PAPO JOHANO PAŬLO LA DUA TRANSPAŜIS SOJLON DE LA ETERNECO NI HAVAS PAPON – BENEDIKTON XVI-AN La blanka fumo atentigis paciencemajn atendantojn sur la Placo de Sankta Petro, ke la nova Papo - anstataŭanto de Kristo - posteulo de la Papo Johano Paŭlo la Dua estis elektita. Tiu mesaĝo fulmrapide disvastiĝis en la tuta mondo. Ĝojo kaj streĉiteco ekregis ne nur en Vatikano, sed ankaŭ ĉe milionoj antaŭ televidaj ekranoj. Finfine estis anoncite: Habemus papam - Ni havas papon - Josefon Ratzinger - Benedikton la 16-an. Kolegia kunuleco, ekumenismo, dialogo kun la aliaj religioj kaj civilizacioj, por la unueco kaj paco de la tuta homa familio, havante la Eŭkaristion kiel konstantan centron kaj fonton de la Petra servado. Jen la ĉefaj firmaj deklaroj, entenitaj en la unua parolado de Papo Benedikto la 16-a, kiu ankaŭ adresis kortuŝitan penson al sia antaŭulo kaj apartan ĉirkaŭbrakon al la junularo. al la indekso Naskita la 16-an de aprilo 1927 en Marktl am Inn, Germanio, Joseph Ratzinger estas ido de malnova familio de terkultivistoj en Suda Bavario. Lia patro estis polica komisaro. En la jaro1981 Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin Prefekto de la Kongregacio por la doktrino de la kredo, prezidanto de la Papa biblia komisiono kaj de la internacia teologia komisiono. La 6-an de novembro 1998 li estis nomumita vic-dojeno de la kardinalaro. Lia infaneco estis markita de la eventoj de la dua mondmilito. La religia vokiĝo komencis maturiĝi en li ankaŭ kiel reago al ĉiuj hororaĵoj, kiujn la milito estigis. Kelkajn jarojn poste Joseph Ratzinger vizitis Universitaton de Munkeno kaj poste li daŭrigas grandajn studadojn en supera lernejo pri filozofio kaj teologio de Freising. La 29-an de junio 1951 li pastriĝis. Dum deko da jaroj Ratzinger instruis unue en Bonn kaj poste en Münster kaj Tübingen. Ekde la jaro 1962 Ratzinger fariĝis sufiĉe konata internacinivele, intervenante kiel teologia konsilanto ĉe la 2-a Vatikana Koncilio. En 1969 li fariĝis profesoro pri dogmatiko kaj historio de la dogmoj ĉe Universitato de Ratisbono, kies vicprezidanto li ankaŭ estis. La 24-an de marto 1977 Papo Paŭlo la 6-a nomumas lin ĉefepiskopo de Munkeno kaj Freising. La postan 28-an de majo li ricevas la episkopan konsekron. La 27-an de junio 1977 Papo Paŭlo la 6-a nomumis lin kardinalo. Ratzinger estis ankaŭ prezidanto de la komisiono por la pretigo de la Katekismo de la Katolika Eklezio (1986-1992). LA UNUAJ PUBLIKAJ APEROJ DE PAPO BENEDIKTO LA 16-A La tago post la elekto ne finiĝis per la solena Meso ferme de la Konklavo. Post la Meso en Siksta Kapelo, Papo Benedikto la 16-a transprenis la papan loĝejon, el kiu oni deprenis la sigelojn, kiuj fermis ĝin laŭ la normoj pri la Vakanta Seĝo. Sed li ne tuj ekloĝis en ĝi. Li vizitis Kongregacion por la Doktrino de la Kredo, por saluti siajn kunlaborantojn, de kiu li dum dudek jaroj estis Prefekto. La Sankta Patro faris mallongan paroladon, per kiu aldone al salutoj li klarigis, kial li elektis la nomon Benedikto. Tiu elekto inspirigas lin al la papado de Benedikto la 15-a (1914-1922), papo de la paco dum la malfacila periodo de Unua Mondmilito. Alia inspiro fontas el la rolo de la Sankta Patrono de Eŭropo - Benedikto el Norca, la patro de monakismo, viro de granda kredo, kies monaĥa regulo, meti Kriston fronte al ĉio, estas kaj restas ekzemplo ankaŭ por la nova Papo. Poste la Papo faris sian unuan eliron el Vatikano. Li atingis sian antaŭan roman loĝejon sur placeto tuj fronte al la Pordo de Sankta Anna en Vatikano, por aranĝi la translokigon de la personaj objektoj. Je dimanĉo la 24-a de aprilo estas fiksita la Eŭkaristia Celebro por la solena komenco de la papado de Benedikto la 16-a. Por sciiĝi pli multe pri la nova Papo, bv. viziti interretajn paĝojn de IKUE: www.ikue.org, el kiuj ni ĉerpis la suprajn informojn. Al la Papo Benedikto la 16-a ni deziras Diajn benojn, helpon de la Sankta Spirito en plenumado de la papa ofico kaj patrinecan ţirmon de la Sankta Virgulino Maria esperante, ke li ankaý favoros la katolikajn esperantistojn same, kiel Papoj Johano Paýlo la 2-a kaj Benedikto la 15-a. NE TIMU, MALFERMU LA KORON AL KRISTO! Per tiuj kuraĝigaj vortoj alparolis la homamason sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano en la jaro 1978 la novelektita poldevena Papo Johano Paŭlo la Dua. La 2-an de aprilo 2005 je la horo 21.37 (MET) la Papo endormiĝis en la Sinjoro. Lia lasta vorto estis “Amen” je la fino de la rozaria preĝo, kiun liaintence preĝis la homamaso sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano. Fakte, tuta lia vivo estis konstanta preĝado, tial per “Amen” li finigis tiun vivopreĝon kaj post ĝi endormiĝis en la Sinjoro. La sciigo pri lia morto, kiu rapide ĉirkaŭflugis la tutan mondon, profunde tuŝis la korojn ne nur de la tuta katolikaro, sed ankaŭ de la tutmonda kristanaro kaj eĉ de la anoj de nekristanaj religioj kaj ceteraj homoj de la bona volo. La Papo mortis sabate, do en la tago dediĉita al Virgulino Maria, al kiu li sin konsekris per “Totus tuus - Tute via” kaj en vigilio de Dimanĉo de Dia Mizerikordo. La amaskomunikiloj detale informis pri ĉiuj eventoj ligitaj kun la morto kaj postaj tagoj ĝis la sepulto de la Papo, rememorigis multajn okazintaĵojn el lia vivo kaj pli ol dudek ses jarojn daŭranta lia pontifikado. Tial ni memorigu ĉi tie al ni nur fragmenton el vasta informado pri la Papo Johano Paŭlo la Dua, favoranto de la esperantistoj, kiun ni grandparte transprenis el interretaj paĝoj de IKUE (www.ikue.org), kie aperadis la plej freŝaj informoj danke al Ĝenerala Sekretario de IKUE Carlo Sarandrea. DEKLARO DE LA DIREKTORO DE LA GAZETARA SALONO DE LA SANKTA SEĜO D-RO JOAQUÍN NAVARRO VALLS LA 2-AN DE APRILO JE LA HORO 21:50 La Sankta Patro mortis ĉi-vespere je la horo 21:37 en sia privata loĝejo. Je la horo 20-a komenciĝis celebro de la Sankta Meso el la festo de la Dia Mizerikordo en la ĉambro de la Sankta Patro, celebrita de Lia Ekscelenco Mons-ro Stanisław Dziwisz kun partopreno de Lia Eminenco Kardinalo Marian Jaworski, de Lia Ekscelenco Mons-ro Stanisław Ryłko kaj de Mons-ro Mieczysław Mokrzycki. Dum la Sankta Meso oni donis al Johano Paŭlo la 2-a la Sanktan Viatikon kaj ankoraŭfoje la Sakramenton de la Sanktoleado de la Malsanuloj. La lastaj vivohoroj de la Sankta Patro estis karakterizitaj de senĉesa preĝado de ĉiuj, kiuj asistis al li dum pia transiro kaj de unuvoĉa partopreno en preĝado de miloj da fideluloj ariĝintaj dum multaj horoj en Placo de Sankta Petro. En momento de la forpaso de Johano Paŭlo la 2-a ĉeestis du personaj Sekretarioj de la Sankta Patro: Mons-ro Stanisław Dziwisz kaj Mons. Mieczysław Mokrzycki; Kardinalo Marian Jaworski, Ĉefepiskopo Stanisław Ryłko, Pastro Tadeusz Styczeń, tri polaj monaĥinoj, Servantinoj de la Sankta Koro de Jesuo, kiuj donadis servon en la papa loĝejo, gvidataj de ilia superulino, Fratulino Tobiana Sobódka, persona kuracisto de la Papo D-ro Renato Buzzonetti kun du deĵorkuracistoj: D-ro Alessandro Barelli kaj D-ro Ciro D'Allo kaj du deĵorflegistoj. Tuj poste alvenis Kardinalo Ŝtatsekretario, Angelo Sodano, Kamerlengo de la Sankta Roma Eklezio Kardinalo Eduardo Martínez Somalo, anstataŭanto de la Ŝtatsekretario Ĉefepiskopo Leonardo Sandri, Vic-Kamerlengo Ĉefepiskopo Paolo Sardi. Alvenis poste ankaŭ Kardinalo Joseph Ratzinger, Dojeno de la Kardinalaro, kaj Kardinalo Jozef Tomko. Morgaŭ matene (la 3-an de aprilo) en la Dimanĉo de la Dia Mizerikordo je la horo 10.30 estos celebrita de Kardinalo Angelo Sodano sur Placo de Sankta Petro la Sankta Meso propete por la Papo. Je la horo 12-a oni trapreĝos Regina Coeli, marialan preĝon de la paska tempo. Oni antaŭvidas, ke transporto de la korpo de la mortinta Papo en la Vatikanan Bazilikon okazos ne pli frue ol lunde posttagmeze la 4-an de aprilo. La unua ĝenerala Kongregacio de la Kardinaloj okazos lunde la 4-an de aprilo je la horo 10-a en la Salono Bologna de la Apostola Palaco. JOHANO PAŬLO LA DUA KAJ ESPERANTO Aldone al nia “fideleco je Petro”, por ni, katolikaj esperantistoj, ekzistas plia motivo de amemo kaj dankemo rilate al la Sankta Patro. Li elmontris, daŭrigante la longan serion da patrecaj subtenoj de liaj antaŭuloj, multe da proksimeco kaj kuraĝigo al la idealoj de la katolika E-movado, kaj tio jam antaŭ la papeco. Ĉiuj scias, ke Esperanto estas aprecata en Pollando, en kies katolika medio ĝi estas uzata de jardekoj. En tiaj cirkonstancoj ne estas mirige, ke la tiama Metropolito de Krakovo, kardinalo Karol Wojtyła, sekvis kun simpatio la katolikan E-movadon. Tio kulminis per la akcepto de la Alta Protektado de la 37-a IKUE-Kongreso, okazinta en Ĉenstoĥova (Pollando) en la jaro 1977, al kiu li sendis jenan mesaĝon (legeblan en la libro de tiu Kongreso): “Patro Sankta, gardu en via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni (Joh. 17, 11). Kiel Jesuo Kristo preĝis por siaj disĉiploj pri la unueco, tiel same mi en la nomo de la Eklezio preĝas viaintence. Unu kredo kaj unu amo helpu al vi unuigi la disbatitan mondon en unu ŝafaron sub unu Paŝtisto. Unu supernacia lingvo - Esperanto - ankaŭ servu efike al ĉi tiu nobla celo. En mia propra nomo kaj en la nomo de multaj favoraj al vi polaj episkopoj, mi benas vian agadon kaj deziras al vi la Dian gracon.” Okaze de tiu Kongreso la tiama kardinalo Wojtyła estus devinta ne nur ĉeesti, sed eĉ celebri la Sanktan Meson kaj prediki en Esperanto. Papo Paŭlo la 6-a per telegramo, kiun li sendigis de Mons-ro Innocenti, rajtigis kardinalon Wojtyła celebri tiun Meson en Esperanto. Ĉio estis jam preta, kiam neatendita cirkonstanco devigis la kardinalon rezigni pri la aranĝo. Sed ni legu la vortojn, kiujn li mem tre delikate skribis (en pola lingvo) al la organiza komitato: “Bonvolu akcepti mian senkulpigon pro la foresto la 18-an de aŭgusto sur la Hela Monto. Neatendite por ni ĉiuj okazis en tiu tago la enterigo de la sankte memorigata pastro Arkiepiskopo Antonio Baraniak, la Metropolito de Poznań. Kvankam la funkcioj konfiditaj al mi fare de la organizantoj de la Kongreso estas ege honoraj kaj gravaj kaj mi tre volus ilin plenumi, nepre necesa estas mia partopreno en la funebraj ceremonioj, ligitaj kun la sepulto de la metropolito de Poznań, tre proksima al ni ĉiuj kaj meritplena por la Eklezio en nia Patrujo. Tial mi petas la Prezidiumon kaj ankaŭ ĉiujn estimindajn kongresanojn kompreni la motivon de mia foresto kaj pardoni ĝin. La ĉefcelebranton de la Sankta Meso elektu la kongresa Prezidiumo laŭ sia bontrovo. Spirite kunligita kun la preĝo kaj la laboroj de la Kongreso, mi esprimas la esperon, ke sub la sankta patroneco de la Helmonta Sinjorino ĝi donos benatajn fruktojn.” Alian esprimon de simpatio Kardinalo Wojtyła faris malmultajn monatojn antaŭ la elekto al papado, kiam li bondeziris al EK okaze de la 75-jara datreveno de nia revuo (v. EK 8/1978, p. 132). Tre afablajn vortojn li ankaŭ skribis pli antaŭe, por danki por la ricevo de kelkaj fotoj faritaj de la tiama landa reprezentanto de IKUE por Germanio, D-ro Josef Kondor. En EK 12/1978, la tiama redaktoro D-ro De Salvo skribis: “Ni varme esperas, ke Papo Wojtyła havos por ni, katolikaj esperantistoj, la saman simpation, kiun li montris al ni kiel Kardinalo, kaj eventuale eĉ iom pli multe”. Neniu dubo, ke la espero siatempe esprimita de De Salvo konkretiĝis. Dum la papado de Johano Paŭlo la 2-a la katolika E-movado travivis multajn gravajn momentojn de sia historio: agnoskon de IKUE kiel asocio laŭ papa juro, aprobon de la Meslibro kaj Legaĵaro, enigon de Esperanto inter la lingvoj uzataj de la Papo Kristnaske kaj Paske. De Johano Paŭlo la 2-a Esperanto fariĝis ne nur lingvo “aprobata”, sed ankaŭ “parolata” de la katolika Eklezio. La unuan fojon la Papo parolis en Esperanto dum publika ceremonio en Ĉenstoĥovo kadre de la Monda Junulara Tago vespere la 14-an de aŭgusto 1991. Dum bonveniga saluto li diris. “Mi donas ankaŭ en Esperanto bonvenan saluton al la junaj pilgrimantoj el la tuta mondo, en ĉi tiu tago de universala frateco, kiu vidas nin unuigitaj kiel filoj de unu sama Patro en la nomo de Kristo, vero de la homo!” La postan tagon, ferme de la celebroj, la Papo denove adresis siajn plurlingvajn salutojn al la gejunuloj en Ĉenstoĥovo. En Esperanto li diris: “Karegaj junuloj! La sperto de kredo, travivita ĉe la piedoj de la “Nigra Madono” restu neforigeble gravurita en viaj koroj. Sanktega Maria akompanu Vin”. Nepras memorigi, ke pro la amaso da junaj ĉeestantoj la programo de la ceremonioj prokrastiĝis, tial la Papo devis tranĉi kelkajn plurlingvajn salutojn, sed li ne transsaltis la esperantlingvajn salutojn. Ekde Pasko 1994 la Papo aldonas Esperanton al la plurlingvaj bondeziroj “Urbi et orbi” (al Romo kaj al la mondo). Ekde tiam je Pasko li diras: “Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta!”; je Kristnasko: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!”. En la jaro1997 la IKUE-Kongreso okazis dum la komencaj tri tagoj en Romo, kaj la kongresanoj partoprenis en la ĝenerala aŭdienco sur Placo de Sankta Petro la 3-an de septembro. Al ili la Papo adresis sin en Esperanto per la vortoj: “Mi ĝojas bonvenigi la responsulojn de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, engaĝitajn en sia Kvindeka Kongreso. Karegaj, la temo de via renkonto reprenas la misian taskon, konfiditan de Kristo al sia Eklezio. Akceptu ĝin malavare kun tiu spirito de universaleco, kiu estas ĉe la bazo de la lingvo, kiun vi kulturas”. Alia papa saluto al IKUE-kongresanoj ripetiĝis en la jaro 2000, sed en la itala lingvo (ĝenerala aŭdienco de la 6.9.2000). Ĉiuj ĉi personaj elmontroj de simpatio kaj atento estas verŝajne la plej karmemoraj eventoj por ni el ĉiuj subtenoj, kiujn la Eklezio dum la historio donis al katolika E-movado kaj al Esperanto. LA TUTA MONDO PREĜIS POR LA PAPO KAJ AL LA PAPO La 8-an de aprilo je la 10-a horo (MET) okazis la funebra ceremonio antaŭ Baziliko de Sankta Petro, kies ĉefcelebranto estis Kardinalo Josef Ratzinger. Multegaj aplaŭdoj akompanis la riton. Je la fino, aldone al ritmata vokado “Johano Paŭlo - Johano Paŭlo”, la popolamaso kriegis: “Sankta! Sankta!”, kio memorigis la sankt-proklamojn fare de la fideluloj, dum malnovaj tempoj (kiel ekz. okazis post la morto de sankta Francisko el Asizo). Kun la “potenculoj de la tero” ĉeestis almenaŭ unu miliono da fideluloj en Romo, tricent mil sur la Placo de Sankta Patro, la aliaj fronte al 24 grandegaj ekranoj en tuta Romo, kiu tiamaniere fariĝis “ununura Placo de Sankta Petro”. Kontento estis en Vatikano pro “etoso”, kiu estiĝis dum la funebra rito por la Papo inter la ŝtatestroj kaj la politikaj kaj religiaj roluloj el la plej diversaj devenoj - skribis la informagentejoj. Laŭ iliaj depeŝoj citantaj “altrangan vatikanan funkciulon” - la personoj renkontiĝis en medio, kie iliaj manpremoj havis nenian politikan reeĥon. Tial salutis sin izraelianoj kun palestinanoj, islamanoj kun hebreoj, la estroj de ŝtatoj, kiuj ne estas tiom amikaj inter si. Naŭdek televidaj stacioj en la mondo (inter ili ankaŭ multaj arabaj kaj ILIBA de Jerusalemo) elsendis rekte la ceremonion, kiun filmis la itala televido RAI kun la Vatikana Televida Centro per 60 telekameraoj, el kiuj 22 estis en Placo de Sankta Petro. Dum la antaŭaj tagoj pli ol du milionoj da personoj omaĝis la Papon. Danḱ al Dio okazis neniu grava akcidento. IKUE dum la funebra rito sur la Placo de Sankta Petro reprezentis vicprezidantino Marija Belošević. al la indekso
LA PREDIKO DE KARD. JOSEF RATZINGER DUM LA FUNEBRA
RITO “Sekvu min!”, diras la resurektinta Sinjoro al Petro, kiel sian lastan vorton al la disĉiplo, elektita por paŝti liajn ŝafojn. Sekvu min! - ĉi tiu ordona vorto de Kristo povas esti konsiderata la ŝlosilo por kompreni la mesaĝon, kiu venas el la vivo de nia priplorata kaj amata Papo Johano Paŭlo la 2-a, kies mortan korpon ni enmetas hodiaŭ en la teron, kiel semon de senmorteco. La koroj estas plenaj de malĝojo, sed ankaŭ de ĝojoplena espero kaj profunda dankemo. Ĉi tiuj estas la sentoj de nia animo, fratoj kaj fratinoj en Kristo, ĉeestantaj en Placo de Sankta Petro, en la apudaj stratoj kaj en diversaj lokoj de Romo, loĝata dum la nunaj tagoj de senmezura silenta kaj preĝanta amaso. Ĉiujn mi salutas elkore. Ennome ankaŭ de Kolegio de la Kardinaloj mi deziras adresi mian respektoplenan penson al la Ŝtatestroj, Ĉefministroj kaj al la delegacioj de diversaj landoj. Mi salutas la aŭtoritatulojn kaj la reprezentantojn de la eklezioj kaj kristanaj komunumoj, samkiel de la diversaj religioj. Mi salutas plie la ĉefepiskopojn, la episkopojn, la pastrojn, la religiulojn, la religiulinojn kaj la fidelulojn, kiuj ĉiuj venis el ĉiuj kontinentoj. Laŭ speciala maniero ankaŭ la gejunulojn, kiujn li amis kiel estontecon kaj esperon de la Eklezio. Mia saluto atingu ankaŭ tiujn, kiuj en ĉiuj mondopartoj estas kun ni unuigitaj pere de radio kaj televido dum ĉi tiu ĥora partopreno en la solena rito de adiaŭo kun la amata Pontifiko. Sekvu min! Kiel juna studento, Karol Wojtyła estis entuziasmoplena pri literaturo, teatro, poezio. Laborante en ĥemia fabriko, ĉirkaŭata kaj minacata de la nazia teroro, li aŭdis la voĉon de la Sinjoro: Sekvu min! En tiu tre aparta kunteksto li komencis legi librojn pri filozofio kaj teologio, li poste eniris la kaŝan seminarion, starigitan de Kardinalo Sapieha kaj post la milito li povis kompletigi siajn studojn en la teologia fakultato de la Jagellona Universitato de Krakovo. Multfoje en siaj leteroj al la pastroj kaj en siaj membiografiaj libroj li parolis al ni pri sia pastreco, al kiu li estis ordinita la unuan de novembro 1946. En tiuj tekstoj li interpretas sian pastrecon aparte deirante el tri paroloj de la Sinjoro. Unue ĉi tiu: “Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru” (Joh 15, 16). La dua parolo estas: “La bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj” (Joh 10, 11). Kaj fine: “Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo”. (Joh 15, 9). En ĉi tiuj tri paroloj ni vidas tutan animon de nia Sankta Patro. Li vere iris ĉien kaj senlace, por porti frukton, frukton, kiu restas. “Leviĝu, ni iru!” estis la titolo de lia antaŭlasta libro. “Leviĝu, ni iru!”, per ĉi tiuj vortoj li revekis nin el laca kredo, el la dormo de la disĉiploj de hieraŭ kaj hodiaŭ. “Leviĝu, ni iru!” li diras ankaŭ hodiaŭ al ni. La Sankta Patro estis plie ĝisfunde sacerdoto, ĉar li oferis sian vivon al Dio por liaj ŝafoj kaj por la tuta homa familio per ĉiutaga sindonaco je la servo al la Eklezio kaj ĉefe dum la malfacilaj elprovoj de la lastaj monatoj. Tiel li fariĝis unu kun Kristo, la bona paŝtisto, kiu amas siajn ŝafojn. Kaj fine: “Restu en mia amo!”, la Papo, kiu serĉis la renkonton kun ĉiuj, la Papo, kiu havis kapablon de pardono kaj kor-malfermiteco por ĉiuj, diras al ni, ankaŭ hodiaŭ, per ĉi tiuj vortoj de la Sinjoro: “Loĝante en la amo de Kristo ni lernas la instruon de Kristo, la arton pri la vera amo”. Sekvu min! Julie de 1958 komenciĝas por la juna pastro Karol Wojtyła nova etapo de la irado kun la Sinjoro kaj sekvante la Sinjoron. Karol iris kiel kutime kun grupo de junaj ŝatantoj de kanuado al Mazuraj Lagoj, por kuna feriado. Sed li portis kun si leteron, kiu invitis lin prezentiĝi ĉe Primaso de Pollando Kard. Wyszyński, kaj li povis imagi la celon de la renkontiĝo: lian nomumon kiel Helpepiskopo de Krakovo. Forlasi la universitatan instruadon, forlasi tiun stimulan kunulecon kun la gejunuloj, forlasi la grandan intelektulan arenon, por koni kaj interpreti la misteron de la kreitaĵo-homo, por igi ĉeestanta en la hodiaŭa mondo la kristanan interpreton pri nia esto - ĉio tio devis aspekti al li kiel perdo de si mem, perdo ĝuste de tio, kio fariĝis la humana identeco de tiu juna pastro. Sekvu min! - Karol Wojtyła akceptis, aŭskultante en la voko de la Eklezio la voĉon de Kristo. Kaj poste li ekkonsciis, kiom vera estas la parolo de la Sinjoro: “Kiu penos gajni sian animon, tiu ĝin perdos, sed kiu ĝin perdos, tiu savos ĝin viva” (Luk 17, 33). Nia Papo - ni ĉiuj scias tion - neniam volis savi sian vivon, teni ĝin por si. Li volis doni sin mem senrezerve, ĝis la lasta momento por Kristo, kaj tiel ankaŭ por ni. Ĝuste tiel li povis sperti, kiom tio, kion li liveris en la manojn de la Sinjoro, revenis laŭ nova maniero: la amo al la parolo, al la poezio, al la beletroj estis esenca parto de lia paŝtista misio kaj donis novan freŝecon, novan aktualecon, novan ravecon al la anonco de la Evangelio, ĝuste ankaŭ, kiam ĝi estas signo de kontraŭdiro. Sekvu min! Oktobre de 1978 Kardinalo Wojtyła aŭskultas denove la voĉon de la Sinjoro. Renoviĝas la dialogo kun Petro, entenita en la Evangelia fragmento de ĉi tiu celebro: “Simono de Johano, ĉu vi amas Min? Paŝtu miajn ŝafojn!”. Al la demando de la Sinjoro: “Karol, ĉu vi amas Min?”, la Ĉefepiskopo de Krakovo respondis el la profundo de sia koro: “Sinjoro, vi scias ĉion, Vi scias, ke mi amas Vin”. La amo de Kristo estis la reganta forto en nia amata Sankta Patro. Kiu vidis lin preĝi, kiu aŭskultis lin prediki, tiu scias tion. Kaj tiel danḱ al tiu profunda radikiĝo en Kristo li kapablis porti pezon, kiu superas la fortojn pure homajn: esti paŝtisto de la ŝafaro de Kristo, de lia universala Eklezio. Ne estas nun la momento paroli pri la unuopaj enhavoj de tiu papado tiom riĉa. Mi deziras nur legi du fragmentojn el la hodiaŭa liturgio, en kiuj aperas centraj elementoj de lia anonco. En la unua legaĵo Sankta Petro diras - kaj diras la Papo kun Sankta Petro - al ni: “Vere mi ekkomprenas, ke Dio ne privilegias personojn, sed en ĉiu nacio tiu, kiu timas Lin kaj agas juste, estas akceptata de Li. Vi konas tiun vorton, kiun Li sendis al la Izraelidoj, predikante la Evangelion de la paco per Jesuo Kristo, kiu estas Sinjoro de ĉiuj” (Ago 10, 34-36). Kaj en la dua legaĵo, Sankta Paŭlo - kaj kun Sankta Paŭlo nia mortinta Papo - nin instigas laŭte: “Miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj” (Flp 4, 1). Sekvu min! Kune kun la ordono paŝti sian gregon, Kristo anoncis al Petro lian martirecon. Per ĉi tiu konkluda kaj resuma parolo de la dialogo pri amo kaj pri la ordono esti universala paŝtisto, la Sinjoro elvokas alian dialogon, kiu okazis dum la lasta vespermanĝo. Tie Jesuo diris: “Kien mi iras, tien vi ne povas veni”. Diris Petro: “Sinjoro, kien vi iras?”. Respondis al li Jesuo: “Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos” (Joh 13, 33. 36). Jesuo post la vespermanĝo iras al la kruco, Li iras al la resurekto - eniras la paskan misteron; Petro ankoraŭ ne povas sekvi Lin. Nun - post la resurekto - venis ĉi tiu momento, ĉi tiu “poste”. Paŝtante la ŝafaron de Kristo, Petro eniras en la paskan misteron, li iras renkonten al la kruco kaj la resurekto. La Sinjoro diras tion per ĉi tiuj vortoj: “Kiam vi estis juna, vi iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos” (Joh 21, 18). Dum la unua periodo de sia papado, la Sankta Patro, ankoraŭ juna kaj fortoplena, sub la gvido de Kristo iris ĝis la limoj de la mondo. Sed poste, pli kaj pli, li eniris en la kunulecon kun la suferoj de Kristo, pli kaj pli li komprenis la veron de la vortoj: “alia vin zonos...”. Kaj ĝuste en ĉi tiu kunuleco kun la Sinjoro suferanta li senlace kaj per renovigita intenseco anoncis la Evangelion, la misteron de amo, kiu iras ĝis la fino (kp Joh 13, 1). Li interpretis por ni la paskan misteron, kiel misteron de la Dia Mizerikordo. Li skribis en sia lasta libro: La limo trudita al la malbono “estas finfinelaDiaMizerikordo” (“Memoro kaj identeco”, paĝo 70). Kaj meditante pri la atenco, li diras: “Kristo, suferante por ni ĉiuj, donis novan signifon al la sufero; Li kondukis ĝin en novan dimension, en novan ordon: tiu de la amo... Ĝi estas la sufero, kiu bruligas kaj konsumas la malbonon per la flamo de la amo kaj ĉerpas ankaŭ el pekado multforman floradon de bono” (paĝo 199). Animata de ĉi tiu vido la Papo suferis kaj amis en kunuleco kun Kristo, kaj tial la mesaĝo de lia sufero kaj de lia silento estis tiom paroliva kaj fekunda. Dia Mizerikordo: la Sankta Patro trovis la plej puran reflektaĵon de la mizerikordo de Dio en la Patrino de Dio. Li, kiu dum infaneco perdis sian patrinon, des pli multe amis la Dian Patrinon. Li sentis la vortojn de la krucumita Sinjoro kiel diritajn al li persone: “Jen via Patrino!”. Kaj li faris kiel la preferata disĉiplo: li akceptis Ŝin en la intimecon de sia estaĵo (εισ τα ιδια, Jen via patrino!, Joh 19, 27) - Totus tuus. Kaj de la Patrino li lernis konformiĝi al Kristo. Por ni ĉiuj restas neforgeseble, kiel dum tiu lasta dimanĉo de Pasko de sia vivo, la Sankta Patro, markita de la suferado, aperis ankoraŭfoje en la fenestro de la Apostola Palaco kaj lastan fojon li donis la benon “Urbi et orbi”. Ni povas esti certaj, ke nia amata Papo estas nun ĉe la fenestro de la domo de la Patro, nin vidas kaj nin benas. Jes, benu nin, Sankta Patro. Ni konfidas cian karan animon al la Patrino de Dio, cia Patrino, kiu cin gvidis ĉiutage kaj nun cin gvidos al la eterna gloro de sia Filo, Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Amen. al la indekso PAPO WOJTYŁA RIPOZAS EN LA PURA TERO La ceremonio por la sepulto de Johano Paŭlo la 2-a finiĝis post la funebra rito je la horo 14:20. Papo Wojtyła nun ripozas en la pura tero, kiel li mem deziris, sub simpla marmora tabulo. Kun granda kortuŝo la direktoro de la gazetara salono de la Sankta Seĝo priskribis la lokon, kie estis sepultita Johano Paŭlo la 2-a. “La Papo”, li diris, “estis entombigita en la sama loko, kie restis la tombo de Johano la 23-a, ĝis lia beatproklamo. Tiel Wojtyła restas la unika Papo, entombigita inter du virinoj: Kristina de Svedio kaj Karlota de Cipro. Antaŭ la sepulto, la cipresa ĉerko estis metita en plumban ĉerkon tute kovritan per juglandarba ligno. Laŭŝajne ĝi aspektis kiel unu ĉerko, sed en la realo temis pri du ĉerkoj kunlutitaj. Do, oni respektis tion, kion preskribas la normoj konfirmitaj de la mortinta Papo”. Sur la ekstera ĉerko estas simpla kruco kaj bronza tabulo kun la nomo gravurita. Post kelkaj tagoj eblos komenci la vizitojn al la tombo. Kiu konis la Papon, diras, ke ekde la junaĝo Karol Wojtyła havis profundan pasion por sporto, por moviĝo eksterdome. Dum sekvantaj jaroj, kiam okupoj kaj respondeco malfacile akordiĝis kun fizika ekzercado, li diris, ke ĉiutage li preĝis, por venki la tenton de skiado. Foje okazis, ke oni veturigis lin sekrete en montaron. Akompanis lin nur proksima kunlaboranto, sen akompano de persona gardisto. Certe tio signifis multon por li - ĝui libere la naturon en kvieta loko. Johano Paŭlo la Dua vidis ĉiam en sporto ankaŭ instrumenton de paco, kiu lasas malantaŭ la dorso ĉiujn barojn kaj politikajn ideologiojn. „Temas certe pri unu el la plej popularaj homaj aktivadoj, kiuj povas multe influi konduton de la homoj, precipe de junuloj.” Uzante ĉi-vortojn, li inaŭguris la Olimpian stadionon en Romo post ĝia rekonstruo, okaze de Monda Futbala Ĉampionado en la jaro 1990. Efektive pro eduka dimensio, daŭra serĉado de maniero, kiel superi sin mem, sporto okupas emon en la koro de la Papo. Unufoje la Papo sukcesis en Pollando ekspluati kun lerteco okazintaĵon de unu ekskurso al montaro. Estis tio en la jaro 1983. La Papo Wojtyła vizitis la duan fojon la Patrujon, kiam ankoraŭ regis komunista sistemo en Pollando frunte kun ŝtatestro generalo Jaruzelski - okupita per klopodoj defendi pere de ĉiuj iloj sian povon. Vere malfacile estis por li akcepti la Papon. Oni devis ankaŭ trapasi diversajn malfacilaĵojn. Dum la vizito la Papo provis helpi al sia popolo elimini abruptan evoluon de la situacio. La Papo permesis al si unu antaŭtagmezan paŭzon en la programo, dediĉante la tempon al sporto. Pasigante ĝin private sur deklivo de montaro Tatra, kie li jam kiel knabo ŝatis promenadi kaj skiadi. Ĝuste en tiun lokon li revenis ne nur por promeni, sed ankaŭ por renkontiĝi tie kun Lech Wałęsa - ĉefo de sendependa sindikato „Solidarność“ kaj granda opozicianto de generalo Jaruzelski. Temis pri unusola maniero, kiel ne iriti la reĝimestrojn. Sed tiu renkontiĝo estis unu speco de investado, kiu markis estontan sorton de Orienta Eŭropo. Laŭ itala gazeto kompilis Jitka Skalická STRASBURGO DENOVE GASTIGIS KRISTANAJN ESPERANTISTOJN Jam la kvaran fojon okazis en Kultura Centro de Sankta Tomaso en Strasburgo, proksime de la Eŭropa Parlamento, ekumena seminario. La nunjara seminario, okazinta de la 22-a ĝis la 25-a de februaro 2005, estis aranĝita honore al Adolf Burkhardt, unu el la verkintoj de la ekumena preĝ- kaj kant-libro ADORU. La seminarion partoprenis tridek kristanaj geesperantistoj el Germanio, Francio, Kroatio, Ĉeĥio, Pollando kaj Belgio. El Ĉeĥio partoprenis la seminarion fratoj Inĝ. Jan Kalný kaj Miloslav Šváček. Por atingi Strasburgon ni elektis la plej facilan kaj ankaŭ la plej malmultekostan vojaĝ-manieron - oficialan buslinion el Brno tra Prago. La vojaĝo daŭris la tutan nokton. Marde matene la 22-an de februaro ni atingis Strasburgon, do iom tro frue, ĉar la oficiala komenco okazis vespere per komuna vespermanĝo. Ekestis demando, kiamaniere do pasigi la tempon ĝis vespero. Ni decidiĝis unue viziti historian centron de la urbo kun admirinde belega katedralo. Poste ni ekiris direkte al nia celo - Kultura Centro de Sankta Tomaso. Kvankam ni alvenis tien tro frue, ni estis tre afable akceptitaj de ĝia estro, kiu jam estis informita pri nia pli frua alveno, kaj kiu volonte disponigis al ni ŝlosilon de la komforte ekipita ĉambro. Tial ni povis post dumnokta vojaĝo bone ripozi. Je la 18-a horo kolektiĝis en la manĝejo jam ĉeestantaj gefratoj kaj kelkaj ankoraŭ dum la vespermanĝo alvenis. Estiĝis ĝojaj momentoj ĉe revido de jam konataj gefratoj kaj ankaŭ dum ekkono de ĝis nun nekonataj. Ĉefa organizanto de la seminario estis pastro Bernhard Eichkorn, kiu spite de organizaj zorgoj konservis ĉiam bonan humoron. Kompreneble ankaŭ grava persono de la seminario estis pastro Albrecht Kronenberger, kiu kun Adolf Burkhardt kaj Bernhard Eichkorn estas ĉefaŭtoroj de la unika preĝ- kaj kant-libro ADORU. Vespera tempo de la mardo estis dediĉita al preparo de la eŭropa temo: Kiel Esperanto povas helpi en la unuiĝinta Eŭropo. Fine de la vespera programo okazis preĝo de la kompletario. Mekrede, post la Sankta Meso en la kapelo de Kultura Centro, okazis preparo por vizito de Eŭropa Parlamento, kiun oni facile dum duonhora promeniro atingis. Post komuna fotografado okazis tre interesa interparolado kun du tre simpatiaj deputitoj de la Eŭropa Parlamento: D-ro Alexander Schwab el Germanio kaj esperantistino s-ino Małgorzata Handzlik el Pollando. Post unu horon daŭranta interesa alparolo de la deputitoj kaj ilia respondo de multaj demandoj, okazis ebleco ĉeesti la parlamentan sesion. La teknikaj ekipaĵoj ebligis aŭskulti ĉion en la naciaj lingvoj. Jes, estis tre bela travivaĵo por nipersone konatiĝi kun la Eŭropa Parlamento. Sincere mi povas diri, ke ne ĉio el la vizito postlasis pozitivan impreson. Ekzemple nekompreneblaj restas monstraj elspezoj de diversaj eŭropaj instancoj pro lingvaj problemoj, precipe por ni - esperantistoj, kiuj konas, kiamaniere facile solvi lingvajn problemojn kaj la monstrajn tradukelspezojn. Merkreda posttagmezo estis dediĉita al prelegoj. Kiel unua prelegis frato Jan Kalný je la temo: Kiel funkcias demokratio en postkomunisma lando; Ĉeĥio, nova membro de Eŭropa Unio. Poste prelegis fratino Marija Belošević - vicprezidantino de IKUE pri la temo: Kiel Kroatio prepariĝas al membriĝo en Eŭropa Unio. Kaj la tria preleginto estis frato Stanisław Mandrak - prezidanto de PEA, preleginta pri la temo: Pollando en EU kaj polaj problemoj kun la tradukado de oficialaj dokumentoj de EU. Antaŭvespere okazis piedira vizito de historia centro de la urbo kaj vespermanĝo en restoracio. Por ni, eksterlandanoj, tio estis tre agrabla travivaĵo. Ĵaŭde, post la Diservo kaj matenmanĝo kolektiĝis en la kunvenejo kantrondo kun ADORU, dum kiu oni multe kantis kaj pli bone konatiĝis kun praktika uzado de la libro. Post ĝi estis eluzita tempo pri planata esperantlingva eldono de nova libro “La Biblio”. Tuta ĵaŭda posttagmezo estis dediĉita al vizito de historia centro de la urbo Strasburgo, riĉa je interesaj vidindaĵoj. Malgraŭ tio, ke la vetero dum la nunjara seminario en Strasburgo estis pli malvarma kompare kun tiu, kiun ni tie ĝuis antaŭ du jaroj, tio ne povis malhelpi admiron de la multaj arkitekturaj vidindaĵoj. Vespere okazis germanlingva parolado de frato Ernst Leuze - preĝeja muzikdirektoro, muzika kunaŭtoro de ADORU, kaj post ĝi kantado, kiel tagfina Diservo. Vendrede post la Diservo kaj matenmanĝo okazis denove unuhora kantrondo kun ADORU. Post ĝi okazis prelego de Regina Lorösch, filino de Adolf Burkhardt, pri la vivo de sia patro, honore al kiu estis organizita la seminario. Partoprenis ankaŭ s-ino Grete Burkhardt, edzino de Adolf. La prelegon ni publikigos en venonta numero de nia gazeto. Sekvis ankoraŭ parolado pri la libro Ekumene kaj Esperante, festlibro eldonita honore al Adolf Burkhardt okaze de lia 75-jariĝo en la jaro 2004. Post preĝo de Tagmeza Horo per komuna tagmanĝo estis finita la seminario. Konklude oni povas diri, ke la aranĝo de la seminario estis tre sukcesa, dum kiu regis vere frateca ammedio inter ĝiaj partoprenantoj. Koregan dankon de ĉiuj partoprenintoj meritas oferema pastro Bernhard Eichkorn kaj ĉiuj, kiuj iamaniere kontribuis al sukceso de la aranĝo. En Strasburgo tiu seminario okazis verŝajne la lastan fojon. Venonta simila seminario okazos de la 10-a ĝis la 13-a de novembro en urbo Gliwice en Pollando kaj eble venontjare printempe ankaŭ en Ĉeĥio. Informoj pri ili konpreneble aperos en nia gazeto. Miloslav Šváček al la indekso
KIEL FUNKCIAS DEMOKRATIO EN POSTKOMUNISMA LANDO
ĈEĤIO Se mi volas taksi per ĉefaj trajtoj situacion post 15 jaroj de libereco en postkomunisma lando, do antaŭe mi devas konatigi vin ĝenerale pri kadro, en kiu la eventoj okazas. Jen mi parolos pri samtempa Ĉeĥa Respubliko, kies mi estas civitano. Ĝia nova historio havas diversajn komunajn trajtojn kun aliaj mezeŭropaj landoj, sed tamen ekzistas specialaj aliaĵoj. Aŭskultante min, vi povas kompari la aferojn ankaŭ kun spertoj de via propra patrujo. IOM DA HISTORIO Ĝis fino de la I-a mondmilito apartenis iama Ĉeĥa Reĝolando dum 300 jaroj sub Habsburgan Aŭstrian-Hungarian monarĥion. En la jaro 1918 ekestis sendependa Ĉeĥoslovaka Respubliko, kiu daŭris nur 20 jarojn. Tiu fariĝis ununura, sed modela mezeŭropa demokratia lando ĉirkaŭita de ŝtatoj kun pli malpli direktivaj aŭ totalismaj registaroj. En la jaro 1938 disŝiris Adolf Hitler kun siaj eksterlandaj helpantoj la junan ŝtaton je pluaj partoj, el kiuj restaĵoj de Bohemio kaj Moravio estis poste dum la II-a mondmilito 6 jarojn okupaciita de nazioj. La respubliko estis denove kunigita post fino de la milito, sed sen la plej orienta teritorio, t.n. Subkarpatio, kiun aneksis Stalin por Sovetunio. Akirita libereco tamen ne daŭris longe. En la jaro 1948 komunistoj incititaj de Moskvo realigis ŝtatrenverson, kiu signifis komencon de nova totalisma reĝimo, la regadon de mallibereco kaj maljusteco por ĉiuj, kiuj ne volis submetiĝi je nova fiordo. Tiu - por homa vivo longa ĉapitro - daŭrinta pli ol 40 jaroj stigmatizis profunde la loĝantaron eĉ la teron mem. Precipe perforte entrudata marksisma ideologio kun ateisma premo kaŭzis sinsekvan dekadencon en ĉiuj sferoj ne nur de la socia vivo, sed ankaŭ en pensmaniero eĉ moroj de individuaj personoj. Tiam rezistis ĝis fino precipe la katolika eklezio de komunistoj persekutata, ĉar ili konsideris ĝin kiel malamiko numero 1. Ties fidelaj gefiloj suferis multfoje pro la kredo. Krom kristanoj ludis gravan rolon en intelekta lukto kontraŭ la krima reĝimo dum ĝia lasta periodo ankaŭ politika grupiĝo ĉirkaŭ dramisto Václav Havel. VELURA REVOLUCIO Principa ŝanĝo ligiĝas al disfalo de komunisma sistemo en Rusio eĉ en aliaj eŭropaj socialismaj landoj. En Prago ekflamis novembre 1989 fama t.n. "velura revolucio" sen ununura mortigita homo. Tiam nia lando akiris denove liberecon. Oni ofte taksas tiujn eventojn precipe laŭ politikaj kaj ekonomiaj vidpunktoj kun akcento je nekapablo pri plua ekzistado de la komunisma reĝimo. Kompreneble eĉ tio estas vero, sed nur ĝia parto. Ni, kredantaj homoj, sentas kaj rekonas tamen ankaŭ spiritajn interligitecojn, kiuj certe grave rolis en la renovigo de la socio. Jen estis precipe mistera ĉiela donaco, pri kiu meritis per sia parto eĉ kara pola papo Johano Paŭlo la II-a kaj certe kontribuis al ĝi eĉ suferoj kaj oferoj de multegaj martiroj, prizonuloj, persekutitoj. Tiam enlande grandajn simpatiojn de la loĝantaro akiris maljuna kardinalo František Tomášek kaj ankaŭ juna pastro Václav Malý, nuna helpepiskopo de Prago, - ambaŭ unuj el la ĉefaj kontraŭuloj de tiama reĝimo. Pere akiris veran respekton eĉ la loka katolika eklezio. ĈU OKAZIS MIRAKLO? Interesa estas evento okazinta en la decidaj novembraj tagoj, bone estus tiun mencii. Vatikano tiam anoncis sanktproklamon de Agnesa la Ĉeĥa, mezepoka reĝidino, kiu monaĥiniĝis kaj tre meritis pri spirita disvolvo de Prago kaj de la tuta Ĉeĥa Reĝolando en la 13-a jarcento. Ŝi mortis amata de la popolo. De tiu tempo ordinaraj homoj estis laŭ promeso de legendo konvinkitaj, ke la kanonizo okazos nur tiam, kiam la ĉeĥa popolo plej multe bezonos ŝian helpon. Vere oni devis atendi sep jarcentojn por tiu eksterordinara momento. Do en Romo okazis grandioza sanktproklamo kun ĉeesto de kelkaj miloj da katolikoj el nia lando, al kiuj reprezentantoj de la komunista potenco donis neatendite permeson elveturi malantaŭ la okcidentan limon. Mirinde estis, ke post kvin tagoj la ateisma reĝimo subite detruiĝis sen unu pafo. Ĉu tio estis miraklo? DE ETOSO AL REALO Rapida rompo de la situacio en nia ŝtato eĉ en la tuta orienta potencbloko estis akompanata per profunda entuziasmo, kiun oni devus travivi. Gvidantoj de grandaj demonstracioj frunte kun Václav Havel fine de la jaro 1989 emfazis devizon: “Vero kaj amo devas venki”. Ĉio ŝajnis eksterordinare esperebla… Kaj poste la tempo pasis, venis labortagoj, banalaj taskoj. Necesis fari en ĉiuj fakoj egajn ŝanĝojn, nuligi malnovajn strukturojn kaj eki la demokratian vojon. Tamen mankis spertaj, sed nekompromititaj homoj por gvidaj postenoj, ĉion ja oni devis nove formi. Tiam montriĝis unuaj problemoj, ĉar por tia fundamenta ŝanĝo la socio tute ne estis preparita. Protagonistoj de necesaj reformoj ekkomprenis, kiom da malfacilaĵoj baras survoje. Nur fiaj kutimoj enradikiĝintaj en la socio, aparteno de preskaŭ ĉiuj ĝisnunaj ĉefoj al la komunista partio, ekzisto de vasta reto de policaj strukturoj kaj multaj aliaj faktoj tre komplikis solvon de amasiĝintaj problemoj. KIEL IRI ANTAŬEN? Ĉiuj nacioj suferintaj sub jugo de Moskvo ektroviĝis preskaŭ en la sama momento sur historia vojkruciĝo. Oni devis decidi, kiel eĉ kien paŝi plu. Tiu tempo estis ja signita per certa senkonsileco. Ĉefaj tendencoj vokis pri restarigo de kapitalisma ekonomia sistemo kaj akcepto de konata okcident-eŭropa modelo de la demokratio kun konkurado de politikaj partioj. Nur ne multaj nekuraĝaj voĉoj atentigis pri neperfekteco de tiu ordo kaj proponis senpartian alternativon. Bedaŭrinde neniu scipovis konkrete proponi iun ajn pli bonan vojon. Do, diferenco kompare kun aliaj postkomunismaj landoj kuŝis nur en tiu fakto, ke tiama Ĉeĥoslovakio revenis al io, kio jam en la respubliko iam funkciis, sed multaj aliaj landoj - precipe la plejparto de tiuj en estinta Sovetunio - de fundamento sen spertoj ekkonstruis por ili strukturojn tute nekonatajn. EKKONSTRUO DE LA NOVA SOCIO Sed nun ni revenu al niaj enlandaj spertoj. Post granda ondo de entusiasmo pro venko de demokratiaj fortoj baldaŭ malkaŝis sin ankaŭ diversaj malsanoj de la socio, precipe en morala sfero. Sekvoj de la detruo de ĉiuj veraj valoroj elfluis iom post iom supren. Liberajn strukturojn oni devis konstrui de fundamento. Jes, sed mankis sufiĉe da novaj spertaj homoj por gravaj postenoj en la ŝtato praktike sur ĉiuj ŝtupoj, ĉar antaŭe ĉion gvidis nur komunistoj. Amasitaj problemoj estis pli multaj, ol oni antaŭvidis. Oni devis akcepti novan leĝaron, renovigi sistemon de merkata ekonomio, redoni forŝtelitan havaĵon al ĝustaj posedantoj kaj ŝanĝi strukturojn praktike en ĉiuj fakoj. Kompreneble tiom da taskoj montris sin kiel ege nefacila ŝarĝo. Ekaperis diversaj opinioj kaj kvereloj inter politikaj partioj. Anstataŭ kreiva laboro efektiviĝis ofte malbonaj praktikoj. En decidajn postenojn ne nur sur politika kampo, sed ankaŭ en ekonomikaj strukturoj entrudiĝis homoj misuzantaj la komplikan situacion. Tiuj rafinite riĉiĝis eĉ ofte kaŭzis bankrotojn eluzante staton sen firma leĝaro kun multaj juraj "truoj". Inter tiuj, kiuj eluzis tempon de grandaj ŝanĝoj por memŝataj celoj, estis do precipe estintaj komunistoj en novaj manteloj, ĉar ĝuste tiuj sidis ĉe fonto ne havante skrupulojn. Amasiĝis diversaj skandaloj. FINO DE ĈEĤOSLOVAKIO En la unua etapo de la renovigata demokratia ŝtato komplikis la situacion ankaŭ alia fakto. Tiama Ĉeĥoslovakio estis federacia ŝtato, konsistanta el du naciaj respublikoj - de la Ĉeĥa kaj de la Slovaka. Baldaŭ post la novembra velura revolucio en la jaro 1989 evidentiĝis decentrigaj tendencoj de slovakaj politikistoj, kiuj kulminaciis sekve de la unua libereca parlamenta elektado, en kiu ĉeĥaj balotantoj preferis politikan vojon dekstren, sed male la slovakaj donis siajn voĉojn ĉefe al maldekstruloj. Fine la politikaj eĉ naciaj diversecoj rezultis per divido de la Ĉeĥoslovaka Respubliko je du suverenaj ŝtatoj la 1-an de januaro 1993. Longdaŭra sopiro de multaj slovakaj naciuloj efektiviĝis, sed ĉu je utilo de la ambaŭ civitanaroj? Ne ĉiuj homoj estas pri tio konvinkitaj. Certe nur post pli longtempa distanco oni povos doni kontentigan respondon. LA VIVO RENOVIĜAS Ŝanĝo de la socia situacio kaŭzis grandskalan liberigon en ĉiuj direktoj. Ne nur en ekonomia sfero, sed ankaŭ sur aliaj kampoj. Do, en publikaj agadoj, mediatoj, en kulturo, en religia aktiviĝo kaj aliaj. Homoj kun ĝojo laboris, fondis privatajn entreprenojn… Jam post kelkaj unuaj jaroj estis precipe en niaj urboj videbla granda progreso. Multaj novaj vendejoj eĉ riparitaj domoj forigis tie tipan grizecon de estinta socialismo. Oni fondis regionajn universitatojn, privatajn kaj ekleziajn lernejojn, estiĝis multaj civitanaj societoj, danke al oferemaj homoj rapide perfektiĝis sociala strukturo. Per unu frazo oni povas konstati, ke la vivo rapide normaliĝis kaj homoj kun espero antaŭvidis bonan prosperon. EKONOMIA DISVOLVO KAJ MORALO Faman sonon akiris du ondoj de privati-go, precipe tiu kupona, en kiu ĉiuj civitanoj povis gajni akciojn. La demokratia registaro redonis la plejparton de per ŝtato forŝtelita nemovebla havaĵo al originaj posedantoj aŭ al iliaj heredantoj. Ekonomia vivo rapide disvolviĝis. Sed liberalaj sintenoj paradokse kaŭzis egajn damaĝojn. Oni neglektis moralan dimension de la vasta transformado. La ŝanĝoj estis trorapidecaj, ne sufiĉe apogitaj je leĝoj. Unu el la ĉefaj politikistoj tiam asertis, ke "nevidebla mano de merkato ĉion solvos". La dorsa flanko de esperebla proceso estis tamen la fakto, ke tiam eksentis sian okazon ankaŭ homoj nehonestaj kaj profitavidaj. Da tiuj estis sufiĉe multe, ĉar la antaŭa komunisma sistemo detruis ĉiujn bonajn morojn. Post kelkaj jaroj venis do ĉeno de diversaj trompaĵoj, grandaj defraŭdoj, bankrotoj de bankoj, malsukceso de kupona privatigo, bankrotado de diversaj entreprenoj. Konekse kun tiuj eventoj aperis eĉ nova termino "tuneligo" por firuza transŝovo de entreprena havaĵo prospere al sia propra poŝo. Fone de jenaj okazintaĵoj staris ĉiam la samaj fenomenoj: senmorala memŝateco, sopiro pri rapida riĉiĝo. Al tiu stato helpis ankaŭ nesufiĉa nivelo de multaj novaj politikistoj, korupto kaj denove neperfekta leĝa sistemo. Tute nude montriĝis spirita malsaneco de la postkomunisma socio. SUFEROJ DE ENTREPRENADO Kompreneble multaj homoj ne apartenas al tiu socia tavolo de ruzuloj. La plej granda parto de la civitanaro normale laboras kaj volas vivi sen ekscesoj. Sed por tiaj la medio ne tiom favoras. Precipe etaj entreprenistoj, kiuj volas plenumi honeste siajn devojn rilate al la ŝtato, ne estas en favora situacio. La Ĉeĥa Respubliko havas altajn impostojn kaj devigajn depagojn, krome ĝis nun juraj apelacioj tro prokrastiĝas k.t.p. Pro tiuj kialoj multaj unuopaj entreprenistoj detenis sin de la memstara agado. Spite tion ĝenerale oni povas konstati, ke la ekonomio de nia lando rapide ekkreskis eĉ ke perdiĝis multaj merkataj rilatoj kun eksterlando post disfalo de internaciaj ligiloj precipe kun orienta zono. POLITIKAJ KAJ SOCIAJ AFEROJ Sed nun ni rigardu iom al politikaj kaj sociaj aferoj. Dum unuaj monatoj de la nova libereco praktike la tuta loĝantaro sentis la samajn sopirojn pri pli justa kaj pli prospera sistemo eĉ volis certagrade alporti oferojn por tiu celo. Imagoj pri la nova vojo tamen estis iom naivaj. Naskiĝanta gvida reprezentantaro de la nova epoko proklamis establon de partia politika sistemo kongrua kun okcidentaj modeloj. Krom malnovaj partioj estiĝis eĉ multaj novaj. Kompreneble nur kelkaj eniris poste parlamenton. Finfine ŝajnis, ke la publika vivo organiziĝos relative normale laŭ principoj funkciantaj en demokratia Eŭropo. Oni ne malpermesis agadon de la Komunista partio, ĝi nur ŝanĝis iomete sian nomon lasante en sia titolo la vorton "komunista", kio fakte demonstras publike la aliĝon al marksisma ideologio de klasbatalo. Novembra devizo "Ni ne estas tiaj, kiel ili" realiĝis malbone ankaŭ en tio, ke preskaŭ neniu politika krimulo de la totalisma reĝimo estis kondamnita, eĉ se nia kristana Popola partio iniciatis aprobon de leĝo pri kontraŭleĝeco de la komunisma reĝimo. DEMOKRATIA REGADO La plej forta politika partio fariĝis baldaŭ dekstre orientiĝinta la Civitan-demokrata, kiun gvidis Václav Klaus, posta ĉefministro kaj nuna prezidento. Ĝia ĉefa regado estis post jaroj alternita de la dua forta partio Social-demokrata, kiu regas en koalicio kun du malpli grandaj politikaj partioj ĝuste nun. La politika sistemo jam kelkfoje skuiĝis pro diversaj ŝokaj aferoj aŭ financaj skandaloj kaj ofte ŝanceliĝas pro oftaj konfliktoj, kiuj multfoje kaŭzas ŝanĝojn de ministroj. Ankaŭ dum ĉi tiuj tagoj travivas Ĉeĥio registaran krizon pro neklara financa agado de la familio de nia ĉefministro. Kompreneble por nemultaj solidaj politikistoj restas pozicioj, kiujn neniu devas envii. Precipe pro tiuj aferoj supera politiko por kristanoj ne estas alloga. SEKVOJ DE NESERIOZECO Multaj ordinaraj balotantoj rezulte ne plu kredas al iu ajn partio, insultas politikon ĝenerale kaj dum elektadoj restas hejme. Tio estas unu el kaŭzoj, kial pli kaj pli malmulte da civitanoj voĉdonas. Sed tiu situacio konvenas al ekstremaj sociaj fortoj eĉ al tiuj, kiuj lerte scipovas la aĉan etoson eluzi por siaj celoj. Favorantoj de ekstremaj partioj, precipe komunistoj, ĉiam balotas kaj tiel pro negranda intereso de tiuj aliaj sufiĉe influas rezultojn de elektadoj. Nekontenteco pri samtempa politika situacio konklude prosperigas al nedemokratiaj fortoj. Nesufiĉe inteligentaj homoj danĝeron dependantan de tio bedaŭrinde ne komprenas. Kion fari? Rezultoj de sistema disfaliga proceso jam manifestiĝas. Multe da krimoj, aĉa moralo de multaj gejunuloj, drogoj, seksa frivolo, katastrofa nombro de disfalintaj familioj k.t.p.- tio estas listo de "progreso" (en citiloj) de nia socio. MEDIATOKRATIO Jes, la libereco montris baldaŭ siajn ambaŭ vangojn, do ne nur tiun pozitivan, sed ankaŭ la negativan. Ĉi tio vidiĝis plej klare en mediata eĉ kultura sferoj. Senbara disvastigo de informoj kaj eblo tute libere kreivi fariĝis pruvo de veraj kvalitoj kaj spirita stato de la socio. Gravan rolon ekludis mediatoj, precipe tiu televida. En Ĉeĥio ĝis nun funkcias du elsendkanaloj t.n. publik-juraj kaj du komercaj. La plejmulto da civitanoj sekvas precipe la komercan televidon, kies kvalito estas tre problema. Ĝi direktiĝas precipe al sensacioj, raportoj pri perfortaj eventoj, akcidentoj. Oni tie elsendas multe da filmoj plenaj da krimoj, sango kaj sekso krom amaso da amuzo. La televido nutras homojn per morale kaj eduke problemaj programoj kondutante sin paralele iom ne malferme kiel kontraŭkristanaj heroldoj. Valora enhavo ne abundas. Oni rimarkas, ke ankaŭ la publika stacio kun siaj du programoj strebas poste logi spektantojn per similaj rimedoj je damaĝo de la tuta socio. Escepto ekzistas relative ĉe la dua kanalo de la publik-jura stacio kun interesaj popular-sciencaj kaj instruaj filmoj. La homoj estas pere de televido influataj ankaŭ politike, ĉar la plejmulto da ili preferas mallongajn bildajn sciigojn antaŭ pli ampleksaj kaj iom ĝisfunden irantaj komentarioj en radio aŭ gazetaro. Inter fakaj intelektuloj oni jam parolas pri MEDIATOKRATIO. Fortaj partioj eluzas kompreneble ĉi tiun mediaton por prezenti sin kaj vidigi ofte siajn funkciulojn. Embarase aspektas poste preskaŭ ĉiuj televidaj debatoj, en kiuj ĉiam staras kontraŭ si politikistoj de malaj starpunktoj obstine kverelante. Sur kampo de amaskomunikiloj espereble povus plibonigi la situacion ŝanco pri fondo de kvalita stacio bazita sur kristana fundamento, ĉar oni preparas transiron al digitala sistemo. Nun oni jam faras prepar-laborojn, televida teamo por ĝi estus starigebla, sed ĉio dependas ankoraŭ de financa sekurigo kaj de ricevo de licenco. KRESKO DE FIKULTURO Menciindas ankaŭ fakto, ke en nia lando jam longe ne ekzistas vere kvalita tagĵurnalo. Ĵurnalistoj ofte serĉas same kiel televidaj kreantoj sensaciojn, preferante fiajn aferojn, akcidentojn k.t.p. Tio ĉio kompreneble grave influas publikajn opinion kaj intereson. Pri aliaj kultursferoj krom tiuj nomitaj el kristana vidpunkto ni povus paroli ankaŭ ne tro laŭde. Bedaŭrinde ne nur tiu samtempa ĉeĥa, sed ĝenerale eŭropa eĉ amerika kulturo fariĝas per sia enhavo ĉiam pli kaj pli fikulturo. Sur putra fundamento de la antaŭa epoko en nia lando kreskas alia konstruaĵo influata ofte per malbonaj modeloj importitaj precipe el Usono kaj okcidenta Eŭropo, kompletigata per originaj, ofte problemaj kreaĵoj. Jes, vi vidas, ke mi ĉi tie akre kritikas ĉiujn negativajn fenomenojn, sed certe ekzistas eĉ diversaj pozitivaj faritaĵoj. Bedaŭrinde tiuj ne estas sufiĉe videblaj, la protagonistoj de liberalaj postmodernismaj fluoj atenteme zorgas nur pri amasa kaj brua propagando de iliaj verkoj. Ke grandan rolon ludas en tiu spektaklo mono, pri tio certe mi ne bezonas paroli. SAMTEMPA ROLO DE EKLEZIO Ekleziaj strukturoj staras en tiu stranga evoluo tro flanke. Delongaj eĉ pli novaj historiaj eventoj kaŭzas preskaŭ malkaŝan antipation aŭ pli ofte indiferentecon de la nereligiema plimulto precipe rilate al la katolika eklezio. Krome laŭ rezultoj de sociologia kaj religia esploroj en eŭropaj ŝtatoj de iama sovetia bloko montriĝis, ke la Ĉeĥa Respubliko apartenas al la plej ateismaj landoj kune kun Estonio kaj estinta Orienta Germanio. Tiujn faktojn eluzas ĉefe socialistoj eĉ dekstre orientitaj liberaloj en gravaj postenoj por sufokadi religiajn aktivadojn. Ĉi tion oni povus demonstri je multaj okazintaĵoj. Por ilustri tion mi volas indiki, ke Ĉeĥio estas ĝis nun ununura el la postkomunismaj landoj, kiu danke al sia parlamento ne ratifikis ŝtatan kontrakton kun Vatikano, eĉ se la registaro ĝin aprobis. Ankaŭ eĉ post 15 jaroj de la libereco ne solvis la politika reprezentantaro jure rilaton de la ŝtato al la eklezioj, kiu estis tute difektita de la komunisma reĝimo. Pro tio ĉiuj eklezioj kaj religiaj societoj dependas ĝis nun ekonomie de la ŝtato. ĈEĤIO KAJ EŬROPA UNIO Evoluo de nia libera respubliko dependas kompreneble ankaŭ de internaciaj rilatoj. En tiu sfero ni rimarku precipe la problemon pri envicigo en eŭropajn strukturojn. Longdaŭra sopiro de inteligentaj loĝantoj de nia lando pri paca kunvivado kaj normaligo de interŝtataj rilatoj eliĝis en strebon pri envicigo de Ĉeĥio en Eŭropan Union. Parto da civitanoj, inter ili ankaŭ gravaj politikistoj, tamen avertis kontraŭ tio kun timo, ke nia lando perdos parte sian suverenecon, ke eksterlandanoj poste elaĉetos nian havaĵon k.t.p. Fine oni deklaris en junio 2003 referendumon, kiun partoprenis 55% da rajtigitaj balotantoj. El tiuj pli ol 77% esprimis sian konsenton kun validigo de membriĝo en Eŭropa Unio. Do, tiel venis nova historia dato por la Ĉeĥa Respubliko - la 1-a de majo 2004, kiam ĝi aniĝis samtempe kun Pollando, Hungario, Slovakio, Estonio, Latvio, Litovio, Slovenio, Malto kaj Cipro. Tio signifas, ke post enviciĝo de nia ŝtato en defendajn armeajn strukturojn de NATO antaŭ kelkaj jaroj mia patrujo apartenas nun en vastan familion de eŭropaj nacioj kunlaborantaj je diversaj kampoj. Jenaj aferoj estas tre ĝojigaj, se oni konsideras, kiom da suferoj travivis civitanoj de multaj eŭropaj teritorioj precipe dum la pasinta 20-a jarcento, travivinte du katastrofajn militojn eĉ du terurajn perfortajn reĝimojn. Ĉeĥio ricevis en la Eŭropa Parlamento 24 voĉojn, do same kiel Belgio, Grekio, Hungario kaj Portugalio. Por komparo - en la 25-membra Parlamento Germanio havas 99, Britio, Francio kaj Italio po 78, Hispanio kaj Pollando po 54, Nederlando 27, aliaj 13 malgrandaj landoj havas jam malpli da voĉoj ol 20. Kompreneble por ni estas grava eĉ kvalito de niaj deputitoj. La plej granda nombro da ili - 14 - aliĝis al politika grupiĝo de la Eŭropa Popolpartio kun Eŭropaj Demokratoj, 6 apartenas al Konfederacio de Eŭropa Unuiĝinta Maldekstrularo, 2 al Grupo de Socialaj Demokratoj kaj fine la 2 lastaj ne aliĝis en iun grupiĝon. Kiel agos kaj reprezentos la Ĉeĥan Respublikon tiuj 14 niaj deputitoj, tion ni povos taksi nur estonte. Ni ne miru, kiom da homoj el la novaj membroŝtatoj atendas kun sopiro de la unuiĝo esperon pri firma sekureco kaj ĉiuspeca prospero. Sed ĉu ĝi vere plenumiĝos? Ĉu la unuiĝinta kontinento respektos ĉiujn altajn valorojn? Ĉu la nova Eŭropo havos ankaŭ animan dimension? KONKLUDOJ Sed kia estas tamen konkludo el tio ĉio, kion mi en mia prelegeto trajte skizis. Ne sufiĉas ja nur konstati, kia estas la realo. Sen serĉado de elirpunktoj ne estus tia afero tro utila. Ni provu rigardi nun la problemaron de demokratia sistemo iom ĝenerale, ne nur el la vidpunkto ĉeĥa. Verŝajne ne multaj kristanoj scias pri fakto, ke la papo Johano Paŭlo la II-a elvokis homojn okaze de la ŝanĝo de miljaroj pri kreo de nova socia ordo, do alivorte pri nova, pli konvena politika sistemo, kiu estus pli justa, pli respektema al homa digneco, pli kreiva. Ĉu estas ebla en samtempa disŝtormigita mondo, kie kontrastas tiom da diversaj ideologioj kaj opinioj, kie svarmas kvereloj, bataloj kaj perforto, tia ordo, kiu kalkulus ankaŭ pri edifo de homaj animoj? Antaŭ ĉio estas evidente, ke regado de politikaj partioj signifas ŝancojn precipe por homoj povosopirantaj, lerte parolantaj kaj rapide pensantaj, do alivorte jen ekzistas danĝero de demagogio kaj misuzo de demokratiaj principoj. Novepoka historio tion jam multfoje dolorplene pruvis. Demokratio relative bone funkcias en tiuj socioj, kiuj estas bazitaj sur kvalitaj tradicioj, kiuj rekonas moralon. Male la partia demokratio en landoj sen iaj ajn tiuspecaj valoroj ne povas bone funkcii, ĉar tiun sistemon misuzas diversaj profitemuloj kaj fiuloj je siaj propraj interesoj. Kandidatojn proponas ja partiaj sekretariejoj kaj ties ĉefoj, kiuj jam kaptis la povon. La vojo de la homa socio estas ĉiam kurblinia. Se la estonteco povus fariĝi pli bona, do tion devus garantii antaŭ ĉio kvalita spirita bazo. Ni scias, ke ununura solida fundamento estas la religio. Teruraj spertoj de la 20-a jarcento pri nazia kaj komunisma totalitecoj montras tute klare kaj krude, kien gvidas naciismo, materialismo, malamo kaj relativismaj opinioj. Ni rememoru, ke Jesuo Kristo, Filo de Dio diris pri si mem: "Mi estas vojo, vero kaj vivo" kaj pri ni, kristanoj: "Vi estas la salo eĉ la lumo de la mondo". Ĉu tio ne estas klaraj instigoj por eksolvo de ĉiuj malfacilaĵoj? Homa socio, almenaŭ tiu ĝia postkristana parto, sur la sojlo de la tria jarmilo havas praktike du ŝancojn: aŭ daŭrigi en tendenco de materia bonvivantismo, senmorala relativismo eĉ spirita malpleno kaj tiel direktiĝi al sia memdetruo aŭ rekoni donitajn religiajn principojn kaj moralan ordon kun konstruo de la socia sistemo sur tiuj bazoj, do poste direkti sin al nova reviviĝo. Do, nun ĉiu el ni donu al si mem la demandon: kiel mi persone kontribuos al tiu celo? Inĝ. Jan Kalný, Ĉeĥio. Strasburgo la 23-an de februaro 2005. al la indekso KIEL SAVI FORMORTANTAN EŬROPON? Ni vivas en Eŭropo, kies reprezentantoj ne volas, ke en enkonduka parto de la Eŭropa Konstitucio estu mencio pri Dio kaj invoko al kristanaj radikoj de Eŭropo. Ne estas eble racie klarigi, kial eŭropaj intelektuloj, politikuloj kaj ĵurnalistoj esprimas tian alergion aŭ rekte malamon rilate al kristanismo. Kial nun la eŭropa kulturo sin starigas kun tia malestimo rilate al kristana religia tradicio? Kial Eŭropo direktiĝas al sia demografia memmortigo kaj sistematike sin senhomigas? En dek ok eŭropaj landoj estas pli granda nombro da mortoj ol naskoj kaj tio okazas tial, ĉar la popoloj forĵetis kristanan sistemon de valoroj kaj ekpraktikis hedonisman civilizacion de la morto, en siaj konstitucioj sankcias frivolecon, pornografion, murdojn de nenaskitaj infanoj, eŭtanazion, disfalon de familioj ktp. Tiu ĉi proceso de degeneracio konstante profundiĝas. La universalaj valoroj, kiujn alportis Kristo kaj kiuj pledas por ĉiu homo, lia rajto pri la vivo kaj libereco de la konscienco, estas forpuŝataj per ateisma humanismo, laŭ kiu la homa libereco ne povas ekzisti apud Dio. La ateisma humanismo portas kun si mortportantajn konsekvencojn por la tuta Eŭropo. Ĝi estas nehomeca, nihilista, direktiĝanta al terura formo de totalitarismo, kiun Eŭropo travivis jam en XX-a jarcento en faŝisma kaj marksima eldono. Aperiĝas unuaj provoj enkonduki novan ateisman ideologion en Eŭropan Union kaj el tio rezultiĝas, ke la kristanoj iom post iome fariĝas civitanoj de la dua kategorio. Atestas pri tio sinteno de maldekstre orientitaj deputitoj de Eŭropa Parlamento, kiuj decidis, ke Rocco Buttiglione ne estas morale kapabla plenumi funkcion de eŭropa komisaro nur pro tio, ke li estas praktikanta katoliko kaj defendas la saman sintenon rilate al samseksameco kiel Katekismo de la Katolika Religio. Tiujn kriteriojn plenumus eĉ ne mem fondintoj de Eŭropa Unio Adenauer, De Gasperi kaj Schumann, kiuj mortis en famo de sankteco. Elimino de mencio pri Dio el Eŭropa Konstitucio ne estas hazarda. Ĝi estas konfeso de ateismo, kiu heroldas nihilismon (rdr.: Nihilismo - negativa doktrino, neanta ĉian kredon, malakceptanta ĉian moralon). La nihilismo estas la plej granda danĝero por Eŭropo, ĝi estas pereiga malsano, kiu malakceptas tradician modelon de la familio, aktive subtenas homoseksualajn ligojn, abortojn, eŭtanazion ktp. Kristanoj ne povas forlasi batalon pri libereco, familio, demokratio, kristana animo de Eŭropo, pri reveno al fundamentaj moralaj valoroj, kiuj defendas dignecon de ĉiu homo. Murdantoj de la kristanismo kaj demokratio ne povas venki. Ili volas konstrui Eŭropon sen Dio. Jam Fjodor Dostojevskij avertis: “Se la homo iun tagon provos, estu li kiu ajn, konstrui liberan vivon surbaze de ateismo, li kreos ion tiel teruran, tiel blindecan kaj senhomecan, ke la tuta konstruaĵo ruiniĝos sub premo de homaj damnoj.” Kia estas espero venki mortecan malsanon de la nihilismo en eŭropaj landoj? Ununura kuracilo kaj savo estas konvertiĝo kaj reveno al Dio. Atestas pri tio ekzemplo de Usono aŭ almenaŭ de Ugando. NACIA MOVADO DE LA PREĜO EN UGANDO Post falo de reĝimo de Amin en la jaro 1979 kaj post sangoverŝa civitana milito estis Ugando tiel ekonomie kaj morale ruinigita, ke la situacio aspektis kiel home senespera. Ekregis terura korupto kaj totala ekonomia regreso. Dudek kvin procentoj de la loĝantaro ekmalsanis je aidoso kaj ekzistis prognozoj, ke ĝis la jaro 1997 mortos pro ĉi-malsano sesdek procentoj de ugandanoj. Komence de la naŭdekaj jaroj transprenis regadon profunde kredantaj kristanoj, kiuj vidis ununuran savon de la lando en Dia interveno. Ili petis ĉiujn ekzistantajn kristanajn konfesiojn pri granda preĝo por la savo de la patrujo. Tiel naskiĝis en la jaro 1995 Nacia Movado de la Preĝo por savo de la patrujo antaŭ mempereiĝo. En la katolikaj preĝejoj estis komencita konstanta adoracio antaŭ la Plejsankta Sakramento. Al la preĝo aliĝis la tuta nacio, komencante ekde ministroj, deputitoj, manaĝeroj, oficistoj, kuracistoj ĝis la plej simplaj homoj. En ministerioj, malsanulejoj, oficejoj, lernejoj en urboj kaj vilaĝoj estis fonditaj preĝgrupoj. La homoj komencis ĉiutage preĝi, legi Biblion, praktikadi faston kaj enkonduki evangelion en la vivon. La deputitoj kaj membroj de la registaro decidiĝis preĝi antaŭ akcepto de decidoj kaj ĉiujare ili partoprenas spiritajn ekzercojn apogitajn je la preĝo, fasto kaj biblia studo. La homoj amase konvertiĝis, rezignis pri poligamio, komencis praktikadi seksan sindetenon. La registaro lanĉis kampanjon de la seksa sindeteno antaŭ geedziĝo kaj sen propagando de kondomoj kaj lige kun tutnacia preĝo ĝi atingis rezultojn, kiuj mirigas la tutan mondon. Statistiko de la Monda Sanitara Organizo konfirmas, ke Ugando estas lando, kiu atingis la plej grandan malkreskon de infekto per viruso HIV kaj la plej grandan malkreskon de infektaj seksaj malsanoj. Procento de gravedaj virinoj infektitaj per HIV malkreskis el 21,6 % en la j. 1991 je 6,1 % en la j. 2000. La plej granda malkresko de infektoj estis konstatita ĉe gejunuloj 15 ĝis 19-jaraĝaj, precipe danke al pli malfrua komenco de la seksa praktikado (ekde la 19-a jaraĝo). Danke al komunaj preĝoj okazis multaj resaniĝoj el malsano aidoso. La homoj ĉesis serĉi helpon ĉe sorĉistoj kaj magoj, ĉar ili trovis ĝojan veron, ke ununura fonto de la feliĉo kaj ĝojo de la homo estas Jesuo Kristo, ĉeestanta en sakramentoj. Konvertiĝo de la homoj kaŭzis ŝanĝon de moroj; preskaŭ tute malaperis korupto. La ekonomia situacio radikale pliboniĝis kaj ekregis dinamika progreso. La homoj ekkomprenis, ke dum balotoj estas necese elekti tiujn deputitojn, kiuj preĝas kaj vivas laŭ Evangelio. Hodiaŭ multaj ugandanoj preĝas kaj fastas por Eŭropo. Ankaŭ ni devas nin aligi al tiu preĝado, por ke la eŭropanoj forĵetu moralan nihilismon kaj entuziasmiĝu por Evangelio. Artikolo el pola ĵurnalo “Miłujcie się” 1/05, aperinta en ĉeĥa semajnĵurnalo “Světlo” 11/05. al la indekso En la tagoj de la 18-a ĝis 21-a de novembro 2004, en Vranov apud Brno, kunvenis la reprezentantoj de familiaj organizaĵoj el dek unu postkomunismaj eŭropaj landoj, por ke ili esprimu malkvieton pri renovigo de komunisma sinteno rilate familion kaj homan liberon en la dokumentoj kaj politiko de EU. Ili aprobis deklaracion, kiun ili forsendos al la membroj de Eropa Parlamento kaj al pluaj publikaj agantoj. Ili fondis VRANOVAN FORUMON, kiu planas en ĉiu dua jaro sekvi la staton de familia politiko en la kadro de EU. La laboran konferencon aranĝis la Societo por Subteno de Familio kunlabore kun la Civitana Instituto kaj la Societo YMCA - Viva familio. al la indekso Ni, partoprenantoj de la unua Vranova (mez- kaj orient-eŭropa) konferenco pri familio, kiu okazis de la 18-a ĝis la 21-a de novembro 2004, kunvenis por esprimi nian komunan opinion rilate la hodiaŭan pozicion de natura familio, bazita je edzeco, en la Eŭropa Unio kaj en la tuta Eŭropo. Kiel reprezentantoj de porfamiliaj organizaĵoj el Ĉeĥio, Estonio, Kroatio, Latvio, Litovio, Hungario, Pollando, Rumanio, Rusio, Slovakio kaj Slovenio ni formulis nian komunan sperton kun komunismo kaj ĝia premo rilate al familio kaj en la lumo de nia komuna paseo ni taksis la hodiaŭan situacion. La komunisma diktaturo deziris nuligi ĉiujn tradiciojn kaj sekve de tio ĝi atakis ankaŭ la familian vivon, komencante per traŭmato de milionoj da familioj disŝiritaj pro milito, deportoj, prizonoj, punlaboroj kaj perfortoj de ĉiu speco kaj daŭrigante per premo je virinoj, ke ili forlasu siajn hejmojn pro salajrita laboro kaj lasu siajn infanojn en ŝtataj institutoj, kiuj samtempe estis ankaŭ lokoj de endoktrinigo. Komunisma ŝtato volis solvi ĉiujn problemojn de familioj (ankaŭ zorgon pri handikapitaj personoj) sen aktiva partopreno de familio. Plue, komunismo en plimulto de landoj kaj tempoperiodoj propagandis divorcojn kaj abortojn. Spite tion la familio fariĝis rezista fortikaĵo kontraŭ ideologia manipulado. Ĝi fariĝis paralela polis, en kiu estis realigita spaco por libero de vorto kaj libero de manifestiĝo. Plej probable pro tio en niaj landoj pli koncentriĝis la valoro de familia vivo ol en la majoritato de la eŭropa Okcidento. Ni estas ankaŭ pli suspektemaj koncerne la kolektivan edukadon kaj koncerne la tendencojn neglekti naturajn diferencojn inter seksoj. Pro demografiaj kialoj komunismaj reĝimoj establis sian sistemon de financa kaj instituta subtenado de familioj. Ĝi diferencis laŭ unuopaj landoj. Post la falo de komunismo, dum transformado de la sistemo, ĉi tiu subtenado en nombro da landoj malfortiĝis. La komunisma kolektivismo estis klara minaco por la instituto de familio. Duaflanke ni devas kontraŭstari, kune kun parto de la okcidenta Eŭropo, la kaŝitan manipuladon al konsume orientita individualismo kaj "brainwashing" - ellavado de cerbo - pere de amaskomunikiloj kaj reklamoj. Por unueco kaj stabileco de familio tio povas esti simile danĝera, ĉar per tio estas subpremata la identeco de homo. El la vidpunkto de familio ambaŭ ĉi tiuj direktoj propre estas ideologiaj ĝemeloj, ĉar denove:
■ oni
dubigas protekton de la vivo ekde koncipo ĝis natura morto, Kiel nepraj defendantoj de familio ni estas malkvietigitaj per tio, ke surbaze de aliaj devizoj oni revivigas la komunismajn principojn. Ni nepre rifuzas:
■ publikan
kontrolon de familio kaj de privata vivo de homoj, Apogante sin je psikologiaj kaj sociologiaj spertoj kaj rememorigante la finan deklaron de la Tria Tutmonda Kongreso de Familio en Meksik-urbo (Mexiko City) 2004 kaj la Ĉarton el Gardo de la jaro 2003, ni instigas respondecajn homojn el la tuta mondo, ke:
■ ĉiujn
decidojn ili faru laŭ la vidpunkto de bezonoj de la plej malfortaj membroj
de la homa socio, nome de la infanoj,
En Vranov
apud Brno 21.11.2004. CEE Conference on Family. Por publikigo en DB disponigis D-ro František Nosek, lingve reviziis Doc. Inĝ. Jan Werner. ANTAŬ350 JAROJ DIPATRINO DE HELA MONTO DEFENDIS POLUJON DUM “SVEDA DILUVO”. Ekde la komenco de la kristanigo de Pollando (966) fare de fratoj ĉeĥoj, poloj senĉese honoras Dipatrinon Maria-n. La unua pola nacia himno “Bogurodzica Dziewica” (Dinaskintino Virgulino), kies aŭtorecon la tradicio atribuas al sankta Vojteĥo (Adalberto ✝ 997), estis dediĉita ĝuste al Ŝi. Dum ĉiuj sekvaj jarcentoj prapatroj de gepoloj konstruadis la plej belajn preĝejojn kaj altarojn dediĉe al ŝia Filo Jesuo kaj al Ŝi mem. Tamen la specialan historion havas la sanktejo sur la Hela Monto (Jasna Góra) kun sia mondkonata dum jarcentoj Bildo de Nigra Madono. Tiu historio komenciĝis en la jaro 1382, kiam pola princo Władysław (Ladislao) el Opole alveturigis la bildon de Maria al Częstochowa (Ĉenstoĥova). La princo Ladislao tie konstruigis monaĥejon kaj venigis el Hungario Patrojn Paŭlanojn. Sub ilia gardo la Bildo kaj monaĥejo tie troviĝas ĝis nun, ligante du naciojn kaj ankaŭ la Orienton kun la Okcidento. La bildo mem de la komenco kunligas sian sorton kun tiu de la pola nacio. Du fendoj survizaĝe de la Dipatrino memorigas pri la tragediaj sortoŝanĝoj. Oni menciu nur kelkajn. En la jaro 1655 Polujon trafis t.n. “Sveda Diluvo”. La tuta lando estis plenigita de invadintaj malamikoj. Sole la Hela Monto, la monaĥejo, defendata de kelkdekoj da monaĥoj kaj kavaliroj eltenis la du monatojn daŭrantan svedan sieĝadon. Estis tute evidente, ke tiu ĉi kelkdeko da defendantoj sub gvido de prioro Patro Aŭgusteno Kordecki ne povus venki mem la fortegan fortosuperecon de la sveda armeo, kiu ja antaŭe tiel facile konkeris la tutan landon de poloj. La venko de Hela Monto helpe de Maria estis ne nur la loka evento, sed iĝis grava instigilo por la tuta lando. Poloj, vekiĝinte el la komenca deprima ŝoko, denove ekbatalis kaj forpelis la invadintojn el sia pola patrujo. La pola reĝo Johano Kazimiro agnoskis la neantaŭviditan venkon kiel miraklon kaj revenante el sia ekzilo, ankoraŭ en katedralo en Lvovo ĵuris al Maria, ke dum resto de sia vivo li strebos favore al plibonigo de la ŝtato kaj nacio, pri pli bonaj moroj kaj leĝoj. Sian reĝan kronon li demetis antaŭ Maria-bildo kaj Ŝin nomis la Reĝino de Polujo. Tio iĝis la 1-an de aprilo 1656. De tiu tempo devenas la fame konata kanto eklezia:
Nia Reĝino
de Dio donita, La eklezia kronado de la graca bildo sur Hela Monto okazis la 8-an de septembro 1717. Kronigis ĝin episkopo Szembek. Ekde tiam oni aldonis en Polujo al Loreta Litanio la alvokon: “Reĝino de Pollando, preĝu por ni!” La granda pola verkisto, Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz, priskribante la eventojn de Hela Monto en la famkonata libro “Potop” (Diluvo) metas en la buŝon de la preĝanta prioro Aŭgusteno Kordecki la jenajn vortojn: “Insultas kaj malestimas nin la malamikoj, demandante: Kio restis al vi el la malnovaj virtoj? Kaj mi respondas: Preskaŭ ĉio pereis, sed ankoraŭ restis io. Restis la kredo kaj omaĝo al la Plej Sankta Virgulino, kaj sur tiu fundamento la reston oni povas rekonstrui”. Vere insultis polojn multaj malamikoj. Dum la 18-a jarcento fakte malaperis virtoj de gepoloj kaj la najbarŝtatoj dispecigis Polujon por pli ol cent jaroj. Post la unua dispartigo de Polujo en 1772 gratulis al prusa reĝo Frederiko la II-a la fama filozofo Voltero (Voltaire), skribinte: “Ho, kiel mi dezirus sendadi tiel belegajn vazojn, kiujn mi ricevis de vi, kaj samtempe kiel vi dispeladi la ŝtatajn registarojn kaj deputitojn en la daŭro de kelkaj tagoj, kaj ĉeokaze primoki ĝissate polojn kaj ilian omaĝon al la Dipatrino Maria el Ĉenstoĥovo (Letero 37). Malgraŭ tio Dipatrino Maria neniam forlasis gepolojn. Venis diversaj tragedioj, venis falo de nacio, venis postaj dispartigoj de Polujo, diversaj malliberoj, “gulagoj” en Siberio kaj naziaj koncentrejoj (Auschwitz, Birkenau, Majdanek ktp.), sed neniam tio okazis senkiale. Ĉiam, kiam la pola nacio forlasadis la Reĝinon, kiam perdiĝis kredo kaj moralo, tiam Pollandon trafis mallibero. Tamen ne por ĉiam, ĉar el Hela Monto patrinas al gepoloj Maria, atentigas ilin pri la Diaj ordonoj, pri neceso batali kontraŭ malirtoj, atendas revenon de ĉiu “malŝparema pekulo”. Ŝi atendas kun la patrineca koro, por pacigi gepolojn kun sia Filo kaj levi ilin de sur la tero. Dum la Dua Mondmilito gubernatoro Hans Frank, tiu terura ekzekutisto en Pollando, skribis en sian memorlibron: “Ŝajnas, ke jam ĉiuj steloj estingiĝis super Pollando, tamen restis ankoraŭ unu granda lumo sur Hela Monto. Ĝis kiam tiu lumo ne estingiĝos, ĝis tiam nia venko ne estos plena kaj ni devos pri tio ĉi memori” (Taglibro de H. Frank, Varsovio 1956). Oni devas agnoski, ke la gubernatoro estis diable ruza. Li memoris pri la Pola Reĝino, pri Maria el Hela Monto, sed malgraŭ tio ne sukcesis estingi la helon el super Ĉenstoĥovo. La klostro estis jam subminita, preta por la kompleta neniigo, sed la bona Dio ordonis alimaniere. Li savis por gepoloj kaj por gekredantoj la sanktejon, la trezorejon de la katolika historio, la rifuĝejon de la pekuloj kaj de la herooj. La sovetaj partizanoj sciis pri la afero kaj en lasta momento ili malebligis la eksplodon, kontribuinte tiamaniere al la religia vivo de Pollando. Kiel surmondaj reĝinoj havas diversajn juvelojn, ankaŭ Maria, la Reĝino de Pollando, ne estas malriĉa. Poloj, volante prezenti al Dipatrino Maria sian kredon, strebis lasi tie ian postsignon de sia religiemo. En la trezorejo troviĝas religiaj memoraĵoj el ĉiu epoko de la pola historio: el tempoj gloraj kaj ankaŭ el tempoj de malliberecoj. La memoraĵojn transdonis tien polaj reĝoj, kavaliroj, verkistoj kaj simplaj kamparanoj. Estas tie multaj oraĵoj kaj perloj, sed ankaŭ plenmanoj da teroj prenitaj el la batalkampoj, kie heroe fordonis vivojn polaj soldatoj, mortintaj por libereco de poloj kaj de aliaj nacioj. Estas tie memoraĵoj el multaj koncentrejoj, kaj fine ankaŭ la rozario, farita el homaj ostetoj, trovitaj sur cindrujo de krematorioj. Ĉio rilatanta la polojn estas metata antaŭ la Dipatrinon, kun la peto al Ŝi pri la savo, pri ŝia plua regado super la pola Patrujo. Sur la speciala loko, apud la mirakla Bildo de Dipatrino de Ĉenstoĥova estas lokigita La Papa Rozo, donacita de la Sankta Patro. Li dum dudek ses jarojn daŭranta pontifikado ĉiam, kiam li vizitis la Patrujon, preĝis antaŭ la Maria-bildo sur Hela Monto. Ĉiujare al Hela Monto - al la Reĝino de Pollando - venadas milionoj da pilgrimantoj el ĉiuj partoj de Pollando kaj el multaj landoj de la tuta terglobo, kaj per multaj lingvoj oni sin preĝturnas al Ŝi. Ĉiuvespere je la 21-a horo laŭ la mezeŭropa hortempo la pola televido Trwam kaj Radio Maryja elsendas preĝon - la tiel nomatan Helmontan Apelon, dum kiu preĝas pilgrimuloj en diversaj lingvoj, ankaŭ por Eŭropo lingvoj “ekzotikaj” - japana, ĉina, araba, hinda, mongola ktp. Ĉiujare en oktobro, sabate kaj dimanĉe, preĝadas antaŭ la Helmonta Dipatrino ankaŭ polaj geesperantistoj. Stanisław Śmigielski al la indekso
Verkis Leszek Łęgowski. Esperantigis Bogusław Sobol. Poemo el ,,Miesiącznik Kościelny” n-ro 5 (92) 2004.
En DB n-ro 4/2004 ni gratulis al nia kara frato JUD-ro Václav Rajlich okaze de lia 90-a naskiĝdatreveno. En n-ro 1/2005 li estas videbla surfote en Písek, kie li partoprenis antaŭkristnaskan renkontiĝon de la esperantistoj. Sed komence de aprilo ni ricevis sciigon, ke Dio alvokis nian karan fraton, ĝis lasta spiro fidelan esperantiston kaj IKUE-anon, D-ron Václav Rajlich. Li mortis subite post mallonga malfacila malsano, fortigita per sakramentoj la 4-an de aprilo 2005. La funebra Santa Meso okazis la 12-an de aprilo en pilgrimpreĝejo de Ĉieleniro de la Virgulino Maria en Klokoty ĉe Tábor, kie li estis sur la tombejo de Klokoty entombigita. La funebran Sanktan Meson celebris lia filo Jan - dominikana pastro. Nome de esperantistoj alparolis frato D-ro František Rytíř per jenaj vortoj: “En ĉi tiu momento plena de malĝojo, sed eĉ de la espero mi dankas al s-ro D-ro Rajlich nome de E-Klubo en Tábor, nome de Ĉeĥa E-Asocio kaj mianome por lia aktivado en sfero de internacia interkompreniĝo. Volonte li rakontadis pri sia renkonto dum junaĝo kun internacia lingvo Esperanto, kiun li rigardis preteratente, sed post alvoko de sia amiko, por ke tion, kion li volas kritiki, li unue ekkonu, li ellernis Esperanton kaj konvinkiĝis, ke tiu ĉi lingvo respondas al liaj imagoj, kiel interproksimigi la popolojn. S-ro D-ro Rajlich fariĝis ĝia propagandisto kaj instruisto, aranĝanta la kursojn de Esperanto en Tábor, ankaŭ li instruis ĝin en someraj E-tendaroj. Li partoprenis E-kongresojn kaj ĝis sia morto li estis prezidanto de E-klubo en Tábor. Kiel bona konanto de historio de la urbo Tábor, li pere de Esperanto konigis al eksterlandaj vizitantoj la urbajn memorindaĵojn. Tiel same, kiel li strebis pri interkompreniĝo inter la homoj, li strebis vivi harmonie kun la naturo. Lia granda hobio estis abelbredado kaj aktive li laboris en organizaĵo de abelbredantoj. Li estis membro de distrikta komitato de Ĉeĥa Asocio de Abelbredantoj. Ankaŭ nome de la abelbredantoj mi esperimas al li sinceran dankon. S-ro D-ro Rajlich kiel profunde kredanta kristano estis ankaŭ membro de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. La sankta libro por li estis la Biblio, egale ĉu ĉeĥlingva aŭ Esperanta. Li ankaŭ partoprenis la ekumenajn E-Diservojn en urbo Tábor. Por la adiaŭo denove sonu sur ĉi tiu sankta loko la preĝo “Patro nia” en la lingvo, pri kies disvastigo li havas meritojn: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo. Venu via regno. Fariĝu via volo kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen. Dio estu korfavora al via animo, kara frato Václav!” Menciindas aldoni, ke longjaran vivon frato Rajlich plene akceptis kiel eksterordinaran donacon de Dio, kiun li pintnivele plenigis. Dum la vivo lin akompanis tri grandaj ŝatokupoj: ŝakludo, Esperanto kaj abelbredado. IKUE kaj Katolika Sekcio de ĈEA elpetas ĉe Dio eternan ripozon por frato Václav. al la indekso Junulino estis en aviadilejo de flughaveno, atendante sian ekflugon. Pro tio, ke ŝi devis longe atendi, ŝi aĉetis libron, por pasigi la tempon. Ŝi aĉetis ankaŭ biskvitopaketon. Poste ŝi sidiĝis sur brakseĝo ripozi kaj kviete legi. Apud ŝi sidiĝis viro. Kiam ŝi elprenis unuan biskviton, la viro ankaŭ elprenis unu. Ŝi sentis sin kolera, sed nenion diris. Ŝi nur pensis: Jen needukito! Se mi pli emus, mi pugnus lian okulon, por ke li neniam forgesu. Ĉiufoje, kiam ŝi prenis biskviton, ankaŭ la viro prenis unu. Tio kolerigis ŝin tiel, ke ŝi eĉ ne kapablis reagi. Kiam nur restis unu biskvito, ŝi ekpensis: Kion nun faros tiu kaŝitulo? Tiam la viro dividis la lastan biskviton en la mezo, lasante duan parton por ŝi. Tio estis troa! Ŝi estis supermezure kolera! Tiam ŝi kunprenis sian libron kaj aĵojn kaj direktiĝis al la aviadilo. Kiam ŝi sidiĝis en aviadilo, ŝi rigardis en sian sakon, por elpreni sukeraĵeton kaj surprize la biskvitosaketo tie estis, tuta kaj fermita. Nun ŝi ekkonsciis, ke ŝi eraris. Ŝi forgesis, ke ŝi enmetis siajn biskvitojn en sian sakon. Ŝi eksentis honton! La viro dividis siajn biskvitojn sen apero de kolero, nervozeco aŭ ribelo, kiam ŝi skuiĝis ekpensante, ke ŝi dividis siajn biskvitojn kun li. Kaj ne estis plu tempo por klarigi aŭ por peti pardonon. Kiel ofte en nia vivo ni manĝas biskvitojn de aliuloj sen konscii tion? Antaŭ ol konkludi, vi observu pli bone la aferojn, eble ili ne estas tiel samaj, kiel vi pensas. Ne pensu tion, kion vi ne scias pri la homoj.
Estas kvar
aferoj en la vivo, kiujn oni ne regajnas: La rakonton ricevitan de Jindřiška Drahotová disponigis Olga Glendová ĈEĤA ESPERANTA JUNULARO ALVOKAS ĈEĤAJN (JUNAJN) GEESPERANTISTOJN Milí přátelé, v letošním roce dochází k obnově ĈEJ - České esperantské mládeže. Zveme proto vás, mladé esperantisty, příznivce a třeba i jen zájemce o tento mezinárodní jazyk do našeho kruhu. Snažíme se obnovit klub české esperantské mládeže, který by měl sdružovat všechny mladé české esperantisty a zájemce o esperanto, pořádat kurzy, organizovat vlastní setkání a společné cesty na zahraniční akce, sbírat informace o esperantu a jeho využití, pomáhat lidem využívat esperanto k dopisování, cestování, přátelství a dalším účelům. Většina komunikace mezi členy klubu bude probíhat prostřednictvím internetových stránek a elektronické pošty, ale samozřejmě ani lidé bez přístupu k internetu nezůstanou stranou - mohou využít klasickou poštu. Prozatímní WWW stránky si můžete prohlédnout na www.esperanto-cz.net. Jsou zde zveřejňovány aktuality a zajímavosti ze světa esperantistů, kurzy a spousta dalších odkazů. Nejdůležitější akcí tohoto roku bude IJK (Internacia Junulara Kongreso - Mezinárodní mládežnický kongres), který se koná začátkem srpna v Polsku (Zakopane - poblíž českých a slovenských hranic). Rádi bychom využili této příležitosti a zúčastnili se v co největším počtu. Je přece lepší jet se známými a kamarády společně. Vezmeme s sebou i toho, komu by se samotnému nechtělo. Podívejte se na naše stránky a můžete se rovnou zaregistrovat. Elektronická přihláška: http://esperanto.blahus.cz/cxej/aligxilo.php Popřípadě můžete vytisknout a vyplnit papírovou formu přihlášky, kterou si můžete vyžádat na následující adrese: Dagmar Chvátalová, Vysočanská 763, 582 91 Světlá nad Sázavou. E-mail: chrosticek@seznam.cz Pokud víte ve svém okolí o nějakých dalších mladých lidech se zájmem o esperanto, informujte je, aby také měli možnost přihlásit se. Děkujeme. Za ĈEJ: Marek Blahuš, Tomáš Břicháček a Dáša Chvátalová. al la indekso PARTOPRENU LA 23-AN KATOLIKAN ESPERANTO-TENDARON, kiun aranĝas IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA en la tagoj de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2005 en Sebranice apud Litomyšl. Venu ĝui amikecan etoson en la bela kristana medio. Informojn kaj aliĝilojn vi ricevos je la adreso: Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio, aŭ retpoŝte je la adreso: m.svacek@seznam.cz, ankaŭ ĉe TTT-paĝoj: http://mujweb.cz/Spolecnost/Svacek |
||||