Dio Benu numero 76-4/2009

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 PAPO BENEDIKTO LA 16-A EN ĈEĤA RESPUBLIKO
En la tagoj 26.-28.09.2009 vizitis nin nia patro Benedikto la Deksesa
- Petro de la nuntempo

 HOMILIO DE LA PAPO EL CELEBRO DE LA EŬKARISTIO EN SOLENO DE LA SANKTA VENCESLAO

Stará Boleslav, 28-a de septembro 2009

Sinjoroj kardinaloj, respektindaj fratoj en episkopeca kaj sacerdoteca servoj, karaj fratoj kaj fratinoj, karaj junaj geamikoj,

kun granda ĝojo mi renkontiĝas kun vi hodiaŭ matene, kiam proksimiĝas la fino de mia apostola vojaĝo en amata Ĉeĥa Respubliko. Ĉiujn mi kore salutas, precipe sinjoron kardinalon ĉefepiskopon, al kiu mi dankemas por la vortoj, kiujn li vianome diris al mi komence de tiu ĉi eŭkaristia soleno. Mian saluton mi adresas ankaŭ al pluaj kardinaloj, episkopoj, sacerdotoj kaj konsekritaj personoj, al reprezentantoj de laikaj movadoj kaj asocioj, kaj precipe al la junularo. Mi bonvenigas sinjoron prezidenton de la respubliko, al kiu mi gratulas okaze de lia nomtago; la bondezirojn mi sendas al ĉiuj, kiuj havas la nomon Václav (Venceslao), kaj al la tuta ĉeĥa popolo en la tago de ĝia ŝtatfesto.

Hodiaŭ matene nin ĉe la altaro unuigas glora rememoro pri la martiro sankta Venceslao, al kies relikvoj mi antaŭ la sankta meso omaĝis en la baziliko al li konsekrita. Per sia sango li aspergis vian teron. Lia aglino, kiun vi elektis kiel emblemon de mia vizito ĉi tie – antaŭ la momento tion memorigis via kardinalo ĉefepiskopo – estas historia simbolo de la sublima ĉeĥa nacio. Tiu granda sanktulo, kiun vi volonte nomas „eterna“ princo de la ĉeĥoj, nin invitas, por persiste kaj fidele sekvi Kriston, instigas nin, ke ni estu sanktaj. Li mem estas modelo de la sankteco por ĉiuj, precipe por tiuj, kiuj direktas sortojn de la socio kaj la nacio. Sed ni demandas: ĉu la sankteco en la nuntempo estas ankoraŭ aktuala? Aŭ ĉu ĝi preferinde estas io, kio estas malmulte altiranta kaj negrava? Ĉu ne serĉas oni hodiaŭ prefere sukceson kaj la homan gloron? Sed kiel longe daŭras kaj kian valoron havas la surtera sukceso?

La pasinta jarcento – kaj via lando estis atestanto de tio – vidis fali ne malmultajn potenculojn, pri kiuj oni opiniis, ke ili atingis preskaŭ kapturnajn altecojn. Kaj subite estis ilia potenco for. Tiuj, kiuj negas Dion, kaj sekve de tio ili malhavas estimon al la homo, havas – ŝajne – facilan vivon atingante materialan sukceson. Sed sufiĉas nur enrigardi sub surfacon kaj ni konstatas, ke tiuj homoj estas malfeliĉaj kaj malkontentaj. Nur tiu, kiu konservas en la koro sanktecan „Dian respekton“, havas fidon ankaŭ al la homo kaj kapablas dediĉi sian vivon al kreo de la pli justa kaj frateca mondo. Hodiaŭo bezonas homojn „kredantajn“ kaj „fidindajn“, pretajn disvastigi en ĉiun sferon de la socio tiujn kristanajn principojn kaj idealojn, per kiuj inspiriĝas ilia agado. Tio estas la sankteco, la universala stato de ĉiuj baptitoj, kiu ilin kondukas al fidela kaj kuraĝa plenumado de iliaj devoj, por ke ili ne celu la propran egoisman intereson, sed la komunan bonon, kaj ĉiumomente ili serĉu la volon de Dio.

En la evangelio ni rilate al tio aŭdis: „Ĉar kiel profitus – diras Jesuo – la homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon?“ (Mat 16,26). La Sinjoro nin tiel instigas al konsciiĝo, ke la veran valoron de la homa ekzisto oni ne povas mezuri nur per surteraj havaĵoj kaj pasemaj interesoj. Ne estas tio materiaj objektoj, kiuj kapablas kontentigi treegan sopiron kaŝitan en la koro de ĉiu homo pri trovo de la senco de la propra vivo kaj pri la feliĉo. Tial Jesuo ne hezitas proponi al siaj disĉiploj „mallarĝan“ vojon de la sankteco: „Sed kiu perdos sian vivon pro mi, trovos ĝin“ (kmp. Mat 16,25). Kaj hodiaŭ matene Li klare ripetas: „Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, levu sian krucon kaj sekvu min.“ (Mat 16,24). Certe, ĝi estas dura parolo kaj malfacile akceptebla kaj realigebla. Sed la atestado de la sanktuloj kaj sanktulinoj al ni pruvas, ke estas tio ebla, se la homo sin konfidis al Kristo kaj fidante al Li. La ekzemplo de la sanktuloj kuraĝigas ĉiun, kiu sin nomas kristano, por esti fidinda, do vivi laŭ principoj de la kredo, kiun li konfesas. Vere ne sufiĉas nur ŝajnigi sin bona kaj honesta homo; estas necese efektive tia esti. Kaj bona kaj honesta estas tiu, kiu ne kovras per si mem la lumon de Dio, ne altigas sin, sed lasas pere de si tralumeti Dion.

Tio estas ankaŭ instruo el la vivo de sankta Venceslao, kiu kuraĝis doni preferon al la ĉiela regno antaŭ ĉarmo de la surtera potenco. Lia rigardo neniam forturnis sin de Jesuo Kristo, kiu por ni suferis, kaj donis tiel al ni ekzemplon, ke ni sekvu Lin, kiel skribas sankta Petro en la dua legaĵo, kiun ni antaŭ momento aŭdis. Kiel obeema disĉiplo de la Sinjoro, la juna princo Venceslao restis fidela al la instruo de la evangelio, kiun al li enkapigis lia sankta avino, martirino Ludmila. Tial ankoraŭ antaŭ ol li komencis konstruadon de la pacema kunvivado en sia patrujo kaj kun najbarantaj landoj, li zorgis pri firmigo de la kristana kredo. Tial li venigis sacerdotojn kaj konstruigis preĝejojn. En la unua malnovslava „legendo“ ni legas, ke li „asistis al la servantoj de Dio, multajn preĝejojn ormanis per oro“ kaj ke „al ĉiuj malriĉuloj li faris bonfarojn, nudulojn vestigadis, malsatulojn satigadis, vojirantojn akceptadis laŭ vortoj de la evangelio, la vidvinojn ŝirmis kontraŭ maljusteco, ĉiujn homojn, malriĉulojn eĉ riĉulojn li amis“. Laŭ Sinjoro li lernis esti „kompatema kaj gracoplena“ (resp. psalmo) kaj plenigita per la spirito de evangelio li kapablis eĉ pardoni al sia frato, kiu klopodis ĉesigi lian vivon. Tial vi prave lin nomas „heredanto“ de via nacio kaj en al vi bone konata kanto vi lin petas, ne doni al ĝi perei.

Venceslao mortis kiel martiro pro Kristo. Estas interese rimarki, ke Boleslav pere de fratmurdo posedprenis pragan princan seĝon, sed la krono, kiun poste surmetadis sur la kapon liaj sekvantoj, ne portas nomon de Boleslav. Male ĝi portas nomon de sankta Venceslao, por atesto, ke „la trono de la reĝo, kiu juĝas mizerulojn juste, staros eterne“. Tion oni povas kompreni kiel miraklan intervenon de Dio, kiu ne forlasas siajn fidelulojn: „La senkulpulo venkobatita venkis kontraŭ kruela malamiko same kiel Kristo surkruce“ (kmp. Legendo pri sankta Venceslao), kaj la sango de la martiro ne vokis pri malamo kaj venĝo, sed pri pardono kaj paco.

Karaj fratoj kaj fratinoj, ni danku kune en tiu ĉi Eŭkaristio al la Sinjoro, ke al via patrujo kaj eklezio Li donis tiun ĉi sanktan reganton. Samtempe ni preĝu, por ke ankaŭ ni kiel li per decidema paŝo vojiru al la sankteco. Ĝi estas kompreneble malfacila, ĉar la kredo estas konstante eksponata al multaj provoj; sed se ni lasos nin altiradi de Dio, kiu estas Vero, iĝos nia paŝo firma, ĉar ni ekkonos forton de lia amo. Ni tiun gracon ricevu propete de la sankta Venceslao kaj pluaj sanktaj protektantoj de la ĉeĥaj landoj. Ŝirmu nin kaj nin ĉiam helpu la Virgulino Maria, Reĝino de la Paco kaj Patrino de la Amo. Amen!

al la indekso


 65-A INTERNACIA JUNULARA KONGRESO KUN ESPERANTLINGVA
SANKTA MESO EN LIBEREC

En Ĉeĥio en la urbo Liberec okazis en la semajno antaŭ la UK en Bjalistoko, do paralele kun la 19-a Ekumena E-Kongreso en Vroclavo, en la tagoj de la 18-a ĝis la 25-a de julio 2009 65-a Internacia Junulara Kongreso. Partoprenis en ĝi 300 gejunuloj el 40 landoj, la junaj homoj el diversaj nacioj, religioj, lingvoj kaj politikaj opinioj. Pere de la Internacia Lingvo Esperanto ili pridiskutis la temon „Libereco 20 jarojn post la falo de la fera kurteno“. La 66-a IJK en la jaro 2010 okazos en Kubo. Kadre de la IJK en Liberec okazis ankaŭ sankta meso en Esperanto. Pri tiu ĉi ĝojiga evento raportas juna frato Petr Adam Dohnálek, komitatano de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

Pli ol duonjaron antaŭ la komenco de la Internacia Junulara Kongreso en Liberec ni eksopiris okazigi dum la dua kongresa tago, en la dimanĉo, la sanktan meson en la internacia lingvo. Post sensukcesa petado de kelkaj pastroj kapablaj la liturgion celebri (ili ne povis aŭ tempe aŭ loke), fine surprize la ĉefepiskopo de Prago, Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk, jese respondis mian leteron kaj konsentis kun ĉiuj de mi proponitaj aferoj: fariĝi honora membro de la Ĉeĥa Esperanto-Junularo, transpreni egidon super la kongreso kaj li promesis veni mem al Liberec, por celebri esperantlingvan sanktan meson.

Por ebligi plenan partoprenon en la liturgio ankaŭ al la partoprenontaj ĉeĥoj, nekomprenantaj Esperanton, mi preparis dulingvajn mestekstojn, kiujn poste ĉiuj ĉeestantoj ricevis. La tekstoj estis necesaj ankaŭ por partoprenintaj esperantistoj, ĉar ili, kvankam katolikoj, nur malofte havas la eblecon partopreni la meson internacilingve celebritan kaj tial ne konas la tekstojn parkere.

Multaj lokuloj kaj ankaŭ aliaj nekongresanoj ĉeestis, ĉar la sankta meso estis anoncita en ĉeĥaj katolikaj gazeto, radio kaj televido, krome en multaj retpaĝoj. Tiamaniere la meso akiris ankaŭ iomete propagandan karakteron: la reagoj de la lokuloj al la fremdlingva Diservo estis agrable surprizaj, kontraŭe al mia supozo, tre pozitivaj. Ankaŭ la patro kardinalo liaesprime estis ĝojigita per nia invito, kiel li sin esprimis en la Ĉeĥa Radio unu tagon antaŭ la meso. Kun la ĉefcelebranto Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk la liturgion kuncelebris ĉefdekano František Opletal, pastro Attila Szép el Hungario kaj eksesperantistoj pastroj Michal Podzimek el Liberec kaj saleziano Jozef Kujan el Rumburk.

Post la liturgio sekvis komuna tagmanĝo kun la reprezentantoj de la kongreso kaj de la paroĥo en la paroĥejo. Dum ĝi ni interparolis kun la kardinalo preskaŭ nur esperantlingve, kio al li kaŭzis iom da malfacilaĵoj precipe pro la simileco kun la de li aktive regata itala lingvo, tamen li kapablis bone respondadi, kvankam jam pli ol kvardek jarojn li ne praktikadas la lingvon. Danke al Dio estis ĝi bela dimanĉa travivaĵo.

Petr Adam Dohnálek

al la indekso


 TEMAS PRI LA LIBERECO – NUN!

En la semajno antaŭ la UK en Bjalistoko, samtempe kun la 19-a Ekumena E-Kongreso en Vroclavo kaj ceteraj E-aranĝoj, okazis de la 18-a ĝis la 25-a de julio en Ĉeĥio en urbo Liberec la 65-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Ĝia temo estis la sama, kiel la nomo de la kongresurbo „Liberec“. Certe okazis interesaj prelegoj pri la kongresa temo. Ni konatiĝu, kion al ni diras pri la Libereco helpepiskopo de aŭstria ĉefdiocezo Salzburg Mons. D-ro Andreas Laun.

Mi naskiĝis en la jaro 1942, do en la tempo de la plej malbona diktaturo; kaj en la tempo, kiam mi ĉirkaŭita per la amo de la gepatroj kuŝis en la lulilo, en Oświęcim (Auschwitz) fumis kremaciejaj fumtuboj. Libereco tiam estis en Eŭropo fremda vorto, io, kio ekzistas ie en alia lando, kio ekzistis en pasinteco, sed ne plu nun.

Kiam mi elkreskis al racio, tiuj teruraĵoj estis malantaŭ ni, mi mem elkreskadis en la tempo, kiam la libereco estis memkomprenebla afero kiel la aero. Sed malantaŭ „fera kurteno“ estis neniu libereco, tion mi sciis, kaj mi bedaŭris tie loĝantajn homojn. Sed tiu mallibereco vidiĝis tiel malproksima, kiel mallibereco en pasinteco. Ŝajnis tio sendiskuta, ke ni vivas en libereco kaj ke tio tiel jam restos. Neniuj naziistoj nek komunistoj, ni estas liberaj homoj, libere ni pensas kaj agas kun ĉio, kio al tio apartenas.

Sed kiel la libereco aspektas nuntempe? Ĉu ekzistas la libereco rilate al averta tondrado kaj obskuraj kontraŭfrapoj de la ventego? Ŝajnas, ke la libereco estas nerompebla, almenaŭ ĉiuj politikistoj post balotvenko tion proklamas kaj aligas sin al libera demokratia socio – ĉu do neniu motivo por antaŭtimo?

En mia vivo mi do maturiĝis en postmilita periodo. Sekve kun progreso de la tempo mi ellernis diferencigi. La libereco ne baziĝas sur tio, ke mi povas fari, kion mi volas. La libereco surveturi lavangan deklivon gvidas al la morto. La libereco postulas la racion vidi la mondon tian, kia ĝi estas. Eĉ „libereco de pugna rajto“ ne estas libereco, pri kiu mi pensas, ĉar ĝi estas libereco por malutilo de la aliulo! La libereco estas kunligita kun justeco. Por esti liberaj, ne eblas misuzadi leĝojn de la ekzistado (vd. lavangan deklivon) nek la leĝojn de la justeco (vd. pugnan rajton). Unua gvidas al detruo de la vivo, la dua al la diktaturo.

Ŝajnas, ke la nuntempaj homoj estas enamiĝintaj en la liberecon kaj volas ĝin konstante pli dislarĝigi. Oni postulas liberecon en sfero de propra „seksa orientiĝo“, liberecon por kiu ajn formo de kunvivado, liberecon en tio, kiel edukadi la infanojn, liberecon por abortigo, por eŭtanazio, ankoraŭ pli da libereco por divorco. Oni postulas la liberecon ankaŭ por islamo, kies malfacilaĵojn, kiujn ĝi havas pri rajto je la libereco, oni taksas kiel ĝian internan aferon. En Eŭropo, kiel ŝajnas, ne povas esti parolo pri endanĝerigo de la libereco.

Ĉu akordiĝas tiu ĉi trankviliga diagnozo? Ne, kaj el kelkaj kaŭzoj. Antaŭ ĉio plimultiĝas provoj transformi la vivon per leĝaj rimedoj, kaj tion spite de klaraj vortoj kaj grandega kolizio kun juda-kristana Biblio. Movado de la homoseksuloj estas skuiga ekzemplo de tiu ĉi evoluo.

Due, disvastiĝas „libereco“, kiu dume  malrespektas naturan rajton, kaj la plimulto faras decidojn, kiuj piedpremas la bazajn rajtojn de la aliuloj. La socio pretendas liberecon paroli pri malbono kiel pri bono. Pri la konscienco oni tute ne parolas. Oni ne parolas kiel dum Hitler, ke tio estas „juda inventaĵo“, sed oni ne traktas ĝin pli bone ol dum iamaj diktatoroj. La abortigaj leĝoj en multaj landoj estas klara ekzemplo.

Ideologistoj, kiuj ĉi tie aktivas eĉ spite de evidentaj katastrofaj konsekvencoj, esence mem scias, ke la realeco ne estas en kompetenteco de ilia strebado. Tial ili etendas la manojn ĉiam pli kaj pli al elprovitaj rimedoj de ĉiuj brutalaj reĝimoj, kiuj estas je dispono: al svenigo de la homoj per voluptoj en ĉiuj eblaj variantoj, al mensogoj kaj finfine eĉ al perforto.

Ĝi estas farata tiel: Dum ideologistoj dormigas la homojn per diversaj „wellness“ (zorgo pri la korpo kaj la sano), ili inventas vortaron kaj nociojn, kiuj „flatas al la oreloj“ kaj forkondukas la atenton de forprenado de la libereco, kiu estas en plena realigo.Sed tiuj, kiuj tiun falsan ludon rimarkas, estas fare de la socio prezentataj kiel „eterne malmodernaj“ kaj estas kontraŭ ili uzataj „kontraŭ-diskriminaciaj leĝoj“ kaj malpermesoj.

Sed ĉu ne estas ĝuste la libereco de la pensado kaj rajto de la vorto tiuj fundamentaj valoraĵoj, je kiuj fieras Eŭropo? Ĉu ni ne distingas diktaturojn ĝuste laŭ tia malrespektado de tiu rajto? Certe tiel estas, sed tiuj, kiuj priŝtelas nin je libereco, ne lasas sin per tio haltigi. El historio de „cerbolavadistoj“ ni scias, ke la liberecon plej facile eblas subpremadi en la nomo de justeco kaj progreso, do laŭ tio, kion laŭdire ĉiuj pensas, kion volas majoritato.

Laŭ moderna terminologio devas esti malpermesitaj „malamecaj paroloj“ (hatespeech, kiel diras amerikanoj) kaj diskriminacio. Tiamaniere devas esti indikitaj ĉiuj esprimaĵoj kaj ĉiuj ideoj, kiuj kontraŭstaras la proklamantan ideologion, kvazaŭ temas pri ia speco de la „krimo“, kiun oni devas puni. Pli malsevera maniero konsistas en tio, ke tian pensadon kontraŭantan la ideologistojn oni indikas kiel malsanon kaj tiu, kiu ne opinias sufiĉe konforme, estas sendata al psiĥiatro, ĉar li malsanas je iu „fobio“ („homofobio“, „islamofobio“ ktp.)

Ĉu islamo minacas liberecon de la Eŭropo? Eble pli poste, dume la Eŭropo minacas sin mem, eĉ tie, kie ĝi renkontiĝas kun islamo. Ĉar anstataŭ tio, por ke ĝi alkonduku kaj kuraĝigu ĉiujn eŭropanojn kaj ĉiujn muzulmanojn al ĝusta kaj libera dialogo pri la difinitaj instruoj de islamo kaj ordonu en ĝustajn limojn ĉiujn, kiuj strebas tiun dialogon malebligi, la Eŭropo faras plenan malon: la kritikaj demandoj de la pensantaj eŭropanoj validas kiel politike malĝustaj, tiuj, kiuj ilin metas, estas fortimige publikigataj kaj punataj pro malhonorado. Sed kio rilatas muslimojn, kiuj estas pretaj sin starigi ene de sia propra religio kontraŭ ordonecadoj kaj subpremadoj, tiuj ne nur ne ricevas la subtenon, sed ni revenigas ilin al iliaj subpremantoj kiel forkurintajn sklavojn.

Ekzemploj de tiu ĉi evoluo de mallibereco estas multaj, trafantaj liberecon de la pensado kaj la vorto, biblie dirite, antaŭ ĉio en kampoj de la 5-a kaj la 6-a ordonoj de Dekalogo. Ekzemple se temas pri debato koncerne abortigojn aŭ pri konataj kazoj, kiam estas eksigataj universitataj profesoroj, ĉar ili intencas prelegi pri tio, ĉu la homoseksualaj inklinoj estas ŝanĝeblaj, aŭ ne.

Speciale okulfrapa ekzemplo estas la maniero, per kiu oni intencas helpe de ŝatata subteno entrudigi al la nacio „gender-ideologiojn“. Dume neniu ekpensas, kiel treege en tiu ĉi afero la ŝtato transpaŝas sian kompetentecon, eĉ ne volas aŭdi avertadon, ĉar neniu estas volema ekkredi ĝian danĝerecon kaj reagas, kiel oni iam reagis je legado de „Mein Kampf“: „Tian sensencaĵon ne povas Hitler opinii serioze!“

Karaktera por tiu batalo kontraŭ libereco estas ĉi tio: Al la homoj, kiuj ne konsentas, neniu disponigas iujn raciajn argumentojn. Pli facila estas la kontraŭulojn malhonorigi, malpermesi al ili paroli kaj samtempe stultigi la publikon, kvazaŭ la objektivajn demandojn oni povus solvi per ideologio kaj voĉdonado. Estas tio la sama, kiel la demandon, ĉu en Afriko estas elefantoj, aŭ ne, oni solvu en laborgrupoj, diskutrondoj kaj voĉdonado de la homoj, kiuj neniam estis ne nur en Afriko, sed eĉ ne en zoologia ĝardeno.

Ĉu ne alvokas tiaj ventpuŝoj timon pro la grava ŝtormo, kiu povas fine dronigi ĉiun liberecon?

Sed pri la libereco estas tio la sama kiel en okazaĵo pri la baleno, kiu restis retenata sub glacikovraĵo kaj restis al ĝi nur unu truo, kiu ĉiam pli glaciiĝis. Tio, kio la balenon savis, estis ĝia persisteco, per kiu ĝi denove kaj denove trabatadis la glacion, kiu en la lasta truo estiĝis.

Se ni volas libere pensi, paroli kaj agadi, ni devas fari la samon: libere pensi, paroli kaj agadi kaj „trabatadi la glacion“! Danke al Dio validas: „La vero povas forfali, sed ne droni.“

Ĉu la batalo pri la libereco estas la tasko de la kristanoj? Jes, ĉar la Eklezio postulas, por ke la kristanoj estu „la amantoj de la vera libereco“, kiel ĝi nin instruas en sia dokumento pri la libereco de la kredo kaj konscienco (Dignitatis humanae 8).

El VISION 2000 – 3/2009 aperis en semajngazeto Světlo. Trad. -mš-

al la indekso


 LA BATALO PENANTE EVITI LA JUĜADON

La agnosko de nia inklino peki estis tre grava parto de humileco de Dezertaj Patroj kaj Patrinoj.

Doroteo diris, ke la plej granda tento, kontraŭ kiu ni devas batali, estas juĝi sian proksimulon.

„Fariseo diris, ke li ne estas kiel tiu doganisto“. Fariseo kulpigis alian homon, lian animon, se pli precize diri, li kulpigis tutan lian vivon. Do tial la doganisto, sed ne fariseo, foriris pravigita.

Ĉiu el ni dumokaze tre ŝatas kulpigi sian fraton aŭ fratinon kaj faligi lin aŭ ŝin per ŝarĝo de kulpo. Ĉiuj el ni estas malatentaj, neplenumantaj la ordonojn, tamen ni postulas, ke nia proksimulo plenumu ilin ĉiujn.

Neniu povas juĝi aliulon, ĉar nur unusola Dio scias, kiel kaj kial la homoj kondutas tiamaniere aŭ alimaniere. Kio por iu estas facila, por la aliulo eble estas malfacila, kaj nur ununura Dio povas ĉion ĝuste pesi, eĉ parolante pri murdisto, kiu amase murdis.

La homo povas nenion scii pri la decido de Dio rilate al la alia homo. De kie vi scias, kiom kaj kiel li sukcese batalis kontraŭ tio, kiom da sango kaj ŝvito li elverŝis antaŭ tion farinte? Eble li havos tiom malmulte da kulpo, ke Dio ekrigardos al lia konduto kiel al prava, ĉar Li pritaksos liajn penojn, liajn batalojn kaj indulgos lin. Vi povas bone koni la pekon de ĉi tiu homo, tamen vi povas nenion scii pri lia pentofaro.

Fragmentoj el la libro de Robert C. Bondi „Ami kiel amas Dio“ - Interparoloj kun la frua eklezio. Anglalingve eldonita en 1987, litovlingve  en 2005. Fragmentoj el la libro „Dorotheos of Gaza: Discourses and Sayings.“

Disponigis Valdona Skujienė

al la indekso


 KIEL MI IĜIS „BELASPEKTULO“

Ĉefdoktoro de iu psikiatria kliniko postulis de mi esploron kaj starigon de terapio de unu el liaj pacientoj. Kiam mi venis en la sekcion, deĵoris tie tute „novbakita“ flegistino, dume sensperta, tuj post abiturienta ekzameno.

Laǔ prezentita dokumentaro (anamneso) mi konstatis, ke temas pri maljuna instruistino, ege konfuzita, maltrankvila, malorientiĝinta, ofte fuĝinta el la faksekcio kaj malsanulejo.

„Temas pri modelaj simptomoj de grava demenco,“ mi voĉe meditis antaǔ la juna flegistino, kiu akompanis min al la lito de malsana maljunulino kaj atenteme observis mian esploradon. Mi unue prezentis min kaj plu mi donis kutimajn demandojn de psikiatroj.

„Do, kie vi nun kuŝas?“ mi demandis.
„En lernejo,“ respondis post momento de hezito maljuna sinjorino instruistino.
„Ĉu vere, – tie eble ne,“ kontraǔdiris mi, „ĉirkaǔrigardu, antaǔ vi estas litoj, en ili kuŝas pacientoj. Nu, do kie vi estas?“

La maljunulino ĉirkaǔrigardis kaj respondis: „En lernejo!“

„Jes, en lernejo vi instruis dum la tuta vivo, sed hodiaǔ vi estas tute aliloke. Rigardu do min, mi havas blankan ĉemizon, blankan mantelon, blankan pantalonon, blankajn ŝuojn. Kio mi do estas?“

La pacientino trarigardis min de kapo ĝis la ŝuoj kaj diris: „Belaspektulo.“

Ĉeestanta juna flegistino nur kapjesis kaj lakone diris:„Vere, ŝi havas gravan demencon.“

Kaj ŝi pravis. Se nun iu virino dirus pri mi, ke mi estas belaspektulo, do nur pro ŝia progresanta Alzheimer-malsano.

El rememoroj de D-ro Max Kašparů esperantigis Pavel Nechvíle. Por Dio Benu disponigis la aŭtoro.

al la indekso


 Doc. ThDr. MUDr. Mgr. Jaroslav Maxmilián Kašparů, PhD

Li naskiĝis en Žirovnice en Bohemia-Moravia Montetaro. Post abiturienta ekzameno li finis studadon de stomatologio en Medicinista Fakultato de Universitato de Karolo en Prago, ĝeneralan medicinon en Medicinista fakultato de Komenio en Bratislava, pedagogion kaj etikon en České Budějovice kaj katolikan teologion en Teologia Instituto de Cirilometodia Teologia Fakultato en Badín.

Dum studado en praga kuracista fakultato li konvertas al katolika kredo kaj en la jaro 1984 li sekrete eniras Sekularan Ordenon de Premonstratoj en Želiv, akceptante la ordenan nomon Maxmilián. En 1990 li iĝis konstanta diakono. En la jaro 1997 li fondis privatan centrejon Norbertinum en Pelhřimov, kie li praktikas psikiatrian fakon. En la jaro 2007 li iĝis docento de pastorala teologio. Li estas aŭtoro de multaj artikoloj, libroj kaj agadas en radio- kaj televid-elsendoj. Liaj hobioj estas, krom Esperanto, ankaŭ teatraj roloj. Li estas edziĝinta, patro de du filinoj.

Ni esperas pli ofte renkontiĝadi kun nia IKUE-frato Max, legante liajn artikolojn sur la paĝoj de nia revuo Dio Benu.

al la indekso


 ESPERO LAŬ LA ENCIKLIKO DE LA PAPO BENEDIKTO LA DEKSESA

Prelego de pastro Roman Forycki okazinta la 21-an de julio kadre de la 19-a Ekumena E-Kongreso en Vroclavo, Pollando

1.       La grava tasko de la ekumena kongreso

Partoprenante la 19-an Ekumenan Esperanto-Kongreson ni havas laŭvican ŝancon interŝanĝi niajn pensojn kaj sentojn rilate al nia kristana vivo. Sendube al ĝiaj fundamentoj, krom fido kaj amo apartenas la espero. Estas fakto, ke niaj pensoj kaj sentoj pri tiuj kristanaj fundamentaj virtoj ne ĉiam estas samaj. Ili estadas malsamaj ne nur inter diversaj kristanaj konfesioj, sed ankaŭ inter la samaj konfesianoj.

Pro tio la interŝanĝo de iliaj propraj pensoj kaj sentoj estas tiel grava. Oni tiam povas ne nur korekti propran pensmanieron, sed antaŭ ĉio riĉigi ĝin.

2.       Profundigi kaj riĉigi i. a. la konon de la espero

Entreprenante la temon de la espero oni povas konsideri ĝin diversmaniere; oni povas paroli pri propraj, tre individuaj vidpunktoj, aŭ oni povas paroli pri la oficiala instruado tiuteme en propra konfesio, aŭ oni povas ankaŭ paroli pri la diversaj tute individualaj interpretoj de la Biblio. Memkompreneble la Biblio estas fundamento de la pensmaniero por ĉiuj kristanoj. Sed pri ĝi povas esti diversa instruado ne nur en diversaj, sed ankaŭ en la sama konfesio, ĉar la esperon oni povas esplori kaj konsideri el diversaj vidpunktoj.

3.       Ankaŭ koni la papan instruon pri la espero

Por ke la interpretoj de la Biblio ne estu tro subjektivaj, helpas la ekleziaj aŭtoritatuloj kaj la eklezia tradicio. Por la katolikoj al la plej grandaj aŭtoritatuloj apartenas la Papo. Pro tio lia instruo, precipe oficiala, pri la kompreno de la Biblio, estas por la katolikoj la plej grava. Ĝi ankaŭ havas precipan valoron en la interkonfesia dialogo. Pro tio ankaŭ la instruo de la Papo Benedikto la Deksesa pri la espero en lia encikliko „Spe salvi”, t. e. „Per espero savataj”, estas tiel grava kaj bezona.

4.       Konsciiĝi la kialojn de la eldono de la papa dokumento pri la espero

La Papo antaŭ ĉio rimarkas, ke la kristana espero travivas sian krizon ne nur en la mondo, sed ankaŭ en la Eklezio, kaj ke tiu ĉi krizo en la vivo de la kristanoj estas unu el ĉefaj kaŭzoj de la krizo de tiu ĉi espero en la mondo.

Li ankaŭ rimarkas, ke la krizo de la kristana espero montriĝis precipe en la unuaj jarcentoj de la moderna epoko, kaj ke unu el la ĉefaj kaŭzoj de tiu krizo, la komenco de la amasa foriro de la homoj for de la kristana espero estis Francisko Bacon. Li ekproponis al kristanoj novan esperon, kiu ne devis jam esti la espero de eterna vivo, sed la espero de la feliĉo kaj padizo sur la tero. Kaj por atingi tion oni ne bezonas kredi en Dio, sed sufiĉas tiucele profiti la sciencon kaj teknikon.

Kaj bedaŭrinde multaj homoj ekkredis al li, ke la perditan iam feliĉon en paradizo oni povas atingi pli rapide per la scienca kaj teknika regado de la homo sur la mondo, kaj ke tre rapide alvenos la tempo, kiam oni ne bezonos eĉ kuiri kaj nur gluti la tablojdojn ne bezononte labori.

Tiamaniere ekestis nova espero, kiu baziĝis ne sur la promesoj de Dio, sed sur la homa intelekto kaj ties libereco, kredante al ili senlime kaj malakceptante aliajn aŭtoritatojn, precipe moralajn kaj religiajn. Kaj kiel preskaŭ unika aŭtoritato restis la devizo: „Sapere aude”, t. e. „Kuraĝu scii”.

Rezulte de tiuj novaj dogmoj estis la agadoj, por kiel eble plej rapide ŝanĝi la mondon. Unu el ili estis la franca kaj poste la rusa revolucioj kaj la ekonomia kaj politika pensmanieroj kaj disvolvigo de la pensmaniero pri la paradizo, sed nur sur la tero kaj sen helpo de Dio.

La Papo rimarkas, ke ankaŭ nuntempo kolektas la fruktojn de tiu ĉi pensmaniero, montrante, ke tiel nomata nova espero estas tute iluzia kaj kontraŭa al evoluo de la homo.

5.       Montri al la mondo la veran vizaĝon de la espero

La Papo tamen ne nur rimarkas tion, kiel historian proceson de foriro de la kristanoj de la kristana espero. Li ankaŭ donas la konkretajn proponojn, kiamaniere sanigi la malsanon de la kristana vivo kaj eliri el tiu iluzia espero, kiun donas la mondo.

La unika vojo al tio estas reveni al vere kristana espero, al espero, kiu ne trompas la homon, sed gvidas lin al la vera celo de lia vivo, al kiu li estas vokita. Oni devas nepre foriri de la espero, kiu limiĝas al tiu ĝistempa mondo. Oni devas ŝanĝi la pensmanieron, niajn parolojn kaj agojn tiel, ke ili atestu pri la ekzisto de Dio kaj de la eterna vivo. Oni devas montri al la mondo alian vizaĝon de la espero.

6.       Forigi la kialojn de la malvera kaj malkristana espero el la vivo de la kristanoj kaj zorgi pri la espero por ĉiuj

La Papo Benedikto proponas al ni ankaŭ ekvidi, agnoski kaj forigi la kialojn de la malforteco kaj malkristaneco de nia espero kaj montras, ke unu el tiuj kialoj estas ĝia individualismo kaj egoismo. Kaj tiu individualismo kaj egoismo de nia espero montriĝas precipe tiam, kiam ni penas esperi sole, ne atentante la proksimulon kaj lian esperon. La kristano, laŭ la Papo, ne rajtas vere esperi nur por si mem, sed li devas ankaŭ zorgi pri la espero de la proksimulo tiel, ke li ankaŭ havu la esperon de la eterna vivo, ĉar la zorgo nur pri propra espero estas kontraŭstara al la kristana amo de Dio kaj de proksimulo.

La Papo forte substrekas, ke la kristanoj ofte estis forgesantaj pri tio, ne nur en pasintaj jarcentoj, sed ankaŭ en tempoj al ni pli proksimaj kaj ankaŭ faras tion nuntempe. Eĉ, memorante pri la propra eterna vivo, ili forgesas pri la samo por siaj proksimuloj. Ili forgesas, ke esperi kristane ĝuste signifas esperi atingon de la eterna feliĉo ne nur kun Dio, sed ankaŭ kun niaj proksimuloj.

Ĝuste pro tio la individualisma espero estas unu el la plej grandaj minacoj de nia kristana espero, ĉar sen la amo ĝi ne estas kristana. Laŭ la Papo ĝi estas ankaŭ unu el la ĉefaj kialoj de la kritiko kontraŭ la kristanoj, ĉar en la Eklezio oni ne ĉiam konsideris la savon kiel la komunuman realaĵon, kiun anoncas la letero al Hebreoj.

Jam en la unuaj jarcentoj de la Eklezio, kiel ni vidis, oni klare kaj forte substrekadis, ke la individualisma espero estas fonto de la dividoj en la Eklezio kaj pro tio ĝi estas eĉ peko kaj ties frukto estis ankaŭ la konstruado kvazaŭ de la nova turo de Babel.

7.       Konsciiĝi, ke ne nur la kristanoj, sed ankaŭ la mondo bezonas nepre la kristane komunuman esperon

Pro tio oni devas nepre revenigi la komunuman karakteron de la espero en la vivon de la kristanoj. Pri tio parolis jam s-ta Aŭgusteno meditante pri la esenco de la homa feliĉo. Li starigis tiam la demandon, ĉu la homo povas esti feliĉa sola. Kaj trovinte la respondon en la Psalmo 144, kiu anoncas, ke „feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Sinjoro”, li konkludas, ke „por esti feliĉa oni devas esti kun aliaj”. Liaopinie la homo ne povas esti feliĉa ne feliĉigante la proksimulojn kaj ne kreante nek disvastigante la komunumojn de vere esperantaj homoj. Jam la espero de la atingota feliĉo estas feliĉiga kaj tiu, kiu donas ĝin, feliĉigas.

8.       La sperto de la jarcentoj

La bezonon de la komunuma espero ege sentis kaj travivadis Moseo kaj Apostolo Paŭlo. En la 19-a jarcento same travivadis ĝin sankta Vincento Pallotti kaj en la tempo de dua Vatikana Koncilio travivadis tiun ĉi problemon la granda koncilia teologo Henri de Lubac (1896-1991). En sia verko ”Catholicisme. Aspects socials du dogme” (Katolikismo. La sociaj aspektoj de la dogmo) li skribis i.a.: „Ĉu mi trovis la ĝojon? Ne – respondas li tuj - mi trovis nur mian ĝojon. Kaj tio estas io tute alia. Ĉu la ĝojo povas esti individualisma? Ĉu estas vera ĝojo nur pri la propra savo, kiu ne kontraŭdiru al la kristana espero?” Laŭ de Lubac la espero de la eterna vivo ne estas la espero nur pri la propra savo, ĉar la mesaĝo de Jesuo Kristo estas adresata ne nur al la individuaj personoj, sed ankaŭ al tutaj societoj kaj eĉ al la tuta homaro. Jesuo volas esti la espero por la tuta mondo. Li venis en la mondon por savi ĉiujn homojn kaj tion ege substrekas i. a. s-ta apostolo Petro. Ĝuste pro tio Jesuo ankaŭ fondis la Eklezion.

9.       La plej grava tasko de la kristanoj kaj precipe de la kristanaj esperantistoj

Pro tio al la plej gravaj taskoj de la kristanoj apartenas krei la komunumojn de la homoj havantaj la saman esperon – la esperon de la eterna vivo. Kaj kiel kristanoj ni estas respondecaj pri tio kaj des pli kiel kristanaj esperantistoj. Pri la komunumoj en la Eklezio kaj pri la komunumoj de la Eklezio kun la mondo. Kaj finfine pri la plej granda ne nur tutmonda komunumo, sed ankaŭ pri la ankoraŭ pli granda komunumo de la savataj kaj plene feliĉaj ĉielanoj.

En tiu ĉi senco Esperanto realigas ne nur la surterajn celojn, sed ankaŭ la celon, kiu estas la eterna vivo ne nur por unuopaj homoj, sed ankaŭ por ĉiuj socioj kaj por tuta homaro. E-movado faras tion estante la komuna lingvo kaj spirita ligilo. Kaj tiamaniere ĝi realigas ne nur la volon de la homoj, sed ankaŭ la grandan atendaĵon de Dio pri la interfratiĝo kaj de savo de ĉiuj homoj sendepende de ilia raso, religio, sekso, nacio kaj de aliaj diferencoj, kiuj ne kontraŭstaras al tiu celo. Esperanto do montras sian altvaloron kiel la ilo, kiu rapidigas la proceson de la surtera kaj ĉiela unuiĝo de la homoj kaj vere esperantigas ilian ĝistempan vivon.

10.    La perspektivo de nia agado

Se mi rajtas ion proponi, mi proponas iri pli kuraĝe al nia kristana kaj esperantista celo anoncante nian vere esperigan esperon t. e. kristanan esperon. Ni diru al nekristanoj, ke ili bezonas tian esperon, kiun donas al ni Jesuo Kristo. Ni helpu al tiuj, kiuj havas malfacilaĵojn kun tia espero. Ni kreu la komunumojn, en kiuj ni povas oferi nian pretecon, por helpi al aliuloj en iliaj unuigaj kaj ekumenaj laboroj. Ni parolu kaj skribu pri niaj personaj kaj komunumaj spertoj, ĉar en multaj niaj iniciatoj en la kampo de E-movado ni estas veraj pioniroj. Eble tiuj ĉi spertoj estos utilaj al la aliaj homoj, eble nia ekumena agado en iuj niaj iniciatoj povas esti modelo ankaŭ por neesperantistoj kaj eĉ por nekredantoj, por agi pli socie kaj pli fervore. Konsiderindaj estas ankaŭ la manieroj de la plibonigo de niaj reciprokaj rilatoj, por esti pli ekumenaj kaj pli malfermitaj por la diferencoj, kiuj ne detruas la proceson de la homa unuiĝo.

Kaj ni faru ĉion por tio, ke finfine plenumiĝu nia espero pri la tempo antaŭdirita de Jesuo Kristo, kiam ekestos unu ŝafaro kaj unu paŝtisto. Sed ni devas memori, ke tio ekestos nur tiam, kiam nia espero estiĝos komunuma. Tio estas la kondiĉo, kiu estas plenumenda, por ke plenumiĝu la promesoj de Kristo!

al la indekso


  LASTA MATENA PREĜO DE LA 19-A EKUMENA E-KONGRESO

En la ĉiutaga programo havis firman lokon matena preĝo, tagmeza preĝo kaj vespera preĝo. Sabate, la 25-an de julio estis la adiaŭa tago kaj la matena preĝo estis la lasta. Transprenis ĝin Jacques Tuinder el Nederlando kaj Siegfried Krüger el Germanio.

1.  ADORU 120, Li vekas min matene ...
2.  Psalmo 100, La dankpsalmo
3.  Matena preĝo kun aldonitaj dankstrofoj
4.  ADORU 120 5, La matena beno de Martin Luther
5.  Pensoj pri beno
6.  ADORU 907, Dio benu vin ...

Sekvas la aldonitaj dankstrofoj:
► Bona Dio, mi dankas al Vi, ke Vi vokis min al ĉi tiuurbo, kie ni tutan semajnon kolektiĝis sub la sankta signo de l’espero.
► Bona Dio, mi dankas al Vi, ke Vi helpis al nia tre diligenta loka kongresa komitato regadi nin per programo riĉa, varia, kultura kaj sekve ĉiel kontentiga. Mi dankas ankaŭ pro la belege eldonita kongresa libro.
► Bona Dio, mi dankas al Vi, ke dum ĉi tiu semajno ni aŭdis pri veraj viaj atestantoj. Pri patrino Teresa, pri Albert Schweitzer, Dietrich Bonhoeffer, Sankta Francisko,  Adolf Burkhardt, Henriko Paruzel kaj aliaj.
► Bona Dio, mi dankas al Vi, ke ni povis loĝi ĉi tie sub gastama tegmento, kie tiom da bonaj homoj elstare zorgis pri ni.
► Bona Dio, mi dankas al Vi, ke tiom ofte ni povis  komune preĝi en tiom da divers-konfesiaj preĝejoj de la urbo.
► Bona Dio, mi dankas al Vi, ke ni renkontiĝis kun multaj gefratoj, kun kiuj ni dialogis, diskutis, ridis kaj certe ankaŭ ploris.
► Bona Dio, mi dankas al Vi pro la bona vetero kaj ke de tempo  al tempo Vi permesis al la ĉielo modere plori ĝojolarmojn. Ni dankas ankaŭ pro la sukcesa tuttaga ekskurso.
► Bona Dio, mi dankas al Vi, ke ni ekumene kongresis en unu domo, sed ni forte bedaŭras, ke Vi ne sukcesis dividitajn Viajn gefilojn amatajn kolekti ĉirkaŭ unu nedividita tablo, al kiu Vi kiel gastiganto ŝategis nin ĉiujn inviti.

Pardonu al ni, ke ni tiom malobeas al Via plej profunda kordeziro, ke ni estu unu, kiel Vi estas unu kun Via Filo, kaj Via Filo kun Vi.

Donu al ni esperon fari pliajn paŝojn al unueco en la apuda estonteco.

al la indekso


 VROCLAVA „OSTRÓW TUMSKI”

 (Loko de la 19-a Ekumena E-Kongreso 2009)

Kial la memoro mia
tiel ofte revenadas
al la katedrala vojo
ombrumigita pere de la verda
procesio de la arboj
meze de la paŝtelaj fasadoj
de domoj kaj antikvaj sanktejoj
gvidantaj al la portalo
de Tumska Katedralo?

Hodiaŭ mi ankoraŭ ne scipovas
kaj mi ne deziras forgesi
la sunajn interplektitajn
de la pluva vetero
la juliajn tagojn –
neforgeseblajn rememorojn ...
La vroclavajn stratojn, stratetojn,
la sanktejojn denove revivigitajn
al la vivo, multnombrajn,
sur Odra pontojn
ekmeditantajn kune kun mi
super la spegulo de la rivero
fidela al la Urbo.
La retrovitajn post jaroj
amikojn esperantistojn.

Ĉe la piedoj de la gotika preĝejo
de Sankta Kruco
la baroka Johano Nepomuceno
kun la kruco en la mano
de supre benis
ĉiutage
niajn Esperantajn padojn
gvidantajn al la multnombraj
vroclavaj ĉefaj vojoj...

Per la strofoj de la sopiro el malproksimo
mi revenas al la suprenflugantaj
katedralaj turoj
de Sankta Johano Baptisto
per la suno pentritaj
kaj la vespera ilumino
ne nur de la steloj montrinta
la lastan celon de la homo - ĉielon.

En la ne granda malproksimo
nia ruĝe-malhela “haveno”:
Alta Porpastra Seminario
ĉiutage aŭskultanta
la lingvon de la amikeco kaj espero -
ESPERANTON.

Verkis: Leszek Henryk Łęgowski, 2009
Esperantigis Bogusław Sobol, 2009

 al la indekso


 „NEW AGE“ ESTAS SATANA VERKO

Meksika Ĉefepiskopo Kardinalo Norberto Rivera Carrera indikis la idean enhavon de New Age (nova epoko) kiel satanan. La Eklezio devas kondamni ĉion, kio estas kontraŭ Dio, kiel sorĉarto, okultismo, magio, esotero, horoskopoj, kartaŭguro kaj framasonismo. Li tion proklamis en internacia konferenco pri ekzorcismo (31.8.-2.9.2004) en Mexico City. Inter 500 partoprenantoj estis ankaŭ Sac. Gabriel Amorth, konata roma ekzorcisto kaj fondinto de Internacia Asocio de Ekzorcistoj.

La Eklezio nun troviĝas en decidiga fazo. Ni devas uzi Dian vorton kaj fortimige publikigi ĉion, kio ne estas de Dio. Ankoraŭ pli malbona estas, ke en multaj urboj de la mondo okazadas satanismaj ritualoj. New Age kaj la satanaj verkoj klopodas enkapigi al la homoj falsajn pensadojn kaj falsan bildon pri Dio. Ne estas heroldata kredo je unu persona Dio, sed oni sugestas al la homoj, ke „ni mem estas dio“. La homoj solvas siajn problemojn per supraĵa maniero sen rilato al la persona Dio. Sed nia centro devas esti Kristo, kiu venkis per sia morto kaj resurekto kontraŭ satano.

al la indekso


 ALPAROLO OKAZE DE BENO KAJ ASPERGO DE LA
MEMORŜTONO VATIKANO 2

 omaĝe al la papo Johano Paŭlo la Dua en Malbork la 3-an de aŭgusto 2009

Estimataj partoprenantoj de la inaŭguro de Esperanto-memorŝtono omaĝe al la papo Johano Paŭlo la Dua! Karaj fratoj kaj fratinoj en Kristo!

Antaŭ ĉio mi salutas vin kore kaj dankas pro via alveno kaj ĉeesto en hodiaŭa ceremonio honoriganta la neforgeseblan papon Johanon Paŭlon la Duan.

Precipe mi dankas kaj gratulas al tiuj, kiuj iniciatis la aranĝon kaj inaŭguron de tiu ĉi ceremonio.

La papo Johano Paŭlo la Dua vere meritas ankaŭ tian memoron, ĉar krom liaj grandaj verkoj li precipe kontribuis al la altigo de la signifo de internacia lingvo Esperanto. Li ja enkondukis tiun ĉi lingvon en la liturgion de la  Katolika Eklezio. Li ankaŭ, kiel unua papo uzis la idiomon „kvazaŭ novan latinon” en sia oficiala komunikado kaj faris tion ne nur kun Dia Popolo okaze de kutimaj plurnaciaj asembleoj, ekz. en la jaro 1991, sed ankaŭ en siaj alparoloj al la tuta homaro okaze de la paskaj kaj kristnaskaj mesaĝoj, konataj latinlingve kiel la mesaĝoj Urbi et Orbi.

La vere mejla ŝtono en la historio de Esperanto estis certe lia aprobo de la Esperanta Meslibro. Estas rimarkinde, ke li faris tion, kiel atestas la ĝenerala sekretario de IKUE Carlo Sarandrea, malgraŭ la deklarita malkonsento de Vatikana Kurio. Laŭ la menciita sekretario jam pro tiel kuraĝa kaj profeta decido la papo Johano Paŭlo la Dua meritas la saman honoron kaj estimon, kiel iam (ĉirkaŭ 868-a jaro) la papo Hadriano la Dua, kiu kuraĝe  aprobis la slavan lingvon de la sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodio, kio tiamatempe estis vera skandalo.

Pro tio, konsciaj pri tio ni hodiaŭ alpaŝas al beno kaj aspergo de la E-memorŝtono omaĝe al la Servanto de Dio la papo Johano la Dua.

Celebranto: En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Spirito Sankta.
Ĉiuj: Amen.
Cel.: La Sinjoro estu kun vi.
Ĉiuj: Kaj kun via spirito.
Cel.: Ni preĝu: Sinjoro Dio ĉiopova, degnu beni tiun ĉi ŝtonon oferitan de la esperantistaro omaĝe al via Servanto la papo Johano Paŭlo la Dua kaj faru, ke la homoj ne nur admiru lin, sed ankaŭ aŭskultu lian voĉon kaj imitu liajn agojn, kaj ke ili tiamaniere estu pli feliĉaj mem kaj portu pli da feliĉo al ĉiuj homoj kaj popoloj. Per Kristo nia Sinjoro.
Ĉiuj: Amen.

(Poste sekvis la aspergo per la sanktigita akvo.)

Sac. Roman Forycki

al la indekso


 LA ĈIELO KAJ LA INFERO NENIAM FINIĜOS

Prediko de sankta paroĥestro de Ars Jean Maria Vianney

Miaj infanoj, kiel tio estas malĝoja! Tri kvaronoj de la kristanaro zorgas nur pri kontentigo de la korp-bezonoj, kiu baldaŭ putriĝos en la tero, kaj tute ili ne pensas pri bezonoj de la animo, kiu dum la tuta eterno estos aŭ feliĉa aŭ malfeliĉa. Ili ne havas sanan racion kaj ne pripensas, ĝis ansera haŭto aperas pensante pri tio.

Jen, la homo, kiu zorgas nur pri la dumtempaj aferoj, sin pelas, por ilin akiri, kaŭzas dum tio multan rumoron, volas regi super ĉio kaj pensas, ke li estas iu. Se li povus, li dirus al la suno: „Cedu kaj permesu al mi, ke mi anstataŭ vi lumu sur la mondon!“  Venos la tempo, kiam el tiu arogemulo ne restos pli, ol amaseto da polvo, kiun la rivero forlavos en la maron. Rigardu, la infanoj, ofte mi pensas, ke ni similas al amasetoj da sablo, kiun la vento amasigas survoje, por ke ĝi ilin post momento dispolvigu. Ĉiu el ni havas en sia familio mortintojn kaj bone scias, pri kia polvo mi parolas.

Senpiuloj diras, ke sin savi estas malfacile. Kaj tamen estas nenio pli facila. Sufiĉas observi la Diajn kaj ekleziajn ordonojn, evitadi la sep ĉefajn pekojn, faradi bonon kaj ne fari malbonon, kaj tio estas ĉio.

Bonaj kristanoj, kiuj zorgas pri sia savo kaj atentas pri la kontentigo de la bezonoj de sia animo, estas ĉiam feliĉaj kaj kontentaj. Jam sur tiu ĉi mondo ili ĝojas pro la estonta feliĉo. Tiuj homoj poste estos feliĉaj dum la tuta eterno. Malbonaj kristanoj, kiuj eniros damnon, estas bedaŭrindaj: konstante ili plendas, estas malĝojaj kaj faras el si malfeliĉulojn. Kaj tiaj ili ankaŭ estos dum la tuta eterno. Do jen vi vidas, kia diferenco tio estas!

Antaŭeniri per ĝusta maniero signifas fari nur tion, kion oni povas oferi al Dio. Ja oni ne povas al li oferi trompojn, koleron, kalumniojn, malsobrecon, maljustecon, blasfemon, amuzojn kaj dancojn. Kaj ĉu ne estas ili la plej oftaj okupoj sur ĉi tiu mondo?

Sankta Francisko Salesa esprimas sin pri la dancamuzoj, ke ili estas kvazaŭ fungoj. Eĉ tiuj la plej belaj havas tute neniun nutrivan valoron. La patrinoj ofte diras, ke ili atentas pri siaj filinoj. Eble ili kapablas atenti iliajn vestaĵojn, sed tute ne iliajn korojn. Tiuj, kiuj en siaj hejmoj aranĝas dancadon, sin ŝarĝas antaŭ Dio per granda res

pondeco. Ili surprenas ĉiun respondecon por la  malbono, kiu dum tiuj amuzoj naskiĝas: por ĉiuj malbonaj pensoj, klaĉoj, ĵaluzo, volupto, malamo kaj venĝo. Simile tiuj, kiuj skribas, pentras aŭ pretigas la objektojn kun malbona intenco, antaŭ Dio respondos ĉiun malbonon, kiun tio al la homoj kaŭzos, kaj do tiel longe, kiel longe tiuj verkoj ekzistos. La ansera haŭto aperas pensante pri tio.

Vidu, la infanoj, estas necese pensi antaŭ ĉio pri sia animo, kiun oni devas savi, pri la eterneco, kiu nin ĉiujn atendas. Tiu ĉi mondo kun ĉiu sia riĉeco, agrablaĵoj kaj honorigoj malaperos, sed la ĉielo kaj la infero neniam malaperos. Memoru pri tio!

Ne ĉiuj sanktuloj bone komencis, sed ĉiuj bone finis. Ankaŭ ni nian vivon ne komencis bone, ni do zorgu, ke ni bone ĝin finigu kaj aligu nin al la sanktuloj en la ĉielo.

(El Miłujcie się 3/2009, tr. -mš-)

al la indekso


 DENOVE ŜI ESTAS ĈI TIE

Pastro Sineux rakontis en la spirita renoviĝo en la 29-a de julio 1964 tiun ĉi eventon.

Protestanta pastoro en Skotlando havis en sia paroĥo kelkajn katolikajn familiojn devene el Irlando. Tio lin tre incitadis kaj kiel pasia protestanto li strebis tiujn familiojn alkonduki al protestantismo. Li turnis sin tiucele precipe al la infanoj.

Iun tagon li survoje renkontis malgrandan okjaran knabinon el la katolika familio. Amikece li alparolis ŝin kaj petis, ke ŝi preĝu iun preĝon. Li promesis al ŝi por tio kelkajn monerojn, se ŝi ĝuste preĝos. Je granda kontento de la pastoro la knabino tuj komencis preĝi “Patro nia”. Poste li petis ŝin preĝi ankoraŭ pluan preĝon. La knabino do daŭrigis per preĝo “Saluton Maria”. La pastoro tuj ĉesigis la preĝon dirante: „Tio ne estas la preĝo. Ni ne povas preĝi al la virino, sed nur al Dio.“

Post embaras-momento la knabino komencis preĝi “Mi kredas je Dio” kaj la pastoro tuj ŝin kuraĝigis. Sed kiam ŝi progresis al la vortoj: „naskita el Maria la Virgulino“, la knabino haltis kaj ekĝemis: „Ĉi tie Ŝi estas denove. Kion mi faru kun tio?“ Kiel pli poste la pastoro diris, li estis pro tio tre deprimita. Li donis al la infano du monerojn, adiaŭis ŝin kaj skuiĝinta hastis hejmen.

Ĉi tie Ŝi estas denove, tiu Virgulino Maria, pri kiu li en Kredsimbolo tiel ofte preĝis, sen pensante pri tio. Kaj Ŝi troviĝas en la centro de la kristana kredo! Kaj tio estis komenco de liaj longaj pripensoj, kiuj finfine rezultis en tio, ke li konvertis al la katolika eklezio. Kiel la katolika pastro li ofte rakontis tiun ĉi sian travivaĵon, kiu ŝanĝis lian opinion.

(Laŭ Recueil Marial 25/1991)

al la indekso


 LA ETERNA INTERLIGO KUN MARIA

Ho, Maria, vi estas templo de la Plejsankta Triunuo, kiel fajrujo de la Dia fajro kaj la Patrino de la mizerikordo vi portadis en la sino frukton de la vivo, kaj tiel vi savis la homan generacion, ĉar per via korpo nin Kristo redemptis. Jes, Kristo nin redemptis pere de sia suferado, pere de doloroj de via animo kaj via korpo. Maria, paca oceano, Maria, fonto de la paco! Maria, vazo de la humileco, en kiu ekbrilis lumo de la vera sciado, kiu altigis vin mem, vi ravis la ĉielan Patron kaj Li en vi flamigis sian flamon, Li enfermis vin en la limojn de sia senlima amo kaj pere de tiu ilumino, pere de ardo de via mizerikordo, tiu flamo de via humilo, vi venkis kaj igis Lin, ke Li descendu en vin. Via ligano krome estis lia senlima boneco al la homoj.

Ho, Maria, ĉionpotenca Dio frapis vian pordon, kaj se vi per via volo ne malfermus al Li, Li ne povus akcepti la homan naturecon. Mia animo, vi devas esti tute emociita per tio, ke Dio kun Maria ligis pakton kaj kontrakton. Nun vi devas kompreni, ke Tiu, kiu vin kreis sen via klopodo, ne povas vin sen via klopodo savi, ĉar Li turnas sin ankaŭ al la volo de Maria kaj atendas ŝian konsenton.

Ho, Maria, estu benata inter la virinoj dum ĉiuj jarcentoj, ĉar vi donis al ni vian estecon. Pere de vi tiel la dieco ligis sin kun nia homeco kaj tiel en ĝin enkorpiĝis, ke nenio ĝin povas de ni disigi, nek la morto, nek nia maldankemo. Ĉar tiel kiel la dieco ankaŭ en la tombo restis kunigita kun la korpo kaj Jesuo Kristo kun la animo en vestiblo de la paradizo, kaj poste seninterrompe kun lia animo kaj lia korpo plu ligita post lia resurekto, - tiel nia interligo kun Li neniam estis interrompita kaj poreterne jam ne estos nuligita.

al la indekso


 VENU KONSOLANTO – LA SANKTA SPIRITO!

En tristec´ kaj malespero
venu unika Konsolanto
bonan konsilon portanto!
Descendu, ho Sankta Spirito,
amata, bonega amiko!
Spirito de l´ Grac´ kaj Vero
estu nia ĝoj´ kaj espero!
Vi - gasto tre atendata,
Vi estas juvelo plej amata.

Ho, viaj gracofontanoj
atingu la korprofundojn
kaj viaj gracobalzamoj
cikatrigu, sanigu la korvundojn!

Kio estas nesankta,
kio estas malpura,
ho, fariĝu ĉasta,
bela kaj lazura!
Ĉion perditan, devojiĝantan,
ho Spirito Sankta,
konduku al vojoj helaj –
al vojoj rektaj, puraj
kaj al vojoj belaj!
 

Varmigu ĉion fridan,
varmetan kaj tepidan!

Verŝu akvon vivantan
sur ĉion, kio estas mortinta!
Uzu potencon sanktan –
vivigu ĉion velkintan!

Al tiuj, kiuj semas la Veron,
donu kuraĝon, saĝecon!
Donu al ili esperon
pri l´ sukcesa, bela estonteco!

Gvidu al la vivo plena –
enhavriĉa - sanktigita!
Al ĝoj´ kaj feliĉo vera –
en Di´ Sinjoro radikintaj!

Pere de l´ Gracoradioj,
samtempe de l´ Saĝecobriloj
okazu spirita renaskiĝo
de l´ pola nacio
kaj la transformiĝo
de l´ kara Patrio!

Zofia Kamieniecka

al la indekso


 SINJORO, MI NE ESTAS INDA

Konsento de la kredo kun la Eklezio kaj ĝia instruo estas unu el la kondiĉoj por akcepto de Eŭkaristio. Ne estas eble akcepti Korpon de Kristo, sed rifuzadi lian instruon. En tio rezultas la principo, ke la kristanoj, ĉe kiuj ne ekzistas plena kuneco kun la katolika eklezio, ne povas akcepti la sanktan komunion. La esceptoj estas strikte difinitaj, ekzemple en danĝero de la morto. Kiu akceptas la sanktan komunion, ne akceptas en la sakramento nur Kriston, sed unuecigas sin en la plej alte ebla mezuro kun la Eklezio, la mistika korpo de Kristo. La sankta komunio ekster la Eklezio estas nek ebla eĉ ne savodona.

Se la Eklezio rifuzas la tiel nomatan „interkomunion“, ĝi tion faras pro respekto rilate al la kristanoj de aliaj konfesioj. Se la evangeliano estus invitita en katolika sankta meso al la tablo de la Sinjoro, tio signifus, ke li estas kun ĝi en plena kuneco, do ke li estas katoliko. Sed tion la evangeliana kristano certe ne volas. Antaŭe estas necesa konsento kun la kredo de la katolika eklezio, tio signifas li devas esti al ĝi anigita kaj poste sekvas plenigo de la kuneco en la sankta komunio.

(Fragmento el artikolo de Christof Heider)

al la indekso


 KVĚTNOVÉ SETKÁNÍ PŘÍŠTÍHO ROKU BUDE V ŽIROVNICI
VENONTJARA MAJA RENKONTIĜO OKAZOS EN ŽIROVNICE

Ve víkendových dnech od 7. do 9. května 2010 organizuje naše IKUE-sekce další tradiční setkání a to v městečku Žirovnici.

Žirovnice je malé město s třemi tisíci obyvateli, ležící v půvabné zvlněné krajině Českomoravské vrchoviny poblíž Pelhřimova. Je známé zejména perleťářskou tradicí výroby knoflíků. Vévodí mu hrad založený ve 2. pol. 13. stol. na skalnatém ostrohu chráněném rybníkem. Gotický hrad byl rozšířen koncem 15. stol., v 16. a 17. stol. byl upraven na renesanční zámek. V hradní kapli jsou vzácné fresky z r. 1490. Celý zámek vyhořel v roce 1963, načež se prováděla dlouhodobá jeho postupná rekonstrukce, která skončila až v r. 1992. Nyní je v zámku muzejní expozice.

Další významnou budovou je novogotický trojlodní farní kostel sv. Filipa a Jakuba z let 1868-72, postavený na místě staršího kostela. Fara, kde bude naše setkání, byla v 90. letech minulého století zrekonstruována tak, aby se zde mohla konat různá křesťanská setkání, exercicie apod.

Žirovnice leží při železniční trati Jihlava - Jindřichův Hradec. V železniční stanici Počátky-Žirovnice zastavují i rychlíky. Další informace, týkající se tohoto setkání včetně přihlášky, budou uvedeny v příštím čísle DB (v únoru 2010).

Očekáváme, že tato akce bude opět příjemným pokračováním tradičních setkání nejen našich, ale i zahraničních katolických esperantistů. Už nyní zveme všechny na  toto setkání a načerpání nových duchovních sil.

Na Vaši účast a milé setkání s Vámi se těší výbor naší IKUE-sekce a také bratr Dr. Max Kašparů, který provádí jáhenskou službu právě v Žirovnici.

 

En la tagoj de la 7-a ĝis la 9-a de majo 2010 aranĝos la Ĉeĥa IKUE-Sekcio pluan tradician renkontiĝon en urbeto Žirovnice.

Žirovnice estas malgranda urbo kun tri mil loĝantoj, situanta en ĉarma ondumanta regiono de Bohemia-Moravia Montetaro proksime de la urbo Pelhřimov. Ĝi estas konata precipe per perlamota tradicio de buton-produktado. Dominantas al ĝi kastelo fondita en la dua duono de la 13-a jc. sur roka montelstaraĵo ŝirmata per fiŝlageto. La gotika kastelo estis ampleksigita fine de la 15-a jc., en la 16-a kaj 17-a jc. ĝi estis rekonstruita je renesanca kastelo. En la kastela kapelo estas altvaloraj freskoj el la jaro 1490. La tuta kastelo elbrulis en la jaro 1963, post tio sekvis ĝia longjara iom-post-ioma rekonstruado, kiu estis finita en la jaro 1992. Nuntempe en la kastelo estas muzea ekspozicio.

Plua grava konstruaĵo estas novgotika trinava paroĥa preĝejo de s-taj Filip kaj Jakobo el la jaroj 1868-72, konstruita surloke de malnova preĝejo. Paroĥejo, kie okazos nia renkontiĝo, estis en la 90-aj jaroj de la pasinta jc. rekonstruita tiel, ke en ĝi povu okazadi diversaj kristanaj renkontiĝoj ktp.

Žirovnice situas ĉe fervojlinio Jihlava – Jindřichův Hradec. En fervojstacio Počátky-Žirovnice haltas ankaŭ rapidtrajnoj. Pluaj informoj, rilatantaj tiun ĉi renkontiĝon inkluzive de la aliĝilo, aperos en venonta n-ro de DB (februare 2010).

Ni esperas, ke tiu ĉi aranĝo fariĝos denove agrabla daŭrigo de la tradiciaj renkontiĝoj ne nur de la ĉeĥaj, sed ankaŭ de la eksterlandaj katolikaj esperantistoj. Jam nun ni invitas ĉiujn partopreni tiun ĉi renkontiĝon,  por ĉerpi novajn spiritajn refortigojn.

Je via partopreno kaj renkontiĝo kun vi ĝojas komitato de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj ankaŭ nia frato D-ro Max Kašparů, plenumanta la diakonan servon ĝuste en Žirovnice.

al la indekso


 KIEL FRANCA REĜO

En aŭgusto 1931, kiam estis fratulino Lucia en saneca restadejo en Rianjo, la malgranda urbeto proksime de Ponteverde, plendis al ŝi Sinjoro Jesuo, ke ĝis nun ne estis realigita lia peto pri la konsekro de Rusio al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria: „Ili ne volis elaŭdi mian peton. Ili tion bedaŭros same kiel iam franca reĝo, sed estos jam malfrue. Rusio disvastigos siajn herezaĵojn en la tuta mondo kaj tio kaŭzos militojn kaj persekutadon de la Eklezio. Sankta Patro devos multe suferi.“

Kial ĉi tie estas aludo pri la franca reĝo? Ĉar, en la jaro 1689, kiam aperis Sinjoro Jesuo al sankta Maria Alacoque, Li eldiris ankaŭ insistan peton: „Sciigu al la plej aĝa filo de mia La Plejsankta Koro (temis pri la reĝo Ludoviko la 14-a), ke tiel, kiel li ricevis sian surteran naskiĝon pere de estimo kaj meritoj de mia sankta infaneco, tiel li ankaŭ atingos naskiĝon por la eterna vivo pere de konsekro al mia la plej honorinda Koro. Mia Koro volas regi en lia palaco, volas, ke Ĝi estu pentrita sur liaj standardoj kaj engravurita sur liaj armiloj, por ke ili venku kontraŭ ĉiuj malamikoj de la sankta Eklezio. Mia Patro volas utiligi servojn de la reĝo por realigo de la konstruo de la sanktejo, kie estos eksponita bildo de mia La Plejsankta Koro, kaj tie Ĝi akceptados honoresprimojn de la tuta Francio.“

Nia Sinjoro do promesis al Francio, „al sia la plej aĝa fratino“, sian potencan protekton helpe de tri aferoj: Li volis, por ke la bildo de lia Koro estu enĉizita sur la reĝajn armilojn kaj bildigita sur la standardoj, por ke estu al Li konstruita sanktejo kaj por ke la reĝo konsekru al la Dia Koro Francion. La reĝo Ludoviko nenion el tio realigis kaj precize post cent jaroj post tiu la 17-a julio 1689, kiam la peto de la Sinjoro Jesuo ne estis realigita, estis proklamita konstitucidona asembleo, kiu sangece forigis francan monarĥion kaj komencis terorreĝimon.

Minuto kun Maria

al la indekso


 63-a IKUE KONGRESO

 27-a de junio - 3-a de julio 2010 en Parizo, Francio

“Neniam profetaĵo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio (2 Pet 1,21). La katolika E-movado 100 jarojn poste: ĉu ni parolis laŭ Dio?”

Antaŭ 100 jaroj por la unua fojo niaj pioniroj kongresis en Parizo, por la starigo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Komenciĝis la mirinda atesto de asocio, kiu malgraŭ multaj malfacilaĵoj klopodis doni al la mondo la ateston de la katolikaj Esperantistoj.

Nepras “reveni al Parizo”, ne nur por omaĝi al niaj karaj pioniroj kaj inde soleni gravan datrevenon, sed ĉefe por halti momenton kaj revui, kiom eblas, ĉi tiun jarcenton da esperantista katolikeco, por poste restarti per nova elano.

Ni deziras halti, por turni la rigardon al ĉi tiu jarcento 1910-2010, por kompreni, ĉu nia movado estas tute en la plano de Dio koncerne la homaron.

Ni deziras halti, por “legi” nian unuan jarcenton, por fine respondi kun vero, espero kaj amo al la demando: Kien iras la katolika E-movado? Kiamaniere ĝi povas kontribui, por malfermi tiujn landlimojn, kiujn ni, la homoj, daŭre starigas inter ni, “por pasi el Babelo, el la enfermiĝo en ni mem al Pentekosto” (Benedikto la 16-a, 15.05.2005).

Ni kongresos ĉe la Sankta Koro de Jesuo, en la samnoma Baziliko en Montmartre. Partoprenoj en la eŭkaristiaj celebroj kaj en la adorantaj preĝadoj de tiu ĉi sankta pilgrimloko certe helpos nian serĉon kaj iradon.

Pri la kongresa urbo oni certe devas nek multon diri, nek multon skribi. La kongresejo, kiu samtempe estos loĝloko por plimulto da kongresanoj, troviĝas en la fama kvartalo Montmartre. La loko estas facile atingebla per urba transporto, ne grave ĉu oni atingas Parizon aviadile, trajne, buse. Por plifaciligi la alvenon, ĉiuj kongresanoj ricevos priskribon de la vojo kaj aliajn necesajn informojn (konsilojn, kiujn biletojn aĉeti k.s.).

La kongresa programo, kiu ĉi-momente estas nur skemo (kun ŝanĝeblecoj), estos aranĝita tiamaniere, ke en unu parto de la tago ariĝu la prelegoj kaj en la dua estu pilgrimado al iu urba celo. Pro tio, oni ne trovas en la programo apartan ekskurso-tagon.
 

PROVIZORA KONGRESA PROGRAMO

Dimanĉo, 27-a de junio: Alveno de kongresanoj ĝis la 17-a horo; akcepto kaj loĝigo; s. meso.
Lundo, 28-a de junio:
Inaŭguro de la kongreso, enkondukaj prelegoj, s. meso en la baziliko.
Mardo, 29-a de junio:
s. meso, prelegoj teme ligitaj al la kongresa temo, studgrupoj, komuna promenado tra la kvartalo Montmartre, vespera/nokta adorado.
Mekredo, 30-a de junio:
Ĝenerala kunveno de IKUE, pilgrimado al la kapelo de la Mirakla Medalo – s. meso, survoje vizito de la vidindaĵoj.
Ĵaŭdo, 1-a de julio:
Prelegoj, komuna iro al la katedralo (s. meso?), trarigardo de la katedralo kaj centro de la urbo, libera posttagmezo kaj vespero (oni mem prizorgas la vespermanĝon).
Vendredo, 2-a de julio:
s. meso, prelegoj, libera posttagmezo, vespera adiaŭa programo.
Sabato, 3-a de julio:
Dankmeso, fermo de la kongreso, foriro post la tagmanĝo.

 

 KONGRESA ALIĜKOTIZO (nerepagebla kaj netransdonebla!)

 

A

B

ĝis la 28-a de februaro

20 EUR

50 EUR

ekde la 1-a de marto

40 EUR

70 EUR

parta partopreno taga

  5 EUR

10 EUR

Apogkotizo: 50% de la kotizo valida post la 1-a de marto
(sen partopreno en la kongreso, sed kun ricevo de la kongresa dosiero).

Infanoj ĝis 8 jaroj aliĝas senpage.

Ne IKUE-anoj krompagas la aliĝkotizon 10 EUR pli por plena partopreno.

LOĜKOTIZO (por unu persono, por la tuta kongresa periodo:
5 plenaj pensionoj + 1 duonpensiono)

 

A

B

1-lita ĉambro (kun lavabo)

200 EUR

290 EUR

2-lita ĉambro (kun lavabo)

175 EUR

260 EUR

2-lita ĉambro (kun duŝo)

235 EUR

320 EUR


Por partoprenantoj, kiuj loĝos aliloke, nur manĝoj (po tago)

Tag- kaj vesper-manĝo 

23,50 EUR

Tagmanĝo

13,50 EUR

Vespermanĝo

11,00 EUR

 

PAGMANIERO

BANKO: Pere de la itala poŝt-banka konto:
IBAN: IT34 H076 0103 2000 0002 3290 000, BIC/SWIFT: BPPIITRRXXX
je nomo: UNIONE INTERNAZIONALE CATTOLICA ESPERANTISTA
adreso: Via di Porta Fabbrica 15, IT-00165 ROMA-RM ( Italia)

UEA:
    Konto “ikue-v” de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista - Romo, Italio
Oni ne FORGESU skribi la kialon de la pago.

Atentu:
1) Eŭropanoj de la landoj kies bankoj aliĝas al sistemo “SEPA” ne pagas komisiojn por alsendi la monon. Oni petu informojn ĉe sia banko.
2) Oni skribu precize la nomon: “Unione internazionale cattolica esperantista”. Oni ne uzu mallongigojn, nek la siglon IKUE, nek alian akronimon, por ne riski, ke la pago ne estu farita.

ĜENERALAJ INSTRUKCIOJ, bv. atente legi:
● La aliĝo validas post la ricevo kaj de la aliĝilo kaj de la aliĝkotizo. Ĉiuj aliĝintoj ricevos la konfirmon pri la aliĝo kaj informojn, kiel atingi la kongresejon.
● La mendo de la loĝado (kompleta) estos traktata nur post la alveno de la NEPRA antaŭpago de 20%.
● Pro limigitaj loĝkondiĉoj bv. kiel eble plej rapide sendi la mendilon kaj antaŭ-pagon.
● Post ricevo de la mendo la organizantoj tuj komunikos al vi, se de vi elektita kategorio jam estas plene okupita.
● Reston de la sumo oni povas pagi al la banka konto, aŭ surloke nur per kontanta mono, en eŭroj (ĉekoj kaj kreditkartoj surloke ne estos akcepteblaj).
● En kazo de ne alveno, NUR la antaŭpago por la loĝservoj estas transdonebla al alia persono kondiĉe, ke tiu regule aliĝis kaj pagis la aliĝkotizon.
● La antaŭpago por la loĝservo pro la nealveno estos redonita nur en la kazo, se oni sukcesos plenigi/anstataŭigi jam pli frue rezervitan lokon.
● De la redonita sumo pro organizaj kialoj oni forprenas 10 EUR.
● La prezoj de loĝigo inkluzivas 5 plenajn pensionojn kaj 1 duonpensionon (sen vespermanĝo) por unu persono.
● Plimulto el la ĉambroj estas ekipita per simpla lavabo (fluanta akvo) kaj kelkaj dulitaj ĉambroj per duŝejo. La banĉambroj kaj necesejoj estas komunaj suretaĝe.
● La aparte menciitaj kostoj de la tag- kaj vesper-manĝoj rilatas al tiuj kongresanoj, kiuj loĝos aliloke, ĉu private, ĉu en hotelo, kaj deziras ĉeesti la komuna(j)n manĝo(j)n. Tiuj, kiuj jam ĉe la aliĝo estas certaj, por kiuj tagoj ili deziras rezervi manĝojn, indiku tion. Kvankam eblus surloke (tagon pli frue) rezervi la unuopan manĝon, pro organizaj demandoj ni petas, ke oni maksimume ĝis la 1-a de junio komuniku deziron pri la manĝoj.
● Se vi interesiĝas pri la hotelaj loĝeblecoj en la proksimeco de la kongresejo, bv. tion kiel eble plej rapide komuniki al la organizantoj. Ni jam nun havas iujn informojn, kaj esperas baldaŭ havi pli konkretajn. Tamen vi kalkulu jam nun, ke en proksimeco ne eblas ricevi hotelliton malplikostan ol 60 eŭroj. Tiukaze vi estos aparte informita pri la pagkondiĉoj.

Kun la demandoj pri la kongresa programo, pagmaniero aŭ simile bv. vin turni al la adreso: Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio perrete: marija@catholic.org , fakse: +385 1 37 45 052

Aktualajn kongresajn informojn diponigas: www.ikue.org/kong2010

 

63-a IKUE KONGRESO

ALIĜILO KAJ MENDILO
 

 Sendu rete al: marija@catholic.org , fakse: +385 1 37 45 052 aŭ per ordinara poŝto al la adreso: Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio

                                  Ĉiu aliĝinto uzu apartan aliĝilon. La aliĝilon/mendilon bv. plenigi preslitere.

PERSONA(J) NOMO(J)                  
 

FAMILIA NOMO

ADRESO (strato, domnumero)

poŝtkodo, urbo, ŝtato
 

NASKIĜDATO
 

TELEFONO

RETADRESO
 

FAKSO

Vegetarano:   JES  ¨   NE ¨

Handikapito:   JES  ¨    NE  ¨
 

Mi planas alveni (dato, transportilo)
 

Mi planas forveturi (dato, transportilo)

Mi mendas servojn (metu ţ  )

1-lita ĉambro kun lavabo         ¨
2- lita ĉambro kun lavabo        
¨
2- lita ĉambro kun duŝejo        
¨

 

 

Mi loĝos aliloke, kaj mendas nur manĝojn
(metu
ţ  )

por la tuta kongresa periodo ¨
nur por:

 

27/6

28/6

29/6

30/6

1/7

2/7

3/7

TM

 

 

 

 

 

 

 

VM

 

 

 

 

 

 

 

Mi deziras dividi ĉambron kun
 

Mi havas apartan dieton
 

 Mi pagas:

Kongreskotizon                                                                              =  ____  EUR
Loĝservojn/antaŭpagon                                                                   =  ____  EUR
Libervola kontribuo al la Kongresa Kaso                                         =  ____  EU
R
SUME                                                                                            =  ____  EUR

Antaŭpagon de   ____  EUR mi ĝiris al la:                     

¨ Banka konto en IKUE
¨
UEA konto de IKUE

 Dato: ___________________                  Subskribo: _______________________________ 

 

al la indekso
 


 OFERTO DE LEGINDA VERKO

En oktobro 2009 ni rememoru la 70-an jubileon de la katolika verkisto Eda Jitzovský, propranome Eduard Zajitz, kiu forpasis en oktobro 1939, preciza dato ne estas konata. Ankaŭ liaj tri romanoj teme ligitaj al studenta medio estas nuntempe nekonataj, el publikaj bibliotekoj ili malaperis.

Eda Jitzovský naskiĝis en Silezio en la jaro 1915, plej verŝajne en Opava. Tie li studis gimnazion, poste la juran fakultaton en la Karola Universitato en Prago. Estante 24-jara, li forpasis pro pulmo-malsano, mi konjektas, ke je tuberkulozo.

Kvankam juna, li aktive partoprenis en la katolika aŭtora medio, kontribuis al Jitro, Katolická žena, Lidové listy, Orelský věstník kaj Moravsko-slezský týdeník. En ili li publikigis ankaŭ siajn tri romanojn. Unu el ili eldonis Jitro libroforme en 1939, ĝia titolo estas Hrdá srdce. Ĝuste tiun verkon en 1954 mi elektis por traduki al Esperanto, dezirante ekzerci mian lingvoscion akiritan antaŭ nelonge. La traduko restis en mia ampleksa paperstoko netuŝita ĝis 2008, kiam mi relegis kaj tajpis ĝin en la komputilon.

Dum la legado mi trovis kelkajn lokojn, kiuj meritas kontrolon laŭ la ĉeĥlingva originalo. Mirigita mi konstatis, ke tio ne estas ebla. La ekzemplero antaŭ 54 jaroj prunteprenita en universitata biblioteko en Brno ne estis trovita, perdiĝis, same en ĉiuj poste demanditaj bibliotekoj en Ĉeĥio. En la Nacia biblioteko en Prago la romano „Fieraj koroj“ estas registrita, sed netrovebla.

Mirigis min ankaŭ, ke la aŭtoron ne konas profesiaj literaturistoj en la ĉeĥa Silezio. Laŭ la informo ricevita el Matice slezská en Opava, kies ĉefo nun estas al ni konata Vlastimil Kočvara, mi eksciis, ke la verkiston Jitzovský ne konas la literaturaj fakuloj en la Silezia Universitato, nek en la Silezia Landa Muzeo kaj la Landa Arĥivo. Ankaŭ neniu bibliografio dediĉita al Silezio enhavas pri li informon. Tiu stato instigu nin malkaŝi la aŭtoron helpe de la esperanta traduko.

La esperantan tradukon mi preparis por privata nekomerca eldono de kelkaj ekzempleroj. Mi ofertas ĝin al la legantoj de „Dio Benu“, ĉar la romano estas formita favore por katolikismo.  

La enhavo estas orientita al la vivo de gimnaziaj studentoj en urbo, kies nomon la aŭtoro prisilentis, sed laŭ certaj indicoj mi estas preskaŭ certa, ke temas pri Opava. Post la abiturienta ekzameno la ĉefrolulo Patrik venas al la jura fakultato en Prago kaj la romana okazado plu evoluas en la ĉefurba medio. Ĉiuj situacioj ligitaj al Patrik kaj al la koneksaj sociaj okazantaĵoj rilatas al la tridekaj jaroj antaŭ la dua mondmilito en Ĉeĥoslovakio. Prezentitaj ili estas imprese, el la vidpunkto de socia justo kaj persona honesto emociige. La romano estas socia sondo en la prapatran generacion de la nuntempa junularo, kies vivstilo tre diferencas disde tiu antaŭmilita. Tamen eblas konjekti, ke por maljunaj homoj, memorantaj la aluditan tempon, la libro povas esti tre kortuŝa. La aŭtoro Eda Jitzovský nepre meritas retrovon, helpu lin trovi la esperanta traduko.

La oferto: Kiu deziras aĉeti farotan broŝuritan kopion de mia komputile kompostita traduko sur 84 paĝoj A5, antaŭmendu ĝin ĉe: Jan Werner, Dřínová 18, 612 00 Brno; aŭ pere de la retadreso: wernerjan@seznam.cz. La kosto de preso kaj broŝurigo ne superos 80 Kč, la simpla poŝta afranko estas 18 Kč. Limdato por la antaŭmendo bezonata por fiksi la nombron de kopioj estas la 10-a de decembro 2009.

Jan Werner

La ofertatan tradukaĵon de frato Jan Werner de la menciita romano de Eda Jitzovský “Fieraj koroj” mi tralegis kaj mi tre rekomendas ĝin al vi.  Miloslav Šváček

al la indekso


 REMEMORO PRI KARA AMIKO ALOIS ŠINDLER
okaze de centdeka datreveno de lia naskiĝo

En la tago antaŭ la Kristnasko pasos cent dek jaroj ekde naskiĝo de la noblanima persono, IKUE-ano, frato Alois Šindler. Tiu ĉi jubileo instigas min al rememoro pri li, mia iama kara amiko. La 42-jara aĝdiferenco inter li kaj mi neniel malhelpis niajn amikajn rilatojn.

Frato Alois Šindler naskiĝis la 24-an de decembro 1899, kiel filo de František Šindler, forĝisto, en vilaĝo Olšovec kaj lia edzino Františka, fraŭlinnome Zábranská el Skalička (ambaŭ vilaĝoj situas en proksimeco de urbo Hranice na Moravě). Bazan kaj elementan lernejon li vizitis en urbo Hranice. Poste li laboris ĉe sia patro en forĝejo. En la jaro 1917 – en Unua Mondmilito li malsaniĝis. Someron de 1919 li pasigis kiel volontulo de la ĉeĥoslovaka armeo en Slovakio kaj en la jaro 1920 kiel inspektoro de financa gardistaro en Čadca. En la jaro 1925 li geedziĝis kun Františka Bučková el Střítež nad Ludinou (mia naskiĝvilaĝo apud Hranice). En Střítež li travivis 18 jarojn de sia vivo. Post studo de komerca lernejo en Brno ĝis sia pensiiĝo li laboris kiel librotenisto. Lia la plej ŝatata hobio estis pentrado de bildoj ekde komenco de la kvardekaj jaroj ĝis sia 65-jariĝo, kiam li ellernis Esperanton. Ekde tiam Esperanto iĝis lia la plej ŝatata hobio.

Lia transportilo dum la tuta vivo estis biciklo. Post kelkmonata lia lernado de Esperanto, mi renkontis lin en la jaro 1964 biciklantan sur la ŝoseo proksime de Hranice. Kvin horojn ni tiam interparolis ĉe la ŝoseo nur esperantlingve, tiel rapide li ellernis Esperanton. Li iĝis tre aktiva esperantisto, ano de la Esperanto-Rondeto en Hranice, kies aktiva membro ankaŭ mi tiam estis. Tuj li iĝis IKUE-ano partoprenanta ĉiujn por li eblajn aranĝojn. Multfoje mi aŭdis lian ĝemeton: „Tre mi bedaŭras, ke mi pli frue ne renkontis Esperanton.“ Tre ofte mi vizitadis lin por esperantlingvaj interparoloj, kio estis lia granda plezuro. Ĝis sia morto en la 5-a de majo 1985, do dum 20 jaroj li estis fidela kaj fervora esperantisto kaj IKUE-ano, profunde kredanta katoliko. Entombigita li estas en tombejo de la urbo Hranice, kie li vivis ĝis sia morto.

Rememoro okaze de lia centdeka datreveno igas min enpensiĝi pri noblanima vivo de mia kara amiko IKUE-ano Alois Šindler.

Miloslav Šváček

al la indekso


 NI KORE GRATULAS AL NIAJ JUBILEULOJ

Elkoran gratulon ni adresas al estimata kaj kara frato Miloslav Pastrňák el Havířov, nuntempe loĝanta en Hejmo de Sankta Elizabeta en Jablunkov, okaze de lia 90-jariĝo (12.10.1919).

Tre kore ni dankas al li por lia longjara kunlaboro ĉe eldonado de nia revuo DIO BENU, por ĝia lingva kontrolo antaŭ la preso. Tiun taskon frato Miloslav tre konscience kaj rapide kun profesia erudicio plenumas kaj ni esperas, ke ankoraŭ longe li plu ĝin plenumados.

Dio vin benu, kara frato Miloslav, ni deziras al vi agrablan restadon en la hejmo sub ŝirmo de s-ta Elizabeta.

La sekcia komitato

Okaze de la okdekjariĝa vivjubileo (12.9.1929) ni kore gratulas al nia fidela longjara aktiva membro frato MVDr. František Rytíř el urbo Tábor.

Ni deziras al nia frato František multajn Di-benojn por liaj aktivadoj en  pilgrimloko Klokoty, en abelbredado kaj kompreneble ankaŭ en Esperanto-Klubo de Tábor, kaj ĉiaman ŝirmon de Dipatrino Maria, honorata en via paroĥo Klokoty.

La sekcia komitato

al la indekso


 NABÍDKA - OFERTO

Nový člen IKUE, doc. MUDr. ThDr. Max Kašparů, nabízí lékařskou pomoc členům IKUE v oblastech psychiatrie, pedopsychiatrie, soudního znalcovství, hypnoterapie a duchovního poradenství. Objednávky na tel. č. 565 32 12 32. Více informací na internetových stránkách www.norbertinum.cz.

Nova membro de IKUE, Doc. MUD-ro ThD-ro Max Kašparů, ofertas kuracistan helpon al membroj de IKUE en fakoj de psikiatrio, pedopsikiatrio, justica ekspertizo, hipnoterapio kaj spirita konsultado. Mendoj per telefonnumero 565 32 12 32.

Pluajn informojn disponigas ĉeĥlingvaj interretaj paĝoj www.norbertinum.cz.

al la indekso


 Vortoj adresitaj al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Milí bratři a sestry, dostáváte poslední číslo letošního roku našeho časopisu Dio Benu. Děkujeme všem, kteří naší sekci finančně přispěli, a tím umožnili jeho plynulé vydávání. Těm, kteří zatím tak neučinili, přikládáme opět poštovní poukázku a předem děkujeme za příspěvek. Mrzí nás, že těm, kteří dva i více roků nepřispěli na nutné výdaje sekce, jsme museli zasílání časopisů Dio Benu a Espero Katolika zastavit.

V letošním roce jsme prožili krásné setkání ve Znojmě a Tasovicích a velmi vydařený kongres v polské Vratislavi. Také příští rok nám nabízí určitě velmi krásné májové setkání  v Žirovnici a kongres IKUE v Paříži-Montmartru v roce stého výročí založení IKUE. Informace o obou akcích jsou uvnitř tohoto čísla našeho časopisu a budou následovat i v příštím čísle. Kdo máte možnost, doporučujeme navštívit internetové stránky naší sekce na nové adrese www.ikue.org/cz, kde lze získat mnohé aktuální informace, ale i čerpat z archivu všech čísel našeho časopisu od počátku jeho vydávání až dodnes.

Na Vaši aktivní účast na naší činnosti v příštím roce se těší Váš bratr  Miloslav Šváček

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

En la 27-a de aŭgusto tra la morto revenis al sia Majstro kaj Sinjoro sacerdoto de Kristo kaj longjara IKUE-ano Bohuslav Půlkrábek, dekano en Choceň. Li estis partopreninto de la IKUE-tendaroj en Herbortice. Li devenis el Dolní Újezd ĉe Litomyšl, vilaĝo konata al partoprenintoj de la IKUE-tendaroj okazintaj en Sebranice. Al la Di-popolo li servis en 26 paroĥoj. Esperantlingvan sanktan meson al partoprenintoj de la 14-a IKUE-Tendaro de Sebranice li celebris en pilgrimloko Hemže dum ilia busekskurso en la jaro 2005. Antaŭ la Vizaĝon de Dio li estis akompanita pere de la Plejsankta Ofero de la sankta meso en dekaneja preĝejo de sankta Francisko en Choceň en la 3-a de septembro, post kiu li estis entombigita en pastran tombon en Vysoké Mýto.

La 8-an de septembro venigis Ĉiela Patro al la eterna patrujo sian ofereman sacerdoton  Karel Hodík kaj fidelan membron de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio ekde la jaro 1990. Multajn jarojn li estis paroĥestro en paroĥo Lučice. Lastan jaron de sia vivo li travivis en Karita Hejmo en Stará Boleslav.

En la 18-a de septembro forpasis nia ĉiam tre aktiva membro, longjara IKUE-ano kaj fidela aŭskultanto de E-programoj de Radio Vatikana, karega frato Jiří Laube el Roudnice nad Labem. La funebra sankta meso okazis en preĝejo de la Naskiĝo de Virgulino Maria  la 23-an de septembro kaj post ĝi entombigo en Roudnice nad Labem.

Ankaŭ per reveno en la brakumon de Dio nin forlasis nia longjara fidela IKUE-ano frato Bohuslav Grim el Nové Město nad Metují.

Laŭ tutfreŝa  informo forlasis nin fratino Anna Poláková el Rudoltice v Čechách. Lasta adiaŭo kun ŝi okazis la 13-an de novembro en preĝejo de s-ta Venceslao en Lanškroun.

Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili, ili ripozu en paco. Amen.

al la indekso