Karaj gefratoj! Certe ĉiu el vi, ankaŭ mi, suspiris: “Ho, kiel rapide forpasas la tempo, jam denove proksimiĝas fino de la jaro”. Jes, la tempo senhalte pasas kaj ju pli aĝa la homo estas, des pli ŝajnas al li, ke la tempo ĉiam pli rapide pasas. Ĉiu jaro, ĉiu tago, horo kaj sekundo nin alproksimigas al eterneco. Dankon al Dio, ke ni ricevis gracon de la kredo, ke ni scias, ke ĉi tiu surmonda vivo ne estas nia definitiva celo, ke ĝi estas nur prepartempo por la vivo eterna, por reveno al definitiva, konstante daŭranta vivo en la ĉiela Patrujo. Por ĝui iomete jam surtere almenaŭ rebrilon de la beleco de la estonta vivo en la Dia amo, donacas al ni Dio diversajn gracojn, precipe la gracojn de kredo, espero kaj amo. Ilin ni havas la eblecon plene ĝui ankaŭ dum niaj aranĝoj. Nunjare tiucele tre riĉigis nin partopreno de la 57-a Kongreso de IKUE, okazinta julie en Litovio, en lando kun vigla katolika tradicio, en lando de la Virgulino Maria. Longe oni rememoros ĉi tiun kongreson kaj longe oni el ĝiaj travivaĵoj ĉerpos spiritan forton. Alia tia aranĝo sendube estis la 13-a IKUE-Tendaro, okazinta aŭguste en Sebranice en Ĉeĥio. Pri la kongreso en Kretinga detale informis vin lasta numero de nia gazeto Dio Benu, pri la tendaro vin informas multaj paĝoj de ĉi tiu numero. Domaĝe, ke la eblecon partopreni tiujn aranĝojn kaj ĝui belan ametoson ne eluzas pli multaj gefratoj. Tiukaŭze ne povis okazi planita oktobra renkontiĝo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Žirovnice. Post kelkaj semajnoj la nuna jaro apartenos jam al historio. Antaŭ ni malfermiĝos la jaro nova, kiu ankaŭ proponas al ni novajn, belajn aranĝojn, do novajn donacojn de Dio, plenajn de ĉielaj gracoj. Inter ili la ĉefa estos sendube la 17-a Ekumena E-Kongreso, okazonta julie en Piliscsaba en Hungario. Tutcerte temas pri tre bela aranĝo, sperte organizota por ni fare de hungaraj gefratoj. Eluzu la eblecon vin aligi ĝis fino de ĉi-jaro, kiam validas la plej malalta aliĝkotizo. Per frua aliĝo oni tre faciligos laborojn de la Kongresa Organiza Komitato. Post ĝi aŭguste okazos denove en Sebranice la 14-a IKUE-Tendaro. Ĝi estas oazo ankaŭ por infanoj, vi do povas plani tie la restadon kun viaj gefiloj aŭ genepoj. Ne timu travivi unu semajnon en bela Dia naturo, sen televida veneno kaj stultaj reklamoj, damaĝantaj al homa animo. Maje planas nia sekcio okazigi renkonton kun sekcia konferenco kaj elekto de la komitato. Pri ĝi kaj pri la tendaro ni informos vin detale en venonta numero de DB, aperonta februare 2005. Sulketojn sur la frunto kaŭzas financa situacio de nia sekcio. Ĉiam pli malmulte finance kontribuas niaj membroj, spite de kreskantaj elspezoj. Jam por kovro de preselspezoj kaj sendkostoj de ĉi tiu numero de nia gazeto ne sufiĉas monrimedoj. Ekde nova jaro estos necese redukti senpagan sendadon de nia gazeto eksterlanden kaj ĉesigi ĝian sendadon ankaŭ al la ĉeĥaj membroj, kiuj jam pli longe ne sendis membrokotizon. Spite de ĉi tiuj problemoj mi certigas en- kaj eksterlandajn abonantojn, ke ili ankaŭ venontjare ricevados nian gazeton. Karaj gefratoj, mi deziras al vi senprobleman travivon de la restanta parto de la nuna jaro kaj bonan enpaŝon en la jaron novan 2005. Dum adventa periodo bone vin preparu por kristnaska alveno de Jesuo en viajn korojn kaj hejmojn, ĉar nur kun Li oni povas sentime iri renkonten al estonteco, sub ŝirmo de lia kaj nia Patrino, la Virgulino Maria. Dio vin benu! Salutas vin via frato Miloslav Šváček Surbaze de la Evangelio laŭ sankta Luko (10, 25-37) Ni preĝu al la Sankta Spirito - Spirito de la Graco kaj Vero, ke la Gracofontanoj kaj Saĝeclumo atingu niajn korprofundojn, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian Volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino gvidu nin al sia Filo Jesuo. El la fragmento de la Evangelio laŭ Sankta Luko ni sciiĝas, ke Jesuo responde al unu leĝisto, (kiu komence demandis, kion oni devus fari por atingi eternan vivon, kaj post la determino de la ĝusta respondo surbaze de la Diaj ordonoj li denove demandis Jesuon, kiu estas proksimulo), prezentis rakonton pri iu Samariano. Laŭ la rakonto de Jesuo, iu homo survoje el Jerusalemo al Jeriĥo falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin batis, senvestigis kaj lasis duone senviva. Preterpasis lin unu pastro, poste unu levido kaj neniu el ili helpis al malfeliĉulo. Nur unu Samariano zorgeme aranĝis la helpon. Li venigis la malfeliĉulon al gastejo; li pansis liajn vundojn, zorgis pri li kaj eĉ donis la monon al gastejestro, petante lin pri la zorgemo de la malsanulo, ĝis kiam li revenos. Tiam li redonos la monon, kiun eventuale elspezis la gastejestro. Al la demando de Jesuo, kiu el tiuj tri homoj sin montris proksimulo al tiu malfeliĉa homo, la leĝisto respondis, ke tiu, kiu faris al li kompaton. Jesuo diris al li: Faru tion saman! La vortoj de Jesuo estas ankaŭ devigaj por ni. “Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema” (Luk 6, 36). “Feliĉaj estas la kompatemaj, ĉar ili ricevos kompaton” (Mat 5, 7). Kiu amas Dion kaj plenumas Diajn ordonojn, ankaŭ amas la proksimulon. Por ami profunde, senprofiteme, oni devas enprofundiĝi en la misteron de la Dia amo. Unuiĝinte kun la kompatema Koro de Jesuo, ni povas alimaniere rigardi niajn fratojn - senprofiteme, solidarece, malavarece kun sincera pardono. Kaj tio estas vera mizerikordo, kiu ankaŭ estas ligita kun preteco al konkreta helpo. Ni devus preĝi al la Sankta Spirito pri la Lumo kaj Gracoj, por ke ni estu kapablaj servi al niaj gefratoj tiamaniere, kiamaniere Jesuo tion postulas de ni. Ni preĝu helpe de niaj grandaj sanktuloj - kanonizitaj kaj beatproklamitaj de la granda Papo Johano Paŭlo la Dua, kiu ĉi-oktobre solenas la dudek sesan datrevenon de sia pontifikado. La Sankta Patro sindone al Dio kaj la homoj kun amo kaj kompato plenumas grandiozan, glorplenan Pontifikon. Pilgrimante al diversaj landoj de la mondo, li sentas kaj komprenas multajn dolorojn kaj problemojn - mizeron kaj maljustecon. Li sentime batalas pri la rajtoj por la digna vivo kaj justeco por ĉiuj terloĝantoj. Danke al la Papo Johano Paŭlo la Dua falis komunisma sistemo. Lia amo al Dio kaj la homoj estas tiom profunda, belega, alte humana, ke ekumenismo, proklamita de li, fariĝas vasta koncepto, ampleksanta ĉiujn homojn bonvolemajn, kredantajn je Dio. La Papo preĝas ne nur en la preĝejoj de la kristanoj de diversaj konfesioj, sed ankaŭ en sinagogo kaj moskeo. Laŭ lia opinio la fratojn apartiĝintajn ni devas ne nur toleri, sed antaŭ ĉio ami. Multnombraj sanktuloj kaj beatproklamitoj estas grandioza ekleziriĉeco. Pro la diverssankteca mozaiko en la Eklezio ni povas nin senti pli proksime al Dio pere de la preĝaj interrilatoj kaj diversspecaj influoj de la sanktuloj. Oni devas akcenti grandan spiritan rolon de sankta Faustina Kowalska - apostolino, sekretariino de la Dia Mizerikordo, nuntempa mistikulino de la Eklezio. Ŝi notis tion, kion revelaciis al ŝi Jesuo, kaj siajn pripensojn en Taglibreto. Laŭ la informoj de sankta Faustina estis pentrita (arte) bildo de Jesuo Mizerikorda kun du radioj - la pala signifas akvon, kiu senkulpigas la animojn; ruĝa signifas sangon, kiu estas vivo de la animoj. “Mi promesas, ke la animo, kiu adoros tiun bildon, ne pereiĝos. Mi promesas ankaŭ, jam sur la tero, venkon kontraŭ malamikoj, kaj precipe en la horo de la morto. Mi mem defendos ĝin kiel mian laŭdon.” (Tgl. 47-48). Ni preĝu al Jesuo Mizerikorda laŭ la revelacioj, donitaj al sankta Faustina. Ekzistas Kroneto al Dia Mizerikordo kaj multaj aliaj preĝoj, troviĝantaj en Taglibreto, laŭ la revelacioj de Jesuo. “Kiam la animo proksimiĝas al mi kun fido, mi plenigas ĝin per tia abundo da graco, ke tiu animo mem ne povas tiun gracon ampleksi, sed ĝi radias al aliaj animoj.” (Tgl. 1074). Prilaboris Zofia Kamieniecka POST BELA KONGRESO BELA TENDARO Post bele travivita 57-a Kongreso de IKUE en Kretinga en Litovio, okazinta julie, okazis aŭguste bela IKUE-Tendaro (KET - Katolika E-Tendaro) en Sebranice apud Litomyšl, vilaĝo havanta mil enloĝantojn, situanta en Bohemia-Moravia Montetaro, apudvoje inter historiaj urboj Polička (8 km) kaj Litomyšl (12 km) en diocezo de patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio Ĉefepiskopo Mons. Karlo Otčenášek el Hradec Králové. En la vilaĝo dominantas paroĥa preĝejo de sankta Nikolao. La IKUE-Tendaro en Ĉeĥio okazis laŭvice jam la 22-an fojon, kaj en Sebranice la 13-an fojon, de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2004. Post okazinta pasintjara tendaro kelkaj personoj proponis sondi eblecojn aranĝi la venontan tendaron aliloke, ĉar por kelkaj ekstendaranoj ŝajnis la tendarloko en Sebranice esti jam tro trivialiĝinta. Estis do esploritaj kelkaj eblecoj aliloke, sed post pritakso de ĉiuj por kaj kontraŭ venkis la tendarloko en Sebranice, havante jam ne nur sian sufiĉe longjaran tradicion, sed ankaŭ siajn ĉarmon kaj prioritaton. Tial do estis decidite denove okazigi ĝin en la jam bone konata loko. Tiu decido montriĝis ĝusta, ĉar la tendaron partoprenis 61 personoj de ĉiuj aĝkategorioj. Ĉeestis ankaŭ kvar gastoj el Hungario, frunte kun al la tendaro fidela ĉiujara gasto pastro Lajos Kóbor, vicprezidanto de IKUE. Kiel jam estis menciite, la tendaron partoprenis personoj de ĉiuj aĝkategorioj. Tio tute ne kaŭzis problemon, sed male, ĉiuj formis vere belan, grandan familion de infanoj ĝis olduloj, kiuj ĉiuj estas same junaj infanoj ĉe Dio. Plejparto de la tendaranoj jam venis sabate, tial do povis vespere okazi ĝia solena inaŭguro. Dum sabata vespero oni povis finaranĝi ĉiujn necesajn ekipaĵojn, inkluzive de starigo de la tendara Kapelo de Fatima Madono. En la tendaro ekregis harmonio, frateca, amikeca amo kaj paco, kiu tiunokte estis rompita per malbonago de ekstere farita. Dumnokte preteriranta grupo de malbonaj homoj, sufiĉe fortigitaj per alkoholaĵoj en restoracio ĉe banbaseno, grave difektis aŭtomobilon de la tendarestro, parkigitan kune kun ceteraj aŭtomobiloj en tendara teritorio. Per tiu ĉi fiago ili por kvar tagoj tre malhelpis plenumon de diversaj gravaj taskoj al la tendarestro. Verŝajne diablo, furiozanta pro denova okazigo de la katolika E-aranĝo tiuloke, misuzis kelkajn siajn adorantojn, por fari ĉi fiagon. Malgraŭ doloro en la koro estis pardonite al la malbonuloj, kaj la dimanĉa rozaria preĝo en la tendara kapelo estis dediĉita al ili, por ke ili forlasu la vojon, kondukantan en la pereon kaj ricevu la gracon de bona vivkonduto. Danke al solidareco de la tendaranoj estis grandparte kovrita financa damaĝo, ligita kun riparo de la difektita aŭtomobilo. La ceterajn noktojn jam regis en ĉirkaŭaĵo de la tendaro la paco. Dimanĉe, kiel ĉiujare, la tendaranoj partoprenis antaŭtagmeze la Sanktan Meson en paroĥa preĝejo de sankta Nikolao en Sebranice, kie funkcias saleziana centrejo de junularo. Komence la mescelebranta pastro Jaroslav Kopecký, bone konanta niajn tendarojn, tre afable bonvenigis la ĉeestantajn tendaranojn. Fine de la Sankta Meso li invitis la paroĥanojn al vizito de la tendaro venontan tagon, do lunde, ĉar tiutage promesis denove veni en la tendaron protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek el Hradec Králové, en kies diocezo la tendaro troviĝas. Dimanĉan posttagmezon oni povis eluzi, kiel cetere ĉiutage krom la merkreda tago, por refreŝiĝo en proksima banbaseno, kiu estas rearanĝita kaj prizorgata responde al higienaj normoj. Ĉar la tuta semajno estis varma, sunplena, do favora por banado. Post la banado en banbaseno okazis ekzerco de kantoj, kantotaj dum la lunda Sankta Meso, kuncelebrota de tre karaj gastoj. Dumtempe ankaŭ venis en la tendaron malfruiĝintaj ĝiaj partoprenantoj. Nu kaj vespere okazis interkona ĉefajra programo. Lunde matene ne okazis kiel kutime formigo de la kursoj de Esperanto, sed preparo por bonvenigo de kara gasto kaj la Sankta Meso, kiu okazis je la 9-a horo matene. Tiel estis plenumita deziro de la Ĉefepiskopo Karlo, kiu preferis matenan tempon por la mescelebro, por eviti tro fortan sunbrilon. Antaŭ la 9-a horo alveturigis la ĉefepiskopa aŭtomobilo la karan gaston en la tendaron. Okazis do jam la kvina lia vizito de ĉi nia tendaro. La Sankta Meso ĉi-foje ne okazis en la tendara kapelo, sed en spaco antaŭ historie signifa masonita kapeleto de sankta Nikolao, situanta en apudeco de la tendaro. La kapeleto estis freŝe tutriparita kaj per la esperantlingva Sankta Meso, celebrita de Ĉefepiskopo Karlo kaj kuncelebrita de la vicprezidanto de IKUE pastro Lajos, oficiale disponigita por ĝia vizitado kaj preĝado. Laŭ informo de la vilaĝestro, oni planas fari parkan aranĝon de tiu apudtendara spaco. Post la S. Meso ekfunkciis kursoj de Esperanto por komencantoj, progresantoj kaj la kurso konversacia.
HOMILIO DE ĈEFEPISKOPO KARLO EN
IKUE-TENDARO EN SEBRANICE Karaj gesamideanoj, karaj gefratoj, mi estas tre feliĉa, ke mi estas denove inter vi. Neniu scias, kiomfoje ankoraŭ Dio donacos al ni tiun okazon, sekve - ni ĝoju. Kiel la unua venas al mi la ideo pri nia devo dankegi Dion, ke ni ĝisvivas la nuntempon kaj ke ni povas partopreni kaj kunagi en la evoluo, kiun la mondo travivas, ke ekde la ĉi-jara majo ni estas plenrajtaj membroj inter la nacioj de Eŭropo, konstruita sur kristana bazo. Pro tio ni unue plenkore danku. Dua ideo por nia renkonto estu nia pardonpeto. Esenco de la monda konflikto, militado kaj alia perfortado originas en malamikeco inter la anoj de la familio Abraham. En la familio de gefiloj de Dio tio ne decas. Plejverŝajne ni tro malmulte laboras por repaciĝo. Malmulte ni perceptas la nekutimajn, tiudirektajn paŝojn de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, precipe lian pilgrimon al Egiptio kaj Israelo, unikajn renkontojn kun gvidaj reprezentantoj de judaismo kaj islamo, viziton de la sinagogo en Romo kaj de la tombo de Sankta Johano Baptisto en la moskeo sur la Monto de Templo en Jerusalemo. Ni memoru ĉi-okaze, ke samdirekte celis ankaŭ la konferencoj de Forum Du Mil, kiujn iniciatis nia eksa prezidento Havel. Ankaŭ ni iru la saman vojon kaj petu senkulpigon pri nia malforta engaĝiĝo en ĝia forigado. La tria ideo por nia hodiaŭa renkontiĝo estu la pilgrimvojaĝo de Sankta Patro al Lurdo, kiu realiĝos ĉi-semajnfine. Ĝi estos solenado kaj dankesprimo por proklamo de la dogmo pri Senmakula Koncipiĝo de Virgulino Maria antaŭ cent kvindek jaroj. Sankta Patro, spite sian aĝon kaj malbonan sanstaton, volas eldiri tiun dankesprimon kaj ankaŭ peton al la Virgulino Maria en ĉi tiu grava fazo de la monda transformiĝo. Ni volas ankoraŭ almeti peton al nia patrono esperantista, sankta Maksimiliano Kolbe, kies eniron en Dian regnon ni rememoros en la antaŭtago de tiu ĉi mirinda pilgrimo. Ĉiuj tri motivoj de nia hodiaŭa renkontiĝo tuŝas nin profunde, sekve mi petas vin, ne forgesu ilin en viaj preĝoj kaj kune kun Sankta Spirito, de kies katedralo mi alportas por vi la benon, klopodu kaj laboru por pli spirita estonteco de Eŭropo. Vi, pli aĝaj, certe memoras, ke antaŭ jaroj ni preĝadis aŭ kantadis al Sankta Spirito. Nome, sen lia helpo ni ne havos veran profiton kaj el niaj preĝoj, kaj el nia laboro, ludado aŭ refreŝiĝado (ora, labora, lude = preĝu, laboru, ludu). Tial aliĝu spirite, dum mi preĝos la frazojn de la Pentekosta sekvenco:
Ĝis feliĉa revido ĉi-sube aŭ tie supre, aŭ plej bone
ambaŭloke, ĉu?! Mi devis obei kaj igi min portreti por la serio de dokumentado pri la episkopoj de Hradec Králové - kaj mi jam „pendas” surmure de la ŝtuparo. Kiam mi iras el la rezideja kapelo post la diservo, mi preĝas por mi mem kvazaŭ por jam mortinta kaj ankaŭ por tiuj, kiuj estis en kontakto kun mi. Ne ŝajnas, ke la bildo prezentas bone mian aspekton; sekve mi - simile kiel siatempe la Papo - tre emus almeti Mat 14, 27: “Kuraĝu, ĝi estas mi, ne timu!”, diris Jesuo al la apostoloj, kiam ili en la ŝipeto ektimis vidante en Li fantomon. Dio benu ĉiujn! Per tiu ĉi unua Sankta Meso de ĉi-jara tendaro, celebrita de Ĉefepiskopo Karlo kaj pastro Lajos, estis alvokita beno por la tuta tendara semajno. Kaj fakte ĝi estis benita de Dio kaj ŝirmita de la Virgulino Maria, kies statuo de Fatima Madono ĉiam ĉeestadas en la tendaro. PLUAJ TAGOJ DE LA TENDARA SEMAJNO Ĉiu tendara tago havis sian specifan karakteron. Ĉiumatene, krom merkredo, celebris pastro Lajos la S. Meson en tendara kapelo. Antaŭtagmezoj estis dediĉitaj al kursoj de Esperanto. Posttagmeze banado, ludoj, ktp. Marde vespere okazis vespermanĝo ĉe la fajro - en la naturo ŝatata rostado de la kolbasoj. Escepton faris merkredo, ĉar tiutage okazis bela perbusa ekskurso. Oni unue vizitis ĉarman Grotaron de Javoříčko. Brrr, kia diferenco de la temperaturo ekstere kaj interne! Post halto ĉe memoriga monumento de tragedio fare de naziistoj en tiu vilaĝo kaj post la preĝo intence de tieaj viktimoj, estis celo de la vizito de la tendaranoj Nacia Centrejo de Monda Fatima Apostoleco en Ĉeĥa Respubliko - Bohemia-Moravia Fatimo en Koclířov. Tie ni jam estis atendataj de paroĥanoj kaj ceteraj gastoj, ĉar je la 18-a horo estis anoncita Sankta Meso. Ĝustatempe ni antaŭ la komenco atingis pilgriman preĝejon de la Virgulino Maria de Fatimo kaj sankta Alfonso M. Liguori, kie la ĉeestantan grupon de infanoj plinombrigis la infanoj el la tendaro. La Sankta Meso, kiun kuncelebris pastro Pavel Dokládal - superulo de la centrejo kaj pastro Lajos Kóbor, estis orientita speciale al la ĉeestantaj infanoj. La Sankta Meso estis belega kaj profunda travivaĵo ne nur por la infanoj, sed por ĉiuj ĉeestantoj. Fine de ĝi pastro Lajos el Hungario sin esprimis, ke tian Sanktan Meson, kiu plene absorbis la infanojn, li travivis unuan fojon. Post la S. Meso estis preparita vespermanĝo ĉe la fajro kaj post ĝi aparte programoj por infanoj kaj plenkreskuloj. Danke al Dio, al Virgulino Maria - Madono de Fatimo kaj al oferemaj gastigantoj la tendaranoj travivis belegan merkredan tagon. Ĉiujare la kuraĝuloj havis la eblecon elprovi sian kuraĝon dum nokta ludo “Pado de kuraĝo”. Tiu ebleco ekzistis ankaŭ nunjare - ĵaŭde. Pri la fakto, ke dum ĝi povas travivi timon ne nur la kuraĝaj ludantoj, sed ankaŭ aranĝantoj de la ludo, oni povas legi aliloke. Dum lastaj kelkaj jaroj iĝis tradicia vizito de “bierfonto” en Horní Újezd. Nunjare vizito de tiu najbara vilaĝo ne okazis, ĉar nunjare elŝprucis la bierfonto ankaŭ en la vilaĝo Sebranice. Do vendrede posttagmeze okazis promeno al la fonto, kie oni povis sin refreŝigi per bongustaj biero aŭ limonado. La tuta semajno estis sunplena kaj senpluva. Dum tiu ĉi lasta tendara tago la nuboj ĉirkaŭis la tendaron kaj ekfulmotondris, sed en la tendaro ne aperis atendata ekpluvo. Subite ekbrilis la suno kaj super la tendaro aperis belega duobla ĉielarko. Por vespero estis planita programo de la tendaranoj ĉe lasta tendara fajro. Tiucele ĉiu kurso preparis kelkajn programerojn. Ĉio estis preparita, sed ekpluvo devigis okazigi la programon en la tendara manĝejo. Spite de tio oni travivis tre belan lastan tendaran vesperon, dum kiu precipe ĉarmaj infanoj ridigis ĉiujn. Fine de la vespera programo ĉesis la pluvo, kio ebligis jam meze de la tendara spaco formi rondon de la tendaranoj, tenantaj sin permane kaj lastfoje kune kanti adiaŭan kanton “Steletoj”. La nunjara tendaro redonis al ĝiaj organizantoj kuraĝon daŭrigi aranĝadon de la tendaro ankaŭ en venontaj jaroj esperante, ke ĝin partoprenos ankaŭ pli multaj eksterlandaj gastoj. Do ĝis la revido post unu jaro en KET Sebranice! Miloslav Šváček Nia Katolika E-Tendaro en Sebranice (Ĉeĥio) situas en bela valo el du flankoj ĉirkaŭlimigita per arbaroj. La arbaroj kaŝas multe da eblecoj por diversaj ludoj. Do ne povas manki nokta ludo Pado de la Kuraĝo. La nunjara denove okazis en la arbarparto sur deklivo, kie troviĝas furaĝrako por arbaraj bestoj (tre bona nokta rekvizito), maldensejo kun alta herbaro, densa arbaretaro, veprejo kaj ĉieĉeestantaj arbostumpoj kaj knarantaj branĉetoj. Krome dumvoje aktivas kvin timigantoj, do ĉiuj partoprenantoj de la kuraĝludo povas antaŭĝoji pri la bela travivaĵo. Sed ĉu devas timi nur la kuraĝuloj, partoprenantaj la ludon? Ĉu oni ekpensis ankaŭ pri ni - do tiuj, kiuj aranĝas la kuraĝpadan ludon, sidantaj kaŝitaj en la plej malhelaj lokoj de la arbara luda traceo, ke ankaŭ ni povas travivi timon? En tiuj momentoj homo emas kredi, ke ja diversaj spiritoj kaj fantomoj ekzistas. Ŝajnas, ke subite ĉie estas multe da ili, ĉio ŝajnas reviviĝinta, oni povas aŭdi kaj vidi nepriskribaĵojn, kiujn kapablas pro timo produkti la homa fantazio. Kiam mi estis kaŭranta enherbe ĉe la arbo, por timigi la preterirantajn kuraĝulojn, tute sentime preterpaŝis min, ege ektimigitan, iu blanka besteto (probable kato). Oni eble ne kapablas imagi, kian travivaĵon tiumomente kaŭzis al mi la dumtage certe ŝatata estaĵo. Tial kuraĝuloj ne timu partopreni la noktludon Pado de la Kuraĝo en la venontjara KET, ĉar pli da timo ol vi tutcerte travivas mem la organizantoj de la ludo, kies tasko estas timigi ĝuste vin. Jana Kořístková La nunjara Katolika E-Tendaro (KET) okazis en tempo de plenumotaj deziroj. Ĉu vi ne kredas? Noktaj gardantoj kaj tiuj, kiuj ne volis ankoraŭ dormi, povis observi superban belecon de stelplena ĉielo. Multe da steletoj falis, sed bedaŭrinde neniu en nian tendaron... Jana Kořístková AGRABLA KUTIMO DUM LASTAJ TENDAROJ Ĉu vi ŝatas vin refreŝigi somere per bongusta biero? Eĉ nekonsumantoj de tiu trinkaĵo ne kapablas rezisti al tento ĝin gustumi rekte el bierfonto. Dum kelkaj pasintaj tendaroj oni ekskursis perpiede sep kilometrojn al la bierfonto en najbara vilaĝo. Nunjare ĝi elŝprucis ankaŭ en Sebranice. Ĉu vi ne kredas? Partoprenu venontjare la tendaron kaj vi konvinkiĝos, ke bierfontoj en proksimeco de la tendaro fakte ekzistas. Jana Kořístková La lastan tendaran vesperon oni kutime travivas ĉe la plej granda tendarfajro kun programo preparita de la tendaranoj. Malgraŭ tio, ke dum ĉi-jara KET ni povis ĝui eksterordinare belegan veteron, dum la tempo, kiam devus okazi nia lasta tendarfajro, sufiĉe multe ekpluvis. Nia programo, preparita por la tendarfajro, estis do prezentita en la tendara manĝejo. Kursanoj de ĉiu kurso de Esperanto preparis iun programeron, por ĝin prezenti al aliaj partoprenantoj de la tendaro, kompreneble en Esperanto. Ĉarmaj infanoj de la infana kurso de Zdenka Novotná prezentis du scenetojn el la besta regno. Kursanoj, komencantoj, transvestis sin kiel rabistoj, kiuj postulis monon de eksterlandanino. Sed ŝi tute ne komprenis, kion ili volas, ĝis kiam ili provis alparoli ŝin Esperante. Ĉar knabinoj de tiu kurso bele kapablis kanti, oni prezentis konatan popolan kanton “Okuletoj, dormu nun” trivoĉe. Kursanoj - progresantoj preparis ludon “Pendigilo”. La principo de tiu ĉi ludo estas diveni la literojn de iu Esperanta vorto, kaj se oni eraris en elekto de la litero, unu parto de la pendigilo estis konstruita. La celo estas diveni ĝuste la vorton, antaŭ ol la tuta pendigilo pro eraraj divenoj estas konstruita. La kursanoj de la konversacia kurso decidiĝis ekzerci niajn cerbojn per la ludo “Ĉio flugas, kio plumojn havas”. Poste ili preparis ekzercojn por kalkulado kaj nia tasko estis diri Esperante la rezulton. Ni eĉ havis la honoron bonvenigi inter ni “faman dresiston de puloj kun la pulo Pepinka”, kiu prezentis al ni ĝiajn la plej eminentajn gimnastikaĵojn (mortecan salton kaj aliajn mirindaĵojn). La infanoj de familio Šálek instruis nin kanti indianan kanton. Ĝi temas pri la boatado en la rivero plena de krokodiloj, kiujn ni ne timas. La programo estis finita per la magiista prezentaĵo. Dum la programo la vetero pliboniĝis, ni do povis fari rondon meze de la tendaro, kie ni permane tenante nin reciproke kantis la adiaŭan kanton “Steletoj”. Dankon al Dio kaj al ĉiuj tendaranoj por bela tendara semajno. Ĝis la revido venontjare en Katolika E-Tendaro en Sebranice! Blanka Horáčková Ĉeha kanto "Hvězdičky, dobrou noc". Tradukis Jiří Kořínek.
18-a INTERNACIA INTERRELIGIA KUNVENO En Milano (Italio) de la 5-a ĝis la 7-a de septembro 2004 okazis 18-a Internacia Interreligia Kunveno de Preĝo por la Paca. Ĝia temo estis: "Religioj kaj Kulturoj: La Kuraĝo de Nova Humanismo". La organizanto estis Komunumo de Sankta Egidio. Dum la inaŭguro de la kunveno, en teatro Arcimboldi en Milano, i.a. ĉeestantojn alparolis Yasumi Hirose, prezidanto de Oomoto el Japanio. Sekvas lia alparolo. Mi estas tre honorata povi liveri mian saluton al ĉiuj partoprenantoj en ĉi tiu monda renkontiĝo, kies temo estas: "Religioj kaj Kulturoj: La Kuraĝo de Nova Humanismo". Mi eldiras mian plej profundan respekton kaj dankon al ĉiuj, kiuj heredis la spiriton de Papo Johano Paŭlo la 2-a, esprimitan okaze de la Monda Renkontiĝo por la Paco, okazinta en Asizo en 1986, kaj kiuj havante kunan celon, kune sindevigis kaj daŭrigis laŭiri la vojon por la paco dum ĉiuj ĉi longaj jaroj. Nuntempe ni travivas tre malfacilan momenton. La koroj plenaj je egoismo kaj je la ideo pri la rajto de la plej forta kondukas al 1a batalo por la trono, por havi la rajtojn, estigas konfliktojn kaj multajn tragediojn. Krome, ekskluzivemo, malkonfido, daŭraj malamo kaj deziro je revenĝo nenion faras, krom konduki al mondo de tenebroj, kie ne plu ekzistas leĝoj kaj kie multnombra aro da personoj ĝemas kaj suferas. Ĝuste kiel Japanio, kiu post la sperto de la atombomboj de Hiroŝimo kaj Nagasakio konservas en sia interno ekvilibron, bazitan sur la leĝoj, ankaŭ ni, japanaj religiuloj sopiras la realigon de nova monda ekvilibro, bazita sur la leĝoj. Samtempe, la realigo de estonteco, en kiu kunvivu diversaj popoloj, diversaj kulturoj kaj diversaj lingvoj, eblas nur pere de la reciproka respekto kaj kompreno de alies kulturoj. Krome, por ke la homaro povu superi la muron de la lingvo, kaj por ke ĉiuj fariĝu fratoj kaj fratinoj, mi opinias, ke estas grava la uzo de Esperanto aldone al la propra lingvo, ĝuste por pli bona kompreno. La nova humanismo havas kiel bazon la restarigon de la rilato inter Dio kaj la homo. Mi preĝas, por ke ĉi tiu nia renkontiĝo, kies temo estas "Religioj kaj Kulturoj: La Kuraĝo de Nova Humanismo", povu venki la egoismon de la homoj, ke la dialogo, la kunlaboro, la solidareco inter la religiaj reprezentantoj de la tuta mondo alcelitaj al la realigo de mondo de kunvivado pli kaj pli fortiĝu kaj ke ĉi tiu renkontiĝo povu alporti fruktodonajn kaj historiajn rezultojn por erao plena je espero por la homaro. Dankon pro via aŭskulto. Oni gvidas ŝteliston al malliberejo. Renkontiĝis du hundoj. - Kial drinkante brandon vi fermas la okulojn? El pola esperantigis Bogusław Sobol PANÍ ZDISLAVA Z LEMBERKA - SINJORINO ZDISLAVA DE LEMBERK Verkis Marie Dolistová. Esperantigis D-ro Zdeněk Rusín.
Marie Dolistová naskiĝis en Prago en la jaro 1951, nune ŝi loĝas en nordbohemia urbo Teplice. Poezion ŝi skribas ekde la jaro 1985. Alparolas ŝin spiritaj tradicioj en ĉeĥa poezio, sed ankaŭ en poetinoj de aliaj nacioj. Marie Dolistová estas tre sentema poetino, kies poemoj vere emociigas. Estas preparata interreta paĝo kun tradukoj de ŝiaj aliaj poemoj en Esperanton. Dume ŝi havas jenan “veban” paĝon en la ĉeĥa lingvo: http://www.mujweb.cz/kultura/dolistova/. Tie estas ŝiaj poemoj en la ĉeĥa lingvo kaj fotografaĵoj kiel ilustracio. En komenco de la 13-a jarcento, kiam la limaj praarbaroj de Bohemia-Moravia Montetaro popolpleniĝis, fondis sinjoro Přibyslav tie vilaĝon Křižanov kun preĝejo kaj sian fortikaĵon. Sinjoro Přibyslav kaj lia edzino Sibyla estis saĝaj kaj piaj. Ili havis tri filinojn tre bone edukitajn, kiujn ili edzinigis kun piaj kristanaj sinjoroj: Zdislava kun Galo-Havel Markvartic, Eŭfemia kun Boček de Obřany kaj Eliška kun Smil de Lichnice. Zdislava post edziniĝo en Křižanov transloĝiĝis kun sia edzo Galo-Havel en lian novan kastelon Lemberk en Bohemio. Ŝi fondis tie en Jablonné kaj Turnov monaĥejojn por nova apostola ordeno de dominikanoj. Ŝia edzo Galo estis en reĝa konsilantaro, defendis patrujon kontraŭ Tataroj en Moravio (1241) kaj venkis eĉ reĝidon Přemyslav, kiu ribelis kontraŭ reĝo-patro. Zdislava estis patrino kaj edukantino ne nur de propraj kvar gefiloj, sed fariĝis bonega patrino de tuta loĝantaro precipe de ĉiuj povraj, senpovaj malriĉuloj. Ŝi kuracis kaj eĉ mirakle sanigis malsanulojn, blindajn, leprulojn kaj kiel estas skribite ne longe post ŝia morto en Kroniko de Dalimil: Dio revivigis pro ŝiaj preĝoj kelke da mortintoj. Zdislava mortis en la jaro 1252. Enterigita ŝi estas en Jablonné v Podještědí. Ĉi tien multaj honorantoj kaj petantoj pilgrimadis ĉiam al ŝia tombo. Ŝi helpas ja al ĉiuj ĝis nun. Fare de papo Pio la Deka ŝi estis en la jaro 1907 beatproklamita kaj en la jaro 1995 kune kun Johano Sarkander kanonizita de papo Johano Paŭlo la Dua en Olomouc. Sankta Zdislava de Křižanov estas unusola sanktulino laŭ nasko el Moravio kaj kiel tia preskaŭ unika en la Eklezio, ĉar ŝi estas nek virgulino, martirino, monaĥino, nek vidvino, sed edzino kaj patrino, kaj da tiuj ne estas multe. Pro tio ŝi estas precipe en nunaj tempoj, kiam tiom da familioj disfalas, modelo kaj patronino de bona familia vivo en kristana amo kaj fideleco. Ŝi estas ankaŭ propetantino en familiaj aferoj kaj helpantino de gejunuloj, kiuj serĉas bonan kaj fidelan kunulon por feliĉa geedzeco. En ŝia naskiĝloko Křižanov oni starigis en preĝejo kaj solene konsekris en la jaro 1972 novan originalan statuo-grupon de sankta Zdislava kun ŝia fianĉo Galo en momento de ilia geedziĝo. Nia sampatrujanino sankta Zdislava gardu niajn gejunulojn kaj niajn familiojn! Lernigu nin disdonadi feliĉon, ĉar nur tiam ankaŭ ni povos esti feliĉaj! Sac. Cyril Šíma UNU BONFARO TRANSFORMIĜIS JE MULTAJ BONFAROJ Saluton, karaj geamikoj, mi volas rakonti al vi historion tristan, sed fine belan, kiu okazis al mia laboreja kolegino Carmen. Jen la historio de Carmen kaj de ŝia granda koro. Carmen estas virino kvindekjaraĝa, ŝi havis unu filon dudekjaraĝan. Lia nomo estis Giulio, li estis bela, sana kaj forta knabo kaj Carmen estis tre feliĉa kun li. En pasinta jaro bedaŭrinde Giulio mortis en strata akcidento. Carmen estis tute detruita, ŝia vivo kvazaŭ finiĝis kun li. Dum longa tempo ŝi ne povis labori, la tragedio estis tro granda. Nur pli poste, per helpo de ŝia familio kaj ĉiuj ŝiaj geamikoj kaj per granda fido, ŝi rekomencis vivi. En vilaĝo, kie ŝi loĝas, laboras fremda pastro sac. Alphonse Lukoki Fulumpinga. Li estas kongolandulo kaj multe li parolis kun Carmen pri sia lando kaj sia malriĉa paroĥo de Sona-Bata, pri problemoj de sia gento kaj pri la helpo, kiun oni tie bezonas. Iun tagon Carmen ekvidis en bazaro de aŭtomobiloj malnovan armean aŭtobuson kaj subite granda ideo naskiĝis en ŝia kapo: ripari la aŭtobuson, nomigi ĝin “Giuliós bus” memore al ŝia kara filo, kaj sendi ĝin en Kongolandon al la paroĥo de ŝia amiko - pastro. S-ino Carmen pridiskutis la ideon kun sia edzo; la afero estos tre multekosta, sed ili volas fari bonan faron memore al Giulio. Tial ambaŭ vizitis posedanton de la aŭtobuso, petante lin pri ĝia vendo. La busposedanto aŭskultis ilin kaj poste decidiĝis senkoste donaci la aŭtobuson al ili, ĉar ankaŭ li volas partopreni al ĉi tiu bona iniciato. La aŭtobuso havis la motoron en malbona stato, do tial Carmen priparolis ĝian riparon kun kelkaj aŭtomeĥanistoj. Ili ĝin riparis ankaŭ senkoste, dirinte: “Tio estas nia malgranda donaco”. Ankaŭ la karoserio estis tre difektita. Estis necese ĝin ripari kaj surkovri per lako. Tion faris en sia libertempo iliaj amikoj, kiuj ankaŭ pretigis sur flankoj de la aŭtobuso surskribon “Giuliós bus”. Poste kelkaj najbarinoj prizorgis kurtenetojn por la busfenestroj kaj helpis al Carmen purigi la internon de la aŭtobuso. Ankaŭ posedanto de benzinstacio volis partopreni en tiu nobla iniciato, pleniginte la benzinujon. Multaj personoj donacis vestaĵojn, nutraĵojn, diversvariajn ilojn. Enbusiĝinte ĉion, la aŭtobuso estis preparita por forveturo en afrikan kontinenton. La aŭtobuso aspektis kiel nova kaj Carmen nenion tiucele elspezis! Ekestis la problemo kun ekspedo de la aŭtobuso, sed helpe de internacia ekspeda organizo povis ĝi la 23-an de julio 2004 ekveturi, kaj la 15-an de aŭgusto ĝi atingis Kongolandon. Ĉi tiu historio dokumentas, kiel unu bona faro de unu persono multiĝis je bonaj faroj de multaj aliaj homoj. Mi esperas, ke la aŭtobuso utile kaj senprobleme funkcios en la paroĥo de Sona-Bata. La “Giuliós bus” longe helpu al loĝantoj de menciita paroĥo. Verkis Giuseppe Affaticati, Pia‡ enco, Italio. Por Dio Benu disponigis Olga Glendová Papo Johano Paß lo la Dua anoncis, ke ekde la oktobro 2004 ť is la oktobro 2005 la Eklezio solenos specialan jaron de la Eß karistio. ś i komenciť is per Eß karistia Kongreso, okazinta de la 10-a ť is la 17-a de oktobro 2004 en Guadalajara en Meksiko, kaj finiť os per venonta regula episkopa sinodo, okazonta de la 2-a ť is la 29-a de oktobro 2005. Temo de la sinodo estos: Eß karistio - fonto kaj kulmino de la vivo kaj misio de la Eklezio. En Eß karistio troviť as la tuta ri‡ eco de la Eklezio, kiu estas Kristo mem, Pano de la vivo. Sankta Patro en encikliko Ecclesia de Eucharistia skribas, ke kiu tu× as Eß karistion, tiu tu× as koron de la Eklezio. Tial la Eß karistia Jaro estas granda ť ojo kaj tempo de la graco. (Győzelemről énekeljen) Disponigis Irene Szűcs, Rumanio
Zofia Kamieniecka
RENKONTO DE KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN NIEPOKALANÓW La 18-an de septembro 2004 okazis en Niepokalanów en la jaro de s-ta Maksimiliano Kolbe renkontiĝo de la katolikaj esperantistoj. Venis gesamideanoj el la diversaj lokoj de Pollando. Niepokalanów (Senmakulejo) jam ne unuan fojon gastigis la verdstelanojn. Jam antaŭ multaj jaroj okazis tie la simpozio, kiun tiam aranĝis pastro H. Paruzel. Ĝuste nun oni remomorigis ankaŭ tiujn tempojn, kiam la katolikajn kaj Esperantajn aranĝojn partoprenis multaj pastroj - esperantistoj. Niepokalanów estas loko de Dipatrino Maria Senmakula. Ĉi tie fondis monaĥejon, vivis kaj agadis s-ta Maksimiliano M. Kolbe, eksterordinara laŭdanto de Maria, nomata “La Avarulo de Senmakula”. En la sanktejo mankas liaj relikvoj, ĉar lia korpo estis cindrigita en krematorio de naziista koncentrejo en Oświęcim kaj la cindro disĵetita. Apud la baziliko staras nur la monumento de la sanktulo, fondita sur la placo okaze de 100-a datreveno de lia naskiĝo en la jaro 1894. Pri s-ta Maksimiliano, lia agado en Pollando kaj eksterlande, kie li ankaŭ kreis Senmakulejon en Japanio, rakontis dum prelego pastro Roman Forycki. Poste s-ino Szanser bonege kaj interese prezentis kaj rememoris la antaŭajn aranĝojn, kiuj okazis en Niepokalanów. Post ŝiaj rememoroj okazis la poezia programero, dum kiu oni prezentis la religiajn poemojn kaj epigramojn. Je la 12-a horo la partoprenantoj preĝis la anĝeluson apud la altaro de s-ta Maksimiliano en la baziliko, kie troviĝas interalie la Esperanta tabulo, dediĉita en la jaro1974 al Maksimiliano Kolbe, sur kiu ni povas legi jenajn vortojn el lia letero al P. J. Nazim Mugenzai no Sono, 1931: Kavaliro Esperanto trovus certan sukceson eĉ ĉi tie en Japanujo. Kaj ankaŭ koresponde al polaj esperantistoj,1937: Via partopreno en la Esperanto-Mondmovado plaĉas al la Senmakula. Tiun ĉi tabulon fondis omaĝe al sia Ĉiela Patrono Pola Katolika Unuiĝo Esperantista. Post la Anĝeluso kaj individuaj preĝoj oni rigardis belegan panoramon, prezentantan miljaran historion de Pollando. La S-tan Meson esperantlingve kuncelebris du pastroj esperantistoj - Stanisław Płatek kaj Roman Forycki kaj unu franciskana pastro el Niepokalanów. Ĝi okazis en malnova kapelo de s-ta Maksimiliano. Poste oni vizitis tombejon, kie estas estombigitaj monaĥoj, sed ne nur ili. Troviĝas tie ankaŭ tombo de Franciszek Gajowniczek, anstataŭ kiu sin proponis por mortigo s-ta Maksimiliano. Estas tie entombigita frato de sankta Maksimiliano kaj ankaŭ franciskano el Niepokalanów Kornel Kaczmarek - esperantisto, kiu multe agadis por Esperanto, partoprenis E-aranĝojn ktp. Gesamideanoj preĝis ĉe lia tombo. La aranĝo en Niepokalanów daŭris preskaŭ tutan tagon, ĝi estis vere bonege organizita de s-ro Bohdan Wasilewski, al kiu helpis s-ino Krystyna Zmitrowicz. Estis ebleco rigardi ankaŭ la ekspozicion pri diversaj katolikaj aranĝoj. La partoprenintoj dankemas pro la sukcesa renkonto al Esperanto-Sekcio ĉe Klubo de Katolika Intelektularo en Varsovio. Bogusław Sobol LA RUĜAJ PAPAVOJ SUR MONTE CASSINO La kanto de polaj soldatoj rememore al iliaj batalo kaj venko laŭ la vortoj de Feliks Konarski (pseud. REF-REN)kaj muziko de Alfred Schütz. Libera traduko de Wiesław Tomaszewski.
Varsovio, la 18-an de majo 2004, en 60-a datreveno de la batalo. Kristo diris: Sed kristanoj senĉese kverelas, Pro fervoraj kvereloj 1 tiraljore = izolite. Sergiusz Riabinin (1918-1997). Tradukis Zbigniew Czupkałło LA PATRINO DE LA SENĈESA HELPADO La fragmento el la poemo sen titolo de Leszek Lęgowski, 2004. Esperantigis Bogusław Sobol.
LA 17-A EKUMENA E-KONGRESO 2005 Kiel ni jam anoncis en pasinta numero de nia gazeto, la venontjara 17-a Ekumena E-Kongreso (58-a de IKUE kaj 55-a de KELI) okazos en Hungario en urbo Piliscsaba, situanta 25 km nordokcidente de Budapeŝto en la tagoj de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2005. Ĝi okazos en studenta hejmo Josephinum, apartenanta al Romkatolika Universitato Pázmány Péter. La kongresejo estas nova konstruaĵo, komforte kaj bele ekipita. La ĉambroj estas dulitaj. Oni ekskursos al mondfama Kristana Muzeo en Esztergom kaj tuttaga ekskurso al ĉefurbo de Hungario Budapeŝto. Eluzu ĝis la fino de ĉi-jaro la plej favoran aliĝkotizon. Ĉeĥaj esperantistoj povas sendi la kongresan aliĝilon kaj aliĝkotizon pere de frato Miloslav Šváček, kiu vin instigas al la partopreno. Bv. do aligi vin, por travivi belegajn kongresajn tagojn en Piliscsaba en Hungario. “Sinjoro Dio estas ĝentilulo. Li aldonis al mia vivo multajn jarojn, pri kiuj mi eĉ ne petis. Do nun mi ilin devas preni kiel Dian donacon kaj ĝui ilin” - jen eldiro de nia kara 90-jara jubileulo, longjara aktiva IKUE-ano JUD-ro Václav Rajlich el Tábor. Spite de sia aĝo li estas prezidanto de E-Klubo kaj eminenta ŝak-aktivulo, honora civitano de la urbo Tábor. Persone gratulis al li ne nur urbaj reprezentantoj, sed ankaŭ prezidanto de Kristan-Demokrata Unio - Ĉeĥa Popola Partio Miroslav Kalousek kaj deputitino Vlasta Parkanová. Al la gratulantoj aligas sin ankaŭ la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, deziranta al frato Václav sennombrajn Diajn benojn kaj gracojn.
KONTRIBUAĴO
AL TRAKTADO DE LA PLENA PARLAMENTO (Fina parto 5) VI. Vojoj de la universala eklezio VI.1 Por plenumi la heredon de la II-a Vatikana Koncilio estas necese, laŭ nia opinio, ke ĉiuj kredantoj unue konatiĝu kun ĝia instruo, nome en la kadro de sistema kleriĝado unuavice en paroĥoj kaj pluaj grupiĝoj. La spirito de la koncilio kaj la ĝusta interpreto de novaj direktoj en la eklezio estu elirpunkto por renoviĝo de la eklezio, por ĝia „nova printempo“ kaj ankaŭ por renaskiĝo de la homa socio en la 21-a jarcento. Tio estu bazo de la nova evangelizado laŭ la intencoj de la papo Johano Paŭlo la II-a. VI.2 Antaŭ ĉio estas necese plene venigi en la vivon koncepton de la eklezio kiel migrantan Dian popolon, kiu elpaŝus el la modelo de la unuaj kristanaj civitoj, aplikante ĝin al la nuna tempo. En ĝi devas esti klare difinita pozicio ankaŭ de kristanoj-laikoj en plena asociiĝo kun episkopoj kaj pastroj. Adekvate kleraj kaj bone formitaj kredantoj povas al la eklezio alporti valorajn servojn, sen plena partopreno de laikoj ne estas imagebla plenumo de la perspektiva novigo de kristaneca vivstilo en nia socio, kiun oni komprenu ja en pli vasta ekumena spirito. La lukton pri la nova lando ni devas komenci en amo komune kun ceteraj kristanoj kaj ankaŭ kun ĉiuj homoj de bona volo. Temas ankaŭ pri tio, ke ni devas klopodi pri futura aspekto de socia vivo en tiu ĉi jarcento je kvalita nivelo pli alta, ol ĝi estis en la tempo, kiam nia patrujo estis konsiderata kristana. Tion devas akompani ankaŭ la konfeso de eraroj kaj pento pro la pekoj ne nur niaj, sed ankaŭ pro la pekoj de niaj antaŭuloj. VI.3 Ni vidas necesa, ke ni ĉiuj, do ankaŭ nia nuntempa eklezio, apogu nin pli je la evangelio kaj preĝo kun ĉio, kio koneksas al profunda spirita vivo. Ni devas ellerni vivon el la kredo, sed en ĉiu momento. Nura partopreno en dimanĉa sankta meso ne faros el ni efektivajn kristanojn. En la nuna sekularigita socio ne estas profitdona, ke klerikoj laŭ jam superita modelo liveradu al laikoj nur „sakramentan servon“ kaj plue, ke tiuj estu lasitaj sole al individua vojo de pieco. Praktiko montras, ke la plejparto de la individuoj tiel perdas entuziasmon pri la kredo aŭ poste eĉ plene ĝin formetas. Homo de la nuna tempo havas siajn specifajn problemojn, kiujn li iufoje bezonas al iu komuniki, li serĉas apogon kaj konsilon. Pro tio bezonatas dialogo. Tial la eklezio devas nepre funkcii kiel socio de la gefratoj, en kiu ĉiu trovas komprenemon. Tie ĉi la tasko de klerikoj kaj laikoj estas nesubstituebla. VI.4 Ni konsideras kiel tre bezonata fari vicon da aranĝoj por tio, ke la eklezio de la tria miljaro pleje respondu al la modelo de la origina eklezia komunumo, kiel ni konas ĝin laŭ la evangelioj kaj laŭ la leteroj de apostoloj. Estas absolute necese, ke ĝi fine forlasu la eksteran feŭdisman tavolon, kiu certagrade ankoraŭ inercie daŭras. Memkompreneble estas bezone kontinui en ĉiuj bonaj tradicioj sendepende de tio, en kiu jarcento ili estiĝis, kaj riĉigi ilin per novaj elementoj, kiuj harmonios kun la ĥarisma misio de la eklezio. VI. 5 Ni atendas, ke la Plena Parlamento de la katolika eklezio en la Ĉeĥa Respubliko solvos tute konkretajn taskojn kaj ke ĝi montros vojon, kiel plenumi la mision de nia loka eklezio en tiu ĉi tiom signifa historia epoko. Al tio ankaŭ ni deziras kontribui per niaj proponoj.
Katolikaj esperantistoj per preĝoj akompanos la traktadon de la
parlamento kaj elpetados por ties partoprenantoj gvidon de la Sankta
Spirito.
Katolika sekcio de la Ĉeĥa Esperanto-Asocio LA PARLAMENTA RONDETO La agadon de la rondeto partoprenis 8 membroj de la sekcio, kiuj loĝas en diversaj lokoj de la Ĉeĥa Respubliko:
La parlamenta rondeto de la Katolika sekcio de ĈEA estis konstituita por la tutŝtata agadsfero, ĝi do ne estis envicigita en diocezajn strukturojn. Kiel kredantaj membroj de la ĉeĥa eklezio ni en la rondeto okupiĝis antaŭ ĉio per la aferoj kaj problemoj hejmaj. Ni eliradis el analizo de la nuntempa situacio kaj serĉis solvojn. Konsciante vastajn internaciajn aktivadojn de nia organizaĵo, ni sentas bezonon kaj devon mencii kelkajn aferojn ankaŭ el la vidpunkto „globala“ kaj alporti koncernajn sugestojn precipe en la sektoro de nia agado. El ĉio ni pleje akcentas la konturigon de certa vizio pri la eklezio en la 21-a jarcento. La rezulto de nia kelkjara laboro estas tiu ĉi kontribuo, kiun ni prezentas al la ĉeĥaj episkopoj kaj organizantoj de Plena Parlamento de la katolika eklezio en Ĉeĥa Respubliko por la asemblea traktado. |
||||||||||||