Dio Benu numero 50-2/2003

al la arkivo de jarkolektoj 1991-2010

 


 ALPAROLO DE LA PREZIDANTO

Karaj gefratoj!

Post forpaso de longa kaj ne tro agrabla vintra sezono, kiu kaŭzis gravajn damaĝojn sur la kampoj en Eŭropo, ni nun ĝuas la plej belan printempan monaton, monaton majon, dum kiu en la naturo ĉio floras, la birdoj bele pepas, adorante la resurektintan nian Sinjoron kaj Savinton Jesuon Kriston. La monato majo estas bela ankaŭ pro tio, ĉar dum ĝi ni speciale honorigas la plej belan kreitaĵon de Dio, la Virgulinon Maria, patrinon de Jesuo kaj la ĉielan patrinon nian. Honore al Ŝi estas dediĉita la monato majo, dum kiu ni pli ofte meditas pri ŝia heroeca vivo, pri ŝia absoluta sindediĉo al Dio, kiu kulminis en ŝia “Fiat - Fariĝu”, la respondo al Dio, pere de lia sendito la Anĝelo Gabrielo. Ŝia surtera vivo estis konstante daŭranta “Fariĝu volo de Dio” ĝis la monto Kalvario, kie Filo de Dio kaj ŝia filo plenumis verkon de nia savo. Tie surkruce Li ne forgesis doni al ni sian patrinon, por ke Ŝi estu la patrino ne nur lia, sed de ĉiuj homoj. Kaj Ŝi konstante plenumas sian mision, zorgante pri ni. Al multaj lokoj de la mondo, kie aperadis aŭ plu aperadas la Virgulino Maria, pilgrimadas la homamasoj, por ricevi pere de Ŝi Diajn gracojn. Al ĉiu Ŝi estas helpoprete preparita plenumi la petojn kaj dezirojn, kiuj celas la eternan feliĉon en la ĉielo. La nuna jaro estas speciale de la Papo Johano Paŭlo la II-a proklamita kiel Jaro de la Sankta Rozario. Ni do praktike plenumu la alvokon de la Papo, por ĉiutage preĝi la rozarian preĝon, kiu ja estas tre potenca armilo kontraŭ malbono. Kiu persistos en plenumo de tiu preĝo ĝis oktobro, kiam finiĝos la Jaro de la Sankta Rozario, tiu certe plu daŭros en ĝia preĝado ĉiutage, eĉ post fino de la jaro speciale dediĉita al tiu preĝo. Dum la nunjaraj renkontoj de la katolikaj esperantistoj certe ne mankos la rozaria preĝo. Julie de la 19-a ĝis la 26-a okazos la IKUE-Tendaro en Sebranice, kie en Kapelo de la Fatima Madono estos ebleco partopreni en la rozaria preĝo. Kaj sendube dum la Ekumena E-Kongreso en Rimini ripetiĝos la okazo por libervoluloj, kiel dum lastaj tieaj IKUE-Kongresoj, preĝi la rozarion antaŭ statuo de Sankta Patro Pio. Fine ni povas eluzi por tio ankaŭ la IKUE-renkonton (septembre aŭ oktobre) en Ĉeĥa-moravia Fatimo en Koclířov, do en la loko tre konvena por mediti la rozariajn misterojn. Eluzu do, karaj gefratoj, la aranĝojn de la nuna jaro, okazontajn en diversaj lokoj de la mondo, por adori Dion kaj honori nian ĉielan Patrinon, la Virgulinon Maria. Tre bone helpi al ni en tio povas la unika preĝ kaj kantlibro ADORU, kiun nepre devas posedi ĉiu bona kristana esperantisto. Eventuale tiucele povas ankaŭ helpi dua kompletigita eldono de la Praktika Kompendio de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio, kiu reaperis kiel dank-esprimo por la sukcesa 55-a IKUE-Kongreso 2002 en Kroměříž. Kompletigita per tio, ke ĉiuj 152 kantoj en ĝi aperis jam kun muzik-notoj. La kompendio estas necesa helpilo precipe en la Katolika E-Tendaro.

Karaj gefratoj, temo de la 16-a EEK en Rimini estas: “Vi estos miaj atestantoj, salo kaj lumo por la mondo” (Agoj 1,8; Mat 5, 13-14). Ĝi estu la plenumenda tasko ankaŭ por tiuj, kiuj ne partoprenos la kongreson. Ĝi estas tasko por ĉiu kristano. Ni strebu ĝin do bone plenumadi ne nur tiujare, sed dum la tuta vivo. Kaj ne forgesu, ke sukceso de la nunjaraj aranĝoj ne dependas nur de ni, sed grandparte de helpo elĉiela. Ĉiutage dum renkonto kun eŭkaristia Jesuo Kristo mi tiucele preĝas. Preĝu ankaŭ vi kaj tutcerte la nunjaraj aranĝoj de la kristanaj esperantistoj donos multajn spiritajn fruktojn. Dio benu!

Miloslav Šváček

al la indekso


 MEDITADO
surbaze de la Evangelio laŭ Sankta Johano (14,6-14)

Ni preĝu al la Sankta Spirito, Spirito de la Graco kaj Vero, ke Li plenigu nin per la saĝeclumo kaj gracofontanoj, por ke ni ĝuste komprenu la Dian Parolon, por ke ni unuiĝu spirite kun Dio kaj volu fervore plenumi la Dian volon. Ni petu la Plejsanktan Virgulinon Maria, ke Ŝi helpu al ni sekvi la vojon de Jesuo Kristo.

Jesuo dum la lasta Vespermanĝo antaŭ sia Pasiono faris adiaŭan paroladon, en kiu Li resumis sian trijaran instruadon. Li faris teologian prelegon, por ke la disĉiploj estu ĝuste preparitaj por siaj devoj, pretaj iri en la mondon kaj prediki Evangelion post la ĉielenforiro de ilia Majstro. La parolo de Jesuo koncernas ĉiujn generaciojn, ĉiujn homojn je Kristo kredantajn. Kvankam la parolo de Jesuo eble ne estis facile komprenebla de la disĉiploj, Jesuo sciis, ke post sia ĉieleniro, Konsolanto, la Sankta Spirito kaŭzos, ke la tuta trijara instruado de Jesuo Kristo fariĝos klara, komprenebla kaj la apostoloj kuraĝe povos prediki Evangelion. “Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.” (Joh.14,26).

Jesuo diris al la apostoloj, ke Li estas en la Patro kaj la Patro estas en Li. Kiu konus Jesuon, ankaŭ li konus la Patron. Kion signifas tiuj vortoj? En la kredkonfeso ni povas trovi la respondon: “...unu Sinjoro Jesuo Kristo, ununaskita Filo de Dio kaj el la Patro generita antaŭ ĉiuj jarcentoj. Dio el Dio, Lumo el Lumo, Dio vera el Dio vera, generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro, per kiu ĉio estas farita.” Alidirite Jesuo Kristo, Filo de Dio, estas vera Dio, samsubstanca kun Dio la Patro.

Jesuo diris: “Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.”(Joh.14,6). Efektive Jesuo estas unika vojo al la Patro; neniu venas al la Patro krom per Jesuo Kristo, kiu estas ununura Mond-savanto, kiu repacigis la teron kun ĉielo, homon kun Dio Patro. Li per sia Pasiono kaj surkruca morto malfermis al la tuta homaro la ĉielpordegojn. Per sia resurekto Li donis al ni la eternan vivon.

Senĉese Jesuo sinoferas al Dio Patro en la sensanga ofero de la Sankta Meso, por savi ĉiun homon kaj repacigi lin kun Dio Patro.

“Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo”, diris Jesuo. Jesuo, Filo de Dio, vera Dio, estas absoluta Vero. Li estas Vero, Bono kaj Belo. Neniu kreitaĵo, eĉ la plej perfekta, povas havi tiujn atributojn; ĝi povas esti nur feblaj kopio kaj reflekto de la superaltaj atributoj de Dio.

Ni, je Kristo kredantaj, ni kredas al Li, kiu estas absoluta Vero. “Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar mi iras al la Patro.” (Joh. 14,12). En la Agoj ni legas, ke plenumiĝis la parolo de Jesuo, kiu estas absoluta Vero. La apostoloj iris al Grekio, Macedonio, Romo, al Malgranda Azio kaj tie ili predikis Evangelion, sanigis la malsanulojn, faris miraklojn. Multaj paganoj kaj judoj konvertiĝis al kristanismo. Sankta Paŭlo faris tri misiajn vojaĝojn kaj verkis epistolojn al diversaj kristanaj medioj, kiuj tiam kreiĝis kaj formis la unuan Kristanan Eklezion, en kiu la Sankta Spirito ĉion vivigis kaj sanktigis.

Jesuo estas la vivo kaj donas al ni la vivon, vivon de la graco kaj sankteco. “Vere, vere mi diras al vi: Se vi ne manĝas la Korpon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian Sangon, vi ne havas en vi vivon. Kiu manĝas mian Korpon kaj trinkas mian Sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago” (Joh.6,53-54).

Antaŭen, antaŭen al Kristo,
al la Pan´ Viva ĉieleliranta!
Antaŭen al la Bona Paŝtisto,
por atingi la vivon konstantan!

Ni preĝu al Sankta Dipatrino, ke Ŝi nin repacigu kun sia Filo, al sia Filo nin reko mendu, al sia Filo nin redonu, por ke ni estu indaj partopreni la Sanktan Oferon de Jesuo Kristo kaj antaŭ ĉio ni estu indaj ricevi gracofontanojn, kiuj fluas el la Eŭkaristia Tablo, por ke ni estu indaj ricevi la vivon, kiun al ni donos Jesuo, la vivon de Di-infanoj.

Prilaboris Zofia Kamieniecka

al la indekso


 LA VIVO LAŬ KONSCIENCO

Nia epoko estas la plej brua epoko de la homa historio (skribas Jozefo Dobiáš). La kriegado de radioaparatoj, magnetofonoj, televidiloj, gitaroj, poste bruego de diversaj maŝinoj, aŭtomobiloj, aviadiloj kaj aliaj modernaj bruiloj skuegas nian vivmedion. Multaj junaj homoj asertas, ke por ilia vivo ili bezonas aŭ bruan muzikon aŭ alian sonilon. Nehavante ĝin, ili estas nervozemaj, malpacemaj. Ili nome ne eltenas la silenton, ĉar en ĝi ili sentas sin superverŝataj per granda timego, granda malpleno. La psikologoj klarigas, ke en multaj hodiaŭaj homoj, suferantaj per stresoj kaj en la vivo ekster si mem, ekzistas terura vakuo. Tiu vakuo devas esti per io plenigita, nome per tiu bruo kaj susuro. Tial ili malbone sin sentas en soleco, kaj ili sopiras esti en la societo de aliuloj. Do ili volas esti tieldirite ekster si, ĉar ili timas sin mem, sian malplenecon. Sed vivante ekster si, ili ne solvas siajn problemojn, ne faras tiel necesan internan ordon en sia konscienco. Tial ili fuĝas de si mem. La hodiaŭa epoko ofertas al ĉiuj homoj diversvariajn eblecojn por sukcesi en praktika vivo, por validigi siajn celojn en diversaj okupoj. Tiamaniere ne restas jam tempo por si mem.

Ĉu ne okazas io simila en nia kristana vivo, en vivo de sacerdotoj, ordenanoj, en la vivo geedza, familia? Ĉu ne ĵetas ni nin mem en la diversajn okupojn, senkape perdante tiel la kontrolon super ni mem? Ĉu ne limigas ni tiamaniere nian spiritan vivon, niajn preĝojn kaj spiritajn devojn, kiuj estas ja pli necesaj, ol io alia? Jesuo diris: “Sen mi vi ne povas ion ajn bonan fari”. Per niaj preĝoj ni elpetas Dian helpon kaj gracon, sen kiu ni ne povas fruktodone vivi. Sen preĝo nia interna vivo ostentiĝas, dekadencas, malpleniĝas kaj restas sen sukceso. Mankas al ni la retrospekto en nin mem, mankas al ni vera klopodo elradikigi el nia vivo sentaŭgajn mankojn, kutimojn kaj pekojn.

Ni do ne klopodas enkonduki la veran pacon en nian vivon, veran silenton, en kiu nur ni povus fari necesan ordon en nia animo. Ho Dio, helpu al ni reveni al ni mem, por ke ni eterne ne perdiĝu.

Sac. Alojz Dlugi, Slovakio

al la indekso


 SURGENUIĜU NI, LA KRISTANOJ

Aŭtoro Antanas Strazdeli (Litova kanto) Esperantigis P. Ĝeliauskas

1. Surgenuiĝu ni, la kristanoj, / kaj petu benon el Diaj manoj. / Ni danku Dion kun korsincero / per dediĉado de l´ mesofero.

2. Dolĉa Jesuo, preĝas ni kore, / preĝojn akceptu niajn favore. / Per saĝo menson de l´ hom´ prilumu, / ke li Di-volon ĉiam plenumu.

3. Donu al tero pacon internan, / por la mortintoj ĝojon eternan. / Kaj por vivantoj ne manku sano, / ankaŭ rikolton benu per mano.

4. Kara Jesuo, koro la bona, / estu indulga, pekopardona. / Ni kun espero al Vi impetas, / al via koro premi nin petas.

5. Donu la gracon por ĉiu domo, / sen pek-absolvo ne mortu homo. / Ni volas ĉiuj Vin arde ami, / en paradizo kune ĉiami.

al la indekso


 PASKA BONDEZIRO DE ĈEFEPISKOPO KARLO OTČENÁŠEK

Pasko 2003

Amikoj en la Sankta Spirito, Haleluja, Haleluja, Haleluja!

Ni estas kun sankta Paŭlo konstante plenaj de konsolo kaj ĝojo, ĉar nian certecon kaj fieron ni metas en Krucumiton kaj Resurektinton! Tial spite de ĉiu nia aflikto (2 Kor 7,4) ni ne perdas esperon, kies la tutmonda atestanto estas Johano Paŭlo la Dua.

Malgraŭ tio, ke nin afliktas nuna milita konflikto - kaj kompreneble ne lasas nin trankvilaj kaj indiferentaj tiomaj problemoj en nia patrujo, en la Eklezio kaj la mondo, ni ne malesperas, sed strebas vivi la ĉiutagan vivon - la ĝojon kaj zorgojn, laborojn kaj malsanojn kun respondeco antaŭ nia konscienco kaj antaŭ Dio. Antaŭ ĉio ni konfidas ĉion en la preĝo al Dia Mizerikordo, ĉar tiamaniere povas ĉiu el ni persone plimalpezigi la krucon, portatan verdire per Sinjoro Jesuo en niaj proksimuloj. Li estas Kapo de nia dia-homa amikaro, Li estas Sinjoro de la historio kaj Patro por eterne, sed dume konstante ĉeestanta inter ni. Ni fidas – ĉiuj de la katedralo - je via apostola helpo kaj kunlaboro ankaŭ por estonteco, kiun la patrujo kaj la mondo urĝe bezonas.

Plenecon de la paskaj gracoj, de la sankta Paco, Fido kaj Ĝojo, kune kun plifortigo de la sano al vi deziras kaj elpetas, kaj sanktspirite arde vin benas Ĉefepiskopo + Karel.

al la indekso


 ĈIUJ KARDINALOJ RENKONTIĜOS EN ROMO OKTOBRE 2003

Okaze de la 25-a datreveno de la papa elekto de Kardinalo Karol Wojtyła vizitos Romon ĉiuj kardinaloj.

La plej gravaj freŝdataj noticoj:
Eksterlandaj apostolaj vojaĝoj de la Papo: 99 - la lasta de la 3-a ĝis la 4-a de majo 2003 al Hispanio.
Sanktul-proklamoj: la Papo dum siaj pontifikaj jaroj kanonizis 456 beatulojn kaj beat-proklamis 1282 personojn.
Ĝeneralaj merkredaj aŭdiencoj: 1000 - partoprenis ilin pli ol 16 milionoj da pilgrimantoj.
Kardinalo Jozefo Ratzinger sendis inviton je ĉi-solenaĵo al ĉiuj kardinaloj.

Skizo de la oktobra programo:
Merkredo la 15.10.: La unua renkontiĝo dum Vesproj. Ĵaŭdo la 16.10. datreveno de la elekto: Sankta Meso en Baziliko de Sankta Petro kun danko per solena “Te Deum”.
Vendredo la 17.10. kaj sabato la 18.10.: Renontiĝoj kun jenaj referaĵoj: a) Sacerdotoj, b) Konsekrita Vivo kaj Vokiĝoj, c) Familio, d) Ekumenismo, e) Misiado.
Sabato la 18.10.: Antaŭtagmeze Mesaĝo al la Sankta Patro, vespere koncerto. Dimanĉo la 19.10. Tutmonda Tago de la Misiistoj: Beat-proklamo de Patrino Tereza el Kalkuto.

Laŭ la tagĵurnalo Corriere della Sera el la 8.5.2003 kompilis Jitka Skalická

al la indekso


 LA PAPA HIMNO

Tradukis sac. Jan Filip

 

  1. Kie staras sur monteto / en glorega Rom´, urbego, / la eterna Eklezio, / kantas ĉiu la nacio: / [:Johanon Paŭlon la Duan / benu, Dio, gardu lin!:]
     

  2. Al vi ni suprenrigardas /  kaj kun ni vi kantu ame, / ĉielanoj, kiuj gardas / tronon de Sinjor´ ĉiame: [:Johanon Paŭlon la Duan / benu, Dio, gardu lin!:]

al la indekso


 JOHANO PAŬLO LA DUA

Kiu ekamis la vivon
je l´ ĉarmaj, plej belaj formoj -
ĉiam proksime al Dio,
al Diamo sen normoj?

Poeto, aktoro, verkisto,
pie preĝanto, pensulo,
en unuiĝo kun Kristo -
la turismamiko, sportulo.

Simile al la pentrist´ Adamo1
li lasas ŝatatan arton.
Por proksimiĝi al Diamo
li akceptas diservon kun ardo.

Jen estas pastr´ bonfaranta,
episkopo kaj kardinalo -
ĉiam al homoj iranta
kun amo, helpo, konsolo.

Antaŭen, antaŭen al Kristo,
al Vero, Bono kaj Belo!
Elinter paŝtistoj - Paŝtisto,
Di-reprezentanto sur tero.

Li iras al la mond´ kun espero,
li estas sen tim´ batalanto
pri la justec´ kaj pri vero
por ĉiuj de l´ tero loĝantoj.

Kiuj Petro-posteuloj
tiom proksimiĝis al mondo,
al mizero, al malfeliĉuloj
kun amo, kun konsola vorto?

Antaŭen, antaŭen al Kristo
kun konfido, kun granda espero,
ke estos unu Paŝtisto
kaj unu granda Ŝafejo.

Ke la homojn gvidos Maria,
nia Reĝin´ kaj Patrino
al Kristo, al Regno Dia,
ke donos al ni sian Filon.

Ke sub la Krista standardo
la am´ ekregos surtere.
Kun Krista signo kaj gardo
venkos la paco kaj vero.

Zofia Kamieniecka

1 Adam Chmielowski (1846-1916), pentristo kaj partoprenanto de la Januara Insurekcio (1863), organizita por liberigo de Pollando el la rusa jugo. Li lasis la artan okupon, kaj kiel Frato Alberto li fondis la Kongregacion de Fratoj Albertanoj, kiuj okupiĝis pri mizeruloj kaj malsanuloj. La episkopo de Krakovo Karol Wojtyła verkis teatraĵon titolitan “La frato de nia Dio”. La teatraĵo temas pri Adam Chmielowski - la Frato Alberto. Papo Johano Paŭlo la Dua lin beatproklamis kaj sekve kanonizis.

al la indekso


 ADORU-SEMINARIO EN STRASBURGO

En Kultura Centro de Sankta Tomaso en Strasburgo, Francio, okazis de la 27-a de februaro ĝis la 2-a de marto 2003 ADORU-Seminario. Celo de tiu ĉi aranĝo estis pliintimiĝo kun la unika ne nur en Esperantujo kant-kaj preĝ-libro ADORU. La Seminario mem promesis profundajn spiritajn travivaĵojn kaj ankaŭ ekkonon de la urbo de Eŭropa Parlamento. Partoprenis ĝin dudek personoj el IKUE kaj KELI el kvar landoj: Germanio, Belgio, Svislando kaj Ĉeĥa Respubliko. La Seminarion aranĝis Ekume na Komisiono de IKUE kaj KELI. Danke al la aranĝantoj partoprenis ĝin ankaŭ du reprezentantoj el Ĉeĥa Respubliko. KELI-Sekcion reprezentis D-ro Petr Chrdle kaj IKUE-Sekcion ĝia prezidanto Miloslav Šváček, la unua vicprezidanto de IKUE. Ĉeestis ankaŭ ĉiuj kvar kunaŭtoroj de la libro ADORU, ĉiuj el Germanio: Albrecht Kronenberger, Bernhard Eichkorn, Adolf Burkhardt kaj Ernst Leuze.

Ĉiuj kvar tagoj de la seminario estis tre bela travivaĵo. Regis tie vere frateca kaj familiara medio, al kiu apartenis ne nur komforta loĝado en unulitaj ĉambroj en la sama etaĝo, kie siatempe loĝis la Papo Johano Paŭlo la Dua, sed ankaŭ bonega manĝado en la manĝejo de la Kultura Centro de Sankta Tomaso. La Kultura Centro troviĝas en senbrua parto de Strasburgo, kio speciale ĝojigis nin, kiuj ne estas alkutimiĝintaj loĝi en brua medio. El la fenestro de la loĝ-ĉambro estis videbla proksima vitra konstruaĵo de la Eŭropa Parlamento. Tra la fenestro de la kunvenejo estis videbla parko, kie ĝoje pepadis ne nur malgrandaj birdoj, sed ankaŭ cikonioj tie promenadis. Regis tie fakte jam la bela printempa vetero, kvankam la tereno de nia lando estis ankoraŭ kovrita de neĝo. Kaj la ĝojan pepadon de la birdoj plifortigis la ĝoja kantado de la ĉeestantoj de la seminario. Tiucele ĝi ja okazis, por ke ni intime konatiĝu kun ĝia enhavo, precipe kun multaj el la pli ol okcent kantoj en ĝi troviĝantaj. Oni diras, ke kiu kantas, duoble preĝas. Tial tiu nia kantado de gefratoj de kelkaj kristanaj konfesioj estis fakte la komuna duobla preĝado. Krom tio kompreneble ĉiumatene, tagmeze kaj vespere okazis komuna preĝado en la kapelo de la Kultura Centro, aŭ pli bone dirite la kantado de matenaj laŭdoj, meza horo kaj vesproj. Ĉiutage ankaŭ estis ebleco partopreni la Sanktan Meson, kiu estis celebrita por fratulinoj kaj loĝantoj el proksimeco de la centro. Sabate vespere, en dimanĉa vigilio, estis celebrita esperantlingva Sankta Meso de dimanĉa liturgio. Enprogramigita estis ankaŭ interesa prelego de D-ro Petr Chrdle, eldonisto de E-libroj.

La vendreda posttagmezo estis dediĉita al ekkono de la historia parto de Strasburgo, la havenurbo ĉe Rejno, la ĉefurbo de Alzaco. Certe ĝi estas vidinda urbo kun multaj historiaj kostruaĵoj, konstruita de romanoj, apartenanta alterne al Germanio kaj Francio. Preterpasante la Eŭropan Parlamenton, ni plu iris en historian centron de la urbo. Kromalie mi speciale interesiĝis pri vizito de la katedralo, kiun ni kiel unuan vizitis. Ho, admirinda, grandioza konstruaĵo konata pro grandegaj vitraloj kaj astronomia horloĝo, kiu ne troviĝas ekstere, kiel estas kutime ĉe ili, sed interne de la katedralo estas speciala “horloĝ-kapelo”, kie ĝi troviĝas.

En Dio Benu n-ro 2/2001 aperis artikoleto de frato Bart Ruigrok el Nederlando, pri estiĝo de la eŭropa flago, kiun li esperantigis el gazeto Nederlanda Katoliko n-ro 1/2001.

Reage al tiu ĉi artikoleto de frato Bart oponis frato Uli Matthias el Germanio per la artikoleto, verkita surbaze de tiutema germanlingva retpaĝo, el kiu li ĉerpis.

La temo “Eŭropa Unio” estas nun tre aktuala ankaŭ en nia lando antaŭ junia referendumo. Pri ĉi-temo ankaŭ raportas la tutŝtata Katolika Semajngazeto. En la n-ro 20 el la 18.5.2003 aperis jena artikolo.

al la indekso


 Kiel estiĝis la flago de Eŭropa Unio?

La novtempa pordego al metropolo de la Eŭropa Unio - la belga Bruselo - estas la loka flughaveno. Por tiuj, kiuj devas sin reteni iom pli longe, estas tie je dispono ne nur la flughavena kapelano, sed tuta vico da kapeloj kristanaj kaj eĉ de nekristanaj eklezioj. En la katolika kapelo “Notre Dame de ĺ Europe” ĉiu alvenanto tuj rimarkas la statuon de la Virgulino Maria, sur kies blua fono estas la dek du oraj steloj, la flago de EU. Kial la simbolon de EU ni renkontas en la katolika kapelo?

Julie 1951 alvokis Robert Schumann la membrojn de la unua Eŭropa Komisiono, ke ili prijuĝu la dek du antaŭmetitajn proponojn por flago de EU. Unu el ili estis propono de poŝtoficisto de Eŭropa Komisiono Arssčne Heitz: dek du oraj kvinpintaj steloj sur lazura fono.

Arssčne Heitz estis regula vizitanto de pariza kapelo en Rue du Bac, kie al ordenanino Cathérine Labouré aperis la Virgulino Maria kun krono de dek du steloj ĉirkaŭ ŝia kapo, kiel tio estas priskribita en Biblio (Apo 12, 1). La medalioneton de la Virgulino Maria de Rue du Bac portadis ankaŭ Bernardete Soubirous, al kiu aperis la Virgulino Maria en Lurdo. Tial Arssčne Heitz, akceptinte konsilon de siaj amikoj, proponis la dek du stelojn kiel simbolon de EU. La nekristanaj politikistoj komprenis en la numero 12 simbolojn de pleneco, 12 horojn, 12 monatojn de la jaro kaj simile. Tiel do la propono de la poŝtoficisto Arssčne Heitz estis aprobita fare de Eŭropa Komisiono kiel nova simbolo de EU. La blua flago kun dek du oraj steloj solene ekflagris la 13-an de decembro 1955.

Partopreninte la ADORU-Seminarion en Strasburgo, kaj vizitinte la katedralon, mi povis esplori, ĉu fakte tie ekzistas la vitralo, povanta inspiri la proponon de la eŭropa flago, kiel mi tion aŭdis siatempe dum la prediko el la buŝo de altestimata pastro. Ambaŭflanke de la katedralo mi atente trarigardis ĉiujn grandajn vitralojn, sed la serĉatan vidaĵon mi ne trovis. Veninte tute antaŭen, mi ekĝojis, vidinte super la ĉefaltaro vitralon, prezentantan la Virgulinon Maria, kaj super Ŝi kronon el dek du steloj sur blua fono. La vitralo oficiale nomiĝas “Vitralo de Eŭropo”, pretigita de Max Ingrand en la jaro 1956. La fakto, ke en la katedralo de Strasburgo ekzistas tiu vitralo, ne verigas la konstaton, ke surbaze de ĝia inspiro ekestis la eŭropa flago, ĉar la vitralo estis pretigita en la jaro 1956 kaj la eŭropa flago ekzistis jam unu jaron pli frue. Tamen la aŭtoro de la propono povis esti inspirita per vortoj de la Apokalipso 12,1 laŭ vidaĵo en Rue du Bac en Parizo. La unua ideo pri integriĝo de Eŭropo surbaze de kristanaj principoj venis de iamaj kristanaj politikistoj Konrad Adenauer (germana kanceliero), Robert Schumann (franca ministro de eksterlandaj aferoj) kaj italo Alcid de Gasperi. Do inter la proponoj povis esti en oktobro de la jaro 1955 unuvoĉe elektita ĝuste la propono, inspirita surbaze de Apokalipso 12,1. Eĉ se ne tiel estas, ni, la kristanoj, povas do ĝoji, ke la simbolo similas al tiu, kiun la menciita Apokalipso priskribas. Ni do esperu, ke la unuiĝinta Eŭropo ekzistos sub potenca ŝirmo de la Virgulino Maria.

Dum unua pasintjara ADORU-Seminario estis donita promeso de la eklezia muzik-direktoro s-ro Ernst Leuze, alirebligi la komponaĵojn al la muzikemaj homoj. Tiu promeso fakte jam realiĝis. Aperis CD-disketo kun melodioj de la kantoj en formato “midi”. Je dispono sur ĉi tiu CD-disketo estas ne nur grandparto de melodioj kaj tekstoj el la libro ADORU, sed ankaŭ komputila programo Winamp3, konvena por ludo de “midi”-formata muziko (ekzistas ebleco ĝian menuon ankaŭ ĉeĥlingvigi). Krome sur la CD-disketo troviĝas ankaŭ ne nur germanlingva versio de Biblio, sed ankaŭ la esperantlingva, inkluzive de duakanonaj libroj, gravaj por katolikoj, kiuj ĝis nun ne estis je dispono en ekzistanta E-Biblio. Ankaŭ ne mankas sur ĝi katolika esperantlingva Meslibro kaj ĝisnun aperintaj jarkolektoj de la ekumena germanlingva bulteno, eldonata de Ekumena Komisiono de IKUE kaj KELI Ökumenischen Esperanto-Forums. Mi arde rekomendas la unikan libron ADORU, sed ankaŭ la CD-disketon al tiuj, kies komputilo estas ekipita per CD-meĥanismo.

Fine de la seminario mi (kiel unua vicprezidanto de IKUE) esprimis koregajn dankojn nome de IKUE ne nur al ĝiaj organizantoj, sed ankaŭ al la aŭtora kvaropo de ADORU kaj CD-disketo. Koran dankon por via modela laboro, imitinda de ĉiuj esperantistoj.

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA PRINTEMPAJ ENPENSIĜOJ

Jen printempa belecplenpleno
en florriĉa kaj verda vest´,
ĝojdisdonas ĝia alveno
pro l´ nekutima ĉarm-ĉeest́.

Printemp´ venas kun bela kanto -
la adora himno al Di´,
arbaroj, floroj - la tuta lando
kantdissendas kun emoci´.

En niaj koroj sonu kanto -
sonu je l´ nova melodi´!
Kun verda mond´, floroj kaj akvo
ni kantu la gloron al Di´!

Ankaŭ nia animovesto
fariĝu bela pli kaj pli -
la viv´ plena de l´ am-ĉeesto
sur voj´ klara rekta al Di´!

Zofia Kamieniecka

al la indekso


 EŬROPO, ĈU VERE UNUIĜONTA?

Pravas Komuna Eŭropo
pace kunvivi sen limoj,
sed kiel la unuopo
de l´ komunec´ de animoj!

Sur la kristan-fundamento -
d´ Eŭropo kultura radiko -
disfloru penso kaj sento,
land-mastrumad´, politiko

Riĉegos kultura pluro
per ĉiu naci-kulturo!
Viviĝos koroj laŭ la tem´:
“Al ĉiu - kiel al mi mem”!

Kaj iros monden trasendo
pri la Famili´ en briloj:
kiel la vivo-defendo
kaj la eduk´ al gefiloj!

De l´ novaj landoj la filo,
egal-voĉdonon havanto -
penu por la komprenilo -
lingvo d´ Eŭrop´ Esperanto!

Facila laŭ lingva bazo
kaj riĉa en ĉiu frazo.
Eŭropa - laŭ vort-deveno
kaj monda - pro la kompreno!

Amika al hom´ alia
la lingvo paco-kreanto,
neŭtrale internacia -
voĉo d´ Eŭrop´ Esperanto!
 

Wiesław Tomaszewski
Varsovio, la 2-an de februaro 2003
 

al la indekso


 LA HOMO SIMILA AL VI

Mi frapis al via pordo,
mi frapis al via koro,
por trovi komfortan angulon,
por trovi gastaman tranokton.
Kial vi min forpuŝas?
Malfermu al mi, mia frato.

Kial vi demandas min,
ĉu mi estas el Afriko,
ĉu mi estas el Ameriko,
ĉu mi estas el Azio,
ĉu mi estas el Eŭropo?
Malfermu al mi, mia frato.

Kial vi demandas min
pri longeco de mia nazo,
pri dikeco de miaj lipoj,
pri koloro de mia haŭto,
pri nomoj de miaj dioj?
Malfermu al mi, mia frato.

Mi ne estas nigrulo,
mi ne estas ruĝulo,
mi ne estas flavulo,
mi ne estas blankulo,
mi estas nur la homo.
Malfermu al mi, mia frato.

Malfermu al mi vian pordon,
malfermu al mi vian koron,
tamen mi estas la homo.
La homo de ĉiuj pejzaĝoj,
la homo de ĉiuj klimatoj,
la homo simila al vi.
 

René Philombe, Kamerunio
El pola tradukis Stanisław Śmigielski
 

 

al la indekso


 EPIGRAMOJ de Bogusław Sobol

Malsaĝa nacio, se vivas sen Dio.
Ne volas labori, preferas plendi kaj plori.
Preĝi li ofte ŝatas, poste najbaron batas.
Al ŝi plaĉas, kiam klaĉas.
Lia agado - denuncado.
Li uzas alkoholon, por plifortigi volon.
Ĉiam li kulpulojn serĉas en aliuloj.
Por multaj agado senĉesa plendado.
Ŝi tre pia estas, kiam hejme restas.
Por li ĉiu festo finiĝas en aresto.

al la indekso


 KVAR JARSEZONOJ

Multaj homoj interesiĝas nur pri la tiel nomata “nuntempa muziko”, precipe junaj homoj.

Tiuj, kiuj asertas, ke la simfonia muziko enhavas neniujn valorojn, ke ĝi estas malmoda, tre eraras, ĉar multegaj tiuformaj artaĵoj de la muziko estas ŝatataj dum jarcentoj ekde ĝiaj aperoj.

Ni, la homoj de la 21-a jarcento, ĝis nun memoras kaj rememoras ekz. Tokaton kaj Fugon d-moll de J. S. Bach, Rekviemon de W. A. Mozart aŭ Kvar Jarsezonojn de A. Vivaldi, malgraŭ tio, ke ili estis kreitaj antaŭ pli ol ducent jaroj. Kaj la moderna muziko, kiel ĝi rapide ŝanĝiĝas!

Ĉiusemajne estas kompilitaj anglalingve tiel nomataj “top twenty” - la listoj de furorkanzonoj, sed kiu el ŝatantoj de tiuj kanzonoj ankoraŭ memoras, kiujn kanzonojn oni aŭdadis antaŭ nur unu jaro?

Do aŭdado de la simfonia muziko havas valoron, nur restas necese respondi la demandon, kiel aŭskulti tiun patosan branĉon de la muziko?

Ununura, la plej bona respondo je tiu demando kompreneble ne ekzistas. Tiu ĉi demando estas simila al la demando, kiamaniere spekti bildojn en iu bildgalerio, por “ricevi” bonan, ravigan efikon. Tio dependas de ĉiu homo mem kaj de lia aŭ ŝia individuo.

Mi provu tamen volontigi vin, kara leganto, aŭskulti “Le quattro stagioni” - do “Kvar Jarsezonojn” de Antonio Vivaldi. Kial ni aŭskultu ĝuste tiun muzikan verkon, vi eble respondos mem post fino de la aŭskultado. Ni do komencu.

Vi devas posedi la CD-diskon aŭ la kasedon kun surbendigo de “Kvar Jarsezonoj” de Antonio Vivaldi, plej bone en la plenumo de “Il giardino armonico” aŭ “Camerata kvaropo”, kompreneble eĉ de aliaj. Vi devas por tio trovi ĉirkaŭ kvindek minutojn da libera tempo - vere libera, sed eĉ povas esti libertempo dum kelkaj laŭvicaj tagoj po dek du minutoj. Oportune sidiĝu kaj ekfunkciigu la reproduktilon kaj aŭskultu. Dume vi povas ankaŭ fermi la okulojn.

Eksonis muziko, sed kia? Ĉu muzikaĉo? Violonaĉo?

Ne, aŭskultu atente. Aŭskultu, tio estas la printempo, ĉio vekiĝas por la vivo, jes, tio la nova homo venas sur la mondon; kaj la birdkantado, kiel ĝojplene ĝi estas aŭdebla; la ĝojo de la patrino, kiam ŝi unuafoje kisas sian bebon, jes, ĉio ĉi tio estas aŭskultebla. Vi aŭskultu do, kaj ne klopodu tuj ekkompreni ĉion. Aŭskultu per via animo, per via koro, jen ĵus vi aŭdas ion alian, ol mi ĉi tie priskribis, bonege!

Kaj jen, tuj io malpacigas aeron, invadas iom simile kiel entrudiĝinto. Ĉu la tempesto? Ĉu la fulmotondro? Ĉu vi aŭdas? Ĉu akcipitro? La kantado de la birdoj silentiĝas. Ĉu vi aŭdas violonon? Kiel ĝi malesperige plorĝemas! Ne, tio probable ne estas violono, tio estas kolombeto, kiu fuĝas antaŭ la akcipitro, kaj eble tio estas la homo, afliktiĝanta pro ĉiutagaj malfacilaĵoj, baraktanta per tentadoj de la satano.

Sed ĉio bone finiĝas, la tempesto forpasas, la birdoj denove komencas ĉirpi kaj en nian fenestron denove enrigardas la suno kaj la akcipitro ankaŭ forflugis. Largo - maltrankvilo, atendado, preĝo. Alegro - ludo de la infano, la unua ekrigardo en la mondon, kaj en nian fenestron denove ekrigardas fascino, sed kun kia simpleco kaj senkulpeco. Al ni mankas tia infana simpleco! Vi pacience aŭskultu. Tio estas neripetebla leciono. Kaj jen, la somero. La muziko estiĝas malvigla, simila al io mallaborema. Kaj eble tio ni mem estas spektantoj de stultaj TV-programoj, neniigantaj senkompate la fluantan tempon? De tempo al tempo simile al fulmotondro ekaperas io, kio rompigas al ni tiun “ripozon”, kaj eble tio estas ia signalo, averto, por ke ni forturniĝu de murdemo, por ke ni interparolu kun la edzino, kun niaj infanoj, por ke ni renkontiĝu kun geamikoj, por ke ni diru al ili, ke ni ilin amas. Ni rapidu ami homojn, ili tiel rapide forpasas. “Presto” - kaj tuj ĉio renversiĝas: Jes, jes, tio ni rikoltas la rezultojn de nia agado, pli kaj pli forte, pli rapide, ni probable ne eltenos. Tempesto kun hajlo. Ho Dio, estu kompatema, por mi pekanta. Rifuĝejo de la pekuloj, preĝu por ni. Plie rapide, sed jam ne tiel insiste kaj iom pli ĝojeme. Ni venkis! Dankon al Vi Dio! Aŭtuno. “Allegro assai”. Kiel tiu tempo rapide pasas! Ĉu vi vidas la serenan oldulon, ludantan kun aro da genepoj? Ĉu ne? Do, fermu la okulojn kaj aŭskultu. “Adagio molto.” Sankta Maria, Patrino de Dio, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen. Ekrigardu, jen la nobla oldulino kun la lacigita vizaĝo forŝovas en fingroj bidetojn de la rozario, preĝante super la tombo de sia amata edzo. Alegro. Avoĉjo, ĉu vi invitos min morgaŭ por fiŝkaptado? Avinjo, ĉu vi lernos min brodi? Aveto, ekbalancu min iom ankoraŭ. La unua neĝo kaj frosto sur fenestroj. Jen, sonas sonoriletoj de sledo, kaj vento blovas, ĉu vi aŭdas?

Kaj jam alproksimiĝas la noktomeza meso. Ĉu vi aŭdas?

Di´ naskiĝis, forto falas, Mondsinjoro nude tremas, fajro frostas, brilo palas, Senfinulon limoj tenas. Largo. Ĉu vi memoras, kiel avinjo lernigis vin kanti la kristnaskajn kantikojn? Ĉu vi memoras ŝiajn vortojn kaj ŝian amplenan vizaĝeton, kiam ŝi diris: ekrigardu bebinjo, jen Di-infaneto, kaj tiel, per la dekstra maneto: En la nomo de la Patro kaj la Filo kaj la Sankta Spirito. Amen.

Alegro. Jes, tio estas jam la lasta parto, kaj kion vi nun vidas?

Do, ĉu vi nun scias, kial Kvar Sezonoj? Ĉu vi komprenas, kial tia muziko estas plu aktuala ankaŭ por la 21-a jarcento kaj por la estontaj generacioj de la homaro, de nia monda Rondo Familia?

Marek Bochniak Tradukis Stanisław Śmigielski

al la indekso


 PASTRO ANTONIO VIVALDI

(1678-1741) - itala komponisto kaj violonisto. Li estis nomata “Il preto rosso” (rufa pastro). Unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la muziko de la malfrua baroko. En la jaroj 1703-40 (kun paŭzoj) li agadis kiel pedagogo, kapelestro kaj komponisto ĉe konservatorio Ospedale della Pietro en Venecio. De 1718 ĝis 1720 li plenumis la funkcion de “maestro di capella da camera” en la princa kortego en Mantua. Li faris kelkajn vojaĝojn al aliaj urboj de Italio, kaj ankaŭ al Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio, kie li mortis, en Vieno. Li estis alttaksata virtuozo de la violono. Li pliprofundigis teknikon de la violonludo. Li disvolvis la formon de la violona koncerto - solo. Vivaldi estas ankaŭ la aŭtoro de pli ol 40 operoj, serenadoj, oratorioj, kantatoj, simfonioj kaj koncertoj de arĉa orkestro, orkestroj de aliaj instrumentoj, de violonaj sonatoj, sonatoj por du violonoj kaj de multaj religiaj artaĵoj kiel mesoj, psalmoj, himnoj kaj aliaj.

al la indekso


 LA OLDA ALFONSO

“Mia Dio, mi malofte eniras preĝejon; se ĉi-foje mi decidis eniri, do estis pro tio, ke iom da ĝojo plenigis min kaj mi vidas, ke tamen Vi por io ekzistas.

Vi konas min. Oni vokas min “La olda Alfonso”. Mia pensio de iama laboristo estas ĉio, kion mi havas por vivi. Certe, mi ne plu estas sufiĉe forta kaj mia ekstera aspekto estas iom naŭza.

Kiam oni vivas sole - vi scias ...

Kutime la personoj ne alproksimiĝas al mi, kiam ili tion ne povas eviti, estas videbla ĉe ili malplaĉa mieno: ŝajnas, ke mi malbonodoras. Ili surmetas sintenon de gravaj personoj kaj estas tro aplombaj ...

Tiel, kiam la sinjorino - la dommastrino de la unua etaĝo, supreniris al mi ĝis la kvi-na etaĝo (kaj ŝi spertis, kiel laciga tio estas, ĉar pro tio ŝi havis krurojn kiel rompitajn), mi ekmiris. Kaj kiam ŝi diris al mi, ke ŝi venas por inviti min al ilia dimanĉa tagmanĝo, unuamomente mi pensis pri ŝerco kaj mi ne estis kontenta.

Sed ŝi eksplikis al mi, ke ne temas pri ŝerco: “En la tago de la Sinjoro - ŝi diris - ni decidis inviti personon, kiu estas sola, por pasigi tempon kun ni”.

Ho, do ne nur por tagmanĝo, kiu tamen ne estas malŝatinda! Sed mi emociiĝis, ĉar fine tio estas ĝentila.

Aŭskultu, mia Dio. Ĉar kun personoj Vi faras tion, kion Vi volas (Vi eĉ sugestas, ke ili zorge pensu pri aliaj), ĉu Vi ne povus doni al ili tian penson iom pli ofte? Jesuo, ĉar Vi naskiĝis en la stalo, tutcerte Vi scias, kion signifas malsato kaj malvarmo, sed Vi ne estis sola! Oni ja bele diras, ke Vi konis mizeron antaŭ ni, sed la solecon, de ni, maljunuloj, vi ne travivis. Se Vi scius, kiel ĝi estas malbela! Do, mia Dio, ĉu Vi ne povus komprenigi ĉiujn, kiuj preĝas al Vi, ke ili de tempo al tempo interesiĝu pri ni, kiuj ne plu bone scias, kio estas feliĉo?

Tiam ili dum unu jaro multfoje invitus nin al sia tagmanĝo kaj tio ne ofendus nin, ĉar estus klare, ke ili ne almozdonas la kokaĵ-pecon, sed ili amas nin. Kaj tio instruus nin niavice danki.

La olda Alfonso

(Ĉi tiun leteron skribis pensiulo kaj sendis ĝin en la koverto al sia paroĥestro, kiu laŭtlegis ĝin dum la kristnaska meso en la preĝejo).

Tradukis Sac. Batista Cadei

al la indekso


 INTER STELA AR´

(Mezi hvězdami)
Melodio S. Sourire. Tradukis Jiří Kořínek

Ref.: Inter stela ar´ vian nomon skribis Sinjor´, / inter stela ar´ havas templon Li en for´, / inter stela ar´ via vivo ankras ĉe Di´, / inter stela ar´ paradiz´ estos por vi.

  1. En nokt´, kiam Sinjor´ venis al vi, / en nokt´, en nokt´, kiam de Di´ vivon ricevis vi, / en nokt´, dum lia am tuŝis unue vin, / ĉeestis Di´. Ref.: Inter stela ar´...
     

  2. En tag´, kiam Sinjor´ per elaĉet´, / en tag´, en tag´ savis Li nin por la eterna temp´, / en tag´, kiam en kor´ via ekloĝis Li, / ĉeestis Di´. Ref.: Inter stela ar´...
     

  3. Vesper´, kiam Sinjor´ vokas al hejm´, / vesper´, vesper´, kiam de ni tagoj forpasas jam, / vesper´ lasta de hom´ estu Sinjora hor´, / ĉeestu Di´. Ref.: Inter stela ar´...

al la indekso


 REVENO DE EMILO ZOLA

Kiel oni scias, Emilo Zola, la granda franca klasika romanverkisto, dum sia vivo ne estis amiko de la katolika eklezio. Se li foje eniris iun provincan preĝejon, do nur tiucele, ke li moku malsaĝajn vilaĝanojn, kiuj enestis. Dio tamen neniam forturnas sin de sia kreitaĵo. Li atendas konvenan momenton, por denove renkonti lin. Tiu ĉi momento okazis ankaŭ ĉe Emilo Zola, kiam li maturaĝa rompis sian kruron. Monatoj pasis kaj la vundo malgraŭ ĉiu kuracista prizorgo ne nur neresaniĝadis, sed male disvastiĝis. La kuracistoj konstatis, ke ilia klopodo estas vana kaj decidis amputi la kruron.

Sed dum la antaŭkristnaska tago Zola sonĝis strangan sonĝon. Li sonĝis, ke li venas preĝejon kaj sur la muro vidas la Dipatrinon kun Infaneto en la brakoj. Li komencis kanti la kristnaskan kanton.

Kiam la sekvan tagon lia edzino ekkantis ĝuste la saman kristnaskan kanton, li vokis ŝin kaj petis ŝin iri en la preĝejon, por eklumigi antaŭ bildo de la Dipatrino unu kandelon. La edzino de Zola tuj foriris plenumi lian deziron. Ankoraŭ la saman tagon la verkisto eksentis neordinaran vibradon en sia malsana kruro. Li provis ekstari, kaj kun granda surprizo li konstatis, ke lia piedo tute resaniĝis.

Emilo Zola poste priskribis ne nur tiun ĉi resaniĝon, sed ankaŭ sian revenon al la katolika eklezio, kiun li ĝis tiam tiom senhonorigis. La 18-an de aprilo 1896 li anoncis ion kiel publikan konfeson. Ni konatiĝu kun parto de tiu ĉi admirinda dokumento:

“Mi nun estas absolute konvinkita, ke mi vivis dum 30 jaroj en erara doktrino, ol mi rekonis, en kio baziĝas la tuta sistemo de la obedienco, kies tezojn mi disvastigis kaj gvidis ankaŭ aliajn por disvastigi ilin, tiel ke multaj homoj sekvis min en mia eraro. Mi sincere bedaŭras tion ĉi. Danke al Dia prilumigo mi konsciiĝas ĉiun malbonon, kiun mi per tio ĉi kaŭzis kaj konsekvence de ĉi tio mi malaprobas la framasonaron, ĉesigas ĉiujn kontaktojn kun ĝi kaj kun bedaŭro mi rekonas miajn herezaĵojn kontraŭ la katolika eklezio. Mi petas Dion, ke li pardonu al mi ĉiun malbonon, per kiu mi kaŭzis skandalon dum mia aparteno al la framasona loĝio, kaj mi petas la plej altan paŝtiston, Lian Sanktecon Leonon XIII-an pri pardono...”

Post tridek jaroj, dum kiuj Zola estis sinsekve fondinto, membro kaj ĉefsuperulo de la framasona loĝio, li distanciĝis en sia 56-a jaraĝo publike de “la plej cinika mensogo” kaj revenis definitive al Dio, kaj denove repaciĝis kun la katolika eklezio. Lia konvertiĝo siatempe elvokis grandan emocion, sed nuntempe pri ĝi oni malmulte scias.

Laŭ Mediatrice et Reine esperantigis Jindřich Tomíšek

al la indekso


 TRANS LA MARON POR RESANIĜO

“Pardonu, sinjorino Maddock, certe vin surprizas, ke mi alkondukas al vi mian akompananton. Permesu la reciprokan interkonatiĝon. Jen la pastro Antonio Carolfi, la spirita gvidanto de itala loĝantaro ĉi tie en Ĉikago. Kaj jen sinjorino Maddock, instruistino en medicina lernejo. Li vizitis min kiel iama kolego. Ni studis en Parizo. La sorto forpelis nin en vian landon, super kiu glore flagras la flagrubando kun ruĝaj strioj kaj blankaj steloj sur ĉiela blufono.”

La instruistino per afabla rideto gestas, ke la vizito de la katolika sacerdoto ne estas por ŝi malagrabla. Ŝi regalas ilin per kafo kaj bakaĵo en aerriĉa verando.

“De kie venas la pastra moŝto?”, ŝi demandis ĝentile, ĉar ŝi, estante protestantino, ne sciis, kiel konvene komenci la parolon kun la katolika pastro.

“Mi naskiĝis sur Vezuvio, sed ne inter lazaronoj", respondis Patro Carolfi kun rideto.

La instruistino turniĝis kun la senvoĉa demando al la dua gasto. Tiu komprenis kaj klarigante diris:
“La pastra moŝto naskiĝis en Napolo. Apud tiu ĉi urbo altiĝas la fama vulkano Vezuvio. La lazaronoj estas famaj napolaj mallaboremuloj, vivantaj ĉefe de almozpetado. Certe li ne kapablus sacerdotiĝi, fordonante sin al maldiligenteco.”

La Patro Carolfi dankis silente kun rideto pro la klarigo al lia akompananto kaj aldonis:
“En la jaro 79 antaŭ Kristo elfluis el Vezuvio tiom da lafo kaj cindro, kiuj detruis antikvan urbon Pompejon. Teruran tiun okazintaĵon priskribis la roma historiografo Plinias.”

“Oh jes”, diris sinjorino instruistino, “mi lernis tion en la lerneja instituto en Ĉikago. Ĉu via pastra moŝto bonvolus kompleze rakonti pri Pompejo?”

La Patro Carolfi ĝentile ridetis kaj aldonis:
“Multon mi ne scias nur tion, ke oni ekde la jaro 1784 forfosis la tavolon da lafo kaj cindro. La vizitantoj havas la eblecon trarigardi domojn, paganajn preĝejojn, teatron, en kiu rondformaj ŝtupoj por sidi estis konstruitaj por dudek mil rigardantoj. Mi vizitis ĝin kelkfoje, sed nun mi ne memoras la detalaĵojn. Estinte kvardekjaraĝa, mi transloĝiĝis kun miaj gepatroj en Amerikon. Ankoraŭ mi rememoras, ke tie sur la konvena loko estas konstruita preĝejo honore al Sankta Maria la Virgulino de la Sankta Rozario. Antaŭ nelonga tempo mi legis, ke en antaŭa tempo okazis tie miraklo. Se tio vin ne ĝenos, mi rakontos, kion mia malforta memoro konservis.”

La aŭskultantoj konsentas.

“En la jaro 1881 subite estis resanigita sinjorino Antonia Bilestieri. Ŝi suferis per akuta reŭmatismo, de kiu estis trafita la tuta ŝia korpo; la embarasitaj kuracistoj ne sciis, kiamaniere komenci la kuracadon. La malsano devigis ŝin kuŝi sur la antaŭa parto de la korpo. La dekstra kruro tiel tordiĝis, ke la genuo tuŝis preskaŭ la mentonon. La manoj estis tiel altenigitaj al la korpo, ke ne estis ebleco ilin eĉ perforte fortreni. La fingroj estis pugnigitaj. Sur la kolo aperis la vundo, kiu malfaciligis ricevon de la nutraĵo. La kuracistoj deklaris ŝian staton senesperan. Estis alvokita sacerdoto por ŝin sanktoleumi, sed Antonia ne perdis la esperon kaj plu preĝis al la Dipatrino honorata en Pompejo. Ŝi preĝis emocie: Ho, Senmakula Virgulino, Reĝino de la Sankta Rozario, helpu al mi. Ŝi turnis sin al Ŝi per la naŭtaga preĝado. La sankta Virgulino Maria aperis antaŭ ŝi en la sama bildigo, kiel ŝi estas bildigita en la kapelo en Pompejo. Ŝi diris al ŝi: Antonia, morgaŭ vi leviĝos kaj vi paŝos en mian preĝejon.

La sekvan tagon, kiam Antonia piediris en la preĝejon, ĉiu, kiu ŝin konis, estis tre surprizita. La kuracistoj, kiuj ŝin kuracis, eldonis la publikan protokolon, ke ŝian resaniĝon ne estas eble konsideri kiel naturan evoluon de la senespera malsano. La resanigita junulino, kiel dankesprimon al Dipatrino Maria, restis kiel flegistino en la malsanulejo. Hodiaŭ la preĝejo en Pompejo estas celo de multaj pilgrimantoj.”

Kiam la Patro Carolfi finis la rakonton pri la miraklo, la gastigantino diris:
“Mi dankas al vi, pastra moŝto, por la interesa rakonto. Ĉu vi permesas al mi la demandon?”
“Certe, volonte mi respondos al vi, ĝis kiam miaj limigitaj konoj tion permesos.”
“Ĉu estas ebla la miraklo ankaŭ hodiaŭ?”
“Kompreneble, la mirakloj okazadas ankaŭ nuntempe ekzemple en Maria-pilgrimejo en Lurdo. De tiu pilgrimloko alvenas ankoraŭ ĉi-tempe la sciigoj pri la mirakloj.”

La instruistino por momento enpensiĝis kaj plu demandis:
“Ĉu Maria resanigus kiun ajn, kiu petas pri la sano?”

Pastro Antonio ŝin certigis:
“Mi estas konvinkita, ke Ŝi helpos al ĉiu, kiu Ŝin petas kun firma kredo, ke Ŝi la sanon elpetos.”

Kiam la gastoj adiaŭis, ili postlasis ĉe la instruistino grandan esperon. Ŝi mem malsaniĝis pro lumbdoloro. La kuracistoj elprovis ĉiujn ajn kuracrimedojn, sed la malsano obstine rezistis. Ŝi decidiĝis al longdistanca vojaĝo trans Atlantiko en Italion. Ŝi aĉetis la katolikan preĝlibron, kaj trovinte en ĝi la preĝojn al Sankta Virgulino Maria, ŝi ĉiutage el la tuta koro petis de la potenca Propetantino ĉe Dia trono pri sia resaniĝo. Tio estis la ĉefa ŝia programo en la kajuto de la transatlantika vaporŝipo. Dumvoje ŝin akompanis nur la servistino, kiu plenumis la taskon de flegistino.

La vojo pasis senamuze. Plejofte ŝi kuŝis en la kajuto. Post multaj tagoj, kiam inter la vojaĝantoj disvastiĝis la vokado: “Napolo, Napolo”, ĉiu ekĝojegis, ke la laciganta vojaĝo baldaŭ finiĝos. Certe ankaŭ ekĝojegis la instruistino, precipe, ke la espero pri resaiĝo alproksimiĝis. Ĉiu el la vojaĝantoj klopodis eliri ferdekon, por rigardi la ŝiphavenon kaj la tutan urbon, post kiu sin altigas la vulkano Vezuvio. La italoj diras: “Vedere Napoli e morire” (Vidi Napolon kaj morti), estante ravitaj per beleco de la brileganta panoramo.

Kiam la instruistino kaj la servistino elŝipiĝis, ili trovis konvenan hotelon. Tuj la sekvan tagon ili demandis pri ebleco veturi peraŭtomobile al Pompejo. Kiam ili atingis la ruinojn kaj la faman preĝejon, la instruistino estis seniluziigita, vidante simplan konstruaĵon, sed enirinte la sanktejon, la sankteca sento plenigis ŝian animon. Ŝi preĝis el la tuta koro, nerespektante la tempon de restado sur ĉi tiu loko de abundaj gracoj, kiujn disdonas Sankta Patrino al ĉiuj ŝiaj honorantoj. Post kiam ŝi finis la preĝadon kaj eliris el la preĝejo, ŝi sentis sin freŝa sen iu ajn doloro. Ŝi estis tute enpensiĝinta en sian internan profundon. Ankaŭ la interna, ĝis nun ne sentita ĝojo efikis, ke ŝi sentis sin kiel en la nova mondo, kiel renaskiĝinta. En la hotelo ŝi sin preparis al tranokto kaj dormis kviete la tutan nokton. Kiam matene la servistino venis por ŝmirado de la dorso, ŝi diris al ŝi:

“Ne, ne, mi jam ne bezonas la ŝmiradon, mi estas tute sana.”

Post la reveno en Amerikon ŝi vizitis la kuraciston, kiu ŝin kuracis, kaj komunikis al li, kiel ŝi estis resanigita en Pompejo post la preĝoj al la Sankta Virgulino Maria. La kuracisto skribis la protokolon kaj sendis ĝin al papa komisiono.

La instruistino konvertiĝis al katolika eklezio kaj ĉiutage perpreĝe dankesprimis al la Virgulino Maria - Resaniĝo de la Malsanuloj.

La okazintaĵon priskribis advokato D-ro Bartolo Longo en itala gazeto “Il rosario e la Nuova Pompei” (La Rozario kaj la Nova Pompejo) en decembro de 1891.

Esperantigis Sac. Ferdinand Hrušat

(La 7-an de oktobro 2003, en la festotago de la Virgulino Maria - Reĝino de la Sankta Rozario, fine de la Jaro de la Sankta Rozario vizitos la Sanktejon de Madono de Pompejo la Papo Johano Paŭlo la Dua.)

al la indekso


 KREDKONFESO POR SUFERINTOJ

Mi petis de Dio fortikecon, por ke mi atingu;
doniĝis al mi malfortikeco, por ke mi lernu obei humile.
Mi petis bonsanon, por ke mi efektivigu grandiozaĵojn;
doniĝis al mi kriplaĵoj, por ke mi agu pli bone.
Mi petis riĉecon, por ke mi feliĉu;
doniĝis al mi malriĉeco, por ke mi estu saĝa.
Mi petis potencon, por ke homoj min laŭdu;
doniĝis al mi malforteco, por ke mi komprenu mian bezonon je Dio.
Mi petis ĉion, por ke mi ĝuu la vivon;
doniĝis al mi nenio, kion mi petis, sed ĉio, kion mi esperis.
Preskaŭ malgraŭ mi mem, miaj nefaritaj preĝoj aŭskultiĝis.
Mi estas, inter homoj, riĉege benita!

(Roy Campanella, tradukis Adrian Pilgrim, Britio)

al la indekso


 VIŜU LARMOJN, VI PLORANTAJ

Viŝu larmojn, vi plorantaj,
ĵetu tristojn el la kor´!
Ĉiuj je Kristo kredantaj,
estu plenplenaj de ĝoj´!

Ĉar Li vere tombeliris,
kiel Li antaŭe diris.
Haleluja, haleluja!
Sonu forte - Haleluja!

Trad. Zofia Kamieniecka

al la indekso


 LA URSOKAVO

Apud vilaĝo Chiscâu (Kiskau) estis malkovrita la 17-an de septembro 1975 en marmorminejo tre interesa kavo. Per dinamita eksplodo la masivo kreviĝis kaj oni malkovris ĝis tiam nekonatajn kavernojn. La piroteknikisto Curta (Kurta) Traian malsupreniris en ilin la unuan fojon.

Post dujara scienca eksplorado la superan nivelon de la kaverno oni prikonstruis, elektrigis kaj la 14-an de julio 1980 ĝi estis malfermita por la publiko.

Chiscâu situas 100 km sude de Oradea, pertrajne oni devas atingi stacion Beius aŭ Sudriĝiu, kaj poste daŭrigi peraŭtobuse ĝis Chiscâu. Peraŭtomobile per ŝoseo DN76 de Oradea ĝis Sudriĝiu (86 km) kaj per ŝoseo DJ763 al vilaĝo Chiscâu (14 km).

La groto etendiĝas pli ol unu kilometron, enhavanta imponan tutaĵon de stalagmitoj kaj stalaktitoj, strange formitajn kaj fosilajn restaĵojn de la kavurso, kiu malaperis antaŭ 15 mil jaroj.

La kavo de ursoj ne estas grava pro ĝia grandeco, sed precipe pro la denseco de speleologaj formiĝintaĵoj, kiuj igas ĝin unu el la interesaĵoj plej vizitantaj de turistoj.

La enirejo, situanta je alto de 482 m, havas modernan pavilonon, kie troviĝas akceptejo, trinkejo kaj stando kun diversaj memoraĵoj.

La longeco de la groto estas 1500 m, havanta du nivelojn, el kiuj la malsupra parto mezuras 700 m. Tiu ĉi parto estas scienca rezervejo.

La supra parto 847 m longa havas konstruitan trotuaron, balustradon kaj estas lumigita. Tiu ĉi parto havas tri galeriojn: Galerion de Ursoj, Galerion de Emil Racovita (fama esploristo) kaj Galerion de Kandeloj. Ekzistas ankaŭ aliaj galerioj: Mastodonto, Magia Palaco, La Domo de Nanoj, aŭ Lago de Nimfoj. Kelkaj nomoj estas donitaj de vizitantoj aŭ ĉiĉeronoj.

La elirejo direktas tra raviga galerio, ornamita per “kandeloj”. La lasta halo estas la “Konsilio de Maljunuloj”.

La temperaturo en la groto vintre kaj somere estas konstanta +10̊ C. La grado de humideco relative konstanta estas 97%.

La kavo de ursoj estas vizitata de multaj turistoj, ĉar ĝi estas unu el la plej belaj naturaj monumentoj de Rumanio.

Irene Szücs, Oradea, Rumanio

De la 18-a ĝis la 22-a de julio okazos en Oradea Medicina Konferenco kun interesa kaj riĉa programo. Dum ĝi okazos ankaŭ ekskurso al la priskribita Ursokavo. Pluajn informojn volonte disponigos al vi s-ino Irene Szücs, Str. Balcescu 4 Pb 70/a, 3700 Oradea, Rumanio.

al la indekso


 PASKO LA 20.4.2003 SUR PLACO DE SANKTA PETRO EN VATIKANO

El la Mesaĝo de la Papo

Kiel al la Apostoloj timantaj sur la lago en ŝtormo, Kristo rediras al la homoj de nia epoko: “Kuraĝu, ĝi estas mi, ne timu!” (Mar 6,50). Se Li estas kun ni, kial timi? Kiom ajn povas ŝajni malhela la horizonto de la homaro, hodiaŭ ni celebras la brilegan triumfon de la paska ĝojo. Se kontraŭa vento baras la iradon de la popoloj, se ŝtormo fariĝas la maro de la historio, neniu cedu al la konsterno kaj malkonfido! Kristo resurektis; Kristo vivas inter ni, vere ĉeestanta en la sakramento de la Eŭkaristio. Li proponas sin al ni kiel Pano de la savo, kiel Pano de la malriĉuloj, kiel Nutraĵo de la pilgrimuloj.

Ho Dia ĉeesto de la amo, ho vivanta memoro pri Kristo, nia Pasko, Vi estas la viatiko por tiu, kiu suferas kaj kiu mortas, por ĉiuj Vi estas la sekura garantiaĵo de eterna vivo!

Maria, la unua tabernaklo en la historio, Vi silenta atestantino de la paskaj mirakloj, helpu al ni kanti per la vivo vian kaj la saman “Magnificat” de glorado kaj danko, ĉar hodiaŭ “resurektis el la tombo la Sinjoro, kiu por ni estis pendumita sur la kruco”. Resurektis Kristo, nia paco kaj nia espero. Li resurektis! Haleluja!

Sekvis la tradiciaj plurlingvaj bondeziroj al la mondo, ĉi-jare en 62 lingvoj. Jen la bondeziro de la Papo en Esperanto: FELIĈAN PASKON EN KRISTO RESUREKTINTA!

Transprenita el TTT-paĝoj de IKUE (www.ikue.org)

al la indekso


 KATOLIKAJ ESPERANTISTOJ EN TOGOLANDO

Esperdonaj aktivadoj de la to golandaj katolikaj esperantistoj ekzistas ĉe Semina riejo de Johano Paŭlo la Dua, ĉe paroĥo de Maria Auxiliadora de Lomé kaj ankaŭ ĉe klubo Espero.

Ĉe porpastra seminariejo nun nur tri el dek du daŭrigas la agadon, ĉar aliaj okupiĝas pri greka kaj latina lingvoj; ankaŭ pro timo post la problemoj ekestintaj post peto pri esperantlingva Sankta Meso en Seminariejo intence de bona funkciado de la movado, kiu vekis suspekton ĉe seminariaj aŭtoritatuloj. Ekde decembro 2002 oni ne plu preĝas esperantlingvan rozarion ĉe Radio Maria, kiun la nova estro ne enprogramigis.

Ĉe la paroĥo de Maria Auxiliadora en la ĉefurbo Lomé la grupo bone agadas kun la membroj de la E-Klubo Modelo.

Ankaŭ anoj de la E-Klubo Espero en la diocezo Aneho, kiuj aliĝis al Unuiĝo de Togolandaj Esperantistoj Katolikaj (UTEK), bone agadas.

Ekde la decembro 2002 komencis aperadi bulteno de UTEK sub titolo Dia Vorto. Ĝi aperados trifoje dum la jaro danke al P. Duilio Magnani, P. Bernhard Eichkorn, s-roj Miloslav Šváček, Roger Pons kaj ges-roj Lacroix.

En la 10-a Togolanda E-Kongreso, okazinta de la 27-a ĝis la 30-a de decembro 2002, partoprenis 27 katolikaj esperantistoj - anoj de UTEK, kiuj preĝis esperantlingve ĉiutage la rozarion, lernis kantojn el Dio Benu - la praktika kompendio de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio. Dimanĉe ili partoprenis la Sanktan Meson en Paroĥo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de Notse. En la kongresa programo “Podio de la Kredoj”, dum kiu oni parolis pri Humanismo, Animismo, Islamo, Brahmanismo, Sabatismo kaj Amikoj de Gröning (spirita resanigado), la reprezentanto de la katolikoj s-ro Bazilo defendis katolikismon. Jen lia parolado:

Karaj gesamideanoj, saluton!

Hodiaŭ mi parolas al vi pri katolikismo, kies ano estas mi. Mi naskiĝis en tradicia familio kaj nun mi trovas la Lumon Veran, ĝin mi sekvas, kaj ĉar mi komprenas, ke “se oni trovis la veron, estas senutile retrovi la eraron”.

Mi kredas, ke la katolikan eklezion fondis Jesuo Kristo, kaj ĝi instruas la veron de la kristana pleneco. Ni deziras diskonigi la katolikan fidon, revenigante la malnovajn katolikojn al la “deveno”, forigante la falsajn ideojn, kiujn nekatolikoj povas havi koncerne la instruoj de la eklezio. Katolika signifas universala.

Jesuo Kristo promesis: “Mi konstruas mian eklezion kaj pordegoj de la infero ne superfortos ĝin” (komp. Mat 16,18). La katolika eklezio estas ununura kaj unika, universala, kies ekzisto datiĝas ekde la tempo de Jesuo Kristo antaŭ du mil jaroj. La aliaj kristanaj eklezioj estas disigitaj branĉoj de la katolika eklezio, fondita de Kristo. La ortodokso disigis sin de ĝi en la jaro 1054, la protestantismo per reformoj de 1517. La katolika eklezio estas ununura ekzistanta ekde la unua jarcento, kiu instruas la verojn instruitajn de Jesuo al siaj apostoloj, ekde Petro (la unua papo) ĝis nuna papo Johano Paŭlo la Dua, la 265-a posteulo de Petro.

Multaj estas la eklezioj, kiuj naskiĝis en la 19-a kaj 20-a jarcentoj; vi do estas samtempuloj de kelkaj el ili. Neniu el ili povas sin deklari fondita de Jesuo Kristo. La katolika eklezio ekzistas du mil jarojn, fondita de Jesuo Kristo - Filo de Dio, do tio atestas ĝian Dian devenon. La fondita eklezio de Jesuo estas tiu, kiu havas la kvar kvalitojn: unika, sankta, katolika kaj apostola. Se ni volas ekkoni ĉion, kion Jesuo instruis, kredi liajn instruojn, ni devas sekvi lian eklezion. Tio estu nia granda defio kaj nia privilegio.

Ni, la katolikaj esperantistoj, disponigas niajn servojn al la Universala Eklezio en heroldado de la Evangelio al ĉiuj nacioj, en kontaktado de ekumenaj rilatoj kaj eĉ en konstruado de pontoj de interkompreniĝo kun ĉiuj homoj de la bona volo. Ni estas konvinkitaj, ke la lingvo internacia en uzado de la eklezio ludos gravan rolon, kiel tion prognozis granda papo Sankta Pio la Deka. Nia sopiro estas, ke Esperanto fariĝu komuna interkomprenilo de ĉiuj homoj. Ni kredas, ke ĝi havas por tio la plej bonajn premisojn. Por nia agado ni elpetas Dian benon.

al la indekso


 LETERO EL VENEZUELO AL ĈEĤA IKUE-SEKCIO

Estimataj gesinjoroj, per tiu ĉi letero mi sendas al vi elkorajn salutojn kaj bondezirojn por la nova jaro 2003. Ĉion ne nur en mia nomo, sed ankaŭ en la nomo de Venezuela Esperanto-Unuiĝo.

Dankon por via gazeto DIO BENU, kiun vi ĝis nun sendadis al ni; ĝi estos bonvena ankaŭ en la nova jaro. Bonvolu sendadi ĝin rekomendite (registrite), ĉar ĉi tie ĉi-momente la poŝto funkcias tre malbone. Ne nur la poŝto, sed ĉio funkcias en la lando ekster-norme. Pri tio mi informos ĉi-sube.

Post la fiasko de la tiel nomataj socialismaj ŝtatoj en Eŭropo, la “celo kaj espero” de la internacia totalismo estas en la latinamerikaj landoj, precipe en Venezuelo. La “Forumo de Săo Paulo” (brazila urbo) estas la plej “intelekta” ilo de tiu projekto. Nun en Venezuelo ni havas grandegan kaj multaspektan krizon (preskaŭ kaoson!). Ĝi estas socia, politika, ekonomia ktp. pro la registaro, kies prezidento estas militisto H. Chávez. La registaro provas instali enlande diktaturon, nun en “demokrata” grado, sed kun klaraj komunismaj ekbriloj. La venezuela popolo ne akceptas tion kaj kuraĝe luktas por sia libereco. Komence de la pasinta decembro 2002 startis tutlanda striko kontraŭ la registaro kaj postulo de referendumo. Bonvolu preĝi al Dio por nia lando kaj ne forgesu informi ĉiujn ĉeĥajn geesperantistojn pri la krizo ĉi tie.

La subskribinto de ĉi tiu letero deziras havi korespondamikojn en Ĉeĥa Respubliko. Pro tio mia peto estas, ke en venonta numero de Dio Benu aperu la jena anonco:

Venezuela esperantisto deziras korespondi kun ĉeĥaj gesamideanoj pri diversaj temoj. Sendu leterojn al: Venezuela Esperanto-Unuiĝo, David G. Valecillos V., Calle 79 Nş 3C-72, Maracaibo - 4002 (Zulia), Venezuela.

Ankaŭ la biblioteko de VEU deziras ricevi esperantlingvajn librojn, eĉ uzitajn. Speciale dezirataj estas Esperanta-ĉeĥa vortaro kaj la libro pri historio de la ĉeĥa popolo. Antaŭdankon! Dankon por via pacienco kaj kompreno. Sincere mi ripetas la salutojn el Venezuelo.

David G. Valecillos V.

al la indekso


 ANKAŬ LETERO EL TANZANIO

Karaj, multan dankon por sendado de via gazeto Dio Benu, kiun mi jam longe ricevadas. Mi pardonpetas pro longtempa silentado, dum kiu mi ne povis skribi al vi, por vin informi pri aktivadoj de TAKUE (Tanzania Katolika Unuiĝo Esperantista). En la jaro 2000 mi edziniĝis al s-ro Erastus Mayalla. Naskiĝis al ni bela filo, kiu post kelkaj monatoj devis esti operaciita pro truo de la stomako; do mi estis ege okupita pri sanstato de nia filo, por lia resaniĝo. Dum akuŝo ankaŭ mi devis esti operaciita. Preskaŭ du jarojn mi kaj mia edzo estis ege okupitaj, por helpi nian novan familion eliri el mizeraj cirkonstancoj.

La aktivadoj de TAKUE en nia lando malrapide progresas. Tre mi ŝatas ricevadi vian gazeton Dio Benu, bonvolu ĝin plu sendadi al mi. En nomo de Jesuo amike salutas Bernardetha Salvatory.

La Ĉeĥa IKUE-Sekcio deziras al familio de gesinjoroj Bernardetha kaj Erastus en Tanzanio benon de Dio, ŝirmon de la Virgulino Maria kaj prosperan familian vivon.

al la indekso


 MALFERMO DE KRISTANAJ CENTROJ EN TAJLANDO

Kristanaro jare 1931 en provinco Khorat

Unu antaŭa bonzo (budhana monaĥo) Jem estis baptita la 1-an de novembro 1913 en la aĝo de 20 jaroj. Li fariĝis kateĥisto en Ban han. Iutage fine de la jaro 1929 li eniris vagonaron en Sung Noen, por veturi al Khorat. Li estis en la sama kupeo kiel bonzo Chang Mang. Ili parolis pri religio. Aŭskultante la kateĥiston Jem, resumantan la ĉefajn misterojn pri kredo, origina peko, enkarniĝo kaj elaĉeto, pardono de la pekoj, la budhana monaĥo ekkriis: “Ho, tio estas mirinda, mi neniam aŭskultis parolon pri ĉi tio”. Alveturinte al Khorat, la kateĥisto Jem kondukas la bonzon al Patro Tomaso, kiu bonvenigis lin. Vidante la krucifikson, la bonzo kliniĝas, por adori Jesuon. Poste la Patro Tomaso lin instruas preĝi en sia koro. Post tri tagoj Chang Mang fariĝas kateĥumeno kaj tuj volas demeti veston de la bonzo. Patro Tomaso diras al li: “Nun ne formetu la flavan veston, sed reiru al via pagodo en Na Xuek kun la kateĥisto Jem, kaj tie vi diru tion, kion vi lernis, Jem tion kompletigos”.

Reveninte al la pagodo en Na Xuek, Chang Mang diris al siaj kunfratoj, parencoj kaj amikoj tion, kion li lernis. La kateĥisto Jem respondas la demandojn kaj donas klarigojn. Ĉiuj ĉeestantoj aŭskultas ĝis malfrua nokta horo. Post dek kvin tagoj la kateĥisto estis lacega, sed feliĉa. Li foriris, por raporti pri la rezultoj al Patro Tomaso. Tiu antaŭvidante tie pli da laboro, sendas tien por helpi la kapelanon Perros. Tiu kun la kateĥisto foriras al Na Xuek. La kateĥumenoj korege bonvenigas ilin, kaj la instruado komencas denove en la pagodo. Poste la nombro de la kateĥumenoj pligrandiĝis, oni konstruis provizoran bambusan kapelon, proksimume unu kilometron de la pagodo. Ĝi estis la unua katolika kapelo en Na Xuek komence de 1930. Patro Tomaso vojaĝante inter Khorat kaj Na Xuek kun la kateĥisto pliperfektigas kristanan konon de la novaj kateĥumenoj. Lia helpanta sacerdoto Patro Rafaelo venas por lin helpi. Tamen komencas la incitetoj ĉe la loĝantaro de Na Xuek, kiuj malamike rilatas la katolikan religion. Interkonsentinte kun patro Tomaso la kateĥisto Jem preparas la unuan grupon elmigri al Nong Song Phi Nong, la naskiĝvilaĝo de sia edzino. Pluraj kateĥumenoj havis parencojn en tiu vilaĝo. Komence ankaŭ kiel loĝantoj de Chang Mang la loĝantoj de Nong Song Phi Nong aliĝas al la grupo de la kateĥumenoj el Na Xuek. Patro Rafaelo estas komisiita zorgi pri la grupo; oni konstruas kapelon en Nong Song Phi Nong, samtempe daŭrigante la instruadon.

Akirinte Patron Rafaelon, la Patro Tomaso petas krom Patro Perros ankoraŭ alian sacerdoton, por asekuri ĉeeston en Khorat. Patro Cirilo, antaŭnelonge sacerdotiĝinta, alvenas al Khorat maje 1930. La dato de la unuaj baptoj alproksimiĝas. Chang Mang petas pri ebleco esti baptita en Khorat, ĉar tie li vidis unuafoje Kriston sur la kruco. Tie lin baptas Patro Cirilo la 25-an de majo 1930. Chang Mang invitas Patron Cirilon viziti Nong Song Phi Nong okaze de la bapto de unua kateĥumena grupo. Patro Rafaelo mem invitas Patron Cirilon realigi la baptojn en kapelo de Nong Song Phi Nong. 35 kateĥumenoj estis baptitaj la 12-an de junio 1930.

En marto 1931 Na Xuek kaj Nong Song Phi Nong havis jam 152 kristanojn.

Poste en Tajlando ekestis persekutado de la kristanoj, dum kiu ili pruvis heroan bravecon ĝis sangoelverŝo. La Papo Johano Paŭlo la Dua beatproklamis sep martirojn de Tajlando, inter ili la unuan tajlandan sacerdoton Patron Nicolas, kiu predikis ekde la mateno ĝis la nokto al budhanoj apud ilia pagodo. La registaro arestis lin kaj li mortis en malliberejo je tuberkulozo. Tie li baptis malliberulojn kiel la sankta Francisko Ksavero. La kadavron de Patro Nicolas, entombigitan apud la pagodo, kiu konserviĝis neputrita, oni lokigis en preĝejo de Bangkoko.

Laŭ libro de Claudius Bayet “Unu Lumo Leviĝis” prilaboris Michel Pierru, Francio

al la indekso


 BELEGA SOLENAĴO EN CHORYNĚ

Post la neordinare ĉi-tempe varmega vetero, la nokta fulmotondro kun pluvo iom refreŝigis ne nur la naturon, kiu tiom sopire ĝin atendis, sed ankaŭ la spirpovon de la vivaj estaĵoj, al kiuj ankaŭ mi apartenas. Kun dankoj al Dio en la koro por ĉi tiu refreŝiga pluvo, sabate la 10-an de majo mi veturis al vilaĝo Choryně. Mulfoje en la vivo mi veturis inter la urboj Hranice na Moravě kaj Valašské Meziříčí (Moravio - landparto de Ĉeĥio) kaj ĉiam mi rimarkis vojmontrilon, anoncantan deflankiĝon al vilaĝo Choryně. Neniam okazis kaŭzo ĝin viziti nur fine sabate la 10-an de majo surbaze de invitletero, en kiu tekstis: “Venu, mi petas, por kune kanti “Te Deum” kaj “Magnificat” okaze de mia 25-jara datreveno de mia voto”. La invito venis de longjara IKUE-anino, la fratulino Marie Hedvika Duřpeková. La ordenajn votojn ŝi faris sekrete la 3-an de aprilo 1978, en la tempo, kiam ni vivis sub profunda jugo de komunista totalisma sistemo, do en la tempo, dum kiu estis preparita mia juĝproceso pro organizado de IKUE-tendaroj. El kelkaj E-aranĝoj, dum kiuj prezentis E-kantprogramojn la ensemblo, gvidata de fratino Květoslava (ŝia civila baptnomo), mi ŝin konis. Nur en la jaro 1991, en la unua IKUE-Tendaro en Sebranice, kiun ŝi partoprenis, ŝi jam povis konfidi al mi sian longjaran sekreton. Tiujare la 8-an de septembro ŝi do finfine povis jam libere sin konsekri al Dio per porĉiamaj votoj. Sabate la 10-an de majo renovigis la votojn ankaŭ alia jubileulino, ŝia jam tiama konatulino, la fratulino Marie Krista (civilnome Libuše Štindlová) - nuna superulino de la klostro en Choryně, kiu ankaŭ antaŭ 25 jaroj sekrete sin konsekris al Dio.

La renovigo de la votoj okazis dum la Sankta Meso, kiun kuncelebris tri sacerdotoj en bela klostra kapelo. Post la S. Meso la fratulino Hedvika montris al mi kaj al sia ĉeestanta parenco la tombejon, en kies granda parto atendas resurekton la ordenaninoj. Tagmeze sekvis festa tagmanĝo en agrabla medio de 80 fratulinoj kaj tri pastroj. Tie mi plenumis la peton diri ion en Esperanto. Mi do esperantlingve preĝis la preĝojn Patro nia kaj Saluton, Maria. En tiu klostro loĝas la fratulinoj, kiuj pro aĝo jam ne povas alimaniere aktivadi ol per zorgo pri mastrumado de la klostro (kun grandaj pom- kaj legomĝardenoj) aŭ per flegado de kunfratulinoj, kiuj estas tre utilaj per preĝado.

Post agrabla promeno en la klostra parko ĝis kapeleto de la Virgulino Maria de Sankta Hostýn, kien venadas Ŝin viziti kaj preĝi tiuj, kiuj ne plu povas viziti la surmontan ŝian Bazilikon de Sankta Hostýn, kaj post promeno al la kapelo de la Virgulino Maria de Lurdo, venis la momento por adiaŭi la fratulinon Hedvika kaj klostron en Choryně.

Konklude indas ankoraŭ esprimi al ambaŭ jubileulinoj ne nur gratulojn, sed ankaŭ dezirojn de sennombraj Diaj benoj kaj ŝirmon de la Virgulino Maria, kies nomon antaŭ la ĉefa ordena nomo havas ĉiu fratulino de ilia ordeno (Mizerikordaj Fratinoj de la Sankta Kruco).

Miloslav Šváček

al la indekso


 LA NUNJARA IKUEJ-RENKONTO EN ŽĎÁR

Urbo Žďár nad Sázavou situas en bela naturo de Ĉeĥa-Moravia Montetaro. Ĝiaj interesaj arkitekturoj de preĝejoj kaj kastelo (kreinta de J. B. Santini) kaj agrabla atmosfero de la urbo proponis komence de aprilo sian ĉirkaŭbrakon al junaj esperantistoj, kiuj ĉi tie renkontiĝis kadre de IKUEJ.

La 4-an de aprilo posttagmeze la partoprenantoj de la renkontiĝo loĝigis sin en subtegmenta loĝejeto, apartenanta al geedzoj Martina kaj Josef Sejkora (ankaŭ esperantistoj). Kiuj krom ili ĉeestis? El Žďár kaj la ĉirkauaĵo venis Zitka Kotíková, Radka Stárková kaj mi - Jana Kořístková, de pli malproksime venis Blanka Horáčková, Mirka Hodulíková kun Lukáš Zámečník, Petr Zetík, Luděk Brada kaj fine el Slovakio venis Pavol Petrík kun Marcela Dobiášová.

Por sabata antaŭtagmezo mi kun Radka preparis “urboludon”, kiun oni ludis ekstere kaj per kiu la partoprenantoj povis pli multe ekkoni la historion kaj ankaŭ aliajn interesaĵojn de la urbo. Dum la ludo ĉiuj ne nur vidis ĉion, kio estas vidinda, sed ankaŭ amuziĝis, kiam ili devis serĉi la kaŝitajn demandojn.

Niaj ĉiujaraj renkontiĝoj en diversaj lokoj de Ĉeĥio aŭ Slovakio celas revidi niajn E-geamikojn, travivi kune ĉiam novajn travivaĵojn, babili kaj preĝi pri niaj E-aferoj. Do ankaŭ nun ni diskutis pri okazonta Katolika E-Tendaro en Sebranice kaj priparolis travivaĵojn de la pasintjaraj IKUE-Kongreso en Kroměříž kaj la postkongresa Renkonto en Dub nad Moravou.

La vetero dum la Renkontiĝo estis tiel malvarma, ke sabate vespere ni sukcesis konstrui neĝulon, sed nin kunigis varma amikeca bonhumoro. Kie ni renkontiĝos venontjare, ni ankoraŭ ne scias, do unue ĝis la revido julie en Sebranice! Venu, ankoraŭ estas favora tempo por via aliĝo!

Jana Kořístková

al la indekso


 LA PLEJ FREŜA INFORMO

La 57-a IKUE-Kongreso okazos en Litovio en urbo Kretinga de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2004. Jam nun oni laboras je preparo de interesa alloga programo, pri kiu ni informos vin detale sur la paĝoj de la venontaj numeroj de DIO BENU.

al la indekso


 LA 16-A EKUMENA E-KONGRESO EN RIMINI

Al la kongreso, kiu okazos de la 30-a de aŭgusto ĝis la 6-a de septembro en itala ćemara urbo Rimini, ĝis komenco de majo aliĝis 210 personoj (inter ili 33 gejunuloj JET-anoj). El Ĉeĥa Respubliko aliĝis inkluzive de JET-anoj 52 personoj, el ili 43 vojaĝos al Rimini perbuse, la ceteraj pertrajne. Dum veturo al Italio la ĉeĥaj kongresanoj planas viziti ĉefan aŭstrian pilgrimlokon Mariazell, situantan en Alpo-Montaro.

al la indekso


 LA ĈEFAJ IKUE-ARANĜOJ 2003 EN ĈEĤIO

Kiel ni jam informis sur la paĝoj de la lasta numero de Dio Benu, en Ĉeĥio nunjare okazos du aranĝoj de la katolikaj esperantistoj. Kiel unua estis anoncita junia Renkonto en Ĉeĥamoravia Fatimo en Koclířov. Laŭ informo el la 12.5.2003 la Renkonto ne povos tie okazi pro tiutempe okazonta tiuloke grava internacia aranĝo. Okazigo de la Renkonto estas prokrastota je oktobro (10-13-a de oktobro). La dua estas la 12-a IKUE-Tendaro en Sebranice, okazonta en la tagoj de la 19-a ĝis la 26-a de julio. Ne plu prokrastu sendi vian aliĝilon por partopreno de ĉi-bela aranĝo al la adreso: IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA, Miloslav Šváček, Tršická 6, CZ-751 27 Ĉeĥio, retpoŝte: svacekm@quick.cz. Ĝis la revido dum tiuj ĉi nunjaraj IKUE-aranĝoj en Ĉeĥio!

al la indekso


 NI KONDOLENCAS

Post longa kaj grava malsano mortis la 11-an de aprilo 2003 nia frato - longjara ano de IKUE - Inĝ. Jiří (Georgo) Petrlík el Cheb. En sepdekaj jaroj de pasinta jarcento li aktive partoprenadis la IKUE-Tendaron en Herbortice (Ĉeĥio) ĝis ĝia perforta likvido fare de ŝtata polico en la jaro 1977. En la tendaro li gvidadis la kurson de Esperanto. Ni perpreĝe memoru pri nia ĉiam bonhumora frato Georgo. Eternan ripozon donu al li, Sinjoro. Amen.

al la indekso


 ATENTIGO

Karaj legantoj, ni atentigas vin, ke la aktuala retadreso de sidejo de la Ĉeĥa IKUE-Sekcio kaj redakcio de Dio Benu estas nun jena: m.svacek@seznam.cz.

al la indekso