Dio Benu numero 75-3/2009

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 VI ESTAS FILO DE LA VIVANTA DIO – VI ESTAS ROKO!
Mateo 16, 13-20

13 Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas? 14 Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija; kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj. 15 Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? 16 Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. 17 Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo. 18 Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. 19 Mi donos al vi la ŝlosilojn de la regno de la ĉielo; kaj kion ajn vi ligos sur la tero, tio estos ligita en la ĉielo; kaj kion ajn vi malligos sur la tero, tio estos malligita en la ĉielo. 20 Tiam li admonis la disĉiplojn, ke ili diru al neniu, ke li estas la Kristo.

Hodiaŭ Jesuo restadas nur en la societo de siaj fideluloj, sed ne timu aliĝi al ili ankaŭ vi. Tio, pri kio Li volas kun ili interparoli, estas grava temo, kiu tuŝas ankaŭ vin. Al Jesuo ne sufiĉas, ke vi estas kun Li. Venis la tempo, por ke Li estu inter vi tute klare. Adorkliniĝu antaŭ Li kaj danku Lin, ke Li vin invitis ĝuste en la grava momento, kiam Li volas kun la disĉiploj interparoli pri tiu temo.

Kiam la Sinjoro vin demandas, kiu Li estas, Li ne faras tion nur tial, ke Li ne scius tion. Precipe Li volas, ke vi mem tion bone konsciiĝu. Enmense trairu ĉiujn, kiuj vivas ĉirkaŭ vi. Diru al Li laŭvere, kion vi pri tio scias. Ne timu paroli ankaŭ pri tiuj imagoj, kiuj Jesuon malestimigas, misprezentas, humiligas, subtaksas aŭ ofendas. Diru al Li ankaŭ pri tiuj, por kiuj Li restadas tute nekonata nocio. Ĉu vi konsciiĝas, kion oni devas fari, por ke ĉiu tiu nesciado, supraĵeco, antaŭjuĝoj kaj malamo transformiĝu je la vera ekkono, kiu estas Jesuo, kiun al ni sendas la Patro?

Sed la Sinjoro volas aŭdi ankaŭ de vi, kion vi diras, ke Li estas. Sed ne rapidu respondi. Dume vi bone enrigardu sian koron. Antaŭ ol respondos vi mem, disponigu lokon al Simono, kiu volas ekparoli nome de ĉiuj: Vi estas Kristo, Filo de la vivanta Dio.

Se vi konsentas kun la apostolo, sekvu atenteme, kion je tio respondos Jesuo: Se Li laŭdas Simonon por tio, kion li diris, do ĝi ne estas pro tio, ke li respondis ĝuste, sed pro tio, ke li senkondiĉe akceptis tion, kion al li revelaciis mem la Patro. Memorfiksu tion kaj rememoru tion, kiam vi komencos eksenti memplaĉon super tio, kio al vi ŝajnas, kvazaŭ tio estus „via“, kvankam tio devenas de la Patro. Pli prefere pripensu tion, kion al vi la Patro povus revelacii, se tion ne obstaklus ĝuste via tromemfido.

La demando de Jesuo estas grava ĝuste el tiu kaŭzo. Je tio, kion ni pensas, ke Li estas, dependas ĉio, kion Li povas al ni revelacii. Kiel vi vidos, la Sinjoro rekompencas sincerecon per la sama sincereco. Se vi laŭvere konfesos, kion vi diras, ke Li estas, Li al vi respondos, kion Li diras, ke vi estas.

Tion, kion Jesuo volas diri pri sia apostolo Simono, povas Li proklami nur kiel Dio. Ĝuste tial Li bezonis unue lian publikan kreddeklaron. La solena proklamo de la Sanktoleita Filo de Dio ne estas adresita nur al la apostolo. Ĝi estas la promeso kaj la plej alta garantio de la konsolo por ĉiuj kristanoj: Sur vi mi konstruos mian Eklezion, kiun potenco de la infero ne superfortos. Ĉu surprizas vin, ke Li volas ĝin fondi sur malforta, malklera, eferveska fiŝkaptisto? Ne miru kaj ne timu. Tiel kiel Petro ne ekkonis mem el si, kiu vere estas Jesuo, tiel ankaŭ lian Eklezion li ne portos mem de si. Atentigadi nur pri la homo signifas ignori ĝuste tiun altencelan Dian planon: eĉ ne la homa malforteco kapablas malebligi depratempan Dian planon. Dio realigos sian decidojn eĉ vidalvide la danĝerojn, tra kiuj iras la Eklezio de Kristo antaŭen. Se la inferaj potencoj ne prezentus konstantan realan danĝeron, estus bezonataj neniuj promesoj, ne estus senco pri io paroli. La batalo kun malhelaj regnoj de la malbono plenigos esencan parton de la estonta historio de la Eklezio. Ne ekzistos en ĝi periodo, en kiu la Malbonulo ĉesus ĝin minaci: foje tio estos la sanga persekutado, alifoje herezaj instruoj, foje tento de la gloro, potenco kaj riĉeco, poste denove malŝparemo kaj la homa fiereco fondita jen sur la racio, jen sur la progreso kaj bonstato. Ĝuste kaŭze de tiu konstanta batalo estos necese fari gravajn kaj devoligajn decidojn. Al tio servos la ŝlosiloj de Petro. Se Dio konfidos al iu respondecon, poste Li ankaŭ mem lin respektas. Ĝi estas esprimo de Dia grandanimeco kaj potenco. La kompetenteco de Petro estas senpoveco de Satano. Dubigi tiun kompetentecon, rezigni pri ĝi signifas forlasadi firman fundamenton kaj suriri la akvon, sed ne je la alvoko de Majstro, sed je propra decido.

La papeco prezentas por la Eklezio unusolan firman kaj kunigantan forton: sen ĝi ekestas nur novaj kaj novaj frakcioj. Ĉiuj skismoj estas en sia kerno kontraŭpapecaj.

Nun estiĝis la momento, por ke ankaŭ vi konfesu al Jesuo, kiu Li estas. Je tio dependas graveco de ĉio, kion vi de Jesuo aŭdos. Ĝis vi al Li prezentos vian konfeson, atenteme aŭskultu, kion la Sinjoro konfidos al vi. Kaj ne forgesu: neniu tasko, neniu misio estas malgranda eĉ ne duaranga. Sed ĉiu donaco de Dio signifas ankaŭ respondecon.

Misaŭdu eĉ ne la konkludajn vortojn: Ne parolu pri tio. Ekzistas la aferoj, kun kiuj oni ne iras al la foiro. Por ke la homoj akceptu kompletan veron, ili devas unue por ĝi esti konvene disponitaj.

Ho, kiel senfunda estas la Dia donacemo, saĝeco kaj ekkono! Kiel netrapenetreblaj estas liaj decidoj! Al Li estu gloro ĝiseterne!

Frato Amadeo

al la indekso


 PAPO BENEDIKTO LA 16-A VIZITOS ĈEĤAN RESPUBLIKON

Praha + Brno + Stará Boleslav 26.-28.9.2009

Dio, nia ĉiela Patro, ni dankas al Vi, ke nin vizitos Sankta Patro Benedikto la 16-a. Konduku nin per via amo, por ke ni bone nin preparu por renkonto kun tiu, kiu direktas la tutan Eklezion. Por ke ni akceptu lin kiel Marta kaj aŭskultu lin kiel Maria, kiam ilin vizitis Kristo.

Donu al ni, ke pli firmiĝu nia kredo, por ke ni atenteme aŭskultu liajn vortojn; ke en espero malfermiĝu niaj koroj, ĉar li certe alportos al ni bonan mesaĝon; ekbruliĝu nia amo, por ke li sentu sin inter ni bone.

Ebligu al ni, por ke ni povu al li montri multajn bonajn agojn kaj ke ni per tio kaŭzu al li ĝojon. Donu, ke la tagoj, kiujn li pasigos en nia patrujo, estu por li kaj ankaŭ por ni kaj por la tuta socio kontribuo kaj kuraĝigo.

Ni petas pri tio pere de Kristo, nia Sinjoro. Amen.

Kun eklezia aprobo de prezidanto de Ĉeĥa Episkopara Konferenco,
Mons. Jan Graubner, n-ro 120/2009 el la 17.3.2009.

al la indekso


 ĈE LULILO DE LA APOSTOLO DE VIENO KAJ VARSOVIO

Merkrede la 20-an de majo komenciĝis en Vieno ĉe tombo de sankta Klemento Maria Hofbauer solenaĵo okaze de centjara jubileo de lia kanonizo. La sekvan ĵaŭdon kulminis la solenaĵo en naskiĝloko de la sanktulo en moravia vilaĝo Tasovice. Ĉefcelebranto de la solena sankta meso en la paroĥa preĝejo estis ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner. Predikis episkopo de Litoměřice Mons. Jan Baxant, kiu el la vivo de la sanktulo akcentis lian devizon: „Nur kuraĝon, Dio ĉion direktas.“

La solenaĵon partoprenis ĉirkaŭ 160 sacerdotoj, inter ili estis ankaŭ esperantista pastro Bernhard Eichkorn el Germanio. Ĉeestis ne nur enlandaj pilgrimantoj, sed ankaŭ multaj pilgrimantoj el Aŭstrio kaj preskaŭ el la tuta Eŭropo, eĉ el Japanio, Aŭstralio kaj Nov-Zelando. El Tasovice la pilgrimantoj plu pilgrimis al pola Krakovo, kie okazis daŭrigo de la rememora solenaĵo sub patroneco de Lia Eminenco Kardinalo Stanisław Dziwisz.

Sabate la 23-an de majo okazis en Tasovice tradicia pilgrimo de bakistoj, sukeraĵistoj kaj vinfaristoj el Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio. Laŭ modelo de malavara ilia patrono – la sanktulo Klemento Maria Hofbauer, ili disponigis senpage al la ĉeestantaj pilgrimantoj siajn produktaĵojn. La pilgrima solenaĵo komenciĝis per ega procesio el la preĝejo de sankta Klemento, situanta sur la naskiĝdomo de la sanktulo, al la paroĥa preĝejo en Tasovice, kiu ne kapablis enpreni ĉiujn pilgrimantojn. Per bone funkciantaj laŭtparoliloj povis senprobleme partopreni la solenaĵon ankaŭ la ekstere restanta parto de la pilgrimantoj. Ĉefcelebranto de la solena sankta meso estis episkopo de České Budějovice Mons. Pavel Posád, ĉar pro malsano ne povis ĉeesti episkopo de Brno Mons. Vojtěch Cikrle. Episkopejon de Brno, sub kiun apartenas Tasovice, reprezentis ĝia ĝenerala vikario Mons. Jiří Mikulášek, kiu en sia alparolo transdonis salutojn nome de la episkopo ankaŭ al la ĉeestantaj katolikaj esperantistoj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Germanio, kaj eĉ li menciis antaŭtagmezan sabatan sanktan meson en la dominikana preĝejo de Sankta Kruco en proksima urbo Znojmo, kiu estis netradicie celebrita en Esperanto fare de pastro Bernhard Eichkorn el Germanio.

Merkrede la 20-an de majo antaŭ la 13-a horo atingis urbon Znojmo pastro Bernhard Eichkorn. Li atendis mian pertrajnan alveturon en fervoja stacidomo de Znojmo. Post senproblema planita renkontiĝo okazis nia loĝigo en pensiono. Ŝia posedantino informis nin pri okazigo de la programo memore al la sanktulo Klemento Maria Hofbauer je la 15-a horo en la urba biblioteko. Ŝi akompanis nin tien, ĉar ankaŭ ŝi volis la programon ĉeesti. La prelegantoj estis eksesperantisto Prof. Svoboda kaj paroĥestro kaj dekano de Znojmo sac. Jindřich Bartoš. La prelego okazis en la ĉeĥa lingvo, sed ĉar ĝi estis akompanata per multaj lumbildoj dokumentantaj la vivon de la sanktulo kun germanlingvaj skribaĵoj, do ankaŭ pastro Bernhard povis kompreni, pri kio temas. Fine de la programo la ĉeestantoj vizitis bakistan domon en Znojmo, kie sankta Klemento lernis bakistan profesion. Poste okazis vizito de paroĥa ĉefpreĝejo de sankta Nikolao, kie estas bildo de la sanktulo. Per interesa alparolo la dekano Jindřich kompletigis la posttagmezan programon komencitan en la urba biblioteko. Tiel do komenciĝis nia unua tago en sudmoravia urbo Znojmo.

Ĵaŭde matene alviciĝis al ni frato Jan Kalný, kiu merkrede partoprenis solenaĵojn omaĝe al la sanktulo Klemento en Vieno. Ni forveturis al Tasovice, por ĉeesti tie kulminon de la jubilea solenaĵo, kie la pastro Bernhard, kiel jam estis menciite, kuncelebris la latinlingvan sanktan meson en paroĥa preĝejo. Dum revena veturo ni haltis unue en la vilaĝo Dyje (iama Milfroň), kies preĝejo ankaŭ estas ligita kun la sanktulo Klemento, kaj poste ni haltis en Znojmo-Louka, kie troviĝas grandega monaĥeja konstrukomplekso de premonstrata ordeno, el kiu komunistoj en la jaro 1949 forpelis ordenanojn kaj eluzadis ĝin kiel armean kazernon. Nun ĝi, troviĝanta en ege plendinda stato, kiel ŝtathavaĵo atendas sian novan posedanton. Ankaŭ tion oni devas vidi, por ne forgesi, kiel destruktiva estis la komunista fisistemo kvardek jarojn reganta en nia lando. Post tiu ĉi deprimiga vizito en Znojmo-Louka, ni ĝuis admirindajn naturvidaĵojn de la urbon preterfluanta rivero Dyje kaj historiajn urbajn monumentaĵojn. Ĉar frato Jan Kalný estas naskinta en la urbo Znojmo kaj perfekte konanta ĝian historion kaj historiajn vidindaĵojn, li do povis ankaŭ perfekte plenumi la ĉiĉeronan taskon por ni kaj ceteraj partoprenantoj de la renkontiĝo.

Vendrede antaŭtagmeze ni estis vizite en la paroĥa domo, el kies teraso estas raviga vidaĵo al la rivervalo kaj ĉirkaŭa tereno. Posttagmeze alveturis ceteraj partoprenantoj de la renkontiĝo el Ĉeĥio kaj Slovakio. En la studenta hejmo, kie sin loĝigis la partoprenantoj, okazis esperantlingva prelega programo. Unue prelegis pri sankta Klemento frato Jan Kalný kaj post li prelegis pastro Bernhard Eichkorn pri agadoj de sankta Klemento en Triberg en regiono Nigra Arbaro (Schwarzwald), najbare de kiu pastro Bernhard naskiĝis. Lia prelego estis akompanata per lumbildoj.

Vendrede okazis en Znojmo „Muzea nokto“. Vesperan programon plenigis vizito de Minoritana Klostro, en kiu estis entombigita ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar II-a, vizito de la kastelo kaj romanika rotondo, kio estis jam unua parto de la planita vizito de la urbaj vidindaĵoj.

Sabate okazis esperantlingva sankta meso en la dominikana preĝejo de Sankta Kruco en Znojmo. Kun pastro Bernhard Eichkorn celebris la sanktan meson ankaŭ pastro Vojtěch Srna, kiu kun mi estis fare de komunista justico kondamnita en la jaro 1979 pro mescelebroj en la Esperantaj tendaroj en Herbortice, okazintaj en la jaroj 1969-1977. Naŭ sekvajn jarojn komunistaj regantoj malpermesis al li plenumi pastrajn servojn, li dum tiuj jaroj estis manlaboristo.

Post la komuna tagmanĝo okazis vizito de Tasovice, kie okazis la jam supre priskribita pilgrimo de la bakistoj, sukeraĵistoj kaj vinfaristoj kun solena sankta meso honore al la sanktulo Klemento.

Dimanĉe partoprenantoj de la renkontiĝo ĉeestis sanktan meson en paroĥa preĝejo de sankta Nikolao, kiun kuncelebris kun paroĥestro Jindřich Bartoš ankaŭ pastro Bernhard Eichkorn. La evangelio estis legita ankaŭ en Esperanto, ankaŭ kelkaj propetaj preĝoj. Post la sankta meso ĉiuj estis invititaj viziti paroĥan domon, por ĝui agrablan medion trinkante kafon, teon kaj eĉ vinon, estante en vinregiono. Nu kaj post la komuna tagmanĝo denove en restoracio „Ĉe Karlo“ okazis adiaŭo. Laŭ esprimo de la partoprenantoj, la renkontiĝo estis por ili denove bela travivaĵo.

Tre kore mi dankas al pastro Bernhard Eichkorn, frato Inĝ. Jan Kalný kaj fratino Hana Ilková, sen kies engaĝiĝo ne okazus tiu ĉi spirite riĉa semajnfina renkontiĝo.

Miloslav Šváček

Hodiaŭ matene mi bonorde atingis mian hejmon. Mi volas ankoraŭfoje danki al vi kaj viaj kunorganizintoj pro tre sukcesa, belega kaj Di-benita renkontiĝo en Znojmo kaj Tasovice. Mi ege ĝuis ĉi tiun semajnfinon. Dio benu vin!

Pavol Petrík

Jam pasis kelke da tagoj de la renkontiĝo okazinta de la 22-a ĝis la 24-a de majo en Znojmo kaj mi ĝoje rememoras la momentojn, kiujn ni travivis kun via IKUE-sekcio. Unue ni ekkonis la urbon Znojmo, kun ĝia unika historio, noktajn muzeojn, belegan nacian parkon Podyjí kaj aliajn interesaĵojn. Dankon al frato Johano Kalný, kiu volonte kaj detale konatigis la partoprenantojn kun interesaĵoj de la urbo.

La profunda spirita travivaĵo estis la ĉeesto de popola soleno okaze de centjariĝo de la kanonizo de Klemento Maria Hofbauer en Tasovice, naskiĝloko de la sanktulo, konatiĝo kun lia vivo kaj ĉeesto dum sanktaj mesoj okaze de la soleno. Vere vi povas esti fieraj kaj dankemaj al Dio, ke el viaj vicoj eliris tia sanktulo, kiu vere povas esti patrono de unuiĝinta Eŭropo. Dankon, ke vi preparis tian programon, kaj invitis ankaŭ anojn de nia Slovaka IKUE-Sekcio.

Mária Tomašovičová

al la indekso


 KELKAJ INTERESAĴOJ PRI JUNAĜO DE SANKTA KLEMENTO MARIA HOFBAUER

Kie situas la naskiĝvilaĝo de nia sanktulo?

Tasovice

En suda Moravio 10 km oriente de Znojmo apud la rivero Dyje en fekunda teritorio, kiu abundas krom grenkampoj ankaŭ per vitejoj kaj legomoj. Ĝi havas proks. 1200 loĝantojn. Tie situas du kirkoj – tiu paroĥa barokstila de Ĉielenpreno de Virgulino Maria, en kiu videblas baptujo, ĉe kiu oni baptis novnaskitan Johanon Hofbauer (poste li akceptis nomon Klemento) kaj la plua – konsekrita al li, do de s-ta Klemento, kiun oni konstruis en la j. 1933 sur loko de la naskiĝ-domo (interne estas vizitebla kapelo en konservita ĉambro, kie li naskiĝis). Apud la pli nova kirko estas monaĥejo de redemptorista kongregacio, kie loĝas misiistoj.

Kiuj aliaj lokoj en Moravio liga sin al lia vivo?

Znojmo, Dyje, Moravské Budějovice

Jen tio estas precipe la urbo Znojmo, kie la junulo lernis metion kaj laboris kiel bakisto. Sur fasado de domo en Václavské náměstí (Venceslaa Placo) n-ro 3 videblas pri tio memortabulo. En la sama urbo situas iama fama premonstrana monaĥejo Louka, en kiu sankta Klemento laboris kiel bakisto kaj studis malsuprajn klasojn de gimnazio. Poste li apud proksima vilaĝo Dyje (tiam Milfroň) ĉe la samnoma rivero iun tempon ermitis. De malgranda urbo Moravské Budějovice devenis la patro de la sanktulo kaj tie li mem lernis dum sia infanaĝo la ĉeĥan lingvon, poste jam kiel bakisto tie eĉ laboris.

 

Ĉu ni scias iajn eventojn de lia infana periodo?

Oni registris du interesajn momentojn rilatantajn al lia patrino.

Klemento estis nur sepjaraĝa, kiam mortis lia patro. La saĝa panjo algvidis la knabon al kruco situanta en kampoj kaj tie montris al Krucumito dirante: „Jen ĉi tiu estos de nun via Patro, strebu ĉiam sur tiu vojo paŝi, kiu al li plaĉas.“ Estonta sanktulo Klemento vere rememoris ĉi tiujn vortojn kaj direktis laŭ ili sian tutan vivon.

Iam li iris kun ŝi kaj renkontis konatulojn. La panjo demandis ilin: „Kion vi faras?“ Kaj ili respondis: „Ni promenante mallongigas la tempon!“ Poste la knabeto volis ekscii, kion tio signifas. Ŝi eksplikis al li, ke tiuj homoj havas nun neniun laboron. Johanĉjo tion aŭdinte tuj reagis: “Do ili preĝu, se havas liberan tempon!“

Kio interesa ligas sin al lia metia laboro?

Periodo de lia metilernado ĉe bakisto Francisko Dobš en Znojmo estis tre feliĉa. La familio de la majstro akceptis la junulon kvazaŭ kiel sian propran filon. Ilia malgranda knabeto ŝate akompanadis Klementon dum liaj rondiroj tra la urbo, kiam li liverigadis bakaĵojn. Ĉar la infano ofte ne kapablis sufiĉe rapide paŝi, do la junulo portis ĝin surbrake. Preterpasantoj vidinte tiun duopon, kelkfoje vokis: „Ho, sankta Kristoforo iras!“ Klemento ja ne ekkomprenis signifon de tiu frazo kaj tial demandis pri ĝi la edzinon de la majstro. Kiam ŝi eksplikis al li, ke tiu sanktulo transportadis homojn trans rivero kaj iam portis eĉ Jesuinfanon surbrake, tiam la bakista lernanto ekĝemis:

„Ke mi ankaŭ iam povu portadi Jesuon en miaj manoj!“. Sed tio plenumiĝis al li nur post longa, longa tempo, lia vojo al sacerdoteco estis ŝutita de multaj obstakloj...

Jan Kalný, junio 2009

al la indekso


 POST LA 19-A EKUMENA E-KONGRESO EN VROCLAVO

Al ĉiuj legantoj de nia revuo estas konate, ke de la 18-a ĝis la 25-a de julio okazis en belega loko de la pola urbo Vroclavo la 19-a Ekumena E-Kongreso (62-a de IKUE kaj 59-a de KELI). Ke la kongreso estis agrabla kaj tre sukcesa aranĝo, tion certe asertas pli ol ducent ĝiaj partoprenintoj el 20 landoj.

La kongreso okazis en Alta Porpastra Seminario. La temo de la kongreso estis prenita el la Unua Epistolo de la apostolo Paŭlo al la Korintanoj, ĉapitro 13, versiklo 13: “...fido, espero kaj amo, tiuj tri“ kun la aldono „espero kristana aŭ monda senespero“.

Altaj protektantoj de la kongreso estis prezidanto de Vroclavo s-ro Rafał Dutkiewicz kaj s-ro Ryszard Czarniecki, deputito de la Eŭropa Parlamento.

Honoraj protektantoj estis: Mons. Marian Gołębiewski, Ĉefepiskopo kaj Metropolito de Vroclavo, Lia Eminenco Henryk Kardinalo Gulbinowicz, emerita Ĉefepiskopo de Vroclavo, Lia Ekscelenco Jeremiasz Anchimiuk, Ĉefepiskopo, Ordinario de Pola Aŭtokefalia Ortodoksa Eklezio kaj Prezidanto de Pola Ekumena Konsilio, Lia Ekscelenco Monsinjoro Włodzimierz Juszczak, Episkopo de Ukraina Grek-Katolika Eklezio, Lia Ekscelenco Monsinjoro Ignacy Dec, Episkopo de Świdnica, Lia episkopa Moŝto Ryszard Bogusz, Episkopo de Evangeliana-Aŭgsburga Eklezio, altestimata sinjoro Prof. D-ro Marek Bojarski, Rektoro de Vroclava Universitato.

Plejparto de la kongresanoj atingis la kongreslokon sabate. Vespere sabate okazis en la seminaria kapelo solena inaŭgura ekumena Diservo. Dimanĉe antaŭtagmeze okazis apartaj Diservoj. Por evangelianaj kongresanoj ĝi okazis en luterana preĝejo de Dia Providenco, por katolikaj kongresanoj la sankta meso en la preĝejo de la Plejsankta Virgulino Maria sur Sablo. Kaj la solena malfermo de la kongreso okazis en belega salonego en „Aula Leopoldina“ en la Vroclava Universitato, kiun prezidis Miloslav Šváček, prezid. de IKUE. Krom la kongresanoj la solenan malfermon ĉeestis ankaŭ altestimataj reprezentantoj de la urbo, eklezioj kaj organizaĵoj. La katolikan eklezion reprezentis Lia Ekscelenco Mons. Edward Janiak, Episkopo de Vroclavo, la evangelianan-luteranan eklezion episkopa Moŝto Ryszard Bogusz, grek-katolikan eklezion honorinda pastro Bogdan Drozd, la altan porpastran seminarion ĝia rektoro sac. Rafał Kowalski.

La urban registaron reprezentis s-ino Iwona Bugajska, la deputiton de la Eŭropa Parlamento anstataŭis D-ro Piotr Wierzbicki, la Vroclavan Universitaton s-ino vicrektorino Teresa Loś-Nowak kaj Silezian E-Asocion ĝia prezidanto s-ro Adam Pleśnar.

La ekleziaj kaj urbaj reprezentantoj prezentis siajn salutparolojn. La grandan aplaŭdon rikoltis evangeliana-luterana episkopo Ryszard Bogusz, ĉar li sian sufiĉe longan salut-alparolon deklaris en Esperanto. Sekvis ankaŭ alparoloj de la prezidanto de Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista Prof. Boĵidar Leonov kaj de la prezidanto de Silezia E-Asocio s-ro Adam Pleśnar.

La kulturan enmetaĵon realigis junaj violonistino Joanna Lisiecka kaj pianistino Paulina Mazur. Konklude kantis kanton Ave Maria en Esperanto de la komponisto Franz Schubert s-ro Mariusz Domaszevicz.

La dimanĉan solenan tagon konkludis kant-koncerto en Esperanto de s-ino Jadwiga Dzięgielewska.

La lunda antaŭtagmezo estis dediĉita al du prelegoj pri la kongresa temo. La ĉefprelegon prezentis prezidanto de KELI frato Philippe Cousson (bv. ĝin legi sur la paĝoj 67-70), sekvis prelego de prezidanto de TOLE Prof. Boĵidar Leonov. La tagmeza komuna preĝo okazis en ortodoksa preĝejo de s-taj Cirilo kaj Metodio. La posttagmeza tempo estis disponigita al vizito de la urbaj vidindaĵoj. Kultura vespera programo – koncerto de religia poezia kanto okazis en grek-katolika preĝejo fare de pastro Bogdan Drozd. Post ĝi okazis perŝipa ekskurso sur rivero Odra dum iluminita urbo Vroclavo.

Marde antaŭtagmeze prelegis pastro Roman Forycki pri la temo: „Espero por la mondo laŭ vidpunkto de la papo Benedikto la Deksesa“. Post li prelegis Prof. Endre Dudich pri: „Tero, ĉielo kaj espero – Geologio kaj teologio“. La tagmeza preĝo okazis en la katolika preĝejo de La Plej Sankta Nomo de Jesuo. Posttagmeze okazis plua prelego de Prof. Endre Dudich: „Ami kaj agi fidante – Albert Schweitzer kaj Patrino Tereza“.

Posttagmeze ankaŭ okazis orgenkoncerto de Ernst Leuze en la evangeliana-luterana preĝejo de Dia Providenco. Vespere okazis vokalista recitalo de Paweł & Władysław Salik kaj Antoni Walaszek kun akompano de Wojciech Ławnikowicz.

Merkrede okazis perbusa tuttaga ekskurso al Świdnica, Książ kaj Szczawno Zdrój. En Świdnica oni vizitis evangelianan lignan „Preĝejon de Paco“, troviĝantan sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de UNESCO. Poste sekvis vizito de ankaŭ belega katolika katedralo, en kiu okazis la esperantlingva sankta meso. Laŭdinda estas, ke en tiu ĉi katedralo oni praktikas akcepton de la sankta komunio surgenue kaj en la buŝon.

Sekvis vizito de la kastelo Książ, la plej granda en Malsupra Silezio kaj tria laŭ grandeco en Pollando. Kaj lasta estis vizito de la kuracloko Szczawno Zdrój. Alveturinte al la urbo estis videbla granda surskribo, per kiu la urbo bonvenigis la kongresanojn. Krom ĝuo de la urbaj vidindaĵoj okazis tie honore al la kongresanoj koncerto. En la urba parko oni ankaŭ vizitis ŝtonon kun memortabulo, kies surskribo informas, ke en la jaro 1902 loĝis en Szczawno Zdrój kiel kuracgasto D-ro Ludoviko Zamenhof, kreinto de la internacia lingvo Esperanto.

Jaŭda antaŭtagmezo estis dediĉita al okazigo de la Ĝenerala Kunveno de IKUE kaj Jarkunveno de KELI. Posttagmeze okazis sankta meso en imponanta katedralo de sankta Johano la Baptisto, kiun ĉeestis ankaŭ la honora protektanto de la kongreso Lia Eminenco Henryk Kardinalo Gulbinowicz. La evangeliana Diservo samtempe okazis en luterana preĝejo de s-ta Kristoforo.

Vespere oni ĝuis la muzikkoncerton en dudek lingvoj prezentitan de franca kantisto kaj esperantisto JoMo (Jean-Mare Leclercq).

En vendreda antaŭtagmezo okazis prelego de Siegfried Krüger pri „Bonhoeffer kaj la Ekumeno.” Poste sekvis prelego de Marija Belošević pri „Sankta Francisko: paco kaj bono“ kaj prezentaĵo de Miloslav Šváček pri la pasintjaraj aranĝoj.

Tagmeza preĝo okazis en la grek-katolika preĝejo de s-taj Vincento kaj Jakobo.

Dum posttagmezo oni povis ankoraŭ viziti urbajn vidindaĵojn aŭ senpage viziti admirindan botanikan ĝardenon kaj prepari sin por la adiaŭa vespera programo, kies populara gvidanto estis ĝenerala sekretario de IKUE frato Carlo Sarandrea.

Sabate matene post la sankta meso kaj ekumena matena preĝo okazis oficiala fermo de la kongreso fare de la prezidanto de KELI frato Philippe Cousson.

Ankoraŭ menciindas aldoni, ke ĉiutage matene krom dimanĉo, merkredo kaj ĵaŭdo okazis en la seminaria kapelo la rozaria preĝo, post ĝi la sankta meso kaj la ekumena matena preĝo. La vesperaj programoj estis fermitaj per ekumena vespera preĝo.

Nur koncize mi priskizis la kongresan semajnon por tiuj, kiuj ĝin ne partoprenis. En la venontaj numeroj ni ankoraŭ planas publikigi pluajn interesajn kongresajn prelegojn.

La neĉeeston de tiel belega kristana esperantista aranĝo povas bedaŭri tiuj, kiuj pro ne gravaj kaŭzoj rezignis pri ĝia partopreno. La benitajn kongresajn tagojn sukcese partoprenis ankaŭ gefratoj blindaj kaj handikapitaj.

La 19-a Ekumena E-Kongreso en Vroclavo enskribiĝis per oraj literoj en la historion de la ekumenaj kongresoj. Ni esperu, ke plu sekvos la kongresoj kontribuantaj al la reunuiĝo de la kristanoj kiel tiu ĉi lasta.

Miloslav Šváček

al la indekso


 EKUMENA KONGRESO

En Vroclavo estis grava kunveno,
venis kristanoj por ekumeno.
Kunligis ilin kruc´ de l´ Sinjoro,
la verda stelo kaj unu koro.
Petis pri gracoj samideanoj,
ĉar ĉiuj estas Diaj infanoj.
En unu lingvo petegis Dion,
por ke Li benu verd-familion.

Bogusław Sobol

al la indekso


 LA ESPERO

Ĉefprelego de Philippe Cousson en la 19-a Ekumena E-Kongreso, Wrocław, 2009

Karaj gefratoj kaj amikoj, mi volas danki al tiuj, kiuj petis min enkonduki la temon por ĉi tiu kongreso, ĉar ĝi postulis de mi tre interesan laboron kaj pripensadon. Mi esperas, ke vi ankaŭ profitos el tio.

Ĝi estas temo multflanka, kaj trovi ordon por prelego ne estis evidenta. Mi esperas, ke mi estos sufiĉe klara por vi, se jam por mi. Mi volas noti, ke tiun temon ankaŭ elektis la Eŭropa Kunveno de la KEK, la Konferenco de la Eŭropaj Eklezioj, la kontinenta organizo de la ne rom-katolikaj eklezioj, kunveno, kiu okazas ĉimonate en Liono, Francio. La temo de tiu kunveno estas precize: Vokitaj en unu espero. Mi ankaŭ konsultis la preparajn dokumentojn de tiu kunveno. Tio estos ankaŭ nia maniero kvazaŭ partopreni en ĝi.

Kiam oni parolas pri espero, oni preskaŭ neniam demandas sin: kiu esperas? Evidente mi, evidente la homo. Sed ni devas pensi pli foren. Pro kio ni povas esperi?

Pro kio en la historio pritraktita de la Biblio esperas la popolo de Izrael? Pro tio, ke Dio esperas. Dio estas tiu, kiu unua esperas. Li esperas al la mondo, kiun Li kreis. Li esperas al la homo, kiun Li kreis. Li esperas al Abraham, kiun Li vokis. Li esperas al la popolo, kiun Li elirigis el Egiptio. Sed samtempe, Li ne ĉesis esperi al la homo ĝenerale. De tiu espero do fontas nia espero.

Se ni bone studas kaj komprenas la rakonton de Adamo kaj Eva, kaj de la falo, ni devas konstati, ke ne Dio rompis la dialogon, sed la homo, kiu kaŝis sin, kaj ankaŭ unua sin maskis per folioj. Depost tiu epizodo, Dio serĉas denove la kontakton kun la homoj, por komprenigi al ili sian esperon. Dio ne volas prezenti siajn postulojn, sed siajn esperojn.

Dio ne estas tiu potenculo, kiu per fortaj manifestiĝoj devigus la homojn akcepti Lin kiel superulon, al kiu nepre oni devus submetiĝi, ĉar neniel eblas alimaniere. Dio ne estas tiu terurulo, kiun pro ne kontesteblaj aperoj oni devus dolĉigi. Dio ne estas tiu alta diaĵo, kiun oni devas regule viziti en specifaj lokoj kaj tempoj, ĉar ni bezonus tion por plaĉi al Li. Dio ne estas tiu, kiu volas manifesti sian nesupereblan forton, sed Li estas tiu, kiu volas revelacii, riveli, diri, paroli, anonci sian nevenkeblan esperon.

Kompreneble kaj la amo de Dio al la mondo kaj la espero de Dio al la mondo ambaŭ apartenas al la naturo de Dio. Antaŭ kelkaj jaroj mi parolis pri la amo. Hodiaŭ mi parolas pri la espero.

Kion do celas la revelacio de Dio? Ke la homo komprenu, ke Dio esperas al tiu mem, kiu ricevas la mesaĝon. Tiu revelacio estas la sola maniero, kiun oni havas, por koni Dion. Per la naturo, oni eble povas ekvidi kelkajn aspektojn de la Kreinto, sed certe ne koni Lin, certe ne ekhavi kontakton kun Li. Ni povas koni Dion nur pro la fakto, ke Li malkaŝis sin al ni mem, agante en ni, asertas teologo.

Tiu revelacio de Dio situas en la kadro de historio. Dio parolas al la homoj en iliaj tiutempaj kondiĉoj, kulturoj, komprenoj. Dio eĉ uzas ilin por doni tute malsaman mesaĝon, ol ili kunhavas. Dio akceptas iamaniere enkarniĝi en la kulturon de la homo, kiam Li parolas. Tio estas kaj ŝanco, kaj risko. Dio ne liveras revelacion definitivan, validan por ĉiu tempo, ĝis venis Li mem, en Jesuo Kristo. Eĉ post tiu veno, post la kruco kaj la releviĝo, Dio daŭre parolas, predikas, anoncas al la homoj pri sia espero, uzante la atestojn de la kredantoj, uzante la kulturon kaj komprenon de la aŭskultantoj. Dio volas diri sian esperon al ĉiu en ties propra esto nuna.

Tiun revelacion Li sigelis per alianco. Kaj tion eĉ plurfoje. Li aliancis kun Adamo, kun Kain. Jes, relegu. Li aliancis, pli formale, kun Noa. Li ankaŭ aliancis kun Abrahamo, ripete. Ankaŭ kun Isaak, kun Jakob. Li aliancis kun Moseo, kaj kun la popolo de Izarel. Kaj ankaŭ kun la profetoj. Ĝis fine la nova alianco evidentigita en la kruco kaj la releviĝo.

Tiun aliancon, tiun revelacion, Li formulis per promesoj. Tiu promeso, kiu sigelas la esperon kaj amon de Dio, estas LA ĉefa elemento de la naturo de Dio, kiun ni devas koni. Dio ne devigas nin ion fari, Li devigas sin ion fari.

Rigardu ekzemple, kiamaniere Moseo dialogas kun Dio, kontestas kun Dio en la epizodo de la ora bovido. Li diras al Dio: “sed Vi promesis”. Kaj Dio agnoskas, kaj agas laŭe.

Tiu naturo de Dio estas la forta apogilo por la kredanto. Neniu alia apogilo estas utila por la kredanto. Nenio alia validas. Neniu ago niaflanka havas valoron por nia espero, krom la promesoj de Dio. Ni devas do serĉi tiujn promesojn, preni ilin por ni, kaj vivi el ili, konsekvence de ili. Nia nura merito estas la promesoj de Dio.

En la epizodo kun Abraham kaj la dispecigitaj bestoj, Dio volis doni garantiaĵojn al Abraham en la tiutempaj kutimoj. Ĉiam Dio volas uzi la homan kulturon, por liveri sian mesaĝon, por signifi sian promeson. Nur Dio pasis inter la duonaj partoj de la kadavroj. Nur Dio sin engaĝis.

En la rakonto pri Li, Ijob asertas: Mi scias, ke mia Liberigonto vivas. Fido kaj espero lin savis.

Kaj la plej firma kaj lasta garantiaĵo, kiun Li lasis al ni, estas Jesuo Kristo. Jesuo, kiu venis sur la teron, Dio venanta vivi inter la homoj, meze de la homaj kondiĉoj kaj kulturo. Kristo, kiun la homoj mortigis sur kruco, kaj kiun Dio relevis la trian tagon. Tiu releviĝo estas garantiaĵo ankaŭ al nia espero. Kaj ankaŭ tiun garantiaĵon signis la veno de la Spirito en la tago de Pentekosto. Pro la releviĝo kristanismo estas religio de la espero, kaj ne religio de timanta submetiĝo.

Ĉar Jesuo estas multe pli ol la tradicia bildo de simpla majstro de saĝeco. Li estas tiu, kiu kontestas kun la homoj kaj atestas pri la espero de Dio, konfirmas kaj firmigas ĝin. Ĉar Dio esperas, kaj ĉar Dio revelacias tiun esperon, ni povas esperi. Sen la espero Abraham ne povus preĝi por Sodomo, por sia nevo Lot.

En la hispana lingvo la verbo “esperar” signifas: esperi, kaj ankaŭ atendi. Esperi estas atendi ion, kio ankoraŭ ne estas ĉi tie, kun certeco, kiel diras la epistolo al la Hebreoj.

La manifestiĝo de la dieco de Dio dependas de la reala plenumiĝo de la promeso, kiu pruvos la fidelecon kaj diecon de Dio.

Tiu, kiu ne plu atendas, kiu ne plu esperas en la vivo, tiu falas en malesperon, kaj eĉ demisias. Tiu ne konas la esperon. La malfeliĉo venas el la demisio, el la malespero, el la ĉeso de atendado. La malfeliĉo ne venas el la peko tiom, kiom ĝi venas el malespero.

La nuntempa klopodado estas por nuna, tuja feliĉo. La serĉo de tia feliĉo ne estas vivo per espero, ne estas vivo en promesoj, ĝi estas malpacienco, kiu ne toleras atendi la satiĝon.

Estas kelkaj bildoj por ligi esperon kaj atendon. Konata estas tiu de la homo, kiu plantas arbon. Planti arbon ne alportos tujan repagon. Sed arbo estas promeso de posta plenumiĝo. Estas en la franca tre bela rakonto de Jean Giono: la homo kiu plantis arbojn. Mi ne scias, ĉu ekzistas tradukoj en tiu aŭ alia lingvo.

En la Biblio estas tiu bildo. Kiam Jerusalemo estas sieĝata, baldaŭ prenota, la profeto Jeremia formale aĉetas kampon. Ĉu tio ne estas signo de la espero? Signo, ke la nuna situacio ne estas la fino de ĉio.

Espero estas atendado, deziro kaj strebo por paco, harmonio, plibono por ĉiu, por la aliulo. Ĝi ne estas strebo por tuja ricevo de nuna feliĉo.

Sed inverse, kiam la celo, la strebo troviĝas antaŭe, tiam la nuno ricevas ankaŭ parton de la antaŭvidata plenumiĝo. Espero kaj pacienco efektiviĝas ankaŭ nune.

Fakte la espero estas tre realisma, ĉar ĝi kalkulas kiel seriozajn la eblecojn de la realo. Ĝi ne fantazias, sed serĉas konstrui sur firma reala bazo. Tio, kion ni esperas, estas la realo, kiu venas.

Kion do esperas la kristanoj? Kion serĉas la kristana fido? La kristana fido atendas la estonton de la mondo. La kristana fido ne forkuras el la mondo, ĝi serĉas ĝian estonton. Same kiel la mondo mem atendas, sopiras, kiel diras la epistolo al la Romanoj. Se la homo ĉiam estas rapidema, Dio ne estas tia. Por Dio, fakte, nenio estas definitiva. Dio rifuzas konkludi. Dio ĉiam daŭre esperas. Kaj kiel diras la Psalmoj: Mia espero estas al vi. Kaj ankaŭ: Neniu el tiuj, kiuj esperas al vi, hontiĝos. La espero utilas por kontraŭstari tion, kio ne fartas bone en ni, kaj ĉirkaŭ ni.

La savo de la homo ne estos la rezulto de la pieco. Ĝi estos la rezulto de la promeso de Dio. La plej grava biblia versiklo, laŭ mia kompreno, estas tiu: Johano 3, 16: „Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu kredas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon.“ La fonto de nia fido, kaj de nia espero troviĝas en tio, en la promeso de Dio, kiun Li revelaciis al ni, en lia alianco, al kiu Li vokas nin.

Kion atendi? Certe la releviĝon. Certe ankaŭ le revenon de Kristo. Certe la plenumiĝon de la lastaj ĉapitroj de la Apokalipso de Johano. Certe la ĉeeston kun Dio por eterne.

Pri la espero de releviĝo simple memoru la konsol-parolojn de Paŭlo al la Tesalonikanoj.

La reveno de Kristo estas espero de ĉiu kristano, sed ĝi estas ankaŭ la espero de la kristano por la tuta homaro.

Ni ne devas forgesi, ke la eterna ĉeesto de Dio kun ni kaj reciproke komenciĝas ekde nun. Ĉar fakte, kiel diris Tereza el Lisieux, ni ne esperas, ne atendas malpli ol Dion mem. Kaj kiel signon kaj konfirmon de la promeso, ni devas kompreni, ke tiu espero konkretiĝas ankaŭ nun. Dio estas eterne ĉeestanta, tio signifas, ankaŭ nune.

Vi memoru la rakonton en Daniel pri la tri junuloj en la ardanta forno. Trapaŝi la ardantan fornon eblas, ĉar Dio ĉeestas kaj kunpaŝas.

La espero eblas por la homoj, ĉar Dio mem esperas. La ekzisto de Dio estas la plej granda espero por la homaro. La nekredantoj ne konscias, ke la nekredo kondukas al foresto de espero. Se estas nenio ekster la homo, nenio ekster la homa kondiĉo kaj preter ĝi, kion esperi? Kiel esperi?

Dio troviĝas ĉe la fonto de nia espero, kaj ankaŭ ĉe la fino kaj celo de nia espero. Ĉar Dio esperas en la homo, esperas en ni ĉiuj persone, ni povas esperi en Li.

Tion Dio volas malkaŝi, revelacii al la homoj, ekde longa tempo, kaj ankaŭ nun pere de siaj atestantoj, ke Li havas esperon en la homo kaj la mondo. Ni ricevis rolon en tio. Parto de tiu espero estas por ni atesti pri tiu espero, kiu revivigis nin kaj vivigas nin, kaj tion ni esperas kaj Dio esperas, tiu espero povas vivigi la aŭdantojn. Tiu promeso ligas la homon al la estonteco, kaj liberigas lin el la pasinteco. Ĝi permesas, ke la malnovaj aferoj pasu, kaj ke ĉio fariĝu nova.

Nun, mi deziras antaŭ ol konkludi, komenti por vi unu versiklon el la epistolo al la Romanoj 15, 13, versiklon ofte uzatan kiel bendiro fine de Diservo:

“Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.”

Diversaj elementoj por noti.

Unue: la Dio de espero. Ne simple Dio, sed Dio kvalifikita, karakterizita: la Dio de espero. Tio signifas, ke Li estas LA Dio de espero, ke la aliaj dioj ne estas tiaj, neniel povas esti dioj de espero. Ĉiuj niaj nuntempaj idoloj, dioj, ne kapablas esti aŭ fariĝi dioj de espero. Tio estas specifa karaktero de la kristana fido, ankaŭ de la juda, havi Dion de espero. Krome, se Li estas la Dio de la espero, tio signifas, ke ne ekzistas la espero krom ĉe Li. Ĉiu alia espero estas ŝajna, kvazaŭa, falsa, surogata.

Due: vin plenigu. Plenigi, tio estas komplete, ĝis rando, komplete plena. En aliaj kutimaj bendiroj oni aŭdas la paron graco kaj paco. Ĉi tie estas ĝojo kaj paco. Sed, nun estas preskaŭ la samo. Simpla vortludo en la greka : ĝojo estas khara, kharas kiam la graco estas kharis, kharitis. La ĝojo nia, kantata de la epistolo al la Filipianoj, estas la rezulto de la graco ricevita de Dio per Kristo, tiu ĉi ĝojo plenigas nin. Kaj estas ankaŭ vortludo, ĉifoje en la hebrea, kiam plenigi, kompletigi kaj paco estas preskaŭ samaj: shalom.

Ĉio troviĝas en la donaco de la espero: ĝojo kun graco, pleneco kun paco. Tiu, kiu ricevas tiun esperon donitan de Dio, donacitan de la Dio de espero, ricevas gracon kaj pacon, ĝojon kaj plenecon. Kaj tiam okazas la abundeco poste indikita. La verbo tradukita per “abunde havu” enhavas prefikson kaj radikon: peri: ĉirkaŭ, plie, kaj ekiri, lanĉi, puŝi, ekmovi, postkuri. Ne temas nur pri abundeco, kio ja estas pli ol pleniĝo, sed temas pri moviĝo, pli superrandiĝo, pri elfluo.

La espero de Dio superrandiĝas, superfluas nin, ni ne povas gardi ĝin por ni solaj, ni ne povas enteni ĝin ene de ni, sammaniere kiel ni ne povas reteni la gracon, la pacon, la ĝojon, la plenecon, kiu verŝiĝas elde ni al aliaj. Kaj tiu fenomeno ne estas el nia fonto, el nia strebado, ĝi devenas de la Spirito, de Dio. Tio estas la potenco de la Spirito, la dinamika potenco de la Spirito.

Traduki la vorton “espero” ŝajnas al vi facila. Tamen ekzemple en la franca estas du malsamaj vortoj. Kaj en kelkaj lingvoj ĝi tutsimple ne ekzistas. En la hinduisma mondo ĉio estas cikla, ĉio revenas, kiel montras la simbolo de la rado. El tiu rado nenio estas atendinda, atendebla, neniu espero.

Sed ankaŭ en nia moderna mondo, iame kristana, ne plu ekzistas espero. Nun estas krizoj, ekonomia krizo, ekologia krizo, loĝiga krizo, migra krizo, malsata krizo. La kristana horizonto ne plu valoras en la socio ĝenerale. La marksisma horizonto kolapsis, liberalismo same, naciismo same. Niaj samtempuloj nun batalas, strebas por vivi tagon post tago, por ĝui tagon post tago. Futuro? Neniu futuro. Oni zorgas pri la nuno kaj nenion plu atendas el la futuro. Sed la kristanoj esperas, atendas, firme apogitaj sur la promesoj de Dio, sur la verko de Jesuo Kristo, krucumita kaj releviĝinta. Alia futuro eblas.

El Dio, el la Dio de espero, el la potenco de la Sankta Spirito, ni ĉion ricevas, ĝojon kaj gracon, kaj plenecon kaj pacon. La Gloro kaj la Regno de Dio komenciĝas jam nun, kaj daŭras ĝis la plenumiĝo de la tempoj.

Mi asertas al vi: Per tiu graco, per tiu promeso, per tiu potenco: Jes ni povas, ĉar ni vivas el la beno de Dio, la fonto de nia espero.

Mi do konkludas simple per tiu bendiro: „Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.“

Konsultitaj dokumentoj:
B
ro Bernard, Contre toute espérance - Paris: Cerf, 1980.
Geense Adriaan, Mottu, Henri, Oecuménisme et universalisme: propos d’un théologien européen - Genčve: Labor et fides, 1996.
Patterson Ben, Waiting: Finding Hope when God Seems Silent. - Downers Grove, Ill.: InterVarsity Press, 1989.
Briend Jacques, Avant Jésus, l’espérance - Paris: Mame-Desclée, 2007 (Jésus et Jésus-Christ, 93) - 1 vol.
Moltmann Jürgen, Théologie de l’espérance: Essai sur les fondements et les conséquences d’une eschatologie chrétienne - Paris: Cerf, 1978 - trad. el Theologie der Hoffnung, 1964, la diversaj dokumentoj de la Kunveno de KEK en Lyon, julio 2009.

Philippe Cousson, prezidanto de KELI

al la indekso


  EKUMENISMO VERA KAJ ERARA

Sac. Prof. Czesław Bartnik
(Daŭrigo al DB 2/2009 paĝo 40)

 Ĉu disbato de la kristanismo povas esti io pozitiva?

Jesuo petis sian Ĉielan Patron: „Mi petas Vin, Patro, ne nur por ili (apostoloj), sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto, por ke ili ĉiuj estu unu“ (Joh 17, 20-21). Tiel do unueco de la kristanoj estas volo de Dio mem. Nuntempe iuj erarantaj ekumenistoj, kvazaŭ lacigitaj per senefika zorgo pri la unueco, komencas hodiaŭ paroli, ke multe da kristanaj frakcioj kaj religioj estas speco de abunda beno de Dio. Ĉe tio ili volas prisilenti aferon de doktrinoj, kaj limigi sin nur je puraj religiaj emocioj. Ili diras, ke la ekumenismo devas rezigni pri la zorgo pri pureco, kompakteco kaj identeco de la doktrinoj kaj forlasi malagordojn pri religiaj veroj. Fundamenta celo de la religio laŭ ili devas esti ne la doktrino kaj vero, sed nur „fido de homo al Dio“ (W. Hryniewicz). Sed tian iracionalismon (rim. de red.: filozofia direkto neganta racian kapablon de ekkono de la mondo) oni devas absolute forĵeti. Por sana teologio religio ne estas nur afero de iu neracia sento. Ĝi estas afero atinganta la Plej Superan Estulon pere de tuta personeco de la homo, kaj do unue per la racio. Por ekfidi al iu, estas necese unue havi iun intelektualan komprenon de tiu Iu kiel ankaŭ kategorion de la vero.

Diversecojn de la religiaj veroj de diversaj konfesioj kaj religioj oni ne povas ŝmirŝtopi per emocio, anstataŭ tio tiujn verojn oni devas profundigi, disvolvi, perfektigi kaj valorigi en la lumo de la Evangelio. Vera ekumenismo baziĝas je fideleco al la vero kaj je la amo unue al sia propra Eklezio kaj sekve je familieca amo al la aliaj. Nur tiam ekregos vera ekumena atmosfero. Ĉiukaze estas ĝuste, ke konformigo de la veroj inter la konfesioj same intensigas antaŭjuĝojn inter la konfesioj, kiel ankaŭ disbatas internon de la propra konfesio.

Diverseco de la homaj vojoj al Dio estas beno nur en tio, ke ĝi montras Dian Mizerikordon super ni, sed ankaŭ malkovras niajn malfortecojn kaj lernigas nin al ĉiam pli profunda kompreno de Dia Mistero. Kaj Dio alkondukas al si homojn de diversaj konfesioj ne pro tio, ke ili estas disrompitaj kaj disbatitaj, sed pro sia mizerikordo ankaŭ spite de la dispartigoj.

De kie estas tia malamo al la patrino?

Ekzistas neklarigebla fenomeno, ke iuj katolikaj ekumenistoj naskiĝas kvazaŭ el kritiko kaj malamo al sia Eklezio, el kritiko de sia propra Eklezio kaj el malkomplezo al ĝi ili vivas kaj kreas sian teologion kaj samfoje direktas en kritikismon kaj disbaton de la Eklezio. Krom tio en la tempoj de liberalismo ili estas konsiderataj kiel la plej kapablaj teologoj, kiuj iĝas fame konataj ankaŭ en la sekulara vivo. Kaj ofte en sia fiero ili konkludas, ke la tuta Eklezio eraras kaj erarvagas, nur ili ne eraras. Ia homa kritikismo rilate al la Eklezio estas postulo de la Koncilio mem, sed tio devas esti kritikismo fontanta el amo kaj neelvokanta dubojn pri dogmoj. Iuj argumentas, ke la Katolika Eklezio mem konfesas, ke ĝi erarvagis, ĉar en la jaro 2000 mem la Papo Johano Paŭlo la Dua pardonpetis tutan mondon pro eraroj kaj kulpoj de la Eklezio. Sed estas necese memori, ke la Papo ne pardonpetis pro la dogmoj, sed por malbona sinteno de multaj katolikoj kaj por ilia kurbigo de la spirito de la Evangelio. Mirinda estas, ke multaj katolikoj, laikoj kaj ankaŭ klerikuloj ne plene aprezas religiajn sciencon kaj teologion. Ofte ankaŭ la homoj ĝenerale konsiderataj kiel „piaj“ negas valoron de la instruo kaj saĝeco en religio. Nuntempe belege ĉe ni oni montras al signifo de 90-jariĝo de Katolika Universitato en Lublin, kiu pere de sia religia kaj sekulara instruoj enportis netakseblajn valorojn en trezoron de la Eklezio kaj Nacio. Kaj Johano Paŭlo la Dua kiel ĝia profesoro transportis siajn pensadojn kaj de la universitato en la tutan mondon, prilumante ĉiujn ŝtatojn, naciojn kaj religiojn. Ankaŭ tre doloras, kiam de tempo al tempo oni aŭdas malgrandanimajn voĉojn, ke la Katolikan Universitaton en Lublin oni ne devas subteni spirite kaj materie.

Nin, Polojn, doloras tio, ke krom nia ekumena rilato al najbaroj, homaro kaj landoj, kaj ankaŭ religioj, iuj multaj enlandaj kaj eksterlandaj centroj repagas al ni konstante per granda malbono. Profesoro Jerzy Robert Nowak majstrece senvualigas atakojn,

paskvilojn kaj ofende konstante ĵetantajn al Pollando flanke de multaj landoj en sferoj de socia, politika, kultura kaj morala vivoj. Mi al tio volas aldoni ankoraŭ jenon: multe da tiuj atakoj de malvero kaj malamo estas direktataj tial, ĉar Pollando estas lando katolika kaj ke tiu katolikeco estas forta, sana kaj apelanta la konsciencojn. Estas karakteriza, ke eĉ germana teologo Hans Küng en ne tuta unu jaro post elekto de Karol Wojtyła sur la Seĝon de Petro insultis publike Johanon Paŭlon la Duan, ke li estas neekumeneca, konservativeca, tradicionalismema, nacionalismema, ke li alten elportas Katolikan Eklezion, ke li ne rezignas pri roma primaseco, nu kaj ke li havas mentalecon de la pola katolikismo. Tial nia intelektularo havas ofte iun komplekson pro la katolikismo. Tio estas ia frenezeco. Ja Johano Paŭlo la Dua gvidis tutan Eklezion, inkluzive de la germana, sur la publikan mondan scenejon, kaj germano Benedikto la 16-a fortigas nuntempe identecon de la Eklezio kaj la mondo laŭ vizio de Wojtyła.

Ofte el mediatoj disvastiĝas impreso, ke la Katolika Eklezio en Pollando travivas krizon kromalie ankaŭ tial, ke ĝi ne disvolvigas ekumenismon. Nuntempe ŝajnas, ke prefere hodiaŭ en la tuta mondo ekumenismo travivas krizon. Tiu elstara enmetita ideo ne kreis por si potencajn kaj karakterizajn fundamentojn. Ĝi transformiĝis je „rebonigo politika“, je maldekstreco, kritikeco, vortaj interbataloj kaj rivalecoj de diversaj atendantoj de la propra gloro. Mi pensas konsidere al objektivaj eraroj, ke estis faritaj provoj pri doktrinaj kunordigoj inter Eklezioj kaj konfesioj, kiuj nur cetere malfortigis la religiecon mem, igis ĝin iel marketingan kaj akrigis konfliktojn, kiuj en tiaj disputoj neniam povas fini. Sekve vekiĝis ankaŭ malbonaj ambicioj inter la konfesioj kaj ekkomencis kresko de ambicioj kaj egolatrio (memadorado) ankaŭ inter diversaj frakcioj verdire nemeritindaj partoprenon en ekumena komuneco. Kaj fine surbaze de malsukcesoj de ekumenismo okazis ĝenerale malaltigo de kulturo, moralo, respondeco, digneco kaj komuna graco, nu kaj sufiĉe ĝenerale okazis malfortigo de la religia senteco.

Eble oni povas observi ian paradokson, ke la konfliktoj fariĝas des pli akraj kaj enviaj, ju pli ili tuŝas pli proksiman familion. Tial ankaŭ dialogoj kun judaismo kaj islamo, kiel ajn ankaŭ ili estas senfruktaj, do ili estas pli malmulte tristaj ol dialogoj de la Katolika Eklezio kun al si proksimaj Eklezioj. Ni prenu ekz. grekan ortodokson, rusan, gruzan kaj kelkajn aliajn. Komence de la 20-a jc., kiam ekumenismo ankoraŭ ne disvolviĝis, kiam certa vatikana altrangulo ekaperis en bizanca patriarkejo en celoj de instruo, tiam li estis akceptita tre kulture kaj kun honoroj. Hodiaŭ la ortodoksuloj ne plu toleras la Papon mem, kiel tio okazis en Grekio kaj Gruzio en tempo de la vizitoj de Johano Paŭlo la Dua, kaj Rusa Eklezio frape al li konstante kaŭzis maljustaĵojn, nepermesante al li viziti katolikojn en Ruslando, siatempe tiel kruele persekutitajn. Tial ankoraŭ foje mi ripetas: por la ekumenismo la kristanoj devas antaŭ ĉio sin regeneri morale.

El certaj kritikaj konsideroj sub adreso de ekumenismo ne estas eble konkludi, kvazaŭ ni en Pollando ne havus saĝajn, eminentajn kaj karismaj ekumenistojn. Ni havis tiajn ekumenistojn, kiel sac. Jan Zieja, episkopo Władysław Miziołek, sac. Wincenty Dudek, patro Bogusław Waczyński, sac. Andrzej Bardecki kaj aliaj. Kaj ankaŭ ni havas eminentajn teologojn profesorojn, kiel arkiepiskopon Alfons Nossol, patron Jan Sergiusz Gajek, sac. Alfons Skowronek, sac. Lucjan Balter, sac. Wojciech Hanc, sac. Leonard Górka, patron Wiesław Szymona ktp., ne parolante pri grupiĝoj karismaj, spiritaj kaj laikaj. Nur ke pri tiuj ĉiuj formacioj prefere regas silento, ĉar ili bone rilatas al la Eklezio kaj Apostola Seĝo. Prisilentas ilin ankaŭ mediatoj, ĉar la homoj, kiuj ne kritikas Eklezion, estas nek modaj, nek atrakciaj.

La ekumena movado estis kaj estos frukto de vera kaj granda amo al la propra Eklezio. Enfalas ĉi tien certa analogio: kiu vere amas kaj estimas siajn gepatrojn, tiu simile transportas la sentojn ankaŭ je ĉiuj aliaj gepatroj; kiu amas sian konfesion, tiu estimas ankaŭ ĉiujn ceterajn, kaj kiu ne amas sian Eklezion, ne amas ankaŭ iun alian.

La artikolo “Ekumenizm” (Ekumenismo) aperis en gazeto Nasz Dziennik, sabato-dimanĉo, la 15-16-a de novembro 2008. El pola lingvo tradukis Miloslav Šváček. Kontrollegis Stanisław Śmigielski.

 

Sac. Prof. Czesław Stanisław Bartnik naskiĝis en la jaro 1929 en Źrebce apud Szczebrzeszyn. La mezlernejon li frekventis sinsekve en Szczebrzeszyn kaj Lublin, kie li en la jaro 1948 subiĝis al abiturienta ekzameno.

En la jaroj 1948-1953 li studis filozofion kaj teologion en Katolika Universitato en Lublin. Post studjaroj de teologio kaj religio-scienco li doktoriĝis en la jaro 1956. Pluajn studojn de teologio kaj historio li realigis en Parizo kaj en Katolika Universitato en Leuven (Louvain) en Belgio (1967-1968).

Sacerdotan ordinon li akceptis en la jaro 1953 en Lublin. En la jaroj 1956-1958 li laboris en Redakcio de la Katolika Enciklopedio. Ekde la jaro 1957 li lekciis filozofion, teologion kaj historion de la Eklezio en Katolika Universitato en Lublin kaj en porpastraj seminarioj. En la jaroj 1959-1966 li estis prefekto de Alta Porpastra Seminario en Lublin kaj en la jaroj 1966-1973 vicrektoro de tiu seminario, poste docento, profesoro, ĉefo de katedroj.

Li ricevis Sciencan Ordenon de Włodzimierz Pietrzak, Kavaliran Krucon kaj Oficiran Krucon de Ordeno de Reviviganto de Pollando. Li estas rezoluta antagonisto de liberalismo.

al la indekso


 LA ATENCINTO IĜIS KATOLIKO)

La atencinto Mehmed Ali Ağca laŭ lia propra esprimo akceptis la katolikan kredon kaj nun li serĉas en Italio por si edzinon. Al itala magazino Diva e Donna li diris: „Mi nun serĉas junan italan virinon, kiu konformos al mi. Kompreneble ŝi devas esti katolikino.“ Ağca devenas el dekstrula radikala medio kaj en la 13-a de majo 1981 li pafvundis Papon Johanon Paŭlon la Duan en Vatikano.

(Transprenita el Světlo 21/2009)

 al la indekso


 PREĜO DE AĜULO

­ Mia Sinjoro, Vi scias pli bone ol mi, kiom mi maljuniĝas kaj kiom da fortoj mi jam perdis.
­
Forigu de mi la impetan tenton ĉiuokaze kaj ĉiuteme trude prezenti mian opinion.
­
Senigu min de mia granda pasio ordigi aferojn de aliuloj.
­
Instruu min esti pripensema kaj helpema, sed farante tiel ne esti samtempe pikema kaj ordonema.
­
Ŝajnas al mi, ke estus domaĝe lasi por mi mem la riĉon de saĝo – sed Vi, Sinjoro, Vi scias, ke mi emus plezuriĝi ronde de miaj amikoj.
­
Instruu min silente toleri miajn malsanojn kaj ĝenojn. Ili pliiĝas kaj la emo babili pri ili kreskas de jaro al jaro.
­
Mi ne kuraĝas peti Vin, ke Vi pridonacu min per emo streĉe kaj sindone aŭskulti tiujn, kiuj priparolas siajn malsanojn, sed instruu min pacience ilin toleri.
­
Same mi hontas peti Vin pro pli bona memoro – sed nur pri iom pli da modesto kaj malpli da certeco, kiam mia memoro ne egalas la memoron de aliuloj.
­
Instruu min la mirindan saĝon scipovi erari.
­
Bridu min, por ke mi estu kiel eble plej afabla. En moroza aĝulo venkas kvazaŭ diablo.
­
Gvidu min vidi kaj malkovri ĉe la aliaj admirindajn ecojn kaj donu al mi la belan donacon, ke mi sciu paroli pri ili.
­
Mi sulkiĝas kaj griziĝas. Mi ne volas plendi, sed al Vi, Sinjoro, mi malkaŝas timon pri mia aĝo. Mi sentas min esti kvazaŭ devigata adiaŭi, mi ja ne povas halti la tempon. Mi sentas daŭran malfortiĝadon kaj mi perdas iaman belecon. Mi fieris pri tio, ke mi scipovis konkuri junulojn. Nun mi agnoskas, ke mi ne plu kapablas tion. Mi ridindiĝus provante prezentiĝi tia.
­
Sed Vi, Sinjoro, diras: „Kiu kredas je mi, tiu ricevos flugilojn de aglo.“ Donu al mia koro la forton akcepti la vivon tiel, kiel Vi ĝin gvidas. Ne moroze, ne kun bedaŭra humoro, ne kiel foriranta, sed kiel danka kaj preta plenumi ĉion, per kio Vi min ankoraŭ taskos. Kaj por tio donu al mi ĉiun forton de la koro. Amen.

Disponigis WE

al la indekso


 SINCERA GRATULO

Sincere ni gratulas al longjara esperantisto kaj fidela membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio altestimata s-ro JUDr. Vladimír Mohapl el Olomouc okaze de lia 90-jariĝo en la 8-a de aŭgusto. Dian benon, protekton de Dipatrino Maria kaj helpon de la ĉielaj patronoj de la esperantistoj, deziras elkore al vi, kara frato Vladimír, nome de ĉiuj Komitato de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

al la indekso


 Alvoko al la partoprenintoj de EEK

Karaj gefratoj, partoprenintoj de la 19-a EEK en Vroclavo, tre ĝojigaj estas impresdonaj prijuĝoj de la kongresa semajno fare de la kongresintoj. Sur la paĝoj de la venonta n-ro de nia revuo ni ankoraŭ raportos pri ĝi. Volonte mi publikigos viajn artikoletojn priskribantaj viajn dumkongresajn travivaĵojn. Bv. ilin sendi retpoŝte (se eble ankaŭ kun fotoj en elektronika versio) al mia retadreso: m.svacek@seznam.cz. Koran antaŭdankon!

Miloslav Šváček

al la indekso


 PRINCIPA TEMO TUŜANTA LA HOMAN DIGNECON
Aŭ socialismo aŭ kristanismo

Eŭropa Unio referencas al sanga franca revolucio, antaŭanto de la totalismaj reĝimoj de la pasinta jarcento, al materialismo kaj sociala darvinismo, kiu degradas la homon je besto kaj sukcese proponas oportunan sklavecon al ĉiu el ni. Ĝi inklinas al la danĝera utopio konstrui civilizacion sen Dio, kiu tiomfoje finis dronita en la sango, ĉar la socialistoj kunigis sian religion pri la surtera paradizo kun la politika potenco. Dume estas la komforto elaĉetata per la sango de la nenaskiĝintoj, sed oni preparas tion ampleksigi ankaŭ je la homoj malsanaj kaj maljunaj.

Kontraŭ tiu ĉi socialisma vizio staras kristana realismo deduktanta la homan dignecon el la Kreinto, sen iluzioj pri la homaj eraroj, proponanta la ĝustan liberecon kaj el ĝi eliĝantan respondecon, garantianta plenvaloran sencon de la vivo por ĉiu homo, disiganta la religion disde la potenco politika. Aŭ venkos vizio (liberale) socialisma aŭ la kristana.

al la indekso


 Bruselo ne estas garantio de la libereco

Komunismo kiel ekonomia modelo ne plu revenos, sed ĝia kultura dimensio konsistanta el la praktikema materialismo kaj el degrado de la homo estas multe pli forta ol iam antaŭe. Ne havas sencon eniĝi en iluzion, ke la geografia okcidento estas garantio de la libereco. Lenin, Marx aŭ Darwin ne pripensis siajn ideojn en ekstrema oriento, sed en okcidento. Hodiaŭ ne estas peko mortigi infanon, sed elĵeti nesortimentigitan paperon, ne estas malboneco disbati geedzecon, sed doni la hundon en bestrifuĝejon. La vivsenco en la materialismo estas maksimumo de voluptoj kaj travivaĵoj – la egoismo.

La tradicia kristana vivstilo estas hodiaŭ minoritata alternativo. Sed ĝi estas la alternativo, pri kiu la absoluta plimulto de la socio sopiras – pri la kvalita vivo: pureco kaj tutviva fideleco, sindoneco, nedisbatita familio, bone edukitaj infanoj, neegoismemaj gepatroj, konsciantaj la homdignecon sendepende pri la korpa stato kaj sopirantaj precipe pri la ekzistsenco. Sed la plimulto ne kredas, ke eblas tiel vivi kaj nuntempe estas la rolo precipe de la politikistoj pri tio atesti kaj ŝanĝi tiel la kulturon de nia lando.

Ĝi estas principa temo tuŝanta la homan dignecon, kiu estas la ŝlosilo al la solvo de ĉiuj demandoj inkluzive de la ekonomiaj.

(Trasprenita el Hnutí pro život 2/2009

al la indekso


 SINJORINO ZDISLAVA DE LEMBERK

Sankta Zdislava naskiĝis al geedzoj Sinjoro Přibyslav el Křižanov (Moravio) kaj Sinjorino Sibyla el Sicilio verŝajne en la jaro 1220. Ŝi iĝis edzino de la ĉeĥa grandsinjoro Havel Markvartic el Lemberk v Podještědí. Ŝi kun sia edzo subtenis konstruojn de la dominikanaj monaĥejoj en Jablonné kaj Turnov. Ŝi naskis kvar infanojn. Zdislava fariĝis sanktulino kiel edzino kaj patrino de la familio, sed famigis ŝin ankaŭ karitata amo al malsanuloj kaj malriĉularo. Ŝi mortis en la jaro 1252 kaj entombigita ŝi estas en kripto de la klostra preĝejo en Jablonné v Podještědí. Ĉe ŝia tombo ĝis nun okazis multaj alaŭdoj kaj resaniĝoj je propeto de la sanktulino. Beatproklamita ŝi estis en Romo en la 28.8.1907 fare de la papo sankta Pio la Deka kaj kanonizita en la 21.5.1995 en Olomouc fare de la papo Johano Paŭlo la Dua.

Ni tre rekomendas al vi centpaĝan belaspektan libron en formato A6 pri la Sinjorino Zdislava de Lemberk, kies verkintino estas s-ino Marie Dolistová. La libro enhavas ne nur biografion de la sanktulino, sed ankaŭ belegan poemon verkitan de la menciita verkintino omaĝe al la sanktulino Zdislava glorantan ŝian, per heroaj agoj plenigitan, vivon. Ambaŭ partoj aperis en ses lingvoj inkluzive de Esperanto. La tradukintoj estas JUD-ro Zdeněk Rusín, Michael Wolf, Vlastimil Vágner, Inĝ. Jan Werner, Zofia Kamieniecka kaj Pavla Bejčková.

La mendojn adresu al: S-ino Marie Dolistová, ul. Přítkovská 1469/16, CZ-415 01 Teplice.
La prezo por unu libro estas 50 Kč (CZK) + sendkostoj
.

Dio, Vi ellernis Sanktan Zdislava iri la vojon de perfekteco per plenumado de la taskoj de geedzeca vivo kaj en farado de la agoj de la amo. Helpu al ni, por ke pro ŝia propeto la kristanaj familioj sin konstante renovigu kaj ekfloradu per atestoj de pli helaj moroj. Amen.

al la indekso


 HONORIGO FARE DE LA ĈEĤA EPISKOPARA KONFERENCO

NACIA PILGRIMO EN VELEHRAD 2009

Ĉiujare en la 5-a de julio estas en Ĉeĥa Respubliko ŝtata festotago honore al slavaj kredheroldantoj sanktaj Cirilo kaj Metodio - kunpatronoj de Eŭropo. Ankaŭ ĉi-jare dimanĉe la 5-an de julio okazis la plej grava tutnacia pilgrimo honore al ili en Velehrad - iama ilia sidejo. Ĉefcelebranto de la solena sankta meso estis kardinalo Jozef Tomko el Vatikano. Kuncelebrantoj estis episkopoj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Pollando kaj multaj pastroj. Ĉeestis 30 mil pilgrimantoj ne nur el Ĉeĥio. Fine de la sankta meso estis fare de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco honorigitaj per medalo kvar personoj, inter ili ankaŭ prezidanto de IKUE Miloslav Šváček, kiu tre dankas al la ĉeĥa episkoparo kaj la altan honorigon komprenas kiel esprimitan favoron al la katolika E-movado ene de la Eklezio fare de IKUE.

al la indekso


 Vortoj adresitaj ne nur al la membroj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio

Estimataj kaj karaj gefratoj, mi tre kore vin ĉiujn salutas esperante, ke en ĉi tiu n-ro de nia revueto Dio Benu vi trovis, se ne ĉion, do almenaŭ ion interesan, kio instigis vin al pli vigla aktivado kadre de la katolika aŭ ekumena E-movadoj. Ĉiuj el ni certe sentas mankon de la eblecoj por konversacio en nia bela lingvo, do la legado de la artikoloj en nia revueto helpas almenaŭ konservi en la memoro bezonatan vortprovizon. Tiuj, kiuj povis kaj volis partopreni la aranĝojn, kiujn ni proponis al vi, do havis la eblecon praktiki nian lingvon. Maje nia IKUE-Sekcio aranĝis, laŭ esprimoj de la partoprenintoj, belan renkontiĝon en urbo Znojmo kaj vilaĝo Tasovice kadre de la centjara jubileo de la kanonizo de sankta Klemento Maria Hofbauer. Por tiuj, kiuj ĝin partoprenis, tio certe ne estis perdita tempo, sed agrabla kaj ankaŭ spirite riĉa travivaĵo. Domaĝe, ke la aranĝojn, kiuj estas organizataj por vi, partoprenas nur malmultaj. Kaj en la viva memoro certe longe restos travivaĵoj el la 19-a Ekumena E-Kongreso okazinta julie en Vroclavo, kie 230 kristanaj esperantistoj el 20 landoj en amikeca familiara medio kaj amo de Kristo travivis la kongresan semajnon. Mi citas el la letero hodiaŭ ricevita: “Mi ankoraŭ estas plena de bonegaj spiritaj impresoj el la kongreso en Vroclavo. Ĝi estis unu el la plej sukcesaj.” Pli multajn similajn korelverŝojn mi aŭdis. Tio certe ĝojigas ĉiujn, kiuj kun amo kaj entuziasmo partoprenis en la preparaj laboroj kaj dum la kongreso mem. Krom polaj gefratoj multnombre partoprenis ĝin karaj gefratoj el Litovio, ankaŭ el Rumanio kaj kelkaj aliaj landoj. Vane mi cerbumas, kial ĝin ne partoprenis pli multaj gefratoj el nia Ĉeĥa IKUE-Sekcio, por kiuj atingo de Vroclavo ne estas tiel granda problemo, kiel por ceteraj alilandaj kongresintoj. Ni esperu, ke eble estonte ...

Karaj gefratoj, kvankam ĝis alveno de la nova jaro restas ankoraŭ kelkaj monatoj, jam nun ni pripensu kaj proponu konvenan lokon por la printempa sekcia renkontiĝo. Kaj kie ni kongresos en 2010, ni baldaŭ ekscios. Dio vin benu!

Miloslav Šváček

al la indekso


 Koran gratulon kaj bondeziron

Koran gratulon kaj bondeziron al longjara fidela membro de IKUE sacerdoro Alois Juráň el Olomouc okaze de lia sepdekjariĝo. Dian benon kaj patrinecan ŝirmon al li elkore deziras kaj por liaj sacerdotaj benoj dankas la komitato de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

La 3-an de junio forlasis nin aktiva membro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Josef Flídr en neĝisvivita 62-a jaraĝo. La ekaperinta malsano ne plu permesis al li partopreni la majan renkontiĝon en Znojmo. La funebra sankta meso okazis la 11-an de junio en lia naskiĝvilaĝo Lezník, post kiu li estis entombigita sur tiea tombejo. Ĉeestis grupo da esperantistoj el diversaj lokoj. Nome de la katolikaj esperantistoj adiaŭis ĉe la tombo kun nia kara frato Jozefo frato Miloslav Šváček.

Post tragedia ŝosea akcidento kaj longtempa restado en malsanulejo forlasis nin porĉiame en la aĝo de 67 jaroj nia plua fidela membro Inĝ. Jozef Novák el Olomouc.

Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili, ili ripozu en paco. Amen.

al la indekso