Dio Benu numero 53-1/2004

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

En la libro de historio de la katolika E-movado turniĝis la paĝo 2003 kaj aperis la nova paĝo 2004, ankoraŭ neta, senteksta, sur kiun enskribiĝos aranĝoj kaj aktivadoj de la nova jaro. La belaj kaj spirite riĉaj travivaĵoj de la pasinta jaro restos ankoraŭ longe en nia memoro, por ke ni ĉerpu el ili kuraĝon kaj forton dum la nuna jaro, kiun ni antaŭvidas ankaŭ kiel tre fruktodonan. Kion ni do povas en ĝi antaŭvidi kiel belajn kaj spirite riĉajn okazaĵojn? La titolpaĝo de tiu ĉi numero de nia gazeto sufloras al ni, ke kiel unu el la plej belaj aranĝoj oni antaŭvidas okazigon de la 57-a Kongreso de IKUE de la 3-a ĝis la 10-a de julio en litovia urbo Kretinga. La ĝisnuna aliĝinta nombro de la ĉeĥaj kongresontoj antaŭvidas aranĝon de perbusa vojaĝo, por pli facila atingo de la kongresloko de la ĉeĥaj kaj slovakaj kongresanoj. Ne hezitu do longe forsendi vian kongresan aliĝilon, ne nur pro tio, ke rapide proksimiĝas limdato de la plej malalta aliĝkotizo, sed ankaŭ por plifaciligo de laboro de Kongresa Organiza Komitato. Per senprokrasta aliĝo ankaŭ la ĉeĥaj kaj slovakaj kongresontoj certigos por si lokon por perbusa vojaĝo. Proprasperte mi povas diri, ke Litovio estas bela kaj nepre vizitinda lando kun riĉa katolika tradicio.

Aŭguste de la 7-a ĝis la 14-a okazos laŭvice jam la 22-a Tendaro de IKUE (KET - Katolika E-Tendaro). Post prijuĝo de kelkaj proponoj de la lokoj por ĝia okazigo estis fine decidite resti en Sebranice, kie spite de simplaj loĝkondiĉoj estas la plej bonaj kondiĉoj ĝuste por nia katolika tendaro ne nur pro tio, ke tiu loko jam alkreskis al koroj de fidelaj tendaranoj, sed ankaŭ tial, ke ĝi troviĝas en niaj kondiĉoj en nekutime viva paroĥo. Ankaŭ tiuj, kies sanstato ne permesas al ili loĝi en tendo, povas partopreni, tranoktante en proksima familia domo. Ni ankaŭ esperas, ke la nunjara tendaro fariĝos denove renkontejo de IKUEJ-anoj.

En unua duono de la monato oktobro oni planas aranĝi aŭtunan renkonton de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Kie ĝi nunjare okazos, ne estas ankoraŭ definitiva decido. En la dua numero de nia gazeto Dio Benu vi ricevos jam bezonatajn informojn pri la renkontiĝo. Certe ĝi okazos en same bela medio, kiel tiuj du en pasintaj jaroj en Želiv kaj Koclířov, kie oni povos denove ĝui belajn semajnfinajn tagojn en familiara etoso de la katolikaj esperantistoj. Jam nun enmetu en vian jarplanon ankaŭ partoprenon de tiu aranĝo.

Jam tutan kvaronjarcenton elsendas por ni esperantlingvajn programojn Radio Vatikana, nuntempe trifoje dum la semajno. Ĉu vi eluzas tiun unikan servon, kiun por ni - esperantistoj jam dum tiel longa tempo praktikas la ĉefa amaskomunikilo de la katolika eklezio? Nur de ni, esperantistoj, dependas plua ekzisto de la esperantlingvaj elsendoj, se ni ilin aŭskultas kaj sendas mallongan raporton al la Esperanto-Redakcio de RV. Se vi ĝis nun ne fariĝis regula aŭskultanto de tiuj ĉi esperantlingvaj programoj, bv. trovi la bezonatajn informojn sur la paĝo 25 de tiu ĉi numero de Dio Benu.

            Ankaŭ mi atentigas, ke vi tre favorpreze povas akiri esperantlingvan Biblion, unikan preĝ- kaj kantlibron Adoru, CD-disketon kun admirinde valora enhavo kaj Praktikan Kompendion de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Skribu tiurilate al la adreso de nia redakcio, trovebla en kolofono sur la lasta paĝo.

Karaj gefratoj, en niaj preĝoj ni elpetu benon de Dio, por ke niaj aktivadoj dum tiu ĉi jaro alportu multajn bonajn fruktojn prospere al nia katolika E-movado kaj ne nur por ĝi, sed por E-movado ĝenerale, por la paco kaj interkompreniĝo.

Miloslav Šváček

al la indekso


 M E D I T A D O
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Johano (8,1-11)

Ni preĝu al la Sankta Spirito, ke Li descendu en niajn korprofundojn kaj plenigu nin per la Saĝeclumo kaj Gracofontanoj, por ke ni komprenu ĝuste la Dian Parolon kaj volu fervore plenumi Dian volon. La Plejsankta Virgulino Maria - nia Patrino kaj Reĝino, gvidu nin al sia Filo Jesuo.

El la Evangelio laŭ sankta Johano ni sciiĝas, ke skribistoj kaj fariseoj alkondukis al Jesuo virinon kaptitan ĉe adulto. Ili demandis Jesuon, kion oni devus fari rilate al tiu virino, ĉar laŭ la leĝo de Moseo oni devas ŝtonmortigi tiajn virinojn. Ili tion diris, provante Jesuon, por povi akuzi Lin pri io. Jesuo tute ne reagis al iliaj vortoj kaj ion skribis fingre sur la tero. Post ilia plua demando Jesuo diris: “Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon”. Aŭdinte tion, ili foriris unu post la alia; restis nur Jesuo kaj la virino. Jesuo demandis ŝin: “Ĉu neniu vin kondamnis?” Post la vortoj de la virino: “Neniu, Sinjoro”, Jesuo diris al ŝi: “Ankaŭ mi vin ne kondamnas, iru, kaj de nun ne plu peku”.

Jesuo laŭ sia granda mizerikordo ne kondamnas la pekulojn, sed absolvas ilin, se ili pentofaras kaj decidas ŝangi la vivon.

Jesuo per sia sinteno montras, ke homo ne rajtas kondamni la alian, la homo, kiu mem ja estas pekulo. Ĉiu devas ami unu la alian, eĉ sian malamikon. “Amu viajn malamikojn kaj preĝu por viaj persekutantoj. Ĉar, se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havos?” (Mat 5, 44-46). “Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. Kaj ne juĝu, kaj vi ne estos juĝitaj; kaj ne kondamnu, kaj vi ne estos kondamnitaj; liberigu, kaj vi estos liberigitaj” (Luk 6, 36-37).

Jesuo laŭ sia mizerikordo pardonas la pekojn de la pekulo, eĉ se ili estis multaj, se la pekulo pro la granda amo kaj fido al Li bedaŭras siajn pekojn kaj decidas vivi senpeke. El la Evangelio laŭ sankta Luko (Luk 7, 36-50) ni sciiĝas, ke unu pekulino, kies pekoj estis multaj, alvenis al la domo de unu fariseo, eksciinte, ke ĉi tie ĉe manĝo sidas Jesuo. Ŝi, starante malantaŭe ĉe liaj piedoj, ploris kaj per siaj larmoj ŝi priverŝis liajn piedojn kaj ŝi ilin viŝis per siaj haroj. Sekve ŝi kisadis la piedojn de Jesuo kaj ilin ŝmiris per la ŝmiraĵo. Jesuo diris al la fariseo: “Ŝiaj pekoj, kiuj estas multaj, estas pardonitaj, ĉar ŝi multe amas”. Al la virino Jesuo diris: “Viaj pekoj estas pardonitaj. Via fido vin savis, iru en pacon”.

Kiam Jesuo vivis surtere, Li mem senpere pardonis la pekojn, absolvis multajn pekulojn. Post la ĉieleniro Jesuo ankaŭ absolvas la pekulojn, se ili pentofaras, decidas plibonigi sian vivon kaj decidas rekompenci Dion kaj proksimulon. Pastro estas nur anstataŭanto kaj en la nomo de Jesuo absolvas la pekulojn en la Sakramento de Pekkonfeso. Jesuo mem establis tiun Sakramenton.

Vespere, en la tago de la Resurekto, kiam la disĉiploj estis en la fermita ĉambro pro la timo antaŭ la Judoj, Jesuo aperis al la apostoloj. Li elspiris sur ilin kaj diris: “Ricevu la Sanktan Spiriton: kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj” (Joh 20, 21-23).

Kiel iam, Jesuo alvenas al ni ankaŭ nune, frapas al la koroj frostaj, tepidaj. Jesuo, kaŝita en la Eŭkaristimistero, atendas nian pentofaron kaj vivotransformon. Kaj eble troviĝos iu, simila al evangelia virino, kies larmoj atestis pri ŝia pentofaro, feliĉo pri la renkontiĝo kun Jesuo, fido pri la pardono de la pekoj kaj amo al Jesuo.

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 APOSTOLA BENO EL VATIKANO

Okaze de 25-jara Pontifikato de la Papo, la prezidanto de IKUE kaj la Ĉeĥa IKUE-Sekcio sendis gratulleteron al Lia sankteco Johano Paŭlo la II-a. Seurbaze de tio venis ĉeĥlingva respondo de la Vatikana Ŝtata Sekretariejo kun almetita bildeto de la papo, kies traduko estas jena :

Vatikano, la 20-an de novembro 2003

Estimata sinjoro,
Sankta Patro ricevis vian bondeziron okaze de lia 25-jara Pontifikato, kiun vi afable sendis al li vianome kaj nome de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj Katolika Sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Sankta Patro kore dankas por tiu ĉi gesto. Kun deziro, por ke je propeto de Patrino de Dio vi estu ĉiam veraj atestantoj de evangelio de Kristo, li volonte donas sian apostolan benon al vi kaj al aliaj membroj de la unuiĝo.

Kun estimo en Kristo Mons. Gabriele Caccia, asesoro.

al la indekso


 PAPA HIMNO

Tradukis Sac. Jan Filip

  1. Kie staras sur monteto / en glorega Rom´, urbego, / la eterna Eklezio, / kantas ĉiu la nacio: / [:Johanon Paŭlon la Duan / benu, Dio, gardu lin!:]
     

  2. Al vi ni suprenrigardas / kaj kun ni vi kantu ame, / ĉielanoj, kiuj gardas / tronon de Sinjor´ ĉiame: / [:Johanon Paŭlon la Duan / benu, Dio, gardu lin!:]

al la indekso


 PASTRO CYRIL VRBÍK - LA HOMO KUN KORO PLENA DE AMO

Oktobre 2003 oni rememoris unuan datrevenon de martira morto de fervora sacerdoto - esperantisto kaj longjara IKUE-ano Cyril Vrbík el pilgrimloko Dub nad Moravou. En la unua datreveno de lia naskiĝo por la ĉielo celebris tie la Sanktan Meson Ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner. La 24-an de oktobro 2003 aperis en regiona gazeto Nové Přerovsko artikolo de Zdeněk Smiřický, skizanta heroan vojon al sacerdoteco de nia karmemora frato - IKUE-ano kaj moderna martiro. Jen la traduko de la artikolo.

Pastro Cyril Vrbík naskiĝis en urbeto Dřevohostice, en strato Novosady n-ro 190, la 15-an de januaro 1927. Lia patro dum unua mondmilito eniris italan legion, kie li batalis por nia nacia libereco. Post ekesto de Ĉeĥoslovaka Respubliko li profesie soldatiĝis, atinginte rangon de kapitano. Lia patrino, fraŭlinnome Anežka Dudkevičová, estis origine instruistino de komunuma lernejo en Dřevohostice, specialiganta sin je instruado de lernantoj en unua klaso. Ŝi estis bonega instruistino, sed malgraŭ tio ŝi post edziniĝo laŭ tiama kutimo devis forlasi lernejon kaj sian ŝatatan profesion, por zorgi pri hejma mastrumado.

Sinsekve la familio diskreskis. Cirilo havis pli aĝan fratinon Anežka (1923) kaj pli junan fratinon Marie (1929), kiu mortis en neĝisvivita 16-a jaraĝo pro encefalito. Subita morto de la fratineto signis lin por la tuta vivo

Infaneco en Dřevohostice

Eta Cirilĉjo travivis en Dřevohostice belegan infanaĝon. Liaj gepatroj la infanojn edukis en harmonia familia medio, bazita je amo, estimo al homo kaj al lia laboro kaj profunda kredo je Dio.

Cirilo vizitadis en Dřevohostice komunuman lernejon kaj poste li studis en Ĉefepiskopa Gimnazio en Kroměříž. Li estis bonega studento, sed unu studjaron li perdis pro pleŭrito. Post abiturienta ekzameno li komencis studi ĉe Teologia Fakultato de Palacký-Universitato en Olomouc

Malpermeso de studado kaj ordono al H.T.B.

En la jaro 1950 komunista reĝimo likvidis teologiajn fakultatojn kaj perforte ĝi disigis ĉiujn klostrajn societojn. Cirilo estis alvokita al soldata servo ĉe malbonfama HTB (ĉeĥlingve PTP) - Helpa Teĥnika Bataliono, kie li travivis en humiliga kaj persekuta medio tri jarojn kaj tri monatojn.

Post reveno el la soldata servo li sciiĝis, ke perleĝe al li estis malpermesita daŭrigo de studado en Teologia Fakultato de Universitato de Karolo en Litoměřice. Ĉar li volis iamaniere vivteni sin, li eklaboris kiel helplaboristo ĉe konstruentrepreno en Přerov, kie li laboris dum du jaroj. Poste, helpe de propeto de samurbetano de Dřevohostice, pastro Jan Srovnalík, li ricevis laboron kiel ĝardenisto en Sanatorio de sociala prizorgo por maljunuloj kaj mense difektitaj civitanoj en Nová Horka ĉe Studénka en norda Moravio. Ankaŭ ĉi tie Cirilo validigis sin kiel honesta, respondeca laboranto, kaj sekve de tio estis al li post kelkaj jaroj proponita laboro de librotenisto

Anstataŭ pastra vesto li surmetis laborveston

En la jaro 1960 pro interveno de organo de komunista partio li estis devigita forlasi laboron en la sanatorio. Li do eklaboris ĉe Distrikta Konstruentrepreno en Místek, kie li laboris kiel normigisto. Ankaŭ ĉi tie li laboris tre respondece, tial estis al li pli poste ebligita ĉelabora studado en Mezgrada Industria Konstrulernejo en Frýdek-Místek. La studadon li finis kun eminenta abiturienta ekzameno en la jaro 1965.

Kiam pli poste okazis parta politika malstreĉiteco, Cirilo persone pritraktis eblecon de finigo de sia teologia studado kun tiama administratoro de diocezo de Prago, Episkopo František Tomášek. Koncerne al tiu ĉi nova situacio li foriris al Frýdek, kie li funkciis kiel preĝejservisto. Post alveno de “Praga Printempo” en la jaro 1968 li revenis al studado de teologio ĉe Teologia Fakultato de Universitato de Karolo en Litoměřice. La restantajn du studjarojn li per laborstreĉiteco sukcesis plenumi nur dum unu jaro.

Post finigo de studado li estis la 6-an de septembro 1969 ordinita en Katedralo de Sankta Venceslao en Olomouc fare de Episkopo de Brno ThD-ro Karel Skoupý.

Li ĝisatendis primican sanktan meson

Dum suna tago la 7-an de septembro 1969 okazis en lia naskiĝurbeto Dřevohostice solena primico. De bele ornamita naskiĝdomo de la novpastro en strato Novosady ekiris multnombra solena procesio dum akompano de akrosona blovmuziko direkte al placo. Frunte de procesio marŝis tri la plej malgrandaj fianĉknabinoj, kiuj antaŭ Cirilo portis sur blanka kuseneto, el kiu ambaŭflanke pendis larĝa blanka rubando, simbolo de novsacerdoto - vinberojn sur orumita pleto. Post ili paŝis novsacerdoto Cirilo, vestita en ore brodita pluvialo, portanta malgrandan stiligitan krucon. Ambaŭflanke lin akompanis vicoj da blankvestitaj fianĉknabinoj, kiuj lin ĉirkaŭringis per longa laŭra zono. Post fianĉknabinoj paŝis la plej proksima familio de Cirilo, maljuna patro, akompanata de la filino Anežka kaj ŝia edzo Antonín Kavalec. Post iliaj infanoj poste iris kostumitaj grupoj el regionoj Moravia Slovakio kaj Haná, ordenaj fratulinoj, kredantoj kaj ceteraj partoprenantoj de tiu grandioza solenaĵo.

Ĉe eliĝo de la strato Novosady je la urbeta placo bonvenigis la procesion bele aranĝita triumfarko. La procesio trairis la placon kaj per strato Dolní ĝi proksimiĝis al preĝejo de sankta Havel. Ĉe lia flanka muro estis konstruita granda, bele ornamita podio, sur kies frunta flanko brilis stiligitaj portretoj de slavaj kredanoncantoj, sanktaj Cirilo kaj Metodio. La spaco antaŭ la preĝejo estis plenŝtopita de multnombra kredantaro el Dřevohostice kaj pli vasta ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj venis saluti sian samurbanon kaj novpastron.

Solenan primican Sanktan Meson kune kun novpastro Cirilo Vrbík celebris liaj la plej proksimaj amikoj, pastro Miroslav Zapletal, naskiĝinta en proksima vilaĝo Radkovy, ThD-ro Metoděj Trunečka el Křemenec apud Prostějov, kiu ekde la jaro 1934 plenumis en Dřevohostice servon de paroĥpastro kaj instruis en la lernejo religion, kaj tiama tre populara paroĥestro de Dřevohostice - filantropo, sacerdoto Rudolf Klimeček.

Okaze de la primico ricevis Cirilo multajn donacetojn, inter ili dominis bildo de Dřevohostice, kompletigita per bondeziroj de reprezentantoj de la urbeto al novpastro - naskiĝurbano. En sokoldomo de Dřevohostice poste okazis granda festeno por familianoj, geparencaro, por amikaro kaj ĉiuj favorantoj. Eĉ en tiuj solenaj momentoj la pastro Cirilo ĉiam restadis “surtere”. Lia tiama eldiro, per kiu li komentis tiun ĉi surteran gloron: “Hodiaŭ Hosana, morgaŭ krucumu!” rebrilis liajn ĝistiamajn vivspertojn.

Vojo de kapelano direktiĝis el Valaĥio al Haná

Lia unua paroĥpastra stacio estis silezia urbo Frýdek. Post kelkaj jaroj li estis translokigita kaj komisiita pri paroĥpastra servo en valaĥia Vsetín. Ĉi tie li eluzis unuan fojon sian profesian kleriĝon de konstruisto kaj helpadis per fakaj konsiloj kaj eĉ per manlaboro dum riparlaboroj de tiama preĝejo.

En la jaro 1980 li komencis paroĥestran animzorgan servadon en pilgrimloko Dub super (rivero) Morava. Ĉi tie li ankoraŭ prizorgis paroĥojn Věrovany, Majetín kaj Charváty. Krom la Sanktaj Mesoj en konfiditaj al li paroĥoj kaj plenumo de multaj pluaj pastraj devoj, li ĉiuvendrede vizitadis 49 paroĥanojn, kiuj pro malsanoj ne povis partopreni la Sanktan Meson en la preĝejo. Li konfesprenis ilin, donis al ili la Sanktan Komunion kaj ĉiun konsolis en ilia suferado.

Sinsekve li sin dediĉis al riparlaboroj de la loka pilgrima preĝejo. Li firmigis volban konstruaĵon per ŝtalaj ŝnuregoj. Li komencis ankaŭ rekonstruajn laborojn de granda paroĥejo. Dum lastaj ok jaroj li ofereme zorgis pri tuteca renovigo de la preĝeja fasado kaj ankaŭ de ĝia internaĵo, kiuj nun apartenas al juveloj de baroka arĥitekturo de Moravio.

Pastro “Cirilĉjo”, kiel lin civitanoj de Dub kun amo kaj nekaŝita honoro nomis pro lia profunda homa rilato al ĉiu homo kaj pro lia boneca karaktero, ĉiam estis preparita helpi al ĉiu, kiu lin pri la helpo petis. Kaj do tiel li per fakaj klarigoj akompanadis en la preĝejo partoprenantojn de diversaj ekskursoj, sed ankaŭ unuopajn vizitantojn, kiuj venis, por rigardi vidindaĵojn de fekunda Haná. Li strebis al ĉiu helpi, ĉiun kontentigi. Tial li eĉ ne povis prudentmaniere organizi sian laboron kaj fakte li eĉ ne havis iun privatecon.

Ĉiutage li ellitiĝadis antaŭ la kvara horo matene kaj enlitiĝadis ĉirkaŭ duonnokto. Sed neniam li per iu vorteto plendis. Li komprenis la sacerdotan servon kiel mision. Tutan sian vivon li dediĉis al Dio kaj al la proksimuloj. Li ne distingis, ĉu temas pri la homoj bonaj aŭ malbonaj. En ĉiu homo li vidis Kriston. Laŭvorte li “konsumiĝis” pro aliuloj. Tia ĉi vivstilo devis dumtempe influigi lian sanstaton. En la jaro 1995 li malsaniĝis pro korinfarkto. Sed per disciplinita kuracado kaj fizika laboro li denove akiris sian originan sanstaton.

Tragika fino de la pastro

Pastro Cyril Vrbík, preposto de la pilgrima sanktejo en Dub nad Moravou, estis modesta, profunde kredanta homo. Li tre amis infanojn, kiuj lian amon reciprokis. Estis tio belega rilato de la plej juna generacio kun generacio pli maljuna, kiu ambaŭ flankojn nekredeble pliriĉigadis.

Lia fruktedona vivo estis tragike interrompita per mano de murdinto en frumatenaj horoj la 22-an de oktobro 2002. Pastro Cirilo elaŭdis lian fian peton kaj kun espero li volonte iris priflegi lian vunditan manon.

Homan profilon de pastro Vrbík, naskiĝinto en nia urbeto, kiun li tiel amis, tre bele pritaksis Ĉefepiskopo de Olomouc Mons. Jan Graubner per la vortoj: “Sian sacerdotecon li vivis plene. Pro modestemo li ne tro zorgis pri si mem, li vivis por Dio, konscience li zorgis pri la preĝejo, sed antaŭ ĉio li amis homojn kaj precipe infanojn. Malgraŭ tio, ke per sia aĝo li estis malproksima al la infanoj, per la koro estis proksima al ili. Li estis modelo por animzorga laboro al multe pli junaj sacerdotoj”.

Digna adiaŭo kun la mortinto okazis marde la 29-an de oktobro 2002 en pilgrima preĝejo de Dub nad Moravou. Nome de civitanoj de Dřevohostice adiaŭis lin tutkore sinjoro Miloš Kvasnica. La lasta adiaŭo kun pastro “Cirilĉjo” iĝis silenta, sed fortega manifestacio de la bono kontraŭ la malbono, kiu dum lastaj jaroj akiras en la mondo gravan pozicion. La digna adiaŭo kun karega mortinto donis al ni ĉiuj grandan esperon, ke la bono fine venkos.

Por valoraj informoj, bezonataj por ĉi tiu artikolo, dankas ĝia aŭtoro Zdeněk Smiřický al doc. Inĝ. Karel Kavalec, CSc., la nevo de la mortinto, plue al Růžena Paculová kaj Marie Baďurová el Novosady en Dřevohostice. La rimarkoj sub linio estas de la tradukinto.

al la indekso


 ALVOKO DE PREZIDANTO DE I.K.U.E.

“Pacon mi lasas al vi” (Joh 14,27)

De la 18-a ĝis la 25-a de januaro okazis oktago de preĝado por unuigo de la kristanoj. Prezidanto de IKUE per interretaj kontakteblecoj alvokis ĉiujn kristanajn esperantistojn partopreni tiun preĝadon, kuniginte ĝin kun preĝado por la paco. Ĉar la preĝado por ambaŭ celoj ne estas tempe limigita, sed konstante bezonata, ni do aperigas tiun alvokon, por inviti vin, karaj gefratoj, tiucele preĝi dum ĉiuj nunjaraj renkontoj de la kristanaj esperantistoj. Ni estu veraj atestantoj de evangelio de Kristo, kiel nin al tio alvokas la Papo.

Karaj gesamideanoj, gefratoj en Jesuo Kristo, kiel ĉiujare, do ankaŭ nunjare okazos oktaga preĝado por unueco de la kristanoj. Nunjare ĝi okazos de la 18-a ĝis la 25-a de januaro. Devizo de la preĝa oktago estas vortoj de Jesuo Kristo “Pacon mi lasas al vi” (Joh 14,27).

Tre karaj, la paco estas la plej alta valoro, pri kiu sopiras la mondo. Nuntempe oni multe parolas pri la paco, precipe rilate al terorismo, kiu iĝis minaco por la tuta mondo. Oni demandas, kial aperadas difektantoj de la paco? La kaŭzo de tio estas tiu, ke la homaro donas dispoziciojn por tiu agado per sia morala dekadenco. Jam kelkajn dekjarojn furiozas en la mondo la plej terura milito, kies viktimoj superas viktimojn de teruraj militoj de la 20-a jarmilo - la milito kontraŭ la plej malfortaj homestaĵoj, al kiuj ne estas permesite naskiĝi pro homa egoismo. Se al tio ni alkalkulos subtenon de senmoraleco jam ĉe la infanoj, disvastigon de drogoj, pornografio, seksan misuzadon de la infanoj, propagandon de eŭtanazio, de maksimuma ĝuemo kaj emo al materialismo, ni do ne miru, ke espero pri ekrego de la pace kunvivanta homaro estas minimuma. Sen moralo ne havas la homaro ŝancon ĝui la pacon, ĝi celas al memdetruiĝo.

Karaj gefratoj, ni - la kristanoj, ne povas rezignacie rigardi, kiel la mondo nehalteble marŝas al memdetruiĝo. Ni ja havas fortan rimedon por inversigi tiun marŝadon. Tiu rimedo, la forta armilo estas ja preĝo. Ju pli multaj preĝas, des pli forta estas ĝia efiko. Tial mi alvokas vin, karaj gefratoj - kristanoj - esperantistoj, dum la preĝsemajno por la unueco de la kristanoj partopreni la preĝadojn ankaŭ por la paco en lokaj preĝkunvenoj, kaj laŭeble kunveni por preĝado ankaŭ kun aliaj kristanaj esperantistoj. Per via partopreno en la preĝado por la paco vi multe gajnos, ĉar jenaj promesvortoj de Jesuo Kristo daŭre validas: “Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj.” La Virgulino Maria en Medjugorje nin senĉese alvokas: “Pacon, pacon, nur la pacon! Estas necese, ke la homoj repaciĝu kun Dio kaj inter si.” Do tio estas la ŝlosilo por ekrego de la monda paco.

Karegaj gesamideanoj, gefratoj en Jesuo Kristo, per partopreno en la porpaca preĝado vi ankaŭ subtenos repaciĝon de la kristanoj, alproksimigon de la sopirata unueco. Komence de la nova jaro la Papo memorigis al ni, ke la amo venkos super ĉio, fine la amo venkos en la mondo. Ni do pledu pri plirapidigo de tiu venko. Koregan antaŭdankon al vi, kiuj akceptis tiun ĉi alvokon al la preĝpartopreno de la kristanaj esperantistoj.

Miloslav Šváček - prezidanto de IKUE, 14.1.2004

al la indekso


 PREĜO POR LA UNUIGO DE LA KRISTANOJ
(de Abato Paul Couturier, 1881-1953)

Sinjoro Jesuo, kiu je la antaŭtago de via morto por ni preĝis, por ke ĉiuj viaj disĉiploj estu en perfekta unueco, samkiel Vi estas kun la Patro kaj la Patro kun Vi, igu nin dolorige konsciaj pri niaj malkonkordoj.

Donu al ni la lojalan kapablon agnoski nian staton kaj la kuraĝon liberiĝi de indiferenteco, de malfidemo kaj de malamikeco.

Permesu, ke ni ĉiuj renkontiĝu en Vi, por ke niaj animoj kaj niaj lipoj preĝu senĉese por la unuigo de la kristanoj laŭ via volo kaj laŭ via deziro, tia, kia ĝin Vi volas kaj kiel ĝin Vi volas.

En Vi, kiu estas la perfekta Amo, helpu al ni trovi la vojon, kiu kondukas al la unueco obeante vian Amon kaj vian Veron. Amen.

al la indekso


 REVENO

Al lando praava, post longa vojaĝo,
por vidi la lokojn de sia junaĝo,
li sola revenas, sen ia soleno.
Li grimpas pilgrime al Jerusalemo,
alvenas vizite al fama preĝejo,
en kiu troviĝas la sankta tombejo.
En ŝildo, sur pordo, legiĝas notico:
„Kristanoj ĉi tien eniru en vico,
ne mikse, sed nur laŭ la kredaparteno:
por kult´ ortodoksa en frua mateno,
por rito melĥita en la posttagmezo,
kaj romkatolikoj vespere por meso."
Monaĥo gardisto, al tiu fremdulo
hezite senmova sub tiu tabulo
helpeme demandas: „ Ĉu vi ne komprenas?
Al ajn konfesio ĉu vi apartenas?
Jam estas fiksita por ĉiu la horo,
elektu la tempon por via adoro.
Do, kio vi estas, ho pia turisto?"
„Mi estas" - li diras - „mi estas nur Kristo!"

Vittorio Dall'Acqua (Katolika Esperanto-Centro Milano)

al la indekso


 LI DELONGE ESTIS MIA SANKTULO

Ĉiu kredanta homo ŝatas preĝi al siaj apartaj sanktuloj. Miaj sanktuloj ekzemple estas sankta Rita kaj sankta Nikolao.

Antaŭ dudek jaroj mi komencis studi ĉiujn materialojn pri respubliko San-Marino, fondita de la kristano Sankta Marinuso Dalmata. Mi tiel ekamis la etan landon pro ĝia glora historio dum ĝia pristudado, ke mi komen cis revi pri vojaĝo al tiu lando. Tamen en tiu tempo de nepermesitaj vojaĝoj mi povis tiam nur revi pri la vojaĝo al San-Marino. Mi do trovis bildon de sankta Marinuso kaj pendigis ĝin kiel ikonon sur la muron de mia dormoĉambro.

Pasis jaroj kaj finfine pasintjare en Estonio estis organizitaj aviadilaj ekskursoj al Rimini (Italio) kun antaŭvidita ekskurso ankaŭ al San-Marino. Mi preĝis, por ke sankta Marinuso helpu al mi efektivigi mian multjaran revon. Evidente li elaŭdis miajn preĝojn.

Kiam mi kaj mia edzino somere de 2003 finfine tro viĝis en San-Marino sur la sankta Monto Titano, mi sentis min tiel feliĉa, kvazaŭ Dio permesis al mi rigardi parton de Li kreita paradizo.

Ĉio plaĉis al mi en tiu ĉi eta ŝtato: afablaj, honestaj, larĝanimaj kaj gastemaj homoj, modesta, trankvila vivo kaj respekto al ĉiuj homoj kaj Dio. Ankaŭ kafo kaj manĝaĵoj estis aparte tie bongustaj. Tion ni eksciis dum nia dua ekskurso al la “montara belulino”.

Reveninte hejmen, mi komprenis, ke mia koro restis tie sur la sankta Monto, kaj ĉio estis ebla dank´ al miaj preĝoj al sankta Marinuso.

Mi ne loĝas en San-Marino, sed mi sentas, ke la sankta patrono de tiu ĉi unua respubliko en la mondo vere estas same mia protektanto kaj sanktulo. Mi esperantigis latinlingvan himnon pri li kaj preĝas ĉiam pensante: Dio benu ankaŭ vin, kara, neforgesebla lando!

Vjaĉeslav Hromov, landa reprezentanto de IKUE por Estonio

al la indekso


 UNU POLA ANTAŬKRISTNASKA VESPERO

Certe la esperantistoj kun la kristnaskaj bondeziroj de polaj geamikoj ricevis ankaŭ almetitan blankan oblaton. Tiu ĉi bela, specife pola kristnaska kutimo, simbolo de la pardono kaj la paco, ne estas konata eĉ en nia najbara lando Ĉeĥio. Jen la rakonto pri ĝi.

Tio okazis antaŭ ducent jaroj en unu pola kortego. La vintro tiujare venis frue, estis frosta kaj neĝa. La neĝo blovkovris la vojojn, kaj la domoj aspektis kvazaŭ neĝaj montetoj. Por la surkorta trafiko oni devis trafosi metrodikan tavolon da neĝo.

Tiun nokton ankoraŭ falis plia neĝo, kaj ekde la mateno de la antaŭkristnaska tago furiozis ventego kaj neĝokirlo. Nur tuj antaŭ la vespero kvietiĝis la aŭro tiom, ke oni povis rimarki sur la ĉielo la aperon de la unua stelo - la tradicia signo por komenci la solenan festan vespermanĝon. En la domo aromas kristnaska arbeto kaj tradiciaj manĝaĵoj. Fariĝis ĝoje kaj korvarme.

Subite ekbojis hundoj, aŭdiĝis sledaj sonoriloj, kaj post momento la dommastro ekvidis antaŭ la domo altstaturan viron, kiun li enirigis en la vestiblon. En la lumo de kandelabroj la viroj ekrigardis unu la alian. La brovoj kaj la lipharoj de la alveninto formis pendglaciojn malgraŭ tio la mastro tuj rekonis lin kaj ekstaris kiel alkreskinta al la planko, ne povante malfenni la buŝon. La gasto faris geston, kvazaŭ li volis forpeli de si la vidatan bildon, poste li kvazaŭ peni reeniĝi, sed ankaŭ li ne kapablis moviĝi de la loko. Tiel staris vid-al-vide - ne kapablaj fari iun ajn movon aŭ elbalbuti eĉ vorton - ili, du la plej malcedemaj, ardegaj malamikoj, kvankam la plej proksimaj najbaroj; ili - dudek jarojn obstine kaj furioze batalantaj politikaj kontraŭuloj, alireligianoj kaj malsamnaciuloj. La veninto senhezite estus elektinta morton ol erarvoje ektroviĝi en la domo de la malamiko; tiu ĉi ankaŭ preferus morti ol esti devigita akcepti en sian hejmon tiun ĉi gaston. Do ili restis starantaj, unu kontraŭ la alia, senmovaj kaj mutaj; nur iliaj dekstraj manoj reflekse serĉadis ĉe la flanko sabron.

Longan momenton - kiu al ambaŭ viroj ŝajnis jarcento - interrompis la sinjorino de la domo. Ŝi proksimiĝis simple al la gasto, tenante en la mano teleron kun blanka oblato - la simbolo de la pardono kaj de la paco.

Wiesław Tomaszewski

 al la indekso


 PATRINO DE LICHEŃ, SAVU NIN!

La festoj de Kristnasko alproksimiĝadis grandpaŝe. Ni ĝojis ĉiuj - plenkreskaj kaj etaj. Kutime ni pasigadis antaŭkristnaskan tagon en la hejmo de miaj gepatroj, proksime de Vroclavo. Gepatroj festadis antaŭkristnaskan vesperon laŭ malnovpola kutimo, restadis post tio neforgeseblaj travivaĵoj. Niaj etuloj neniapreze rezignus festadi ĉe geavoj.

La antaŭkristnaska mateno, ankoraŭ en Vroclavo, ekfaris al ni malagrablan neatendaĵon: post malseka tago ekbatis forta frosto, vojoj ŝanĝiĝis je glacikampoj. Mi ne havis tamen korsenton malkonsenti al infanoj esti ĉe geavoj dum tiu ununura sankta nokto. Post laboro ni ŝarĝis la aŭtomobilon per nepraj varoj kaj festotagaj donacoj. Mi ekveturis, observante singardecon. Ni feliĉe elvojaĝis el la urbo, malantaŭ mi postrestis jam granda kvanto da glaciigita vojo, jam bonodoris al ni atendanta ĉe geavoj la kristnaska arbeto, kiam subite, neatendite la aŭtomobilon trafis joro. Mi nenion povis ekfari, la aŭtomobilo estis ĵetata de unu vojflanko al la alia, la radoj trovis nenion por sin apogi, la aŭtomobilo dancis. Ni sidis ekparalizitaj pro timo kaj kvazaŭ unugorĝe ni ekĝemis: “Patrino de Licheń, savu nin!” Ankoraŭ unu turniĝo de la aŭtomobilo kaj ĝi ekhaltis ĉe la dekstra flanko de la ŝoseo.

Ni alvenis al la antaŭkristnaska festa manĝo. La geavoj ekrigardinte nin, ekkomprenis tamen, ke io okazis. Kiam ni rakontis pri la misaventuro, ili karese nin alpremis kaj pli poste ni kune surgenuiĝis antaŭ la antaŭkristnaska tablo kaj ni eldiris dankespriman preĝon al Dipatrino de Licheń. Ŝi donacis al mia familio la plej belan donacon: Ŝi savis al ni la vivon kaj la sanon. Ni dankas al Ŝi pro tio per ĉiuj preĝoj.

Dariusz K., Wrocław, Pollando, 1986. Por Dio Benu tradukis Stanisław Śmigielski.

Maria-Sanktejo en Licheń estis konstruita kiel voto de pola nacio okaze de dumila jubileo de la naskiĝo de Jesuo Kristo - Filo de Dio. Sur ĝia muro estas lokigita ankaŭ memortabulo de esperantistoj. Ĉu iu pol(in)o povas por legantoj de Dio Benu priskribi koncizan historion de tiea mirakla bildo?

En la jaro de aperadoj (1850), la Dipatrino antaŭdiris konstruon de grandioza sanktejo en Licheń. La unua sanktejo, konsekrita jare 1858 ne sukcesis akcepti ĉiujn pilgrimantojn, estis do konstruita la nova, antaŭdirita, grandioza sanktejo.

al la indekso


 PREĜO DE AŬTOMOBILSTIRANTO

            Sinjoro Dio, donu memkonfidan manon kaj viglecon de la okuloj, por ke dumvoje mi faru al neniu iun domaĝon. Ne permesu, ho Vivdonanto, ke mi estu kaŭzo de la morto aŭ la sufero, kaj ankaŭ evitu danĝeron kaj malfeliĉon. Lernigu profitigi aŭtomobilon por la bono de kunestuloj kaj forŝovu la tenton de tro granda rapideco. La beleco de la kreita de Vi la mondo kaj la ĝojo de via amo kunvojaĝu kun mi ĉiam. Amen.

al la indekso


 BONE KUN VI

(Dobře je nám s tebou, Pane)
Teksto de J. Hrdlička, melodio de Z. Pololáník.  
Tradukis Jiří Kořínek.

 

Ref.: Bone kun Vi, inter nin, Sinjoro, venu, / nin grac´ Via benu.

  1. Venas Vi, ĉi kanto jen ŝlosil´ de mia kor´, / la bonan el ĝi prenu, malbonan ĵetu for´. / Sun´ mia kaj terakvo, kresku mi kiel arb´, / prenu el mi la bonan, malbonan trafu sark´. / Ref.: Bone kun Vi ...
     

  2. Venas Vi, mi petas, refloru velka branĉ´, / konsolu ĉion tristan, malsatajn savu manĝ´. / Sun´ mia kaj terakvo, foru de mi malsan´, / tristajn konsolu Digrac´, malsatajn via pan´. / Ref.: Bone kun Vi ...
     

  3. Venas Vi, mi vokas, gardu mondon kun patri´, / ke venku via bono, degelu neĝ´, glaci´. / Vin ĉiuj homaranoj trovu kaj sekvu jam, / venku, ho, via bono, degelu la malam´. / Ref.: Bone kun Vi ...

 al la indekso


 SUNBRILA TAGO DE KRISTO LA REĜO

La 23-an de la pasintjara novembro estis la festotago de Kristo la Reĝo. En la preĝejo de la ĉefurbo Rigo, kies patrono kaj protektanto estas Sankta Francisko, finiĝis la ĉefa tiutaga Sankta Meso. Malgraŭ malalta, plumbogriza nubaro kaj pluvo, amaso da homoj kun larmoplenaj, sed brilaj okuloj atendis eliron de pli ol 80 korusanoj kaj pli ol 43 blovorkestraj muzikistoj - membroj de Stabo de Nacia Gardistaro, por profunde kaj kortuŝe danki al ili pro profundaj spiritaj travivaĵoj dum la Diservo.

Jam en la 48-a numero de DIO BENU (4/2002) mi priskribis la duan dinastion de orgenistoj - familion de Jermaks. Tie mi ankaŭ menciis, ke la aludita preĝejo situas apud Katolika Porpastra Seminario de Rigo, kiu servas kiel “forĝejo” por junaj pastroj, por ilia muzika formado, bezonata dum la Diservoj, kaj samtempe ĝi estas kiel centro por provoj de novaj muzikaĵoj en la eklezia agado.

Indas mencii, ke direktisto de la preĝeja koruso Vitālis Ķikusts, loĝanta 40 km distance de Rigo en Inčukalns, estras lokan miksitan koruson, orkestron kaj kelkajn aliajn grupojn, tamen ĉiudimanĉe li en la preĝejo, unu horon aŭ pli antaŭ la Sankta Meso ekzercadas koruson, kaj direktas ĝin dum la Diservo. Vere li meritas, ke estu pri li preparota aparta artikolo. Kune kun orgenistino Rita Jermaka kaj direktistino de junulara paroĥa koruso Antra Fenhane, ili antaŭ du monatoj prilaboris planon por festotago de Kristo la Reĝo. Al tiu entrepreno Vitālis alkroĉis sian konatulon kaj kolegon Pēteris Rudzītis, kiu estras blovorkestron de gardistaro. Pēteris tuj konsentis transformi muzikon, antaŭviditan por liturgia kantado dum la solena Sankta Meso de usona komponisto Leonardo Eflata al la muziko por la blovorkestro, kaj tre sukcese en mallonga tempo li tion realigis. Tiel kvar taĉmentoj agante aparte preparis programon de la menciita Diservo. Evidentiĝis, ke matureco de ĉiuj estis sufiĉa. Kune ĉion provi ili sukcesis nur ne tutan unu horon antaŭ la Diservo, tamen ili bone sukcesis kaj profunde kortuŝis animojn de la paroĥanoj. Indas mencii, ke tia ideo aperis post la pasintjara somera perbusa pilgrimado de ambaŭ korusoj (de malnova kaj junulara paroĥaj korusoj), kaj ĉiuj taksas tion kiel benon de la Sinjoro pro pasintjare realigita, delonge intencita, pilgrimo al Italujo, inkluzive de vizito de la preĝejo de Sankta Francisko en Asizo - patrono de la paroĥa preĝejo kaj la paroĥanoj. Ĝis nun neniu imagis tian kunlaboron, kies rezulto pruvas, ke evidente ĝi estas ricevita graco, kiu meritas pluan evoluon, invitante ankaŭ partopreni televidon kaj aliajn.

La priskribita okazo akcelis min rakonti pri kelkaj novaĵoj en vivo de latva katolika eklezio, kaj kunligi ĝin kun konkretaj personoj.

Menciitan perbusan pilgrimadon por paroĥaj korusoj aktive organizis kaj ĉiĉeronis juna pastro Andrejs Kozakevičs. Ceteraj pli aktivaj organizintoj de ĉi entrepreno estis korusanino - kantistino Irina Januma kaj orgenistino Rita Jermaka. Mi ne intencas priskribi la vojaĝon mem kaj la dumvojajn travivaĵojn, sed tion, kio okazis proksimume unu monaton post ilia reveno.

Unu monaton post ilia reveno, la menciitaj tri personoj kunvenigis tritagan koncentriĝon por ĉiuj vojaĝpartoprenintoj en Jūrmala. Tie situas domo kaj ĝardeno de iama latva kardinalo Vaivods, kiu post forpaso testamentis posedaĵon al katolika eklezio por spiritaj ekzercaĵoj. Krom la kapelo tiu domo havas sufiĉe multajn lokojn por nokta ripozo, manĝejon kaj aliajn diversajn ejojn. Somere tie ofte aranĝiĝas spiritaj ekzercaĵoj de katolikaj seminarianoj. Sed pri tio kaj pri juna pastro A. Kozakevičs ankaŭ indas fari apartan priskribon. Menciindas diri, ke pasintjare iniciate de la Papo en Latvio disvastiĝis la nova parto de la rozaria preĝo - Misteroj de la Lumo. Ĝi tuj enradikiĝis en la eklezia vivo kaj iĝis vaste praktikata. Mi sukcesis parte partopreni en la menciita koncentriĝo, kie mi trovis ankoraŭ unu, tute ĝis nun por mi nekonatan version de meditada Rozario. En ĝi post ĉiu "Ave Maria" sekvas citaĵoj el Sankta Skribo, kaj laŭ mia opinio tio estas tre bona formo de la komuna preĝo dum vojaĝo, pilgrimado aŭ rekte dum spiritaj ekzercaĵoj. Unuvorte tiam, kiam oni disponas pri sufiĉe longa libera tempo. Sed pri tiu nova preĝformo kaj pri ĝia enpenetrado en vivon de la latva katolika eklezio mi petis rakonti ĝian iniciatintinon - Rita Jermaka mem; ŝi rakontis jenon:

“Evidente mi povas diri, ke la meditada Rozario kun citaĵoj el la Sankta Skribo estas ankoraŭ novaĵo por la praktikado en mondo kaj ankaŭ por mi mem, kvankam mi iĝis duobla tradukistino kaj lanĉis ĝin kune kun Marta Jance en Latvio, havante preskaŭ neniun modelon. Mi daŭrigis laboron, komencitan de Marta, sciante nur tion, ke meditada Rozario estas sufiĉe disvastigita kaj ŝatata de la kredantoj. En multaj landoj estas eldonitaj preĝlibroj, broŝuretoj aŭ videokasedoj kun tiutipa enhavo. Unuan fojon anglalingvan Rozarion mi trovis en la sendaĵo de anglaj amikoj kun koncerna katolika literaturo. Ĝi estis malgranda broŝureto, eldonita en Ĉinio. Eldonis ĝin Frataro de Vincentanoj. Ekstera aspekto de la libreto estis simpatia, konvinkanta pri estimo al la leganto. Eĉ pripensante nenion, mi tuj komencis traduki ĝin. Bedaŭrinde, aliaj personoj, de kiuj dependis eldono de ĝia latvalingva versio kaj ĝia disvastigado, ne estis tiaj entuziasmuloj.

Mi kredis, ke unu, jam maljuna pastro, kies preĝejon tiutempe mi ofte vizitadis kaj pekkonfesis tie, proklamis, ke tradukado de eksterlandaj materialoj latvalingven estus valora kaj necesa. Li petis, ke mi donacu al li tiun libreton, sed kompreneble la solan ekzempleron donaci mi ne aŭdacis. Tamen, laŭ indikita ene adreso, mi skribis petleteron al Frataro de Vincentanoj en Ĉinio, petante ilin sendi unu libreton al mi, por ke mi povu donaci ĝin al maljuna pastro. Malgraŭ tio, ke tiutempe senditaj leteroj eksterlanden tre ofte malaperadis, tamen mia letero atingis adresaton bonorde. Vincentanaj fratoj kun ĥaraktera malavareco de kredantoj anstataŭ unu ekzemplero sendis al mi dudek.

Tre ĝoje mi donacis ĉiujn dudek libretojn al la pastro, ĉar li bone posedis anglan lingvon, lektorante tiam en la katolika seminariejo. Mi kredis, ke li uzos tiujn libretojn, instruante seminaristojn. Bedaŭrinde mi disreviĝis, ĉar okazis, ke mian donaceton li senvalorigis. Post iu tempo mi demandis liajn opiniojn pri mia tradukaĵo, sed okazis, ke li tute forgesis pri tio kaj ankaŭ ĉiuj libretoj senspure malaperis. Post tia elreviĝo evidentiĝis, ke similajn problemojn indas solvi kune kun pastroj de pli juna generacio, aŭ ankaŭ kun seminarianoj. Aliaj miaj geamikoj same opiniis.

Komence okazis afablaj renkontiĝoj, esperplenaj planoj, sed poste sekvis neplenumitaj promesoj. Parto de la tradukita materialo malaperis senspure. Mi arde preĝis Dion. Mi ne povis tion kompreni. Kial do tiel? Pro kio la vortoj ne koincidas kun la agoj? La lastan broŝureton kun Rozario mi estis ankaŭ perdinta. Ĝi malaperis kune kun tradukaĵo.

Mi ne povis akcepti tion kiel volon de Sinjoro, kaj spite de ĉiuj konsiloj mi arde preĝis Dion kaj kredis, ke la libreton mi fine trovos. Pasis jaroj kaj jam ĉio ŝajnis senespera. Mi petis Sinjoron, se tiu libreto kun tradukaĵo malaperis, Li permesu, ke ion similan mi ricevu de eksterlande, ĉar al mi ege plaĉis ĝia enhavo. Mi estis preta traduki denove la tutan materialon. Dume mi pridemandis miajn konatulojn, sed pasis ankoraŭ kelkaj jaroj. Ĉi-foje reeĥis redaktoro el Britio, kiu kun revuo "Mir" pri Medjugorje sendis al mi malnovan, en la jaro 1972 eldonitan libreton en Britio, enhavantan meditadan Rozarion kun citaĵoj.

Esplorante tiun ĉi eldonaĵon mi trovis, ke ĝi tamen iomete diferenciĝas de la antaŭa en Ĉinio eldonita, ĉar en tiu ĉi estis precize indikitaj citaĵoj el la Sankta Skribo, ĝiaj ĉapitroj kaj versoj. Ankaŭ en la ĉina eldonaĵo oni citis rakontforme, sed sen indikoj de la fontoj. Tion aŭtoroj faris simple, zorgante pri pli glata lingvofluo kaj pli racia esprimmaniero. Ili vere plisimpligis la tekston kaj faris ĝin pli proksima al la hodiaŭa homa pensmaniero kaj estetikaj postuloj. Ankaŭ por mi - filologo, pli simpatia ŝajnis versio de ĉinaj fratoj, sed komprenante, ke la tutaĵo estis perdita, mi akceptis novan version. Finfine ŝajnis al mi, ke al la homoj, kiuj neniam vidis kaj konis tion, evidente tia versio ekplaĉos.

Krom tio mi havis ankaŭ bonan humoron pro tio, ĉar samtempe mi laboris por lanĉi libron de kantoj kaj preĝoj "Dio Invitas". Tiun libron, ĉefuze por pilgrimoj, kiu estis kiel granda parto de miaj ideoj, ĉar mi kolektis ĝian enhavon kaj ĝin tradukis, enmetis ĉiujn tekstojn, kaj ŝajnis al mi, ke nun estas la ĝusta momento por publikigi meditadan Rozarion kun citaĵoj el la Sankta Skribo. La preparlaboro ekboliĝis, kaj okazis miraklo.

Mia kolegino kaj amikino, kiu aktive kunlaboris en ĉiuj etapoj de estonta libro, iun tagon informis min, ke unu seminariano trovis mian version de la ĉina Rozario ie en Seminariejo. Sciante, ke la trovaĵo estas mia perdaĵo, li transdonis materialon al ŝi, sciante, ke mi ricevos ĝin pere de ŝi. Sed tiom da jaroj jam forpasis post ĝia perdiĝo. Ankaŭ mia amikino Marta eĉ forgesis pri tio, kiom arde mi serĉis ĝin kaj preĝis pri tio.

La ĝojo vere estis grandega. Sed, kion nun mi faru, ĉar la dua versio el Britio estis jam fintradukita. Evidente ambaŭ versiojn neniu intencos publiki en la sama libreto. Dezirante trovi ian konsilon mi vizitis pastron Česlavs Bogdanovs, al kiu tiam oni devigis kontroli ĉiujn kolektitajn tradukaĵojn kaj preĝojn. Imagu nur, li tuj kaj senhezite anoncis, ke necesas publiki kune ambaŭ. Tian solvon mi vere ne planis, ĉar post tiom longedaŭra silentado rilate al publikaĵoj mi jam estis preta aŭdi iun elturnigan aŭ nekonkretan respondon.

Konsternigita, mi jam komencis pruvi al li, ke en unu libro ne indas publiki ambaŭ versiojn, kaj ke tuj tie ĉiuj rimarkos neprofesian laboron, ĉar vere ne tion mi volis atingi. Sed tuj min trankviligis respondo de pastro, kiu demandis al mi, ĉu vere en pli proksimaj jaroj aperos ia alia ebleco publikigi la duan version? Vere! En Latvio evidente tia ebleco forestos, ĉar dum lastaj jaroj oni nur aŭdas, ke la eklezio por eldonlaboro ne havas monon, kaj pastroj ne havas la tempon por kontroli tradukaĵojn. Mankas tempo, mankas mono, kaj nur tiel. Mi komprenis, ke mia konsilanto bonege komprenas situacion, kaj estus prudente aŭskulti lin kaj akcepti lian proponon. Jen tiamaniere aperis menciita libreto, enhavanta ambaŭ versiojn. La eldonkvanto 1500 ekz. vere ne sufiĉis por duonmiliono da katolikoj en Latvio, kaj la lastan libreton oni aĉetis antaŭ ses jaroj. Tamen havante tiajn problemojn ne indas superflue revi pri ĝia eldonripeto. Dume ni ĝoju, ke la menciitan libreton ricevis fonduso de Nacia Biblioteko, kaj ekinteresitaj personoj havas la eblecon konatiĝi kun ĝi kaj fari necesajn kopiaĵojn de ĝi.

Tiu ĉi rakonto valoras pro tio, ke ĝi estas la vero, forestante tie belaj elpensaĵoj, kvankam la vero ne ĉiam estas flatema. Mi ne scias, ĉu ĉiuj konsentas, sed pripensante la menciitan libreton kaj Rozarion kun citaĵoj, altrudiĝas citaĵo el mia alia, ankoraŭ ne publikigita tradukaĵo pri deveno de la Verda Skapulario de Dipatrino.

Pro multaj kaŭzoj estis longdaŭre prokrastita pretigo de la skapularioj, kaj la Sankta Virgulino en diversaj siaj aperaĵoj, kiuj sekvis unu post la alia de 1840 ĝis 1846, pri tio plendis al fratino Justina. Satano promesis fari barilojn por intencoj pretigi la skapulariojn. La unua ŝtofa sendaĵo por faro de la skapularioj perdiĝis, poste ĝi estis trovita, sed difektita kaŭze de humideco en ia fervoja branĉo. La presbloko, kiun oni preparis por sigelado ambaŭflanken de la skapularioj, hazarde falis teren kaj disrompiĝis. Ĉu Satano sciis, kiom da bono alportos tiuj ĉi skapularioj? Tamen finfine la skapulariojn oni pretigis kaj disdonis.

En menciitaj aranĝoj parte partoprenis kaj interparolon kun Rita Jermaka kaj Marta Jance tradukis Jāzeps Šlars, landa reprezentanto de IKUE por Latvio.

al la indekso


 MESAĜO DE LA PAPO POR KRISTNASKO 2003

ESPERANTISTOJ SUR LA PLACO DE SANKTA PETRO

En placo de Sankta Petro, meze de la pilgrimuloj, ĉeestis grupo da esperantistoj por omaĝi al la Papo kaj por danki lin pro la esperantlingva bondeziro. La esperantistoj surhavis panelojn, kiuj konsistigis la vorton "Esperanto". Plurfoje la televidaj elsendoj de la tuta mondo montris tiun grandan skribon. Dankon al iniciatinto de tiamaniera omaĝo kaj dankesprimo al la Papo s-ro Giovanni Conti kaj al ĉiuj bravuloj de lia grupo. (Laŭ IKUE-retpaĝo: www.ikue.org)

al la indekso


 ĈIUJ SONORILOJ EN LITOVIO ANONCAS:
JAM MATURIĜIS LA TEMPO POR VIA ALIĜO AL LA 57-A KONGRESO DE IKUE!

Eluzu la favoran tempon por via aliĝo al la 57-a IKUE-Kongreso en Kretinga, dum validas ankoraŭ la plej malalta aliĝkotizo. Ne hezitu longe pri via partopreno, ĉar sendube temas pri belega kongreso de la katolikaj esperantistoj en tradicie katolika lando kaj la lando, kiu en historio de Esperanto ankaŭ ludis la gravan rolon. La kongresajn aliĝilojn kaj informojn disponigos al vi nia redakcio kaj retpaĝoj de IKUE: www.ikue.org.

al la indekso


 AL DIO ĜOJE EKSONU GLOR´!

Zofia Kamieniecka

Al Dio dankon por la gracodonoj,
pro l´ preĝado, okazinta for de mi,
kiun mi sentis per la tuta koro -
mi sentis preĝan forton kun emoci´.

Al Dio dankon pro l´ kantmelodio,
kiu samtempe sonis en mia kor´;
eksonis vortoj, belegaj diroj -
dankon pro l´ plej kara poezia flor´!

Sonis la kanto, sonis en la koro -
min ravis la beleco de l´ melodi´.

Regis min tute muzikpreĝa sono -
la anim´ estis diskantanta en Di´.

Sonadu la kant´ en mia animo,
ofte ĝi sonu ĝoje en mia dom´ -
al Dio estu adorplena himno,
 

Preĝe mi dankodiras al preĝanto -
Dio plej abunde rekompencu lin!
La preĝo estas ununura danko
ĝojoplenplena - feliĉo en Di´.

al la indekso


 DIO, KIAL MI AMAS KREPUSKON

Roman Brandstaetter (1906-1987)

Dio,
kial mi amas krepuskon,
aŭtunon
kaj pasintecon?

Kial mi amas ĉion, kio krepuskas,
kaj ĉion, kio finiĝas,
kaj ĉion, kio forpasas?

Donu al mi, Dio,
la eternecon je gusto de krepusko,
aŭtuno
kaj foriranta pasinteco.

Tradukis Zbigniew Czupkałło

 al la indekso


 DUM MI GENUAS

Leszek Łęgowski

Dum mi genuas pli proksima
al sanktaj vundoj de kruc´ Via,
en solec-nokto - plenmallume,
jen Via Amo min brakumas...

Dum mi suferas, tim-tuŝita,
Vi donas la manon vunditan.

Dum ĉe la kruc´ mi kapon metas,
ĉio en mi estu kvieta.
Mi memoru pri Kalvario,
Via dolora agonio.

Dum mi suferas, tim-tuŝita,
pri la Pasion´ mi meditu.

Tradukis Zofia Kamieniecka

al la indekso


 ĈU RENASKIĜOS

Bogusław Sobol

Sidas animeto
en la silento de altaro,
sur la benko
kalkulas pekojn,
rigardas konfesejon.
Ĉu leviĝos?
Ĉu renaskiĝos?
Denove vivos?

al la indekso


 KIOMFOJE

Bogusław Sobol

Vi ĉiam demandas,
kiomfoje pardoni,
ĉu eble sep?
Certe vi timas,
por ne trapasi normon
kaj kion oni diros.
Kaj Li diras:
Eĉ sepdek sep
- kaj ĉiam pardonas.

 al la indekso


 KRETINGA - URBO DE LA 57-a IKUE-KONGRESO

En blazono de Kretinga oni vidas S-tan Virgulinon Marian, sur la manoj tenanta la bebon Jesuon. Tiu ĉi simbolo en la blazono estas ligita kun franciskanoj, kiuj antaŭ longe ekloĝis en Kretinga. En privilegio de la jaro 1609 pri Magdeburgaj rajtoj S-ta Virgulino Maria estas nomata protektantino de la preĝejo kaj de la urbo.

Kretinga - administra centro de distrikto en Okcidenta Litovio, t.n. Ĵemajtio. Distanco ĝis Klaipėda 21 km, ĝis Palanga sur marbordo 11 km.

Legendo diras, ke fondinto de Kretinga estis gota reĝo Armono, posteulo el gento Grutingoj. En la 4-a jc. li venis ĉi tien kaj ravita per beleco de naturo kaj ĝia riĉeco, konstruis ĉi tie kastelon Grutinga. La unuan fojon Kretinga estas menciita en 1253 en dokumentoj de Livonia ordeno. La kastelon tiutempe regis nobelo Veltūnas kun fratoj.

Ekde 16-a jc. estas konata vilaĝo kaj bieno de Kretinga, en kiu regis ĵemajtaj dukoj Kęsgailoj, granddukoj de Litovio Sigismondo la Maljuna kaj Sigismondo Aŭgusto, aliaj nobeloj. La plej gravan spuron en historio de Kretinga postlasis konata militestro Jonas Jeronimas Chodkevičius - en 1602 li konstruis la unuan preĝejon kaj franciskanan monaĥejon, la plej antikvan en Okcidenta Litovio. En la jaroj 1605-1617 estis konstruita nuntempa brika preĝejo kaj monaĥejo, en 1607 Kretinga ricevis rajtojn de negoco, kaj en 1609 aperas urbo Karolŝtat (tiel nomiĝis Kretinga en 17-18-a jc.) kun Magdeburgaj rajtoj. La duko kaj episkopo Ignas Jokūbas Masalskis en 1775 en Kretinga fondis mezlernejon, kiu estis la unua en tiutempa okcidenta Ĵemajtio. Grafoj Zubovoj en la 19-a jc. konstruis brikan bienpalacon, apud kiu aranĝis grandan parkon. En 1874 la grandbienon akiris grafo Juozapas Tiškevičius kaj faris Kretingan sia rezidejo.

Li renovigis kaj pligrandigis la parkon, konstruigis kelkajn fontanojn, starigis skulptaĵojn, rekonstruigis la palacon, en oranĝerio aranĝis faman Vintran Ĝardenon. Ĉirkaŭ la jaro 1890 estis instalita elektrostacio, kiu produktis elektron por lumigi la palacon kaj Vintran Ĝardenon. En 1882 J. Tiškevičius kune kun grafo M. Zubovas kaj duko B. Oginskis konstruis la unuan telefonlinion, kiu kunligis Kretinga, Plungė, Rietavas.

Ĝis la dua duono de 18-a jc. Kretinga estis ligna urbo. Dum tempo de episkopo I. J. Masalskis oni komencis konstrui brikajn domojn. La urbo kelkfoje brulis, la lastan fojon la 26-an de junio 1941. Novaj loĝ- kaj publikaj domoj jam estis konstruataj laŭ tipaj projektoj.

Plimulto da urbaj gastoj kaj vizitantoj konatiĝon kun la urbo komencas en urbodoma placo, kie staras en la jaroj 1896-1899 konstruita luterana preĝejo, en 1990 restarigita monumento de Sendependeco (la malnova, konstruita en 1930 laŭ projekto de skulptisto R. Antinis, estis detruita dum soveta tempo). Ĉarma panoramo de Kretinga etendiĝas de turo de la preĝejo de Anunciacio al S-ta Virgulino Maria. Internon de la preĝejo ornamas unikaj kreaĵoj de lignoplastiko el 17-18-a jc. Al la preĝejo sin apogas monaĥejo (rekonstruita en 1971-1978), en skvareto antaŭ la preĝejo estas monumento al fama predikisto, botanikisto, franciskana pastro J. A. Pabrėža. En valo malantaŭ la preĝejo en 1933 estis konstruita Groto de Lurdo, imitaĵo de Francia Lurdo. Apude, ĉe digo sin apogas iama akvomuelejo (konstruita en 1822); en dummilita periodo en ĝi funkciis elektrostacio de monaĥejo.

Malantaŭ la Lurda Groto staras blanka palaco de s-ta Antonio. Ekde 1935 ĉi tie funkciis azilo de elmigrintaj litovoj, kinejo, franciskana presejo, librobindejo. En 1940 sovetaj okupantoj ĉi tie lokigis stabon de limgardista armeo kaj en la kelo aranĝis malliberejon. Nuntempe en la palaco fondiĝis instituto de religiaj studoj de s-ta Antonio ĉe Teologia Fako de Kaŭna Universitato de Vytautas la Granda.

Apud palaco de s-ta Antonio estas la malnova tombejo. En ĝi staras kapelo de s-ta Georgo, neogotika kapelo - maŭzoleo de familio Tiškevičius, monumentoj de volontuloj - batalantoj por la sendependeco en la jaroj 1918-1920. Ĉi tie estas tomboj de botanikisto franciskano J. A. Pabrėža, aŭtoro de la unua gramatiko de litova lingvo franciskano Simonas Grosas kaj multaj aliaj meritaj homoj de litova kulturo.

Pri spirita vivo en Kretinga zorgas dek unu katolikaj pastroj, unu luterana pastro, monaĥoj franciskanoj kaj fratinoj franciskaninoj, fratinoj terezinoj, fratinoj de s-ta Klara - funkcias kvin monaĥ(in)ejoj.

Tero de Kretinga havas longajn kaj profundajn tradiciojn de la kulturo. La kulturan vivon variigas kaj vigligas en urboj kaj urbetoj funkciantaj kulturdomoj, bibliotekoj. Konata estas "Atžalynas" - teatro de infanoj kaj gejunuloj ĉe Kretinga kulturdomo, havanta multajn amikojn ankaŭ en eksterlandoj, ĉambraj korusoj de kulturdomoj en Kretinga kaj Salantai, virina koruso "Svaja". Spektantojn ĝojigas pli ol 10 ludantaj kapeloj de popola muziko, folkloraj ensembloj, blovorkestro. Entute en kulturaj institucioj agas pli ol 130 amatoraj artgrupoj kun ĉirkaŭ 1300 dancantoj, kantantoj kaj muzikantoj.

Kretinganoj jam delonge estas konataj pro belaj kaj riĉaj festoj: festivalo de infanaj teatroj "Atžalyno scena", festivalo de ĉam-braj spektakloj "Kaukutis" k.a. Ekde 1999 en junio oni organizas feston de s-ta Antonio kaj feston de urbo Kretinga, feston de kapeloj de popola muziko.

Landon de Kretinga famigas popolaj artistoj lignotajlistoj. Kretinganoj fieras pri sia samlandano episkopo Motiejus Valančius (1801-1875), kiu dum periodo de malpermeso de litova skribo obstine batalis kontraŭ nacia subpremo kaj drinkado. En lia naskiĝbieno ekde 1969 funkcias muzeo, kie oni povas vidi personajn aĵojn de la episkopo, dokumentojn, de li kaj pri li verkitajn librojn, personaĵojn de liaj literaturaj verkoj, kreitajn de popolartistoj de la distrikto. El aŭtentikaj konstruaĵoj de la bieno konser-viĝis nur grenejo kaj du putoj. Apude en 1995 estis plantita memoriga kverkaro kaj en 2001 starigita monumento.

Muzeo de Kretinga estas fondita en 1935. En 1992 el franciskana monaĥejo ĝi translokiĝis al bienpalaco. Al la muzeo apartenas 43 ha da tero, ĝi havas pli ol 46 mil eksponaĵojn. La muzeo estas fama per Vintra Ĝardeno (fondita en 1875), unika en Orienta Eŭropo, kie dum ĉiuj jarsezonoj verdas kaj floras ekzotikaj plantoj el varmaj landoj {580 specoj). Ĉi tie oni organizas koncertojn de klasika kaj moderna muziko, vizitantojn akceptas kafejo "Pas grafą" (Ĉe grafo).

En tuta Litovio estas fama kaj konata bieno de Orvydai (ĉe vojo Plungė-Skuodas). Tio estas kreaĵo de homa fantazio kaj majesto de la naturo. En la bieno abundas skulptaĵoj kaj diversaj kompozicioj, kreitaj de Vilius Orvydas. Ili altiras al la bieno multajn scivolajn homojn el la plej foraj landoj.

La partoprenontoj en la 57-a IKUE-Kongreso havos eblecon viziti ankaŭ aliajn lokojn de Litovio: ĉemaran ripozlokon Palanga, naskiĝbienon de la episkopo M. Valančius, bienon de Orvydai, la mondfaman Monteton de Krucoj kaj aliajn sanktejojn de Ĵemajtio; ili partoprenos en indulga festo de Ĵemajta Kalvario. Postkongresaj ekskursoj gvidos ilin al Vilnius (malnova urboparto, Pordego de Aŭroro, Kalvaria vojo) kaj Kaŭnas (malnova urboparto, monaĥejo de Pažaislis).

Aida Čižikaitė, Litova Stelo n-ro 2/2003

 al la indekso


 OBLATA RENKONTO EN LA KLUBO DE KATOLIKA INTELEKTULARO

La 10-an de januaro en Klubo de Katolika Intelektularo en Varsovio okazis ĉiujara Oblata Renkonto de esperantistoj. La S-tan Meson celebris pastro Roman Forycki. Ĉar la diservon partoprenis ne nur esperantistoj, sed ankaŭ amikoj de Esperanto, gefamilianoj de esperantistoj kaj la simpatiantoj, la S-ta Meso estis celebrita pollingve kaj kelkaj partoj – legaĵoj ktp. esperantlingve.

La partoprenantojn tre afable salutis kaj bonvenigis la longjara estro de la Esperanto-Sekcio ĉe la Klubo de Katolika Intelektularo s-ro Wiesław Tomaszewski.

Tre interese kaj bele predikis pastro Forycki, kiu antaŭ ĉio substrekis la amon al Dio kaj proksimuloj, al ĉiuj homoj. Dum la propetaj preĝoj oni preĝis intence de la Eklezio, la Papo, Esperanto-movado, mortintaj gesamideanoj, interkompreniĝo inter la popoloj, paco kaj aliaj.

Post la S-ta Meso okazis la arta programo, dum kiu la partoprenantoj de la aranĝo havis la eblecon aŭskulti belegajn kristnaskajn kantojn de diversaj popoloj en la bonega prezento de kantistino, solistino Krystyna Kostorżyńska. Poste okazis agrabla renkontiĝo ĉe la teo, kafo, kuketoj kaj oni interdividiĝis laŭ pola kutimo oblaton kaj bondeziris reciproke. Dum la amika, frata etoso oni kantis diversajn polajn kristnaskajn kantojn, recitis religiajn poemojn kaj interbabilis.

Bogusław Sobol

al la indekso


 LA AMON DE KRISTO NI RESPONDU PER LA AMO AL LA ALIULOJ

La postpaska pripenso

La ovo, kiun ni laŭ la pola tradicio kune dividas dum la reciproka transdonado de paskaj bondeziroj, simbolas la naskiĝantan vivon.

Sed ni ne forgesu pri la Eterna Vivo, kies ŝancon donis al ĉiuj homoj Jesuo Kristo per siaj pasiono, morto kaj reviviĝo!

Ni preĝu, por meriti la gracon de tiu ŝanco, dum ni en la surtera vivo simile servas la amon al ĉiu ajn homo!

“Kristanoj, hebreoj kaj mahometanoj - de Unu Dí estas filoj” - skribis Ludoviko Zamenhof en sia “Preĝo sub la Verda Standardo”!

Ni preĝu:
- por la ekkompreno de ni, la homoj de la mondo plena de egoismo kaj envio, ke ĉar la homoj estas kreitaj Diaj infanoj, do samfakte ni ĉiuj reciproke estas fratoj kaj fratinoj;
- kaj por la konsekvenca agado laŭ la supra vero!

Kaj preĝante tiel, ni samtempe petegu:
- pri la pardono pro la propraj malzorgoj en la koncerna sfero (dum ni ankaŭ pardonas al niaj ŝuldantoj!) kaj
- pri la fortoj por konservi fidelon al la akceptitaj kaj plenumendaj taskoj pri la amo al la homo - la ebligantaj al ĉiuj el ni la estontan vivon!

Ĝuste ĉi tiu vivo naskiĝas en niaj koroj, ĉiun jaron denove, dum ni travivas laŭfeste la Reviviĝon de la Sinjoro!

Wiesław Tomaszewski, Varsovio

al la indekso


 Humoraĵoj

Scienca prelego. ... Kaj el tio klare rezultas, ke post du miliardoj da jaroj estingiĝos la suno kaj ekestos fino de la mondo. “Post kiom da jaroj?” “Post du miliardoj da jaroj.” “Uf, tio malpezigis mian koron. Mi ektimis, ke post unu miliardo.”

La razisto al kliento: “Ĉu vi jam ĉe ni iam estis?” “Ne, tiun cikatron mi havas el milito.”

al la indekso


 ANKORAŬ MALLONGA REMEMORO PRI PASTRO JOSEF ČIHÁK

En la lasta numero de DIO BENU en rubriko NI KONDOLENCAS ni rememoris nian karmemoran pastron - esperantiston, kanonikon Josef Čihák. Reage al tio sendis al ni nia fratino Ilona Birkelbachová jenan tekston: “En libro “Nigra Kroniko de Pasinteco” de aŭtoro Zbyněk Ludvík mi trovis en la ĉapitro “Kalvario de Pastroj” artikolon, rilatantan la antaŭnelonge mortintan sacerdoton Josef Čihák. Mi do disponigas ĝin por Dio Benu.”

En Dolní Újezd apud Litomyšl oni kunpelis kiel ĉie alie en Agrikulturan Kooperativon, sed tio progresis nekontentige. Por plirapidigi la kolektivigadon, oni lasis ekbruligi stalon de bovidoj. Enstaligitaj tie bestoj forbrulis. Tiun planon oni neatendite plenumis ducentprocente, ĉar kaŭze de tio forbrulis ankaŭ la apuda bieno. Kiel “kulpulojn” oni akuzis la lokan paroĥestron Josef Čihák kaj pluajn tri civitanojn, konatajn kiel la plej fortajn kontraŭulojn de agrikultura kolektivigado, s-rojn Čejka, Kunt kaj Faltys. Post eldeviga “konfeso” ili estis punitaj per multjara prizona restado. S-ro Faltys en malliberejo dum demandesplorado “mortis”.

S-ino Ilona ankoraŭ aldonis: “En ĉi tiu libro estas ankaŭ artikolo pri ThD-ro Josef Hlouch sub titolo ”Mortbatita estis ankaŭ episkopo ThD-ro Josef Hlouch”.

Indas diri, ke tiujn diversajn krimpraktikojn amase praktikadis precipe en kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento komunistoj en tiama Ĉeĥoslovakio laŭ Sovetunio, nia tiama modelo. Iniciate de Ĉefepiskopo Karlo Otčenášek jam aperis trivoluma libro-kompleto “Kamínky - Ŝtonetoj” kaj la libro “Dědictví - Heredaĵo“ de aŭtorino Helena Havlíčková, dokumentantaj kvardekjarajn krimajn praktikadojn de la komunistoj en tiama Ĉehoslovakio.

al la indekso


 RADIO VATIKANA - Elsendoj en Esperanto

La elsendoj okazas en tri tagoj de la semajno, en la sama horo 21.20 MET (20.20 UTC). DIMANĈE - daŭro 9´20“ - frekvencoj: mezonde 527 kaj 1530, kurtonde 4005 kaj 5885 kHz. La dimanĉa elsendo estas ripetata je la mezeŭropa horloĝa horo 23.50, per la mezondaj frekvencoj. MERKREDE KAJ ĴAŬDE - daŭro 9´ - frekvencoj: mezonde 1260 kaj 1611, kurtonde 7250 kaj 9645 kHz.

Oni povas aŭskulti ankaŭ per la Interreto: http://www.vaticanradio.org

Petu la senpagan sesmonatan program-bultenon. Skribu al: RADIO VATIKANA - ESPERANTO-REDAKCIO, SCV-00120 CITTŔ DEL VATICANO. Elektronika poŝto: esperanto@vatiradio.va

al la indekso


 VORTOJ ADRESITAJ AL MEMBROJ DE LA ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Drazí bratři a sestry, také letošní rok nám nabízí možnost prožití krásných a duchovně bohatých zážitků v rodině katolických esperantistů. Především je to 57. kongres IKUE, který organizuje Litevská sekce IKUE od 3. do 10. července 2004, na který naše sekce připravuje autobusový zájezd. Ještě zbývá obsadit několik volných míst v autobuse. Proto prosím, neodkládejte přihlášení na pozdější dobu, protože po zaplnění celé kapacity autobusu můžeme vás vést už jen jako náhradníky, pokud neplánujete cestovat jiným způsobem.

Druhou možností je účast na našem táboře v Sebranicích u Litomyšle, který se uskuteční od 7. do 14. srpna 2004. Prověřili jsme několik návrhů na místo konání našeho tábora. Po zvážení všech okolností bylo rozhodnuto zůstat opět v Sebranicích, kde jsou podmínky sice táborové (bydlení ve stanech), ale po finanční stránce i celkovém zázemí pro nás nejvýhodnější. Sebranice je výjimečně živá farnost, kde i obec nám v případě potřeby vychází vstříc. I ti, kterým nevyhovuje bydlení ve stanu, se mohou tábora zúčastnit a bydlet v blízkém rod. domku. Tento termín konání tábora byl stanoven s ohledem na červencový termín kongresu a na možnosti pronajímatele tábora. Tábor je také velmi vhodný pro rodiny s dětmi.

Třetí možností, jak prožít několik krásných dnů, je plánované již tradiční setkání naší sekce na konci "babího léta" v prvé polovině října. Jedná se o víkendové setkání od pátku do neděle, případně do pondělí. Místo a datum konání setkání je zatím ve stádiu jednání a bude definitivně oznámeno ve druhém čísle DB. Rezervujte si však už na toto období volno.

Na str. 27 vám předkládáme přehled o stavu hospodaření naší sekce, z čehož vyplývá, že máme finanční zajištění pouze na 1. čtvrtletí na tisk a distribuci tohoto čísla DB a nej­nutnější režijní výlohy. Dvakrát do roka přikládáme vyplněnou složenku, kterou lze poslat na účet sekce příspěvek pro IKUE, na odběr Espero Katolika a příspěvek pro naši sekci. Dvakrát do roka přikládáme složenku proto, aby bylo možné příspěvky rozdělit třebas na dvě části, nebo v případě ztráty první složenky, aby byla k dispozici složenka druhá. Víme, že finanční situace mnoha členů je značně nepříznivá, proto necháváme možnost úhrady příspěvků kdykoliv během celého roku. V loňském roce přispělo jen 58 % členů naší sekce, což nás zřejmě donutí upustit od zasílání DB těm zahraničním čtenářům, kteří nemohou finančně přispět, ale kteří na náš časopis nedočkavě čekají. Tím značně omezíme hlavní cíl naší činnosti - podíl na evangelizaci pomocí esperanta. Přesto však doufáme ve zlepšení situace a pokračování naší činnosti jako doposud. Největší položkou výdajů je ofrankování zásilek DB. Vylepšení situace naší sekce lze docílit také zakoupením esperantské bible za (poloviční cenu) 300 Kč, unikátní knihy Adoru za (poloviční cenu) 300 Kč, CD kotoučku s esperan. biblí a písněmi z Adoru za pouhých 30 Kč a praktické příručky naší sekce z r. 2003 za 30 Kč. Po zaslání vaší objednávky na adresu naší sekce vše obratem obdržíte.

Bratři a sestry, Vatikánský rozhlas už čtvrt století vysílá v esperantu, nyní každou neděli, středu a čtvrtek ve 21.20 hod. 28.12.2003 zveřejnil statistiku obdržených dopisů, na základě kterých se vždy rozhoduje o účelnosti tohoto vysílání. Za minulý rok RV obdrželo 92 dopisů z ČR. Musíme konstatovat, že je to velmi málo, neboť stálými českými posluchači je pouze pět osob, z nichž jen tři jsou našimi členy. Proto vás chceme vyzvat, abyste namísto zbytečných deseti minut u televize věnovali hodnotnějšímu pořadu - esperantskému vysílání RV a jako reakci poslali pouhou pohlednici nebo koresp. lístek na adresu esp. redakce RV (viz informace na str. 25). Předem velmi děkujeme za podporu zachování esperantského vysílání Vatikánského rozhlasu. Za výbor Katolické sekce ČES Miloslav Šváček - předs.

al la indekso


 Poděkování dárcům pro rodinu Hegrovu

Milí bratři a sestry, ve třetím čísle DB na str. 95 jsme Vás vyzvali k příspěvku na sbírku pro rodinu Hegrovu ze Zašové, rodině s osvojenými dětmi, kterým shořel dům. Tato naše výzva byla reakcí na výzvu Hnutí Pro život ČR. Na tento účel přispěli celkovou částkou 7750 Kč tito dárci: Bendová M., Bubela P., Bucková M., Grim B., P. Hodík K., P. Hošek S., manž. Jílkovi, Kovář J., Kovářová M., Lorková M., Minařík R., Motyčka F., Obruča L., Pastrňák M., Patera J., Pelclová B., Vičarová M. Moc všem dárcům děkujeme za pomoc v nouzi bližním. Tato částka byla předisponována rodině Hegrově 15.12.2003. Z Hnutí Pro život ČR jsme obdrželi následující dopis, jehož obsah náleží Vám, milí dárci:

Milý pane Šváčku, ráda bych Vám upřímně poděkovala za tuto Vaši iniciativu. Hegrovi stále bojují - mj. stále bydlí v maringotce, ale díky solidaritě mnohých, mezi nimi i díky Vaší, rekonstruují nové bydlení. Podle mých zpráv, pokud vše půjde s Boží pomocí dle plánu, budou mít do konce roku šanci v novém domě bydlet alespoň v jedné či dvou místnostech.

Myslím, že Váš vánoční dárek je bez ohledu na částku (která se mi opravdu nezdá malá) velkorysý.

A je to povzbuzení také pro mne - moc si cením to, že skrze Váš dopis mi znovu přišlo ujištění o tom, že jsou mezi námi lidé, kteří nejen pěstují ducha formou jeho praktického rozvíjení (ve Vašem případě formou šíření a podpory esperanta), ale také umí překonávat hranice vlastních možností tím, že vycházejí ze svých domovů a ústraní ven - mezi ostatní a šíří tak dech Ducha svatého v celé společnosti.

Velmi si vážím toho, že jste uvedl, že jde o katolické sdružení, neboť Hegrovi nejsou katolického vyznání, a stále cítím, že to, co se jim stalo, se jim má bohatě vyplatit v tom, že si je Bůh k sobě povolá skrze katolickou církev.

Srdečně Vás zdravím a přeji Vám také radost z (zítra "růžového" - liturgicky) adventního očekávání Spasitele. Zdeňka Rybová, Hnutí Pro život ČR.

Zde je ještě pro Vás, milí dárci, dopis od rodiny Hegrovy:

Milí katoličtí esperantisti, velice jste nás překvapili svým vánočním dárkem pro nás! Mockrát Vám děkujeme za Váš projev solidarity vůči naší rodině v této těžké situaci. Velmi si Vaší pomoci vážíme, je pro nás důležitá nejen svou materiální hodnotou, ale také svou hodnotou duchovní. Jak skvělé je cítit, že nejsme na to všechno sami! Stále pilně pracujeme a momentálně doufáme, že se nám podaří vytvořit místo, kam bychom mohli umístit stromeček a kde bychom si k němu mohli sednout. Váš dárek nám v tomto našem úsilí bude nápomocen. Ještě jednou děkují a mnoho Boží milosti vyprošují Hegrovi.

al la indekso


 KONTRIBUAĴO AL TRAKTADO DE LA PLENA PARLAMENTO
DE LA KATOLIKA EKLEZIO EN ĈEĤA RESPUBLIKO

(Parto 2)

II.  Vizio de kristana vivo en la tria jarmilo

II.1  Se la eklezio devas plenumi la heredon de Jesuo Kristo kaj altiri por la kristana kredo ĉiujn homojn de bona volo, ĝi devas reveni al siaj radikoj kaj liberiĝi de ĉiu balasto, kiu amasiĝis dum jarcentoj. Kiel fundamenton ĝi devas konsekvence meti la doktrinon de nia Savinto kaj de liaj apostoloj, la evangelio devas fariĝi alfa kaj omega de ĉiuj faroj de Dia popolo, la eklezio nepre devas renovigi aŭtentecon de la spirito el tempo de la unuaj kristanoj. Ĝuste komprenita la II-a Vatikana Koncilio estas certe tiu pordo, kiun Sankta Spirito por tio malfermis. Ni rememorigu vortojn de la papo Johano la XXIII-a pri enlaso de freŝa aero en  malfermitajn fenestrojn de la eklezio.

II.2  Por ekpaŝo sur la novan vojon estas ja necesa principa ŝanĝo de pensado, por tio estas bezone havi je dispono ne nur teologion de la nova epoko, sed ankaŭ pripensitan strategion de la nova evangelizado kaj de ĉiuj pluaj direktoj en la eklezia misio, sen kiuj estus spirita klopodado nemulte efika. Ni devas akcepti ankaŭ la fakton, ke la t.n. postmoderna socio kaj kondiĉoj de la nova 21-a jarcento diametre diferencas de la antaŭaj, al kiuj la katolika eklezio adaptis sian sistemon. Persistado en pluraj arĥaikaj kaj hodiaŭ ne plu funkciaj skemoj turnas sin fine kontraŭ la animzorgaj kaj evangelizaj klopodoj, ofte ĝi fariĝas forta bremso survoje antaŭen. Ankaŭ tro rigidan institucian karakteron de la katolika eklezio, kiun ĉefe kristanoj de aliaj eklezioj perceptas kiel burokrate ligitan aparaton, estas necese trablovi precipe spirite.

II.3  Renovigita eklezio de la 3-a jarmilo devas, laŭ nia opinio, nepre havi kelkajn bazajn trajtojn:

A.

Alporti al homoj ĝojigan mesaĝon pri la Resurekto kaj savo kun la celo alparoli ĉiun persone kaj en Sankta Spirito.

B.

Heroldi per efikaj rimedoj ordonojn de la dekalogo kaj la Diajn verojn, kiel testamentis ilin por ni Jesuo Kristo.

C.

Esti vera fermentaĵo de homa socio sur kampoj spirita kaj morala.

Ĉ.

Plenumadi entuziasmege sakramentan kaj animzorgan misiojn ne nur en la rondo de praktikantaj katolikoj, sed ankaŭ interesite por ĉiuj baptitoj.

D.

Krei realan komunumon de Dia popolo, t.e. en la spiritan vivon, komune kun episkopoj kaj pastroj harmonie envicigi homojn de konsekrita vivo, anojn de ekleziaj movadoj kaj ceterajn laikojn (ĉiuj havu sian difinitan lokon). Specialan zorgon dediĉi al konvertiĝintoj kaj serĉantoj.

E.

Elkonstrui funkcian organizan strukturon konforman al kondiĉoj de la nova epoko.

F.

Koncentriĝi je preevangelizado kiel grava kampo de spirita agado.

G.

Funkciigi ekumenajn kontaktojn kaj kunlaboron kun nekatolikaj kristanoj sur pli alta kvalita nivelo kaj gvidi efikan dialogon kun konfesanoj de aliaj religioj kaj nekredantoj.

Ĝ.

Disvolvi bone pripensitan reton de kristanaj lernejoj ekde infanĝardenoj ĝis universitatoj, de socialaj kaj sanitaraj establaĵoj kaj de konsultaj servoj. Krei klerigan sistemon, inkluzive de la tutviva, por klerikoj kaj same por laikoj laborantaj en la eklezio aŭ en ĝiaj establaĵoj.

H.

Klerigi kaj eduki lertajn laborantojn por amaskomunikiloj kaj krei universalan informsistemon kun spirita kaj eklezia temaroj.

Ĥ.

Subteni disvolvon de moderna kristana arto inkluzive de arĥitekturo.

I.

Krei novan funkcian ekonomian modelon adekvatan al la nuntempaj kondiĉoj.

J.

Sekurigi efikan fakan zorgadon pri materiaj valoraĵoj, inkluzive de historiaj artmonumentoj.


II.4  Ĉiuj menciitaj taskoj kompreneble devas havi konkretan formon, pri kiu devus okupiĝi ĝuste la Plena Parlamento. Eble ŝajnas, ke ni prezentas tro da postuloj, kiujn ne eblas plenumi. Ni ne refutas, ke ĉi tiu vizio estas tro pretenda kaj ke ĝi povos esti efektivigata nur per longtempa strebado. Tamen ni estas konvinkitaj, ke Diaj vojoj ne estas facilaj, ke fidi nur homajn fortojn estus malprudente. Realigo de tia plano postulas pripensitan strategion kaj celkonscian iom-post-ioman realigon.


III.  Propono de organiza strukturo de la ĉeĥa eklezio

III.1  La romkatolika eklezio en la Ĉeĥa Respubliko konservas ĝis nun principe la organizan strukturon, kiun postlasis al ĝi la periodo de Aŭstrio-Hungario. Precipe la paroĥa administrado estas aranĝita laŭ la ediktoj de la imperiestro Jozefo la II-a, aĝaj pli ol ducent jaroj, kiuj eble enhavis logikon en sia tempo, sed tute certe ili ne respondas al demografia kaj religia statoj de nia lando komence de la 21-a jarcento. Grava teritoria ŝanĝo estis ja akordigo de diocezaj limoj kun la limo ŝtata, plue bezona estis la establo de du novaj diocezoj Plzeň kaj Ostrava-Opava fine de la pasinta jarcento, sed per tio dume principaj eklezi-teritoriaj reformoj  finiĝis.

III.2  Esploraj komparaj studoj tute evidente nun vicigas nian ŝtaton al landoj kun la plej malalta religiozeco ne nur en Eŭropo, sed en la tutmonda skalo. Ĉi tio estas tre averta pritakso, je kiu ni ne povas reagi alimaniere, ol fari kun la helpo de Dio ĉion por ŝanĝi ĉi tiun staton. Tia klopodo kompreneble postulas pripensitan strategion. Statistikaj konstatoj montras, ke en la bohemia eklezia provinco estas el la religia vidpunkto la plej altnivela la regiono de orienta Bohemio, en la moravia precipe la suda parto de la lando. Al tio devus respondi ankaŭ pli intensaj formoj de animzorgado ĝuste en ĉi tiuj spirite fruktodonaj teritorioj.

III.3  Por la prijuĝo de bezonoj de la evangelizado ni konsideras kiel decida nombron de loĝantoj en la koncerna diocezo kaj same nombron de baptitaj katolikaj kristanoj en la animzorga sfero. Per tio estas ja donita ŝarĝo de respondeco de la koncerna episkopo por de li zorgataj animoj. La ĉefurbo Praha, kiu havas pli ol unu milionon da loĝantoj, mem postulas specife direktitan sistemon de evangelizado kaj animzorgado, simile la historia ĉefurbo de Moravio Brno havas ĉi-direkte ankaŭ signifan rolon. Specialan trakton postulas la teritorioj  tuŝitaj per la postmilita ellandigo de la origina loĝantaro kaj ankaŭ gravaj industriaj aglomeraĵoj.

III.4  Grandaj taskoj, kiuj staras en la nova jarmilo antaŭ la eklezio, precipe la nova evangelizado kaj modernaj manieroj de animzorgado, postulas eĉ principajn ŝanĝojn en organiza strukturo de la ĉeĥa eklezio. Ĝi devas respondi al sia misio kaj pro tio ĝi bezonas ankaŭ plenan funkcikapablon. Ĉe la komparo kun najbaraj mezeŭropaj ŝtatoj ni havas rigidan teritorian sistemon, niaj diocezoj estas tro vastaj, kvanto de la paroĥoj estas neadekvate  alta. La anima kaj administra prizorgadoj de tiaj tutoj en samtempaj komplikaj kondiĉoj estas malfacilaj. Kompare kun la najbaraj landoj (precipe kun Slovakio, Pollando kaj Hungario), kiuj trairis totalisman periodon same kiel ni, estas evidente, ke laŭ tie faritaj necesaj reformoj, ankaŭ ni bezonas intensigi eklezian administradon kaj kvalite, kaj teritorie.

III.5 La plej profundan reformon postulas la paroĥa sistemo. Sed antaŭ ĉio estas grave fari precizan analizon de la nuntempa situacio el la vidpunktoj teritoria, demografia, animzorga, inkluzive de prijuĝo de konstruteĥnika stato de konstruaĵoj kaj de ilia arthistoria valoro. Krom tio estas necese prilabori novan koncepton de organiza strukturo de diocezoj. Nur surbaze de ĉi tiuj dokumentoj oni poste alpaŝu al prilaboro kaj propono de nova aranĝo de paroĥa administrado. Pro malfacileco de tiu tasko estas necese, ke en la preparlaboroj pri la reorganizo partoprenu teamo de fakuloj el unuopaj profesioj.

III.6  En ĉi direkto ni plue skizos proponon de la modelo, kiel ĝi, laŭ nia opinio, povus funkcii en la nuntempaj kondiĉoj.

III. A  Diocezo

III.A.1  Ĉiu diocezo ĉe la kapo kun rezideja episkopo estu organize kaj teritorie ordigita tiel, ke ĝi povu plenumadi ĉiuflanke ĉiujn funkciojn, kiujn de ĝi prave atendas ne nur kredantoj, sed ankaŭ multaj pliaj homoj. La ĝisnuna praktiko estas tia, ke episkopejo similas pli al oficejo ol al fokuso de la katolika spirita vivo de la regiono. Pro la ekzistanta sistemo de ampleksaj diocezoj, episkopoj kaj ceteraj okupatoj estas ofte superŝutataj per administraj devoj kaj multokaze decidas pri aferoj, por kiuj ili eĉ ne havas necesan kvalifikon. Kredantoj ofte eĉ ne konas sian episkopon, des malpli ili povas kun li iam persone renkontiĝi. Male, li ne povas bone koni sian teritorion pro ĝia vasteco kaj diversspeco. Li eĉ ne havas sufiĉe da tempo por dediĉi sin al pastroj, diakonoj, kateĥistoj, laikaj kunlaborantoj ktp. Kaj krome ĉi tie estas ankoraŭ cent miloj kaj iam milionoj da animoj, kiuj apartenas al lia ŝafejo.

III.A.2  Nombro de paroĥoj, eklezianoj kaj ceteraj loĝantoj en plimulto de niaj diocezoj estas rimarkinde granda koncerne problemojn, kiuj amasiĝis kaj daŭre kreskas. Establo  de du novaj romkatolikaj diocezoj en la naŭdekaj jaroj (Plzeň kaj Ostrava-Opava) certe signifis partan plibonigon de la tiutempa situacio en ambaŭ niaj ĉefdiocezoj, disde kiuj la teritorioj apartiĝis, sed eĉ tiel ni ne povas konsideri la nunan aranĝon kiel definitivan staton, adekvatan al la nuntempaj bezonoj.

III.A.3  Kiel nepre bezonatan ŝanĝon ni vidas pli fortan apartigon – almenaŭ laŭ ebla skalo – de la spirita kaj aministra aktivadoj de episkopejo. Ni proponas, ke ĉiu diocezo havu krom la rezideja episkopo kaj ĝenerala vikario ankaŭ episkopan vikarion por animzorgado. Tiu ĉi vikario devus zorgi ekskluzive pri spirit-aferoj en la tuta komisiita regiono kaj devus havi kiel senpera anstataŭanto de la episkopo decidan influon en la animzorgaj aferoj kaj nova evangelizo. Lia laborkampo antaŭ ĉio estus la paroĥoj, la komunumoj de kredantoj, grupoj apartenantaj al ekleziaj movadoj, lernejoj kaj pluaj lokoj laŭ bezono.

III.A.4  Ni konsideras dezirinda, ke ankaŭ pastroj en ambaŭ superaj vikariaj funkcioj havu – laŭeble – episkopan konsekron. Ĉi-okaze estus eble krei enkadre de unusola diocezo malgrandan kolegaron de episkopoj.

III.A.5  Montriĝas esti tre bezone, ke rezideja episkopo povu dediĉi sin plene al la gvidado de sia diocezo kaj precipe al la principe koncepta animzorga kaj evangeliza agadoj. Ne estas akceptinde, ke li daŭre malkoncentriĝu per bagatelaj agadoj (sanktigado de altaroj, krucoj ktp.). Necesan tempospacon li bezonas ankaŭ por taskoj komisiitaj de la episkopa konferenco. Dum la tempo, kiam episkopo en la universala eklezio plenumas iun nefacilan deĵoron, kiu postulas grandan  streĉiĝon, en la daŭro de la tasko liajn devojn en la diocezo devus plenumadi nomumita administristo kun plena kompetenco.

III.A.6  La praktiko montras, ke estas necese konsekvence apartigi ekonomian kaj teĥnikan agadojn en la eklezio disde ĝia ĉefa misio, nome de la animzorgado kaj evangelizado. Ni proponas en ĉiuj diocezoj fondi establaĵon por ekonomia administrado. Tio ja signifas principan ŝanĝon ankaŭ koncerne la juran subjektivecon. Ĝi devus transiri el paroĥoj al episkopejo. Tamen, la antaŭkondiĉo estas solvi demandon de akordo kun la kanonika juro.

III.A.7  Baze de la supre menciitaj spertoj kaj skizitaj solvoj ni prezentas al la Plena Parlamento proponon de nova aranĝo de diocezoj en la Ĉeĥa Respubliko.

La BOHEMIAN  EKLEZIAN  PROVINCON dividi je du:

1.                  La provinco de Prago

La ĉefdiocezo de Prago
La sufraganaj diocezoj: Litoměřice, České Budějovice, Plzeň
 

2.                  La provinco de Hradec Králové

La ĉefdiocezo de Hradec Králové
La sufragana diocezo Pardubice – Litomyšl

La MORAVIAN  EKLEZIAN  PROVINCON dividi ankaŭ je du:

3.                  La provinco de Olomouc

La ĉefdiocezo de Olomouc
La sufragana diocezo Ostrava – Opava
 

4.                  La provinco de Brno

La ĉefdiocezo de Brno
La sufragana diocezo Znojmo

La pravigaj argumentoj:

Per tiu nova disdivido oni eliminos malekvilibron de la eklezia administrado precipe en Moravio, kie la nuntempa stato ne respondas al reala situacio. Laŭ la nombro de loĝantoj kaj el la vidpunkto kultura-spirita la plej signifa moravia urbo Brno (eksa historia landa ĉefurbo) kaj samtempe la dua plej granda urbo en la Ĉeĥa Respubliko, ne havas al tio adekvatan pozicion. Tial estas logike, ke la diocezo Brno estu promociota al ĉefdiocezo. Sed tiu ĉi, laŭ la nombro kaj kvalito potenca diocezo, havas grandan amplekson kaj tial ĝi meritas apartigon de parto de sia teritorio profite por nova diocezo kun la sidejo en la urbo Znojmo. Jam de la frua mezepoko Znojmo estis unu el la ĉefaj administraj kaj spiritaj centroj de Moravio kaj havas  krom la urbo Brno la plej grandan religian tradicion en la tuta diocezo. Enkadre de la ŝanĝoj ni donas proponon restarigi la originan limon inter la diocezoj Olomouc kaj Brno apud la urbo Vyškov, kiam ĝia dekanejo apartenis al la diocezo Brno.

Simile estas necese dividi je du provincoj ankaŭ Bohemion, kiu estas pli granda ol Moravio. Jam estis menciite, ke la centro de religiozeco situas en ĝia orienta parto, kiun estas konvene plifortigi. Ni proponas promocii la episkopejon en Hradec Králové, fonditan jam en la jaro 1664, al ĉefepiskopejo. Jam en la mezepoko estis fondita diocezo en la urbo Litomyšl en orienta Bohemio, poste ĝi malaperis. Konsiderante la nuntempan periferian pozicion de la urbo, ne estus konvene la sole titularan episkopejon restarigi en la sama sidejo. Je la dispono estas alia solvo: lokigi la novan episkopejon en la plej grandan urbon de la suda parto de la nuntempa diocezo Hradec Králové, en la urbon Pardubice kun la konkatedralo en Litomyšl.

III.A.8  Ni konsideras, ke perspektive estos necese pripensi fondon de ankoraŭ pluaj diocezoj tiel, ke estu realigota la vizio de efektivaj lokaj eklezioj kun episkopo en la mezo sur teritorio de adekvata vasteco kaj kun nombro de animoj, al kiuj oni povus liveri dezirindan spiritan prizorgadon.

(Daǔrigo sekvos en venota numero de DB)

al la indekso