Karaj gefratoj! Ĵus ni travivas Karesmon, rapide proksimiĝas Pasko - la plej grava kaj granda festo ne nur por la tutmonda kristanaro, sed por ĉiuj homoj de la tuta mondo, ĉar la Filo de Dio - Jesuo Kristo sin oferis surkruce kaj per resurekto venkis la morton por ĉiuj homoj de la tuta mondo. Do ĉiu homo estas daŭre invitata postsekvi Lin, por atingi post tiu ĉi surtera migrado la eterne ekzistantan definitivan vivon en ĉiela Patrujo en ĉeesto de Dio. Dependas nur de ĉiu opulo, ĉu li aŭ ŝi libere decidiĝos postsekvi Kriston, kiu estas la Vojo, Vero kaj Vivo, survoje al la eterna eliĉo aŭ rifuzos la inviton, dezirante poreterne vivi en neimagebla malfeliĉego, for de la vizaĝo de Dio. Por helpi nin, la surkruce agonianta Jesuo donis al ni sian Patrinon, por ke Ŝi helpadu al ni, al siaj infanoj kaj gefratoj de Jesuo, trovi la ĝustan vojon al la eterna savo. En la nuna tempo de tutmonde progresanta apostateco nin diversloke en la mondo, precipe jam pli ol kvaronjarcenton ĉiutage en Medjugorje la Virgulino Maria alvokas, eluzi nun ankoraŭ ekzistantan gracan tempon, por nia savo. Ŝi, nin ĉiam amanta Patrino sopiras, ke ni simile, kiel apostoloj kun Ŝi en verpermanĝejo, atendu descendon de la Sankta Spirito, kies helpon nia movado kaj la tuta mondo ege bezonas. Tial la komitato de nia sekcio decidis okazigi la renkontiĝon en al Ŝi dediĉita bela pilgrimloko Vranov apud Brno en la semajnfinaj tagoj de la 9-a ĝis la 11-a de majo, por kune kaj kun la Virgulino Maria atendi descendon de la Sankta Spirito, soleni la Pentekoston (legu informojn sur la paĝoj 22 kaj 23). Eluzu, karaj gefratoj, la eblecon partopreni tiun ĉi ĉefan nunjaran aranĝon de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Korege al partopreno estas invitataj ankaŭ karaj gefratoj el Slovakio (ni renovigu iaman belan tradicion de niaj komunaj renkontiĝoj) kaj el pluaj proksimaj landoj. Volonte ni disponigos al vi pliajn informojn. Do ĝis la revido maje en Vranov u Brna. En akuŝdoloroj naskiĝadis informoj pri la nunjara 61-a Kongreso de IKUE, okazonta de la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro en ĉemara itala urbo Rimini, kie jam okazis kelkaj kongresoj, kiuj profunde enskribiĝis en memoron de la partoprenintoj. Onidire, ĉio, kio naskiĝas sub influo de malfacilaj cirkonstancoj, estas pli valora, promesanta doni pli belajn fruktojn, pli valorajn rezultojn. Ni esperu, ke tio plene rilatas la kongreson en Rimini. Bv. pri ĝi legi la almetitajn informojn. Volonte nia sekcio organizus komunan busvojaĝon al Rimini, se ekzistos sufiĉa nombro da aliĝintoj tiucele. Alikaze estos necese eluzi eblecojn de ekzistantaj buslinioj kaj pertrajnan vojaĝon. Ankaŭ aperis demando, ĉu denove okazos tendaro de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Sebranice apud Litomyšl. Kun bedaŭro ni devas konstati, ke pro manko de interesatoj pri la partopreno ne eblas la tendaron aranĝi. Ĉe nuna juna generacio ne plu ekzistas iama entuziasmo kaj ĝuo el belegaj spirite riĉaj komunaj travivaĵoj en simplaj kondiĉoj de raviga Dia naturo, sen televido kaj interreto. Restas do nur belegaj rememoroj kaj ĝemeto “domaĝe”. Karaj gefratoj, la du menciitaj aranĝoj certe ne estos ununuraj eblecoj de la nuna jaro, kiujn povas partopreni niaj sekcianoj. Ekzistas ankaŭ ideo okazigi aŭtunan renkontiĝon, se aperos ne nur propono de la konvena loko, sed ankaŭ promeso surloke antaŭaranĝi tiucele ĉion bezonatan. La sekcia komitato volonte akceptos viajn proponojn. Kun pli multaj el vi mi esperas renkontiĝi dum Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, okazonta oktobre en urbo Přerov, kiu estas facile atingebla pertrajne el ĉiuj direktoj. Ĉu dum ĝi okazos ankaŭ kunveno de nia sekcio, tio dependas de aliĝinta nombro de la sekcianoj. Do vekiĝu, ho sekcianoj ... jam vokas vin la nunjaraj aranĝoj. Miloslav Šváček
MEDITADO Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo Kristo. En la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Luko ni legas: “Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj; donu, kaj estos donite al vi, bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon.” En la nuntempa mondo, plena de rapidemo, malpaco, bruo, estas bezona la tempo de silentiĝo, enpensiĝo, por mediti pri sia vivo. De tempo al tempo oni devus konsideri, al kio Dio nin alvokas, ĉu ni plenumas la Dian volon. Dio nin alvokas ĉiun al alia devo, laboro, misio, profesio. Ĉu ni scipovas aŭdi, al kio Dio nin alvokas? Nur en silento, dum la interparolo kun Dio, ni povas aŭdi la Dian voĉon. Jesuo antaŭ sia publika agado dum kvardek tagoj fastis, nenion manĝis, kondukata de la Sankta Spirito en la dezerton, kie Li estis tentata de la diablo. Kaj ni de tempo al tempo, precipe en la gravaj momentoj de la vivo, ni en silento, en la dezerto de nia vivo devus mediti, pripensi, ĉu nia vivovojo estas ĝusta, ĉu ni plenumas la Dian volon. Ĉu ni preĝas tiuintence? Ĉu ni preĝas intence de aliaj, ankaŭ de tiuj, kiuj nin ne amas? La granda profeto Daniel, kiu vivis en la sesa jarcento antaŭ Kristo, preĝis al Dio en fastado, sakaĵo kaj cindro. Li preĝis por la tuta nacio Israelo, por la reĝoj, estroj, patroj, por ĉiuj el la tuta nacio, kiuj pekis kontraŭ Dio, ribelis kaj defalis de Diaj ordonoj. Kaj ni, dum ni trarigardas nian konsciencon, dum ni estas en la vivodezerto, dum ni pripensas, ĉu nia vivovojo pasas laŭ Dia volo, laŭ Dia alvoko, ni konsideru, ĉu sur nia vivovojo tamen ni ne perdis la amon, tian amon, pri kiu ni legas en la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Luko. Ni devus esti tiom kompatemaj al niaj gefratoj, kiom kompatema estas nia ĉiela Patro. El la kompatemo rezultas jenaj rekomendoj: ne juĝu, ne kondamnu, liberigu, amu viajn malamikojn, donu. “Donu kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon” (Luk 6, 38). Dum la mondfina juĝo Jesuo kiel Reĝo diros al tiuj, kiuj estis kompatemaj: “Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo, ĉar Mi malsatis, kaj vi donis al Mi manĝi, Mi soifis, kaj vi donis al Mi trinki; Mi estis fremda, kaj vi gastigis Min” (Mat 25, 34-35). “Vere Mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al Mi” (Mat 25, 40). Por realigi la kompateman amon al niaj gefratoj, ni preĝu tiuintence, ni prenu la fortojn el la Eŭkaristia Pano!
Superfeliĉa la homo, Prilaboris Zofia Kamieniecka KRISTNASKAJ BONDEZIROJ DE LA PAPO KAJ NIAJ EPISKOPOJ MESAĜO DE LA PAPO BENEDIKTO LA 16-A AL “URBO KAJ MONDO” 2007 Karaj fratoj kaj fratinoj! “Sankta tago ekbrilis por ni”. Tago de granda espero: hodiaŭ naskiĝis la Savanto de la homaro! La naskiĝo de infano alportas kutime lumon de espero al tiuj, kiuj atendas lin emociplenaj. Kiam naskiĝis Jesuo en la groto de Betlehemo, granda lumo aperis sur la tero; granda espero eniris la koron de tiuj, kiuj atendis lin: “lux magna”, prikantas la liturgio de ĉi tiu tago de Kristnasko. Ĝi ne estis “granda” laŭ la maniero de ĉi tiu mondo, ĉar tiuj, kiuj vidis ĝin, unue, estis nur Maria, Jozefo kaj kelkaj paŝtistoj, poste la Saĝuloj, la maljuna Simeono, profetino Anna - la elektitoj de Dio. Kaj tamen, en la kaŝiteco kaj en la silento de tiu sankta nokto, eklumis por ĉiu homo brilega kaj neelĉerpebla lumo: venis en la mondon la granda espero, kiu alportas feliĉon: “La Parolo fariĝis karno kaj ni vidis lian gloron” (Joh 1,14). Sekvis plua parto de la mesaĝo. Konklude la Papo diris: Venu ĉiuj por adori la Sinjoron. Kun Maria, Josefo kaj la paŝtistoj, kun la Saĝuloj kaj la sennombra aro da humilaj adorantoj de la ĵusnaskita Infano, kiuj dum la jarcentoj akceptis la misteron de Kristnasko, ankaŭ ni, fratoj kaj fratinoj de ĉiu kontinento, lasu, ke la lumo de ĉi tiu tago disvastiĝu ĉien, ke ĝi eniru en niajn korojn, lumu kaj varmigu niajn hejmojn, alportu trankvilon kaj esperon al niaj urboj, donu al la mondo la pacon. Jen mia bondeziro por vi, kiuj aŭskultas min. Bondeziro, kiu fariĝas humila kaj fidoplena preĝo al Infano Jesuo, por ke lia lumo forigu ĉiun mallumon el via vivo kaj plenigu vin per amo kaj paco. La Sinjoro, kiu rebriligis en Kristo sian vizaĝon de mizerikordo, plenigu vin per sia ĝojo kaj igu vin mesaĝistoj de lia boneco. Bonan Kristnaskon! Post la kristnaska mesaĝo la Papo eldiris siajn bondezirojn en 64 lingvoj, ankaŭ en Esperanto: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” Plenan esperantigitan mesaĝon de la Papo legu sur la interretaj paĝoj de IKUE: www.ikue.org/kristnasko2007.htm. BONDEZIROJ DE LIA EMINENCO KARDINALO MILOSLAV VLK Kristnaska Mistero Sankta Virgulino eldiris sian “fariĝu” kaj la tero iĝis Dia reĝejo, kies Ŝi estis la unua servistino. Ĝi estis aliaspekta, ol ĝin imagis la homoj: Romanoj plu restis regantoj de sia lando kaj simpla homaro estis superregata de la ĉefpastraro. Sed ĉiu, kiu sin aligis al la Sinjoro, portis lian Regnon nevideble en si. La surtera ŝarĝo ne estis al li forprenita, sed en lia koro efikis forto, kiu al li la ŝarĝon plimalpezigis. Tiel estas ankaŭ hodiaŭ: Dia vivo, kiu ekbruliĝas en la animo, estas lumo, kiu venis en mallumon, lumo, kiu estas Amo kaj Vivo. Kiu ilin en si portas, tiu komprenas, kiam oni pri li parolas ... (Laŭ Edith Stein) Kristnasko 2007. Por ke la Lumo envenu ankaŭ vian vivon, elkore tion deziras al vi arkiepiskopo de Prago + Miloslav Kardinalo Vlk BONDEZIROJ DE LIA EKSCELENCO ĈEFEPISKOPO KAREL OTČENÁŠEK “Kiam trankvila silento envolvis ĉion kaj la nokto estis duonvoje en sia propra rapido, Via ĉiopova Vorto, Sinjoro, descendis el la reĝa trono el la ĉiela altaĵo...” Kristnasko 2007 +! Ave Maria et Joseph! Karaj geamikoj, denove ni memorigas al ni alvenon de enkorpiĝinta Dia Filo sur nia teron... Li ne venas en sia reĝa gloro eĉ ne frunte de armeo. Li fariĝas por ni senpova homa Infano. Li alvenas kovrita per nokta silento en malriĉan stalon. La mondo de homoj ne scias pri Li, nur du fidelaj koroj kaj anĝelaro jubilas renkonten al Li. Sed al ili hodiaŭ povas ankaŭ aligi sin tiuj, kiuj estas infanece simplaj kaj malfermitaj por Bono kaj fidas je Diaj promesoj, kiel iam paŝtistoj. Tiuj, kiam Lin trovos, Lin ankaŭ rekonos kaj kun Maria kaj Jozefo sin klinos antaŭ Infaneto en la kripo. Nur ili povas en profundo de siaj koroj travivi ĝustan kristanan Kristnaskon. Karaj geamikoj, tie - en brakoj de la Patrino kaj sub ŝirmo de la sankta Zorganto - Lin trovos ankaŭ ni. Jesuo venis pro ni kaj ĉiun el ni Li atendas! Sed estas necese sin forturni de ĉiuj brilvibrantaj allogaĵoj kaj de ĉiu ĝenanta bruo. Ni silentigu niajn korojn, en ĝoja infaneca fideco ilin metu en la manojn de Maria kaj kun Ŝi ni ilin al Li tiel proponu. En ŝiaj brakoj estas sufiĉe da loko ankaŭ por ni! Miaj karaj, spirite mi estas kun vi. Mi elpetas por vi kaj por viaj proksimuloj misterajn Gracojn de Enkorpiĝo de la Sinjoro kaj ankaŭ tiun veran ĝojon pro Li. Kaj en novan jaron mi deziras al vi spiritan freŝecon kaj fortigon de la sano. Kaj mi ĉiam pli fidas je viaj preĝoj, ankaŭ viaj, sinjoro prezidanto! El tuta koro vin benas via dankema arkiepiskopo + Karel Otčenášek BONDEZIROJ DE LIA EKSCELENCO EPISKOPO PAVEL POSÁD Betlehemo - urbo de Davido En nuna Betlehemo sur ĝia orienta urba periferio situas preĝejo de Naskiĝo de la Sinjoro. Órigenés (ĉ. j. 185-254), la plej eminenta teologo de frua greka eklezio, travojaĝis Palestinon kelkfoje kaj vizitis lokojn, kie aktivadis Jesuo kaj liaj disĉiploj. Siajn piajn sentojn, kiujn en li elvokis sanktaj lokoj, nenie en siaj verkoj li priskribis. Li vojaĝis kiel esploristo, kiel kritika ekzegezisto, iranta post “spuroj de Jesuo” laŭ lokaj tradicioj. Pri Betlehemo li skribas koncize kaj klare: “Se iu volas havi por fakto de naskiĝo de Jesuo en Betlehemo krom profetaĵo de Miĥao kaj rakontoj verkitaj fare de disĉiploj de Jesuo en evangelioj ankoraŭ aliajn pruvojn, li devus scii, ke konkorde kun rakontoj de evangeliistoj pri lia naskiĝo, en Betlehemo oni montras groton, kie Jesuo naskiĝis, kaj en la groto kripon, en kiun estis Jesuo kuŝigita vindita per vindotukoj. Kion oni ĉi tie montras, estas al ĉiu en la ĉirkaŭaĵo konata. Paganoj tion mem ripetadas al ĉiu, kiu tion volas aŭdi, ke en la menciita groto naskiĝis iu Jesuo, kiun la kristanoj honoras kaj lin adoras” (Contra Cels. I, 51). El libro: Post spuroj de Jesuo (Gerhard Kroll) Mi deziras al vi profunde travivitan Adventon, kies gvidilo povas esti, ankaŭ laŭ deziro de Sankta Patro Benedikto la 16-a lia nova encikliko pri espero “Spe salvi”, kiun ni legu, meditu kaj helpe de ĝi malkovradu belecon kaj profundon de la kristana espero. Ekvivu en ni spirito de Advento, por ke ni ekiru – laŭ vortoj de Benedikto la 16-a - la vojon al Betlehemo, kien venis kaj denove venos nin viziti Suno, kiu eliras de supre (kp. Luk 1,78), Kristo, nia Dio. Advento - Kristnasko 2007 + Pavel Posád, episkopo de Litoměřice LETERO DE NOVKARDINALO STANISŁAW RYŁKO Okaze de kardinaliĝo de Prezidanto de Papa Konsilio por Laikoj Mons. Stanisław Ryłko, sub kies kompetenton apartenas IKUE, estis sendita al li gratulletero. Jen lia tradukita respondo. Estimata Sinjoro, kun koro plenplena de dankemo al la Sankta Patro Benedikto la 16-a, kiu kun granda favorkoreco bonvolis min levi al la kardinala ofico, mi tre dankas ĉiujn, kiuj, en ĉi tiu cirkonstanco, havigis al mi bondezirojn kaj la esprimon de sia amikeco kaj amemo. Al ĉiuj mi certigas mian konstantan memoron antaŭ la Sinjoro, fidante, ke ne ĉesos ilia preĝado por mi kaj por mia servo al la Eklezio. Bonan Kristnaskon! St. Card. Ryłko La redakcio de DIO BENU kaj prezidanto de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Miloslav Šváček elkore dankas al ĉiuj bondezirintoj okaze de Kristnasko kaj Nova Jaro 2008. Diajn benojn kaj ŝirmon de Virgulino Maria al vi ĉiuj, karaj gefratoj! JEN VĚŘIT NEPŘESTAŇ KREDU PLU SEN ĈES´
(Postní díky) Tradukis Jiří Kořínek
ANTONIO ROSMINI BEATPROKLAMITA
Antonio Rosmini (1797-1855) estis beatproklamita la 18-an de novembro
2007
Oni neniam dubis pri grandeco de lia eklektika intelekto orientita al
teologio, filozofio kaj politika scienco. Li kapablis esti protagonisto de
kultura debato en la 18-a jarcento. Por Dio Benu kompilis Jitka Skalická Ho Dio, Patro de ĉiuj homoj, Vi volas, ke ni portadu amon tien, kie povruloj estas humiligataj, konkordon tien, kie homoj estas dividitaj. Helpu do al ni konkordigi patron kun filo, patrinon kun filino, edzon kun edzino, kredanton kun tiu, kiu ne povas ekkredi, kaj ankaŭ kristanojn, kiuj ne amas sin reciproke. Vi malfermas por ni la vojon de konkordo, vi helpas, por ke Eklezio, la vundita Korpo de Kristo, estu fermentilo de unuiĝo por mizeruloj de la tero kaj la tuta homa familio. Patrino Tereza el Kalkuto REMEMORO PRI 37-A IKUE-KONGRESO 1977 EN ĈENSTOĤOVO Julie 1977 aranĝis junulara grupo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio 9-an tendaron de la katolikaj esperantistoj en vilaĝo Herbortice en tiama Ĉeĥoslovakio. En ĵaŭdo de la dua semajno estis la tendaro invadita de komunista ŝtata polico kaj perforte likvidita. Ekde tiam komenciĝis por mi, ĝia estro kaj ĉeforganizanto kaj por pastro Vojtěch Srna, malfacila vivperiodo. Spite de tio mi decidiĝis partopreni antaŭkongresajn spiritajn ekzercojn en pola pilgrimloko Gostyń kaj post ĝi la 37-an IKUE-Kongreson en Ĉenstoĥovo (Częstochowa). Tiun antaŭkongresan aranĝon en Gostyń tiam partoprenis preskaŭ 100 IKUE- anoj el 10 landoj. Post ĝia fino ni kune pertrajne forveturis al Ĉenstoĥovo. Proksimiĝante al la fama Baziliko en Ĉenstoĥovo ni sur ĝia turo vidis surskribon informantan pri 600-jara datreveno de graca bildo de Nigra Madono de Ĉenstoĥovo. La kongreson tiam partoprenis pli ol 700 personoj el 20 landoj, inter ili la plej multnombra estis grupo el tiama Ĉeĥoslovakio (70 personoj). Temis pri unu el historie la plej gravaj kongresoj, dum kiu estis sankta Maksimiliano Maria Kolbe proklamita ĉiela kunpatrono de la katolikaj esperantistoj kaj akceptita nova himno de IKUE. Alta protektanto de la kongreso estis tiama ĉefepiskopo de Krakovo Mons. Karol Wojtyła, kiu pro morto de ĉefepiskopo Baraniak ne povis persone ĉeesti, do li sendis almenaŭ salutleteron al la kongresanoj. La solenan inaŭguran Sanktan Meson kuncelebris kun multaj esperantistaj pastroj ankaŭ ĉefepiskopo de Ĉenstoĥovo kaj episkopo - esperantisto Władysław Miziołek. Nome de ĉeĥaj IKUE-anoj alparolis la kongresanojn tiama prezidanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio frato Aleš Berka. En junulara kunveno aktivis ankaŭ mi, fariĝinte estrarano de nove fondita IKEJ – Internacia Katolika Esperantista Junularo. Dum iu grava kunsido de la kongresanoj (plejverŝajne dum ĝenerala kunveno de IKUE) mi havis la honoron sidi sur podio apud esperantista episkopo Władysław Miziołek. Ĉiuj kongresaj labor-kunvenoj montris laŭ la vortoj de la nova IKUE-himno aktivigon de la membraro kaj emon plifirmigi kaj progresigi la IKUE-movadon. Kompreneble, tiutempe inter la kongresanoj ne mankis ankaŭ komunistaj sekretaj observantoj. Tuj sekvan tagon matene post mia reveno hejmen vizitis min uniformita policano kun skriba ordono forpreni mian pasporton pro dumkongresaj aktivadoj. Dum dekjara periodo mi ne plu povis viziti eksterlandojn. Post tio komenciĝis intensa dujara demandesplorado kaj preparo de juĝproceso kontraŭ mi kaj pastro Srna pro esperantlingvaj mescelebroj kaj ceteraj religiaj programoj en la tendaro. Danke al Dio la periodo de batalanta komunista ateismo, precipe kontraŭ katolikaj kredantoj en nia lando, jam apartenas al fora historio, sed bedaŭrinde plu progresas tiu batalo fare de fortoj de malbono, kiuj uzurpis gravajn politikajn poziciojn kaj mediatojn. Ni ne malesperu, sed sindone ni staru sur fundamentoj de la katolika eklezio sur Petro starigita laŭ vortoj de Jesuo Kristo: “Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion kaj pordegoj de infero ne superregos ĝin” (Mat 16, 18). Per niaj preĝoj kaj porekleziaj aktivadoj ni ne forgesu subteni Petron de nuna tempo – nian amatan Papon Benedikton la 16-an! Miloslav Šváček PASKO - KRUCO, SIMBOLO DE DOLORO KAJ SUFERO Ĉiu tempo postlasis post si diversajn specojn de krucoj. En militaj tempoj la krucoj memorigis kruelan sorton de la soldatoj. Sur komunaj tombejoj de militviktimoj estas la krucoj faritaj el diversaj materialoj. La homoj klopodis ankaŭ pretigi ferajn krucojn, por ke dum longa tempo estu per tiu simbolo signita difinita tombo. Unu el inter multaj ŝtonaj krucoj staras apud paroĥejo en Přibyslavice (distrikto Třebíč). Miaopinie ĝin vidis multaj miloj da pilgrimantoj, kiuj pilgrimadis al baroka preĝejo de Ĉielenpreno de V. Maria en Přibyslavice. La kruco estis pretigita en la jaro 1872 kaj starigita sur la placo proksime de lokaj preĝejoj (de s-ta Anna kaj V. Maria). Multaj pilgrimantoj antaŭ tiu kruco haltas kaj krucosignas sin.Tiel la kristanoj esprimas sian rilaton al simboliko de la kruco, sur kiu suferis kaj mortis Jesuo Kristo. Simila baroka ŝtona kruco, kiel tiu, kiu staras apud la paroĥejo, staras meze de tombejo en Přibyslavice. Ĝi estas alta, eĉ se arbokrono de alta tilio etendiĝas super ĝiaj brakoj, la homo staranta ĉe ĝi havas senton de malgrandeco antaŭ ĝia majesto. Al tiu kruco min ofte alkondukadis miaj geavoj. Kelkfoje mi aŭskultis ilian mallaŭtan rakontadon pri tio, ke tiun ĉi krucon, ankaŭ tiun apud la paroĥejo, mi tre estimu, ĉar ĝin el la ŝtono elĉizis propramane patro de la avo, Jozefo Urbánek, naskita en la jaro 1842. Li estis ŝtonĉizisto pretiganta el ŝtonpecoj diversajn trogojn, bestmanĝujojn, ŝtupojn, fostetojn kaj aliajn bezonatajn objektojn por “domo”, sed kiam li onidire elĉizadis krucojn helpe de martelo kaj skulptilo, li dume kantadis piajn kantojn. Tiun laboron li volonte faris - kiel servon al Dio. Malfacile oni povus kalkuli, kiom da laborhoroj kaj ŝvito postulis pretigo de tia kruco - trioble pli alta ol la homa staturo. Dum mia vivo mi vizitis multajn landojn, vidis diversajn belojn de la mondo, sed kiam mi staras apud tiu kruco, mi havas senton, ke tiu ĉi kruco estas kvazaŭ simbola koro de la tuta tombejo. Kaj ankoraŭ unu ligilo min ligas al tiu loko. La ŝtonĉizisto Jozefo Urbánek dumlabore, ĉe preparado de pluaj ŝtonpecoj por pretigo de nova verko, estis per ŝtonegoj ŝutkovrita kaj mortigita. Malĝojan sorton de ŝtonĉizisto Urbánek - lian suferon, doloron kaj morton, esprimas tiel ankaŭ de li pretigita kruco, staranta nur kelkajn paŝojn de lia tombo. Sed la kantoj, kiujn li dumlabore kantadis kaj lia filo notis kaj kiujn kantadis ankaŭ pilgrimantoj ekzemple dumpilgrime al aŭstria Mariazell, estas postlasaĵo al amata regiono - tiel kiel tiuj ŝtonkrucoj en Přibyslavice. PhDr-ino Kamila Bártlová - Lampířová SUB LA EGIDO DE CARITAS CATOLICA Kiam la homo estas juna, li kredas, ke li restos ĉiam forta, neniam maljuniĝos. Sed post forpaso de la jaroj li sentas, ke liaj fortoj malgrandiĝas, li laciĝas. Kun bedaŭro li nur konstatas, ke li maljuniĝis. Eble li bezonas jam helpon por la ĉiutaga vivo. Tiucele ekzistas hejmoj por gemaljunuloj, por tiuj, kiuj bezonas tion. Por tiuj, kiuj portis dum jardekoj vivŝarĝon sur la ŝultroj, ne estis la vivo ĉiam plena de nur rozoj, sed ankaŭ de multaj dornoj. Ankaŭ mi pasintaŭguste atingis la benitan aĝon de okdekjarulino, travivinte kvaronjarcenton kiel pensiulino. Dankon al Dio! Ambaŭ datrevenojn mi festis en hejmo por gemaljunuloj, kie mi loĝas jam duonjaron. Oni min akceptis kun respekto kaj amo, zorgante pri mi, por ke mi alkutimiĝu al la nova vivmedio. Mi klopodis konatiĝi kun aliaj kunloĝantoj ofte interparolante pri pasigitaj jaroj. Ĉiu homo havas sian personan vivhistorion, kvazaŭ romanon, el kiu li povas rakonti apartajn ĉapitrojn. Mia nova loĝloko estas en Oradea, en bela kaj granda domo bele ornamita per multaj floroj. Ofte nin vizitas gastoj el Aŭstrio, Germanio, Nederlando, alportantaj belajn donacojn por ni, eĉ pli valorajn objektojn, ankaŭ dolĉaĵojn. En la domo por ni ekzistas bele aranĝita kapelo, en kiu dufoje en la semajno estas celebrata Sankta Meso, kiun krom romkatolikoj partoprenas ankaŭ alireligianoj. Kelkfoje nin vizitas grekkatolikaj pastroj aŭ protestantaj pastoroj, tiam ankaŭ la romkatolikoj partoprenas iliajn Diservojn en plena frateco. Ĝojiga estas, ke dek virinoj preparas sin por doni sanktan promeson por membriĝo al “Legio de Maria - Reĝino de la Malsanuloj”. Inter ili ankaŭ mi estas. Samtempe ni deziras ekligi kontaktojn kun legianoj en aliaj landoj. Nia adreso estas: Legio de Maria (s-ino Irene Szűcs), Str. Bumbacului Nr. 1, 410591 Oradea, Rumanio. La domon por gemaljunuloj mastras organizaĵo Caritas Catolica el Oradea komencinta sian aktivadon en naŭdekaj jaroj de la pasinta jc. danke al helpo de eksterlandaj organizaĵoj precipe el Germanio, Aŭstrio, Italio kaj Nederlando. Kiam Caritas Catolica serĉis volontulojn, mi disponigis min labori tiucele dek jarojn. La eksterlandaj organizaĵoj helpis ekipi la domon de Caritas Catolica per diversaj instrumentoj helpantaj al maljunuloj, malsanuloj kaj handikapuloj. Tio ebligis funkciigi nian hejmon, kie vivas nun 42 personoj. Duonjaron mi jam travivis en tiu ĉi hejmo kaj nur Dio scias, kiel longe mi ĝuos ĉitiean medion. Sed mi deziras, ke foje mia surtera vivo ĉesu kun belaj memoroj ĉe tiuj, kiuj kun kelkaj larmoj adiaŭos min. Irene Szűcs, Oradea, Rumanio STARIS LA PATRINO PLORE (Stabat Mater) Kolonja psalmaro, 1638. Esperantigis H. G. Wannemakers S.J.
VZKŘÍŠENÍ (úryvky) Věra Ludíková LA RESUREKTO (eroj)
LA KRUCVOJO POST LA SANKTA VENDREDO
El Ukrainio de sac. Serhij Prudko kaj sac. Valentino Matijaŝ
En konkord´ kaj harmoni´ / gaje sonu nia kant´. / Kaj Jesuon laŭdu ni, / resurektis ja Savant´. / Kristo el la mort´ leviĝis, / reviviĝis, reviviĝis, / el la mort´ leviĝis, / detruinte morton per la mort´, / detruinte morton per la mort´, / kaj eterna vivo estas de mortintoj sort´. VIZITU ARKIVON DE NIA REVUETO DIO BENU Karaj legantoj, ĉiujn ĝis nun aperintajn numerojn de Dio Benu (1-68) disponigas al vi interreta arkivo de nia revueto. Tiamaniere vi povas akiri interesajn legaĵojn, kiujn nia revueto publikigis ekde komenco de sia aperado en la jaro 1991. Ne estis realigebla tasko aperigi ankaŭ bildetojn, sed ĉiuj publikigitaj kantoj enhavas ankaŭ muziknotojn. Bv. do viziti sekcian hejmpaĝon: www.esperanto.cz/ikue kaj klaku je ARKIVO aŭ malfermu rekte la arkivon: http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/arkivo-db.htm. Milí čtenáři, všechna do nynějška existující čísla našeho časopisu Dio Benu (1-68) lze otevřít v archivu na internetových stránkách naší sekce. Takto můžete získat zajímavé čtení od začátku vydávání našeho časopisu v roce 1991. Nebylo možné k textům doplnit také obrázky, ale všechny písně mají notový doprovod. Archiv najdete na: www.esperanto.cz/ikue a klikněte na ARKIVO nebo otevřete přímo archiv: http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek/arkivo-db.htm. LA TERORISMO - ANTIKVA MALAMO ANTAŬDIRITA EN LA BIBLIO La 11-an de septembro 2001, mardo, la du turoj-ĝemeloj de la Monda Komerca Centro en urbo Novjorko estis detruitaj. Pereis pli ol 3000 personoj kaj la damaĝojn oni kalkulis je miliardoj da dolaroj. La granda usona nacio, kiu estis konsiderata neatingebla por ajnaj militatakoj sur sia teritorio, estis aliŝanĝita en unu tago. Iu televidgvidanto tiutempe diris en sia komentario: “Pripensu nur, niaj du simboloj de potenco kaj prospero estis frakasitaj en unu horo!” Nevole li fakte citis versiklon el la Apokalipso 18,10: “Ve, ve, la granda urbo Babel, la forta urbo, ĉar en unu horo venis via juĝo!” Multaj homoj, ne nur en Usono, sed en la tuta mondo, ankaŭ kristanoj, estis ŝokitaj kaj konsternitaj kaj sin demandis: “Kial estas ĉio ĉi? Kio fakte okazas? Kie estas Dio en tio ĉi?” Ĉu fakte ĉio ĉi estis hazardo? Kiel kompreni, kie estas Dio en tiu plago kaj ankaŭ en la sekvaj terorismaj agoj en aliaj mondo-partoj, kiel ekzemple en Hispanio, Britio, Irako, Israelo kaj en multaj aliaj lokoj? Por kompreni tion, oni devas unue konvertiĝi kaj aŭdi, kion diras pri tio la Sankta Dia Vorto. Jam en la komenco ni devas diri, ke kvankam multaj homoj tra la mondo estis konsternitaj kaj timigitaj pro tiuj neatenditaj terorismaj agoj de islamaj fanatikuloj - sinmortigantoj, Dio ne estis surprizita. Li antaŭ miloj da jaroj profetis en Sia Skribo tion, kio okazas al ni nun “dum la danĝeraj tempoj de la lastaj tagoj”. Se ni sincere dezirus kompreni, kion antaŭdiris al ni Dio per profetoj en la Malnova Testamento, ni devas fidi al lia justa Vorto kaj ni devas scii, ke Li sendas mesaĝojn al la mondo per tiuj plagoj, por ke ni estu pretaj por la venantaj eventoj. Nur tiu, kiu kun fido trastudas kaj fidas al la Diaj profetaĵoj, tiu ne estas surprizita de tio, kio okazas kaj okazos ĉirkaŭ ni. Antaŭ pli ol 2600 jaroj en sia libro profeto Daniel (12, 1) diras: “Kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo!” Por kompreni tiun antikvan malpacon, oni devas esplori ĝian ekeston. Ĉio komenciĝis de tio, ke Dio vokis Abrahamon kaj promesis doni al lia naskitaro kiel heredaĵon teron, “kie fluas lakto kaj mielo”, kaj tiun teron ili ne rajtas plu cedi aŭ vendi al aliaj triboj kaj popoloj por ĉiam. En libro Genezo 15, 18 Dio diris al Abrahamo: “Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon, de la rivero de Egiptujo ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato!” Krom sia promesita filo Isaak, Abrahamo havis ankoraŭ sep filojn: Iŝmaelon; Zimranon, Jokŝanon, Medanon, Midjanon, Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon. Sed la interligo estis farita kun Isaako: “Sara, via edzino, naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Isaak; kaj Mi starigos Mian interligon kun li kiel interligon eternan por lia idaro post li!” (Gen 17, 19). La promeso iris de Isaako al Jakobo kaj al liaj heredantoj, la 12 liaj filoj, kiuj devenigis la hebrean popolon. Kial Jakobo ricevis la benon kaj la heredaĵon, sed ne lia frato ĝemelo Esavo? La Biblio rakontas, ke antaŭ 3700 jaroj Esavo malŝatis sian unuanaskitecon kaj vendis ĝin por unu bovlo da raguo (Gen 25, 29-34). Iom poste sur sia lito antaŭ la morto la patro Isaak donis sian benon al Jakobo. Tiam la koro de Esavo pleniĝis de ĵaluzo kaj envio, ke li pripensis, kiel mortigi sian fraton Jakobon. Jakobo fuĝis for de sia frato Esavo al malproksima lando. Tie la Eternulo ŝanĝis lian nomon je Israelo (Gen 32, 28). La posteuloj de liaj 12 filoj estis nomitaj la infanoj de Israelo. Kiuj estas la araboj? En bibliaj tempoj per araboj oni nomis la idaron de Iŝmael, kiu loĝis en Arabio. Sed Iŝmael per geedziĝo interligiĝis kun aliaj gentoj. Esavo fariĝis bofilo de Iŝmael edziĝinte al liaj du filinoj Basmata (Gen 36, 3) kaj Maĥalata (Gen 28, 9). En la tempo de Iŝmael kaj Esavo, patriarkoj de la nunaj arabaj popoloj, ili ne estis unu aŭ du gentoj, sed multaj gentoj. Dum preskaŭ kvar miljaroj de intermiksitaj geedziĝoj la gentoj asimiliĝis. Hodiaŭ la plimulto de la arabaj popoloj estas muzulmanoj, apartenantaj al islamo. La plimulto de la arabaj religiestroj, kiuj nun militas kontraŭ Israelo kaj strebas ĝin ekstermi, estas muzulmanoj. Multaj teroristaj frakcioj devenas nome el tiuj arabaj landoj. Dio amas sian elektitan popolon Israelon kaj malgraŭ ke Li punas kaj dispelis ĝin inter ĉiujn popolojn de la mondo, lia promeso estas nenuligebla. Li promesis denove kolekti sian popolon en la Promesitan Landon, “kiel kokino kolektas sian idaron”. Kaj vere la 15-an de majo 1948 estis fondita la ŝtato Israel kaj la hebreoj post proksimume dumiljara interrompo denove ekhavis sian ŝtaton. De si mem tio estas miraklo, ĉar ne ekzistas alia okazo en la homhistorio, ke la popolo, kiu post 2000 jaroj ne nur ne asimiliĝis kaj malaperis historie, sed denove ricevis ŝtatecon. La popolo de Israel ne havis rajton cedi aŭ vendi la landon al aliaj popoloj, ĉar fakte ĝi apartenas al Dio: “La tero ne estu vendata por ĉiam, ĉar al Mi apartenas la tero!” (Lev 25, 23). La landon, kiu dum jarcentoj estis preskaŭ senhomigita kaj transformiĝis aŭ en marĉojn kun kuloj, aŭ en senakvajn dezertejojn, oni komencis rekultivi kaj rearanĝi kaj post kelkaj jardekoj ĝi denove formiĝis en teron, “kie fluas lakto kaj mielo”. Pro la plantitaj arbaroj kaj irigaciataj kampoj, la iama dezerto nun aliformiĝas kaj bonaranĝiĝas. Sed jam tuj post sia fondigo la ŝtato Israel estis atakita de ses najbaraj arabaj landoj. Multaj loĝlokoj estis entute detruitaj kaj multaj hebreoj mortigitaj. En 1967 Israelo denove militakiris tiujn teritoriojn kaj la ŝtato estis restarigita. Malgraŭ ke neniam havis sian ŝtaton, nun araboj, kiuj nomas sin palestinanoj, pretendas havi sian ŝtaton laŭ la ekzemplo de Isralo. Post la Unua Mondmilito Britujo militokupis multajn partojn de la Mezoriento kaj nomis ilin per populara nomo Palestino, kiu devenas de la romia nomo Palaestima (Filiŝtujo). Nun la iamaj okupitaj de Britujo teritorioj, nomitaj Palestino, estas dividitaj al du ŝtatoj: Jordanio, kiu estas araba lando kaj posedas pli ol tri kvaronojn de la teritorioj, kaj Israelo, regata de hebreoj, kiu posedas malpli ol kvaronon de Palestino. Malgraŭ ke palestinanoj estas ĉiuj, kiuj loĝas sur la teritorio de la iama brita regiono Palestino, nun la plimulto de la homoj, nomantaj sin palestinanoj, estas arabaj muzulmanoj, kiuj loĝis en Palestino ne pli ol du jarojn antaŭ la ekesto de la ŝtato Israelo. Dio estas korfavora Dio. Li volas konduki la araban popolon, mensogatan de la islamo, ĝis lia ekkono kiel Sinjoro. Dio volas, ke ankaŭ la araboj ekserĉu Lin kaj alvoku Lin. Tia devas esti la starpunkto de ĉiuj kristanoj. La plejmulto de la araboj estas muzulmanoj kaj ne konas la Biblion kiel skribitan Dian Vorton. Ili ĉiuj simple ne komprenas, ke atakante Israelon, ili alfrontas Dion. Hodiaŭ la malamo de la araboj kontraŭ la hebreoj intensiĝas ĉiam pli. En lernejoj de pluraj arabaj landoj la lernantoj estas instruataj malami la hebreojn jam de infanaĝo. Al multaj junaj araboj oni instruas esti ĝis morto fidelaj al Alaho. Ili estas erarigataj de fundamentalaj religiaj estroj kaj vivas kun la penso, ke ili iros en la paradizon, se ili estos mortigitaj aŭ sin mortigos en batalo kontraŭ Israelo aŭ kontraŭ ajna lando, kiu subtenas Israelon. Hodiaŭ ni estas atestantoj de neniam ĝis nun kresko de la sinmortigaj atencoj, militkonfliktoj kaj alia terorisma agado de organizitaj islamaj trupoj, pretaj je “sankta ĝiĥado” kontraŭ “malislamanoj”. Oni devas konfesi, ke ankaŭ multaj neinformitaj hebreoj kaj kristanoj simple erarigas la palestinanojn kuraĝigante ilin kontraŭstari al Dio. Ĉiu kredanta kristano estas devigata kaj respondeca koni la Dian Vorton kaj averti la arabajn kuzojn de la hebrea popolo vivi kaj konduti en konkordo kaj en harmonio kun la Dia plano. La Biblio instruas, ke Israelo posedas la Sanktan Teron, kiom ajn obstinaj estu la streĉiĝoj de ĝiaj malamikoj. La fremduloj en Israelo havas rajton loĝi en ĝi en paco, respektante la israelajn leĝojn. Ĉiuj, kiuj malamas Israelon, estas en terura danĝero. Por ili ĉiuj Dio diras: “Jen Mi iras kontraŭ vin..., ĉar vi havis eternan malamon kaj elmetadis la Izraelidojn al glavo en la tempo de ilia malfeliĉo!” (Jeĥ 35, 3,5). La israela popolo suferadis multe. La arabaj muzulmanaj estroj kuraĝigis kaj subtenis iam la kruelaĵojn de Hitler kaj insistis antaŭ la britaj okupaciaj regantoj haltigi la homamasojn de la hebreaj elmigrintoj, dum la Dua Mondmilito. Sed ankaŭ post la Milito, kiel mi jam diris, estis al la hebreoj permesite ekloĝi nur sur 23% el la Promesita Lando, kaj la ceteraj 77% el Palestino, nomata Transjordanio, estis donitaj al la araboj, kiuj nomis sian ŝtaton Jordanio. La arabaj fundamentistoj volas regi ankaŭ ambaŭ ŝtatojn. La 15-an de majo 1948, en la tago, kiam estis proklamita la naskiĝo de la nova ŝtato Israelo, la ses arabaj landoj: Egiptujo, Libano, Sirio, Irako, Jordanio kaj Saudi-Arabio, atakis diversflanke la novefonditan landon kaj preskaŭ ĝin ruinigis. La situacio estis senesperiga, sed okazis miraklo kaj Israelo supervivis tion. Israelo supervivis la milit-atakojn, ĉar Dio estis kun ĝi, kiel Li promesis. Bedaŭrinde la arabaj landoj tiam ne komprenis, ke ili ne militas kontraŭ la hebrea popolo, sed kontraŭ ilia Dio. En 1967 la arabaj landoj denove streĉe sin preparadis ataki kaj ĉi-foje neniigi Israelon. Sed denove Dio estis je ilia flanko. Dum la t.n. sestaga milito Israelo reakiris ĉiujn siajn teritoriojn, kiuj estis de ĝi forprenitaj en 1948: La Okcidenta Bordo, La Golanaj Altaĵoj, la marstrio Gaza kaj la Sinaja Duoninsulo. La tuta mondo estis mirigita, ĉar unu novenaskita ŝtato kun 5 milionoj da loĝantoj venkis siajn malamikojn el landoj kun pli ol 200 milionoj da loĝantoj. La Eternulo denove estis kun Israelo en 1973, kiam en la tago de la hebrea festo Jom Kipur ili estis surprizitaj per malamikaj militatakoj samtempe de nordo kaj de sudo. Kun la Dia helpo la malgranda ŝtato ne nur haltigis kaj repuŝis la atakojn, sed atingis norden ĝis Damasko kaj suden ĝis Kairo. En 1991 la islamaj ŝtatestroj de la arabaj landoj denove forgesis, kiu estas kun Israelo. Irako atakis Israelon per rakedoj “SKAD”. Tridek naŭ rakedoj falis en dense loĝigitajn urbojn en la lando. Kvinmil domoj estis entute aŭ parte detruitaj, sed nur du personoj estis mortigitaj. En sia malico kaj malamo al la malgranda hebrea ŝtato, kiu per nenio minacas siajn arabajn najbarojn, la islamaj ŝtatestroj de la arabaj landoj preparadas ĉiam pli novajn formojn por militi. La plej senesperigaj formoj de atako estas sinmortigaj atencoj de instruitaj junaj fanatikaj teroristoj, per kiuj ili klopodas plene neniigi Israelon desur la mapo. La Islamo instruas, ke Israelo neniam revenos en la Promesitan Teron kaj kiel provon ili montras kaj la disĵetadon de la israela popolo kaj la dezertigon de la lando dum tiuj 2000 jaroj, kiam ĝi restis preskaŭ neloĝigita. Tio laŭ la islamanoj estas pruvo, ke Dio definitive forpuŝis de si la hebrean popolon. Sed tio kontraŭas entute al la Biblio (Lev 26, 44, 45). Nur kun la helpo de Dio Israelo povis venki tiom fortajn kaj multnombrajn malamikojn. Sed la arabaj estroj ankoraŭ ne komprenas, ke nome Dio defendas tiun landon. Forĵeti la Dian Vorton signifas forĵeti Dion mem, tute egale estas diri, ke Dio estas mensogulo: “Vi faris vin grandaj antaŭ Mi per via buŝo, kaj vi multe parolis kontraŭ Mi, Mi tion aŭdis!” (Jeĥ 35, 13). Tie ĉi oni povus starigi la demandon: “Ĉu Dio estas maljusta al la arabaj popoloj? Ankaŭ ili estas ja naskitaro de Abraham.” Ni tuj devas diri, ke Dio neniel estis maljusta al la araboj. Li donis al ili fabelajn riĉaĵojn, grandegajn rezervojn de petrolo kaj aliajn utilajn mineralojn. Ĉar la hebrea popolo dum longa tempo estis forpelita de sia lando, multaj homoj kaj eĉ ŝtatestroj erare pensas, ke Dio por ĉiam forpuŝis la hebreojn, aŭ ke la israela Dio ne estas sufiĉe potenca por ilin defendi. Tio fakte estas sakrilegio al la Dia Vorto. La Eternulo tenas alte Sian Sanktan Nomon kaj Sian Vorton, kiun Li metis super Sian Nomon. Li ne rekolektas Israelon, ĉar ili meritas tion, sed ĉar Li ĵuris en Sia Nomo revenigi ilin (Jeĥ 36, 22,32). Post kiam Israelo revenos en sian teron promesitan al ĝi antaŭ miloj da jaroj, Dio aspergos sur ilin puran akvon, donos al ili novan koron kaj metos en ilin Sian Spiriton: (Jeĥ 36) “Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj purigos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin. Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin. Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron kaj Mi donos al vi koron karnan. Kaj Mian Spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados!”(versikloj 25-27). Hodiaŭ ni troviĝas en la mezo de tio, kion Dio diras en la 36-a ĉapitro de la libro de Jeĥezkelo. Nun Dio daŭre kolektadas Sian popolon el inter ĉiuj mondopartoj en la Promesitan Teron. La hebreoj ne estas perfektaj. Iuj el ili fidas al Dio, aliaj estas ateistoj. Sed eĉ tiuj, kiuj kredas, ili atendas, ke Dio sendos Sian Sankt-Oleiton (Mesion) regi super ili. Ili atendas Lin por unua fojo veni, ĉar ili ne kredas, ke Li jam venis unuan fojon antaŭ dumil jaroj. La nova koro de Israelo estas ankoraŭ en la estonto. Sed se Dio povis kolekti Sian disĵetitan popolon post ĉirkaŭ dumil jaroj, kiu kuraĝus kontesti Lian kapablon verŝi sur ilin Sian Sanktan Spiriton? La arabaj religiaj gvidantoj ne volas konformigi sin al la Biblio kaj kompreni la Dian planon pri Israelo. Ili rezignas kompreni, ke ili batalas kontraŭ la Eternulo kaj ilia afero de terorismo, sangoverŝado kaj detruado estas destinita je fiasko. Ili povas kaŭzi multajn suferojn al homoj per siaj sinmortigaj atencoj kaj la aliaj teroristaj agoj, sed ili ne povas malhelpi al Dio plenumi Siajn promesojn. Ili strebas per terorismo kaj minacoj devigi la mondon ordoni al Israelo cedi la Okcidentan Bordon por Dua Palestina Ŝtato. Pere de la profetaĵoj de la libro de profeto Jeĥezkelo tamen Dio malkovras al ni Sian planon por Israelo. Ĝi posedos entute sian teron, kiun Dio iam donis al la idaro de Jakobo-Israelo. Duan fojon en la historio Dio elkondukas Sian popolon el inter la aliaj popoloj kaj enkondukas ilin en la Sanktan Teron. La unua estis ilia eliro el Egiptujo, kie ili estis sklavoj. En la libro Nombroj ĉapitroj 22-24 estas prezentita la historio de profeto Bileam, kiun la reĝo de Moabo vokis malbeni Israelon. La reĝo estis certa, ke se Bileam malbenos Israelon, la armeo de Moabo venkos ilin en batalo kaj forpuŝos ilin el sia lando. Sed la reĝo ne komprenis, ke Dio kondukis Israelon al la Promesita Lando. Kiam la profeto Bileam ekiris sur sia azeno al la loko, kie li devis fari oferon kaj malbeni Israelon, la Dia kolero ekflamis kontraŭ li. Li sendis Anĝelon, kiu per longa sabro en la mano baris la vojon de Bileam. Bileam ne vidis la Anĝelon, ĉar li dormetis sur sia azeno, sed la azeno lin vidis kaj deflankiĝis de la vojo. Bileam batis ĝin. Trifoje la azeno deflankiĝadis kaj Bileam ĉiam batis ĝin reiri sur la vojo. Post la tria fojo Dio malfermis la buŝon de la azeno kaj ĝi ekparolis. Nur tiam la okuloj de Bileam malfermiĝis kaj li vidis la Anĝelon. Dio avertis Bileamon paroli nur tion, kion Li diros al li. Trifoje sur la altaj montopintoj super la valo de Jordano, kie estis la popolo de Israelo, la reĝo de Moabo instigis Bileamon malbeni Israelon. Sed trifoje Bileam benis la israelidojn, anstataŭ malbeni ilin. Dio promesis loĝigi la hebrean popolon en la landon nomitan en la Biblio la Montoj de Iaraelo. Ankaŭ nun la arabaj gvidantoj insistas, ke la israela loĝateco tie estas la kaŭzo por la malpaco en la Proksima Oriento. La Eternulo ankaŭ nun agas laŭ Sia Vorto kaj la arabaj popoloj estas kontraŭ Li. Ĉiuj ni, la kristanoj, kiuj fidas la Dian Vorton, devas averti la ŝtatgvidantojn kaj ĉiujn popolojn en la mondo, ne nur la arabajn, sed ankaŭ la okcidentajn, en kia danĝero estas ĉiuj, kiuj kontraŭstaras al la Dia plano. Same kiel la azeno de la profeto Bileam ni devas paroli kaj klarigi, por deflankigi ilin de la vojo barita de la Dia anĝelo. Ĉiuj devas vekiĝi kaj vidi, ke Dio baras ilian vojon, ĉar estas skribite (Gen 27, 29): “Viaj malbenantoj estu malbenataj, kaj viaj benantoj estu benataj!” Nikola Uzunov, 2007 La jenan ĉefprelegon la bulgara samideano Nikola Uzunov prezentis la 5-an de junio 2007 en Internacia Simpozio en Karlovo, Bulgario, kies temo estis: “La Religioj kaj Homaro Kontraŭ Terorismo kaj Militoj”. Kion mi respondu al tiel starigita demando? Multaj estas diversaj aktualaĵoj, evoluas la vivo de la homoj kaj la socio. Ekde la jaro 2000 mi skribis kelkajn diverstemajn artikoletojn por Dio Benu, kaj kiel la lasta estis publikigita en n-ro 57 de Dio Benu 2005. Retrorigardante lastajn tri jarojn, oni povas aldoni sekvajn aktualaĵojn. Preĝejo de la Plej Sankta Triunuo jam estas finkonstruita kaj restis nur tasko ordigi eksteran terenon. Tiu ĉi Sanktejo iĝis alloga objekto por turistoj. Krom moderna ekstera aspekto ĝi iĝis fama danke al grandega altara pentraĵo jam priskribita en DB. Ankaŭ bildoj de 14 krucvojaj stacioj estas verko de la sama pentristo Pudzēns. En la dua duono de la pasinta jaro estis instalita orgeno danke al grandega kaj persista laboro de Prof. Romualds Jermaks. Ankaŭ pri li kaj pri dinastioj de orgenistoj jam aperis artikolo en DB. Krom tio li estas ne nur orgenisto, sed ankaū komponisto plejparte de la orgena muziko. Dum lastaj du jaroj li eminete prezentis kelkajn aŭtorajn koncertojn en preĝejoj kaj famaj muziksalonoj. Aktoris ankaŭ lia filino kaj eminentaj profesoroj de Latva Muzika Akademio. Tre eksterordinara kaj interesa estis lud-dialogo inter la unua violono kaj kontrabaso, temperamenta cigana muziko kaj latva klasikaĵo. Antaŭ nelonge li komponis novan t.n. “Helan Meso-Muzikon”, kiu baldaū eksonos en preĝejo de Sankta Francisko fare de preĝeja koruso “Asizanoj”. Tiu ĉi koruso famigis sin fondinte novan tradicion. Ekzistas jam ĝiaj kompaktaj diskoj kun de Leonardi “Misse in E Flat” kaj de J. Gruber “Misse Maria Zeller”. La koruso estas invitata al grandaj preĝejoj en Latvio, por plenumi menciitajn verkojn dum Diservoj. Pasintjare ĝi prezentiĝis en kvar urboj. Ekzistas ankaŭ eksterlandaj invitoj, sed por tio mankas monrimedoj. Filo de lia frato Jānis post tri studjaroj en porpastra seminariejo en Riga iĝos pastro kun tre belsona voĉo. Sed tiu momento indos apartan rakonteton iam estonte. Ankoraŭ agrabla novaĵo por latva esperantistaro. En la dua duono de pasinta jaro sacerdotiĝis juna kaj altstatura esperantisto Māris Laureckis. Ni kredu, ke li celebros nunjare la Sanktan Meson esperantlingve dum BET-44 (Baltiaj E-Tagoj) en Ventspils. Ĝoju kune kun ni! Jāzeps Šlars, Latvio PILGRIMLOKO EN VRANOV APUD BRNO KAJ TIES SPIRITA CENTRO Vranov apud Brno estas konata kaj multe vizitata pilgrimloko de V. Maria, kies historio estas sekvebla ĝis la 13-a jarcento. Ĝi situas meze de belega naturo proksimume 12 km norde de la urbo Brno en loko, kiun oni antaŭe nomis “Moravia Svislando”. Ĝi estas la loko, kie bonodoro de la historio kaj fidela tradicio de niaj antaŭuloj trapenetras ĝis nuntempo kaj atestas pri konstanta aktualeco kaj beleco de la vivo kun Dio en proksimeco de Patrino la Virgulino Maria. SPIRITA CENTREJO DE SANKTA FRANCISKO EL PAOLA Spirita Centrejo de Sankta Francisko el Paola, kies la unua parto estis ekfunkciigita septembre de la jubilea jaro 2000, klopodas krei agrablan medion por aranĝado de kiuj ajn spiritaj aranĝoj de kultura kaj kleriga karakteroj: spiritaj ekzercoj, ordenaj kaj laikaj renkontiĝoj, prelegoj, konferencoj, semajnfinaj restadoj, aranĝoj por familioj, junularo, spiritaj renovigoj, ekumenaj renkontiĝoj kaj pluaj aranĝoj ankaŭ kun propra programo. En la domo estas je dispono 16 du- ĝis ses-litaj ĉambroj kun etute 50 litoj, du pli malgrandaj kaj unu granda prelegaj salonoj, kapelo kaj manĝejo. Iniciatinto kaj investanto de la konstruaĵo estas Ordeno de la Plejmalgrandaj Fratoj de Sankta Francisko el Paola, kiu post pli ol ducent jaroj revenis al Vranov en la jaro 1992. La ordeno tiel religis sin al tradicio de sia iama ĉeestado en tiu loko (1633-1784). Pri funkciado de la centrejo kunlaboras kun paŭlana ordeno komuneco de Lernejaj Fratulinoj de sankta Francisko, kiuj helpas tie krei Spiritan Centron de S-ta Francisko el Paola. KONCIZE EL HISTORIO DE LA PILGRIMLOKO EN VRANOV Unu el elstaraj pilgrimlokoj de V. Maria en Moravio situanta en belega arbara regiono estas Vranov apud Brno, proksime de Moravia Karsto kun mondkonata abismo Macocha (duonpatrino). Historio de Vranov estas laŭ pramalnova tradicio metata en la jaron 1240, kiam landa oficisto s-ro Vilém reakiris je propeto de Patrino de Dio vidpovon. Dankeme pro sia resaniĝo li konstruigis en Vranov lignan preĝejon, kiu iĝis celo de pilgrimantoj. La nuna paroĥa preĝejo sanktigita honore al Naskiĝo de la Virgulino Maria estis konstruita en la jaroj 1617-1633. La ĉefa altaro, kies dominanto estas ĉarma statuo de la Patrino de Dio de Vranov, sen Jesueto, kun tenere klinita kapo, estas verko de nekonata franca lignoskulptisto el ĉirkaŭ la jaro 1500, kiun verŝajne alportis unuaj paŭlanoj al Vranov el sia patrujo. Klostro kunigita kun la preĝejo estis konstruita post finkonstruo de la preĝejo, t.e. post la jaro 1633, kiam venis italdevena ordeno de paŭlanoj al Vranov. Paŭlanoj - La Plejmalgrandaj Fratoj de Sankta Francisko, estas ordeno fondita de s-ta Francisko el Paola en la jaro 1435. La klostro estis kun ceteraj klostroj nuligita per reformoj de imperiestro Jozefo la Dua en la jaroj 1784-85. Post 207 jaroj denove povis paŭlanoj reveni al Vranov. Pli detale pri la historio dum maja renkontiĝo.
INVITO
AL MAJA RENKONTIĜO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO Karaj gefratoj, la Komitato de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kore invitas vin partopreni la majan renkontiĝon en belega medio de ĉarma Maria-pilgrimloko Vranov apud Brno situanta en pitoreska natura regiono. La renkontiĝo okazos de la 9-a ĝis la 11-a de majo en Spirita Centrejo de Sankta Francisko el Paola. Vranov estas facile atingebla ne nur peraŭtomobile, sed ankaŭ per urba buslinio n-ro 43 el Brno-Královo Pole (el fervoja stacio) aŭ el fervojaj stacioj Kuřim kaj Česká per buslinio n-ro 310. Ĉiuj aliĝontoj ricevos detalajn informojn pri la horaroj de la menciitaj buslinioj. Ankaŭ ekzistos ebleco okazigi peraŭtomobilan transporton el fervojstacio Ĉeská al Vranov. Dum vendredo la 9-an de majo okazos alveturo, loĝigo kaj unua komuna manĝo estos vespermanĝo. Forveturo post dimanĉa tagmanĝo. Oni ankaŭ antaŭvidas esperantlingvan Sanktan Meson. En bele aranĝita kaj ekipita Spirita Centrejo plentagaj manĝoj kostas 150 Kč (Kč = ĉeĥaj kronoj CZK, kio egalas al 6). Loĝigo por unu nokto kaj unu persono: unulita ĉambro 400 Kč, dulita 300 Kč, trilita 250 Kč, kvarlita 200 Kč, kvinlita 170 Kč. Nur du aŭ unu noktoj +50 Kč. Loĝigo kun propra dormosako -50 Kč. Infanoj ĝis 10-jaroj pagas duonon. Neperlaborantaj gejunuloj, membroj, ricevos 50 %-an rabaton. Tre kore ni invitas ne nur membrojn kaj favorantojn de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, sed ankaŭ katolikajn esperantistojn el Slovakio kaj ceteraj proksimaj landoj. Bv. veni, por kune travivi belajn tagojn en spirite riĉa medio. La almetitan aliĝilon trovu en ĉi-numero de DB aŭ volonte ĝin kun pluaj informoj disponigos al vi Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-75127 Penčice. Aligi sin oni povas ankaŭ retpoŝte: m.svacek@seznam.cz. Aligu vin baldaŭ post tralego de tiu ĉi invitteksto, ĉar la Spirita Centro en Vranov bezonas baldaŭ koni la nombron de partoprenontoj. Antaŭdankon! Tre kore invitas la sekcia komitato. Milí bratři a sestry, výbor naší katolické sekce Vás srdečně zve k účasti na květnovém setkání, které se uskuteční od 9. do 11. května v Duchovním centru na poutním místě ve Vranově u Brna. V pátek 9.5. odpoledne po příjezdu účastníků zahájíme náš program před společnou večeří. V 18:30 bude možnost účastnit se růžence a v 19:00 mše sv. V sobotu ráno po mši sv. a snídani uspořádáme krátkou konferenci se zajímavou přednáškou. Odpoledne se seznámíme s poutním místem a doplníme vhodným programem. Protože v neděli 11.5. je slavnost Seslání Ducha svatého, rádi se v sobotu večer zúčastníme svatodušního bdění, neboť všichni, i to naše katolické esperantské hnutí, velmi potřebujeme pomoci Ducha sv. v tomto stále složitějším a těžším období pro rodiny, vlast, Evropu a celý svět. V neděli ráno se zúčastníme mše sv., dopoledne vyplníme pěkným programem, a po společném obědě odjedeme domů. Ostatní potřebné informace jsou obsaženy v esperantském textu. Velmi srdečně a naléhavě Vás zve a na Vaši účast se těší Výbor katolické sekce ČES. Přátelé, laskavostí firmy Lang Soft Korytná, která produkuje počítačové slovníky a překladové programy Translator, z podnětu účastníků loňského semináře v Lančově a z iniciativy člena našeho EK Pardubice Jiřího Bacíka je na adrese http://www.langsoft.cz/slovnikesperanto.exe uveřejněn k bezplatnému stažení esperantsko-český a česko-esperantský slovník. Jedná se o upravený mnou sestavovaný Granda Vortaro Esperanta-Ĉeĥa, nyní platnou 6. verzi, která má v originále asi 170 tis. slov, po úpravách podle zvyklostí Translatoru skoro 250 tisíc slov. Oproti plné verzi ve formátu Excel, která je ke stažení na adrese www.esperanto.wz.cz, je verze Translator zjednodušená, esperantské znaky jsou nahrazené spřežkami a chybí vysvětlivky významu méně známých slov. Naproti tomu pro verzi Translator nepotřebujete žádný jiný program, vyhledávání slov je velmi rychlé, snadno se přepíná směr překladu, v mnoha případech slovník nabízí několik možností překladu, z nichž si můžete vybrat pro dané spojení tu nejvhodnější. Soubor slovníku Translator je také podstatně menší z hlediska nároku na paměť počítače a bude asi dobře fungovat i na starších počítačích. Pokud se rozhodnete slovník Translator stáhnout, přeji vám jeho příjemné užívání. Přestože jsem na 7. verzi slovníku již velmi pokročil, předpokládám její dokončení a umístění na internetu asi až koncem roku 2008. Prosím vás o spolupráci na slovníku v tom směru, že mě budete upozorňovat na chyby, které ve slovníku objevíte, abych je mohl v rozpracované 7. verzi odstranit. Budu také rád, když na slovník upozorníte své známé esperantisty, které nemám ve svém adresáři a kterým by se slovník také mohl hodit. Zdraví vás Josef Hron (josef-hron@volny.cz)
VORTOJ ADRESITAJ AL MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO Milí bratři a sestry, čas už ukusuje svůj každodenní díl z letošního roku, který jsme povinni naplnit naší plodnou činností. Chystáme pro Vás pěkné jarní setkání v měsíci květnu zasvěcenému P. Marii - Královně Máje na krásném jejím poutním místě ve Vranově u Brna od 9. do 11. května. Obracíme se na Vás s naléhavou výzvou k účasti na tomto setkání. Věříme, že nebudeme zklamáni nezájmem a lhostejností Vás, členů naší sekce. Společným prožitím těchto víkendových dnů si vyprosíme nejen ochranu a pomoc Panny Marie, ale také se připojíme v předvečeru svátku Seslání Ducha svatého k ostatním přítomným, abychom si vyprosili tolik potřebné dary od Ducha svatého. Do sobotního dopoledního programu zařadíme krátkou konferenci naší sekce, na které bude zvolen pětičlenný výbor na další tříleté období. Ohlaste se, hlavně vy mladší, kteří chcete ve výboru aktivně pracovat. Je to nejen služba bližním, ale také Bohu, není to tedy ztracený čas. V příloze Vám všem posíláme na toto setkání přihlášku a těšíme se, že ji vyplněnou brzy odešlete na uvedenou adresu. Výlohy na toto setkání Vám určitě Pán mnohonásobně nahradí svým požehnáním. Věříme, že výbor sekce, který Vás srdečně zve, nezklamete. Také jako předseda IKUE Vás zvu k účasti na 61. Kongresu IKUE, který se uskuteční od 30. srpna do 6. září opět v Rimini v Itálii, jen několik minut od Jadranského moře. Potřebné informace naleznete nejen na přiložené přihlášce, ale rád Vám také na Vaše dotazy odpovím (viz spojení v dolním rámečku tiráže). Na stránce 25 je uveden přehled o hospodaření naší sekce za rok 2007. Velmi děkujeme všem, kteří štědřeji finančně přispívají na činnost sekce. Z uvedeného přehledu je patrné, že členské příspěvky nepokrývají nutné výdaje na činnost, z nichž podstatnou část tvoří výlohy na tisk Dio Benu a poštovné. Jelikož tábory pro malý počet zájemců už asi pořádat nebudeme, použili jsme zbylou částku z jejich pořádání na pokrytí chybějící části nutných výdajů sekce. Chceme-li však nadále udržet naši činnost a vydávání DB v nezměněné formě, nemůžeme nadále časopis posílat těm, kteří na výdaje nepřispívají. Milí bratři a sestry, těším se na setkání s Vámi na uvedených akcích a také na sjezdu Českého esperantského svazu v říjnu v Přerově, na Vaše finanční příspěvky, ale také na články do Dio Benu a na spolupráci v roce 2008. Váš bratr Miloslav Šváček
ĈU VI JAM LEGIS BELEGAN LIBRON KUN STREĈA ENHAVO? Možná ano, ale ne v esperantu. Nabízí se vám tato jedinečná možnost za pouhou poloviční cenu. Zakoupením knihy "Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko" za pouhých 100 Kč získáte levně krásnou knihu s mnoha barevnými obrázky, do-zvíte se o životě v jedné z nejchudších zemí v srdci Afriky. Každá část knihy vás zaujme napínavým obsahem. Překlad knihy z českého originálu je proveden tak, aby četba nebyla náročná i pro esperantisty s dosud nižší jazykovou znalostí. Je vhodným prostředkem k lepšímu ovládnutí esperanta, což je velmi potřebné každému, kdo se esperantem zabývá. Zakoupením pomůžete zajistit pokračování v další činnosti naší katolické sekce navzdory snižujícím se příjmům členských příspěvků. Seznámíte se také se zcela odlišným způsobem života na africkém kontinentě. Knihu vám ihned pošleme. Objednejte si ji ještě dnes na adrese sekce i mailem. KARA LETERO EL PELPLIN - PASINTJARA KONGRESURBO Estimataj, ni elkore dankas pro belegaj bondeziroj, kiujn ni ricevis okaze de 10-jara jubileo de nia agado. Tiom varmaj vortoj estas bela premio por nia laboro kaj konfirmas al ni, ke nia laboro havas sencon, kaj samtempe estas instigo por pli granda penado kaj plenumado de novaj taskoj. Samtempe koran dankon pro ĉiuj renkontoj kun esperantistoj, kiuj interesiĝas pri nia laboro kaj helpas ĝin. Vi ĉiam havos specialan lokon en nia memoro. La folklora, junulara ensemblo „La Cejanoj” el Pelplino, Koĉevio, Pollando. |
|||||||