangon de la Sinjoro? Ne. La Plejsankta Virgulino Maria ne havas povon fari el hostio la Korpon de sia Filo. Eĉ se antaŭ vi starus aro da ducent anĝeloj, ili ne havas la povon pardoni al vi la pekojn. Nur la sacerdoto povas diri: »Mi pardonas al vi pekojn, iru en la paco.«

La sacerdoteco estas certe io treege granda. La sacerdoto tion plene ekkomprenos nur en la ĉielo. Se ni surtere ekkomprenus, kio estas la sacerdoteco, ni mortus, ne pro emocio, sed el la amo.

Sed la sacerdoto ne estas la sacerdoto nur por si mem: Li mem al si ne povas doni pekabsolvon eĉ ne alian sakramenton. La sacerdoto ne vivas por si mem, la sacerdoto vivas por vi. Se iu volas likvidi religion, unuavice li atakas kontraŭ la sacerdotoj, ĉar tie, kie ne estas la sacerdoto, kie ne estas la ofero de la sankta meso, ne estas Dia kulto. La sacerdoteco estas inklino de la Koro de Jesuo. Se vi renkontos la sacerdoton, ĉiam vi pensu pri Jesuo.“ (el prediko pri la sacerdotoj).

La sanktan donacon de la sakramento de sacerdoteco enmetas Jesuo en kompetentajn korojn de la malfortaj kaj pekemaj homoj. Tial estas ege grava, ke la kredantoj ĉiutage preĝu por la sacerdotoj, por ilia persistado en animzorga servo kaj por sankteco de ilia vivo. El falo de la sacerdoto nur ĝojas satano kaj liaj favoruloj.

Fragmento el Milujcie się 4/2009 publikigita en Světlo 9/2010

al la indekso


 LETERO AL KAJ DE LIA EMINENCO KARDINALO MILOSLAV VLK

Penčice, 16.2.2010

Nejdůstojnější otče kardinále,
jménem Mezinárodního svazu katolických esperantistů (I.K.U.E.) a jeho české sekce Vám co nejsrdečněji děkuji za Vaši přízeň projevenou katolickému esperantskému hnutí během výkonu Vaší nelehké služby na stolci sv. Vojtěcha pražské arcidiecéze. Děkuji za Vaše patronace nad kongresy IKUE, které jsme zorganizovali v Olomouci (1995), kde jste osobní přítomností kongres nesmírně obohatil, v Kroměříži (2002) a na Velehradě (2006). Děkuji za audienci v roce 1991 ještě v Českých Budějovicích a za audienci v roce 1994 v Praze. Děkuji za Vaši návštěvu a sloužení mše sv. v esperantu v Praze - Kunraticích v roce 1994. A také děkuji za mnohé Vaše pastýřské požehnání našemu konání během dvacetileté existence naší české sekce IKUE. Její bohatý program po celé toto období byl zaměřen vždy ke službě naší katolické církve a Vaše požehnání bylo nám velikou posilou. Také děkuji za Vaši červencovou návštěvu Liberce a tam slouženou mši svatou v esperantu pro účastníky Mezinárodního mládežnického kongresu esperantistů. Škoda, že se tento jejich kongres kryl s naším kongresem křesťanských esperantistů v polské Vratislavi a proto nemohli jsme být přítomní v Liberci.
Nejdůstojnější otče kardinále, věřím, že tak, jako během uplynulých dvaceti let, nadále zachováte svou přízeň katolickému esperantskému hnutí. V modlitbách budeme na také Vás pamatovat.

S pozdravem a projevem hluboké úcty zůstává a Vaše pastýřské požehnání pro činnost katolických esperantistů vyprošuje Váš v Kristu Ježíši oddaný

Miloslav Šváček - předseda IKUE a jeho české sekce

al la indekso


 Esperantlingvaj tradukoj de la leteroj al kaj de Kardinalo Miloslav Vlk

Penčice la 16-an de februaro 2010

La plej respektinda patro kardinalo, nome de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj ĝia ĉeĥa sekcio mi plej kore dankas por Via favoro esprimita al la katolika E-movado dum praktikado de Via malfacila servo sur la Seĝo de la Sankta Adalberto en ĉefdiocezo de Prago.

Mi dankas al Vi por Viaj patronadoj super la kongresoj de IKUE, kiujn ni organizis en Olomouc (1995), kie Vi per Via persona ĉeesto la kongreson treege riĉigis, en Kroměříž (2002) kaj en Velehrad (2006). Mi dankas por la aŭdienco en la jaro 1991 ankoraŭ en České Budějovice kaj por la aŭdienco en la jaro 1994 en Prago. Mi dankas por Via vizito kaj esperantlingva mescelebro en Praha-Kunratice en la jaro 1994. Kaj ankaŭ mi dankas por multaj Viaj paŝtistaj benoj de niaj aktivadoj dum la dudekjara ekzisto de nia ĉeĥa IKUE-sekcio. Ĝia riĉa agadprogramo dum la tuta tiu periodo estis direktita ĉiam por la servo al nia katolika eklezio kaj Viaj benoj estis por ni granda fortigo. Ankaŭ mi dankas por Via julia vizito de Liberec kaj tie celebrita sankta meso en Esperanto por partoprenantoj de Internacia Junulara Kongreso. Bedaŭrinde tiu ĉi kongreso koliziis kun nia kongreso de la kristanaj esperantistoj en pola Vroclavo, kaj tial ni ne povis esti ĉeestantaj en Liberec.

La plej respektinda patro kardinalo, mi kredas, same kiel dum la pasintaj dudek jaroj Vi plu konservos Vian favoron al la katolika E-movado. En la preĝoj ni ankaŭ pri Vi memoros.

Kun saluto kaj esprimo de profunda estimo restas kaj Vian paŝtistan benon por la aktivadoj de la katolikaj esperantistoj elpetas Via en Kristo sindona

Miloslav Šváček, prezidanto de IKUE kaj ĝia ĉeĥa sekcio.

Prago la 18-an de februaro 2010

Kara sinjoro Šváček, kore mi dankas por Via letero, en kiu Vi rememoras ĉiujn miajn personajn kontaktojn kun la katolika E-movado dum mia servo en ofico de la ĉefepiskopo de Prago.

Volonte mi vidadis kun Vi kaj la tuta esperantista civito. Mi ankaŭ dankas por regula sendado de la informoj pri okazaĵo en la mondo de la esperantistoj.

Mi dankas por viaj preĝoj, ankaŭ mi memoros pri ĉiuj esperantistoj enpreĝe, por ke Vin Sinjoro akompanu per sia helpo.

Benas kardinalo Miloslav Vlk, administratoro de Ĉefdiocezo de Prago.

al la indekso


 MOMS. ThLic. DOMINIK DUKA OP

24-a episkopo de Hradec Králové Devizo: IN SPIRITU VERITATIS (En Spirito de la Vero)

Bazaj informoj

Naskita: 26.4.1943 en Hradec Králové. Sacerdota ordino: 22.6.1970. Nomumita episkopo de Hradec Králové: 6.6.1998. Episkopa ordino: 26.9.1998. Nomumita apostola administratoro de Litoměřice: 6.11.2004. Nomumita ĉefepiskopo de Praha: 13.2.2010.

Li naskiĝis la 26.4.1943 en Hradec Králové kaj elkreskis en familio de oficiro, kiu partoprenis eksterlandan rezistmovadon, kiam en la jaro 1944 pere de organizita forkuro de la registara armeo fare de sac. Jiří M. Veselý OP foriris en Italion kaj trans Svisujon en Anglion, kie li ĝis fino de la milito batalis en Ĉeĥoslovaka Eksterlanda Armeo. En la 50-aj jaroj li estis prizonita kune kun oficiroj de la okcidenta armearo.

Jaroslav Duka partoprenis la lernejan edukon en Hradec Králové, en la jaro 1960 li subiĝis al abiturienta ekzameno en Gimnazio de Josef Kajetán Tyl. Plua studado pro kadraj kaŭzoj estis al li nepermesita. Li laboris en maŝinkonstrua fabriko ZVÚ (1960-1962) kaj li ellernis maŝinseruristan fakon. En la jaroj 1962-1964 li trapasis bazan soldatan servon kaj post ĝi li revenis al sia laborloko. En la jaro 1965 li estis post longaj prokrastigoj post apelacio akceptita al Cyrilometodia Teologia Fakultato en Litoměřice. En la 5.1.1968 li sekrete, sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio malpermesite, eniris en kaŝe ekzistantan dominikanan ordenon kaj akceptis la ordenan nomon Dominik. En la 6.1.1969 li faris dumtempan voton. En la 22.6.1970 li akceptis sacerdotan ordinon el la manoj de Kardinalo Štěpán Trochta kaj kvin jarojn li plenumis animzorgan servon en ĉelimaj regionoj de la praga ĉefdiocezo: en Chlum svaté Máří, Jáchymov kaj en Nové Mitrovice (nuntempe temas pri regiono de la diocezo de Plzeň). En la 7.1.1972 li faris solenan voton en la dominikana ordeno.

En la jaro 1975 estis al li forprenita “ŝtata rajtigo por animzorga servo”, post tio li laboris dum 15 jaroj kiel desegnisto en maŝinfabriko Škoda-Plzeň. Intense li vivis subteran ordenan vivon dediĉante sin al la studado. Ekde la jaro 1975 ĝis la jaro 1986 li estis vikario de ordena provincestro kaj de la jaro 1976 ĝis la jaro 1981 li estis magistro de klerikuloj. Samtempe li kunlaboris en estigo de la sekreta ordena studcentrejo kaj organizis religian aktivadon de la juna generacio sur la tuta teritorio de Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1979 li akiris licencion de teologio en Papa Teologia Fakultato de S-ta Johano Baptisto en Varsovio.

En la jaro 1981 li estis denuncita fare de agento de StB (ŝtata sekreta polico), kulppruvita kaj kondamnita pro krima ago de malrespektado de ŝtata kontrolo super la eklezioj laŭ § 178 de la punleĝo al la leĝo 218/49 de la Leĝaro. Dek kvin monatojn li estis arestita en Plzeň-Bory pro la ordena aktivado, organizado de studado de la dominikanaj klerikuloj, samizdato kaj kunlaboro kun eksterlando. En la jaro 1986 li estis fare de Magistro de la Dominikana Ordeno nomumita provincialo de la Ĉeĥoslovaka Dominikana Provinco kaj li plenumis tiun ĉi servon ĝis la jaro 1998. Post novembro de 1989 li estis prezidanto de Konferenco de Plialtaj Ordenestroj en Ĉeĥoslovaka Respubliko kaj viceprezidanto de Unio de Eŭropaj Konferencoj de Plialtaj Ordenestroj (1992-1996). Li lekciis kiel faka asistanto biblistikon en Teologia Fakultato de Universitato de Palacký en Olomouc kaj en la jaroj 1990-1998 li estis membro de Akredita Komisiono ĉe la Registaro de Ĉeĥa Respubliko.

En la 6.6.1998 li estis fare de Papo Johano Paŭlo la Dua nomumita sideja episkopo de Hradec Králové kaj en la 26.9.1998 li akceptis episkopan ordinon el la manoj de ĉefepiskopo Karel Otčenášek kaj kunordinaciantoj Kardinalo Miloslav Vlk kaj apostola nuncio ĉefepiskopo (nune kardinalo) Giovanni Coppa en katedralo de Sankta Spirito en Hradec Králové.

Li ekligis sin al grandstila agado kaj projektoj de sia antaŭulo ĉefepiskopo Karlo Otčenášek. Sanktan Adalberton li proponis kiel trian patronon de la diocezo. Li fondis Diocezan Teologian Instituton kaj eklezian gimnazion en Skuteč. Li kunvokis duan Diocezan Eŭkaristian Kongreson en la jaro 2002. Dum lia funkciado estis finfarita rekonstruo de Nova Adalbertinejo (Nové Adalbertinum) kaj en ĝia komplekso de konstruaĵoj estis aranĝita nova Episkopeca Biblioteko. Ankaŭ rekonstruita estis historia Episkopeca Biblioteko de Episkopejo de Hradec Králové en rezidejo origine fondita fare de episkopo Trautmannsdorf. En la 10.11.2004 li eldonis novan statuton kaj nomumis novajn kanonikojn de la Katedrala kanonikaro ĉe la katedralo de Sankta Spirito en Hradec Králové. La Sankta Patro lin en la 6.11.2004 nomumis apostola administratoro de diocezo Litoměřice. Tiun funkcion li plenumis ĝis la 22.11.2008. En la jaroj 2007-2008 li organizis solenaĵojn de 700-a datreveno de la katedralo de Sankta Spirito, kiun antaŭis rekonstruo de vitraloj kaj internaĵo de la katedralo, inkluzive de liturgia aranĝo. En la jaroj 2008 kaj 2009 li iniciatis “Semajnon de Reciproka Interkonatiĝo kaj Interkompreniĝo”, animzorgan aktivecon de grandaj urboj inter la kredantoj transe de konfesioj kaj serĉantoj. Al la 1.7.2009 li fondis Diocezan Eklezian Juĝorganon. La diocezon de Hradec Králové li administras dekdu jarojn, sisteme li ellaboris kaj plenigis Sepjaran Animzorgan Programon kun preparo de animozorgado de la diocezo en la nova jarcento.

En la 13.2.2010 li estis fare de Sankta Patro Benedikto la 16-a nomumita 36-a ĉefepiskopo de Prago.

En la jaroj 2000-2004 li estis vicprezidanto de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco. Kadre de ĈEK li estas prezidanto de la Komisiono por Kredinstruo kaj prezidanto de la Komisiono por la Katolika Edukado.

Li estas posedanto de multaj meritordenoj kaj honorigoj. En la 28.10.2001 li estis honorigita fare de ŝtatprezidento per Medalo de la I-a grado pro meritoj pri Ĉeĥa Respubliko kaj en la 2.6.2003 lin ministro de defendo honorigis per Meritkruco de la II-a grado kaj en la 3.6.2008 lin ministrino de la defendo de Ĉeĥa Respubliko honorigis per la Meritkruco de la I-a grado. En la 20.6.2007 li estis honorigita per Granda Kruco “Pro Piis Meritis” de la Suverena Ordeno de la Maltkavaliroj.

Li estas larĝe engaĝiĝinta en la socian kaj kulturan vivon. Li estas membro de Etika Forumo de Ĉeĥa Respubliko, Sciencaj Konsilioj de Katolika Teologia Fakultato de Universitato de Karolo en Prago, Teknika Universitato en Liberec, Universitato en Hradec Králové, Medicina Fakultato de la Universitato de Karolo en Hradec Králové, prezidanto de administracia konsilio de la Ĉeĥa Katolika Biblia Verko, membro de Centro de la Bibliaj Studoj, Membro de Konfederacio de Politikaj Malliberuloj, ĉefredaktoro de Salve – revuo por teologio, kulturo kaj spirita vivo, membro de la redakcio de Internacia Katolika Revuo Communio kaj honora prezidanto de Familio de s-ta Zdislava.

El lia ampleksa bibliografio elstaras monografioj: Lukto pri la homo, Enkonduko en studon de la Sankta Skribo, Lernejo de la Interna Preĝo, Enkonduko en Teologion. Eksterordinare sciencan valoron havas lia aŭtora partopreno kaj tridek jarojn daŭranta organiza laboro je traduko de Jerusalema Biblio en la ĉeĥan lingvon, kiu estis eldonita en la jaro 2009. En la periodo de mallibereco li publikigadis en samizdato eksterlandajn studaĵojn, artikolojn en Sursum. Nune li publikigas en Salve – revuo por teologio, kulturo kaj spirita vivo, en Monitoro, apude tio li estas aŭtoro de dekoj da artikoloj en enlandaj kaj eksterlandaj prelegaroj, revuoj, fakaj kaj ankaŭ popularigaj, kaj en la taggazetaro.

Laŭ www.cirkev.cz

al la indekso


  ESPERANTLINGVA TRADUKO DE GRATULA LETERO SENDITA AL NOVA ĈEFEPISKOPO DE PRAGO MONS. DOMINIK DUKA OP

Penčice la 15-an de februaro 2010

La plej respektinda patro ĉefepiskopo, nome de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kaj ĝia ĉeĥa sekcio mi Vin plej kore gratulas al Via nomumo de ĉefepiskopo de Prago. Sankta Patro al Vi komisiis malfacilan taskon, por kies sukcesa plenumado Vi bezonos Dian benon kaj helpon de la Sankta Spirito. Sankta Dominiko al Vi certe ankaŭ konstante helpados, kaj ankaŭ la katolikaj esperantistoj Vin per la preĝoj apogados, por ke ĉiu Via agado celu ĉiam la honoron kaj gloron de Dio.

Vi estis en la jaro 1981 kondamnita al la 15-monata prizona restado por punago de malobeo de ŝtata inspektado super la eklezioj laŭ §178 de la punleĝo al la leĝo 218/49 de la Leĝaro. Ankaŭ mi, kiel unua laikulo, estis surbaze de la sama leĝo kondamnita je 15-monata puno kun la diferenco, ke mi ricevis trijaran prokrastan provtempon, dum kiu mi ankaŭ travivis kelkajn riskajn momentojn ĉe aktiva partopreno en la aktivadoj de la tria ordeno de sankta Dominiko. Estis por mi preparita tri kaj duono de jaro de la prizona restado por organizado de naŭ katolikaj E-tendaroj plejparte por la junularo. Sed la internacia protesta kampanjo, kiun estigis Asocio de la Esperantistaj Juristoj, devigis la tribunalan senaton ŝanĝi la planitan punproponon. La proteston esprimis ankaŭ Vatikano kaj granda fortigo por mi estis persona letero de la Sankta Patro. Kun mi estis kondamnita ankaŭ pastro Vojtěch Srna el diocezo de Brno.

La plej respektinda patro ĉefepiskopo, nia ĉeĥa sekcio de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista dum sia dudekjara ekzistado aranĝis ĉe ni tri mondajn kongresojn de la katolikaj esperantistoj, dek kvar internaciajn tendarojn kaj multajn renkontiĝojn kaj pilgrimojn kun spirita enhavo kaj eldonas sian revuon “Dio Benu”. Dum tiu periodo ĝi ĉiam ĝuis aktivan favoron de la patro kardinalo Miloslav Vlk kaj pluaj niaj episkopoj. Mi kredas, ke ankaŭ Vi, patro ĉefepiskopo, al ni esprimos Vian favoron.

Kun saluto kaj esprimo de profunda estimo restas kaj Vian paŝtistan benon por la aktivadoj de la katolikaj esperantistoj elpetas Via en Kristo Jesuo sindona

Miloslav Šváček, prezidanto de IKUE kaj ĝia ĉeĥa sekcio.

al la indekso


 UNU MONATO EN SUDANO

En la estinta jaro mi gajnis eblon pasigi unu monaton en Sudano, lando en Ĉeĥujo malmulte konata kaj menciata preskaŭ senescepte nur en negativa kunteksto. Ankaŭ en mia penso asociiĝis la landonomo kun la enuziĝinta vortkunigo „akso de la malbono“, kies gravan parton estigas Sudano, almenaŭ laŭ la amasinformiloj. Ni havis eblon elekti el kelkaj ŝtatoj, sendube Sudano estis tiu malplej dezirata. Tamen mi ĝuste tiun landon elektis, volante viziti ne ŝtaton, kie preskaŭ ĉio samas kun la realaĵoj ĉe ni hejme, sed regionon sufiĉe alian, ekzotikan, kaj nature kaj kulture.

Temis pri interŝanĝo de medicin-studentoj inter diversaj landoj de la mondo, ĉiujare organizatan de unu internacia organizaĵo. Ĝi okazas kunlabore kun la fakultato, tiu ankaŭ finance subtenas la partoprenantojn por helpi al ili kovri la kostojn.

Post nemalmultaj burokrataĵoj mi sukcesis en la fino de julio ekflugi al Istanbulo kaj de tie al Ĥartumo, la ĉefurbo de Sudano, troviĝanta en la norda landoparto. Mi alteriĝis antaŭ la dua horo nokte. Kontraŭe al mia ekspekto, la Sudana komisiito venis al la flughaveno – je la dua. Neniam plu mi sukcesis renkontiĝi kun lokulo ĝustatempe.

Mi dormis dum la monato en klasika studentloĝejo por tieaj junuloj. Eble ĝi tamen ne estas tute klasika por Eŭropano – la konstruaĵo konsistis parte el masonaĵo, parte el diversaj ladoj. Mi havis unu el tieaj pli luksaj ĉambroj, kiuj enhavis kvar litojn. Mia ĉambro estis komence la lasta el ĉiuj, kiu havis almenaŭ unu fenestron kun nerompita vitro. Post kelkaj tagoj tamen nia pordo blokiĝis kaj mi devis la fenestron detrui. Multaj studentoj dormis ankaŭ surkorte aŭ surtegmente: ne nur kostoj, sed ankaŭ temperaturo estis tie malpli alta, la kulnombro tamen proporciis male. Ĉiutage antaŭ suneliro vekis nin voĉo de muezino el laŭtegparolilo sur muro de studentloĝeja moskeo. Ankaŭ mi uzis do la maldormiĝon por preĝi.

La ĉefurbo Ĥartumo enhavas nur kelkajn belajn konstruaĵojn, pliparte ankoraŭ projektitajn de Britoj. Rubaĵforlivero ne tre bone funkcias, tial multaj stratoj, eĉ la ĉefaj, aspektas kiel rubejo; plastsaketoj kun sablo flugadas en ventokirloj kaj foje iu eĉ almetiĝas al onia vizaĝo. Tieaj kanalŝaktoj preskaŭ neniam havas kovrilon, kio kombine kun ofta malesto de surstrataj lampoj kaŭzas nokte multajn akcidentojn de enfalintoj. Ĉie ŝvebas stranga miksodoro de incensa fumo kaj elmotoraj gasoj.

Estas kontraŭleĝe fari bildojn preskaŭ de ĉio: Oni ja ne rajtas oficiale fotografi ŝtatajn konstruaĵojn, riverojn, pontojn, ŝoseojn, transportilojn, riĉulojn, malriĉulojn, almozulojn kaj krome ion ajn, kio povus malplibonigi imagon pri Sudano eksterlande. Sur ĉiu stratangulo staras kelkaj soldatoj kun mitraletoj kaj estas tial ofte danĝere la leĝojn malobei.

Sudananoj estas ĝenerale ege agrablaj kaj bonkoraj, sed krom esceptoj tempe tre malakurataj homoj, kio malebligas normalan planadon. „Kial je la oka, ni ja povas renkontiĝi normale ‚iam‘ matene ĉi tie“ estis tipa opono post mia kunvenpropono.

Tiel mi dum tri tagoj ne sukcesis renkontiĝi kun deputito, kiu devis akompani min en unu malsanulejon kaj prezenti min tie. Fine mi devis tien iri sole kaj eksciis, ke ili tute ne antaŭscias pri mia „planita“ staĝo en ilia laborejo. Necesis konvinki la estron, ke mi vere estas medicin-studento, ke li permesu al mi ĉeesti.

Poste tamen manifestiĝis la gastigemo de Sudananoj: lokaj kuracistoj ĉiutage invitadis min manĝi kun ili, aĉetadis al mi trinkaĵojn ks. (Estas stranga la diferenco: en Ĉeĥujo ofte kuracistoj estas agrablegaj al pacientoj, sed tre malaj al studentoj. En Sudano ili dediĉis sin por studentoj multe, sed en ŝtata malsanulejo iam relative fajfante pri akutaj malsanuloj.) Kiam mi bezonis veturi ien en la urbo, nemalofte iu tute fremda, apudsidanta malriĉulino kun kelkaj infanoj pagis la veturkoston anstataŭ mi kaj senvenkeble obstinis akcepti la monon de mi poste. „Fremdlandano ja estas gasto, ne povas mem pagi.“ Mi ĉiam hontis, ĉar mem nur akceptadis kaj de mi nenio estis akceptata. Ne nur pro mia fremdeco, sed ŝajne ankaŭ pro la religio – laŭdire ili ne volis resti dankemaj aŭ ŝuldaj al kristano.

Preskaŭ ĉiuj loĝantoj de norda Sudano estas islamanoj, nur eta parto de elsudaj enmigrintoj estas kristana. Konvertiĝo estas praktike ebla nur al islamo. Nordsudananoj estas ĝenerale tre religie fervoraj kaj ilia vivo ŝajnis al mi religie simile intensa kiel ĉe niaj ordenanoj. Amasaj surstrataj preĝoj en difinitaj tempoj estis admirindaj kaj memorigis, ke simile faradis homoj en Eŭropo, kiam ĝi ankoraŭ estis kristana. Lokuloj tre ŝatis diskuti pri religio dum multaj horoj, tute kontraŭe al ĉeĥoj, kiuj prefere evitas la temon. Ankaŭ ilia misia strebo, klopodo konvinki min pri ĝusto de islamo, ripetiĝadis ĉiutage kaj ĉiuloke. Profunda kredo kombine kun altegaj punoj kaŭzas interalie ekstreme malaltan krimnombron kaj iel anstataŭas sistemon de ŝtata socia asekuro, nur danke almozojn povas multaj surstrataj kripluloj plu vivi.

Interkompreniĝi en Sudano ne estis ĉiam facile, ĉar arabe mi bedaŭrinde nek parolas nek komprenas. Esperantistoj tie ne plu ekzistas, la lastan spuron mi trovis el la 1930-aj jaroj. Dum multaj diskutoj mi eksciis, ke la hebrea deveno de Zamenhofo estas ĉe ili ega obstaklo, eĉ por almenaŭ idea akcepto de la lingvo. Kvankam mi en Ĥartumo trovis ankaŭ la instituton de Goethe, praktike mi renkontis neniun homon, kiu scius alian eŭropan lingvon krom la anglan. Plimulto de ili parolis tiun precipe prononce tre malfacilan lingvon eĉ malpli bone ol mi, kio kune kun la prononcinfluoj de la araba kaŭzis multajn problemojn. Alia eblo interkompreniĝi tamen por mi ne ekzistis.

Ni ĉiuj deziris vidi ankaŭ ion preter la ĉefurbo. La burokrata procedo estis ekstreme komplika, sed post sep horoj en la ministerio por homhelpaj aferoj ni gajnis la permeson por forlasi Ĥartumon. Ankoraŭ ne sciante, ke necesos prizorgi ankaŭ specialan permeson por vojaĝi perbuse. Fine ni tamen sukcesis kaj post preskaŭ tuttaga veturo – tuttaga precipe, ĉar ni estis ĉiun duonhoron kontrolataj de soldatpatrolo kaj ni, kiel ununuraj fremdlandanoj en la buso, devis ĉiufoje enskribi nin en specialajn registrajn libregojn – atingis kaj dum du tagoj kaj du noktoj restis en la urbo Kasala kaj la apuda pitoreskforma montaro Taka sur la eritrea landlimo.

Petr Adam Dohnálek

 al la indekso


 BIBLIAJ TAGOJ EN MÜNSTER

Ekde la 3-a ĝis la 7-a de marto 2010 okazis Bibliaj Tagoj en la antaŭurbo de Münster, norda Germanio. Bibliaj Tagoj okazas ĉiujare kutime en marto en diversaj germanaj urboj. Kunvenis ĉirkaŭ 20 personoj el Germanio, Nederlando, Belgio kaj Slovakio. Ni povis ĝui agrablan antaŭprintempan veteron en tre bela domo Mariengründ (Maria-loko), kiu apartenas al Schonstatt-movado.

Antaŭtagmeze okazis tre interesaj prelegoj de benediktana patro Wilibald Kuhnigk, kiu komparis duakanonajn librojn de Saĝeco kaj Siraĥido kaj posttagmeze estis tempo por promenoj en la ĉirkaŭaĵo kaj en la historia urbo Münster, sed ankaŭ por komuna kantado kun ADORU - ekumena kant- kaj preĝlibro. Ni denove povis agnoski, kiel altvalora trezoro estas ĉi tiu unika libro. Ni eĉ ekzercis novajn kantojn, kiuj aperis post la publikigo de ADORU.

Ĉiutage okazis ankaŭ sanktaj mesoj en Esperanto kun diversaj temoj (por la unueco de la kristanoj, viva akvo, pri Maria, ktp). Unu meson partoprenis eĉ la fratulinoj, kiuj vivas en la domo Marienburg, kaj kelkaj el ili interesiĝis pri Esperanto.

Dankon al P. Bernhard Eichkorn, kiu jam multajn jarojn organizas Bibliajn Tagojn, al P. Albrecht Kronenberger, kunaŭtoro de ADORU kaj Stefan Lepping, kiu majstre akompanis nian kantadon per orgeno kaj gitaro.

Dankon al ĉiuj partoprenintoj, kiuj komune estigis tre belan frataman etoson. Ni denove povis konvinkiĝi, kiel bone kaj ĉarme estas, se fratoj vivas kune (La Psalmaro 133:1).

Estis belege komune laŭdi kaj glori Dion en ĉi tiu karesma tempo. Unu Dio, unu animo kaj unu lingvo kunigis nin.

Pavol Petrík

al la indekso


 DU VIKTIMOJ DE LA KOMUNISTA DIABLA ARBITRECO

 MARTIRO PASTRO JERZY POPIEŁUSZKO

Ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, la animon ili ne povas mortigi, sed prefere timu tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en la infero (Mat 10,28).

La 19-an de oktobro 1984 okazis bestimaniera murdo de la pola pastro Jerzy (Georgo) Popiełuszko, viktimo de komunista sistemo realigita fare de polaj ŝtataj sekurecpolicistoj (SB-anoj).

La 6-an de julio 2010 okazos en Varsovio lia beatproklamo.

En aŭgusto 1980, dum la mondkonata tutpollanda ondo de strikoj, kiam la striko de sendependa sindikatorganizo Solidareco (Solidarność) okazis ankaŭ en Ŝtaluzino Warszawa en Varsovio, la delegitoj de la uzina laboristaro klopodis trovi pastron, kiu povus celebri dimanĉe la 28-an de aŭgusto por ili la Sanktan Meson. Primaso de Pollando Mons. Stefano Kardinalo Wyszyński plenumis peton de la laboristoj kaj kiel ilian animzorganton li nomumis pastron Georgon Popiełuszko. “Solidareco” - diris Pastro Georgo - “estis kaj estas la espero de milionoj gepoloj, la espero des pli forta, ke ĝi estas pli kunigita kun Dio per la preĝoj.”

Tiamaniere al animzorgaj devoj de pastro Popiełuszko, plenigataj en paroĥo de sankta Stanislao Kostka en urba kvartalo Żoliborz en Varsovio, aldoniĝis la animzorgado pri varsoviaj laboristoj de la menciita fabriko kaj ankaŭ de aliaj fabrikoj. De tiu momento komenciĝis la periodo de la konstanta restado de pastro Jerzy kun laboristaro en Pollando.

Li havis ĉiam malpli da tempo por si mem. Dum la malkvieta periodo de postaŭgusta Solidareco, la tutan tempon li estis inter la laboristaro. Li estis en Gdańsk, kiam oni tie enmasonigis la memortabulon memore al pereintaj laboristoj dum la sangaj eventoj de decembro 1970. Li organizis sanktigon de la standardo de Solidareco en Ŝtaluzino Warszawa en Varsovio. Li apogadis per sia ĉeesto la strikantajn studentojn de Incendia Altlernejo kaj de Medicina Akademio. Li animzorgadis medicinan servon ĉiusemajne kiel kapelano, celebris Sanktan Meson en Domo de Merita Laboristo de Sanservo.

Tamen tiu fervoro de la pola laboristaro, la entuziasmo por libereco, ne daŭris longtempe. Kiam estis la 13-an de decembro 1981 dampita la entuziasmo de gepoloj, oni subpremis la penegon de laboristoj batalantaj por siaj rajtoj - por pli bona morgaŭo. P. Jerzy restis fidela al idealoj de Solidareco. Li estis fidela al tiuj idealoj, kiuj ordonis al li restadi, kvankam ĉio ĉirkaŭ li ŝajnis diri, ke tio estas jam la vera fino.

Post la 13-a de decembro 1981 la tutan sian energion li dediĉis al organizado de la helpo al miloj da malliberigitaj agantoj de sendependaj sindikatoj. Li ne pensis pri si mem, kvankam li preskaŭ mirakle evitis areston dum unuaj tagoj de la milita stato. Li estis unu el la plej aktivaj kunorganizantoj de Komitato de la Helpo de Primaso ĉe la preĝejo de Sankta Marteno ĉe strato Piwna en Varsovio.

Dum la juĝeja proceso de uzinlaboristoj li estis kun ili. Tie ili petis lin, ke li celebru la Sanktan Meson iliaintence. Tiamaniere al Sankta Meso, celebrita komence de oktobro 1980 fare de Pastro Teofil Bogucki por la Patrujo, aligis sin pastro Jerzy kun la intenco por tiuj, kiuj plej multe suferadis. Li transprenis la celebradon de tiu S. Meso por venontaj monatoj. Ekde januaro 1982 dum ĉiu lasta dimanĉo ĉiumonate li celebris la Sanktan Meson kaj predikis intence por la Patrujo laŭ la papa alvoko: “Malbonon per bono venku!” Partoprenadis en tiuj Sanktaj Mesoj por la Patrujo multaj miloj da fideluloj el Varsovio kaj el ĉiuj partoj de Pollando, kaj ofte ankaŭ gastoj el aliaj landoj.

Tiuj Sanktaj Mesoj fariĝis dum mallonga tempodaŭro ne nur okazoj por preĝoj, sed ankaŭ por manifestado de la fideleco al la Katolika Eklezio, lecionoj de estimo por la homo kaj de patriotismo.

Pastro Jerzy estis ĉiam plene okupita. Li organizadis milojn da aferoj, tiujn grandajn kaj la etajn. Li disvastigadis komunumon “Solidareco de Koroj” inter laboristoj, kamparanoj, ministoj, aktoroj, kuracistoj, studentoj, sciencistoj, medicinistoj ktp. Li ĉiam estis preparita volonte elaŭskulti problemojn de aliuloj spite de ekzistantaj liaj paroĥaj devoj: mescelebroj, konfesprenoj, animzorgaj hejmaj vizitoj dum kristnaska periodo, vizitoj de malsanuloj, baptoj, geedzigoj, sepultoj kaj nur malfacile forŝirita tempo por mempreĝado.

Komence de aŭtuno 1983 li organizis multajn lecionojn por laboristoj, celantajn plivastigon de la socia konscienco, apud la aliaj jam jarojn ekzistantajn lecionojn kaj diskutrondojn por gestudentoj kaj junularo.

Li iĝis ne nur vaste konata, sed ankaŭ danĝera por la komunista reĝimo, por socia, t. n. socialisma, sistemo, por glaciĝintaj ŝtataj strukturoj kaj por la homoj malamantaj la Eklezion. Komence de la jaro 1982 li estiĝis persono de speciala interesiĝo de la sekreta ŝtata polico SB (Służba Bezpieczeństwa). Li estis gvategata kaj multfoje diversmaniere demandesplorata.

La potencohavantoj multfoje provis haltigi liajn aktivadojn intervenante episkopejon, episkopon, oni skribadis akuzajn leterojn kun ofte fikciaj kulpigoj kontraŭ pastro Jerzy. Ekzistis multaj provoj de tia, tre primitiva, ĉikanado. Dufoje oni pentris lian aŭtomobilon per la blanka farbo. Dufoje estis ŝajnigitaj enrompigoj en lian loĝejon. La tutan tempon oni spionadis lin. Dumvojaĝe al Gdańsk la sekretaj ŝtatpolicistoj haltigis lin kaj dum ok horoj lin retenis en policejo apud Varsovio. Kaj tiel konstante. Pastro Jerzy ĉiam ripetadis al geamikoj: “Mi ne vivos longe.” Li mortis la 19-an de oktobro 1984 brutale torturita, murdita kaj dronigita en la rivero Vistulo apud la urbo Włocławek.

Li estas kaj porĉiame restos la sankta Heroo de la Dia Volo kaj de la laborista paca lukto por la libera kaj homeca vivo.

Ni ĝoju pro la baldaŭa beatproklamo de la pastro Jerzy Popiełuszko - unu el multnombraj martiroj de la komunista diabla arbitreco.

Stanisław Śmigielski

al la indekso


 Radio Vatikana la 18-an de marto 2010

Beatproklamo de pastro Jerzy Popiełuszko okazos la 6-an de julio en Varsovio. Anoncis tion ĉefepiskopo Nycz. La varsovia metropolito sciigis, ke la beatigon, kiu okazos sur la placo Piłsudski, prezidos eksterordinara papa legato, kiu estos prefekto de Kongregacio por Kanonizado ĉefepiskopo Angelo Amato. Ĉefepiskopo Nycz akcentis, ke tiu ĉi beatigo estas okazaĵo, kiu transiras kadron de la eklezio en Pollando kaj atingas internaciajn dimensiojn:

„Temas pri la beata martiro pro la kredo, pro la eklezio, la martiro, kiu pledis dignecon de la homo. Li estas la martiro, kiu – tiel kiel ĉiuj martiroj – per neordinara maniero gardas limon inter la bono kaj malbono, kiun ne malofte la mondo – kaj ne nur tiu nuntempa – klopodas kamufladi, transŝovi kaj per tiu aŭ alia maniero dilui.“

Laŭ ĉefepiskopo Nycz, metropolito de Varsovio, la liturgian rememoron oni verŝajne festos la 19-an de oktobro, do en la tago de lia martira morto.

al la indekso


 PO – PIE – LUŜ – KO!

Dum la sonĝo mi nekutime rapide trafis en nekonatan urbon. Estis nokto la 19-an de oktobro 1984. Mi flugglitis super nekonata al mi urbo, lumigita per lumigiloj, kaj mi vidis ĉefvojojn, fervojojn, sur kiuj veturadis aŭtomobiloj kaj trajnoj. Antaŭurbon kovris mallumo. Nur subite en tiu urba mallumo de supre kiel birdo, mi vidis luktadon de iuj viroj. Proksime staras ilia aŭtomobilo kaj mi vidas, kiel du aŭ tri homoj batas unu homon, trenas lin kaj enŝovas en la aŭtomobilon. Poste tiu aŭtomobilo traveturis stratojn de la urbo. Mi ĝin perdadis el mia vido en la fluo de aliaj aŭtomobiloj kaj denove ekvidadis. Mi vidis ĝin veturantan sur fera arka ponto trans rivero aŭ eble iu amasiĝo da akvo. Pli poste mi bone vidis la saman homon tiratan el grizkolora aŭtomobilo al la akvo. Kvazaŭ en riveron, lagon aŭ alian amasiĝon da akvo. Estis plenumata terura ekzekuto. En nokta mallumo li estis dronigata ŝajne sub iu ponto. Vidaĵo ne estis klara kaj mi ne povis bone vidi, kion ankoraŭ ili faris al tiu homo. Nur kiam tiuj krimuloj en la nokta mallumo kuris for el la krima loko, en kiu ili dronigis homon, min atingis strangaj sonoj: Po-pie-luŝ-ko! Po-pie-luŝ-ko! Po-pie-luŝ-ko!

Tiu ĉi sono disvastiĝis de tiu loko, kie estis dronigita la homo, kaj al mi ŝajnis, ke ĝi, tiu sono po-pie-luŝ-ko persekutas la murdistojn, kiuj per la sama aŭtomobilo enturnis sin en la trafikplenajn stratojn de la urbo. Kaj la sonoj, leviĝinte supren, flugglitis super la urbo, reeĥante: po-pie-luŝ-ko! Kun tiuj sonoj mi vekiĝis.

Longe mi pripensadis, kion povus signifi: po-pie-luŝ-ko. Kaj fakte tio estis terura vidaĵo en la sonĝo. Al mi estis klare, ke ie, en la granda urbo estis plenumita murdo. Mi ekpensis, ke la vorto po-pie-luŝ-ko en lingvo de tiu lando, kie okazis tiu evento, signifas alvokon por helpo. Kaj mi iel ĝojigita ekpensis, ke tiu homo ankoraŭ vivas kaj li sukcesos saviĝi. Tiam mi surgenuiĝis kaj komencis petegi Sinjoron Dion, ĉar nur Li unusola plej bone scias situacion, en kiu estas tiu homo. Ho Sinjoro, ekrigardu per via kompatema rigardo kaj sendu vian gracan helpon, tiun, kiu estas la plej necesa por ĉi tiu viktimo de la krimuloj. Sankta Maria, Patrino de Dio, protektu miajn petegojn ĉe via Filo Jesuo Kristo, ĉar Vi ĉion povas ricevi de Dio.

Post kelkaj tagoj post tiu sonĝo aŭskultante radioelsendon el Vatikano mi ekaŭdis, ke la 19-an de oktobro 1984 la sacerdoto de Pollando Jerzy Popieluszko estis kaptita, kruele torturita kaj dronigita en la rivero Wisła.

Eternan ripozon donu al li, Sinjoro, kaj lumu al li la senfina lumo!

El libro de J. Inčiurienė „Mi ne demandas, ĉu oni bezonas, sed mi donas“ (eldonita en 2007) tradukis Valdone Skujienė, Litovio.

al la indekso


 MARTIRO PAROĤESTRO JOSEF TOUFAR VIKTIMO
DE KOMUNISMA PERSEKUTADO
(* 14.7.1902 Arnolec, † 25.2.1950 Praha)

Post komunisma ŝtatrenverso en februaro 1948 en tiama Ĉeĥoslovakio utiligis al totalisma potenco por persekutado de la katolika eklezio ankaŭ evento el decembro de la jaro 1949, kiu eniris en subkonscion de la publiko kiel tn. miraklo de Číhošť. En malgranda vilaĝo Číhošť en Bohemia-Moravia Montetaro tiam dum sankta meso en katolika preĝejo en la tria adventa dimanĉo dum prediko de paroĥestro Josef Toufar kelkfoje moviĝis duonmetron alta kruco sur la ĉefa altaro. Tiu ĉi ĝis nun neklarigita fenomeno ankoraŭ kelkfoje ripetiĝis. Toufar estis arestita kaj martirigata kaj antaŭ 60 jaroj, la 25-an de februaro 1950, torturita 47-jara sacerdoto mortis sekve de krevinta stomaka ulcero en malsanulejo en Praha.

La reganta komunista potenco indikis la „miraklon“ kiel mistifikaĵon, kaj la okazon eluzis por atako kontraŭ la eklezio. Elesploron de la miraklo de Číhošť la ĉefuloj de la totalisma potenco konfidis al tn. Instrukcia Grupo de Ŝtata Sekreta Polico (StB), kiu en januaro 1950 arestis la paroĥestron Toufar kaj per torturado klopodegis lin konfesigi, ke la movojn de la kruco li mem scenaranĝis.

En la jaro 1968 dum esplorado de la morto de Toufar diris kuracisto František Mauer: „Dum operacio de Josef Toufar mi tiam asistis. Ni strebis fari ĉion, kio estis en niaj ebloj, sed tiun homon ne estis eble savi. Li estis per eksterordinare brutala maniero batmortigita. Mi dirus – klara murdo!“ Entombigita li estis en komunan tombon en Praha-Ďáblice, al parencoj lia morto estis sciigita ĝis en la jaro 1954.

Josef Toufar naskiĝis la 14-an de julio 1902 en vilaĝo Arnolec. Origine li estis lignaĵisto, kaj li sacerdotiĝis kiel 38-jaraĝa. La paroĥestran servon li plenumis en hodiaŭ ne plu ekzistanta vilaĝo Zahrádky v Posázaví (kie li estis tre populara), poste li estis sendita al Číhošť.

Tiama komunista reĝimo decidis eluzi la eventon en Číhošť por kontraŭeklezia propagando. Komunistoj pri onidira konspiro lasis pretigi propagandistan filmon. Origine en ĝi devus ludi Toufar, sed lia malbona sanstato tion ne permesis. StB en manipuligita filmo prezentis specialan aparaton kun ŝnuroj kaj stajoj, pere de kiuj la pastro devus movigi la krucon. Poste montriĝis, ke neniu el la movilaroj povis funkcii, aŭ estis sur la altaro videbla.

Estas certa – la paroĥestro Toufar fariĝis viktimo de justica murdo. En la katolika eklezio ekzistas vokado postulanta lian beatproklamon.

Komence de kvindekaj jaroj de la pasinta jc. en Orienta Bloko komenciĝas akriĝado de tn. „klasbatalo“ interne de komunistaj partioj (Stalin: „La malamiko retiriĝis en vicojn de laboristaj partioj!“) kaj kontraŭ eklezio (Stalin: „Religio estas opio de la homoj!“). Komunistaj sekretaj informservoj bezonis kontraŭ ekleziuloj kompromitajn materialojn, por komencigi politikajn juĝagadojn. Tio, kio okazis en Číhošť, okazis en la sama tempa periodo – kvankam en alia reĝio – en Pollando (Ĉenstoĥovo), en Hungario (Debreceno) kaj en Germana Demokrata Respubliko (Güstrow). Sed la sekvoj tie ne estis tiel tragikaj, brutalaj kaj skandalaj kiel en tiama Ĉeĥoslovakio.

La sorton de pastro Josef Toufar kaj de pluaj pastroj persekutitaj fare de komunista reĝimo memorigas en Číhošť ekde la jaro 1990 memoriga monumento apud tiea preĝejo de Ĉielenpreno de la Virgulino Maria.

Laŭ ttt-paĝoj cs.christiantoday.com kaj Vikipedio

al la indekso


 SANKTA VENCESLAO, PROPETU POR NI ĈE DIO
 

Ĉiopotenca eterna Dio,
je propeto de sankta Venceslao,
heredanto de la ĉeĥa lando,
akceptu niajn petojn por tiuj,
kiuj al ni regas: donu al ili
spiriton de saĝeco kaj prudenteco;
ke ili respektu Vian justan ordon,
defendu la homan dignecon
kaj vivon de ĉiu homo
ekde koncipo ĝis natura morto;
ke ili subtenadu sanan familion
fonditan surbaze de la tutviva
fidela kunaĵo de viro kaj virino;
ke ili honeste mastrumu konfiditan

havaĵon kaj per sia konduto donu
la bonan ekzemplon al la tuta socio;
ke ili estu respondecaj rilate
al pluaj generacioj,
vekas la sopiron pri la infanoj
kaj ilia bona edukado.
Nin plenigu per la Sankta Spirito
kaj konduku al konscienceco,
por ke ni per nia vivo kontribuu
al feliĉa estonteco de la nacio
kaj respondece decidadu.
Pri tio ni petas per Kristo,
nia Sinjoro. Amen.
                 Ĉeĥa Episkopara konferenco en la jaro 2010

al la indekso


 HONORA PREZIDANTO DE I.K.U.E. - SPIRITA ASISTANTO
PASTRO DUILIO MAGNANI NE PLU ESTAS INTER NI

Nia karega pastro Duilio forpasis en Rimini la 20-an de aprilo 2010 je ĉ. la horo 19:30,
post dolorplena batalo kontraŭ tumoro.

Pastro Magnani naskiĝis en Misano Adriatico, 10 km sude de Rimini (Italio), la dekunuan de junio 1928. Filo de malriĉaj gekamparanoj, li deziris studi, kaj tiucele li eĉ almozpetis. Dum la dua mondmilito, li vizitis la mezgradajn lernejojn en Trento, kaj poste la gimnazion en Rimini. Li studis teologion ĉe la regiona Papa Seminario en Bolonjo, kaj sacerdotiĝis la 28-an de junio 1953 en Rimini (unua Meso, la postan tagon). Post trijara helpopastrado, li iĝis paroĥestro en kampara vilaĝeto ĉe Rimini kaj samtempe dioceza Asistanto de la Virina Junularo de Katolika Agado. Ekde 1964 li paroĥestras en Rimini. En 2003 okaze de sia 75-jariĝo laŭ la preskriboj de la kanona juro li prezentis sian demision al la Episkopo. Dum multaj jaroj li estis „spirita“ filo de patro Pio el Pietrelcina, gvidante multajn pilgrimojn al San Giovanni Rotondo kaj havante personajn kontaktojn kun la estonta Sanktulo. En 1969 pastro Magnani eltenis la unuagradan ekzamenon de Esperanto. Lasinte la spiritan gvidadon de la diocezaj Katolikaj Blinduloj, li dediĉis sian tutan liberan tempon al la Esperanto-movado. En 1976 li estis elektita ĝenerala sekretario de la itala sekcio de IKUE. En 1979 li iĝis Prezidanto de IKUE, kaj dum la jaroj li estis reelektita ĝis 1995, kiam li rezignis je la prezidanteco. La jaroj de lia esperantisteco estis tiuj, dum kiuj danke al lia senlaca kaj insista agado la ĝenerala kaj la katolika movadoj havis gravajn atingojn: oficialan agnoskon de IKUE kiel laikan internacian asocion de fideluloj fare de la Sankta Seĝo, oficialan aprobon de la roma Meslibro kaj Legaĵaro por dimanĉoj kaj festotagoj en Esperanto (kaj ĝiajn eldonojn), aĉeton de roma sidejo por IKUE, esperantlingvajn salutojn de la Papo je Kristnasko kaj Pasko. Por la movado lia agado estis impona: helpo kaj asisto al orienteŭropaj esperantistoj (interalie alsendo de nutrovaroj kaj vestaĵoj al polaj esperantistoj dum la periodo de la sieĝostato) kaj bonfara agado favore al esperantistoj de la evoluantaj landoj, la realigo de la plej vasta „ZEO“ – esperant- kaj ital-lingvaj artaj mozaikoj en preĝejo de Rimini, gastigo de IKUE- kaj Ekumena E-Kongresoj kaj de la Kongreso de IFEF, kunlaboro kun Akademio Internacia Sanmarina, kontaktoj kun gravuloj de la civila kaj religia mondo, delegiteco de UEA, kiu nomumis lin honora membro.

En 2004 li starigis la Rimini’an Esperantistan Centron, Ekumenan kaj Solidarecan (CER-ES), por realigi tre intensan bonfaran agadon en Afriko kaj aliaj kontinentoj. Tiujn solidarecajn intervenojn daŭrigos Fondaĵo, kiun li kreis kelkajn monatojn antaŭ sia forpaso.

Malgraŭ malkovro antaŭ du jaroj de kancero, kiu atakis lian stomakon kaj hepaton, li tamen ne interrompis sian intensan agadon – li vizitis por plia kaj lasta fojo Afrikon februare de 2009. Dum la lastaj semajnoj la disvastiĝo de la tumoraj metastazoj ne plu ebligis al li doni nutradon, tial li estis portita al malsanulejo en Rimini, en kiu li mortis la 20-an de aprilo 2010 post longa dolorplena agonio, kiu konsumis lian korpon, kvankam li estis klarmensa ĝisfine. www.ikue.org

La entombigan ceremonion okazintan ĵaŭde, nur du tagojn post la morto de la pastro Duilio, ĉeestis pli ol 40 pastroj. Ĉefcelebranto estis episkopo de Rimini Mons. Francisco Lambiasi, ĉeestanta estis la tuta estraro de rimini´a Kurio. Ĉar ne estis ebleco dum tiel mallonga tempo aranĝi vojaĝon al Rimini, la suban kondolencan leteron de la IKUE-prezidanto fine tralegis prezidanto de la Itala IKUE-Sekcio D-ro Giovanni Daminelli.

Tre estimataj,

kun profunda malĝojo en la koro mi ricevis sciigon, ke la Sinjoro, Reganto super la vivo kaj la morto, forvokis sian fidelan serviston, sacerdoton Duilion Magnani, el la surtera valo de la larmoj en la eternan Patrujon. En la profunda humileco, spite de grandega ĉagreno pro la forpaso de nia karega kunfrato, kolego kaj sacerdoto, ni kliniĝu antaŭ volo de Dio, kiu ĉi-marde plenumiĝis. Pastron Duilion Magnani ni konas kiel tre fervoran servanton de Kristo, nelacigeblan heroldanton de Ĝoja Mesaĝo – la Evangelio – ne nur al siaj samlandanoj, sed ankaŭ ekster sia patrujo helpe de internacia lingvo Esperanto. Multajn jarojn li plenumadis prezidantan funkcion de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Kiel prezidanto de tiu ĉi internacia katolika organizaĵo li per sia fervora agado sukcesis atingi gravajn celojn, kies fruktojn la katolika tutmonda esperantistaro ĝis nun utiligas. Kiel ni perpreĝe akompanis la karegan pastron Duilion dum lia kalvaria vojo postsekvanta Jesuon Kriston, tiel ni plu memoros lin en la preĝoj, elpetante al li de Dia Mizerikordo eternan ĉielan feliĉon. Nome de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj nome de ĉiuj katolikaj esperantistoj, kiuj amis la pastron Duilion, mi esprimas sinceran kaj profundan kondolencon. Nia karega pastro Duilio, mi dankegas vin por ĉiuj bonoj, kiujn vi tiel abunde dum via surtera vivo realigadis, kaj mi aliĝas al ĉiuj, kiuj vin perpreĝe akompanas: Ripozon eternan donu al vi, pastro Duilio, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al vi, vi ripozu en la paco. Amen.

Miloslav Šváček, prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, 22.4.2010
 

Pastro Duilio Magnani vivis 81-jarojn, 10 monatojn kaj 9 tagojn, naskiĝinte la 11-an de junio 1928. Li enskribiĝis en historion de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista per oraj literoj. Kun dankemo ankaŭ la ĉeĥaj IKUE-anoj rememoros perpreĝe la pastron Duilion, kiu dum la periodo, kiam komunistaj regantoj likvidis la Ĉeĥan IKUE-Sekcion kaj malpermesis importi de eksterlande la religian literaturon, inter kiu estis ankaŭ la revuo Espero Katolika, ankaŭ liastrebe tamen estis trovita kanalo, per kiu la malpermesita karega revuo atingis la legantojn en tiama Ĉeĥoslovakio. Li restu enskribita en niaj koroj!

al la indekso


 MAJA TRADICIA RENKONTIĜO NUNJARE EN ŽIROVNICE

En semajnfinaj tagoj de la 7-a ĝis la 9-a de majo 2010 la Ĉeĥa IKUE-Sekcio aranĝis jam tradician majan renkontiĝon, kiu nunjare okazis en tre bela urbeto Žirovnice (prononcu Ĵirovnice) proksime de urbo Pelhřimov. La renkontiĝon partoprenis kvindek esperantistoj (inkluzive de kelkaj infanoj). Jam en la jaro 2004 ekaperis ideo okazigi la semajnfinan renkontiĝon en Žirovnice, sed tiam la ekestintaj specifaj cirkonstancoj rekomendis prokraston de la aranĝo al estonta, pli favora tempo. Nu kaj tiu pli favora tempo ekaperis ĝuste nunjare, kiam nia frato D-ro Max Kašparů proponis ĝian realigon en lia naskiĝloko - do en la urbeto Žirovnice.

Vendrede la 7-an de majo preskaŭ ĉiuj aliĝintoj direktigis sian vojaĝon al la celo - al Žirovnice. Tiujn, kiuj eluzis por atingo de la celo servojn de la fervojo, atendis ĉe alveturo de ĉiu trajno en fervojstacio Počátky-Žirovnice frato Max, por peraŭtomobile venigi ilin al la Spiritekzerca Domo en Žirovnice, kie la renkontiĝo okazis. La posttagmezan tempon, dum kiu venadis la partoprenantoj, oni eluzis por interbabilado ĉe la kafo kaj promeno en la urbo. Post komuna vespermanĝo okazis vespera programo komencita per rozaria preĝo kun maja medito en la kapelo, kiun per la kantoj riĉigis frato Miroslav Smyčka.

Sabate okazis tre interesaj prelegoj de du gravaj gastoj. Unu el ili estis s-ano Stano Marček el Slovakio, redaktoro de revuo Esperanto de UEA, veninta kun sia edzino. Dua grava gasto estis D-ro Petr Chrdle, vicprezidanto de Ĉeĥa E-Asocio, kiu salutis la ĉeestantojn ankaŭ nome de Kristana Esperantista Ligo Internacia - KELI. Post la prelegoj okazis tre interesa vizito de la kastelo. Posttagmeze ĉiuj translokiĝis al proksima najbara urbeto Počátky, kie en paroĥa salono okazis duhora projekciado de la programo dediĉita al la nunjara dudekjariĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Post la reveno al Žirovnice okazis en tiea preĝejo Diservo celebrita de nia frato diakono Max Kašparů, kaj fine de ĝi renovigo de la sinkonsekro al la Virgulino Maria, kaj pere de Ŝi al Jesuo. Pro teknika kaŭzo ne povis okazi programo dediĉita rememore al karmemora honora prezidanto de IKUE sac. Duilio Magnani, sed en la programo de la sekcia dudekjariĝo li estis multfoje rememorita. Tre interesa kaj gaja estis la vespera programo kun frato Max, kiun agordigis gratulo okaze de lia vivjubileo.

Dimanĉe du horoj antaŭ la sankta meso estis dediĉitaj al programo rememore al pastro Josef Toufar, bestiale mortturmentita fare de komunistaj uzurpantoj en la jaro 1950. Poste okazis sankta meso kun la paroĥanoj en Esperanto celebrita fare de paroĥestro Vendelín Zboroň kaj diakono frato Max. Post la tagmanĝo la kontentaj partoprenantoj forlasis urbeton Žirovnice, por reveni hejmen.

Tre koran dankon al frato Max kaj al ĉiuj, kiuj kiel ajn kontribuis al la sukceso de la aranĝo, ankaŭ al ĉiuj partoprenintoj. Miloslav Šváček

DANKESPRIMO NOME DE SLOVAKA IKUE-SEKCIO

Kara frato Miloŝ - Prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, denove pasis unu jaro kaj danke al Dio la ĉeno de la unikaj renkontiĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ne disŝiris. Bonvenigis nin pitoreska regiono de Bohemia-Moravia Montetaro kaj en ĝi gastiganta urbeto Žirovnice. La renkontiĝo kun konataj gefratoj estas ĉiam elkora kaj sincera. Dankon por riĉa programo kaj por interesaj gastoj, kiuj per siaj prelegoj kaj per belaj kantoj riĉigis la programon. Kaj je la fino mi en la nomo de nia Slovaka IKUE-Sekcio sincere gratulas al vi okaze de rara jubileo la Ĉeĥa IKUE-Sekcio - la 20-jara datreveno de ĝia renovigo en la monato majo 1990, do ĝuste antaŭ la dudek jaroj. Ni elpetas por pluaj aktivadoj de via sekcio abundecon da Diaj gracoj, kaj por vi bonan sanon kaj riĉajn ideojn. Nia ĉiela Patrino la Virgulino Maria ŝirmu vin ĉiujn per sia patrineca amo kaj daŭra helpado. Nome de la Slovaka IKUE-Sekcio Mária Tomašovičová
 

Koregan dankon al fratino Mária Tomašovičová por ŝiaj sinceraj dankvortoj esprimitaj nome de la Slovaka IKUE-Sekcio kaj slovakaj partoprenintoj de la renkontiĝo. Estas por la ĉeĥaj IKUE-anoj ĝojo povante kunlabori kun karaj gefratoj de la Slovaka IKUE-Sekcio.

al la indekso


 ANGULETO DE LA EKLEZIA HUMURO
prizorgata de frato Max Kašparů

En eklezia antaŭlernejo la kateĥistino demandas la infanojn: „Kio estas tio? Ĝi vivas en la arbaro, manĝas la nuksojn kaj saltas el arbo al arbo?“ „Mi pensas,“ respondas malgranda Pepino, „ke tio estas la sciuro. Sed, kiel mi en nia lernejo eksciis, denove tio estos Jesuinfano.“

 J J J

En restoracio sidas katolika episkopo kontraŭ hebrea rabeno, kiu manĝas fiŝon. „Bonvolu“, demandas la episkopo, „diri al mi, kiam vi manĝos la porkan viandon?“ „En via edziĝfesto, sinjoro episkopo,“ respondis la rabeno.

J J J

Iu viro demandas sian amikon: „Ĉu vi ankaŭ preĝas antaŭ la manĝo?“ „Ne, mia edzino kuiras bone.“

 J J J

Unu virino venis malfrue en la preĝejon, ĝis post la prediko kaj demandis sian najbarinon: „Pri kio hodiaŭ la pastro predikis?“ „Pri la peko,“ respondis ŝia najbarino. „Kaj kion li diris?“ „Li estis kontraŭ.“

J J J

Unu pli aĝa fraŭlina virino preĝis: „Dio, Vi scias, ke mi ne preĝas por mi mem. Ankaŭ hodiaŭ mi petas: Donu al mia patrino nepon“.

J J J

Irlandano veturas hejmen el Lurdo. En doganoficejo kontrolas lin la doganisto. „Kio estas en ĉi tiu botelo?“, demandas la doganisto. „Tio estas sankta akvo el Lurdo“, respondas la Irlandano. La doganisto malfermis la botelon, ekflaris kaj diris: „Tio estas konjako!“ „Ho“, ekkriris la Irlandano, „la miraklo!“

J J J

Iun dimanĉon en la preĝejo la pastro anoncis, ke la venontan dimanĉon li predikos pri la peko de mensogado. Li diris: „ Mi petas vin legi hejme la 17-an ĉapitron el la Unua Epistolo de la Apostolo Paŭlo al la Korintanoj.“ Venis dimanĉo. Post la Evangelio, tuj antaŭ la prediko, la pastro demandis la kredantaron: „Kiu el vi legis hejme la 17-an ĉapitron el la Unua Epistolo de la Apostolo Paŭlo al la Korintanoj?“ Ĉiuj manoj estis supren levitaj. Ridetanta la pastro diris: „Ĉi tiu epistolo havas nur 16 ĉapitrojn. Nun mi komencos paroli pri la peko de la mensogado!“

al la indekso


 PRESKAŬ KVINDEKJARA AMIKECO

Koran gratulon al kara frato Johannes Moser, landa reprezentanto de IKUE por Germanio, okaze de lia vivjubileo - sepdekkvinjariĝo. Dio al vi plu benu dum via vivo, kara frato Johano!

Kun frato Johano min ligas preskaŭ kvindekjara amikeco, kiam mi en sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento ofte vizitadis urbon Zabrze en silezia landparto de Pollando, kie li tiutempe loĝis. Esperanto tiam kaŭzis mian oftan vizitadon de ĉi-urbo, en kiu ankaŭ loĝis mia edzino Lilianna. Tiam tie ekzistis viglanta Esperanto-movado. Tiam mi ankaŭ interkonatiĝis kun karmemora pastro Henriko Paruzel tie ankaŭ loĝanta. Miloslav Šváček

al la indekso


 ELKORA GRATULO KAJ BONDEZIRO

La Ĉeĥa IKUE-Sekcio gratulas al frato D-ro Max Kašparů okaze de lia vivjubileo - la sesdekjariĝo en la 14-a de majo, dezirante al li sennombrajn Diajn benojn kaj gracojn, ŝirmon de la Virgulino Maria - Reĝino de Majo, kaj nelacigeblan entuziasmon en lernado de Esperanto kaj fervoran engaĝiĝon en la katolika kaj ĝenerala Esperanto-movadoj.

al la indekso


 NI REKOMENDAS

Antaŭ nelonge aperis nova libro FIERAJ KOROJ de Eduard Jitzovský.

Temas pri studenta romano. La aŭtoro en ĝi proksimigas la atmosferon de la intermilitaj 30-aj jaroj en iama Ĉeĥoslovakio precipe inter junularo. Bildigita estas ankaŭ tiama soci-politika etoso. Kvankam la konduto de la ĉefaj protagonistoj Patrik kaj Jitka al ni eble ŝajnos iom idealigita, povas la romano ekinteresi la nuntempajn legantojn. Oni povas kompari la vivon tiam kaj nun kaj pritaksi la pozitivojn kaj negativojn de “tiamo” kaj “nuno”. Plu la legado de la libro estas bona ekzercado de Esperanto precipe en ĝia parola kaj ĉiutaga uzo. La romanon tradukis Inĝ. Jan Werner. Eldonis ĝin en bela grafika aranĝo la eldonejo Espero en Partizánské, Slovakio. La libro estas mendebla ĉe: Ing. Jan Werner, Dřínová 18, 612 00 Brno, e-mail: wernerjan@seznam.cz. Prezo 80 Kč + afranko 18 Kč (por 1 ekzemplero).

al la indekso


 MONKONTRIBUAĴOJ RICEVITAJ POR IKUE KAJ LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Monkontribuaĵoj ricevitaj por IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio de la 1.2.2010 ĝis la 15.5.2010: Marie Bendová, Anička Blahušová, Marie Blažková, Ivo Čečman, Květoslava Černá, Jan Duda, Magda Grimová, Irena Hromadíková, Jaroslav Chodníček, Jana Jurková, Jaroslav Karhan, Jan Kašpárek, Marta Kepeňová, Jan Kovář, Jan k Martina Krejčí, Karel Krejčí, Helena Maudrová, Růžena Mrázková, František Nosek, Václav Nosek, Zdenka Novotná, Pavol Petrík, František Rytíř, Jitka Skalická, Mila k Věra Smělý, Jiří Strejc, Jiří k Pavla Studený, Irene Szűcs, Magda Šaturová, Anežka Štěpánková, Ludmila Tesařová, Mária Tomašovičová, Josef Vaněček, Jiří Vychodil, Jan Werner. Tre koran dankon!

al la indekso


 DIO BENU

Vydavatel: IKUE-Katolická sekce Českého esperantského svazu. Adresa redakce: IKUE-Katolická sekce ČES, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice. Zodpovědný redaktor: Miloslav Šváček, tel. 732 420 675, e-mail: m.svacek@seznam.cz. Bank. spojení: Komerční banka Přerov, číslo účtu: 86-7290070227/0100. Registrační číslo MK ČR: E 12647. Ročník 2010 (20) - číslo 2 (78).

al la indekso