Dio Benu numero 63-3/2006

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 VELEHRAD GASTIGIS KATOLIKAJN ESPERANTISTOJN

Dum la tagoj de la 8-a ĝis la 15-a de julio 2006 fariĝis sankteca Velehrad en Ĉeĥio monda ĉefloko de la katolikaj esperantistoj en la jaro 2006 pro okazigo de la 59-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Jam vendrede la 7-an de julio 2006 venis al kongresejo en Velehrad komitatanoj de la Kongresa Organiza Komitato kun kelkaj helpantoj, eksterlandanoj pastroj Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger el Germanio kaj Pavol Petrík el Slovakio, por prepari la kongresejon por sabata alveno de la kongresanoj.

La kongreso okazis en Pilgrima kaj Spiritekzerca Domo Stojanov en Velehrad. Aliĝintaj estis entute 135 personoj el 11 landoj. El ili la kongreson fakte partoprenis 104  personoj el 10  landoj:  Ĉeĥio 37, Francio 4, Germanio 7, Hungario 13, Italio 4, Kanado 2, Kroatio 1, Litovio 8, Pollando 24, Slovakio 4. Preskaŭ kvarona neĉeesto de la aliĝintoj estas certe alta nombro, sed tio krom certa negativa financa influo havis ankaŭ avantaĝon. Ĉiuj kongresanoj povis komforte loĝi en la kongresa domo, krom tio ankaŭ tie ĉeestis grupo da esperantistaj gejunuloj - anoj de Ĉeĥa E-Junularo. Ĉio do okazis sub unu tegmento, ne estis necese eluzi loĝkapaciton de la eklezia Gimnazio de Stojan. Nombron de la aliĝoj certagrade influis okazigo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco (Italio), kiun ankaŭ la katolikaj esperantistoj preferis partopreni, kaj neĉeeston de alta nombro de la aliĝintoj influis precipe longedaŭrantaj tropikaj varmegoj, kaŭzintaj malsaniĝojn. Ĝuste pro nur centnombra partoprenantaro ekregis dum la kongreso bela frateca etoso. Okazis neniu skandalo, konflikto aŭ pli grava problemo. Malgraŭ daŭranta varmega vetero neniu bezonis, danke al Dio, sanitaran helpon. Por ne informi tro unuflanke, oni povos en venonta numero de DB legi pri la kongresaj travivaĵoj de kelkaj kongresintoj kaj pri iliaj impresoj.

Urbeto Velehrad - la plej grava pilgrimloko en Ĉeĥa Respubliko situas 5 km for de fervojo, ĝiaj vizitantoj do devas por ĝin atingi uzi busan aŭ alian koneksojn. La unuaj sabataj alvenintoj estis grupo da polaj kongresanoj el Krakovo. Ĝis la vespero atingis la kongresejon plejparto de la kongresanoj. Post loĝigo en komfortaj ĉambroj oni povis ripozi. Je la 17-a horo okazis komuna vespermanĝo kaj tiuj, kiuj ne sentis pro vojaĝo laciĝon aŭ estis jam dumtage sufiĉe ripozintaj, partoprenis je la 19-a horo la Sanktan Meson en sufiĉe granda kapelo de la kongresejo. Post ĝi sekvis ankoraŭ ekzerco de la kantoj por dimanĉa solena inaŭgura liturgio.

al la indekso


 DIMANĈO - LA 9-A DE JULIO - INAŬGURO DE LA KONGRESO

Dimanĉo, la 9-an de julio, la tago de la inaŭguro de la kongreso, estis eksterordinare solena tago. La granda Baziliko de Ĉielenpreno de Virgulino Maria kaj kunpatronoj de Eŭropo sanktaj Cirilo kaj Metodio, kie okazis solena inaŭgura  Sankta  Meso,  antaŭ  la  deka horo tute pleniĝis de la kongresanoj, paroĥanoj kaj pilgrimantoj, ĉar tiutempe okazas ĉiam la ĉefa dimanĉa Sankta Meso. Ĉar la Sankta Meso okazis en Esperanto, la neesperantistaj ĉeestantoj ricevis specialan broŝureton  kun kantoj kaj liturgiaj tekstoj, por ke ankaŭ ili povu aktive partopreni la solenan liturgion. Ĉefcelebranto de la Sankta Meso estis Ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner, Metropolito de Moravio kaj Prezidanto de Ĉeĥa Episkopara Konferenco, en kies diocezo Velehrad troviĝas. Kuncelebris ĉeestantaj pastroj - esperantistoj kaj la paroĥestro de Velehrad sac. Petr  Přádka SJ.  En Esperanto  predikis  sac.  Bernhard  Eichkorn el Germanio,  post  li  sekvis  ĉeĥlingva  prediko  de  la  ĉefepiskopo por  la ĉeestantoj nekomprenantaj Esperanton, en kiu li alte pritaksis precipe kuraĝajn aktivadojn de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj en la tempoj de komunisma subpremado. Dum la Sankta Meso oni kantis la kanton rilatantan la lokon Velehrad honore al sanktaj Cirilo kaj Metodio “Jen altar´ de nia Di-Sinjoro - Ejhle oltář”, kiun tiucele volonte esperantigis frato Josef Cink. Oni povas diri, ke la Sankta Meso estis profunda spirita travivaĵo, dum kiu multaj ĉeestantaj nekongresanoj praktike konvinkiĝis pri utileco de Esperanto.

Dua parto de la kongresa inaŭguro okazis en kapelo de la kongresejo Stojanov, ĉar nefinita rekonstruo de Slava Salonego en komplekso de apudbazilikaj konstruaĵoj ne estis tiucele je dispono.  La kongreseja kapelo havas kapaciton de 150 sidlokoj, do senprobleme tie povis okazi la solena malfermo de la kongreso, ankaŭ la kongresaj prelegoj kaj la ĝenerala kunveno de IKUE. Malantaŭ la prezidantara tablo okupis lokon Alta Protektanto de la Kongreso Lia Ekscelenco Mons. Jan Graubner - Ĉefepiskopo de Olomouc, Metropolito de Moravio kaj Prezidanto de Ĉeĥa Episkopara Konferenco, Miloslav Šváček - Prezidanto de IKUE, Stanisław Mandrak – Prezidanto de Pola E-Asocio, sac. Lajos Kóbor - Prezidanto de Ekumena Komisiono IKUE kaj KELI, Jana Melichárková - Prezidantino de Ĉeĥa E-Asocio, Jarmila Rýznarová - Prezidantino de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj, Pavel Polnický - Estrarano de Kristana Esperantista Ligo Internacia, kiu estas samtempe ankaŭ Sekretario de Ĉeĥa E-Asocio, kaj Marek Blahuš - Prezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

La solena inaŭguro estis komencita per himno de IKUE. Post ĝi la prezidanto de la Kongresa Organiza Komitato Miloslav Šváček salutis, bonvenigis kaj prezentis la estimatajn kaj karegajn gastojn, ĉeestantajn estraranojn de IKUE, landajn reprezentantojn de IKUE, ĉiujn kongresanojn el   Francio, Germanio, Hungario, Italio, Kanado, Kroatio, Litovio, Pollando, Slovakio kaj gastiganta lando Ĉeĥio, ankaŭ la karegajn partoprenantojn de la Renkonto de Ĉeĥa E-Junularo kaj ceterajn gastojn.

Poste sekvis salutparoloj de menciitaj ĉeestantaj reprezentantoj. Kiel unua salutis la kongreson la Ĉefepiskopo Mons. Jan Graubner, sekvis la salutoj de la ceteraj reprezentantoj. Post ili la kongreson salutis la ĉeestantaj reprezentantoj de la apartaj landoj: Francio - Bruno Masala, Germanio - sac. Bernhard Eichkorn, Hungario - János Kirsch, Italio - D-ro Serio Boschin, Kanado - Milan Sveda, Kroatio - Marija Belošević, Litovio - Algimantas Piliponis, Pollando - Sac. Stanisław Płachta, Slovakio - Mária Tomašovičová.

Post tio estis tralegitaj skribaj salutoj, kiujn la kongreso ricevis. Unua estis tralegita salutletero de  Alta Protektanto de la Kongreso - Lia Eminenco Kardinalo Miloslav Vlk - Ĉefepiskopo de Prago kaj Primaso Ĉeĥa. La kongreson ankaŭ salutis el Vatikano Ĉefepiskopo Mons. Stanisław Ryłko - Prezidanto de Papa Konsilio por Laikoj.

al la indekso


 KONGRESA SALUTO DE KARDINALO MILOSLAV VLK

Karaj gesamideanoj, mi salutas la 59-an kongreson de la katolikaj esperantistoj okazantan en Velehrad kaj mi deziras al ĉiuj viaj aktivadoj Dian benon kaj sukceson. Mi rememoras, ke dum miaj renkontoj kun esperantistoj en mia junaĝo min tre alparoladis ne nur internacia lingvo mem, sed ankaŭ ideoj de interkompreniĝado inter la homoj, inter la nacioj. Mi estas profunde konvinkita, ke tiu ĉi belega ideo estas nuntempe pli ol iam antaŭe aktuala.

Mi deziras al la kongreso ĝojan etoson en reciproka interkompreniĝo kaj benitajn aktivadojn en laboro por interpaciĝo kaj interkompreniĝo sur internacia kampo.

Via

al la indekso


 SALUTO DE ĈEFEPISKOPO STANISŁAW RYŁKO
Prezidanto de Papa Konsilio por Laikoj

Vatikano, la 8-an de julio 2006

Sinjoro Prezidanto, mi ĝojas, sendante saluton de komuneco kaj de paco al ĉiuj partoprenantoj en la 59-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), kiu disvolviĝas en ĉi tiuj tagoj en Velehrad, en Ĉeĥa Respubliko.

La temo de via Kongreso “Eŭkaristio, renkonto kun Jesuo Kristo” vokas al la centreco de la eŭkaristia mistero, kiun la Dua Vatikana Koncilio difinas “fonto kaj kulmino de la tuta kristana vivo” (Dua Vatikana Ekumena Koncilio, Dogma Konstitucio pri la Eklezio Lumen gentium, n. 11). Se fakte la kristana vivo esprimiĝas per la plenumo de la plej granda el la ordonoj, la amo al Dio kaj al gefratoj, ĉi tiu amo trovas sian fonton ĝuste en la Plejsankta Sakramento de Eŭkaristio, ne hazarde nomata “Sakramento de la Amo” (Kp. S. Tomaso de Akvino, S.T., III, q. 78, a. 3).

Eŭkaristio estas la sakramento, kiu plilongigas ĝis la fino de la tempoj la enkarniĝon de la amo de Jesuo Kristo al ĉiuj homoj. La Sinjoro diris: “Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj” (Joh 15, 13). Jesuo Kristo, ĉiamigante sian pasionon, morton kaj resurekton en la sakramento de Eŭkaristio, igas ĉeestanta en ĉiu tempo sian amon al la homo. Kristo ĉeestas en la mondo, Kristo ĉeestas en Eŭkaristio! Dio la Patro, “amiko de la homoj” (S. Cirilo de Jerusalemo, Mistagogia katekizado, V, 7), prenis la iniciaton starigi kun ili - per la donaco de sia Ununaskita Filo - rilaton de amikeco kaj de komuneco (Kp. Apo 3, 20). La homo bezonas la Eŭkaristion, ĉar li bezonas renkonti Kriston kaj amikiĝi al li. Papo Benedikto la XVI-a asertis: “Por ĉi tiu amikeco ni devas engaĝi nin ĉiutage denove. Amikeco signifas komunecon en la penso kaj en la volo. En ĉi tiu komuneco de penso kun Jesuo ni devas ekzerciĝi, diras al ni sankta Paŭlo en la Letero al la Filipianoj (kp 2, 2-5). Kaj ĉi tiu komuneco de penso ne estas afero nur intelekta, sed ĝi estas komuneco de la sentoj kaj de la volo, kaj do ankaŭ de la ago” (Benedikto la XVI-a, Homilio. Sankta Meso de la Karismo en la vatikana Baziliko, 13-a de aprilo 2006).

Per la renkonto kun Kristo la kristano nutriĝas kaj sensoifiĝas je la fonto de la amo por eniri la vojon de karitato kaj de solidareco, kaj progresi en ĉi tiu irado: “Eŭkaristio devas fariĝi por ni lernejo de vivo, en kiu ni lernas donaci nian vivon” (Benedikto la XVI-a, Homilio. Sankta Meso por la pastra ordino, 7-a de majo 2006). Eŭkaristio fariĝas tiel ligilo de komuneco inter la homoj. La unueco, kiun vi serĉas en via asocio, devas fonti el la eŭkaristia mistero. Kiel asertas sankta Johano Krizostomo, “fakte, kiel pano estas tutaĵo, kvankam ĝi konsistas el multaj grajnoj, kaj ĉi tiuj, kvankam nevidate, ĉiel ajn troviĝas en ĝi, tiel ke ilia diferenco malaperas pro ilia perfekta kunfandiĝo; en la sama maniero ankaŭ ni estas reciproke kunigitaj inter ni kaj ĉiuj kune kun Kristo” (S. Johano Krizostomo, Homilioj pri la unua Letero al la Korintanoj, 24, 2: PG 61, 200).

Mi bondeziras al vi, ke la unuiĝo al Kristo ĉiam pli aligu vin al la unueco de lia Korpo, kiu estas la Eklezio (Kp. Johano Paŭlo la II-a, Encikliko Ecclesia de eucharistia, n. 23), kaj ke ĉi tiu Kongreso donu abundajn fruktojn de unueco, de paco kaj de komuneco.

(Originale en Esperanto:)

Kun kuraĝigo por la laboroj de Via kongreso kaj por la progreso de IKUE, mi sendas al ĉiuj partoprenantoj mian paŝtistan benon.


al la indekso



 SALUTO DE ĈEFEPISKOPO JAN GRAUBNER

Estimataj geamikoj kaj karaj gastoj,

mi ĝojas, ke vi aranĝas vian kongreson denove en nia lando kaj en nia diocezo. Mi deziras al vi ne nur belan restadon kaj sukcesan agadon. Vi renkontiĝas en Velehrad, en loko ligita kun Cirila-Metodia tradicio, sur la loko kunligita kun komencoj de nia kredo kaj kulturo, sed ankaŭ kun spirita renovigo de nia nacio en tempo antaŭ akiro de ĝia ŝtata sendependeco antaŭ cent jaroj, kaj ankaŭ en tempoj de komunista subpremado.

Sanktaj Cirilo kaj Metodio alvenis en Moravion en la jaro 863 kaj ili estis unuaj vere sukcesaj misiistoj de niaj prauloj, ĉar ili sukcesis venki lingvan barieron.

En pasinta jaro ni festis 800 jarojn ekde fondo de cisterciana klostro en Velehrad.

Venontjare ni solenos centan datrevenon de Unua Uniisma Kongreso en Velehrad, kiu estis parto de granda klopotado pri spirita renovigo, pri unuiĝo de Slavoj en la kredo kaj ponto inter la nacioj. Uniismo estis grava antaŭulo de nuna ekumenismo.

Velehrad estas ankaŭ nuntempe loko, kien alvenas multaj homoj ĉerpi spiritan forton el la kristanaj radikoj, kaj ni ĝojas, ke ili estas ne nur homoj jam en la eklezio enankritaj.

Tial mi deziras ankaŭ al vi, kiuj kontribuas al konstruado de la pontoj de interkompreniĝo kaj kunlaboro inter la nacioj kaj ĉe tio vi eliras el evangelio, por ke Dio benu viajn klopodojn kaj plenigu vin per ĝojo pro riĉaj fruktoj, kiuj alportados utilon ne nur por vi mem, sed ankaŭ por multaj homoj.

Kun deziro de bono de la Sinjoro ĉiujn salutas kaj al ĉiuj partoprenantoj kaj al iliaj familioj elkore benas

al la indekso


 KONKLUDA ALPAROLO DE MILOSLAV ŠVÁČEK

Tre karaj gefratoj!

Estas granda ĝojo kaj honoro por mi jam la trian fojon en novtempa historio de IKUE, denove post kvar jaroj, inaŭguri la IKUE- Kongreson en Ĉeĥa Respubliko. Multaj el vi certe havas en viva memoro la 48-an Kongreson de IKUE, okazintan en la jaro 1995 en urbo Olomouc, kaj precipe la 55-an Kongreson okazintan en la jaro 2002 en urbo Kroměříž. Ambaŭ kongresoj enskribiĝis en la historion de IKUE kiel kongresoj belaj kaj sukcesaj, kiujn oni volonte rememoradas. Mi esperas, ke ankaŭ la ĵus inaŭgurita 59-a Kongreso de IKUE en Velehrad enviciĝos inter la belajn kaj sukcesajn kongresojn.

Temo de tiu ĉi nia 59-a Kongreso de IKUE estas: Eŭkaristio - Renkonto kun Jesuo Kristo. La pasinta jaro estis en la Eklezio celebrita kiel jaro de Eŭkaristio. La apartaj katolikaj esperantistoj tutcerte ĝin celebris kadre de siaj lokaj ekleziaj komunumoj. Sed ekestis ankaŭ la deziro de la katolikaj esperantistoj, omaĝi ankaŭ komune Jesuon Kriston en Eŭkaristio. Pasintjare ne estis por tio trovita konvena okazo, ĉar dum ĝi ne okazis aparta kongreso de la katolikaj esperantistoj, sed la kongreso ekumena. Tial por tio estis elektita la nunjara kongreso de la katolikaj esperantistoj en Velehrad. La temo: Eŭkaristio - Renkonto kun Jesuo Kristo estas aktuala jam du mil jarojn kaj neniam ĝi perdos sian aktualecon. Tial estas dezirego de la kongresaj organizantoj, ke en la senco de la kongresa temo ni ĉiuj travivu la tutan kongresan semajnon. Mi firme kredas, ke la kongresaj tagoj plifortigos nian kredon, esperon kaj amon. Kaj tion mi elkore deziras al ĉiuj, karaj gekongresanoj.

Dio benu niajn strebadojn, niajn kongresajn agadojn kaj aktivadojn. Nia ĉiela Patrino la Virgulino Maria, la sanktaj kunpatronoj de Eŭropo Cirilo kaj Metodio, la ĉielaj Patronoj de la esperantistoj elpetu por ni ĉe Dia Trono benojn kaj gracojn. Dio benu nin!

Konklude mi tre kore dankas al niaj karegaj gastoj por ilia ĉeesto en la inaŭguro de la kongreso.

Posttagmeze oni povis ĉeesti poezian programon de Lidia Ligęza el Krakovo kaj vespere ĝui koncerton de esperantigitaj spiritaj kantoj en baziliko fare de operkantisto Miroslav Smyčka, per orgeno akompanis lin s-ro František Macek.

 al la indekso


 LUNDO, LA 10-A DE JULIO

Avantaĝo de la kongreso estis okazigo de ĉio sub unu tegmento. Lunde matene je la 7-a horo okazis la Sankta Meso por unuigo de la kristanoj, kies ĉefcelebranto estis Sac. Lajos Kóbor, prezidanto de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI.

Post la matenmanĝo okazis ekzerco de la kantoj el Adoru por morgaŭa meso, kiun gvidis sac. Albrecht Kronenberger. Pastroj Bernhard Eichkorn kaj Albrecht Kronenberger okazigis prelegon je temo: Adoru - perlo de kristana E-literaturo. Poste pastro Albrecht Kronenberger gvidis komunan legadon de bibliaj tekstoj pri Eŭkaristio el la Evangelioj, Agoj de la Apostoloj kaj Epistoloj. Kaj fine okazis tagmeza preĝo Anĝeluso kun kanto.

Tuj post la tagmanĝo, same dum ĉiuj postaj tagoj membroj de Kunviva Rozario kuniĝis en la kapelo, por kune mediti la rozarian dekadon. La komenca grupo de 19 personoj dum ĝi plinombriĝis je 27.

Je la 14-a horo komencis interkonatiĝo kun Velehrad, kiun gvidis erudite ĉiĉeronino fratino Drahomiř Budinská. La plej longa tempo estis kompreneble dediĉita al Baziliko de Ĉielenpreno de Virgulino Maria kaj sanktaj Cirilo kaj Metodio - kunpatronoj de Eŭropo. Ekstere tre forte brilis la suno, sed interne estis agrabla atmosfero.

Vespere okazis programo dediĉita al venontjara 18-a Ekumena E-Kongreso okazonta en Pelplin (Pollando), sub gvido de Stanisław Mandrak kaj sac. Bernhard Eichkorn. Ĝi estis ne nur utila, sed ankaŭ tre interesa, ĉar per projekciitaj bildoj oni povis bone konatiĝi kun venontjara kongresloko.

La lunda tago estis finita per vesperaj laŭdoj kaj eŭkaristia adorado.

al la indekso


 MARDO, LA 11-A DE JULIO

Tiutage atendis la kongresanojn riĉa programo. Matene je la 7-a horo okazis la rozaria preĝo kaj post ĝi la Sankta Meso en kongreseja kapelo omaĝe al sankta Benedikto.

Antaŭtagmeze okazis kantekzerco kaj post ĝi du prelegoj. La unuan okazigis Bruno Masala el Francio, en kiu li prezentis komentarion de la rakonto de Babel (Gen 11, 1-9). Interalie, li distingis, kiel la konstruantoj de la Turo fortostreĉis mem konstrui sian unuecon, detruante la liberecon, dum en la Eŭkaristio ni ricevas la veran unuecon, t.e. Jesuon Kriston.

La duan okazigis Stanisław Śmigielski el Pollando, kiu prelegis pri eŭkaristiaj mirakloj, substrekante, ke la vera miraklo estas Eŭkaristio mem, per kiu Jesuo ĉeestas inter ni. Li kromalie legis la tekston de ekumena akordo de grekortodoksa, luterana kaj romkatolika Eklezioj el la jaro 1999, pri la reala ĉeesto de Kristo en la Eŭkaristio. Poste, li ankaŭ legis resumon de Bogusław Sobol pri kelkaj famaj eŭkaristiaj mirakloj.

Fine antaŭ preĝo de la Tagmeza Horo Miloslav Šváček legis salutan leteron ricevitan de sac. Jozefo Zielonka.

al la indekso


 POSTTAGMEZA EKSKURSO AL SKANSENO EN MODRÁ

Posttagmeze okazis promena vizito al grandmoravia preĝejo de sankta Johano kaj al Arĥeologia skanseno en vilaĝo Modrá, situanta tuŝapude al Velehrad. Tial oni povis ĝui ne nur belan posttagmezon, sed ankaŭ agrablan perpiedan promenon spite de iom tro varma vetero.

La preĝejo staranta tuŝapude de la originaj fundamentoj el komenco de la 9-a jarcento estas repliko de la preĝejo. Ĝi estas hipoteza rekonstruo de la origina preĝejo surbaze de konservitaj tiutempaj dokumentoj pri similstilaj konstruaĵoj.

La Arĥeologia skanseno estas estigita el konstruaĵoj, kies subteraj partoj estas provoj pri realigo de la konstruaĵoj laŭ dokumentoj, kiuj pri tiu epoko de nia historio konserviĝis. Post ĝia kompleta finkonstruo ĝi fariĝos unika objekto, nenie ekzistanta en Ĉeĥio. Apartajn konstruaĵojn de la skanseno oni povis vidi ankaŭ de interne kun fakaj klarigoj de la ĉiĉeronoj.

al la indekso


 FOLKLORA PROGRAMO DE ENSEMBLO "LIPINA"

Vespere okazis folklora programo de kant- kaj danc-ensemblo LIPINA el Vracov (vilaĝo  de  regiono  Moravia  Slovakio,  en  kiusituas ankaŭ Velehrad). Ĝi estas la sama folklora ensemblo, kiu prezentis sian programon en la 55-a IKUE-Kongreso 2002 en Kroměříž, sed nur unu persono  restis  ĝis  nun  en  la  ensemblo,  la ceteraj estas tute novaj personoj. La vesperan folkloran programon pliriĉigis ankaŭ folklora infana grupeto el Ratíškovice (ankaŭ vilaĝo apartenanta al la sama regiono), kiun venigis al Velehrad prezidantino de Ĉeĥa E-Asocio s-ino Jana Melichárková, loĝanta en Ratíškovice. La belega folklora vespera programo, kiun oni povis ĝui pro agrabla vespera vetero ekstere, do subĉiele, okazis danke al nia frato - longjara IKUE-ano Inĝ. František Havlík, loĝanta en la sama regiono, kie oni kulturas viton. Ankaŭ li posedas vitejon kun vinkelo, tial dum la folklora programo li povis regali la kongresanojn per propra bongusta vino. Tre koran dankon, kara frato František Havlík kaj kara prezidantino de ĈEA Jana Melichárková, pro belega kaj agrabla marda kongresa vespero.

al la indekso


 MERKREDO, LA 12-A DE JULIO

Post rozaria preĝo okazis je la 7-a horo Sankta Meso por la mortintaj. Komence estis tralegitaj nomoj de la mortintoj, kies nomojn oni povis surskribi sur la paperon, intence de kiuj estis precipe celebrita la Sankta Meso.

Je la 9-a horo post duonhora kantado okazis Ĝenerala Kunveno de IKUE. Komence estis tralegita letero de la Ĝenerala Sekretario Carlo Sarandrea, en kiu li klarigis ne nur kaŭzon de sia neĉeesto, sed precipe ĉefajn kaŭzojn de neregula aperado de la revuo Espero Katolika. Poste estis tralegita jarraporto. Multe oni diskutis precipe pri problemo de la revuo Espero Katolika, por trovi solvon de fina ĝia regula aperado. La Ĝenerala Kunveno plenrajtigis la estraron estigi komisionon pri Espero Katolika, kiu havos ĉiujn decidpovojn rilate al tio. Per Anĝeluso kaj kanto estis finita la kunveno


Posttagmeze okazis akcepto de la kongresa delegacio ĉe urbestro Inĝ. Stanislav Gregůrek en urbodomo de Velehrad. La delegacio konsistis el reprezentantoj de apartaj landoj, el kiuj venis la kongresanoj.

Poste okazis prelego de D-ro Štefan Grenda el Slovakio je temo “Virgulino Maria en nia kristana vivo”.

Vespere okazis en la kongreseja kapelo bela koncerto de Anna Lászay (Anjo Amika) el Hungario. Krom tiu ĉi koncerto ŝi ankaŭ kantis en baziliko de Velehrad, en preĝejo de Valtice en tuttaga ekskurso kaj aliokaze.

al la indekso


 ĴAŬDO, LA 13-A DE JULIO


Ĵaŭde okazis tuttaga perbusa ekskurso al Valtice, Lednice kaj Čejkovice. En preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria en Valtice estis celebrita Sankta Meso. Post la Sankta Meso okazis komuna fotografado sur ŝtuparo antaŭ apuda kastelo en Valtice. Sekvis vizito de la kastelo en Valtice. Plua celo de la ekskurso estis kastela areo en proksima Lednice. Tuta areo de Valtice - Lednice apartenis ĝis la jaro 1945 al gento Liechtenstein, ekde tiu jaro ĝi estas ŝtata havaĵo, enskribita en la jaro 1999 en tutmondan liston de kulturaj heredaĵoj, ŝirmitaj de UNESCO.

En Lednice oni povis viziti belegan kastelon, francstilan ĝardenon, vastan parkon, aŭ promeni apud fiŝlagoj kaj viziti 60 m altan minareton. Por viziti pluajn tieajn vidindaĵojn estus necesa pli longa restado. Ektondro estis signalo por reveni al la busoj. Kiuj ne respektis tiun signalon, revenis ĝishaŭte pluve malsekiĝintaj.

Post la fulmo-tondrado ekaperis suno kaj la busoj translokigis la kongresanojn al Čejkovice, kie estas vastaj Templanaj Vinkeloj, kiujn oni vizitis, admirinte, kiom da vinbareloj tie troviĝas. Kompreneble okazis regalo de la kongresanoj per diversspeciaj bonkvalitaj vinoj de tiu vinregiono. La vizito de la vinkeloj kaj abunda gustumado de la vinspecioj okazis danke al nia frato Inĝ. František Havlík, apartenanta al tiea vinkorporacio. Dum revena vojaĝo oni dankis por belega ekskursa tago per rozaria preĝo. Post vespermanĝo sekvis ripozo.

al la indekso


 VENDREDO, LA 14-A DE JULIO

Per rozaria preĝo kaj eŭkaristia adorado komenciĝis la vendreda tago je la 7-a horo.

Post komuna kantado okazis du prelegoj. Kiel unua prelegis Inĝ. Jan Kalný (vicprezid. de Ĉeĥa IKUE-Sekcio) je temo: Ĉu kristanoj bezonas komunan lingvon? Dua estis prelegantino Marija Belošević el Kroatio (vicprezid. de IKUE), preleginta pri Kroataj beatuloj pri Eŭkaristio. Poste okazis Tagmeza Horo.

Posttagmeze je la 15-a horo okazis danka Sankta Meso en Baziliko de Velehrad, kies ĉefcelebranto estis Ĉefepiskopo Karel Otčenášek el Hradec Králové, protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Spite de sia ne tro bona sanstato li kuraĝis realigi longan vojaĝon en varmega vetero, por esprimi sian favoron rilate al la katolikaj esperantistoj. La Sanktan Meson kuncelebris ĉiuj ĉeestantaj esperantistaj pastroj.  Komence de la Sankta Meso frato Miloslav Šváček salutis kaj bonvenigis la Ĉefepiskopon nome de ĉiuj kongresanoj. La Ĉefepiskopo alparolis la ĉeestantojn per jenaj vortoj:

“+ Ave Maria et Joseph - Saluton Maria kaj Josefo.

Mi gratulas al vi, ke okaze de la kongreso alvenis la inspira letero de Kardinalo Vlk, kaj eĉ el Vatikano, kaj ankaŭ ke la kongreson inaŭguris persone la prezidanto de la Konferenco de la ĉeĥaj episkopoj, Ĉefepiskopo Jan Graubner.

Mi mem, ĉar mi tre amas vin, volus doni al vi memoraĵon pri mi. Ĝi estas mia jubilea Dankesprimo, kie vi trovos koncize mian biografion kaj ankaŭ mian vivo-kredon, originalon mi posedas nur ĉeĥlingve, sed traduko estas ankaŭ en la germana, angla, itala kaj pola lingvoj; kaj ankaŭ mian esperantlingvan bondeziron al forta kresko de Esperanto por la gloro de Dio kaj prospero de la homaro kaj de nia patrujo.

Tio ligiĝas al la citaĵoj el la evangelio de Johano 12, 24: Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.”

al la indekso


 ESPERANTLINGVA PREDIKO DE ĈEFEPISKOPO KARLO

Karaj gefratoj en Jesuo Kristo, karaj gesamideanoj.

Mi salutas vin ĉiujn tre kore ĉi tie en Velehrad, en la loko, kie kuŝas radikoj de la eklezio de nia lando, kaj tiel ankaŭ de nia kultura historio. Ĉi tie la tuta Eŭropo, antaŭ pli ol dek unu jarcentoj, komencis spiri per ambaŭ pulmoj, kiel nomis tiun eventon Johano Paŭlo la Dua. Ĉiu internacia kongreso de la katolikaj esperantistoj estas grava evento en la vivo de nia movado, ĉar ĝi kutime okupiĝas pri grava aktuala problemo, kiu premas nian socion. Tia problemo estas ĝuste tio, kion ne povis finplenumi Johano Paŭlo la Dua kaj kion per tia fervoro daŭrigas lia posteulo, Benedikto la Deksesa, nome - reciprokan proksimiĝadon de la kredantoj je unu Dio, de la gefiloj de Abrahamo.

Ni, esperantistoj, volas disponigi al la Sankta Patro kaj al la tuta eklezio tion, kion ni posedas: la supernacian lingvon Esperanto. Ni konsideru jene: La hebreoj estas posedantoj de la radikoj de nia kredo kaj de ilia lingvo, kiu estas ĝisnun kaj por ĉiam la lingvo de iliaj interparoloj kun Dio, de iliaj preĝoj. Sur tiu fundamento estas konstruita ankaŭ ilia aktuala modernigita lingvo, la nov-hebrea.

La islamanoj posedas la araban lingvon de la Korano, en kiu ili citas kaj kontemplas la suraojn de la Korano kaj tiel ili komunikas kun Dio. Ankaŭ ili havas komunan lingvon: modernan araban.

La lingvo de la kristanoj, dum pli ol mil jaroj, estis la latino, kiu estis kaj la lingvo liturgia kaj la lingvo komunika. Malgraŭ, ke la publika klerigado en la lastaj jarcentoj forkliniĝas de ĝi, la latino restas la lingvo de la Eklezio, la lingvo de preĝoj. Kristanoj ne posedas similan novepokan komunan lingvon kun ligoj al la radikoj, kian posedas la hebreoj kaj islamanoj. Ĝuste tian ni volas proponi al la Sankta Patro  -  la lingvon Esperanto, kiu en si implicas ambaŭ fluojn

de nia kulturo, la fluon hebrean  kaj la fluon helen-latinan. Ĝi havas komunajn ligojn kaj al la hebrea kaj al la kulturo helena kaj romia. Bonvene ni registris gravan aludon tiudirektan, kiam la Sankta Patro, dum la ĉi-jara Paskofesto, envicigis la saluton en Esperanto fine de la lingvoj naciaj, kiel la lingvon supernacian kune kun la latino.

Donu al ni nia Sinjoro Jesuo Kristo, laŭ pripeto de nia ĉiela Patrino, sufiĉe da Spirito de Saĝeco dum tiuj niaj klopodoj. Amen.

Fine de la Sankta Meso frato Šváček dankis al la Ĉefepiskopo kaj junulinoj transdonis al li bukedon da floroj, kiel esprimon de dankemo kaj amo.

al la indekso


 El letero de Ĉefepiskopo Karlo el 5.8.2006

Kara amiko Miloslav,

mi dankas por amikeca akcepto inter vi kaj por la tuta tempo, kiun mi povis travivi kun esperantistoj en Velehrad. Tio estas ĉiam tia “Esperanta injekto”, ĉar mi devas miajn malfortajn lingvokonojn almenaŭ iom vivigi.

Di-Sinjoro repagu riĉe al vi kaj al vi ĉiuj!

Mi benas kaj petas ankaŭ pri preĝo.


al la indekso


 FERMO DE LA KONGRESO

Vendredan vesperon la kongresanoj pasigis surkorte de la kongresejo, kie okazis bunta programo de la kongresanoj. Estis gaje kaj vere agrable. Siajn programerojn prezentis kaj apartaj personoj kaj grupetoj. Ĉarmaj estis la infanoj, kiuj sub gvido de Zdenka kaj Elżbieta prezentis sian programon.

Ĉar jam nokte kaj sabate matene planis forveturon parto de la kongresanaro, tial fine de la bunta adiaŭa programo frato Miloslav Šváček eluzis la eblecon oficiale fermi la kongreson. Li dankis al la komitatanoj de la Kongresa Organiza Komitato por ilia helpo, al frato Inĝ. František Havlík kaj kelkaj pluaj por ilia aktiva kontribuo al sukceso de la kongreso, kaj ankaŭ al ĉiuj pastroj, kiuj dumkongrese prizorgis la spiritan enhavon. Ĉiuj menciitaj ricevis simbolan donacon kiel esprimon de la danko kaj dankemo. La dankoj estis adresitaj ankaŭ al ĉiuj kongresanoj pro ilia partopreno kaj ekkreo de la amikeca, familiara kaj frateca kongresa medio.

al la indekso


 SABATO, LA 15-A DE JULIO – ADIAŬO

Sabate matene okazis la rozaria preĝo kaj post ĝi la Sankta Meso. La koruseto sub gvido de geedzoj Bruno kaj Anne Masala el Francio prizorgis ĉiujn kantojn de la Meso “Viva Akvo”. Oni kantis plurvoĉajn kantojn, interalie du de Taizé. La pastroj uzis la unuan Eŭkaristian Preĝon (Adoru 051), kiu estis tute ĉantita.

Post belega liturgio sekvis la matenmanĝo kaj preparo por forveturo de la kongresanoj. Ĝis plifruigita tagmanĝo estis ebleco aranĝi ĉiujn lastajn aferojn kaj finajn laborojn.  Post la tagmanĝo forveturis lastaj kongresanoj. Fine restis nur mi kun Eliška kaj familio de Masala, atendanta taksion por ĝustatempe atingi fervojan stacion en Staré Město, de kie ili daŭrigis vojaĝon tra Vieno en Rumanion.

Esperante, ke ĉiuj kongresintoj feliĉe atingos siajn hejmojn, ankaŭ mi revenis hejmen ne por fine ripozi, sed aranĝi ĉiujn aferojn ligitajn kun la kongreso. Spirite fortigita mi esperas revidi la kongresintajn gefratojn post unu jaro en Pelplin dum la 18-a Ekumena E-Kongreso 2007 en Pollando.

Do ĝis la revido! Dio benu!

Miloslav Šváček

al la indekso


 ĈU KRISTANOJ BEZONAS KOMUNAN LINGVON? 

Dio kreis homojn kiel bildon de si mem. Tio signifas, ke ni havas partoprenon je Lia eminenteco. Por inteligenta homa estaĵo tiu fakto prezentas gravan devoligon, ĉar li vere partoprenas certagrade je Dia vivo. Al homaj eksterordinarecoj - kompare al bestaro - apartenas eĉ kapablo interkompreniĝi pere de parolo. Ni povas aserti, ke la homaro uzadis komence unu komunan lingvon, sed poste homaj gentoj dividiĝis parolante malsame. Supozeble la kerno de la problemo konsistas en postsekvo de pekoj. En la dekunua ĉapitro de Genezo rakontas Moseo pri konfuzo de lingvoj rilate al fiera konstruo de Babel-turo, kion ni ĉiuj certe bone konas. Sed ni pripensu iom la filozofion de tiu epizodo priskribita en la Sankta Skribo. Jen normala stato de la homa socio estas bona interkompreniĝo, la malon oni povas konsideri kiel punon pro pekado. Jesuo Kristo venis por kompensi kulpon de la unuaj homoj kaj liberigi nin de sinsekvoj pro pekoj. Ĉu lingva konfuzo, kiu tiom komplikas dum jarmiloj rilatojn inter unuopuloj, triboj kaj nacioj, devas ankaŭ post nia redempto daŭrigi?

Moderna tempo eĉ tiu nuna tiel nomata „postmoderna“, en kiu ni vivas, signitaj de rapidega teknika evoluo, de senpera komunikado, de tutmonda globaligo preskaŭ en ĉiuj fakoj, tamen ne estas preparita solvi altkvalite kaj juste unu el bazaj bezonoj de la homaro: facilan kaj sur egalrajta fundamento starigitan lingvan interkompreniĝon. La lingvo estas ja - kiel ni jam konstatis - ligilo de ĉiuj inteligentaj estaĵoj. Ni scias, kiaj barieroj tiuspece ĉiam malhelpas saĝan vojon, kiun skizis aŭ eĉ konkrete trapaŝis jam multaj granduloj de pasintaj epokoj: Comenius, Leibnitz, Zamenhof kaj aliaj. Interesoj de grandpotencoj, politikularo, negocistoj, interpretistoj ktp. ne kongruas ofte kun veraj bezonoj de ordinaraj lingvouzantoj. Fone de tiu realo staras krome ankaŭ nesufiĉa menskvalito de multaj homoj, kiuj ne interesiĝas pri ŝanĝo de donita stato. Sed ĉi tio ne kaŭzas obstaklojn nur en interkomunikigaj aferoj, sed bedaŭrinde eĉ en multaj aliaj, kion homoj en rilatoj povas senti tre ofte.

Kiel ja aspektas la situacio en la eklezio? Kian historion havas la lingvouzo en kristana medio? Speciale al tio mi volas dediĉi mian atentemon. Tamen mi tuŝos en mia kontribuaĵo speciale la katolikan eklezion, por kiu ĉefe la lingvoproblemo fariĝas ĉiam pli kaj pli grava. Jesuo Kristo enkarniĝinta Filo de Dio - dum sia surtera vagado antaŭ du mil jaroj - parolis la saman lingvon kiel  loĝantoj de tiama Palestino - la aramean. En tiu tempo la hebrea estis celebra lingvo de judaj altrangaj religiuloj kaj poste de kristanoj juddevenaj. Kleruloj en la mediteranea spaco uzadis la grekan, do ankaŭ la nove konstituiĝantaj kristanaj komunumoj transprenis ĝin por siaj bezonoj. Certe decidan rolon ludis la fakto, ke sankta Petro, la unua inter apostoloj, rezidis en Romo, t.e. en la centro de politika kaj klera mondo de tiu epoko. La ĉefurbo de romia imperio fariĝis poste eĉ sidejo de papoj. Kiel oficiala eklezia lingvo - se oni povas ĝin jam en tiuj kondiĉoj indiki - servis la greka. Ankaŭ la Nova Testamento estis plejparte skribita en la sama lingvo. Nur sankta Mateo verkis origine sian evangelion verŝajne en la aramea kaj nur poste oni tradukis ĝin ankaŭ al la greka.

Post rekono de la kristana kredo fare de romia imperiestro kiel oficiala religio oni ekuzadis la popolan latinan lingvon por liturgio eĉ por traktado. Oni povas konsideri tiam tri lingvojn en la eklezia medio regule akceptatajn - la hebrean, la grekan kaj tiun latinan. Sed tamen interesa estas historia epizodo, kiu okazis en la 9-a jarcento. Ni renkontiĝis ĉi tie en moravia urbeto Velehrad, en la regiono precipe por slavaj nacioj tre signifa kaj kara, kiu malvaste rilatas al tiu neordinara evento. En jena teritorio, proksimume en la spaco de nunaj landoj Ĉeĥio, Slovakio, parte eĉ de Hungario, Aŭstrio kaj Pollando, etendiĝis dum la 9-a ĝis komenco de la 10-a jarcentoj t.n. Grandmoravia Imperio. En tiu epoko vivis tie plejparte paganoj, sed tamen venadis jam misiistoj el okcidento. Bedaŭrinde fremdaj potenculoj strebis pri misuzado de ilia agado por politikaj celoj. Precipe pro tio petis reganta princo Rostislav orientromian imperiestron en Konstantinopolo (nun Istanbul) pri sendo de misiistoj konantaj la slavan lingvon en lian landon. Tiel venis en Moravion du kleraj fratoj el Tesaloniko - sanktaj Cirilo kaj Metodio. Ili kreis originan skribon por la slava lingvo kaj fakte fondis firman fundamenton de la kredo eĉ kulturo en ĉi tiu eŭropa regiono. Sed tio ne estas ĉio. Ambaŭ sanktuloj enkondukis popolan lingvon en eklezian liturgion. La papo Hadriano la II-a oficiale aprobis al la ĉefepiskopo Metodio, metropolito de Granda Moravio en la jaro 868 por tiu celo la slavan lingvon. Bedaŭrinde malfavoraj historiaj eventoj, sed precipe homa malboneco kaŭzis baldaŭan malaperon de tiu esperplena kaj vere sukcesa misia agado. Por ni kongresanoj estas interesa la fakto, ke ni troviĝas do en proksimo de supozata loka centro de tiu iama signifa proceso.

En la jaro 1054 okazis malfeliĉa granda skismo kaj la eklezio dividiĝis je du partoj – tiujn okcidentan kaj orientan ortodoksan. Sed jarcentoj paŝis kaj paŝis plu. De tiu dispartiĝo regis jam en la okcidenta romkatolika eklezio oficiale preskaŭ senescepte nur la latina lingvo. Ĉiuj ekleziuloj studis ĝin, ĉar por celebroj estis aprobita nur tiu. Religiaj dokumentoj aperadis en la latina. Problemo tamen konsistis en tio, ke la antikva lingvo estas malfacila kaj en ordinara vivo ne plu uzata kaj por popolo ne komprenebla.

Kiam la eklezio disvastiĝis en novajn kontinentojn, kiuj ne radikas en eŭropa kulturo, diversaj malfacilaĵoj pligrandiĝis. Certe eĉ pro tio okazis rilate al ili principa interveno dum la II-a Vatikana Koncilio okazinta en la jaroj 1962 - 65. Dum ĝi kunvenis 2400 episkopoj el la tuta mondo, kiuj ĉefe traktis ankoraŭ latine. Se ekestis komunikaj problemoj, tion oni tiam oficiale ne publikigis. Tamen al tiu Koncilio, tre grava en la historio de kristanismo, ligiĝas interesa evento. Konata kardinalo el Usono malbone komprenis la latinan, pro tio li forveturis al sia patrujo kaj revenis kun teknika ekipaĵo por tradukado al la angla. Tiam la unuan fojon oni uzis la aparataron en eklezia medio kaj la afero impresis sensacie. Poste kuniĝintaj episkopoj el la tuta mondo proponis ŝanĝon de la dum multaj jarcentoj praktikita ekskluziva uzado de la malviva lingvo. Oni aprobis eblon elekti por celebrado aŭ la latinan aŭ nacian lingvon.

Kia ekestis rezulto? Ĝi povis esti antaŭvidebla. Praktike tuj ekpreferis senescepte lokaj eklezioj naciajn lingvojn kiel la liturgiajn. Jena solvo konvenas tre bone tie, kie la kredantaro estas laŭ nacieco kompakta, sed en mala kazo ĝi vidiĝas kiel ne tiom konvena. Tiam oni rekomendis uzi la latinan. Sed ĉu oni solvas tiamaniere plene bezonon de koncernaj homoj? Iun nacian lingvon komprenas almenaŭ parto de tieaj kredantoj, la latinan preskaŭ neniu el ili. Krome sekve de tiuj ŝanĝoj kono de la tradicia liturgia lingvo ĉe ekleziuloj ĉiam pli kaj pli malkreskas. Certe, en seminarioj kaj teologiaj lernejoj oni ĝin studas, sed praktika uzado eĉ uzeblo estas minimuma. Multaj sacerdotoj kaj episkopoj sincere konfesas, ke regas tiun lingvon nesufiĉe.

Do nun ni povas demandi, kiel rilatas al la lingva problemo Sankta Seĝo? La respondo certe ne estos simpla. Leĝe restas la latina tiu oficiala lingvo de la eklezio. Ĉiuj gravaj dokumentoj, kiel enciklikoj, papaj dekretoj ktp. aperas en la latina, sed plej ofte en la itala. Nur poste unuopaj episkopaj konferencoj zorgas pri oficialaj tradukoj en ceterajn lingvojn, se tio necesas. Kompreneble tiu sistemo kaŭzas malavantaĝigon de malgrandaj nacioj kaj precipe de diversaj minoritatoj. Alia afero konsistas en praktika interkompreniĝo okaze de diversaj agadoj de la Eklezio.

Dum sinodoj kaj aliaj oficialaj internaciaj ekleziaj kunvenoj funkcias nun plurlingva sistemo. Tiam ebligas organizantoj kutime ĝeneralajn diskutojn dividite en tiel nomataj lingvaj grupoj - kutime en tiu itala, franca, angla kaj hispana, eventuale eĉ en la germana. Ni devas ja akcenti, ke partoprenantoj neregantaj flue iun el nomitaj lingvoj ne havas bonan pozicion. Tamen, neniam oni laŭte, ekzemple en mediatoj, rekonas tiuspecajn obstaklojn. En institutoj de eklezia Kurio oni preferas la italan, eĉ se ĝi ne estas laŭleĝe ties oficiala lingvo. Sed praktikaj kondiĉoj kompreneble akcentas jenan lingvon, kiu estas en tiu teritorio hejma. Vatikano, eĉ se ĝi estas suverena ŝtato, kreas ja fakte parton de Romo, la ĉefurbo de Italio. Krome Sankta Patro estas samtempe episkopo de la Urbo. Tamen diplomatia lingvo de la Sankta Seĝo estas tradicie la franca, ne la itala. Sed globaligaj tendencoj favoras la anglan, kiu ĉie superregas kaj iom-post-iome elŝovas aliajn lingvojn. Tiu reala evoluo influas parte eĉ la eklezian kampon, kiu fariĝas ĉiam pli kaj pli multlingva.

Neunueco sur lingva kampo tuŝas malsame strukturojn de la Eklezio eĉ la kristanaron ĝenerale.

Ekzemple en religiaj institutoj kaj movadoj ludas ofte ĉefan rolon nacia deveno de ties fondintoj kaj superuloj, ankaŭ ja situo de koncernaj domoj ktp. Simile tio funkcias en religia eduka sistemo, eldonado de presaĵoj kaj ĉe aliaj aferoj. Dum mondaj renkontiĝoj de junularo regas ĉiam lingvo de tiu lando, kiu estas gastiganta, eĉ se ofte la plejparto da ĉeestantoj devenas el aliaj lingvo-regionoj. Oni ne devas tro emfazi, kiel mallerte tia diverseco efikas.

Ni akcentu ankaŭ tiun fakton, ke la lingva problemo tuŝas la tutan „popolon de Dio“, kiel nomas ĉiujn anojn de la Eklezio de Kristo dokumentoj de la II-a Vatikana Koncilio. Kaj neceso de bona kaj senpera interkompreniĝo rilatas ja eĉ niajn aliajn gefratojn - proksimulojn, kiuj staras ekster nia eklezia komunumo. Johano Paŭlo la II-a diris: „Ni devas elkonstrui civilizon de la amo!“ Jes, tio estas granda tasko de samtempa degeneriĝanta moderna socio. Sed, ĉu ni povas por tiu celo bone labori, se ne komprenas unu la alian?

Mi opinias, ke preskaŭ ĉiu el vi partoprenis jam almenaŭ unufoje iun grandan eventon sur la Placo de Sankta Petro aŭ en la Vatikana baziliko. Temas precipe pri papaj mescelebroj kaj ĝeneralaj aŭdiencoj gvidataj precipe itallingve. Tiuj aranĝoj estadas precipe por neitalo.

neforgeseblaj. Tamen ĝuste la eksterlandanoj, kiuj faras preskaŭ ĉiam la plejparton de la ĉeestantaro, sentas malavantaĝon, se ne komprenas la italan lingvon. Bedaŭrinde la itala ne apartenas al tiuj lingvoj, kiuj estas kutime instruataj en lernejoj malantaŭ la limo de Italio. Dum solenaĵoj en la koro de la katolika eklezio oni uzas do prefere la italan, nur kompletige oni aŭdas eĉ aliajn lingvojn, ekzemple legaĵon aŭ evangelion en ĉefaj mondlingvoj. Kompreneble pilgrimantoj tre ŝate komprenus ĉion, tre multaj el ili tiel ja ĝuas nur unikan atmosferon kaj etoson, sed ne la parolojn, kies enhavo estus por ili vere riĉiga. Escepto fariĝas nur papaj salutoj „Urbi et Orbi“, t.e. „Al la Urbo kaj Mondo“ dum kristnaskaj kaj paskaj festoj. Allogan kaj ŝatatan kutimon fondis neforgesebla Papo Johano Paŭlo la II-a kaj samtempa Papo Benedikto la XVI-a en ĝi daŭrigas. Dufoje en la jaro pilgrimantoj eĉ spektantoj de multaj televidaj stacioj sur la tuta terglobo povas aŭdi el la buŝo de Sankta Patro festsalutojn ekzemple ĉijare en pli ol 60 lingvoj, inter ili ankaŭ en Esperanto. Interese estas, ke la Papo kiel ununura ŝtatestro uzas oficiale ankaŭ la internacian lingvon.

Rilate al ĉiuj tuŝitaj aferoj montras sin gravaj demandoj:
Kiu lingvo estas fakte por la eklezio tiu plej grava? Ĉu la latina aŭ ĉu la itala? Aŭ ĉu al la katolika eklezio utilas havi pli da oficiale uzataj lingvoj? Vera signifo de la latina nereteneble malgrandiĝas, la italan ne multaj eksterlandanoj studas. Uzo de pliaj mondlingvoj alportas diversajn komplikaĵojn eĉ neegalecon por tiuj aliaj. Tamen necesas vidi, ke tiu eklezio estas universala instituto, kiu ŝirmas sub siaj flugiloj ĉiujn katolikojn de la terglobo. Ĝiaj anoj estas gefratoj sur egalrajta fundamento starigita kaj konfirmita per Dia Filo Jesuo Kristo, kiu vivis sur nia tero kiel unu el ni kaj parolis per homa lingvo. Krome taskoj de la katolikaro estas evangelizado kaj fratecaj rilatoj kun aliaj kristanoj kaj kun ĉiuj proksimuloj. Ni pripensu interlige, kia estas la stato de samtempa socio ne nur sur kampoj religia, morala, sociala, eduka, kultura, ekonomia ktp., sed ankaŭ sur tiu komunikiga. Ĉu estas akceptebla en „progresema“ 21-a jarcento por pli ol miliardo da katolikoj vivi en komunumo sen havi facile atingeblan rimedon por interkompreniĝo? Ĉu kristanoj bezonas iun komunan lingvon? Oni povas demandi: ĉu multaj malfacilaĵoj en lingvaj aferoj ne metas superfluajn obstaklojn en religia vivo eĉ en diversspecaj kontaktoj internaj kaj eksteraj? Ni jam bone scias, ke nek tekniko, eĉ se ĝi estas tiom perfekta, nek perado helpe de interpretistoj povas anstataŭigi rektajn homajn rilatojn. Precipe al kristana spiritualeco konvenas ja kontakti de koro al koro ankaŭ perbuŝe. Kio do pli taŭgas al ili ol neŭtrala internacia lingvo, simila al la latina, sed tamen multe pli facila kaj praktike uzebla?

La mondo de politiko, industrio aŭ negoco preferas principon de la t.n. „altaj interesoj“ kaj pro tio akceptigas lingvojn de riĉaj kaj potencaj landoj, do fakte entrudas sian imperiismon. Nun la socia proceso ne plu okazas tiom milite, sed ekonomie kaj per diplomatiaj vojoj. Ni emfazu, ke la eklezio kun majesta misia tasko donita de Jesuo Kristo, ke ĝi alportu vorton de Dio al ĉiuj nacioj, ne havas gravan motivon por preferi iun ajn homan lingvon. Al universaleco de la Eklezio apartenas do eĉ komuna universala lingvo. Tiun rolon ludis en pasinteco - eĉ se ne ĝenerale kaj ne por ĉiuj membroj egale - la latina. Samtempa epoko alportas principajn ŝanĝojn, socia evoluo havas signojn de rapidaj turnoj, do en tiu situacio devus ankaŭ la katolika eklezio montri sin risorta en moderna komunika stilo respondanta al bezonoj de tiu nuna kaj precipe de futura tempo.

Neforgeseblaj grandaj papoj de la 20-a jarcento certe antaŭvidis ankaŭ neceson de estonta solvo de la lingvo por la katolika eklezio. Jam la papo Pio la X-a profetis tiurilate grandan signifon al Esperanto dirante, ke ĝi alportos al la eklezio gravajn servojn. Eĉ aliaj papoj favoris la internacian lingvon, precipe Johano Paŭlo la II-a, kiel mi jam tuŝis. La samtempa papo espereble estas ankaŭ favoranto de tiu ideo. Fine ni metu denove la enkondukan demandon: „Ĉu la kristanoj bezonas komunan lingvon?“ Certe jes, dubi pri tio estus malprudenta. Sed ĉu por universala celo estas la plej taŭga Esperanto? Aŭ ĉu ekzistas je nia dispono pli perfekta ilo? Tiu lingvo estas ja neŭtrala, facile lernebla kaj ties avantaĝoj dum pli ol cent jaroj atestitaj. Ĝi elkreskis fare de Ludoviko Zamenhof ne nur por interkompreniĝo, sed precipe kiel spirita idealo, rimedo por instigi surtronigon de vera frateco inter ĉiuj homoj de la terglobo. Ĉu estas sopirinda io plu?

Inĝ. Jan Kalný

al la indekso


 MAJA RENKONTIĜO EN PŘIBYSLAV

En sabato kaj dimanĉo la 13-an kaj 14-an de majo okazis tre bela renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE- Sekcio omaĝe al eminenta pioniro de E-movado, sacerdoto, profesoro, teologia doktoro, poeto kaj verkisto Jan Filip en lia naskiĝurbo Přibyslav, kie li estas entombigita.

Sabate kolektiĝis sub historia urba turo esperantistoj el diversaj lokoj de nia lando. Unue okazis vizito de urba muzeo, kun kiu estis ekligitaj kunlaboraj kontaktoj. Sekvis vizito de urba tombejo, kie ĉe tombo de Jan Filip okazis unua parto de la rememoro pri tiu ĉi imitinda persono. Kiel esprimon de dankemo la ĉeestantaj esperantistoj preĝis kaj metis florbukedon sur lian tombon.

Posttagmeze okazis tre interesa kultura programo dediĉita al esperantista sacerdoto Jan Filip, kiun partoprenis ankaŭ civitanoj de Přibyslav. Vespere la partoprenantoj ĉeestis majan preĝadon en la preĝejo.

Dimanĉe antaŭtagmeze, post la Sankta Meso okazinta en la preĝejo de Přibyslav, forte ligita kun vivo de familio Filip, sekvis agrabla interbabilado kun parencoj de Jan Filip - la geedzoj Janáček.

Nunjare okazas tri gravaj jubileaj datrevenoj de Jan Filip, kiu inter ĉeĥa esperantistaro estas konata precipe kiel verkinto de grandaj vortaroj ĉeĥa-Esperanta kaj Esperanta-ĉeĥa kaj esperantigo de multaj popolaj kantoj: 95-a datreveno de lia naskiĝo, 70-a datreveno de lia sacerdotiĝo kaj 35-a datreveno de lia morto. La renkontiĝo de la Katolika Sekcio celis rememoron de Jan Filip ĝuste en la jaro de tiuj ĉi tri gravaj liaj datrevenoj.

al la indekso


 RENKONTIĜO DE EKSTENDARANOJ DE HERBORTICE

Unu semajnon post sekcia renkontiĝo en Přibyslav, do sabate la 20-an de majo okazis tre belega tria renkontiĝo de ekstendaranoj de perforte likvidita Katolika EsperantoTendaro de Herbortice en la jaro 1977. Ĝis ĝia likvido per invado de StB-anoj okazis entute sinsekve naŭ tiuj tendaroj kun kursoj de Esperanto aranĝitaj de Katolika Sekcio de ĈEA sub gvido de Miloslav  Šváček.

Unua parto de la renkontiĝo okazis en Česká Třebová-Hory, kie en pilgrima kapeleto de Virgulino Maria Rozaria celebris por partoprenantoj la Sanktan Meson ekstendarano sac. Antonín Basler, episkopa kanceliero, kanoniko kaj paroĥestro ĉe preĝejo de sankta Miĥaelo en Olomouc. Dum la Sankta Meso kantis kaj per muziko akompanis la kantadon gejunula grupo el urbo Česká Třebová. Poste en salono de loka restoracio sekvis ne nur tagmanĝo, sed ankaŭ tre agrabla interbabilado.

Post tio la partoprenantoj traslokiĝis al tendarejo en Herbortice, kie okazis rememora programeto kun kantoj kaj ripeto de la tendara viciĝo. Estis akceptita propono venontjare, tridek jarojn post perforta likvido de la tendaro, denove okazigi la rememoran renkontiĝon en Herbortice. La tiamaj tendaraj travivaĵoj forte kaj profunde enskribiĝis en la memorojn kaj korojn de la ekstendaranoj. Multaj el ili tie trovis ne nur sian vivpartneron, sed ankaŭ ĝustan kristanan orientiĝon por la tuta vivo.

al la indekso


 NIA OFERTO

FARIĜU POSEDANTO DE INTERESEGA LIBRO
"ĈEĤA KURACISTO EN KORO DE AFRIKO"

La aŭtoro paĝon post paĝo interese priskribas sian libervolan agadon en Centrafrika Respubliko komence de la nova jarmilo. Tiu malriĉa kaj izolita ŝtato estas enkejlita inter Kongolando, Ĉadio kaj Sudano, politike nestabilaj landoj, konstante baraktantaj en fratmurdantaj militoj. La doktoro Drlík laboris en Centrafrika Respubliko dum unu jaro en fora kamparo en la karmelana misiejo meze de la tropika arbustaro. En stato de senĉesa manko de la sanitaraj rimedoj kaj en primitivaj kondiĉoj li estis por la indiĝenoj ĥirurgo, ginekologo, kuracisto pri internaj malsanoj, akuŝisto kaj la infan-kuracisto en unu persono. Li fariĝis ŝatata kaj amata bonfaranto inter la loĝantoj de urbo Bozoum kaj ĝia vasta ĉirkaŭaĵo. El sia libervolula laboro li alportis multajn eksterordinarajn travivaĵojn, kiujn li priskribis en sia libro.

La publikaĵo ekinteresos legantojn de la vojaĝpriskriboj, de la neordinaraj rakontoj pri la vizitoj de la ekzotikaj landoj kaj pri la eksterordinaraj homoj. Bonvenigos ĝin ankaŭ la legantoj interesiĝantaj pri la misioj, pri aktivadoj de la volontuloj el kuracistaj vicoj, humanaj laborantoj, ĵurnalistoj kaj misiistoj de diversaj eklezioj.

Per aĉeto de la ofertata libro vi ne nur akiros interesegan legaĵon, sed ankaŭ efike esprimos solidarecon al tre suferanta loĝantaro de malriĉega lando en mezo de la afrika kontinento.

La libron de D-ro Marcel Drlík, kies esperantlingvan tradukon por vi volonte realigis la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj, eldonis Karmelana Klostro će Jesu-Infano de Prago en Praha, Ĉeĥa Respubliko.

La ĵus freŝeldonita libro sin ankaŭ proponas kiel tre bela donaco por viaj en- kaj ekster-landaj esperantistaj geamikoj. La libron al vi ofertas kaj varme rekomendas la Ĉeĥa Sekcio de IKUE. Unu ekzemplero kostas 7  , du ekzempleroj 6  /1 ekz., ekde 3 ekz. 5 /1 ekz. + sendkostoj. Eluzu la eblecon aĉeti tiun interesegan kaj belstilan libron ĉe Ĉeĥa IKUE-Sekcio, s-ro Miloslav

Šváček, Tršická 6, 75127 Penčice, Ĉeĥio.


NAŠE NABÍDKA KNIHY

ĈEĤA KURACISTO EN KORO DE AFRIKO

Z českého originálu “Český lékař v srdci Afriky” od Dr. Marcela Drlíka překlad do esperanta realizovala skupinka členů naší katolické sekce.

Autor krok za krokem poutavě popisuje své dobrovolnické působení ve Středoafrické republice na počátku nového tisíciletí. Tento chudý a izolovaný stát je vklíněn mezi Kongo, Čad a Súdán, politicky nestabilní země, stále zmítané bratrovražednými válkami. Doktor Drlík působil ve Středoafrické republice jeden rok na odlehlém venkově v karmelitánské misii uprostřed buše. V situaci stálého nedostatku zdravotnických prostředků a v primitivních podmínkách byl pro domorodce chirurgem, gynekologem, internistou, porodníkem i dětským lékařem v jedné osobě. Stal se oblíbeným a milovaným dobrodincem mezi obyvateli města Bozoum a jeho širokého okolí. Ze své dobrovolnické práce si odvezl mnoho nevšedních zážitků, které vylíčil ve své knize.

Publikace zaujme nejen čtenáře cestopisů, nevšedních vyprávění o výpravách do exotických zemí a o mimořádných lidech, ale zcela jistě každého esperantistu u nás i v zahraničí.

Tato kniha, na jejímž překladu do esperanta se nezištně podílelo několik obětavých členů naší sekce, by se měla stát vlastnictvím především každého člena naší katolické sekce. Zakoupením knihy nejen získáte poutavou četbu, ale projevíte tím solidaritu s velmi trpícími obyvateli nesmírně chudé země ve středu afrického kontinentu. Kniha ve formátu A5 má 191 stránek na matném křídovém papíru s mnoha (jen) barevnými obrázky, které vhodně doplňují poutavé čtení.

Esperantskou verzi knihy vydal Karmelitánský klášter u Pražského Jezulátka v Praze. Je to také velmi vhodný dárek i pro vaše tuzemské a zahraniční esperantské přátele. Cena knihy je nízká, není zatížena náklady na její překlad. Cena je 200 Kč. Při koupi dvou kusů je cena za jeden kus 180 Kč. Kromě toho obdržíte zdarma čerstvě vydaný barevný průvodce města Olomouce v esperantu, na jehož vydání se aktivně s olomouckými esperantisty podíleli také členi naší sekce. Při koupi od tří kusů je cena za jeden kus 160 Kč. Kromě toho obdržíte zdarma Kongresovou knihu (59. kongresu IKUE na Velehradě 2006, 108 stran) v hodnotě 70 Kč, která svým obsahem není jen kongresovou příručkou. Její celá polovina je věnována historii katolického esperantského hnutí u nás.

Objednávky posílejte na adresu: IKUE-Katolická sekce ČES, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice, nebo mailem na: m.svacek@seznam.cz; telefonem: 581 228 304, 732 420 675. Nezapomeňte uvést požadovaný počet kusů. Obratem obdržíte zásilku s přiloženou složenkou na úhradu poplatku.

Kiu deziras pli detale ekkoni historion de tiamaj kuraĝaj aktivadoj de la katolika E-junularo kaj ilies tendaron kun priskribo de ĝia perforta likvido kaj pluaj konsekvencoj, povas ĉe adreso de la sekcio peti alsendon de la Kongresa Libro, en kiu aperis la historio de la katolika E-movado en nia lando ekde ĝia ekesto.

Objednávky posílejte na adresu: IKUE-Katolická sekce ČES, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice, nebo mailem na: m.svacek@seznam.cz; telefonem: 581 228 304, 732 420 675. Nezapomeňte uvést požadovaný počet kusů. Obratem obdržíte zásilku s přiloženou složenkou na úhradu poplatku.

Fotojn en ĉi tiu numero de DIO BENU disponigis fratoj Bruno Masala, Jonas Puodžiūnas jak Miloslav Šváček. La redakcio de DB volonte ricevos fotojn el la kongreso en Velehrad, sed en pli alta kvalito konvena por preso, sur kompakta disko aŭ retpoŝte. El ili oni elektos por venonta numero de DB.

En la venonta numero de Dio Benu aperos raportaĵo enhavanta impresojn kaj priskribojn de la travivaĵoj el la 59-a IKUE-Kongreso en Velehrad. Bv. afable viajn kontribuaĵojn por la raportaĵo sendi al adreso Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio, aŭ retpoŝte al: m.svacek@seznam.cz. Koregan antaŭdankon al ĉiuj kontribuontoj! M. Š.

al la indekso