Dio Benu numero 67-3/2007

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Belegajn travivaĵojn proponis la nuna jaro al tiuj, kiuj volis kaj povis eluzi proponojn por partopreno en la spirite riĉaj aranĝoj. Temas pri majaj semajnfina renkontiĝo en Dub nad Moravou kaj renkontiĝo de ekstendaranoj en Herbortice, junia Internacia Simpozio en Karlovo, Bulgario, julia primica solenaĵo de nia juna novpastro Jindřich Peřina en Dub nad Moravou kaj la 18-a Ekumena E-Kongreso - 60-a de IKUE kaj 57-a de KELI - en belega kaj por la kongreso tre konvena loko Pelplin en Pollando.

Pri la majaj renkontiĝoj en Dub kaj Herbortice oni jam sufiĉe povis legi en pasinta numero de nia gazeto.

La Simpozio en Bulgario estis rezulto de subskribo de komuna kunlabora deklaro inter IKUE kaj TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista), kiun subskribis en pasinta novembro en pola urbo Gliwice prezidantoj de ambaŭ organizaĵoj. Malgraŭ tio, ke el Ĉeĥio ĝin partoprenis nur la prezidanto de IKUE kaj juna frato Daniel Mrázek el Prago, krom pluaj eksterlandaj kaj enlandaj partoprenintoj, ĝi plenumis sian celon. Rezulte de tio la kongreso en Pelplin povis kun granda ĝojo bonvenigi kaj almenaŭ dum tri tagoj gastigi prezidanton de TOLE, tre karan fraton Prof. Boĵidar Leonov el Bulgario. Lia partopreno en la kongreso ekstartis esperdonan ekumenan kunlaboron ankaŭ kun TOLE. Tiucele estis en Pelplin subskribita Deklaro celanta la kunlaboron inter IKUE, KELI kaj TOLE.

La julian primican solenaĵon de nia juna novpastro Jindřich ankaŭ partoprenis kelkaj niaj sekcianoj ne nur el proksime, sed ankaŭ el Prago. Vere belega spirite riĉa travivaĵo.

Plimultnombre niaj sekcianoj partoprenis la ekumenan E-kongreson en Pelplin, kie samtempe okazis por gejunuloj 8-a JET´07 (Junulara E-Tendaro), sub kungvido de niaj junaj sekcianoj Marek Blahuš kaj Petr Adam Dohnálek. Domaĝe, ke ne pli multnombre niaj sekcianoj partoprenis tiel belegan aranĝon en nia najbara lando.

Ĵaŭde en la kongresa semajno la ĉeestantaj IKUE-anoj ĉeestis Ĝeneralan Kunvenon de IKUE, en kiu okazis fina balot-akto por elekto de prezidanto kaj estraranoj de IKUE. La baloton entute partoprenis (perletere kaj surloke) 50,7 % de la ĉeĥaj IKUE-anoj. Ĉu multe aŭ malmulte? Tre kore mi dankas al vi, karaj voĉdonintaj gefratoj, ĉar per via partopreno en voĉdonado vi atestis, ke ne estas por vi indiferenta la katolika E-movado. Sur la lasta kovrilpaĝo ni prezentas al vi novan Estraron de IKUE por kvarjara balotperiodo, do ĝis la jaro 2011. Pli detalajn informojn pri la okazinta kongreso vi trovos sur tekstaj kaj bildaj paĝoj de ĉi-gazeto.

Karaj, nia gazeto Dio Benu vekis atenton de la eksterlandaj esperantistoj, kiuj deziras ricevadi ĝin. Tio estas ĝojiga konstato. Pli ofte al ĝia enhavo kontribuas la eksterlandaj gefratoj, kvankam ĝi prefere plenumas rolon de la sekcia ligilo. Tial mi alvokas vin al kunlaboro per disponigado de interesaj artikoloj, informoj, raportoj kaj fotoj (se eble en elektronikaj versioj). Ĝi fariĝu ŝatata legado por ĉiuj niaj sekcianoj.

Karegaj, multajn el vi mi esperas revidi dum septembra konferenco de la Ĉeĥa E-Asocio okazonta en urbo Polička, konata al multnombraj ekstendaranoj de niaj tendaroj en Sebranice, en kies proksimeco ĝi situas. Kaj kun multaj el vi mi denove sopiras travivi tradiciajn antaŭkristnaskajn renkontiĝojn. Sopiru ankaŭ vi kaj ĝojatendu kun mi!

Tre kore vin salutas Miloslav Šváček

al la indekso


 MEDITADO
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Luko (14,12-14) kaj de la Epistolo de la Apostolo Paŭlo al la Filipianoj (2, 1-4).

 Ni preĝu al la Sankta Spirito - Spirito de la Graco kaj Vero, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino gvidu nin al sia Filo Jesuo.

En la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Luko Jesuo turnis sin al tiu, kiu Lin invitis al la festeno kaj diris: “Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon” (Luk 14, 12).

Ni pripensas, kion signifas tiuj vortoj? Ĉu ni ne povas inviti niajn parencojn, amikojn, konatojn al la festeno, kiun ni preparis? Eĉ estas bone, se ni havas okazon renkontiĝi en agrabla, amikeca etoso, interŝanĝi nian amon, amikecon. Do, alian sencon havas la vortoj de Jesuo. Temas pri tio, ke nia bonfarado devus esti senprofitema, plenplena de amo. En la Epistolo de la Apostolo Paŭlo al la Filipianoj ni legas i.a.: “Ne atentu ĉiu siajn proprajn aferojn, sed ĉiu ankaŭ la aferojn de aliaj” (2, 4).

Jesuo daŭrigas kaj klarigas sian parolon: “Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn, kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj” (Luk 14, 13).

La vortoj de Jesuo atestas pri tio, ke nia bonfarado rilate al niaj gefratoj devas esti senprofitema. En la nuntempa rapidemo, en la mondo, serĉanta nur materiajn profitojn, ni devas havi la tempon por la homoj, kiuj bezonas nian helpon, al kiuj ni devas helpi laŭ niaj eblecoj. Nia bonfarado devas esti ne nur senprofitema, sed plenplena de la kompatema amo. Laŭ la rekomendo de Jesuo nia kompatemo devas esti tiom granda kaj senlima, ke ĝi estas ampleksonta ankaŭ niajn malamikojn, niajn persekutantojn. “Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj, por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas la sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj maljustulojn. Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havos? Ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj?” (Mat 5, 44-46).

Al fratulino sankta Faustina Kowalska - sekretariino kaj apostolino de la Dia Mizerikordo - Jesuo diris, ke tri gradoj ampleksas la mizerikordoplenon, tio estas niaj agoj, niaj vortoj, niaj preĝoj.

“Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton” (Mat 5, 7) - certigas nin Jesuo Kristo. Dum la mondfina juĝo la kompatemaj aŭdos la jenajn vortojn de Jesuo la Reĝo: “Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo, ĉar Mi malsatis, kaj vi donis al Mi manĝi, Mi soifis, kaj vi donis al Mi trinki, Mi estis fremda, kaj vi gastigis Min” (Mat 25, 34-35). “Kiom vi faris al unu el ňi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al Mi” (Mat 25, 40).

Grandan promeson Jesuo donas al tiuj, kiuj preĝas por la pekuloj. Al sankta fratulino Faustina Kowalska Jesuo diris: “La plej kara por Mi estas la preĝo - la preĝo por la konvertiĝo de la pekemaj animoj; sciu, mia filino, ke tiu preĝo ĉiam estas plenumita” (Tgl. 1397).

Ni preĝu al la Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino, ke Ŝi nin repacigu kun Jesuo, al Jesuo nin rekomendu, al Jesuo nin redonu. Repacigitaj kun Jesuo ni prenu la fortojn el la Eŭkaristia Pano, por ke ni fariĝu pano por niaj gefratoj, ankaŭ salo kaj lumo de la mondo.

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 PLENUMITA CELO DE NIA MEMBRO JINDŘICH PEŘINA

Jesuo diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. Kaj ili tuj forlasis la retojn kaj sekvis lin (Mat 4, 19-20).

La 23-an de junio 2007 plenumiĝis vivcelo de nia membro Jindřich (Henriko) Peřina, kiu tiutage akceptis el manoj de ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner sacerdotan ordinon en Katedralo de Sankta Venceslao en Olomouc.

Por tiu granda nemeritita donaco kaj por ĉiuj, kiuj al li survoje al sacerdotiĝo helpadis, li kune kun ĉiuj dankis al Dio per Primica Sankta Meso en sabato la 7-an de julio en pilgrima preĝejo de Purigado de la Virgulino Maria en Dub super rivero Morava. Ke temis pri belega kaj spirite profunda solenaĵo, preskaŭ kvar horojn daŭrinta, proksimigas al ni kelkaj fotoj el ĝi sur la titolfolio. Ni koncize konigu al ni biografion de nia primicinto.

Novpastro Jindřich Peřina naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1975 en Olomouc kiel sepa infano de gepatroj Karel kaj Jindřiška Peřina. La bapto-sakramenton li akceptis la 12-an de oktobro 1975 en Dub nad Moravou pere de loka pastro Josef Hradilík. La bazan lernejon li vizitadis en Dub n. M. La konfirmacian sakramenton li akceptis en Olomouc pere de ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner. En la jaroj 1989 ĝis 1993 li studis en Šumperk studfakon Trafiko kaj Transporto. En la jaroj 1993 - 1998 li studis Trafikan Fakultaton en Pardubice. Dum la jaro 1999 li plenumis unujaran armeanservon en Chrudim kiel paraŝutisto. Dum lernjaro 2000/2001 li estis en Teologia Konvento en Litoměřice kaj ekde la jaro 2001 ĝis la jaro 2006 li restadis en porpastra seminario en Olomouc samtempe studinte en Cirila-Metodia Teologia Fakultato en Olomouc. Diakonan ordinon li akceptis el manoj de episkopo Mons. Josef Hrdlička la 17-an de junio 2006. Diakonan animzorgan jaron li pasigis en paroĥo de Sankta Vavřinec (Laŭrenco) en Přerov. La sacerdotan ordinon li akceptis el manoj de ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner, kaj samtempe li iĝis kapelano de paroĥo Přerov kaj Přerov - Předmostí kaj kapelano por junularo en dekanejo de Přerov. En naŭdekaj jaroj de la pasinta jarcento li kelkfoje aktive partoprenis la Katolikan (IKUE) E-Tendaron en Sebranice apud Litomyšl (Ĉeĥio).

Al nia karega membro - la novpastro Jindřich Dian benon en lia laboro sur la vitejo de la Sinjoro kaj konstantan ŝirmon de la Virgulino Maria de li longajn jarojn honorita en la paroĥa pilgrima preĝejo en Dub, kaj elĉielan helpon de la novtempa martiro Sacerdoto Cyril Vrbík, kiu lian vokiĝon al sacerdotiĝo elpreĝis, elkore deziras la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj kaj ekstendaranoj de la IKUE-tendaroj en Sebranice.

al la indekso


 NI KONGRESIS EN POLA URBO PELPLIN

Por kristanaj esperantistoj la nunjara tre grava loko estis urbo Pelplin en Pollando, ĉar en ĝi okazis de la 21-a ĝis la 28-a de julio 2007 la 18-a Ekumena E-Kongreso (60-a de IKUE kaj 57-a de KELI). Aliĝintaj estis entute 213 personoj. Ne venis grupo el Ukrainio, sed venis kelkaj nealiĝintaj personoj, tial la kongreson do partoprenis entute 225 personoj el Belgio, Bulgario, Ĉeĥio, Danio, Francio, Germanio, Hungario, Italio, Kanado, Kroatio, Litovio, Nederlando, Pollando, Rumanio, Ruslando, Slovakio, Svedio, Svislando kaj Usono. La kongresa temo estis: “Dio estas la amo (1 Joh 4, 16) – La ĉefa donaco de Jesuo kaj ni?”. En senco de la kongresa temo trapasis ĉiuj kongresaj tagoj.

Alta protektanto de la kongreso estis Urbestro de Pelplin s-ro Andrzej Stanuch. Honoraj protektantoj estis Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo Kazimierz Ujazdowski, Parlamentano de Pola Sejmo s-ro Andrzej Liss, Marŝalo (Prezidanto) de Pomerania Vojevodio s-ro Jan Kozłowski, Episkopo de Pelplina Diocezo Mons. Jan Bernard Szlaga, Episkopo - Prezidanto de la Konsilantaro de Pola Konferenco pri Ekumenismo Mons. Tadeusz Pikus, Episkopo de Evangeli-Aŭgsburga Eklezio en Pollando - Vic-Prezidanto de Pola Ekumenisma Konsilantaro Janusz Jagucki, Ĉefa Episkopo de Malnov-Katolika Eklezio de Mariavitoj - Vic-Prezidanto de Pola Ekumenisma Konsilantaro Włodzimierz Jaworski, Starosto (Distriktestro) de urbo Tczew s-ro Witold Sosnowski.

Dimanĉe en la superba katedralo de Pelplin partoprenis la kongresanoj la Sanktan Meson kune kun la paroĥanoj. Posttagmeze okazis por ĉiuj kongresanoj ekumena Diservo en la katedralo. Predikis frato Philippe Cousson, prezidanto de KELI.

al la indekso


 LA MALGRANDA URBO PELPLIN

Posttagmeze okazis urbgvidado tra Pelplin. Pelplin estas malgranda urbo en norda Pollando, regiono Koĉevio. La historio de Pelplin estas ligita ĉefe kun monumenta katedrala baziliko. Konstruis ĝin la Ordeno de Cistercianoj. Post kasacio de la ordeno, en komenco de la 19-a jc. la tradiciojn de cisterciana spiriteco kaj kulturo transprenis la dioceza eklezio – de 1824 diocezo de Chelmno kaj de 1992 diocezo de Pelplin. En junio 1999 en Pelplin restadis Papo Johano Paŭlo la Dua dum sia pilgrimo al Pollando. La Sankta Meso okazis sur monteto nun nomata omaĝe al li “La monto de Johano Paŭlo la Dua”. Sur tiu monteto ofte okazas religiaj kaj aliaj festoj.

Sur la loka tombejo troviĝas la tombo de episkopo sufragano Konstanteno Dominik, la unua esperantisto en Pelplin. En la Dioceza Muzeo estas ununura ekzemplero de la Biblio de Gutenberg. En la urbo kaj komunumo loĝas 17 miloj de homoj.

al la indekso


 LA SOLENA MALFERMO DE LA KONGRESO

La solena melfermo okazis dimanĉe vespere en “Aula Magna”. Komence okazis la muzik-poezia programo fare de lernantoj de Muzika Lernejo, Liceo kaj de la Ligitaj Lernejoj (ĉiuj en Pelplino) kaj junularo de E-grupo “Kvarope” apartenantaj al la Koĉevia Filio de Pola Esperanto-Asocio.

Post ĝi la malferman ceremonion prezidis Miloslav Šváček, prezidanto de IKUE. Ĉeestis ĝin ankaŭ Parlamentano de Pola Sejmo s-ro Andrzej Liss, Prezidanto de Urba Konsilantaro de Pelplin s-ro Adam Kaszowicz, Prezidanto de Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista Prof. Boĵidar Leonov el Bulgario, Prezidanto de Pola Esperanto-Asocio s-ro Stanisław Mandrak, Prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo Marek Blahuš.

Konklude de la solena malfermo la prezidanto frato Miloslav Šváček alparolis la kongresanojn per jenaj vortoj:

Tre karaj gefratoj!

En la jaro 1968 okazis Unua komuna kongreso, do ekumena, de IKUE kaj KELI en Limburgo en Germanio, do antaŭ 39 jaroj. Tial verŝajne inter ni jam ne estas multaj ĝiaj partoprenintoj. Mi partoprenis tiun kongreson, kaj mi do povas konstati, ke inter tiu la Unua ĝis la nuna la 18-a Ekumena E-Kongreso estis farita granda komuna paŝo sur la ekumena tereno.

En la Evangelio laŭ sankta Johano, en la ĉapitro 17-a, versiklo 21-a, Jesuo preĝas al ni bone konatajn vortojn: “Por ke ili ĉiuj estu unu, kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni.” Li tiam antaŭvidis en estonteco disŝiron de sia mistika Korpo - la Eklezio, kiun Li fondis. Kaj en la tempo, kiam nia okcidenta civilizacio malproksimigas sin de siaj spiritaj radikoj, des pli tiuj preĝvortoj de Jesuo Kristo estas insistaj. La hodiaŭan estingadon de la kristana kredo antaŭiris dispartigo de la kristanoj, kiu estas skandalo ankaŭ por la nuna mondo.

Pri ĝia venko strebas la ekumena, do interkristana, dialogo, ankaŭ de la kristanaj esperantistoj. En ĝi ni serĉu kaj praktiku precipe tion, kion ni havas komunan. La karmemora Papo Johano Paŭlo la Dua eldiris la memorindan frazon: “Kion ni ne devas fari aparte, tion ni faru komune!” Kaj la ekumena praktikado permesas konsciiĝi ĝuste tion, en kio ni akordiĝas, eventuale tion, per kio unuj la aliajn povas riĉigi. Tion oni nomas interŝanĝo de donacoj. Kaj tiun interŝanĝon de la donacoj ni praktikadu dumkongrese en komunaj preĝoj, en la prelegoj, en la interparoladoj kaj frateca kunvivado. Ni do travivu la kongresan semajnon en senco de la kongresa temo, konstante konsciiĝante, ke Dio estas la Amo. Kaj kie estas amo de Dio, tie regas konkordo, la vera frateca amikeco. Mi firme kredas, ke la kongresaj tagoj plifortigos nian kredon, esperon kaj amon, ke ili pliproksimigos nin al Kristo, al Dio, kiu estas la Amo. Kaj tion mi elkore deziras al ni ĉiuj, karaj gekongresanoj.

Dio benu niajn strebadojn, niajn kongresajn agadojn kaj aktivadojn!

Konklude mi tre kore dankas al niaj karegaj gastoj pro ilia ĉeesto en la solena malfermo de la kongreso, dezirante al ili nur kaj nur benojn de Dio en iliaj laboroj kaj aktivadoj.

al la indekso


 SALUTVORTOJ DE LA URBESTRO S-RO ANDRZEJ STANUCH

Koran bonvenon en Pelplin sur la Koĉevia Tero.

Estas granda plezuro gastigi en Pelplin tiom da eminentaj gastoj, ĝojas min, ke la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso okazas en Pollando, sur la terenoj de pitoreska regiono de Koĉevio. Por vi aperas la okazo por ekkoni la kultur-heredaĵon de Cistercianoj, la iamaj mastroj de tiuj terenoj.

Mi tutkore invitas vin viziti la gotikan ensemblon de postcistercianaj konstruaĵoj, kies koro estas unika Katedrala Baziliko devenanta el la fino de 13-a kaj komenco de 14-a jc. Ege vidinda estas ankaŭ perlo el la krono de nia urbo, la ununura en Pollando ekzemplero de la Biblio de Gutenbergo troviĝanta en la Pelplina Dioceza Muzeo.

Mi deziras al vi fruktodonajn kaj kreopovajn renkontiĝojn. Mi esperas, ke la tempo, kiun vi pasos en Pelplin, por longe restos en viaj koro kaj memoro.

al la indekso


 LA KONGRESEJO

La kongresejo de la 18-a Ekumena E-Kongreso troviĝis en Porpastra Alt-Seminario, havanta jam pli ol 350-jaran tradicion. La konstruaĵo de la seminario apartenas al parto de post-cisterciana ensemblo (komplekso) de monaĥejo el la 13/14-a jc. En la centro de la abatejo staras la plej granda en Pollando gotika katedralo.

En la kongresejo troviĝas kelkaj salonoj: granda refektorio (manĝejo), du kapeloj kaj ĉambroj por tranoktoj. Ĉe la kongresejo estas bela ĝardeno, en kiu partoprenantoj povis ripozi, promeni, mediti ktp. En la ĝardeno troviĝas “Aula Magna” (aŭlo, granda salono), en kiu okazis Solena Malfermo kaj la artaj aranĝoj.

En ĉi tiu konstruaĵo ankaŭ troviĝas biblioteko kun 100 miloj de volumoj. Ducent metrojn de la kongresejo estas la bela palaco kaj ĝardeno de la dioceza episkopo. Ekstere de la ĝardeno de la episkopo la kongresanoj vizitis la Diocezan Muzeon kun la plej valora ununura en Pollando la duvoluma Biblio de Gutenbergo kaj multe da art-verkoj de mezepoko, devenantaj de Gdanska Pomerio.

Por kongresi la konstru-komplekso de la Alta Porpastra Seminario kunigita kun superba katedralo estis tre konvena loko.

al la indekso


 LUNDO - ĈEFA TAGO POR PRELEGOJ

Post la matena Sankta Meso kaj ekumena maten-preĝo en la seminaria kapelo kaj post matenmanĝo kaj komuna kant-horo okazis la ĉefprelego “Amo”, kiun prezentis prezidanto de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) frato Philippe Cousson el Francio. Post li sekvis prelego de prezidanto de TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista) Prof. Boĵidar Leonov el Bulgario pri “Ortodoksa vido de la kristana amo”. Prof. Peter Knauer SJ el Belgio prelegis pri “Amo - kredo por nia tempo”. Sekvis prelegoj de Sac. Bernhard Eichkorn el Germanio pri “Amo en la Biblio” kaj “Pri la Kristana Amo”. Sac. D-ro Roman Forycki el Pollando prelegis pri “La ĉefaj pensoj de Papo Benedikto la 16-a pri la amo”. Kaj fine frato Siegfried Krüger el Germanio prezentis prelegon pri “EVIDENTE - praktika amo por blinduloj - aktivadoj de Jacques Tuinder”.

Post tuttaga preleg-bloko kaj vespera rozaria preĝo gvidata de frato M. Šváček okazis en “Aula Magna” belega programo fare de folklorensemblo “Modraki” sub nomo “Koĉevio prezentas sin”.

La ensemblo “Modraki” (Cejanoj) agas en la Ligitaj Lernejoj en Pelplin. Oni fondis ĝin antaŭ dek jaroj. Apartenas al ĝi 37 infanoj (8-17-jaraĝaj) kaj tri plenkreskuloj, t.e. kapelo, kiu akompanas per kelkaj muzikiloj: akordiono, klarneto, violono. Krome infanoj ankaŭ uzas karakterizajn regionajn muzik-instrumentojn - diablan violonon kaj “burczybas” (legu: burĉibas, t.e. resonanc-skatolo kun almuntita al ĝi fasko da longaj haroj el ĉevala vosto kaj tirandante la faskon (voston) eliras la sono el tiu muzikilo iom similanta al borborigmo, kaj ĝuste de tiu vorto devenas la dialekta nomo de la muzikilo.

La ensemblo prezentis koĉevian folkloron, kantojn, dancojn kaj babiladojn. Dum prezentado la infanoj havis belajn folklorajn vestojn. La ensemblo prezentis ankaŭ kantojn en Esperanto. Krom prezentiĝo en Pollando ili ankaŭ koncertis jam en Germanio, Francio, Italio, Belgio kaj Litovio. Kelkaj el la infanoj komencis lerni Esperanton.

Koĉevio estas pitoreska regiono en norda parto de Pollando, kun riĉaj tradicioj, tio estas dua post la Kaŝubio kultur-riĉa kaj etna regiono en Pomerio. Koĉevio havas tri subregionojn kun iom alia dialekto, sume ĝia surfaco estas 3100 km2. Pejzaĝon de la regiono kreis dum miloj da jaroj la skandinavia glaĉero, kiu lasis tie amason da rokaj ŝtonoj, argilon kaj ankaŭ ŝtonblokegojn formante la morenan pejzaĝon.

Koĉevio havas unikajn turismo-naturajn valorojn kaj bone disvolvitan popolarton. La popolaj artverkoj estas konataj en la tuta lando. Multe da homoj okupiĝas pri manlaboro, precipe pri skulptaĵoj, objektoj el metalo, plaĉaj ceramikaĵoj, paniklaĵoj, trikaĵoj, brodaĵoj kaj objektoj el ledo kaj ŝnur(et)o. La homoj precipe zorgas pri flegado de popolaj kutimoj ligitaj kun festoj kaj aliaj ceremonioj.

al la indekso


 MARDO - DUONTAGA EKSKURSO AL MALBORK

Post matena Sankta Meso, ekumena maten-preĝo kaj komuna kantado kun la koruso “Koraloj” okazis prelego de D-ro Eligiusz Sitek “Pri Konstanteno Dominik - esperantista episkopo de Pelplin”. Post li prelegis grava LKK-ano Eduardo Kozyra pri Malbork kaj Gdańsk antaŭ ekskursoj al tiuj urboj kaj pri nov-eldono de Kristana Kongresa Vortaro.

Posttagmeze okazis ekskurso al urbo Malbork. En la urba “Parko de la Mondo” ekzistas 35 ZEO-j (Zamenhofaj Esperanto-Objektoj). En ĝi okazis solena inaŭguro de la “Obelisko de la Paco” kun seslingva teksto: “REGU PACO SUR LA TERO” nome en Esperanto, la pola, angla, germana, franca kaj rusa lingoj - donaco de la urbo Seattle kaj Seattle Esperanto-Societo por la “Parko de la Mondo”. Post la solena ceremonio okazis vizito de Teŭtona Kastelo en Malbork.

Vespere okazis en “Aula Magna” prezento de dancoj kaj kantoj fare de kaŝubia folklora ensemblo “Słunószka”.

La Kaŝubia Infana Kant- kaj Danc- Ensemblo “Słunószka” (Sunetoj) el la Bazlernejo en Kartuzy estis fondita en la jaro 2000. En 68-persona ensemblo la infanoj estas de 6 ĝis l3-jaraĝaj. En la repertuaro ĝi havas kaŝubajn popoldancojn, popolkantojn kaj popolkantetojn. La ensemblo estas laŭreato de pluraj kultur-konkursoj.

al la indekso


 MERKREDO - TUTTAGA EKSKURSO AL GDAŃSK

Por vizito de bela urbo Gdańsk kun multaj historiaj vidindaĵoj oni bezonus pli longan tempon, ol ĝin disponigis la ekskursa plano. Nur supraĵe oni povis viziti Altaĵ-Pordegon, Ekzekutistejon, Oran Pordegon, Longan Straton, Longan Foirejon, Verdan Pordegon, promenadon ĉe la rivero Moltava, Maria-Straton, Maria-Preĝejon kun triptiko “La Lasta Juĝo” de la fama pentristo Memling, Preĝejon de Sankta Nikolao kaj survoje al monumento de “Solidareco” la Preĝejojn de Sankta Katarina kaj de Brigita.

Poste okazis vizito de la katedralo en Gdańsk-Oliwa, kie oni povis aŭskulti orgenludan koncerton kadre de “Internacia festivalo de la Orgena Muziko”. Dum someraj monatoj tie koncertas famaj artistoj el la tuta mondo.

Fine sekvis vizitado de Sopot ĉe Balta Maro, kie troviĝas Jubilea Kverko kun E-memorŝtono inaŭguritaj okaze de la 19-a UK de Esperanto en la jaro 1927.

Vespere oni povis ankoraŭ ĝui Orgenan Koncerton en katedralo de Pelplin.

Post ĝi okazis en la ĝardeno de Alta Seminario fajro kun rostado de kolbasoj, dum kiu regis gaja amikeca etoso kaj kantado dum akompano de akordiono.

al la indekso


 ĴAŬDO - ĜENERALA KUNVENO DE IKUE

Ĵaŭde antaŭtagmeze okazis paralele gravaj programoj: Ĝenerala Kunveno de IKUE kaj Jarkunveno de KELI. Dum la Ĝenerala Kunveno de IKUE oni pritraktis gravajn organizajn programerojn - raporton pri agadoj, financan raporton, raportojn de landaj IKUE-sekcioj kaj landaj IKUE-reprezentantoj, venontajn kongresojn ktp. La plej grava programero estis fina akto de baloto - elekto de prezidanto kaj la estraro de IKUE por kvarjara balot-periodo. Pri pritraktitaj gravaj organizaj aferoj kaj fina akto de baloto detale informos revuo Espero Katolika. Sur la lasta kovrilpaĝo de ĉi tiu nia gazeto ni prezentas al vi la novan IKUE-estraron kaj kont-revizorojn.

Kiel prezidanto de IKUE estis reelektita frato Miloslav Šváček (Ĉeĥio). En sia postbalota alparolo li diris:

“Karegaj gefratoj, mi dankas al ĉiuj, kiuj partoprenis la baloton perletere aŭ surloke kaj per sia voĉdono subtenis mian reelekton por prezidanta funkcio, kiun mi komprenas kiel plenumon de Dia volo. Dum la nova kvarjara balotperiodo en funkcio de la prezidanto de IKUE, kun beno de Dio kaj sub ŝirmo de la Virgulino Maria mi strebos, ke IKUE plu firme staru sur fundamentoj de la Sankta Katolika Eklezio de Jesuo Kristo fondita, en fidela obeemo al la Papo - Petro de la nuna tempo, espiskopoj kaj al la Instruofico de la Eklezio dum tutmonde fortanta kontraŭkristana kaj precipe kontraŭkatolika batalo fare de fortoj de mallumo, fortanta ankaŭ ene de la tutmonda esperantista movado.

Karegaj, mi petas vian aktivan engaĝiĝon en nia katolika E-movado, por ke ni kune venku ĉiujn obstaklojn sur ĝia vojo, kiuj malhelpas ĝin.

Ankoraŭfoje do koran dankon al vi ĉiuj, karaj gefratoj, Dio benu vin kaj nian Internacian Katolikan Unuiĝon Esperantistan. Mi kore dankas al la malnova IKUE-estraro por ĝia kvarjara kunlaborado kaj mi esperas, ke la nova estraro kun helpo de Dio kaj sub ŝirmo de la Virgulino Maria - Nia Espero sukcesos bone gvidi nian unuiĝon.”

Dum posttagmezaj horoj okazis apartaj programeroj de ambaŭ organizaĵoj. En destinita posttagmeza tempo s-ino Prof. Michčle Abada-Simon - prezidantino de Franca Katolika E-Asocio, proponis planon okazigi en la jaro 2008 eŭropan pilgrimon de la esperantistoj al fama hispana pilgrimloko Santiago de Compostela. Pastro Stanisław Płachta prezentas sian revuon “Frateco”. Marija Belošević prezentas programeron “Kio restis post Taizé-renkontiĝo en Zagreb”. Bohdan Wasilewski prezentas religian ekumenan ekspozicion. Stanisław Mandrak kun s-ino Urszula Giercarz proponas kantojn kun tekstoj sur la ekrano. Frato Bruno Masala enprogramigis prezentadon de la proceso pri beateco de Robert Schuman, patro de Eŭropo.

Vespere okazis en kongresejo Evangeliana Diservo kaj por la katolikaj esperantistoj en la katedralo Solena Sankta Meso honore al beata Titus Brandsma, martiro, IKUE-ano, kunpatrono de la katolikaj esperantistoj. La bezonatajn liturgiajn tekstojn preparis frato Bruno Masala, kiu ankaŭ gvidis kantadon de la kantgrupo. Komence de la Sankta Meso prezidanto de KELI alportis el Evangeliana Diservo brulantan kandelon kiel signon de deziro kaj sopiro pri komuna progresado en ekumenaj rilatoj. La kandelo estis dum la solena Sankta Meso lokigita sur la ofertablo en la katedralo. Fine de la Sankta Meso estis alvokita al la altaro novelektita prezidanto de IKUE frato Miloslav Šváček, kie li akceptis benon por plenumo de lia funkcio de ĉiuj dek du kuncelebrantaj sacerdotoj. Kiel asertas la Virgulino Maria en Medjugorje, la beno de la katolika sacerdoto estas la beno de Kristo mem.

Post la Sankta Meso en “Aula Magna” okazis koncerto “Polaj artistoj por esperantistoj”. Per ĝi estis finita la ĵaŭda benita tago.

al la indekso


 VENDREDO - PREPARO POR ADIAŬO

Matene estis planita grek-katolika liturgio de Sankta Krizostomo, sed pro nealveno de pastro Serhij Prudko el Ukrainio okazis anstataŭ ĝi la Sankta Meso.

Antaŭtagmeze ankoraŭ okazis prelego de Philippe Cousson pri temo “La aŭtoritato en protestantaj eklezioj”. Post ĝi okazis longa diskuto, kiu plenigis la tempon de alia planita prelego nepovanta okazi pro nealveno de preleganto.

Posttagmeze okazis ripeto de dimanĉa urbvizito kaj preparo por vespera adiaŭa programo.

Komence de la adiaŭa vespera programo, pastro Bernhard Eichkorn - ĉeforganizanto de la kongreso el flanko de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI, dankis al apartaj ĉeforganizantoj kaj al tiuj, kiuj aktive helpis en kunorganizado de la kongreso, kaj transdonis al ili valorajn donacetojn. Ankaŭ prezidantoj de IKUE kaj KELI fratoj Miloslav Šváček kaj Philippe Cousson dankegis nome de ĉiuj kongresanoj al pastro Bernhard Eichkorn, s-ro Edward Kozyra kaj s-ino Jadwiga Wasiuk, kiuj portis la plej grandan ŝarĝon de la kongresaj preparoj kaj la kongresa semajno mem. Grandan aplaŭdovacion la kongresanoj esprimis al fratino Jadwiga Wasiuk el Pelplin, kiu havas grandan meriton je sukceso de la kongreso.

Okazigon de la lasta vespera preĝo oni planis konfidi al frato Miloslav Šváček, sed pro iom pli longa vespera adiaŭa programo ĝi ne plu povis okazi. Tamen ni aldone ĝin ĉi tie publikigu.

“Karegaj gefratoj,
lastan fojon ni kolektiĝis por komuna vespera preĝo. Por certa parto de la kongresanoj estas tio ankaŭ lastaj momentoj komune travivataj en Pelplin antaŭ morgaŭa frumatena forveturo. Kune ni travivis unu semajnon de la 18-a Ekumena E-Kongreso. Miaopinie ĝi estis belega kaj ankaŭ spirite riĉa travivaĵo, kiun oni ne nur longe rememoros, sed el ĝi ankaŭ longe ĉerpos precipe spiritan forton. Nia danko apartenas al ĉiuj, kiuj iamaniere kontribuis al sukceso de la kongreso, sed ankaŭ precipe al tiuj, kiuj ĝin dum longa tempo preparis. Nia danko do apartenas al oferema pastro Bernhard Eichkorn kaj LKK frunte kun fratino Jadwiga Wasiuk. Sed la plej granda danko kaj dankemo apartenas al Dio, nia bona ĉiela Patro,en kies amo Li permesis al ni tiun ĉi semajnon travivi kaj fari pluan paŝon antaŭen en realigo de la ekumenaj strebadoj. Tial permesu, ke mi nome de ni ĉiuj adresu al Dio dankopreĝon elirantan el la koro.

Dio, nia bona Patro. Ni kolektiĝis en ĉi tiu kapelo antaŭ nia adiaŭo kun karaj kongresanoj kaj la kongresloko. Akceptu kiel malgrandan oferon nian nostalgion, kiun ni jam nun sentas pro ĉi belega kongreso. Ni dankas al Vi por ĉio, kion ni tie ĉi travivis. Ni dankas al Vi, ke vi donis al ni Esperantajn geamikojn, kiuj ebligis tion al ni. Rekompencu ilin per via beno. Ni dankas al Vi por tio, ke ni ĉi tie ekkonis novajn fidelajn geamikojn. Hejmen ni volas forporti ilian amikecon kaj komunan emon praktikadi kristanajn kaj Esperantajn idealojn.

Pardonu, Dio, ĉion, kio ne plaĉis al Vi dum la kongreso. Spirite ni petas pri pardono ĉiujn gefratojn, kontraŭ kiuj ni kulpiĝis, eĉ se nur per eta difekto de la amo, kies praktikado ja estis ĉefcelo de la kongreso. Ankaŭ ni pardonas, kiel Vi tion postulas, ĉiela Pat ro. Ni dankas al Vi por ĉio, kion ni ĉi tie lernis el virtoj kaj konoj de aliuloj. Ni dankas al Vi por ĉiuj novaj spertoj kaj por ĉiuj beleco kaj ĝojo, kiujn ni ĉi tie kune travivis.

Ni vivu, spiru, pensu, parolu kaj agu ĉiam nur por via glorigo. La rememoroj je tiu ĉi kongreso estu por ni fortigo. Kaj se estas per via volo, ĉiela Patro, antaŭdestinite, ni denove kolektiĝu en spirito de ekumenekristanaj kaj Esperantaj amikeco kaj amo. Amen.

Kaj tute fine mi volas citi gravan principon eldiritan de iu belga fakulo je ekumenismo, kiun devas respekti kaj katolika kaj protestanta tradicioj: “La kristanaj eklezioj ne devas kompari sin inter si, sed kun Jesuo Kristo. Ili ne devas proksimiĝadi al si, sed al Jesuo Kristo. Ĉiu laŭ sia tradicio. Li poste ilin proksimigos al si. Tio estas ekumenismo.” (Perspektivy KT 27-28/2007)

al la indekso


 SABATO - ADIAŬO

Ĉio surtera havas sian komencon kaj finon. Ankaŭ la kongreso. Post matena Sankta Meso kaj ekumena matena preĝo okazis mallonga oficiala fermo de la kongreso fare de KELI-prezidanto frato Philippe Cousson. Post lastaj personaj adiaŭoj la kongresanoj forlasis urbon Pelplin kun riĉaj impresoj.

Konklude ankoraŭ dankon ankaŭ al ĉiuj ĉeestintaj pastroj, al ĉiuj, kiuj kiel ajn kontribuis al plenigo de la kongresaj programoj. Ankaŭ koran dankon al frato Bruno Masala pro liaj dumkongresaj aktivadoj. Ankaŭ dankon al gvidantoj de 8-a Junulara E-Tendaro okazinta kadre de la kongreso, nome al kungvidantoj Marek Blahuš, Petr Adam Dohnálek, Katalin Kőszegvári, Dominik Ratzinger kaj pastro Roman Gmyrek. Pri infanaj kaj junularaj aktivadoj raportos venonta numero de nia gazeto.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA KRISTANA AMO - ENKONDUKO

Prelego de Philippe Cousson, prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia, pri la“Amo” - ĉeftemo de la 18-a Ekumena E-Kongreso 2007 en Pelplin

Gekaraj,
mi ricevis la taskon enkonduki vin en la temon de la kongreso, nome : Dio estas amo.

Fakte, en mia espereble diskutveka prelego mi ne ekzakte pritraktos tion. Mi intencas iomete rondiri la signifon de la kristana amo, en ĝiaj variaĵoj, por kompreni, kio ĝi ne estas kaj kio ĝi estas, ĝian ĉefan trajton, kiu estas specifa al la Biblia kompreno.

Amo en la moderna kompreno estas io, kio falas sur vin. Oni enamiĝas, kaj ofte pli poste, oni eksamiĝas. El la du ĉefaj elementaj karakterizoj de tiu tipo de moderna amo estas unue la individuismo, eĉ ĝis egoismo. Kio validas, estas mi mem. Temas pri tio, kion mi sentas. Temas pri tio, kio al mi plaĉas. Se la objekto de mia amo ne plu taŭgas al mi, se el ĝi, aŭ el li, aŭ el ŝi, mi ne plu ricevas bonaĵojn, mi facile asertas, ke mi ne plu amas tion aŭ tiun. La decida faktoro estas mi mem.

Kaj, iamaniere kontraŭdire, la alia ĉefa elemento estas senrespondeco. Mi ne kulpas pri enamiĝo kaj ankaŭ pri eksamiĝo. Tiu sento apartenas al kontingenteco. Mi ne mastras ĝin.

Alia ĉiutempa maniero kompreni la amon, aŭ la karitaton, estas la t.n. "bona agado", bone konata de la skoltoj. Fakte, ĝia funda signifo ofte estas tute alia, ol oni povus teorie kompreni, t.e. montri amon al alia. Tiu plejofta signifo estas, kolekti al mi bonajn poentojn por kompensi la malbonajn poentojn, kiujn mi amasigis per miaj malbonaj agadoj. Sed, en tio, la objekto de la amo, de la ama agado, daŭre estas mi mem, kaj certe ne la amata persono, pli ĝuste la helpata persono.

Tiuj du manieroj agi kaj kompreni la amon, la karitaton, la almozon por islamanoj, ekzakte similas, ĉar ili celas la individuon mem, kiu agas. Kaj tiu amo ne estas, ne povas esti, la kristana amo. Oni ne amas, kiam oni celas sin mem.

Alia kompreno de la amo, kiu ne korespondas al la greka vorto uzata en la Biblio, havas alian signifon. La amo kiel eros celas kunfandiĝon de la individuo kun la diaĵo. Tio ankoraŭ daŭras, kiam oni parolas pri fandiĝa amo. Kaj tio memorigas al mi unu karakterizon de la religioj elirintaj el Hindio, ĉu hinduismo, ĉu budhismo. Ĝi estas la nedueco. Ĉio estas en Dio, kaj Dio estas en ĉio. Kaj la celo de la multaj vivoj estas eniri nirvanon, la kunfandiĝon en la grandan tuton, en la diaĵon. Tiuj sistemoj negas la individuojn. Kaj ĝuste tiu negado de la individuo ne povas taŭgi por kristanoj.

Ĉar por kristanoj, la plej grava afero estas, ke ĉiu estas iu, ke ĉiu individuo ekzistas dise de la alia. Kaj ankaŭ, ke Dio mem estas iu alia, ke Dio estas La Alia. Kaj ke tio, kion serĉas Dio ĝis la fino, ĝis la pasiono, tio estas la renkonto kun la homoj, kun la homo, kun ĉiu homo, kun vi kaj kun mi.

Sekve la amo inter homoj estas tiu renkonto de individuo kun la alia, la amo celas la alian, ĝuste ĉar ĝi estas alia.

Kaj tie mi citos la versiklon, kiu por mi estas la plej grava en la tuta Biblio: "Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu kredas al Li, ne pereu, sed havu eternan vivon." (Joh 3, 16).

Jam de la komenco, la amo estas en la mondo, ĉar Dio amas la mondon, ĉar nek la mondo estas Dio, nek Dio estas la mondo, sed ili ekzistas aparte, kaj Dio amas la mondon, kaj en la mondo Dio amas ĉiun homon, ĉiun, kaj vin ankaŭ.

Kaj amo postulas reciprokecon. Sed, ĉar Dio amis la homojn, Li kreis ilin laŭ sia bildo, kun libereco. Vera amo ne povas esti devigata. La homo do estas libera ami Dion aŭ ne. La libereco de la homo estas tia: ami aŭ ribeli. Kaj multaj homoj tuj, plejmultaj homoj, preferis ami sin mem ekskluzive ol ami Dion. Ili rifuzas la amon de Dio. Kaj la rezulto por la homo fariĝis sklaveco. La homo, kiu celas nur sin mem, servas al tirana mastro. Kaj tiu celo estas neatingebla celo. Kaj la homo ĉiam mistrafas la celon. La homo pekas. Eĉ, ĉar li vidas la rezulton de sia konduto, kiam la homo volas reveni al Dio, li daŭre celas sin mem, kaj sian sorton, kaj ne eliris el tiu nun diabla cirklo. Ĉar la homo ne kapablas mem kompreni, ke Dio postulas nenion, ke Dio amas la homon, ĉiun homon.

Kaj la ĉefa atesto pri la amo de Dio al la homoj estas la veno, vivo, morto kaj releviĝo de Jesuo Kristo. Tio videblas ekzemple en Johano 13, kiam Jesuo antaŭ ol morti, lavas la piedojn de siaj disĉiploj, la teksto diras, ke li "amis ilin ĝis la fino", t.e. ĝis la fina limo, ke ami pli ne eblas. Tiel estas la granda amo de Dio. Dio volas montri al la homoj, al ĉiu, ke vere Li amas lin. La pasiono de Jesuo, la kruco, estas en si mem paroloj de Dio en agoj por montri, por diri lian amon al la homoj. Ĉar la diferenco inter Dio kaj la homoj, tamen, estas granda, Dio devis plurmaniere enkarnigi sian vorton. Li tion faris per Jesuo Kristo, sed ankaŭ per la skribita parolo, la skribita vorto, per la Biblio. La Biblio estas revelacio de la amo de Dio al la homo, transdonita per homoj, enkarniĝinta en homaj atestoj. Kaj en Jesuo, per la enkarniĝo en homo, estis la pleneco de Dio, kiu sin donas, kiu amas.

Nun ni troviĝas en la kerno de kristanismo.

Kaj kiam la homo komprenas la amon de Dio por li, li povas same ami Dion. Kaj tion demandas Dio. Se vi komprenis kiel, kiom Dio vin amis, vi ne plu povas celi vin mem. Vi tiam amas Dion. El viaj tuta koro, tuta animo, tuta spirito, ktp. Neniam estis dirite, ke vi amu Dion por ricevi rekompencon, ke vi amu Dion, ĉar se ne, vi ricevus punon. Tiam vi celus vin mem. Sed estis dirite, ĉar vi estis liberigita, por la Izraelidoj t.e. liberigitaj el Egiptio, vi amas vian liberiginton.

Al la disĉiploj estis dirite, ke ili amu unu la alian. Kaj ke tio estos por la nekredantoj atesto pri la Evangelio, fakte atesto pri la amo de Dio mem. Gravas ankaŭ en tiu diraĵo la vorto "alia". Mi ne amas la kredanton, kvazaŭ li/ŝi estus mi mem, sed ĝuste, ĉar li estas alia, kaj ke Dio amas tiun alian, kaj ke tiu alia, same kiel mi, amas Dion.

Kaj jam de la Torao, jam de la malnova interligo, jam de la malnova testamento, estas tiu ordono, tiu parolo: Amu vian proksimulon.

Vi certe memoras la demandon de la leĝisto en Luko 10: "Kiu estas mia proksimulo?" Kaj se vi bone memoras la parabolon, vi certe notis la jenon: la proksimulo ne estis la vundito, certe ankaŭ ne estis la leĝisto, ne la pastro, sed la Samariano, la fremdulo, la netuŝeblulo, la alia. Tiu Samariano zorgis pri tiu homo, pri kiu oni scias nenion. Lia zorgo estis celata al tiu homo.

La amo estas celata al la alia. Ami, tio estas esti feliĉa pro la feliĉo de la alia, kaj zorgi, kiam la alia havas zorgojn, fariĝi helpanta al tiu, kiu bezonas helpon, esti malfeliĉa kun la malfeliĉulo. Fakte eĉ, kiel konstatis la Abato Petro, fondinto de la komunumoj Emaus: amo estas ekstazo, t.e. tiro ekster si mem. Amo celas la alian. Amo estas divido kun la alia, amo estas interŝanĝo. Amo situas en la nuno. Amo postulas fidon. Amo al Dio kaj ankaŭ amo al la alia, al la proksimulo. Fidon al Dio, kaj al lia amo. Al lia amo por mi kaj por la alia.

Vi ankaŭ bone memoras la 13-an ĉapitron de la unua epistolo al la Korintanoj, kie estas kelkaj karakterizoj de la amo, kaj vi certe konstatos, ke ĝi neniam celas la propran intereson. Prenu momenton por rerigardi ĉi tiun ĉapitron.

Kiam mi mistrafas la amon, mi mistrafas ĉion. Amo estas la motivo de ĉio. Amo estas la motivo de la kreaĵo. Amo estas la motivo de la homo. Dio estas amo, kaj ĉio estiĝis de la Parolo pro amo.

Mi volas fini per rimarko. En la dua ordono, en la dua parolo, oni aŭdas, ke oni devas ami la proksimulon, sed oni ofte haltas ĉi tie, sed la frazo finiĝas per: "kiel vin mem." Tio signifas, ke ankaŭ sin mem oni devas ami. Sed certe ne, ĉar la propra sorto gravas ĉefe kaj precipe, principe kaj unue. La ĉefa kaj precipa afero, la unua kaj principa, estas la amo ricevita de Dio. Kaj ĝuste pro tio, ke Dio amis nin, amis vin, amis min, vi, mi, ni scias, ke vi, mi, ni estas amindaj, ke ni, vi, mi estas valoraj. Se ni, vi, mi estas tiel valoraj en la okuloj de Dio, kiu amas nin, vin, min, ni ankaŭ devas ami nin, vin, min mem.

Por resumi:
La fonto de amo estas Dio mem. La amo celas la alian, la feliĉon de la alia. La amo de Dio manifestiĝis al la homo per la skribita Parolo kaj per la Filo, krucumita kaj releviĝinta. La kristana amo havu kvar celojn: Dion mem, la gefratojn en Kristo, la proksimulon, kaj la kredanton mem.

Philippe Cousson

al la indekso


  KOMUNA DAKLARO DE IKUE + KELI + TOLE

Dum la Ekumena Kongreso en Pelplin, Pollando, 2007, reprezentantoj de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), de KELI (Kristana Esperantista Ligo Internacia) kaj de TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista) renkontiĝis. Ili informiĝis pri la vivo de la aliaj kaj deklaras ke:
- ili daŭre informos unu la alian pri la propraj agadoj,
- ili pretas en la estonteco kunlabori en la ekumena agado, ankaŭ per partopreno en la Ekumena Komisiono,
- ili ankaŭ antaŭvidas komunajn agadojn, kiel kongresojn.

En Pelplin, la 23-an de julio 2007.

 Miloslav Šváček - Prez. de IKUE
Philippe Cousson - Prez. de KELI
Boĵidar Leonov - Prez. de TOLE

La dokumento pri la reciproka kunlaborado estis subskribita en la pasintjara novembro inter IKUE kaj TOLE. Ĉeesto de tri prezidantoj en Pelplin ebligis la kunlaborajn rilatojn konkretigi je ĉiuj tri kristanaj E-organizaĵoj: IKUE, KELI kaj TOLE.
Dio benu kaj helpu disvolvi tiujn rilatojn en vera kristana amo!

al la indekso


 PELPLINA TRIPTIKO

Verkis: Leszek Henryk Łęgowski. Esperantigis: Bogusław Sobol.

I. PELPLIN

Negranda urbeto
en la valo de rivero Wierzyca,
kies la fiero - la Juvelo -
en la kadro de la imponaj
verkoj de la arto -
postcisterciana katedralo
ek de jarcentoj allogas la rigardon,
fascinas.
 

II. KATEDRALO

Al la ruĝiĝanta kiel la roza burĝono
katedralo en la harmonio de la ĉielo kaj la tero,
en preĝantaj psalmoj de la barokaj altaroj,
en la spiro de kortuŝo reveni,
kiel antaŭ jaro en la suna majo.
Antaŭ malfrurenesanca altaro
en la altarejo klini la kapon
admirante ĝian grandecon
kaj belecon.
Kiel en la malfermita granda fenestro
plena de lumo
per la rigardo de fasciniĝo atingi la Bildon
de la kronado de la Plej Sankta Virgulino Maria
en la majesteco de la Triunuo,
adoro de la Sanktuloj,
de nekalkuleblaj anĝeloj -
en la verko de Hermano Han
el la deksepa jarcento.
 

III. EPISKOPO ESPERANTISTO

En la kontemplado de la tombejaj arboj
lumeton de la preĝa memoro
eklumigi sur la tombo
de episkopo esperantisto
Konstanteno Dominik.
Kun la espero al li konfidi
la ideon de la unueco en estonteco:
Esperanto - Ekumeno.

al la indekso


 STATUETO DE MADONO KUN INFANETO EN PELPLIN

Verkis: Leszek Henryk Łęgowski. Esperantigis: Bogusław Sobol.

Mi renkontis Vin
hazarde,
Madono kun Infaneto,
Statueto de miriga
beleco -
en la vestoj pro la tempo
kaj vento grizaj
sur la ŝtona kolono
en seminaria ĝardeno.
 

De tiam ĉiutage
per la piedvojeto de amo
preĝe urĝigita,
en procesio de la arboj
kaj arbustoj ornamitaj,
en la kliniĝo sune
ridetantaj florbedoj
mi revenadis al la Madono
kun Infaneto
antaŭ la mondo kaŝita
en seminaria ĝardeno.

 al la indekso


 CENTJARIĜO DE BULGARA E-ASOCIO. INTERNACIA SIMPOZIO EN KARLOVO

Pasintnovembre okazis historia momento en la rilatoj inter IKUE kaj TOLE per subskribo de dokumento fare de ambaŭ prezidantoj pri aktiva kunlaboro inter la katolika kaj ortodoksa E-organizaĵoj. Rezulte de tio okazis de la 5-a ĝis la 9-a de junio 2007 en Bulgario en urbo Karlovo Internacia Simpozio, kies ĉeftemo estis: “La Religioj kaj la Homaro Kontraŭ la Terorismo kaj Militoj”.

Antaŭ la Simpozio en la 3-a kaj la 4-a de junio okazis tie Scienca Sesio - solenaĵo de Centjariĝo de Bulgara E- Asocio. Salutis ĝin oficialaj gastoj: (tiama) Prezidanto de UEA Prof. Renato Corsetti el Italio, Urbestro de Karlovo D-ro Emil Kabaivanov, Prezidanto de IKUE Miloslav Šváček el Ĉeĥio, plenrajtigita saluti ankaŭ nome de Ĉeĥa E-Asocio, Prof. Hans D. Quednau - Senatano kaj Direktoro de Klerigofico de AIS (Akademio Internacia de la Sciencistoj) el Germanio, Prof. Alicja Lewanderska-Quednau - Vicdirektorino de Internacia Universitato en Karlovo el Germanio, Membro de Regiona Parlamento de Karlova Regiono D-ro Ljubimir Kirov, Prezidanto de BEA Inĝ. Petar Todorov kaj Sekretariino de BEA Mariana Evlogieva. La solenaĵo de centjariĝo okazis en urbodoma salonego, kies sidlokojn okupis esperantistoj el la tuta Bulgario kaj ankaŭ gastoj. Ĉeestis ankaŭ reprezentantoj de mediatoj, kiuj per siaj amaskomunikiloj informis pri la solenaĵo.

Ni havis la eblecon vespere spekti sufiĉe ampleksan raportadon de televido pri tiu grava aranĝo de BEA.

En la sama urba salono okazis inaŭguro de Internacia Simpozio. Krom la supre menciitaj personoj partoprenintaj la centjariĝon de BEA, salutis la partoprenantojn de la simpozio ankaŭ reprezentantoj de Evangeliana Eklezio pastoro Panajot Nanĉev kaj Inĝ. Nikola Uzunov, reprezentanto de Adventista Eklezio Krasimir Benov kaj de “Blanka Frateco” Dimitr Kutev. Skriban saluton kaj prelegon sendis gvidanto de regionaj mohamedanoj D-ro Kemal Raŝid, tiutempe forestinta en Mekko.

La ĉefpreleganto estis s-ro Nikola Uzunov, kiu prezentis tri prelegojn pri jenaj temoj: 1. La Terorismo – Antikva Malamo, antaŭdirita en la Biblio, 2. Antaŭsignoj pri la dua alveno de Jesuo Kristo, 3. La scienco kaj la Biblio. Krom li prelegis ankaŭ s-ino Alicja Lewanderska-Quednau pri: 1. Paca Doktrino de Papo Johano Paŭlo la Dua, 2. Religioj en Pollando. Pri Cirilo kaj Metodio prelegis s-ino Lilianna Gieko el Pollando. Interesan prelegon prezentis ankaŭ pastoro de Evangeliana Pentekosta Eklezio Panajot Nanĉev. Pri persekutado de la katolikaj esperantistoj en sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento en Ĉeĥio rakontis Miloslav Šváček. Krom li el Ĉeĥio ĉeestis ankaŭ juna frato Daniel Mrázek el Praha. La partoprenantaro ne estis multnombra, tamen la simpozio estis bona starto de la kunlaboraj ekumenaj kontaktoj, en kiuj TOLE povas ankaŭ okupi gravan rolon. Ankaŭ la televido kaj ceteraj mediatoj raportis pri tiu aranĝo. Kontenta pro la vizito de Karlovo kaj ekligo de personaj kontaktoj kun karaj esperantistoj en Bulgario mi revenis hejmen.

Miloslav Šváček

al la indekso


 RAKONTO PRI AZENO

Iun tagon la azeno de vilaĝano falis en puton. La besto dum horoj ploregis, dume la vilaĝano pensis, kion fari. Finfine li decis: la besto jam estas tro maljuna, krome oni devas fermi la puton. Do, li decidis, ke ne indas savi la azenon.

Li invitis siajn najbarojn, ke ili venu helpi lin. Ĉiuj manprenis ŝovelilojn kaj komencis ĵetadi rubaĵojn en la puton. La azeno tuj komprenis, kio okazis, kaj komencis malespere plori.

Sed post kelkaj momentoj ĝi eksilentis.

La vilaĝano ekhavis la kuraĝon por ekrigardi en la puton. Li estis ŝokita per tio, kion li vidis. Post ĉiu ŝovelilo da rubaĵoj, kiu falis sur ĝian dorson, la azeno faris ion mirigan: ĝi forŝutis la dorson kaj supreniris unu ŝtupon pli. Baldaŭ ĉiuj mirege ekvidis la feliĉan azenon elirante el la puto.

Vivo sur vin verŝos rubaĵojn, diversspecajn malpuraĵojn. La truko, kiel eliri el la puto, konsistas el tio, ke vi devas ĉion forŝuti kaj supreniri super je unu plia ŝtupo.

Ĉiu nia malfeliĉo estas unu ŝtupo. Sed ni povas eliri eĉ el la plej profunda puto simple ne rezignante.

Neniam vi rezignu! Forŝutu ĉion kaj supreniru je plia ŝtupo!

Memoru kvin simplajn feliĉregulojn:
- Liberigu la koron de la malamo - pardonu!
- Liberigu la menson je zorgoj - pluraj neniam realiĝas!
- Vivu simple kaj estimu tion, kion vi posedas!
- Donadu pli!
- Atendu malpli!

Revenante al la azeno:
Ĝi post la reveno mordis la vilaĝanon, kiu deziris enterigi ĝin. La vundo infektiĝis kaj post iom da tempo la vilaĝano agonie mortis. Oni entombigis lin en la puton.

Instruo de ĉi rakonto:
Kiam vi ion malbone faras, rememoru, ke tio ĉiam revenas al vi.

Por DB disponigis Marija Belošević

al la indekso


 LA TEMPO

Phil Bosmans (Nederlando)

Oni ofte lamentas je la malbonaj tempoj. Sed la tempo estas mabona nur tiam, kiam la homoj estas malbonaj. La bonaj tempoj ne falos el la ĉielo. La bonajn tempojn oni devas krei mem, tamen ne pere de mono kaj tekniko, sed pere de koro kaj afableco.

Nur bonaj homoj kreas bonajn tempojn: kiam oni montras bonan volon, kiam ne okazas perforto, kiam oni dividas dum prosperado kaj bonstato, kiam homoj reciproke toleras sin, kiam estas loko por floro kaj tempo por afabla vorto.

Oni diras, ke tempo estas la mono kaj mono nervoj de la vivo, sterko, en kiu ĉio kreskas. Sed tio estas mensogo. Eble la plej granda mensogo de la nuntempo. Ne estas mirinde, ke tiom da homoj sidas en ŝlimo ĉe tuta fino kun propraj nervoj, ne trovante ĝojon, serĉante nur monon, por aĉeti feliĉon. Ili volas ĉiam pli kaj pli da mono kaj neniam scias, kiam la mono jam sufiĉas por ili, detruante sin en senĉesa kirliĝo „la tempo estas la mono“.

Haltigu maŝinon, ĉesigu kalkuli horojn, plenigu tempon per la amo! Vivu!

Por DB tradukis Olga Glendová

al la indekso


 KION FARI?

 

PLANU, kiam aliaj ludas.
STUDU, kiam aliaj dormas.
DECIDU, kiam aliaj hezitas.
PREPARIĜU, kiam aliaj sonĝas.
KOMENCU, kiam aliaj prokrastas.
LABORU, kiam aliaj nenionfaras.
ŜPARU, kiam aliaj malŝparas.
AŬSKULTU, kiam aliaj parolas.
RIDETU, kiam aliaj malridas.
LAŬDU, kiam aliaj kritikas.
DAŬRU, kiam aliaj ĉesas.

Ricevita de Stanisław Śmigielski

al la indekso


  EL RICEVITAJ KORESPONDAĴOJ

Prezidanto de UEA Prof. Renato Corsetti, 20.6.2007:
“Kara Miloslav Šváček, mi volas nur saluti vin, diri, ke estis agrable koni vin en Bulgarujo kaj danki vin pro la ekzempleroj de Dio Benu, kiujn mi legis nun. Mi vidas, ke la agado de via Ĉeĥa IKUE-Sekcio estas rimarkinda! Amike Renato.”

Landa IKUE-reprezentanto por Estonio Vjaĉeslav Hromov, 16.6.2007:
“Kara frato Miloslav, dankon por luksa “Dio Benu” n-ro 2/2007, kiu estas belaspektanta kaj interesa laŭ enhavo. Ĝi povus kontraŭstari kritikon de la plej rigora kritikanto. Mi neniam trovas eĉ malgrandajn lingvajn erarojn, tipajn al ĉiu eldonaĵo. Mi povas imagi, kiel multe vi devas labori por atingi tiun altkvaliton. Vi estas simple bravulo! La revuo estas ankaŭ bona vizaĝo de via lando. Al mi ankaŭ plaĉas la kruco elektita por IKUE, ĝi aspektas kiel Vatikana flagkoloro. Terure estis legi pri martira pastro Cyril Vrbík. Tiuj, kiuj trankvile murdas homojn en aliaj landoj, fariĝas frenezaj murdistoj ankaŭ en siaj propraj landoj.”

Miloslav Šváček reage al la jenaj korespondaĵoj:
Ĝojigis min pozitivaj esprimoj rilate al nia revueto Dio Benu. La redakcio ofte ricevas similenhavajn korespondaĵojn, pli ofte de eksterlandaj ol enlandaj legantoj. Ankaŭ kontribuantoj por la enhavo estas pli ofte eksterlandaj gefratoj. Tre kore mi dankas al ĉiuj, kiuj aktive kunlaboras kaj plu kunlaboros je ĝia enhavo. Ke en la tekstoj ne aperas pli gravaj gramatikaj eraroj, kiuj bedaŭrinde ofte troveblas en aliaj E-legaĵoj, estas grandparte merito de nia oferema IKUE-frato Miloslav Pastrňák, kiu erudite faras kontrolon de la tekstoj antaŭ la preso. Tio estas tre grava, ĉar aperantaj gramatikaj eraroj en la tekstoj grave senvalorigas eĉ lukse aspektantan revuon. Lingva stilo de la tekstoj grandaparte dependas de iliaj kontribuintoj. Ni do strebos plu konservi la legindan enhavon ankaŭ kunlabore kun vi, karaj gelegantoj, kiuj disponigos interesajn tekstojn (ankaŭ fotojn) por ilia publikigo.

La IKUE-kruco surhavas papajn kolorojn: oran kaj arĝentan. Similaspektantan krucon oni trovas jam sur historiaj IKUE-eldonaĵoj. Ni provos esplori, ĉu ĝia ekzisto en la jaro 2010 festos centjariĝon same, kiel IKUE.

al la indekso