Dio Benu numero 66-2/2007

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Ĵus ni travivas monaton majon, dediĉitan al Virgulino Maria - Reĝino de Majo. Dum ĝi ni omaĝas nian ĉielan Reĝinon, patrinon de nia Savinto Jesuo Kristo, kiun Li donis ankaŭ al ni kiel patrinon, patrinon de ĉiuj homoj. Ŝi estas perantino de ĉiuj gracoj, ĉiun homon Ŝi volas alkonduki al Kristo, al eterna feliĉega vivo kun Li. Ŝi estas nia potenca propetantino, helpanta ĉiun, kiu rifuĝas sub ŝian patrinecan protekton. Ni estas ŝiaj infanoj, ĉiun Ŝi amegas, tial ekzistas nuntempe en diversaj lokoj de la mondo ŝiaj aperoj, celantaj helpi al la homaro ĉiam pli profunden faleganta en la pereon. Malgraŭ tio ni restu optimistoj, ĉar certe plenumiĝos la vortoj de la Virgulino Maria diritaj dum ŝiaj aperoj en Fatimo: Fine mia Senmakula Koro triumfos. Ni estu kaj ĉiam restu ŝiaj fidelaj helpantoj en plenumo de tiu sopirata tempo.

En nuna jaro, en la monato majo, IKUE travivis gravan jubileon. Antaŭ kvaronjarcento, la 13-an de majo 1982, iniciate de pastro Duilio Magnani estis konsekrita la IKUE-movado al Senmakula Koro de la Virgulino Maria dum E-elsendo de Radio Vatikana. Kaj ĉi-maje ankaŭ la 13-an, do precize post 25 jaroj, dum E-elsendo de R.V. estis tiu sinkonsekro renovigita surbaze de deziro kaj decido de la IKUE-Estraro. La sinkonsekro al la Senmakula Koro de la V. Maria garantias al IKUE sekvi la ĝustan vojon al Jesuo, nedeflankiĝante el ĝi, se ni obeos la vortojn de Maria: Kion ajn Li diros al vi, tion faru (Joh 2,5). Ĉiujare dum iu el aranĝoj  nia IKUE-Sekcio renovigadis tiun sinkonsekron, ofte eluzante ĉeeston de iu el  episkopoj, niaj favorantoj. Ankaŭ nunjare ĝi okazis jam la 4-an de majo, dum renkontiĝo de la sekcianoj en Maria-pilgrimloko Dub nad Moravou, en la loko, kiun ne nur vizitis la kongresanoj dum la 48-a IKUE-Kongreso okazinta en Olomouc 1995 kaj kie okazis kelkaj sekciaj aŭ junularaj renkontiĝoj, sed precipe, ke tiu loko estas sanktigita per martira morto de la longjara IKUE-ano, la karmemora sacerdoto Cyril Vrbík en la jaro 2002. Kompreneble ankaŭ la 13-an de majo aliĝis la sekcianoj al oficiala perradia renovigo de la sinkonsekro. Kiuj ne havis la eblecon kunpartopreni, povas la sinkonsekron renovigi postdate per la sinkonsekra preĝo aperinta sur la paĝo 39 (ĉe Dio ekzistas nur konstanta estanteco).

En la monato majo la 12-an okazis plua ankaŭ bela jubilea evento:  4-a Renkontiĝo de Ekstendaranoj de la Katolika E-Tendaro en Herbortice post 30 jaroj de ĝia perforta likvido fare de komunista subpremado. Pri  la menciitaj majaj okazintaĵoj oni povas pli detale legi aliloke en ĉi tiu nia gazeto.

Nunjare finiĝas balotperiodo de la nuna  Estraro de IKUE. Okazos balotoj, oni elektos la novan Estraron por plua kvarjara balot-periodo. Nia Katolika Sekcio de ĈEA estas samtempe Ĉeĥa Sekcio de IKUE, do ĉiu ĝia membro estas samtempe plenrajta membro de IKUE, rajtanta voĉdoni. Ĉar ne ĉiuj estas ricevantoj de la revuo Espero Katolika, prezentanta la kandidatojn, tial ankaŭ ene de ĉi tiu numero estas troveblaj paĝoj prezentantaj la kandidatojn kaj almetita voĉdonilo. Fina akto de la balotado okazos dum Ĝenerala Kunveno de IKUE okazonta en la 18-a Ekumena E-Kongreso en Pelplin. Tiuj, kiuj ne partoprenos ĝin, povas voĉdoni perletere, sendante la voĉdonilon al difinita adreso. Koran antaŭdankon al ĉiuj balotontoj.

Di-benitajn aktivadojn kadre de la Esperanta kaj katolika E-movadoj elkore deziras al vi via frato Miloslav Šváček.

al la indekso


 M E D I T A D O

surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Johano (1,19-28) kaj de la Unua Epistolo de Sankta Johano (2,22-28).

Ni preĝu al la Sankta Spirito - Spirito de la Graco kaj Vero, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino gvidu nin al sia Filo Jesuo.

La Evangelio laŭ Sankta Johano, ĉapitro 1, versikloj 19-28:

19 Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas? 20 Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo. 21 Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne. 22 Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? 23 Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja. 24 Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. 25 Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto? 26 Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas, 27 kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi. 28 Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.

El la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Johano ni sciiĝas, ke de Dio estis sendita viro, nomata Johano, por ke li atestu pri Jesuo Kristo, kiu en tiu tempo komencis la publikan agadon. Johano baptis la homojn per akvo kaj alvokis ilin al konvertiĝo. Li akcentis, ke li baptas per akvo, sed Jesuo - Filo de Dio baptas per la Sankta Spirito. Johano la Baptisto estis lasta profeto de la Malnova Testamento. Li estis parenco de Jesuo, jarduonon pli aĝa. Konsidere al Kristo li akcentis sian malgrandecon: "Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar Li ekzistis pli frue ol mi, ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis gracon post graco" (Joh1,15-16). "La rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi" (Joh1,27).

La Unua Epistolo de Sankta Johano, ĉapitro 2, versikloj 22-28:

22 Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon. 23 Ĉiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaŭ la Patron. 24 Vi do lasu resti en vi tion, kion vi aŭdis de la komenco. Se tio, kion vi aŭdis de la komenco, restos en vi, vi ankaŭ restos en la Filo kaj en la Patro. 25 Kaj jen estas la promeso, kiun Li promesis al ni: la vivo eterna. 26 Ĉi tion mi skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la vojo. 27 Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de Li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri ĉio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel ĝi vin instruis, vi restas en Li. 28 Kaj nun, infanetoj, restu en Li; por ke, se Li elmontriĝos, ni havu kuraĝon, kaj ne hontu antaŭ Li ĉe lia alveno. 29 Se vi scias, ke Li estas justa, vi scias, ke ankaŭ ĉiu, kiu faras justecon, el Li naskiĝis.

Sankta Johano en la fragmento de la Evangelio skribas pri Johano la Baptisto, atestanto de Jesuo kaj en la Unua Epistolo li avertas la kredantojn kontraŭ falsaj profetoj, kiuj per falsa instruado klopodas malkonfesi Jesuon Kriston.

En la nuntempa mondo ekzistas ankaŭ falsaj profetoj, mensoguloj. Oni povas diri, ke renaskiĝas paganismo en la moderna stilo, liberalismo, kiu proklamas la tutecan moralan liberon kaj konstatas, ke religio estas privata afero. Jesuo Kristo mortis surkruce kaj senĉese sin oferas al Dio Patro en la Sankta Meso por savi ĉiun homon. Ĉu ni do kaŝu nian kredon, nian amon al Jesuo Kristo, nealportante nian kredĝojon al niaj proksimuloj? Jesuo ja diris al la apostoloj kaj al ni, kristanoj, de ĉiuj tempoj: "Vi estos miaj atestantoj en Jerusalemo kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero" (Ago 1,8).

La amata Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua pri tiu temo interalie diris: "Kion signifas atesti pri Kristo? Signifas simple vivi laŭ Evangelio" (el lia parolo en Buenos Aires, Argentino, 1987). "Mankas la tempo por honti la Evangelion, sed pli ĝuste oni devas ĝin prediki sur la tegmentoj" (el la parolado, Berno, Svislando, 2004). “La atesto per la vivo estas kompreneble la unua metodo de la Evangeli-predikado, sed tio ne sufiĉas sen la predikado de la Regno kaj mistero pri Jesuo, Filo de Dio” (el la parolado, Vatikano, 2004).

Estas diversaj cirkonstancoj, ofte malfacilaj, ekzemple en diversaj publikaj kunvenoj, aŭ eĉ en privataj societaj renkontoj, dum kiuj estas ofendataj homoj kredantaj kaj oni devas kuraĝe defendi la veron, la kredon, doni ateston pri Jesuo Kristo. Antaŭ ĉieleniro Jesuo diris al la apostoloj kaj diras al ni en ĉiuj tempoj: "Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi" (Joh 14,26). Do, kiu preĝas al la Sankta Spirito, scias, kiamaniere li devas defendi la kredon kaj atesti pri Jesuo Kristo, ĉar la Sankta Spirito, Parakleto, alidirite Konsolanto, Defendanto, helpas al la homo en malfacilaj situacioj, donas bonan konsilon, ĉar la Sankta Spirito estas amo.

Ni esperantistoj, kiuj partoprenadas katolikajn aŭ ekumenajn kongresojn en diversaj landoj, atestas pri la kredo je Kristo kaj antaŭ ĉio ni heroldas la misteron pri Jesuo, Filo de Dio. Al partoprenantoj en la referaĵoj kaj en la diskutoj helpas la Sankta Spirito, kiu estas fajro ekbruliganta en la homo ardantan amon al Dio, la amon, povantan fari ion nekompreneblan, ion nekutiman, grandiozan. En La Agoj de la Apostoloj ni legas pri la Pentekosta Tago: "Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaŭ el fajro, kaj sidiĝis sur ĉiun el ili. Kaj ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon" (Ago 2, 3-4).

Per tiu fajro de la Sankta Spirito, per la entuziasma amo al Dio, la amata Papo Johano Paŭlo la Dua - la Granda altiradis al Dio multnombran junularon, grandegajn homamasojn, kiuj post lia morto unuiĝis en la preĝoj.

Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke niaj atestadoj pri Jesuo estu fruktodonaj!

Venu unika Konsolanto,
bonan konsilon portanto!
Descendu, ho Sankta Spirito -
amata, bonega amiko!
Spirito de l´ Grac´ kaj Vero
estu nia ĝoj´ kaj espero!

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 LA PAPO BENEDIKTO LA 16-A BONDEZIRIS EN ESPERANTO

Kristo resurektinta ne estas iluzio. En la Pasko de la Sinjoro Benedikto la 16-a kuraĝigis fidelulojn. La nekredemo de Tomaso helpas nin malkovri la veran vizaĝon de Kristo. En sia paska mesaĝo Benedikto la 16-a havis vortojn de kuraĝigo por tiuj, kiuj serĉas per pura koro la renkonton kun Jesuo, vera Dio kaj vera homo. La Papo adresis siajn pensojn al ĉiuj popoloj vunditaj per milito kaj terorismo, kaj li instigis la kristanojn esti apostoloj de la paco.

Ĉi-matene la Benedikto la 16-a eniris Placon de Sankta Petro por celebro de la Meso de Pasko. Akceptis la Papon sunplena mateno, la varmo de la pilgrimuloj kaj sekvo de sonoj kaj koloroj. La ŝtuparo de la Vatikana Baziliko, kiel estas nun jam tradicio ekde la 22 jaroj, estis ornamita per miloj da floroj el Nederlando. Tio, kio kreskigis la ĝojon de la Eklezio, estas la fakto, ke ĉi-jare la Pasko estas celebrata en la sama tago fare de ĉiuj kristanoj. Kaj por substreki ĉi tiun unuvoĉan anoncon pri resurekto de la Sinjoro, kiu unuigas ekleziojn de Oriento kaj Okcidento, dum la Meso oni kantis la paskajn kantojn de la bizanca liturgio.

Post tagmezo, post la Meso, la Papo aperis en centro de loĝio de la Vatikana Baziliko por la paska mesaĝo “Urbi et orbi”, la momento tre atendata kaj sekvata en la tuta mondo pere de elsendoj de 108 televidstacioj de 66 landoj. Benedikto la 16-a elektis por sia paska bondeziro la vortojn de sankta Tomaso, lian kredkonfeson: “Mia Sinjoro kaj mia Dio”. Li memorigis, kiel la Resurektinto venas renkonten al la Apostoloj, al ilia nekredema soifo je certecoj, kaj li aldonis, ke tiu renkontiĝo ne estis sonĝo, nek iluzio aŭ unuopa imago, sed aŭtentika realo. Ankaŭ hodiaŭ, konstatis la Papo, la homaro atendas de la kristanoj renovigitan ateston pri la resurekto de Kristo. Ĝi bezonas renkonti Lin.

Benedikto la 16-a aparte parolis pri la certeco de Tomaso. Sed en tiu apostolo ni povas konstati dubojn kaj ŝanceliĝojn de multaj hodiaŭaj kristanoj, la timojn kaj seniluziiĝojn de sennombraj niaj samtempuloj. Kun li ni povas ankaŭ remalkovri kun renovigita konvinko la kredon je Kristo, mortinta kaj resurektinta por ni. Tiu kredo transdonata de jarcentoj fare de posteuloj de la Apostoloj daŭras, ĉar la resurektinta Sinjoro ne plu mortas, Li vivas en la Eklezio, ĝin gvidas firme al la plenumo de ĝia eterna savo-plano. Ĉiu el ni, daŭrigis la Papo, povas esti tentata de la ne-kredemo de Tomaso. Malbono kaj maljustaĵoj, precipe, kiam ili trafas senkulpulojn kaj aparte la infanojn, ĉu eble ne malmole elprovas nian kredon, kaj tamen paradokse, ĝuste ĉi-kaze, la nekredemo de Tomaso estas al ni utila kaj valora, ĉar ĝi helpas nin purigi ĉiun falsan koncepton pri Dio, kaj kondukas nin remalkovri ties aŭtentikan vizaĝon, la vizaĝon de Dio, kiu en Kristo ŝarĝis sin per la plagoj de la vundita homaro. Tomaso, klarigis la Papo, ricevis de la Sinjoro donacon de la kredo elprovitan de la pasiono kaj morto de Jesuo. Kaj ĉi tiun donacon li transdonas siavice al la Eklezio. La kredo, kiu estis preskaŭ morta, laŭ medito de la Papo, renaskiĝis en la kontakto kun la vundoj de Kristo, vundoj, kiujn Li ne kaŝis, sed kiujn Li montris, kaj tiujn Li indikas en la penoj kaj suferoj de ĉiu homa estulo. Ĝuste tiuj vundoj, antaŭe bazo por la kredo de Tomaso, fariĝos elprovo de venkoplena amo. La Papo substrekis, ke nur Dio, kiu amas nin ĝis la surpreno sur sin de niaj vundoj kaj de nia doloro, ĉefe de tiuj senkulpaj, estas kredinda. Kaj tiom da vundoj, rekonis la Papo, tiom da doloro ekzistas en la mondo. Mi pensas pri la plagoj de malsato, diris la Papo, de nekuraceblaj malsanoj, terorismo kaj forkapto de personoj, de mil vizaĝoj de perforto, kiun foje oni pravigas ennome de religio, de malŝato pri la vivo kaj malrespekto de la homaj rajtoj, de ekspluatado de la homoj.

Benedikto la 16-a menciis la naturajn katastrofojn kaj homajn tragediojn, kiuj ĵusdate trafis Madagaskaron, Salomonajn Insulojn kaj Latinamerikon. Kaj zorgoplene li rigardas Darfur kaj najbarajn landojn de Afriko, kie restas katastrofa kaj bedaŭrinde subtaksata urĝa humaneca situacio. Zorgadon li esprimis ankaŭ pri la situacio en Demokratia Respubliko de Kongolando, pri  rabadoj dum lastaj semajnoj, kiuj zorgigas pri la estonteco de la kongolanda paco-proceso. La Papo aludis ankaŭ la situacion en Somalio, kie la restarto de la bataloj forigas perspektivojn de paco, kaj la krizon, kiu sufokas Zimbabvon. Li alvokis por la paco en Orienta Timoro sojle de gravaj balotadoj. Pacon, li substrekis, bezonas ankaŭ Srilanko, kiu serĉas intertraktatan solvon, kaj Afganistano markita de kreskanta maltrankvilo kaj malsta- bileco.

Sekve la penso de la Papo iris al Mezoriento kun signoj de espero por la dialogo inter Israelo kaj Palestina Aŭtonomio. Nenio pozitiva, bedaŭrinde, alvenas el Irako, sangoplena pro amasmurdoj, dum fuĝas la civila loĝantaro. En Libano la stagno de politika situacio minacas la rolon, kiun la lando estas vokata plenumi en la mezorienta areo, kaj grave blokas ĝian estontecon. La Papo ne forgesis malfacilaĵojn, al kiuj frontas ĉiutage la kristana komunumo, kaj eliron de la kristanoj el la benata lando, kiu estas lulilo de nia kredo.

Li finis sian mesaĝon per vortoj de kuraĝigo por la tuta homaro: “Karaj fratoj  kaj fratinoj, pere de la vundoj de resurektinta Kristo ni povas vidi tiujn malbonojn, kiuj afliktas la homaron, per la okuloj de la espero. Per sia resurekto fakte la Sinjoro ne forigis la suferadon nek malbonon el la mondo, sed Li venkis ilin en la radikoj, per la superabundo de sia graco. Kontraŭ la perforteco kaj malbono Li kontraŭmetis ĉiopovecon de sia amo. Li lasis al ni kiel vojon al paco kaj ĝojo la amon, kiu ne timas la morton.

Benedikto la 16-a poste adresis la paskajn bondezirojn en 62 lingvoj, ankaŭ en Esperanto: “Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta”. Ankaŭ ĉi-foje sur la Placo de Sankta Petro, por danki la Papon pro esperantlingva bondeziro, ĉeestis grupeto da esperantistoj gvidata de Giovanni Conti. Tiu, kiu spektis la rektan televidan elsendon el Vatikano, povis vidi la jam famajn panelojn, kiuj konsistigas la vorton “Esperanto”.

(Transprenita el paska E-elsendo de R.V.)

 al la indekso


 NI KORE GRATULAS KAJ BONDEZIRAS

Okaze de grava vivjubileo, 75-a  datreveno de Via Eminenco, nia kara Kardinalo Miloslav Vlk, la katolikaj esperantistoj tre kore gratulas Vin kaj bondeziras al Vi sennombrajn gracojn de Dio kaj konstantan ţirmon de Virgulino Maria, forton por venki ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj malfaciligas aktivadojn de la Katolika Eklezio en nia lando. Ni, la katolikaj esperantistoj, esprimas al Vi korajn dankojn por Viaj longjaraj porekleziaj aktivadoj, por favoro, kiun Via Eminenco disponas al la katolika Esperanto-movado. Viajn benantajn brakojn perpreĝe apogas la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Tre kore gratulas kaj bondeziras ankaŭ I.K.U.E.

al la indekso


 PASKA BONDEZIRO DE ĈEFEPISKOPO KAREL OTČENÁŠEK

Pasko 2007 “Per crucem ad lucem!” - “Per kruco al lumo!” +! Ave Maria et Joseph!

Estimataj kaj karaj geamikoj,
en teruro de Golgoto kaj en sabata senespereco ununura Virgulino Maria konservis en la koro plenan certecon, ke ekbrilos matene resurekto. Ankaŭ al ni Ŝi volas tiun esperon perigi, precipe kiam nin iam situacio - monda aŭ nia persona - instigas al antaŭtimo kaj senespereco.

Sinjoro Jesuo diras (Joh 16,33): “Ne perdu kuraĝon! Mi venkis la mondon!”. Ni pro lia venko denove fariĝis amikoj de Dio. Ni ne permesu ĉi-tiun paskan ĝojon de iu kaj io forpreni, kaj ni strebadu pri ĝi! Ni ja scias kiamaniere!

BONdeziras kaj benas al vi kaj viaj proksimuloj + Karel. 

al la indekso


 RARA VIZITO

La 18-an de februaro 2007 honorigis nian urbon Zruč nad Sázavou per sia vizito tre estimata gasto, Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk, Ĉefepiskopo de Prago kaj Primaso Ĉeĥa. La paroĥa preĝejo estis plenŝtopita de ĉeestantaj paroĥanoj. Tiuj, por kiuj mankis la loko en la preĝejo, partoprenis la messolenaĵon starante antaŭ la preĝejo. Ĉeestis ankaŭ kelkaj reprezentantoj de najbaraj urbetoj.

La Kardinalo estis ĉefcelebranto de la Sankta Meso, post kiu li sanktigis riparitan orgenon devenantan el la jaro 1831.

Post tio okazis renkontiĝo de la paroĥa-noj kun la karega gasto. Nome de esperan-tistoj salutis lin IKUE-anino Jaroslava Hamajdová. Reage al la saluto, kiu ĝojigis la Patron Kardinalon, li eksplikis al la ĉeestantoj, kio estas Esperanto, kiu ĝin kreis, kaj kian rolon ĝi ludis por li en la jaroj de lia junaĝo. (Foto: TTT-paĝoj de paroTo Zruč n.S.)

                Por liaj afablaj vortoj korege dankis al li J. Hamajdová. Ŝi ne nur dankis lin, sed ankaŭ esprimis la deziron, ke Lia Kardinala Moŝto denove vizitu ilian belan urbon Zruč nad Sázavou.

Jaroslava Hamajdová

 al la indekso


 PASKA BONDEZIRO DE KARDINALO MILOSLAV VLK

Pasko 2007

Nuntempa civilizacio emfazas paskan folkloron kun belege pentritaj ovoj, kokidoj, leporidoj, paskaj vergoj.

Sed dum unua pasko fluis sango. Okazis proceso. Estis kondamnita Senkulpulo. La Senkulpulo finis surkruce, en la tombo. La tombo estis ofice sigelfermita. Fino.

Ankaŭ nuntempe konstante fluas senkulpe elverŝanta sango. Nenaskitaj infanoj perdas la vivon sen verdikto. La junaj vivoj estas likvidataj pere de drogoj. Kiu helpos?

La kredintaj atestantoj, kiuj la trian tagon eniris la tombon, estis ŝokitaj: la Krucumito resurektis! Ili renkontis Lin, kaj sinsekve la granda nombro de aliuloj. Kiu akceptos tiun ateston, trovas la solvon: La lastan vorton ne havas la morto, sed la vivo.

Ĉiujn mi invitas ekiri la komunan vojon: Klopodi ĉie pri la amo, pri la frateca amo, kiu donas la vivon kaj la esperon.

Elkore mi deziras ĝojan, super malĝojo kaj doloro venkantan Paskon.
Kardinalo Miloslav Vlk, Ĉefepiskopo de Prago

al la indekso


 RENOVIGO DE LA SINKONSEKRO AL SENMAKULA KORO DE
VIRGULINO MARIA

Antaŭ 25 jaroj okazis oficiala konsekro de la IKUE-movado al Senmakula Koro de  Virgulino Maria. En ĉi-jara 13-a de majo, do ĝuste en la tago de ĝia 25-a jubilea datreveno, estis surbaze de unuanima decido de la IKUE-estraro la konsekro renovigita. Tiuj, kiuj estis ĝustatempe informitaj pri la renovigo de la sinkonsekro, tiutage en la destinita horo sin aligis al la sinkonsekra akto. La ĉeĥaj IKUE-anoj partoprenintaj la renkontiĝon en la Maria-pilgrimloko Dub nad Moravou renovigis la sinkonsekron jam la 5-an de majo post la Sankta Meso. Ĉe Dio ekzistas konstanta estanteco, tial bonvolu vin aligi al la renovigo de la sinkonsekro per sinkonsekra preĝo troviĝanta sur la plua paĝo.

Informoj pri la okazonta renovigo de la sinkonsekro al la Senmakula Koro de Virgulino Maria aperis en organo de IKUE Espero Katolika n-ro 1-4/2007 kaj anoncitaj en E-elsendo de Radio Vatikana. Ĉar ne ĉiuj membroj de IKUE (ankaŭ de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio) abonas la revuon Espero Katolika kaj aŭskultas E-elsendojn de RV, tial ni publikigas jenan tekston, rilatantan la renovigon de la sinkonsekro, aperintan en la menciita revuo Espero Katolika:

“Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro” (Luk 2,19). “Jesuo... diris al sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam li diris al la disĉiplo: Jen via patrino! Kaj de post tiu horo la disĉiplo akceptis Ŝin en sian domon” (Joh 19, 26-27).

Pasis 25 jaroj, ekde kiam la 13-an de majo 1982, en la liturgia memoro pri la Beata Virgulino Maria de Fatimo, la tiama episkopo de Rimini (Italio), la forpasinta Mons-ro Giovanni Locatelli, el la mikrofonoj de la E-elsendo de Radio Vatikana konsekris la IKUE-movadon al la Senmakula Koro de Maria. Kvaronan jarcenton poste oni komprenis, ke venas la tempo renovigi tiun konsekron, ankaŭ kiel dankesprimon pro aliaj gravaj datrevenoj: 30-jariĝo de la E-elsendoj de RV, 15-jariĝo de la agnosko de IKUE fare de la Papa Konsilio de la Laikoj.

En mesaĝo al la estraranoj la Honora Prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani skribis: “Sen la helpo de la Sankta Spirito kaj de la Senmakula la movado stagnas en la eklezia medio pli ol pro la manko de la junularo kaj de la aktivuloj”. Kaj efektive ni povis sperti dum la jaroj la neelĉerpeblan fonton de la interna vivo por niaj animoj, kiun donis tiu sinkonsekro: la lastaj 25 jaroj de nia historio estas tiuj, kiam nia atesto pli ol iam brilis fronte al la Eklezio kaj fronte al la E-movado, ĝuste, ĉar la katolikaj esperantistoj ĉerpis multe da spirita konsolo kaj forto el tiu tute aparta evento de la graco.

Nun kun novaj generacioj en la movado, sed plejgrave en momento, kiam ni vidas, ke la E-movado laŭ pluraj signoj pli kaj pli ensorbas kaj reeĥas la plej furiozajn ventojn de ateismo, malsanktigo, malbono, pekado, kiuj trairas la mondon, tial nia atesto de la espe-rantistaj kristanoj fariĝas des pli necesa. Tial ni bezonas forton por esti konvinkaj atestantoj pri la Vero, ni bezonas levi la okulojn al Maria en la sekura konfido, ke per la tre potenca patronado de la Virgulino Maria feliĉe realiĝos la preĝpetegoj, kiujn ni levas al la Sinjoro.

Por ke la sinkonsekro al la Senmakula Koro de Maria povu okazi en spirita unueco, ĝi estos elsendita dimanĉe la 13-an de majo 2007 kadre de la E-lingva elsendo de Radio Vatikana je la mezeŭropa horo 21.20. Kun la voĉo de pastro Stefano Hawkes-Teeples ĉiuj estas invitataj ripeti la ĉi-kunan sinkonsekran formulon.

Se oni ne povos aŭskulti la elsendon pro manko de teknikaj rimedoj, oni same eldiru la formulon je la indikita horo. Se en via loĝloko, pro horzonoj, la fiksita roma horo korespondas al nokta tempo, oni eldiru la formulon je la koresponda horloĝa horo 21.20 de la 13-a de majo.

Ke Maria asistu ĉiun el ni kaj havigu al ni de sia Dia Filo tiun lumon, kiu venas el la ĉielo, kaj elpetu por niaj animoj tiujn virton kaj forton, pere de kiuj, subtenataj de la dia graco, ni povu superi ĉiun kontraŭecon, malbonon kaj eraron. Ni bezonas nin konsekri al Ŝi por pli bone konsekriĝi al Dio.

al la indekso


 SINKONSEKRO AL LA SENMAKULA KORO DE MARIA

Nia Sinjorino de la Espero, ĉiela Reĝino de la Popoloj, ni estas je viaj piedoj, kiel la Apostoloj en la Vespermanĝejo, atendante la Sanktan Spiriton por “nova” Pentekosto.

Ni daŭre volas resti en viaj sanktaj manoj, kiel infanoj de la ĉiela Patro, por esti plenigitaj de la Dia Amo kaj resti ĉiam kun Vi, Templo de la Sankta Triunuo.

Ni ĝoje renovigas nian konsekron al via Senmakula Koro, daŭre konfidante al Vi la tutan Esperanto-popolon, ĉar Vi estas ekzemplo kaj modelo por la unuopaj kristanoj kaj la tuta Eklezio.

Laŭ la volo de Dio ni sopiras marŝi kun Vi, nia Sinjorino de la Venko, por ke estiĝu en ni kaj en la tuta homaro la Regno de Jesuo kontraŭ ĉiuspeca moderna ateismo.

Solene kaj tutkore ni renovigas la promeson travivi ĉiutage per pensoj, deziroj, agoj kaj posedaĵoj niajn baptajn, konfirmaciajn kaj eventuale pastrajn sindevigojn helpe de la Dia Graco, de kiu Vi estas elektita Tabernaklo kaj Perantino por la tuta Eklezio.

Al Vi ni volas aparteni korpe kaj anime, por esti konsekritaj al Jesuo, viktimoj kun Li por la gloro de la Patro kaj la savo de la pekuloj. Tial ni arde ripetas nun kaj ĉiutage: “Tute viaj ni estas, kaj ĉio nia estas via”. Amen!

al la indekso


 BALOTADO POR LA ELEKTO DE LA ESTRARO DE IKUE

Dum la EEK en Pelplin oni voĉdonos por la elekto de la novaj estraranoj de IKUE, kiuj gvidos nian unuiĝon ĝis 2011 (i.a. trans la unuan jarcenton de IKUE). La IKUE-membroj ricevos hejmen la balotilon. Ili devos elekti el la listo de la kandidatoj, kies biografioj aperas ĉi tie.

al la indekso


 KANDIDATO POR LA PREZIDANTECO

Miloslav ŠVÁČEK (Ĉeĥio)

Li naskiĝis la 2-an de februaro 1941 en vilaĝo Střítež nad Ludinou, apud urbo Hranice na Moravě, kiel kvara el kvin infanoj. Esperantisto ekde aŭgusto 1955, li estas gvidanta aktivulo de la Katolika Sekcio de ĈEA. Dum la komunisma epoko en Ĉeĥoslovakio (1948-1989) li estis persekutata pro la Katolikaj Esperanto-Tendaroj en la ĉeĥa vilaĝo Herbortice, kiujn li organizadis. Hodiaŭ li estas prezidanto de IKUE kaj honora membro de ĈEA kaj ĈEJ, redaktoro de la organo Dio Benu de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, organizinto de Katolikaj Esperanto-Tendaroj en Sebranice apud Litomyšl en Ĉeĥio kaj ankaŭ organizinto de kelkaj IKUE-kongresoj okazintaj en Ĉeĥio. Li havas eksterordinarajn meritojn por la Esperanto-movado. Estimon de la esperantistoj pruvas lia elekto kiel prezidanto de IKUE en la jaro 2003. Li dediĉas sian tempon kaj siajn fortojn precipe al laboro por IKUE, organizis jam 23 Katolikajn Esperanto-Tendarojn kaj estis ĉeforganizinto de 3 IKUE-kongresoj en Ĉeĥio (1995 Olomouc, 2002 Kroměříž, 2006 Velehrad) kaj laŭbezone kunlaboras ĉe organizado de aliaj kongresoj en eksterlando. Li organizis karavanojn al la IKUE-kongresoj kaj Ekumenaj Esperanto-kongresoj. Li ankaŭ multe dediĉas sin al junaj esperantistoj.
 

 KANDIDATOJ POR LA ESTRARO

Sac. Gabriel ANDA (Kamerunio)

Li naskiĝis la 10-an de majo 1966 en Elog-Ngango. Lia gepatra lingvo estas la bakoko, kaj li parolas ankaŭ la francan, la anglan kaj la germanan. Esperanton li lernis komence de la 90-aj jaroj. Li studis teologion de 1998 ĝis 2000 en Champagne sur Rhône, kaj de 2000 ĝis 2002 en Strasburgo (Francio). Li diakoniĝis la 2-an de junio 2002 je la ĉeesto ankaŭ de kelkaj esperantistoj, kaj pastriĝis la 30-an de novembro 2004 en Edea, Kamerunio. De 2002 ĝis 2004 li estis sacerdota direktoro de eklezia gimnazio. Ekde 2005 li estas ĝenerala vikario de sia diocezo (Edea), kie li fondis IKUE-rondon, komence kun 5 membroj. (Foto farita de MB dum la Zagreba EEK).

Marija BELOŠEVIĆ (Kroatio)

Ŝi naskiĝis la 18-an de julio 1965 en Zagrebo kaj esperantistiĝis en la bazlernejo. Ĉe la Pedagogia akademio en Ljubljana (Slovenio) ŝi studis E-fakon. De 27 jaroj ŝi gvidas E-kursojn kaj organizis kaj kunorganizis plurajn eventojn, i.a. la 15-an Ekumenan Esperanto-Kongreson en Zagrebo 2001. Ŝi estis krome TEJO-komitatanino C, A-komitatanino de UEA, sekre-tariino de ILEI; ekde 2001 - konfirmita ĉi-jare - B-komitata-nino de UEA, membrino de la Kroata Asocio de la Katolikaj Ĵurnalistoj, kunlaborantino de kelkaj naciaj kaj Esperantaj informiloj (gazetoj, radioj). Dank’ al ŝi “Espero Katolika” estis unuafoje oficiale akreditita ĉe la gazetara salono de la Sankta Seĝo kaj en pluraj aliaj gazetaraj servoj de gravaj religiaj aranĝoj. En 2006, reprezentantino de IKUE ĉe la Monda Kongreso de Ekleziaj Movadoj kaj Novaj Komunumoj. En 2003 ŝi estis elektita vicprezidantino de IKUE, la unua virino kun tiu rolo depost pluraj jardekoj.

Giovanni DAMINELLI (Italio)

Li naskiĝis en Bergamo la 2-an de aŭgusto 1943 en laborista familio. Li diplomiĝis pri elektrotekniko en 1963 kaj post la militservo transloĝiĝis al Milano, ĉu por labori kiel teknikisto ĉe grava itala industria entrepreno, ĉu por viziti la urban universitaton. Laborante dumtage kaj studante dumnokte li fine  doktoriĝis pri matematiko en 1982. Tuj poste la sama entrepreno dungis lin kiel matematikiston ĉe sia esplorcentro, kie li okupiĝis pri inĝenieraj problemoj. En 1999 pro kultura scivolemo li aliĝis al unuagrada kurso de Esperanto organizita de la urba Katolika Esperanto-Centro kaj esperantistiĝis en la jaro 2000. En tiu jaro li partoprenis en la IKUE-Kongreso en Rimini, kie li kun miro rimarkis, ke li komprenas preskaŭ ĉion. Tio entuziasmigis kaj instigis lin daŭrigi en la studado de Esperanto ĝis la transpaso de la triagrada ekzameno en 2003. De la jaro 2000 li estas membro de UECI (Itala Sekcio de IKUE) kaj ekde tiam li partoprenis en ĉiuj IKUE- kaj UECI-kongresoj. Ekde la komenco de la jaro 2002 li estas pensiulo, do li havas tempon por sindediĉi al E-movado. Li estas estrarano de la Milana Katolika Esperanto-Centro, de la Milana Esperanto-Klubo kaj ekde la jaro 2003 prezidanto de UECI. En Milano li gvidas kelkajn E-kursojn kaj zorgas pri la monata S. Meso en E-o.

Antonio DE SALVO (Italio)

Li naskiĝis en Romo la 8-an de junio 1942 en malriĉa laborista familio el Sicilio. La 5-an de decembro 1956, irinte al kamarado por pruntepreni vortaron, rimarkinte sur la pordo de la apuda loĝejo la ŝildon “Esperanto”, li scivoleme  sonorigis, kaj oni donacis al li gramatikon. Memlerninte E-on, en aŭgusto 1958 li partoprenis sian unuan kongreson. Li baldaŭ fariĝis unu el la plej striktaj kunlaborantoj de Pastro Giacinto Jacobitti. En 1962 li eklaboris kiel fervoja oficisto. En 1968 li edziĝis al kolegino (Adriana). Pro la samtempa laborado li doktoriĝis (pri juro) nur en 1969; en tiu sama jaro li estis aprobita kiel profesoro pri juro kaj ekonomiko, kaj ekdeĵoris kiel funkciulo ĉe ministerio pri Publika Instruado. En 1972 li ekdeĵoris kiel funkciulo ĉe Ministerio pri Transportoj. De 1976 li estas juĝisto ĉe la itala Kortumo pri Kontoj, komence en Venecio, kaj poste en Romo, kie li kontrolas la agadon kaj revizias la kontojn de la ĉefaj italaj ministerioj (Internaj Aferoj, Eksterlandaj Aferoj, Justico, Defendo) kaj de la Ĉefministrejo. Li estas ankaŭ sekcia vicprezidanto ĉe la Apelacia Tribunalo pri Impostoj en Romo. Direktoro de la Centra Oficejo de IKUE kaj respondeca direktoro de ĝia organo “Espero Katolika” (kiun li redaktis de 1978 ĝis 1992), kaj iama Prezidanto de IKUE. Li kunlaboris por la traduko kaj revizio de la Meslibro kaj la kontaktoj kun la Kongregacio pri Sakramentoj kaj Dia Kulto, kaj por la agnosko ĉe la Papa Konsilio por Laikoj. De 1971 li redaktas la E-lingvajn programojn de la Itala Radio Internacia (RAI). Li estis vicprezidanto de la Itala Esperanto-Federacio kaj de la LKK de la UK en Florenco. Per kolosa laboro, li nuntempe prizorgas la elektronikan version de la jarkolektoj de EK (www.esperokatolika.org).

Sac. Stefano HAWKES-TEEPLES (Usono)

Li naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1953 en Usono. Esperantistiĝis en 1969. Baptita romkatoliko en 1971 dum universitataj studoj en San Antonio, Teksaso. Eniris la Kompanion de Jesuo (Jezuitoj) en 1982. Dum 1991-92 li aktivis en la Esperanta programo de Radio Aŭstria Internacia. En 1993 li estis ordinita presbitero en la rutena-bizanca (greko-katolika) eklezio. Ekde 2001 li estas profesoro pri orient-kristanaj liturgioj en la Papa Instituto pri Orientaj Studoj en Romo kaj aktivas en la E-programo de Radio Vatikana.

Sac. Lajos KÓBOR (Hungario)

Naskita la 4-an de septembro 1937 en vilaĝo Csepreg (Hungario). Li pastriĝis la 22-an de junio 1961 kaj hodiaŭ li paroĥestras en la hungara vilaĝo Pereszteg. Esperantisto ekde 1960. Landa reprezentanto en Hungario ekde 1979 kaj unua vicprezidanto de IKUE ekde la fino de 1983. Li estas ankaŭ prezidanto de la Ekumena Komisiono IKUE-KELI. Li kunorganizis la ekumenajn Kongresojn en Velence, Szombathely kaj Piliscsaba.

Sac. Duilio MAGNANI (Italio)

Li naskiĝis la 11-an de junio 1928 en Misano Adriatico, 10 km sude de Rimini. Filo de malriĉaj gekamparanoj, li deziris studi, kaj tiucele li eĉ almozpetis. Li sacerdotiĝis la 28-an de junio 1953 en Rimini. Ekde 1964 ĝis 17.09.2003 (dato de eksterordinare rigora dekreto) li paroĥestris en Rimini. Dum multaj jaroj li estis “spirita” filo de sankta Pio el Pietrelcina, gvidante multajn pilgrimojn al San Giovanni Rotondo kaj havante personajn kontaktojn kun la Sanktulo. En 1969 Pastro Magnani eltenis la unuagradan ekzamenon de E-o, kaj komencis dediĉi sian tutan liberan tempon al la E-movado. En 1976 li estis elektita ĝenerala sekretario de la itala sekcio de IKUE. En 1979 li iĝis prezidanto de IKUE, kaj en 1995 li rezignis je reelekto. La jaroj de lia prezidanteco estis tiuj, dum kiuj, dank’ al li, la ĝenerala kaj la katolika movado havis gravajn atingojn: oficiala agnosko de IKUE fare de la Sankta Seĝo, oficiala aprobo de la roma Meslibro kaj Legaĵaro por dimanĉoj kaj festotagoj en E-o (kaj ĝia eldono), aĉeto de roma IKUE-sidejo, E-lingvaj salutoj de la Papo je Kristnasko kaj Pasko. Por la movado lia agado estas de ĉiam impona: helpo kaj asisto al orienteŭropaj esperantistoj, bonfara agado favore al esperantistoj de la evoluantaj landoj, ĉefe sub la insignoj de CER-ES, Rimini’a Esperantista Centro - Ekumena, Solidareca, de li starigita (vidu: www.ceres.rimini.it/), realigo de la plej vasta “ZEO” (Zamenhofa E-objekto): E- kaj ital-lingvaj artaj mozaikoj en preĝejo de Rimini, gastigo de pluraj kongresoj (ekumena, nacia, IKUE-aj).

Bruno MASALA (Francio)

Li naskiĝis la 16-an de junio 1967 en Metz, nordorienta Francio. Edziĝis en 2003 kun Anne kaj ili havas du infanojn: Elisabeth (2005) kaj François (2007), edukitajn dulingve: france kaj Esperante. Li studis filozofion kaj klasikan filologion, kaj instruis francan, latinan kaj malnovgrekan lingvojn kaj literaturojn ĝis 2001. De tiam, informadikisto en internacia komerca firmao, modeligas kaj realigas administrajn, logistikajn kaj librotenadajn softvarojn. Li ankaŭ studis teologion kaj ricevis Master-diplomon pri patristiko, en 2006. Esperanton li lernis en 1984. Dum 1990-aj jaroj aktivulo en la loka E-klubo, en internacia kultura societo OSIEK, en internacia klubo por akceli radio-aŭskultadon inter esperantistoj. Li regule prelegas pri filologiaj kaj bibliaj temoj. Membro de IKUE ekde 1995. Fine de 2004 kunfondinto de la Kunviva Rozario en Esperanto, kies membroj ĉiutage preĝas en Esperanto, administras ĝian TTT-ejon (www.breviero.org) pri preĝado, spirita vivo kaj sanktuloj. En 2006 reprezentanto de IKUE ĉe la Monda Kongreso de Ekleziaj Movadoj kaj Novaj Komunumoj, en Romo. Li kunfondis novan arkivon por la radio-elsendoj de Radio Vatikana en E-o (www.radio-vatikana-esperanto.org). La pasintan 25-an de marto naskiĝis la dua filo François (en la foto kun sia patro Bruno).

Pavol PETRÍK (Slovakio)

Li naskiĝis la 11-an de aprilo 1973 kaj loĝas en Pečovská Nová Ves en orienta Slovakio. Profesie li estas tradukisto pri la angla lingvo. Liaj hobioj estas lingvoj, biciklado, historio, muziko kaj legado de libroj. Esperantisto ekde 1993 dank’ al kurso en katolika gazeto. En 1995 li partoprenis sian unuan IKUE-kongreson en Olomouc kaj ekaktivis en la E-movado, ĉefe en IKUE. Li kelkfoje partoprenis Katolikan E-Tendaron en Sebranice apud Litomyšl kaj preskaŭ ĉiujare li partoprenis ekumenajn kaj IKUE-kongresojn kaj aliajn aranĝojn de ĉeĥa kaj slovaka sekcioj de IKUE. Li estas membro de UEA, de la slovaka sekcio de IKUE, AEH (Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj) kaj IKUEJ (Internacia Katolika Unuiĝo de E-Junularo).

Carlo SARANDREA (Italio)

Naskita en Romo la 3-an de septembro 1962, li diplomiĝis pri elementlerneja instrukapableco kaj estas ŝtata oficisto. Kiam li estis 16-jaraĝa, li legis bildstrian gazeton, en kiu aperis artikolo pri Esperanto. Post kontakto de la indikita adreso por ricevi informojn, li komencis viziti la katolikan E-grupon de Romo, gvidatan tiam de pastro Giacinto Jacobitti. Memlernanto, Carlo estis tuj aplikita al movadaj taskoj kaj fariĝis dum la paso de la tempo estrarano de la roma katolika E-grupo, prezidanto de la Itala IKUE-Sekcio, kunredaktoro de la itala E-revuo, konsiliano de Itala E-Federacio, parolisto kaj poste redaktoro de la E-elsendoj ĉe Radio Vatikana, redaktoro de EK, www.ikue.org kaj www.esperokatolika.org, sekretario de IKUE, aldone al multaj portempaj taskoj kaj oficoj (laste: en la LKK de UK 2006 en Florenco).

Stanisław ŚMIGIELSKI (Pollando)

Li naskiĝis la 23-an de julio 1948 kaj loĝas en la regiono Silezio (suda Pollando), en Kędzierzyn-Koźle. Magistro de rusa filologio, estinta profesia instruisto de la rusa lingvo kaj inspektoro de kleriga lerneja sistemo. Pensiulo de 2004. Scipovanto de la germana kaj iom de la angla. Edzo de Barbara - instruistino pri fiziko - kaj patro de filinoj Joanna (19) kaj Agnieszka (17). Ĵurita tradukisto de la rusa kaj de E-o, oficialigita fare de estro de vojevodia juĝejo en Opole en la jaro 1997. De 2004 asesoro de la distrikta juĝejo en K-K. Aktivulo de Asocio por Memorigo de Varsovia Ribelo 1944. E-isto ekde 1963 kaj membro de Pola E-Asocio ekde 1970. En la jaroj 1983-86 Prezidanto de la Filio de PEA en Opole kaj membro de Ĉefa Konsilantaro de PEA en Varsovio. Konstanta kunlaboranto de la Redakcio de Pola E-isto (1982-1986 kaj ekde 2004). Membro de UEA, danke al persona amiko Josi Shemer el Tel-Avivo - estro de israelaj geesperantistoj. Membro de IKUE. Partoprenanto en IKUE-Kongresoj en Ĉenstoĥovo, Kroměříž, Kretinga, Velehrad kaj en multaj animzorgaj aranĝoj. Aŭtoro de artikoloj en la katolikaj ĵurnaloj: Dio Benu, Espero Katolika kaj Frateco. Kunredaktanto de Internacia Gazeto (www.internacia-gazeto.com) la reta ĵurnalo de “Katolika Klubo”. Ridetanta kaj ŝercema laŭ la internacia devizo: rideto(j) plilongigas vivo(j)n!

Sac. Attila SZÉP (Hungario)

Naskita en Budapeŝto la 9-an de junio 1974, li estas hungara pastro (li diakoniĝis la 19-an de junio 2004 kaj pastriĝis la 18-an de junio 2005). Li paroĥestras en vilaĝo Szentlászló kaj aliaj 9 vilaĝoj. Ĝis 2000 li laboris kiel inĝeniero pri energetiko en la hungara atomcentralo Paks. Dume li ekstudis teologion. Li estas esperantisto ekde 1989. Ekde 1996 li partoprenas katolikajn kaj ekumenajn kongresojn, renkontiĝojn, tendarojn (KET en Sebranice, ekumenajn kongresojn en Zagrebo kaj Piliscsaba, IKUE-Kongreson en Kroměříž). Li lanĉis en 1999 la TTT-ejon de IKUE. Ĝis 2000 li partoprenis en la laboro de IKUEJ (junularo). Ekde 2005 li estas animzorganto de la Kunviva Rozario en Esperanto.

al la indekso


 SINCERAN GRATULON KAJ BONDEZIRON                 

La 19-an de junio festos sian 94-jariĝon s-ro František Mančík el Slavkov apud Uherský Brod. Li estas verŝajne nuntempe la plej aĝa esperantisto en Ĉeĥio, kiu atingis ĉi tiun benitan aĝon en bona sanstato kaj freŝeco. La tutan vivon li dediĉis al disvastigado de Esperanto, tradukado, instruado, verkado de artikoloj kaj korespondado kun la tuta mondo. Elkore al li gratulas okaze de lia naskiĝtago kaj deziras ankoraŭ multajn benitajn jarojn en bonhumoro kaj la familia amo liaj nevinoj Blažena kaj Věra

Ankaŭ la Ĉeĥa IKUE-Sekcio gratulas kaj bondeziras al Vi, frato Francisko, kiu pasintjare en Velehrad travivis inter la kongresanoj almenaŭ la inaŭguran tagon. Dum via vivo Vi kvin jarojn gvidis kursojn de Esperanto en Uherský Brod kaj partoprenis kelkajn Universalajn Kongresojn, ankaŭ tiun en Prago 1996 kaj la esperantlingvan Sanktan Meson celebritan de Episkopo Karlo Otčenášek por la kongresanoj en Vyšehrad. Via fervoro estu modelo por nuntempaj esperantistoj. Dio benu Vin.

al la indekso


 TRI BELAJ TAGOJ EN PILGRIMLOKO DUB

Tri belajn tagojn travivis kune partoprenintoj de Renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en pilgrimloko Dub super rivero Morava en la tagoj de la 4-a ĝis la 6-a de majo 2007. La renkontiĝo okazis memore al longjara IKUE-ano, la paroĥestro Patro Cyril Vrbík, kiu dum 22 jaroj de sia restado tiuloke ne nur nelacigeble plenumadis siajn animzorgajn devojn, sed belege riparis internon kaj ankaŭ eksteron de la impona pilgrima preĝejo de Purigado de Virgulino Maria, unu el la plej grandaj preĝejoj en Moravio - landparto de Ĉeĥio. La 22-an de oktobro 2002 li estis brutale murdita ĉe pordo de paroĥejo.

Vendrede la 4-an de majo la partoprenantoj de la renkontiĝo loĝigis sin en la Pilgrima Domo de Cyrilek, nomita laŭ preposto Cyril Vrbík. La pilgrimdomo estas belege riparita kaj ekipita por komforta loĝigo de tiuj, kiuj tiuloke deziras travivi agrablajn tagojn. La pilgrimdomon de la preĝejo dividas  distanco eĉ ne de nur dudek metroj. Ĉio okazis sub unu tegmento: loĝado, manĝado kaj programoj. Por komunaj programoj estas je dispono belege ekipita ĉasista solono.

Tiuloke en Dub, dum vivo de pastro Cirilo, okazis kelkaj renkontiĝoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj junularo. La lasta estis postkongresa unusemajna restado, organizita de IKUEJ (junularo) en la jaro 2002, do nur tri monatojn antaŭ tragika morto de la pastro Cirilo, kiu dum sia vivo sukcesis belege ripari la preĝejon. Ampleksaj rekonstruaj kaj riparaj laboroj de la pilgrima domo kaj ĝiaj ekipaĵoj estas verko de la nuna paroĥestro - polo Mgr. Th. Lic. Jan Kornek Lic. S. L., kiu planas realigi tie ankoraŭ pluajn rekonstruajn laborojn, por pligrandigi loĝigan kapaciton.

La oficiala programo de la renkontiĝo komencis je la 17-a horo vendrede en la preĝejo per adoracio antaŭ la Plejsankta Sakramento (je unua vendredo de la monato), post kiu sekvis Sankta Meso kaj maja piaĵo honore al Virgulino Maria - Reĝino de Majo. Post tiel belege spirite komencita restado okazis komuna vespermanĝo.

La vendredan vesperon oni pasigis en agrable varma medio en ĉasista salono, babilante kaj interparolante pri aktualaj temoj rilatantaj IKUE, la Ĉeĥan IKUE-Sekcion kaj la katolikan E-movadon ĝenerale, ankaŭ rememorinte la pasintjare okazintan IKUE-kongreson en Velehrad.

Sabata tago estis la ĉeftago de la renkontiĝo. El proksima ĉirkaŭaĵo de Olomouc kaj Přerov alvenis kelkaj gesamideanoj, tial entute ĉeestis pli ol tridek personoj. Je la horo 7:30 okazis Sankta Meso. Post ĝi okazis renovigo de la Sinkonsekro al Senmakula Koro de V. Maria laŭ formulo, per kiu la 13-an de majo dum esperantlingva elsendo de Radio Vatikana renovigis sian sinkonsekron la  tutmondaj katolikaj esperantistoj. Poste ĉiuj foriris al proksima tombejo, por meti dumpreĝe la florbukedon kaj kandelon sur la tombon de la karmemora pastro Cyril Vrbík.

Post komuna matenmanĝo ĉiuj kolektiĝis en ĉasista salono agrable varmigita per kameno, kie nia kara membro el Dub diakono Inĝ. Jindřich Peřina (junie pastriĝonta) rakontis pri vivo kaj aktivadoj de pastro Cirilo en ilia paroĥo, ankaŭ pri lia tragika morto. Ni koncize ekmemoru ĝian okazon.

Marde matene, en la 22-a de oktobro 2002, ekaperis malĝoja sciigo: Paroĥestro Cirilo Vrbík el Dub nad Moravou murdita! La sciigo ŝokis ĉiujn, kiuj konis la pastron Cirilon, ĝisfine longjaran IKUE-anon. Dum julia pilgrimo de la kongresanoj al Sankta Hostýn ankaŭ li tie kuncelebris la Sanktan Meson. Post la kongreso en la paroĥejo de Dub li gastigis internacian unusemajnan renkonton, aranĝitan de junularo (IKUEJ). Neniu supozis, ke tiu ĉi renkonto en Dub estas lasta renkontiĝo kun vivanta pastro Cirilo.

La murdisto lasis sin veturigi per taksio. Dumvoje li batis la taksiŝoforon, sian konatulon, per botelo kaj vunditan metis lin sur malantaŭan sidlokon, intencante lin iuloke murdi. La vundita ŝoforo sukcesis elaŭtiĝi, kaj kurante sur la ŝoseo li strebis sin savi. La murdisto intencis lin peraŭtomobile faligi, sed li sukcesis sin kaŝi malantaŭ la betonan kolonon. Tial la murdisto daŭrigis veturon en direkto al Dub, kie la aŭtomobilo difektiĝis. Kiam li ekvidis iluminitan pilgrimpreĝejon en Dub, li decidiĝis murdi la paroĥestron. Li eksonoris ĉe la pordo de la paroĥejo kaj petis la paroĥestron priflegi sian brakon, vunditan dum la atako je taksiŝoforo. Li bategis kolon de la pastro, kaj faliginte lin surteren, li tranĉis lian gorĝon per tranĉilo. Poste li traserĉis la paroĥejon kaj ĉe foriro li ekvidis hakilon, kiun li ankoraŭ enpuŝis en la kapon de sia murdviktimo. Poste li trankvile alvokis taksion kaj forveturis al urbo Přerov, kie li sin denuncis ĉe polico. La murdisto, ekssoldulo de eksterlanda legio, estis ano de satanisma sekto. Li estis jam kelkfoje punita pro perfortaj agoj, ankaŭ pro atako kontraŭ pastro en Kralice.

La entombigo de nia frato IKUE-ano, la martiro Cirilo, okazis en Dub la 29-an de oktobro 2002. Ĉefcelebranto estis Ĉefepiskopo Jan Graubner, kuncelebris Episkopo Josef Hrdlička kaj pli ol cent sacerdotoj. Ĉe estis granda amaso da homoj. Laŭ vortoj de la Ĉefepiskopo, la pastro Cirilo estas martiro de la nuna tempo. Post 33-jara sacerdoteco li postsekvis Kriston ĝis Kalvario, ankaŭ murdita, kiel Li.

La posttagmanĝa programo estis dediĉita al pli proksima ekkono de la pilgrima preĝejo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiu okazis danke al erudicia gvido de fratino Drahomiř Budinská. Danke al nia juna membro el Dub Inĝ. Ivo Čečman oni povis viziti ankaŭ subpreĝejan kripton.

Vespera programo okazis denove en la ĉasista salono. Komence oni preĝis la rozarian preĝon honore al Maria – Reĝino de Majo. Post ĝi okazis iom pli solena momento - gratulo okaze de vivjubileo (70-jariĝo) de nia kara frato Josef Jílek, aktiva kunlaborinto ĉe aranĝado de ĉiuj 14 IKUE-tendaroj, okazintaj en Sebranice apud Litomyšl. La gratulo estis por li (kaj lia ĉeestanta edzino, ankaŭ nia membrino) neatendita surprizo. Sekvis agrabla babilado kun vingustumado, dum kiu frato Jozefo rakontis pri sia vivo ekde junaĝo ĝis nun.

Dimanĉe okazis la Sankta Meso en preĝejo plenigita de paroĥanoj. Tre kortuŝa momento estis, kiam tiuj ĉeestantaj la plej malgrandaj infanoj alportis la oferdonacojn, kaj ankaŭ fine de la Meso, kiam ili venis por akcepti benon de la pastro kaj ricevi bongustan polan bombonon “krówka”.

La dimanĉa antaŭtagmezo estis plenigita per belega video-filmo pri vivo de Ĉefepiskopo Karel Otčenášek – protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kiun li persone donacis al la sekcio post la kongresa ferma Sankta Meso pasintjare en Velehrad. Jen citaĵo de liaj vortoj: “La homoj hodiaŭ ne amas Dion, ne esprimas al Li honoron, sentas neniun rilaton al Li, eĉ ili estas rilate al Li plenaj de antaŭjuĝoj. Tio rezultas el tio, ke ili tute Lin ne konas, ne havis la eblecon Lin ekkoni kiel sian la plej bona Amikon. Ni helpadu al ili Lin ekkoni - precipe per la propra vivo.”

En posttagmeza dimanĉa tempo la kontentaj partoprenintoj de la renkontiĝo adiaŭis la pilgrimlokon Dub kun deziro, ke iam denove okazu tie la renkontiĝo. Koran dankon al ĉiuj, kiuj la renkontiĝon partoprenis kaj kunlaboris ĉe ĝia okazigo. Speciala danko apartenas al la paroĥestro Jan Kornek, kiu zorgis, ke ĉiuj estu kontentaj. Dankon por lia permeso transpresi bildeton sur titolpaĝo de ĉi tiu numero de Dio Benu el broŝuro pri pastro Cyril Vrbík “Nositel radosti a lásky“ (Portanto de ĝojo kaj amo). Dankon, ke plu vivas memoro pri nia kara Cyril Vrbík.

Miloslav Šváček

al la indekso


 KIEL RAPIDE FLUGAS LA TEMPO

Antaŭnelonge li estis inter ni, kun ni, predikis, instruis, parolis, benis, kuraĝigis, semis la pacon kaj interkompreniĝon inter la popoloj - Granda Papo, Sankta Homo, neforgesebla Johano Paŭlo la Dua. Jam pasis 2 jaroj, kiam li nin forlasis kaj foriris al la Patro. Nun rigardas nin el la ĉiela fenestro. Kaj benas. Danḱ al li okazas la mirakloj. Kvankam oficiale ankoraŭ ne okazis lia beatproklamo, por ni li jam estas sankta, ne nur beata. Jam dum la vivo li estis sankta. En la dua datreveno de lia morto la tuta pola gazetaro la unuajn paĝojn kaj plej multe da materialo dediĉis al la kara Papo Johano Paŭlo la Dua. La ĉefaj televidstacioj transmisiis specialajn programojn pri li kaj multe oni parolis pri tiu ĉi grava datreveno. En la preĝejoj okazis Sanktaj Mesoj kaj Diservoj, ankaŭ la artistoj, aktoroj prezentis diversajn programerojn ktp. ligitajn kun la vivo kaj morto de nia neforgesebla Papo.

Ni, esperantistoj estas ankaŭ tre dankemaj al la Papo, kiu tiomfoje adresis al ni salutojn, benojn kaj alparolojn, li estis nia sincera amiko. Ni preĝu, por ke li memoru ankaŭ pri ni kaj pri nia E-movado en la ĉielo kaj helpu al ni en nia agado kaj disvastigado de Dia Vorto ankaŭ pere de Esperanto.

Bogusław Sobol

al la indekso


 LI BENAS EL LA FENESTRO DE LA PATRO

Bogusław Sobol, 9.4.2005

La Sinjoro lin alvokis,
kaj lin revokis,
li plenumis la mision
ĝis la fino,
nun li foriris por premio,
la semita Vorto
donas jam la fruktojn.
Li montris al ni
Vojon, Veron, Vivon,
kaj de vivo al Vivo li iris,
“ne ploru”, li petis,
preĝu,
“ĝoju, kiel mi ĝojas” -
jen lastaj liaj vortoj
kaj amen,
fariĝu,
plenumiĝu,

li forlasis la teron,
sed vivas en niaj koroj,
en la instruado,
nun li nin rigardas
tra la fenestro de la Patro
kaj benas
Johano Paŭlo Sankta,
Pola Papo,
Papo de ĉiuj popoloj, nacioj,
Blanka Paŝtisto,
Pilgrimanto.
La surteran pilgrimon li finis,
nun li estas en la Ĉiela Patrujo.
Ni preĝu,
kaj ni petu lian preĝon
ĉe la Trono de la Plej Alta Sinjoro,
nia Dio.

al la indekso


 NEFORGESEBLA EĈ POST TRIDEK JAROJ

En memoron de ĉiu homo firme fiksiĝas neforgeseblaj vivmomentoj, precipe tiuj, kiuj profunde enskribiĝis en la koron, kiujn oni ŝatas ofte rememori. Inter la belaj kaj neforgeseblaj travivaĵoj troviĝas tiuj travivitaj dum naŭ Katolikaj E-Tendaroj okazintaj en la jaroj 1969-1977 en vilaĝo Herbortice (Ĉeĥio), situanta inter urboj Lanškroun kaj Štíty. Estas interese, ke rojo trafluanta la vilaĝon dividas landparton Bohemion de la landparto Moravio. En bela naturangulo de la vilaĝo dum komunista regado aŭdacis tiutempe la junaj katolikaj esperantistoj organizi naŭfoje sian someran tendarrestadon kun kursoj de Esperanto, spirita kaj eĉ distra enhavoj. Ne mankis ankaŭ eksterlandaj gastoj. En la jaro 1977 la tendaron invadis komunista sekreta polico celanta ĝin likvidi. Sekvis ampleksaj demandesploradoj de ĉirkaŭ cent junaj ekstendaranoj en la tuta tiama Ĉeĥoslovakio. La likvida akto fare de fifama komunista sistemo kulminis per juĝproceso en la jaro 1979. Spite de tio dum kelkaj postaj jaroj renkontiĝadis la ekstendaranoj okaze de oktobra rozaria pilgrimo en Česká Třebová-Hory.

Nunjare la 12-an de majo, en la jaro de  30-a datreveno de la perforta likvido de la tendaro okazis la renkontiĝo de la ekstenda-ranoj en neforgesebla vilaĝo Herbortice. Ĉe-estis pli ol dudek personoj, kaj pluaj nepovintaj pro diversaj kaŭzoj partopreni sendis salutojn kun deziroj venontfoje renkontiĝi.

La alveturintaj ekstendaranoj kolektiĝis apud tiama gastejo de familio Minář, en kiu la tendaranoj dum ĉiuj naŭ tendaroj bonguste tagmanĝadis. Poste kune ĉiuj foriris al ĉirkaŭ en unukilometra distanco situanta ekstendarejo. Tie, en belege verda naturscenejo oni rememorigis al si la tendaran vivon per ripeto de la tendara tagordo: vekiĝo, matena gimnastiko, viciĝo kun la tendara ordono kaj hiso de la IKUE-flago, la tendara adiaŭa preĝo kaj memorigo pri simplaj tendaraj ekipaĵoj kaj travivaĵoj dum la invada kaj postaj tagoj. Por la Ĉeĥa Radio la registron el la renkontiĝo faris juna frato Danek Mrázek, kaj por kristana televido Noe filmis frato Pavel Bároš.

Komuna tagmanĝo kun posttagmeza interbabilado okazis en loka pensiono. Estis tre ĝojige aŭdi esprimojn de la ekstendaranoj, kion signifis por ilia vivo tiamaj partoprenoj de la tendaroj. Ekzemple la ekstendaranino Inĝ. Ludmila Müllerová, nuna senatanino de Senato de Parlamento de Ĉeĥa Respubliko, diris, ke la tendaraj restadoj treege helpis al ŝi tiam en ŝia junaĝo trovi ĝustan vivorientiĝon por la tuta vivo. “Ni, tiamaj gejunuloj, ne konsciiĝis, kiel grandan riskon transprenis vi, la organizintoj de la tendaroj”. Ni tion bone konsciiĝis, la eblan likvidan invadon fare de komunista regado ni supozis kiel realigeblan dum ĉiu el la tendaroj. Se ĝi ne okazis pli frue, tion ni komprenis kvazaŭ kiel miraklon. Eĉ eblajn postsekvojn ni bone konsciiĝis, tamen valoris tiom riski.

Fine sufiĉas nur diri: “Ĝis la revido denove venontjare, se ekaperos deziro por denova renkontiĝo”.
Miloslav Šváček

al la indekso


 SITUACIO POR VIRINOJ EN KONGO EN LASTAJ JAROJ

Por legantoj de Dio Benu ĉi-artikolon pri virinoj en Kongo okaze de Virina Tago sendis Landa Reprezentanto de IKUE por Kongo Jean Bosco Malanda

La ĉefaj viktimoj dum la militoj, kiuj furiozis en Konga Demokrata Respubliko kaj dum deko da diktaturoj, estas la virinoj. La virinoj en Kongo konis ĉiajn humiligojn. Dum la diktaturo la virinoj vole nevole, devige, dancis por la prezidento. Dum la militoj la virinoj estis murditaj kiel musoj. Pli stranga, multaj estis entombigitaj vivantaj, multaj estis (kaj estas) seksperfortigitaj tagojn post tagoj. Oni notis en Ituri, oriente de Kongo, pli malpli 1000 virinojn seksperfortigitajn tage. Aldone al tiu situacio, la granda procento da virinoj ne estas alfabetigitaj, la granda procento de virinoj ne estas edziniĝintaj pro multekosteco de doto. Doto en Kongo fariĝis por gepatroj komerco. Pro tio multaj viroj ne kapablas edziĝi kaj multaj virinoj maljuniĝas en gepatraj domoj.

La milito kaŭzis ne nur seksperfortigojn, murdojn, sed ankaŭ grandan procenton de aidosulinoj. Laŭ kelkaj informoj, multaj inter la soldatoj senditaj en Kongon, aŭ por subteni la registaron, aŭ por subteni la ribelantaron, estis aidosuloj. Jen, kion rakontas iu filino en hospitalo de Goma, oriente de Kongo:

“La soldatoj (ribelantoj) alvenis nian vilaĝon. Murdante multajn gevilaĝanojn, interalie miajn gepatrojn kaj miajn fratojn, ok ribelantoj seksperfortigis min. Post ilia aĉa ago, iu el inter ili pafis min en vaginon. Tial mi estas ĉi tie en la hospitalo. La kuracistoj faras ĉion por sanigi min, sed bedaŭrinde, la ribelantoj transdonis al mi la aidosan viruson. Nun mi preferas morti ol vivi.”

Tiun situacion travivis kaj travivas ankoraŭ multaj virinoj en Kongo. Bedaŭrinde, la internacia komunumo silentas. Jes, pro siaj naturriĉaĵoj la situacio en Kongo ne estas nur kongolanda, sed ankaŭ internacia. Ni esperis,  ke post la balotado, kiu okazis en Kongo, pliboniĝos la situacio por la virinoj. Plu nur espero restas, ĉar la pluaj jaroj pasas kaj ŝanĝiĝas nenio, jen pluaj jaroj, de kiuj ni esperis pli bonajn ekonomiajn kaj sociajn situaciojn, sed vane ni esperis.

La virinoj en Kongo treege suferis kaj suferas, kaj estis treege martirigitaj. Malriĉeco, malsano, aidoso, seksperfortigoj, vidveco, ploroj… estas iliaj ĉiutagaj kunuloj. Virinoj estas respektindaj kaj protektindaj. Jes, la suno brilas sur virojn kaj virinojn, kaj ĉiuj estas kreitaĵoj de Dio.

Por transdoni al gefiloj morgaŭon sen milito, Kongo bezonas demokration. Por transdoni al gefiloj feliĉan estonton, virinoj bezonas financan aŭtonomion kaj instruadon. Sen tio eble ekregos paco en la lando, sed ne por la virinoj.

al la indekso


 VORTOJ ADRESITAJ AL MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Milí bratři a sestry, někteří z Vás se letos zúčastnili jednoho ze dvou nebo obou májových setkání v Dubu nad Moravou a v Herborticích. Obě tato setkání byla pěkným prožitkem a povzbuzením do další aktivní činnosti v rámci našeho katolického esperantského hnutí. V prvních deseti dnech června se uskuteční moje návštěva Bulharska na pozvání předsedy TOLE (Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista), za účelem navázání užší spolupráce mezi IKUE a TOLE. S mnohými z Vás se pak těším na naši společnou účast na 18. ekumenickém esperantském kongresu v Pelplinu v Polsku. V rámci kongresu se na členském zasedání IKUE uskuteční závěrečný akt volby předsedy a nového vedení IKUE na další čtyřleté období. Tyto volby se týkají také všech Vás, bratři a sestry, členů naší Katolické sekce ČES, která je současně Českou sekcí IKUE. Proto každý člen Katolické sekce ČES je současně právoplatným členem IKUE, i když neodebírá jeho orgán Espero Katolika. Na stránkách 40 až 45 tohoto čísla máte možnost se seznámit s kandidáty do vedení IKUE. Cílem těchto voleb je umožnění volby mladých schopných kandidátů, kteří v budoucnu převezmou do svých rukou otěže vedení IKUE, ale také setrvání našich bratří, kteří řídí ústředí IKUE v Římě (tajemník Carlo a ředitel ústředí Antonio), je nutné. V příloze se nachází volební lístek a obálka s předtištěnou adresou.  Předseda je zvolen, pokud obdrží nadpoloviční většinu z počtu obdržených hlasů. V případě, že neobdrží nadpoloviční počet hlasů, zvolí předsedu ze svého středu nové vedení. Ve volebním lístku (kromě kandidáta na předsedu) se zakřížkuje maximálně 8 kandidátů. Pokud kromě požadovaného počtu křížků v okénkách bude na hlasovacím lístku škrtáno nebo cokoliv napsáno, bude hlasovací lístek neplatný. Platné budou pouze hlasovací lístky, které dojdou na uvedenou adresu na obálce do Pelplinu nejpozději 23.7. do 13.00 hod. Hlasovací lístek nepodepisujte! Zakřížkujte okénka u kandidátů, kterým dáváte hlas, vložte lístek do připravené obálky, nalepte známku 11,- Kč a co nejdříve odešlete (nejlépe hned). Kdo se zúčastní kongresu, může odvolit tam. Předem velmi děkuji všem, kteří se volebního aktu zúčastní.

Ve dnech od 21. do 23. září 2007 se uskuteční Konference Českého esperantského svazu v Poličce. V rámci této konference chceme realizovat také setkání přítomných členů naší sekce. Proto doporučujeme členům (t.j. i členkám!) naší sekce zúčastnit se této konference. Přihlášky na konferenci budou v příloze orgánu ČES Starto č. 2.

Na milé setkání s Vámi a příjemné prožití letošních akcí se těší Miloslav Šváček.

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

En la nuna jaro 2007 antaŭiris nin en eternan Patrujon kvar fratoj, niaj longjaraj membroj:
Josef Kučera el Lezník en la aĝo de 78 jaroj,
Ing. Josef Mojžíš el Pardubice en la aĝo de 75 jaroj,
PhDr. Vladimír Michal el Brno en la aĝo de 77 jaroj,
Prof. Ing. Václav Němec el Praha en la aĝo de 88 jaroj.
Ripozon eternan donu al ili Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al ili. Ili ripozu en paco.

al la indekso


 NI KORE GRATULAS KAJ BONDEZIRAS

Tre kore ni gratulas kaj bondeziras al familio de Jana Jurková (fraŭlinnome Kořístková) pro naskiĝo de ilia dua infaneto Johanĉjo (Jan) la 3-an de aprilo.

Al Johanĉjo, lia fratineto Veronika kaj al la gepatroj Diajn benojn kaj ŝirmon de Dipatrino Maria elkore deziras kaj kunĝojas ekstendaranoj de Sebranice kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio.

al la indekso


 TRE KORAN DANKON por multnombraj en- kaj ekster-landaj bondeziroj okaze de Pasko ricevitaj perletere, pertelefone kaj retpoŝte, mi adresas al ĉiuj bondezirintoj. Mi informas, ke ankaŭ ekzistas pertelefona senpaga parol-kontakto kun mi pere de SKYPE: svacek6200. Frate salutas, dankas por la paskaj bondeziroj kaj Dian benon deziras Miloslav Šváček.

al la indekso


 DIAKONO JINDŘICH PEŘINA

Pri la 22-jara aktivado de pastro Cyril Vrbík en paroĥo kaj pilgrimloko Dub nad Moravou kaj pri lia tragika morto rakontis al la ĉeestantoj de la renkonto denaska tiea loĝanto, nia IKUE-frato - diakono Inĝ. Jindřich Peřina. Surbilde estas videbla ĉasista portreto de la nuna paroĥestro  Jan Kornek, polo, vigle aktivanta en paroĥo Dub n. M.

En sabato la 23-an de junio akceptos nia frato diakono Jindřich Peřina sacerdotan ordinon fare de Ĉefepiskopo Jan Graubner je la horo 9:30 en Katedralo de Sankta Venceslao en Olomouc.

La primican Sanktan Meson la novpastro Jindřich celebros en sabato la 7-an de julio je la horo 15:00 en pilgrima preĝejo en Dub n. M. Ĉiuj estas kore invitataj partopreni en ĉi tiuj tre ĝojaj eventoj en Olomouc kaj Dub n. M.

La Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj ekstendaranoj de la Katolika E-Tendaro en Sebranice ĝojegas pro baldaŭa via sacerdotiĝo, nia kara frato Jindřich, elpetante por vi Dian benon kaj ŝirmon de Dipatrino Maria, honorata en Dub, kaj la potencan propeton de Cirilo Vrbík, sub kies influo maturiĝis via sacerdota vokiĝo.

al la indekso