Dio Benu numero 68-4/2007

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Ĵus ni travivas aŭtunan sezonon, en kiu la naturo sin preparas por vintra ripozo, dormo. Malgraŭ tio, ke antaŭ ni estas periodo, dum kiu nin ne tiom premas diversaj eksteraj laboroj, tio ne signifas, ke ankaŭ ni nin preparu por vintra dormeto, sed male, ni eluzu pli da libera tempo por plibonigo de la konoj de nia kristana kredo kaj ankaŭ por pliperfektiĝo en lingvouzo de Esperanto. Jes, tio estas grava tasko, se ni volas plenĝui grandajn avantaĝojn de tiu ĉi grandioza invento prospere al la interhoma kompreniĝo kaj ĝin ankaŭ efike eluzi por evangelizaj celoj. Ekzistas multaj rimedoj por la lingva pliperfektiĝo, kiujn ofertas Libroservo de Ĉeĥa E-Asocio (p/a Anna a Jiří Višinkovi, Kollárova 131, 696 42 Vracov, anjivy@seznam.cz). Tre efika por la lingva perfektiĝo estas legado de E-libroj. Tiucele ni rekomendas la libron “Ĉeĥa Kuracisto en Koro de Afriko” akireblan nur por duona prezo (100 Kč). Ĉiuj eblaj koneksoj, por ĝin mendi, estas troveblaj en kolofono sur la paĝo 110.

Karaj gefratoj, la nuna jaro ankaŭ estis de Dio benita. Okazis en ĝi belaj majaj renkontoj de nia sekcio kaj tre sukcesa ekumena E-kongreso en pola urbeto Pelplin. Kiuj el niaj mebroj partoprenis tiujn aranĝojn, certe estis kontentaj. Ankaŭ estis eblecoj partopreni aliajn en- kaj ekster-landajn E-aranĝojn.

Jam maturiĝis la tempo, por serioze rigardi venontan jaron kaj plani novajn aranĝojn. Venonta jaro estas la jaro, en kiu devas okazi konferenco de nia sekcio kun elekto de la sekcia komitato. La plej konvena tiucele ŝajnas esti monato majo. Volonte ni akceptos viajn proponojn de la konvena kaj sufuĉe bone atingebla loko, por aranĝo de la semajnfina sekcia renkontiĝo, sed ankaŭ la sciigon, ke vi kapablas tie la renkontiĝon kunaranĝi. En la venonta numero de D.B. ni disponigos al vi la bezonatajn informojn.

Multaj el vi certe jam malpacience atendas informojn pri venontjara 61-a Kongreso de IKUE. Ĝi okazos ankoraŭfoje en itala urbo Rimini, en proksimeco de Adriatika Maro, en la kvartalo, kie situas “katedralo” de la esperantistoj - la monda unikaĵo. Ĵus estas esplorataj la plej favoraj informoj pri la dato, loĝ- kaj manĝ-certigoj rilate al kostoj, kiuj ludas la plej gravan rolon koncerne al  la eblecoj de la partopreno. Nia sekcio denove povas okazigi perbusan vojaĝon al la kongreso en Rimini, ne nur, ĉar ĝi estas pli facila vojaĝ-maniero, sed ankaŭ la plej malmultekosta. Sed tio grandparte dependas de la anoncotaj kostoj. En la pozitiva kazo  kunvojaĝi povos kompreneble niaj gefratoj el Slovakio (tiucele la buso veturos tra Bratislava). Sed kunvojaĝi povos ankaŭ gefratoj el Hungario (enbusiĝo en Bratislava) kaj eventuale gefratoj el Pollando (enbusiĝo ĉe fervojstacio en Přerov, kie haltas la trajnoj Varsovio-Vieno), se ili preferos partopreni la IKUE-kongreson anstataŭ la Universala Kongreso de UEA en Roterdamo. La bezonataj kongresaj informoj kun aliĝilo aperos en la revuo Espero Katolika kaj ankaŭ kompreneble en la venonta numero de nia revueto Dio Benu. Jam nun serioze pripensu kaj planu vian partoprenon de la IKUE-kongreso en Rimini, kies programo ĉi-foje eble estos pli festivala, ol kutime kongresa.

Kaj ankoraŭ tre kore mi dankas al ĉiuj en- kaj ekster-landaj gefratoj por iliaj  kunlaboraj kontaktoj dum tiu ĉi jaro, por kontribuaĵoj al la enhavo de tiu ĉi nia revueto ktp., kaj mi esperas pri plua daŭrigo de la kunlaboraj kontaktoj. Koran antaŭdankon!

Dezirante al ĉiuj legantoj gracoplenan travivon de la adventa kaj kristnaska tempoj, tre kore mi vin salutas. Miloslav Šváček

al la indekso


 POSTPRIMICA ALPAROLO DE NOVPASTRO JINDŘICH

En lasta numero de nia revueto ni informis pri sacerdotiĝo de nia membro Jindřich Peřina. Ni ankoraŭ revenu al tiu ĉi ĝojiga evento. Certe estus interese konatiĝi kun primica prediko, sed prefere ni konatiĝu kun postprimica alparolo de novpastro Jindřich.

Karaj, antaŭ ĉio mi volas danki al vi, miaj gepatroj. Mi naskiĝis jam kiel sepa infano kaj mi estas dankema, ke vi akceptis min same, kiel tiujn pli frue naskitajn, kun amo. Dankon por eduko kaj por tio, ke vi perigis al mi kredon, sed ankaŭ valorojn, je kiuj oni povas bone starigi la vivon. Mi dankas al vi por via zorgemo. Vi ebligis al mi studi unue mezlernejon kaj poste altlernejon, kaj ĉiam vi tre amis min. Vi volis por mi ĉiam nur tion, kion vi opiniis por mi esti la plej bona. Tio estas pruvo de via granda amo. Se mi iam vin afliktis, ĉi-momente mi petas vian pardonon. Dio al vi ĉion repagu!

Granda memstara ĉapitro de mia kreskado kaj maturiĝado por sacerdoteco estas ordenanoj kaj ordenaninoj. Tial ĉi-momente mi volas danki ankaŭ al ili, antaŭ ĉio al fratulinoj de Sankta Kruco, kiuj vivas en porpastra seminariejo. La seminaria komunumo estas nur grupo da viroj, kaj la homo bezonas ofte eksenti ankaŭ tuŝon de tiu pli   sentema, pli tenera virina koro. Kaj se ni en la seminariejo eksentis iun malfacilecon,  estis ne nur spiritgvidantoj, kiuj nin kuraĝigis, sed ankaŭ ordenaninoj, kiuj por ni havis ĉiam preparitajn afablajn vortojn. Dankon al vi ankaŭ por ĉiu via oferema laboro, kiun vi konstante en la seminariejo realigas. Bonvolu akcepti de mi florbukedon da dankoj.

Tiun ĉi floron mi volas donaci al nunjara jubileulo, kiu ĉi-jare festis sian 89-jariĝon kaj ankaŭ jubileon de sia 65-jara sacerdotiĝo. Mi dankas al vi, Patro Antonio, por via ekzemplodona vivo kaj por la vortoj, per kiuj vi alparoladis nin en la seminariejo. Nenio povas pli vere efiki, ol la vortoj apogitaj per propraj vivo kaj modelo. Dankon, ke vi montras al mi, ke la sacerdoteco estas ĝojo kaj la homon povas plenigi per vera feliĉo. Dankon, ke vi estas tia vera pastro.

Kaj restas al ni ankoraŭ unu modesta floro, kiu estas same modesta, kiel simpla estis vivo de la homo, al kiu mi volas danki. Tiun ĉi ruĝan rozon mi nun volas meti sur la altaron por sacerdoto, kiu ĉi tie kun ni ne plu povas ĉeesti persone. Sed mi firme kredas, ke li hodiaŭ je ni ridas el la ĉielo. Mi volas ĝin dediĉi al la sacerdoto, kiu min akompanis dum dudek du jaroj en tiu ĉi paroĥo, kaj kiu ĉiam sciis, kiam mi tion tiomfoje eĉ ne antaŭsentis, kien min Jesuo vokas. Dankegon por ĉio, Patro Cirilo.

Ĝis nun estis dankado kaj post ĝi devas sekvi ankaŭ petoj. Ankaŭ mi vin ĉiujn ĉi tie ĉeestantajn petas, ke vi ne ĉesigu preĝadon. Patro Cirilo Vrbík ĉiam, kiam ni preĝis post la Sankta Meso, aldonadis ion al la preĝo, kio ne estis tie skribita, sed kio al tio trafe taŭgis: “Donu, ke el nia paroĥo estiĝu viaj sacerdotoj kaj ordenaninoj”. Tio tie ankoraŭ estis, sed li al tio aldonadis: “kaj ke ili persistu”. Kaj tio estas tre grava. Kaj tial mi vin volas peti pri la preĝo. Kaj ankoraŭ mi volas vin peti pri unu afero. Mi volas vin peti pri sincereco. Eble vi estas surprizitaj, sed sufiĉe ofte okazadas, ke al la pastro, estanta sur tiu ĉi plialtigita kaj plilumigita loko, en tiu majesta medio, la homoj timas kun la amo atentigi lin pri liaj eraroj. Sed ankaŭ pastro ja havas siajn erarojn, kaj ofte li bezonas, ke iu alia lin atentigu pri ili. Sed mi aldonas - kun amo. Mi do petas vin pri sincereco. Kaj ankoraŭ en mia pastreco mi volus eviti du grandajn fikutimojn. Neniam mi volas fari ion nur pro devo. Se iam okazus, ke mi volus fari ion nur tial, ke mi tion fari devas, ankaŭ pri tio min atentigu, ĉar ne devas ĉi tie manki motivo de amo, ĉar alikaze la sacerdoteco estus tro sklaveca. Kaj ankoraŭ pri alia afero atentigu min, se mi volus ion fari nur por propra gloriĝo, nur pro tio, ke la ceteraj aplaŭdu min, admiru min. Miaopinie tiuj du aferoj estas tre danĝeraj ĉe ĉiu sacerdoto. Do estu rilate al ni sinceraj, sed kiel mi diras, kun amo, ke ni niajn devojn plenumu ankaŭ kun amo, kaj nenion ni faru nur por propra gloriĝo.

Kaj nun akceptu mian novpastran benon kaj de ceteraj ĉeestantaj novpastroj:
Pere de surmetado de niaj novpastraj manoj, surbaze de propeto de beata Virgulino Maria, apostoloj Petro kaj Paŭlo, sanktaj Cirilo kaj Metodio, sanktaj Venceslao, Adalberto, Henriko, Don Bosco, kaj de ĉiuj viaj baptaj kaj konfirmaciaj patronoj, benu vin kaj de ĉio malbona protektu ĉiopova kaj kompatema  Dio Patro, Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

Nia frato, novpastro Jindřich, volonte celebros la Sanktan Meson por esperantistoj kaj donos al ili novpastran benon okaze de printempa renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, okazonta plej bone en la monato majo en konvena kaj facile atingebla loko.

al la indekso


 JUNULARAJ ESPERANTO-TAGOJ 2007

EKUMENA ESPERANTO-KONGRESO EN PELPLIN PER OKULOJ DE ĜIAJ JUNAJ PARTOPRENINTO

Marek Blahuš (Ĉeĥio):

Kadre de la 18-a Ekumena Esperanto- Kongreso, okazinta  inter la 21-a kaj la 28-a de julio 2007 en Pelplin, Pollando, funkciis paralele ankaŭ junulara  programo, tiel nomata JET-8 (ĉi-jare kun signifo „Junularaj Esperanto-Tagoj“). Partoprenis en ĝi kaj organizis ĝin grupo da gejunuloj el ok landoj (Ĉeĥio, Finnlando, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Nederlando kaj Pollando).

La junuloj disponis apartan konstruaĵon, kie ili povis okazigi siajn programerojn kaj kie ankaŭ loĝis plejparte nur ili, kaj aparta membro de la LKK estis komisiita por asisti al ili. Malgraŭ tiuj ĉi tre bonaj kondiĉoj, oni ankaŭ tre ofte vidis ilin en la kongresejo, ĉar proksimume duono de la kongresa programo estis komuna por ĉiuj kaj ankaŭ la junaj partoprenantoj ne volis maltrafi la eblon ĝui la etoson de la granda internacia kongreso kiel tuto.

La junulara programo ampleksis vastan gamon de programeroj. Okazis pluraj interkonaj ludoj, piedira promeno al proksima monto de Johano Paŭlo la 2-a, ni partoprenis en ambaŭ kongresaj ekskursoj (al Malborko kaj Gdansko). En la vesperoj ni helpis dum preparado de kantoj por la venonta tago; eĉ ni sukcesis frumatene vekiĝi por la Sankta Meso, dum ĝi legi legaĵojn kaj prezenti propetojn. En la programo ne mankis ankaŭ kelkaj seriozaj prelegoj (ekzemple kurso pri ĉarma planlingveto „toki pona“), nek tempo por amuziĝi ĉe tabloludoj aŭ lingve ekzerciĝi dum ludoj paroligaj. Kaj inter ĉi ĉio, ni ankaŭ trovis momentojn por trankvile interparoli aŭ preĝi kune, en Esperanto.

Fine de la aranĝo, ni ne nur donis etan kontribuon al la sukceso de la tradicia internacia vespero, sed ankaŭ cerbumis pri la venontaj niaj renkontiĝoj kaj la estonteco de la junulara kristana esperantista movado ĝenerale. Por doni al tiuj niaj pensoj iun klaran formon, la plej fervoraj el inter ni okazigis apartan kunsidon, dum kiu ekestis dokumento nomita „Proklamo de Pelplino“. Ĝi celas esti iasenca esprimilo de nia komuna starpunkto, priskribo de la nuntempaj kondiĉoj laŭ nia vidpunkto, sed samtempe ankaŭ listo de pli aŭ malpli konkretaj proponoj pri tio, kiel ni imagas, ke la situacio povus ŝanĝiĝi dum la venontaj jaroj. Ĝia plena teksto jam aperis en la interreto (adreso: http://groups.yahoo.com/group/junaj-kristanoj) kaj surpapere estas unue publikigita nun ĉi tie, en Dio Benu.

Kiam, dum la IKUE-kongreso en Velehrad, kie mi gvidis etan apartan, sed paralelan, renkontiĝon de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, demandis min pastro Eichkorn, la ĉeforganizinto de nunjara kongreso en Pelplin, ĉu mi dezirus kunorganizi junularan programon de la ekumena kongreso, mi post pritakso de miaj ebloj jesis, kvankam mi tiam krom partopreno en unu Katolika E-Tendaro en Sebranice apenaŭ havis alian apartan sperton pri la katolika Esperanto-movado. Tamen mi pensas, ke helpe de kelkaj aliaj kunorganizemuloj kaj ĉefe de kelkaj miaj kristanaj Esperanto-amikoj, kiujn mi jam tiam konis de la ĝenerala Esperanto-movado, ni fine komune sukcesis organizi por ni belan kaj rememorindan renkontiĝon. Sed plej bone pri ĝi verŝajne povas atesti rakontoj de kelkaj el ĝiaj partoprenintoj.

Salomé Hug (Francio):

Partopreno en mia unua Esperanta kaj religia kongreso JET-8 impresis min duoble. Laŭ esperantista vidpunkto, al mi ege plaĉis la diverslanda etoso. Simpla demando, kiel ekzemple “Kie vi loĝas?” ĉe samlandanoj, fariĝas en Esperanto-kongreso interesa geografia kurso! Dum interkoniĝaj ludoj ni tiel povis homigi mapon de Finnlando ĝis Italio. Ni ankaŭ vere internacie petolemis tra multnombraj aliaj ludoj, kiujn mi ekkonis dum la kongresokaj plejparte mardon vespere, kiam du lokaj seminarianoj venis en la mezlernejon por ridoplenigi nian nokton ĝis sufiĉe malfrue. Verdire, vi sciu, ke oni ne venas al JET por dormadi! „Vi dormos post la kongreso!“ Jen kio prave superŝvebis la mensojn. Lastan vesperon, ni ĉiuj maldormis ĝis frumatene, parolante pri ĉio ajn. Mi neniam forgesos (kaj certe ne nur mi mem) tiuvesperan senĉesaĉan ludon: „Ĉu vi scipovas la plumludon?“ Kvankam preskaŭ senfina, ĝi tamen ne sukcesis dormigi la ĉetablulojn.

Laŭ religiema vidpunkto, mi nur volas diri, ke mi mem sentas min pli kristana ol antaŭe kaj ke la kristanaj ŝercoj tradukitaj de Marek fariĝis plej utilaj en Francio, kie oni ne kutimas tiajn gajigajn ŝercojn.

Entute la kongreson mi tre ŝatis kaj spertis vere riĉoplenan renkontiĝon. Ke la junulara programo estis organizata improvize laŭtage, tio ne gravas: ni tiel ĝuis plenan liberecon.

Petr Adam Dohnálek (Ĉeĥio):

Agrablajn rememorojn postlasis en mi la Ekumena Kongreso en Pelplin. Ofte mi travivadis ĝin ankaŭ kadre de la junulara programo, danke al kiu mi interalie povis ekkoni kelkajn novajn vizaĝojn kaj eksenti amikan etoson de kristana esperantista grupo. La ekumeneco de nia junulara rondo estis verdire iom dubema, ĉar restadis kun ni ununura reprezentantino de la protestanta flanko, tamen estis interese ŝin ĉehavi kaj povi disputi ankaŭ diversajn teologiajn temojn. Dankon al ĉiuj organizintoj.

Bedaŭrinde, mi devas krom laŭdo ankaŭ konstati, ke la nombro de la junularaj partoprenantoj povis esti ankoraŭ pli granda, se ĝenerale kondiĉoj por ili ne estus tiel malfavoraj, precipe financaj. Inform-artikoloj pri la kongreso, aperadintaj kaj en gazetoj kaj en interreto, tute ne informis pri iu ajn ebleco de pli modesta kaj malpli multekosta partopreno. Mi mem aŭdis de kelkaj, ke ili volas Pelplin viziti, eĉ ekzemple surplanke dormonte; tamen, neniu simila solvo estis ofertata kaj multaj tial pro grandaj kostoj devis je sia ĉeesto rezigni.

Mira Anonen (Finnlando):

Estas iomete malfacile skribi ion pri la kongreso jam post paso de pli longa tempo. Do, mi mencios nur kelkajn pensojn. Ekzemple, mi ŝatis, ke kompare kun aliaj ĝeneralaj junularaj renkontiĝoj, dum EEK pro malmultaj junaj partoprenantoj estis pli facile konatiĝi kun ĉiuj gejunuloj. Dum la liturgioj kaj kantaj programeroj de pastro Eichkorn plaĉis al mi lerni multajn novajn kaj belajn kantojn. Kaj ĝenerale, la partoprenantoj kaj organizantoj estis ĉiuj tre afablaj, kio ankaŭ signife kontribuis al la bona etoso de la evento.

al la indekso


 PROKLAMO DE PELPLINO

“La rikolto estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj” (Mat 9, 37).

Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Pollando, kie oni debatis okaze de la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso (2007 07 21 ĝis 28); la temo “Dio estas la amo... (1 Joh 4, 16)”. Ĝi esprimas la oficialan opinion nek de IKUE nek de KELI, sed nur de tiuj, individuoj aŭ grupoj, kiuj subskribis aŭ subskribos ĝin. La originalo de la proklamo troviĝas ĉe FEJO (Finnlanda Esperantista Junulara Organizo), kiu akceptis aliĝojn en skriba formo ĝis 2007 07 28.

Ni, la subskribintaj reprezentantoj kaj simpatiantoj de la junulara kristana esperantistaro proklamas, ke ni estas:

  1. Ekumenaj, do strebantaj al kunlaboro inter ĉiuj junaj kristanaj esperantistoj, ne nepre dependantaj de la konvenciaj movadaj strukturoj,

  2. Tenantaj proksimajn kunlaborajn kontaktojn kun IKUE, KELI kaj TOLE, sed funkciantaj kiel neformala sendependa grupiĝo,

  3. Junularaj, do respektantaj la ofte limigitajn eblojn kaj certajn apartajn agadkutimojn de la nuntempa Esperanto-junularo,

  4. Realismaj, do uzantaj Esperanton por praktikaj celoj de nia agado, ne kiel celon mem,

  5. Ĝisdataj, do klare komunikantaj pri ni kaj nia agado, ekzemple ne plu misnomantaj niajn nuntempajn kunvenojn Junulara Esperanto-Tendaro, sed Junularaj Esperanto-Tagoj,

  6. Modernaj, do sekvantaj la trendojn en internacia komunikado, celante atingi nian celgrupon, ekzemple aktivantaj en la interreto kaj tie sin inde prezentantaj,

  7. Aktive varbantaj, do serĉantaj kunlaborantojn en la ceteraj junularaj Esperanto- strukturoj,

  8. Ekstere nin prezentantaj, do reprezentantaj ĉe la ceteraj junularaj Esperanto- aranĝoj,

  9. Kunvenantaj dum Ekumenaj Esperanto-Kongresoj kaj ĉe aliaj taŭgaj okazoj.

Subskriboj: Marek BLAHUŠ, Mira ANONEN, Robert VON DEM BORNE, Salomé HUG, Petr Adam DOHNÁLEK, Veronika KIRSCH, Katalin KŐSZEGVÁRI.

al la indekso


 JUNAJ KRISTANOJ KOVRILPAĜE DE LA ONDO DE ESPERANTO

La sendependa ĉiumonata revuo pri la Esperanto-movado redaktata en Kaliningrado „La Ondo de Esperanto“ aperigis sur kovrilpaĝo de sia numero 156 (oktobro 2007) grandan fotografaĵon de la junaj partoprenintoj de EEK en Pelplin, kun priskribo: „Sur la kovrilpaĝo estas gejunuloj el Ĉeĥio, Hungario, Italio, Francio, Finnlando, Nederlando dum ekskurso al la monto de Johano  Paŭlo la Dua en la 18-a Ekumena Esperanto- Kongreso. (Fotis Salomé Hug por www. Kristana.org)“. La sama numero de la revuo ankaŭ prezentas duonpaĝan resumon pri la okazinta kongreso. La eldonanto de La Ondo de Esperanto, Halina Gorecka, persone vizitis kun sia filo Aleksej la kongreson, prezentis al la kongresanoj la revuon kaj la eldonejon Sezonoj kaj proponis en libroservo ĝiajn eldonaĵojn. La junaj partoprenantoj de JET kaj EEK volas ĉi tiel publike danki al ŝi kaj al Aleksander Korĵenkov, la redaktisto de la revuo, pro tia ĉi honorigo de ilia agado kaj ĝia antaŭenigo al la okuloj de la centoj de legantoj de La Ondo.

al la indekso


 KRISTANAJ ŜERCOJ

Atentigo pri malbonaj ŝercoj. Ni konscias, ke religia humuro estas tikla afero. Sed ni esperas, ke ridante pri ni mem (kaj aliaj) ni povas igi la temon pli alirebla kaj montri al nia ĉirkaŭaĵo, ke ni kristanoj ankaŭ scipovas ridi. Se vi trovas iun ajn el tiuj ĉi ŝercoj pridubindaj, ni pardonpetas. Ni plukis ilin en diversaj kristanaj publikaĵoj, kie ili antaŭe aperis, do en paroĥaj gazetoj, kristanaj retpaĝaroj ktp. Kaj same kiel estas pri plej multaj ŝercoj, ankaŭ la aŭtoroj de tiuj ĉi estas nekonataj, sed ni dankas al ili. Dio komprenas humuron, kaj same devus la kristanoj.

Rompiĝas la akvobaraĵo kaj la akvo rapide inundas apudan vilaĝon. Ĉiuj jam fuĝis, nur la pastro staras ĉe la turo de la preĝejo kaj preĝas. Alproksimiĝas al li boato de la fajrobrigado: „Venu, patro, ni forportos vin.“ - „Ne, mi restos ĉi tie, Jesuo savos min.“ Do la boato foriras. La akvo jam atingas la turon, tie staras la pastro kaj preĝas. Alproksimiĝas al li boato de la soldata protektantaro: „Venu, patro, ni forportos vin.“ - „Ne, mi restos ĉi tie, Jesuo savos min.“ La boato foriras. La vilaĝo jam estas preskaŭ tute inundita, super la akvo videblas nur kapo de la pastro. Alflugas helikoptero: „Venu, patro, ni ĵetos al vi ŝnuron.“ - „Ne, mi restos ĉi tie, Jesuo savos min.“ La helikoptero forflugas kaj la pastro dronas. Poste li en la ĉielo renkontas Jesuon kaj demandas lin: „Kial vi ne savis min?“ - „Nu, kaj kion vi ankoraŭ dezirus? Mi ja sendis por vi du boatojn kaj eĉ helikopteron!“

Protokolo de la juĝejo en Jerusalemo, Granda Vendredo, jaro 30 post Kristo. Juĝisto: „Jozefo, ĉu vi pruntis al tiuj Galileanoj vian propran tombon?“ - Jozefo de Arimatea: „Nu jes, pruntis... Sed nur por semajnfino!“

En konfesejo. „Pastro, mi estas granda pekulo. Dum la milito mi kaŝis hejme judon.“ - „Sed tio ja ne estas peko. Tio estas ago de mizerikordo. Ne gravas, ke li estis judo.“ - „Sed, mi petis de li 10 markojn por ĉiu nokto.“ - „Nu, tio jam ne estas tiom bona, sed tamen vi kondutis kuraĝe.“ - „Dankon, pastro! Kaj, pastro... ĉu mi jam diru al li, ke la milito jam finiĝis?“

Alvenas alia konfesanto: „Pastro, mi devas konfesi, ke mi ŝtelis du kokojn.“ - „Hm, do tiam pentu kaj redonu ilin al la posedanto.“ - „Pastro, ĉu eble vi akceptus ilin?“ - „Mi ne. Mi diras, redonu ilin al la posedanto.“ - „Sed se tiu rifuzas ilin?“ - „Nu, tiam vi povas konservi ilin.“ - „Dankon, pastro.“ Kaj la pastro poste revenas hejmen, kaj ekscias, ke al li mankas du kokoj!

“Ĉu vi scias, kial Jesuo post sia resurekto montris sin unue al virinoj?” – “Ĉar li volis, ke ĝis la vespero sciu pri tio la tuta Jerusalemo!”

Al rabeno venas juna judo kaj petas konsilon: „Rabbi, ĉu mi edziĝu?“ - „Kaj ĉu vi volas edziĝi?“ - „Ne, mi ne volas.“ - „Tiam ne edziĝu.“ - „Sed la patro havas por mi interesan knabinon.“ - „Tiam edziĝu.“ - „Sed ŝi ne havas bonan renomon.“ - „Tiam ne edziĝu.“ - „Sed ŝi estas tre bela.“ - „Tiam edziĝu.“ - „Sed ŝia parencaro estas krimuloj.“ - „Tiam ne edziĝu.“ - „Sed ŝi ricevos multe da geedziĝa mono.“ - „Tiam edziĝu.“ - „Sed, rabbi, mi vere ne scias...“ - „Jen, mi havas konsilon: Iru baptiĝi!“ - „Sed kial, rabbi? Ĉu tio helpos?“ - „Eble ne, sed almenaŭ vi ne plu ĝenos min, sed la pastron.“

Busŝoforo kaj pastro mortas dum la  sama tago. Ambaŭ alvenas al sankta Petro. Tiu sendas la ŝoforon tuj en la ĉielon, sed la pastron lasas atendi. Post longa tempo la pastro, jam senpacienca, demandas sanktan Petron: „Kial mi, kiu dum tuta vivo predikis pri Dio, devas atendi, kaj simpla ŝoforo iris tuj en la ĉielon?“ Sankta Petro klarigas: „Kiam vi predikis, ĉiuj dormis... Sed kiam li ŝoforis, ĉiuj preĝis!“

Dimanĉe en preĝejo anoncas la pastro: „Venontsemajne mi predikos pri mensogo kaj mi volas, ke vi ĉiuj por tio antaŭe prepariĝu tralegante la deksepan ĉapitron de la evangelio laŭ Marko.“ Post unu semajno li antaŭ la prediko demandas el la predikejo, kiuj homoj tralegis la deksepan ĉapitron. Leviĝas la manoj de ĉiuj ĉeestantoj. La pastro ridetas kaj diras: „Marko havas nur dek ses ĉapitrojn. Kaj nun mi komencos prediki pri la peko de mensogo.“

Sur rando de ponto staras viro kaj volas sin mortigi. Unu preteriranto ekvidas lin kaj alparolas lin: „Atendu, ne saltu!“ La viro respondas: „Kial ne? Mi ne havas kialon por vivi.“ - „Sed ja eĉ mem Dio deziras, ke vi vivu! Ĉu vi estas kredanto?“ - „Jes.“ - „Bone, mi ankaŭ! Kaj ĉu vi estas kristano, judo, islamano, aŭ...?“ - „Kristano.“ - „Mi ankaŭ! Kaj ĉu katoliko aŭ protestanto?“ - „Protestanto.“ - „Mi ankaŭ! Kaj ĉu presbiteriano aŭ baptisto?“ - „Baptisto.“ - „Mi ankaŭ! Kaj ĉu vi estas de la Originala baptista eklezio aŭ de la Reformita baptista eklezio?“ - „De la reformita.“ - „Mi ankaŭ! Kaj ĉu de la Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo aŭ de la Reformita baptista eklezio de nia Savanto Jesuo Kristo?“ - „De la Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.“ - „Mi ankaŭ! Kaj ĉu vi estas de la Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo fondita en la jaro 1875, aŭ de la Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo fondita en la jaro 1884?“ - „De la Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo fondita en la jaro 1875.“ - „Hm. Sed mi estas de la Reformita baptista eklezio de nia Sinjoro Jesuo Kristo fondita en la jaro 1884. Do, saltu, ci fia herezulo!“

Ŝoforo-ateisto veturas apud rivero kaj ekvidas ŝildon: „Atentu. Proksimiĝas la fino de via vojo.“ Li bremsas kaj vidas pastron kaj rabenon, kiel ili fiŝkaptas apud la rivero, kaj krias al ili: „Zorgu pri vi mem, vi piuloj!“ La ŝoforo denove plirapidiĝas, kaj baldaŭ eksplodos granda bruo kaj aŭto falas en la akvon. La rabeno diras al la pastro: „Mi ja diris al vi, via moŝto, ĉu ne estus pli bone skribi tien: 'Atentu, ponto rekonstruata'!“

al la indekso


 TUTLANDA RENKONTIĜO DE KATOLIKA JUNULARO EN TÁBOR

Somere, fakte relative baldaŭ post la EEK en Pelplin, inter la 13-a kaj la 19-a de aŭgusto 2007 okazis en sudbohemia pilgrimloko Tábor-Klokoty en Ĉeĥio la Tutlanda Renkontiĝo de Junularo. La renkontiĝo organizata de la Sekcio por Junularo de la Ĉeĥa Episkopara Konferenco kaj Asocio de Kristanaj Junularaj Organizoj celis esti preparo de la gejunuloj por la 23-aj Mondaj Junularaj Tagoj okazontaj en aŭstralia Sydney dum julio de 2008.

Sub la biblia devizo „Kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu la alian“ kunvenis ĉi tie sume 6.000 junaj homoj, akompanataj de 140 pastroj kaj 15 episkopoj. Temis pri la plej granda kristana junulara renkontiĝo en Ĉeĥio en kelkaj jaroj. Inter ĝiaj partoprenintoj troviĝis ankaŭ kvin esperantistoj, ĉiuj membroj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo (ĈEJ), el kiuj du antaŭe partoprenis ankaŭ en la EEK. Temis pri la prezidanto de ĈEJ Marek Blahuš, Pavla Studená, Ondřej Kostiha, Markéta Bendová kaj Jan Šedo. Krome ĉeestis ankaŭ la novpastro Jindřich Peřina. Tri el la ĉeestintaj esperantistoj sukcesis dum la aranĝo ankaŭ kunveni en trankvila ambito de la loka monaĥejo por konatiĝi, iom babili kaj fine ankaŭ kune preĝi la „Patro nia“ en Esperanto.

Konsiderante la supozatan nombron de junaj katolikoj en Ĉeĥio kaj la nombron de partoprenintoj de la tutlanda renkontiĝo kaj komparante tiujn kun la partopreno de ĈEJ- anoj, oni povas konkludi, ke en ĈEJ aŭ membras pli da katolikoj, aŭ la esperantistaj ĉeĥaj kristanoj estas pli aktivaj kaj partoprenemaj ol iliaj ceteraj kunkredantoj. Certe tiu pozitiva fakto ŝuldiĝas ankaŭ al la eksterordinare forta agado de la Ĉeĥa IKUE- Sekcio, kiun ĈEJ alte estimas kaj rekonis ĝin jam komence de sia agado, en oktobro de 2005, nomumante ties motoron sinjoron Miloslav Šváček honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Pri la Tutlanda Renkontiĝo de Junularo en Tábor-Klokoty raportis Marek Blahuš.

al la indekso


 SUPOZATA MENCIO DE KRISTANA ESPERANTO EN ĈEĤA TELEVIDO

Kadre de la Tutlanda Renkontiĝo de Junularo en Tábor (pri ĝi legu aliloke) unuafoje prezentiĝis nova interreta komunuma portalo por junaj ĉeĥaj kristanoj, Signaly.cz. Registritaj uzantoj de la portalo povas en ĝi krei propran profilon, serĉi novajn kaj malnovajn amikojn, interŝanĝi mesaĝojn, komune plani partoprenojn en kristanaj renkontiĝoj, alŝutadi fotografaĵojn, okazigi diskutojn kaj krei proprajn taglibrojn aŭ virtualajn komunumojn. Unu tia komunumo jam ekzistas ankaŭ por ĉeĥlingvaj scivolemuloj pri Esperanto.

Pri Signaly.cz jam raportis pluraj ĉeĥaj kristanaj amaskomunikiloj, ekzemple la gazeto Katolický týdeník. Ankaŭ Ĉeĥa Televido nun planas envicigi kelkminutan raporton pri la portalo en sian ĉiudimanĉan programon Křesťanský magazín („Kristana magazino“). Dum registrado de la raportaĵo ĉeestis ankaŭ du membroj de Ĉeĥa Esperanto- Junularo, Jan Šedo kaj Marek Blahuš, el kiuj la unua estas la iniciatinto kaj ĉefa motoro de la nova projekto.Marek Blahuš, kiu helpis al la projekto per plenumado de unu eta parto, estis krom kelkaj ĝeneralaj demandoj pri la projekto petita de la redaktoro mencii ankaŭ iun konkretan celon, por kiu li jam utiligis ĝiajn kapablojn. Tio gvidis al senintenca mencio pri Esperanto kaj la rilata komunumo en Signaly.cz. La mencio estis filmita kaj kredeble fariĝos parto de la tuta raportaĵo pri Signaly.cz en la eldono de Křesťanský magazín, kiun Ĉeĥa Televido elsendos posttagmeze dimanĉe la 4-an de novembro 2007. Post tiu tempo ĝi restos ankoraŭ spektebla laŭpete per paĝaro www.ceskatelevize.cz.

Marek Blahuš

Tre kore ni dankas al frato Marek Blahuš por liaj aktivadoj kaj aktivigoj de geju-nuloj, kiuj espereble plu disvolviĝos ene de la katolika E-movado. Dio benu vin!

al la indekso


 NE NUR PRI LA BENOJ DE LA EPISKOPOJ

Pri balotado por elekto de la nova IKUE-estraro kaj la prezidanto estis informitaj ĉeĥaj episkopoj. Plejmulto el ili sendis al la prezidanto de IKUE frato Miloslav Šváček bondezirojn kaj benojn, kiujn li transigas al ĉiuj estraranoj kaj la tuta Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. En OLDIN (Olomoucký arcidiecézní informátor - Ĉefdioceza Informilo de Olomouc) n-ro 9 el la 17.9.2007 aperis tiurilate artikolo kaj la informo aperis ankaŭ en tutlanda katolika semajngazeto Katolický týdeník n-ro 33 el la 14.8.2007.

Karaj gelegantoj, informoj senditaj al ĉiuj episkopoj en Ĉeĥa Respubliko kaj aperigo de la informoj en la katolikaj gazetoj ne celis glorigon aŭ famigon de la prezidanto, sed informi la ekleziajn altrangulojn kaj pere de gazetaj informoj ankaŭ la katolikan publikon tutlande pri ekzisto kaj aktivadoj de la katolikaj esperantistoj. Dua celo estis ricevo de benoj de la patroj episkopoj por la katolika E-movado, kiu tion tre bezonas.

Dum la renkontiĝo de ekstendaranoj en Herbortice la 12-an de majo, juna frato Danek Mrázek el Prago sonregistris programon por Ĉeĥa Radio ČRo2 - Praha. Oni povas ĝin aŭskulti pere de la sekciaj retpaĝoj: www.esperanto.cz/ikue/herbortice.

Ni informas, ke oficialaj TTT-paĝoj de la Katolika Eklezio en Ĉeĥa Respubliko uzas apud aliaj lingvoj ankaŭ Esperanton. Bv. do viziti: www.cirkev.cz. Miloslav Šváček

al la indekso


 BENOJ DE NIAJ PATROJ EPISKOPOJ

Kara sinjoro Šváček, kore mi dankas por via letero kaj informo pri via reelekto de prezidanto de Internacia Katolika   Unuiĝo Esperantista. Mi gratulas kaj memoras vin enpreĝe, por ke vin Sinjoro akompanu per sia helpo. Por plua daŭrigo de la servo, kiun vi akceptis, mi tutkore benas vin. Kun dankoj por viaj preĝoj intence de patroj episkopoj kaj de mi vin salutas + Miloslav kardinalo Vlk.

Estimata sinjoro Šváček, mi gratulas pro via reelekto de prezidanto de IKUE kaj mi deziras al vi por via servo ĉiujn bezonatajn donacojn de la Sinjoro. Elkore benas al vi kaj ankaŭ al ĉiuj membroj de IKUE + Vojtěch Cikrle, episkopo de Brno.

Estimata sinjoro Šváček, mi dankas por via letero kaj mi devas malkaŝi, ke mi pro ĝi ĝojas. Kore mi bondeziras okaze de via reelekto. Mi vidas en tio, almenaŭ el flanko de voĉdonintoj, kontenton kun via laboro kaj via programo. Ke kun helpo de Dio vi sukcesu plenumi tion, kion vi publikigis en via proklamo, ke ankaŭ pere de via komunumo kresku en ĉi-mondo regno de Dio. Mi envicigas vin en miajn preĝojn kaj kun deziro de ĉiu bono de Sinjoro elkore benas + Jan Graubner.

Estimata sinjoro Šváček, mi dankas por la informo pri via reelekto de prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj sincere mi bondeziras al vi por tiu funkcio. Por via plua agado mi je propeto de Dipatrino elpetaj abundan Dian benon! En Kristo + František Radkovský.

Estimata sinjoro Šváček, mi dankas por via informo pri 60-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista en pola Pelplin. Mi gratulas vin por via elekto de prezidanto de tiu katolika organizaĵo kaj mi ĝojas, ke tiun realecon vi komprenas kiel esprimon de Dia volo. Tio ebligas pli facile porti ŝarĝon de responso de konfidita ofico, ĉar vi scias, ke vi ne konstruas nur sur propraj kvalitoj. Mi deziras al vi multe da forto kaj kuraĝo por servo kaj al celoj, kiujn vi starigas por proksimanta centjariĝo de fondo de la organizaĵo. Oni devas kalkuli kun tio, ke ĉiam kontraŭstaros fortoj al nia kredo malamikaj. Sinjoro vin benu. Ĉion bonan + František V. Lobkovicz.

Estimata sinjoro, kore mi salutas el Prago. Volonte vin kaj viajn kunlaborantojn mi benas, por ke ĉio, kion vi faras, kontribuu k.a. al disvastigado de ĝoja mesaĝo de evangelio. Konsidere, ke vi estis elektita prezidanto de unuiĝo de esperantistoj, mi ankoraŭ al vi elpetas forton por ĉi-servo, kiu certe estas nefacila. Dio benu vin kaj vian agadon! Fratece + Karel Hebst.

Estimata frato en Kristo, mi dankas por via letero kaj ankaŭ mi gratulas al la tasko, kiun vi ricevis en la organizaĵo strebanta pri universala interkompreniĝo inter la homoj. Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista havas sian firman lokon inter organizaĵoj, kiuj alportadas Kriston - Enkorpigitan Vorton kaj lian evangelion al tiom da korojn sopirantaj pri Dia regno. Volonte do al tuta Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj al vi persone mi benas kaj akompanas vin enpreĝe. En Kristo + Pavel Posád.

Kun sincera danko kaj deziro de ĉio bona mi certigas pri preĝo kaj benas + Jaroslav Škarvada.

Estimata sinjoro prezidanto, sincere mi bondeziras okaze de via elekto por tiel grava funkcio, kia estas prezidanteco de monda organizacio. Estas certe, ke via tasko ne estos en nuna tempo facila, ĉar kontraŭ Dia regno okazas ĉiam pli fortiganta batalo. Nur kun Dia helpo ekzistas ebleco pledi Kriston. Tre volonte ankaŭ mi sendas al vi mian benon. Je propeto de la Virgulino Maria Dio benu vian laboron kaj donu al vi forton gvidi tutan organizacion laŭ ĝusta vojo. En preĝo kun vi kunigita + Josef Koukl.

Estimata sinjoro, sincere mi gratulas okaze de via elekto de prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj elkore al tio mi vin benas. Bedaŭrinde nur nun mi skribas ĉi-liniojn post mia reveno el libertempa restado. Kun estimo + Václav Malý.

al la indekso


 SANKTA MAKSIMILIANO MARIA KOLBE

Pastro kaj martiro (1894-1941) - ĉiela patrono de la katolikaj esperantistoj

Maksimiliano Maria Kolbe eniris en la liston de la sanktuloj per la titolo “pastro kaj martiro”. Lia atesto prilumas per la lumo de Pasko la hororan mondon de la koncentrejoj. Li naskiĝis en Pollando en 1894, li konsekris sin al la Sinjoro en la franciskana familio de la Minoraj Konventualaj Fratoj.

Enamiĝinta je la Virgulino Maria, li fondis la “Milicion de la Senmakula Maria” kaj li realigis, per la vorto kaj skribo, intensan misiistan apostoladon en Eŭropo kaj en Azio. Deportita al Auschwitz (Oświęcim) dum la dua mondmilito, per elano de karitato li oferis sian vivon de pastro interŝanĝe kun tiu de patro de familio, lia kunulo en kaptiteco. Li mortis en la bunkro de la malsato la 14-an de aŭgusto 1941. Johano Paŭlo la Dua difinis lin “patrono de nia malfacila jarcento”. Lia figuro elstaras je la krucvojo de la problemoj aperantaj dum nia epoko: malsato, malpaco inter la popoloj, repaciĝo, la bezono doni signifon al la vivo kaj al la morto.

Pro lia subteno je la Esperanto-movado (esprimita skribe), la katolikaj esperantistoj elektis lin kiel unu el la ĉielaj patronoj de sia movado.

al la indekso


 PREĜOJ AL SANKTA MAKSIMILIANO

Sankta Maksimiliano, fidela disĉiplo de la asiza malriĉulo, ravita per lumo de la Senmakula Virgulino, instigita per arda amo al Dio kaj al proksimulo, vi libervole oferis vin por via frato, por unu familio, samkiel Maria heroece kaj senriproĉe oferis sian Filon por homaj fratoj, por la tutmon da familio.

Elpreĝu por niaj familioj la vivon laŭ la kredo, por ke ili estu daŭrigantaj de la vivo, en kiu floros religiaj profesioj je bono de la Dia regno sur la tero. Amen.

Ho Dio, kiu donis al la Eklezio kaj al la tuta mondo pastron kaj martiron ardigitan per la amo por la Senmakula Virgulino, tute konsekritan al la apostoleco de la heroa servado al proksimulo, per lia propeto donu al ni, je la honoro de via nomo, ke ni senrezerve nin oferu por la bono de la homaro, kaj ke ni imitu dum la vivo kaj en momento de la morto Kriston, vian Filon. Amen.

Ĉiutaga preĝo de la membroj de la "Milicio de la Senmakula":
Ho Maria, sen peko koncipita, preĝu por ni, kiuj vin petas, kaj por ĉiuj, kiuj al vi ne venas, kaj ĉefe por la malamikoj de la Sankta Eklezio kaj por ĉiuj, kiuj al vi sin rekomendas.

(Transprenita el interretaj paĝoj de IKUE: www.ikue.org)

al la indekso


 AL SACERDOTO - KIAN NI DEZIRAS VIN

Vi estu ĉiam - hela,
kiel sur monto lumo,
ke ne misiru fratoj dum obskura nokt´,
tra frostbulec´ paŝante,
tra marĉoj de mensog´,
arbaroj de eraroj.

Kaj “Supren korojn!” Via - mia -
niaj koroj -
sur viaj manoj eklevitaj
kaj ĉastigitaj, sanktaj,
flamantaj nur per ama fajr´ -
do elteriĝu ili el doloro!

Vi ne laciĝu, ĉar alvenos miloj
kaj postulos:
la koron, amon,
la kompaton kaj rideton bonan,
el Amo Ĉiopova elvenantan
kaj el la koro de Eterna Patro.

Vi - ĉiam estu forta,
pli forta ja ol mi,
ke povu sin apogi
en krizoj de sufer´
elĉerpiĝintaj en bataloj
kaj laciĝintaj niaj koroj.

 “Malforta” estu vi! -
falintan ke komprenu
kaj ne kondamnu ja
per ŝtonoj lin mortigi...
ke vi per amo tuŝu liajn vundojn,
suferojn kompatinte.

Vi estu - nobla, granda,
pli nobla eĉ ol mi;
vi, en la krucon vin
kaj la doloron vian dronigita,
ekradiu kiel Kristvizaĝ´,
ke povu mi vin sekvi
al suproj de la montoj,
kie nur la agloj flugas!

Vi – juĝist´ severa estu,
ke nur prave juĝu;
kiel LI -
ke knuton prenu laŭ neceso
en defendo de templo de animo!

 

Vi - estu eta,
ke kliniĝi povu
al malforta, eraranta kaj mizera,
al kano, de la vent´ rompita!
Ĉar ne al ĉiuj ja
donitaj dek talentoj.

Vi estu - milda,
kiel la patrin´ plej bona,
ĉar nur la am´ kuracas
nesaniĝantajn vundojn
kaj montras vojon dum obskura nokt´,
de malesper´ forviŝas larmojn,
kiam ĉiuj steloj jam estingis.

Vi estu - sankta:
ĉar sur via rob´ videblaj polvoj.
La ver´ - en vi - ekbrilu sen la vortoj.
Vi estu bela, kiel am´ de Tiu,
al kiu vivon vi oferas,
ke kredu ni al vi
pli forte ol al vortoj.
 
Alia - estu vi ol ni,
kaj - nia frato.
Ja viaj manoj, frunt´
per Lia signo por etern´ markita.
Al vi donitaj koroj, serĉantaj siajn vojojn,
eternaj liaj sortoj
en vian vojon enplektitaj - kiel floroj
kaj ilin serĉos ja el viaj manoj!

Vi - sacerdoto por eterno!
Kvankam vi - nur homo,
tamen alterigas vi ĉielon,
ke anstataŭu Tiun,
Kiu iĝis Homo,
por al ni ke donu la diecon.

Ja al ni - per vi ekdiras diaj lipoj,
kaj venas Li - per vi!
kaj amas nin per vi,
nin benas kaj sanigas,
pardonas kaj alpremas
kaj indulgas.
Do estu vi al ni rebrilo de la AMO

Prienai - Vilnius, Litovio, 3.12.1983
Marija Katiliūtė (kaŝnomo LACRIMA)
Tradukis Vida Beinortienė, Panevėžys
Por DB sendis Valdone Skujienė

al la indekso


 LA STATUETO DE VIRGULINO MARIA EL APARECIDO

La statueto de Virgulino Maria el Aparecido, de la plej signifa pilgrimloko de Brazilo, estis benita pere de ĉeĥa kardinalo Miloslav Vlk kaj ĉefepiskopo el Aparecido Raymundo Damasceno Assis la 17-a de septembro 2007 en preĝejo de Virgulino Maria Venka - preĝejo de Praga Jesueto en Prago. Saluton al tiu signifa okazaĵo sendis la Papo Benedikto la 16-a.

Post Portugalio estas Ĉeĥa Respubliko la dua lando, en kiu estis la statueto el Aparecido instalita. La afero estas rezulto de klopodoj de brazila ambasadoro en Ĉeĥa Respubliko Alfonso Massot, kiu alparolis brazilajn entreprenistojn kun peto havigi kopion de la statueto por preĝejo de Virgulino Maria Venka en Prago, kiun ĉiujare vizitas miloj da brazilaj turistoj.

La solenan akton partoprenis krom kardinalo Miloslav Vlk kaj ĉefepiskopo Raymundo Damasceno Assis multaj reprezentantoj de ĉeĥa publika vivo, edzino de prezidento Livia Klausová, ĉeĥa premiero kaj vicpremiero. Inter multa diplomataro ĉeestis ankaŭ apostola nuncio la ĉefepiskopo Diego Causero kaj brazila ambasadoro Alfonso Massot.

Legendo

En la jaro 1717 en Iguanců, ŝtato Săo Paulo en Brazilo, en tempo tre malfavora por fiŝkaptado elprenis fiŝkaptisto sian fiŝkaptan reton tute malplenan nur kun iu aĵo, kiu en ĝi restis. Ĝi estis  39 centimetrojn alta terakota statueto kun forrompita kapeto. Kiam oni ĵetis la fiŝkaptan reton duan fojon en la akvon, oni elprenis la kapeton. Kiam oni almetis la kapeton al la korpo, la fiŝkaptistoj vidis la statueton de Senmakula Koncipiĝo de Beata Virgulino Maria. Kiam oni elprenis trian fojon la fiŝkaptan reton el la akvo, ĝi estis plenplena de fiŝoj. De tiu tempo ili havis riĉan fiŝkaptadon kaj ili estis konviktitaj pri la miraklo. Ĉar la statueto aperis mistere, oni komencis nomi ĝin mirakla Aparecido, laŭ la loko, kie la historieto okazis.

La Virgulino Maria el Aparecido estas patronino de Brazilo.

La unua kapeleto estis konstruita en Morro dos Coqueiros, la hodiaŭa  placo de Virgulino Maria el Aparecido. Ĝia inaŭguro kaj estiĝo de vilaĝeto Aparecido okazis la 26.7.1745.

En la jaro 1930 papo Pius XI-a subskribis dekreton, pere de kiu estis Virgulino Maria el Aparecido deklarita patronino de Brazilo. Tiu ĉi tago estas ŝtata festo de Brazilo kaj oni solenas ĝin en la 12-a de oktobro.

Hodiaŭ estas sanktejo de Virgulino Maria el Aparecido kun ĝia statueto opiniata kiel la plej granda sanktejo de Virgulino Maria en la mondo, kiun ĉiujare vizitas sep milionoj da pilgrimantoj. La sanktejo troviĝas inter Rio de Janiero kaj Săo Paulo, do inter du la plej grandaj urboj en Brazilo.

Por DB disponigis Olga Glendová

al la indekso


 (SANKT)KLAUSA VARIACIO JE KREDSIMBOLO

Sur nia planedo formortas animalaj specioj kaj tradicioj. En la unua kazo formortadon kaŭzas flanka produkto de civilizacio kaj la homaro ion neanstataŭigeble perdas.

Se formortas tradicio, do el du kazoj. Aŭ ĝi dumtempe laciĝis, ĉesis esti aktraktiva, ne estis revivigita, aŭ ĝi estis laŭplane likvidita, kiel pri tio atestas neforgesebla esprimo de iama prezidento Zápotocký, kiu anoncis al la nacio, ke Jesueto maljuniĝis, alkreskis al li barbo kaj li iĝis Avo Frosto. Nia kamaradino instruistino ofte eraris kaj nomis lin kamarado Frosto. Jen la nevola pruvo, ke la tradicio - diference de la animalaj specioj – anstataŭigebla estas.

La supre menciita fenomeno de perdo de la tradicioj rilatas ne nur la festotagon de sankta Nikolao, sed ankaŭ de proksimiĝantaj kristnaskaj festotagoj, kiuj ne malrapide, sed  relative rapide perdis el la popolo ĝenerala sian originan signifon. La perdo de la signifo je unu flanko estas akompanata per ekesto de ridigaj situacioj de la dua flanko, kiam ekzemple al mi, al kristano, deziras obstinaj negantoj de Dio “feliĉajn kaj gajajn kristnaskajn festojn”. Feliĉe mian rideton ili ĉiam komprenas kiel esprimon de dankoj.

Moderna imitaĵo de malnova Nikolao estas juna Santa Klaus. Mi ne scias, kial ĝuste Sankta. Eble pro tio, ke neniu lin intermiksu kun lia samnomulo, kiu verŝajne ne ĝisatendos tiun atributon. Sed estas ĉi tie. Li rikanas al ni el ĉiuj flankoj vestita en ruĝa  vestaĉo kaj li kondutas kiel simbolo de nova kulturo, jes rekte de nova kredo. La kredo je moderna “sankta triunuo”: liberalismo-relativismo-konsumismo.

Sed kion fari, la ŝanĝo estas la vivo. Ŝanĝiĝas jarkalkuloj, vetero kaj politikistoj, do kial devus enmonde iradi nur konstante Nikolao, kiel reprezentanto de venkitaj vivnormoj? Oni povas lin eĉ kulpigi pro provokacio, ĉar per rigardo al kruco sur lia ornato povus iu ekhavi ideon, ke ne nur per la pano vivas la homo.

Kaj tiukaze do devas estis ŝanĝita ankaŭ  esprimmaniero de dogmatiko. En parafrazo al Kredo oni do povas diri: Ni kredas ankaŭ je Sankta Klaus, ne naskita, sed kreita, samsubstanca kun komercado. El konsumismo kaj liberalismo li devenas, kun konsumismo kaj relativismo li estas same adorata kaj glorata kaj parolas per buŝo de reklamo. Mi kredas, ke li venos kun gloro pridonaci per rideto riĉulojn kaj eĉ la malriĉulojn, ke li venos el ĉiuj reklamtabuloj kaj ankaŭ el mediat-reklamoj, kaj ŝajnas, ke lia regno estos senfina.

Mi persone opinias, ke ĉi-foje eble nur ĝis Epifanio.
Max Kašparů

La teksto transprenita el almetaĵo “Doma” (Hejme) de Katolický týdeník (Katolika Semajn-gazeto) n-ro 50/2004.

al la indekso


 KAJ LA MIRAKLOJ TAMEN OKAZAS

(Atesto el eksplodo de municia deponejo en Nováky, Slovakio)

Tiutage mi laboris la posttagmezan laborperiodon. Ĵaŭde en nia paroĥo okazis la Sankta Meso, dum kiu mi pekkonfesis kaj akceptis la Sanktan Komunion.

Vendrede posttagmeze mi vizitis urbon Prievidza, kie mi en vendejo de eldonejo Lúč aĉetis preĝlibrojn por pli aĝaj personoj kaj du bildojn de Dia Mizerikordo, kiujn mi planis kunpreni por pilgrimo al Pollando. En paroĥa preĝejo de Prievidza estis adoreksponita La Plejsankta Sakramento, antaŭ kiu mi ĉeestis la adoradon kaj je la tagmezo okazis la Sankta Meso, en kiu mi akceptis la Sanktan Komunion. Tiel spirite fortigita mi foriris al mia laborloko en Nováky.

La laboro pasis kiel ĉiam normale. Mi troviĝis sur la laborloko 15-17 metrojn de la pordo. Je la horo 16:30 aŭdiĝis la unua eksplodo. Pro ĝi ĉesis funkcii elektra lumigo. Mi diris al mi: “Kio okazas? Sinjoro Dio, savu nin!” Mi restis kuŝanta en mallumo sur la planko. Mi klopodis imagi, kie troviĝas la metala pordo kaj surplanke mi rampis al ĝi. La pordon mi ne povis malfermi pro falinta rubaĵo. Tamen mi sukcesis la pordon puŝmalfermi kaj tiel enrampi la koridoron. En la koridoro mi unue volis surgenuiĝi. Ĉio ĉirkaŭe susuris, ĉie faladis polvo, sed subite okazis la dua eksplodo, dum kiu aerpremo min forpuŝis eksteren tra jam mankantan pordon. Tie mi falis sur pecojn de termoizola materialo, disĵetita surkorte. Tiumomente mi polv- kaj fajro-kolonojn ne perceptis. Post la momento mi ekstaris, volante kuri direkte al  vestdeponejo; pro polvo mi vidis nur ĝian konturon. La disrompita dudek-centimetra termoizola materialo glitis sub la piedoj, tial mi tre malfacile kuris. Denove la aerondo min ĵetis teren. Mi kuŝis kaj apud min faladis pecoj de murruinaĵoj. Mi kaptis pecon de termoizola materialo, ŝirmante per ĝi la kapon. Mureroj kaj stukrompaĵoj komencis fali sur mian per termoizola materialo ŝirmitan kapon. Tio, kio faladis apud min, estis granda kaj terura. Falis ankaŭ la ferstangoj. La eksplodo tute ilin eltiris el betono kaj kurbigis. Ĉio faladis ĉiudirekte antaŭ min. Okazis miraklo, ke nenio el tio trafis min. Kiam ĉio silentiĝis, mi ekstaris kaj kuris al sekura loko. Tiam mi jam aŭdis helpvokadon. Iu estis surŝutita per trimetra tavolo de betonaj kubetoj, elsub kiuj elstaris nur mano. Estis mia kolegino, kiun mi sukcesis savi. Vizaĝon ŝi havis tute sangantan. Mi forkondukis ŝin en  lavejon, en kiu post eksplodoj restis nenio, nur akvo tie ŝprucis. La kolegino havis dishakitan frunkon tiel, ke mi vidis ŝian kranian oston. Mi iris al vestdeponejo, kiu ankaŭ estis duonruinigita. Ĉie trovatis vitraj rompitaĵoj. El tridek vestŝrankoj restis nur kvar. La ceteraj estis disfalintaj. Ĉe enirejo mi ekvidis, ke mia vestŝranko sendifekte staras. Mi elprenis viŝtukon, por viŝi la vizaĝon de la kolegino. Kune ni strebis atingi sekuran lokon. Dumire ni trovis homon superŝutitan per masonaĵrestaĵoj kaj lignaj skatoletoj. Unu el ili premis lian ventron. Li ĝemegis. Ĉar sian trikvestaĵon li havis metitan surkape, ni ne vidis lian vizaĝon, por ekscii, kiu li estas. Ni ne sukcesis forpuŝi skatolon, ĉar ĝi estis tro peza. Tial ni serĉis helpon kaj ni trovis majstron, kiu helpis al vundita pordisto. De malsupre ni jam vidis alveturon de fajroestingistaj aŭtomobiloj. Mia kolegino foriris en ambulancon kaj mi revenis kun kelkaj homoj savi la vunditon el sub la ŝutkovraĵo. La skatolon ni devis disfendi, la enhavon elpreni kaj poste ni sukcesis liberigi lin. Li estis tre grave vundita.

Ankoraŭ mi ne ekkonsciis fluegantan fumon. Kvarfoje mi kun la savistoj revenis tien, kie estis laborejo. Absolute ne trafis min ŝoko kaj mi helpis serĉi homojn. Kamaradon ni trovis per eksplodo enpremitan en ŝakto tiel, ke li estis faldigita laŭ litero U, elstaris nur lia dorso kaj piedoj antaŭ la vizaĝo. Surloke, kie estis tornmaŝino, mi serĉis kamaradon, sed neniun vivsignon li donis. Ni eniris pluan ĉambron, kie ni trovis sur transportilo kuŝantan falpremegitan mortan alian koleginon. Jam komencis vesperiĝi. Ni plu serĉis laŭ ruĝa koloro, ĉar ni estis vestitaj en   ruĝajn firmaajn laborvestojn.  Unu el la savistoj trovis ion ruĝan, sed li ne kapablis tion eltiri. Li sukcesis nur post momento. Ĝi estis mia laborbluzo. En ĝia poŝo mi havis ŝlosilojn kun breloko, sur kiu estis bildeto de Dia Mizerikordo kaj de Virgulino Maria el Medĵugorje. La bildetoj estis apartigitaj de la breloko, sed nek la breloko nek la ŝlosiloj difektiĝis. Post kiam mi per ili malfermis mian vestŝrankon, mi ekvidis, ke ĉio en ĝi troviĝas tiel, kiel mi tion en ĝin metis, nedifektitaj, eĉ la preĝlibretoj kaj bildoj de Dia Mizerikordo tute ne estis difektitaj. Nur ĉe serĉado de miaj ŝuoj surfalis mian kapon kelkaj vitreroj kaŭzintaj kelkajn skrapvundojn sur mia kapo. Ankoraŭ mi havis kvar ŝvelaĵojn sur la kapo, sed krom tio mi tute ne estis vundita. Kiam la skrapvundojn sur la kapo kontrolis kuracisto, li konstatis, ke ili eĉ ne sangis.

Mi preĝadis la sanktan rozarion hejme kaj ankaŭ dumvoje al kaj el laborloko. Kun la rozario mi iradis en la laborejon kaj kun ĝi mi ankaŭ revenadis. En septembro de la jaro 2006 mi estis en Medĵugorje kaj ekde tiam estas la rozario mia vivo, kun ĝi mi estadas ĉie. Kaj tiel estis ankaŭ en la tago de la eksplodoj.

Tiel protektas bona Dio siajn infanojn, tiel Li ŝirmas tiujn, kiuj fidas al Sinjoro Jesuo kaj al Maria – nia Reĝino de la Paco. Mi vivas sana, kaj tio atestas, ke la mirakloj daŭre okazadas.

Tiujn, kiuj legis tiun ĉi ateston, mi volas konklude peti, ke ili ne konsideru min heroo aŭ kompatindulo, kiu tion transvivis. La jenan ateston mi prezentas tial, por ke ne nur la kredantoj konsciiĝu, ke la Diaj mirakloj daŭre okazadas, nur ni devas esti agordiĝintaj je ĝusta frekvenco en konstanta  kuniĝo kun Li. Sub ŝirma mantelo de Reĝino de la Paco pere de rozaria preĝo ni devas serĉi alligon kun Dia Mizerikordo.

Mi atestas, ke kiu frapas Koron de Jesuo, por tiu Ĝi estas malfermita, kaj tio validas ĉiam!

Peter Mikula. Esperantigis Tibor Kepencay

al la indekso


 PREĜTAGOJ EN ĈENSTOĤOVO

 En la tagoj 13/14 de oktobro 2007 sur la Hela Monto en Ĉenstoĥovo okazis Preĝtagoj de Esperantistoj. Venis gesamideanoj el diversaj lokoj de Pollando. Estis 3 pastroj esperantistoj: pastro Roman Forycki, Patro Stanislavo Płachta kaj pastro Stanislavo Stolz.

Sabate la S-ta Meso estis kuncelebrita en la kapelo ĉe la preĝejo de patroj pallotanoj, al kiuj apartenas Patro Forycki, kaj dimanĉe en la Rozaria Kapelo troviĝanta ĉe la enirejo al la Mirakla Kapelo sur la Hela Monto. Aliaj preĝoj, kantoj, diskutoj, informoj ktp. okazis en la kapelo en Pilgrimdomo.

Ĉar ĉi-jare Preĝtagoj okazis en signo de la 30-a datreveno de la 37-a IKUE-Kongreso okazinta sur la Hela Monto en la jaro 1977, la partoprenintoj de tiu kongreso rememorigis ĉi-aranĝon; oni parolis pri diversaj aferoj ligitaj kun la kongreso, organizado ktp. Tre grava estis, ke alta protektanto de la 37-a IKUE-Kongreso estis kardinalo Karol Wojtyła, pli posta papo Johano Paŭlo la Dua. Pastro Roman Forycki rakontis interese pri la okazaĵoj ligitaj kun tiu ĉi multnombra kongreso. Partoprenis ĝin tiam ankaŭ multaj pastroj polaj kaj eksterlandaj. Bedaŭrinde, pastro Henriko Paruzel, kiu akcidente mortis dumvoje revene el Romo al Pollando, ĉeestis la kongreson spirite el la fenestro de la Patro kaj certe elpetis la benon de Dio por ĝi, ĉar la kongreso estis tre sukcesa.

Pro la ĉi-jaraj Preĝtagoj kaj la programo oni devas danki al s-ino Zofia Śmistek kaj s-ro Bohdan Wasilewski, kiuj informis kaj invitis pastrojn ktp. Dum la kunveno s-ro Stanislavo Mandrak kaj pastro Forycki parolis pri UK, kiu okazos en la jaro 2009 en Bialistoko. Estas dezirinde, ke la katolikaj esperantistoj ne nur ĝin ĉeestu, sed ankaŭ aktive agu, laboru ktp.

Bogusław Sobol

al la indekso


 ESPERANTO-HOTELO EN BULGARIO                      

Post 17 jaroj en Bulgario denove estas Esperanto-hotelo (vidu sur la lasta paĝo), en kiu povas ripozi geesperantistoj el la tuta mondo. En la hotelo okazos Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresintoj, internaciaj Esperanto-konferencoj kaj seminarioj, parolantaj rondoj, kursoj pri originala Esperanto-literaturo kaj historio de Esperanto-movado, renkontiĝoj kun famaj Esperanto-verkistoj kaj sciencistoj, ekskursoj tra la pitoreska bordo de la Nigra Maro.

La nomo de la hotelo estas Diana kaj ĝi situas sur la alloga bordo de Nigra Maro, nur je 9 kilometroj de la fama bulgara mara  urbo Burgas. La eleganta hotelo estas je 100 metroj de la belega plaĝo, kies ora sablo logas ripozantojn el la tuta mondo. En la hotelo estas komfortaj du- kaj tri-litaj ĉambroj, en kiuj estas moderna banejo, televidilo, fridujo kaj ĉio necesa por agrabla ripozo.

La geesperantistoj, kiuj deziras ripozi en Esperanto-hotelo Diana, estos atendataj ĉe flughaveno en Burgas kaj poste buse ili estos veturigotaj al la hotelo, kaj post la ripozo same buse ili estos veturigotaj reen al la flughaveno.

Por la geesperantistoj el diversaj eŭropaj landoj estas rabato. De la 1-a de junio ĝis la 15-a de julio dulita ĉambro kostas nur 20 eŭrojn. De la 15-a de julio ĝis la 15-a de septembro dulita ĉambro kostas nur 25 eŭrojn. La posedantoj de la hotelo parolas ankaŭ anglan lingvon.

La adreso de la hotelo estas: Urbo Burgas, kv. Krajmorie, str. Ĉernomorka 9, tel.: 056/ 89-00-10, GSM: 0877-46-41-88, 0889-137-555 aŭ retadreso: modest@abv.bg

al la indekso


 PŘEROV - PŘEDMOSTÍ - TROVEJO DE MAMUTO-ĈASINTOJ

Sabate la 13-an de oktobro E-Klubo en urbo Přerov organizis promenon de la esperantistoj laŭ Instrua Itinero “Mamut-ĉasintoj en Předmostí” (periferia parto de urbo Přerov). Partoprenis esperantistoj el kelkaj E-kluboj de Ĉeĥio, inter ili estis ankaŭ IKUE-anoj. Fotojn el renkontiĝo vidu sur la lasta paĝo de ĉi tiu Dio Benu.

Předmostí danke al historia setlejo de mamuto-ĉasantoj estas registrita en ĉiuj mondaj studlibroj de historio kaj arĥeologio.

La civito fariĝis monde konata fine de la 19-a jc. danke al trovo de restadejo de mamuto-ĉasantoj el la tempo antaŭ 26-27 mil jaroj.

Lime de la 19-a kaj 20-a jc. sciencistoj ĉi tie subtere trovis ostojn de manutoj el la lasta glaciepoko. La bestoj tiam sin trenis tra la Moravia Pasejo el Aŭstrio al Pollando kaj reen. La altaĵoj proksime al la nuna Přerov kaj al provizejo de akvo - la rivero Bečva - por paleolitikaj homoj estis ideala loko por observado de treniĝantaj bestoj kaj ankaŭ por la vivo.

La arĥeologo Karel Jaroslav Maška en la jaro 1894 en Předmostí malkovris kolektivan tombon de dudek pratempaj homoj, kiuj ĉi tie vivis 25 mil jarojn antaŭ nia erao. Poste fakuloj konstatis, ke temas pri memstara evoluspeco de homo, kiu estis nomita Homo Predmostensis.

La trovejoj atestas, ke Moravio en tiu tempo estis centro de la kontinento, ke antaŭ 25 mil jaroj mamutoj kaj homoj vivis apud si kaj ke la homo mamutojn evidente ĉasis.

Sur Čekyňský kopec (Ĉekina altaĵo, nur 4 km de loĝloko de frato M. Šváček), labore de la civitana unuiĝo Predmostensis, estiĝis skanzeno de praepoko. La unua betona statuo de besto - du kaj duonmetra mamutido – staras sur la altaĵo super Přerov. Sinsekve aldoniĝos ankaŭ prauroj, grotaj ursoj, rangiferoj kaj pluaj prehistoriaj bestoj. Ĉi-oktobre estis en Předmostí trovita mamuta dentego preskaŭ du metrojn longa.

al la indekso


 PER KORESPONDADO ESPERANTO IĜAS VIVANTA LINGVO

Estimata redakcio de revuo "DIO BENU". Mi estas Serio Boschin. Okaze de centjariĝo de skoltismo (1907-2007), bonvolu aperigi en via revueto kun fotoj la jenan artikoleton.

En la jaro 1947 studento Jozefo Venturini el Mogliano, Veneto, Treviso (Italio) post kelkaj monatoj de studado de la Internacia Lingvo decidiĝis respondi al invito aperigita en la revueto "La Skolta Mondo" fare de juna ĉeĥa skoltino Lída Komzáková el Tábor.

Ĉi-jare 2007 ambaŭ festas sesdekon da jaroj de konstanta perletera korespondado. Ili konatiĝis persone nur en la jaro 1979 en tiama Ĉeĥoslovakio en gastama etoso, kundividinte ideojn, esperojn, ĝojojn, eĉ suferojn kiel du veraj arnikoj. Esperanto estis kaj estas la komunikilo, kiu ekestigis kaj kreskigis ilian amikecon. Estas ilia firma intenco kaj espero daŭrigi la korespondadon ankoraŭ dum multaj jaroj.

Informis kun konsento de la interesitoj Serio Boschin, delegito de UEA, Treviso, Italio

al la indekso


 VORTOJ ADRESITAJ AL MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Milí bratři a sestry. Obdrželi jste poslední letošní číslo našeho časopisu DIO BENU, který už vychází pravidelně 17 let, také díky vašim finančním příspěvkům, za které velmi děkujeme. Těm, kteří zatím letos příspěvek neposlali (někteří i vloni), přikládáme opětně poštovní poukázku, abychom mohli v naší činnosti nadále pokračovat. Od loňského kongresu jsme dali našemu periodiku barevný list obalu, který jej zařadil mezi časopisy, a který je velmi kladně hodnocen hlavně zahraničními čtenáři. Byli bychom rádi, kdyby více do jeho obsahu přispívali naši členi sekce, kterým je tento časopis především určen.

S některými z vás jsme se setkali v září na konferenci ČES v Poličce a ještě se setkáme na tradičních předvánočních setkáních, kterými uzavřeme letošní rok. Byl to rok opět požehnaný pro ty, kteří se mohli a chtěli zúčastnit akcí, především setkání naší sekce v Dubu nad Mor. a 18. ekumenického E-kongresu v Pelplinu v Polsku. Také příští rok může být pro nás krásně prožitým rokem. Proto už nyní plánujte svoji účast na budoucích akcích. Nejlépe v měsíci květnu by se mělo uskutečnit víkendové setkání s konferencí a volbou výboru sekce na další tříleté období. Navrhněte vhodné a snadně přístupné místo, které můžete pro toto setkání zajistit. V příštím čísle DB pak zveřejníme podrobné informace o setkání. Také bychom chtěli realizovat společný autobusový zájezd v příštím roce na 61. kongres IKUE opět v přímořském městě Rimini (Itálie), které je mnohým našim členům už známé. Program kongresu by se měl více podobat festivalu, neboť bude ve znamení 100. výročí existence esperanta v Rimini a životního jubilea otce Duilia Magnaniho, čestného předsedy IKUE. Podrobné informace a přihlášky budou v Espero Katolika a také v příštím čísle našeho časopisu. V důsledku malého zájmu už bohužel  nemůžeme nadále pokračovat v organizování našeho tábora v Sebranicích.

Těšíme se na další spolupráci a všem přejeme Boží požehnání. Výbor sekce

Tre koran dankon al ĉiuj, kiuj dum ĉi-jaro kontribuis finance, kaj ankaŭ al tiuj, kiuj kunlaboris por enhavo kaj per lingva kontrolo de la tekstoj. La tekstoj ankoraŭ ne publikigitaj restas por publikigo en venontaj numeroj de nia revueto. Antaŭdankon por via favoro kaj kunlaborado ankaŭ dum venonta jaro! Dankas kaj gracoplenan travivon de la adventa kaj kristnaska periodoj elkore al vi deziras redakcio de D.B.!

al la indekso