Karaj gefratoj! Ĉiu jaro, ĉiu monato kaj ĉiu tago proponas al ni travivon de valoraj momentoj, se ni la tempon travivas en ĉeesto de Dio. Ankaŭ la nuna jaro, kiel multaj pasintaj jaroj, proponas al ni, la katolikaj esperantistoj, eblecon travivi belegajn kaj spirite riĉajn tagojn en ĉeesto de Dio, ĉerpi spiritan energion, kiu pozitive influigas ne nur animan staton de la homo, sed ankaŭ la korpan. Pri tiu konstato povis jam nunjare konvinkiĝi multaj niaj kaj eksterlandaj katolikaj esperantistoj, kiuj eluzis la eblecon partopreni la ĝis nun okazintajn nunjarajn aranĝojn. Temas pri partopreno de internacia grupo de la katolikaj esperantistoj maje en aŭstria pilgrimloko Mariazell kadre de Mezeŭropaj Katolikaj Tagoj, sed precipe pri partopreno en tre sukcesa kaj belega 57-a Kongreso de IKUE, okazinta julie en urbo Kretinga en Litovio. Tute prave oni konstatis, ke tiu ĉi kongreso estis unu el la plej belaj kaj sukcesaj kongresoj. Tion mi ja antaŭvidis, rekomendante al la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj multnombre partopreni la kongreson, ĉar temis pri okazigo de la kongreso en la lando, konservanta profundajn religiajn tradiciojn eĉ spite de kelkdekjara religia subpremado sub jugo de ateisma soveta sistemo. Jes, mirinde, pro la konservo de profundaj katolikaj tradicioj en Litovio ni vere povas ĝojegi, sed ankaŭ bedaŭri, ke aliaj nacioj vivantaj sub jugo de soveta sistemo ne kapablis sufiĉe konservi sian kristanan kredon, malgraŭ tio, ke ne mankis multaj heroaj ekzemploj de tiuj, kiuj pro fideleco al Kristo travivis multajn jarojn en malliberejo aŭ fariĝis viktimoj de la religia persekutado. Ni esperu, ke ilia suferado jak la sango de la multnombraj martiroj ne estis vanaj, sed alportos abundan rikolton en estontaj tempoj sur la vitejo de la Sinjoro. Kie estas Maria, tie estas la Eklezio de Kristo. Tiu ĉi konstato centprocente pruvis sian verecon ĝuste en Litovio, kie estis konservita profunda Maria-kulto dum ĉiuj tempoj de ekzisto de la kristanismo en Litovio ĝis nun. La Virgulino Maria do protektis kredon de sia popolo, ĉar Litovio estas ŝia lando. Ni deziru al tiu brava popolo, ke sub ŝia protektado ĝi konservu profundan kredon spite de influoj de praktika okcidenta ateismo kaj senmoraleco, strebanta forpeli Dion el la koroj ankaŭ de tiuj, ĉe kiuj tion ne sukcesis fari la komunista batalanta ateismo. La nuna jaro proponas al ni pluajn spirite riĉajn aranĝojn. Temas precipe pri tradicia Katolika (IKUE) E-Tendaro, ĵus okazanta, aŭ ĉi-momente jam okazinta en Sebranice (Ĉeĥio). Pri ĝi informos vin venonta numero de nia gazeto Dio Benu. Ĝojiga estas la fakto, ke post kelkaj jaroj de stagnado kreskis intereso pri partopreno en tiu ĉi en la mondo unika IKUE-aranĝo. Kaj kiel lasta nunjara aranĝo en Ĉeĥio proponas sin Renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio en Žirovnice, okazonta dum semajnfinaj tagoj en komenco de la monato oktobro. Dum ĝi la ĉeĥaj IKUE-anoj prijuĝos la nunjarajn aktivadojn kaj aranĝojn kaj priparolos aranĝojn por la venonta jaro. Dum ĉi renkonto oni ne forgesos ankaŭ danki al Dio pro la donaco de bele ravivitaj tagoj en nuna jaro inter la katolikaj esperantistoj. Krom la spiritaj programeroj ne mankos ankaŭ aliaj agrablaj momentoj. Pere de denove almetita informfolieto estas ebleco anonci sian partoprenon en tiu ĉi aranĝo. Karaj gefratoj, mi deziras al vi agrablan legadon de tiu ĉi numero de nia gazeto, kiu al multaj el vi rememorigos la bele travivitajn nunjarajn aranĝojn. Tiuj, kiuj ne povis ilin partopreni, almenaŭ per legado ĝuos ilian etoson. Dio benu vin! Miloslav Šváček Prediko de pastro Lajos Kóbor dum la esperantlingva Sankta Meso, okazinta kadre de Mezeŭropaj Katolikaj Tagoj en Mariazell, Aŭstrio, la 21-an de majo 2004 Karaj gefratoj en Kristo! Multaj kredantoj alvenis en Jerusalemon el diversaj provincoj de la Romia Imperio, por festi la Pentekoston. Tiam la apostolojn plenigis la Sankta Spirito, kaj ili eliris el la domo, kaj kuraĝe komencis paroli al la kunveninta homamaso. Estis tie kredantaj judoj el Mezopotamio, Kapadokio, Ponto, el Frigio, estis Kretanoj kaj araboj, kaj ili ĉiuj miris, ke ĉiuj aŭdas la Evangelion en sia denaska lingvo. Karaj gefratoj, al tiu ĉi fama aŭstria pilgrimloko Mariazell venis kadre de Mezeŭropaj Katolikaj Tagoj pilgrimantoj ne nur el Ĉeĥio, Aŭstrio, Hungario, Pollando, Slovakio, Slovenio, Kroatio kaj Bosnio-Hercegovino, sed ankaŭ el aliaj landoj. Nun vi bedaŭras, ke ne ripetiĝas la pentekosta miraklo. Ni devus uzi multajn tradukojn, aŭ lerni diversajn lingvojn. Eble unu aŭ du nacioj ĝuus prioritaton, sed ni, la ĉeestantaj esperantistoj, ne apartenas al tiuj grupoj. Kiam la apostoloj disiris, helpis ilin kaj iliajn posteulojn la bonaj trafikvojoj en la Imperio, kaj la tiamaj internaciaj lingvoj: la greka kaj la latina. Nuntempe la greka kaj latina lingvoj ne povas plenumi la iaman rolon. Tamen la Eklezio de Kristo ankaŭ nun bezonas internacian neŭtralan lingvon, ne kaŭzantan la diskriminacion de ceteraj lingvoj. Ni, esperantistoj, posedas ĝin. Ĝi do estas ESPERANTO, kiu proponatas ludi la rolon de LA NOVA LATINO DE LA EKLEZIO. Kaj mi ĝoje ripetas al vi la vortojn, kiujn diris paske la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua per tiu ĉi lingvo: “Kristo reviviĝis. Haleluja.” Li venkis la morton kaj donis al ni la eternan vivon. Li estas Savanto de la homaro, kiun antaŭanoncis la profetoj. Kristo ne instruis ian filozofion, sed parolis pri la senfina amo de Dio, kaj per sia vivo kaj morto li donis al ni ekzemplon de la vera amo, eĉ restas kun ni, kiel Li mem diris: “Mi restos kun vi ĝis la fino de la mondo.” Li estas la enkarniĝinta Vorto de Dio. Karaj gefratoj! Nun ni estas sur la sankta loko de Dipatrino Maria en Aŭstrio, sur la loko de la Sankta Virgulino, kie en la Sankta Mesofero ripetiĝas la Vespermanĝo, dum kiu Kristo donis al ni la Novan Testamenton, eldirinte la plej sanktajn vortojn super la pano kaj vino: “Tio estas mia Korpo, tio estas mia Sango”. Kaj ekde tiam la vivo sanĝiĝis. Spite de la senĉesaj atakoj de la Malbono kaj spite de la homaj misagoj ni povas sperti, ke spite de la suferoj, kiujn kaŭzas furiozado de la Satano, ĉiam venkas la vero kaj la bono. Ni nur pensu pri Albert Schweitzer, aŭ Martin Luter King, aŭ pri la verko de Patrino Tereza el Kalkuto, kaj ankaŭ pri martiroj de la naziismaj koncentrejoj, kiuj estas al ni, esperantistoj, tiel proksimaj – sacerdotoj Maximiliano Maria Kolbe, Max Jozef Metzger kaj Beata Tito Brandsma kaj multaj aliaj. Ni ĉiuj prenu la manon de Maria la Virgulino, ŝi gvidos nin, ŝi gardos nin per sia ŝirma mantelo. Maria enŝteliĝis en Eŭropan Union. Ŝiaj dekdu oraj steloj brilas sur la blua flago de Eŭropa Unio. Do kune kun Maria kaj la Apostoloj ankaŭ en la moderna tempo ni anoncu la Ĝojan Mesaĝon, komencu la novan vivon, kaj ni plu laboru por la interkompreniĝo de la popoloj, nune precipe en Eŭropo, sed ankaŭ ekster ĝi en la tuta mondo. La Sankta Spirito donu kuraĝon kaj forton kaj helpu nin ĉiujn. Amen. PILGRIMO DE NACIOJ AL MARIAZELL En la tagoj de la 21-a ĝis la 23-a de majo 2004 okazis en Mariazell - la ĉefa pilgrimloko de Aŭstrio pilgrimo de mezeŭropaj nacioj. La ĉefan pilgriman solenaĵon sabate la 22-an de majo 2004 ĉeestis centmilo da pilgrimantoj el Pollando, Ĉeĥa Respubliko, Slovakio, Aŭstrio, Hungario, Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj ankaŭ el diversaj ceteraj landoj precipe de Eŭropo. La Papon tie anstataŭigis lia legato - la Ŝtatsekretario Mons. Angelo Sodano. La vetero tiutage en montaro Alpoj estis pluva, pere de kiu flugis pli da oferpetoj de la pilgrimantoj al la ĉielo. Internacia grupo de katolikaj esperantistoj el Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario kaj Kroatio estis en Mariazell jam ekde la ĵaŭdo ĝis la dimanĉo. Ĉiuj loĝis, kompare kun ceteraj pilgrimantoj tre bone, nur kvin km for en junularhejmo en Halltal, apartenanta al pilgrimloko de Mariazell. Dum la pilgrimaj tagoj devus apud Baziliko funkcii informa stando de la katolikaj esperantistoj, sed lastmomente ne estis donita permeso starigi ĝin tie, ĉar la spaco ĉirkaŭ la Baziliko ne estas sufiĉe vasta por akcepti tiel grandan homamason. La esperantlingva Sankta Meso, celebrata de vicprezidanto de IKUE pastro Lajos Kóbor el Hungario, okazis en kapelo de Sankta Miĥaelo. Kvankam la planita misio de la katolikaj esperantistoj ne povis esti tute plenumita, ilia pilgrima ĉeesto ne estis vana. La Dipatrino, kiu estas honorata en Mariazell, certe helpos plenumi la planitan mision de la katolikaj esperantistoj aliloke kaj eble alimaniere, certe bone, prospere al la katolika E-movado. La ĉeestantaj esperantistoj dum ĉiuj kvar tagoj de la restado en Mariazell eluzis la eblecojn, por tie bone travivi la spirite riĉajn pilgrimajn tagojn, ĉeestante ne nur la ĉefan sabatan pilgriman solenaĵon sur la flughaveno, sed ankaŭ aliajn spiritajn programojn ankaŭ de junularo, procesion kun graca statuo de la Virgulino Maria, eŭkaristian solenaĵon, la Sanktan Meson de armeanoj de la koncernaj nacioj, la Sanktan Meson de germanaj soldatoj, dum kiuj kelkaj el ili akceptis la unuan Sanktan Komunion ktp. Post la reveno vespere al junularhejmo de Halltal sekvis ne nur vespera agapo, sed ankaŭ diverstemaj diskutoj aŭ kantado. Dimanĉe, post Sankta Meso en Baziliko, okazis nia adiaŭo kun Mariazell. La pluvo ŝanĝiĝis je neĝado, dum sur la flughaveno okazis Sankta Meso por junularo. Spite de malvarma vetero regis ĉe la koro varma sento pri ĉeesto en tiu ĉi grava pilgrimo de mezeŭropaj nacioj. Dankon al ĉiuj gefratoj, kiuj kunlaboris je ĉeesto de la katolikaj esperantistoj. Miloslav Šváček PILGRIMLOKO MARIAZELL EN AŬSTRIO La pilgrimloko Mariazell estas tre malnova. Ĝi estis fondita kaj prisetlita per benediktanaj monaĥoj el monaĥejo de sankta Lambrecht en la jaro 1157. Post kelkaj jaroj oni solenos 850-an datrevenon de ĝia fondigo. La historio de tia loko, en kiu “la ĉielo kaj la tero sin tuŝas”, estas variospeca kaj bunta, ofte eĉ streĉiteca. La historio de tiu pilgrimloko estas ligita kun evoluo de la socio, kun esperoj kaj malesperoj de la homaro kaj sortoj de la homoj pli multe, ol estas eble aserti pri aliaj lokoj. Kvieta, sed rimarkinda atestanto de tiu historio estas multaj votaj bildoj kaj donacoj - heroldoj de la vivo kaj kredo - dum la jarcentoj. Survoja akcidento, nekuracebla malsano, zorgeme enpakita argilo el diversaj eŭropaj militkoncentrejoj, dankeme ĉi tie deponita de la homoj, kiuj ilin transvivis, kaj peco de pikdrato el fera kurteno, kiu nin ankoraŭ antaŭnelonge dividis de la najbaroj, parolas per la lingvo, kiu estas por ĉiuj komprenebla. Inter tiuj votaj bildetoj troviĝas apud la plej malnovaj bildkartvidaĵoj je urbo Brno la bildkartoj de Bratislava, de multaj hungaraj lokoj kaj kun surskriboj en hungarlingvo, ĉeĥlingvo, slovaklingvo, pollingvo, kroatlingvo kaj slovenlingvo. Tiuj ĉi lingvoj neniam estis ĉi tie fremdaj kaj hodiaŭ ili ĉe ni hejmiĝis ankoraŭ pli multe, ol tio en historio estis iam ajn ebla. Ciganoj, la homoj elpelitaj el sia patrujo kaj aliaj serĉantaj la hejmon, la kristanoj el niaj fratinaj eklezioj kaj la homoj de aliaj konfesioj, infanoj kaj gejunuloj, homoj maljunaj, provitaj per la vivo kaj suferantaj, signitaj per doloro, ridantaj kaj plorantaj homoj, pluaj, kiuj serĉas laboron, malriĉaj kaj riĉaj, la homoj el ĉiuj socialaj tavoloj de nia bunta socio - en Mariazell sin sentas hejme. Neniu aŭdacas alproprigi al si tian lokon kun ĝia riĉe disbranĉita tradicio kaj ĉiu varieco nur por siaj propraj interesoj. Multaj pilgrimantoj venas perpiede, perbicikle, kelkaj eĉ realigas la tutan pilgrimon perpiede. Por pli aĝaj homoj povas eĉ la peraŭtomobila vojaĝo esti granda ŝarĝo. Multaj ekvojaĝas. Pilgrimi ne estas moda okazaĵo. Ĝi estas same malnova kiel la homaro mem, ĉar Dio la homon, kiun Li kreis, neniam forlasas, Dio ne evitas la homojn, sed kune kun ili Li migras, malgraŭ tio, ke la vojo estas ofte zigzaga kaj plena de obstakloj. Verdire la iniciativon ekprenas Dio kaj la pilgrimanto respondas per tio, ke li ekiras la vojon kun Dio. Super enirejo en bazilikon, en timpano, estas skulptita sceno de Dio, kiu nin jam dum jarcentoj akompanadas dumpilgrime. Antaŭ belega altaro en Mariazell, kiu prezentas venkon de Dia amo super forbruligita, per la peko markita homa mondo, pere de elaĉetinta morto de Jesuo Kristo, la pilgrimanto konsciiĝas, ke la klopodoj de la vojo kaj sekvado havis valoron. MARIA, PATRINO DE ĈIUJ NACIOJ KAJ SERĈANTOJ Mariazell ne estas loko de grandaj aperoj de la Virgulino Maria, la grandaj mirakloj ankaŭ ne estas ĉiutaga okazaĵo. Kaj tamen estas tiu ĉi sanktejo en sia diversvaria historio ofte prikantita kaj priskribita kiel scenejo de la mirakloj. Ni eĉ povus aserti, ke en Mariazell okazadas multaj mirakloj en politika dimensio. Ne nur, ke sur tiu ĉi loko estis honorata Maria kiel Patrino de Aŭstrio kaj germanlingve parolantaj landoj, sed ankaŭ kiel Patrino de slavaj nacioj kaj hungaroj. Ĉi tie okazadas eŭropiĝo en ĝusta senco de la vorto, kaj do tiam, kiam grupoj da pilgrimantoj el diversaj landoj kun diversaj historiaj ŝarĝoj kune festas, preĝas kaj kantas, kiam ili superas limojn kaj antaŭjuĝojn, tiam realiĝas tio, kio ne estis planita kaj organizita: ni ĉiuj estas popolo de Dio, kun Maria, Patrino de la Eklezio, survoje de historio plena de faligoj, sed vokitaj fariĝi sakramento de repaciĝo kaj savo en tiu ĉi konkreta mondo. Sur pramalnova statueto la Virgulino Maria montras sian infanon, Kriston, kiu en mistero de sia enkarniĝo kaj elaĉeto por ni por ĉiuj fariĝis vojo kaj vivo kaj ĉiam li estadas. En Mariazell ni ĉiutage renkontiĝas kun tio, kion signifas katolikeco de la Eklezio, kaj malgraŭ tio ĉi tie ni eble pli multe ol aliloke rigardas ankaŭ sendependan tradicion. Ekzemple ekzistas “speciala” kanto de Mariazell, memkompreneble ĉiuj lingvaj grupoj, ofte eĉ apartaj pilgrimantaj grupoj, havas “sian” kanton, kiun ili kantas dumvoje aŭ en Mariazell, kaj neniu dume sentas sin ekstere. Ni povus diri: en Mariazell ĉiam denove okazadas la granda miraklo de pentekosta eklezio meze de Eŭropo - por ke ĝi fariĝu tio, kio ni devas esti: salo de la tero kaj lumo de la mondo, por ke ni ĉiam denove komprenu, interpretu kaj realigu ordonon de Maria: “Faru ĉion, kion Li diros al vi!” Jam dum longaj jaroj estas baziliko en Mariazell riparata helpe de granda peno de multaj grandanimaj homoj. La granda verko estis komencita, la celo ankoraŭ ne estas atingita. Tiel devas esti ankaŭ rilate al Pilgrimo de la Nacioj kaj Mezeŭropaj Katolikaj Tagoj: multaj paŝoj estis faritaj, sed ankoraŭ ni estas malproksime de la celo. Mariazell devas ankaŭ en estonteco esti loko, kie la homoj kun ĝojo kaj en ĉiu seriozeco, sed ankaŭ kun granda kristana respondeco kunlaboros je konstruado de Eŭropo Sac. Karl Schauer OSB, Superioro de benediktana klostro kaj administranto de pilgrima baziliko en Mariazell KIEL ONI KONGRESIS EN KRETINGA Kretinga, urbo en la okcidenta regiono de Litovio, fariĝis ĉefurbo de la katolikaj esperantistoj por la jaro 2004, ĉar en la tagoj de la 3-a ĝis la 10-a de julio tie okazis 57-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. La urbo Kretinga, situanta en proksimeco de Balta Maro, havas longajn, diversspecajn tradiciojn. Homoj de la urbo estas tre gastemaj kaj amikemaj, kiuj ŝatas diversajn novajn aferojn, venantajn en la urbon. Tiu ĉi gastema urbo, kies protektantino estas la Sankta Virgulino Maria, kies figuron portas la urba blazono, akceptis tre amikece partoprenantojn de la 57-a Kongreso de IKUE. Entute la kongreson partoprenis pli ol 200 personoj el jenaj landoj: Belgio, Ĉeĥio, Danio, Germanio, Hungario, Italio, Latvio, Nederlando, Pollando, Ruslando, Slovakio kaj Litovio. Altaj Protektantoj de la kongreso estis Ĉefepiskopo Mons. Sigitas Tamkevičius SJ - Metropolito de Kaunas, Mons. Jonas Boruta SJ - Episkopo de Telšiai (al kies diocezo apartenas ankaŭ urbo Kretinga). Honora Protektanto de la kongreso estis s-ro Valerijonas Kubilius - estro de municipo de distrikto Kretinga. Patrono de la kongreso estis Sac. Evaldas Darulis - paroĥestro de Kretinga. El Ĉeĥa Respubliko partoprenis la kongreson 45 personoj. Por facile atingi la kongresurbon, oni organizis komunan perbusan vojaĝon al Kretinga. La perbusa vojaĝo post ekveturo el urbo Olomouc daŭris 21 horojn. Laŭplane ĝi devus daŭri pli mallonge, sed rekonstruaj laboroj de ĉefŝoseoj preskaŭ tra tuta Pollando kaj ordonita maksimuma sepdekkilometra horrapideco por aŭtobusoj en Pollando kaŭzis tiun tempan plilongigon de la vojaĝo. Tial estis necese rezigni pri planitaj haltoj en ĉefa pola pilgrimloko Ĉenstochovo kaj dum reve-na vojaĝo en litova Kaŭno. La vojaĝo okazis tute senprobleme. Sabate la 3-an de julio la ĉeĥaj kongresanoj je la 10-a horo atingis la kongreslokon. En Instituto de Sankta Antonio en Kretinga, kiu fariĝis kongresejo de la 57-a, jam plene funkciis akceptejo. Post registra kaj loĝiga proceduroj la kongresanoj povis ĝui ripoztempon ĝis la 18-a horo, kiam okazis en paroĥa preĝejo komuna Sankta Meso kun paroĥanoj. Nur lastmomente kelkaj personoj ekatentis, ke en Litovio funkcias alia horsistemo ol en mezeŭropaj landoj kaj nekutime pli mallongaj noktoj. Tiuj, kiuj ne sentis tro grandan laciĝon pro vojaĝo, povis ĉeesti en urba Kulturdomo programon de pola ensemblo, kiu prezentis popolajn muzikon, kantojn kaj dancojn el regiono Kujawy. La solena malfermo de la kongreso okazis dimanĉe en du partoj. La unua parto estis solena Sankta Meso en paroĥa preĝejo de Kretinga, dum kiu en Esperanto kantis la ĉefa preĝeja koruso sub gvido de korusestro s-ro Aloyzas Žilys. La inaŭguran Sanktan Meson en la paroĥa preĝejo celebris ses pastroj - esperantistoj el kvar landoj kaj la kongresa patrono - paroĥestro franciskano Evaldas Darulis. La dua parto de la solena malfermo okazis en urba Kulturdomo sub prezido de IKUE-prezidanto Miloslav Šváček. Post kanto de Himno de la Katolikaj Esperantistoj salutis la kongresanojn per kantoj virina koruso SVAJA (RE-VO) el Kulturdomo de Kretinga. Poste sekvis salutoj de ĉeestantaj gastoj: S-ro Valerijonas Kubilius - estro de municipo de distrikto Kretinga, paroĥestro de Kretinga Sac. Evaldas Darulis - patrono de la kongreso, prezidanto de Litova E-Asocio s-ro Povilas Jegorovas, reprezentanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia - prezidanto de Litova KELI-Sekcio pastoro Erikas Lajconas, direktoro de esperantlingvaj elsendoj de Radio Vatikana s-ro Carlo Sarandrea el Romo - ĝenerala sekretario de IKUE kaj prezidanto de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI Sac. Lajos Kóbor el Hungario. Skribe salutis la kongreson jenaj personoj: Ĉefepiskopo Mons. Stanisław Ryłko - Prezidanto de Pontifika Konsilio por Laikoj el Vatikano, Brazila Esperantista Katolika Organizo, f-ino Marija Belošević el Kroatio - vicprezidantino de IKUE, s-ro Bogusław Sobol el Pollando - estrarano de IKUE, Sac. Duilio Magnani el Italio - honora prezidanto de IKUE kaj estrarano de IKUE, vicprezidanto de KELI s-ro Philippe Cousson el Francio - redaktoro de revuo Dia Regno, D-ro Gottfried Noske el Germanio, s-ro Matubara Hatiro el Japanio kaj s-ro Luis Kordova el Meksiko. Sekvis salutoj de reprezentantoj de landaj sekcioj de IKUE kaj de landaj reprezentantoj de IKUE. La ferman parton de la kongresa inaŭguro ege riĉigis belega koncerto de vira koruso ŽILVINAS el ĉemara urbo Palanga, sub gvido de la korusestro Aloyzas Žilys. Tute fine la vira kaj virina korusoj kune kun la kongresanoj kantis tre malnovan himnon de la katolikaj esperantistoj, kiun verkis en la jaro 1905 litova poeto - sacerdoto Aleksandras Dambrauskas. Dum la kongreso fakte okazis ĝia historia unua prezento. Vespere en salono de la kongresejo okazis interkona vespero sub gvido de folklora grupo de Kulturdomo en Kretinga. Oni povis ĝui ne nur kantojn kaj litovajn popolajn kantojn, sed la folklora grupo amuzigis kaj dancigis ankaŭ la kongresanojn. Ekde dimanĉa mateno okazis ĉiumatene ĉe Lurda Groto, troviĝanta en tre konvena tereno inter la preĝejo kaj la kongresejo, rozaria preĝo. Por paroligi komencantajn esperantistojn, ekfunkciis matene en kongresejo Ĉemetoda kurso de Esperanto sub gvido de Ewa Bondar el Pollando, kiu daŭris dum ĉiuj kongresaj tagoj. Antaŭtagmeze okazis ankaŭ konatiĝo kun la kongresurbo. La plejparto de la lunda tago estis dediĉita al vizito de tre fama loko en Litovio, urbeto Žemaičių Kalvarija, kie tiutempe la tutan semajnon daŭris indulgencfesto, kiun ĉiujare partoprenadas kelkdekmil pilgrimantoj. Ĉiu tago estas dediĉita al konkreta regiono kaj al iu grupo de la socio. La lundo estis dediĉita al agrikulturistoj kaj esperantistoj. Por tiuj, kiuj iom miris, kial la lunda tago estas dediĉita al agrikulturistoj kaj esperantistoj, disponigis bonan klarigon Alta Protektanto de la kongreso Mons. Jonas Boruta - Episkopo de Telšiai: “Ĉar ambaŭ konstante semas kaj rikoltas”. La Sanktan Meson kune kun ĉeestantaj pastroj - esperantistoj celebris tri episkopoj: Mons. J. Boruta, Mons. J. Kauneckas kaj Mons. J. Vaičius. Post la Sankta Meso, spite de ofta ekpluvo, okazis indulgenca Kalvaria Krucvojo en urbeta tereno, kun halto ĉe 20 krucvojaj kapeloj, kio estas certa kuriozaĵo kun ordinare ekkutimiĝintaj 14 haltejoj. La krucvojan procesion gvidis Episkopo Jonas Boruta, portanta monstrancon kun relikvo de Kruco de Kristo. Ekzistas kutimo, ke tiuj, kiuj tre intense travivas krucvojajn suferojn de Kristo, ĉe haltejo, memoriganta la krucumon de Kristo, spite de malseka aŭ kotoza tereno kuŝigas sin teren en formo de kruco, preĝante en tiu pozicio por beno pere de sankta relikvo. Ankaŭ ni, kelkaj esperantistoj nin tiamaniere kuŝigis sur pavimo ene de koncerna krucvoja kapelo. Tiu beno pere de sankta relikvo okazadas fine de preĝado ĉe ĉiu krucvoja haltejo. Ĉeesto en indulgencfesto en Ĵemajta Kalvario estis tre profunda spirita travivaĵo. Dum reveno al Kretinga oni haltis ĉe la plej granda litova lago, kie oni povis ĝui belecon de la Dia naturo. Litovio estas lando de kelkdekoj da lagoj, dissemitaj tra la tuta lando. Vespere en la urba Kulturdomo denove okazis koncerto de B. Prekevičiūtė kaj infana grupo el urbo Kaunas. Post matena rozaria preĝo kaj Ĉe-metoda kurso, antaŭtagmeze estis komencita kongresa universitato, dum kiu prelegis prezidanto de Kongresa Organiza Komitato doc. Laurynas Skūpas el Litovio pri beata Jurgis Matulaitis kaj pastro Bernhard Eichkorn el Germanio pri temo “Adoru - Simbolo de la Espero”. Posttagmeze okazis Urba Festivalo de Folkloro kaj Popolaj Metioj en placeto apud Kulturdomo. En la festivalo prezentis siajn folklorajn programojn ne nur lokaj grupoj kaj grupoj de apudaj disktriktoj, sed ankaŭ la esperantista infana grupo el Ĉeĥio, ĉeestanta la kongreson, sub gvido de fratino Zdenka Novotná. La festivalo okazis kadre de nacia litova festo. Tiutage Litovio festis datrevenon de grava okazintaĵo – kronigon de Granda Duko Mindaugas, kiu ricevis titolon de reĝo la 6-an de julio 1253. Li estis la unua kaj la ununura reĝo de Litovio. La kronigo kaj bapto de Mindaugas restis nuraj epizodoj en historio de la lando. Litovio ne restis reĝlando. Post murdo de Mindaugas Litovio revenis al sia antaŭa stato. Tamen jam ekde tiu tempo Litovio elektis inter du civilizoj - Orienta Bizanca kaj Okcidenta Eŭropa. Tion pruvas nuna membreco de Litovio en Eŭropa Unio. Antaŭvespere oni ekskursis al fama ĉemara ripozloko Palanga. Oni promenis ĝis Muzeo de Sukceno, haltinte ĉe Lurda Groto kaj vizitinte monteton de Birutė, oni atingis marbordon. Trairinte dukilometran strandon oni atingis la maran moleon. Post promeno super la maraj ondoj oni promenire atingis preĝejon, kie okazis la Sankta Meso, dům kiu kantis al la kongresanoj jam konata marista koruso, kiu prezentis sian programon jam dum la dimanĉa inaŭgura solenaĵo. Tiutage okazis tuttaga ekskurso al Monto de Krucoj. Dumvoje oni haltis en grava litovia Maria-pilgrimloko Šiluva, kie unuan fojon en Eŭropo okazis apero de Sankta Virgulino Maria. En pilgrima preĝejo okazis Sankta Meso en Esperanto. Post ĝi alparolis la kongresanojn Helpepiskopo de Kaunas Mons. Jonas Ivanauskas, kiu anstataŭis forestantan Altan Protektanton de la kongreso, la Ĉefepiskopon Mons. Sigitas Tamkevičius. Sur la loko, kie la unuan fojon en Eŭropo aperis la Virgulino Maria, estis renovigita sinkonsekro de la esperantistoj al la Senmakula Koro de la Virgulino Maria. Post halto en urbeto Tytuvėnai kun majestaj preĝejaj turoj, gardataj de monaĥejaj muroj, kaj post tagmanĝo apud Šiauliai, oni proksimiĝis al Monto de Krucoj. Sed nur kelcentmetrojn de ĝi estis en la jaro 2000 konstruita moderna monaĥejo de junaj fratoj franciskanoj, kies vizito estis tre interesa same, kiel alparolo de ties reprezentanto. Nu kaj post tio okazis vizito de unika loko en la mondo Monto de Krucoj, kie troviĝas pli ol centmil diversgrandaj kaj diversformaj krucoj, kapeletfostoj, statuoj de sanktuloj, ĉirkaŭvinditaj per rozarioj, alportitaj de pilgrimantoj. Krucoj, starigitaj de homoj, enplektiĝas en unu mirindan ornamaĵon, komplikan kiel la vivo mem, konfirmas esperon pri Dia helpo vivi pli noble, pli honeste kaj pli bone. La pilgrimlokon de la Virgulino Maria en Šiluva kaj Monton de Krucoj vizitis en la jaro 1993 ankaŭ Papo Johano Paŭlo la Dua. Tiu ĉi pilgrimo de la kongresanoj tutcerte postrestigis ĉe ili neforgeseblajn rememorojn. Vespere post la reveno estis ebleco en la urba Kulturdomo ĉeesti koncertan spektaklon “Buldozo” de loka urba grupo. Ĵaŭda antaŭtagmezo estas dum la kongresoj tradicie destinita por Ĝenerala Kunveno. Post matenaj rozaria preĝo ĉe Lurda Groto kaj Sankta Meso en paroĥa preĝejo okazis do Ĝenerala Kunveno de IKUE. Dum ĝi estis prezentitaj raportoj pri agadoj de IKUE kaj pri financa mastrumado, raportoj de reprezentantoj de apartaj landaj sekcioj de IKUE kaj de landaj reprezentantoj de IKUE. Estis oficiale agnoskita fondo de Brazila Sekcio de IKUE. Ankaŭ estis konfirmitaj reprezentantoj de IKUE por la Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI. Hungaraj gefratoj donis informojn pri venontjara 17-a Ekumena E-Kongreso, kiu okazos en Piliscsaba en Hungario. La ĉeestantaj membroj de IKUE estis alvokitaj pripensi eblecojn por aranĝo de la 59-a IKUE-Kongreso en la jaro 2006 kaj la seriozajn proponojn disponigi al la IKUE-Estraro. Posttagmeze okazis dua parto de la universitato, dum kiu prelegis pastro Bernhard Eichkorn el Germanio, Carlo Sarandrea el Italio kaj Stanisław Mandrak el Pollando. Je la 19-a horo la Urbestro akceptis la kongresan delegacion en blanka salono de la urba muzeo, najbaranta kun la plej alta en Eŭropo Vintra Ĝardeno. Sekvis interesa alparolo de la Urbestro, en kiu li skizis ĝis nun atingitajn sukcesojn ne nur en la urbo mem, sed en la tuta distrikto, pri kiu li respondecas, kaj ankaŭ pri planoj por estonteco. Post la alparolo okazis interesa diskuto. Nome de ĉeestanta 22-nombra grupo de reprezentantoj kaj nome de ĉiuj kongresanoj dankis al la Urbestro kaj al la ĉeestantaj urba Kulturestrino kaj estrino de Kulturdomo prezidanto de IKUE frato Miloslav Šváček, kiu transdonis al la Urbestro simbolan donaceton - botelon da mondkonata ĉeĥa likvoro Becherovka el Karlovy Vary. La Urbestro pridonacis ĉiun per bildlibroj pri Kretinga kaj per urba insigno. Poste la ĉeestanta delegacio estis invitita al bankedo, okazinta en belega medio de Vintra Ĝardeno, najbaranta kun la urba Muzeo. Vespere okazis Nacia Vespero en Kulturdomo, kie prezentis sian koncertan programon profesia flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė el Kaunas. Poste ŝi daŭrigis esperantisto Rimas Šuopys, kiu prezentis litovan nacian muzikinstrumenton konklon. Poste oni kolektiĝis en granda salono de la kongresejo, kie okazis surpriza regalo per grandega torto, biero kaj kvaso, donace ricevitaj de kretingaj firmaoj. Antaŭlasta kongresa tago estis same ĉarma, kiel la ceteraj kongresaj tagoj. Post matena rozaria preĝo ĉe la Lurda Groto kaj lasta leciono de Ĉe-metoda kurso, okazis prelego de juna seminariano Marius Dyglys el Litovio. Posttagmeze okazis ekskurso tra distrikto de Kretinga. Unua vizitinda loko estis vilaĝo Nasrėnai – naskiĝloko de fama verkisto, socia aganto, Episkopo Motiejus Valančiaus (1801-1875). Dum carisma epoko li batalis kontraŭ malpermeso de litova skribo kaj kontraŭ drinkado. Nun en la vilaĝo funkcias memormuzeo pri li. Dua vizitita loko estis vilaĝo Mosėdis. Ĉe bordo de Bartuva, apud digo staras akva muelejo. En ĝi kaj apude ekde 1979 funkcias respublika muzeo de unikaj ŝtonoj, kiun en la jaro 1957 fondis kuracisto Vaclovas Intas. La Sankta Meso okazis en tre interesa tutligna preĝejeto en vilaĝo Kalnalis, kiu havas unikan konstrumanieron, konatan nur en Litovio. Kiel kutime dum la kongresoj, la vendreda vespero estis rezervita por bunta programo de la kongresanoj, dum kiu en la Kulturdomo ili prezentis siajn programerojn. Lasta surprizo, post eliro de la kongresanoj eksteren antaŭ Kulturdomon, estis piroteknika lumludo, lumiganta la tutan spacon kun la kongresanoj, per kio la gastiganta kongresurbo Kretinga adiaŭis la kongresanojn. Per tiu ĉi adiaŭa kultura kongresa aranĝo ne finiĝis la agrablaj momentoj. Oni ankoraŭ kolektiĝis en la granda kongreseja salono, por dum kantado fintrinki la restantajn provizojn da biero kaj kvaso. Sufiĉe nombra internacia grupo sukcesis ĝoje travivi la vesperon ĝis unu horo post noktomezo, precipe danke al kantema ĉeĥa grupo, kiu prezentis multajn popolajn kantojn. Venis sabato, la adiaŭa kongresa tago. Matene la kongresanoj lastfoje kolektiĝis por rozaria preĝo ĉe Lurda Groto. Post ĝi ankoraŭ ripetiĝis lasta sinkonsekro de la esperantistoj al Senmakula Koro de la Virgulino Maria. La danka Sankta Meso okazis en la paroĥa preĝejo, dum kiu la preĝeja koruso denove kantis la kantojn en Esperanto. Profunden en la memoron enskribiĝis litova Maria-himno: Maria, Maria, kiun oni kutimas kanti post ĉiu Sankta Meso. Kelkaj gefratoj decidiĝis post la reveno prizorgi la nacilingvan version de ĉi bela kanto. La solena fermo okazis en urba Kulturdomo. Dum ĝi prezentis mallongan koncerton kantgrupo sub gvido de al la kongresanoj bone konata korusestro Aloyzas Žilys. Dum ferma dankparolo la prezidanto de IKUE Miloslav Šváček oficiale dankis al ĉiuj, kiuj la kongreson partoprenis kaj kontribuis al ĝia sukceso, sed precipe al tre oferemaj anoj de la Kongresa Organiza Komitato kaj al estrino de la Kulturdomo, al kiuj li dankeme transdonis simbolajn donacetojn. Per kanto de Himno de IKUE, piane akompanata de majstro Aloyzas Žilys, estis oficiale finita 57-a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. De multaj kongresanoj, adresite al aranĝantoj de la kongreso, oni aŭdis multajn laŭdeldirojn, ke temis pri unu el la plej belaj IKUE-kongresoj. En sia lastparolo la prezidanto de IKUE akcentis, ke tiu ĉi kongreso, okazinta en Kretinga, enskribiĝis per oraj literoj en la historion de la IKUE-kongresoj. Dankon al Vi, nia ĉiela Patro, pro multnombraj benoj, dankon al Vi, nia ĉiela Patrino la Virgulino Maria, Patronino de Kretinga kaj Protektantino de Litovio por via patrineca helpo kaj ŝirmo, dankon al vi, karaj litovaj gefratoj, helpe de kiuj ni ekkonis belecon de via lando kaj altan kulturan nivelon de via popolo. Dio konstante benu vian litovan landon, landon de la Virgulino Maria kaj viajn aktivadojn kadre de la tutmonda E-movado! Miloslav Šváček, prezid. de IKUE
DANKLETERO, KIUN ADRESIS
URBESTRO DE MUNICIPO DE KRETINGA
Muziko kaj teksto verkitaj de
Sac. Albrecht
Kronenberger okaze de la
LA KORTUŜA KANZONO EL LA LITOVIA TERO Dediĉe al Laurynas Algimantas Skūpas
OKAZIS 54-A KONGRESO DE K.E.L.I. En Bystřice pod Hostýnem, sub montosupro de Hostýn, monto de la Virgulino Maria - Venka Protektantino de Moravio, kiu estas la plej vizitata Maria-pilgrimloko de Moravio, okazis en la tagoj de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2004 54-a Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia. La kongreson partoprenis ĉirkaŭ 70 kristanaj esperantistoj el dek eŭropaj landoj. La dimanĉan inaŭguran tagon ĉeestis inter la kongresanoj ankaŭ prezidanto de IKUE Miloslav Šváček. Dum la solena malfermo de la kongreso li transdonis fratajn korsalutojn kaj dezirojn de sukcesa kongresa restado nome de la kongresintoj de la 57-a IKUE-Kongreso, okazinta julie en Kretinga, ĉar li estis oficiale pere de Ĝenerala Kunveno de IKUE komisiita al tiu tasko. Li salutis la kongresanojn ankaŭ nome de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj kompreneble nome de la tuta IKUE. La kongresanojn alparolis ankaŭ Urbestro de Bystřice sub Hostýn, invitinte ilin al ekskurso de la urba kastelo, en kies salono okazis la inaŭgura ceremonio. Post trarigardo de la kastela ekspozicio okazis en katolika preĝejo de sankta Jiljí orgena koncerto fare de s-ro Ernst Leuze el Germanio, partoprenanto de la kongreso. Vespere okazis longa kantkoncerto, en kiu prezentis multajn kantojn precipe en Esperanto profesia kantista duopo, ges-roj Kateřina Kudlíková kaj Miroslav Smyčka. La tuta dimanĉa tago estis kulture tre riĉa kaj benita tago. La prezidanto de IKUE ankoraŭ foje pasigis la posttagmezan kongresan tagon inter kongresanoj de KELI ĵaŭde, kiam okazis vizito de raviga Maria-pilgrimloko Sankta Hostýn. En Bystřice oni elektis novan prezidanton de KELI s-ron Philippe Cousson el Francio, la ĝisnunan redaktoron de Dia Regno. Al la nova prezidanto de KELI ni deziras Diajn benojn en ĉiuj liaj aktivadoj. Kun la gefratoj KELI-anoj ni ĝojas, ke ili travivis en Ĉeĥio belan kongreson. La prezidanto de IKUE frato M. Šváček adiaŭis la KELI-kongresanojn kun espero revidi ilin kaj multajn pluajn dum la 17-a Ekumena E-Kongreso, okazonta venontjare en Hungario. ĈU KATOLIKOJ KAJ PROTESTANTOJ POVAS KUNE SOLENI EŬKARISTION? Oficiala eklezia starpunkto en ĉi-afero estas klara: Ne povas. Je tiu temo ekzistas vico da esprimoj de Magisterio. Malgraŭ tio multaj malobeemaj sacerdotoj kaj kredantoj en Okcidento senprobleme komunias dum protestanta Diservo kaj ankaŭ dum komuna “Vespermanĝo de la Sinjoro” kun argumentado, ke ilia sopiro pri unueco estas laŭdire pli grava ol obeemo kaj la eklezia aŭtoritato (germanoj ĝin nomas “Amtskirche”) onidire nur bremsas tion, kio estas volo de Dio kaj post nelonge ĝi fariĝos memkomprenebla afero. Kiajn do havas katolikoj motivojn, kial ili ne povas soleni Eŭkaristion kune kun protestantoj? La baza respondo estas jena: Ĉar Eŭkaristio, kiel ĝin solenas katolikoj, kaj Vespermanĝo de la Sinjoro, kiel ĝin priservas protestantoj, estas du tute diferencaj aferoj! La katolika Eŭkaristio kaj protestanta Vespero de la Sinjoro ne estas la samaĵo! Eŭkaristio estas pli ol Vespermanĝo de la Sinjoro. Tial katoliko, kiu akceptas komunion ĉe ambaŭ Diservoj, tion “pli” perdas, ambaŭ al li kuniĝas en unu kaj la saman “Vespermanĝon de la Sinjoro”, kvazaŭ ne ekzistus diferenco. Eŭkaristio estas pli ol Vespermanĝo de la Sinjoro - tio sonas sendube ne tro ekumene, sed estas necese tion tiel diri. En Eŭkaristio estas Kristo reale ĉeestanta kun sia Korpo kaj Sango. Tion instruas la katolika kredo. Ĉe evangeliana Vespermanĝo de la Sinjoro Kristo kun sia Korpo kaj Sango ĉeestanta ne estas, kiel asertas katolikoj kaj instruas la protestantoj mem. Ilia Vespermanĝo de la Sinjoro estas esence nura memoro, rememoro pri Jesuo Kristo. Nur ortodoksaj luteranoj fidele konservas instruon de Martin Luther, ke en konsekrita pano kaj vino estas Kristo ĉeestanta iel mistike interne nur dum Diservo, sed ne vere kaj reale en senco de transsubtancigo, tio signifas, ke la pano kaj la vino fariĝas vera Korpo kaj vera Sango de Jesuo Kristo, kiel dum jarcentoj predikas Katolika Eklezio. La spiritaj heredantoj de Johano Kalvin kredas eĉ ne en tiun de Luther mistikan ĉeeston de Kristo en pano kaj vino post konsekro, por ili estas tio nura memoro kun tio, ke ĝi ebligas al la kredantoj pli profunde kaj pli plene interne kuniĝi kun Jesuo Kristo, kiu estas ĉeestanta en diserva komunumo, sed ne en pano kaj vino, la rememoro de la lasta vespermanĝo nur ebligas tiun ĉeeston de Kristo en komunumo pli bone travivi. Tiuj ĉi diferencoj en kompreno de Vespermanĝo de la Sinjoro inter la protestantoj mem kondukas al tio, ke multaj luteranaj komunumoj en Germanio kaj Usono ĝis nun malpermesas al siaj kredantoj akcepti komunion ĉe Diservoj de la eklezioj, kiuj sin aliĝas al heredo de Kalvin kaj male. La evangelianaj eklezioj de ĉiuj denominacioj heroldis kaj kelkaj ankoraŭ nuntempe heroldas, ke ne estas permesite, ke iliaj kredantoj akceptu la komunion ĉe katolika sankta meso, ĉar per tio ili konsentus “falsan nebiblian instruon”. Des pli ĉe la protestantaj Diservoj ne devus komunii katoliko, ankaŭ same estas kontraŭ senco de la katolika instruo aranĝi “ekumenajn” Vespermanĝojn de la Sinjoro, ĉe kiuj katolika kaj protestanta celebrantoj kunekomunias kaj la kredantoj de ambaŭ konfesioj kune akceptas la komunion. Per tiu ĉi ago la katoliko distanciĝas de tiu “pli”, per kio estas la kredo je vera kaj reala ĉeesto de Kristo en Eŭkaristio. La protestanto, komunianta ĉe katolika liturgio, komprenas la konsekritan hostion ne kiel Jesuon Kriston kun Korpo kaj Sango, sed laŭ sia instruo, kiu tion neas, per kio okazas sakrilegio. Pledantoj de komuna komunio tamen argumentas: Pli grava ol doktrinaj diferencoj estas ĉe komuniado por kredanto, ĉu katolika aŭ protestanta, interna travivaĵo pro ĉeesto de Kristo en lia animo - kaj tio estas intima sfero, en kiun neniu eklezio enmiksiĝu per siaj dogmoj. Sed poste ni troviĝas en absoluta subjektivismo, kiam al la kredantoj ni donas signalon: Kredu pri ĉeesto de Kristo en Eŭkaristio kion ajn kaj kiel ajn vi volas. Sed tio radikale kontraŭas la konsekrajn vortojn de Kristo: “Tio estas kaliko de nova kaj eterna testamento.” Se estas ĉi tie testamento, do temas pri nenio pure subjektiva, sed pri objektiva realeco. Ne temas unuavice pri rilato de aparta kredanto al Kristo, sed pri “testamento” kun tute nova komunumo, ĉar “testamento” en biblia senco signifas testamenton inter Dio kaj malnovtestamenta popolo de Dio. Tiun nune anstataŭigas nova testamento” de Dio-homo kun novtestamenta popolo de Dio. Tiun testamenton realigas nova popolo de Dio per sia dogmatiko kaj moralo, per siaj ordonoj kaj oficoj. La katoliko, kiu akceptas Eŭkaristion, tial ne konfesas nuran realan ĉeeston de Kristo en konsekrita pano kaj vino, sed ankaŭ ĉion tion, kion la Eklezio instruis kaj instruas. La sankta komunio estas do por kredanto la akto de konscia kaj libervola aliro al tiu Nova Testamento, aliĝo al ĉio, kion Katolika Eklezio instruis kaj instruas. Tial la katoliko, komunianta ĉe protestanta Vespermanĝo de la Sinjoro aŭ ĉe ekumena Diservo, negas ĉion tion, kion li manifestas per sia ĉeesto ĉe sankta komunio dum katolika sankta meso. Laŭ Fels 4/2004 prilaboris D-ro Radomír Malý (Immaculata 3/2004) Publikigo de ĉi tiu artikolo en nia gazeto ne celas damaĝi atingitajn ekumenajn rilatojn inter la kristanaj esperantistoj, sed ilin nur ĝustigi, ĉar kelkaj enkondukitaj praktikoj dum la ekumenaj kongresoj ne koincidis kun doktrinaj principoj de la Katolika Eklezio. Kelkaj en- kaj eksterlandaj gesamideanoj demandis min, ĉu oni plene respektos dum la ekumenaj E-aranĝoj vatikanan instrukcion “Redemptionis Sacramentum”. Estas do tasko de la katolikaj reprezentantoj de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI, ke ili kunordigu ĉion tiel, ke nenio kaŭzu konsciencriproĉojn aŭ konfuzojn ĉe la katolikaj partoprenantoj. Miloslav Šváček La 6-an de majo 2004 forlasis nin longjara aktiva esperantisto kaj IKUE-ano frato Inĝ. Vladimír Němec el Žilina. Spite de longedaŭraj sanproblemoj, li restis fervora aktivulo en Slovakio. En la jaro 2002 li partoprenis la 55-an IKUE-Kongreson en Kroměříž kaj serioze planis nunjare partopreni la kongreson en Kretinga. Antaŭ S. Meso dum entombiga ceremonio nome de IKUE adiaŭis kun li nome de Slovaka IKUE-Sekcio D-rino Magda Šaturová kaj nome de IKUE Miloslav Šváček. La 10-an de junio forlasis nin membro de IKUE Sac. Břicháček
Josef, redemptoristo. La venontjara 17-a Ekumena E-Kongreso (58-a de IKUE kaj 55-a de KELI) okazos en Hungario en urbo Piliscsaba, situanta 25 km nordokcidente de Budapeŝto en la tagoj de la 16-a ĝis la 23-a de julio 2005. Ĝi okazos en interesaj, karakterizaj konstruaĵoj de studenta hejmo Josephinum, apartenanta al Romkatolika Universitato Pázmány Péter. La kongresejo (la studenta hejmo) estas nova konstruaĵo, komforte kaj bele ekipita. La ĉambroj estas dulitaj. Planita estas ekskurso al mondfama Kristana Muzeo en Esztergom kaj tuttaga ekskurso al ĉefurbo de Hungario Budapeŝto. Jam nun pripensu partoprenon de la venontjara kongreso de la kristanaj esperantistoj. Ĉeĥaj esperantistoj povas sendi la kongresan aliĝilon kaj aliĝkotizon pere de frato Miloslav Šváček, kiu vin instigas al la partopreno. Do ne hezitu, se vi deziras travivi belegajn kongresajn tagojn, kiujn kun amo organizos por ni hungaraj gefratoj.
KONTRIBUAĴO
AL TRAKTADO DE LA PLENA PARLAMENTO (Parto 4) B Komunikaj rimedojIV.B.1 Ni vidas kiel aktualan signon de la nuntempo la voĉon, ke kristanoj aktive partoprenu agadon en komunikaj mediatoj kaj tiel ili alportadu al la socio pozitivajn valorojn. IV.B.2 Por la laboro en mediatoj estas necese antaŭ ĉio eduki talentitajn kaj spirite maturajn laikojn, unuope ankaŭ klerikojn kaj monaĥojn. Por tio estas necese liveri al ili adekvatan klerigon kaj preparon. IV.B.3 Kiel gravaĵon ni konsideras ankaŭ aperadon de tutŝtata periodaĵo (almenaŭ semajna), kiu estu gvidata laŭ la kristana spirito kaj kiu estu fonto de objektivaj kaj veraj informoj el la vivo de socio, politiko ktp. IV.B.4 Por animzorga kaj evangeliza agadoj plene uzadi ankaŭ interreton.
IV.C.1 Nia organizaĵo, kies karaktero estas internacia, strabas vastigi ĝojan mesaĝon – evangelion tra la tuta mondo sen lingvaj obstakloj. La neŭtrala lingvo Esperanto estas nia unusola interkomunika rimedo en la kontaktoj kun gefratoj en aliaj nacioj, kun kiuj ni klopodas vivi en plena unueco. Ni havas riĉajn ekumenajn interrilatojn kaj ni estas pretaj kunlabori kun ĉiuj esperantistoj en la mondo. La centjara tradicio sufiĉe pruvis utilon de tiu agado kadre de la eklezio kaj ankaŭ en la rondo de uzantoj de la internacia lingvo. IV.C.2 La katolikan esperantistan movadon benis ĉiuj papoj de la 20-a jarcento, la Vatikana Radio elsendas en Esperanto regulajn programojn, la sankta Patro Johano Paŭlo la 2-a pere de ĝi salutis la kredantojn en la mesaĝo Urbi et Orbi. Tiu ĉi internacia lingvo estas de la eklezio oficiale agnoskita kiel la liturgia. IV.C.3 Ni ofertas al diversaj kristanaj komunumoj, misioj kaj ordenoj Esperanton por komuniki en internaciaj kontaktoj. IV.C.4 Lige kun la uzo de Esperanto ni proponas starigi ĝemelajn kontaktojn kun paroĥoj kaj komunumoj eksterlande kaj tiun ĉi facilan interkomprenilon uzi ankaŭ ĉe diversaj internaciaj renkontiĝoj, seminarioj, konferencoj k.s. IV.C.5 Ni rekomendas, ke la instruado de Esperanto estu enkondukata kiel nedeviga studobjekto en ekleziaj mezlernejoj kaj en teologiaj institutoj, eventuale, ke estu fondataj studentaj Esperanto-rondetoj. IV.C.6 Ni konsideras utila la eldonadon de informaj materialoj kaj priskriboj en la eklezie signifaj lokoj vizitataj de fremdlandanoj ankaŭ en Esperanto. IV.C.7 Ni bonvenigus la enkondukon de regulaj rubrikoj en nia katolika gazetaro kaj en la Radio Proglas kun informoj pri okazaĵoj en la Esperanto-movado k.s. IV.C.8 Ni vidas kiel perspektivan solvon, ke tiu ĉi facila neŭtrala lingvo fariĝu praktika ligilo de ĉiuj kristanoj. La universala eklezio estas taskita per konstruo de unuiĝo, ĝi do bezonas komunan universalan lingvon. La ĝisnunaj komunikaj komplikaĵoj en la superaj niveloj kaj ankaŭ inter simplaj kredantoj de malsama etna aparteno klare montras neceson forigi la lingvajn obstaklojn. Kaj ĝuste en tiu ĉi senco sin proponas la elpruvita rimedo, kiu ankoraŭ ne estas per io alia superita. Nian energion ni devas unuavice streĉi por la spirita riĉigado kaj enportado dec la lumo de kredo en la mondon kaj ne por la komplika luktado kontraŭ la lingva Babelo. IV.C.9 La ĉeĥaj katolikaj esperantistoj estas preparitaj liveri korespondajn kursojn de la lingvo, tradukado tekstojn kaj entrepreni plian kunlaboron kun ĉiuj, kiuj deziras uzi servopretecon de la plej konvena interkompreniga lingvo – Esperanto.
IV.D.1 La modelo de la sankta eklezio devas siajn membrojn ŝarĝi per altaj pretendoj, kompreneble per la plej altaj tiujn, kiujn ĝi starigas sur la frontajn postenojn. Tio rilatas ne nur personojn konsekritajn, sed ĉiujn, do ankaŭ laikajn. Ĝenerale ni deziras, ke ĉiuj novaj principoj direktiĝu al elektado de la plej kvalitaj personoj venigataj al ĉiuj funkcioj, kiuj en la organismo de la eklezio ekzistas. IV.D.2 Por la plenumado de ĉiuj agadoj estas necesa, krom la vivanta kredo, la faka kapablo, bezonaj homaj proprecoj, por gvidaj postenoj ankaŭ la organiza kapablo. Ĉiu homo, kiu en la eklezia strukturo estas okuponta iun postenon pruvu adekvatan kvalifikon. Ĉiuj kandidatoj devige trapasu psiĥologian testadon. Estas necese atenti, ke en la strukturon ne viciĝu homoj psiĥe malsanaj aŭ labilaj, neekvilibritaj personoj. IV.D.3 Kompreneble pretendajn postulojn estas necese meti je viroj vokataj al pastreco. Ankaŭ kandidatoj je episkopa posteno devus montri, krom la postuloj indikitaj per Kodekso, ke ili posedas organizan kaj gvidan kapablojn kaj ke ili havas personecajn kvalitojn por trakti kun homoj. Certe, nur escepte ĉe unu individuo troviĝas ĉiuj ĉi kvalitoj en sufiĉa skalo. Tial ni konjektas, ke mankojn estas eble elimini per teama kunlaboro en ĉiuj niveloj, kiel ni pritraktos tion en koncernaj alineoj. IV.D.4 En la afero pri elekto de episkopaj kandidatoj ni volas al la parlamento sciigi ankaŭ nian vidpunkton. Ni konsideras konvena, ke la proponoj de kandidatoj je episkopa servo venu el tri fontoj: de episkopoj, de pastroj el koncerna diocezo kaj de laikoj pere de ilia dioceza konsilantaro. Estus prudente, ke kandidatoj estu jam anticipe preparitaj por la plenumado de paŝtista misio, post jam farita aprobo el la flanko de la Papa Kurio ili estu nomumitaj kaj venigitaj en la oficon sen prokrasto, do tuj kiam estos necese episkopan postenon okupi. La aĝo kaj la sanstato de nomumitaj episkopoj devus esti konforma al la perspektivo de ilia aktivado. IV.D.5 Konsciante la kutiman daŭron de teologia studado kaj urĝajn bezonojn okupi postenojn de animzorgantoj, ni proponas malaltigi la postulatan limaĝon por konsekrado de daŭraj diakonoj al 30 jaroj. IV.D.6 Ni opinias necesa fari ĉiujn bezonajn dispoziciojn por tio, ke laikaj frekventintoj de teologiaj fakultatoj aktivu unuavice en la servado al la eklezio aŭ en alia spirite grava agado kaj ne foriradu aliloken. Sendube utilus, se ili estos preparitaj por eventuala libervola servo en la animzorga sfero.
V.1 La katolika eklezio en Ĉeĥio nuntempe troviĝas en malfacila situacio rilate al zorgado pri siaj materiaj havaĵoj. La cirkonstancoj de tiu ĉi stato estas konataj, tial ni volas orientiĝi nur al serĉado de elirsolvoj. V.2 La unua kaj baza premiso por kia ajn solvo devas esti detala dokumentigo kaj inventarigo de ĉiuj ekzistantaj ekleziaj havaĵoj nemoveblaj kaj ankaŭ moveblaj. La ellaboro de supervidaj dokumentoj estas necesa ne nur por akiri simplan liston de eroj, sed ankaŭ por aprezo de ilia valoro ekonomia, arta k.s. Integra parto de la listoj devas esti ankaŭ la prijuĝo de stato de konstruaĵoj kaj de moveblaj objektoj kaj determino de bezonoj por ilia rekonstruo, bontenado kaj restaŭrado. V.3 Kiel necesan kaj principan ŝanĝon en la administrado de la eklezia havaĵo ni opinias deprenon de tiu ĉi ŝarĝo disde klerikaj personoj, kiuj devus plene sindoni nur al sia ĉefa tasko. Per la administrado de havaĵo estu taskitaj fake edukitaj laikaj laborantoj. Sed tio premisas kompletigon de la kodekso pri eklezia juro, por ke estu eble la juran subjektivan rajton transigi el paroĥoj al episkopejoj. Tiu ĉi solvo denove favoras la malgrandigon de teritoria amplekso de diocezoj. V.4 Per konkretaj ekonomiaj kaj teĥnikaj aferoj devus esti komisiota administra establaĵo, mastruma administracio subordita al dioceza episkopo. En unuopaj dekanejoj la bezonatan agadon plenumadu teĥnikaj administristoj kiel parto de mastrumado. La mastruma administrejo devus havi ankaŭ sian konstru-korton kun baza ekipo kaj ĝia tasko estu eĉ zorgi pri baza bontenado de konstruaĵoj. Ĝuste la eta bonteno estas tre arda problemo, ĉar pro ĝia neglektado ofte okazas gravaj damaĝoj. V.5 Al simplaj laboroj ĉe riparado de ekleziaj konstruaĵoj kaj de iliaj ĉirkaŭoj estas bezone sisteme alkondukadi ankaŭ paroĥanojn, sed ĉiam sub faka gvido. Komuna laboro kontribuas al pli alta sento de kunfrateco precipe ĉe viroj, ankaŭ per tio do estas kreata paroĥa komunumo. V.6 Gravan problemon ni vidas ankaŭ en la ekonomia sfero. Pro la malbonvolo de politika estraro de nia ŝtato prudente solvi la financadon de eklezioj kaj de religiaj organizaĵoj ni opinias necesa trovi provizoran modelon, kiu reflektus la situacion. V.7 Gajnon el paroĥaj monkolektoj oni povus dividi al parto lasata por ĉiutagaj bezonoj de la paroĥo kaj al parto liverata al la episkopejo en komunan diocezan kason (al la plej malriĉaj paroĥoj oni lasu la gajnon komplete). Al paroĥanoj tiukaze estas necese regule prezentadi raporton, por kio konkrete estas elspezita la monsumo, al kiu ankaŭ ili kontribuis. V.8 Kompenson de riparoj de ŝirmataj arĥitekturaj monumentoj, antaŭ ĉio de kirkoj kaj paroĥejoj, ni devas plejparte postuli de la ŝtato kaj de regionaj kaj civitaj estraroj. La ordinaran bontenadon paroĥoj devas prizorgadi mem, laŭeble per propraj fortoj, nur en necesaj kazoj kun partopreno de la episkopejo per financa kontribuo. Necese estas enkonduki klaran supervideblan sistemon en luigadon de nesufiĉe ekspluatataj konstruaĵoj, precipe de la mastrumaj, ankaŭ de terspacoj, precipe ĉe kamparaj paroĥejoj. V.9 Per akcepto de la proponoj oni atingus apartigon de la spirita administrado disde la zorgado pri havaĵo, estus garantiata pli alta teĥnika fakeco, estus ebligita pli efika kaj sistema bontenado. Unueca administrado en pli granda tuto ebligos pli taŭgan mastrumadon pri financaj rimedoj laŭ principo de solidareco kaj ankaŭ ĝi faciligos pretan traktadon pri nemovebla kaj movebla havaĵoj. V.10 Pli grandan atenton estas necese dediĉi al ekleziaj artobjektoj, kiuj prezentas nemezureblan kulturan valoron. Monumentoj arĥitekturaj, skulptaj, pentraj kaj artmetiaj postulas kvalifikitan zorgadon, kiun al ili povas doni sole koncernaj fakuloj. Estas necese fini ofte diletantan frontadon al la problemo el la flanko de la ĝisnunaj administrantoj. En la nivelo dioceza ankaŭ en tiu direkto devus funkcii fakaj establaĵoj. V.11 Kunlabore kun ĉiuj kompetentaj publikaj kaj fakaj institucioj estas necese funkciigi efikan sistemon de sekurigo de objektoj kontraŭ ŝtelistoj kaj havi bonkvalitan registron pri la arthistoriaj objektoj, ebligantan ĝustan identigon en la kazo de ŝtelo. Ĉiu diocezo devus havi bone sekurigitan muzeon de eklezia arto kaj deponejojn, kien konvenus kunigi originalojn de statuoj kaj bildoj, kiujn pro iu kaŭzo ne eblas lasi en ilia origina loko. Tio rilatas ankaŭ neuzatajn liturgiajn mesrobojn kaj aliajn historie valorajn objektojn, kiuj estas ofte nekonvene deponitaj kaj tiel endanĝerigitaj. Ankaŭ tiujn estas bezone ĝustatempe savi kaj prizorgi, iufoje ankaŭ ekspozicii. V.12 Elkonstruo de novaj kirkoj, kapeloj, animzorgaj centroj kaj ankaŭ kreado de novaj ekleziaj artaĵoj devas esti bonorde kunordigataj, por ke estu garantiataj rezultoj respondantaj al ilia signifo. La realigaĵoj el fino de la 20-a jarcento atestas pri tre diferenca kvalito de projektoj kaj pri ofta truda efektivigo de diversaj neprofesiaj konceptoj pri artisma formado de postkonciliaj sakralaj konstruaĵoj. Kreadon de novaj artobjektoj kaj simile de muzikaj kaj literaturaj verkoj, kun aŭtentika spirita potencialo, estas necese efike subtenadi. (Daǔrigo sekvos en venota numero de DB) |
||