Dio Benu numero 62-2/2006

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 

al la indekso


PASKO SUR LA PLACO DE SANKTA PETRO LA 16-AN DE APRILO 2006

 La bondeziron en Esperanto atendis sur Placo de Sankta Petro grupeto da esperantistoj gvidataj de Giovanni Conti, kiuj jam nun tradicie ĉestadas Paske kaj Kristnaske sur Placo de Sankta Petro kun siaj paneloj, kiuj konsistigas la vorton ESPERANTO.

 

 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Ĵus ni kun la tuta Eklezio travivas kvindektagan paskan periodon, kiu estas periodo de ĝojo, ĉar Jesuo Kristo per sia mortofero kaj resurekto malfermis al la falinta homaro ĉielon. Kun la Papo kaj la tuta Eklezio ni ĝoje ripetadu: Kristo resurektis, haleluja! La nunjara paska dimanĉo de glora resurekto de Kristo estis speciale ĝojiga ankaŭ por la katolikaj kaj ceteraj simpatiantaj esperantistoj, ĉar post Mesaĝo de la Papo Urbi et orbi (al urbo kaj mondo) sekvis paskaj bondeziroj, kaj kiel la antaŭlasta estis eldirita bondeziro ankaŭ en Esperanto: “Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta!” Ĝojego plenigis ne nur la bravajn italajn esperantistojn, kiuj per paneloj sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano, formantaj surskribon Esperanto, reprezentis tutmondan esperantistaron, sed tiamaniere ili videble informis multmilionajn spektantojn de la tuta mondo, ĉeestantajn la Mesaĝon de la Papo pere de televida transmisio, pri ekzisto de internacia interkomprenilo Esperanto. Per Papa esperantlingva bondeziro malaperis ne nur elreviĝo de multaj esperantistoj pro manko de esperantlingva bondeziro dum kristnaska mesaĝo de la Papo, sed ankaŭ onidiroj, ke la Papo Benedikto la 16-a, diference de la karmemora Papo Johano Paŭlo la Dua, malfavoras Esperanton. Tial multaj esperantistoj sendis al la Papo dankesprimon. Ankaŭ mi, el prezidanta pozicio, sendis al la Papo dankleteron. Kun bedaŭro oni devas konstati, ke por multaj esperantistoj ne tiel multe gravas enhavo de la mesaĝo de la Papo kaj lia ferma indulgenco, kiun li el pontifika pozicio kiel surtera antataŭanto de Kristo donas al ĉiuj, kiuj ĝin deziras akcepti, sed la esperantlingva bondeziro. Tiu ĉi erara sinteno ne estu propra al la katolikaj esperantistoj. Prefere ni ja estas katolikaj kristanoj.

Karaj gefratoj, la printempa renkontiĝo de niaj sekcianoj en Přibyslav rapide proksimiĝis kaj mi esperas, ke tiu ĉi-numero de nia gazeto aperos antaŭ ĝia okazigo, por vin ankoraŭ inviti kaj instigi al ĝia partopreno. Venu sabate la 13-an de majo al Přibyslav, eĉ se vi ne sukcesis vian partoprenon sciigi al ni. En centro de malgranda urbeto vi certe facile renkontos grupon de niaj sekcianoj.

Unu semajnon post la renkontiĝo en Přibyslav okazos renkontiĝo de ekstendaranoj de Herbortice en pilgrimloketo Hory apud Česká Třebová la 20-an de majo. Invitataj estas ne nur ekstendaranoj, sed ĉiuj, kiuj deziras travivi belan sabatan tagon. Oni renkontiĝos je la 9-a horo antaŭ fervoja stacidomo de Česká Třebová, de kie oni promene atingos Hory. Tiujn, kiuj ne kuraĝas perpiede ĝin atingi, veturigos tien aŭtomobilo.

Ankaŭ rapide proksimiĝas 59-a Kongreso de IKUE en Velehrad. Oni antaŭvidis iom pli altan nombron de aliĝintoj, precipe ankaŭ el nia lando, sed kelkaj objektivaj kaŭzoj ĝin iom reduktis. Malgraŭ tio la kongresanoj certe travivos tre belegan kongresan semajnon. Ĉiuj kongresanoj loĝos sub unu tegmento en kongresdomo Stojanov, kie oni ankaŭ manĝos kaj kie ankaŭ okazos la kongresaj programoj. Ankoraŭ plu ekzistas ebleco sin aligi kaj eĉ interkonsenti favoran aliĝ-kotizon malgraŭ paso de aliĝa limtempo.

Karaj gefratoj, septembre de la 22-a ĝis la 24-a okazos en České Budějovice Konferenco de Ĉeĥa E-Asocio. Kadre de la konferenco oni planas okazigi ankaŭ renkontiĝon de ĉeestantaj katolikaj esperantistoj. Jam nun, karaj gefratoj, planu vian partoprenon, venu al sudbohemia urbo České Budějovice, kie jam okazis belaj renkontoj de nia sekcio.

Al ĉiuj aranĝoj vin kore invitas, salutas kaj Dian benon deziras Miloslav Šváček.

al la indekso


 MESAĜO DE LA PAPO POR LA PASKO 2006

Placo de Sankta Petro, 16.04.2006

Karaj fratoj kaj fratinoj!

CHRISTUS RESURREXIT! - KRISTO RESUREKTIS!

La granda maldormo de la lasta nokto revivigis al ni la decidan kaj ĉiam aktualan eventon de la Resurekto, centra mistero de la kristana kredo. Sennombraj paskaj kandeloj eklumis en la preĝejoj por simboli la lumon de Kristo, kiu lumigis kaj lumigas la homaron, venkante por ĉiam la mallumon de pekado kaj malbono. Kaj hodiaŭ reeĥas potencaj vortoj, kiuj plenigis per mirego la virinojn, kiuj alvenis matene de la unua tago post la sabato al la tombo, kien la korpo de Kristo, rapide prenita el la kruco, estis metita. Malĝojaj kaj senkonsolaj pro la perdo de sia Majstro ili trovis la grandan ŝtonon derulitan for de la tombo kaj post eniro ili vidis, ke lia korpo ne plu tie estis. Dum ili staris tie hezitemaj kaj konfuzitaj, du viroj en brilaj vestoj surprizis ilin dirante: “Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj? Li ne estas ĉi tie, sed resurektis” (Luk 24, 5-6). Ekde tiu mateno tiuj ĉi vortoj ne ĉesas reeĥi en la universo kiel anonco de ĝojo, kiu trairas la jarcentojn neŝanĝita kaj samtempe plena je senfinaj kaj ĉiam novaj reeĥoj.

“Li ne estas ĉi tie... Li resurektis.” La ĉielaj heroldoj sciigas unue, ke Jesuo “ne estas ĉi tie”, ne restis en la tombo la Filo de Dio, ĉar Li ne povis resti kaptito de la morto (kp Ago 2, 24) kaj la tombo ne povis teni “la Vivanton” (Apo 1, 18), kiu estas la fonto mem de la vivo. Kiel Jona en la ventro de la marmonstro, sammaniere la krucumita Kristo restis englutita en la koro de la tero (kp Mat 12, 40) dum la paso de unu sabato. Vere estis “granda tago tiu sabato”, kiel skribas evangeliisto Johano (19, 31) - la plej granda en la historio, ĉar dum ĝi “la Sinjoro de la sabato” (Mat 12, 8) kondukis al plenumo la verkon de la kreado (kp Gen 2, 1-4a), levante la homon kaj la tutan universon al la libereco de la gloro de la idoj de Dio (kp Rom 8, 21). Post realigo de ĉi tiu eksterordinara ago, la senviva korpo estis trairita de la vivodona blovo de Dio, kaj rompinte la barojn de la tombo, Li glorplena resurektis. Pro tio la anĝeloj proklamas: “Li ne estas ĉi tie”. Li ne plu povas esti en la tombo. Li pilgrimis sur la tero de la homoj, Li finis sian iradon en la tombo kiel ĉiuj, sed Li venkis la morton kaj laŭ tute nova maniero, per ago el pura amo, Li malfermis la teron kaj ĝin malfermegis ale al la Ĉielo.

Lia resurekto, danke al la Bapto, kiu “enkorpigas” nin al Li, fariĝas nia resurekto. Tion antaŭanoncis profeto Ezekielo: “Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael” (Jeh 37, 12). Ĉi tiuj profetecaj vortoj alprenas apartan valoron en la tagon de Pasko, ĉar hodiaŭ plenumiĝas la promeso de la Kreinto; hodiaŭ, ankaŭ en ĉi tiu nia epoko, markita de maltrankvilo kaj necerteco, ni retravivas la eventon de la resurekto, kiu ŝanĝis la vizaĝon de nia vivo, ŝanĝis la historion de la homaro. El la resurektinta Kristo atendas esperon, foje ankaŭ sen konscii pri tio, tiuj, kiuj daŭre estas subpremataj de la ligiloj de suferado kaj morto.

Ke la Spirito de la Resurektinto alportu aparte mildigon kaj sekurecon en Afriko al la loĝantaroj de Darfur, kiuj kuŝas en tragedia humaneca krizo ne plu eltenebla; al tiuj de la regiono de la Grandaj Lagoj, kie multaj plagoj ankoraŭ ne resaniĝis; al la diversaj popoloj de Afriko, kiuj petsopiras repaciĝon, justecon kaj progreson. En Irako, sur la tragikan perforton, kiu senkompate daŭre falĉas viktimojn, descendu finfine la paco. Pacon mi tre petdeziras ankaŭ por tiuj, kiuj estas koncernataj de la konflikto en la Sankta Lando, invitante ĉiujn al pacienca kaj konstanta dialogo, kiu forigus la malnovajn kaj novajn barojn, evitante la tentojn de reprezalio kaj edukante la novajn generaciojn al reciproka respekto. La internacia komunumo, kiu redeklaras la ĝustan rajton de Izraelo, ekzisti en paco, helpu la palestinan popolon superi la malstabilajn kondiĉojn, en kiuj ĝi vivas, kaj rekonstrui sian estontecon, direkte al la starigo de vera ŝtato. Ke la Spirito de la Resurektinto estigu renovigitan dinamismon en la sindevigo de la landoj de Latinameriko, por ke pliboniĝu la vivkondiĉoj de milionoj da civitanoj, estu elradikigita la kondamnenda plago de la trudkaptoj de personoj kaj plifirmiĝu la demokratiaj institucioj, laŭ spirito de konkordo kaj aganta solidareco. Koncerne la internaciajn krizojn ligitajn kun la nukleara povo, oni atingu honorindan aranĝon por ĉiuj pere de seriozaj kaj lojalaj intertraktoj, kaj plifortiĝu en la respondeculoj de la nacioj kaj de la internaciaj organizaĵoj la volo realigi pacan kunvivadon inter etnaj grupoj, kulturoj kaj religioj, kiu forigu la minacon de terorismo. Ke la Resurektinta Sinjoro sentigu ĉie sian forton de vivo, de paco kaj libereco, Al ĉiuj estas adresitaj hodiaŭ la vortoj, per kiuj en la paska mateno la anĝelo trankviligis la timantajn korojn de la virinoj: “Ne timu!... Li ne estas ĉi tie. Li resurektis” (Mat 28, 5-6). Jesuo resurektis kaj donas al ni la pacon: Li mem estas la paco. Pro tio kun forto la Eklezio rediras: “Kristo resurektis - Christňs anésti”. La homaro de la tria jarmilo ne timu malfermi al Li sian koron. Lia Evangelio komplete kontentigas la soifon je paco kaj feliĉo, kiu loĝas en ĉiu homa koro. Kristo nun estas vivanta kaj iras kun ni. Senmezura mistero de amo! Christus resurrexit, quia Deus caritas est! (Kristo resurektis, ĉar Dio estas amo). Haleluja!

Post la mesaĝo la Papo Benedikto la 16-a adresis paskajn bondezirojn en 62 lingvoj. Antaŭlasta post maoria kaj antaŭ latina lingvoj la Papo diris en Esperanto: FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!

(Transprenita el TTT-paĝoj de IKUE: www.ikue.org)

al la indekso


 DANKLETERO SENDITA AL LIA SANKTECO PAPO BENEDIKTO LA 16-A

Ĉeĥa Respubliko, Penčice, 16.04.2006

Al Lia Sankteco PAPO BENEDIKTO XVI-a, SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO

Via Sankteco, nia amata Papo Benedikto la XVI-a!

Nome de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, nome de la Katolika Sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio kaj mianome, mi esprimas al Via Sankteco sincerajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de via naskiĝa datreveno.

Akceptu multmultajn dankegojn ne nur flanke de la katolikaj esperantistoj, sed ankaŭ flanke de la simpatianta tutmonda esperantistaro, pro paskaj bondeziroj kadre de la Mesaĝo “Urbi et orbi”  elkore de Via Sankteco esprimitaj ankaŭ en Internacia Lingvo ESPERANTO.

Kiel prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, mi esprimas al Via Sankteco amon kaj fidelecon de la katolika esperantistaro. Per niaj aktivadoj kaj ankaŭ per la preĝoj ni volonte kontribuas al evangelizado pere de Internacia Lingvo Esperanto, kaj per la preĝoj ni subapogas viajn benantajn brakojn dezirante, ke Via Sankteco longe navigu ŝipon de la Eklezio sur ŝtormantaj ondoj de la nuna malkvieta mondo.

Nunjare, en la monato julio, la katolikaj esperantistoj el multaj landoj kongresos en grava kaj sankteca pilgrimloko VELEHRAD en Ĉeĥa Respubliko, por omaĝi nian Savinton Jesuon Kriston en Eŭkaristio. Dum la spirite profundaj travivaĵoj ĉe adorado de Jesuo Kristo en Eŭkaristio, ni ankaŭ memoros enpreĝe pri Via Sankteco, por elpeti al Via Sankteco Diajn benojn kaj gracojn dum plenumado de Via pontifikado.

Ni, la katolikaj esperantistoj ne nur gratulas al Via Sankteco, sed ankaŭ promesas, ke la katolika Esperanto-movado sub gvido de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista konservos fidelecon al la Sankta Katolika Eklezio, forte starante ligitaj sur ĝiaj fundamentoj. Dio benu Vian Sanktecon kaj la Dipatrino la Virgulino Maria Vin ŝirmu, por ke Vi povu ankoraŭ longe labori sur la vitejo de Kristo.

Nome de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) kaj nome de Katolika Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio gratulas kaj bondeziras al Via Sankteco, dankas por la paskaj bondeziroj en Esperanto, kaj la benojn por niaj agadoj, precipe por la 59-a Kongreso de IKUE en VELEHRAD humile elpetas kaj kisas ringon de Via Pontifiko

Miloslav Šváček - prezidanto de IKUE

al la indekso


 FELIĈAN PASKON EN ESPERANTO

El interreta vivĵurnalo de frato Marek Blahuš

Ĵus mi finspektis kun familianoj la vivan televidan elsendon el Vatikano. Kaj finfine mi povis konvinkiĝi, ke ankaŭ la nova germana Papo parolas Esperanton! Li diris per tre bona Esperanta prononco: “Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta!”

Pro la tradiciaj papaj benoj “Urbi et orbi” (Al la urbo kaj la mondo) okazigataj dum ĉiu Pasko kaj Kristnasko, mi foje eksciis pri la ekzisto de Esperanto, kaj tia rememoro poste verŝajne fariĝis la decidilo, pro kiu mi, malkovrinte anglalingvan kurson de Esperanto en la interreto en junio de 2003, findecidiĝis eklerni la lingvon. Tial mi eĉ iel pli speciale alligas la papajn benojn al mia esperantisteco - ne nur pro tio, ke mi estas katoliko.

En la epoko de la pasinta Papo Johano Paŭlo la 2-a, li ĉiam inter la multlingvaj salutfrazoj, kiuj sekvas post la itallingva festa mesaĝo, inkludadis ankaŭ saluton en Esperanto, kaj nome eĉ ĉe tre signifa loko - kiel antaŭlastan - antaŭ lia gepatra pola, kaj la oficiala lingvo de la eklezio, la latina.

Kiam la novelektita Papo Benedikto la 16-a malaltigis la nombron de la lingvoj uzitaj en lia unua Urbi et orbi pasintkristnaske, tio malplaĉis al multaj homoj. Interalie mankis krom saluto esperantlingva ankaŭ lingvoj ĉeĥa kaj slovaka, do ni ĉeĥoj devis kontentiĝi nure pri la pola. Sed ŝajne temis nur pri iuj komencaj problemetoj, ĉar tuj poste estis anoncite, ke dum la sekva beno jam sekvos denove salutoj en plurdeko da lingvoj.

La ĉeesto de Esperanto dum Urbi et orbi estas speciale rimarkebla pro grupo de italaj esperantistoj, kiuj regule ĉeestas sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano kun grandaj verdflavaj paneloj, kiuj konsistigas la vorton ESPERANTO. Ankaŭ ĉi-paske ili ĉeestis, kaj la monda televido montris ilin plurfoje - unufoje, iom amuze, dum la hispanlingva saluto (ŝajne la kameraisto konfuziĝis pro la enesto de hispana vorto “espero”), kaj duafoje poste jam tre trafe - ĝuste, kiam la Papo estis leganta la esperantlingvan saluton! Hodiaŭ Esperanto eĉ fariĝis la antaŭlasta lingvo, sekvata nure de la latina (ĉar la germana sonis jam komence).

La retpaĝaro de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) sekvas la novaĵojn, enhavas E-tradukon de la festa alparolo kaj disponeblas tie fotoj de la ĉeestintaj esperantistoj kun la panelo ESPERANTO. La koncerna paĝo kun voĉa saluto de la Papo videblas ĉe: http://www.ikue.org/ pasko2006/pasko 2006.htm

Ĉar la Papo posedas ankaŭ retpoŝtan adreson, mi sendis al li dankon pro la reenkonduko de Esperanto kun la salutoj.

(Transprenita kun permeso de la aŭtoro)

al la indekso


 MONUMENTO HONORE AL PAPO JOHANO PAŬLO LA DUA

inaŭgurita la 2-an de aprilo 2006 će la preĝejo de la Sanktaj Johano kaj Paŭlo en Rimini, Italio

Inter multajn rekordojn de tiu ĉi Granda Papo certe enviciĝis tiu de la enkonduko de la internacia planita lingvo Esperanto en la Liturgion de la Katolika Eklezio (1990). Krome, li estas la unua Papo uzinta tiun idiomon, kvazaŭ novan latinon, en la oficiala komunikado kun la Dia Popolo okaze de plurnaciaj asembleoj (ekz. Monda Junulara Tago 1991 en Częstochowa, Pollando) kaj kun la tuta homaro okaze de la paskaj kaj kristnaskaj mesaĝoj Urbi et Orbi (ekde la jaro 1994).

Ni rememoras precipe la Meslibron en Esperanto, mejlan ŝtonon en la liturgia historio, aprobitan de la firma volo de la Papo Wojtyła, malgraŭ la deklarita malkonsento de la vatikana Kurio. Papo Johano Paŭlo la Dua, pro tiu kaj tia kuraĝa kaj profeta aprobo, meritas la honoron kaj la estimon de la historio, samkiel la Papo Hadriano la Dua, kiu kuraĝe aprobis, skandalon por tiuj tempoj (ĉirkaŭ la jaro 868), la slavan lingvon de la du sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodio, sub kies protekto ĉi-julie okazos 59-a IKUE-Kongreso en Velehrad, Ĉeĥio.

La Granda Komunikisto, la poliglota Papo Johano Paŭlo la Dua, ade ĵetas krion per la mozaikaĵoj muntitaj en la monumenta piedestalo al ĉiuj vizitantoj, t.e. al la kristana popolo (1 kaj 2) kaj al la tuta homaro (3):

1.Malfermu la pordon al Kristo, en la maldekstra rondeto.
2.Feliĉan Paskon en Kristo Resurektinta, en la dekstra rondeto.
3.Tri lingvoj sufiĉas por la komunikado inter la popoloj:
- La etna (la romania idiomo, mozaikigita per la partituro de la regiona popolkanto, tre ŝatata de Papo Wojtyła “Rumagna mia” de Secondo Casadei).
- La nacia (la itala idiomo, kies simboloj estas la du famaj italaj ĉef-literaturaĵoj La Dia Komedio de Dante Alighieri kaj La Gefianĉoj de Alessandro Manzoni).
- La internacia planita lingvo (Esperanto, reprezentita de la du volumoj de la Meslibro kaj de la Legaĵaro, aprobitaj de la Papo).

Iniciate de sacerdoto Duilio Magnani - Honora Prezidanto de IKUE la monumenton starigis la gesamideanoj de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista), de UECI (Unione Esperantista Cattolica Italiana) kaj de CER-ES (Centro Esperantista Riminese - Ecumenico Solidale).

al la indekso


 VIKTIMO DE BARBARISMO

Sortoj de la escepta kapelo de Beŭrona artisma skolo en areo de la gimnazio en Teplice, Ĉeĥio

Kiam en la jaro 1885 venis benediktaj monaĥoj de la Beŭrona artisma skolo en urbon Teplice (Norda Bohemio) pentri kapelon apartenantan al klostro de fratulinoj de Sankta Karolo Boromeo, ili ne supozis, ke post 120 jaroj la kapelo estos, escepte de la patrina klostro en suda Germanio, la unusola memoraĵo pri ilia tiama arto. Akceptu do inviton al la simbola vizito de la memorindaĵo, kiu en nia respubliko fariĝis unika - malgraŭ tio, ke ĝia aĝo estas neniel miriga.

La bonfaraj fratulinoj de Sankta Karolo Boromeo konstruigis en la jaro 1865 en hodiaŭa strato Alejní klostron, kiu devis servi kaj kiel pensionato kaj kiel porknabina lernejo. La institucio prosperis, kaj tiel jam en la jaro 1885 ĝi povis inviti artistojn por dekoracii la klostran kapelon, pri kies verkoj oni jam flustris en la tuta aŭstria reĝolando - la anojn de la Beŭrona artisma skolo. La monaĥoj estis eksigitaj el ilia hejma klostro Beuron en Ŝvabio fare de kanceliero Bismark. En la jaro 1880 ili transloĝiĝis al Praha en klostron Emauzy, de kie ili, kiel jam antaŭe el Germanio, disvastigis sian arton same intense.

La monaĥoj certe ne suferis pro manko de publika atentemo. Iliajn surmurajn pentraĵojn, inspiritajn de la malnov-kristana, bizanca kaj egipta artoj, vizite rigardis ekzemple Alfons Mucha aŭ arkitekto Josip Plečnik. La beŭronanoj tiel nekonscie fariĝis senperaj antaŭuloj de secesio kaj tiel ili antaŭsignis kaj laikan kaj sakralan artojn de Eŭropo en la unua duono de la dudeka jarcento.

Kvankam ili siajn verkojn dissemis tra la tuta centra Eŭropo, ĝis hodiaŭ bedaŭrinde konserviĝis nur malmultaj. Kiel plenvaloran memoraĵon ni certe povas konsideri la klostron en Beuron (sed ĝiaj ornamaĵoj estis senĉese renovigataj, kaj artajn verkojn de la frua epoko, t.e. de la 19-a jarcento, ni trovos tie nur malmultajn), la klostron de Sankta Gabrielo en la praga kvartalo Smíchov (sed ankaŭ ĉi-tie temas pri pli malfruaj verkoj), kelkajn partajn aŭ malmulte konservitajn internaĵojn (České Budějovice, Hradec Králové, monaĥejo Emauzy en Prago - detruita je la fino de la dua mondmilito) kaj poste la kapelon apartenantan al la iama klostra lernejo en Teplice.

La unikaj kompleksaj pentraĵoj de la kapelo konserviĝis preskaŭ mirakle. Kvankam ne temas pri teĥnologio de freskoj, ĝiaj lakaĵoj kaj pentraĵoj persistis sur la muroj 120 jarojn, kaj spite tion, ke en la kapelo certan tempon mankis vitraĵoj de la fenestroj, la dekoraciaĵoj neniam estis purigataj aŭ firmigataj kaj preskaŭ dum la tuta tempo de komunista “normalig-periodo” (1969-1989) la kapelo servis kiel deponejo de legomoj. Ne eblas esperi, ke tiu-ĉi miraklo daŭros plu - en la kapelo estas necese - antaŭ ĉio renovigi detruitan plankon kaj firmigi la pentraĵojn, alimaniere ekestus minaco, ke la pentraĵoj dum kelkaj jaroj senrevene defalos.

Por savo de la kapelo estis antaŭnelonge fondita civitana unuiĝo “Pro arte beuronensis” - Asocio por renovigo de la kapelo de gimnazio en Teplice, kies membroj estas antaŭ ĉio studentoj, instruistoj kaj frekventintoj de la gimnazio. La asocio klopodas iniciati socian diskuton pri la signifo de la kapelo kaj akiri financajn rimedojn por ĝia rekonstruo. Sed ĝiaj ambicioj celas transpaŝi la limojn de urbo Teplice. En kadro de la projekta semajno, okazinta komence de aprilo 2006 la anoj de la unuiĝo kreis internacian interretan disvojiĝon por la beŭrona arto. Ĝi turnas sin al tiuj, kiuj povus (eble sole per fotografaĵoj de internaĵo de la kapelo) partopreni en la plua evoluo de tiu ĉi projekto.

Plurajn informojn pri la Beurona arta skolo oni povas trovi (dume sole en la ĉeĥa lingvo, en http://kaple.wz.cz.

Ĝeneralajn informojn pri urbo Teplice en Esperanto oni trovos en TTT-paĝo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Teplice

Jakub Mráček, jakub.mracek@centrum.cz. Esperantigis D-ro Zdeněk Rusín

al la indekso


 LA PRINTEMPAJ MEMOROJ

sur tombejo apud la ĉefa kruco okaze de datreveno de finiĝo de Dua Mondmilito

Verkis Tibor Kepencay, Slovakio

Ĝi estis la printempo granda kaj benita:
Armiloj mutiĝis kaj malestis pluaj viktimoj.
Fine estingiĝis la ardo mondmilita,
nur pereintojn priploradis ĉiuj patrinoj.

Sur preĝejaj turoj sonoriloj eksonis.
Ĝojo kun larmoj fluis el vizaĝoj.
Ĉio konvinke militfiniĝon anoncis,
nur ie en mallumon fajreris brulaĵoj.

Kiucele ĉio tio estis bezonata?
Kial homaro multobligis sian vivmaldolĉecon?
Ja rado de mondhistorio estas pluen turnigata
kaj potenculoj malaperas en la forgeson.

Vi mortintoj, je kiuj la milito sian sensencon devis pruvi,
akceptu nian estimon, rekonon kaj sinceran dankon!
Ni, en pac´ vivintaj homoj, ne estas egaleblaj kun vi,
ĉar ni ne trasuferis milithororan nubon.

Nun denove la printempo alportas novaĵon:
El la tero elŝosita florburĝono ege volas vivi.
Sed homaro ne havas tro ĝojan vizaĝon,
pro nuraj timzorgoj ne emas laŭte ĝoje krii.

Kial niajn mensojn vizitas la duboj?
Ĉu milito en la mond´ ne finiĝis tute?
Kiam la raportoj anoncas pri murdoj,
la certeco pri paco tuj forfalas krute.

Ĉu la militbatalojn la mondo bezonas?
Ĉu sufiĉe ne havis doloron homar´?
Multaj malgrasiĝintaj nacioj mizeras
- riproĉo de maljusta divido de pan´!

Ekstaras la demando, ĉu venontjaraj printempoj same ekfloros
kune kun la floroj en ĝardenoj, arboj kaj herbejoj verdantaj,
ĉu anstataŭ hela lumo la malluma nigraĵo vualos
vivaĵojn, kiujn necesas zorgi, por ke ili ne estu perdataj.

Kiu el homoj scias doni respondon klaran?
- Unusola Vi, kiu pendante sur la kruco diras ĉiam vere
kaj respondas tuj (- nur silente kvankam),
al ĉiu, kiu alproksimiĝos al Vi korsincere...

Vi kun batalilo neniam batalis, nek estis ĝia ofero.
Sed tamen Vi venkadis super la malbon´ ĉiusorta.
Do Vi al ni malkaŝu serĉitan solvon de afero
de estado de malboneco, milito kaj servuto senvorta!

Jes, Vi diras klare: Al ĉiuj fratoj praktiki amon
(- kaj ne nur formale, sed ĝis memneniigo...)!
Por havi vanan bagatelon aŭ iom pli da pano
ne iĝi murdisto eĉ ne de l´ malamiko!

Jen la principo de l´ armilmalbeno (- tre simple dirante):
Kiu ne regas sian koron, tiu en ĝin enlasas enpaŝi envion
kaj tuŝas honoron de aliaj, kaj ekkoleregante
havas en si ĝermon de milito (- eble eĉ ne observante tion).

Nu permesu, kun profunda humileco en koro,
alpaŝi al Vi, al nia Savinto krucumita,
kiu en simbolo de kruco venos juĝi homon
kaj kondamni ĉiun fiaĵon militan.

Permesu konfide prezenti koran peton nian:
- antaŭ ĉio por tiuj, kiujn mencias ni,
kiuj en la milito perdis karan vivon sian.
Ili eterne ripozu en paradizo kun Vi!

Poste ni petas Vin por ni - ĉi tie ankoraŭ vivantaj,
estante ofte falantaj el privenkinda monto
kaj per insidoj de malbono endanĝerigataj.
Donu gracon vian kaj amon al mondo!

Sanigu niajn korojn de klopodego ĉiun mamonon havi;
en ilin enplantu fruktodonan leĝon Dian,
por ke ni akceptu, ke ankaŭ la aliaj tute povas pravi
kaj inter la oferoj distingu ni saĝe ĉiam!

Per via graco benu pilgrimantajn sur ĉi tiu tero!
Anstataŭ sirenaj fajfoj nur kantoj ĝojaj sonoru,
por ke la nov´ printemp´ ĉiam plifortigu kredon
kaj homoj Vin, Dion, pli konvinke honoru!

al la indekso


 ISLAMO KOLIZIIS KUN BATALANTA LAIKISMO

Lige kun la ondo de tumultoj sur stratoj de multaj arabaj urboj komence de la jaro 2006, la pola taggazeto Nasz Dziennik (nia taggazeto) la 2-an de marto 2006 publikigis la interparolon kun Sinjorino Krystyna Skarżyńska-Bocheńska, profesorino de la araba literaturo en Instituto de Orientalismo en Varsovia Universitato.

Jen kelkaj arigitaj eldiroj prenitaj el la interparolo kun s-ino profesorino.

“Tiuj malpacoj estis elprovokitaj fare de eŭropanoj, fare de konsciiĝa, intenca malhonorigo de la profeto Mohamedo (Mahometo), kiu por muzulmanoj estas granda aŭtoritato.

Muzulmanoj tre estimas religion. Ili kredas je unusola Dio - Alaho kaj Mohamedo estas por ili profeto - Dia Sendito. Se oni montras la profeton Mohamedon kun la bombo surkape, tio signifas por ili sakrilegion, do oni ne miru pro ilia indigno.

Spite de tio, kion oni sufiĉe vaste asertas, islamo ne estas laŭprincipe malamiko de  aliaj religioj aŭ kulturoj, kaj nunaj malpacoj estas kaŭzitaj per kolizio de sakrilegio kontraŭ Korano-principo de la justa venĝo.

La Korano difinas la venĝon je rajto de “la justa venĝo”- (latine: talionis poena): “Sanktaj aferoj subordiĝas al ĝi. Kaj se iu malamike rilatas al vi, tiam vi malamike rilatu al li/ŝi, simile kiel li/ŝi rilatas al vi” (surao “Bovino”, versiklo 194).

Islamanoj, kiuj estimas religion, neniam kuraĝas malhonorigi la personon de Kristo. Ili ne povis do respondi por la sakrilegio sammaniere. Pro tio la grundigita indigno trovis elfluon en strataj malpacoj. Malfacile estas por ili vojaĝi al Danio, por tie protesti antaŭ redaktejo. Tio estas por ili tro multekoste. Tial ili iris al la ambasadorejo de Danio. Malantaŭ tiuj malpacoj kaŝas sin verdire iuj ekstremismaj povoj, celantaj incitigi la rilatojn kun Okcidento. Instigado atingis la facile influeblan grundon, ĉar en arabaj landoj ankoraŭ la viva estas la memoro pri la kolonia dependeco je Eŭropo. Okcidento havas malbonan opinion ĉe islamanoj, por kiuj  Okcidento estas kristanoj. Pro tio la kristanoj pagas por lanĉita en Okcidento senmoraleca libereco. Klingo de fundamentismo estas direktita ne kontraŭ la kristanoj, sed kontraŭ laikigita kulturo de Okcidento.

“Ĝihado” estas la batalo por defendi la kredon, do ne la agresa milito. “Batalu sur la vojo de Dio kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ vi, sed ne estu invadantoj. Verdire Dio ne amas invadintojn” (3, versiklo 190).

Muzulmanoj havas ordonitan defendon kontraŭ nekredantoj, kiuj ilin invados. Ili estas devigataj defendadi sian kredon, siajn moskeojn (sed bataloj en proksimo de moskeoj estas malpermesitaj).

Neniu havas la rajton vundigi sentojn de kiuj ajn - ĉu de islamanoj, ĉu de kristanoj. Tio, kion ni renkontas ĉi tie, tio estas senprecedenca agreso de laikismo. Por tiuj laikigitaj medioj la muzulmanaj landoj estas  obstakloj, ĉar ili sin deklaras unuanime favore al familio, kontraŭ abortoj kaj kontraŭ disvastigata antikoncipiteco.

En tiuj aferoj ili estas la liganoj de kristanoj. La Korano diras eksplicite: “Ho, Profeto, kaj kiam venos al vi virinoj kredantaj ĵure promesi fidelecon (...), ke ili ne mortigos siajn infanojn (...), tiam akceptu ilian ĵuron kaj petu Dion por pardono al ili...” (surao IX, versiklo 12).

La Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua traktis la islamanojn kun granda estimo. Li vizitis Grandan Moskeon en Damasko. Li strebis per diplomatia vojo antaŭhaltigi la invadon al Irako. La muzulmanoj ankaŭ lin tre estimis. Lin vizitadis muftioj el diversaj landoj.

Oni devas limigi tiun sensencan rajton de ĵurnalistoj, permesantan malhonorigon de ĉiuj sanktaĵoj, kiel de la muzulmanoj, tiel ankaŭ de la kristanoj. Tio ne estas la rajto je  libereco - tio estas la rajto je blasfemado. Ni devas konsciiĝi, ke socioj de islamaj landoj volas eviti la kolizion kun Okcidento.

Mi instruas pri la araba literaturo kaj tradukas la nuntempan araban poezion, do mi scias, kiel maltrankviligas ilin tiu ĉi danĝero.”

Esperantigis Stanisław Śmigielski 5.3.2006

al la indekso


 BURGO KARLŠTEJN

Pri konstruo de burgo Karlštejn (Ĉeĥio) decidis en duono de la 14-a jarcento ĉeĥa reĝo kaj roma imperiestro Karolo la Kvara. La burgo estis planita kiel loko de ripozo por la reĝo, kaj samtempe kiel kaŝejo por reĝaj kronaj juveloj.

En la jaro 1348 estis metita fundamenta ŝtono de la konstruaĵo. En la tempo de Karolo la Kvara travivis la burgo sian la plej faman periodon. La reĝo tie ripozadis, ĉasis en ĉirkaŭantaj arbaroj. Post morto de la reĝo la burgo servis ĉefe nur kiel kaŝejo de la kronjuvelaĵoj.

En la 16-a jarcento trairis la burgon ĝiaj renesancaj rekonstruoj. La tempoj de la plej granda gloro de la burgo jam forflugis. El vidpunkto de novaj militaj metodoj ĝi povis plenumi eĉ ne funkcion de malkonkera fortikaĵo. Tial imperiestro Ferdinando la Dua ordonis translokigi ankaŭ la kronjuvelaĵojn. Feliĉe, ke li faris tion ĝustatempe, ĉar en 1648 konkeris la burgon Karlštejn svedoj.

La burgo malbonstatis ĝis la 19-a jarcento, kiam oni komencis ĝian rekonstruon. Arkitektoj K. Mocker kaj F. Schmidt klopodis redoni al burgo ĝian gotikan aspekton. Por tio ili forigis ĉiujn renesancajn alkonstruaĵojn kaj riparaĵojn. Pere de tio ili savis la burgon antaŭ ĝia detruo, sed samtempe tre malbone trafis kontraŭ ĝia arkitekturo. Tamen la burgo apartenas al juveloj de la ĉeĥa arkitekturo.

Laŭ historiaj fontoj kompilis Olga Glendová

al la indekso


 LEGENDO PRI PRAGA KASTELO

Jan Neruda

En kvartalo Nový Svět (Nova Mondo) de Prago vivis malriĉa vidvino, kiu havis multe da infanoj, kiujn ŝi nomis Loretaj Sonoriletoj. Kiam trafis Pragon pesto, multaj homoj mortadis tute sen helpo. Ankaŭ ĉiuj infanoj de la malriĉa vidvino mortis. Ĉiam, kiam unu el la infanoj de tiu ĉi malfeliĉa patrino malsaniĝis, ŝi alportis al preĝejo arĝentan monereton, kiun la infano ricevis de baptopatrino,   kaj baldaŭ sonis unu el la sonoriloj, kiel adiaŭa mortosonorado por la infano. Tiel la vidvino forportis iom-post-iom ĉiujn monerojn kaj entombigis ĉiujn infanojn. Poste ŝi malsaniĝis mem, ĉar ŝi havis jam neniun moneron, ŝi kun bedaŭro konstatis, ke neniu sonoros por ŝin adiaŭi. Sed antaŭ sia morto ŝi subite aŭdis sonorilan ludon, tio animoj de ĉiuj ŝiaj infanoj ludis por ŝi. Ŝi mortis kortuŝita kaj ĝojigita, ke ŝiaj amataj infanoj rememoris ŝin. Tradukis Olga Glendová

al la indekso


 MIA RENKONTIĜO KUN ESPERANTISTOJ DE BADEN WURTEMBERG

Ĉi-jare mi travivis tri monatojn en la germana urbo Stuttgart, kie mi laboris en la universitato kaj en la komputila centro kaj tiamaniere mi daŭrigis miajn doktorajn studojn. Al mi tre plaĉis tiu ĉi mia restado, sed ĝia malavantaĝo estis, ke mi alvenis sola kaj, ĉar mi ne partoprenadis prelegojn kaj ne devis fari ekzamenojn, mi ne estis en la kontakto kun aliaj studentoj.

Mi do serĉis aliajn eblecojn, kiel interkonatiĝi kun novaj homoj, memkompreneble ankaŭ kun esperantistoj. Per interreto mi trovis informon pri ĉiusemajna kunveno de Esperanta rondo. Mi do demandis perrete ĝian gvidanton Alois Eder, ĉu la rondo funkcias kaj ĉu mi povas alveni. Rapide mi ricevis inviton al la rondo, kiu okazadas ĉiumarde, dum kiu alterne okazas kurso por komencantoj kaj la konversacia rondo. La konversacian renkontiĝon partoprenadas ĉirkaŭ dek personoj de ĉiuj aĝoj kaj de diversaj profesioj. Oni kune legas la infanan libron “Malgranda sorĉistino”, kiu estas tiucele taŭga, ĉar la traduko respektas la riĉecon de la lingvo kaj uzas precizajn esprimojn. Do oni legante riĉigas siajn lingvosciojn. Kelkfoje ĉeestis gastoj – iufoje alvenis Franz, esperantisto el Dusseldorf, okaze de sia labordeĵora vizito de Stuttgart, alifoje alvenis geedza paro el Brazilo, kiu parolis pri sia strebado per televidaj elsendoj instigi al respektado de la homrajtoj.

Krom la mardaj renkontiĝoj okazas ĉiumonate sabata renkontiĝo, ne nur por esperantistoj el Stuttgart, sed ankaŭ por tiuj el ĉirkŭaĵo. La renkontiĝo komenciĝas per esperantlingva Diservo kaj poste sekvas diversaj programoj. Dum mia ĉeesto okazis prelego pri la nova libro “La ŝtona urbo”  kaj pri la Esperanta versio de la interreta enciklopedio Wikipedia.

Komence de marto okazis semajnfina renkontiĝo en Aalen, urbeto, kie loĝas aktiva esperantistino Inge Simon. La temo de la renkontiĝo estis Margarette Steiff. Tiu ĉi virino estis handikapulino, kiu unue kudris ludilon - elefanton, por sia nepino, kiel kristnaskan donacon, kaj tio estis komenco de la fama firmao Steiff, kiu produktas ludilojn - ursetojn kaj aliajn bestetojn por infanoj.

La renkontiĝon partoprenis ĉirkaŭ dudek kvin homoj, inter ili estis ankaŭ ses eksterlandanoj: tri el Francio, usonano kaj brazilano, kiuj nun loĝas en Germanio, kaj mi. Ni ĉiuj tranoktadis en subtegmentejo de la domo de nia gastigantino Inge.

Vendrede ni renkontiĝis en la gastejo kaj ni rapide interkonatiĝis. Poste estis planita promenado en la noktaj stratoj de Aalen, sed ĉar pluvegis, ni veturis al Inge, kie oni daŭrigis la babiladon. Sabate ni promenis en la urbo, Inge rakontis al ni pri ĝiaj vidindaĵoj kaj ni ankaŭ vizitis raraĵon - Esperantan bibliotekon. Oni povas trovi tie ĉirkaŭ 15 mil esperantajn librojn, skribitajn originale esperantlingve aŭ tradukitajn al Esperanto, afiŝojn kaj aliajn Esperantajn dokumentojn. Posttagmeze ni veturis al Giengen, kie estas la muzeo de la firmao Steiff. La ekspozicio enhavas du partojn: prezentadon de la firmao kaj ĝian historion kaj la vitrinojn kun ludiloj. Vesperon ni trapasis ĉe Inge, babilante kaj ludante tabloludojn. Dimanĉe antaŭ nia forveturo ni vizitis termobanejon. Granda travivaĵo estis, ke oni povis bani sin en la subĉiela banejo kun varma akvo, dum ĉie en la ĉirkŭaĵo kuŝis la neĝo.

Dum mia restado en Stuttgart mi denove konvinkiĝis, ke inter esperantistoj ĉiam regas familiara etoso kaj la homoj pretaj helpi. Multajn dankojn al ĉiuj esperantistoj, kiujn mi tie renkontiĝis.

Blanka Horáčková, Ĉeĥio

al la indekso


 TROVINTE KNABON LAŬ GAZETA FOTOGRAFAĴO, ŜI SAVIS AL LI OKULOJN

Afgana knabo kaŭze de malsato blindiĝis. S-ino Marta Nollová el Prago decidiĝis trovi financajn rimedojn kaj kuraciston, por helpi al li.

El ĉeĥa gazeto el la 16.07.2005, Prago:
Se s-ino Marta Nollová la menciitan tagon ne estus aĉetinta la gazeton, restus verŝajne la dekjara Aĝamal dum tuta sia vivo blinda.

La afgana knabo longtempe suferis pro malsato, kaŭze de kiu li blindiĝis. Liaj gepatroj forkuris antaŭ talibana reĝimo kaj multajn jarojn ili sin kaŝadis. En hospitalo de Kabulo oni kuracis al Aĝamal gravajn sanproblemojn, sed ne kapablis jam helpi al liaj okuloj.

Marta Nollová el Prago, matematikistino kaj patrino de lernejdeviga filo, fine de la jaro 2001 aĉetis gazeton Lidové noviny (Popola gazeto) kaj ekvidis foton de tiam sesjara Aĝamal, ĉe kiu estis teksto: “Li blindiĝis kaŭze de malbonega vivtenado”. “Tio tre kolerigis min”, diras s-ino Marta Nollová. “Ĉiam mi demandis min: Kiel eblas, ke tiu ĉi perfekta redaktejo povas disponigi al ni la perfektan foton, sed ne scipovas helpi al malgranda knabo”, rememoras M. Nollová. “Kolerigita mi trairis la stratojn klopodinte forgesi pri tiu foto. Sed poste mi diris al mi, ke mi ne eluzos la energion por forgesi tiun kazon, sed disponigos ĝin por trovi la knabon, por lin helpi.”

La serĉado daŭris kelkajn semajnojn. “Mi kontaktis fotografiston, kiu fotis Aĝamal, kaj komencis pertelefone kontakti iom post iome multajn humanajn organizojn”. Bedaŭrinde, respondis ĉiuj. “Nur ĵurnalistino Petra Procházková, kiu jam estis en Afganio, diris: “Certe, mi trovos lin.” La pligrandigitaj fotoj poste aperis en ĉiuj sanktejoj en Kabulo kaj ekvidis ilin onklo de la knabo. “Poste ĉio iamaniere solviĝis”, resumas modeste siajn meritojn s-ino Nollová.

Kune kun civitana asocio Berhat de Petra Procházková ŝi komencis kolektadi monon, por ke povu al la knabo helpi ĉeĥaj kuracistoj. Kaj ili sukcesis: Ministerio de Eksterlandaj Aferoj kontribuis duonmilionan monsumon de ĉeĥaj kronoj, ion oni gajnis pere de koncertoj kaj kolektoj, kaj pli ol kvaronon de miliono kontribuis kliniko Lexum, kies kuracistojn la ideo redoni vidpovon entuziasmigis.

“Morgaŭ mi volos efektivigi al li transplantojn, do se ĉio sukcese okazos, li povos lunde vidi la samon, kion vidas la sanaj homoj”, diris unu tagon antaŭ sia forflugo eminenta okulkuracisto Martin Filipec el kliniko Lexum. Li kune kun itala kolego Claudio Carresi, kiu estas specialisto de vidrekapabligo, restis en Kabulo ses semajnojn. Tiun ĉi tempon li eluzis ankaŭ por instrui al afganaj kuracistoj transplantojn tiel, ke ili mem povu ilin realigadi. “Atendas tie nin naŭdek pacientoj kaj al plimulto el ili la transplanto donos vidon”, diras la kuracisto.

Aĝamal devas subteni familion. La operacio estas espero por tuta familio de la knabo kun ses gefratoj. Antaŭ du jaroj ili perdis patron. Oni forpafis lin kaj kaŭze de tio lia pli aĝa frato estas grave mensmalsana kaj la zorgo pri subtenado de familio dependas de blinda knabo. “Se ĉio sukcesos, estos tio por mi la plej bela donaco okaze de mia sabata kvardeksepa naskiĝtago”, diras Marta Nollová.

Kaj kial ĝuste la ĉeĥaj kuracistoj forflugas instrui afganajn kuracistojn, kiel transplanti korneon? “Ĉi-jare okazos  centjara datreveno de la unua transplanto enmonde, kaj tiun efektivigis ĝuste la ĉeĥa kuracisto”, klarigas Dr-o Martin Filipec.

Esperantigis Olga Glendová

al la indekso


 SANKTEJO ŁAGIEWNIKI - KLINIKO DE MIZERIKORDO

Breloketoj kun sankta Faustina, balonetoj kun la portreto de Papo, kopiaĵoj de la bildo “Jesuo, mi fidas al Vi” en orumitaj kadraĵoj. Ĉu foiraj Łagiewniki? Jes, sed sub tiu ŝajnbrilo kaŝiĝas io, kion ne  vualos vendobudoj kaj komercistoj de “miraklaĵoj”. Ĉu pruvon? Centmiloj da pilgrimantoj, ankaŭ el  ekzotikaj lokoj kiel Filipinoj, Aŭstralio aŭ Japanio.

La dekkvinpersona grupo el Japanio sian vojaĝon al Krakovo (Kraków, Pollando) planis jam ekde unu jaro. Armigitaj per fotiloj kaj digitaj kameraoj venis al Łagiewniki nur por ekvidi tiun lokon propraokule, ĉar pri la sanktejo ili sciis ĉion. Kaj ili ekvidis. La japanoj venis en dimanĉo la trian de aprilo 2005 kune kun cent mil pilgrimantoj al la baziliko de Łagiewniki. Unu tagon antaŭe mortis Papo Johano Paŭlo la Dua. Li forpasis en vigilio de la festo de Dia Mizerikordo. Al Dia Mizerikordo la Papo konfidis la mondon ĝuste antaŭ tri jaroj en Łagiewniki. Ekzemplon ni prenu el Kubo.

En la krakova episkopejo ĝis ĥodiaŭ oni rakontas anekdoton pri tio, kiel kubanoj plirapidigis laborojn ligitajn kun konstruado de la nova baziliko en Łagiewniki. Verŝajne la krakova kardinalo Francisko Macharski, post la vizito de la Papo en Kubo, ricevis telefonan sciigon el Vatikano: “Jen en Kubo ili havas la bildon “Jesuo, mi fidas al Vi” kaj en Krakovo ankoraŭ ne ekzistas la baziliko de Dia Mizerikordo.” Kaj vere la baziliko mankis ĉiam pli senteble.

Preĝejeto, kiu ĝis nun servis por fratinoj el la kongregacio de Fratinoj de Patrino de Dia Mizerikordo, jam ne sufiĉis por akcepti amasojn da pilgrimantoj fascinitaj de Faustina kaj de ŝiaj vizioj.

Al tiuj vizioj subiĝis ankaŭ Karol Wojtyła, pli posta Papo Joĥano Paŭlo la Dua ankoraŭ dum la Dua Mondmilito. Dum la pilgrimo en la jaro 2002 li rememoris, kiel li eniradis en la monaĥejan kapeleton, por mallonga preĝo, dumvoje al Solvay-laborejo. Al Łagiewniki, kiel li mem konstatis, venadis en malfacilaj momentoj unue sacerdoto Wojtyła, pli poste episkopo Wojtyła kaj fine kardinalo Wojtyła. Por tiu Papo estis tre grava, ke Łagiewniki iĝu la mondfama centro de la kulto de Dia Mizerikordo. Pro tio unue li beatigis kaj en la jaro 2000 kanonizis Fratulinon Faustyna.

La iaman preĝejeton anstataŭis la nova baziliko por kvin mil pilgrimantoj, kie ekzistas tutdiurnaj adoradoj de Plejsankta Sakramento, tutdiurnaj eblecoj de konfesprenoj, ankaŭ de alilandanoj. Tiuj cetere volas ankaŭ havi la propran partoprenon en plukonstruo de Łagiewniki - unu subteran kapelon fondis hungaroj (la kapelo nomiĝas Communio Sanctorum), la pluan volas financi la episkoparo de Italio.

Junulino de “Taglibreto”

Tiu simpla knabino estis la mistika animo, kiun elektis Kreinto por plenumado de difinita misio: por disvastigado de la kulto de Dia Mizerikordo. Ĝuste surbaze de ŝia vizio oni pentris la faman bildon “Jesuo, mi fidas al Vi”, kun radioj elirantaj el la Koro de Kristo. Nenio tamen antaŭdiradis, ke Helenjo Kowalska, naskiĝinta la 25-an de januaro 1905 en vilaĝo Głogowiec, apud la urbo Łódż, preskaŭ analfabetino, fininta apenaŭ tri lernejajn klasojn, estiĝos la mistikulino. Kvankam biografiistoj rememoras, ke egan impreson kaŭzis al 9-jara knabineto la unua sankta komunio, tamen malfacile oni povas  ion diri pri ekzisto de la fortaj bazoj de la religia scio.

Por Faustina (tian nomon ŝi alprenis post sia monaĥiniĝo) la manko de edukiĝo tamen neniel malhelpis. Sufiĉis ŝia religia fervorego, por priskribadi renkontojn kun Kristo - dignajn de doktoroj de la Eklezio.

Mirakloj ordinaraj

Jozefo Kawalec memoras la sanktejon Łagiewniki ankoraŭ de antaŭ kvindek jaroj. “Mi havas  domon apud la sanktejo. Ankoraŭ antaŭ dek jaroj tiaj amasoj ĉi tie ne videblis. Kaj nun vidu: japanoj, filipinanoj, usonanoj. Iam eĉ estis iu grupo kun turbanoj surkape. Mi ne scias, de kie ili venis, sed ili aspektis eksterordinare inter polaj pilgrimantoj” - li rakontas. Je la demando, kio allogas tiajn amasojn al Łagiewniki, li respondas: “Mirakloj”. Martina el Slovakio ekde tri jaroj venadas al la Sanktejo de Łagiewniki en la dimanĉo de Dia Mizerikordo (la unua dimanĉo post Pasko). Ŝia historio por unuj estas  mirakla, por la aliaj ordinara, ĝi estas rakonto pri tio, kian forton oni povas eltiradi el Łagiewniki. Martina estas 36-jaraĝa. Antaŭ kvin jaroj ĉe ŝia edzo oni diagnozis multoblan sklerozon. Li falis en deprimon kaj ne volis prenadi medikamentojn. Ŝi rakontas: “Li ĉesis distingi min kaj la infanojn. Mi estis jam tutlaca kaŭze de lia malsano. Panjo konvinkigis min pri vizito de Łagiewniki. Nia paroĥo organizis tien pilgrimon dum la dimanĉo de Dia Mizerikordo. Tie surloke mi komencis preĝi. Tio ne estis fervora preĝo, sed pli ĝuste la kondiĉa promeso: Se la edzo resaniĝos, mi tien revenados.” La sanstato de  edzo de Martina estas foje pli bona, foje pli malbona. La malsano progresas. “Mi ekkomprenis tamen, ke la miraklo ne devis esti resaniĝo de la edzo, sed mia fortigo, por plua batalo por lia sano. Kaj tiel estiĝis. Pro tio ĉiujare mi revenas al Łagiewniki” - diras Martina.

Terapio de mizerikordo 

Du tagojn antaŭ sia morto Papo Johano Paŭlo la Dua skribas la telegramon al la krakova metropolito kardinalo Francisko Macharski: “Proksimiĝas Dimanĉo de Dia Mizerikordo. Lige kun tio mi deziras transdoni miajn korajn salutojn al ĉiuj, kiuj kolektiĝas en la krakova sanktejo Łagiewniki, por adori Dion pro Lia pardonanta mizerikordo. Mi deziras denove konfidi al tiu Mizerikordo la Eklezion kaj la Mondon, ĉiujn homojn sur la tuta terglobo, kaj ankaŭ min mem en mia malfacileco. Mi ĝojas, ke tiudimanĉe komenciĝos en la Sanktejo la konstanta adorado de Plejsankta Sakramento. Nenio tiel, kiel la eŭkaristia estado de la Sinjoro, estigas la verkon de Mizerikordo, kiu plenumiĝis per Kruco kaj Resurekto. Tiu estado estu por ĉiuj pilgrimantoj la fonto de povo kaj espero. Ĉiujn adorantojn de Dia Mizerikordo elkore mi benas: En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Johano Paŭlo la Dua.”

Tiujn vortojn aŭskultis dum la festo de Dia Mizerikordo pli ol 150 mil pilgrimantoj. Malgraŭ la funebro ili eliradis el la baziliko kun levitaj animoj. Pastro Janusz Wieczorek, kiu al Łagiewniki venis kun grupo de varsoviaj pilgrimantoj, diras: “La Papo donis al ni eksplicitan signon, kie oni devas serĉi konsolon. Dia Mizerikordo estas la terapio por la nuntempa mondo. Ke ĝi donas fruktojn, tio estas videbla laŭ tio, kio okazas post lia reveno al Patro.” Pastro Wieczorek pravas. Gejunuloj gardostarantaj sub la papa fenestro ĉe la strato Franciszkańska 3 en Krakovo kunportis la diafanaĵon kun la surskribo: “Jezu, ufam Tobie” (Jesuo, mi fidas al Vi). Demanditaj pri tio, kiuj ili estas, ili respondas: - Ni estas spektantoj de Dia Mizerikordo.

La sanktejo en la krakova loĝkvartalo Łagiewniki, la Baziliko de Dia Mizerikordo havas du nivelojn. Sur la supra nivelo situiĝas la preĝejo, pli ol du mil kvadratmetra kun du mil sidlokoj kaj ĉirkaŭ du kaj duono de miloj de lokoj por starantoj kaj la kapelo de senĉesa adorado. La malsupra nivelo servas por renkontoj kaj preĝoj de la grupoj de diversaj lingvoj. La bazilikon kaj ĝian internon projektis prof. Vitold Ceckiewicz.  “Mi volis plenumi la deziron de Johano Paŭlo la Dua, por ke Łagiewniki estiĝu la monda centro de la kulto de Dia Mizerikordo. En ĉefaltarejo troviĝas la ŝtona altaro, tabernaklo en globformo kun  ĉirkaŭ unumetra diametro kaj la bildo: 'Jesuo, mi fidas al Vi', la fidela kopiaĵo de tiu, kiun oni pentris laŭ la vizio de sankta Faustina”, klarigas la projektinto.

Esperantigis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 LA ORA AĜO

 Mi eniris oran aĝon sur la vojo al ĉiel´,
ĉion lasis mia saĝo krom montriloj al ĉiel´.
Flavas mia kalendaro kaj folioj mankas jam,
plenigitaj de fanfaroj dum kurego post la fam´.
Vento fermis lastajn paĝojn, ĉar finiĝis mia dram´,
mi ripozu post vojaĝo sur la tero kun team´.

La piedoj miaj lamas, do ŝtuparo la baril´,
ĉio tera ne plu gravas, jam ne logas ora bril´.
En ostaro kaj interno ekloĝiĝis ia ardo,
por memori pri l´ etern´, en la pento, ke ne tardo.
Mi fariĝis pli prudenta, venkis memon kaj sentemon,
mia kredo pli andanta kaj ne timas mi eternon.
Malgraŭ ia korpsufero mi feliĉas en anim´,
pli fremdiĝas tiu tero, ĉar proksimas vivolim´.

Miajn vestojn lavas pie sakramentoj de la Krist´,
por renkonti pli gracie la ĉielon kun Savint´.
Kiel kara estas tempo, dum ĝisvivis mi oldecon,
koncentriĝas mia sento pri plej grava eterneco.
Do, mi kuras al Jesuo per la pensoj kaj esper´,
ĉiu tera rezidejo senvalora por etern´.
Sed mi timas la justecon, ĉar senŝanca estas homo,
tamen per mizerikordo mi esperas gajni Domon.
En ĉielo ĉio klaros: la atingoj kaj eraroj,
ĉar l´ Savanto ĉion taksas per la amo al kreaĵoj. 

Nun mi estas plenfeliĉa sur la vojo al ĉiel´,
ĉiu horo estas riĉa, se provizas al la cel´.
Do, senĉese mi sopiras kaj laboras laŭ ebleć´
mia forto eluziĝas, ne pereos rekompenc´.

Sac. Jozefo Zielonka

al la indekso


 EL SINODO PRI EŬKARISTIO

Ĉefepiskopo de Moskvo Mons. Tadeusz Kondruszewicz mallaŭdis malordaĵojn dum soleno de Eŭkaristio. Tiaj malordoj damaĝas ankaŭ ekumenajn kontaktojn. “Malobeado de liturgiaj normoj malheligas kredon kaj instruon de la Eklezio pri Eŭkaristio.” La nuna evitinda stato vokas pri nova dokumento, kiu metas necesan akcenton je respektado de la normoj. Kristo ne darfas esti ofendata per liturgiaj malordaĵoj.

Kardinalo Foley avertis, por ke dum mediataj transmisioj oni rigore respektu la liturgiajn normojn kaj oni transmisiu nenion, kio ne estas en plena akordo kun liturgiaj reguloj, por ke oni tiamaniere ne disvastigu la opinion, ke ĉio estas permesita.

Episkopo Fisichella el papa laterana universitato postulis, ke oni konstruu nur tiajn preĝejojn, je kiuj estas evidente videbla, ke tio estas preĝejoj.

Episkopo Manfred Scheuer el Innsbruck esprimis bedaŭron, ke la eŭkaristia kulto en Okcidento dramece malaperas. Verigis tion nederlanda Kardinalo Simonis: “La Meso por nederlandanoj iĝis tute malgrava.” (Ni memorigu al ni, ke ĝuste el Nederlando ni transprenis “modernan manieron” de akceptado de Eŭkaristio starante kaj sur manon.)Litova episkopo ankaŭ bedaŭris, ke la sanktan komunion oni akceptas sen estimo, kaj li postulis revenon al origina praktikado komunii surgenue kaj en la buŝon

al la indekso


 KIE ESTAS LA EKLEZIO HODIAŬ PLEJ MULTE MINACATA

Georg Eder, emerita ĉefepiskopo en Salzburg

Ne temas pri ekstera minaco. Tiujn minacojn oni povas iel diveni kaj la kontraŭuloj ne estas nekonataj. Franca revolucio siajn celojn plene ne atingis, sed iliaj iniciatintoj certe ĝojus, ke la Eklezio grandparte ilian programon transprenis: liberecon, egalecon kaj fratecon.

Framasonismo enpenetris post Dua Vatikana Koncilio la Eklezion kaj okupis grandan terenon (ekz.  liturgian sferon). La amasa apostato (ne nur el Eklezio!) igas el la Eklezio malgrandan gregon, kiu tamen ne devas timi (komp. Luk 12, 32).

Financan premiĝon, kiu hodiaŭ la tutajn diocezojn preskaŭ pelas en bankroton (la aŭtoro ekzemple pensas pri situacio en Germanio kaj Aŭstrio), oni ne povas bagateligi. Sed mi kapablas imagi, ke tiu nesufiĉeco povas fariĝi saniga mizereco. Ĝi povus liberigi nin de multaj institutoj kaj papera animzorgado kaj ebligi al la Eklezio, ke ĝi denove fariĝu malriĉa, sed apostola.

Materilismo, neretenebla sekularigo, koketado kun universala monda religio... Rilate al tio diris Hubert Luthe, episkopo en Essen: “La plej grava danĝero, kiu ĉi tie minacas la kristanan kredon, estas, se mi bone vidas, eĉ ne tiel kreskanta senpieco aŭ jam longe funkcianta materialismo, eĉ ne apatiiĝo de la koro. La plej propra danĝero konsistas en malgravigado de la evangelio per tiuj, al kiuj ĝi estis konfidita.”

Sed ankoraŭ restas nomi la plej grandan  kaj la plej teruran potencon: la diablon. Li atakas la Eklezion de ekstere kaj ankaŭ de interne kaj hodiaŭ li havas ankoraŭ tiun avantaĝon, ke li estas larĝe negata, kaj tial lin la homoj ne serioze traktas. Onidire li estas nur tia ĉifro por malbono, nenio plu. Sed kontraŭ ĉiuj tiuj danĝeroj, kiuj la Eklezion minacas de ekstere, validas la vorto de Kristo: “Pordegoj de infero ne superfortos ĝin” (Mat 16, 18).

La plej granda danĝero minacas al la Eklezio de interne. La koro de la Eklezio estas malsana. Minacas al ĝi la vivon minacanta infarkto. Ankaŭ la koro de la Eklezio havas du ventriklojn: Eŭkaristion kaj sacerdotecon.

Necerteco, dubemo, misuzado, apostatado, malestimo ... grave difektigis koron de la Eklezio. Ofte tiuj trafitaj, sacerdotoj kaj ankaŭ laikuloj, tute ne scias, kion ili faras, kiam ili kun liturgio kaj Eŭkaristio faras, kio al ili plaĉas. Sed senkulpigi ilin ne eblas. Ilia peko estas malobeemo. Aliaj eĉ scias, kion ili faras (intercelebrado), kaj volas la unuecon de la Eklezio renovigi kiel “fait accompli” (pretan aferon). Kion ĉe tio ni perdas, estas la Eŭkaristio kaj ankaŭ sacerdoteco. La interna degenera proceso progresis pli multe, ol tion opinias plejmulto de la paŝtistoj.

Sacerdoteco

Jam longe ne temas nur pri (malgranda) nombro de sacerdotoj. La kredantaro malmultiĝas proporcie aŭ ankoraŭ pli rapide  ol sacerdotoj. La pli danĝera estas la t.n. “krizo de identeco de la sacerdotoj”. La fundamento, sur kiu ni iam staris, jam ne estas portanta. En sacerdoto hodiaŭ la homoj serĉas la homon, do ne Kriston, kiu estas en li. Ofte mem la sacerdotoj estas konvinkitaj pri tio, ke laikuloj havas pli multajn eblecojn. Surbaze de superitaj animzorgaj tutaĵoj kaj animzorgaj metodoj, kiuj estas kun tio kunigitaj, ekestis “laika pastreco”. Ĉar en multaj lokoj mankas sacerdoto, sed estas necese kontentigi “religiajn bezonojn” de la kredantoj, devas la animzorgaj asistantoj kaj asistantinoj vole-nevole transprenadi la taskojn de la sacerdotoj.

Ĉu estas la sanktigita sacerdoto vere bezonata kaj en kio baziĝas lia neanstataŭebla servo? Ĉu tio estas nur la konsekraj vortoj kaj povo de absolvo? Poste restis al la sacerdoto jam nur unu funkcio. Kial do la Eklezio ne ordinas kapablajn virojn kaj virinojn? Ĉu ĝi ne kreas mem por si la staton de manko? Ne estas tio nur sporadaj sacerdotoj, kiuj atendas, kiam pri tio fine Romo rezignos. Tiuj kompreneble ne fervoras pri sacerdotaj vokiĝoj. (Ne estas mia tasko defendi ”kontraŭargumenton”, sed mi volas nur atentigi pri la danĝero.)

Nesufiĉo de pastroj, precipe de junaj, alvenas ankoraŭ el dua flanko: superŝarĝeco, malsanoj, soleco. Junaj pastroj, al kiuj ankoraŭ mankas spertoj, devas transpreni du, tri paroĥojn. Neniam mi forgesos, kiam min gepatroj de unu tia sacerdoto salutis: “Sinjoro ĉefepiskopo, vi al ni tiun junan sacerdoton laborelĉerpigos.” Hontigita mi respondis: “Jes, vi pravas. Kaj mi strebas  ĉiujn fortojn, por tion ŝanĝi.” Tri paroĥaj konsilioj, tri ekonomiaj konsilioj kaj la tempon manĝeganta administrado de la havaĵo. Ne, jam multaj pastroj estas malsanaj. Ĉi tie povas helpi nur decida ŝanĝo de animzorgaj strukturoj kaj metodoj. Ni laboras ankoraŭ laŭ planoj el tempo de Jozefo la Dua. La sacerdoto devas havi nur unu paroĥon kaj ne tri aŭ kvin. (Mia plano bedaŭrinde fiaskis pro interna rezisto. Hodiaŭ atakas manko jam portantajn kolonojn de nia malnova konstrukcio.)

Principe devas aspekti ankaŭ nia animzorga metodo. Ni devas transiri de ĉioninkluziva zorgo al zorgeco persona. Jam antaŭ kelkaj jaroj diris al mi unu konstanta diakono: “Sinjoro ĉefepiskopo, se ni nun kaj rapide ne iros al la homoj, ni perdos ilin ĉiujn.”

Tiu ĉi manko de la sacerdotoj pri helpo krias al episkopoj. Episkopo denove devas fariĝi paŝtisto de la sacerdotoj. Li devas ilin vizitadi ne nur vizitkontroli. Li devas ilin pli bone ekkoni, ol nur laŭ nomo. Mi estas forte konvinkita, ke episkopo, kiu pasigos unu posttagmezon aŭ vesperon kun paroĥestro, faros pli, ol li ĉeestos iun kunvenon aŭ solenaĵon. Certe, la episkopoj povus sin distranĉi, por ĉie reprezenti la Eklezion. Sed la rezulto estas malgrasa. La mesaĝon, kiun la episkopo ĉe tiu okazo heroldas, plejofte la mediatoj ne pluen transdonas. “La voĉon de la Eklezio” oni ne traktas serioze. (Cetere, kiu devligis la episkopojn al tiom da devoj, kiujn ili transprenas? La eklezia leĝaro ne. Sed eĉ la paroĥestroj kaj paroĥoj ne povas la episkopon eluzi pro kiu ajn festo.) La unua kaj la plej grava devo de la episkopo devas esti la zorgo pri liaj sacerdotoj.

Eŭkaristio

La Eŭkaristio mem estas en danĝero, ke ĝi perdiĝos! (Tiu ĉi parto akordiĝas kun parto pri sacerdoteco: Eŭkaristio kaj sacerdoteco reciproke sin kondiĉas.)

Kial multaj sacerdotoj ne mescelebras, se ilin al tio ne devigas la devo? Pli frue, ol la altaro sin turnis al la homoj, estis la ĉiutaga sankta meso por ĉiu pastro memkomprenebla afero sen demando. Eĉ pastroj - profesoroj en malgrandaj seminarioj ĉiutage celebris la sanktan meson, ofte en tre fruaj matenaj horoj. Se vere estas tiel, ke “la Eklezio vivas el Eŭkaristio” (Ecclesia de Eucharistia), do la unua, kiu el ĝi vivas, estas sacerdoto. La soleno de ĉiutaga sankta meso estas por la sacerdoto “inaestimabile donum” - neimagebla donaco de nia Sinjoro kaj Ĉefpastro. Ĉiuj pastroj en naziismaj kaj komunismaj koncentrejoj kaj malliberejoj havis unu zorgon: pri iom da vino kaj peceto da pano... Mortinta vjetnama kardinalo François Xavier Nguyen Van Thuan estis dum tridek jaroj malliberigita, el tio dum naŭ jaroj en rigora izoliteco. En la jaro 2000 li predikis dum spiritaj ekzercoj por Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua kaj por liaj kunlaborantoj. Tiam li rakontis: “Kun tri gutoj da vino kaj unu guto da akvo en la mano mi celebris ĉiutage la sanktan meson. Tio estis mia altaro, mia katedralo!... Tio estis la plej belaj mesoj de mia vivo!” Senatente mi rememoras la 5-an paskan prefacion: “Li sola (Kristo) estas sacerdoto, altaro kaj Ŝafido.” Nguyen Van Thuan tiun veron travivadis je si mem.

Estimo aŭ ne estimo rilate al summum bonum - la plej alta bono - estas mezuro de la kredo aŭ ne kredo. Arbitro, per kiu oni rilatas la Plejsanktan Sakramenton en iuj preĝejoj, estas simple doloriga. Unue la liturgiistoj muĝis kontraŭ uzado de “malnovaj” hostioj ricelitaj en tabernaklo. Nun oni almetas konstante la novajn al la malnovaj, kaj kiam estas jam multe da ili, tiam oni ilin kelkfoje dum la jaro “forigos”, kiel diris al mi iu preĝejservisto.

Estas multaj lokoj, kie estas la Eŭkaristio en danĝero. Ekzistas unuakomuniantoj, kiuj bone ne scias, kio fakte ĉi tie okazas. “Ni perdas sakramentojn”, ekplendetis al mi unu belga episkopo. Unue ni ilin disipas (konfirmacio), kaj poste ni ilin perdas.

Intercelebrado. Tio estas en miaj okuloj danĝero por Eŭkaristio kaj por sacerdoteco en la Eklezio. Per tio oni oferlasas kaj la Eŭkaristion kaj la unuecon de la Eklezio, kiu estas eksponita je provo de skismo, sed la sacerdoto mem entombigas sian sacerdotecon kaj senigas sian paroĥon je kredo. Oni povas serioze dubi pri tio, ĉu tiu sacerdoto ankoraŭ restadas en eŭkaristia kredo de la Eklezio. La Eklezio kredas, ke la Plejsankta Eŭkaristio estas ofero, vespermanĝo kaj sakramento: “Li estas nia sacerdoto, nia altaro kaj Ŝafido” (komp. kun 5-a paska prefacio). Tio estas ĉeesto kaj realeco dum ĉiu sankta meso. Se iu sacerdoto tiun kredon perdis, li devus tion tuj diri al sia episkopo. Li devas mem (sen suspensio) disponigi sian oficon kaj jam de venonta tago ne plu celebri. Se li daŭrigas celebradon sen la kredo, li per tio endanĝerigas sian eternan savon. Ekzistas ĉi tie nur unu peranto por la savo: unu jaro en la dezerto. Foriri malproksimen “en fremdan landon” (komp. Luk 15, 13), por konvertiĝi. Hejme li konvertiĝi ne povas. Kaj se al li mizerikorda Patro donacos gracon de la konvertiĝo kaj de reveno hejmen, devas la episkopo okazigi solenaĵon kiel en Luk 15, 24.

Roma dokumento “Redemptionis Sacramentum” montras unuan fojon la tutan mizeron de la liturgio. Aŭdiĝas atentigoj. Mankas vera inserto por supero de al la vivo danĝera situacio en liturgio kaj gravaj admonoj el Romo restas senefikaj, escepte se la episkopoj estus pretaj kune subigi sin al martireco. Jes, estos tio martireco. Sed pro kio estos avantaĝa disponigi la vivon, se ne pro Eŭkaristio, ununura bono? La paŝtistoj devas ĉion alian flankenmeti kaj disponigi ĉi tien ambaŭ manojn. Sentime iri en la paroĥon kaj al la tuta paroĥo senvuale diri veron pri Eŭkaristio kaj devligi ilin al respektado de la  valida liturgio. Granda estas la peko kaj grava la kulpo, kiun sur sin metas sacerdotoj kaj kredantoj, se ili okazigas sian propran liturgion. Ili ŝiras ligon de unueco, dispecigas korpon de Kristo.

Mi scias, ke mia diagnozo estas grava kaj malfacila. Sed se temas pri la vivo, ni ne povas bagateligi la situacion nur per simplaj  kopiaĵoj. Ĉu estas iu kontraŭmedikamento, kontraŭrimedo? Jes. Estas tio la eŭkaristia adorado. En ĉiuj preĝejoj, kie riceladas la Plejsankta Sakramento, kaj precipe en tiuj, kie mankas la sacerdoto, devas formiĝi “memhelpaj grupoj”, kiuj faras nuron: adoradon. Kiel longe? “Ĝis Dio transformos nian oferon je beno kaj en profundeco, kiun neniu okulo vidatingos, la sekaj putoj transformiĝos je vivo” (Reinhold Schneider). Ĉar LI vivas inter ni dum ĉiuj tagoj.

+ Georg Eder, emerita ĉefepiskopo de Salzburg

al la indekso


 ThD-ro JAN FILIP- SACERDOTO KAJ ESPERANTISTO

Nunjare okazos tri gravaj jubileaj datrevenoj de eminenta esperantisto - sacerdoto Jan Filip: 95-a datreveno de lia naskiĝo, 70-a datreveno de lia sacerdotiĝo kaj 35-a datreveno de lia morto. Li – la sindona sacerdoto kaj fervora esperantisto estas por ni imitinda ekzemplo.

Jan Filip naskiĝis la 9-an de decembro 1911 en Přibyslav en domo n-ro 74/II kiel kvina, antaŭlasta, infano de geedzoj František kaj Františka Filip. Lia patro estis teksisto, la patrino laboris plejparte kiel agrokultura laboristino. La familio estis malriĉa  kun profunda religia sento.

Jan Filip vizitadis en la jaroj 1917-1923 elementan lernejon en Přibyslav. El tiu tempo ekzistas dokumento el la jaro 1919, kiam sepjara Johanĉjo Filip donacis al tiam okazanta monkolekto por subteno de trezoro de juna respubliko unu arĝentan moneron. Jam en tiu aĝo li sin montris kiel sentema, pensema kaj lernema knabo kun eksterordinara kapableco esprimadi buŝe kaj skribe siajn pensojn kaj sentojn. Krom la familio, en kiu li kreskis, lian infanan animon grave influis ankaŭ paroĥestro de Přibyslav, dekano P. Alfons Hornek, al kiu li ĉealtare akolitis. Tio lin precipe influigis al decido fariĝi sacerdoto kaj servi al Dio kaj homoj kiel lia paroĥestro. Ne estis duboj, ke Jan Filip havis eksterordinarajn dispoziciojn por studado, sed lia familio ne estis sufiĉe bonstata, por  pagi al li studadon. Ĉio montris al tio, ke post fino de deviga lerneja vizitado en Přibyslav li lernos iun metion. Danke al paroĥestro Alfons Hornek estis trovita solvo - lia plua studado estis subtenita per financaj kontribuaĵoj el ekleziaj kaj aliaj fontoj.

Jan Filip jam en elementa lernejo montris intereson pri fremdaj lingvoj. Precipe lin entuziasmigis ESPERANTO, kiu estis tiutempe akceptata kiel perspektiva, universala lingvo, per kiu foje oni interkompreniĝados en la tuta mondo. Kiel kaj kie la juna knabo la unuan fojon konatiĝis kun Esperanto, tion oni verŝajne jam ne ekscios. Sed restos la fakto, ke li okupiĝis pri ĝi dum la tuta vivo kaj dum certa periodo li fariĝis la plej eminenta ĉeĥoslovaka poligloto, orientita ĝuste je Esperanto.

Antaŭ fino de elementa lernejo en Přibyslav li tre sukcese faris akceptan ekzamenon en Ĉefepiskopa Gimnazio en Praha - Bubeneč. Tie li studis en la jaroj 1923 ĝis abiturienta ekzameno en la jaro 1931. Jam en tiu tempo li manifestiĝis kiel disponebla poeto, rakontisto kaj kontribuanto al enhavo de lerneja gazeto “Zprávy z Bubenče” (Raportoj el Bubeneĉ). Malgraŭ tio lian ĉefan intereson okupis Esperanto. Estas nekredebla, ke li kiel 14-jaraĝa studento de Ĉefepiskopa Gimnazio redaktis ekde la jaro 1925 regulan Esperantan rubrikon en gazetoj “Květy mládí” (Floroj de juneco) kaj “Nový národ” (Nova nacio), samtempe li vigle korespondadis esperantlingve kun multaj same orientitaj eksterlandaj samideanoj. Ankoraŭ antaŭ abiturienta ekzameno li finis kvarcentpaĝan Grandan Esperanta-Ĉeĥan Vortaron, kiu estis en granda eldonkvanto eldonita en la jaro 1930 en Korporacia Presejo en Přerov. En tre mallonga tempo ĝi estis disvendita, kio devigis ĝian duan eldonon. Je tiu sukceso havas certan parton ankaŭ lia, kvar jarojn pli juna, frato Karel,  kiu ekde la jaro 1927 studis en la sama gimnazio kiel Jan. Ambaŭ fratoj kune verkis ankaŭ kelkajn teatrajn ludojn kaj ankaŭ poemkolektaĵojn.

Dekok-jaraĝa Jan Filip fariĝis sur la ĉeĥoslovaka ĉielo stelo de la unua grandeco,  sen damaĝo de liaj gimnaziaj studrezultoj. Sed lia prilaboro de la Esperanta vortaro tute ne elĉerpigis lian lingvistikan kaj pluan literaturan aktivadojn. Tiutempe estis eldonita de li farita Esperanta kantareto  kun popolaj kaj religiaj kantoj, kiu estis prese eldonita jam en la jaro 1929. Elnombro de liaj laboroj en Esperanto, kiuj aperis en diversaj ĵurnaloj, estas tiel ampleksa, ke hodiaŭ estas nereala provi fari ilian plenan liston. Por ilustri tiun fakton eble sufiĉos la informo, ke li dum multaj jaroj gvidis kurson de Esperanto en gazeto “Vpřed” (Antaŭen), en kiu li subskribadis sin per sia skolta nomo “Stepní vlk” (Stepa lupo).

Post abiturienta ekzameno li foriris studi al episkopa seminario en Hradec Králové, kie li la 29-an de junio 1936 sacerdotiĝis. Lia kvinjara restado en tiu eduka institucio estis pintnivele plenigita ne nur per intensa preparado por sia estonta sacerdota misio, sed ankaŭ per riĉa lingvistika kaj literatura aktivadoj. Larĝeco de lia literatura spaco estas surpriziga. Tre sukcese li sin prezentis kiel verkinto de la rakontoj, poeto kaj damisto. Multaj liaj teatraj kaj radiostaciaj ludoj estis senpere post iliaj finigoj realizitaj, ĉe kio ne malofte kunaktoris eminentaj personoj de tiama muzika kaj  drameca vivoj. En Esperanton li tradukis ankaŭ kelkajn teatrajn ludojn de aliaj aŭtoroj. Al ili  apartenis ankaŭ radiostacia ludo “Betlém” (Betlehemo) de M. Kareš kun muziko de J. Křička. La ludo estis elsendita kelkfoje, dum kiu la ĉefan rolon en ĝi ludis unu el la plej bonaj ĉeĥaj aktoroj Karel Höger. El pli ol dek teatraĵoj prezentitaj en kelkaj urboj el la jaroj 1933-1944 ni nomu  almenaŭ jenajn: Řím(Romo 1933), Konec světa (Fino de la mondo 1934), Sestra Anunciata (Fratulino Anunciata 1937), Bílý člun (Blanka boato 1943), Ztracená (Perdita 1944). Krom la   teatraĵoj li verkis ankaŭ ok librojn de rakontoj: Květy mládí (Floroj de juneco), Za vznešeným cílem (Post nobla celo), U Jezulátka (Ĉe Jesu-Infano), Živé květy (Vivaj floroj), Obrázek na stromě (Bildo sur la arbo), Zapomenuté slovo (Forgesita vorto), Orion (Oriono) kaj Tři zkřížené meče (Tri krucitaj glavoj). Du el ili: Květy mládí kaj Za vznešeným cílem estas mallarĝe kunigitaj kun la vivo de la aŭtoro en lia naskiĝurbeto Přibyslav. Kelkaj liaj libroj estis tradukitaj en Nederlando, en slovakan lingvon kaj en Esperanton. La poezia verko de Jan Filip estas nur iom pli ampleksa ol lia verko dramista kaj rakontista. Formasĝin kvar libroj de poemoj: Pomněnky (Miozotoj), Chrám (Templo) Bílá slova (Blankaj vortoj) kaj Cestou domů (Dumvoje al hejmo).

Pritaksadon de la literatura verko de Jan Filip malfaciligas certagrade la fakto, ke iuj liaj laboraĵoj estis eldonitaj sub pseŭdonimo Václav M. Vlček aŭ nur V. M. Vlček. Per tio li tiel esprimadis sian tre karegan rilaton al sia patrino, kiu devenis el gento Vlček el Špinov.

La Esperanta verko tiel famigis Johanon Filip en multaj landoj de Eŭropo, ke li estis invitata al diversaj internaciaj aranĝoj de la esperantistoj. En julio kaj aŭgusto 1947 li restadis je rekomendo de Ministerio de Informado en Britio kaj Irlando, por tie prelegi, kie li esperantlingve kaj anglalingve disvastigis informojn pri Ĉeĥoslovakio. Dufoje samcele li estis en Nederlando kaj Belgio. Dum gimnaziaj studoj kaj en porpastra seminario li ellernis kelkajn lingvojn (latinan, grekan, germanan, anglan), al kiuj li aldonis pli poste ankoraŭ kelkajn pluajn.

Dum sia profesora funkciado en kelkaj gimnazioj li tradukis en latinan lingvon multajn popolajn kantojn, kio multe helpis al studentoj larĝigi ilian vortprovizon.

Jan Filip ĉiam sin karakterizis per atentema, sentema kaj taktoplena rilato al homoj, kiujn li rilatis kiel profesoro, aŭtoro kaj sacerdoto. Tiuj tial ĉiam lin tre estimis kaj amis.

Estas nekredebla, ke li sukcesis krei dum sia relative mallonga vivo tiel ampleksan verkon kiel specialigita poligloto, verkisto, poeto kaj dramisto en situacio, kiam li estis multfoje translokigata el unu urbo en alian. Se ni konsideros ĉiujn pli malsupre menciitajn liajn agadlokojn, eble ni ne komprenos, kie li trovis tempon kaj forton por sia krea laboro.

Post sia sacerdotiĝo li estis unu jaron kapelano en Jičín kaj ne tutan unu jaron li servis kiel administratoro en paroĥo Nová Ves nad Popelkou. Dum plua jaro li estis kapelano en Kutná Hora, kie li restis pluajn ses jarojn kiel profesoro de gimnazio kaj tiama instruista instituto. Sekvis unu jaro de lia profesora agado en gimnazio en Dvůr Králové, plue unu jaro en gimnazio de Jičín kaj poste tri jaroj en gimnazio en Náchod. Daŭrigo de lia profesora rolo estis al li malebligita en la jaro 1950 fare de ekrego de komunista “venka regado de laboristoj kaj terkulturistoj”. Kiel gimnazia profesoro li partoprenis je klerigo kaj edukado de la junularo dum 11 jaroj en kvar urboj. Li instruis religion, historion kaj latinan lingvon.

Post senigo de lia profesora aktivado li estis envicigita en animpaŝtistan administracion. Eble estis por li almenaŭ kiel malgranda konsolo, ke li por kvin jaroj povis reveni al paroĥo de Přibyslav, kiel ĝia administratoro (1951-1955). Sed lia transloĝigado per tio ne finiĝis. Post foriro el Přibyslav li estis dum kvar monatoj en Veliš, kvar jarojn en Chleny, kvar jarojn en Letohrad kaj naŭ jarojn en Kratonohy, kie li la 21-an de novembro 1971 je la oka horo kaj duono dum surmeto de ornato por dimanĉa liturgio mortis. Ĝis atingo de lia 60-a jaraĝo mankis nur 18 tagoj. La entombigo okazis la 25-an de novembro 1971 en lia naskiĝloko Přibyslav,  laŭ lia deziro.

Jan Filip estis tiel eminenta persono, ke ne estis eble ĝisfine malproksimigadi lian promocion je doktoro de teologio. Tio okazis nur en la jaro 1963, sed tamen tio estis iu malfrua rekono de liaj sciencaj kaj artistaj meritoj.

ThD-ro Jan Filip per sia scienca, arta kaj pedagogia signifoj larĝe superis sian tutvivan pastran mision, al kiu li antaŭĉio sin sentis vokita, sed al kiu li ne havis en dua  duono de sia vivo favorajn kondiĉojn.

Ekde la morto de ThD-ro Jan Filip jam pasis 35 jaroj, sed lia verko daŭre stigmatizas eble ĉiun, kiu havas la eblecon lin rilati. Estas tre laŭdinda, ke geedzoj Janáček konscience zorgas pri ĉio, kion li al ni ĉi tie postlasis en formoj de libroj kaj ceteraj skribaĵoj. Estas tre bone, ke unu el stratoj en Přibyslav estas nomita laŭ karmemora sacerdoto Jan Filip.

La biografian artikolon verkitan de Oldřich Málek “Přibyslavské osobnosti v názvech zdejších ulic - ThDr. Jan Filip” tradukis Miloslav Šváček

al la indekso


 POEMOJ EL DRAMO DE JAN FILIP “FINO DE LA MONDO”, 1937

Kanto de la kruco

Ho, Sankta kruco estu laŭdata
de ni, gefratoj, sur nia ter´!
El mondbrulego kiu pelata
vin trovos, vivos plu sen danĝer´.
Ho, bona Dio, juĝont´ de l´ mondo,
ne lasu morti nin en malbon´,
helpu nin el la malama ondo
sen makul´ veni al via Tron´.

En peka nokto radias briloj
de l´ Sankta kruco al nia ter´
lumante save al homgefiloj
per ĉielforto kaj per esper´.
Kaj feliĉegon la koroj sentas
de la mistera regno de Di´ -
jen ĉiuj, kiujn malam´ turmentas,
trovos la amon nur tie-ĉi!

Al sia plej kara patrineto

Ho mia panjo, estas for la tagoj,
ni kiam preĝis je l´ unua fojo,
al sankta Mes´ nin gvidis kuna vojo -
kaj beno brilis al infanaj agoj.

En mia koro lumas rememoroj
je tiu suna tempo de l´ junaĝo.
Mi vidas Vin irantan kun kuraĝo
tra viv´ dum ĝoj´ eĉ dum doloraj horoj.

En malfeliĉo kaj en larma flu´
al Kruc´ Vi terenmetis Vin kun am´
- kaj vundojn portis Vi plezure plu.

La mondo brulas. Ruĝas batalflam´.
Homar´ sin turnu pro de l´ paco ĝu´
nun kiel Vi, jen, al la Kruco jam.

al la indekso


 EN POLLANDO BELA MAJO

Zofia Kamieniecka

En Pollando bela majo -
bonodoras la arbaro,
majaj floroj ridetantaj,
sur ĉielo sun´ brilanta.

Ĉe vilaĝaj multaj vojoj
kapeletoj inter floroj.
Disaŭdiĝas litanio
al Plejsankta Virgulino.

Mari-bildoj ornamitaj,
per siringo beligitaj

antaŭ ĉio per kor´ pia,
per preĝ´ varma al Maria.

Al Helmonta - la Stel´ Bela
fluas kanto ĝisĉiela -
al Reĝino de Polio,
al Patrino de hom´ ĉiu.

Kantas tero, kantas maro
kaj la tuta kreitaro -
estu glor´ al Sinjorino -
de l´ Ĉiel´ kaj Ter´ Reĝino!

al la indekso


 LA PATRINO DE LA SENĈESA HELPADO

Verkis Leszek Łęgowski. Esperantigis Bogusław Sobol.

El la ŝtona ŝildo
sur la brusto de la turo
balancanta per la poplaj flugiloj
ridetas en la boneco de la ĉielo
ĉiam la Sama kun la Filo sur la mano
La Patrino de la Senĉesa Helpado.

En la adorado de la genuiĝantaj steloj
apud la bildo
sur la malheliganta altaro de la turo
rigardas en la fenestrojn de la domoj kaj koroj
kun la Patrina amo gardanta
nian dormon.

 al la indekso


 MADONO EL FATIMO

Verkis Leszek Łęgowski. Esperantigis Zofia Kamieniecka.

Vespersilenton
de l´ urbstrata malbrilo,
sune ornamita
atingas Virgino.
Laŭŝajne febla,
Fatima-devenanta,
preĝe plenplenigita -
Madono Blanka.

Ave Maria -
pacon´ al mond´ portanta,
inter kandeloj,
per l´ sunkrono brilanta.
Vi venis teron
kaj donas la proklamojn -
pri l´ pento-plenumo
kaj rozari-amo.

Kiam eksilentis
preĝ-sonoriloj,
en koroj restis
ridet´ de l´ Sinjorino,
Blanka madono -
ĉiela lazur-belo,
amo de l´ Papo,
nia granda espero.

al la indekso


 MADONO EL ĈIELBLUO

La rigardon de okuloj
mi malkuraĝe envolvas
per la ombro de mantelo
de Madono el ĉielbluo -
en la sanktejo de la unuaj
inspiroj kurantaj
al la ĉielo en la graco
de la plej profunda silento...

 Verkis Leszek Łęgowski. Esperantigis Bogusław Sobol.

al la indekso


 LOKA KONGRESA KOMITATO INFORMAS

Karaj legantoj, jen sekvas daŭrigo de la listo de la kongresaj aliĝintoj ĝis fino de la monato aprilo. Ĝi kompreneble ankoraŭ ne estas definitiva stato, ĉar de la kongresa komenco  dividas nin ankoraŭ certa tempospaco. Ĉiuj aliĝintoj ĝustatempe ricevos bezonatajn vojaĝinformojn pri atingo de la kongresloko. Kompreneble, en fervoja stacidomo de proksima urbo Staré Město, kiu estas  ltrajniĝa fervojstacio por pertrajne vojaĝantaj kongresanoj, funkcios informa kaj helpa servo. Plu ekzistas ebleco sin aligi, sed la loĝigoj kun plena ekipaĵo (apartamentoj) jam estas tute okupitaj.

La kongresajn aliĝilojn kaj informojn trovu ĉe TTT-paĝoj: <http:// www.esperanto.cz/ikue> kaj <www.ikue.org>.

al la indekso


 DIO BONVOLIS ANTAŬ TEMP´ MILJARA
(Bože, cos ráčil)
Melodio pola.
Laŭ ĉeĥa teksto de Vl. Šťastný por 59-a Kongreso de IKUE 2006 tradukis Josef Cink.

 

  1. Dio bonvolis antaŭ long´ miljara / al la prauloj doni kredolumon, / gvidis al nia Moravio kara / la apostolojn al misiplenumo. / [:Nun ni petante vokas en la ĥoro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro!:]
     

  2. En Velehrad Ciril´ kaj Metodio / savon predikis kaj la virt-kulturon, / gvidis popolon al la am´ de Dio, / en eklezi´ proponis la sekuron. / [:De tiam lumas al ni ĝoj-aŭroro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro!:]
     

  3. La sanktajn librojn ili mem tradukis / ĉiam uzante lingvon de popolo, / al Kristo per la amo ĝin kondukis, / por la estont´ ĝin savis de izolo. / [:Vivos la gent´ kun Kristo en memoro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro:]
     

  4. Ofte nin trafis katastrof´ milita, / por viv´ batali la neces´ ekestis, / burgoj regantaj estis detruitaj, / kred-fortikaĵo ne venkita restis. / [:De apostoloj estas ja laboro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro:]
     

  5. Por la estonto Velehrad rezistos, / neni´ potenca igos ĝin ruino, / se la popol´ konfide pet-insistos / ĉe admirinda nia Di-patrino: [Petos Maria por ni pri favoro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro:]
     

  6. Nomojn de niaj apostoloj karaj / danke ni en memoro ĉiam tenas. / Pro vi kaj Diaj benoj malavaraj / fruktoj de viaj penoj ade venas. / [:Daŭre vi petu por ni en fervoro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro:]
     

  7. Eĉ se malkred´ ĉirkaŭe fanfaronas / kaj la konfuz´ vastiĝas en animo, / en fid´ al Kristo savo sin proponas, / ĝin ni defendu ĉiam kun sentimo. / [:Al kred´ fidela restu nia koro, / kred-heredaĵon ŝirmu, Di-Sinjoro:] 

La redakcio kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio tre dankas al ĉiuj, de kiuj ĝi ricevis paskajn bondezirojn.
Specialan dankon ni adresas por  bondeziroj kaj benoj al Ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek.

al la indekso


  TRI AĴOJ

(El paĝoj de pragaj aŭgustenanoj)

Klopodu regi tri aĵojn: Vian humoron, vian langon kaj vian konduton.
Klopodu fortikadi tri aĵojn: Vian kuraĝon, vian komplezon kaj vian afablecon por viaj proksimuloj.
Klopodu pri tri aĵoj por vi kaj por la aliuloj: Pri sano, pri gaja menso kaj pri bonaj geamikoj.
Evitu tri aĵojn: Senkompatemon, trosentemon kaj maldankemon.
Admiru tri aĵojn: Naturon, infanojn kaj maljunajn homojn.
Donacadu tri aĵojn: Almozon al malriĉuloj, konsolon al suferantoj kaj laŭdon al tiuj, kiuj tion  meritas.

al la indekso