Dio Benu numero 54-2/2004

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Ĵus ni travivas unu el belegaj monatoj de la jaro - la monaton majon. Tiu ĉi printempa monato, en kiu post vintra dormo la vekiĝinta naturo sin vestis en diversnuancajn verdkolorojn, la pomarboj estas plenŝarĝitaj de bonodarantaj floroj kaj zumantaj abeloj, la herbejojn ornamas buntkoloraj floroj kaj la birdoj pepas la glorkanton al la Kreinto. Ho, kia mirinda miraklo estas videbla en la naturo. Ĉu ni iradas kun malfermitaj okuloj, vidantaj kaj admirantaj belecon ĉirkaŭ ni, kiun kreis Dio por ni - siaj tre ofte maldankemaj infanoj? Ĉu la ĉiutagaj zorgoj pri diversaj bagatelaĵoj, senbezonaĵoj kaj sensencaĵoj ne blindigas nin, por ke ni ne vidu la belecon de la vekiĝinta naturo, plena de mirindaĵoj kaj pere de ĝi la Kreinton, Dion, nian amantan ĉielan Patron? Dum la hastado ni haltu por momento, kliniĝu kaj de proksime rigardu simplan lekanteton. Ni ekvidos, per kiom da beleco vestigis la Kreinto tiun ĉi simplan planteton. Kaj se ni ĉirkaŭrigardos, ni ekvidos kokcinelon, formikojn kaj diversajn skarabetojn - la mirindan vivmoviĝon, kiu ĉie regas. Poste ni rigardu, kiom da beleco nin ĉie ĉirkaŭas, por ke ni kapablu iom percepti grandiozecon de Dio. Kiom da mirakloj okazadas senĉese ĉirkaŭ ni, kiujn ni pro diversaj bagatelaj kaŭzoj ne vidas. Se la naturo estas belega kreitaĵo, kiel belega devas esti en okuloj de la Kreinto la homo, kiun Li kreis kiel sian bildon. Tial Li por savi la falintan homaron ne hezitis fariĝi homo, por esti surkruce oferita kiel repaciga ofero, por repacigi la falintajn homojn kun Dio, malfermi por ili la ĉielon. Ni do dankeme plenkore kantu al Dio glorkantojn ankaŭ en nia kara lingvo Esperanto.

Karaj gefratoj, la plej belan floron, kiun Kreinto kreis por si kaj por ni, estas la Virgulino Maria, al kiu prave estas dediĉita la monato majo, rebrilanta la belecon, kiun tiel abunde prezentas al ni la printempa sezono. Tial al la Reĝino de la Majo estas parte dediĉita ankaŭ enhavo de tiu ĉi numero de nia gazeto.

La monato majo estas prikantata kiel monato de la amo. Kaj prave. Ĉe fino de la monato majo ni solenos Pentekoston - elverŝon de la Sankta Spirito sur la homojn, elverŝon de la Dia amo sur la mondon. Ni larĝe malfermu la korojn al la Sankta Spirito, por ke ĉiuj aranĝoj de la nuna jaro kaj aktivadoj de la katolikaj esperantistoj celu nur la gloron kaj honoron de Dio kaj prosperon de la animoj. En tiu spirito realiĝu ĉiuj nunjaraj niaj aranĝoj, inter ili la plej grava estas la 57-a Kongreso de IKUE en Kretinga. Nur jam mallonga tempo nin dividas de tiu ĉi aranĝo. Tutcerte ĝi estos belega travivaĵo en Litovio, lando kun vivanta katolika tradicio. La partopreno de la kongreso en tiu ĉi kara lando certe plifortigos nian amon kaj sindonecon al la katolika eklezio, kies fondinto estas Kristo mem. Kie estas Kristo, tie estas ankaŭ Maria - lia kaj nia Patrino. Do la vera Krista eklezio estas tie, kie estas Maria. Tial adorante Dion, ŝian Filon Jesuon, ni honoros ankaŭ Ŝin, ĉielan protektantinon de la katolikaj esperantistoj.

Alia grava aranĝo krom la kongreso sendube estos la 22-a IKUE-Tendaro, okazonta en Sebranice en Ĉeĥio. Denovan viziton de la tendaro jam promesis patrono de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, la Ĉefepiskopo Mons. Karel Otčenášek. Ni antaŭĝoju kaj preĝe elpetu al li bonan sanstaton.

Kaj ankaŭ la ceteraj aranĝoj kaj aktivadoj de la katolikaj esperantistoj en la mondo estu benitaj. Tio dependas de ni ĉiuj, karaj gefratoj, pri tio ni strebu kaj tiucele preĝu.

Dio benu vin! Miloslav Šváček

al la indekso
 


 M E D I T A D O

Surbaze de la Evangelio laŭ Marko (1,14-20) kaj de la Epistolo al la Hebreoj (1,1-6)

Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝec-lumo kaj Graco-radioj, por ke ni bone kaj ĝuste komprenu la Dian parolon kaj volu fervore plenumi la Dian volon. La Sanktega Virgulino Maria, nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.

El la Evangelio laŭ Marko ni ekscias, ke Jesuo, irante apud la Galilea Maro, alvokis Simonon kaj lian fraton Andreon, Jakobon kaj lian fraton Johanon, filojn de Zebedeo, ke ili sekvu Lin. Ili tuj lasis la ŝipeton, la retojn, ĉar ili estis fiŝkaptistoj, kaj sekvis Jesuon. Jesuo diris al ili: “Venu post mi, kaj mi igos vin kaptistoj de homoj.”

Dum dumil jaroj Jesuo alvokas homojn, ke ili kaptu la aliajn por Jesuo. Kaj nuntempe Jesuo parolas al ĉiu homo, sed ne ĉiam la Dia parolo estas aŭdebla. Por ekaŭdi la voĉon de Dio, oni devas forlasi la bruon, la kutimajn, ĉiutagajn aferojn. Nur en silento, en koncentriĝo oni povas kontakti kun Dio kaj aŭdi la Dian vokon.

Ĉiu homo estas alvokita de Dio al ia devo. Speciala vokiĝo estas tiu de la sacerdotoj, de gemonaĥoj. Ĉu nur la pastroj, gemonaĥoj devus esti kaptistoj de homoj, alivorte: ĉu nur ili havas la devon prediki Evangelion? Laŭ la vortoj de Jesuo: “Iru tra la tuta mondo kaj prediku la Evangelion” - ĉiu Kristo-kredanto devus plenumi la apostolan mision. Por realigi tiun taskon, ne estas necese veturi al foraj landoj, nek fari grandiozajn paroladojn. Ja konata estas la latina proverbo: “Verba docent, exempla trahunt” - “Vortoj instruas, agoj altiras”.

Ĉiu homo sur sia posteno povas esti apostolo laŭ sia vivmaniero, uzante la amon kaj veron - la homo, kiu konfesas kuraĝe la kredon je Dio - la homo, kiu bone plenumas siajn devojn kaj estas preta helpi, alporti konsolon, doni bonan konsilon al la aliaj. La aŭtentika kristano, serena, ĝoja, iras al aliaj, disdonante la amon kaj bonecon. La homo unuiĝinta kun Kristo havas spiritan potencon, kiu povas fari ion grandiozan, neantaŭvideblan.

En la “Antaŭdiro pri la papo slava” de la granda pola poeto Juliusz Słowacki ni legas:

Kiel armilon donas regantoj,
l´ amdisdonant´
sakramentforton montros, tenante
mondon en man´.

Jen malfermiĝos larĝe ĉielo -
lia estont´,
ĉar li la ordon kreas sur tero -
en ŝtat´, en mond´.

La profetaj vortoj de Juliusz Słowacki plenumiĝas en la persono de Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua, kiu estas vere spiritpotenculo, granda morala aŭtoritato en la mondo. Danke al li falis la komunisma sistemo. Oni povas citi multnombrajn spiritpotenculojn, al kiuj apartenas Adam Chmielowski, fama pentristo, estonta frato Alberto (beatproklamita kaj kanonizita de Papo Johano Paŭlo la Dua) kaj Patrino Tereza el Kalkuto, kiuj forlasis amatajn profesiojn, gloron de la mondo kaj tute sin donis al mizeruloj kaj, partoprenante ilian sorton, plenumis maksimume la apostolan mision.

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso
 


 PASKAJ BONDEZIROJ DE ĈEFEPISKOPO KARLO

Protektanto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio la Ĉefepiskopo Mons. Karlo Otčenášek sendis al ni jenajn paskajn bondezirojn.

Pasko 2004
“Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas, la morto ne plu lin regas!” (Rom 6, 9)
+! Ave Maria et Joseph!

Karaj geamikoj, en nuna tempo, kiu estas signita per tioma perforto kaj kruelecoj, preskaŭ ŝajnas, ke la MALBONO mem alvokas: “Batalu kontraŭ mi!” Sed la vera, efektiva, venka DIA forto ne fontas el malamo, kolero kaj egoismo, sed el AMO, MIZERIKORDO, PARDONO! - Tia estis respondo de Sinjoro Jesuo, Venkinto super Malbono! - Estu tia ankaŭ nia respondo en la Sankta Spirito, ĉar tio estas garantio, ke malvenkos nek ni, nek la mondo!

Se mi deziras al vi, geamikoj, kiel ĉiujare, printempan freŝecon, plifortigon de la sano, paskan ĝojon kaj kontenton, mi kunigas kun tio ankaŭ la deziron de la venka, memoferema sinteno de Jesuo Kristo.

Tion ni reciproke elpetadu! Tiucele vin benas via + Karel

Okaze de Granda Jubileo dum kolektiĝo de duono de la monda episkoparo la 8.10.2000 kaj centmila kredantaro en Romo, mi reprezentis vin ĉe sinkonsekro de la homaro al Dio pere de V. Maria, kiun la Sankta Patro komprenas kiel tre gravan. Konklude ni kun li preĝis antaŭ ŝia statuo alveturigita el Fatimo:
“Ho Patrino, kiu konas suferojn kaj esperojn de la Eklezio kaj la mondo, helpadu al viaj infanoj en ĉiutagaj provoj, kiujn la vivo al ĉiu alportas. Faru, ke helpe de strebadoj de ĉiuj ne superregu malhelo la lumon!

Al Vi, Aŭroro de la savo, ni konfidas nian migradon en la nova miljaro, por ke sub via gvidado ĉiuj homoj trovu Kriston, Lumon de la mondo kaj ununuran Savinton, kiu regas kun la Patro en unueco kun la Sankta Spirito, Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.”

Jen sekvas citaĵoj el longa letero, kiun ni fine de ĉi-jara marto ricevis de Ĉefepiskopo Karlo, adresita al lia vasta amikaro:
“Miaj karaj geamikoj, niaj karaj bonfarantoj, kunlaborantoj en vivdonanta verko de la Sankta Spirito! Vi estas kunkreantoj de mia vivo! ...

Ni estis gviditaj - plej ofte ekde la infanaĝo, aŭ ekde la konvertiĝo kaj renkonto kun Kristo al tio, ke ni komune per nia vivo laŭdu Dion, danku al Li kaj estu sindonaj al Li. Ni lernis nin apogi je propetoj de Patrino de Jesuo kaj de liaj pluaj sanktaj Amikoj. Kaj mi hodiaŭ sentas la devon, ke mi al ĉiu el vi, miaj samtempuloj kaj helpantoj, ankaŭ danku, al ĉiu aparte. Sed, kiel mi divenas, via nombro atingas milojn, eĉ se mi kalkulus nur tiujn, al kiuj mi ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj sendadis bondezirojn okaze de festotagoj...

Ke do nia ĉiela Patro pere de Jesuo Kristo rekompencu vin ĉiujn, ankaŭ vin, infanoj, gejunuloj, precipe pro via juneca elano kaj malfermiteco!

Ekde junaĝo mi sentas dankemon precipe al miaj gepatroj, gefratoj kaj parencoj. Mia patro Francisko estis ĉiam objektiva kaj realisma, eĉ en danĝero. Kiam mi al li en lia radfarista laborejo, dum ĉeesto de mia patrino diris pri mia episkopa respondeco, por ke mi ilin preparu je mia verŝajna aresto, li nur por momento eksilentis kaj diris: “Ili vin mortigos.” Kaj poste ni kune preĝis. Tiel mi tion faras ĝis hodiaŭ. Kaj kiel estis por mi grava, kiam mia patrino Sofia (Žofie) sendis al mi sciigon en internigon de Želiv: “Eĉ se oni vin volus mortigi, nenion subskribu al ili.”...

El tuta koro mi estas dankema al ĉiuj, kiuj kie ajn kunformas HEJMON, kiuj volonte pardonas, kiuj KIE AJN predikas Evangelion kaj civilizacion de la amo kaj amikiĝo. El la tuta koro mi dankas al ĉiu, kiu intence de mi preĝis kaj preĝas, al ĉiuj, kiuj amis kaj amas min - ĉi ĉiujn mi ankaŭ ĉiutage rememoras ĉe la Altaro.

Mi persone jam antaŭlonge pardonis al miaj kontraŭuloj kaj al tiuj, kiuj faris al mi maljustaĵojn, neniun mi miaflanke konsideris kiel mian personan malamikon. Ankaŭ ili siamaniere nesciante kontribuis al gloro de Dio.

Denove mi vin ĉiujn certigas, ke mi por vi - vivantaj kaj mortintaj - ĉiutage preĝas, kiel tion eĉ rekte “ordonas” mia genta nomo1, ke mi vin ĉealtare dum ĉiu meso memorigas al mi kaj precipe al malavara Dia Repaganto. Estu certaj, ke mi vin en la Sankta Spirito ege amas, ke mi vin enkalkulis en ĝeneralan sanktspiritan amikiĝadon en unu grandan, al la katedralo2 proksiman spiritan komunecon.

La Triunua Dio benu al la tuta patrujo, al la integranta Eŭropo kaj eĉ al ĝuste globaliganta mondo, kie regas tiom da egoismo, malvarmeco kaj indiferenteco, iranta ĝis cinismo kaj malamo! Kaj ke Li benu precipe disvastigon de la kristanismo kaj al ĝia unuigo - poste ĝi estos bonkvalita animo de la homaro kaj la kosmo!

Via frato kaj Patro, olda ĉefepiskopo + Karel Otčenášek, emerita episkopo de romkatolika Eklezio de diocezo Hradec Králové, petanta pri via plua apostola kunlaboro.

Rimarkoj de la redakcio:
1 Otčenášek = eta Patronia.
2 Katedralo de Sankta Spirito en Hradec Králové.

Kun ĝojo ni povas informi, ke Patro Ĉefepiskopo Karlo jam en sian agendon notis viziton de la 22-a IKUE-Tendaro lunde la 9-an de aŭgusto, kiu okazos en la tagoj de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2004 en Sebranice (Ĉeĥio).

al la indekso
 


 Maria sen miraklaj faroj

(Maria bez nápadných divů) Tradukis Jiří Kořínek

 

  1. Maria sen miraklaj faroj, / Maria sen predikoj, / Maria sen grandegaj agoj, / Maria sen batal´. / Ref.: Maria granda nur per tio, ke Ŝi al Dio / diris per tuta vivo "Jes".
     

  2. Maria donis al ni Kriston / kaj kun Li savis mondon, / Maria frunte de l´ homaro, / virgin´ de Dia grac´. / Ref.: Maria granda nur per tio ...
     

  3. Maria, de kredant´ Patrino, / Patrino ankaŭ via, / vi kun Jesu´ la saman havas, / per Ŝi Li iĝis hom´. / Ref.: Maria granda nur per tio ...
     

  4. Maria, Ŝi ja estas tiu / povanta helpon doni, / ke en la koro de Jesuo / ankriĝu via viv´. / Ref.: Maria granda nur per tio ...
     

  5. Maria ĉefaloke povas / ebligi al homaro, / ke iru ĝi en plensekuro / al cel´ en frata am´. / Ref.: Maria granda nur per tio ...

al la indekso
 


 LICHEŃ - CELO DE MULTNOMBRAJ PILGRIMANTOJ

En la numero 53 de nia gazeto aperis instigo al priskribo de historio de Mirakla Bildo kaj pilgrimloko en Licheń (Liĥen) al ĝiaj legantoj. Tiun taskon volonte transprenis frato Mgr. Stanisław Śmigielski. Tre koran dankon ni adresas al li.

Dek kilometrojn de landcentra urbo Konin en Pollando situas la Maria-Sanktejo en Licheń. Tie jam preskaŭ du jarcentojn estas honorata Dipatrino - Dolorplena Reĝino de Pollando.

Dum la jaroj 1991 - 2003 en Licheń estis konstruita la plej granda preĝejo en nuntempa Pollando - Baziliko de Dipatrino. Ĝi havas kapaciton de sep mil sidlokoj kaj lokon por ĉirkaŭ dudek mil starantoj. Ĝia horizontala projekciaĵo mezuras dek mil kvadratajn metrojn, alteco de la ĉefa navo 40 metrojn kaj alteco de la turo 130 metrojn. Ĉiutage preĝas en la Baziliko de Dipatrino en Licheń multnombraj fideluloj el ĉiuj partoj de Pollando kaj de multaj aliaj landoj. Venas ankaŭ esperantistoj el diversaj lokoj de la terglobo. Eble tiuloke ankaŭ povus iam okazi kongreso de IKUE.

al la indekso
 


 HISTORIO DE MIRAKLA BILDO DE DIPATRINO EN LICHEŃ

En batalo apud Lejpcigo en oktobro de 1813, kie batalis kontraŭ si dum kvartaga ĉefbatalo preskaŭ duonmiliono de armeanoj el ĉiuj landoj de Eŭropo, la armeon de Napoleono Bonaparte trafis granda malvenko. Sur batalkampo mortis 130 mil soldatoj, inter ili ĉirkaŭ 10 mil poloj kun sia ĉefkomandanto princo Jozefo Poniatowski. Multaj poloj estis vunditaj kaj inter ili ankaŭ Tomaso Kłosowski, tiama terposedanto en Kujava regiono de centra parto de Pollando. Pro lia partopreno en bataloj, celantaj liberigi Polujon, lia bieno estis konfiskita fare de konkerinto. Pollando kiel suverena ŝtato malaperis fare de Prusujo, Rusujo kaj Aŭstrujo ekde la jaro 1795 ĝis la jaro 1918. Tomaso, vestita en vilaĝanan drapveston, forkuris el arestejo kaj ekloĝis en Izabelin. Tie li aĉetis kvar polajn arojn da tero, etan domon kaj tie li daŭre restis, gajnante la vivrimedojn per forĝista laboro.

Nun mortvundita, li kuŝis sur la batalkampo sentante, ke la vivo forlasas lin kaj nur iu miraklo povus lin savi el proksimiĝanta morto. Li komencis kore preĝi al Dipatrino, petante ŝian helpon. La popola tradicio diras, ke Dipatrino aperis al la mortanta soldato. Ŝi havis tre malgajan vizaĝon, premante al la brusto Blankan Aglon (kiu estas ŝtatblazono de Polujo). Ŝi promesis al Tomaso resaniĝon, esprimante la deziron, ke li atente rigardu Ŝin, ĉar post reveno al patrujo li trovu ŝian bildportreton kaj pendigu ĝin apud frekventata loko. La homoj tien venadu por preĝadi antaŭ ŝia bildo kaj por Ŝin honori. Tiu formo de pieco akiros al suferanta nacio multajn gracojn dum malfacilegaj tempoj de ĝia historio.

La forĝisto resaniĝis kaj revenis al Polujo. Memorante, danke al kiu li restis vivanta, li vagabondante tra la lando serĉis la bildon de Dipatrino. Vane. En la jaro 1836 li perpiede pilgrimis al Hela Monto en Ĉenstoĥovo (Częstochowa).

Dum la revena vojo el Ĉenstoĥovo li ekvidis areton da pilgrimantoj, preĝantaj antaŭ kapeleto, pendigita sur arbo en kamparo apud vilaĝo Lgota. Li alproksimiĝis kaj ekvidis la portreton de la Plejsankta Maria. Ŝi havis belan, malgajan vizaĝon, mallevitaj leĝere okuloj okulumis Blankan Aglon, karese alpremitan al ŝia brusto. Sub la Aglo estis surskribo: “Reĝino de Polujo, donacu pacon al niaj tagoj.” Sur ŝia orumita mantelo videbliĝis simboloj de suferado de Jesuo. La bildo estis tre malnova. Tomaso kun kortuŝo rekonis en ĝi la konatan, neforgeseblan Dipatrinon el la batalkampo apud Lejpcigo.

Posedanto de la kampo, sur kiu kreskis la arbo kun kapeleto, estis iu germana protestanto. Li tre volonte donacis al Kosowski la bildon dirinte: “Iun nokton pendigis sin ĉi tie la bildo sur la arbo kaj de tiam la homoj pilgrimantaj al Ĉenstoĥovo ĉi tie haltiĝas, preĝas kaj surtretas mian kampon.” La forĝisto kunprenis la bildon, portinte ĝin al sia hejmo en Izabelin, sed li ne povis disigi sin de ĝi. Legendo diras, ke sur la vizaĝo de Dipatrino tiutempe ofte aperadis larmgutoj. Tomaso sciis, kial la Madono ploras. Li forviŝadis gutojn el ŝia vizaĝo, nevolante la bildon fordoni el sia hejmo.

Iutage li malsaniĝis kaj kuracisto donis al li nenian esperon pri resaniĝo. Tiutempe, kiam Tomaso en soleco atendis sian morton, li ekaŭdis strangan voĉon venantan el la loko, kie estis lokigita la bildo, petantan: “Tomaso, elportu min el via hejmo al arbarego”. La sama voĉo promesis al li, ke li resaniĝos. Tiumomente li eksentis, ke la malsano subite malaperis. Venonttage li vizitis urbon Konin, kie li ĉe lignaĵisto mendis malgrandan kapeleton por la bildo. Kelkajn tagojn pli poste kun peza koro Tomaso alportis la etan kapeleton kun portreto de la Plejsankta Virgulino en arbaregon ĉe Grąblin en paroĥo Licheń. Ĉi tie li trovis miljaran pinon kaj sur ĝin pendigis la bildon. Ĝis la morto li ĉiutage venadis tien por preĝadi antaŭ la bildo.

En la jaro 1850 paŝtisto Nikolao paŝtanta apud la pino bovaron, eble ununura homo, kiu krom Tomaso Kłosowski sciis pri la arbara surpina kapeleto, komencis rakontadi al homoj, ke kelkfoje montriĝas al li tiuloke iu eksterordinara virino. Li rakontis pri tio ankaŭ al loka paroĥestro. La aperanta virino, en kiu oni rekonis la Plejsanktan Virgulinon, ordonis al la paŝtisto Nikolao instigi la homojn al pekkonfesado kaj pentofarado, por mildigi proksimiĝantajn katastrofojn, malsanojn kaj militajn tragediojn minacantajn la homojn. Ŝi instigis al tio dirinte, ke Ŝi ege amas la polan nacion, propetas por ĝi ĉe Dio Patro kaj sia Filo Jesuo. Ŝi ankaŭ instigis al preĝado antaŭ la bildo, tiam ankoraŭ pendanta surpine en la arbaro ordonante, ke oni ĝin transportu al pli konvena loko, kie ĝin estonte vizitados multnombraj pilgrimantoj el la tuta lando. Ŝi asertis pri sia amo al Polujo, kies Ŝi estas Reĝino. Ŝi promesis, ke kiomfoje la nacio rifuĝos sub ŝian protekton, tiomfoje Ŝi vualos ĝin per sia ŝirma mantelo.

Oni ne kredis al vortoj de la paŝtisto. Li estis fare de cara polico arestita, juĝita kaj fine proklamita kiel mense malsana. En la jaro 1852 plenumiĝis unu el antaŭdiroj de Dipatrino Maria. En Pollando kaj en tuta Eŭropo eksplodis granda epidemio de ĥolero. Tiam la bildo estis translokigita al kapelo en Dąbrówka. Tie okazis multaj miraklaj resaniĝoj de la malsanuloj, kiujn oni alportadis antaŭ portreton de la Plejsankta Virgulino. Homoj, inter ili multaj ne katolikoj, amase vizitadis la kapelon.

La 29-an de septembro 1852 dum la festotago de sankta Mikaelo Ĉefanĝelo estis en solena procesio, kun ĉeesto de multaj sacerdotoj, la bildo transportita al paroĥa preĝejo en Licheń. Tie oni la bildon lokigis super la ĉefan altaron sub la bildon de Dipatrino de Ĉenstoĥovo, al kiu estis la preĝejo sanktigita. La 18-an de oktobro 1858 estis sanktigita nova preĝejo en Licheń, en kiun oni per solena ceremonio translokigis la miraklan bildon. De tiam tiu sanktejo famiĝis en la tuta centroregiona Pollando.

Dum la Unua Mondmilito Licheń ne estis grave difektita. Prusoj forprenis nur tri sonorilojn kaj orgenŝalmojn. Dum la jaroj 1921-1922 restadis tie pliposta Primaso de Pollando Kardinalo Stefano Wyszyński, tiam ankoraŭ alumno de porpastra seminario en Włocławek. Ĝis la jaro 1939 estas dokumentitaj ĉirkaŭ tri mil deklaraĵoj pri okazintaj tie mirakloj aŭ akiritaj gravaj gracoj. Tiutempe al sanktejo de Licheń venadis pilgrimantoj jam el la tuta Pollando.

Dum Dua Mondmilito la sanktejo en Licheń iĝis celo de naziisma vandalaro. Naziistoj transportigis al koncentrejo en Dachau tiean paroĥestron Johanon Przydacz. En preĝejon kaj paroĥejon hitleranoj lokigis lernejon de naziisma junularo. Celo de pafado de hitleranoj estis krucoj kaj statuoj de Dipatrino. Januare de 1945 germanoj arigis proksime de la preĝejo multajn virojn, ordonante al ili fosi grandegan tombon. Estis ordonite murdigi tutan loĝantaron de la paroĥo. Realigon de la ordono malhelpis nur rapida interveno de liberigantaj armeoj.

Post la milito la sanktejo preskaŭ ne ekzistis. Postrestis nur kvar muroj de la preĝejo kaj Mirakla Bildo, kaŝita fare de lokaj kredantoj. En la jaro 1948 transprenis zorgon pri paroĥo kaj rekonstruo de la preĝejo Ordeno de Pastroj Marianoj de Senmakula Koncipiĝo de la Plejsankta Virgulino Maria. En la jaro 1952, en centa datreveno de la translokigo de la Mirakla Bildo el la arbaro de Grąblin okazis grandaj solenaĵoj kun partopreno de miloj da pilgrimantoj el tuta Pollando. Tamen en tiu por Pollando malfacila tempo oni ne povis ankoraŭ pensi pri konstruo de nova sanktejo.

Dum festo de Jarmilo de Bapto de Polujo (966-1966) estis kronigita bildo de Dipatrino en Licheń. La kronigon faris tiama Primaso de Pollando, ĉi-tempe proklamita Servanto de Dio, Kardinalo Stefano Wyszyński kun tri aliaj episkopoj. Okazis tio la 15-an de aŭgusto 1967, post kiam oni proklamis Dipatrinon de Licheń Patronino de misiistoj, metalurgiistoj, energetikistoj, transportistoj kaj de tuta laboristaro.

Dum pli postaj jaroj estis konstruitaj en Licheń jenaj partoj de la pilgrimeja komplekso:
1968 konstruo de kapelo en arbaro de Grąblin; sanktigo de mirakla akvofonto.
1970 rekonstruo de la preĝejo de Dipatrino de Ĉenstoĥovo kaj de Kapelo de Sankta Kruco.
1972 konstruo de Kapelo de Dia Mizerikordo kaj de Kapelo de Plejsankta Sakramento.
1976 konstruo de Golgoto (finita en la jaro 1983).
1979 komenco de konstruo de Muro de Nacia Memoro kaj de Maŭzoleo de Sankta Maksimiliano Kolbe.
1981 konstruo de Kapelo de Purgatoriaj Animoj.
1983 konstruo de domo de pilgrimantoj.
1987 sanktigo de Monumento de Johano Paŭlo la Dua.
1989 konstruo de Kapelo de Dipatrino de Aŭrora Pordego el Vilno.
1993 konstruo de kapelo en Grąblin “Ĉe Ŝtono”.
1991-2003 konstruo de Baziliko.
2000 konstruo de Centrejo de Helpado al Familioj kaj al Dependuloj (de drogoj, alkoholo).
2001 konstruo de Kapelo de Dipatrinaj Aperoj.

Kompilis Mgr. Stanisław Śmigielski

al la indekso
 


 LA MORTO POR ENIRI LA VIVON

Reage al Meditado de fratino Zofia Kamieniecka kaj artikolo pri nia IKUE-frato - martiro Cyril Vrbík, aperintaj en lasta numero de nia gazeto Dio Benu, sendis frato Michel Pierru el Francio por ĝiaj legantoj al nia redakcio spiritan testamenton de unu mortkondamnito. Ni citas el enkondukaj vortoj de lia letero.

La tre bela kaj klara, simpla meditado de Zofia Kamieniecka surbaze de Evangelio laŭ sankta Johano (8, 1-11) kortuŝis kaj instigis min traduki por legantoj de Dio Benu la spiritan testamenton de mortkondamnito Hasegawa Toshiniko, kiu per sia vera konvertiĝo ilustras la vortojn de Zofia Kamieniecka. Post la ĉieleniro Jesuo ankaŭ absolvas la pekulojn, se ili pentofaras, decidiĝas plibonigi sian vivon, dankante al Dio kaj bonfarante al proksimuloj. Kiel Pranzini, ankaŭ Hasegawa mortigis tri personojn, kaj oni scias, kiel multe sankta junulino Terezo de Lisieux preĝis, por ke Pranzini konvertiĝu kaj ne falu en la inferon.

Sed bedaŭrinde, nuntempe ekzistas la homoj similaj al la murdinto de SacerdotoCirilo Vrbík, kiuj ne pentofaras, marŝante sur la larĝa vojo al la abismo. Ili estas sklavoj de malbona spirito en ili. Pri tio mi legis en bulteno de Sacerdota Maria-Movado de Don Gobbi, kiu vizitis en hospitalo la italan pastron en Brazilo. Tiu fervora pastro, gvidanto de Sacerdota Maria-Movado en Brazilo kaj bonega kiel pastro Cirilo estis mortvundita en sia hejmo per malbonaj viroj. En hospitalo li diris al Don Gobbi, ke li vidis antaŭ si demonon (Satanon). Por venki la fortojn de mallumo, kiuj trapenetras la mondon, strebante forkonduki la animojn en eternan kondamnon, estas pli kaj pli urĝe nuntempe bezonata plenumado de ĉiutaga Rozaria preĝo, insiste petita de nia Sinjorino la Virgulino Maria en Fatimo.

al la indekso
 


 LA SPIRITA TESTAMENTO DE MORTKONDAMNITO

Atesto de Jean Barbier - Eksterlandaj misioj de Parizo (bulteno n-ro 371)

Sinjoro Hasegawa Toshiniko, kondamnita je mortpuno, estis ekzekutita la 27-an de decembro 2001. Kiel trijaraĝa li perdis sian patrinon. Edukita de sia patro, li rapide troviĝis en medio de malbonaj kunuloj, kiuj kondukis lin laŭ malbona vojo. Li ekligis rilatojn kun “mafianoj” (Boryokudan), kiuj komisiis al li taskon ekzekuti du personojn, kaj li mem mortigis unu anon de la “mafio”. Tial li estis kondamnita pro tri murdoj. En la malliberejo li legis en ĵurnalo Chunichi Shimbu, ke la Eklezio de Iwata helpas la malriĉajn infanojn en Hindujo, kies helpagado estis komisiita al Patro Rodeschini. Li decidiĝis iom da mono, kiun li en la malliberejo perlaboris, sendi al mi por la edukaj aktivadoj de Patro Rodeschini. Pro tio mi decidiĝis al li persone danki en lia malliberejo. Tio estis mia unua kontakto kun li. Mi rakontis al li pri bona bandito, al kiu Dio estis pardoninta ĉiujn kulpojn. La interparolo daŭris nur tridek minutojn. Poste li ricevis religian instruon, post kiu sekvis la bapto. De post tio mi vizitadis lin kun kristanoj de Iwata, kiuj estis anoj de Legio de Maria. Mi ankaŭ vizitis lin kun Patro Rodeschini dum lia vizito de Iwata. Sed post lia mortkondamno ni ne plu povis vizitadi lin krom lia adopta patrino kaj lia fratino. La adopta patrino estis unu kristanino el Iwata, s-ino Kurata Kazuyo Cecile, kiu adoptis lin, por ebligi la perleterajn korespondkontaktojn kun li, por doni al li kelkajn sciigojn el la ekstera mondo. El tio mi plurfoje profitis.

Letero de la kondamnito - lia spirita testamento

Panjo amata en la Sinjoro, Patro Jean Barbier, sinjoro Yamamoto, sinjorino Matsutoni (delegitino de la 230 adoptitaj infanoj pere de eklezia komunumo en Iwata), la renkonto kun vi ekde antaŭ proksimume 15 jaroj estis por mi la komenco de mia kredo je Dio. Plurfoje vi venis el malproksime, por viziti min en malliberejo, do multfoje mi sentis vian afablecon rilate al mi.

Mi, granda pekulo kaj malriĉa homa estulo, mi estis konsolata pro viaj vizitoj, sed hodiaŭ mi devas esprimi al vi mian adiaŭon. Tial mi estas profunde ĉagrenata. Vi strebis kontraŭ mia kondamno je mortpuno. Ho ve, viaj petoj ne estis elaŭditaj, nun mi do devas forlasi tiun ĉi mondon. Estas tio por mi tre malfacila momento. Dum nia lasta renkonto, mia panjo en la Sinjoro, vi kantis al mi belvoĉe unu belan pian kanton: “Kami to homo ni imashima” (Mi estos kun Dio por ĉiam). Depost tiu tago, tiu pia kanto fariĝis mia ĉiutaga kanto. Post mia morto estas antaŭvidata kunveno de miaj geamikoj, kiuj vizitadis min en malliberejo. Mi petas, ke vi tiam ankoraŭ kantu tiun ĉi pian kanton. Jes, ĝi estas la fino de mia surtera vivo. Pro tio mi estas tre malĝoja. Mi estis de vi amata, mia kredo fortigas vin kaj tiu kredo kreskas ankoraŭ en ĉiu el vi. Via boneco kaj afableco rilate al mi helpos min eniri la Paradizon. Permesu al mi paroli pri tio al Jesuo kaj Maria. Jes, tio estas vere la fino de mia surtera vivo.

Karaj Patro Barbier kaj Patro Rodeschini, kiuj laboras por la malriĉaj infanoj en Hindujo, mi preĝos por vi en la ĉielo, ankaŭ por mia adopta patrino, kiu tiom multe helpadis al mi porti mian suferon. Multan dankon al ĉiuj! Ni revidos nin en la ĉielo. Ĝis la revido (Sayonara) kaj pacon al ĉiuj!

al la indekso
 


 DIA INDULGEMO

Jesuo Kristo parolis en multaj paraboloj pri la senfina Dia indulgemo rilate al pekuloj kaj kulpuloj. Evidenta Dia indulgemo estas videbla en la parabolo de prodigema filo. La pli juna filo ofendeme postulas de sia patro sian parton de la familia posedaĵo. Li evidente ofendis la patron per tio, sed li tute ne zorgis pri tio. Ricevinte de la patro pretenditan havaĵon, li foriris en la mondon venkoĝoje kaj orgojle. Sed en la mondo li malhoneste kaj malŝpareme perdigis la tutan havaĵon. Fine li fariĝis mizera homaĉo sen vivrimedoj. Agnoskinte, ke li malbonege kaj fifare agis, li eksentis teruron. Finfine li decidiĝis reveni al sia patro kaj peti lian kompaton. Kion faris lia patro vidinte lin tiel mizera? Kompateme kaj indulgeme akceptis lin kun varma brakumo.

Kristo en tiu ĉi parabolo parolas pri la senlima indulgemo de sia Patro ĉiela.

En la Evangelio ni legas tiujn ĉi vortojn: “Mi diras al vi, ke estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentofaras” (Luk 15,7).

Ni vidas tie ĉi grandan Dian kompatemon kun ni, liaj infanoj, ĉar ni estas ja lia kreitaĵo. Li vere senlime nin amas. Li tuj pardonas, nuligante niajn pekojn, se ni ilin sincere agnoskas kaj bedaŭras, petante Dian kompaton kaj pardonon.

La sankta Dio estas do senfine indulgema kaj mizerikorda. Li scias longe atendi nian rekonsciiĝon kaj turniĝon al Li. Feliĉa homo, kiu frutempe rekonsciiĝos kaj interpaciĝos kun Dio. Sed ve al tiu homo, kiu sciante pri sia animstato kaj pri la neceso de rekonsciiĝo, neglektas tion kaj vivas senpente facilanime plu. La laŭkutima kristanismo estas danĝera por nia kredo, por nia savo. Ĝi similas al la interna sangado, kiun ni ekstere ne rimarkas, ne sentas, la vivo tamen pasas nehaltigeble. Laŭekstere ŝajnas ĉio en ordo, sed interne ni fakte malfortiĝas, malmoraliĝas. Necesas vere pripensi, ĉu ni ne misuzas la Dian miraklan indulgemon. En la sankta pekkonfeso ni konfesas, ke ni foje kaj refoje provokadis la Dian paciencon. Ni ja scias, ke Dio vidas tutan nian vivon, ĉiun faron, tamen facilanime ni daŭradis en niaj alkutimitaj kalkuloj. Ankaŭ tion ni scias, ke Dio nenion forgesos kaj siatempe postulos de ni konsekvencan respondecon. Tamen ni ne tute ŝanĝiĝas. Dio tamen restas plu pacienca kaj indulgema.

Ŝajnas, ke ni estas tiom ofte ravitaj per la diversaj vivsituacioj.

En la libro “Doctrina Patrum” ni legas pri unu ermito, kiu amante Dion vivis vere pie. La filino de unu pagana pastro lin ege ravis. Spite al la sindediĉo al Kristo, li petis la paganon pri lia filino, por iĝi lia edzino. Bone, diris la pagano, sed vi devas unue rezigni je via kredo. La ermito forte surprizita kaj malĝoja mutiĝis. Li ja amis Jesuon Kriston kaj apartenis al Li. Sed blindigita per la granda beleco de la fraŭlino li jesis kaj ĵuris. Li metis du fingrojn sur la statuon de pagana idolo kaj kun amareco, per tremanta voĉo ĵure abnegaciis Kriston. La pagano nun diris al li: “Lasu min nun, mi devas demandi mian demonon, ĉu tio sufiĉas”. Terure emociigita ermito atendis. Post kelkaj minutoj la pagano alvenis kaj simple diris: “Mi ne povas doni al vi mian filinon, ĉar via Dio vin ankoraŭ ne forlasis”. Nun la pala ermito falis surteren kaj ekkriis: “Ho, Dio mia, Vi ne forlasis min, kvankam mi forlasis Vin. Ne, mi ne volas vian filinon”, li diris al la pagano. “Mia Dio estas multege pli bela ol via filino, ol ĉio ajn en la mondo!” Kaj tutan ĵuron li revokis kaj pentofarante li vivis nur kun Dio kaj nur por Dio.

Do, nia Dio nin neniam forlasas, kvankam ni Lin perpeke forlasadas. Jen kiel indulgema estas nia Dio!

Sac. Alojz Dlugi, Slovakio

al la indekso
 


 VENU AL VIA SAVINT-SINJOR´
(Pojď k Spasiteli)

Teksto C. Derka. Melodio de nekonata aŭtoro. Tradukis Josef Cink.

 

  1. Venu al via Savint-Sinjor´ / kun la donaco de via kor´. / Li el ĉiela trono de glor´, venu, jen vokas vin. / Ref.: Gloron, gloron, kantas la anim´, / jam ne pezas ĝin la pek-deprim´. / Venu, Sinjor´, por renkonti min, / venu renkonti min. / Gloron, gloron, kantas la anim´, / de ĉiel´ ĝi venas al proksim´. / Venu, Sinjor´, por renkonti min, venu renkonti min.
     

  2. Venu vi ĉiuj de l´ tuta ter´, / Li por ni ĉiuj iĝis ofer´, / ĉiujn invitas Li kun tener´, / kredu kaj aŭdu Lin. / Ref.: Gloron, gloron ...
     

  3. Venu sen iu ajna evit´, / tempon eluzu sen la hezit´, / ne scias vi, ĉu reos invit´, / pretu do aŭdi Lin. / Ref.: Gloron, gloron ...
     

  4. Al Konsolanto sur la altar´ / venu, se pezas vin suferar´. / Ĉe Li foriĝos ĉiu amar´, / se vi obeos Lin. / Ref.: Gloron, gloron ...
     

  5. Al via Dio kaj lia grac´ / vivon alportu kiel donac´, / vin vokas lia amo kaj pac´ / kaj Li atendas vin. / Ref.: Gloron, gloron ...
     

  6. Iras al vi Savint´ por renkont´ / kun la senfina ama volont´, / iĝis nenio la peka hont´, / per kruc´ Li savis vin. /  Ref.: Gloron, gloron ...
     

  7. Iĝu por via kor´ Li motiv´ / kun graco esti en la aktiv´ / kaj ĉe komenc´ de l´ eterna viv´ / al si Li vokos vin. /  Ref.: Gloron, gloron ...

al la indekso
 


 ĈU NI ESTAS BONAJ ATESTANTOJ?

Valora kongresa prelego de frato Miloslav Šváček, tiam ĵus elektota nova prezidanto de IKUE, inspiris kaj la aŭskultantojn kaj la legantojn de la gazeto DIO BENU. Oni povas demandi: Ĉu ni estas bonaj atestantoj? Ĉu ni atestas, ke ekzistas io multe pli alta, pli belega? Ni lasu gvidi niajn pensojn pere de grava eklezia dokumento, encikliko de Paŭlo la VI-a, el la 6-a de aŭgusto 1964, titolita “La vojoj de la Eklezio”.

“Estas konate, ke unu parto de la homaro asimilis la kristanismon tiel profunde kaj ĉerpis el ĝi tiom da forto kaj virto, ke - se eĉ nekonscie - multaj popoloj dankas al la kredo kristana la plej altajn valorojn de sia kulturo. Poste tamen, en la daŭro de la lastaj jarcentoj, ili misevoluis, kaj deturnis sin de sia origino. Alia parto de la homaro, la plej granda, etendiĝas sur ege vastaj regionoj de la terglobo, kaj konsistas el la t.n. novaj popoloj. La tutmonda homaro ne estas alirebla en unu sola maniero. Male, ĝi prezentas al la Eklezio cent diversajn eblojn de interrilato. Certaj el tiuj ĉi estas larĝe malfermitaj kaj facile uzeblaj; aliaj dume estas dubaj kaj penigaj; fine, ekzistas ankaŭ, ho ve, pluraj, ĉe kiuj neniu amika dialogo ŝajnas esperebla. Prezetas sin do la demando, kiele la Eklezio efektivigu la dialogon kun la homoj de nia epoko.”

PLIKONSCIIĜO DE LA KREDO

El multaj admonoj, kiujn Kristo insiste kaj ripete direktis al siaj disĉiploj, ni ŝatas substreki la averton, kies forton hodiaŭ devas rekoni ĉiu, kiu deziras esti fidela adepto de Kristo, nome la admonon pri la kristana vigleco. Homoj nepre atentu pri eventoj, kiuj trafos ilin ĉu plej baldaŭ, ĉu nur en tempo malproksima. Ĉar tia preteco devas ĉiutempe vigligi la animon de la fidela servisto, rezultas, ke al ties normoj oni devas konformigi la tutan vivmanieron, do ankaŭ la konduton, kiu nepre karakterizu en tiu ĉi mondo la homon kristanan.

Kristo, nia Sinjoro, gvidas al plena perfekteco same la psikologian konscion kaj la moralan konsciencon, ĉar ambaŭ estas necesaj, por ke la kredanto ricevu kun respekto al la homa digno la plej altajn donojn de la vero kaj de la graco.

Nian religian vivon ni devas klare atesti per kred-esprimo firma kaj decida, kvankam ankaŭ humila kaj tremanta, kiel faris tiu denaska blindulo, laŭ la raporto de Johano la Evangeliisto, al kiu Jesuo Kristo kun egale mirindaj bonkoreco kaj potenco donis la vidpovon: “Mi kredas, Sinjoro” ( Joh 9, 38 ); aŭ kiel Marta, kies deklaron ni legas en la sama Evangelio: “Jes, Sinjoro, mi kredas, ke vi estas la Kristo, la Filo de Dio, la venanta en la mondon”. ( Joh 11, 27 ); aŭ kiel Simono, poste nomita Petro, kiu atestis jene, per vortoj al ni plej karaj: “Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio” (Mat 16, 16).

LA EKLEZIO EN LA MONDO

La Eklezio devas en si mem spertadi Kriston, laŭ la rekomendo de S. Paŭlo Apostolo: “Kristo loĝu per la kredo en viaj koroj” (Efe 3, 17).

Klare montriĝas, ke la hodiaŭa homaro travivas ŝanĝojn, malordojn kaj ĝeneralan evoluon, kiuj grave aliigas ne nur ties eksterajn vivkondiĉojn, sed ankaŭ la orientadon de la mensoj. La pensmaniero de la homoj, ilia eduko kaj kulturo, ilia tuta spirita vivo profunde modifiĝis, ĉu per la grandaj akiroj kaj alkreskoj de la sciencoj, de la tekniko, de la socia vivo, ĉu per la diversaj doktrinoj politikaj, kiuj disvastiĝas en la socio kaj ĝin invadas. Ĉio tio kvazaŭ marondegoj ĉirkaŭas kaj agitas la Eklezion. La homoj, kiuj konfidas sin al la gvido de la Eklezio, ne staras ekster la tre forta kaj iafoje decida influo de la ekstera mondo. El tio rezultas, ke minacas efektiva danĝero de konfuzo, senhelpeco, interpuŝiĝo, kiu kapablas konduki al krizo eĉ la firman eklezian organizon, igas multajn homojn fervoradi al strangaj teorioj, kvazaŭ la Eklezio devus abdiki el sia rolo tradicia kaj iniciati tute novajn, neatenditajn vivo-formojn.

LA TASKO ESTI KRISTANO

Necesas, ke ĉiuj homoj, kiuj ricevis la sanktan bapton kaj sekve de tiu signifoplena sakramento estis insertitaj en la Mistikan Korpon de Kristo, t.e. en la Eklezion, atribuu al tiu evento la plej grandan gravecon; interalie, ili devas senti sin levitaj al pli alta kondiĉo, kaj eĉ al supernatura renaskiĝo, per kiu ili povas sperti la feliĉecon de la adoptaj filoj de Dio, la dignecon propran al la fratoj de Kristo, la beatan sorton de la graco kaj ĝojo pro la enloĝado de la Spirito Sankta; plie, ili konsciu, ke plej vere ili estas vokitaj al novspeca vivo, en kiu nenio homa estas forigita, sed nur la malfeliĉa stato de la hereda peko malaperis; en ĝi ĉio homeca povas prosperi, atingante la plej belan kaj altan gradon de perfekteco kaj produktante la plej abundajn kaj plej sanktajn fruktojn. Ĉar la nomo de kristano kaj la ricevo de la sankta bapto ne estas aferoj rigardeblaj kiel sensignifaj, aŭ kiujn oni rajtus neglekti. Male, ili nepre devas tuŝi profunde kaj feliĉige la konsciencon de ĉiu homo kristana.

SPIRITA KAJ MORALA PERFEKTIĜO

La vivo kristana, kiun la Eklezio proponas kaj akcelas, havas la devon gardi sin kontraŭ ĉio, kio povus ĝin falsi, korupti aŭ submeti, kvazaŭ ĝi defendus sin kontraŭ la infektopovo de ia eraro aŭ malbono. Aliflanke, al la formoj de vivado kaj pensado, kiujn la historia disvolviĝo al ĝi proponas aŭ trudas, ĝi konformiĝu ja nur tiagrade, kiom ili ne kontraŭas la principojn de ĝia religia kaj morala doktrinoj; kaj krome, adoptinte tiujn formojn, la kristanoj strebu tuj ilin plibonigi, nobligi, akceli kaj sanktigi. Per tio la Eklezio estas instigata konstante ekzameni sin mem kaj kontroli sian sintenon; tio estas tasko, kiun nia epoko postulas tre insiste kaj serioze.

LA DANĜEROJ DE PROFANA VIVKONCEPTO

Multaj kristanoj nepre opinias, ke la renoviĝo de la Eklezio ĉefe konsistas en tio, ke ĝi mem adaptu siajn konceptojn kaj morojn al la profanaj moroj kaj tendencoj de la nuna mondo. La logoj de la vivo profana ja estas ekstreme abundaj en nia epoko. Al multaj homoj sekve ŝajnas, ke tia konformiĝo ne nur estas necesa, sed eĉ tre saĝa. En tiaj kondiĉoj, se troviĝas iu homo, en kiu nek la Dia kredo havas profundajn radikojn, nek la firma observado de la leĝoj ekleziaj estas atentata, povas okazi, ke li opinias la tempon ĝusta por adapti sin al la profana vivmaniero, kvazaŭ tiu ĉi estus la plej bona, kiun kristano povas kaj devas akcepti. Tiu ekscesa adaptiĝemo regas pli kaj pli jen sur la kampo de la filozofio, jen plie ĉe la vivo praktika, en kiu fariĝas ja pli kaj pli dube kaj malfacile difini, kio estas ĝusta kaj konforma al honesta konduto.

LA ORDONO DE AMO

Ĉu la amo ne estas la ĉefaĵo kaj kvazaŭ la centro de tiu providenca savo-plano de Dio, kiun konigas unuanime ambaŭ Testamentoj ? Ĉu ne al la amo la Eklezio strebas per sia tuta vivo spirita ? Ĉu ne, fine, al pli klara, pli plena kaj pli ĝoja kono de la amo kondukas jen la esploroj de la sankta teologio, jen la praktiko de la kristana pieco, ĉar ili ja instigas la menson al persista meditado de la trezoroj de la Sanktaj Skriboj kaj de la Sakramentoj, kiujn la Eklezio heredis kaj havas la devon gardi, studi, konigi kaj administri? En vero, unuanime kun niaj Antaŭuloj kaj kun tiuj Sanktuloj, kiujn nia epoko aldonis al la ĉiela kaj surtera Eklezio, kaj kun la sento de pieco de ĉiuj kredantoj formantaj la kristanan popolon - ni havas la nepran konvinkon, ke la amo devas akiri hodiaŭ la lokon, kiun ĝi meritas, nome la plej altan kaj ĉefan, en la rangovico de la bonoj, en rilato religia kaj morala; kaj ne nur en taksado teoria, sed ankaŭ en la praktiko kaj la aplikoj de la vivo kristana. Ni asertas tion jen pri la amo al Dio, kiu sian amon al ni abunde elverŝis, jen pri la amo, kiun ni devas niavice transdoni al niaj fratoj, nome al ĉiuj membroj de la homaro. La amo igas ĉion klara. La amo kondukas ĉion al ĝusta plenumo. Ekzistas absolute nenio, kio ne bezonas esti farita kaj renovigita per la amo. La amo “ĉion suferas, ĉion fidas, ĉion esperas, ĉion eltenas” (1 Kor 13, 7). Kiu el ni ne scias tion ? Kaj se ni tion scias, ĉu nun ne estas la ĝusta momento praktiki la amon?

La proponita bildo de la samtempe la plej alta kaj plej humila perfekteco kristana gvidas tute nature nian penson al la plej sankta Virgulino Maria; ĉar ŝi mem komplete kaj en mirinda maniero spegulas en si tiun perfektecon, ja eĉ al tiu modelo ŝi konformigis sian vivon ĉi-tere, kaj nun en la ĉiela sidejo ŝi vivas en ties brileco kaj beateco.

LA DIALOGO DE LA EKLEZIO

La Evangelio ne aprobas la konduton de tiuj, kiuj sen ia espero stagnas en nesanigeblaj koruptoj de la homa esenco. Entute la Evangelio de Kristo estas lumo, noveco, energio, ĝusta vivo, sano, savo. Ĝi kreas freŝan, apartan vivo-stilon, pri kiu aludas certaj paĝoj de la Nova Testamento kaj rekte admonas nin S. Paŭlo: “Ne konformiĝu al tiu ĉi mondo, sed reformiĝu en la noveco de via kompreno, por ke vi spertu, kiel bona, agrabla kaj perfekta estas la volo de Dio” (Rom 12, 2).

VIVI EN LA MONDO, SED NE LAŬ LA MONDO

Estas tre necese, ke ĉiu kristano de nia epoko ĝuste konsideru tiun apartan kaj mirindan stilon de vivo; tio instigos lin ĝoje konscii pri sia homa indeco, defendi sin kontraŭ la infektopovo de la malvirtoj lin ĉirkaŭantaj, liberigi sin de la trompoj de la lukso.

La Eklezio havas la devon iniciati dialogon kun la homaro, interne de kiu ĝi vivas; ĝi devas pretiĝi al propono, anonco, interparolo. Antaŭ ol ni gvidos la mondon al la kredo, necesas, ke ni proksimiĝu al ĝi kaj kun ĝi interparolu.

KLARECO, MILDECO, FIDINDECO, SPERTECO

La dialogo devas esti rigardata kiel unu el la manieroj plenumi la taskon apostolan kaj kiel instrumento por akordigi la animojn. Sed necesas, ke ĝi havu la kvalitojn, kiuj ebligas sukceson. Krome necesas, ke nian dialogon akompanu tiu mildeco, pri kiu Kristo admonis nin, dirante: “Lernu de mi, ĉar mi estas milda kaj humilkora” (Mat 11, 29). Ni provu

pripensi nian rilaton al la enhavo, nian vivon, kion ni vere deziras atingi. Ni sincere konfesu, ĉu ni vivas en la mondo kun deziro havigi ĉion, kion ni vidas kaj kiel ni vidas en la ĉirkaŭaĵo, kun intenco vivi same kiel ĉiuj aliaj, do laŭ la mondo. Aŭ ni tamen kapablas malsimili, iri la propran vojon, sekvante tiel Jesuon. Povas okazi, ke ni nekapablaj sekvi Lin facile kritikas kaj kondamnas tiujn, kiuj tamen klopodas, provas ne vivi laŭ la mondo. Kion vi opinias ?

Prilaboris Jitka Skalická

al la indekso
 


 LA VERDA SKAPULARIO

La verda skapulario kun emblemo de Koro de Senmakula Maria estas unu el multaj donacoj, kiujn por ni postlasis Dipatrino. Tiun ĉi donacon ŝi konfidis al fratino el monaĥejo de Sankta Vincento - Ordeno de Mizerikordaj Fratinoj – Justina Biskeiburu (Bisqueiburu), kiam Dipatrino aperis al ŝi en monaĥejo.

Sciigoj pri infaneco kaj juneco de Justina ĝis ŝia monaĥiniĝo estas sufiĉe malmultaj. Ŝi naskiĝis la 11-an de novembro 1818. Baldaŭ ŝi orfiniĝis, kaj adoptis ŝin ŝiaj geonkloj. La 27-an de novembro en la festotago de mirakla medaliono de Dipatrino oni ŝin akceptis en noviciato de menciita monaĥejo de Sankta Vincento, situanta en Parizo sur strato Baka 140.

La 28-an de januaro en 1840 Justina preĝis antaŭ antikva statueto de Sankta Virgulino Maria. Tiu statueto estis konata kiel mirakla, kaj jen, antaŭ Justina aperis Dipatrino. Ŝi estis vestita en longa blanka vestaĵo kun surŝultre metita helblua mantelo. La hararo kovris ŝultrojn, kaj enmane Ŝi tenis sian flamantan koron. Ŝi aspektis kiel Reĝino kaj el Ŝi elradiadis nure por ĉielo karaktera beleco. Trafita de admiro rigardis Ŝin fratino Justina, kaj intencante alparoli, la vizio subite malaperis.

Dum noviciato kvar aŭ kvin fojojn, sed ĉiam en la Festotago de Dipatrino, la priskribita vizio denove kaj denove aperadis antaŭ Justina. Post finiĝo de noviciato oni sendis Justinon al Blangio (Blanque) kiel instruistinon de la lernejo.

La 8-an de septembro, en la naskiĝtago de Sankta Virgulino Maria dum meditado antaŭ fratino Justina denove aperis Dipatrino. Ŝi montris al Justina verdan ŝtofpeceton, kiu havis samkoloran verdan ŝnureton. Unuflanke tiu ĉi emblemo havis la bildon de Dipatrino, kiu enmane tenas per glavo trapikitan flamantan koron. Sur la dua flanko estas pligrandigita bildo de la sama Koro kaj super ĝi estas kruco. La Koron ĉirkaŭas ovalforma surskribo de la preĝo: “Senmakula Koro de Maria, preĝu por ni nun kaj en la horo de nia morto!”

Dipatrino sugestis Justinon kompreni, ke tiu ĉi emblemo tre helpos revenigi animojn al Dio, precipe tiujn, kiuj perdis kredon kaj fidon, kaj ankaŭ tion, ke ĝi helpos feliĉe forlasi la mondon.

Pro multaj kaŭzoj estis longdaŭre prokrastita pretigo de la skapularioj, kaj la Sankta Virgulino dum diversaj siaj aperoj, kiuj sekvis unu post la alia de la jaro 1840 ĝis la jaro 1846, pri tio plendis al fratino Justina. Satano promesis fari barilojn kontraŭ intencoj pretigi la skapulariojn. La unua ŝtofa sendaĵo por pretigo de la skapularioj perdiĝis, poste ĝi estis trovita, sed difektita kaŭze de humideco en ia fervoja branĉo. La kliŝo, kiun oni preparis por ambaŭflanka preso de la skapularioj, hazarde falis teren kaj disrompiĝis. Ĉu Satano sciis, kiom da bono alportos tiuj skapularioj? Tamen finfine la skapulariojn oni pretigis kaj disdonis. Tiu ĉi nova formo de Dipatrina adorado tre rapide disvastiĝis ne nur en Francio, sed tutmonde.

Kiamaniere oni devas uzi la skapularion, difinis la Dipatrino mem. Por uzi ĝin ne bezonatas ia permeso. Sufiĉas, ke skapularion benu iu katolika pastro. Poste oni portadu ĝin pendantan surkole aŭ metitan enpoŝe, en la libro aŭ sub kuseno, aŭ simple ĝi estu pendanta surmure en videbla loko de la ĉambro. Sola preĝo, kiun oni plenumas ĉiutage, estas menciita surskribo sur la dua flanko de medaliono ĉirkaŭanta la Koron: “Senmakula Koro de Maria, preĝu por ni nun kaj en la horo de nia morto!”

Se la persono, al kiu oni intencos donaci la skapularion, rifuzas ĝin akcepti, la donacanto povas mem ĝin anstataŭ tiu persono portadi aŭ restigi ĝin en sia loĝejo, plenumante ĉiutage anstataŭ tiu persono la menciitan preĝon. La verdan skapularion aprobis Papo Pio la IX-a en la jaro 1863 kaj ankoraŭ refoje kelkajn jarojn pli poste. Sed kio okazis kun fratino Justina, ricevinta la gracon vidi tiun miraklon poste?

En Blangio ŝi laboris nur unu jaron kaj poste ŝi transloĝiĝis Versajlon, kie kun elstara zorgemo kaj amo ŝi privartis malsanajn mizerulojn. Poste kelkmonatojn dum Krimea Milito ŝi agadis en Konstantinopolo, priflegante la soldatojn. Reveninte de tie, oni konfidis al Justina zorgi pri ia milita hospitalo en Alĝerio. Poste ŝi laboris en Romo, kaj ŝia devo estis zorgi pri zuavoj*, kiuj pruvis sian heroecon antaŭ la Papo Pio la IX-a. La Papo alte aprezis laboron de Justina. Li ofte akceptis ŝin aŭdience. Poste oni konfidis al Justina estri en Karkasono t.n. Dian Gastejon (hotelon), kie ŝi restis ceterajn 35 jarojn (1868-1903). La 23-an de septembro en la jaro 1903, atinginte 82 -jaraĝon post 65-jara profesia agado kiel ordena mizerikorda fratino, ŝi trankvile redonis sian animon al Sinjoro.

Indas mencii, ke tiuj, kiuj kun kredo kaj fido portadis la verdan skapularion, ricevis sennombrajn gracojn. Sekvontaj atestantoj estas nur kelkaj ekzemploj de ricevitaj gracoj dum lastaj jaroj.

Mi kredas, ke en akcidento ambaŭ miajn filinojn savis la Koro de Senkulpa Maria. La verda skapulario tiumomente troviĝis sub la seĝo de ŝoforo. (S. J., Irlando)

Mi iĝis senlaborulo, kaj sentis min tre afliktita. Post ricevo de la skapulario de mia edzino, mi portadis ĝin pendigitan surkole, ĉiutage preĝante. Baldaŭ mi iĝis trankvila, trovis novan laboron, plu daŭriganta portadi la skapularion. (E.F.M., Usono)

Subite malsaniĝis mia kolecisto, sed mi ne rapidis viziti kuraciston. Anstataŭ tio mi komencis portadi la verdan skapularion. Tiutempe, kiam mia sanstato malpliboniĝis, mi loĝis en Londono, sed mia kuracisto libertempis. Oni urĝe veturigis min al hospitalo, kaj post sukcesa operacio mia sanstato pliboniĝis. Iam pli poste kirurgo diris al mi, ke se tiumomente ne okazus la operacio, post 48 horoj mi apenaŭ plu estus vivanta. Centprocente mi kredas, ke pri resaniĝo mi devas danki al verda skapulario de Dipatrino. (J.C.F., Britio)

Mia filo jam kelkajn jarojn ĉesis partopreni Diservojn, rezignis pri Eŭkaristia Sakramento. Mi metis en lian kapkusenon la verdan skapularion. Kelkajn semajnojn poste li vizitis pastron, faris pekkonfeson, kaj post tio li jam regule vizitadas preĝejon kaj akceptas sakramentojn. (N. el Britio)

Dum pilgrimado al Lurdo mi donacis la verdan skapularion al iu sinjoro de alia grupo de pilgrimantoj. Li tuj metis ĝin sur kolon. Atenteme li tralegis aldonitan folieton kaj tuj plenumis la preĝon. Laŭ lia rakonto li pli ol 30 jarojn ege suferis pro doloro de vertebraro. Jam en la sama tago, post tagmezaj banadproceduroj li forpuŝis flanken lambastonojn kaj handikapulan kaleŝeton kaj komencis memstare paŝadi. (J. M., Britio)

Kara fratino! Mi dankas por de vi donacita verda skapulario! Mia kuzo Ĝimi, kiu estis ege malsana, post kelkjara interrompo vizitis pastron, faris pekkonfeson kaj li nun ĉiusemajne vizitadas preĝejon kaj akceptas sakramentojn (M.B. Britio)

Du aferoj turmentis min. La unua estis kelkmonata nevizitado de la preĝejo kaj neakceptado de la sakramentoj. La dua estis tiu, ke mi enmiksiĝis en ian malhonestan aferon kaj post du semajnoj mi estis juĝita. Foliuminte diversajn personajn dokumentojn, mi trovis hazarde inter ili la verdan skapularion kun informa folieto. Tuj mi komencis portadi ĝin kaj preĝi. Post kelkaj tagoj mi faris pekkonfeson kaj akceptis sakramenton. Baldaŭ mi de prokuroro ricevis leteron kun sciigo, ke la akuzo kontraŭ mi estas nuligita. (N. el Britio)

*Zuavoj - iamaj infanterianoj de franca nordafrika armeo.
Por Dio Benu esperantigis Jāzeps Šlars

al la indekso
 


 PAPO DE LA REKORDOJ

La Papo atingis novan rekordon. Ekde la 14-a de marto 2004 pontifikato de Johano Paŭlo la Dua estas en la historio de la Eklezio dua la plej longa. Oni preterlasu tiun de Sankta Petro, pri kiu la datoj ne estas unuanime aprobitaj.

La Papo superis 9280 tagojn de la Papo Leono XIII-a, kies pontifikato daŭris de la 20-a de februaro 1878 ĝis la 20-a de julio 1903. Li papiĝis en sia 68-a jaraĝo.

Unua loko apartenas al Papo Pio IX-a, elektita kiel 54-jaraĝa la 17-an de junio 1846 kaj restanta en la papa ofico ĝis la 7-a februaro 1878.

Dum 25-jara pontifikato la Papo Johano Paŭlo la Dua atingis multajn rekordojn. Okazis:
- 1100 ĝeneralaj aŭdiencoj en Vatikano kun 17 milionoj da partoprenantoj,
- 102 eksterlandaj paŝtistaj vojaĝoj kaj 143 apostolaj vizitoj en Italio.
- Ni ĝoju pro tiu realeco kaj daŭrigu perpreĝe apogi nian amatan Papon.

Laŭ vatikanaj fontoj por DB prilaboris Jitka Skalická

al la indekso
 


 KIEL AĜA ESTAS VIA EKLEZIO?

  • Se vi estas luterano, fondis vian religion Marteno Luther, ekskatolika monaĥo, en la jaro 1517.

  • Se vi apartenas al anglikanoj, fondis vian eklezion reĝo Henriko VIII-a en la jaro 1534, ĉar la Papo ne permesis al li divorcon kun rajto je nova geedziĝo.

  • Se vi estas presbiteriano, fondis vian religion John Knox en Skotlando en la jaro 1560.

  • Se vi estas ano de protestanta episkopa eklezio, via religio estas radikido de anglikana eklezio, kiun fondis Smuel Seabury en usonaj kolonioj en la 17-a jarcento.

  • Se vi apartenas al kongregacia religio, fondis vian eklezion Robert Brown en Nederlando en la jaro 1582.

  • Se vi estas metodismano, vian religion fondis John kaj Charles Wesley en Anglujo en la jaro 1744.

  • Se vi estas unitariano, fondis vian eklezion Theophilus Lindley en Londono en la jaro 1774.

  • Se vi estas mormono (Sanktaj de lastaj tagoj), vian religion fondis Jozefo Smith en Usono en la jaro 1829.

  • Se vi estas baptisto, vi dankemas por instruo de via religio al John Smits, kiu ĝin komencis en Amsterdamo en la jaro 1605.

  • Se vi apartenas al nederlanda reformita eklezio, vi agnoskas kiel vian fondinton Michael Jones, ĉar li instigis fondon de via religio en New York en la jaro 1628.

  • Se vi praktikadas diservojn kun Savarmeo, do ĝian ekziston komencis en Londono en la jaro 1865 Wiliam Booth.

  • Se vi estas kristana sciencismano, rigardu la jaron 1879 kiel jaron de ekesto de via religio, kaj s-inon Mary Baker Eddy kiel ĝian fondintinon.

  • Se vi apartenas al iu el religiaj organizaĵoj, konataj kiel Eklezio Nazarena, Pentekosta Movado, Eklezio de Sanktaj Pilgrimantoj, Atestantoj de Jehovo, apartenas via religio al centoj da sektoj, kiujn fondis la homoj dum lastaj kvindek jaroj.

  • Se vi estas romkatoliko, vi scias, ke vian eklezion fondis en la jaro 33 Jesuo Kristo, Filo de Dio, kaj ke tio estas konstante la sama eklezio.

al la indekso
 


 POŜTKARTO EL ITALUJO - SOMERO 2003

Ne estis vi sunan someron
en la grajno de la plaĝo en Rimini,
sendefendaj en la spiro de Adriatiko -
disŝutataj ĝis nostalgio
rememoroj de viaj nudpiedoj
de antaŭ jaroj.

Ne estis vi en la antika brilo
kaj en la ombro de bizancaj preĝejoj de Ravenna -
per la oro kaj verdaj mozaikoj,
kiel la printempaj tapiŝoj de la majstra mano teksitaj,
rigardante imperiestran sekvantaron de Justynian
en San Vitale,
mi fiksaŭskultis vane la eĥon de viaj leĝeraj paŝoj.

Ne estis vi sur la montetoj
de la sanktaj ŝtonhakistoj en San Marino,
per la kastelturoj de fortreso proksimiĝantaj,
vestiblo de la ĉielo de persistemaj piedirantoj,
sur Piazza della Liberta
malheliĝanta aromo de cappucino
permesis por la momento ripozon
por lacaj okuloj -
dum la amaso de turistoj kaj suveniroj.

Ne estis vi en la romantikaj
sveltaj gondoloj en Venecio,
vicoj de malĝojigitaj palacoj kaj domoj
malrapide enirantaj en balanciĝantan
fluon en Granda Canale.
“La plej bela salono de la mondo” -
plu altiras objektivojn de fotoaparatoj
en la centra arkado
de baziliko San Marco,
pere de kvar orumitaj rajdoĉevaloj sen rajdistoj.

Al la aĵuraj arkoj de la gotik-venecia
beleco antaŭjarcenta
por momento de la kontemplado kaj rememoroj
invitis dignoplena Doĝa Palaco.
Ne estis vi inter la veneciaj kolomboj
atendantaj panerojn
el viaj iam amike malfermitaj manoj.

Hodiaŭ mi ne memoras - jam mi ne scias,
al kiu mi volis sendi la koloran poŝtkarton,
la sunajn salutojn -
per la nostalgio de la pentrita pejzaĝo
de la italaj urboj
de tiu aŭgusta somero.

Leszek Łęgowski, marto 2004. Tradukis Bogusław Sobol.

al la indekso
 


 FORPASIS EMINENTA ESPERANTISTO, AMIKO KAJ FRATO

La 2-an de aprilo, kelkajn tagojn antaŭ sia 75-jariĝo en sia hejmo en Weilheim/Teck (Germanio) en prizorgada, familia flegado endormiĝis pace nia sincera amiko kaj kara frato Pastoro Adolf Burkhardt (*10.04.1929, ✝02.04.2004). Lia entombigo okazis je la Sankta Ĵaŭdo, la 8-an de aprilo 2004, sur la tombejo en Weilheim tuj post la ekumena Diservo en la Peters-preĝejo, kiun partoprenis ankaŭ ĉirkaŭ tridek esperantistoj. IKUE reprezentis ĝia vicprezidantino Marija Belošević el Kroatio.

Pastoro Adolf Burkhardt estis longjara prezidanto de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI), ĝia nelacigebla “motoro”, sindona strebanto pri disvolvo de la ekumenaj rilatoj inter IKUE kaj KELI, homo tre klera, laborema, bonkora kaj modesta. Liaj meritoj surkampe de kristana E-movado estas grandegaj kaj longe ni ĉerpos el fontoj, kiujn li dum sia vivo plenigis.

Persone mi ekkonis lin dum la Unua Ekumena E-Kongreso en la jaro 1968 en Librugo (Germanio). Pli poste dum kelkaj pluaj ekumenaj E-kongresoj aŭ seminarioj. Lastan fojon mi havis la eblecon travivi en internacia medio kun li kaj kun ceteraj gefratoj de IKUE kaj KELI belajn tagojn de Seminario pri Adoru pasintjare en Strasburgo. En mia tre amika interparolo li diris al mi kromalie jenan frazon: “Miloŝ, verdire, interne mi ne plu sentas min luterano, sed katoliko”. Vere serioze li praktikis ĝustan ekumenismon.

Dum sia malsanperiodo li estis zorgeme priflegita kaj ofte vizitita de multaj geamikoj, ankaŭ esperantistoj. Tiuj, kiuj ne povis persone lin viziti, havis la eblecon tre ofte retpoŝte ricevadi aktualajn raportojn pri lia situacio danke al s-ro Walter Goelz kaj nia KELI-frato Siegfried Krueger. Tiamaniere ĉirkaŭ frato Adolfo formiĝis preĝrondo, akompananta kaj subtenanta lin perpreĝe ĝis lia transiro en la eternan Patrujon.

Ripozon eternan donu al li, Sinjoro, kaj la senfina lumo lumu al li! Li ripozu en paco!

Al lia edzino Grete, kiu modele akompanis lin ne nur dum la tuta lia vivo, sed ankaŭ dum ĉiuj esperantistaj aranĝoj, mi esprimas nome de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio sinceran kondolencon.

Miloslav Šváček - prezid. de IKUE

al la indekso
 


 ESPERANTO-SIMPOZIO 2004

Estimataj, en tiu ĉi jaro Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) festas jubileon: Antaŭ 75 jaroj ĝi fariĝis parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Estas unika fakto, ke Nacia Biblioteko oficiale vivtenas Esperanto-Muzeon kaj Esperanto-Bibliotekon. Pro tiu subteno IEM fariĝis la plej granda plene funkcianta biblioteko por Esperanto kaj Interlingvistiko, tute je la servo de esperantistoj kaj lingvistoj. Ĝia elektronika katalogo (TROVANTO) estas alirebla pere de nia hejmpaĝo: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/index.htm Okaze de tiu jubileo Aŭstria Nacia Biblioteko organizos simpozion, pri kiu ni kore petas vin informi en via revuo.

Christian Cimpa, IEM.

al la indekso
 


 ESPERANTO EN LA URAGANO DE IDEOLOGIOJ

Internacia Esperanto-Simpozio en la Aŭstria Nacia Biblioteko

La 8-an kaj 9-an de oktobro 2004 la Aŭstria Nacia Biblioteko en kunlaboro kun Universala Esperanto-Asocio organizos simpozion okaze de du Esperanto-jubileoj: la centa datreveno de la naskiĝo de Lidia Zamenhof (1904-1942) kaj la 75-jariĝo de la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM, aligita al la Aŭstria Nacia Biblioteko en 1929).

Prelegos Ulrich Lins (Germanio/Japanio, ĉefpreleganto), Vilmos Benczik (Hungario), Wera kaj Detlev Blanke (Germanio), Heiner Eichner (universitato de Vieno, Aŭstrio), Alex Kaefer (Aŭstrio), Herbert Mayer (IEM, Aŭstrio), Claude Piron (Svisio).

La historio de Esperanto kaj la sorto de esperantistoj estas firme ligitaj al la ĝenerala historia evoluo. Verki historion de Esperanto signifas verki kadre de la historio de la mondo. Tion montris Ulrich Lins per “La danĝera lingvo. Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto”. Esperanto do ne estas io ekzotika kaj marĝena, kiel foje opinias la ĝenerala publiko, sed ĝi estas integra parto de historiaj evoluoj.

Tiu fakto estas la elirpunkto de la simpozio, kiu pritraktas la destinon de Esperanto en la politikaj-ideologiaj uraganoj de la pasinta jarcento, fokusante interalie la atenton al la sorto de Lidia Zamenhof (murdita en la koncentrejo Treblinka en 1942) kaj de la Internacia Esperanto-Muzeo (fermita en 1938 fare de la nazioj). Apud tio pritraktiĝos ankaŭ temoj, kiuj tuŝas la nuntempon: Kia estas hodiaŭ la situacio de Esperanto en la mondo? Kiel aspektas la rilato inter Esperanto kaj la nunaj politikaj regantoj? Kiel kondutu la esperantistoj en mondo, kiu almenaŭ en la publika diskurso ege malfavoras la ideon de artefarita internacia helplingvo, sed aliflanke pere de modernaj teknologioj ofertas novajn eblecojn?

Laborlingvo dum la unua duontago de la simpozio estos la germana por la ne-Esperanta publiko - la cetero disvolviĝos en Esperanto.

Paralele okazos: malfermo de ekspozicio pri la sama temo en la Internacia Esperanto- Muzeo, prezento de la noveldonita plena verkaro de Lidia Zamenhof kaj internacia Cseh- kurso por tutkomencantoj. (La germana nomo de la aranĝo estas: Die gefährliche Sprache.)

Partoprenkotizo: 50,- eŭroj, por studentoj kaj lernantoj 35,- eŭroj.
Aliĝo: plansprachen@onb.ac.at

Christian Cimpa, Internacia Esperanto-Muzeo, Sammlung für Plansprachen und Internationales Esperanto-Museum der Österreichischen Nationalbibliothek, Hofburg, Michaelerkuppel, AT-1010 WIEN, Tel.: 0043/1/ 535 5145.

Hejmpaĝo kun la elektronika katalogo TROVANTO:
http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm

al la indekso
 


 BIHOR - REGIONO DE VARMAJ AKVOJ EN RUMANIO

Oradea estas bela urbo, situanta flanke de rivero Rapida Kriŝo (Crişul Repede). Ĝia historio ekde jarmiloj fontas en neolitika epoko. Arkeologoj trovis ilojn, ceramikaĵojn kaj objektojn el kupro, oro kaj arĝento (ortrezoro el la fino de bronzepoko estas unu el la plej valoraj en Rumanio). Ili pruvis, ke dakoj el regiono Bihor partoprenis historion de libera Dakio kaj ĝian progresintan materian kulturon. Oradea havis urban karakteron ekde la komenco de la 13-a jarcento. Situanta nur dek kilometrojn de la okcidenta landlimo, ĝi estas administrejo de departamento Bihor. La urbo havas pli ol 225 mil loĝantojn. Ĝi estas la dua la plej granda en la okcidenta regiono kaj la dek unua en Rumanio. La plej malnovaj ĝiaj restaĵoj datiĝas el la 5-a jarcento antaŭ Kristo.

Oradea situas 1816 km for de Parizo, 164 km de Romo, 515 km de Vieno kaj 256 km de Budapeŝto. La ĉefurbo Bukareŝto situas en 595 km distanco de ĝi.

La tereno de Bihor havas multforman amfiteatran reliefon, ŝtupforme plialtiĝantan de 110 m en okcidenta parto ĝis 1848 - en orienta parto (Bihor-masivo).

La beleco de la lokoj, la pitoreska pejzaĝo, la karstformacioj, la rara flaŭro, la historiaj kaj arkitekturaj monumentoj, la aŭtentika popolarto kaj folkloro, kaj precipe abundo da mineralfontoj, “la blanka bolanta oro” - fonto de sano, faras la urbon Oradea kaj ĝian ĉirkaŭaĵon ideala loko por feriado, studado kaj refreŝiĝo.

Inter la ĉefajn historiajn vidindaĵojn vicigas sin precipe la Baroka Palaco, iama romkatolika episkopejo, konstruita inter la jaroj 1762-1777 de Johano Michael Neumann laŭ planoj de Franz Anton Hillebrandt. La konstruaĵo estas fama pro ĝiaj 365 fenestroj. Ekde la jaro 1971 ĝi funkcias kiel muzeo de la lando de Kriŝoj, sed oni esperas baldaŭan ĝian redonon al la eklezio.

Plua grava historia konstruaĵo estas romkatolika Baziliko. Ĝi, la romkatolika katedralo komence de 1991 ricevis la rangon de baziliko fare de Papo Johano Paŭlo la Dua. Kune kun la Baroka Palaco kaj Kolono de Kanonikoj, situantaj en kelkmetra distanco, ĝi formas katolikan konstrukomplekson, projektitan de arĥitekto Franz Anton Hillebrandt. Oni ĝin konstruis inter la jaroj 1752-1780 helpe de Giovanni Battista Ricca, Domenico Luchini kaj Johano Michael Neumann. La baziliko estas la plej granda baroka preĝejo en Rumanio.

Monumenta konstruaĵo en novklasika stilo estas la Urbodomo. La supraj etaĝoj estas ornamitaj per simbolantaj statuoj. Ĉiuhore tursonorilo aŭdigas muzikon el marŝo de Avram Iancu (Avram Janku), unu el estroj de la revolucio en 1848.

Kaj menciinda estas Palaco kaj Trairejo de la Nigra Aglo. Ĝi estas unu el la plej gravaj palacoj, konstruita en secesia stilo en Transilvanio (1907-1908), kiun plibeligas Y-forma trairejo, tegmentita per kolorvitraloj, kondukanta al tri stratoj.

Irene Szűcs, Oradea, Rumanio

al la indekso
 


 AŬTUNA RENKONTO DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

En la finsemajnaj tagoj de la 1-a ĝis la 3-a de oktobro 2004 okazos en urbeto Žirovnice (Ĵirovnice) tradicia aŭtuna renkonto de la ĉeĥaj katolikaj esperantistoj. Žirovnice estas urbeto kun tri mil enloĝantoj, situanta en belega ondiĝanta regiono de Bohemia-Moravia Montetaro proksime de urbo Pelhřimov. Dominantas al ĝi kastelo, fondita en la 13-a jc., pli poste rekonstruita je renesanca kastelo. Alia grava konstruaĵo estas novgotika trinava paroĥa preĝejo de sanktaj Filipo kaj Jakobo (1868-72).

al la indekso
 


 RAPIDE PROKSIMIĜAS LA NUNJARAJ ARANĜOJ

Nur kelkaj semajnoj dividas nin de la 57-a Kongreso de IKUE, okazonta en la tagoj de la 3-a ĝis la 10-a de julio en Litovio en urbo Kretinga. La Ĉeĥa IKUE-Sekcio por atingi facile la kongresurbon organizas buskaravanon. Kapacito de la buso estas plene okupita. Dumvoje oni planas viziti la ĉefan polan pilgrimlokon - Helan Monton en Ĉenstoĥovo, kaj dum revena vojaĝo litovan urbon Kovnon. Feliĉan vojaĝon kaj ĝojan renkonton en Kretinga!

Unu monaton post la IKUE-Kongreso okazos en Sebranice en Ĉeĥio la 13-a Katolika E-Tendaro (laŭvice la 22-a IKUE-Tendaro). En bela kaj frateca medio la tendaranoj kune travivos unu semajnon de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2004. Sendube la nunjara tendaro estos same bela, kiel ĉiuj ĝis nun okazintaj tendaroj. En la tendaro oni povas pliperfektigi sian lingvan scion de Esperanto kaj travivi belajn spirite riĉajn kaj refreŝigajn tagojn. Pluajn informojn oni povas akiri per subaj poŝt- kaj ret-adresoj. Ĝis la revido en nunjara KET!

La tradicia aŭtuna renkonto de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio okazos nunjare en urbeto Žirovnice en semajnfinaj tagoj de la 1-a ĝis la 3-a de oktobro 2004. Ankaŭ tiu ĉi aranĝo promesas ĝuon de belaj travivaĵoj en bela naturregiono kaj medio de la katolikaj esperantistoj. Do ĝis la!

al la indekso


 KONTRIBUAĴO AL TRAKTADO DE LA PLENA PARLAMENTO
DE LA KATOLIKA EKLEZIO EN ĈEĤA RESPUBLIKO

(Parto 3)

III.B. Dekanejoj (vikariejoj)

III.B.1  Ĝis nun la diocezoj en Bohemio estas dividitaj je vikariejoj, en la diocezo de Brno ankoraŭ plu je dekanejoj kaj en la ceteraj moraviaj diocezoj sole al dekanejoj. Tiun ĉi neunuecon estas bezone anstataŭigi per unueca sistemo valida por la tuta teritorio de la ŝtato kaj ordigi grandecon kaj ankaŭ limigon de tiuj ĉi mezaj administraj unuoj unuflanke konsidere al la publika administra aranĝo, aliflanke laŭ bezonoj de animzorgado, por ke la unuoj formu reale funkciantajn distriktojn. Ilia amplekso ofte estu malpli granda kompare kun la nuntempaj vikariejoj, por ke ili respondu al la naturaj teritoriaj unuoj. La centroj de spirita administrado povus esti precipe en la sidejoj de la nuntempaj nove establitaj t.n. komisiitaj civitoj.

III.B.2  Ni rekomendas enkonduki sole la nomon dekanejo, kiel ĝi estas kutima ankaŭ en la najbaraj landoj kaj fine ankaŭ pro tio, ke la nomindiko „dekano“ klare distingas ĝian portanton disde la episkopaj vikarioj. Fine devus esti nuligita la honora titolo dekano, kiu nuntempe jam perdis sian signifon.

III.C  Paroĥoj kaj animzorgaj centroj

III.C.1  La karakterizo de paroĥo en la senco por ni postlasita ekde Jozefo la II-a (la jozefisma reformo), absolute ne respondas plu al bezonoj de la nuna tempo. Paroĥo eĉ plu devus resti la baza eklezia administra unuo, sed precipe kiel vivopova ĉelo de spirita vivo. La amplekso kaj lokigo de paroĥaj sidejoj devus esti adaptitaj al la nuntempa kaj supozata urbanisma kaj demografia strukturoj de la koncerna teritorio.

III.C.2  Ĉar eĉ en la proksima futuro ni ne povos kalkuli kun plensufiĉo de pastroj, ni proponas paroĥojn, post ilia necesa redukto en la kamparo kaj kompletigo precipe en grandaj urboj, dividi al tri kategorioj:

a)      Bazaj paroĥoj

Temas pri malgrandaj paroĥoj, kiujn kutime ne eblas okupi pere de pastro, tial ĝian administradon komisie plenumadus animzorga asistanto aŭ eventuale diakono.

b)   Ĉefaj paroĥoj

Temas pri relative gravaj paroĥoj, kiuj devus esti okupataj per pastro, sed tiu tamen ne estus komisiata administri plian nombron da paroĥoj (excurrendo).

c)   Centraj paroĥoj

Tiuj havu sidejon ĉiam en la centro de administra distrikto, kutime do en iom granda urbo, urbeto aŭ en grava vilaĝo. Ilia tasko estus sekurigi ĉiuflankan spiritan prizorgadon ne nur en la propra paroĥo, sed ankaŭ en la proksima teritorio, t.s. ankaŭ por la najbaraj bazaj paroĥoj. Parto de ĉiu centra paroĥo devus esti bone ekipita komplekso kun salono, lernoĉambro, klubejoj, hobiĉambroj, biblioteko kaj laŭeble ankaŭ kun sportejo. Kie oni trovus bonajn kondiĉojn, tie estus taŭge ligi al ĝi eklezian infanĝardenon, domon de kvieta maljunaĝo k.s.

III.C.3  Ni proponas kompletigi la sistemon de paroĥoj, precipe en grandaj urboj, per animzorgaj centroj ekipitaj solide por spirita kaj preevangeliza aktivecoj. Temus pri kompleksoj ebligantaj ĉiaflankajn agadojn, inkluzive de la sportaj, ankoraŭ en pli vasta amplekso ol en la centraj paroĥoj (en tiu ĉi senco estas instruaj la salezanaj oratorioj) lige kun eklezia infanĝardeno, eventuale ankaŭ kun baza lernejo k.a. La animzorgaj centroj ofte kompletigus mankantajn establaĵojn por ĉirkaŭaj malnovaj paroĥoj, kie por tio ofte ne estas konvenaj kondiĉoj.

III.C.4  En ĉiu rezidejo de episkopo aŭ en ties proksimo estas inde establi diocezan domon kiel la plej signifan centron por okazigado de gravaj aranĝoj – kunsidoj, konferencoj, seminarioj – kun loĝigeblo kaj manĝejo, kapelo, biblioteko kun legosalono, lernoĉambroj, klubejoj ktp. Kompreneble, tian objekton estas necese uzadi ankaŭ komerce (restoracio, hotelĉambroj, vendejo…).

III.C.5  Enkadre de la ekleziaj provincoj estas necese iom-post-iome krei reton de specialaj centroj por daŭra kaj okaza restado kun difinita celo:

Lokoj por renkontiĝoj kaj por interna resaniĝo, restadlokoj por familioj kun infanoj, por junularo, infantendaroj, stacioj por homoj en kriza situacio ktp. En tiu ĉi sfero estas necesa kunlaboro kun pluaj komunumoj kaj organizoj, kiuj pri la koncerna problemaro okupiĝas.

III.C.6  La realigo de tia ĉi aranĝo de la eklezia administracio kaj de la akcesoraj establaĵoj postulas ellabori longtempan koncepton kaj poŝtupan elfaradon de bezonataj kondiĉoj. Ĉiukaze la transiro el la nuntempaj kondiĉoj al la nova sistemo devus esti solvata kun respekto al la radikiĝintaj kutimoj.

III.C.7  La proponata strukturo premisas ankaŭ novan interpreton de la pozicio de pastro, diakono kaj laikoj en la eklezia komunumo, kaj konekse de ĉio cetera. Tio postulas antaŭ ĉio la sekvantajn aranĝojn:

1.      Al pastro rezervi  rolon de vera spirita patro kaj portanto de evangelizo. Li devas esti liberigita de diversaj devoj, kiuj lin superflue ŝarĝas kaj kiujn povas plenumi iu alia. Pastro pretendas havi dignajn vivkondiĉojn, li devas havi tempon por plua kleriĝado, ripozo ktp. Tial ankaŭ la ekipo de paroĥejoj kaj la teama personara konsisto devas al la postuloj respondi.

2.      Profiti kunlaboron de diakonoj kaj animzorgaj asistantoj kaj ankaŭ envicigi ĉiujn kapablajn laikojn, antaŭ ĉio tiujn, kiuj prezentas bezonan kleriĝon, akiris praktikon kaj spertojn. Ĉi tion estas necese realigadi ankaŭ pere de funkciaj animzorgaj kaj ekonomiaj konsilantaroj, en kiuj ĝuste laikoj povas efike helpi (vicprezidanto de paroĥa konsilantaro devus ĉiam esti laiko).

Fondi sekularan instituton de paroĥaj fratulinoj por ĝenerala praktikado kiel helpantinoj en la administrado de paroĥoj kaj prizorgi por ili necesan klerigon.

3.      La plena konsisto de la paroĥa administracio estas nepre bezona en la centraj paroĥoj. Tie devus esti minimume paroĥestro, kapelano aŭ diakono, animzorga asistanto aŭ kateĥisto, 2-3 paroĥaj fratulinoj kun necesa kvalifiko (kunlaboro en animzorgo, administrado, zorgado pri paroĥeja mastrumo, domo, ĝardeno, laboro kun gejunuloj, gvido de infanrondetoj, servado al malsanaj kaj maljunaj homoj, eventuale orgenludo, direktado de ĥoro, sakristana servo, instruado…).

4.      Koncentriĝi ankaŭ al la preparo kaj eduko de sekularaj laborantoj, kiuj aktivas en akompanaj ekleziaj establaĵoj, ke ili havu necesajn dispoziciojn por ĉi tiu agado.

5.      Transdoni la zorgon pri ekonomiaj kaj teĥnikaj aferoj ekster paroĥon al profesia administracio por tiu ĉi agado ekipita.

IV.  Klerigaj, komunikaj kaj personaraj kondiĉoj

 A. Spirita formado kaj klerigado

IV.A.1  Ni volas tre akcenti la sisteman spiritan formadon de ĉiuj kategorioj de Dia popolo kaj precipe la porprofesian preparon. Pro tio ni prezentas nian opinion pri kleriga sistemo.

IV.A.2  Ni konsideras tre grava prilaboron de koncepto de la kristana kleriga sistemo, kiu realiĝadus laŭŝtupe kaj eĉ tre longtempe. Temas pri reto de infanĝardenoj kaj bazaj lernejoj, gimnazioj kaj mezaj fakaj lernejoj ĝis altaj lernejoj (universitatoj). La fondadon de ekleziaj lernejoj oni ne povas lasi nur je iniciato de unuopuloj aŭ komunumoj, sed ĝi devas havi sisteman karakteron.

IV.A.3  En la reton de klerigado estas necese vicigi ankaŭ preparon de kunlaborantoj en la spirita  administrado kaj en asociitaj establaĵoj kun ties specigo laŭ profesia orientiĝo (vidu ĉap. III.C.).

1.      Laikoj

IV.A.1.1  Grava estas sistema spirita eduko ekde etula aĝo en familio (en tia formado helpu la animzorgaj asistantoj, diakonoj kaj pastroj). Por ĝi necesas liverado de taŭga literaturo kaj konsila servo. La instruado de religio per alloga metodo en lernejoj kaj ankaŭ en paroĥejoj (prefere en formo de rondetoj), diversaj aranĝoj por infanoj, envicigo de infanoj en komunumojn de infanhavaj familioj, eblo restadi en animzorgaj centroj ktp.

IV.A.1.2 Pripensita estu gvidado de mesknaboj kaj mesknabinoj kaj eksterordinaran atentemon ni dediĉu al geadoleskantoj (organizado de renkontiĝoj, de sportaj, turismaj kaj distraj aranĝoj ktp. - en tiu direkto modele laboras salezanoj).

IV.A.1.3  Kleriga formado de plenaĝularo ne povas limiĝi sole al diservoj kaj predikoj, ankaŭ ĝi bezonas komunumon, kiun estas plej konvene ebligi precipe en ilia paroĥo. Estas tre bezone, ke paroĥanoj kunvenadu kaj lernadu vivi la kristanan spiritemon kune. Laŭ loka situacio estas eble tiun ĉi formon de la vivo praktiki diversmaniere, sed ĉiam kun la sama celo: vivi evangelion, kune preĝi kaj religie plu kleriĝi. Por tio estas necese krei kondiĉojn, por ke paroĥanoj povu kunveni, plej bone en la paroĥejo. Unuavice dimanĉoj kaj festotagoj povus fariĝi tagoj de renkontiĝoj kaj de komunaj aranĝoj de la kredantoj. Ankaŭ ene de semajno ili povus laŭokaze kuniĝadi por profundigi siajn sciojn (studo de la biblio, kateĥismo, enciklikoj, informoj el la vivo de eklezio, misioj k.a.), sed ankaŭ por interparoloj pri ĉiutagaj problemoj, por komuna solenado de gravaj jubileoj…

IV.A.1.4  Specialan spiritan zorgon postulas geedzaj paroj kaj ankaŭ grupoj de maturaj unuopuloj – por la homoj fraŭlaj, divorcaj, vidviĝintaj, malsanaj, maljunaj – bezone estas krei konformajn bazojn ankaŭ en pli larĝa kadro ol estas unu paroĥo.

IV.A.1.5  Samtempe kun la disvolvo de kristana vivstilo en paroĥa dimensio, estas necese aktive subteni ankaŭ laboron de bonkvalitaj ekleziaj movadoj, preĝrondetoj k.s., nome per elmontro de intereso kaj kuraĝigo el la flanko de klerikoj kaj hierarĥio.

IV.A.1.6  Ni konsideras kiel tre bonan oferton de la plej diversaj kompletigaj agadoj ankaŭ ekster la propra paroĥo. Krom la tradiciaj okazaĵoj (pilgrimoj, spiritaj ekzercadoj…) ekzemple ankaŭ vizitojn de aliaj komunumoj, helpon al nesufiĉe vivantaj paroĥoj, komunajn dimanĉajn ekskursojn, tendarojn ktp. (ebloj estas multaj, ĉio dependas de kondiĉoj kaj intereso, utiligeblon montras ankaŭ neloĝataj paroĥejoj).

IV.A.1.7  Krom la spiritaj programoj estas konvene laŭokaze aranĝi entreprenojn por pli vasta aro da homoj, kiuj ne partoprenas en kristanaj agadoj – ekz. prelegojn pri edukado de infanoj, pri sanprotektado, porinfanajn amuzajn kaj pridonacajn programojn, sportajn matĉojn k.s.

Tio ĉio povas tre kontribui al kreo de ligoj inter kredantoj mem kaj ankaŭ en la direkto al la ceteraj, kiuj staras flanke.

2. Kandidatoj por konsekrita vivo

IV.A.2.1  Al homoj, kiuj pensas pri spirita profesio, estas bezone post livero de ĉiuj necesaj informoj ebligi restadon en komunumoj, kiuj havas por ilia gvidado necesan karismon. La kandidatoj unue devus konatiĝi kun la stilo de ordena vivo, en pluraj komunumoj, viroj devus detale ekkoni eĉ agadon kaj vivon de pastroj en paroĥa administrado. Estus konvene, ke tiu ĉi prepara fazo daŭru almenaŭ unu jaron kaj ke ĝi donu realan bildon de tio, kion enhavas la spirita profesio. La nura teoria instruo en preparseminario ne sufiĉas.

IV.A.2.2  Plue ni volas akcenti eltrovadon de kapablaj praktikantaj viroj por la diakona servo, al ili oni poste ebligu bonkvalitan preparon, post kiu ili povus decidiĝi kaj sekvi ĉi tiun  vojon. La diakonoj estas konstante tre malmultaj, des pli da ili ni bezonas pro la daŭra manko de pastroj.

IV.A.2.3  Nove estas ellaborinda kleriga sistemo por kandidatinoj de sekulara instituto de paroĥejaj fratulinoj, por ke ili povu bone prepari sin por la multflanka laboro en paroĥoj.

IV.A.2.4  Formadon de estontaj pastroj en la teologiaj fakultatoj kaj seminarioj estas dezirinde orienti pli praktike, por ke ili estu pli taŭge preparitaj por la vivo en la socio. Por tio estas bezonata ankaŭ la studo de psiĥologio, de la bazo de psiĥiatrio, komunikado kun homoj, pli profunda ekkono de familia vivo inkluzive de seksologio kaj la problemaro de infan-eduko, nuntempe estas grava ankaŭ la scio de bioetiko.

3. Pastroj

IV.A.3.1  Paralele kun la abrupta evoluo en la socio estas nepre necese, ke la pastroj sin sisteme klerigadu, nome ne nur en privata studado, sed ankaŭ plu en la teologiaj fakultatoj. Prilaborinda estas sistemo de deviga tutviva klerigado (aŭ de postdiploma studperiodo) inkluzive de ekzamenoj.

(Daǔrigo sekvos en venota numero de DB)

al la indekso