Karaj gefratoj! Preskaŭ neatendite antaŭ ni malfermiĝas belega monato majo. Tuj ĝia unua tago estas dediĉita al sankta Jozefo Laboristo, kiu pere de siaj manoj ŝvitvizaĝe praktikadis sian ĉarpentistan metion, por digne prizorgi vivtenadon de sia sankta Familio. Tridek jarojn tiun ĉi metion praktikadis ankaŭ nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiun Li ellernis laborante kun sankta Jozefo, antaŭ ol Li publike ekiris la vojon por nia savo. Kiel belegaj modeloj ili ambaŭ estas por ni, por ke ankaŭ ni ĉiujn laborojn volonte praktikadu je honoro de Dio kaj prospero de la homaro. Tiamaniere ni iom similiĝos al la sankta Familio. Kaj la tuta monato majo estas dediĉita al la plej bela kreitaĵo, tute unika en la tuta homhistorio - al nia ĉiela Patrino la Virgulino Maria - Reĝino de la Majo. Ankaŭ Ŝi dum la tuta vivo permane laboradis, zorgante ne nur pri la domo kaj hejmmastrumado, sed ankaŭ kunpartoprenante en la savverko de sia Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj sub la Kruco Ŝi iĝis patrino de la tuta homaro, kies taskon konfidis al Ŝi el la Kruco Jesuo. Estas do Ŝi, kiu perigas al ni ĉiujn gracojn. Ŝi do estas nia Kunsavantino kaj Perantino. Sur la titolpaĝo de nia revuo estas ŝia bildeto, el ŝia statuo en Medĵugorje (Bosnio-Hercegovino), kie Ŝi seninterrompe ĉiutage aperas, por savi la homaron antaŭ mempereo, al kiu ĝi rapide proksimiĝas per progresanta apostatado, senmoraleco kaj sia fiereco, volante esti kiel Dio. Ŝajnas, ke nenio plu kapablas la falintan homaron halti antaŭ tragedio, kiun ĝi por si preparas. Tamen ekzistas ankoraŭ savo kontraŭ tuthomara tragedio - reveno al Dio, akcepto kaj plenumado de la mesaĝoj, kiujn al ni adresas Sendintino de Dio pere de geviziuloj en Medĵugorje kaj ankaŭ en aliaj lokoj en la mondo. Ĉu la homaro plu ŝtopos siajn orelojn, por ne aŭdi la savmesaĝojn? Karaj gefratoj, en ĉiuj cirkonstancoj ni restu optimistoj kaj fidelaj disĉiploj de Jesuo Kristo. Se ni do restos firme starantaj sur la kristanaj fundamentoj, nenio nin devas timigi. Ni ne permesu nin trompi per diversaj pseŭdobonaĵoj, per kiuj nin atakas de ĉiuj direktoj stultigantaj reklamaĉoj. Ni iru nian ĝustan vojon, postsekvante Kriston. Ankaŭ nuna jaro proponas al ni belegajn travivaĵojn en medio por ni kara. En la monato majo de la 22-a ĝis la 24-a okazos en urbo Znojmo renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, promesanta al ni denove travivon de la agrabla semajnfino, kiel en pasintaj jaroj. Plu ekzistas ankoraŭ ebleco aliĝi. Tiucele legu la paĝojn 46 kaj 47 kaj lastmomente decidu pri via partopreno. Pri la 19-a Ekumena E-Kongreso okazonta julie en Vroclavo en Pollando informas paĝoj 48 kaj 49. Mi ankaŭ rekomendas viziti interretajn paĝojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kiuj disponigas freŝdatajn kongresajn informojn. Verdire ĝojiga estas la pozitiva intereso pri partopreno de la kongreso. La ĝisnuna nombro de la aliĝintoj superis nian antaŭsupozon, ĉar samtempe okazos en urbo Liberec Internacia Junulara Kongreso kaj ceteraj aranĝoj antaŭ Universala Kongreso en Bjalistoko. Tio do estas tre ĝojiga konstato. Ni esperu, ke ĉiuj ĝiaj partoprenontoj klopodos krei dumkongrese vere amikecan kaj fratecan kristanan ammedion, por ke la kongreso pozitive kontribuu al pliproksimigo de la unuiĝo de la kristanoj, por kiu preĝis jam Jesuo Kristo mallonge antaŭ sia pasiono: “Por ke ili ĉiuj estu unu” (Joh 17, 21). Tiucela nia klopodado ne estas vana perdo de la tempo, sed certe al Dio plaĉa, celanta tion, pri kio Dio mem sopiras. Karaj gefratoj, akceptu mian korsaluton kaj antaŭĝojon renkonti vin. Miloslav Šváček
SEN LA TAGO DE LA SINJORO - DIMANĈO - NI NE POVAS ESTI Okazis tio en la jaro 304 dum persekutado fare de Diokleciano, kiam romaj persekutantoj surprize atakis en norda Afriko grupon da ĉirkaŭ 50 kredantoj ĉe celebro de Eŭkaristio, por ilin aresti. Konserviĝis al ni protokolo el demandesploro de tiu ĉi grupo. Emeritus, posedanto de la ĉambro, en kiu okazadis la dimanĉaj Diservoj, estis demandita, kial li permesis en sia domo malpermesitan kolektiĝon. Emeritus unue respondis, ke la kolektiĝintoj estas liaj fratoj, kiujn li ne povas forsendi for de la pordo. Prokonsulo plu insistis. Kaj nun ĉe dua respondo okazis esenca kaj kortuŝa malkaŝo: „Estis via devo malpermesi al ili eniron,“ diris prokonsulo. „Mi ne povis,“ respondis Emeritus, „ĉar estis la Tago de la Sinjoro kaj ni ne povas esti sen celebro de mistero de la Sinjoro.“ Kontraŭ volo de la imperiestro ĉi tie staras klara kaj decidema: „Ni ne povas“ agadi kontraŭ kristana konscienco. „Ni ne povas esti sen la Tago de la Sinjoro.“ Tio ne estas peniga obeo al iu ekstera eklezia ordono, ĝi estas esprimo de la interna bezono kaj la volo samtempe. Ĝi montras al tio, kio estis tiel grava, ke ĝi devis okazi spite de minaco de la propra vivo, el granda interna certeco kaj libereco samtempe. Al tiuj, kiuj tiel parolis, vidiĝis evidente kiel tute sensenca elaĉeti sian transvivon kaj eksteran kvieton per prezo de rezignacio je tiu ĉi bazo de la vivo. Ĉe ili ne temis pri elekto inter unu ordono kaj io alia, sed pri elekto inter vivodona senco kaj la vivo, kiu ne havas sencon. Tiaj atestadoj el tagiĝo de la eklezia historio povus facile konduki al nostalgiaj pripensoj, se ni ilin konfrontus kun dimanĉa laciĝemeco de la mezeŭropaj kristanoj. Sed ĉe ĉiu memkritiko ni ne devas neglekti, ke ankaŭ hodiaŭ estas multaj kristanoj, kiuj respondus kun la sama interna certeco: „Sen la Tago de la Sinjoro ni ne povas vivi.“ Kaj male ni scias, ke jam en la tempo de la Nova Testamento estis plendoj pri malbona dimanĉa vizitado de la Diservoj (Heb 10, 25). Mi opinias, ke en kvieteco de nuntempa sistemo de la libera tempo, en forkuro antaŭ simpla tago estas ankaŭ la ĉefa motoro ne tute komprenita kaj atribuita sopiro pri tio, kion la martiroj nomis „dominicus“. Estas tio sopiro renkonti Tiun, kiu por ni donas ekĝermi al la vivo, serĉado de tio, kion la kristanoj dimanĉe akceptas kaj trovas. (El libro „Nova Kanto por Dio“ de Kardinalo Joseph Ratzinger
SALUTON,
MARIA!
ŬDKANTO DE MARIA “Mia animo altigas la Eternulon, kaj mia spirito ĝojas en Dio, mia Savanto, ĉar Li rigardis la humilecon de sia servantino, ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa. Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, kaj sankta estas lia nomo. Kaj lia boneco estas por ĉiuj generacioj al tiuj, kiuj Lin timas. Li montris forton per sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro. Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, kaj li altigis humilulojn. Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj. Li helpis sian servanton Izrael, memorante sian korfavoron, kiel Li parolis al niaj patroj, al Abraham kaj al lia idaro eterne.” (Luk 1, 46-55)Y Mirindaĵo vidiĝis en la ĉielo: virino vestita per suno, kaj la luno sub la piedoj, kaj ĉirkaŭ ŝia kapo krono el dek du steloj. Vortoj: Episkopo Józef Zawitkowski Melodio: Sac. Wiesław Kądziela Esperantigis Josef Cink, 2009
2. Mi sen ĉeso pensas pri
vi, / via kredo kaj fidelo, / 3. Nun en kredo kaj espero,
/ en am´ vivu pacience, / (Por DIO BENU disponigis Stanisław Śmigielski) Sankta Patro Benedikto la 16-a revokis ekskomunikon de kvar episkopoj, al kiuj ĉefepiskopo Lefebvre en la jaro 1988 donis episkopan ordinacion sen mandato de Sankta Seĝo. Tio kaŭzis ene de la Eklezio kaj ankaŭ ekster ĝi tre fortan kverelemon. La Sankta Patro en la letero al ĉiuj episkopoj skribas, ke spite de tio, ke multaj ekleziaj paŝtistoj pozitive akceptis la volon de la Papo por interpaciĝo kun skisma Frataro de Pio la Deka, la aliaj pluaj grupoj male kulpigis la Papon, ke li volas iri reen antaŭ la Koncilion. Tio movigis lavangon da protestoj. Tial la Papo adresis al tuta episkoparo la leteron. En sia letero la Papo skribas: “Al kelkaj el tiuj, kiuj sin aŭdigas kiel grandaj pledantoj de la Koncilio, estas necese memorigi, ke la Dua Vatikana Koncilio enhavas en si la tutan historion de instruo de la Eklezio. Kiu volas esti obeema, devas akcepti la kredon de jarcentoj kaj ne povas fortranĉi la radikojn, el kiuj la arbo elkreskas.” En alia parto de sia letero la Papo skribas jenon: “Ĉu povas al ni esti indiferenta komunumo, en kiu estas 491 sacerdotoj, 215 seminarianoj, 6 seminarioj, 88 lernejoj, 2 universitatoj, 117 fratuloj kaj 164 fratulinoj? Ĉu ni povas ilin elpeligi trankvile el la Eklezio?” La enhavo de la tuta letero de la Papo estas tre grava, kaj ni esperu, ke ĝi pozitive tuŝos la korojn ankaŭ de tiuj paŝtistoj, kiuj aŭdacas levi la voĉon kontraŭ la Papo. En sia plua parto la Papo skribas: “Karaj kunfratoj, en la tagoj, kiam en mia menso aperis ideo skribi jenan leteron, hazarde okazis, ke mi en roma seminario devis prezenti eksplikon kaj komentarion al fragmento Gal 5, 13-15. Mi estis surprizita, kiel ĝi rekte parolas pri ĉeesto de tiu ĉi horo: «Ĉar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco, tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian, ĉar la tuta leĝo estas plenumata en unu diro, jene: Amu vian proksimulon kiel vin mem. Sed se vi mordas kaj manĝegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.» Mi havis ĉiam emon supozi tiun ĉi frazon kiel retorikan troigon, kiu hazarde aperis ĉe sankta Paŭlo. En certa senco tio tiel povas esti. Sed bedaŭrinde “mordado kaj manĝegado” estas ankaŭ en nuntempa Eklezio esprimo de malbone komprenata libereco. Ĉu ni povas miri, ke ni neniom estas pli bonaj ol la galatoj? Ke nin iom minacas la samaj tentoj? Ke ni devas konstante lerni ĝuste uzadi la liberecon? Kaj ke ni devas konstante lerni tiun la plej grandan prioritaton - la amon?” Spite de malĝojo pro ekestinta doloriga opozicio kontraŭ nia amata Sankta Patro, kiu tiel saĝe stiras ŝipon de Kristo - la Eklezion kontraŭ internaj kaj eksteraj ŝturmoj, ni ĝoju, ke ĉielo starigis ĝuste lin frunte de la Eklezio, por brave spiti la atakojn, repacigi ĉiujn kaj alkonduki al la unueco. Ni strebas pri ekumenaj rilatoj inter kristanaro, pri ĝia reunuiĝo, kio estas certe ĝusta, sed prioritata nia nuntempa tasko estas reunuiĝo en la katolika Eklezio, fondita de Jesuo Kristo. Miloslav Šváček En la 18-a de majo 1979, do antaŭ 30 jaroj, en la naskiĝtago de la karmemora Papo Johano Paŭlo la Dua okazis fare de komunista fisistema justico juĝproceso en juĝejo de Ústí nad Orlicí, en kiu estis kondamnitaj Miloslav Šváček kaj pastro Vojtěch Srna pro mescelebro kaj preĝoj en tiama Esperanto-Tendaro en Herbortice. La kondamnitoj dediĉis tiun maljustaĵon de la religia persekutado al la Sankta Patro okaze de lia naskiĝtago kaj tiama vizito de Pollando. Edith Stein naskiĝis la 12-an de oktobro 1891 en Vroclavo (germanlingve Breslau), en juda familio kaj estis la dekunua infano de gepatroj Siegmund kaj Aŭgusta. Baldaŭ post la naskiĝo mortis la patro de Edith. La lignofirmao, kiun mastris ŝia patro, restis ekde nun en la manoj de la patrino, kiu faris el ĝi bonege prosperantan entreprenon. Edith estis la plej juna, tial ŝi estis ofte dorlotata. Dum infanecjaroj ŝi travivadis diversajn momentojn, ankaŭ malfacilajn, precipe en kontaktoj kun samaĝuloj. En la aĝo de ses jaroj ŝi iris al lernejo, en kiu ŝi iĝis tre bona lernantino. Kiel 14-jaraĝa Edith restis hejme, por prizorgadi la malsanan fratidon. Post lia morto Edith revenis al gimnazio kaj en la jaro 1911 ŝi bonege abiturientiĝis. Post la abiturientiĝo ŝi daŭrigis studadon en Vroclava Universitato, en la filologia fakultato. Post du jaroj ŝi elvojaĝis al sia kuzo Richard Courant, kiu estis docento en la Universitato en Göttingen, por tie plu studadi. Ŝi estis studentino de la instruado de Edmund Husserl, kiu tre influigis ŝian pluan vivon. Edith komencis la doktorecajn studojn, kiujn interrompis komenco de la Unua Mondmilito en la jaro 1914. Dum somero de la jaro 1917 kiel flegistino de Ruĝa Kruco ŝi laboris en malsanulejo. Post kvin monatoj ŝi denove eklaboris en sia hejma urbo, en la lernejo kaj pli poste ŝi studadis en Freiburg, kie doktoriĝinte ŝi iĝis asistantino de prof. Husserl, kaj tie ŝi restis ĝis la jaro 1918. Dum la sciencaj esploroj Edith alproksimiĝis al la kristana kredo kaj al Katolika Eklezio, por poste iĝi katolikino. En la jaro1922 ŝi estis baptita kaj akceptinta Sanktan Komunion. Dum la jaroj 1923-31 Edith estis instruistino en liceo kaj en porinstruista seminario en Speyer. Kiel instruistino ŝi vizitadis ankaŭ Germanion, Aŭstrion, Ĉeĥion, Svislandon kaj Francion. Dum ĉi-tempo ŝi tradukis en la germanan lingvon la leterojn de Kardinalo John Henry Newman kaj duvoluman verkon de Sankta Tomaso. Ŝi laboris ankaŭ en Instituto de Speciala Pedagogiko en Münster. Ŝian sciencan karieron interrompis alveno de Adolf Hitler por regado en Germanio. El postenoj estis forigitaj personoj kun nearja deveno kaj ŝi do devis forlasi sian laborpostenon. La 14-an de oktobro 1933 Edith Stein eniris la klostron de nudpiedaj karmelaninoj en Kolonjo kaj kiel ordenan nomon ŝi elektis por si la nomon Tereza Benedikta de la Kruco. En la jaro 1938 Edith Stein ĵuris eternajn votojn. Karmelo estis ekde nun por ŝi la Patrujo, al kiu gvidis ŝin la preĝado. Post kelkaj monatoj ŝi estis devigita transloĝiĝi al la karmela klostro en Echt, Nederlando. Pri ŝia transloĝiĝo decidis la t.n. „kristala nokto”, ĉar Edith havis la judan devenon kaj kaŭze de tio estis minacita ŝia vivo. En Echt ŝi restadis kun fratino Rosa. Komenciĝis la hitleranaj persekutoj en Nederlando. Oni planis transloĝigi fratinon Edith al Svislando, sed bedaŭrinde en la jaro 1942 ŝi estis kune kun sia fratino arestita kaj transportita al nazi-germana koncentrejo en Auschwitz – situinta en la okupata fare de hitleranoj pola urbo Oświęcim. Tie ŝi pereis la 9-an de aŭgusto, mortigita per la gaso Ziklon-B en gaskamero. Ŝi estas sendube la martirino kaj la viktimo de hitlerismo, kiu malamis la judojn kaj ankaŭ en la Eklezio ĝi vidis sian malamikon. Ŝia vivo estas la atesto de la Jesuo Kristo, al kiu ŝi donacis eĉ tion la plej valoran – la vivon. La Papo Johano Paŭlo la Dua eldiris pri ŝi la konatajn vortojn: „Eminenta filino de Israelo kaj la filino de la Eklezio”. Edith Stein – Fratulino Tereza Benedikta de la Kruco ne defendis sin kontraŭ la deporto asertante: „Se estus malpermesate al mi dividi la sorton kun miaj gefratoj, mia vivo iusence estus neniigita”. En la unua de majo 1987 Edith Stein estis beatproklamita kaj en la 11-a de oktobro1988 kanonizita. La 1-an de oktobro 1999 ŝin Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua proklamis kunpatronino de Eŭropo. Liturgia memoro pri la Sankta Tereza Benedikta de la Kruco – Edith Stein estas la 9-an de aŭgusto. Stanisław Śmigielski Jonas Maironis
Tro malfacile sen esper´!
Plej kara ĝi por ni donac´!
Ja sen espera lumradi´ El litova tradukis Angelė Judickienė (Publikigita rememore al ŝi) KARDINALO MILOSLAV VLK DENOVE INTER NI En la 22-a de februaro 2009 denove vizitis nian paroĥon Zruč nad Sázavou karega gasto Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk. Li celebris Sanktan Meson en nia paroĥa preĝejo de Altigo de la Sankta Kruco en Zruč kaj post ĝi sekvis tre agrabla amikeca diskutado kaj interbabilado kun la karega kaj rara gasto. Mi salutis Lian Eminencon esperantlingve per jenaj vortoj: „Altestimata Sinjoro Kardinalo, mi tre kore vin bonvenigas en nia belega urbo Zruč ĉe rivero Sázava nome de ĉiuj esperantistoj kaj nome de loĝantoj de nia urbo.“ La Sinjoro Kardinalo tre ĝojiĝis kaj dankis. Al la neesperantista ĉeestantaro li ĉeĥlingve eksplikis, kio estas la lingvo Esperanto. Poste li respondis multajn diversajn demandojn. Post la diskutado kaj sekva interbabilado la karega gasto Kardinalo Miloslav forveturis. Ni esperu, ke tiu ĉi lia vizito ne estis la lasta en nia paroĥo. Slávka Hamajdová
2. Ĉirkaŭ tombo nun soldatoj / gardas laŭ ordon´, / vanas jam klopodoj, / jam estas for la ŝton´. Ref.: Anĝelo rulis ŝtonon for ... 3. La Savanton mi serĉadas / eĉ en fora fon´, / en vastej´ montara, / ĉar estas for la ŝton´. Ref.: Anĝelo rulis ŝtonon for ... 4. La plej saĝaj ne komprenas, / eĉ Pilat´ sen kon´, / kiel malaperis / de l´ tombo for la ŝton´. Ref.: Anĝelo rulis ŝtonon for ... Mi sincere salutas vin en la nomo de nia Savinto Jesuo Kristo! Mi nomiĝas Deo BAGUMA BIRIKANO. Mi estas 16-jara fraŭlo, orfo de la gepatroj, kiuj estis mortigitaj fare de ribelantoj dum la milito en nia distrikto Masisi en orienta regiono Kivu de Demokrata Respubliko Kongo en la jaro 2008. Mi loĝas kun mia 12-jara fratino, orfino, Prukerie NDIRIVAMUNDA. Ni restas solaj en nia domo, forlasitaj de niaj murditaj gepatroj, ni estas katolikaj kristanoj. Ni estas esperantistoj ekde la jaro 2006, sed ankoraŭ komencantoj. Ni tre deziras korespondi kun vi, kaj per korespondado eble iu povus iĝi kvazaŭ nia parenco, ĉu ne? Ni apartenas al grupo de Kunviva Rozario de Sankta Maksimiliano Kolbe en nia loĝloko. Jen mia retadreso: birikanobaguma@yahoo.fr Dio benu! Kore via amiko Deo Baguma Birikano. Sinjoro Jesuo, kaŭzu, ke ne plu La homoj surstrate ne plu portu pafilojn, Sinjoro, kiam preterveturas aŭtomobilo Sinjoro, kompatu kaj savu nin. Dankon al Vi, Dio, por ĉio de Vi farita, Verkis libana knabo Esperantigis: Stanisław Śmigielski Kristo resurektinta Ĝoj´ de l´ Sankta Maria, Leszek Łęgowski Jen printempa belecplenpleno Printemp´ venas kun bela kanto – En niaj koroj sonu kanto – Ankaŭ nia animo-vesto Zofia Kamieniecka Plenumiĝis Vorto, Ĝojas tuta tero, Kristo por ni mortis, Haleluja! Gloro! - Bogusław Sobol En la 22-a de oktobro 2002 brute murdis tre bonkoran kaj longjaran IKUE-anon sacerdoton Cyril Vrbík, paroĥestron en pilgrimloko Dub nad Moravou, tiama satanisto Dušan Kazda. Por tiu bestiala krimo li estis punita per dumviva malliberigo. Oni povas diri, ke la martiro Cirilo certe elpetis por li de Dio konvertiĝon. En ĉeĥa semajngazeto Katolický týdeník n-ro 15 el la 7-13.04.2009 aperis la artikolo, kiun en traduko ni disponigas al vi. En la festotago de Anunciacio en prizono de Karviná okazis nekutima renkontiĝo. Ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner tie donis sakramenton de konfirmacio al dumviva malliberulo Dušan Kazda, kiu en oktobro 2002 brute murdis en Dub nad Moravou sacerdoton de Olomouc-diocezo pastron Cyril Vrbík. En malliberejo la kondamnito ektrovis kredon. „Certe ankaŭ je propeto de patro Cirilo li akceptis la punon kiel dumvivan pentofaron, kiun li oferas por la sacerdotoj,“ diras kun certeco la prizona kapelano Otto Broch. Kaj li aldonas, ke ĉiuj, kiuj lin survoje al la kredo akompanadis, disponigas pri li la saman ateston: modesta, sincera, de simpla vivo kaj sobra. „Li aŭskultas nek radion nek televidon, studas Biblion, preĝas,“ priskribas Otto Broch. „El historio de la Eklezio ni konas multajn konvertiĝojn. La Dia graco efikas ankaŭ nuntempe kaj ĝi estas same potenca. Estas necese kapabli tion vidi. Poste ni havas pli da motivoj por glorigo de Dio“, akcentis la ĉefepiskopo de Olomouc Jan Graubner. Jam dum la aresta tempo Dušan Kazda anoncis sin al Otto Broch petante la spiritan helpon. En aresta malliberejo li laŭ eldiro de la kapelano atingis internan konvertiĝon. „Al Jan Graubner li tiam sendis leteron, esprimante bedaŭron kaj petante pardonon. La ĉefepiskopo lian pardonpeton akceptis kaj ĉe persona renkontiĝo ili manpremis. Jam tiam la malliberulo decidiĝis ekiri la vojon de la kristano kun tutviva pentofaro,“ rakontas Otto Broch. Laŭ liaj vortoj vivas Dušan Kazda jam sep jarojn la saman kaj senŝanĝan manieron de la vivo. „Lian konvertiĝon mi vidas kiel sinceran. Kompreneble, la vojo de la pento kaj maturiĝo bezonas tempon. Mi mem ne scias, ĉu li hodiaŭ post liberlaso taŭge sukcesus. Iun bonan signon mi vidas en tio, ke li decidiĝis ne apelacii kaj li ne kalkulas kun reveno en la mondon. Li volas maturiĝi por Dia Regno en malliberejo, kiun li akceptas kiel pentofaron. Li estas juna kaj eble li havas antaŭ si ankoraŭ multajn jarojn. Tial mi vidas kiel bezonan, ke li havu fortigon de la Sankta Spirito pere de sakramento de konfirmacio,“ klarigas la ĉefepiskopo Graubner. Mem Dušan Kazda diras, ke li volas resti dumviva malliberulo. Otto Broch priskribas ankaŭ lian specifan kaj afablan bonhumoron, kiam li interpretas la vortojn de la malliberulo: „En malliberejo mi volas ankaŭ morti. Sed mi esperas, ke mi vivos ankoraŭ multajn jarojn.“ (mach, obr) „Ekumenismo“ el la greka esprimas hodiaŭan klopodon por unuigo de la tuta mondo. En larĝa senco ĝi povas signifi universalan spiritan unuiĝon de kulturoj, nacioj, ŝtatoj, religioj. En pli alta senco temas pri la movado celanta unuigon de ĉiuj kristanaj frakcioj. Koncerne judaismon, islamon, hinduismon, budhismon kaj pluajn afrikajn religiojn oni prefere parolas pri dialogo, kaj ne pri la ekumenismo. Ideo de religia ekumenismo estis tre longe alloga kaj ekzaltiganta. Hodiaŭ ĝi rapide malfortiĝas, ĉar mankas al ni vera amo socia kaj religia, kaj en tiun grandan ideon entrudis sin eraroj de liberalismo kaj postmodernismo. Kristana EkumenismoTeoria kaj praktika movado nomata „ekumenismo“ vekiĝis ene de la kristanismo fine de la 19-a jc., unue en Anglikana Eklezio kaj en kelkaj protestantaj komunumoj, kaj en la 20-a jc. ĝi komencis disvastiĝi ankaŭ en Katolika Eklezio. Ĝi estis forte subtenita flanke de Papo Johano la 23-a kaj ankaŭ flanke de Dua Vatikana Koncilio, kiu cetere laŭ intenco de Johano la 23-a devus esti „ekumena koncilio“, tamen ĝi fine tia ne fariĝis en sia tuteco, kiam oni ne sukcesis venki grandegajn malfacilaĵojn. Sed la Koncilio apogis sin je ideo, ke la Katolika Eklezio estas devinta per evangeliza klopodado alkonduki al unueco ĉiujn kristanojn. Ekumenismo, laŭ la Koncilio, baziĝas je funda esplorado kaj ekspliko fare de ĉiu konfesio surbaze de siaj doktrino kaj tradicio, argumentante siajn karakterizajn trajtojn kaj spiritajn riĉecojn, je esplorado de genezo de la konfesio, ekkonado de la instruoj kaj la vivo de aliaj konfesioj, surbaze de objektiva prijuĝo de reciprokaj supervidoj, je kunlaboro en kreado de la religia vivo, ankaŭ en sfero misia, je komunaj fratecaj renkontiĝoj kaj preĝadoj kiel ankaŭ je renovigo kaj klerigado de propra religia komunumo. Katolika ekumenismo post la Koncilio trairis certan evoluon. Komence la ekumenismon oni komprenis kiel revenon de ĉiuj ceteraj kristanaj konfesioj al katolikismo, do kiel revenon en sinon de la Patrino Eklezio (konvertiĝo). Iom pli poste diversaj konfesioj, precipe tiuj la plej grandaj, iel egalrajtece, respektas diversecon kaj aŭtonomion de la aliaj. Sed la Katolika Eklezio ne ĉesis akceptadi unuopulojn aŭ tutajn grupojn de la konvertintoj. Ĝi kromalie akceptas ortodoksanojn, protestantojn kaj anglikanojn. Cetere ankaŭ okazas, tamen pli malofte, ke la katolikoj foriras al ortodoksa konfesio aŭ al protestantismo. Tiu dua nuntempe okazadas eĉ en Latina Ameriko. Plejmulto de transiroj el ortodoksa konfesio al la katolika havas lokon en Ruslando post la jaro 1991. Al la kredo de la patroj revenas antaŭ ĉio iamaj katolikoj, precipe Poloj, sed ne nur ili. Kaj rusa ortodokso estas spirite kaj ankaŭ socie tre malforta. Rusaj ekleziaj aŭtoritatuloj tre nervemas kaj kulpigas Katolikan Eklezion kaj la Papon pro onidira proselitismo, alivorte pro ia senrajta varbado de la novaj kredantoj. La Ortodoksa Eklezio principe argumentas, ke sur la terenon de Ruslando ne rajtas eniri katolikismo, ĉar ĝi devas esti kanontereno de la ortodokso. Plej multe da revenoj unuopulaj kaj ankaŭ amasaj okazas nuntempe en Granda Britio, spite de ĉiuj avertoj, pro allaso de pastra ordinado de anglikanaj virinoj, kaj precipe de episkopa ordinado de virinoj. Anglikanismo kiel protestantigita katolikismo en la 16-a jc. fare de reĝoj Henriko la 8-a, Eduardo la 6-a kaj Elizabeta la 1-a estas nuntempe unu el la plej malfortaj kristanaj konfesioj. Tial hodiaŭ transiras al la Katolika Eklezio multnombraj anglikanaj laikoj, kaj ankaŭ pastroj kaj episkopoj, ofte kun la tutaj komunumoj. Klerikuloj restigas ĉe si edzinojn kaj familiojn, sed ripetataj estas iliaj ordinadoj, neagnoskitaj fare de Apostola Seĝo. Estas interesa, ke ĝenerale ili estas eksterordinare fervoraj, ofte pli multe ol klerikuloj origine katolikoj. Sed akceptado de la unuopuloj kaj grupoj en la Eklezion iel „private“ estas forte kritikata fare de disiĝintaj fratoj. Tamen nuntempe la Apostola Seĝo preferas la specon de ekumenismo, kiu baziĝas je klopodado al „reciproka“ unueco kun la konfesiaj tutaĵoj. Kaj dume ankaŭ rilate al anglikanismo ŝajnas, ke Vatikano preferas atendi, anstataŭ ekligi plenan unuecon kun tiu Anglikana Eklezio, kiu rifuzas ordinadon de la virinoj, kaj eble ankaŭ kalkulas, ke ankaŭ tuta anglikanismo retiriĝos el praktikado de la ordinadoj de virinoj. Simile ankaŭ al estiminda frato Roger el Taizé, kiu volis transiri al katolikismo, Johano Paŭlo la Dua rekomendis, ke li restu protestanto celante preparon de la unuiganta klimato por la tuta Komunumo de Taizé, kaj eble ankaŭ por pli larĝaj protestantaj komunumoj. Pli frue oficiale transiris al katolikismo alia protestanto el Taizé, nome estiminda frato Max Thurian, kiun alkondukis al la Eklezio kulto de Dipatrino. Sinteno de la Apostola Seĝo sin apogas je ekumena vero, ke fideluloj de la aliaj konfesioj, havantaj puran konsciencon, povas atingi savon ne ekster aparteneco al siaj komunumoj, sed danke al tiuj komunumoj. El ĝenerala perspektivo la Katolika Eklezio konstruas sur tio, ke la tutecan unuigan procedon direktas Sankta Spirito, kiu reĝisoras historion de la mondo laŭ siaj intencoj. Ĉu la kristanaj skismoj havas la samajn savrimedojn? La ekumena doktrino alpuŝis grandan problemon: ĉu la savo ekzistas nur en unu, propra Eklezio, ĉu en kelkaj grandaj kaj malnovtempaj kristanaj skismoj, ĉu ankaŭ samnivele en ĉiuj skismoj. Iam estis starpunkto klara: la veran ĝustan vojon al la savo havas nur la Katolika Eklezio, kaj la membroj de la aliaj religiaj komunumoj, se ili disiĝis de la Eklezio, ili iras al damno. Cetere la Ortodoksa Eklezio konsideras entute ankaŭ Katolikan Eklezion kiel herezon gvidantan en la damnon. Hodiaŭ multaj ekumenistoj, eĉ la katolikoj, sekvas liberalismon proklamante, ke la ĝusta vojo al la savo estas ĉiuj kristanaj komunumoj precipe tiuj ĉefaj: katolika, ortodoksa kaj protestanta, kaj finfine ke la savon portas ĉiuj religioj ĝenerale, neparolante jam pri judaismo, kiun ofte la katolikoj mem konsideras kiel pli gravan ol la Katolikan Eklezion (ekz. episkopo B. Dembowski). Estus tio sav-pluralismo. El saveca pluralismo rezultas tamen la granda malprofundigo de la ekumenismo, nome: kial celi la unuiĝon de la kristanaj konfesioj, se ĉiuj konfesioj estas preskaŭ egalvaloraj, sufiĉas nur la paca kaj amikeca kunvivado. Ni staras do antaŭ granda problemo, kiel atribui sav-povon al hodiaŭ nekalkuleblaj, irantaj en miloj, skismoj kaj sektoj, ofte nehomecaj, sinkretismaj, patologiaj, alte senmoralaj, frenezaj aŭ eĉ demonecaj. Ne estas eble diri, ke pere de ĉiuj tiuj frakcioj agadas Kristo, ĉar tiel Li subtenadus malmoralecon, aŭ simple neniu religio estus bezonata. En tiu situacio iuj erarantaj katolikaj ekumenistoj komencis konsili, ke la Eklezio akceptu certajn kompromisojn rilate al la aliaj konfesioj. Rekta formo de la kompromiso devus esti simple transpreno de certaj elementoj el protestantismo, kiu ŝajnas esti pli „moderna“ ol antikva Katolika Eklezio, kaj estus devinta allasi virinojn al pastra ordinado, forĵeti orelan pekkonfeson, forigi primasecon de Episkopo de Romo, permesi priservon de Eŭkaristio al laikoj elektitaj per komunumo, forigi veron pri ekzisto de infero, forlasi kulton de Dipatrino kaj sanktuloj ktp. Pli multe subtila formo de la kompromiso devus esti rezigno el la konvinkiteco pri absoluta certeco kaj pleneco de sia kredo kaj instruo, kaj ankaŭ rezigno pri netuŝebla identeco post paso de la jarcentoj. Absoluta vero devus esti nur en eskatologio (rim. trad.: Doktrino pri fina sorto de la homoj kaj de la mondo), tio signifas en Regno de Dio. Surtere Eklezioj kaj konfesioj havas nur siajn relativajn aspektojn, kiuj kunigos sin en plenan veron nur post fino de la mondo. La Eklezio devas konsciiĝi, ke ĝi parolas nur per la lingvo de la espero, kaj ne per la lingvo de atestado de la veroj, do la katoliko devas nur vivteni la esperon je tio, ke li kredas je iu vero. La vero estos vero nur en eskatologio. Revelacio, kiun la homaro ricevis de Kristo, ankaŭ ne estas absoluta, ĉar ĝi estis transdonita nur pere de la homa konscio de Jesuo, ne per instruoj de Dio. Tial en religio ni havas certecon pri nenio en absoluta maniero, eĉ rilate de fakto de nia kredo. Ĉiu do konfesio posedas sian propran partan ekkonon, havas siajn verojn kaj siajn iliajn pravigojn. La Savinto estas „polifonia“ (rim. de red.: multvoĉeca), tio signifas realigas savon egale pere de diversaj konfesioj kaj diversmaniere. Ĉi-tempe tiuj ĉi ideoj estas kompleta balbutado intelektuala eĉ lingva, metanta en edikton tutan ekumenismon. Kia povas esti kuneco de la kredo, se unu parolas, ke Kristo estis Dio, la alia, ke Li estis nura homo, por unu Li estas ĉeestanta reale, tamen en maniero de mistero en Eŭkaristio, por la alia Eŭkaristio estas nur materia memoro pri Jesuo krucumita, aŭ kiam unu konfesio parolas, ke Jesuo mortis kaj resurektis, kaj alia, ke Li descendis el la kruco kaj foriris en Amerikon, kie Li fondis familion, aŭ kiam laŭ unuj ankaŭ Kainon donis al Eva Dio, kaj laŭ aliaj Kaino naskiĝis el sekskuniĝo de Eva kun satano ktp.? Eble ne plu ekzistas iu plua absurdaĵo, je kiu iu sekto, ankaŭ kristana aŭ sinkretisma, ne ekkredus. Rezulte akceptado de antagonaj religiaj konceptoj kiel egalvaloraj signifus ne nur ruinigon de la Katolika Eklezio, sed ankaŭ de ĉiuj branĉoj de la kristana arbo de la vivo. Religiaj veroj estus neniuj veroj, eĉ ne relativaj, sed nur sentumaĵoj aŭ fantaziaĵoj. Unikeco de la Eklezio de Kristo Savrolon de la Katolika Eklezio la Dua Vatikana Koncilio difinis tiamaniere, ke la nura substanco de la Eklezio de Kristo ekzistas nur en la Katolika Eklezio (KK 8), kaj la ceteraj konfesioj havas nur certajn pli grandajn aŭ malpli grandajn elementojn de la Eklezio de Kristo, kiel estas Sankta Skribo, iuj sakramentoj, precipe bapto, sacerdoteco kaj Eŭkaristio. La Koncilian Instruon findifinis kaj profundigis unue kiel prefekto de Kongregacio de Kredinstruo Kardinalo Josef Ratzinger en Deklaracio „Dominus Iesus – Pri Unikeco kaj Sava Universaleco de Jesuo Kristo kaj la Eklezio“ (Vatikano 2000), kaj sekve kiel Papo Benedikto la 16-a, aprobante duan dokumenton de la Kongregacio de Kredinstruo „Pri Iuj Aspektoj de la Instruo pri la Eklezio“ (Vatikano, 29-an de junio 2007). Laŭ tiu instruo nur Jesuo Kristo estas Savinto en la tuta homhistorio, kaj pere de Li fondita Eklezio estas unu kaj ununura en la ĝenerala savhistorio. Ne estis kaj ne estos en realo alia savanto de la homaro kaj eĉ ne alia eklezio de la savo. Ĝuste nur unusola Kristo fondis unu ununuran Eklezion, kaj la aliaj kristanaj komunumoj devenigas sin cetere el la Katolika Eklezio kaj restadas en certa rilato al ĝi kaj disponigas pri la savo tiom, kiom ili transprenis – en bona volo – elementojn de la Eklezio de Kristo. Kiel ne estas multaj Kristoj Savantoj, tiel ne estas reale multaj veraj kaj plenaj Eklezioj. Instruo pri unikeco de la Eklezio ne signifas, ke ne ekzistas la savo ekster videblaj limoj de la Eklezio. Pere de Kristo kaj lia universala Eklezio, tamen parte nevidebla, Dio en sia savekonomio donadas certajn savrimedojn ankaŭ al aliaj konfesioj kaj religioj, kaj ja eĉ al ateistoj, se ili vivas kon forme kun malfalsa konscienco. Sed ĉiujn tiujn savrimedojn donadis Dio de komenco de la mondo kaj donados ilin ĝis la fino de la mondo rilate al Kristo kaj lia Eklezio. Mistika Korpo, tamen pridonacata per tiuj donacoj de Dio sub diversaj videblaj signoj povas pri tio eĉ ne scii. La aliaj kristanoj povas atingi savon ne ekster siaj Eklezioj kaj komunumoj, sed danke al ili. Ĉe kio la unua generacio, kreinta rompon pro malbona kredo je rajtigo de revolto, plenumis tre gravan pekon, la sekvantaj generacioj ne plu heredas tiun pekon, eĉ se ili estas subigitaj al senkompata generacia leĝo en historio. Eklezio kaj komunumo Ĉiuj kristanaj frakcioj volas en sia fiero sin nomi Eklezio de Kristo en plena signifo. Laŭ katolika instruo Eklezioj estas nur tiuj, kiuj havas apostolan sekvantecon, episkoparon kaj pastraron, alivorte legitiman sacerdotecon, kaj konsekvence de tio validan Eŭkaristion, ankaŭ akceptas tutaĵon de Skriboj de Nova Testamento. Tiuj frakcioj, kiuj ne havas tiujn elementojn, ne meritas nomon Eklezio. Nomon de la Eklezio nuntempe meritas: Ortodokso, Eklezioj antaŭkalcedonaj, orientaj (kopta, ligita kun etiopia, jakobana, nestoriana, ormiana, siria-malabara kaj maronita), iuj neprotestantigitaj Eklezioj naciaj kaj diversaj Eklezioj troviĝantaj en konflikto kun Apostola Seĝo. Disigitaj fratoj, kaj post ili ankaŭ niaj ekumenistoj, volas per Eklezio nomi ankaŭ ĉiujn tri branĉojn de anglikanismo, protestantismon postreformacian, kaj finfine ĉiujn kelkcentojn da frakcioj protestantaj en la tuta mondo. Povas esti problemo rilate al anglikanoj, kiuj havas pastraron kaj Eŭkaristion, sed ne havas sekvantecon de la apostola tradicio kaj spite de tio ilia ordinado kaj Eŭkaristio ne estas agnoskataj fare de la Apostola Seĝo. Ankaŭ kelkaj anglikanoj envicigas sin al protestantoj. Sed doloras ilin religia dezerteco. Foje en la jaro 1971 mi eniris anglikanan kirkon, por ĉeesti tiean grandan meson. Je la 11-a horo eliris nur pastro kaj preĝejzorganto. Laŭ mia vesto ili ekkonis, ke mi estas katolika pastro, kaj ĝentile min eksterigis. Verŝajne ili hontis. Por katoliko estas mafacile nomi anglikanismon Eklezio. Ĝia malforteco fontas precipe el rifuzo de primaseco de Episkopo de Romo. Tutcerte Eklezioj en nia senco ne estas komunumoj protestantaj, kiam ili ne havas apostolan sekvantecon, sakramentan sacerdotecon kaj gravan Eŭkaristion. Fine ankaŭ mem protestantoj akceptas nevideblon de la Eklezio sur la tero ekestintan pere de Martin Luther en kategorio de komunumo el donaco de Dio, pere de Ulrich Zwingli en kategorio de la komunumo de elektitoj (ecclesia elektorum), kaj pere de Jean Calvin en kategorio de la komunumo de antaŭdestinitaj por la savo (ecclesia praedestinatorum). La videbla Eklezio anstataŭ tio, laŭ protestantoj, estas kreaĵo nur homa surbaze de legado de la Sankta Skribo. Des pli oni ne povas nomi Eklezioj kelkcentojn da protestantaj frakcioj, ofte havantaj malmulton komunan kun la kristana tradicio. Ekzemple en sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento en certa pola universitato grupo da 16 studentoj, sugestita per religiemo de Movado de Renovigo en Sankta Spirito, forlasis Eklezion kaj fondis propran komunumon „Pojednanie“ (Repaciĝo). Ĉu ili povas esti nomitaj Eklezio? Cetere la Katolika Eklezio rilatas kun granda estimo al protestantoj: al ilia teologio, saĝeco, biblieco, moralo kaj Di-servoj, kvankam hodiaŭ ankaŭ ilia kredo malfortiĝas. Se temas “pro communicatio in sacris”, do verdire al katolikoj ne estas permesite akcepti Sanktan Komunion en protestanta kirko, sed la Eklezio permesas al protestantoj akcepti la Komunion, se ili akceptas kredon je reala ĉeesto de Kristo en Eŭkaristio, almenaŭ, tutcerte, je maniero de sakramenta mistero. (Restanta parto aperos en DB 3/2009)
„STAT
CRUX, DUM VOLVITUR ORBIS“ La Krucon oni povas forigi el la publika vivo, oni povas ĝin forigi el lernejoj, publikaj konstruaĵoj, placoj kaj vojoj. Ekzistas ebleco ĝin elimini el la homa kaj ekonomia vivoj, el medicina progresado kaj per antaŭakuŝa kaj gena manipulado el la homara heredo. Ekzistas ebleco la krucon subpremi eĉ el la eklezia heroldado per konstanta ripetado de haleluja, envicigi ĝin indiferente inter religiajn simbolojn de la aliaj religioj kaj deformigi ĝian imagon ĝis nekonado. Malgraŭ tio la Kruco plu restos staranta. „Stat crux, dum volvitur orbis“, tiel tekstas devizo de kartuzianoj: „La Kruco staras, dum la mondo turniĝas“. Kaj tiu ĉi frazo havas sian validecon dum ĉiuj historiaj cirkonstancoj. Unu germana proverbo diras: „Sub ĉiu tegmento estas »Ach«, en ĉiu dometo estas kruceto.“ La homaro ne estas kapabla forkuri antaŭ la sufero, doloro kaj la morto, eĉ se ĝi tiucele oferos kiun ajn fervoron kaj inteligentecon, ĉar la kruco estas tro forte enradikigita en nia falinta natureco kaj tro alten ĝi elstaras super ĉio de la tempo, kiam mem Dia Filo ĝin surprenis kaj donis sin sur ĝi suprenlevi, por ĉion altiri al si (Joh 12,32). Nur tiu, kiu akceptos tiun realecon, estas realisto. Nur en rigardo je Tiu, kiun ni trapikis (komp. Zeĥ 12,10, Joh 19,37), estas senco de la sufero. Kaj el tio ni ankaŭ akceptas forton, por superi tion, kio estas malfacila kaj doloriga, kaj transformi tion je la venko. Dum la kruco por judoj estas skandalo kaj por paganoj frenezo, por tiuj, kiuj je ĝi kredas, estas ĝi Dia forto kaj saĝo (komp. 1 Kor 1,23). Paŭlo asertas, ke li volas inter la homoj koni neniun alian ol Jesuon Kriston, kaj nome krucumitan (1 Kor 2,2). Pri sankta Filipo Beniti († 1285) ni scias, ke kiam li estis mortanta, li postulis de siaj kunfratoj doni al li „sian libron“, kaj kiam ili ne komprenis, kion li per tio pensas, li montris al la kruco. El ekkono de Krucumito, el lego de la libro de la kruco ni ekkonas veron, kiun ni ne povas atingi per alia vojo. Pri kiu vero temas? Ĝi estas duobla vero: El unu nin la kruco alparolas pri ni homoj kaj pri nia peko. Jesuo, tiel ege kondamnita, starigas antaŭ niajn okulojn, kio estas esence niaj kulpoj: ne la bagatelaj malfortecoj esence bonintencitaj, eĉ ne neeviteblaj praktikaj incidentoj, kiuj enfalas preferinde sur noĉon de la Kreinto, ol ke ili estu faritaj el malbona volo de liaj kreituloj, sed temas pri revolto kontraŭ Dio, pri provo elpuŝi Lin el nia vivo kaj la mondo, forigi Lin el la trono kaj Lin neniigi. La pekulo tion ne tiel komprenas, tial Jesuo petas: Patro, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras (Luk 23,34). Tamen ĉe rigardo al la kruco ni komencas kompreni, kio la peko fakte estas. Samtempe, sed ankoraŭ pli multe parolas la kruco pri Dio, pri lia neimagebla boneco kaj mizerikordo. Kiam Jesuo diras, ke neniu havas pli grandan amon ol tiu, kiu fordonas la vivon por siaj amikoj (Joh 15,13), tiam tio validas antaŭĉie pri Li mem. Sed Li ankoraŭ iris post tiujn siajn vortojn, ĉar Li oferis sian vivon ne nur por la amikoj, sed eĉ por malamikoj, por igi ilin siaj amikoj! Konstante per novaj vortoj la Sankta Skribo kantlaŭdas la Dian amon, kiu ekaperas surkruce: Tiel Dio amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon (Joh 3,16). Kaj plue: Tiu, kiu ne indulgis sian propran Filon, sed fordonis Lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun Li? (Rom 8,32). Tiu amo, tiu riĉeco de lia boneco al ni nenie tiel klare montras, kiel ĝuste en mistero de la Kruco. „Stat crux, dum volvitur orbis“ - „La Kruco staras, dum la mondo turniĝas“. Ni bone faros, se ni ĝisfunde pripensos tiun profundan kaj altan veron de malnovaj kartuzianoj kaj ni enpremos ĝin en nian koron. Bernward Deneke (-sks- 11/2008)
EŬROPO KONSTRUITA SUR LA KRISTANAJ FUNDAMENTOJ La Eŭropa Unio havas preparitan proponon de la leĝo, celanta malpermesi ĉiujn kristanajn simbolojn, kiuj estas publike videblaj. Ateistoj povos procesproponi ĉion kristanan, kio ne plaĉas al ili. Per tio estos trafitaj lernejoj, hospitaloj, hoteloj, malliberejoj kaj eĉ konstruaĵoj de la bonfaraj organizaĵoj. Ĝi estos la leĝo, kiu en epoko de la homaj rajtoj delasas el la ĉeno ekstreman maltoleremon. Ankoraŭ nunjare oni pritraktos la proponon de tiu leĝo. Kath-netEn postkoncilia tempo ekaperis publikaĵoj de iuj teologoj kaj publicistoj, kiuj dubigas eklezian instruon pri reala ebleco de la eterna damno. Ili argumentas, ke la infero kiel loko de la eterne damnitaj atestus pri malvenko de Dio, kaj tial laŭ ili devas la infero esti malplena. Samtempe ni estas atestantoj, kiel mediatoj propagandas pekojn de ĉiuj specoj kiel fonton de la vera feliĉo. Estas propagandataj pornografio, prostitucio, abortigoj, kontraŭkoncipiloj, divorcoj, needzeca partnereco, adultado, senbrida ĝuemeco kaj aliaj deviacioj, pri kiuj ni legas en Sankta Skribo: Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malĉasteco, malpureco, voluptemo, idolkulto, sorĉado, malamikeco, malpaco, ĵaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj, envioj, ebrieco, diboĉado kaj aliaj similaj, pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antaŭe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio (Gal 5, 19-21). Propagando de la peko estas alvoko al tia vivmaniero, kiu kondukas laŭ la plej rekta vojo en la inferon. Ne estas mirinde, ke en tia situacio de altrudiĝema demoralizado inspiras la fortoj de la malbono teologian debaton, kiu dubigas revelacian veron pri reala ebleco de la eterna damno. Strategio de diablo volas homojn instigi, ke ili ne timu pekon, kiun li al ili prezentas kiel fonton de la feliĉo. Sankta Faustina avertas, ke plejparto de la animoj estantaj en la infero ne kredis, ke la infero ekzistas. Kiam oni demandis la Sinjoron: Sinjoro, ĉu estas malmulte da tiuj, kiuj estos savitaj? Li ne respondis, por ilin konsoli: Ne antaŭtimu, ĉiuj fine estos savitaj. Ne nur ke Li ne kontentigis ilian scivolemon, sed koncize kaj principe Li respondis: Eniru tra mallarĝa pordo, do per la vojo, kiun indikas Dekalogo. Per tio Jesuo kondamnis vantan teoriumadon kaj konjektojn, ĉu la infero estas malplena, aŭ ne. Li apelaciis je nia konscienco, ke ni decideme strebu pri konvertiĝo al la vojo de Evangelio, ĉar se vi ne pentos, vi ĉiuj tiel same pereos (Luk 13, 23-24. 13, 3). Sinjoro Jesuo nin avertas, ke se ni ne eluzos la tempon, kiu al ni restas, kaj ni ne konvertiĝos, ni povos esti en la horo de la morto nekapablaj eniri tra mallarĝa pordo kaj akiri partoprenon en la eterna feliĉo de la savitoj. Tiel nin la Savanto instruas, ke nur per la persona konvertiĝo kaj klopodo pri la vivo laŭ la kredo ni estos por ĉiuj homoj perantoj de lia redemptora amo, kiu inkluzivas ĉiujn. Nur tiel ni savos nin kaj la aliulojn kontraŭ vojo de la peko, kiu kondukas en la eternan damnon. Patro J. Salij skribas, ke pri la sinteno, kiu klopodas savi homojn, kies savo estas endanĝerigita, ni multon povas trovi en la Skribo kaj ankaŭ en biografioj de la sanktuloj. Katolika tradicio havas multe da ekzemploj de tiaj ĝustaj starpunktoj. Se sankta Monika ne pensus, kiel ŝi povus esti feliĉa en la ĉielo, se ŝia filo Aŭgusteno estus eterne damnita, se ŝi vivus en vanta espero, ke la infero estos malplena kaj tiel do ŝia filo fine savita, certe eĉ ŝi mem ne fariĝus sanktulino kaj fino de ŝia filo estus malbona. Feliĉe s-ta Monika tre serioze kalkulis kun ebleco de lia eterna damno kaj ĝuste tial ŝi praktikadis tiel longjaran persistan klopodon pri lia konvertiĝo. La Dipatrino dum sia apero en Fatimo memorigas, ke la plej granda tragedio de la homo estas la peko kaj des pli persistado en la peko, kiu povas konduki al la fina damno, do en la inferon. Tial la unua parto de la fatima mesaĝo parolas pri vido de la infero, kiun havis Lucia, Hyacinta kaj Francisko. Vi vidis la inferon, kien iras la animoj de kompatindaj pekuloj. Dio volas ilin savi. Dio volas disvastigi en la mondo estimon al mia Senmakula Koro. Se tio okazos, multaj animoj estos savitaj kaj surmonde ekestos paco. La fatima mesaĝo nin alvokas, ke ni eklernu kredon kaj senliman fidon al Dio kaj lia Patrino per tio, ke ni kunigos nin kun ŝia Senmakula Koro, kaj tiel ni iros la vojon al la ĉielo. Rozalia Celakówna, pilgrimantino de Krakovo, kiu mortos en la jaro 1942 en famo de sankteco, ricevis de Jesuo Kristo en la jaro 1939 nekutime gravan mesaĝon: Mia infano, tiel terure min vundigas kaj de doloro plenigas pekoj de malpureco kaj murdado de nenaskitoj, malamo kaj ceteraj... Mi ne plu povas toleri ofendojn kaj malrespektadon, kiun al mi kaŭzas pekoj de malpureco. Se via nacio spirite ne renovigos sin kaj ne formetos siajn pekojn, ĝi pereos. ...Nur totala spirita renovigo kaj fordoniĝo sub regadon de mia Koro povas savi naciojn kontraŭ totala pereo. Mieczysław Piotrowski (Publikigita en Miłujcie się 4/2004)De mateno ĝis vespero Ridas floroj sur herbaro, Bogusław Sobol Fama franca pentristo kreis bildon, konatan sonĝon de imperiestro Napoleono la Unua. La reganto ripozas sur lito, liaj okuloj estas trankvile fermitaj, sed esprimo de lia senbarba vizaĝo estas terura. Ĉar antaŭ li en la blueta luna lumo marŝas sennombraj homamasoj, kiuj dum liaj milit-ekspedicioj suferis aŭ pereis. Marŝas soldatoj kun kriplaj membroj, marŝas patrinoj kaj virinoj mantordantaj, ĉar ili perdis edzon kaj patron de siaj infanoj, proksimiĝas aroj da orfoj. Kaj kiel blankaj halucinoj leviĝas ĉirkaŭ la kapo de Napoleono staturoj de tiuj, kiuj elsangis sur multaj batalejoj. Ĉiuj minace rigardas la imperiestron kaj kun riproĉo surlipe ĝenas lian dormon. Kion fakte volis esprimi la pentristo per sia morna bildo? Certe la pezan respondecon, kiun surprenis la granda imperiestro batalanto, pro siaj milit-ekspedicioj, dum kiuj tiom da soldatoj suferis kaj pereis. Kvazaŭ ĉiuj aletendus la manojn al li kaj vokus per vortoj de la sankta Evangelio: “Pagu, kion vi ŝuldas!” - Pagu, kion vi ŝuldas! Tiel ordonas laŭ senco de la profunda Evangelio Dio al homo, kiu aliris lian tronon, por prezenti kalkulon pri sia vivo. Shakespeare nomas homon estaĵo, rigardanta antaŭ sin kaj post sin. Per tio li volas diri, ke inter ĉiuj kreitaĵoj en ĉi tiu mondo estas sole la homo, kiu povas ekkoni sekvojn de siaj agoj kaj laŭ ili ankaŭ ranĝi sian agadon. Li havas racion por direkti sian agadon, li havas liberan volon por sin regi kaj sin venki. Kaj ĉi tiu ĝusta konscio de la morala respondeco akompanu vin dum la tuta via vivo. Angla verkisto Roskin diras: “Se la plej bela ideo antaŭ la tagmeza manĝo estas, per kio ni meritis la tagmanĝon, la plej bela penso vespere estas, kiel ni travivis la pasintan tagon, kion ni faris favore al ni kaj al la ceteraj por bona ekzemplo, ĉu ni agis bone.” Karaj, farante ion bonan kvazaŭ vi donas manon al via proksimulo kaj invitas lin, ke li iru kun vi. Farante malbonon, kvazaŭ vi tiras lin en profundon, en kiun vi mem falis. Por ke via proksimulo estu bona kaj nobla homo, ne dependas nur de li mem, dependas ankaŭ de vi, de via konduto, de via ekzemplo, per kiu vi prilumas lian vojon. Kiel de unu kandelo bruliĝas la dua, tria kaj miloj, same ankaŭ via konduto estas ekzemplo, kiu centojn da aliaj edifas, aŭ malmoraligas, aŭ nobligas aŭ pereigas. Ĉiu el ni estas gardanto de sia frato, fratino, respondas por liaj aŭ ŝiaj agoj. Antaŭ nelonge estis mortanta juna kuracisto, forlasante siajn edzinon kaj solfilinon. Adiaŭante kun ili sur sia mortlito li diris al la filineto: “Marinjo, la paĉjo devas foriri kaj iros malproksimen kaj longe ne revenos, sed iun tagon denove li revenos kaj revidiĝos kun vi! Estu nur brava kaj obeu vian bonan panjon!” Karaj, ankaŭ ni foje disiros kaj malproksimen iros kaj longe ni ne revenos, sed foje denove ni revenos, denove ni revidiĝos kaj poste estos la - juĝo! Ĉe tiu lasta juĝo ĉiu el ni aŭdos la vortojn de la sankta Evangelio: “Pagu, kion vi ŝuldas!” P. A. Slovák, esperantigis J. V. Brita verkisto kaj sciencisto, Peter Russel (1946), estas homo, kiun ravis mistero de la vivo. Komence konvinkita ateisto, trovis la nuntempan materialisman koncepton de okcidenta pensmaniero kaj scienco kiel nesufiĉan por kontentigi sian sciamon. Li prave serĉis Dion ne en rutinaj kaj intelekte rigidaj religiaj organizoj, sed en la homa konscio. Antaŭ nelonge en Ĉeĥio aperis lia libro Od vědy k Bohu (Ekde scienco al Dio), rekomendinda por lego al homoj, kiuj bezonas firman spiritan apogon. Por demonstri seriozecon de la libro, mi prezentas al vi fragmenton: Hodiaŭ, post tridek jaroj de esplorado pri la karaktero de konscio, mi komencas kompreni, kiel granda problemo por la nuntempa scienco la konscio estas. La scienco tre sukcese eksplikis la strukturon de funkciado de la materia mondo, sed kiam ĝi venas al la interna mondo de menso - al niaj pensoj, sentoj, perceptoj, intuicioj kaj revoj, ĝi preskaŭ ne havas ion por diri. Kaj rilate al la konscio mem, la scienco tiuteme tute ekmutas. En fiziko, ĥemio, biologio kaj en kiu ajn alia scienco estas nenio, kio povus ekspliki, kial ni havas la internan mondon. Probable, pro onia stato, sciencistoj supozeble estus feliĉaj, se io tia kiel konscio ne ekzistus. Hodiaŭ mi kredas, ke ne temas tiom pri problemo malfacila, sed pri problemo kvazaŭ neebla, kiun la nuntempa scienca mondkoncepto ne kapablas finsolvi. Sed povas okazi, ke post iu tempo ĝuste nia nekapablo la konscion ekspliki venigos la okcidentan sciencon al tio, kion la usona filozofo Thomas Kuhn nomas „antaŭenŝoviĝo de paradigmo“. WE Gloso: paradigmo – (en filozofio) sumo de teoriaj kaj metodologiaj premisoj en certa etapo de scienca evoluo; ĝenerale agnoskataj principoj en scienca esploro. La kazo de onidire erare nomumita helpepiskopo en aŭstria Linz verŝajne ne tuj silentiĝos. Evidentiĝis, ke kontraŭuloj de Wagner havis preparitan mediatan raporton, laŭ kiu la paroĥestro Wagner antaŭ kelkaj jaroj donis al iu virino monsumon, por pagi abortigon. Tiu ĉi tute elpensita mensogo devus esti publikigita tuŝapude antaŭ lia episkopa ordinacio. La maniero, per kiu li pri tio eksciis pere de episkopo Schwarz, estis por Wagner signo peti la Papon pri nuligo de sia nomumo. Post unu el dekanoj, kiuj klopodis pri lia rezigno, konfesis dumtempe pluaj ok pastroj, ke dum sia plenumo de la sacerdota servo ili vivas kun virinoj kaj havas infanojn. Ĝi elvokis grandan indignon eĉ ĉe aŭstriaj politikistoj. La Papo nomumon ne reprenis, nur donis al la nomumito dispenson pri ebla prokrasto de la ordinacio. Kath-net Evangeliana Asocio en Germanio publikigis akran kritikon kontraŭ katolika eklezio post proklamo de Jaro de Sankta Paŭlo fare de la Papo en la jaro 2008. Ĝi riproĉis al Benedikto la 16-a, ke li kun neniu interkonsiliĝis kaj proklamis dumilan datrevenon de la naskiĝo de la apostolo Paŭlo – La Jaron de Sankta Paŭlo. Ne plaĉas al ĝi, ke la Papo faras el Paŭlo „kronatestanton de la katolika pieco“. El teologiaj kaŭzoj vidas la Asocio neniun ŝancon partopreni en la sanktpaŭla jaro. Laŭdire ĝi estas ekskludita jam pro tio, ke la partopreno en la solenoj estas ligita kun indulgencoj, kontraŭ kiuj Luther proklamis batalon jam antaŭ 500 jaroj. En la proklamo postulas ĝenerala sekretario de la Asocio Walter Fleischmann-Bisten pli da ekumena sentemo. (idea) La 15-a de marto estis rememoriga tago de morto de sankta Klemento Maria Hofbauer, la granda sanktulo, redemptoristo kaj misiisto, kies eminenteco ĝis nun ne estis sufiĉe plene aprezita. Nunjare oni solenas 100-jaran jubileon de lia kanonizo. Lian festotagon laŭ ĉeĥa kalendaro oni festas nur en la tago de lia kanonizo la 20-an de majo. Kadre de la jubilea jaro aranĝis redemptoristoj de Tasovice (naskiĝloko de la sanktulo) dimanĉe la 15-an de marto prelegon pri la vivo de la sanktulo. Ĝi okazis en urbo Znojmo en salono de dekanejo post krucvojo en preĝejo de sankta Nikolao, kie kolektiĝis 60 interesiĝantoj. Alvenis ankaŭ paroĥanoj el Tasovice kaj aliaj lokoj, kaj gaste ĉeestis ankaŭ prezidanto de IKUE kaj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Miloslav Šváček. Pri la programo zorgis sac. Jiří Šindelář, gvidanto de la misiista grupo de redemptoristoj. Interesa rakonto pri eksterordinare multvaria vivmigrado de Hofbauer estis kompletigita per projekciado de bildoj. En la unua prelegparto konigis la ĉeestantojn kun vivperiodo de la sanktulo ligita kun suda Moravio s-ro Inĝ. Jan Kalný, vicprezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, naskodevena el urbo Znojmo. Ekde la naskiĝo la 26-an de decembro 1751 travivis s-ta Klemento infanaĝon en Tasovice, poste bakistajn metilernejajn jarojn en Znojmo, malsupran klerigon li ricevis en proksima klostro de Louka, iun tempperiodon li pasigis en Moravské Budějovice, ermitis apud rivero kaj nuna vilaĝo Dyje. Liaj unuaj tridek jaroj estas ligitaj kun diversaj lokoj de suda Moravio. Li estas unua kanonizita sanktulo, kiu naskiĝis en Moravio kaj gravan parton de sia vivo li tie ankaŭ travivis. Tiutempe li dufoje perpiede pilgrimis ankaŭ al Romo. Pri la vivperiodo post porlabora transloĝiĝo de la sanktulo en Vienon rakontis al la ĉeestantoj pastro Jiří Šindelář. Komplikan vojon al la sopirata sacerdoteco atingis nia sanktulo mallonge post sia akcepto en kongregacion de redemptoristoj en Italio. Poste li foriris en Varsovion, kie li kun siaj kunfratoj plenumis admirindan laboron sur la kampoj eduka kaj animzorga. Intertempe li realigis kelkajn vizitojn precipe de Germanio kaj Svislando, kie li klopodis fondi novajn klostrojn. Malfavoro de la tempo kaj malamikeco kontraŭ lia fervora misio kaŭzis post 21-jara sukcesa aktivado elpelon de la ordenanoj el Varsovio. Plua loko de liaj misiistaj streboj iĝis Vieno, kie li plenumis animzorgan laboron sub tre malfacilaj vivkondiĉoj de iluminismo, kiu malamikece rilatis al la eklezia vivo. Spite tion li tie postlasis neforviŝeblajn postsignojn, precipe pro sia influo je tiama intelektula elito. Li mortis en aŭstria metropolo en la jaro 1820. Nur post la morto alportis liaj nelacigeblaj aktivadoj fruktojn, la kongregacio de redemptoristoj komencis disvastiĝi kaj sankta Klemento Hofbauer estis proklamita patrono de Varsovio kaj Vieno. Konklude pastro Jiří Šindelář pritaksis signifon de multspecaj meritoj de sankta Klemento kaj informis ankaŭ pri nuntempaj agadoj de sia kongregacio. Tion kompletigis ankaŭ invito al partopreno de la ĉefa pilgrimo al Tasovice apud Znojmo - naskiĝloko de sankta Klemento, kiu kulminos sabate la 23-an de majo ankaŭ dum ĉeesto de bakistoj kaj sukeraĵistoj el kelkaj landoj, kies sankta Klemento estas patrono. Samtempe okazos en tiuj tagoj ankaŭ renkontiĝo de katolikaj esperantistoj en Znojmo kun Sankta Meso en internacia lingvo Esperanto. Kaj fine ankoraŭ ion interesan pri la dimanĉa prelego. Kiam la programo estis plene disvolvanta, malfermiĝis la pordo, en kiu aperis juna virino informanta, ke policanoj surmetis al parkigitaj aŭtomobiloj “radŝuojn”. Unu el la aŭtomobiloj apartenis al pastro Jiří. Jes, sankta Klemento ĝuas malpacon fare de policanoj eĉ post sia morto. Dum la vivo li konstante estis de ili observata kaj eĉ arestita. Por tiutempa polica sistemo li estis “danĝerulo”, ĉar li paŝis kontraŭ torento de disvastiĝanta liberpensismo kaj pledis aŭtentikan katolikan instruon. Ĉu estas tio sugesto por nia enpensiĝo? Jan Kalný En la pasinta numero de DIO BENU aperis informo pri okazigo de Renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en urbo Znojmo en la semajnfinaj tagoj de la 22-a ĝis la 24-a de majo kadre de solenaĵoj omaĝe al 100-jara jubileo de la kanonizo de sankta Klemento Maria Hofbauer. Al la renkontiĝo aliĝis 31 personoj el Ĉeĥio, Slovakio kaj Germanio. Plu ekzistas ankoraŭ ebleco aliĝi kaj certigi loĝigon kun ceteraj partoprenontoj en Studenta Hejmo (Domov mládeže, Alšova 16) en Znojmo, situanta en centra parto de la urbo nur 700 m de fervoj- kaj bus-stacioj. Ekde la 15-a horo vendrede en la 22-a de majo okazos loĝigo kaj programo en la Studenta Hejmo - prelego pri jubileo kaj vivo de s-ta Klemento (Jan Kalný), movadaj informoj, kantado, vespermanĝo samloke, rakonto pri vivo de la sanktulo en Germanio akompanata per lumbildoj (sac. Bernhard Eichkorn). Sabate okazos je la 9:30 horo esperantlingva Sankta Meso en dominikana preĝejo de Sankta Kruco en Znojmo celebrota de pastro Bernhard Eichkorn, tagmanĝo kaj forveturo al proksima Tasovice - naskiĝloko de la sanktulo, kie okazos popola festo kun prezento de sukeraĵ-produktaĵoj kaj bakaĵoj fare de firmaoj el kelkaj landoj kaj senpaga regalo per ili de la ĉeestantoj. Post reveno al Znojmo vespermanĝo kaj amikeca interbabilado. Dimanĉe post S. Meso trarigardo de historiaj urbaj vidindaĵoj, tagmanĝo kaj forveturo hejmen. La programon povos partopreni eĉ nealiĝintoj. La aliĝilon trovu en interretaj paĝoj www.esperanto.cz/ikue, retpoŝte m.svacek@seznam.cz, aŭ skribu al konata adreso de Miloslav Šváček. Ĝis la ... Vroclavo estas la histora ĉefurbo de Silezio. Ĝi estas unu el plej antikvaj kaj samtempe la kvara en Pollando lige kun la nombro da loĝantoj. La urbo estas situita en la Silezia Malaltaĵo kaj dislokigita ambaŭflanke laŭ la rivero Odra, kiu estas la dua je la grandeco rivero en Pollando. La malaltaĵo de Odra en la urbo estas sufiĉe vasta, enfluas en ĝin la riveroj Oława, Ślęża, Bystrzyca kaj Widawa. Multaj disbranĉigoj kaŭzis, ke sur Odra kreiĝis dekkelkaj pli malpli grandaj insuloj. Lige kun la apudrivera lokigo kaj la multnombro da pontoj Vroclavo estas nomata La Pola Venecio. Ĉirkaŭ la jaro 990 Vroclavo kune kun la tuta Silezio estis kunigita al la ŝtato de la pola princo Mieszko la Unua. Samtempe kun la ekesto de episkopujo subigita al arkiepiskopo en Gniezno en la jaro 1000, la urbo estis unuafoje menciata. La urbajn leĝojn Vroclavo ricevis en la jaro 1226. 15 jarojn pli poste ĝi estis tute detruita fare de tataroj. Ekde la jaro 1335 la urbo kune kun la vroclava duklando transiris sub la regadon de Ĉehio kaj pli poste ĝi estis alligita al monarkio de Habsburg-dinastio. Samtempe kun la eksplodo de la Trideka Milito estiĝis portempa bremso de la disvolvo de la urbo. Haltis komercado, malaltiĝis la nombro de loĝantoj, ĉesis produktado. En la jaro 1741 kune kun la pli granda parto de Silezio Vroclavo estis konkerita fare de Prusujo, kies sekvo estis la ŝanĝo de la nomo de la urbo je Reĝa Ĉefurba kaj Rezidenta Urbo Vroclavo. Dum la Dua Mondmilito sur la teritorio de la urbo Vroclavo estis lokigitaj 4 filioj de la nazi-germana koncentrejo Gross-Rosen, 7 labor-sekcioj, ĉefe el la sovetiaj militkaptitoj kaj 25 barakoj por labordevigitoj. En la jaro 1945 la urbo estis transformigita fare de nazi-germanoj je fortreso (Festung). Estis likvidita granda parto de la urbocentro pro konstruo de flughaveno. Ĉirkaŭ 70 % de domoj estis ruinigitaj kaj sudaj kaj okcidentaj loĝkvartaloj estis preskaŭ tute neniigitaj. Post la Dua Mondmilito Vroclavo laŭ la decido de la Potsdama Konferenco estis kunigita al Pollando. Nuntempe ĝi estas unu el la plej rapide disvolviĝantaj urboj en Pollando kun areo da 292 kvadrat-kilometroj kaj nombro da loĝantoj (2006) 633 700. Stanisław Śmigielski Pli ol ducento da aliĝintoj al la 19-a Ekumena E-Kongreso en Vroclavo certe jam ĝojatendas viziton de ĉi tiu belega urbo en Pollando.Karaj geamikoj, nur kelkaj monatoj dividas nin de rapide proksimiĝanta la 19-a Ekumena E-Kongreso okazonta en Vroclavo. Ĝis fino de la monato marto 2009 estas aliĝintaj entute 210 personoj el 19 landoj. Se vi deziras konkrete ekscii, kun kiuj viaj gekonatuloj vi tie renkontiĝos, bonvolu viziti la interretajn paĝojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio: www.esperanto.cz/ikue, kiuj ebligos al vi aliron ne nur al la kongresaj paĝoj, sed ankaŭ al la kompleta arkivo de la revueto Dio Benu kaj ceteraj informfontoj pri la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Rekta aliro al la kongresaj paĝoj estas realigebla per la jena interreta adreso: http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/vroclavo.htm. La urbo Vroclavo disponigas al la vizitantoj ĝui belecon de multaj historiaj monumentaĵoj. Krom tio la kongresanojn atendas belega tuttaga ekskurso al vizitindaj lokoj: Świdnica, kuracloko Szczawno Zdrój kaj kastelo Ksąż. Ni esperu, ke Dio benos la kongresan restadon en Vroclavo kaj la ekskurson per belegaj travivaĵoj kaj ankaŭ per favora vetero. Plu ekzistas la ebleco aliĝi, sed jam kun pli alta aliĝkotizo. La detalajn aliĝkondiĉojn kaj la aliĝilon disponigos al vi la menciitaj interretaj paĝoj. La kolono kun Kristo la Reĝo antaŭ la seminario - kongresejo bele simbolas, ke Jesuo Kristo volas ĉirkaŭbraki ĉiujn kongresanojn kaj beni ilin, por ke ili travivu la kongresan semajnon konkorde kaj en lia amo. Plenumiĝu tiu ĉi nia dezirego! Miloslav Šváček Milí bratři a sestry, ani jsme se nenadáli a před námi se nám otevírá překrásný měsíc máj. Hned první den jej zahajuje svátek sv. Josefa Dělníka, a ukončí jej poslední den slavností Sesláním Ducha svatého. Ještě během měsíce května máme slavnost Nanebevstoupení Páně a celý měsíc máj budeme prožívat s Královnou Máje - naší nebeskou Matičkou Pannou Marií. Ale to není vše. V měsíci květnu budeme také slavit sté výročí svatořečení našeho moravského rodáka sv. Klementa Maria Hofbauera. V rámci slavnosti tohoto výročí se uskuteční setkání naší sekce ve Znojmě ve dnech 22.-24. května s návštěvou jeho rodných Tasovic. Bude to jistě opět krásné setkání naší sekce. Ještě je možnost se na toto setkání přihlásit. Můžete psát na moji adresu, nebo mailem m.svacek@seznam.cz, případně telefonicky 732 420 675. Musím se přiznat, že jsem dosti zklamán, že tak málo z vás se přihlásilo na náš kongres do Vratislavi (zahanbili nás Litevci, Maďaři, ale i Rumuni počtem přihlášených). Přemýšlím, co je toho asi hlavním důvodem, když se jedná o kongres v našem sousedství, ve velmi krásném a příjemném prostředí. Vím, že mnohým účast nedovoluje zdravotní stav a mnoho dalších důvodů, přesto k celkovému počtu našich členů je to velmi málo. Proto alespoň doufám, že ještě obdržíme urychleně další přihlášky na naše setkání ve Znojmě. Rádi bychom uspořádali vždy dvě setkání během roku, jedno jarní a druhé podzimní, ale bude o účast dostatečný zájem? Milí bratři a sestry, chci Vás také pobídnout k poslechu Vatikánského rozhlasu, který v esperantu vysílá třikrát týdně. Kdo máte připojení k internetu, můžete poslouchat kvalitně bez jakéhokoliv rušení buď přímé vysílání, nebo z archivu. Rád zájemcům, kteří nevědí jak poslouchat přes internet, podám bližší vysvětlení. Je to vysílání pro nás a stojí to za to. Také bych měl radost z Vašich příspěvků do obsahu našeho časopisu. Pokud si netroufáte je psát v esperantu, nevadí, pošlete je v češtině, přeložíme je Vám. Předem dík! S přáním krásného prožití měsíce máje s Vámi zůstává Váš bratr Miloslav Šváček. Tre kore mi dankas al ĉiuj, kiuj rememoris min kaj per preĝoj kaj mescelebroj akompanis min dum mia enhospitaliĝo kaj precipe dum operacio en la 1-a de aprilo. Danke al Dio kaj al via preĝsubteno, karegaj gefratoj el multaj landoj, mi povas daŭrigi aktivadojn prospere al la katolika E-movado. Vin ĉiujn kaj la anojn de la Kunviva Rozario mi envicigas en miajn ĉiutagajn preĝojn. Koregan dankon, Dio vin benu! Via frato Miloslav Šváček |
||