Karaj gefratoj! La nova jaro senhalte kuras, transŝovante siajn tagojn el estonteco en pasintecon. Antaŭ ni aperas plenumindaj kaj plenumendaj taskoj - puŝi nian katolikan E-movadon antaŭen. Tio ne estas tasko de kelkaj unuopuloj, sed de ni ĉiuj. Niaj vicoj malrapide, sed konstante mallongiĝas. La membro-nombron ne reduktas nur malsanoj aŭ forpasoj de la membroj, sed ankaŭ longedaŭra pasiveco kaj evidenta indiferenteco de iuj, kies nomojn ni devis forstreki el la membro-listo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Junaj homoj je invito al membriĝo respondas negative, ili volas resti tute liberaj, neligitaj. Tial mi alvokas vin, karaj kaj fidelaj al nia movado gefratoj, al pli aktiva kunlaborado en tiu ĉi jaro, kiu denove promesas travivon de kelkaj belaj aranĝoj. Tiu ĉi jaro estas la jaro, en kiu devas okazi konferenco de nia sekcio kun elekto de la komitato, prezidanto kaj komisionoj. Por ebligi vian partoprenon de la konferenco estis elektita pli facile atingebla loko - urbo Česká Třebová. La konferenco okazos sabate kadre de Renkontiĝo, okazonta de la 13-a ĝis la 15-a de majo. Kiu ne povos partopreni la tutan tritagan renkontiĝon, povos almenaŭ partopreni la sabatan programon kun la sekcia konferenco, kiu okazadas ĉiun trian jaron. Tre, tre mi invitas vin partopreni la renkontiĝon aŭ almenaŭ ĝian sabatan konferencan tagon (14.5.). Do ne forgesu, karaj! Belan travivaĵon promesas al ni la 17-a Ekumena E-Kongreso, okazonta en la tagoj de la 16-a ĝis la 23-a de julio en Piliscsaba en Hungario. La bildetoj sur la titolpaĝo kaj la lasta paĝo prezentas al vi belan kongreslokon en natura ĉirkaŭaĵo. Temas pri studenta hejmo de Romkatolika Universitato Pázmány Péter en Piliscsaba. Ĉeĥoj, kiuj ankoraŭ ne aligis sin, povas eluzi la eblecon sin aligi kaj pagi la aliĝkotizon pere de mi. Por atingi la kongreslokon, pro ĝia relativa proksimeco ni ne organizos busvojaĝon, kiel al pasintaj kongresoj, sed eluzos trajnan vojaĝkonekson. Ĉiuj ĉeĥaj kongresontoj ricevos informojn pri elektita trajnkonekso, por ke ni povu grupe vojaĝi. Se vi, karaj gefratoj, ne estas ankoraŭ aliĝintaj, do ne plu prokrastu vian aliĝon. Per tio vi pli faciligos laboron de la Kongresa Komitato, kiu strebas prepari belegan restadon al ĉiuj kongresanoj. Grava aranĝo de la katolika E-movado estas en la mondo unika ĝia tendaro, okazonta jam dek kvaran fojon en Sebranice apud Litomyŝl en la tagoj de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2005. Ni ne promesas komforton kaj lukson, sed la restadon en simplaj kondiĉoj de la Dia naturo, agrablan amikecan medion, korpan kaj spiritan refreŝiĝon, restadon sen atako de fireklamoj kaj veneniga efiko de televido. Ĝia ĉiujara partoprenanto - pastro Lajos Kóbor el Hungario, vicprezidanto de IKUE asertas, ke ĝuste pro la simplaj naturaj kondiĉoj li volonte ĉiujare revenadas al la tendaro en Sebranice. La tendaron jam partoprenis gastoj el Germanio, Hungario, Pollando, Koreio, Rusio, Slovakio, Belgio, Rumanio kaj Francio. Kore ni invitas al partopreno ne nur nialandajn gefratojn, sed ankaŭ gefratojn eksterlandajn. La tendaro estas paradizo por infanoj, tial do ĝin povas partopreni ankaŭ tiuj familioj kun infanoj, kiuj ne povas al si permesi multekostan libertempon. La tendara kotizo estas tre malalta kompare kun similaj tiuspecaj aranĝoj. Al ĉiuj interesatoj ni volonte disponigos pliajn informojn. Skribu do al adreso de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, Tršická 6, CZ-75127 Penčice, Ĉeĥio. Di-benitan kaj fruktodonan jaron 2005 deziras elkore al vi via frato Miloslav Šváček. Surbaze de la Evangelio laŭ sankta Mateo (25,31-46) Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian Volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino gvidu nin al sia Filo Jesuo. El la Evangelio laŭ Sankta Mateo ni sciiĝas pri la lasta mondfina juĝo. Tiam Jesuo, kiel Reĝo, venos en sia gloro kun ĉiuj anĝeloj, sidiĝos sur la tronon kaj apartigos ĉiujn naciojn kolektigitajn - unu de alia, kiel paŝtisto, kiu starigas la ŝafojn dekstre kaj la kaprojn maldekstre. Al tiuj, kiuj staros dekstre de Li, la Reĝo diros, ke ili estas benataj de la Ĉiela Patro, kaj ili heredos la regnon, preparitan por ili ekde la komenco de la mondo, ĉar ili montris kompaton al la Reĝo en diversaj cirkonstancoj. Ekzemple ili donis manĝon, trinkaĵon, kiam Li malsatis, soifis, ili vestis Lin, kiam Li estis nuda, vizitis Lin, kiam Li estis malsana. Por la demando de la justuloj, kiam la menciitaj eventoj okazis, la Reĝo respondos: “Vere mi diras al vi: Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi”. Al tiuj, kiuj staros maldekstre, la Reĝo diros: “For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj. Vere mi diras al vi: Kiom vi ne faris al unu el ĉi tiuj la plej malgrandaj, tiom vi ne faris al mi. Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon”. Jen fortaj, severaj vortoj, kiuj nin certigas, ke la plej grava ordono de Dio estas amo kaj mizerikordo. Al la leĝisto, kiu demandis Jesuon pri la plej granda ordono en la leĝo, Jesuo respondis: “Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. Ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj” (Mat 22, 37-40). Kiam Jesuo vivis surtere, Li bone faris, instruis, sanigis la malsanulojn, forpelis malbonajn spiritojn ne nur de bonuloj, de siaj amikoj, sed de ĉiuj, kiuj bezonis la helpon. Jesuo diris: “Amu viajn malamikojn kaj preĝu por viaj persekutantoj, ĉar se vi amas nur tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas?” (Mat 5, 44-46). Sur la monto, al homamaso Jesuo diris interalie: “Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton” (Mat 5, 7). Nuntempe al la mondo, plena de malbono, de malamo, de multaj naciaj militoj, Jesuo starigas antaŭ la homaro la mesaĝon pri Dia Mizerikordo. Li distingis modestan monaĥinon Faustinan Kowalska - faris ŝin apostolino kaj sekretariino pri la Dia Mizerikordo. Li revelaciis al ŝi la grandan mesaĝon pri Dia Mizerikordo. Sankta Faustina Kowalska (1905-1938), beatproklamita kaj poste kanonizita de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, notis revelaciitajn vortojn en Taglibreto. Al Sankta Faustina Jesuo diris, ke la pleneco de la mizerikordo, kiun la homo devus fari, ampleksas tri gradojn: farojn, vortojn kaj preĝojn. “Mi postulas de vi kompatemajn farojn, kiuj estos okazantaj pro la amo al mi. La mizerikordon vi devas fari ĉiam kaj ĉie al viaj proksimuloj, vi ne povas tion forlasi, ankaŭ senkulpigi vin. Eĉ kredo la plej forta ne estos grava sen la faroj” (Tgl, 742). “Se la animo ne faras mizerikordon per iuj ajn rimedoj, ĝi ne atingos mian Mizerikordon en la lasta mondfina juĝo” (Tgl. 1317). Prilaboris Zofia Kamieniecka LA KRISTNASKAJ BONDEZIROJ DE LA PAPO Kiel ĉiujare ankaŭ pasintkristnaske en la tago de la festo de Naskiĝo de Jesuo Kristo, la Papo post la kristnaska mesaĝo, antaŭ benoj Urbi et Orbi (al urbo kaj mondo), eldiris bondezirojn en 62 lingvoj. Ne mankis ankaŭ la bondeziro en Esperanto: “Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron”. Ankaŭ ĉi-kristnaske ĉeestis grupo de bravaj italaj esperantistoj sur la Placo de Sankta Petro kun alte levitaj paneloj, konsistantaj la vorton “Esperanto”. Tiu ĉi iniciato de samideano Giovanni Conti meritas dankemon de tutmonda esperantistaro, pro efika informado de la tuta mondo pri ekzisto de Esperanto, ĉar la panelan surskribon “Esperanto” la mondovizia televida elsendo sendis en la tutan mondon. Espereble multaj esperantistoj aliĝis al alvoko de la honora prezidanto de IKUE pastro Duilio Magnani, kaj sendis dankleteron al vatikana ŝtatsekretario por esperantlingvaj bondeziroj de la Papo. Ankaŭ tiurilate prezidanto de IKUE Miloslav Šváček sendis oficialan dankleteron al vatikana ŝtatsekretario - Lia Eminenco Kardinalo Angelo Sodano. Kopiojn de lia letero kaj esperantlingva respondo de la vatikana ŝtatsekretariejo vidu sur la plua paĝo. Jam nun pensu pri venonta Pasko, por ne forgesi multnombre sendi dankleterojn al la vatikana ŝtatsekretariejo por la esperantlingvaj paskaj bondeziroj de la Papo. Jam nun koran antaŭdankon! T eksto de la letero sendita al vatikana ŝtatsekretario Kard. Angelo Sodano:Via Eminenco, La katolikaj esperantistoj esperas, ke certe plenumiĝos la vortoj de ilia ĉiela protektanto Pio la X-a, kiu kiel papo antaŭdiris, ke “Esperanto havas grandan estontecon”. La katolikaj esperantistoj strebas, ke ankaŭ realiĝu vortoj de Kardinalo Van Rossum dirinta, ke “Esperanto faros al la Eklezio grandajn servojn”. La katolikaj esperantistoj per preĝoj apogas benantajn brakojn de la amata Papo Johano Paŭlo la II-a kaj disponigas siajn servojn al la Universala Eklezio en heroldado de la Evangelio pere de internacia lingvo. Esprimante grandan ĝojon de la katolikaj esperantistoj pro esperantlingvaj bondeziroj de la Papo, en fileca sindoneco mi kisas fingr-ringon de la amata Pontifiko. Miloslav Šváček - prezidanto de I.K.U.E. FORIRIS NIA KARA KOLEGO KAJ FRATO La 10-an de januaro atingis nin tute freŝa malĝoja informo de prezidanto de Litova Esperanto-Asocio s-ro Povilas Jegorovas pri morto de nia karega kolego kaj frato Laurynas Algimantas Skūpas. Li mortis samtage la 10-an de januaro en Vilnius, entombigita li estis la 12-an de januaro en sia naskiĝloko vilaĝo Subačius, en distrikto de Kupiškis. Sepultita li estis en preĝejo de sanktaj Johanoj (šventų Jonų), situanta en universitato de Vilnius. Foriro de la frato Laurynas estas granda perdo por Esperanto-movado en Litovio, sed ankaŭ por IKUE, ĉar li estis estrarano de IKUE, landa reprezentanto de IKUE por Litovio, prezidanto de pasintjare okazinta 57-a Kongreso de IKUE en Kretinga. La partoprenintoj de la 55-a Kongreso de IKUE en Kroměříž kaj precipe de la 57-a Kongreso de IKUE en Kretinga ekkonis en frato Laurynas homon tre kleran, malgraŭ tio humilan kaj modestan. La 29-an de decembro 2004 frato Laurynas sendis al mi lastan retleteron nur unu semajnon post du operacioj, sentante sin en tre malbona postoperacia sanstato. Kromalie li skribis: “Multaj homoj preĝis por mi, la monaĥoj benediktanoj celebris la S. Meson ktp. Eble mi ankoraŭ povos vivi kaj agi.” Sed laŭ Dia plano estis destinite al frato Laurynas transpaŝi sojlon de la eterneco. Oni povas tutcerte kredi, ke mizerikorda Dio vokas ĉiun homon en la plej ĝusta tempo por lia savo. Ankaŭ nia karega frato Laurynas do estis de Dio vokita en la plej konvena vivmomento. Frato Laurynas estis homo profunde kredanta, amanta Dion kaj la Virgulinon Maria – Protektantinon de Litovio. Tio estas ankaŭ ĉe li la ĉefa motivo, kial por la 57-a Kongreso de IKUE estis elektita urbo Kretinga, kies protektantino estas ĝuste la Virgulino Maria. Oni do povas kredi, ke nia kara frato Laurynas ĝuas feliĉecon en Dia brakumo kaj deĉiele plu aktivados, helpante al ni. Ni ne forgesu lin ofte enpreĝe rememori, ankaŭ ceterajn niajn forpasintajn gefratojn - geesperantistojn, kiuj kun ĝojo atendas, por nin akcepti en eterna Patrujo, se ni ĝisvivos nian surteran migradon en fideleco al Dio kaj la ĉiela Patrino la Virgulino Maria, kiel nia kara frato Laurynas. Neniu alia surtera tasko por ni estas pli grava, ol zorgo pri eterna savo de niaj animoj. Tion tre bone komprenis frato Laurynas kaj pri tio li en sia vivo strebadis. Ripozon eternan donu al li, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li. Li ripozu en la paco. Amen. Miloslav Šváček La Ĉeĥa IKUE-Sekcio esprimas al familianoj de frato doc. Laurynas Skūpas kaj al Litova Esperanto-Asocio kaj tuta esperantistaro en Litovio sincerajn kondolencojn. ŪPAS (1937.08.10 - 2005.01.10) La 10-an de januaro post longa kaj grava malsano en Vilnius forpasis konata litova esperantisto Laurynas Algimantas Skūpas. Li naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1937 en distrikto Kupiškis, studis francan lingvon en Vilniusa Pedagogia Universitato kaj Moskva Instituto pri Fremdaj Lingvoj. L. A. Skūpas estis vera poligloto - krom la litova kaj Esperanto li parolis ruse, pole, hispane, germane, france, itale, provence, turke. Ekde 1964 li laboris en universitato de Vilnius kiel profesoro de franca lingvo, en la jaroj 1970-1980 estris katedron de franca lingvo, staĝis en Parizo, Bruselo, Moskvo. En 1992-1995 li instruis litovan lingvon en Pariza Instituto pri Orientaj Lingvoj, verkis lernolibron de la litova lingvo por franclingvanoj. L. A. Skūpas esperantistiĝis en 1959 kaj iĝis longjara kaj aktiva aganto por Esperanto en Litovio. Prof. Dr-o L. A. Skūpas gvidis multajn E-kursojn, en universitato de Vilnius prelegis pri Esperanto kaj interlingvistiko-esperantologio. Li estis gvidanto de diplomverkoj pri E-temoj de Laimius Stražnickas, Rolandas Stramkauskas, Aida Čižikaitė. Multaj liaj artikoloj aperis en “Horizonto de Soveta Litovio”, “Litovio Hodiaŭ”, “Litova Stelo” k.a. periodaĵoj. Dum la jaro 1989 li preparadis, redaktis kaj legis Esperantajn radioelsendojn en Litova Radio. En 1987-1989 li aktive laboris en MEM (Mondpaca Esperantista Movado). Okaze de 100-jariĝo de Esperanto en 1987 li verkis kaj eldonis popularan libreton pri Esperanto en litova lingvo Esperanto tarptautinė kalba (Internacia lingvo Esperanto), partoprenis en multaj Universalaj Kongresoj, Baltaj E-Tagoj kaj en aliaj internaciaj E-aranĝoj. Li estis estrarano de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), prezidanto de Litovia filio de ASE (1979-1988), prezidanto de Litova E-Asocio (1988 -1993). Pasintjare aperis lia nova lernolibro de Esperanto por litovoj. Li ĵus fintradukis libron de John Wells Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, kiu baldaŭ aperos en la litova lingvo. Li recenzis multajn interlingvistikajn kaj esperantologiajn librojn aperintajn en Litovio, estas aŭtoro de ĉ. 40 sciencaj artikoloj pri interlingvistiko, provencelistiko kaj fonologio, prelegis france kaj Esperante pri Litovio kaj ĝia kulturo en Belgio, Pollando, Israelo, Ĉeĥio, Hungario, Francio, Nederlando, Japanio. Dum lastaj jaroj L. A. Skūpas aktive laboris en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, estis estrarano de IKUE, kandidato al Akademio de Esperanto. Pasintjare li gvidis Organizan Komitaton de 57-a Kongreso de IKUE en Kretinga. Li entuziasme partoprenis ankaŭ en la preparado de la 90-a UK, kies LKK-ano li estis, sed senkompata sorto forprenis lin de ni tro frue. Litova esperantistaro akre sentos forpason de la sindona kaj aktiva samideano. Litova Esperanto-Asocio INTERVJUO DE ĴURNALISTINO IRENA BENIUŠIEN ĖDum la 57-a Kongreso de IKUE, okazinta pasintjare en Kretinga en Litovio, estis intervjuitaj kvar reprezentantoj de IKUE - doc. Laurynas Skūpas el Litovio, pastro Lajos Kóbor el Hungario, Carlo Sarandrea el Italio kaj Miloslav Šváček el Ĉeĥio por regiona gazeto Pajūrio Naujienos, destinita por municipo de distrikto Kretinga kaj por teritorioj de Palanga kaj Klaipėda. La gazetan artikolon el la litovlingvo esperantigis karmemora frato Laurynas Skūpas. Memore kaj dankeme al li ni publikigas la intervjuon. Litova kanto " Tegul būna garbinamas". Harmoniigis Juozas Naujalis. Tradukis Petras Čeliauskas.
Estu ĉiam adorata / kaj de ĉiuj ni glorata / la Plej Sankta Sakrament´, / vera pan´ por homa gent´. / Nuntempe, senĉese, dum jarcentoj. Amen. ESPERANTO ESTIS PROPONITA AL EŬROPA PARLAMENTO Al 57-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), okazinta en Kretinga, alvenis proksimume 200 personoj el 12 landoj. Pri rolo de Esperanto en servo de alproksimiĝo de la nacioj, pri disvastigo de Esperanto en la mondo, ni parolas kun prezidanto de IKUE Miloslav Šváček, kun ĝenerala sekretario de IKUE kaj redaktoro de esperantlingvaj elsendoj de Radio Vatikana Carlo Sarandrea, kun estrarano de IKUE kaj ano de Litova Sekcio de IKUE doc. Laurynas Skūpas kaj kun vicprezidanto de IKUE - hungara pastro Lajos Kóbor. LA UNUA PLENUMO DE LA HIMNO OKAZIS EN KRETINGA Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies centro estas en Roterdamo, estis fondita en 1908. Ĝi konsistas el multaj sekcioj. Ĝi estas kunlaboranta ankaŭ kun IKUE, kies unu el pioniroj estis litova pastro kaj poeto Adomas Jakštas (Aleksandras Dambrauskas). Nune la Litova Sekcio de IKUE havas ĉirkaŭ 40 membrojn. Preskaŭ ĉiuj partoprenis la kongreson, diris L. Skūpas. Laŭ L. Skūpas, Kretinga, kiel la kongresa urbo, ne estis hazarde elektita. Jam antaŭ du jaroj, kiam IKUE-kongreso okazis en Ĉeĥio, oni esprimis la deziron kolektiĝi en Litovio. Ni sciis, ke Kretinga estas urbo de monaĥejoj. Krome, sur la urba blazono ni vidas Virgulinon Maria, kiu estas protektantino de nia movado, daŭrigas L. Skūpas. Tiu kongreso estas precipe grava por ni, ĉar ĉi tie la unuan fojon oni kantis la himnon, kiun A. Dambrauskas verkis preskaŭ antaŭ cent jaroj. La kunparolanto klarigis, ke la muziknotoj kaj teksto, kiujn oni konsideris perditaj, oni retrovis en Aŭstria Esperanto-Muzeo. L. Skūpas ankaŭ klarigis, ke dezirante pruvi la utilecon kaj simplecon de Esperanto, antaŭ nelonge francaj esperantistoj organizis kunsidon de junaj esperantistoj (Euro schola) en Eŭropa Parlamento, kiuj, estante diverslandanoj, diskutis en Esperanto kaj la parlamentanoj aŭskultis. Per tio oni volis demonstri al ĉiuj, ke Esperanto taŭgas por internacia komunikado. ANGLA LINGVO ESTAS EGE MALFACILA Kiel internacia komunikilo en la mondo estas disvastigata la angla lingvo. Tamen la redaktoro de esperantlingvaj elsendoj de Radio Vatikana, kies aŭskultantoj nombras kvardek mil, Carlo Sarandrea, ne konsentas pri tiu entrudo. “Mi supozas, ke angla lingvo estas ege malfacile lernebla por ĉiuj. Krome, ĝi ne estas normigita. Aŭskultu la anglan de vera anglo, hindo kaj usonano. Ĝi diferencas kvazaŭ tago kaj nokto. Paroli angle fariĝas modo. Mi estas optimisto, kaj ĝuste pro tio mi pensas, ke Esperanto plej multe taŭgas por internacia interkompreniĝo, ĉar ĝi estas neŭtrala. Ĝi ebligas komunikiĝi la ĉiurasajn, ĉiureligiajn kaj ĉiukulturajn homojn.” Laŭ C. Sarandrea, la homojn, venintajn al la kongreso, unuigas komuna sento, ĉar ĉi tie ili ĉiuj estas egalaj. Kiam ununura lingvo estas kongresa komunikilo, ĉiuj sin sentas amikoj. La kongresa preparlaboro daŭras unu jaron. La kongresoj okazas ĉiam en iu ajn alia lando. Dum la kongreso oni pridiskutas la faritan laboron, oni planas novajn renkontiĝojn. Esperantistoj, venintaj el kiuj ajn landoj, estas ĉiam amikoj. Ekzistas adresaro, pasporta servo, kiuj faciligas la eblecon eĉ loĝi senpage. PER ESPERANTO ĜIS GEEDZIĜO KAJ PRIZONO Miloslav Šváček, kiu la unuan jaron prezidas IKUE-on, ĉeĥo, deklaris, ke danke al Esperanto, pere de korespondado, li konatiĝis kun polino, kiu poste fariĝis lia edzino. Oni diras, ke hodiaŭ jam estas pli ol mil infanoj, kies gepatra lingvo estas Esperanto. Ekzemple la edzo estas japano kaj edzino bulgarino. Ili konatiĝis pere de Esperanto. Do iliaj infanoj estas jam denaskaj esperantistoj. Nia interparolanto substrekis, ke Esperanto multe influis lian vivon. Pere de Esperanto li multe vojaĝis tra la mondo, vizitinte Eŭropon, Azion kaj eĉ parteton de Afriko. Dum komunisma epoko, pro disvastigo de katolikaj ideoj pere de Esperanto en Ĉeĥio, oni kondamnis lin je prizona restado. Tamen danke al intervenoj de Vatikano kaj multaj diverslandaj esperantistoj, la prizona restado estis ŝanĝita je trijara kondiĉa provtempo, sen rajto vojaĝi eksterlanden. “Nur en la jaro 1986, do post naŭjara malpermeso, mi povis denove veturi eksterlanden. Mi korespondis kun litovoj, mi do estis informita pri ilia vivo, precipe pri aktivadoj de politikaj disidentoj. Mi ankaŭ sciis, ke litovoj, malgraŭ ilia vivo sub soveta jugo, restis nacio religiema. La vizito de Litovio postlasis ĉe mi bonajn impresojn. Vi, litovoj, estas homoj sinceraj kaj afablaj” - diris M. Šváček rilate la akcepton en Kretinga. La sacerdoto Lajos Kóbor el Pereszteg (Hungario) apenaŭ kapablis esprimi per simplaj vortoj siajn impresojn rilate Litovion. “Mi estas kvazaŭ frapita. La preĝejoj estas plenplenaj. En Šiluva la rozarion preĝas ne nur virinoj, sed ankaŭ la viroj. Ili en humileco surgenue paŝas ĉirkaŭ la statuo de Dipatrino. Vidante la homojn en Žemaičių Kalvarija, travivantajn la suferojn de Kristo, kuŝigante sin en signo de kruco sur la kotozan terenon, mi opinias, ke vi estas tre pieca nacio. Mi volas diri, ke litovoj ne tiel devis timi la sovetan ateismon, kiel nune la praktikan ateismon okcidentan.” La sacerdoto akcentis, ke en Hungario sub influo de Okcidento la kredo fariĝis “terure moderna”. “Kiam ĉiuj katolikaj pastroj devige lernis latinan lingvon, ili en iu ajn lando povis facile interkomunikiĝi. Nune do, en Kretinga, kun fratoj franciskanoj, oni devas paroli aŭ angle aŭ itale. Mi estas konvinkita, ke nuntempa Katolika Eklezio bezonas la neŭtralan lingvon - Esperanton.” Omaĝe al la mortinta Laurynas Skūpas
SINJORO PAROĤESTRO JOSEF TOUFAR - MARTIRO Sacerdoto Josef Toufar naskiĝis 14. 7. 1902 en Arnolec, distrikto Jihlava. Li devenis el etbiena familio kaj lia patro deziris, ke li fariĝu etbienisto. Nur post la morto de la patro li transdonis la bienon al sia fratino (en 1927) kaj povis plenumi sian deziron - fariĝi pastro. En sia 26-a jaro li komencis studi gimnazion de Havlíčkův Brod kaj post transiro al Chotěboř en 1935 li tie abiturientiĝis. Poste li eniris pastran seminarion en Hradec Králové, kie li akceptis 29.6.1940 sacerdotan ordinon el la manoj de episkopo ThDr. Mořic Pícha. Poste li estis instalita kiel kapelano en Zahrádka u Ledče nad Sázavou, kie de aprilo 1945 li aktivis kiel tre sukcesa paroĥestro. De ĉiuj paroĥanoj li estis amata pro sia bonkoreco kaj bona gvidado de la junularo. Sed tio ne plaĉis al lokaj funkciuloj de la komunista partio kaj la sinjoro paroĥestro estis aprile 1948 translokita kiel administratoro en la paroĥejon Čihošť. La komunumo Čihošť situas en la distrikto Havlíčkův Brod, de Ledeč nad Sázavou distanca 8 km. En la vilaĝo troviĝas paroĥa gotika preĝejo el la 14-a jc., konsekrita al Virgulino Maria Ĉielenprenita. La tempo pasis kaj venis la tria adventa dimanĉo. 11.12.1949. Dum la Sankta Meso en la prediko de la paroĥestro Toufar ĉe la vortoj “Jen en Tabernaklo estas nia Savanto”, kaj samtempe li montris mane al la Tabernaklo, komencis la kruco sur la Tabernaklo moviĝi – komplete kun la soklo. La kruco estis ligna, alta 48 cm, la soklo ronda kun diametro 8,5 cm. Ĝi kliniĝis unue al la flanko epistola, poste al la flanko evangelia, kaj reveninte en la mezon ĝi tie senmoviĝis. La devioj en ambaŭ direktoj estis proksimume 45-50 gradoj. Kiam la kruco haltis, ĝi ne staris kiel antaŭe, kiel kruco kutime staras, per la korpo al la ĉefa pordo, sed la tuta kruco turniĝis al la predikejo! Plie ĝi kliniĝis antaŭen en la loko, kie ĝi estis instalita en la soklon, kaj la devio estis tiel granda, ke la pezocentro troviĝis malproksime super la soklobazo. La miraklon vidis 19 atestantoj en aĝo de 40-45 jaroj, virinoj kaj kelkaj viroj, el kiuj du estis religie “senfervoraj” - unu el Zdislavice, preskaŭ nekredanto, kiun la Dia Providenco venigis en la preĝejon. Kun ĉiuj estis skribitaj protokoloj - ĉiuj sanaj, normalaj! Okultrompo aŭ sugestio ekskluditaj, kiel proklamis ĉiuj atestantoj al sekret-policanoj, kiuj 21.12.1949 enketis pri la afero. Pastro Toufar mem ĝin ne vidis kaj eksciis pri ĝi nur la sekvan tagon de siaj paroĥanoj el la ĉirkaŭaj vilaĝoj. La preĝejo estis dum la Sankta Meso plena, la 19 vidintoj rigardis al la ĉefa altaro, la ceteraj sekvis la predikejon, ĉar la sinjoro paroĥestro predikis relative rapide. Vero estas, ke ankoraŭ je Kristnaska Festo vidis la moviĝon de la kruco ankoraŭ kelkaj kantistoj kaj ĝian turniĝon denove dimanĉe tagmeze. De vasta kaj longa distanco - Prago, Moravio - alveturis al Čihošť pilgrimantoj kaj scivoluloj. Pri la evento skribis 12.1.1950 sinjoro paroĥestro Toufar al sia kunfrato pastro Jan Dvořák en Křešín - la letero konserviĝis! Post la eventoj kun la moviĝo de la altara kruco (ĝis nun ne klarigitaj) estis s-ro paroĥestro Toufar 28.1.1950 arestita de la ŝtata sekreta polico (STB) kaj transportita al kontraŭeklezia enketejo en Valdice apud Jičín. Tie la membroj de speciala trupo de STB (t.n. instrukcia grupo) per brutala torturado penis eldevigi el li konfeson, ke la krucomoviĝon - miraklon - li mem spektakligis. Kiam la paroĥestro persiste rifuzadis, la enketisto Ladislav Mácha lin senĉese turmentis, torturis - kaj fine draŝmortigis lin. S-ro paroĥestro Josef Toufar mortis do kiel martiro 25.2.1950 en Prago. En tombejoj de Praha-Ďáblice kaj en Čihošť apud la preĝejo li havas tombon kun tomboŝtono. En la tago de la 49-a datreveno de la evento en Čihošť 11.12.1998 episkopo el Hradec Králové Mons. Dominik Duka konsekris novan ŝtonan altaron kaj ambonon en la preĝejo de Čihošť. La vetero estis frosta, en la paroĥejo glaciiĝis fenestroj kaj sur unu el ili aperis prujna kruco, kiun oni sukcesis fotografi! Ĝi estis videbla ĝis la tagmezo de la sekva tago, kiam ekstere degelis. Patro nuncio mem, kiam oni transdonis al li fotografaĵon de la prujna kruco, estis mirigita, ke la fotado sukcesis. Pliaj vidpunktoj pri la eventoj en Čihošť:
La futuro de la tuta mondo kaj ankaŭ de ni ĉiuj estas en la manoj de Dio kaj sub protekto de la Virgulino Maria. Ni ĉiam tenu ĝin en la memoro kaj kondutu laŭ tio. Jaroslava Hamajdová, naskiĝinto en Zahrádka. Esperantigis Miroslav Malovec Menciindas aldoni, ke Ladislav Mácha, la torturinto de pastro Josef Toufar, ĝisnun vivanta kaj ĝuanta liberecon same, kiel ceteraj similaj liaj kolegoj, krimuloj de la komunista sistemo en Ĉeĥio, neniam estis punita pro sia fiago. Komunistoj nune denove akiras gravan pozicion en politika sistemo de nia lando. Memore al torturita paroĥestro Josef Toufar kaj pluaj persekutitaj pastroj estis sur preĝeja korto en Čihošť solene malkovrita la 22-an de septembro 1990 monumento. La solenan Sanktan Meson celebris episkopo ThDr. Karel Otčenášek el Hradec Králové (protektanto de Ĉeĥa IKUE-Sekcio) kaj abato de premonstrata klostro en Želiv Vít Tajovský. Ĉeestis pli ol 70 pastroj kaj pli ol dek mil homoj el la tuta respubliko. Agnes Gonxha
Bojaxhiu 1910 - 1997 27.08.1910
Naskiĝis en Skopje al albanaj gepatroj Aprobo de la miraklo Kuracistoj kaj teologiaj specialistoj konfirmis sanigon de hindia virino Monika Bers. Virino suferis je la kancero kaj kuracistoj donis nenian esperon de resaniĝo al ŝi. La miraklo realiĝis precize unu jaron post morto de Patrino Tereza. Juna virino ne estis kristanino kaj estis proksima al morto. Aninoj de Misiistinoj de la Amo metis sur ŝin medalioneton de Patrino Tereza. Post tio okazis medicine neklarigebla tuta resanigo. Nun estas Monika profunde kredanta kristanino. Tiu ĉi miraklo kompletigis postulon por beatproklamo de Patrino Tereza. Patrino Tereza V ivo estas Ŝanco - eluzu ĝin!Vivo estas Beleco - admiru ĝin! Vivo estas Bonfarto - eluzadu ĝin! Vivo estas Sonĝo - realigu ĝin! Vivo estas Alvoko - akceptu ĝin! Vivo estas Devo - plenumu ĝin! Vivo estas Ludo - ludu ĝin! Vivo estas Riĉeco - protektu ĝin! Vivo estas Amo - ĝoju pro ĝi! Vivo estas Mistero - malkaŝu ĝin! Vivo estas Promeso - plenumu ĝin! Vivo estas Malĝojo - superfortu ĝin! Vivo estas Laŭdkanto - kantu ĝin! Vivo estas Batalo - akceptu ĝin! Vivo estas Feliĉo - meritu ĝin! Vivo estas Vivo - vivu ĝin! Esperantigis Olga Glendová KURACISTO DE LA ANIMOJ KAJ KORPOJ Ĉi-somere mi vizitis preĝejon de mia infaneca paroĥejo en malgranda urbo Viļāni, distrikto de Latgale, en Latvio. Okazis mirinda trovaĵo por mi. Sed mia serĉado komenciĝis tiel, ke en Latvio oni bone konas nacian pentriston Kārlis Miesnieks. Lia pentraĵo “Ĉiutaga pano” estas populara kaj publikigita en diversaj lernolibroj. Tie oni vidas kamparanon, sidantan sur kulturita tero kaj manĝantan tagmanĝon, kiun alportis al li knabino. Kaj pentro-maniero de la pentristo ankaŭ estas tuj rekonebla. Vere, surprizigita mi estis en lastaj jaroj de soveta reĝimo en Latvio, vizitinte luteranan preĝejon, en kiu mi vidis grandan laŭ mezuroj menciitan bildon, sed anstataŭ knabino la kamparanon benis Jesuo Kristo. Laŭ detaloj la pentraĵo estis jam konata perpenika faraĵo de Miesnieks. Ĉu tiu ĉi bildo estas origina, aŭ tiu en la libroj kaj en muzeo prezentita, nek pastoro nek servistoj povis aserti. Similan situacion mi trovis en multaj kaj diversaj preĝejoj. Certe, estis kelkaj sakralaj altarpentraĵoj, pri kiuj estis sufiĉa informo, sed ĝenerale kaj detale ne. Preskaŭ forestas ankaŭ priskriboj en dokumentoj aŭ kronikoj de paroĥoj. Sed en urba preĝejo de Viļāni mi trovis nekredeble detalan priskribon, kaj eĉ ricevis aŭtografon de ĝia aŭtoro pastro Antons Šķeļs MIC (*1915). La libreto nomiĝas “Preĝejo kaj Monaĥejo de Paroĥo Viļāni kaj de Roma Katolika Eklezio”. Tiom detalan priskribon ekde komenco de ĝia ekkonstruo (1752) kaj dum jarcentoj, sekve pri ĉiuj pastroj, historiaj travivaĵoj, detruoj dum mi lito kaj poste re starigo helpe de lokaj kaj eĉ ek sterlandaj konstru-fakuloj, mi nenie trovis. Detalan priskri bon de altaraj kaj ceteraj pen traĵoj, ornama ĵoj kaj surskriboj povas fari la homo havanta paciencon, scivolemon kaj emon por longdaŭra esplor-laboro. Pastro A. Šķeļs MIC en paroĥo Viļāni mem gvidis ĝian restarigon ekde1947 ĝis 1957. Li estis persekutita kaj dum tempo de faŝisma okupacio kaj poste dum komunista reĝimo. Ofte li devis fuĝi, kaŝi sin en diversaj paroĥejoj en pli profundaj kamparaj anguletoj. Bedaŭrinde lin senĉese akompanis diversaj malsanoj, sed danke al persista memkuracado pere de diversaj kuracherboj li scipovis superi malsanojn. Dum lastaj kvin aŭ pli da jardekoj li detale esploris metodon de homeopatio, kiu iagrade diferencas de tiu oficiale proklamata. Antaŭ du monatoj aperis lanĉita de li libro “Amike kun homeopatio”. Tie li detale priskribas proprapersone aprobitajn plantaĵojn, kuracilojn kaj metodon de uzado. Mi persone renkontis pastron kaj pli ol unu horon interparolis kun li. Malgraŭ maljuneco kaj sanstato li konstante celebras Sanktajn Mesojn. De li elradias paco kaj konvinko de vera kuracisto de animoj kaj korpoj. Dio benis lian vivvojon, kvankam oni dezirus havi ĝin pli glatan. Li estas unu el la ŝtonoj de la fundamento de Maria Frataro kaj monaĥejo, kiu hodiaŭ denove estas restarigita kaj aktive funkcianta. Alproksimiĝante urbeton Viļāni distance kaj de ĉiuj direktoj, oni vidas ĉielen supren-leviĝantan blankan cignon - preĝejon, kio tuj altiras spiriton de la observanto. Kaj en tiuj monaĥejo kaj preĝejo kune kun frataro de Marianoj aktivas pastro Antons Šķeļs MIC. Jāzeps Šlars, Rigo Jam en la numero 45 de Dio Benu (1/2002) mi priskribis disfloron de konstruo de novaj katolikaj preĝejoj en Latvio, pri aperado de modernaj laŭ ekstera aspekto konstruaĵoj kaj pliriĉigo de Diservoj per klasika sakrala muziko, plenumita de blovorkestro kaj multnombraj korusanoj. Kiel la lastan preĝejon en ĉefurbo Rigo oni povas nomi dume ankoraŭ neekipitan, sed tamen jam funkciantan preĝejon de Sankta Triunuo. Kial do mi intencas aparte rakonti pri ĝi? Por tiu ĉi Sanktejo pentristo Ēriks Pudzēns baldaŭ finos grandegan laŭ mezuro altarpentraĵon. La pentristo por loko de bilda pentrado elektis sporthalon de vilaĝo Dunalka (regiono Liepāja), sed alteco de ejo tamen estas nesufiĉa. La ŝtofo, produktita en Svedio, konsistas el kvar 2x3 m. partoj, kaj la ideo de bildo estas jena: La Sanktan Triunuon prezentas: la Lumo (Patro), baptita de Sankta Johano en Jordanrivero Jesuo (Filo) kaj malsupren de la ĉielo fluganta kolombo (Sankta Spirito). Por modeloj al pentristo servas lokaj loĝantoj. Kvankam la laboro ĝis nun ne estas finfarita, tamen la sporthalon tre ofte vizitas pli aŭ malpli grandaj grupoj de scivolemaj homoj, ankaŭ unuopuloj. Laŭ ilia aserto preskaŭ ĉiuj ricevas impreson, kiu estas malfacile esprimebla. Sur bildo oni vidas la pentraĵon parte rulvolvitan, sed imagu nur, kian aspekton ĝi ekhavos starigita en la planita loko de la preĝejo. Unuvorte, vizitonte Rigon, nepre vizitu novan preĝejon de Sankta Triunuo, kun eble la plej granda altarpentraĵo en Eŭropo. Rim.: La bildo de altarpentraĵo estas prenita el tagĵurnalo Diena (Tago), de ĝia sabata suplemento Sestdiena (Sabato). Fotis Dainis Ĝelzis. Jāzeps Šlars Kiam la Papo Johano Paŭlo la Dua celebris Sanktan Meson por diocezo de Romo okaze de festo de Dia Korpo la 10-an de junio 2004, li anoncis celebradon de Jaro de la Eŭkaristio. Verdire, la Papo planis tion ekde la komenco de la tria jarmilo. Kial li elektis tempo-spacon ekde oktobro 2004 ĝis la oktobro 2005? Tion klarigis la Papo mem. La komenco de la Jaro koincidas kun Internacia Eŭkaristia Kongreso, okazinta en Guadalajara (Meksikio), kaj finiĝos samtempe kun kunveno de ordinara Episkopa Sinodo, okazonta en oktobro 2005, kies temo estos: “La Eŭkaristio, Fonto kaj Kulmino de la Vivo kaj de la Misio de la Eklezio”. Enkadre de paŝtista projekto la Papo formulis jam pli amplekse la Jaron de la Eŭkaristio en la apostola letero “Nuovo Millenio Ineunte”. Pere de ĝi li invitis la tutan Eklezion “reiri al Kristo”. Plue en “Ecclesia de Eucharistia” li indikis Jaron de la Eŭkaristio kiel kronadon post la Jaro de Rozario. “La Eŭkaristio estas centro de la vivo de la Eklezio. En ĝi Kristo oferas sin al Patro por ni; ni iĝas partoprenantaj je lia ofero kaj ni ricevas panon de vivo por nia marŝado sur vojoj de la mondo”. Laŭ la itala gazeto “La voce di S. Antonio” kompilis Jitka Skalická Klara (Chiara) naskiĝis en la jaro 1194. Oni diras, ke ŝia familio estis unu el la plej nobelaj kaj ke ŝia patrino Ortolana, proksime al akuŝo, preĝis intensive al Sinjoro, por ke ŝi estu ŝirmita kontraŭ akuŝaj danĝeroj. Iu voĉo certigis ŝin: “Ne timu, donu al mondo lumon, kiu aldonos helecon al la lumo mem.” Lumigita per ĉi tiu profetaĵo ŝi volas, ke la infano nomiĝu Klara. La patro nomiĝis Favarone di Offreduccio kaj mortis, kiam Klara estis ankoraŭ knabino. Ŝi havis du fratinojn: Beatrice kaj Caterina. Tro frua morto de la patro, translokiĝo al Perugina kaj kelkaj ekonomiaj malfacilaĵoj formigas ĉe Klara decidan kaj harditan karakteron. Ĉio necesis por ŝia malfacila evangelia vivo, en kiun ŝi eniris pli malfrue. Se juneco de sankta Francisko estis precipe movoplena, tiu de Klara estis tute alia. Kiam ŝi estis nur 13-jaraĝa, ŝi volis helpadi al tiuj malriĉuloj, kiuj laboris por riparo de preĝejeto en Porcinkulo (Porziuncola), verŝajne sen scio, ke Francisko tie ĉeestas. Tiu almozo povis esti la unua segmento de decida alproksimiĝo inter Francisko kaj Klara. En la jaro 1211 parencoj enprogramigis ŝian edziniĝon, sed la juna Klara ne konsentis; en ĉi tiu ŝia decida gesto oni ne povas ekskludi ŝian aktivan elserĉon, por situigi sin en mondo kun nekutima formo. Okazintaĵoj komencas direktiĝi diversmaniere, kiam Francisko aperas en la vivo de Klara. Aŭ pli bone Klara sentis sin altirata de Francisko kaj de lia vivstilo, kaj decidiĝis esti ofte kun li. Laŭ ŝia amikino Bona el Guelfuccio, kiu akompanis ŝin ofte, temoj de iliaj renkontoj estis vivmaniero por sekvi Jesuon. Nokte en Palmodimanĉo, la 18-an de marto 1212, Klara foriris el la hejmo por atingi Porcinkulon, kie per unua mallonga preĝo ŝi konsekras sin al Dio. Temis pri decida nok-to, kiu postlasis signojn en la vivo de tiu virino, kiu orientiĝis al definitiva kaj nerevokebla maniero de evangelia aventuro. Francisko skribis por Klara kaj ŝiaj fratinoj (Agnese, Pacifica, Balvina, Filippa, Bonaventura k.c.) regulojn de la vivo, indikante malriĉecon kiel prioritatan elekton. En la jaro 1216 ŝi volis, ke oni nomu ŝian religian familion per la vorto malriĉeco; Klara petis la Papon Inocenton III-an pri privilegio de malriĉeco, kio signifas privilegion nenion posedi. Lukto laŭ malriĉeco estis sendube tio, kio plej multe karakterizis vivon de Klara kaj de ŝiaj fratulinoj. Klara estis dum multaj jaroj ĥronike malsana. El ŝia malriĉa kuŝejo elkreskis animo de San Damiano kaj centoj da monaĥejoj, kiujn faris Dio el tiu primitiva semo: pli ol 60 en Italio kaj 40 en aliaj eŭropaj nacioj. Klara mortis la 11-an de aŭgusto 1253 laŭdante la Sinjoron per la vortoj: “Estu benata, Vi, kiu min kreis”. Post du jaroj, en 1255 la Papo Aleksandro IV-a ŝin kanonizis. Antaŭ ŝia translokigo en nuntempan bazilikon al ŝi dediĉitan, ŝi estis entombigita en Asizo en la preĝejo de sankta Georgo, kie dum kelkaj jaroj ankaŭ kuŝis korpo de sankta Francisko. Laŭ la gazeto San Francesco kompilis Jitka Skalická BONDEZIROJ DE ĈEFEPISKOPO KARLO OT ČENÁŠEKKaraj geamikoj, denove ni migras al Maria kaj Jozefo en Betlehemon, por ke ni adorkliniĝu antaŭ Novnaskito. Tiu ĉi malgranda, senpova homa Infaneto estas tamen ĉiopotenca Dio - Ununaskito de Dio Patro! Kion do ni povas al Li doni? Ni metu niajn mizerajn donacetojn en la manon de la Virgulino Maria - Ŝi volonte ilin transdonos kaj ni poste povos forporti el betlehema groto lumon de kontenteco kaj promeson de neelĉerpebla Dia donacemo kaj amikeco eĉ spite de ĉiuj ĥaosoj de nuna tempo, kiuj povas damaĝi ĝis malproksima estonteco. Ja Li fariĝis - krom la peko - simila al ni en ĉio nur ĝuste tial, ke Li nin savu el ĉi tiu mondo! Mi deziras al vi do - kaj al ĉiuj viaj proksimuloj - profunde kaj en Dia graco travivi kristnaskan mesaĝon, por ke ĝi ekbrilu kiel reflektoro de la certeco en ĉiujn tagojn de la venanta jaro. La pia korinklino al Sankta Familio donadu al vi kuraĝon kaj freŝecon kaj fortigadu vin pere de propetoj de la Patrino kaj Zorganto, por kiuj tiu tempo de la Krist-naskiĝo estis neniu “idilio”, kaj tial ili la malfacilaĵojn de la vivo bone komprenas! Ni kunigu niajn kunmetitajn manojn kun la manoj iliaj - kaj ili iĝos potencaj! Volonte kaj
dankeme mi benas vin en festajn kaj novjarajn tagojn. Foje mi
ektroviĝis en Paradizo. Ŝajnis al mi, ke mi pasis tie unu tutan tagon.
Neatendite mi troviĝis antaŭ anĝelo, kiu prezentiĝis kiel mia gvidanto en
la Paradizo. Tuj ni eniris, se eble oni povas eniri senmuran, senpordan, senfenestran kaj sentegmentan lokon. Tie estis milionoj, bilionoj da sablohorloĝoj, ĉiam unu por ĉiu homo. Mi admiris kaj tuj ekkomencis serĉesplori, por trovi la mian. “Ĉi tie ĝi estas”, ekkriis la anĝelo. “Vi povas vidi vian tempon forflugintan aŭ forpasintan, kiel vi tion preferas.” Mi sentis korfrapadon. Pli ol tri kvaronoj de mia vivtempo jam forpasis. Mi neniam serioze pensis pri tio. Mi rimarkis, ke en la supra parto de mia sablohorloĝo la sablo estis maldika, senmakule blanka, dum en la suba parto ĝi estis dika kaj malpurigita. Mi turnis mian rigardon al la anĝelo. “Tiel estas, kiel vi foruzis vian vivtempon”, li diris. “Vi povas rimarki, ke malmulte da sablohorloĝoj havas la sablon same puran supre kaj sube. Ĉi tiuj estas de la sanktuloj kaj eĉ ili havas ian malpuraĵetojn ĉi kaj tie.” Mi restis rigardante kiel hipnotigita, vidante, kiel pasis mia vivtempo. Mi ne scias, kiel priskribi mian senton dum tiu momento. Estis miksaĵo de angoro, pento, malespero, kaj mi ne scias, de kio ankoraŭ. “Dio mia! Kial mi permesis forpasi mian vivtempon senutile por mi kaj por aliaj! Kiom da tempo forpasis, dum mi zorgadis pri burleskaĵoj, vantaĵoj, malsaĝaj postuloj!” Mi pensas, ke mi restis senfinajn horojn kvazaŭ magnetizita, rigardante mian vivtempon, forflugantan en mia sablohorloĝo, sen ebleco ion fari por haltigi ĝin. Kiom da pensoj venis al mia kapo! Mi turnis min
al la anĝelo, kiu vidis mian palegan vizaĝon, mian malesperan rigardon. Ĝuste
tiumomente mi sentis kvazaŭ amoniakan odoron, kaj mi vidis multe da
personoj ĉirkaŭ mi. Mia edzino kriis kune kun niaj najbaroj. Plorante mia
edzino nun ĉirkaŭbrakis kaj kisis min. Fine ŝi diris: Revigligita
mi klopodis klarigi la aferon: Durval Guelfi, Brazilo. Disponigita de Olga Glendová. Mi rakontos al vi historieton de du gvineaj enmigrintoj, kiuj kiel senhejmuloj vivis sub fervoja ponto en nordfranca urbo Saint Quentin. N´Famara Bangoura kaj Mustafa Keita, tiel niaj bravuloj nomiĝas, estis jam post tuta peniga tago malsataj kaj lacigitaj. Ĝuste en momento, kiam ili pripensis, kie havigi por si iomete da manĝo, ili ekaŭdis subite senesperan ekkrion. En ilia proksimeco iu falis en riveron kaj komencis droni. N´Famara kun sia amiko Mustafa vivis en vere malfacila situacio. Ili ambaŭ foriris el Gvineo al Francio, por trovi laboron. Sed ili ne havis laboran permeson. Ambaŭ junuloj tute ne povis trovi iun ajn laboron. Do ili devis vivi surstrate kiel almozuloj. N´Fumara eĉ devis sin kaŝadi antaŭ enmigraj oficejoj. Ilia tuta havaĵo estis nur malgranda dorsosaketo kaj unu vestaĵo. Malgraŭ ilia tuttaga laciĝo, tuj kiam ili ekaŭdis vokadon, ili kuris preparitaj helpi. Ankaŭ Cirilo Lenoir ne havis senprobleman vivon. Li estis psike nefirma, ekde sia infaneco li suferis pere de grava difekto de la parolo. Vespere li promenis sur riverbordo, renkontinte virinon kun grandega hundo. La hundo atakis lin. Cirilo panikiĝis, ŝokita flankensaltis kaj enfalis la akvon. N´Famara atingis lokon la unua, li estis bonega naĝulo. Li rapide saltis en riveron. Bedaŭrinde, Cirilo estis ege konsternita, li ne kapablis racie pensi. Li kaptis sian savanton tiel malfeliĉe, ke ambaŭ komencis droni. Mustafa, vidante tion tuj saltis en riveron kaj savis ambaŭ knabojn. Finfine sukcesis la junuloj altreni Cirilon sur riverbordon. Tie ili donis la unuan kurachelpon al Cirilo. La knabo, kiel mi jam menciis, estis videble ŝokita. Neniu estis tie, kiu povus helpi al Mustafa kaj N´Famara. Ankaŭ virino kun hundo jam estis for. “De kie vi estas? Kiel vi alvenis ĉi tien?” Al neniu el similaj demandoj estis Cirilo kapabla respondi. Finfine li perdis paciencon kaj ekmontris pere de manoj, kvazaŭ li kondukus aŭtomobilon. “Bonege”, ekvokis savintoj, “li alveturis pere de aŭtomobilo!” Do ili akompanis lin al lia aŭtomobilo, sed li ankoraŭ timis ĝin stiri. Do junuloj kuraĝigis lin kaj veturis kun li. Feliĉe ili atingis hejmon de li. Familio de Cirilo vivis vere malriĉe. Cirilo havis pli junan fraton Jonatanon kaj vivis kun ili ankaŭ frato de lia panjo, ĉar li perdis gepatrojn dum trafika akcidento. Gepatroj de Cirilo ne havis facilan vivon. Ili perdis unu infanon kaj ankaŭ frato de la patro de Cirilo Joel sin memmortigis. Ili estis alkutimiĝintaj al la vivo ne ĉiam facila. Cirilo estis ankoraŭ ŝokita, nepovanta paroli, do ĉion klarigis al gepatroj de Cirilo, kiuj nomiĝis Nadine kaj Joel, Mustafa kaj N´Famara. La gepatroj estis tre dankemaj al la junuloj. Tuj ili proponis al ĉiu el ili 200 eŭrojn. Je ilia granda surprizo la savintoj rifuzis monon. “Tio estis nia devo, ni ne povas akcepti la monon”, ili diris. Dankeme ili akceptis proponon resti por vespermanĝo. Nadine alportis sekan vestaĵon kaj poste ĉiuj komune vespermanĝis. Kiam Joel kun Nadine vidis grandegan apetiton de vizitantoj, ili tuj komprenis. Knaboj rifuzis proponon de Joel forveturigi ilin pere de aŭtomobilo hejmen. “Ni preferas iri perpiede”, ili diris. Joel unue provis ilin konvinki, sed poste li ekkomprenis. “Ĉu vi ne havas hejmon?” Geamikoj nur klinis la okulojn por jesi. Joel foriris kun Nadin kuirejon, kie ili rapide interkonsiliĝis. - “Do amikoj, ni havas unu liberan dormoĉambron, kam vesperiĝas, bonvolu tranokti ĉe ni kaj matene ni daŭrigos la parolon.” Kaj tiel la unuan fojon post ilia alveno al Francujo dormis junuloj en la lito kun kovrilo, duŝitaj, freŝe razitaj. Jam longan tempon ili tion ne faris. N´Famara vojaĝis Francion senleĝe. Mustafa aĉetis flugbileton kaj poste rekte en flughaveno li petis azilon. Ĝis nun li atendis la plenumon de sia petpostulo. Ambaŭ samlandanoj renkontiĝis en norda Francio. Ambaŭ knaboj devis en Gvineo subtenadi tutan familion, ili ne havis patron. En Gvineo estis ilia situacio malesperiga, do ili pensis, ke en Eŭropo ili sukcesos. Ambaŭ knaboj decidiĝis pere de komuna forvojaĝo fronti la fatalan situacion. Kiam matene la amikoj preparis sin por adiaŭo, Joel kaj Nadin proponis al ili resti. Sed iom post iom ili vidis ĉiutagan malfacilan vivon en tiu malriĉa familio. Ili hontis. Post kelke da tagoj ili denove decidiĝis foriri. Iun tagon vespere ili anoncis, ke matene ili forlasos la familion. Sed nokte, kiam ĉiuj trankvile dormis, Cirilo pere de sia matraco barikadis pordon de ilia ĉambro. Li ne volis, ke ili foriru. Ili estis por li kuraĝuloj, kiuj savis lian vivon, kvazaŭ liaj pli aĝaj fratoj. Gepatroj de Cirilo ne sciis, kion fari. “Se vi helpos havigi al ni bezonatajn dokumentojn, ni trovos laboron kaj poste pagos al vi por loĝado kaj manĝado, tiukondiĉe ni povus resti,” finfine proponis Mustafa. Aranĝo de bezonataj dokumentuj por ricevo de ilia restado en la lando ne estis vere facila afero. Finfine Joel telefonis al loka gazeto. Reportero faris kun ĉiuj intervjuon kaj skribis artikolon pri bravaj savantoj. Poste tuta familio ankaŭ kun ambaŭ herooj laŭ deziro de Cirilo forveturis por libertempi. Junuloj estis kortuŝitaj pro afableco de la familio. Baldaŭ post tio ĉiuj komune solenis naskiĝtagon de Mustafa. Nadin bakis torton por li, Mustafa ricevis donaceton, malgrandan radiomagnetofonon. Knabo estis impresita kaj ĝojigita ĝis larmoj! Kiam familio revenis hejmen, ili eksciis, ke amaskomunikiloj vekis simpatiojn de vasta publiko. Tio movis ankaŭ la oficejojn. Baldaŭ post tio Mustafa gajnis statuton de rifuĝinto, kiu rajtigis lin al dekjara restado kaj laborpermeso. Ankaŭ peto de N´Famara estis denove konsiderita. Perletere oni respondis, ke post certa tempo li ricevos permeson por restado, kiu eventuale povos esti plilongigita. Pluan monaton ricevis ambaŭ gvineanoj inviton al Urbodomo. Prefekto de la departemento transdonis al ili orajn medalojn por ilia kuraĝo kaj proklamis ilian agon ekzemplan por ĉiuj francoj! Pri iliaj patronoj li diris, ke “la plej profundan estimon meritas tio, kion faris geedzoj Lenoir”. Kun tio ambaŭ knaboj varmege konsentis. Konfirmis tion larmoj en iliaj okuloj, en kiuj estis videbla grandega dankemo. “Ni neniam pensis, ke tiel afable akceptos nin blanka familio”, ili diris. Joel Lenoir la laŭdojn rifuzis dirinte kun dankemo: “La admiro apartenas al tiuj ĉi knaboj, kiuj savis nian filon!” Por legantoj de DB tradukis Olga Glendová Teksto Kálmán Fűlőp. Muziko Péter Wolf. Tradukis Perlo Miela.
LA REDAKCIO DE DIO BENU KORE DANKAS Al ĉiuj, kiuj dum la pasinta jaro iamaniere kunlaboris kun redakcio de DIO BENU, disponigante artikolojn kaj ceterajn kontribuaĵojn, al ĉiuj, kiuj per monkontribuaĵoj ebligis ĝian aperadon, al frato Miloslav Pastrňák, pro lia rapida kaj modela plenumado de lingva korektado de la tekstoj, al frato Jaroslav Chodníček, pro lia dissendado de la gazeto DIO BENU kaj la revuo ESPERO KATOLIKA, al komitatanoj de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj ceteraj kunlaborantoj, kaj al ĉiuj legantoj de DB kaj EK tre kore dankas ĝia redakcio. Prezidanto de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Miloslav Šváček dankas al ĉiuj por kunlaboraj kontaktoj kaj aktivadoj prospere al la katolika E-movado. Kaj fine dankojn por karaj kristnaskaj kaj novjaraj bondeziroj. La jaro 2005 estu jaro plena de Dia favoro por ĉiuj. Dio benu! JAMES B. IRWIN - SCIENCISTO KAJ ASTRONAŬTO Sekvaj vortoj de J. B. Irwin argumentas, ke pasinta totalisma sistemo, kiu dum dekoj da jaroj fiksmemoradis al nialandaj gejunuloj, ke scienco kaj kredo kontraŭas unu al alia, estas absurdaĵo. Jen respondo de James B. Irwin al la tiurilatanta demando: “La scienco por mi signifas malkaŝon de Diaj leĝoj sur la Tero kaj en Universo. Scienca esplorado nur konfirmas, ke en kosmo regas Dia ordo kaj inteligenteco kaj ĉio estas direktita pere de fiksa leĝaro. Ĝuste sciencisto bezonas personan rilaton kun Dio. La kredo donas al li saĝecon ne nur dum esplorado, sed ĉefe solvon, kiel la rezultojn de esploro eluzi por utilo de la homaro. Multaj usonaj sciencistoj havas rilate al kredo tre pozitivan sintenon. Ankaŭ ni ĉiuj, kiuj estis sur la Luno, estas kredantoj. PREĜO DE JAMES B. IRWIN SUR LA LUNO La poemo, aŭ pli bone dirite la preĝo, estas verkita de James Dilles Fre, angla kunlaboranto de lernejo Unita en Missour (Usono). Tiun ĉi poemon transskribis sur tolon astronaŭto James B. Irwin, kiu ĝin alportis sur ferdeko de kosma ŝipo Apollo 16 sur surfacon de luno, kie ĝi nun troviĝas. Ĉu vi
bezonas Min? Mi estas ĉi tie. Mi kreas, eĉ
se vi ne komprenas mian verkon. Se vi
bezonas Min, Mi estas ĉi tie. Mi estas en
vi kaj vi estas en Mi. Malpezigu
vian koron, liberigu vin de via timo. Eĉ se vi ne
ekkonas bonon en ĉio, Mi estas
leĝo de via vivo. Eĉ se vi
vane serĉos Min, Por DB esperantigis Olga Glendová Mi jam de antaŭlonge volis viziti Krimeon en Ukrainio kaj tiuaŭtune okazis bonega ebleco: Ukrainio nuligis vizojn por civitanoj de Litovio kaj esperantistoj de Jalta decidis denove post multaj jaroj organizi festivalon de kantoj “Aroma Jalto”. Vojaĝo per trajno de Vilnius al Simferopol daŭris 36 horojn kaj vetero ekstere estis tiel malvarma, ke en vagono ni havis nur 14 gradojn. Finfine mi restis en vagono nur duope kun iu maljuna virino kaj mi komencis pensi, ĉu mi ne faris eraron, veturante por ferii en mezo de septembro. Simferopol bonvenigis min per amaso da forveturantaj turistoj. Mi decidis iomete promeni tra la urbo por rigardi, kiel vivas ukrainaj civitanoj post 13 jaroj de sendependeco. Okazas, ke ekonomio havas grandajn kontrastojn. Oni povas vidi virinon, portantan keston kaj vendantan cigaredojn ĉe strato, aŭ viziti modernan supervendejon. Proksime staras duondetruitaj monumentoj omaĝe al Lenin kaj tataraj ekzilitoj, sed la unuan detruigis tempo, la aliajn homoj. Estis interese trovi funkciantan musulmanan moskeon; ĝi troviĝas en malnova, iama tatara urboparto. Sed mia celo estis atingo de Jalto, tiucele mi decidiĝis veturi per ekzotika transportilo - troleobuso. La vojo iris trans montoj ĝis 700-metra alteco, troleobuso estis malnova, pli ol 20 jarojn. Dumvoje ĝi trifoje haltis kaj ŝoforo ion riparis. Ankaŭ ni vidis rompitan troleobuson, kiu kunpuŝiĝis kun malnova aŭtomobilo “Volga”. Finfine post du horoj kaj duono ni sukcesis travojaĝi okdekkilometran distancon. Kiam suno jam kaŝiĝis malantaŭ montoj, mi atingis la celon. Do mi devis preni taksion por trovi komun-loĝejon, situantan en la montoj. Kondiĉoj ne estis facilaj, komence mankis eĉ lampoj, varma akvo estis nur dufoje en la semajno, sed kolektiĝis interesa kaj gaja kunularo de esperantistoj kaj iliaj amikoj. Dumtage okazadis kelkaj koncertoj: oficiala sur placo de Lenin, en kulturdomo, en metilernejo kaj neoficiala en komunloĝejo eĉ ĝis dua-tria horo nokte. Ankaŭ esperantistoj organizis kelkajn interesajn ekskursojn: al Livadia muzeo de orgenoj, al montaro, al botanika naturrezervejo ĉe maro. Oni devas rimarki, ke Nigra Maro tute ne estas nigra. En haveno de Jalta, kiun mi vizitis unuan fojon, ĝi estas eĉ verda. Ĉe la maro en Jalta estas renovigita aleo kun palmoj, fontanoj, monumentoj - la plej nova estas omaĝe al verkisto Ĉeĥov kaj damo kun hundeto. Estas monumento eĉ omaĝe al teko de humoristo Ĵavaneckij. Dum libera tempo esperantistoj, kiuj venis el multaj landoj, vizitadis ankaŭ aliajn interesajn objektojn: zoologian ĝardenon kun veraj kaj artefaritaj bestoj, parkon de fabeloj kun skulptaĵoj de fabelherooj, kafejon sur roko “Hirunda nesto”, muzeon de vino kun programo de gustumado de vinoj, malnovan botanikan ĝardenon kun ekspozicio de bonsajoj kaj apudan subtropikan ĝardenon, muzeon - akvarion kun fiŝoj de Nigra Maro, palacojn de rusa caro en apudaj Alupka kaj Masandra. Aliaj preferis sunbruniĝi sur malabundaj publikaj plaĝoj kaj naĝi inter multegaj meduzoj en sufiĉe varma (+19°C) akvo. Tiu ĉi aranĝo estis malfermita ankaŭ por neesperantistoj kaj ĝin partoprenis diversaj kantistoj de rusa kaj ukraina poezioj. Plej malfacile estis por partoprenanto el Hungario, kiu parolis nek Esperante, nek ruse, nek ukraine – li sentis sin ne komprenita. Vetero fariĝis pli kaj pli bona kaj por mi estis triste adiaŭi varman atmosferon ĉe Nigra Maro. La lastan tagon mi grimpis sur monton Drinkanta Urso, diris al la maro “ĝis”, kaj sekvonttage forveturis al Baĥĉisaraj - iama ĉefurbo de Krimea Ĥanejo. Tie estas fama muzeo de tataroj en Palaco de Ĥanoj, kie oni povas vidi, kiel aspektas musulmana haremo, kie vivis kaŝitaj de fremdaj okuloj edzinoj de tatara ĥano. Vojaĝo hejmen estis en plenplena kaj nesufiĉe aerumita trajno, sed homoj multe rakontis pri ilia malfacila vivo en nuntempa Ukrainio kaj pri iliaj esperoj. Laurynas Šarunas, Litovio ANTAŬKRISTNASKA RENKONTIĜO EN PÍSEK Decembre okazis en sudbohemia urbo Písek jam tradicia antaŭkristnaska renkontiĝo de esperantistoj. Ĉi-jare ĝi estis eksterordinare bela kaj sukcesa precipe danke al la ĉefa organizantino D-rino Pavla Dvořáková, kiu perfekte preparis programon kaj gvidis ĝin vere lerte. Kompreneble kun kontribuo de lokaj gesamideanoj. La dato de la kunveno dum adventa periodo estas elektita ne nur pro proksimiĝanta Kristnasko, sed ankaŭ pro datreveno de naskiĝtago de la kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Do laŭ tio oni aranĝis ankaŭ la programon komponitan je kelkaj partoj. Ĉi tiu enhavis mallongajn prelegojn, legadon el evangelio, preĝojn, kantojn, ludojn. Ne mankis eĉ solena tosto, libera amuzo, manĝo, tombolo ktp. La etoso en eklezia domo “Petrinum” en Písek, kie la renkontiĝo okazis, estis tre amika kaj sincera. Venis tien esperantistoj ankaŭ el Plzeň, Strakonice, Tábor, České Budějovice, Benešov, Příbram, Milevsko kaj Sepekov. Multaj el ili estis IKUE-anoj, kelkaj ankaŭ nekristanoj. Inter la gastoj estis eĉ nia kara pastro Xaver Kobza, kiu ĉiam disponigas kompleze la klubejon en la eklezia studenthejmo al esperantistaro. Ĉiuj partoprenintoj estis tre kontentaj, travivinte belan duontagon en amikeca rondo kun riĉaj travivaĵoj. Jen la inspiro por ni ĉiuj. Ĉu en aliaj lokoj ne povus okazi similaj aranĝoj? Kiu povos, tiu almenaŭ veturu venontdecembre al Písek. Inĝ. Jan Kalný Eldirita en katedralo de pola Gniezno dum la tiea IV-a Kongreso “Quo vadis, Eŭropo?”. Ĉiopova Dio, dum pratempo de Eklezio Vi elektis popolojn de Eŭropo, por ke inter ili vian vorton prediku Apostoloj kaj iliaj anstataŭantoj, ni, pli postaj nepoj, dankas al Vi, ke Vi per tiu heredaĵo pliriĉigis ĉiujn niajn popolojn, kaj trezoron de via instruo postlasis al niaj prapatroj. Pardonu al popoloj de Eŭropo iamajn enviojn kaj batalojn, ne memoru kverelojn kaj kruelecojn, ne rigardu iliajn fieron kaj arogantecon. Ni humile Vin petas, lernigu popolojn de Eŭropo per via heredaĵo servi al homa universaleco, kaj precipe al niaj malriĉaj gefratoj, por ke ankaŭ ili ĉe vivfesteno eksidu. Ni preĝas por la solidareco de la popoloj de Eŭropo, por ke ili unuigu siajn fortojn en defendo de propraj kaj fremdaj liberoj. Al estroj de Eŭropo donu eblecon krei amikecon kaj interkomprenon inter la popoloj, kiujn ili havas en sia protekto. En humileco kaj fido ili konstruu novajn formojn de regado transpaŝantajn ŝtatlimojn, en saĝeco de via Sankta Spirito. Ni petas Vin por reciproka estimo kaj fido inter niaj ŝtatoj, por ke justeco, paco kaj bonstato ekregu en Eŭropo. Al viaj saktuloj - Benedikto, Cirilo kaj Metodo, Brigita la Sveda, Katarina el Siena kaj Tereza Benedikta de Kruco (Edith Stein), gepatronoj de Eŭropo, ni preĝas, ho Dio, por ke ili elpetu unuecon por la popoloj de Eŭropo, por ke ni ĉiuj estu unu, kiel instruis nin Kristo, nia Savinto. Je propeto de sankta Adalberto, kiu jam antaŭ jarmilo iĝis la patrono de unuiĝanta Eŭropo kaj la nova evangelizado, ni petas Vin, Sinjoro, por ke ni scipovu bone distingadi signojn de la tempo kaj kiel eklezia komunumo ĝuste scipovu je ili respondadi. Ni petegas Vin, benu kaj protektu per via povo popolojn de Eŭropo, por ke ili persistu en la fideleco al Vi, kaj ilin konduku atingi per agoj ĝojon de via reĝlando, per nia Sinjoro Jesuo Kristo, via Filo, kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco de la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. Tradukis Stanisław Śmigielski KIEL ESTIĜIS LA FLAGO DE EŬROPA UNIO? Konciza kaj klara jena ekspliko aperis en gazeto Die Welt la 26-an de aŭgusto 1998: “Historio de la flago komenciĝas jam dum dua mondmilito. Paul Lévi, belga judo, observis tiam en Lovan kun angoro oftajn trajnojn, per kiuj la germana “gestapo” transportigis judojn Orienten en necertan estontecon. Li promesis, ke se li transvivos militon kaj naziismon, li konvertiĝos al katolikismo. Li transvivis kaj katolikiĝis. La 5-an de majo 1949 estis en Londono fondita Konsilio de Eŭropo kaj Paul Lévi estis nomumita estro de ĝia kultura fako. Ses jarojn pli poste, en la jaro 1955, diskutis reprezentantoj en Konsilio de Eŭropo pri komuna flago. Ĉiuj proponoj enhavis - eble laŭ skandinavia modelo - krucon. Socialistoj ilin rifuzis kiel tro ligitajn al ideologio, tro kristanecajn. Foje dumpromene ekvidis Lévi statuon de Virgulino Maria kun krono de oraj steloj ĉirkaŭ la kapo. En sunlumo ili belege brilis surfone de blua firmamento. Lévi poste vizitis grafon Benvenuti, kristanan demokraton el Venecio, tiaman ĝeneralan sekretarion de Konsilio de Eŭropo. Li proponis al li dek du orajn stelojn sur blua fono kiel motivon por eŭropa flago. Benvenuti estis per la propono entuziasmigita. Mallonge post tio estis la propono akceptita. (Aperinta en tutlanda ĉeĥa katolika semajngazeto Katolický týdeník n-ro 33, Perspektivy) La preĝejo de fratuloj en Oradea (Rumanio) estas konsekrita al Sankta Spirito. Ĝi estis konstruita surloke de preĝejo de franciskanaj fratuloj el la jaro 1732, kaj de tie do devenas ĝia nomo de “fratuloj”. En 1876 estis alkonstruita al ekzistanta malnova preĝejo la ĝis nun ekzistanta ĉefa turo fare de Francesko Sanisló. En la jaro 1901 la episkopo D-ro Schlauch Lörinc malkonstruigis la malnovan preĝejon, nur la turo restis, kaj komencis konstruon de nova preĝejo laŭ plano de arĥitekto Koloman Rimanoczy kaj sub arĥitekto Francesko Starill. En 1905 la preĝejo estis finkonstruita kaj konsekrita. La konstruaĵo estas 61 m longa, 23,50 m larĝa. La ĉefa turo el tri partoj estas 53 m alta. La alteco de la ĉefnavo estas 18,40 m. El la malnova preĝejo restis nur subtera kripto. La preĝejo estas konstruita en renesanca stilo. La ĉefa turo havas du flankajn turojn 29 m altajn. La balkonoj de la turoj kaj diversaj ornamaĵoj atestas pri la stilo. En la ĉefa enirejo tri sveltaj kolonoj apogas ĥorejon. La barokstila predikejo kaj flankaj altaroj restis el havaĵo de malnova preĝejo. La ĉefaltaron grave difektitan per interna incendio riparigis en 1829-1830 episkopo Francisko Lajcsár. La altaraj pentraĵoj estis faritaj de Szamossy Elek, Friedrics Silcher el Vieno kaj Ludoviko Mezey el Oradea. Komence de 1955 la preĝejo estis registrita inter landajn kulturajn monumentojn kiel artoobjekto, historia monumento. Irene Szűcs, Oradea La 15-an de januaro 2005 okazis en la Klubo de Katolika Intelektularo en Varsovio oblata renkontiĝo. La aranĝon partoprenis multaj gesamideanoj el Varsovio kaj el aliaj lokoj. Komence pastro Roman Forycki celebris la S-tan Meson en Esperanto. Poste okazis tre interesa kaj bela arta programo de profesiaj kantistoj kaj artistoj. Ili kantis kristnaskajn kaj aliajn kantojn, oni recitis la poemojn de diversaj polaj poetoj, parolis pri la temoj ligitaj kun Kristnasko, historio de kristnaskaj kantoj ktp. Post la arta programo la partoprenantoj translokiĝis al alia salono, kie atendis jam tabloj kun kuketoj, trinkaĵoj ktp. Komence pastro Forycki preĝis kaj benis la blankan oblaton kaj poste ĉiuj prenis ĝin, rompigis kaj bondeziris unu al alia. En agrabla etoso dum la rememoroj, interparoloj, manĝado de kuketoj kaj aŭskulto de kristnaskaj poemoj en Esperanto la partoprenantoj pasigis en la klubo kelkajn horojn. Bogusław Sobol
Leszek Łęgowski, Bydgoszcz, 22.09.2004. Esperantigis Bogusław Sobol. Kion vi
signifas, ho, oblato blanka, Vi ŝajnas
negrava laŭ la form´ ekstera, Kiu
bondeziras kun blanka oblato, Kion vi
signifas, ho, oblato blanka, Tiam ni
kapklinas, sur-genu-preĝante, Zofia Kamieniecka
Konfesprenanto vizitas en malliberejo ŝteliston. LA KONGRESLOKO PILISCSABA INVITAS KAJ ATENDAS VIN Karaj legantoj, Hungaraj kristanaj esperantistoj denove kore invitas vin partopreni komunan kristanan kongreson en ilia lando. La kongresloko Piliscsaba situas 25 km nordokcidente de Budapeŝto apud aŭtovojo 10, kaj ĉe fervojlinio Budapest - Esztergom. Jam de pratempoj ĝi estis loĝata. En la bela arbara regiono jam el la mezepoko oni trovas restaĵojn, spurojn de vigla kristana vivo. Pro la agrabla ĉirkaŭaĵo ĝi fariĝis favorata ripozloko ekde la komenco de la antaŭa jarcento. De dek jaroj tie ekfunkciis rekonata Romkatolika Universitato Pázmány Péter en interesaj, karakterizaj konstruaĵoj. Ties studenta hejmo estas bela, moderna Josephinum, kie oni kongresos. Bv. sendi
viajn aliĝilojn al: Kaszab Erzsébet, H-1117 Budapest, Karinthy F. út. 5. |
|||||