Dio Benu numero 72-4/2008

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Kuro de la tempo nehaltigeble kondukas nin al fino de la nuna jaro. En novembro kaj decembro ekzistas ankoraŭ ebleco partopreni en- aŭ ekster-landajn aranĝojn de la esperantistoj. En antaŭkristnaska tempo okazas lastaj renkontiĝoj de la esperantistoj, por memorigi naskiĝtagon de kreinto de Esperanto D-ro Ludoviko Lazaro Zamenhof (15.12.1859) kaj por kune kanti esperant-lingvajn kristnaskajn kantojn. Jes, estas tio ne nur bela kutimo por komuna interĝojiĝo, sed per kantado de kristnaskaj kantoj ankaŭ esprimo de dankoj al Dio por ricevitaj benoj dum la tuta malaperanta jaro. Ekzistas multaj okazintaĵoj, por kiuj indas danki. Retrorigardante ni rememorigu al ni belegan majan renkontiĝon en ĉarma Maria-pilgrimloko Vranov u Brna kun ĉeesto ankaŭ de niaj karegaj gefratoj el Slovakio. Ne eblas rapide forgesi tiujn riĉspirite travivitajn semajnfinajn tagojn. Ankaŭ partoprenintoj de la 61-a Kongreso de IKUE, okazinta tuŝapude ĉe la Adriatika Maro en itala urbo Rimini, certe ankoraŭ en rememoroj travivas belegajn kongresajn tagojn, en kiuj la suno tiutempe eĉ tro abunde sendis la sunradiojn al la homoj, klopodante forlogi la kongresanojn al la banstrando. Malgraŭ tio, ke la kongreson partoprenis esperantistoj el tri kontinentoj, oni devas bedaŭri, ke nur relative malmultaj personoj ĝin partoprenis. Post grupo el Italio la plej multnombra estis la grupo el Ĉeĥio (14 personoj). La kongresajn travivaĵojn proksimigos al vi artikolo sur la paĝoj de tiu ĉi numero de Dio Benu verkita de fratino Marija Belošević, vicprezidantino de IKUE. Dekon da niaj sekcianoj mi renkontis dum la 12-a Kongreso de Ĉeĥa E-Asocio, okazinta oktobre en urbo Přerov. Du niajn membrojn la ĈEA-kongreso honorigis per titolo “Honora Membro de ĈEA” pro tutvivaj iliaj meritoj prospere al disvastigo de Esperanto. La honorigitaj niaj sekcianoj estas pastro Xaver Josef Kobza kaj Jindřich Tomíšek.

Karaj gefratoj, venontjare oni planas okazigi du renkontiĝojn de nia sekcio - la printempan kaj la aŭtunan. Pri partopreneblecoj en tiuj aranĝoj vi trovos detalajn informojn en venonta numero de nia revueto.

Venontjare okaze de 150-a datreveno de la naskiĝo de kreinto de Esperanto D-ro L. L. Zamenhof okazos en lia naskiĝurbo Bjalistoko 94-a Universala E-Kongreso. Eble kelkaj el vi planas partoprenon en ĝi. Sed ne ĉiuj pro financaj kaŭzoj povos permesi al si partopreni tiun kongreson. Tial bv. akcepti inviton al partopreno de la 19-a Ekumena E-Kongreso (62-a de IKUE kaj 59-a de KELI) en la semajno antaŭ UK, do en la tagoj de la 18-a ĝis la 25-a de julio 2009 okazonta en pola urbo Vroclavo. Partoprenos ĝin kompreneble ankaŭ kristanaj esperantistoj, kiuj post ĝi forveturos al Bjalistoko. La kongreso okazos en katolika porpastra seminario, kie ekzistas 145 loĝlokoj. Jam estas aliĝintaj 38 personoj (vidu paĝon 109). Post plenigo de loĝkapacito en la seminario, oni proponos loĝigon en hotelo (pli multekosta) aŭ studenta hejmo for de la kongresloko. Tial bv. vin aligi baldaŭ, ankaŭ eluzante la plej malaltan aliĝkotizon validan ĝis fino de ĉi-jaro. Pro alkresko de poŝttarifo pro almeto de la kongresa informilo ne estis ebleco ĝin almeti al ĉiuj ricevantoj de nia revueto. Al interesiĝantoj pri la partopreno ni volonte ĝin sendos (skribu al adreso en kolofono paĝo 110). La kongresa informilo kun aliĝilo kaj tutfreŝaj informoj estas akireblaj pere de interretaj paĝoj (vidu paĝon 109).

Karaj gefratoj, benitan travivon de restanta parto de la nuna jaro kaj gracoplenan Kristnaskon deziras al vi Miloslav Šváček.

al la indekso


 MEDITADO
surbaze de la Libro de Jesaja (60, 1-6), de la Epistolo de Sankta Paŭlo al la
Efesanoj (3, 2-3a, 5-6) kaj de la Evangelio laŭ Sankta Mateo (2, 1-12)

Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo Kristo.

Jesaja, vivanta en la VIII-a jc. antaŭ Kristo, estis mesia profeto. Li antaŭdiris diversajn eventojn ligitajn kun Jesuo Kristo, i.a. pri lia agado, pri liaj mirakloj, pri lia pasiono kaj morto. En la fragmento, menciita en la titolo, la profeto antaŭdiras pri la granda lumo, kiu ekbrilos inter tenebroj, kovrantaj la teron. Kaj iros popoloj kaj reĝoj al tiu lumo kun riĉaĵoj de la tero - kun oro kaj olibano - alvenos sur kameloj kaj proklamos laŭdon al Dio.

La Evangelio estas atesto, ke plenumiĝis en ĉiuj detaloj la mesiaj profetaĵoj. Jesuo mem tion konfirmas. Instruante en la sinagogo en Nazareto, post la tralego de la profetaĵ-fragmento de Jesaja, Jesuo diris: “Hodiaŭ tiu Skribo plenumiĝas en viaj oreloj” (Luk 4, 21). Profeto Jesaja antaŭdiras pri granda lumo kaj en la komenco de la Evangelio laŭ Sankta Johano ni legas: “Tio estis la vera Lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon” (Joh 1, 9). Al tiu lumo iris reĝoj laŭ la profetaĵo de Jesaja - la saĝuloj el Oriento laŭ la evangelia noto. Ili alvenis al Jerusalemo serĉi la lokon de antaŭ nelonge naskiĝinta Reĝo de Judoj. Ricevinte de Herodo la informon pri la naskiĝloko de la Infano (laŭ la profetaĵo), ili iris direkte al Betlehemo kaj mistera stelo alkondukis ilin ĝis la domo, en kiu ili trovis la Patrinon Maria kun la Infano. Ili frunt-al-tere salutis Krist-Infanon, donacis al Li oron, olibanon kaj mirhon - tiel, kiel antaŭdiris profeto Jesaja.

Tri saĝuloj el Oriento, verŝajne magoj, estis homoj bonvolemaj, kiuj serĉis la Veron, serĉis Dion. Dio rekompencas bonan volon de la homo kaj donas la Saĝeclumon de la Sankta Spirito - la Gracon de la kredo. La saĝuloj el Oriento, paganaj pensuloj, inspiritaj de la Sankta Spirito, honoris Krist-Infanon kiel Dion kaj Reĝon.

Kaj ni? Ĉu Kristo reĝas en niaj koroj, familioj, landoj? Kion ni faris, por ke Li reĝu en niaj medioj, landoj? Ĉu ni povas diri post Sankta Paŭlo, ke ni komprenas la misteron de Kristo kaj ni ĝin predikas (ne al paganoj) al tiuj, kiuj ĝin bezonas? Do, ni meditu pri la misteroj de Kristnasko, Pasiono, Resurekto, Ĉieliro! Kaj ni strebu transporti niajn pripensojn sur la forumon de nia ĉiutaga vivo, por ke nia vivo estu atesto, ke Kristo estas nia Reĝo, Sinjoro, Dio, ke Li al ni donas la plenplenon de ĝojo kaj feliĉo.

Ĉu vi estas preta plenumi la taskon, kiun antaŭ vi starigas Kristo? Vi estas la lumo de la mondo. Kiam oni bruligas lampo, oni metas ĝin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon, kaj ĝi lumas sur ĉiujn, kiuj estas en la domo. Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj, por ke ili vidu viajn bonajn farojn, kaj gloru vian Patron, kiu estas en la ĉielo” (Mat 5, 14-16).

 Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 ESPERANTO

Esperanto nia,
la lingv' de l' espero,

lingv' internacia,

regu sur la tero!

Regu sur la tero

kaj estu gvidanto

al Amo kaj Vero,

la lingv' Esperanto!

Zofia Kamieniecka

al la indekso


 NI KONGRESIS KVARAN FOJON EN RIMINI

De la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro Rimini gastigis la 61-an Kongreson de IKUE. Temo de la Kongreso “VERBUM DOMINI - LA PAROLO DE DIO - NIA POLITIKO: PAROLI KAJ PREĜI” (Paŭlo la Sesa) allogis esperantistojn el Aŭstrio, Brazilo, Bulgario, Ĉehio, Germanio, Italio, Kamerunio, Kongolando, Kroatio, Litovio, Madagaskaro kaj Nederlando.

Gravas la mencio, ke Rimini gastigis la IKUE-kongreson jam kvaran fojon. Tamen ĉi-jara gastigado estas eĉ pli grava, ĉar ĝi ligiĝis kun du gravaj jubileoj: la vivjubileo de multmerita Honora Prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani kaj Centjariĝo de Esperanto en Rimini.

 Don Duilio bonvenigis la kongresanojn trilingve: En regiona - Ben arvat!, en itala - Bevenuti!, en internacia - Bonvenon! En sia salutvorto li substrekis: „Karegaj gefratoj kaj IKUE-anoj, ni konscias esti “malgranda grego”. Tamen ne timu! Por la vero kaj la justeco ĉiam malmultaj homoj sin devigas batali kaj pagi persone. La plimulto preferas la maljustajn kvieton kaj pacon. Ankaŭ nia amata Papo Johano Paŭlo la Dua, la granda komunikisto, kvankam rekonata poligloto kaj latinisto, ne timis batali, por ke Esperanto eniru la katolikan liturgion, kaj eĉ en la oficiala alparolo al la tuta mondo laŭ la formulo “Urbi et Orbi”. Signojn de tiuj historiaj faktoj vi admiros mozaikigitajn en la E-katedralo. Ne timu! La Sankta Spirito, kiam la Apostolo Petro alparolis dumpentekoste en sia regiona lingvo, preferis mirakli per la multnaciaj lingvoj ol uzi la tiamajn hegemoniajn lingvojn (la latinan, la grekan kaj la lingvon de la Templo). Ne timu, ĉar la Sankta Spirito, malgraŭ ĉio, ade inspiras kaj gvidas sian Eklezion. Kiam ankaŭ la lingva justeco maturiĝos en la konsciencoj de la altranguloj kaj de la Dia Popolo, certe ĝi triumfos. Tiam IKUE malaperos kiel servisto neutila. Por ne timi la batalon kontraŭ la lingva diskriminacio en la mondo kaj en la Eklezio, ni bezonas la Dian forton, la forton kaj la lumon de la Sankta Spirito, la konvinkigan potencon de la Dia Vorto kaj de la Eŭkaristio ankaŭ ĉi-kampe.“

La unuan vesperon kongresanoj ĉeestis apartan programon honore al la 26-a datreveno de la vizito de la Papo Johano Paŭlo la Dua ĉe la doko de Rimini. La kongreso komenciĝis per solena Sankta Meso, kiun en “Esperanto-Katedralo“ esperantlingve celebris episkopo de Rimini Mons. Francisco Lambiasi kun ĉeestantaj pastroj - kongresanoj. Post la Meso, la episkopo ĉeestis la inaŭguron de la kongreso kaj inaŭguron de la ekspozicio okaze de centjara datreveno de ekzisto de Esperanto en Rimini. Rilate la feston, Giovanni Daminelli, prezidanto de UECI (Itala IKUE-Sekcio) prelegis pri la historiaj eventoj kaj homoj, kiuj markis tiun jarcenton.

Lundan prelegon, kiu celis skizi la vivon de Papo Paŭlo la 6-a, prezentante ankaŭ la historian kaj socialan kuntekston, prezentis Carlo Sarandrea, ĝenerala sekretario de IKUE. Paŭlo la 6-a estis la unua Papo de la 20-a jc., kiu eliris el la italaj landlimoj, pilgrimis al Sankta Lando, vojaĝis al Afriko, Ameriko, Oceanio, Azio, ĝis preskaŭ al pordoj de Ĉinio. Li estis la unua Papo, kiu alparolis Unuiĝintajn Naciojn, kiu ĉirkaŭbrakis ortodoksan Patriarkon; eĉ la unua Papo, viktimo de atenco dum rekta televida elsendo. Ne nur, Paŭlo la 6-a devis mastrumi la kompletigon kaj heredaĵon de la Dua Vatikana Koncilio, devis spekti la teruran militon en Vjetnamio, devis elteni kontestadojn, kritikojn, kiuj foje randis insultojn. Omaĝo al granda Papo, al kiu ankaŭ la esperantistoj ŝuldas multon.

Monsinjoro Gabriel Anda, estrarano de IKUE el Kamerunio, prelegis pri la disvastigo de la Parolo de Dio en Kamerunio, ekde apero de unuaj germanaj misiistoj ĝis nunaj tagoj.

Sekvis tre intensa posttagmezo, dum kiu la kongresanoj estis dividitaj en laborgrupojn. La unua havis temon “La Parolo de Dio kaj la Misio de la Eklezio: Evangelizado“. Interalie ili diskutis pri la rilato de la loka Eklezio kaj la evangelizado, konsciiĝo de la kristanoj pri la respondeco rilate la evangelizadon, pri subteno al la misiistoj. Oni ankaŭ tuŝis la agadon de esperantistoj ĉi-kampe. Sekva laborgrupo traktis la temon “La Parolo de Dio kaj komunikiloj”. Ilia laboro ĉefe disvolviĝis ĉirkaŭ la filmo pri la Papo Paŭlo la 6-a kaj la eldiro de la Papo Johano Paŭlo la 2-a: “Prediku el la tegmentoj: Evangelio en la Erao de la Tutmonda Komunikado”.

Dum la Ĝenerala Kunveno de IKUE estis pridiskutita la agado dum la jaro 2007. Rilate la estontan agadon oni decidis akcepti la proponon venontjare kongresi en pola urbo Wrocław (18.-25.7.2009) en la semajno antaŭ Universala Kongreso, kaj por la jaro 2010 oni serioze pensas pri Parizo, en la centjara datreveno de ekesto de IKUE (en Parizo en la jaro 1910). Rilate estontan agadon oni tuŝis plurajn demandojn rilate al revuo Espero Katolika, Centra Oficejo de IKUE kaj aliaj iniciatoj sojle de la dua jarcento de IKUE.

Multajn kongresanojn ankaŭ allogis kurso de Carlo Sarandrea pri praktika uzado de interreto, klopodanta doni bazajn informojn, por eviti la insidojn de la interreto, kaj por ke la korespondado pere de elektronika poŝto estu pli efika kaj sukcesa danke al la “galateo de la interreto”.

Rilate al la kongresa temo, danke al la permeso de Gerrit Berveling, la kongresanoj havis eblecon aŭskulti tre interesan prelegon pri lia tradukado de la bibliaj libroj, kiun li prezentis dum la ĉi-jara UK en Roterdamo okaze de IKUE/KELI kunsido. Post la prelego disvolviĝis ege interesa diskuto pri la Biblio ĝenerale kaj ĉefe pri la bibliaj tekstoj en Esperanto.

Sekvis prelego de Marija Belošević pri “La Parolo de Dio kaj S-ta Francisko“. Per tiu prelego oni deziris doni atenton al la baldaŭa granda jubileo de la franciskana familio, ĉar la vivmodelo de tiu sanktulo jam 800 jarojn allogas milojn kaj milojn da personoj tra la mondo, kiuj sekvas lin kiel monaĥoj aŭ monaĥinoj kaj laikoj. Sed senkonsidere al tio la moderna homo certe povos en li trovi ekzemplon, kiel ami kaj sekvi Kriston kaj ĉiutage vivi la Parolon de Dio. Dum tiu prelego oni menciis ankaŭ rolon de s-ta Antonio de Padova en la disvastigo de la Dia Vorto, kaj atenton, kiun al la Dia Parolo donis du kroataj beatuloj - Kardinalo Alojzije Stepinac kaj Ivan Merz.

La kongresanoj ankaŭ dediĉis iom da tempo al la 150-jara jubileo de la aperoj de Virgulino Maria en Lurdo, kaj pere de fotoj kaj vortoj ili direktis siajn pensojn al tiu pilgrimejo kaj al ĉiuj lokoj tra la mondo, kie kolektiĝas kredantoj por ĉerpi aldonan forton, por esti veraj atestantoj de Kristo kaj portantoj de la Parolo de Dio dise tra la mondo.

Fine de la kongreso oni ankaŭ helpe de fotoj mallonge “vizitis“ la urbojn Vroclavon kaj Parizon, kie oni esperas kongresi.

Tuttaga pilgrimado ĉi-jare direktiĝis al Osimo, malnovega urbeto de Markio, iam nura terkultura merkato, kiu nuntempe estas ankaŭ centro de rimarkindaj industriaj, metiaj kaj komercaj agadoj. Multe disvastiĝis en la lastaj jaroj ĝiaj turismaj kaj kulturaj agadoj. Ĉefa celo de la pilgrimado estis la Baziliko de Sankta Jozefo el Kopertino (1603-1663). En la kripto apud la tombo de tiu sanktulo okazis Sankta Meso en Esperanto, post kiu la kongresanoj vizitis loĝoĉambrojn de la sanktulo konservitajn laŭ la origina stato. La pilgrimo de la kongresanoj okazis en la monato de Jozefo, mortinta la 18-an de septembro, en kiu oni tutan monaton aparte memorigas pri li. Krom tio, la pilgrimantoj al la sanktejo dum la tuta monato povos ricevi plenan indulgencon. Posttagmeze okazis vizito de superba sanktejo de Madono de Campocavallo, situanta proksime al Loreto. En la sanktejo oni preĝis la rozarion en Esperanto kaj renovigis sinkonsekron al la Ĉiela Patronino de la Esperantistoj.

Vesperaj programoj ankaŭ riĉis. Kiel jam menciite, en la unua vespero ĉe la doko okazis solenaĵo, dum kiu kantis kant-ensemblo “I CANTORI DELLA TRADIZIONE”. Sekvan vesperon koncertis ankaŭ ĉe la doko BRIBERS-SUPERSTAR GROUP kaj DUO Salvatore Raffaele. Dum la kongresa semajno okazis du vesperoj aranĝitaj de la kongresanoj mem, dum kiuj prezentiĝis la knabinoj sub gvido de Zdenka Novotná el Ĉeĥio, Mons. Gabriel Anda el Kamerunio kaj Carlo Sarandrea el Romo. Bonfarantoj kaj kunlaborantoj por dialogo kun la afrikaj gefratoj en Rimini havis eblecon renkontiĝi kun la kongresanoj el afrikaj landoj.

La lastan vesperon, en la “Esperanto-Katedralo“ koncertis la paroĥa kant-ensemblo “Madonna di Fatima”, Rivabella-RN. Ankaŭ dum la vespero kantis s-ino Cecilia Brandao el Brazilo kaj Mons. Gabriel Anda el Kamerunio.

La kongreso finiĝis per la dankmeso en la preĝejo de sanktaj Johano kaj Paŭlo - en la “E-Katedralo“ en urboparto de Rimini San Giuliano Mare. Dum la kongresa semajno la Sanktajn Mesojn en Esperanto celebris krom Episkopo Mons. Francisco Lambiasi ankaŭ pastro Duilio Magnani el Italio, Mons. Gabriel Anda el Kamerunio, pastro Pierre Bruno Efadahy el Madagaskaro, pastro Pierluigi Svaldi el Italio kaj pastro Prosper Ngulu el Kongolando.

La kongresa restado postlasis ĉe ĉiuj belegajn impresojn. Oni povas nur bedaŭri pro neĉeesto de pli nombra partoprenantaro, kiun meritus la du gravaj jubileoj – okdekjariĝo de pastro Duilio Magnani, Honora Prezidanto de IKUE, kaj centjariĝo de Esperanto en Rimini.

Fine oni esprimas koregajn dankojn pro gastigado al pastro Duilio Magnani kaj al ĉiuj, kiuj kontribuis al sukcesa aranĝo de la kongreso. Ĝis la revido en venonta jaro en Vroclavo!

Raportis Marija Belošević

al la indekso


 KIU ESTAS SANKTA JOZEFO EL KUPERTINO?

Tiun demandon mi ne kapablus respondi ankoraŭ antaŭ unu jaro, ĉar tiu sanktulo ne estas verŝajne multe konata ekster landlimoj de Italio. Sed mi havis la eblecon tralegi libron priskribantan eksterordinaran vivovojon de tiu ĉi sanktulo. Tial mi estis kontenta eksciinte, ke kadre de la 61-a IKUE-Kongreso en Rimini okazos pilgrimo al Osimo, al sankta Jozefo el Kupertino. Miloslav Šváček

Jozefo el Kupertino (Felice Maria Desa) naskiĝis la 17-an de junio 1603 en Copertino, itala regiono Puglia. La infanaĝon li travivis en malriĉeco. La lernejan edukadon li devis ĉesi pro malsano, kiu ligis lin senmova al la lito. Antaŭ la malsaniĝo li ĉiutage estis en la preĝejo. Post la malsaniĝo li petegis la patrinon, kaj fine ŝi decidis ĉiutage porti lin al la preĝejo. Post la mirakla resaniĝo, la gepatroj sendis lin al la metio-edukado, sed Jozefo amis Dion, serĉis Dion kaj sentis Dion pli ol aliaj. Li havis du parencojn inter la konventaj franciskanoj, li strebis eniri tiun ordenon, sed konante lian neinteligencon la parencoj sugestis al superuloj ne akcepti lin.

Li komencis vizitadi la monaĥejon de la minoraj franciskanoj, sed kiam li prezentis la deziron iĝi franciskano, ili rifuzis ankaŭ. Fine danke al la amiko kapuceno oni akceptis lin en la tiea monaĥejo en la jaro 1620. Pro lia nelerteco, li devis forlasi ankaŭ tiun monaĥejon antaŭ la novicofino. Tamen, post tri jaroj, finfine danke al la bonkoreco de parenco, oni akceptis lin kiel simplan servanton en la monaĥejon de konventaj franciskanoj en Grottela. Sed li diligente lernis, kaj la 18-an de marto 1628 li iĝis pastro.

La ekstazoj, kiujn li sentis ekde infanaĝo - ekde tiuj en la lernejbenkoj, kiam li aŭdis iun sonon aŭ kanton, ĝis tiuj antaŭ la Plejsankta Sakramento aŭ antaŭ sankta bildo aŭ skulpturaĵo, precipe dum Sankta Meso, kun la menssaltoj, kiuj lin ofte svingadis en alton, estis neniam ŝajnoj aŭ trompoj. Ĉiuj povis ilin kontroli kaj fakte ĉiuj ilin kontrolis. Ili ne devenis el malsano aŭ riĉa fantazio, sed el lia konstanta kuniĝo kun Dio. Koncerne la ekstazojn kaj levitaciojn laŭnombre kaj elstare s-ta Jozefo sendube retenas la unuan lokon en la historio de la Eklezio. Eĉ la papo Klemento XIII-a en la buleo pri lia kanonizo asertas, ke koncerne tion neniu lin egalas.

La ekstazoj preskaŭ ĉiam okazis sammaniere: unue eksklamacio, poste enflugo kelkajn centimetrojn aŭ eĉ kelkajn metrojn super la teron aŭ simpla koncentriĝo akompanata de perdo de eksteraj sensoj. Lia mistika doto baldaŭ akiris famon, sed same plurajn “vivmalhelpojn”. Li mem klopodis ĉiam resti humila kaj modesta, kaj li akceptis la vere heroan leĝon de pentofaro, senkorpiteco, fasto kaj rezigno. Precipe severe li vivis en malriĉeco kaj obeemo. Pro siaj ekstazoj kaj ŝvebadoj li vekis la suspekton de la Inkvizicio kaj li estis devigata forlasi la monaĥejon en Grottela kaj en Napolo li estis subigita al la esplorado antaŭ la Inkvizicia Tribunalo. Ripetiĝis la miraklo en la kapelo de la monaĥinejo de S-ta Georgo antaŭ la juĝistoj de la Inkvizicio. La kazo estis sendita al Sankta Ofico en Romo, kiu patron Jozefon liberigis de la suspekto, ke li strebas al ia afektata sankteco kaj ke li misuzas la kredantan facilaninecon. Tamen al li estis malpermesita reveno al Grottela kaj 14 jarojn li pasigis en Asizo, kie ankaŭ plue li spertis levitaciojn. Daŭre venadis al li homoj, eĉ pastroj kaj prelatoj sin rekomendis al lia porparolo kaj petis liajn konsilojn. Poste oni sendis lin al la kapucena monaĥejo en Pietrarubbi. Fine la papo Aleksandro VII-a la 12-an de junio 1656 decidis, ke Jozefo povos reveni al siaj konventaj kunfratoj, ĉi-foje al la monaĥejo de s-ta Francisko en Osimo, kie li pasigis la lastajn jarojn de sia vivo. La lastan meson li celebris la 15-an de aŭgusto 1663, post tio liaj kunfratoj alportadis al li la komunion en la ĉelon. Li mortis la 18-an de septembro 1663.

Sur la barilo de la enirejo en la kripton, kie li estis enterigita la 20-an de septembro, estas surskribo „Dum mi dormas, mi protektas vin”. La papo Benedikto XIV-a beatigis lin la 24-an de februaro 1753 kaj la papo Klemento III-a kanonizis lin la 16-an de julio 1767.

Sankta Jozefo estas vere eksterorda ekzemplo kaj instigo por ni, ke sur nia vivovojo ni ne laciĝu, ke malgraŭ la tentoj kaj malhelpoj dum la vivo ni eltenu, kaj ke ĉiam, kio ajn nin trafu dum la vivo, ni fidu al la Dia boneco, potenco kaj graco, ĉar estos sendube, ke Dio nin amas kaj ke Li protektos nin.

S-ta Jozefo el Kupertino estas patrono de pilotoj, flugistoj, flug-pasaĝeroj, kosmonaŭtoj, paraŝutistoj kaj de studentoj.

PREĜO: Bona Dio, mi dankas por ĉiuj donacoj de Vi ricevataj. Favoru min, ke ĉiam mi uzu ilin je via gloro, je mia sindediĉo kaj por la bono de aliuloj. Igu min ĉiam esti ĝojkora. Benu miajn gepatrojn kaj protektu mian lernadon. Amen.

al la indekso


 IOM EL HISTORIO DE URBO OSIMO

Osimo, malnovega urbeto de Markio, iam nura terkultura merkato, estas nuntempe ankaŭ centro de rimarkindaj industriaj, metiaj kaj komercaj agadoj. Multe disvastiĝis en la lastaj jaroj ĝiaj turismaj kaj kulturaj agadoj.

La pli alta urboparto estas ankaŭ la pli malnova, kaj ĝi estis la unua, kiu gastigis loĝajn setlejojn, probable en antaŭroma epoko. En la dua jarcento antaŭ Kristo Osimo (latine Auximum), kiu jam estis roma municipo, ricevis la titolon “roma kolonio”. Revene de la militoj kontraŭ Gaŭloj, Cezaro celas al Osimo, kiu malfermas al li siajn pordojn en la jaro 49 antaŭ Kristo. Osimo estas unu el la unuaj urboj, ĉe kies loĝantaro disvastiĝas la kristana kredo.

Je la tempo de la krizo de la roma imperio Osimo estas senĉese atakata de Bizancanoj, Gotoj kaj Longobardoj. En 754 sekve de la militiro de Pipino, reĝo de Frankoj, Osimo estas transdonata al la Eklezia Stato.

La politika kaj ekonomia kresko de la urbo kuntrenas interbatalojn inter la urbaj frakcioj, ĉesigitajn en 1357 de kardinalo Albornoz per la starigo de apartaj Statutoj. Pro ripetaj klopodoj de ribelo kontraŭ tiuj dispozicioj la Papo transdonas la urbon al la feŭdestra familio Malatesta en Rimini. Post mallonga tempo (1399-1430) la civitanoj forpelas familion Malatesta, kaj denove ĵuras fidelecon al la Papo. En 1435 la urbo estas okupata de la soldataro de familio Sforza, ĝis la jaro 1443, kiam la Papo reakiras la urbon danke al la helpo de Alfonso el Aragono. Reveninte al la Eklezio, Osimo troviĝas denove meze de furiozaj interbataloj, ĉi-foje kun la apudaj urboj kaj precipe kun Ankono, pro landlimaj disputoj. Sekve de nova klopodo ribeli kontraŭ la Papo, Osimo trapasas pezan sieĝon en 1487, kaj definitive fariĝas parto de la eklezia provinco Markio.

Ekde 1797 Osimo estas sub la franca regado; Napoleono okupas ĝin en 1808. En 1815 ĝi fariĝas denove papa. Sekve de la batalo de Castelfidardo (1860), la urbo eniras en la Italan Regnon.

Multaj estas la restaĵoj el la roma epoko, inter kiuj la famaj “senkapaj” statuoj en la atrio de la Urbodomo. Krom Urbodomo al la ĉefaj historiaj vidindaĵoj apartenas Palazzo Campana, Katedralo, Palaco Gallo, teatro “La Nova Fenikso” kaj kompreneble Baziliko de Sankta Jozefo el Kupertino.

al la indekso


 LA BAZILIKO DE SANKTA JOZEFO EL KUPERTINO

La Baziliko nuntempe dediĉita al Sankta Jozefo el Kupertino estis pli frue Preĝejo de Sankta Francisko.

Francisko el Asizo estis dufoje en Osimo (en 1215 kaj en 1220); la du vizitoj ne restis sen fruktoj, ĉar multaj konvinkiĝis ŝanĝi sian vivmanieron. Ĝuste pro la simpatio vekita de la Sanktulo la civitanoj de Osimo starigis la unuan franciskanan preĝejon, la 7-an de majo 1234, apenaŭ 8 jarojn post la morto de Francisko.

La ekstero de la preĝejo restis tia, kia ĝi estis komence. La originaj romanikaj trajtoj pludaŭras en la altega severa fasado, en la sveltaj absidaj fenestroj je triloba arko, en la masonaj arketoj de la sonorilturo, en la volbaj ripoj, en la sakristio. Ankaŭ restas altvaloraj spuroj de la iamaj freskoj, precipe la tiel dirita Madono de la Vizaĝo, aparte honorata de la loĝantaro de Osimo.

Kiam okazis la beatigo de sankta Jozefo el Kupertino (1753) kaj oni antaŭvidis lian sanktul-proklamon, la franciskanaj monaĥoj opiniis, ke tiu preĝejo de la dektria jarcento ne estas sufiĉe inda por la novaj honoroj, kaj ili ĝin modernigis kaj pliriĉigis laŭ la tiutempa gusto. Oni konfidis la verkon al la renoma arkitekto Andrea Vici. Tiu plialtigis la vandojn por sveltigi la volbojn kaj la kupolon, apogis murojn kaj ripegojn al la iamaj subtilaj kolonoj transformitaj je pilastroj, okupis la vandojn per stukoj kaj gipsaj florornamoj. Apartenas al tiu aliigo la du kolosaj flankaj altaroj kaj la ses barokaj kapeloj.

La laboroj komenciĝintaj meze de la dekoka jarcento finiĝis nur en 1781, kaj pro ilia longdaŭro oni devis prokrasti la festojn de la sanktul-proklamo okazinta en 1767. Tamen, la korpo de la Sanktulo estis aranĝita sub la altaro (pligrandigita kaj provizita per artvaloraj marmoroj) jam en 1771.

La templo, konsekrita la 27-an de majo 1781, tiam ŝanĝis sian nomon, de preĝejo de sankta Francisko (nomo ankoraŭ ne tute ekskutima) al preĝejo de sankta Jozefo el Kupertino. Pio la Sesa en 1796 plialtigis tiun preĝejon al la rango de Baziliko, pro tio, ke ĝi estas “unu el la plej famkonataj kaj respektindaj sanktejoj de la kristanaro”.

Inter la verkoj konservitaj en la preĝejo estas rimarkindaj: la pentraĵo de la Madono sur trono kun Sanktuloj (dua altaro maldekstre ekde la fono) de Antonio Solario el Venecio, la pentraĵo pri Krucumado (unua altaro maldekstre) de Francesco Solimena, tiu de la Madono de la Placo (unua altaro dekstre) de Valeri (dekoka jarcento), kiu ĝis 1893 troviĝis en niĉo de la Urbodoma turo.

En la jaroj 1933-1937 la napola pentristo Gaetano Bocchetti freskis la tutan preĝejon. Rimarkindas: la fresko de la kupolo, kiu reprezentas la gloron de Sankta Jozefo el Kupertino, al kiu omaĝas ĉiuj religiaj ordenoj, en la konko de la absido la bildo de la Sanktulo, aparte potenca pro la fortaj kontrastoj de la koloroj, en la fona vando la forveturo el la haveno de Ankono al Oriento de Sankta Francisko el Asizo (1219).

La Sakristio konservas preskaŭ tute la trajtojn de la malnova konstruaĵo. Rimarkindas: la kvar Evangeliistoj, freskoj de la dekkvara jarcento, la Krucifikso, skulptita de P. Treggiari kaj la granda pentrajo de Mazzanti (1781), kiu reprezentas la ekstazon de la Sanktulo je la ekvido de la Sankta Domo de Loreto.

La Kripto, en kiu hodiaŭ la glorplena korpo estas honorata de la fideluloj, estis konstruita en 1963 okaze de la triajarcenta datreveno de la morto de la Sanktulo.

La loĝoĉambroj de la Sanktulo, konservitaj laŭ la origina stato, ampleksas la tri ĉambretojn, kiuj gastigis Sanktan Jozefon el Kupertino de 1657 ĝis 1663, kaj la kapeleton, kie ĉiutage li celebris la Sanktan Meson. Ĉi tiuj ejoj povas esti vizitataj de la pilgrimantoj kaj de la devotuloj dum la horoj de malfermiteco de la Sanktejo.

La Monaĥejo, alligita al la Baziliko, estas sidejo de la religia komunumo, de la franciskana Novicejo kaj de la Agadoj naskitaj de la Asocio “Donaci Pacon kaj Bonon”. Ĝia konstruo komenciĝis en la dektria jarcento, tuj post la paso tra Osimo de Sankta Francisko (1220).

al la indekso


 SANKTEJO DE LA AFLIKTITA MADONO EN CAMPOCAVALLO

Campocavallo estas la nomo de frakcio-kvartalo, kiu etendiĝas en la valo de rivero Musone ne tro malproksime de la urbo Osimo. La historio de ĉi tiu malgranda vilaĝo datiĝas de la fino de 1800, kvankam ĝia origino estas tre pli malnova. Krom kampara preĝejeto kaj trinkejo ne estis loĝdomoj en la apudeco de la kvarvoja kruciĝo, tamen la ebenaĵo estis prisemita per farmodomoj, ĉiuj loĝataj, kie vigladis intensa familia vivo kaj disvolviĝadis kun fervoro la kamparaj laboroj. Tiutempe, en tiu teritorio, agrikulturo estis ĉio. Musone estis respektinda rivero kun klarega akvo kaj multege da fiŝoj.

Tiu stato daŭris ĝis la dua mondmilito. Nuntempe la medio estas tute kaj esence ŝanĝita: farmodomoj malplenaj, novaj kaj masivaj konstruaĵoj, arboj preskaŭ ĉiuj dehakitaj. Kiu naskiĝis post la dua mondmilito kaj vivas en la urbo, neniam sukcesos kompreni, kio estis iam Campocavallo. Novaj komfortoj kaj servoj, sed interŝanĝe vivo febra kaj intensega.

La ekzisto de la Sanktejo kaj de la frakcio de Campocavallo ŝuldiĝas al la mirakla bildo de la Afliktita Madono (gravuraĵo de 52x38 cm), aĉetita ĉe migranta vendisto en Osimo de pastro Giovanni Sorbellini, fondinto de la Sanktejo.

Ĝi ne havas artan valoron, sed kiel devoteca bildo ĝi estas lerte konceptita kaj realigita. La Virgulino per la sinteno de la vizaĝo kaj per la okuloj turnitaj al la ĉielo montras kompletan fordoniĝon al la volo de Dio: ĝi estas la klasika bildo de la Afliktulino, kiu, plene akceptante la volon de la Patro, fariĝas kune kun la Filo la Kunredemptorino de la homaro.

Ekde la 17-a de junio 1892 la Bildo de la Madono ĉirkaŭturnis la okulojn sennombrajn fojojn, dum ĉirkaŭ dek jaroj al raviĝintaj homamasoj. Multegaj atestoj konfirmis tion.

La bildo vidigas ŝirojn kaj kontuzojn kaŭzitajn de la ŝtelistoj, kiuj ŝtelis ĝin dufoje (en 1938 kaj en 1976), por ekpreni la valoraĵojn, kiuj ornamis la kapon kaj la kolon de la Virgulino.

De la 10-a de januaro 2005 ĝis la 13-a de majo 2007 estis faritaj gravaj rebonigaj laboroj necesigitaj de la danĝera malstabileco de la Sanktejo. La imponaj laboroj estos pagataj tra la jaroj kun la espero pri la malavaraj monoferoj de la fideluloj kaj de la devotuloj al la Madono de Campocavallo.

Arkitekturo DE LA SANKTEJO  

Temas pri strukturo malfacile egaligebla pro eltrovemo kaj precizeco. La multenombraj superaltaj arkoj, kiuj konsistigas ĝin, formas gigantan ekvilibron de fortoj, kiuj subtenas la tutan templon, precipe la kupolon; ekzemple la muroj, ĉu laŭlongaj ĉu transversaj, estas kunligitaj per kvar potencaj mallarĝaj arkoj. Sur tiuj kvar grandaj arkoj estas ses pliaj arkoj, pli malgrandaj, kaj poste kromaj dek du ankoraŭ pli malgrandaj, kies finaĵoj apogas sin sur la verticoj de la ses centraj pilastroj, kiuj subtenas la kupolon. En la tuta Sanktejo ne estis uzita ligno (nekutime en ĉi tiu landoparto).

Kia estas la stilo de la preĝejo de Campocavallo? Ĝia arkitekto Costantini havis forman profesian klerecon, kiu tamen estis allogita de la apliko de novaj formoj. La beleco de la Sanktejo de Campocavallo konsistas en la atingo de stila kompromiso, en la kunfando de eklektikaj kodoj (kiuj memorigas pri la romanika, gotika kaj klasika artoj) kun rompomovadaj kodoj, uzitaj en la ornamaĵoj.

Eblas supreniri al la plej alta parto de la Sanktejo pere de mallarĝa irejo, kiu trairas la tutan strukturon ĝis la lanterno de la kupolo; ĉi tiu irado ne estas taŭga por netrejnitaj homoj. Pli facila, laŭpete, estas la vizito de la sonorilturo. Ekde ĝia mezo oni vidas belan panoramon, kiu inkluzivas ankaŭ la famkonatan Bazilikon de Loreto.

Unu el la plej elstaraj karakterizoj de la Sanktejo de Campocavallo estas la “sennombraj” frisoj, kiuj interne (preskaŭ tute el gipso) kaj ekstere (el terakoto) ornamas la tutan strukturon; ĉiu malsimila ol la alia: la Afliktulino super la centra pordego; la fasado el interplektitaj rubandoj kun floroj kaj foliaroj, kiuj formas girlandojn, konkojn kaj rozojn alternantajn kun lilioj, anĝeloj kaj infanetoj. Arkitekto Costantini, inspirante sin per la lombarda arto, mirinde klopodis preni kiel modelon la ekzemplerojn de la naturo.

La planko de la Sanktejo estas “laŭ la venecia stilo”, kun aparta geometria desegno je la centro de la preĝejo ortangula kun la kupolo.

Interne de la Sanktejo superregas alte en niĉo la mirakla bildo de la Afliktulino, kiun oni povas rigardi de proksime pere de tiucela ŝtuparego.

Malantaŭ la trono de la sankta niĉo elstaras kvin grandaj vitraloj, kiuj montras kelkajn sanktulojn, kiuj aparte priparolis aŭ profetis la dolorojn de Maria: la unua maldekstre, kiu rigardas la altaron, estas profeto Jeremia, la dua estas la maljuna Simeono, meze sankta Johano la Evangeliisto, sekvas sankta Bonaventuro kaj sankta Bernardo. Multnombraj estas la vitraloj interne de la Sanktejo: pliaj 12 fenestroj kun simboloj de la Pasiono enigas lumon en la templon. Belega estas la centra rozono ĉe la enirejo de la Sanktejo kun la bildo de la oferita Ŝafido kaj serafoj ĉirkaŭe.

En la Sanktejo estas pluraj kapeletoj: ĉe la ekstrema maldekstro de tiu, kiu rigardas la altaron, la kapelo de sankta Vincento Ferreri (kun vitraloj, kiuj reprezentas sanktan Rozan el Limo, sanktan Dominikon kaj sanktan Katarinon el Sieno); la kapelo de sankta Antono el Padovo (kun vitraloj pri sankta Francisko, iu Papo kaj sankta Antono el Padovo). Ankaŭ ĉeestas multaj aparte belaj statuoj: dekstre de tiu, kiu eniras en la preĝejon, la kapelo de la Krucumito, pluire la statuo de sankta Antono la Abato, la statuo de sankta Antono el Padovo, tiu de sankta Jozefo, belega sankta Koro de Jesuo, la statuo de sankta Vincento Ferreri kaj tiu de sankta Izidoro.

En la kapeleto de sankta Antono el Padovo ĉe la ekstrema dekstro de tiu, kiu rigardas la altaron, estas entombigita pastro Giovanni Sorbellini, fondinto de la Sanktejo.

al la indekso


 RESPONDO AL ALVOKO DE LA SINJORO

Pasintjare en Latvio oni inaŭguris kelkajn junajn katolikajn pastrojn, inter kiuj estis ankaŭ Maris Laureckis, kiu paralele kun studjaroj memstare ellernis Esperanton. Ĉi-jare, en la tria laŭ grandeco urbo de Latvio Ventspils, okazis laŭvica BET-44 aranĝo (Balta E-Tendaro), kadre de kiu Diservon - Sanktan Meson celebris menciita juna pastro Maris. Belaspekta kaj altstatura, havanta tre klaran parolon kaj agrablan voĉon, li tre imponis al partoprenintoj de la Diservo. Ne tro volonte li rakontas, kiamaniere li elektis la vojon al pastreco. Indas prinoti, ke internan spiritan forton de Maris rimarkis episkopo. Nur post iom pli ol unujara praktikado estis antaŭnelonge surbaze de decido de la episkopo pastro Maris transloĝiĝinta al Daugavpils, la dua laŭ grandeco urbo en Latvio, kie la paroĥo estas senteme pli granda ol la antaŭa en mezgranda loka regiono de Latvio. Nun latva esperantistaro havas propran pastron - esperantiston. Espereble post kelkaj jaroj ĝi havos la duan junan pastron Ivars, kiu ankaŭ memstare ellernis Esperanton kaj tre sukcese studas en la katolika porpastra seminario.

Pri sia vojo al sacerdoteco Maris rakontis jenon:
„Unue indas diri, ke alvoko de Dio estas samtempe kaj donaco kaj mistero, kiu ĉiutage malkovras sin denove kaj pli profunde. Ĉiam min profunde impresis vortoj, kiujn enhavas la psalmo 139. En menciita psalmo esprimitas alvoko kaj mistero: „Vi, Sinjoro elektis min, antaŭ ol mi aperis. Jam tiam Vi mirinde formis min en korpo de mia patrino, ekkonis min kaj vokis min laŭnome. Vi jam vidis ĉiujn miajn tagojn longe, antaŭ ol ili venis.” Dio donis al mi sennombre multajn gracojn por pretigi min jesi al Lia alvoko. Jen, tio estas tiu mistero kaj supernatura miraklo, pro kiu mi intencas rakonti. Nur post tio sekvas pli racia, por homa percepto pli komprenema agado.

Mi devenas el Latgale, kiu estas la ĉefa katolika regiono en orienta parto de Latvio. Mi naskiĝis en katolika familio, kaj estis la sepa, la plej juna infano. Ordinare ĉiudimanĉe nia familio vizitadis preĝejon konsekritan al Koro de Jesuo en Rezekne (nuna katedralo), por partopreni Sanktan Meson. Mia onklo estis pastro en Kurlando (okcidenta parto). Kiam ni vizitis lin en urbeto Alsunga, li permesis al mi akoliti dum celebrado de la Sankta Meso. Tiutempe mi estis ok- aŭ naŭ-jaraĝa. Oni laŭdis min dirante, ke mi estas saĝa. Poste mi akolitis en nia hejma paroĥo en Rezekne. Indas prinoti, ke ambaŭ miaj avinoj estis tre piemaj, devotaj. Unu avino estis litovdevena, kaj preĝejon ŝi vizitadis ĉiutage, kaj ŝiaj preĝoj estis tre fruktodonaj. Kiel adoleskanto mi havis diversajn laikajn interesojn, sed ankaŭ tiam Jesuo alparolis min. Dum Pasko (ŝajnas, ke mi tiam estis 16-jaraĝa), post devota pasigo de la festo, post konsciencesploro kaj ricevo de Hostio, mi vespere pere de televido spektis popularsciencan filmon pri Turina Mortotuko. Mi miregis pri konkludoj de sciencistoj, ke tiu ĉi mortotuko prezentas tridimensian figuron, kiun eĉ hodiaŭ pere de modernaj teknologioj ne eblas realigi. Tio fortigis mian kredon, kaj konvinkis min, ke Jesuo resurektis kaj vivas. Kaj tio tre ĝojigis min, ke mia kredo ne estas vana, kaj samtempe por mi tio restis kiel tre grava kaj pozitiva travivaĵo. Kvankam mi ŝatis fantaziaĵojn, sed ĉi tie estis mirakla realeco.

Por ke mi iĝu pastro, instigis min miaj proksimuloj, sed tamen tio ne tro influis min, ĉar ŝajnis al mi, ke ili surpremas min. Kial do ili persiste proponas al mi tion? Ĉu ili antaŭsentis tiun eblecon, aŭ ĉu Jesuo mem alparolis min pere de ili? Tamen mi elektis laikan vojon. Specialan vokiĝon mi ricevis pli poste, en Pasko 2000. Dum Sankta Meso kaj ricevo de Sakramento mi alproksimiĝis al altaro de Graco por danki Dion. Sed subite mi klare aŭdis inviton, por eniri kaj studi en katolika seminario, kaj tiu diraĵo koncernis rekte min. Dekomence tiun penson mi subpremis, ĉar pli multe allogis min laika vivo, sed iom poste mi vidis jenan ateston. Unu junulino dum kristana disaŭdigo sub titolo „Vertikalo” rakontis, kiamaniere ŝi ricevis alvokon de Jesuo, kaj tio tre forte impresis min. Samtempe mi sentis, kvazaŭ simile Jesuo alparolis min, sed mi ne respondis. Sekvis longedaŭra pripensado kaj ena batalado, kaj fine danke al prizorgo de Dipatrino kaj mia konstanta rozaria preĝado mi al Sinjoro respondis: „Jes”!

Sekvis sesjara studado, kaj mi ricevis ĝeneralan prepariĝon. Tiu ĉi preparado apogis sur 4 pilastroj: vivo en preĝo, intelektuala vivo, komuna vivado enkadre de frateco kaj praktika pastra vivo (praktiko). Ni havis belege ellaboritan tagordon. Ĉiu horo estis plenumita per diversaj agadoj, kiuj klare helpis ekvidi celon, al kiu ni pretigis nin – iĝi sanktigitaj, saĝaj, bonaj kaj diligentaj pastroj. De komenco ŝajnis, ke ses jaroj estas longedaŭra tempoperiodo, sed ĝi pasis tamen rapide.

 Kun Esperanto mi konatiĝis dum seminariaj jaroj. Hazarde mi trovis kaj tralegis en populara revueto artikolon pri Esperanto, kvankam ion mi jam aŭdis pri ĝi pli frue. Min allogis simpleco de la lingvo, kaj la ideo mem, ke ĉiuj scipovas facile kaj kurtatempe ellerni lingvon kaj libere konversacii inter si. En biblioteko de seminario mi trovis lernolibron, kaj tiamaniere malrapide kaj memstare mi posedis la bazon de la lingvo. Poste mi organizis eĉ malgrandan kurson enkadre de seminario. Mi tute ne penegis, tamen mi posedis lingvon sufiĉe rapide kaj facile. Rezulte de tio mi ĉi-jare celebris la unuan Sanktan Meson esperantlingve dum BET-44 en Ventspils. Nun mi jam iom pli ol unu jaron pastras. Mi ĝojas pri tio, ke kvankam mi ne estas digna, tamen Dio elektis min. Mi estas necesa por Jesuo, por priservi ankaŭ aliulojn.

La redakcio de DB dankas al frato Jāzeps Šlars el Latvio por disponigita teksto pri juna esperantista pastro Maris Laureckis, al kiu ni deziras fidelan, persistan kaj ĝojan laboron sur vitejo de la Sinjoro kaj agrablan animzorgan servon ankaŭ al esperantistoj.

al la indekso


 NOKTO NENIAM ESTINGIĜANTA

Nokto, kiu neniam estingiĝas -
la plej hela el ĉiuj noktoj,
malfermas fenestrojn de niaj koroj
per la ridetanta Infana amo.
Vorto, kiu karno fariĝis
de Dia Gloro - Dia Potenco,

savas la mondon kaj la tutan homaron

de la mallumo de eterna nokto.

Betlehema radio de la stelo

inter la anĝeloj kaj nuboj,

hodiaŭ anoncas al la tuta mondo:

Dian amon - Dian pacon!

al la indekso


 ANTAŬ LA MORTO

WENN MEIN STÜNDLEIN VORHANDEN IST • EG 522 • GL 658 (str. 1, 3 kaj 4) • kp. RG (str. 1, 3 kaj 4 AÖL) • M: Frankfurt/Main 1569, Tübingen 1591 • germana T: Nikolaus Herman (1560)1562; str. 5: Köln 1574 • E: Albrecht Kronenberger 2008

al la indekso


 POR PRIPENSO

  •  Per teneraj vortoj kaj per boneco vi transkondukos helpe de hareto eĉ elefanton!
  • Kiu ne scias pardoni, malkonstruas la ponton, trans kiun li mem foje devos transiri.
  • La tempo pasas, sed eldirita vorto daŭras.
  • Forta estas homo, kiu scias silenti, eĉ se li pravas.
  • La vorto estas ŝlosilo al koro. Se interparolo kondukas al nenio, ĉiu vorto estas superflua.

  Por legantoj de Dio Benu disponigis Jaroslava Hamajdová

 al la indekso


 SE ONI VOLAS, ĈIO ESTAS EBLA

Kiam mi antaŭ kelkaj jaroj transloĝiĝis en urbon Zruč nad Sázavou, mi estis tre malĝoja. Ĉie regis granda malordo, trudherbaro, domfasadoj krevdefalitaj, trotuaroj disbatitaj, preĝejo sanktigita al Altigo de la Sankta Kruco kaj paroĥejo estis preskaŭ ruinigitaj. Malsekeco de la preĝejaj muroj atingis alton de sep metroj, tegmento truigita, sonorilo sur putrita preĝejturo pendis nur per „forto de volo“. Mankis ĉiuj altaroj inkluzive de la ĉefaltaro, predikejo detruita kuŝis en preĝejangulo.

Tuj mi komprenis, ke atendas min multe da laboro. Unue mi devis konvinki urbestron kaj urbestraron, ke temas pri valoraj malnovaj monumentaĵoj, kaj ke ĉion oni devas en mallonga tempo renovigi. Grandan helpon mi trovis ĉe nova, juna paroĥestro, kiu miajn iniciatojn aprobis.

Mi komencis vizitadi ĉirkaŭajn bankoficejojn, firmaojn kaj entreprenistojn, por peti monsubtenon por realigo de la riparadoj. Dum tri jaroj ni realigis monkolektojn en la preĝejo kaj frapadis pordojn de la loĝejoj, por peti monhelpon.

Pri bona ordo en la urbo kaj pri rekonstruo de kastelo je mia propono komencis zorgi urbestro kun Urba Konsilantaro.

Laŭ historiaj bildoj kaj fotodokumentoj ni sukcesis realigi la verkon de la renovigoj, pro kio mi treege ĝojas.

Jaroslava Hamajdová

al la indekso


 LA PLEJ BELA LIBERTEMPO

Finfine plenumiĝis mia dek kvin jarojn daŭranta deziro - vojaĝi al Virgulino Maria en Meĝugorje en Hercegovino. Mi ne estis tie sola, estis tie miloj da pilgrimantoj el la tuta mondo. Mi ne kapablas esprimi pervorte, kion mi tie ĉion belegan, pozitivan travivis. Mi revenis hejmen plena de gracoj kaj mi al ĉiuj rekomendas vojaĝi tien. La Virgulino Maria ekde la jaro 1981 ĝis nun aperadas al geviziuloj, pere de kiuj Ŝi donas mesaĝojn por ĉiuj homoj sur la terglobo. Kiam mi tie estis, Ŝi donis jenan mesaĝon (el la 02.07.2008):

“Karegaj infanoj! Per patrineca amo mi volas vin kuraĝigi en amo al proksimuloj. Mia Filo estu fonto de tiu amo. Li, kiu povis ĉion per forto, preferis amon kaj tiel donis al vi ekzemplon. Ankaŭ hodiaŭ al vi Dio pere de mi evidentigas senliman bonecon, kaj vi, miaj infanoj, havas la devon je ĝi respondi. Kun la sama boneco kaj grandanimeco ĝin praktikadu rilate al la animoj, kiujn vi renkontadas. Via amo ilin konvertigu. Tiamaniere mia Filo kaj lia amo en vi reviviĝos. Mi dankas vin.”

Jaroslava Hamajdová, Ĉeĥio

al la indekso


 PIO LA DEKA – ĈIELA PROTEKTANTO DE ESPERANTISTOJ

Rekte sur la ĉefstrato en malgranda civito Riese en regiono de Venecio, proksime al urbo Castelfranco, staras modesta dometo. Ĝi iam apartenis al simplaj terkulturistoj de familio Sarto. La 2-an de junio 1835 ĉi tie naskiĝis Giuseppe Sarto, kiu travivis siajn infan- kaj jun-aĝojn en granda mizero. En sia 23-a jaraĝo li sacerdotiĝis. Dum pluaj 17 jaroj li praktikadis animzorgan servon en diversaj lokoj kiel kapelano kaj paroĥestro, ol li iĝis en la jaro 1875 kanoniko en Treviso. En la jaro 1884 akceptis kampula filo el Riese episkopan ordinon en Mantova, en la jaro 1893 li iĝis patriarko en Venecio. Kaj en la 4-a de aŭgusto 1903 estis loĝantoj de Riese la plej fieraj civitanoj de la tuta Italio: ilia Giuseppe Sarto suriris kiel Pio la Deka sur la papan katedron. Sur la dometo de Sarto estas nuntempe memortabulo kun la surskribo, ke granda papo tie siatempe loĝis.

Pio la Deka eniris historion kiel reforma papo. Lia devizo estis: „Ĉion renovigi en Kristo“. Pio la Deka renovigis uzadon de gregoria ĥoralo, meslibro, kalendaro kaj breviero. Li subtenis frutempan Sanktan Komunion kaj oftan akcepton de Eŭkaristio. Li renovigadis religian vivon en la homaro kaj en klerikularo kaj li zorgis pri necesa plibonigo de sacerdota kleriĝo. Krom tio Pio la Deka opiniis, ke la papo devas zorgi ankaŭ pri politikaj aferoj, ke la eklezio kaj ŝtato devas tuŝapude kunlabori.

Kiel ajn grandaj estis sukcesoj de la papo en propra lando kaj ĉe perigo de ĉelimaj konfliktoj en suda Ameriko, li rikoltis grandajn malvenkojn en Francio kaj en Hispanio. Ambaŭ landoj, kaj ankaŭ Portugalio, sin starigis kontraŭ la papo, Hispanio eĉ en la jaro 1910 dum iu tempo interrompis kontaktojn kun Romo. Dum sia pontifikado spertis Papo la Deka ĉiam nur aŭ tutan konsenton aŭ tutan forrifuzon. Sed nenio lin deturnis el ekirinta vojo.

En la aĝo de 80 jaroj la granda reforma papo en la 20-a de aŭgusto 1914 en Romo mortis; li estis entombigita en Baziliko de Sankta Petro. Ĉe lia tombo okazis multaj mirakloj. Papo Pio la 12-a kanonizis sian grandan antaŭulon en la 29-a de majo 1954, lia beatproklamo okazis la 3-an de junio 1951.

La civito Riese starigis honore al sia granda filo statuon sur vojkruciĝo antaŭ lia naskiĝdomo.

La biografio de la Papo Pio la 10-a, verkita de Schauber-Schindler, estis transprenita el libro „Rok se svatými“ (Jaro kun Sanktuloj), eldonita de Karmelana eldonejo en Kostelní Vydří, 1994.

al la indekso


 PATRONO DE LA ESPERANTISTOJ

Papo Pio la 10-a sendis sian benon al “Espero Katolika” kaj la katolikaj esperantistoj ĉiujare de 1906 ĝis sia morto en 1914. Krome en kelkaj aŭdiencoj li parolis pri Esperanto. La 4-an de aprilo 1909 li diris al Isidoro Clé, esperantista direktoro de eklezia instituto en Bruselo: “Esperanto havas antaŭ si grandan estontecon”. Pio deklaris en 1910, ke “Esperanto estas grava ilo por ligi la katolikojn de la mondo”. Lia favora sinteno al Esperanto verŝajne ŝuldiĝas al la laboro de Emile Peltier.

Ekzistas ankaŭ aliaj citaĵoj, pri kiuj ni trovas nur el la tempo post la morto de la koncerna papo iujn fontojn, kiuj nenion diras pri la tempo kaj la cirkonstancoj de la eldiro, kio eventuale povus esti kialo por pridubi ilian aŭtentikecon. Tiaj citaĵoj, en diversaj variantoj ĉiam denove represitaj en informiloj de katolikaj kaj eĉ pli ofte de nekatolikaj esperantistoj, estas ekzemple la sekvaj vortoj atribuataj al Pio la 10-a: “Mi vidas en la lingvo Esperanto valoran rimedon por teni ligitecon inter katolikoj de la tuta mondo.” Dum la tre afabla sinteno de Sankta Pio la 10-a al esperantistoj supozigas, ke tiu ĉi frazo tamen plene spegulas lian opinion, ni povas esti malpli certaj pri la citaĵo.

Dum la 23-a kongreso de IKUE en 1951 en Munkeno Pio la 10-a estis proklamita kiel “ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj”. La kongresa numero de Espero Katolika plurloke parolas pri “Pio la 10-a, nia patrono”.

Transprenita el Vikipedio

Ĉielaj patronoj de la esperantistoj: Virgulino Maria - Nia Espero, sankta Pio la Deka, beata Tito Brandsma kaj sankta Maksmiliano Maria Kolbe, propetu por ni kaj nia movado!

al la indekso


 DUBINDAJ KRITERIOJ DE LA HOMA FELIĈO

Esti riĉa kaj sana – tio estas devizo de la nuna tempo. Foje mi aŭdis de iu homo veran pripenson: Ekde infanaĝo ni ricevas objektojn, kaj dum ni kreskas, ni volas ilin havi ĉiam pli. Iompostiome ni maturkreskas, komencas labori, la objektojn oni ĉesos al ni donadi, ni mem ilin aĉetas. Ni havigos al ni domon, por ebligi ilin stoki, kaj aŭtomobilon, por ilin transporti el loko al loko. Ĉar baldaŭ ni arigos multe da havaĵo, la domo iĝos por ni malvasta kaj ni transloĝiĝos en pli grandan. En ĝi ni estas surprizitaj per ĝiaj tro grandaj spacoj, ni konstatas, ke por ilin plenigi, estas malmulte da tiuj aĵoj – tial ni aĉetas pluajn. Nia malnova aŭtomobilo jam estas foruzita pro transportado de ĉiuj tiuj aĵoj, tial do ni bezonas novan. Kaj tiel tio iras pluen kaj plu.

Kun sopiro pri bonfarto interrilatas ankaŭ strebadoj de politikistoj kaj ekonomikistoj, kiuj klopodas konvinki nin, ke ni pli bonstate fartos, se pli grandiĝos bruta nacia produkto. Sed la bruta nacia produkto kreskos kromalie per tio, ju pli multe populacio fumos, ĉar tio ĉio multe kostas. La bruta nacia produkto estos ĉiam pli kreskanta, se pli multe kreskos produktado de armiloj. La bruta nacia produkto estas nura ludo de nombroj diranta nenion pri tio, kiel ni estis sukcesaj aŭ malsukcesaj. La produktado de la armiloj pligrandigas la brutan nacian produkton, sed tutcerte nenion eldiras pri nia sukceso.

Unu esplorvojaĝisto vizitis Butanon (rim. de red. - regno inter Hindio kaj Ĉinio), kio estas malgranda kaj malriĉa lando. Tiamaj loĝantoj estas malriĉaj, sed kontentaj. La esplorvojaĝisto sukcesis renkontiĝi kun tiea reĝo. Li demandis lin: „Kial estas ĉe vi tiel malalta bruta nacia produkto?“ Kaj li respondis: „Ni ne kredas je bruta nacia produkto, sed je kontenteco de niaj homoj.“ Miaopinie tio estas la respondo inda de la sinjoro reĝo. Por kio estas kresko de la bruta nacia produkto, se la homoj restos malkontentaj. Ĉu ne preferus strebi pri ilia kontento?

Bedaŭrinde, la mondo tion vidas alimaniere: La kontentecon al ni devas garantii kreskanta bruta nacia produkto. La kontenton al ni ankaŭ garantios – kiel asertas reklamoj – tiu ĝusta aŭtomobilo, tiu ĝusta parfumo, tiu ĝusta varo. Kiel granda ĝi estas trompo, kredigi la homon, ke por lia kontenteco estas bezonataj aĵoj!

Konata spirita aŭtoro Phil Bosmans skribis: Per mono vi povas aĉeti domon, sed ne la hejmon. Per mono vi povas aĉeti komfortan liton, sed ne la dormon. Vi povas aĉeti medikamentojn, sed ne la sanon. Vi povas aĉeti influajn kontaktojn, sed ne la amikecon. Per mono malfermiĝos al vi ĉiuj pordoj, sed ne tiuj, kiuj kondukas al la homa koro. La feliĉon vi ne aĉetos. Feliĉe!

Sac. Petr Havlát (KT 38/2007)

al la indekso


 ELDIRAĴOJ DE MAHATMA GANDHI

  • Prenu ridon kaj donacu ĝin al tiu, kiu neniam ekridetis.

  • Prenu sunradion kaj permesu al ĝi traiĝi tien, kie regas la nokto.

  • Malkovru la fonton kaj lavu en ĝi tiun, kiu neniam ploris.

  • Prenu vivon kaj rakontu pri ĝi al tiu, kiu ne scipovas kompreni al ĝi.

  • Prenu esperon kaj vivu en ĝia lumo.

  • Prenu afablecon kaj donacu ĝin al tiu, kiu ne scipovas donaci.

  • Malkovru la amon kaj ebligu ĝin ekkoni al la mondo.

Tradukis Olga Glendová

al la indekso


 19-A EKUMENA E-KONGRESO 2009 EN VROCLAVO
AKTUALA LISTO DE ALIĜINTOJ ĜIS 30.10.2008

001

Sac.

FORYCKI Roman.

Pollando

002

S-ro

ŠVÁČEK Miloslav

Ĉeĥio

003

S-ro

COUSSON Philippe

Francio

004

Sac.

EICHKORN Bernhard

Germanio

005

S-ro

TUINDER Jacques

Nederlando

006

S-ino

TUINDER Vera

Nederlando

007

S-ro

ĹRADSSON Bengt Olof

Svedio

008

S-ino

RÁCZKEVY-EÖTVÖS Ágnes

Hungario

009

S-ro

ĹRADSSON Andreo

Hungario

010

S-ro

GAILLARD Samuel

Francio

011

S-ino

REHM Britta

Svedio

012

S-ino

BAGI Irén

Hungario

013

S-ino

BÁNÁTI Katalin

Hungario

014

S-ro

POLNICKÝ Pavel

Ĉeĥio

015

S-ro

KRÜEGER Siegfried

Germanio

016

S-ino

SABOLCIU Birta

Rumanio

017

S-ino

BELOŠEVIĆ Marija

Kroatio

018

S-ino

SZCZEPAN Zofia

Pollando

019

S-ino

LATACZ Helena

Pollando

020

S-ino

KAŹMIERCZAK Zdzisława

Pollando

021

S-ino

NOWAK Jadwiga

Pollando

022

S-ino

TOUŚCIUK Stanisława

Pollando

023

S-ino

HARĘŹLAK Elżbieta

Pollando

024

S-ino

ZMITROWICZ Krystyna

Pollando

025

S-ro

WASILEWSKI Bohdan

Pollando

026

S-ino

BOLEK Maria

Pollando

027

S-ino

POMORSKA Teresa

Pollando

028

S-ino

KUBICKA Mirosława

Pollando

029

S-ro

SARANDREA Carlo

Italio

030

S-ro

SOROSINA Felice

Italio

031

S-ro

FLEISCHMANN Rüdiger Robert

Germanio

032

S-ro

KOVÁŘ Jan

Ĉeĥio

033

S-ro

DAMINELLI Giovanni

Italio

034

S-ro

BOSCHIN Serio

Italio

035

S-ino

ZUCCACCIA ARMSTEAD Lucia

Italio

036

S-ro

VENCL Jiří

Ĉeĥio

037

S-ro

BORKOWSKI Henryk

Pollando

038

S-ro

SOBOL Bogusław

Pollando

Ĉeĥio
Francio
Germanio
Hungario
Italio
Kroatio
Nederlando
Pollando
Rumanio
Svedio

4
2
3
4
5
1
2
14
1
2

 

Karaj legantoj, jen la listo de la aliĝintoj ĝis la 30-a de oktobro. Se vi decidiĝis partopreni la ekumenan E-kongreson en Vroclavo, bv. eluzi aliĝ-tempon kun la plej favora aliĝa kotizo validanta nur ĝis fino de la nuna jaro. Ekde la komenco de nova jaro kvindekprocente plialtiĝas la aliĝkotizo. Ne nur pro tio aliĝu baldaŭ, sed ankaŭ, se vi volas komforte ĝui la kongresajn tagojn “sub unu tegmento”, do en porpastra seminario, ĉar la nombro de tieaj loĝlokoj estas limigita. Por pli malfruaj aliĝontoj ekzistos loĝebleco en la urbo ekster la kongresejo. Per baldaŭa aliĝo vi ankaŭ plifaciligos laboron de la organiza komitato. La aktualajn kongresajn informojn kaj aliĝilojn disponigas al vi jenaj interretaj paĝoj: www.ikue.org/kong2009 kaj http://www.esperanto.cz/ikue (en formatoj pdf kaj Word).

 

 

 

 

 

 

 

 

al la indekso
 


 VORTOJ ADRESITAJ AL MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Milí bratři a sestry, letošní rok, který se neúprosně blíží ke konci, těm, kteří mohli a zúčastnili se našeho májového setkání ve Vranově u Brna, 61. IKUE-kongresu v Rimini, ale také 12. sjezdu ČES v Přerově a dalších akcí, přinesl jistě mnoho krásných zážitků. Také v příštím roce budeme mít možnost opět společně prožít krásné dny na našem jarním setkání, o kterém Vás budeme podrobně informovat v příštím čísle DB. Možná někteří z Vás plánujete účast na 94. světovém kongresu esperanta v polském Bjałystoku, rodišti tvůrce esperanta Dr. Ludvíka Lazara Zamenhofa. Můžeme Vám, ale také zvláště těm, kterým finanční situace nedovoluje účast na kongrese v Bjałystoku, doporučit v týdnu před tímto kongresem účast na 19. ekumenickém kongresu (62. IKUE a 59. KELI) ve dnech od 18. do 25. července v polské Wrocławi (Vratislavi). Přihlášených je už 38 osob z deseti zemí. V příloze Vám posíláme kongresové informace s přihláškou. Využijte příležitosti nejnižšího přihlašovacího poplatku (20 €) do konce tohoto roku. Můžete využít výhody a přihlášku s přihlašovacím poplatkem doručit mně. Ubytovací kapacita v kněžském semináři, kde se bude konat kongres, je omezená 145 lůžky. Pokud chcete využít výhody “vše pod jednou střechou”, co nejdříve se přihlaste. Těším se na Vaši účast.
Těm, kteří dosud neposlali v letošním roce příspěvek sekci, přikládáme složenku.
S přáním Božího požehnání se na Vaši spolupráci těší Váš bratr Miloslav Šváček.

al la indekso


 HONORA MEMBRECO EN ĈEĤA ESPERANTO-ASOCIO

La 12-a Kongreso de Ĉeĥa E-Asocio okazinta en la tagoj de la 3-a ĝis la 5-a de oktobro honorigis per honora membreco meritindajn E-aktivulojn, inter kiuj estas ankaŭ longjaraj IKUE-anoj - pastro Josef Xaver Kobza kaj Jindřich Tomíšek. Koran gratulon al ili!

al la indekso


 URBO PŘEROV APREZAS ESPERANTO-AKTIVADOJN

En antaŭfesta vespero de ŝtata festotago, 90-a datreveno de memstareco de la respubliko, honorigis la 27-an de oktobro ĉefurbestro de urbo Přerov Inĝ. Jiří Lajtoch per medalo de Johano Amos Komenio kvin meritindajn personojn, inter kiuj estis ankaŭ prezidanto de IKUE kaj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio s-ro Miloslav Šváček. Proponon por tiu ĉi honorigo donis Komitato de E-Klubo en Přerov, al kiu s-ro Šváček kore dankas. Tiun estimigon li ne komprenas nur kiel aprezon de propra longjara E-aktivado, sed ankaŭ de tiu de liaj kunaktivantoj. La saman honorigon ricevis en la jaro 2004 s-ro Ludvík Chytil, honora prezidanto de E-klubo, ankaŭ IKUE-ano.

al la indekso


 GRATULO OKAZE VIVJUBILEO

Okaze de okdekjariĝo de Honora Prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista Sac. Duilio Magnani el “Katedralo de Esperantistoj” en Rimini, Italio. Gratulon kaj dankon al vi por ĉio, kion vi faris prospere al tutmonda katolika E-movado kaj por viaj bonfaradaj aktivadoj en afrikaj landoj. Dio vin benu!

al la indekso